Books Should Be Free Loyal Books Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads |
|
La Tronpretendantoj By: Henrik Ibsen (1828-1906) |
---|
![]()
LA TRONPRETENDANTOJ (Kongs emnerne) 1864 Tradukis: Odd Tangerud Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
LA TRONPRETENDANTOJ
ROLOJ: HÅKON HÅKONSSON, de la Birkibejnoj elektita regxo
INGA EL VARTEJG, lia patrino
SKULE JARLO
SINJORINO RAGNHILD, lia edzino
SIGRID, lia fratino
MARGRETE, lia filino
GUTORM INGASON
SIGURD RIBBUNG
NIKOLAS ARNASON, episkopo en Oslo
DAGFINN BONDE, kortega marsxalo de Håkon
IVAR BODDE, kortega pastro
VEGARD VERADAL, ano de la hirdo (kortegano)
GREGORIUS JONSSON, vasalo
PÅL FLIDA, vasalo
INGIBJORG, edzino de Andres Skjaldarband
PETER, sxia filo, juna pastro
SIRA VILJAM, kapelpastro cxe episkopo Nikolas
MAJSTRO SIGARD, el Brabant, kuracisto
JATGEJR SKALDO, Islandano
BÅRD BRATTE, estro el Trondhejmo
KAMPARANOJ kaj URBANOJ en Bergen, Oslo kaj Nidaros
KANONIKOJ, PASTROJ, MONAHXOJ, MONAHXINOJ
GASTOJ, KORTEGANOJ kaj SINJORINOJ
MILITISTARO k. t. p. La agado okazas en la unua duono de la 13a jarcento.
å prononcigxas kiel Esperanta o . Vortklarigo Nidaros: La antikva nomo de la nuna urbo Trondhejmo. Skule estas jarlo (= grafo), la sama vorto kiel la angla earl .
Frato de regxo Inge. hirdo: (norvega vorto) = gvardio de la regxo kaj de estroj. Eyrating: parlamenta kunsido sur Eyri, loka, liberaera kunvenejo
cxe Nidaros. ting (esperantlingve: tingo nova vorto) =
parlamento ankoraux en Islando (Allþing) kaj Norvegio (Storting). La Birkibejnoj estas politika, militista aro, kiu gajnis en la intercivitana
milito. La Slittungoj sekvis la tronpretendanton Erling Steinvegg,
filo de Magnus Erlingsson. La Vårbelgoj (vestitaj per feloj printempe feligitaj) estis la partio,
kiun Skule fondis, kiam li rompis kun la birkibejnoj, al kiuj lia tuta
parencaro apartenis. La Bagloj estis politika partio kaj militistaro defendantaj la eklezion. La Ribbungoj estis sekvantoj de Sigurd Ribbung, tronpretendanto. Ranagubernio: Nuntempa Båhuslen en Svedlando. Hålogalando: Meza parto de norda Norvegio. Viken: Malnova nomo de la Oslo fjordo gxis Kungälv en Svedlando. Trondhejmo estas la ok etaj gubernioj cxirkaux la Trondhejmfjordo. Vermlando: lima lando inter Norvegio kaj Svedlando
oriente de la Oslo fjordo. Opplando: Gubernio inter la lago Mjøsa kaj la Dovre montaro. Borg: Gubernio tute sude en orienta Norvegio cxe la urbo Sarpsborg. Ile kampoj, cxe Nidaros. varg: norvega vorto = lupo. Kapinsulo: Norveglingve "Hovedøya" insulo en la fjordo cxe Oslo. Harald Belhararo: (Harald Hårfagre) La unua regxo de tuta Norvegio. Elgjarnes: = Elnes terpinto en la komunumo Asker okcidente de Oslo. Ejkaberg: Monteto apud orienta Oslo. Låka: Bieno norde de Oslo. Elgisetro: Monahxejo sude de Nidaros. Hladakabo: Kabo en la trondhejma fjordo cxe Nidaros. Magnus Erlingsson 1156 1184, filo de Erling Skakke
Regxo Sverre Sigurdsson 1184 1202
Regxo Håkon Sverrisson 1202 1204
Guthorm Sigurdsson 1204 mortis post duona jaro. Filo de Sigurd Lavard
Regxo Inge Bårdsson 1204 1217, frato de Skule Bårdsson
Regxo Håkon Håkonsson 1217 1263
UNUA AKTO
(Bergen. La gxardeno cxe la Kristpregxejo. En la fono la pregxejo,
la alta portalo vidigxas de la spektantoj. Maldekstre antauxe staras
Håkon Håkonsson, Dagfinn Bonde, Vegard el Veradal, Ivar Bodde kaj
pluraj vasaloj kaj estroj. Gxuste kontrauxe de li staras Skule
jarlo, Gregorius Jonsson, Pål Flida kaj aliuloj el la viroj de la
jarlo. Pli malantauxe samflanke vidigxas Sigurd Ribbung kun sia
sekvantaro, kaj pli malantauxe de li Gutorm Ingason kun pluraj
estroj. La enirejoj de la pregxejo estas gardataj de gvardistoj; la
homamaso plenigas la tutan pregxejan gxardenon; multuloj sidas supre
en la arboj kaj sur la pregxeja muro; aspekte cxiuj en strecxo
atendas iun okazajxon. El la pregxejaj turoj de la urbo sonorigxas de
fore kaj de proksime.) SKULE JARLO (mallauxte kaj senpacience al Gregorius Jonsson ) Pro kio ili lantas
tiel longe tie interne? GREGORIUS JONSSON Silente; nun komencigxas la himno... Continue reading book >>
|
Genres for this book |
---|
History |
Literature |
Play |
eBook links |
---|
Wikipedia – Henrik Ibsen |
Wikipedia – La Tronpretendantoj |
eBook Downloads | |
---|---|
ePUB eBook • iBooks for iPhone and iPad • Nook • Sony Reader |
Read eBook • Load eBook in browser |
Text File eBook • Computers • Windows • Mac |
Review this book |
---|