Books Should Be Free Loyal Books Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads |
|
Jeppe sur la Monto aŭ la Transformita Kamparano By: Ludvig Holberg (1684-1754) |
---|
![]()
JEPPE SUR LA MONTO aŭ LA TRANSFORMITA KAMPARANO Komedio en kvin aktoj 1722 Tradukis: Odd Tangerud Roluloj: JEPPE sur la Monto NILLE, lia edzino JAKOB, ŝuisto Barono NILUS Sekretario de la barono Ĉambristo ERIK, lakeo Aliaj lakeoj Intendanto La edzino de la intendanto Juĝisto MAGNUS UNUA AKTO UNUA SCENO NILLE Mi opinias, ke en la tuta kamparo ne troviĝas tia mallaborema aĉulo kiel mia edzo; mi preskaŭ ne kapablas veki lin, kiam mi tiras lin el la lito per la haroj. Hodiaŭ tiu aĉulo scias, ke estas foirtago, kaj tamen kuŝas dormante tiom longe. Sinjoro Poŭl antaŭ nelonge diris al mi: “Nille, vi estas tro severa kontraŭ via edzo; li estas kaj devas ja esti mastro de la domo;” sed mi respondis al li: “Ne, mia bona sinjoro Poŭl! Se mi lasus al mia edzo mastrumi la domon unu jaron, tiam la Grandsinjoro ne ricevus lupagon por la tero nek la pastro dekonaĵon; ĉar dum tiu tempo li fordrinkus ĉion, kio estas en la domo. Ĉu mi lasu al tiu viro estri la domon, kiu estas preta vendi brutaron, edzinon kaj infanojn, jes eĉ sin mem, por brando?” Kaj jen sinjoro Poŭl tute silentis kaj viŝis sian buŝon. La intendanto samopinias kun mi kaj diras: “Patrineto, vi nur ne atentu pri tio, kion la pastro diras. Vere estas skribite en la ritaro, ke vi estu obeema kaj humila al via edzo, sed kontraŭe staras en via lukontrakto, kiu estas pli nova ol la ritaro, ke vi tenu vian farmon en ordo kaj pagu la lupagon, kio por vi ne eblas, se vi ne ĉiun tagon tiras vian edzon laŭ la haroj kaj lin bastonadas al laboro.” Ĵus mi tiris lin el la lito, kaj iris en la garbejon por vidi kiel progresas la laboro; kiam mi revenis internen, li sidis sur la seĝo dormante kun la pantalono, pardonu la esprimon, sur nur unu gambo, pro kio la skurĝo devis tuj elkroĉiĝi, kaj mia bona Jeppe ŝmiriĝi sur la dorso, ĝis li komplete revekiĝis. La sola, kion li timas, estas “Majstro Erik”, (tiel mi nomas la skurĝon). Hej, Jeppe! ĉu vi bruto ankoraŭ ne vestis vin? Ĉu vi ankoraŭfoje ŝatus paroli kun “Majstro Erik”? Hej, Jeppe, envenu! DUA SCENO JEPPE Mi bezonas ja tempon por vesti min, Nille. Mi vere ne povas iri al la urbo kiel porko sen pantalono kaj jako. NILLE Ĉu vi sentaŭgulo ne havis tempon por surmeti dek parojn da pantalonoj, post kiam mi vekis vin ĉimatene? JEPPE Ĉu vi formetis “Majstron Erik”, Nille? NILLE Jes, mi faris; sed mi tuj scias kie trovi ĝin, se vi ne rapidas. Jen, ĉi tien! Vidu kiel li rampas. Jen, ĉi tien! Vi iru al la urbo por aĉeti al mi du funtojn da verda sapo. Jen mono. Sed aŭdu! Se vi post kvar horoj ne retroviĝos surloke, “Majstro Erik” dancu polan dancon sur via dorso. JEPPE Kiel iri kvar mejlojn en kvar horoj, Nille? NILLE Kiu diras ke vi iru, vi kornulo? Vi kuru. Jen mia verdikto; kaj nun vi faru laŭ plezuro. TRIA SCENO JEPPE (sola) Nun tiu porkino eniras por matenmanĝi, kaj mi, kompatindulo, devas iri kvar mejlojn, kaj ricevas nek fluidaĵon nek sekaĵon. Ĉu iu viro havas tian damnan edzinon, kian mi havas? Mi vere opinias, ke ŝi estas kuzino de Lucifero. Oni ja diras en la vilaĝoj, ke Jeppe trinkas, sed ili ne diras kial Jeppe trinkas; ĉar mi ne ricevis tiom da batoj dum la dek jaroj, kiam mi estis en la malicistaro, kiom mi ricevas unu tagon de tiu malica virino. Ŝi batas min, la intendanto pelas min al laboro kiel bruton, kaj la diakono faras min kornulo. Ĉu mi do ne trinku? Ĉu mi do ne uzu la rimedojn, kiujn la naturo donas al ni por forigi aflikton? Se mi estus stultulo, tiaĵoj ne frapus mian koron tiom forte, kaj mi ankaŭ ne trinkus; sed estas klare, ke mi estas sprita viro; tial mi sentas tiajn ofendojn pli forte ol aliulo; tial mi devas trinki. Mia najbaro Mons Kristofersen ofte diras al mi, ĉar li estas mia bona amiko: La diablo penetru vian dikan ventron, Jeppe! Vi devus kontraŭfrapi, kaj la edzinaĉo mildiĝus... Continue reading book >>
|
This book is in genre |
---|
Literature |
eBook links |
---|
Wikipedia – Ludvig Holberg |
Wikipedia – Jeppe sur la Monto aŭ la Transformita Kamparano |
eBook Downloads | |
---|---|
ePUB eBook • iBooks for iPhone and iPad • Nook • Sony Reader |
Read eBook • Load eBook in browser |
Text File eBook • Computers • Windows • Mac |
Review this book |
---|