Books Should Be Free Loyal Books Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads |
|
La Mirinda Sorĉisto de Oz By: L. Frank Baum (1856-1919) |
---|
![]()
La MIRINDA SORĈISTO de OZ De L. Frank Baum Tradukita de DONALD BROADRIBB La Mirinda Sorĉisto de Oz De Baum, L. Frank (Lyman Frank), 1856 –1919 Tradukita el la Angla en Esperanton de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933 –. LISTO DE ĈAPITROJ ĈAPITRO I. — La ciklono. ĈAPITRO II. — Konsiliĝo kun la Manĝtuloj. ĈAPITRO III. — Kiel Doroteo savis la Birdotimigilon. ĈAPITRO IV. — La vojo tra la arbaro. ĈAPITRO V. — Ili savas la Stanan Lignohakiston. ĈAPITRO VI. — La Malkuraĝa Leono. ĈAPITRO VII. — La vojo al la Granda Oz. ĈAPITRO VIII. — La mortiga papavokampo. ĈAPITRO IX. — La Reĝino de la kampomusoj. ĈAPITRO X. — La Pordogardisto. ĈAPITRO XI. — La Mirinda Smeralda Urbo de Oz. ĈAPITRO XII. — Serĉante la Fian Sorĉistinon. ĈAPITRO XIII. — Kiel la kvar rekuniĝis. ĈAPITRO XIV. — La Flugantaj Simioj. ĈAPITRO XV. — Ili malmaskas Ozon la Teruran. ĈAPITRO XVI. — La magia arto de la Granda Ĉarlatano. ĈAPITRO XVII. — Kiel la balono lanĉiĝis. ĈAPITRO XVIII. — For al la sudo. ĈAPITRO XIX. — Atakataj de la batalantaj arboj. ĈAPITRO XX. — La delikata Porcelana Lando. ĈAPITRO XXI. — La Leono fariĝas la Reĝo de la Bestoj. ĈAPITRO XXII. — La Lando de la Kveluloj. ĈAPITRO XXIII. — La Bona Sorĉistino plenumas la deziron de Doroteo. ĈAPITRO XXIV. — Denove hejme. De La Unua Esperanta Eldono ENKONDUKO. Folkloro, legendoj, mitoj kaj fe rakontoj estis parto de la infaneco dum la tuta historio, ĉar ĉiu sana infano havas bonkarakteran kaj instinktan amon al rakontoj fantaziaj, mirindaj kaj evidente malrealaj. La flugilhavaj feoj de Grimm kaj Andersen alportis pli da feliĉeco al la koroj de infanoj ol ĉiuj aliaj homkreaĵoj. Tamen la tradicia fe rakonto, servinte dum generacioj, nun estas klasifikebla kiel "eksmodaj" en la biblioteko por infanoj; ĉar venis la tempo por serio de novaj "mirigaj rakontoj" en kiuj la steriotipaj ĝino, koboldo kaj feo estas eliminitaj, kune kun ĉiuj teruraj kaj sangavidaj eventoj elpensitaj de siaj aŭtoroj por indiki timigan moralon en ĉiu rakonto. La moderna eduko inkluzivas moralecon; tial la moderna infano serĉas nur distriĝon en siaj mirigaj rakontoj kaj volonte malhavas ĉiujn malagrablajn okazaĵojn. Kun tiu penso en la menso, la rakonto pri "La Mirinda Sorĉisto de Oz" estis verkita nur por plezurigi la infanojn de la nuntempo. Ĝi celas esti modernigita fe rakonto, en kiu la mirigo kaj ĝojo restas kaj la kordoloroj kaj koŝmaroj mankas. L. FRANK BAUM Chicago, Aprilo 1900 Ĉi tiu libro estas dediĉita al mia bona amikino & kamarado. Mia Edzino L.F.B. La MIRINDA SORĈISTO de OZ Ĉapitro I. La ciklono Doroteo loĝis en la mezo de la granda kamparo de Kansas, kun Onklo Henriko, kiu estis kultivisto, kaj Onklino Em, kiu estis la edzino de la kultivisto. Ilia domo estis malgranda, ĉar la ligno per kiu ĝi estis konstruita devis esti portita multajn mejlojn per ĉaro. La domo havis kvar murojn, plankon, kaj tegmenton, kiuj kune konsistigis la solan ĉambron; kaj en tiu ĉambro estis rustaspekta kuirforno, ŝranko por la teleroj, tablo, tri aŭ kvar seĝoj, kaj la litoj. Onklo Henriko kaj Onklino Em havis grandan liton en unu angulo, kaj Doroteo malgrandan liton en alia angulo. Tute ne estis mansardo, nek kelo — kvankam ja estis malgranda truo en la tero, kiun oni nomis ciklonkelo, en kiu la familio povis kaŝi sin kiam iu el la grandaj kirloventegoj blovadis sufiĉe forte por detrui ĉiun konstruaĵon renkontitan. Oni atingis tiun kaŝejon per klapohava luko en la mezo de la planko, de ĝi ŝtupetaro subenkondukis en la malgrandan, senluman truon. Kiam Doroteo staris en la pordejo kaj ĉirkaŭrigardis, ŝi povis vidi nur la grandan grizan kamparon ĉiuflanke. Neniu arbo kaj neniu domo interrompis la larĝan ebenaĵon de la glata tereno kiu atingis la randojn de la ĉielo en ĉiu direkto... Continue reading book >>
|
Genres for this book |
---|
Fantasy |
Fiction |
eBook links |
---|
Wikipedia – L. Frank Baum |
Wikipedia – La Mirinda Sorĉisto de Oz |
eBook Downloads | |
---|---|
ePUB eBook • iBooks for iPhone and iPad • Nook • Sony Reader |
Read eBook • Load eBook in browser |
Text File eBook • Computers • Windows • Mac |
Review this book |
---|