Books Should Be Free
Loyal Books
Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads
Search by: Title, Author or Keyword

Princo Vanc'   By: (1856-1886)

Book cover

First Page:

[Tipografiaj eraroj estas listigata poste de la teksto.]

PRINCO VANC’

[Ilustraĵo]

PRINCO VANC’

de ELEANOR PUTNAM kaj ARLO BATES, Litt. D.

Ilustrita de FRANK MYRICK

el la angla lingvo, laŭ permeso, esperantigis HERBERT HARRIS

Rekomendita de la ESPERANTISTA LITERATURA ASOCIO

THE AMERICAN ESPERANTIST CO., INC. West Newton, Mass., U.S.A. 1914

Copyright, 1914 by HERBERT HARRIS

THE AMERICAN ESPERANTIST CO., INC.

Presejo de ERNEST FAIRMAN DOW West Newton, Mass., Usono

ANTAŬPAROLO

Tre korajn dankojn mi ŝuldas al Sinjorinoj Hankel, Bastoul kaj Scheerpeltz, kaj al aliaj kompetentuloj, kiuj afable tralegis la manuskripton de ĉi tiu traduko, kaj pri ĝi donis bonan konsilon.

Profesoro Arlo Bates estas ĉefprofesoro de la angla literaturo ĉe Massachusetts Institute of Technology, en Boston, Massachusetts, Usono, konata aŭtoro de multaj romanoj kaj poemaroj, kaj ŝatata paroladisto pri literaturaj temoj.

“Eleanor Putnam” estas pseŭdonimo de Sinjorino Arlo Bates, kiu posedis tre artistan literaturan guston, kaj kelkfoje kunlaboris kun sia edzo, antaŭ sia bedaŭrinda morto, kiu okazis antaŭ kiam aperis ĉi tiu fabelo.

La originala angleverkita libro, “Prince Vance,” jam ne estas aĉetebla.

Al Profesoro Bates, kiu bonkore permesas la eldonadon de ĉi tiu traduko, kun la originalaj ilustraĵoj, ĝi estas tre dankeme dediĉita de

La Tradukinto.

ĈAPITRO I

Certe ne estis strange, ke Princo Vanc’ tiel miregis, ke li sidis tutan duonhoron nur rigardaĉante, nek penante movi muskolon, nek moviĝante for de la seĝo. Estas ja kredeble, ke iu alia Princo en similaj cirkonstancoj estus egale mutigita de la mirego, kiel iu ajn povos vidi, kiu volos atenti dum mi reiros al la komenco, kaj rakontos tion, kio antaŭe okazis.

Per “la komenco” mi aludas la naskiĝon de Princo Vanc’; je kiu okazo la potenca feino Kopeto estis elektita lia baptopatrino, de kiu tempo ŝi certe ne montris sin tre dorlotema al la Princo. Ekzemple, ŝi insiste postulis, ke ŝia baptofilo atentu la lecionojn; ke li respektu la instruistojn; kaj (kio estis la plej ofenda postulo el ĉiuj) ke li, Princo Vanc’, la sola filo de la gepatroj, kaj sola heredonto de la regno, nepre lernu obei. Cetere ŝi trankvile diris al la baptofilo, ke, se li ŝin ne obeus volonte, certe estus des pli malbone por li; ĉar lerni li devos, per metodoj severaj, se lin ne lernigos pli mildaj.

Ĉio ĉi ŝajnis al Vanc’ tre malagrabla kaj maljusta speco de parolo; kaj oni povas imagi, ke ĝi ne pliigis lian amon al la baptopatrino. La rilatoj inter ili pli kaj pli malboniĝis, ĝis Vanc’ fariĝis forta belkreska knabo ĉirkaŭe dektrijara, kiam unu tagon venis la Blua Sorĉisto al la palaco.

Tiumatene estis okazinta inter Vanc’ kaj la baptopatrino serioza malpaco. Ŝi subite sin montris ĉe la lernoĉambro, tute neatendita, laŭ sia malagrabla kutimo; kaj kompreneble tio okazis precize dum la momento, kiam la Princo estis frapanta (sen boksgantoj) la orelojn de sia instruisto pro tio, ke la kompatinda maljunulo petis, ke li lernu la limojn de la regno, kiu baldaŭ estos lia propraĵo.

“Vi vidos la limojn, preterirante ilin ĉiujn piede,” la feino malafable diris. “Kreskante vi fariĝas mallaborema, egoisma, kaj malobeema; vi hontigas vian baptopatrinon, kaj malhonoras vian familion. Kredeble vi baldaŭ kuniĝos kun la Blua Sorĉisto mem!”

“Jes, mi faros tion,” obstine diris la Princo; ĉar, kvankam li vere neniam antaŭe aŭdis pri la Blua Sorĉisto, li estus dirinta ion ajn en tiu momento, por turmenti la baptopatrinon, “certe, mi faros tion. Mi volus lin vidi. Mi esperas, ke li venos ĝuste hodiaŭ!”

“Kaj pri mi, vi malbona knabo!” ankoraŭ pli kolere diris Kopeto, vigle frapante la plankon per sia bastono, “mi promesas, ke vi sufiĉe deziros min, antaŭ ol vi min trovos; kaj malĝojo faros vin pli saĝa, antaŭ kiam vi revidos mian vizaĝon.”

“Nemulte mi sopiros al vi, kun viaj admonoj kaj riproĉoj!” respondis la malrespekta Princo; kaj, kiam ŝi subite malaperis antaŭ liaj okuloj, laŭ sia miriga kutimo, li komencis ĵeti librojn al la kapo de sia instruisto, grave ĝenante la malfeliĉan homon, kiu opiniis, ke lia sorto estas tre malbonŝanca, kaj volis, ke li povus esti hakisto en la reĝa arbaro, aŭ io ajn, prefere ol tio, kio li estas... Continue reading book >>




eBook Downloads
ePUB eBook
• iBooks for iPhone and iPad
• Nook
• Sony Reader
Read eBook
• Load eBook in browser
Text File eBook
• Computers
• Windows
• Mac

Review this book



Popular Genres
More Genres
Languages
Paid Books