Books Should Be Free Loyal Books Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads |
|
La Falo de Uŝero-Domo By: Edgar Allan Poe (1809-1849) |
---|
![]()
NOVELO
DE
USONA VERKISTO
EDGAR ALLAN POE
(1809 1849)
Esperantigis
EDWIN GROBE
Arizona Stelo Eldonejo
1620 North Sunset Drive
Tempe, Arizona 85281 1550, Usono
2000
Edgar Allan Poe:
"LA FALO DE UŜERO DOMO" Origina Anglalingva Titolo:
"THE FALL OF THE HOUSE OF USHER"
LA FALO DE UŜERO DOMO
Dum la tuta daŭro de teda, malhela, sensona tago en la aŭtuno de
la jaro, kiam la nuboj pendis preme kaj malalte en la ĉielo, mi
pasis sola, sur ĉevalo, tra malkutime morna kamparregiono; kaj
finfine min trovis, dum estiĝis la vesperaj ombroj, ĉe vidpunkto
pri la melankolia Uŝero Domo. Mi malscias la kialon de tio—sed je
la unua ekvido pri la konstruaĵo, sento de netolerebla malfeliĉo
invadis mian spiriton. Mi diras "netolerebla" ĉar trankviligis
tiun senton nenia duonplezuriga (ĉar poezia) sensaco kiun kutime
registras la menso alfronte al la plej severaj naturaj bildoj pri
sovaĝeco aŭ teruro. Mi rigardis la scenon antaŭ mi—la nuran
domon kaj la simplajn pejzaĝtrajtojn de la bieno—la mornajn
murojn—la malplenajn okulaspektajn fenestrojn—kelkajn fetorajn
kareksojn—kaj kelkajn blankajn trunkojn de putrintaj arboj—kun
nepra depremo de animo kiun mi scipovas kompari kun nenia surtera
sensaco pli taŭge ol kun la postrevo de opiofestinto—la amara
replonĝo en ĉiutagan vivadon—la malbelega forfalo de la vualo.
Ekestis glaciiĝo, sinkado, malsaniĝo de la koro—senkompensa
morneco de pensado kiun sukcesis survojigi ĝis sublimeco nenia
premego de la imagpovo. Kio—mi paŭzis por primediti la temon—kio
min tiom maltrankviligis dum mi rigardis Uŝero Domon? Estis mistero
nepre nesolvebla; cetere mi malsukcesis barakti kun la ombraj
fantazioj kiuj min kunpremis dum mi meditadis. Mi devis min turni al
la maltaŭga konkludo ke, dum sendube ja ekzistas kombinoj de tre
simplaj naturaj objektoj havantaj la povon nin tiel afekcii, tamen
la analizo de tiu povo nombriĝas inter konsideradoj preterpasantaj
nian komprenon. Eblas, mi pensis, ke simpla malsama aranĝo de la
trajtoj de la sceno, de la detaloj de la bildo, sufiĉos por aliigi
aŭ eĉ entute nuligi ties kapablon fari malfeliĉan efekton; kaj,
responde al tiu hipotezo, mi bridrimenis mian ĉevalon ĉe la kruta
bordo de nigra kaj nebularda lageto kuŝanta en senbrua heleco apud
la loĝejo kaj subenrigardis—sed kun tremego eĉ pli ekscitanta ol
antaŭe—la rearanĝitajn kaj inversigitajn bildojn pri la griza
karekso kaj la makabraj arbotrunkoj kaj la okulsimilaj fenestroj. Tamen en ĉi tiu domego de morneco mi nun celis gastadi dum kelkaj
semajnoj. Ĝia proprietanto, Roderiko Uŝero, estis unu el miaj
plej intimaj amikoj dum nia knabeco; tamen multaj jaroj forpasis
ekde nia lasta renkontiĝo. Letero, tamen, atingintis min en fora
regiono de la lando—letero de li—kiu, pro sia senbride petema
karaktero, invitis nur vivpersonan respondon. La manuskripto vidigis
indicojn pri nervoza maltrankvilo. La leterinto priparolis seriozegan
korpan malsanon—mensan malsanon kiu lin premas—kaj pri sincera
deziro vidi min, kiel lian plej bonan, kaj efektive solan amikon,
kun la celo, pere de la plezuro de mia kompanio, iom malpligrandigi
lian malsanon. Estis la maniero en kiu diritis ĉio tio, kaj
multe pli—estis la ŝajna koreco kiu akompanis la peton—kiu
malpermesis min heziti; rezulte mi obeis tujege kion mi daŭre
konsideris ege malkutima alvoko. Kvankam, kiel knaboj, ni estis eĉ intimaj kunirantoj, mi malmulte
sciis tamen pri mia amiko... Continue reading book >>
|
Genres for this book |
---|
Horror/Ghost stories |
Literature |
eBook links |
---|
Wikipedia – Edgar Allan Poe |
Wikipedia – La Falo de Uŝero-Domo |
eBook Downloads | |
---|---|
ePUB eBook • iBooks for iPhone and iPad • Nook • Sony Reader |
Read eBook • Load eBook in browser |
Text File eBook • Computers • Windows • Mac |
Review this book |
---|