Books Should Be Free is now
Loyal Books
Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads
Search by: Title, Author or Keyword

Puphejmo Dramo en tri aktoj   By: (1828-1906)

Book cover

First Page:

HENRIK IBSEN

PUPHEJMO

Dramo en tri aktoj

(Et Dukkehjem)

(1879)

Tradukis Odd Tangerud

LINGVE KONTROLITA DE ESPERANTISTA VERKISTA ASOCIO (EVA)

Dua eldono

1998

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 54, N 3401 Lier Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82 ISBN 82 991075 2 0

PUPHEJMO

Roloj:

TORVALD HELMER, advokato NORA, lia edzino RANK, doktoro (kuracisto) KRISTINE LINDE, vidvino NILS KROGSTAD, juristo La tri malgrandaj infanoj de la familio Helmer ANNE MARIE, infanvartistino HELENE, ĉambristino Portisto

(La agado havas lokon en la hejmo de la familio Helmer dum tri kristnaskaj tagoj. Kristnaska vespero, la 24 an de Decembro, komencas la festotagojn memore al la naskiĝo de la kristana profeto Jesuo Kristo. Ibsen uzas la antikvan skandinavan nomon "Julo" por tiu religia festo.)

UNUA AKTO

(Hejmeca kaj agrabla, sed ne lukse meblita ĉambro. Pordo dekstre en la fono kondukas al la antaŭĉambro; alia pordo maldekstre fone kondukas al la oficejo de Helmer . Inter tiuj pordoj estas piano. Meze de la maldekstra muro estas pordo, kaj pli antaŭe estas fenestro. Ĉe la fenestro estas ronda tablo kun brakseĝoj kaj malgranda sofo. Sur la dekstra muro, iom malantaŭe, estas pordo, kaj iom pli antaŭe estas kaĥela forno, apud kiu estas brakseĝoj kaj balanca seĝo. Inter la forno kaj la flanka pordo estas tableto. Kuprogravuraĵo sur la muro. Etaĝero kun porcelanaĵoj kaj aliaj malgrandaj artaĵoj; malgranda libroŝranko kun libroj lukse binditaj. Tapiŝo sur la planko; fajro en la forno. Vintrotago.)

(Oni sonorigas en la antaŭĉambro; poste oni aŭdas ke iu malfermas. Nora envenas, kontente kantetante; ŝi estas vestita elirveste kaj portas plurajn paketojn, kiujn ŝi metas sur la tablon dekstre. Ŝi lasas malferma la pordon post si, kaj oni vidas portiston, kiu portas Julpiceon kaj korbon, kiujn li donas al la ĉambristino, kiu malfermis por ili.)

NORA. Kaŝu bone la Jularbon, Helene. La infanoj nepre ne vidu ĝin antaŭ la vespero, kiam ĝi estos ornamita. (al la portisto; elprenante la monujon) Kiom ?

PORTISTO. Kvindek oerojn.

NORA. Jen unu krono. Ne! Vi prenu la tuton.

(La portisto dankas kaj foriras. Nora fermas la pordon. Ŝi daŭre ridas mallaŭte kaj kontente dum ŝi deprenas la supervestojn)

NORA (prenas papersaketon kun makaronoj el la poŝo kaj manĝas kelkajn; poste ŝi iras piedpinte kaj ŝtelaŭskultas ĉe la pordo de sia edzo). Jes, li estas hejme. (kantetas denove irante al la dekstra tablo)

HELMER (en sia ĉambro). Ĉu estas la alaŭdeto, kiu kvivitas tie?

NORA (malfermante kelkajn paketojn). Jes, estas.

HELMER. Ĉu estas la sciureto, kiu ĉirkaŭkuras tie?

NORA. Jes!

HELMER. Kiam revenis la sciureto!

NORA. Ĵus nun! (metas la saketon kun makaronoj en la poŝon, kaj viŝas sian buŝon) Venu, Torvald, kaj rigardu kion mi aĉetis.

HELMER. Ne ĝenu min! (iom poste; malfermas la pordon, rigardas, tenante plumon) Aĉetis, vi diras? Ĉion ĉi? Do mia disipa birdeto flirtis denove malŝparante monon!

NORA. Jes, sed, Torvald, ĉi jare ni vere povas iom senbridiĝi. Estas ja la unua Julfesto, kiam ni ne bezonas ŝpari.

HELMER. Nu, nu! Malŝpari ni ne povas.

NORA. Tamen, Torvald, iomete ni nun povas malŝpari, ĉu ne? Nur etan iometon. Vi ja ricevos grandan salajron kaj gajnos multe, multe da mono.

HELMER. Jes, ekde novjaro; sed poste pasos kvarona jaro antaŭ nova salajrodato.

NORA. Pa! Ni povas ja pruntepreni intertempe.

HELMER. Nora! (proksimigas sin al ŝi kaj ŝerce pinĉas ŝian orelon) Ĉu estas la facilanimeco kiu denove ludas? Supozu ke mi hodiaŭ prunteprenis mil kronojn, kaj vi elspezis ilin dum la Julsemajno, kaj ke novjarvesperon tegolo trafis al mi la kapon, kaj jen finite pri mi

NORA (kovras lian buŝon per sia mano). Ho fi! Ne parolu tiel malbele!

HELMER. Supozu ke io simila okazus, kio poste?

NORA. Se io tiel terura okazus, estus tute egale por mi ĉu mi havus ŝuldojn aŭ ne.

HELMER. Nu, sed la personoj de kiuj mi pruntis?

NORA. Ili? Kiu zorgas pri ili? Ili estas ja fremduloj... Continue reading book >>




eBook Downloads
ePUB eBook
• iBooks for iPhone and iPad
• Nook
• Sony Reader
Read eBook
• Load eBook in browser
Text File eBook
• Computers
• Windows
• Mac

Review this book



Popular Genres
More Genres
Languages
Paid Books