Books Should Be Free is now
Loyal Books
Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads
Search by: Title, Author or Keyword

La Murdoj de Kadavrejo-Strato   By: (1809-1849)

Book cover

First Page:

KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ

EDGAR ALLAN POE (1809 1849)

LA MURDOJ DE KADAVREJO STRATO

Esperantigis EDWIN GROBE

1998 Eldonejo Arizona Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281 1550 Usono

Edgar Allan Poe "LA MURDOJ DE KADAVREJO STRATO" Unua Eldono, Auxgusto, 1998

Origina Anglalingva Titolo "THE MURDERS IN THE RUE MORGUE"

LA MURDOJ DE KADAVREJO STRATO

La mensaj kvalitoj nomigxantaj analizaj nur malmulte analizeblas en si. Ni taksas ilin cxefe laux iliaj efikoj. Ni scias pri ili, inter aliaj informajxoj, ke por posedanto posedanta ilin preterabunde, ili estas cxiam fonto de la plej vigla gxojo. Same kiel la fortikulo festegas sian fizikan potencon, gxuante tiujn ekzercojn kiuj aktivigas siajn muskolojn, felicxigas la analiziston tiu intelekta agado kiu malimplikas . Li spertas plezuron plenumante ecx la plej bagatelajn taskojn utiligantajn lian talenton. Li sxatas enigmojn, rebusojn, hieroglifojn, elmontrante en sia solvo de cxiu, gradon da sagaceco kiu al la ordinara prikonscio sxajnas preternatura. Liaj rezultoj, efektivigite de la animo kaj esenco mem de metodo, havas la tutan aspekton, verdire, de intuicio.

La solvokapablon multe vigligas eble matematika studado kaj precipe tiu plej alta brancxo nomigxanta, maltauxge kaj, kvazaux superlative, ununure pro siaj retroiraj funkcioj: analizo. Tamen kalkuli ne estas en si analizi. Sxakludisto, ekzemple, kalkulas sed ne analizas. Sekvas ke sxakludado, rilate al siaj efikoj sur mensan karakteron, ege miskomprenigxas. Mi ne verkas traktaton nun, sed simple antauxparolas per hazarde elektitaj perceptajxoj iom strangan rakonton. Tial mi elprofitos la okazon deklarante ke la superajn potencojn de la kontemplema intelekto pli rigore kaj pli utile laborigas malpompa matcxo de damludo ol cxiuj komplikaj sxakludaj frivolajxoj.

Cxe sxakludo, kie la pecoj havas malsamajn kaj bizarajn movojn, kun diversaj kaj sxangxantaj valoroj, oni erare taksas profunda (kaj ne malkutima eraro gxi estas) tion kio estas nur kompleksa. La atento cxi tie potence alvokigxas. Se gxi malvigligxas nur momenteton, preteratentajxo okazas, kaj rezultas vundo aux malvenko. Pro tio ke la eblaj movoj estas ne nur multnombraj sed ankaux envolvitaj, pli multnombrigxas la ebloj ke okazu tiaj preteratentajxoj. Naux fojojn el dek estas la plej koncentrema kaj ne la plej akrapensa ludanto kiu venkas.

Cxe damludo tamen, kie la movoj estas unikaj kaj havas nur malmultan malsamecon, malmultnombrigxas la ebloj preteratenti kaj la atentokapablo havas nur ioman utilon. Tial, se iu ajn ludanto pridisponas avantagxojn, tiujn li gajnas pere de supera sagaceco. Por iom konkretigi la temon, ni imagu damlud matcxon en kiu restas nur kvar damoj kaj kie, kompreneble, ni ne rajtas atendi preteratentajxon. Memklare estas ke cxi tie venko efektivigxas (ni supozu la ludantojn egaltalentaj) nur pere de bonege konceptita movo rezultigita per forta mensolaboro. Maldisponante kutimajn rimedojn, la analizisto sin transjxetas en la spiriton de sia kontrauxstaranto, sin identigas kun tiulasta kaj tiumaniere ne malofte prikonscias ekrigarde la ununurajn rimedojn (foje ecx absurde facilajn) per kiuj delogi en eraron aux hastigi en miskalkulon.

Jam de longa tempo oni konscias pri la forta influo kiun vistoludo alportas al la homa kalkulpovo. Homoj havantaj la plej altkvalitan intelekton lauxraporte distrigxas pretermezure gxin ludante dum ili sin senigas kontente je sxakludado, taksante tiulastan frivola. Preterdube, ekzistas nenia samspecajxo povanta tiom forte laborigi la analizkapablon.

Povas esti ke la plej bona sxakludanto de la tuta Kristanlandaro estas nur la plej bona sxakludanto... Continue reading book >>




eBook Downloads
ePUB eBook
• iBooks for iPhone and iPad
• Nook
• Sony Reader
Read eBook
• Load eBook in browser
Text File eBook
• Computers
• Windows
• Mac

Review this book



Popular Genres
More Genres
Languages
Paid Books