Books Should Be Free Loyal Books Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads |
|
Mark Twain: Tri Ceteraj Noveloj By: Mark Twain (1835-1911) |
---|
![]()
KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ
MARK TWAIN (1835 1910)
TRI CETERAJ NOVELOJ:
LA AMAVENTURO DE LA ESKIMOA FRAŬLINO KANIBALISMO EN LA VAGONOJ BONŜANCO
Esperantigis EDWIN GROBE 1999
Eldonejo Arizona Stelo
1620 North Sunset Drive
Tempe, Arizona 85281 1550
Usono MARK TWAIN: TRI CETERAJ NOVELOJ Unua Eldono: Aprilo 1999 Originaj Anglalingvaj Titoloj: "THE ESKIMAU MAIDEN'S ROMANCE" "CANNIBALISM IN THE CARS" "LUCK" LA AMAVENTURO DE LA ESKIMOA FRAŬLINO
"Jes, mi rakontos al vi ĉion ajn pri mia vivo kion plaĉus al vi
ekscii, S ro Tvajno," ŝi diris en sia dolĉa voĉo kaj lasante
ripozi trankvile sur mian vizaĝon siajn honestajn okulojn, "ĉar
estas afable kaj bonkore ke vi ŝatas min kaj deziras informiĝi pri
mi." Tiel parolante, ŝi senatente forskrapis balengrason de sur siaj
vangoj per malgranda ostotranĉilo kaj ĝin transigis sur sian peltan
manikon dum ŝi spektadis Arktan Aŭroron svingi siajn flamantajn
flagrubandojn el la ĉielo kaj lavi la solecan neĝebenaĵon kaj la
temploformajn glacimontojn per riĉaj prismofarboj, spektaklo de
preskaŭ netolereblaj pompo kaj beleco. Sed nun ŝi forskuis sian
revadon kaj pretiĝis rakonti al mi la modestan historieton kiun mi
petis. Ŝi komfortigis sin konvene sur la glacibloko kiun ni utiligis kiel
sofon kaj mi ekpretis aŭskulti. Ŝi estis belega estaĵo. Mi parolas laŭ la Eskimoa vidpunkto. Aliaj
ŝin taksintus iomete tro plenforma. Ŝi estis nur dudekjara kaj
ŝiaj samgentanoj juĝis ŝin la plej sorĉanta junulino de la tribo.
Eĉ nun, en la subĉiela aero, kun ŝiaj ĝenpeza kaj senforma
peltomantelo kaj pantalono kaj botoj kaj ampleksa kapuĉo, almenaŭ
la beleco de ŝia vizaĝo videblis, sed ŝian figuron oni povis nur
diveni. Inter ĉiuj gastoj alvenintaj kaj foririntaj mi vidis nenian
knabinon ĉe la gastama trogo de ŝia patro povantan ŝin egali.
Tamen ŝi ne estis troindulgita. Ŝi estis afabla kaj natura kaj
sincera kaj se ŝi konsciis esti bela, ŝia kondutmaniero neniel
elmontris tian konscion. Ŝi estis mia ĉiutaga kunestanto jam de unu semajno kaj ju pli bone
mi konis ŝin des pli bone ŝi plaĉis al mi. Ŝi estis ame kaj zorge
edukita en etoso de aparte malkomuna rafinado por la polusaj regionoj
ĉar ŝia patro estis la plej grava homo de la tribo kaj rangis ĉe
la supro de Eskimoa kulturo. Mi faris longajn hundosledajn ekskursojn
trans la vastajn glacikampojn kun Laskino tio estis ŝia nomo kaj
trovis ŝian kompanion ĉiam plaĉa kaj ŝian konversacion ĉiam
agrabla. Mi iris fiŝkaptadi kun ŝi sed ne en ŝia danĝerega boato.
Mi nur sekvis ŝin laŭ la glacio kaj spektadis ŝin trafi sian
predon per sia pereige preciza lanco. Mi akompanis ŝin okaze de
fokkaptaj ekspedicioj. Plurajn fojojn mi staris aparte kaj rigardis
ŝin kaj ŝian familion elfosi grason el grundita baleno kaj iun
fojon akompanis ŝin mezdistancen kiam ŝi ĉasis urson sed mi
forturniĝis antaŭ la fino ĉar finanalize mi timas ursojn. Tamen ŝi pretis komenci sian rakonton nun kaj jen tio kion ŝi
diris: "Nia tribo ĉiam kutimis ĉirkaŭnomadi de loko al loko sur la
frostaj maroj same kiel la ceteraj triboj sed mia patro laciĝis
pri tio antaŭ du jaroj kaj konstruis ĉi tiun vastan domegon el
glaciiĝintaj neĝblokoj. Rigardu ĝin. Ĝi altas je sep futoj kaj
estas tri kvaroble pli longa ol la aliaj. Kaj ĉi tie ni daŭre
loĝas ekde tiam. Li estis tre fiera pri sia domego kaj tiu fiereco
taŭgis. Ĉar se vi jam ĝin kontrolis, laŭnecese vi rimarkis kiom
pli bela kaj kompleta ĝi estas ol domoj kutimas esti. Se ne, tamen,
vi devas, ĉar vi konscios ke ĝi havas luksajn apartenaĵojn kiuj
multe preteriras la kutimon. Ekzemple, en tiu ekstremaĵo kiun vi
nomis 'salono', la podio levita por gastigi vizitantojn kaj la
familion je manĝohoroj estas la plej granda kiun vi vidis iam ajn
en iu ajn domo, ĉu ne?" "Jes, vi pravas, Laskino... Continue reading book >>
|
Genres for this book |
---|
Literature |
Short stories |
eBook links |
---|
Wikipedia – Mark Twain |
Wikipedia – Mark Twain: Tri Ceteraj Noveloj |
eBook Downloads | |
---|---|
ePUB eBook • iBooks for iPhone and iPad • Nook • Sony Reader |
Read eBook • Load eBook in browser |
Text File eBook • Computers • Windows • Mac |
Review this book |
---|