Books Should Be Free
Loyal Books
Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads
Search by: Title, Author or Keyword

John Gabriel Borkman   By: (1828-1906)

Book cover

First Page:

HENRIK IBSEN

JOHN GABRIEL BORKMAN

(1896)

Tradukis 1997 Odd Tangerud

ISBN 82 91707 59 6

JOHN GABRIEL BORKMAN

ROLOJ:

JOHN GABRIEL BORKMAN, eksa bankestro. SINJORINO GUNHILD BORKMAN, lia edzino. ERHART BORKMAN, studento, ilia filo. FRAŬLINO ELLA RENTHEJM, ĝemelfratino de sinjorino Borkman. SINJORINO FANNY WILTON. VILHELM FOLDAL, kromoficisto en ministeria oficejo. FRIDA FOLDAL, lia filino. LA ĈAMBRISTINO de sinjorino Borkman.

(La dramo okazas iun vintran vesperon ekster la ĉefurbo en la bieno de la familio Renthejm.)

UNUA AKTO

(La sidĉambro de sinjorino Borkman , ekipita de malnovmoda, paliĝinta gloro. Malferma ŝovpordo kondukas malsupren en ĝardena ĉambro kun fenestroj kaj vitra pordo en la fono. Tra ĝi estas elvidaĵo al la ĝardeno, kie la neĝa vetero bloviĝas en la krepusko. Sur la dekstre flanka muro estas enireja pordo de la antaŭĉambro. Pli antaŭe estas granda, malnova ferforno en kiu estas ekbruligita. Maldekstre, iom pli malantaŭe, estas unu pli malgranda pordo. Antaŭe en la sama flanko estas fenestro, kovrita de dikaj kurtenoj. Inter la fenestro kaj la pordo estas kanapo kun ĉevalhara kovraĵo kaj kun tapiŝkovrita tablo antaŭe. Sur la tablo estas eklumigita lampo kun ŝirmilo. Apud la forno estas altdorsa apogseĝo.)

( Sinjorino Gunhild Borkman sidas sur la kanapo kun sia kroĉtrikaĵo. Ŝi estas iom aĝa virino kun malvarma, distingita aspekto, kun rigida staturo kaj neŝanĝiĝantaj vizaĝtrajtoj. Ŝia densa hararo estas ege griza. La manoj maldikaj, diafanaj. Vestita en dika, malhela silkvestaĵo, kiu origine estis eleganta, sed nun estas uzita. Lana ŝalo sur la ŝultroj.)

(Ŝi sidas momenton rekta kaj senmova kun la kroĉaĵo. Jen aŭdiĝas de ekstere sonorigado de preterpasanta sledo.)

SINJORINO BORKMAN (ekaŭskultas; brilas ĝojo en ŝiaj okuloj, kaj senpere ŝi flustras:) Erhart! Fine!

(Ŝi ekstaras kaj rigardas elen tra la kurteno. Aspektas seniluziigita, kaj reen eksidas sur la kanapo por sia laboro.)

(La ĉambristino iom poste envenas de la enireja ĉambro kun vizitkarto sur pleto.)

SINJORINO BORKMAN (rapide) Ĉu la studento tamen venis?

ĈAMBRISTINO Ne, sinjorino. Sed ekstere estas sinjorino —

SINJORINO BORKMAN (flankenmetas la kroĉaĵon) Nu, do sinjorino Wilton —

ĈAMBRISTINO (proksimiĝas) Ne; estas fremda sinjorino —

SINJORINO BORKMAN (etendas manon por la karto) Ke mi vidu — (legas; rapide ekstaras kaj rigardas la knabinon rigide) Ĉu vi estas certa, ke estas por mi?

ĈAMBRISTINO Jes, mi komprenis, ke estus por la sinjorino.

SINJORINO BORKMAN Ĉu ŝi demandis por paroli kun sinjorino Borkman?

ĈAMBRISTINO Jes ja, tion ŝi faris.

SINJORINO BORKMAN (abrupte; decidite) Bone. Do diru ke mi estas hejme.

(La ĉambristino malfermas la pordon por la fremda sinjorino kaj mem eliras.)

( Fraŭlino Ella Renthejm venas en la ĉambron. Ŝi similas al la fratino laŭ ekstero; sed ŝia vizaĝo havas pli suferan ol akran esprimon. Ĝi ankoraŭ portas stampon de granda, karakterplena beleco de pasintaj jaroj. La riĉa hararo estas kombita en naturajn buklojn de la frunto, kaj estas tute arĝentoblanka. Ŝi estas vestita en nigra veluro kun ĉapelo kaj mantelo kun pelta subŝtofo el la sama materialo.)

(Ambaŭ fratinoj staras momenton en silento, prove rigardantaj unu la alian. Ĉiu el ili aspekte atendas, ke la alia parolu la unua.)

ELLA RENTHEJM (kiu estas sin tenanta apud la pordo) Jes, vi certe rigardas min en surprizo, vi, Gunhild.

SINJORINO BORKMAN (staras senmova, rekta, inter la kanapo kaj la tablo, apogante la fingropintojn sur la tapiŝo.) Ĉu vi ne iras erare? La administranto ja loĝas en la flanka domo, vi scias.

ELLA RENTHEJM Ne estas kun la administranto ke mi parolu hodiaŭ.

SINJORINO BORKMAN Ĉu estas al mi, ke vi ion volas?

ELLA RENTHEJM Jes. Mi devas paroli kelkajn vortojn kun vi.

SINJORINO BORKMAN (venas antaŭen sur la planko) Nu, — do eksidu... Continue reading book >>




eBook Downloads
ePUB eBook
• iBooks for iPhone and iPad
• Nook
• Sony Reader
Read eBook
• Load eBook in browser
Text File eBook
• Computers
• Windows
• Mac

Review this book



Popular Genres
More Genres
Languages
Paid Books