Books Should Be Free is now
Loyal Books
Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads
Search by: Title, Author or Keyword

La Legendo de Dorm-Valeto   By: (1783-1859)

Book cover

First Page:

KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ

WASHINGTON IRVING (1783 1859)

La Legendo de Dorm Valeto

Esperantigis EDWIN GROBE

1998 Eldonejo Arizona Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281 1550 Usono

"LA LEGENDO DE DORM VALETO" Unua Eldono: Majo 1998

Origina Anglalingva Titolo: "THE LEGEND OF SLEEPY HOLLOW"

LA LEGENDO DE DORM VALETO

Malkovrita inter la Dokumentoj de Forpasinta Didriko Knikerbokero

En la sino de unu el tiuj ampleksaj krekoj dentantaj la orientan bordon de Hudsono Rivero, ĉe tiu larĝa pligrandiĝo de la akvovojo nomita fare de la antikvaj Nederlandaj navigistoj Tapan Lago, kaj kie tiuj lastaj ĉiam antaŭzorge malaltigis siajn velojn, petante la protekton de Sankta Nikolao dum la transnavigado, kuŝas eta merkatvilaĝo nomiĝanta ĉe kelkaj Verda Vilaĝo sed kiu pli kutime kaj pli taŭge nomiĝas Lanto Vilaĝo.

Tiun nomon, laŭonidire, elpensis antaŭtempe la estimataj dommastrinoj de la apudsituanta regiono pro enradikiĝinta inklino de siaj edzoj lanti ĉe la vilaĝa trinkejo en merkatotagoj. Kia ajn estu tio, mi ne garantias la fakton. Mi aludas ĝin nur dezirante esti preciza kaj aŭtenta.

Ne malproksime disde tiu vilaĝo—povas esti du mejlojn for—situas valeto, aŭ pli bone dirite, tersino, ĉirkaŭate de altaj montetoj, kiu estas unu el la plej trankvilaj lokoj de la tuta mondo. Malgranda rojo trafluetas ĝin, murmurante nur sufiĉakvante por lulripozigi preterpasanton. Malofta koturnfajfo aŭ pegklako estas preskaŭ la sola sono kiu iam interrompas la konstantan trankvilon.

Mi tion memoras, ke kiam mi estis junulo, mia unua provo pri sciurĉasado okazis en bosko de altaj juglandarboj kiu ombras unu flankon de la valo. Mi vageniris ĝin je tagmezo kiam la tuta naturo precipe silentis kaj min ektimigis la bruego de mia propra pafilo kiam ĝi rompis la ĉirkaŭantan sabatan trankvilon kaj ĝin daŭrigis kaj resonigis ties koleraj eĥadoj. Se iam mi dezirus ripozejon kie povi retiriĝi, forlasinte la mondon kaj ties distraĵojn, kaj pasigi revante la etan restaĵon de maltrankvila vivo, mi konas nenian ejon pli taŭgan ol tiu valeto.

Pro la senmova trankvilo de la loko kaj la kurioza karaktero de ties loĝantoj, kiuj estas posteuloj de la originaj Nederlandaj koloniintoj, tiu protektata valeto de longa tempo nomiĝas DORM VALETO kaj ties rustikajn loĝantojn oni kromnomas DORM VALETANOJ tra la tuta najbara regiono. Dormiga aŭ reviga influo ŝajnas superpendi la valeton kaj penetri la etoson mem. Iuj diras ke sorĉis la lokon grava Germana kuracisto dum la fruaj tagoj de la kolonio. Aliaj diras ke maljuna Indiana tribestro, ŝamano aŭ magiisto de sia gento, okazigis indiĝenajn ritojn tie antaŭ ol malkovris la landon Mastro Hendriko Hudsono.

Certe estas ke la loko daŭre agas subrege de iu magia potenco kiu trudas sorĉon al la mensoj de la tieaj bonhomoj, promenigante ilin en seninterrompa sonĝado. Ili estas adeptoj pri ĉiuj specoj de mirigaj kredoj, emas sperti trancojn kaj viziojn, ofte vidas strangajn eventojn, aŭdas muzikon kaj voĉojn en la aero. La tuta regiono abundegas je lokaj rakontoj, hantitaj pejzaĝoj kaj krepuskaj superstiĉoj. Steloj falas kaj meteoroj brilegas pli ofte super tiu valeto ol en aliaj partoj de la lando, kaj Inkubo, kun tuta armeo da Inkubidoj, ĝin utiligas kiel plej ŝatatan ludejon.

La rega fantomo kiu hantas tiun sorĉitan regionon tamen kaj ŝajnas estri ĉiujn aerajn potenculojn, estas senkapa rajdanto. Kelkaj regionanoj raportas ke ĝi estas la fantomo de Hesa soldato kies kapon forportis kanonkuglo okaze de sennoma batalo de Sendependeco Milito kaj kiun kamparanoj ekvidas de tempo al tempo antaŭenhastantan en la nokta malhelo kvazaŭ sur ventoflugiloj... Continue reading book >>




eBook Downloads
ePUB eBook
• iBooks for iPhone and iPad
• Nook
• Sony Reader
Read eBook
• Load eBook in browser
Text File eBook
• Computers
• Windows
• Mac

Review this book



Popular Genres
More Genres
Languages
Paid Books