Books Should Be Free
Loyal Books
Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads
Search by: Title, Author or Keyword

El la vivo de esperantistoj   By:

Book cover

First Page:

El la vivo de esperantistoj

by V. Stankieviĉ

Edition 1, (May 3, 2008)

BIBLIOTEKO DE LA LINGVO INTERNACIA ESPERANTO. PAĜOJ 563–589.

[Ilustraĵo: steleto]

EL LA VIVO DE ESPERANTISTOJ.

RAKONTO DE V. STANKIEVIĈ.

NURNBERGO. PRESEJO DE W. TÜMMEL. 1896.

En la unuaj tagoj de Majo du kunloĝantoj kaj amikoj la juristo Aŭgusto Siksten kaj la kuracisto Leono Monblero devis disiĝi je longa tempo. Aŭgusto devis transveturi en la urbon N., kie li ricevis la oficon de helpisto de profesoro ĉe la tiea universitato; Leono do restis sur la loko kaj intencis daŭrigi tie ĉi sian medicinan praktikon ĝis la doktora ekzameno, al kiu li jam longe prepariĝadis.

Ne facile estis disiĝi al la junaj homoj, kiuj tre amis unu alian. Ambaŭ inteligentaj kaj noblaj, ambaŭ aldonitaj al siaj sciencaj laboroj, ili havis multajn komunajn punktojn kaj, dank’ al la longedaŭra kunloĝado, forte proksimiĝis unu kun alia. Nur unu sola cirkonstanco, kaj nur en la lasta tempo, ilin iom disunuigis: tio ĉi estis malkonsento en la opinioj pri la disvastiĝanta lingvo internacia Esperanto.

Flamiĝema, movema kaj fortirebla, Aŭgusto fariĝis varma adoranto de la nova ideo, kiu kvankam ne detiris lin de la ĉefa temo de lia vivo jurista scienco tamen tre influis je lia animo kaj multe dislarĝigis lian spiritan horizonton. Leono do laŭ sia naturo estis multe pli malvarma kaj ne tiom prudenta, kiom obstina. Li jam longe signis al si la celon por la vivo kaj celadis al ĝi senlace, pedante kaj sukcese, kaj tial dekonduki lin de tiu ĉi vojo kien ajn flanken estus ne facile. Je la Esperantaj forlogiĝoj kaj okupoj de sia amiko, Aŭgusto, li rigardis de alte, kiel je liberopensado, kaj restadis surda al ĉiuj liaj argumentoj kaj admonoj.

Pro tiu ĉi objekto inter la junaj homoj okazis eĉ iom da interpuŝiĝoj kaj ilia amikeco fariĝis iom post iom pli malvarma.

Ĉio tio ĉi tre ĉagrenadis Aŭguston, ne sole tial, ke li vere amis Leonon, sed ĉefamaniere tial, ke Monblero povus esti tre utila al la afero Esperanta. Li estis tre riĉa kaj ne sole ne avara, sed eĉ, kie li trovis bezona, tre malavara kaj malŝpara. Por si mem li elspezadis tre malmulte, li kondukis vivon ekstreme modestan kaj, ricevante de siaj bienoj pli ol 100 000 frankoj da ĉiujara enspezo, estis kontenta de tre simpla nutraĵo kaj de malgranda loĝejeto duope kun Aŭgusto, kaj dume li kuracis ĉiujn senpage kaj eĉ donadis al malriĉuloj siajn proprajn kuracilojn. Krom tio li ankoraŭ antaŭ mallonge oferis 15 000 frankojn por la edukado de unu knabo, en kiu li trovis eminentajn matematikajn kapablojn.

Aŭgusto estis preskaŭ malriĉa kaj tial kompreneble li varme deziris altiri al la Ligo esperanta tian grandan kaj malavaran propraĵulon, kiel Leono; li eĉ ricevis en tiu ĉi senco la komision de unu persono, sed ĝis tiu ĉi tempo ĉiuj liaj penoj estis vanaj. Monblero moke ridetis je ĉiuj predikoj de Aŭgusto kaj la afero ne moviĝis je unu paŝo.

En tiaj cirkonstancoj venis la tago de disiĝo. La modesta havo de Aŭgusto, kiu konsistis je tri kvaronoj el libroj kaj kajeroj, estis jam pakita kaj kunmetita en la antaŭĉambro, monaj kaj aliaj kalkuloj finitaj, kaj la du amikoj sidis antaŭ la lasta komuna taso da kafo, post kiu ili devis disiĝi je longa tempo.

La bela, pala vizaĝo de Aŭgusto, kadrigita per delikataj vangharetoj, kun movemaj plenaj de vivo trajtoj kaj revemaj iom brulantaj brunaj okuloj, estis nun malklara kaj zorga... Continue reading book >>




eBook Downloads
ePUB eBook
• iBooks for iPhone and iPad
• Nook
• Sony Reader
Read eBook
• Load eBook in browser
Text File eBook
• Computers
• Windows
• Mac

Review this book



Popular Genres
More Genres
Languages
Paid Books