Books Should Be Free Loyal Books Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads |
|
La Lastaj Tagoj de Dro L. L. Zamenhof kaj la Funebra Ceremonio By: Adolf Oberrotman (1893-) |
---|
![]()
de Dro L. L. Zamenhof kaj la
Funebra
Ceremonio. Eldonis Adolfo Oberrotman kaj Teo Jung. Unua ĝis tria milo. 1921. Eldonejo de „Esperanto Triumfonta“, Kolonjo Horrem (Germ.)
Dediĉita al S ino Klara Zamenhof la fidela edzino de nia kara Majstro.
Enkonduko.
Lastaj tagoj de nia Majstro forpasis en tempo de plej granda tragedio
de l’ homaro. Mondo okupata pri la sensacioj de l’ militego preskaŭ
nenion aŭdis pri la lasta batalo de l’ modesta Varsovia
okulkuracisto. Kaj ja tiam forlasis la teron unu el la plej grandaj
homoj, kiujn ĝi iam naskis, unu el tiuj, kies korpo estas mortema
sed kies spirito ne povas morti. Ĝuste en tiu ĉi momento, kiam denove miloj da samideanoj el ĉiuj
anguloj de l’ mondo alrapidas por soleni en la koro de Eŭropo, en la
ĉefurbo de ĉeĥoslovaka respubliko sian nunjaran Mondkongreson,
ĝuste nun evidentiĝas klare, ke la spirito de nia kara Majstro
regas inter ni viva kaj vigla. Zorgu ni, ke tiu spirito inter ni
restu por eterne! La verketo, kiun ni prezentas al la tutmonda esperantistaro kaj
precipe al la partoprenantoj de la Praha Kongreso, estas modesta
priskribo pri la lastaj tagoj de nia kara Majstro, tagoj de sufero
kaj turmentoj, pri lia senviviĝo kaj enterigo dum plorplena, pluva
tago. La artikolo (siatempe aperinta en „Germ. Esperantisto“) estas
afable disponigita de s ano Wüster; s anoj Belmont kaj Hiller
konsentis pri represo de siaj poemoj. La aldonitaj ilustraĵoj estas
faritaj laŭ originalaj fotografaĵoj, kiuj bedaŭrinde pro la malbona
vetero dum la enterigo ne estas tre klaraj sed tamen reprezentas
valoran memoraĵon pri la historia ceremonio. Ni esperas, ke ĉi tiu verketo trovos la aprobon de la tutmondaj
samideanoj kaj instigos ilin je riĉa donacado al la fondo starigita
por konstrui monumenton sur la tombo de la Majstro, dum iu estonta
universala kongreso aŭ pilgrimado al Varsovio. Varsovio kaj Kolonjo , julio 1921. La Eldonantoj.
Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor’! Ho, mia kor’! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor’?
Sufiĉe! Trankviliĝu de l’ batado,
Ho, mia kor’!
[Illustraĵo: D ro L. L. Zamenhof.]
Enterigo de la Majstro. De Leo Belmont.
En tago malluma, malvarma, pluvanta,
Ni Majstron venigis al lasta ripoz’ ...
Ĝi estis ne pluvo, sed ploro kantanta,
Ĝin kreis el larmoj anĝel virtuoz’! Ne estis videblaj standardo portantoj,
De miloj da kantoj ne iris la son’!
Tra limoj fermitaj ne venis lernantoj,
Alfluis mokante nur bru’ de kanon’! Irado funebra mokante atestis
Pri vero maldolĉa, pri sorta sever’!
Geni’ de profeto plen fremda ja estis
Al homoj vivantaj en sama la ter’. Ne venis la poloj kadavron honori,
De filo Pol landa, de monda saĝul’!
La mond’ malproksima lin sciis priplori,
Sename, aŭ moke bruadis Vistul’! Malriĉaj hebreoj nur venis post ĉerko,
Ĉar mortis bonkora helpant’ okulist’!
Kaj ili ne sciis pri granda la verko,
Ne sciis, ke mortis la mond bonfarist’! Nur iris post ĉerko vidvin’ ĉagrenita,
Kaj florojn portanta fidel amaset’!
Vi korojn ja havas, Poluj’: Enskribita
En ili do estas, ke mortis profet’! Malriĉa funebro en tago pluvanta ...
De lasta adiaŭ honormanka hor’!
La tombo modesta, la tomb’ esperanta,
Ho, kiel sangadis en mi pola kor’! Eksangis pro honto, sangiĝis dolore,
Sed kiam paroli komencis mi, jen
El ĉerko elkreskis flugiloj favore
Kaj flugis per ili la Majstra reven’! Kaj antaŭ la tombo animo ne svenis,
El ĉerko la viva sonigis min vort’ ...
Spirit’ Via, Majstro, sur manojn min prenis,
Parol’ mia estis espero kaj fort’! Mi rave rakontis pri amplena sono
De miraj kongresoj, pri glora etern’
En Cambridge, Ĝenev’, Vaŝington’, Barcelono,
En Dresden, Antwerpen, Bulonjo kaj Bern’! Pri tagoj de Krakow, ho, ne forgesitaj,
Miraklo fariĝis rigardis mi tuj:
Ĉirkaŭe eklumis okuloj ravitaj:
Hor’ batos, Vin, Majstro, ekkonos Poluj’! Hor’ batos forpasos milito kruela,
Post sanga banado alflugos kolomb’!
Kun verdaj standardoj amaso fidela
Pilgrimos al paceprofeta ĉi tomb’! Sur tero libera post multaj turmentoj,
De himno „Espero“ eksonos pasi’!
Ĉe tombo grandega diverslandaj gentoj
La manojn fratece etendos al si! El tombo trankvila spirito de l’ vero
Elvenos kun beno kaj amo por ni ... Continue reading book >>
|
This book is in genre |
---|
Languages |
eBook links |
---|
Wikipedia – Adolf Oberrotman |
Wikipedia – La Lastaj Tagoj de Dro L. L. Zamenhof kaj la Funebra Ceremonio |
eBook Downloads | |
---|---|
ePUB eBook • iBooks for iPhone and iPad • Nook • Sony Reader |
Read eBook • Load eBook in browser |
Text File eBook • Computers • Windows • Mac |
Review this book |
---|