Books Should Be Free Loyal Books Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads |
|
Mark Twain: Tri Noveloj By: Mark Twain (1835-1911) |
---|
![]()
MARK TWAIN
(1835 1910)
TRI NOVELOJ: — KONFESO DE MORTANTO —
— LA FIFAMA SALTANTA RANO DE KALAVERO KONTEO —
— LA RAKONTO PRI LA MALBONKONDUTA KNABETO —
Esperantigis
EDWIN GROBE
1999
Eldonejo Arizona Stelo
1620 North Sunset Drive
Tempe, Arizona 85281 1550
Usono
MARK TWAIN: TRI NOVELOJ
Unua Eldono: Januaro 1999
Originaj Anglalingvaj Titoloj: "A DYING MAN'S CONFESSION"
"THE NOTORIOUS JUMPING FROG OF CALAVERAS COUNTY"
"THE STORY OF THE BAD LITTLE BOY"
Copyright 1999
Edwin P. Grobe
for the herein contained
English to Esperanto Translations
ENHAVO "Konfeso de Mortanto" p. 1
"La Fifama Saltanta Rano de Kalavero Konteo" p. 14
"La Rakonto pri la Malbonkonduta Knabeto" p. 19
KONFESO DE MORTANTO
Ni alproksimiĝis vilaĝon Napoleonon en ŝtato Arkansaso. Tial mi
komencis pripensi mian tiean taskon. La horo: tagmezo. La vetero: hela
kaj suna. Tio estis malbona. Almenaŭ, ne bonega. Ĉar mia tasko ne
estis (laŭprefere) tagmeza speco. Ju pli mi meditis, des pli tiu fakto
sin trudis al mi—jen unuforme, jen aliforme. Finfine ĝi prenis la
formon de preciza demando. Ĉu estas bonsence plenumi la taskon dumtage
kiam, vin senigante je iom da komforto kaj inklino, vi povas elprofiti
la nokton por tio, sen scivolemaj gvatokuloj? Tio decidis la aferon.
Klara demando kaj klara respondo konsistigas la plej mallongan elirejon
por la plejmulto da konfuzaĵoj. Mi kunvenigis miajn amikojn en mia kajuto kaj diris ke mi bedaŭras
estigi ĝenon kaj malesperon sed ke, post meditado pri la afero,
laŭŝajne estos pli bone ke ni albordigu niajn bagaĵojn kaj vizitu
Napoleonon. Ilia malaprobo estis tuja kaj laŭta; ilia lingvaĵo,
ribelema. Ilia ĉefa argumento estis tiu kiu ĉiam malmergiĝas la
unua en tiaj okazoj, ekde la komenco de tempo. "Sed vi elektis kaj
antaŭkonsentis resti sur ĉi tiu boato," ktp.; kvazaŭ, decidiĝinte
fari malsaĝaĵon, laŭ nepra neceso oni restu sur la sama vojo
kaj aliigi ĝin en du malsaĝaĵojn per la plenumo de la komenca
decidiĝo. Mi utiligis diversajn taktikojn por mildigi ilian sintenon,
kun sufiĉe bona sukceso. Rezulte de tiu kuraĝigo mi plimultigis miajn
klopodojn. Kaj por komprenigi al ili ke ne estis mi kiu postulis la
plenumon de la koncerna taskaĉo kaj ke mi nepre senkulpas pri la afero,
mi baldaŭ ekkuraĝis rakonti ties historion, preskaŭ samvorte kiel mi
ĉi poste raportas. Ĉirkaŭ la fino de la pasinta jaro mi pasigis kelkajn monatojn en
Munkeno, en Bavario. En novembro mi loĝis en la pensiono de Fraŭlino
Dalvejnero, ĉe numero 1 de Karlostrato. Sed mia laborejo situis unu
mejlon for, en la domo de vidvino sin vivtenanta per gastigado. Ŝi
kaj ŝiaj du junaj infanoj kutimis veni ĉe mi ĉiun matenon kaj
kunbabiladi en la Germana—responde al mia peto. Unu tagon, dum mi
vagpromenadis en la urbo, mi vizitis unu el la du lokoj kie la registaro
retenas kaj prizorgas kadavrojn ĝis la kuracistoj certas ke tiuj
finmortis kaj ne daŭre vivas en tranca stato. Estis makabra loko,
tiu ĉambrego. Vidiĝis tridek ses plenkreskulaj kadavroj, sternite
surdorse sur iom oblikvangulaj tabuloj en tri longaj vicoj—kaj havante
ĉiuj vaksoblankajn rigidajn vizaĝojn sub la blankaj mortotukoj
volvitaj ĉirkaŭ ili... Continue reading book >>
|
Genres for this book |
---|
Literature |
Short stories |
eBook links |
---|
Wikipedia – Mark Twain |
Wikipedia – Mark Twain: Tri Noveloj |
eBook Downloads | |
---|---|
ePUB eBook • iBooks for iPhone and iPad • Nook • Sony Reader |
Read eBook • Load eBook in browser |
Text File eBook • Computers • Windows • Mac |
Review this book |
---|