Books Should Be Free Loyal Books Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads |
|
Karlo Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto By: Edmond Privat (1889-1962) |
---|
![]()
Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto
Tria Eldono
Edmond Privat 1910 ANTAŬPAROLO DE L' VERKINTO La "Librairie de l' Esperanto" en Parizo petis min, ke mi verku
facilan legolibron por la lernantoj de kursoj aŭ la
komencantoj, kiuj ĵus finis sian lernadon en lernolibro. Mi
intencis prezenti dudek tekstojn aranĝitajn tiamaniere, ke en
ĉiu estos multaj vortoj pri sama temo de l' ĉiutaga vivo. Por
pli bone konservi la intereson de la lernanto en dudek
ĉapitroj, mi verkis unu rakonton pri la vivo de junulo, de lia
infaneco, ĝis lia edziĝo. Kompreneble nek romano, nek eĉ sprita novelo estas la rakonto,
sed nur aro de dudek ĉapitroj pri ĉiutaga vivo, ligitaj inter
si per ĝenerala senco kaj unueco de persono. Tamen ion pli ol
lernoĉapitrojn eble trovos en tiu ĉi libro tiuj plenaĝaj
personoj, por kiuj ekzistas ia poezia ĉarmo en rememoroj pri
infaneco kaj juneco eĉ el plej simplaj okazintaĵoj de l'
ĉiutaga vivo. Mi rekomendas al la instruantoj de kursoj, ke, post lego de
ĉapitro, ili faru multajn demandojn pri ĝi kaj donu al la
lernantoj bonan okazon paroli la lingvon. (La demandoj
montritaj en la libro estas nur bazo, kaj la profesoroj devos
plimultigi ilin laŭ la tempo disponebla.) Aŭdado kaj ripetado de esperantaj frazoj estas la plej
bezonata afero ĉe la kursoj, ĉar tion la lernanto ne povas
facile trovi hejme en sia lernolibro. Estas necese atentigi la
lernanton pri la akcento (ĉiam sur la antaŭlasta silabo)
kaj ankaŭ pri natura kaj ne trolonga elparolado de la vokaloj. Ĝenevo, en Januaro 1909. EDMOND PRIVAT.
ENHAVO
Antaŭparolo de l' verkinto
1. La familio
2. La hejmo
3. La servistino
4. Dimanĉo
5. Lernado
6. La ideoj de Karlo
7. La sonĝo de Karlo
8. La liceo
9. Ekzameno
10. Liceano
11. Latina leciono
12. La amiko
13. Sur la rivero
14. La profesoro de historio
15. La sekreto de Karlo
16. Ĉagrenoj
17. Studento kaj poeto
18. Alico
19. Kuracisto
20. En Italujo 1. La familio. Kiam naskiĝis Karlo, rozkolora kaj sana, liaj gepatroj estis
ankoraŭ tre junaj. Ilia unua infano li estis. Lia apero en tiu
ĉi mondo kaŭzis grandegan ĝojon en la tuta familio. Filo! vera
vivanta knabeto! La junaj gesinjoroj Davis estis tre fieraj pri
Karlo kaj ĝuis internan kaj trankvilan plezuron. Sed la patro de S ro Davis estis tro ĝoja por esti trankvila.
Avo li estis nun; li tute forgesis, ke tio lin iom maljunigas kaj
li kontraŭe sentis en si infanan gajecon. Dum du tagoj post la naskiĝo de Karlo, li ne povis labori en sia
oficejo. Li kuradis de sia domo al la domo de sia filo kaj de tie
revenis al sia domo; li promenadis tra la stratoj de l' urbeto,
eniris en ĉiajn magazenojn por aĉeti aferojn tute senutilajn;
al ĉiu almozpetanto li donis multajn monerojn. Oni povis facile
vidi, ke li estas kontenta. La gepatroj de Sinjorino Davis estis jam tre maljunaj. Ili loĝis
en granda urbo, kaj oni telegrafe anoncis al ili la naskiĝon de
ilia nepo. Por ili, li ne estis la unua. Ilia filino Margareto,
la feliĉa patrino de Karlo, estis ilia sepa infano. Jam du el
ŝiaj fratoj kaj tri el ŝiaj fratinoj estis edziĝintaj kaj eĉ
havis infanojn, kiam fraŭlino Margareto renkontis la junan S ron
Davis, kun kiu ŝi baldaŭ fianĉiniĝis kaj poste edziniĝis.
Fraŭlino Margareto estis tre beleta junulino kaj tre dolĉa. Pro
tio ĉiuj gefratoj tre amis ŝin kaj ŝiaj gepatroj ricevis
grandan ĉagrenon, kiam ŝi devis forveturi kun sia juna edzo. Ĉe la baptotago de Karlo, preskaŭ la tuta familio de Sinjorino
Davis ĉeestis, kaj ankaŭ la patro kaj la juna frato de Sinjoro
Davis. Oni nomis la knabon Karlo Teodoro por kontentigi lian
patran avon S ron Karlo Davis kaj lian patrinan avon S ron
Teodoro Renberg. Kompreneble oni ne povis elekti alian
baptopatron, ol lian patran avon. La baptopatrino estis la plej
maljuna fratino de Sinjorino Davis. Dum la pastro malsekigis lian beletan kapeton kun kreskantaj
blondaj haroj, sinjoreto Karlo Teodoro ŝajnis gaje rideti kaj,
subite palpante siajn malsekajn harojn per siaj manetoj, li faris
al la ĉeestantoj en la preĝejo laŭtan, sed nekompreneblan
paroladon, kiu preskaŭ rompis la seriozecon de la ceremonio... Continue reading book >>
|
This book is in genre |
---|
Languages |
eBook links |
---|
Wikipedia – Edmond Privat |
Wikipedia – Karlo Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto |
eBook Downloads | |
---|---|
ePUB eBook • iBooks for iPhone and iPad • Nook • Sony Reader |
Read eBook • Load eBook in browser |
Text File eBook • Computers • Windows • Mac |
Review this book |
---|