Books Should Be Free is now
Loyal Books
Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads
Search by: Title, Author or Keyword

Inaŭgura parolado de Barack Obama 20-a de januaro, 2009   By: (1961-)

Book cover

First Page:

Inaŭgura parolado de Barack Obama

20 a de januaro, 2009

Kunlabore tradukis diversaj volontuloj

Miaj kuncivitanoj, mi staras antaŭ vi hodiaŭ, humiligita pro la tasko antaŭ ni, dankema pro la fido donita de vi, konscia pri la oferoj de niaj antaŭuloj.

Mi dankas al Prezidento Bush pro lia servo al nia lando, [aplaŭdo] kaj pro la donacemo kaj kunlaboremo, kion li montris dum ĉi tiu transdono.

Kvardek kvar Usonanoj jam ĵuris kiel prezidanto. La vortoj estis parolitaj kaj dum leviĝantaj tajdoj de prospero, kaj dum la trankvilaj akvoj de paco. Tamen de tempo al tempo oni diras la ĵuron inter kuniĝantaj nuboj kaj furiozaj tempestoj. Dum tiaj momentoj, Usono persistis ne nur pro lerteco aŭ vizio de altranguloj, sed ĉar ni la usonpopolo{1} restis fidelaj al la idealoj de niaj antaŭuloj, kaj lojalaj al niaj fundamentaj dokumentoj.

Tiel estis; tiel devos esti kun ĉi tiu generacio de usonanoj.

Ni bone komprenas, ke ni estas en la mezo de krizo. Nia nacio militas kontraŭ vasta reto de perforto kaj malamo. Nia ekonomio severe malfortiĝis, rezulto de avaro kaj malrespondeco de iuj, sed ankaŭ pro nia kolektiva malsukceso fari malfacilajn elektojn, kaj prepari la nacion por nova epoko. Hejmoj perdiĝis, laborpostenoj malaperis, negocoj fermiĝis. Nia sanitara servo tro kostas, niaj lernejoj malhelpas tro multajn kaj ĉiu tago plue montras, ke niaj manieroj uzi energion fortigas niajn malamikojn kaj endanĝerigas nian planedon.

Jen la indikoj de krizo, laŭ datumoj kaj statistikoj. Malpli mezurebla, sed ne malpli profunda, estas la perdado de memfido tra nia lando; obstina timo, ke la velkado de Usono estas neevitebla, ke la sekva generacio devas malaltigi siajn celojn.

Hodiaŭ mi diras al vi, ke la defioj estas realaj. Ili estas seriozaj kaj multaj. Ili ne estos superitaj facile aŭ dum mallonga tempo, tamen sciu ĉi tion, Usono: Ili estos superitaj! [aplaŭda paŭzo]

Ĉi tage, ni kuniĝas ĉar ni elektis esperon super timo, unuecon de celo super konflikto kaj malakordo. Ĉi tage, ni venas por deklari finon de la etanimaj plendoj kaj falsaj promesoj, la kontraŭriproĉoj, kaj eluzitaj dogmoj kiuj dum tro longe strangolis niajn politikojn. Ni restas juna nacio. Sed laŭ la bibliaj vortoj,{2} venas la tempo por forigi infanaĵojn.

Venas la tempo por reaserti nian daŭran spiriton, elekti pli bonan historion, antaŭenigi tiun karegan donacon, tiun noblan ideon transdonitan de generacio al generacio, la promeson donitan de Dio ke ĉiuj estas egalaj, ĉiuj estas liberaj, kaj ĉiuj meritas ŝancon preni sian plenan mezuron de feliĉo.

[pli longa aplaŭda paŭzo]

Reasertante la grandecon de nia nacio, ni komprenas ke grandeco neniam estu supozata. Oni devas gajni ĝin per faroj. Nia vojaĝo neniam konsistis el facilaj vojoj aŭ kontento kun malpli. Ĝi ne estis la vojo por la malkuraĝaj, por tiuj preferantaj ripozon pli ol laboron, aŭ avarantaj sole la plezurojn de riĉoj kaj famo. Male, estis la riskantoj, la agantoj, la farantoj de aĵoj iuj famaj, sed pli ofte viroj kaj virinoj obskuraj en sia laboro kiuj suprenportis nin laŭ la longa malfacila vojo al prosperon kaj liberon.

Por ni, ili pakis siajn malmultajn posedaĵojn kaj vojaĝis trans oceanoj serĉante novan vivon. Por ni, ili laboregis en ŝvitlaborejoj, koloniis la Okcidenton, eltenis la baton de la vipo, kaj plugis la malmolan teron. Por ni, ili batalis kaj mortis en lokoj kiel Concord kaj Gettysburg, Normandy kaj Khe Sanh.{3}

Ree kaj ree, tiuj viroj kaj virinoj baraktis kaj oferis kaj laboris ĝis iliaj manoj perdis la haŭton, por ke ni havu pli bonan vivon. Ili konsideris Usonon pli granda ol la sumo de niaj individuaj ambicioj, pli granda ol la diferencoj de naskiĝo aŭ riĉeco aŭ frakcio.

Tio ĉi estas la vojaĝo, kiun ni daŭrigas hodiaŭ. Ni restas la plej prospera, potenca nacio sur Tero. Niaj laborantoj estas ne malpli produktivaj, ol kiam tiu krizo komenciĝis... Continue reading book >>




eBook Downloads
ePUB eBook
• iBooks for iPhone and iPad
• Nook
• Sony Reader
Read eBook
• Load eBook in browser
Text File eBook
• Computers
• Windows
• Mac

Review this book



Popular Genres
More Genres
Languages
Paid Books