Books Should Be Free is now
Loyal Books
Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads
Search by: Title, Author or Keyword

La Batalo de l' Vivo   By: (1812-1870)

Book cover

First Page:

LA BATALO DE L' VIVO

CHARLES DICKENS

EL LA GERMANA TRADUKO TRADUKIS L.L. ZAMENHOF

1891

PARTO UNUA.

Antaŭ longa, longa tempo tute egale kiam kaj kie en Anglujo estis varmega batalo. Oni batalis en longa somera tago, kiam la ondanta herbo estis verda. Multaj kampaj floroj, kreitaj de la mano de la Plejpotenca por esti odora pokalo por la roso, vidis en tiu tago sian multekoloran kalikon plenigita de sango kaj mortis en teruro. Multaj insektoj, kiuj havis sian delikatan koloron de senkulpaj folioj kaj vestoj, en tiu tago nove koloriĝis de mortantaj homoj kaj lasis per sia rapidega forkuro nenaturan postesignon. La multekolora papilio sur la rando de siaj flugiloj portis sangon en la aeron. La rivereto havis ruĝan akvon. El la tero disbatita per la piedoj fariĝis marĉo, kie en malpuraj malsekaĵoj, kiuj sin kolektis en la enbataĵoj de piedoj de homoj kaj hufoj de ĉevaloj, la ĉie superreganta koloro malagrable brilis en la suno.

La ĉielo nin gardu de vido de sceno, kiun la luno vidis sur tiu ĉi loko, kiam ĝi super la nigraj arbaraj dorsoj de la montetoj sin levis sur la horizonto kaj rigardis sur la ebenaĵon, semitan de suprenturnitaj vizaĝoj, kiuj antaŭ nelonge sur brusto patrina ridetis al la okuloj de patrino aŭ trankvile dormetis. La ĉielo nin gardu de la sekretoj, kiujn la vento plena je odoro de mortintaĵo super la ebenaĵo murmuretis pri la laboroj de tiu ĉi tago kaj pri la morto kaj la suferoj de tiu ĉi nokto. Ofte ankoraŭ la silenta luno briladis super tiu ĉi kampo de l' batalo, ofte la steloj malgaje ĝin observadis, ofte la ventoj de ĉiu flanko de l' mondo preterblovadis super ĝi, antaŭ ol la postesignoj de tiu batalo malaperis.

La signoj restis ankoraŭ longan tempon, sed nur en bagateloj, ĉar la naturo, staranta tre alte super la malbonaj pasioj de la homo, baldaŭ ree ricevis sian gajecon kaj ridetadis super la kulpa kampo de l' batalo tiel same, kiel antaŭe, kiam la kampo estis ankoraŭ senkulpa. La alaŭdoj kantadis alte super ĝi, la ombroj de la flugantaj nuboj kuradis ludante super la herbejoj kaj arbaroj, super la tegmentoj kaj turoj de la urbo borderita de arboj, rapidante al la brilanta malproksimaĵo, kie la tero kaj ĉielo kuniĝas kaj la vespera ĉielruĝo estingiĝas. Greno estis semata kaj elkreskadis kaj estis rikoltata; la rivereto, kiu antaŭe estis ruĝe kolorigita, turnadis radon de muelejo; viroj fajfadis post la plugilo; ŝafoj kaj bovoj paŝtiĝadis sur la herbejo; knaboj kriadis sur la kampoj por fortimigi la birdojn; fumo sin levadis el la kamentuboj; sabataj sonoriloj gaje sonoradis; maljunaj homoj vivadis kaj mortadis; la modestaj kreitaĵoj de la kampo kaj la simplaj floroj de l' arbaro floradis kaj velkadis en la kutima tempo sur la sanga kampo, kie multaj miloj da homoj antaŭe falis en la granda batalo.

Sed en la komenco oni vidadis en la semitaĵo pli mallumajn lokojn, kiujn la homoj rigardadis kun sento de teruro. Jaro post jaro ili revenadis; kaj oni sciis, ke sur tiuj ĉi fruktaj lokoj homoj kaj ĉevaloj kuŝis enterigitaj en senorda amaso kaj bonigis la teron. La kampisto, kiu tie plugadis, timadis la grandajn vermojn, kiuj loĝis tie ĉi en la tero; kaj la garboj, kiujn oni tie rikoltis, en la daŭro de multaj jaroj estis nomataj la garboj batalaj kaj metataj aparte, kaj neniam garbo batala ĉe la festo de rikolto venadis sur la lastan veturilon. Tra longa tempo kun ĉiu farita sulko estis trovata postesigno de la batalo. Longan tempon oni vidadis difektitajn arbojn sur la kampo kaj duone detruitajn barilojn kaj murojn sur la lokoj, kie estis mortiga mana batalado, kaj lokojn forte batitajn per piedoj, kie nenia herbeto volis kreski. Longan tempon ĉiu knabino timis ornami al si la harojn aŭ la bruston per la plej bela floro de tiu ĉi kampo de l' mortintoj; kaj longan tempon oni kredis, ke la tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano, kiu ilin deŝiras, neforigeblan makulon.

Sed la jaroj, kvankam ili pasadis tiel rapide, kiel la nuboj de somero, per sia irado malaperigadis eĉ tiujn ĉi postesignojn de la malnova batalo kaj elviŝis la legendajn rememorojn de ĝi el la kapo de la homoj, ĝis ili akceptis la formon de fabeloj de maljunaj virinoj kaj kun ĉiu jaro estis pli forgesataj... Continue reading book >>




eBook Downloads
ePUB eBook
• iBooks for iPhone and iPad
• Nook
• Sony Reader
Read eBook
• Load eBook in browser
Text File eBook
• Computers
• Windows
• Mac

Review this book



Popular Genres
More Genres
Languages
Paid Books