Books Should Be Free Loyal Books Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads |
|
Nuntempaj Rakontoj By: G. P. (Georgi Porfirievich) Stamatov (1869-1942) |
---|
![]()
Kolekto de la plej famaj verkoj
el ĉiuj naciaj Literaturoj
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922
ESPERANTO FAKO
G. P. STAMATOV NUNTEMPAJ RAKONTOJ El la bulgara originalo tradukis
kun permeso de l'aŭtoro Ivan H. Krestanoff Rekomendita de E. L. A. FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922 ESPERANTO FAKO ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ COPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG PRESEJO GÜNTHER, KIRSTEIN & WENDLER EN LEIPZIG
Enhavo.
Paĝo
1. Vilao apud la maro 7
2. En la tombejo 14
3. La estinteco 20
4. Pri unu anguleto de l'animo 42
5. Du talentoj 61
Noto pri l'aŭtoro.
G. P. Stamatov okupas specialan lokon inter la nuntempaj bulgaraj
verkistoj beletristoj. La rakonto estas lia amata formo. La plej
bonaj el liaj rakontoj, dissemitaj en diversaj gazetoj kaj revuoj,
estas eldonitaj en aparta libro titolita "Elektitaj skizoj kaj
rakontoj" (Sofia, 1905), sed lastatempe aperas el lia plumo ankoraŭ
pli multnombraj el kiuj mi tradukis la plej distingajn. Stamatov estas beletristo satiristo. Lia satira rilato al la vivo
konsistigas esencan trajton en la rakontoj. Li enprofundiĝas en la
animojn de siaj herooj ne tiom por ilin malkovri al ni, sed por kapti
iun kriplan flankon en ili, iun abomenan malvirton, ĝin aperigi,
moki kaj ĝin frapi per sia senkompata sarkasmo, per sia mokmalica
rido. En sia estado la rakontoj de Stamatov estas plimulte provoj de
psikologiaj studoj, ol bildoj de l'vivo. Stamatov ne verkas sub
la premo de poeta instinkto. Li verkas pri antaŭe trovitaj kaj
pripensitaj temoj. La celo de lia rakonto estas ilustri certan
penson, argumenti certan temon. Liaj rakontoj estas kvazaŭ spegulo por multaj kaj mi esperas,
ke la kelkaj de mi tradukitaj trovos bonan akcepton ankaŭ ĉe
la esperantistaro. I. H. K.
Vilao apud la maro.
"L'amour est maître des choses"
"Le veau d'or est toujours debout".
La suno subiradis, kiam ili eniris en la ĝardenon. Karulo, diru al mi, ĉu estas io pli forta, pli bela ol la amo?
Ne estas, ĉu ne? Ĉio alia estas bagatela, senvalora! ... Estas, karulineto mia ... estas ... Kaj kio ĝi estas? Vi estas Linjo ... vi ... vi estas pli forta kaj pli bela
ol la amo mem ... Feliĉa, ŝi kaŝis sian kapeton sur lia brusto. Estas ankoraŭ io pli forta ol la amo mallaŭte paroletis li en
ŝian orelon. Kio? ... La mono. Aleĉjo! Kiel vi ne pektimas tiel paroli! Vi ... Li per kiso surdigis ŝian proteston. Tio koncernas la tutan mondon, sed ne vin, ne min. Kaj kiam, Aleĉjo, ni forveturos en vian vilaon? Nian vilaon! Nian vilaon ripetis ŝi Kiam? Se vi volas morgaŭ. Bone morgaŭ. Mi ne vidis ĝis nun maron. Ŝajnas, ke ĝi estas
belega vidaĵo. Io granda, tre granda? Ne estas ĝi pli granda ol nia amo. La suno malaperis el la
horizonto. Klinitaj unu al la alia ili ĉesis paroli. La maro. De la bordo malproksime supren etendiĝas parko. Meze de
ĝi alta vilao kun terasoj, tute droninta en arboj. Ĉirkaŭe bedoj
kun floroj, vastaj aleoj, kovritaj per etaj diverskoloraj ŝtonetoj. El la vilao eliras Lina kaj Aleĉjo. Je ĉiu paŝo ŝi haltas pro raveco kaj feliĉo. Dio mia! Kiel bele estas ĉi tie! ... Jen, rigardu tiun senfinan
bedon da floroj: blankaj ... verdaj ... ruĝaj ... kiel giganta
rubando. Aleĉjo! Tio ja estas nia trikoloro! ... Ŝi ekiras kaj iom
poste ŝi denove haltas. Venu ... venu vidi la maron de ĉi tie ... Kia bildo! Kaj ĉio ĉi
tio estas via? ... Nia? ... Jen tie ... tiu dometo eleganta kiel
bombonujo ... ĝi ankaŭ estas nia? Kaj pluen ... la monteto ...
la arbareto ... ili estas ankaŭ niaj? Jes, ĉio ĉi tio estas nia. Ĉu vi scias, karulo, mia kapo ebriiĝas pro feliĉo, mallaŭte
diris ŝi kaj premiĝis al lia brusto. Mi timas ĉu tio ne estas sonĝo. La feliĉo ja ĉiam estas sonĝo eĉ se oni ĝin travivas... Continue reading book >>
|
Genres for this book |
---|
Languages |
Short stories |
eBook links |
---|
Wikipedia – G. P. (Georgi Porfirievich) Stamatov |
Wikipedia – Nuntempaj Rakontoj |
eBook Downloads | |
---|---|
ePUB eBook • iBooks for iPhone and iPad • Nook • Sony Reader |
Read eBook • Load eBook in browser |
Text File eBook • Computers • Windows • Mac |
Review this book |
---|