Books Should Be Free Loyal Books Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads |
|
La Montarino la poemaro pri Veslemey By: Arne Garborg (1851-1924) |
---|
![]()
LA MONTARINO la poemaro pri Veslemey,
aŭ
Injeto, la vizianto. (1895) Tradukis: Odd Tangerud
en kunlaboro kun
Anja Karkiainen. Prologo
Al vi, vi pala marĉa ej'
kun meniant',
arde', pluvi' sur erikej',
jen mia kant'. Eriko velka sur dekliv'
de sonĝa mont',
al vi mi kantas pri la viv'
en sombra mond'. Vi trola mond', mi konas vin,
vi nokt' en tim'!
Se fuĝas mi, vi hantas min
en la anim'. Mi konas vin, vi ŝaŭm resalt'
kun sorĉ murmur';
vekiĝas ade kaj sen halt'
en brust' terur'. La lukton pezan konas mi
en trol batal'.
Rompitaj ostoj! Helpu Di'!
Ho, kia fal'! Mi konas vin — mi konas vin,
ne venkis vi! —
La lukton laŭ la voj' al fin',
ĝin vidis mi. En lukt' baraktis ankaŭ mi
dum jar' post jar',
kun kurba dors', kuraĝ defi',
kun vunda ar'. Vi ĉe mi ŝvebas, sidas ĉe
kun via tim'!
En mi vekiĝas ade ve'
en la anim'. Pri forta volo, trol turment'
ja scias mi;
minora kant', boat', torent',
sufoka kri'. — Alaŭd' ekŝvebas de l' tombej'
kun venko tril';
freŝiĝas hom' kaj ĉiu ej'
per vent' kaj bril'. Kaj eĉ se ploron spertu ni
en la terur',
al la alaŭdo fidu ni,
printemp aŭgur'.
HEJME Injeto ĉe la ŝpinilo
Aŭtunas. Veteraĉo
kun pluv' kaj venta frid'!
De bird' fenestren klako.
Enven'? Ho vana fid'!
Sed sub la bona forn'
jen sur la tola sako
maljuna «Mons» en dorm'. Jen kuŝas ĝi sonĝante
kun straba okulum',
kaj ĉion forgesante;
ĝuindas nun varmum'.
Nenion diras ĝi,
aspekte sin kaŝante
kun vosto ĉirkaŭ si. Jen kiel silkobulo
ĝi kuŝas en la fel',
mien' de dormemulo,
sen ungoj por kruel'.
Senzorga rigardet'
elglimas el okulo
kun svaga ronronet'. Ĉu foren vi vagadas
en viaj sonĝoj nun?
Ĉu eble nur dormadas
la pensoj en mallum',
aŭ el la pasintec'
la bildoj ariĝadas
de l' tempo de princec'. Plej bela princ' de l' mondo
vi iris en l' arbar',
sur ŝultroj or har ondo,
kaj viglis temerar'
en loga konsider'
pri in' plukanta berojn
sur ejo ĉe river'. Sed venis sorĉistino
el hejmo de trolin';
kaj volis, flatulino,
ke l' princo amu ŝin.
Li saltis en malŝat'.
Eksorĉis la trolino,
kaj ŝanĝis lin al kat'. Li poste migri provas
trans mont' kaj arbustej'
kaj fine vojon trovas
al nia hejma ej'.
En pac' ĝis vivofin'
ripozi li nun povas
en rev' pri sia in'. Ho — hu! La veteraĉo
kun pluv' kaj venta frid'!
De bird' fenestren klako
petanta pri invit'.
Sed sub la bona forn'
jen sur la tola sako
maljuna «Mons» en dorm'. Vesperiĝo
Mola neĝ'
el l' aer'
dum grizaj ĉi vesperoj.
Pac', silent',
svaga vent'.
Kuŝas korto kaj tegment'
sub lanug neĝeroj. El fojnej'
Veslemey
portas la furaĝon.
Gnoma ul'
en l' angul'
ĝojas pro la fojna bul':
Al brutar' nutraĵon. Praa li
bienon ĉi
en zorgemo gardas,
en deĵor'
dum ĉiu hor'
de strebado kaj labor';
prefere brutojn vartas. Ĝojas li
pri la sci',
ke ion donos Injo.
Griza ul',
ruĝ ĉapul'
vespere lakton en l' angul'
ricevos de l' knabinjo. Manĝigas ŝi
bovinojn ĉi,
kaj ĉiun ŝi karesas;
varma kor',
bonhumor'
regas dum ĉi ŝatlabor'.
Ŝi gnomon ne forgesas. La trinkaĵ',
farunaĵ',
el fajrej' portiĝas.
En febla bril'
de lumigil',
jen ŝi melkas en trankvil';
sitelo plenpleniĝas. En kontent',
sen manko sent'
bovinoj remaĉadas.
Trankvilas dom',
vigilas gnom';
alportas tufon li por krom',
kaj kun la kat' dancadas. Ĉe la fajrejo
En ĉiuj ejoj labor' finiĝis.
Ankoraŭ ili ne eklumigis.
Servisto Lars daŭras en la stal'.
Patrin' dormetas sub sia ŝal'. Kaj Per kaj Manjo, la du najbaroj,
nun enen tretas post endaj faroj
en amikejon sen ĝen' aŭ hont';
aŭskultos ili al rakont'... Continue reading book >>
|
Genres for this book |
---|
Literature |
Poetry |
eBook links |
---|
Wikipedia – Arne Garborg |
Wikipedia – La Montarino la poemaro pri Veslemey |
eBook Downloads | |
---|---|
ePUB eBook • iBooks for iPhone and iPad • Nook • Sony Reader |
Read eBook • Load eBook in browser |
Text File eBook • Computers • Windows • Mac |
Review this book |
---|