Books Should Be Free
Loyal Books
Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads
Search by: Title, Author or Keyword

Aliaj Tempoj   By: (1862-1937)

Book cover

First Page:

KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ

EDITH WHARTON (ĉ.1861 1937)

ALIAJ TEMPOJ

Esperantigis EDWIN GROBE

1999 Eldonejo Arizona Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281 1550 Usono

EDITH WHARTON "ALIAJ TEMPOJ" Unua Eldono: Februaro 1999

Origina Anglalingva Titolo: "AUTRES TEMPS"

ALIAJ TEMPOJ

S rino Lidkoto, dum la giganta minaca Nov Jork amaso sin difinis transakve, retiriĝis kaŭre en sian angulon de la ferdeko kaj sidis aŭskultante kun speco de mallogika teruro la konstantan antaŭenirantan peladon de la helicoj.

Komence, ŝi survojiĝis sufiĉe trankvile—en sinteno kiun ŝi nomis "bonsenca"—sed la surmara semajno disponigis al ŝi tro da tempo por pripensi aferojn kaj lasis ŝin dum tro longa tempo en soleco kun la pasinteco.

Kiam ŝi estis sola, ĉiam estis la pasinteco kiu altiris ŝian atenton. Ŝi ne kapablis sin distancigi de ĝi kaj ne plu deziris fari tion. Dum siaj longaj ekziljaroj ŝi sukcesis akordiĝi kun ĝi, lernis konsenti pri tio ke ĝi estos ĉiam tie, kolosa, obstrukca, ĝenpeza, pli granda kaj pli impona ol io ajn elvokota far la estonteco. Kaj, ĉiuokaze, ŝi certis pri ĝi, komprenis ĝin, scipovis ĝin pritrakti. Ŝi jam lernis kiel kamufli kaj prizorgi kaj ŝirmi ĝin same kiel oni agas pri suferanta samfamiliano.

La eblo ke ŝi forgesu la pasintecon neniam bonŝancis sin prezenti al ŝi. Ĝi rigardis ŝin el la vizaĝo de ĉiu konato, ĝi aperis subite en la okuloj de nekonatoj kiam ununura vorto ilin komprenigis: "Jes, tiu S rino Lidkoto, ĉu vi ne scias?" Ĝi elstariĝis salte antaŭ ŝi en la unua surmara tago kiam, trans la manĝĉambro, ekde la tablo de la kapitano, ŝi vidis paŭzi la migrantan lorneton de S rino Lorino Bulĝero kaj blankiĝi kiel faligitan rolkurtenon la okulon malantaŭ ĝi. La sekvintan tagon, kompreneble, la kapitano demandis: "Ĉu vi konas vian ambasadorinon, S rinon Bulĝeron?" kaj ŝi respondis ke ne, ŝi malofte forlasas Florencon kaj ne vizitis Romon dum pli ol unu tago ekde kiam Ges roj Bulĝero atingis sian Italian postenon. Ŝi tiel alkutimiĝis al tiuj frazoj ke ŝi ripetis ilin senĝene. Kaj la kapitano tuj ŝanĝis la temon.

Ne, kutime ne ĝenis ŝin pripensi la pasintecon ĉar ŝi jam alkutimiĝis al ĝi kaj ĝin komprenis. Ĝi estis granda konkreta fakto staranta sur ŝia vojo kiun necesis ke ŝi ĉirkaŭiru ĉiun fojon kiam ŝi moviĝis en iu ajn direkto. Sed nun, laŭ la lumo de la malfeliĉa evento ŝin alvokinta el Italio—la subita neatendita anonco pri la eksedziĝo de ŝia filino kaj Horaco Purŝo kaj la reedziniĝo de tiu filino kun Vilburo Barklejo—la pasinteco, ŝia aparta mizera pasinteco, elstariĝis antaŭ ŝi kun akuzaj okuloj, fariĝis, laŭ ŝia senordigita fantazio, kiel afliktita parenco subite eskapinta de la flegistinoj kaj prizorgantoj kaj paradiganta publike la hororon kaj mizeron kiujn, dum la longaj jaroj, ŝi tiom pacience ŝirmis kaj izolis.

Jes, jen ĝi staris antaŭ ŝi dum la agititaj semajnoj post la alveno de la novaĵo—dum ŝia senfina vojaĝo el Hindio kie atingis ŝin la informletero de Leilino kaj la febra halto ĉe ŝia loĝejo de Florenco kie necesis ke ŝi paŭzu kaj amasigu siajn havaĵojn por komenci novan survojiĝon—jen ĝi staris mokridetante al ŝi kun nova malbonaŭguro ŝajnanta diri: "Ho, sed nun vi devas min rigardi, ĉar mi estas ne nur via propra pasinteco sed ankaŭ la nuntempo de Leilino."

Certe estis majstra tuŝo de tiuj ĉefironiistinoj de tondilo kaj ŝpinilo kiam ili elektis duobligi la sorton de la patrino en tiu de la filino... Continue reading book >>




eBook Downloads
ePUB eBook
• iBooks for iPhone and iPad
• Nook
• Sony Reader
Read eBook
• Load eBook in browser
Text File eBook
• Computers
• Windows
• Mac

Review this book



Popular Genres
More Genres
Languages
Paid Books