Books Should Be Free Loyal Books Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads |
|
Mia Kontrabandulo By: Louisa May Alcott (1832-1888) |
---|
![]()
LOUISA MAY ALCOTT
(1832 1888)
MIA
KONTRABANDULO
Esperantigis
EDWIN GROBE
1998
Eldonejo Arizona Stelo
1620 North Sunset Drive
Tempe, Arizona 85281 1550
Usono
LOUISA MAY ALCOTT
"MIA KONTRABANDULO"
Unua Eldono: Novembro 1998
Origina Anglalingva Titolo:
"MY CONTRABAND"
MIA KONTRABANDULO[1]
D ro Franko eniris dum mi flikis la ŝiraĵojn de malnova ĉemizo por
ke Toĉjo dece pasu en sian tombon. Novajn ĉemizojn ni konservis
por la vivantoj kaj li ne havis edzinon nek patrinon por "belvesti
lin kiam li foriras renkonti la Sinjoron," kiel diris iu virino,
priskribante la bonan funebran ceremonion kiun ŝi okazigis por sia
filo kontraŭ ĝenega monkosto. "Fraŭlino Dano, mi havas problemon," komencis la kuracisto kun
mieno diranta tiel klare kiel vortoj: "Mi deziras peti komplezon sed
plaĉus al mi ke vi ĝin anticipu." "Kion mi faru por helpi vin?" "Fidavorte, malplaĉas al mi ĝin devi proponi, sed vi povas jes ja
helpi min, mi petas." "Tial vi nur bonvolu nomi ĝin." "Vidu, oni ĵus alportis Sudulon frenezan pro tifoida febro. Vere
malbona kazo ĉiusence. Ebriiĝinta kanajla kapitaneto kiun oni
penadis kapti sed kiun neniu volas penadi kuraci. La flegejoj estas
plenaj, la flegistinoj estas ĝismorte surŝarĝitaj kaj volonte
konsentantaj pri tio kiam temas pri niaj knaboj, sed ili iom hezitas
endanĝerigi siajn vivojn por Suduloj. Nu, vi jam malsaniĝis de la
febro, plaĉas al vi strangaj malsanuloj, via kunlaborantino bonvolos
prizorgi vian fakon dum iom da tempo kaj mi provizos vin per bona
helpanto. La ulo ne daŭre vivos longan tempon, mi opinias. Sed ni
ne rajtas lin lasi morti sen iuspeca zorgado, vi scias. Mi metis lin
en la kvara etaĝo de la okcidenta alo, apartigitan disde la ceteraj
uloj. Estas aere, trankvile kaj komforte tie. Mi respondecas pri tiu
fako kaj faros mian plejon por vin helpi ĉiumaniere. Nu, tial, ĉu
vi bonvolas konsenti?" "Kompreneble, mi konsentas. Pro perversio se ne pro komuna karitato.
Kelkaj el ĉi tiuj homoj opinias ke pro tio ke mi estas aboliciistino
mi estas ankaŭ paganino. Iom plaĉus al mi komprenigi al ili ke,
kvankam mi ne sukcesas ami miajn malamikojn, ilin tamen mi bonvolas
prizorgi." "Bonege. Mi antaŭopiniis ke vi konsentos. Priparoli abolicion
memorigas al mi vian rajton ekhavi kontrabandulon kiel serviston, se
vi deziras. Temas pri tiu bonega mulato kiu troviĝis entombigante
sian mastron post la batalo kaj kiun niaj knaboj kunalvenigis ĉar li
estis severe tranĉita sur la kapo. Ĉu vi deziras lin utiligi?" "Nepre, jes. Mi persistos reteni mian kredon pri ĉi tiu afero same
kiel pri la alia. Tiuj nigraj knaboj estas pli lojalaj kaj utilaj ol
kelkaj el la blankaj kanajloj kiujn okazas al mi devi helpi anstataŭ
esti helpata de ili. Sed ĉu la viro sufiĉe bonsanas?" "Jes, almenaŭ por tiu speco de laboro kaj mi opinias ke li plaĉos
al vi. Laŭŝajne li estis tre belaspekta antaŭ ol oni tranĉis
al li la vizaĝon. Ne multe pli malhelkolora ol mi. La filo de sia
mastro, mi kuraĝas proponi, kaj tiu blanka sango ofte igas lin iom
aroganta kaj fieraĉa pri kelkaj temoj. Li tre malbonfartis kiam li
eniris sed ĵuris preferi morti en la strato ol loĝi ĉe la nigruloj
malsupre. Tial mi loĝigis lin en la okcidenta alo por ke li restu
eksterdanĝere kaj li jam pasigis la tutan matenon prizorgante la
kapitanon. Kiam vi povos supreniri tien?" "Tuj post kiam Toĉjo estos prizorgita, Skinero translokigita,
Hajvudo lavita, Marblo vestita, Karolo masaĝita, Daŭnzo
suprenportita, Uphamo enlitigita kaj ĉiuj kvardek nutritaj... Continue reading book >>
|
Genres for this book |
---|
History |
Literature |
eBook links |
---|
Wikipedia – Louisa May Alcott |
Wikipedia – Mia Kontrabandulo |
eBook Downloads | |
---|---|
ePUB eBook • iBooks for iPhone and iPad • Nook • Sony Reader |
Read eBook • Load eBook in browser |
Text File eBook • Computers • Windows • Mac |
Review this book |
---|