Books Should Be Free Loyal Books Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads |
|
Eta Eyolf By: Henrik Ibsen (1828-1906) |
---|
![]()
ETA EYOLF (LILLE EYOLF) (1894) Dramo en tri aktoj Tradukis
Odd Tangerud Eldono 1997 Jec Scandinavia a/s Postboks 28, N
3401 Lier Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82 ISBN 82 91707 58 8
ETA EYOLF
ROLOJ: ALFRED ALLMERS, bienulo, literaturisto, iama pohora instruisto.
Sinjorino RITA ALLMERS, lia edzino.
EYOLF, ilia infano; naŭ jarojn aĝa.
Fraŭlino ASTA ALLMERS, pli juna duonfratino de Alfred.
Inĝeniero BORGHEJM.
RATO FRAŬLINO.
(La okazaĵoj trovas lokon en la bieno de Allmers ĉe la fjordo,
kelkajn mejlojn de la urbo.)
UNUA AKTO
(Bela, riĉe ekipita ĝardena ĉambro. Multaj mebloj, floroj,
plantoj. En la fono malfermitaj vitraj pordoj al verando. Vasta
elvido super la fjordon. Arbarkovritaj montetoj fore. Sur ambaŭ
flankaj muroj estas pordoj; tiu dekstre estas duobla pordo kaj iom
pli malantaŭa. Antaŭe dekstre estas sofo kun opaj kusenetoj kaj
kovriloj. Seĝoj kaj malgranda tablo ĉe la sofoangulo. Antaŭe
maldekstre estas pli granda tablo kun apogseĝoj ĉirkaŭe. Sur la
tablo staras kofreto. Estas frua somermateno en varma sunvetero.) ( Sinjorino Rita Allmers staras apud la tablo, kun la dorso
dekstren, elprenante el la kofreto. Ŝi estas bela, iom granda,
ŝvelbrusta, blonda sinjorino de proksimume 30 jaroj. Vestita en hela
matenrobo.) (Iom poste fraŭlino Asta Allmers envenas tra la pordo dekstre,
vestita en helbruna somerkostumo kun ĉapelo, jako kaj sunŝirmilo.
Sub la brako ŝi havas sufiĉe grandan, ŝlositan tekon. Ŝi estas
svelta, mezalta, kun malhelaj haroj kaj profundaj, seriozaj okuloj.
25 jara.) ASTA (enveninta tra la pordo) Bonan matenon, kara Rita. RITA (turnas la kapon kaj kapsignas al ŝi) Jen, — ĉu estas vi, Asta!
Ĉu vi tiel frue venas el la urbo? Tiom foren al ni? ASTA (metas la vestaĵojn sur seĝon apud la pordo) Jes, mi havis eĉ ne
momentan kvieton. Ŝajnis al mi, ke mi nepre devis iri ĉi tien kaj
vidi etan Eyolf hodiaŭ. Kaj ankaŭ vin. (metas la tekon sur la
tablon ĉe la sofo) Kaj mi veturis per la vaporŝipo. RITA (ridetas al ŝi) Kaj surborde vi eble renkontis iun aŭ alian bonan
amikon? Tiel hazarde, mi pensas. ASTA (trankvile) Ne, mi tute ne renkontis iun konatulon. (rigardas en la
kofreton) Sed, Rita, — kio do tio estas? RITA (daŭre elpakas) La valizo de Alfred. Ĉu vi ne rekonas ĝin? ASTA (ĝoja, proksimiĝas) Ĉu! Alfred revenis hejmen? RITA Jes, imagu, — li venis tute neatendite per la nokta trajno. ASTA Ho, do estis tio , kion mi sentis! Estis tio , kio tiris min ĉi
tien! — Kaj li nenion skribis antaŭe? Eĉ ne poŝtkarton? RITA Eĉ ne unu vorton. ASTA Eĉ ne telegrafis? RITA Jes, horon antaŭ ol li venis. Tute mallonge kaj malvarme. (ridas)
Ĉu ne kutimas al li, Asta? ASTA Jes ja. Ĉion li faras tiel senemocie. RITA Sed des pli ĝuinde estis, kiam mi havis lin reen. ASTA Jes, mi ja komprenas. RITA Eĉ dek kvar tagojn antaŭ ol mi atendis lin! ASTA Kaj li fartas bone? Ne deprimata? RITA (fermas la kofreton kaj ridetas al ŝi) Li aspektis kvazaŭ
transformita, kiam li envenis tra la pordo. ASTA Kaj eĉ ne laca, ĉu? RITA Jes, laca mi kredas ke li vere estis. Sufiĉe laca, jes. Sed, la
kompatindulo, li ja iris piede preskaŭ la tutan vojon. ASTA Kaj la aero inter la altaj montoj certe estis iom akra por li. RITA Ne, tion mi vere ne opinias. Mi aŭdis lin tusi eĉ ne unu fojon. ASTA Jen, vi vidu! Do estis tamen bone, ke la kuracisto decidigis lin fari
tiun ekskurson. RITA Jes, nun, kiam ĝi fine estas finita, jen —. Sed komprenu, ke estis
terura tempo por mi, Asta. Pri tio mi neniam volis paroli. Kaj vi ja
malofte vizitis min — ASTA Jes, eble ne estis juste de mi. Sed — RITA Nu, nu, nu, — vi havas ja la lernejon tie en la urbo. (ridetas)
Kaj nia vojkonstruisto — li estis ja forvojaĝinta, ankaŭ li. ASTA Ho, lasu nun tion, Rita! RITA Nu ja do. Ni lasu la vojkonstruiston. — Sed kiom mi sopiris por
Alfred! Tia malpleneco! Forlasita, en dezerto! Hu, aspektis kvazaŭ
iu estus enteriĝinta en la domo —! ASTA Nu, bona Dio, — nur ses aŭ sep semajnojn — RITA Jes, sed memoru, ke Alfred neniam antaŭe estis for de mi... Continue reading book >>
|
eBook Downloads | |
---|---|
ePUB eBook • iBooks for iPhone and iPad • Nook • Sony Reader |
Read eBook • Load eBook in browser |
Text File eBook • Computers • Windows • Mac |
Review this book |
---|