Books Should Be Free Loyal Books Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads |
|
Rakontoj By: Jakub Arbes (1840-1914) |
---|
![]()
Volumo I J. ARBES
RAKONTOJ
KUN LA PERMESO DE L' AUXTORO TRADUKIS EL CXEHXA LINGVO
JOS. GRNA
Eldonis FERD. BOHÁCEK, Jevícko
Moravio, Auxstrio 1908
Presejo Druzstvo knihtiskárny, Hranice.
Eldonante tiun cxi unuan libron de esperantaj tradukoj el la
cxehxa literaturo mi varme deziras, ke la libro disflugu baldaux
tra la mondo esperantista kaj helpu vastigi inter la samideanoj
la konojn pri la cxehxa literaturo, gxis nun ankoraux malmulte
konata ekster la limoj de mia patrujo. Al sinjoroj H. Bouska en Praha, Th. Cejka en Bystrice Hostýn
kaj Edm. Kolkop en Jevícko mi esprimas mian sinceran dankon
por la korekto de tiu cxi libro La tradukinto.
ENHAVO
Pagxo J. Arbes . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 1
El la vivo de Mozart . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 3
La blanka edzinigxa vesto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 24
La unua nokto cxe la mortinto . . . . . . . . . . . . . . . . . 36
Moderna Magdaleno . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 69
J. ARBES.
Jakub Arbes, unu el la plej gloraj verkistoj cxehxaj, naskigxis
en Smíchov[1] (legu: Smihxov) 12an de Junio 1840. Fininte la
studadon en la teknika lernejo de Praha, li farigxis redaktoro
de cxefaj jxurnaloj cxehxaj (1866 gxis 1877). De l' jaro 1879 li
vivas sole por la literaturo. De tiu tempo li verkis serion da romanoj, romanedoj, noveloj kaj
rakontoj, krom diversaj tradukoj kaj artikoloj por la politikaj
jxurnaloj. Tiujn verkojn nuntempe eldonas la firmo J. Otto en
Praha. La nombro da eldonitaj volumoj atingis jam la numeron 25.
Suferinte mizeron en sia junagxo, J. Arbes havis cxiam la koron
malfermitan por la suferoj kaj mizeroj de l' popolo. Pro tio en
siaj verkoj li solvas problemojn socialajn kaj batalas kontraux
la persekutantoj kaj premantoj de l' malricxuloj, kontraux la
neniigantoj de l' spirito kaj la korpo. Arbes skribis cxiam pri la vivo reala kaj ankaux tie, kie la
romano aux rakonto estas fonditaj sur scenoj sxajne misteraj
kaj fantaziaj, oni povas cxion nature klarigi per la trankvila
prudento. En siaj verkoj Arbes kunigas filozofon kun la
filantropo kaj batalanto por la rajtoj de l' homaro. Sed la cxefa merito de Arbes restos por cxiam tiu fakto, ke
krom la sociala romano li kreis ankaux tute originalan specon
de l' bela literaturo siajn karakterizajn romanedojn ,
kiuj rezervis al li la unuan lokon inter la cxehxaj verkistoj.
La romanedoj: Newtonuv mozek (La cerbo de Newton), Svatý
Xaverius (Sankta Ksaverio), Zázracná madonna (Mirakla
madono), Prvni noc u mrtvoly (La unua nokto cxe la mortinto),
Akrobati (Akrobatoj), Sivooký démon (Grizokula demono),
Poslední dnové lidstva (La lastaj tagoj de l' homaro),
Vymírající hrbitov (Elmortanta tombejo), Kandidáti
existence (Kandidatoj de l' ekzisto) estas verkoj vere
klasikaj, vera kaj dauxra monumento por la tuta estonteco. La cxehxa akademio por la arto kaj scienco nomis lin honora
membro; sed la plej bona rekompenco de Arbes estas la gxenerala
estimo kaj amo, kiujn li gxuas cxe la tuta cxehxa publiko ne
sole pro siaj meritoj literaturaj, sed ankaux pro siaj personaj
ecoj, noblaj penso kaj koro, liberpensa fresxa spirito kaj
rekta, sincera karaktero.
EL LA VIVO DE MOZART.
I. EN BERTRAMKA.
Silenta somera vespero... Sufoka, sed bonodora aero penetras tra malfermitaj fenestroj
en teretagxan cxambron, en kiu apud la fortepiano sidas pli ol
tridekjara viro de malgranda, pli multe sxvelinta, ol korpulenta
talio... Continue reading book >>
|
eBook Downloads | |
---|---|
ePUB eBook • iBooks for iPhone and iPad • Nook • Sony Reader |
Read eBook • Load eBook in browser |
Text File eBook • Computers • Windows • Mac |
Review this book |
---|