Books Should Be Free Loyal Books Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads |
|
La Asocio de la Junuloj Dramo en kvin aktoj By: Henrik Ibsen (1828-1906) |
---|
![]()
LA ASOCIO DE LA JUNULOJ Dramo en kvin aktoj (De unges Forbund) (1869) Tradukis:
Odd Tangerud
(1999) Eldonejo: JEC Scandinavia a/s Postboks 54
N 3401 Lier
Tlf. 32 85 50 03
Fax. 32 85 5082 LA ASOCIO DE LA JUNULOJ ROLOJ: ĈAMBELANO BRATSBERG, posedanto de ferfarejo.
ERIK BRATSBERG, lia filo, jura kandidato kaj grandkomercisto.
TORA, lia filino.
SELMA, edzino de la grandkomercisto.
DOKTORO FJELDBO, kuracisto ĉe la ferfarejo.
ADVOKATO STENSGÅRD.
PROPRIETULO MONSEN, sur “Storli” (lia bieno).
BASTIAN MONSEN, lia filo.
RAGNA, lia filino.
TEOLOGIA KANDIDATO HELLE, hejminstruisto en “Storli”.
FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL.
BIENPOSEDANTO ANDERS LUNDESTAD.
DANIEL HEJRE.
SINJORINO RUNDHOLMEN, kampara komercistino.
LIBROPRESISTO ASLAKSEN.
SERVISTINO ĉe la ĉambelano.
SERVISTO.
KNABINO, dungitino ĉe sinjorino RUNDHOLMEN.
VILAĜANOJ, GASTOJ de la ĈAMBELANO, k.t.p.
Å / å prononciĝas kiel longa o.
(La intrigo okazas ĉe la ferfarejo proksime al urbeto en suda Norvegio.)
UNUA AKTO
(17 an de Majo.[1] Popola festeno. Bosko apud la ĉefa domo. Muziko kaj
danco en la fono; multkoloraj lampoj en la arboj. Meze, iom malantaŭe,
pupitro; dekstre enirejo al granda tendo por regalado; antaŭ la sama
estas tablo kun benkoj. Transe ĉe la alia flanko antaŭe estas alia
tablo, ornamita per floroj kaj kun apogseĝoj ĉirkaŭe.) [1] La nacia tago de Norvegio. (Granda popolamaso. Bienposedanto Lundestad , kun komitata banto en
la butontruo, staras sur la pupitro. La ferfareja administranto
Ringdal , ankaŭ kun komitata banto, staras apud la tablo
maldekstre.)
BIENPOSEDANTO LUNDESTAD kaj tial, estimataj komunumanoj, toston por nia libereco! Tiel
kiel ni prenis ĝin herede de niaj patroj, tiel ni volas konservi
ĝin por niaj filoj! Hura por la tago! Hura por la 17 a de Majo! AŬSKULTANTOJ Hura, hura, hura! FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL (kiam Lundestad malsupren iras) Kaj nun hurao por maljuna
Lundestad! OPAJ VOĈOJ Tŝ! Tŝ! MULTAJ VOĈOJ (superbruante) Hura por Lundestad! Maljuna Lundestad vivu! Hura! (La aŭskultantoj disvastigas sin. Proprietulo Monsen , lia filo
Bastian, advokato Stensgård kaj libropresisto Aslaksen premas sin
antaŭen tra la amaso.) MONSEN Je mia savo li nun fariĝas antikva! ASLAKSEN Estis por niaj lokaj rilatoj, ke li parolis! Ho ho! MONSEN Tiun paroladon li nun estas farinta ĉiujn tiujn jarojn, kiujn mi
memoras. Venu do jen ! STENSGÅRD Ne ne ne! Ne tiun vojon, sinjoro Monsen! Nun ni ja tute malaperos por
via filino. MONSEN Ho, Ragna certe retrovos nin. BASTIAN Al ŝi mankas nenio; kandidato Helle estas kun ŝi. STENSGÅRD Helle? MONSEN Jes, Helle. (puŝas lin amikece) Sed mi estas kun vi, vidu. Kaj
ni ja ĉiuj estas. Venu do! Jen ni sidas ŝirmitaj kontraŭ ĉiu ajn;
kaj ni povas paroli pli intime pri tio, kio (dume li estas eksidinta ĉe
la tablo maldekstre) RINGDAL (alvenas) Pardonu, sinjoro Monsen, tiu tablo estas rezervita STENSGÅRD Rezervita? Por kiu? RINGDAL Por la ĉambelano kaj la liaj. STENSGÅRD Ho ĉu, la ĉambelano kaj la liaj! Neniu el ili ja ĉeestas. RINGDAL Ne, sed ni povas atendi ilin ĉiun momenton. STENSGÅRD Ke ili eksidu aliloke. (prenas seĝon) LUNDESTAD (metas manon sur la seĝon) Ne, la seĝo staru, kiel dirite. MONSEN (ekstaras) Venu, sinjoro Stensgård! Jen estas same bona loko.
(iras transen dekstren) Servisto! Hm, eĉ ne servisto. Tion la
festenkomitato estus entempe prizorginta. Ho, Aslaksen, eniru kaj
serĉu kvar botelojn da ĉampano. Postulu la plej multekostan. Diru
ke Monsen pagos! ( Aslaksen iras en la tendon; la tri aliuloj eksidas.) LUNDESTAD (iras silenteme transen al ili, kaj turnas sin al Stensgård ) Vi do
ne prenu tion ĉi ĉagreniĝe MONSEN Ne, ĉagreniĝe ! Je Dio! Fore de tio! LUNDESTAD (daŭre al Stensgård ) Ĉar ja tute ne estas mi persone; estas la
festenkomitato, kiu decidis MONSEN Kompreneble... Continue reading book >>
|
Genres for this book |
---|
Literature |
Play |
eBook links |
---|
Wikipedia – Henrik Ibsen |
Wikipedia – La Asocio de la Junuloj Dramo en kvin aktoj |
eBook Downloads | |
---|---|
ePUB eBook • iBooks for iPhone and iPad • Nook • Sony Reader |
Read eBook • Load eBook in browser |
Text File eBook • Computers • Windows • Mac |
Review this book |
---|