Books Should Be Free Loyal Books Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads |
|
La kolonoj de la socio Dramo en kvar aktoj By: Henrik Ibsen (1828-1906) |
---|
![]()
HENRIK IBSEN LA KOLONOJ DE LA SOCIO Dramo en kvar aktoj (Samfundets støtter 1877) Tradukis: Odd Tangerud Eldonejo JEC Scandinavia a/s
Postboks 54
N 3401 Lier
Tel 32 85 50 03
Fax 32 85 50 82 ISBN 82 91 707 52 9 LA KOLONOJ DE LA SOCIO ROLOJ: KONSULO BERNICK.
SINJORINO BERNICK, lia edzino.
OLAF, ilia filo, 13 jara.
FRAŬLINO BERNICK, fratino de la konsulo.
JOHAN TØNNESEN, pli juna frato de sinjorino Bernick.
FRAŬLINO HESSEL, ŝia pli aĝa duonfratino.
HILMAR TØNNESEN, kuzo de sinjorino Bernick.
ADJUNKTO RØRLUND.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL.
KOMERCISTO VIGELAND.
KOMERCISTO SANDSTAD.
DINA DORF, juna knabino en la domo de la konsulo.
PLENRAJTIGITO KRAP.
ŜIPKONSTRUISTO AŬNE.
LA EDZINO DE GRANDKOMERCISTO RUMMEL.
LA EDZINO DE POŜTESTRO HOLT.
LA EDZINO DE DOKTORO LYNGE.
FRAŬLINO RUMMEL.
FRAŬLINO HOLT.
BURĜOJ kaj ALIAJ LOĜANTOJ, FREMDAJ MARISTOJ, PASAĜEROJ
sur VAPORŜIPO k.t.p.
(La agado okazas en la domo de konsulo Bernick en eta norvega
ĉemara urbo.)
UNUA AKTO
(Spaca ĝarden salono en la domo de konsulo Bernick . Maldekstre en
la antaŭo pordo kondukas al la ĉambro de la konsulo; pli malantaŭe
en la sama muro estas simila pordo. Meze sur la kontraŭa pordo estas
pli granda enir pordo. La fona muro estas preskaŭ tute el spegula
vitro kun malferma pordo al larĝa ĝarden ŝtuparo, super kiu estas
etendita sunŝirmilan velon. Sube de la ŝtuparo vidiĝas parto de la
ĝardeno, enkadrigita de krado kun mallarĝa enir pordego. Ekstere
kaj laŭ la krado laŭas strato, kies kontraŭa flanko havas
malgrandajn hele koloritajn lignajn domojn. Estas somero kaj varma
sunbrilo. Kelkaj homoj foje preterpasas en la strato; oni haltas kaj
interparolas; fariĝas komerco en vendejo situanta ĉe la angulo
k.t.p.) (Ene en la ĝardena salono sidas ĉirkaŭ tablo aro da sinjorinoj.
Meze antaŭ la tablo sidas sinjorino Bernick . Ĉe ŝia maldekstra
flanko sidas sinjorino Holt kun filino , kaj laŭvice sinjorino
Rummel kaj fraŭlino Rummel . Dekstre de sinjorino Bernick
sidas sinjorino Lynge, fraŭlino Bernick kaj Dina Dorf . Ĉiuj
sinjorinoj estas okupataj pri manlaboro. Sur la tablo kuŝas grandaj
amasoj da duone pretigitaj kaj prettonditaj linaĵoj kaj aliaj
vestaĵoj. Pli fone, ĉe malgranda tablo sur kiu staras du florpotoj
kaj glaso da suker akvo, sidas adjunkto Rørlund legante el libro
ore randita, tamen tiel ke nur opaj vortoj aŭdiĝas de la publiko.
Ekstere en la ĝardeno kuras Olaf Bernick ĉirkaŭe pafante al celo
per arko.) (Post momento venas ŝipkonstruisto Aŭne kviete enen tra la pordo
dekstre. Okazas ioma interrompiĝo de la legado; sinjorino Bernick
kapsignas al li kaj montras al la pordo maldekstre. Aŭne trankvile
iras tien kaj frapas kelkajn fojojn sur la pordon de la konsulo
kviete kaj kun interspacoj. Plenrajtigito Krap , kun ĉapelo en la
mano kaj paperoj sub la brako venas el tiu ĉambro.) PLENRAJTIGITO KRAP
Ĉu estas vi, kiu frapas? ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
La konsulo serĉas min. PLENRAJTIGITO KRAP
Li faris; sed ne povas akcepti Vin; li transdonis al mi — — ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Al Vi? Mi preferus — — PLENRAJTIGITO KRAP
— — transdonis al mi diri, ke Vi devas ĉesi pri tiuj sabat tagaj
prelegoj por la laboristoj. ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ĉu? Mi pensis ke mi povus uzi mian libertempon — — PLENRAJTIGITO KRAP
Vi ne devas uzi Vian libertempon por fari la laboristojn sentaŭgaj
en la labortempo. Lastan sabaton Vi parolis pri la damaĝo, kiun la
laboristoj ricevus de niaj novaj maŝinoj kaj de la nova labormetodo
en la ŝipfarejo. Kial Vi tion faras? ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Tion mi faras por subteni la socion. PLENRAJTIGITO KRAP
Strange! La konsulo diras, ke tio estas soci disrompo. ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Mia socio ne estas tiu de la konsulo, sinjoro plenrajtigito! Kiel
estro de la laborista asocio mi devas — — PLENRAJTIGITO KRAP
Vi unue kaj ĉefe estas laborestro de la ŝipfarejo de konsulo
Bernick... Continue reading book >>
|
Genres for this book |
---|
Literature |
Play |
eBook links |
---|
Wikipedia – Henrik Ibsen |
Wikipedia – La kolonoj de la socio Dramo en kvar aktoj |
eBook Downloads | |
---|---|
ePUB eBook • iBooks for iPhone and iPad • Nook • Sony Reader |
Read eBook • Load eBook in browser |
Text File eBook • Computers • Windows • Mac |
Review this book |
---|