Books Should Be Free is now
Loyal Books
Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads
Search by: Title, Author or Keyword

Laŭroj Kolekto de la originalaj verkoj premiitaj en la unua literatura konkurso de La Revuo   By:

Book cover

First Page:

Esperanto

Kolekto de la Revuo.

LAŬROJ

KOLEKTO DE LA ORIGINALAJ VERKOJ PREMIITAJ

en la

UNUA LITERATURA KONKURSO DE "LA REVUO"

Paris

LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie

79, BOULEVARD SAINT GERMAIN, 79

1908

Tous droits réservés

UNUA PREMIO

LA FILINO DE LA FEINOJ

Esperanta fabelo.

I

Kvankam ĝin montras nenia landkartaro, tamen la lando de la feinoj ekzistas, kiun ofte vizitis ĉiuj revemuloj kaj fantaziuloj; ili ja scias, ke ĝi estas rava kaj sorĉa lando, simila je vastega ĝardeno, kie, la tutan jaron, floradas nekonataj floroj, kreskadas arboj ĉiamverdaj, fluadas arĝentaj riveroj kaj pepadas oraj birdoj, kies melodia kanto neniel pensigas pri la verkoj de niaj nuntempaj muzikistoj. Tie, la suno senripoze disĵetas ĝojan radiaron sur la fruktodonan teron, kiu, pluvon ne bezonante, ĉiam surportas riĉegajn rikoltojn; tie, facila venteto moderigas la varmon de l' tagastro, konsistigante la sezonojn el printempo ĉiama.

Pri la loĝantaro de ĉi tiu mirinda lando estas senutile insisti, ĉar, se malkleruloj ankoraŭ troviĝas nekonantaj la landon de la feinoj, ĉiu homo, inda je tiu nomo, jam de sia frua infaneco konatiĝis kun la feinoj, ilin amis, ilin admiris kaj kriis al ili por helpo, okaze de disrevigaj projektoj aŭ de forflugemaj iluzioj! kaj, kvankam en la fabeloj ili ofte sin kaŝas sub la formo de maljunulino aŭ de ĝiba almozulino kun kroĉaj nazo kaj mentono, tamen, ĉiufoje, kiam oni imagas al si feinon, ŝi prezentiĝas al la homaj okuloj kiel altkreska kaj eleganta belulino, kun bukla hararo ondanta sur nudaj ŝultroj, kun admirindaj brakoj kaj delikataj manetoj, el kiuj unu sin apogas sur longa ora bastono, kun trenaĵa diverskolora robo el nepriskribebla ŝtofo, tra kies flanka malfermaĵo eliĝas kruroj sendifektaj.

Tiaj ankaŭ ili estas en sia sorĉa lando, kaj tiaj ili estis en la tempo, kiam okazis la mirinda aventuro, kiun al vi, karaj legantoj, mi tuj ekrakontos.

II

Iam, la feinoj estis festintaj la nomtagon de sia reĝino; en ŝia palaco, el lazura marmoro, solena festeno estis ilin kuniginta, kaj la plej strangaj manĝaĵoj estis alportitaj sur la oran manĝotablon: formikaj koroj trapikitaj per abela pikilo kaj kuiritaj sur la flamo de lampiro; ovaĵo el kulaj ovoj; akridaĵo rostita; salato el konvalaj floretoj, k.t.p., k.t.p.. La feinoj laŭvole satiĝis per tiu malpeza nutraĵo, kiu tamen plene sufiĉas por tiel delikataj kreitaĵoj. Eĉ, kiam ili eliris el la palaco por promenadi en la paradizaj ĝardenoj, ili estis iom ebrietaj pro troa trinkado, el floraj kalikoj, de matena roso, likvoro plej ŝatata de la feinaro.

Sed, dum la ebrieco malbonigas la homojn, ĝi kontraŭe dolĉigas la koron de la feinoj kaj ilia bonhumorigas. Ili do promenadis laŭ disaj grupetoj, babiladante pri amaj aferoj, el kio ĉiam konsistas la konversacio de la feinoj, kiel ankaŭ de la mortemulinoj.

Subite, aŭdiĝis ekkrieto kaj ia feino, kiu marŝis antaŭ siaj kunulinoj, ilin alvokis, signodonante, ke ili rapidu:

Vidu fratinoj, ŝi diris al la alkurintinoj, vidu kion mi ĵus ektrovis!

Kaj ŝi, mirante, montris infanineton, apenaŭ unutagan, kuŝantan sub la folioj de dikega brasiko, kiu estas, kiel scias multaj, naskema legomo[1].

Scivole kaj jam ameme sin klinis la feinoj al la senkulpa kreitaĵo, kies vizaĝo lilia, meze de la verda foliaro, ŝajnis la plej bela el ĉiuj floroj de l' sorĉa ĝardeno.

La reĝino siavice alproksimiĝis, momenton enpensiĝis, kaj fine parolis per voĉo pli dolĉa ol la kanto de enamiĝanta turtino:

Ĉar ni trovis ĉi tiun etulinon en la tago de mia nomfesto, mi volas, ke ŝi fariĝu la plej bela kaj la plej feliĉa el ĉiuj estintaj, estantaj kaj estontaj estaĵoj! Por tio, ĉiu el ni faru al ŝi po unu donaco, tiamaniere, ke ŝi estu fine provizita je ĉiuj eblaj perfektaĵoj!

Kaj unu post alia, la feinoj komencis donacadi al la infanineto.

Ŝi havu, diris la unua, okulojn nigrajn kaj vaste fajrajn, kiel tiuj de Hispanino!

Mi donacas al ŝi, diris la dua, tian hararon blondan, longan kaj bukloriĉan, kian oni vidas ĉe la Germaninoj!

Ŝiaj vangoj estu tiel delikataj kiel matura persiko, aldonis la tria; ŝia frunto paligu la liliojn; ŝiaj oreloj similu travideblajn markonketojn; kaj ŝian admirindan kapon, kiel gracia kolono, subportu kolo sendifekta!

Sinsekve la feinoj antaŭdonis al la estonta belulino la diafanecon de Anglino, la ĉarmon de Rusino, la brakojn, ŝultrojn kaj bruston de Italino, la elegantecon de Francino, k... Continue reading book >>




eBook Downloads
ePUB eBook
• iBooks for iPhone and iPad
• Nook
• Sony Reader
Read eBook
• Load eBook in browser
Text File eBook
• Computers
• Windows
• Mac

Review this book



Popular Genres
More Genres
Languages
Paid Books