Books Should Be Free is now Loyal Books Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads |
|
La kolomba premio By: Alexandre Dumas (1824-1895) |
---|
![]()
Esperantigita el la franca laŭ Alexander Dumas DE BENEDICT PAPOT Copyright, 1909, by American Esperantist Company 1909 AMERICAN ESPERANTIST COMPANY CHICAGO
LA KOLOMBA PREMIO
Kiel filo, vi aŭdis vian patron, kiu diris al vi tion: "Laboru! klera
homo povas ĉion atingi." Kiel patro, vi diris al via filo: "Studu! Bona
instruiteco valoras riĉecon!" Bone! La 15'an de Septembro 1838, je la oka matene, eniris leteristo en unu el
la domoj de la Mezle Strato, unu el la plej silentaj Parizaj stratoj
kvankam ĝi trairas unu el la plej bruaj kvartaloj de la tuta mondo, kaj
metante leteron sur la tablon de la pordisto, li diris, etendante la
manon por ricevi la prezon de la dirita letero: "Sinjoro Lebruno? Tri cendoj." "Jen viaj tri cendoj," diris la pordistino, metante la leteron en la
faketaron de la luanto al kiu ĝi estis adresita. Ĉu vi iam pripensis pri la enhavo de letero kiun vi ne povis
malfermi? pri tiu ĉi kvaroble faldita, papera sfinkso, kiu alportas el
unu loko de la tero al alia ies ĝojon aŭ malĝojon, ies esperon, dum ĝi
restas silenta por tiuj en kies manoj ĝi pasas antaŭ ol ĝi atingos sian
celon? Ĉu vi sufiĉe ŝatas la bonfaradon de letero? Ĉu vi diris al vi
mem: "Letero estas la momenta alproksimigo de la malproksimeco, estas la
manpremo super la montegoj, estas la nevidebla kateno kiu alligas kune
la mondojn?" La letero, kiel Januso, havas du vizaĝojn; ĝi estas
babilema kaj muta, enhavas ĉion kaj diras nenion; ĝi estas interesa,
bonkora, sprita por tiu al kiu ĝi estas adresita; sed, sensenca kaj
nekomprenebla por tria persono kiu ĝin okaze legas. Prenu dudek leterojn je l' trafo, kaj legu ilin: unu estos afera letero,
tiu ĉi, duela elvoko; tiu invito je la vespermanĝo; tamen, antaŭ ol oni
ilin malfermas, ĉiuj havas la saman eksteraĵon, estas simile falditaj,
portas saman poŝtmarkon. Ĉu ne estas tio la figuraĵo de la vivo? Kiom da
malsamaj sentoj estas sub tiu ĉi envolvaĵo kiun oni nomas homo kaj kiu
estas ĉiam sama, sub tiu ĉi poŝtmarko, kiun oni nomas koro, kaj kiu
neniam ŝanĝas. Nu, unu tagon, vi ĵetas al la fajro la leteron, kiu al vi
kaŭzis la plej grandan kortuŝecon kiam vi ĝin ricevis, ĝiaj literoj sin
tordas momenton sub la morta kiso de la flamo, kaj ĉio finiĝas; cindro
eĉ ne restas el tiu brulita estinteco. Tiel via koro! Unu tagon, scivole
malfermante ĝin, vi tie trovas nomon, kaj estas feliĉa; poste, tiu ĉi
nomo malaperas, kaj vi fariĝas indiferenta. Sed, por detrui tiun ĉi
nomon, vi ne devas bruligi vian koron, kiel leteron; la nomo foriĝas
mem, kaj la skribita paĝo fariĝas tute blanka paĝo, sed ĝi eble
disfluus cindre se vi volus alifoje skribi ion sur ĝi. Do, la 15'an de Septembro 1838, oni alportis leteron al sinjoro Lebruno,
en la Mezle Strato. Kio estis tiu ĉi sinjoro Lebruno kaj kion enhavis tiu ĉi letero? Jen la
demando. Sinjoro Lebruno estis dika, proksimume kvardek kvinjara homo,
kiu perlaboris malgrandan riĉecon en la tola negocado, estis havinta
edzinon kaj havis filinon. Vidu jam kiom da tialoj por ke li ricevu
leteron. Sro. Lebruno estis malbela, sed lia filino estis bela; Sro.
Lebruno estis malsprita, sed lia filino estis sprita; Sro. Lebruno estis
dika, sed lia filino estis beltalia; fine, Sro. Lebruno estis egoista,
sed lia filino estis bonkora. Tial, malgraŭ ĉiuj tiuj difektoj, kondukis
lin per la nazo Fraŭlino Lebruno. Kiam la servistino de Sro. Lebruno malsupreniris por la matenaj aĉetoj,
la pordistino donis al ŝi la leteron kiun ŝi ĵus ricevis, kaj la
servistino, reveninte hejmen, donis ĝin al sia mastro, kiu sidante antaŭ
sia skribtablo, vestita de ĉambrovesto, skribadis leteron. Kiel dirite,
estis longtempe Sro. Lebruno en la negoco, kaj dum la tuta tempo de sia
ĉeesto li kutimis skribi, tiel frue kiel la oka matene, al siaj
provincaj kaj fremdaj korespondantoj. Depost kvar jaroj Sro. Lebruno jam
ne faris iajn negocojn kun iu, sed li estis konvinkita ke li ankoraŭ
faris iom, kaj li ne volis lasi preterpasi eĉ unu matenon ne skribante
almenaŭ kvar aŭ kvin leterojn... Continue reading book >>
|
eBook Downloads | |
---|---|
ePUB eBook • iBooks for iPhone and iPad • Nook • Sony Reader |
Read eBook • Load eBook in browser |
Text File eBook • Computers • Windows • Mac |
Review this book |
---|