Books Should Be Free is now
Loyal Books
Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads
Search by: Title, Author or Keyword

Hedda Gabler Dramo en kvar aktoj   By: (1828-1906)

Book cover

First Page:

HENRIK IBSEN

HEDDA GABLER

Dramo en kvar aktoj

(1890)

Tradukis Odd Tangerud

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 54. N 3401 Lier Tlf. 32 85 50 01, Fax. 32 85 50 82 ISBN 82 91707 61 8

ROLOJ:

JØRGEN TESMAN, stipendiulo pri arthistorio SINJORINO HEDDA TESMAN, lia edzino FRAŬLINO JULIANE TESMAN, lia onklino SINJORINO ELVSTED ASESORO BRACK EJLERT LØVBORG BERTE, servistino en la domo de la geedzoj Tesman

(Brack prononciĝas: Brak Jochum prononciĝas: Jokum ø prononciĝas: franca eu aŭ germana oe )

(La intrigo okazas en la vilao de Tesman en la okcidenta parto de la urbo.)

UNUA AKTO

(Grandspaca, bele kaj elegante meblita salono kun dekoro en malhelaj koloroj. Sur la fona muro estas larĝa pordaperturo kun flankentiritaj kurtenoj. Tiu aperturo kondukas en pli malgrandan ĉambron, meblitan en la sama stilo kia la salono. Sur la dekstra muro de tiu ĉi estas duala pordo, kiu kondukas al la antaŭĉambro. Sur la kontraŭa, maldekstra muro estas vitra pordo, ankaŭ tiu kun flankentirita kurteno. Tra la fenestroj oni vidas parton de ekstera verando kun tegmento kaj foliarboj kun aŭtunaj koloroj. Antaŭe sur la planko staras ovala tablo kovrita de tuko kaj kun seĝoj ĉirkaŭe. Antaŭe sur la dekstra muro estas larĝa, malhela porcelana forno, altdorsa apogseĝo, skabelo kun kuseno kaj du taburetoj. En la dekstra angulo estas angulsofo kaj malgranda ronda tablo. Antaŭe, iom tirita de la muro, estas sofo. Interne apud la vitra pordo estas piano. Ambaŭflanke de la fona pordo staras etaĝeroj kun aĵoj el terakoto kaj majoliko. Ĉe la fona muro de la malantaŭa ĉambro oni vidas sofon, tablon kaj kelkajn seĝojn. Super tiu sofo pendas portreto de belaspekta, maljuna viro en uniformo de generalo. Super la tablo pendas lampo kun neklara, laktokolora, vitra kupolo. Ĉirkaŭe en la salono estas multaj florbukedoj metitaj en vazojn. Aliaj kuŝas sur la tabloj. Sur la plankoj de ambaŭ ĉambroj kuŝas dikaj tapiŝoj. Matena lumo. La suno brilas tra la vitra pordo.)

( Fraŭlino Juliane Tesman , kun ĉapelo kaj sunombrelo, envenas de la antaŭĉambro, akompanata de Berte , kiu portas bukedon, ĉirkaŭvolvitan de papero. Fraŭlino Tesman estas bonaspekta kaj bonanima sinjorino de proksimume 65 jaroj. Belete sed simple vestita en griza promena vesto. Berte estas iom aĝa servistino kun ordinara kampara aspekto.)

FRAŬLINO TESMAN (haltas interne de la pordo, aŭskultas kaj diras mallaŭte) Vere mi kredas, ke ili ankoraŭ ne ellitiĝis.

BERTE (same mallaŭte) Estas ja kiel mi diris, fraŭlino. Pensu, tiom malfrue kiom la vaporŝipo alvenis en la nokto. Kaj jen poste! Dio mia, kiom la juna sinjorino volis elpaki, antaŭ ol sin retiri por ripozi.

FRAŬLINO TESMAN Jes, ja, lasu ilin nur bone ripozi. Sed freŝan matenan aeron ili almenaŭ havu enen al si, kiam ili venos. (ŝi iras al la vitra pordo kaj tute malfermas ĝin)

BERTE (apud la tablo, iom konfuzita kun la bukedo en la mano) Honto al mi se plu estas konvena loko. Mi opinias, ke mi metu ĝin ĉi tien, fraŭlino. (metas la bukedon antaŭe sur la pianon)

FRAŬLINO TESMAN Do nun vi havas novajn gemastrojn, mia kara Berte. Dio sciu, ke estis por mi pli ol zorgoplene rezigni pri vi.

BERTE (plorprete) Tamen pri mi, fraŭlino! Kion mi diru? Mi, kiu dum tiom da jaroj estis en la servo de la fraŭlinoj.

FRAŬLINO TESMAN Ni devas trankvile akcepti la staton. Vere estas nenio alia farebla. Vidu, Jørgen devas havi vin en la domo ĉe si. Li devas. Vi ja kutimiĝis mastrumi por li ek de kiam li estis knabeto.

BERTE Jes, sed tamen, fraŭlino, mi tiom zorge pensas pri ŝi, kiu kuŝas hejme. Kompatinda ŝi, kiu mem estas tute senhelpa. Kaj jen kun la nova servistino! Neniam en la mondo lernas ŝi kontentigi al la bezonoj de tiu malsana homo.

FRAŬLINO TESMAN Nu, mi certe sukcesos instrui ŝin al tio. Kaj la plimulton mi kompreneble prenos sur min mem. Pro mia malfeliĉa fratino vi ne bezonas maltrankviliĝi, mia kara Berte.

BERTE Nu jes, sed estas ankaŭ alia afero, fraŭlino... Continue reading book >>




eBook Downloads
ePUB eBook
• iBooks for iPhone and iPad
• Nook
• Sony Reader
Read eBook
• Load eBook in browser
Text File eBook
• Computers
• Windows
• Mac

Review this book



Popular Genres
More Genres
Languages
Paid Books