Books Should Be Free Loyal Books Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads |
|
Fundamenta Krestomatio By: Ludwik L. Zamenhof (1859-1917) |
---|
![]()
FUNDAMENTA KRESTOMATIO
DE LA LINGVO
ESPERANTO
DUA ELDONO
FRANCUJO. HACHETTE et Cie, PARIS.
ANGLUJO. "REVIEW of REVIEWS", LONDON.
DANUJO. ANDR. FRED. HOEST & SOEN, KJOBENHAVN.
GERMANUJO. MOELLER & BOREL, BELIN.
HISPANUJO. J. ESPASA, BARCELONA.
ITALUJO. RAFFAELLO GIUSTI, LIVORNO.
POLUJO. M. ARCT, WARSZAWA.
SVEDUJO. ESPERANTOFOERENING, STOCKHOLM
Estas mendeblaj : CXE LA LIBREJO HACHETTE KAJ K o TUTMONDA
JARLIBRO ESPERANTISTA : 1905
enhavanta la
Adresarojn de Dro ZAMENHOF
Unu volumo 432 pagxa. . . . . . . . 2 fr. 50 INTERNACIA SCIENCA REVUO
En Esperanto REDAKCIO ADMINISTRACIO :
P. FRUICTIER HACHETTE & K o
27, boulevard Arago, 79, boulevard Saint Germain,
PARIS PARIS JARA ABONKOSTO
Francujo. . . . . . . 3 fr. 50 Ceteraj landoj. . . . . 7 fr.
UNU NUMERO : 60 centimoj. Baldaux aperos : GRANDA
VORTARO FRANCA ESPERANTA Tiu verko, tiel longe atendita, estos grava cxefverko, kiun
cxiu Esperantisto devos posedi!
Gxia kosto ne superos. . . . . . . . . . . . . . 7 frankojn. Specimenoj kaj cirkuleroj estos baldaux senditaj.
Ni rememorigas ke la firmo Hachette kaj K o estas sole
rajtigata eldoni verkojn aprobitajn de la auxtoro de la
lingvo, Dro Zamenhof 1432 05. Coulommiers. Imp. PAUL BRODARD. 12 05.
ANTAUXPAROLO
Prezentante pure kondicxan rimedon de reciproka komunikigxado, la
lingvo internacia, simile al cxiu lingvo nacia, povos bone atingi sian
celon nur en tiu okazo, se cxiuj uzos gxin plene egale ; kaj por ke
cxiuj povu uzi la lingvon egale, estas necese, ke ekzistu iaj modeloj ,
legxdonaj por cxiuj. Tio cxi estas la kauxzo, pro kiu, cedante al la
peto de multaj esperantistoj, mi eldonis la Fundamentan Krestomation ,
kiu povos servi al cxiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la
lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj. Lerni la lingvon cxiu povas laux cxiuj libroj, kiujn li deziros; sed
cxar multaj esperantaj libroj estas verkitaj de personoj, kiuj ankoraux
ne posedas bone la lingvon Esperanto, kaj komencanta esperantisto ne
povus rilati al ili suficxe kritike, tial estas dezirinde, ke cxiu,
antaux ol komenci la legadon de la esperanta literaturo, tralegu
atente la Fundamentan Krestomation . Ne deprenante de la lernanto
la eblon kritike proprigi al si cxiujn ricxigojn kaj regule faritajn
perfektigojn, kiujn li trovas en la literaturo, la Fundamenta
Krestomatio por cxiam gardos lin de blinda kaj senkritika alproprigo de
stilo erara . Atentan tralegon de la Fundamenta Krestomatio mi rekomendas al
cxiu , kiu volas skribe aux parole uzi la lingvon Esperanto. Sed
precipe atentan kaj kelkfojan trategon de tiu cxi libro mi rekomendas al
tiuj, kiuj deziras eldoni verkojn en Esperanto ; cxar tiu, kiu eldonas
verkon en Esperanto, ne konigxinte antauxe fundamente kun la spirito kaj
la modela stilo de tiu cxi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed
rektan malutilon. Cxiuj artikoloj en la Fundamenta Krestomatio estas aux skribitaj
de mi mem, aux se ili estas skribitaj de aliaj personoj ili estas
korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankigxu de la
stilo, kiun mi mem uzas... Continue reading book >>
|
This book is in genre |
---|
Languages |
eBook links |
---|
Wikipedia – Ludwik L. Zamenhof |
Wikipedia – Fundamenta Krestomatio |
eBook Downloads | |
---|---|
ePUB eBook • iBooks for iPhone and iPad • Nook • Sony Reader |
Read eBook • Load eBook in browser |
Text File eBook • Computers • Windows • Mac |
Review this book |
---|