Books Should Be Free is now
Loyal Books
Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads
Search by: Title, Author or Keyword

La Nigra Galero   By: (1831-1910)

Book cover

First Page:

INTERNACIA MONDLITERATURO

Kolekto de la plej famaj verkoj el ĉiuj naciaj literaturoj

[Ilustraĵo kun devizo: Ni fosu nian sulkon]

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922 ESPERANTO FAKO

WILHELM RAABE

LA NIGRA GALERO

El la germana originalo tradukis

Fritz Wicke

2a, korektita eldono

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922 ESPERANTO FAKO

Kun permeso de la eldonejo: VERLAGSANSTALT HERMANN KLEMM A. G. Berlin Grunewald

Antaŭparolo.

Wilhelm Raabe , la verkinto de "La Nigra Galero", estas la lasta el la eminentaj germanaj rakontistoj, naskiĝintaj ĉirkaŭ la dudekaj kaj tridekaj jaroj de la deknaŭa jarcento. Li naskiĝis en la jaro 1831 kaj mortis en la jaro 1911. Tiuj ĉi okdek jaroj enhavas solecan poetan vivon. Kaj en la solecon gvidas ankaŭ la verkoj de Raabe : en etajn nestojn, al stranguloj kaj originaluloj, al ĉiuspecaj idealistaj izolituloj rigardataj kiel sensenculoj, al silentaj simpluloj, kiuj humile faras la devon, al kuraĝaj nefleksitaj, kiuj sin oferas, al bedaŭrindaj suferuloj, kiuj sindone plendas. Raabe volonte ĉirkaŭŝpinas la leganton kaj postulas de li paciencon. Li volonte forvagas: li kaj la homoj de liaj verkoj havas tempon. Sed kiu kun li havigas al si la tempon, kiu havas paciencon, kiu vole sekvas, ties senton vekas la poeto por la ĉarmoj de la etuloj negravaj, neatentitaj, al tiu li montras, por paroli kun li mem, "en la plej malvasta rondo, en la plej silenta koro, filozofaĵojn". Raabe komence estis pesimisto, sed pli kaj pli ĉio ĉe li fariĝis amo, varmo, idilio, bonhumoro, pli kaj pli li fariĝis majstro de la deviga forto bonhumora. Liaj rakontoj plejparte ludas en la nuntempo, sed ke ankaŭ en la historia rakonto li pruvas arton neatende devigan, ne malstreĉantan la leganton, por tio precipe "La Nigra Galero" estas ekzemplo ne la plej malbona.

D ro Fritz Wicke

Noto: Ĉiuj ne esperantaj vortoj kaj ne esperantigitaj nomoj estas prese distingitaj per kursivaj literoj.

I.

Sur la remparoj de la fortikaĵeto Liefkenhoek .

Estis malhela, ventega nokto en la unuaj tagoj de novembro dum la jaro 1599, kiam la hispana gardostaranto en la fortikaĵeto Liefkenhoek , sur la flandra bordo de la rivero Skeldo, alarmis, la tamburo vekis la dormantan garnizonon, kaj ĉiu estro kiel soldato prenis sian ofican lokon sur la remparoj.

La rivero Skeldo altondumis, kaj ofte ĝi ĵetis la ŝaŭmerojn trans la ŝirmmurojn, en la vizaĝojn de la frostetantaj sudlandanoj. Akre fajfis la vento de la direkto nordorienta, de la "provincoj", kaj la hispanoj jam delonge sciis, ke de tiu direkto nur malofte venas io bona por ili.

Ankaŭ en la fortikaĵeto Lillo , sur la brabanta bordo de la rivero, rulis la sonoj de tamburo, aŭdiĝis korneto; klare oni aŭdis tra la venta bruego, tra la akvo muĝanta malproksiman kanontondron, kiu povis deveni nur de iu ŝipbatalo sur la " Westerskeldo ".

La "Geŭzoj de l'akvo" ludis la kutiman ludon.

Kiom ĉagrenis tiun ĉi amfibian genton la ventego kaj la malhelo? Ĉu ventego kaj nokto ne estis ĝiaj plej bonaj kunbatalantoj? Kiam iu akvogeŭzo timis la ventegan maron kaj la malhelon, havante okazon ruztrompi la malamikegojn, ekstermi la dezertigantojn kaj premegantojn de la patrujo, batale reakirita de la ondegoj?

Sed terure estis la milito degenerinta.

Tridekdu jarojn jam nun daŭris tiu abomena puŝado tien kaj tien ĉi de la batalantaj partioj, kaj ĝis nun fino ne estis videbla. La semo de la drakaj dentoj riĉege estis ĝerminta; feraj viroj estis kreskintaj el la sangosterkita tero, kaj eĉ la virinoj forgesis humanecon kaj dolĉecon. Ekzistis juna generacio, kiu pacon ne sopiris, jam pro tio, ĉar ĝi tute ne konis ĝin.

Sed la milito, certe terura sur la tero, estis ankoraŭ pli timinda sur la maro. Sur la tero estis ankoraŭ eble interŝanĝi aŭ reaĉeti kaptitojn; urboj, urbetoj kaj vilaĝoj povis sin savi per monpago kontraŭ brulado kaj rabado; sur la maro jam longe ekzistis nek pardono nek reaĉeto. Kiel kompatago estis rigardate, glavmortigi senprokraste la reciprokajn kaptitojn aŭ pendigi ilin al la velaj stangoj kaj ne malrapide mortturmentegi ilin plej kruele, ne krucumi ilin sur la ferdeko kaj subakvigi kun la kaptita ŝipo... Continue reading book >>




eBook Downloads
ePUB eBook
• iBooks for iPhone and iPad
• Nook
• Sony Reader
Read eBook
• Load eBook in browser
Text File eBook
• Computers
• Windows
• Mac

Review this book



Popular Genres
More Genres
Languages
Paid Books