Books Should Be Free is now
Loyal Books
Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads
Search by: Title, Author or Keyword

Tri Noveloj   By: (1804-1864)

Book cover

First Page:

Tri Noveloj

by Nathaniel Hawthorne

Edition 1, (April 20, 2007)

Unua Eldono: Oktobro 1998

Originaj Anglalingvaj Titoloj:

"DR. HEIDEGGER’S EXPERIMENT"

"THE MINISTER’S BLACK VEIL"

"YOUNG GOODMAN BROWN"

Copyright 1998 Edwin P. Grobe for the English to Esperanto translations

TABLE OF CONTENTS

LA EKSPERIMENTO DE D RO HEJDEGERO LA NIGRA VUALO DE LA PASTORO JUNA BONULO BRAŬNO

LA EKSPERIMENTO DE D RO HEJDEGERO

Foje tiu ege aparta viro, maljuna D ro Hejdegero, invitis kvar respektindajn geamikojn kunveni ĉe li en lia studkabineto. Tri el ili estis blankbarbaj ĝentlemanoj: S ro Medborno, Kolonelo Kiligruo, kaj S ro Gaskojno. La kvara estis velkinta ĝentlemanino nomiĝanta Vidvino Vajkerlio. Ĉiuj estis malgajaj maljunaj estuloj spertintaj diversajn malbonŝancojn kaj kies plej granda malbonŝanco estis devi baldaŭ entombiĝi. S ro Medborno, en antaŭa, pli vigla aĝo, estis sukcesa komercisto, tamen ĉion perdis rezulte de malbonsenca spekulado kaj nun vivis ne multe pli bone ol almozulo. Kolonelo Kiligruo malŝparis siajn plej bonajn jarojn kaj siajn sanon kaj monon sin provizante per pekaj plezuroj naskigintaj idaron da doloroj, ekzemple, podagro, kaj diversaj ceteraj turmentoj korpaj kaj animaj. S ro Gaskojno estis ruinigita politikisto kaj fifamulo; almenaŭ tia li estis ĝis kiam forpasinta tempo kvazaŭ lin entombigis foran distancon disde la konscio de la aktuala generacio, lin igante senfama anstataŭ fifama. Rilate al Vidvino Vajkerlio, la tradicio raportas ke ŝi estis ege bela virino en sia juneco. Dum longa lastatempo tamen ŝi vivis en profunda izolado pro kelkaj skandalaj rakontoj antaŭjuĝigintaj kontraŭ ŝi la altrangularon de la urbo. Menciinda fakto estas tio ke ĉiu el tiuj estimataj maljunuloj S ro Medborno, Kolonelo Kiligruo kaj S ro Gaskojno estis antaŭe amkandidatoj de Vidvino Vajkerlio kiuj pretis tranĉi ŝianome la gorĝon unu de la alia. Kaj antaŭ ol daŭre rakonti mi nur tion atentigu ke kelkfoje oni juĝis D ron Hejdegeron kaj liajn kvar gastojn iom preterbonsencaj: kondiĉo ofte okazanta ĉe maljunuloj kiam ilin maltrankviligas nunaj ĝenoj aŭ malĝojaj memoraĵoj.

"Miaj karaj longtempaj geamikoj," diris D ro Hejdegero, indikante pergeste ke ili sidiĝu. ’Mi bezonas vian helpon por unu el tiuj eksperimentetoj per kiuj mi distriĝas ĉi tie en mia kabineto."

Se ĉiuj tiurilataj raportoj veras, la kabineto de D ro Hejdegero estis ege stranga ejo. Ĝi estis malhela malnovmoda ĉambro ornamita per araneaĵoj kaj aspergita de antikva polvo. Ĉirkaŭ la muroj staris pluraj kverkaj libroŝrankoj kies malsupraj bretoj plenigis je vicoj da gigantaj foliantoj kaj nigraliteraj kvartoj dum la supran plenigis etaj pergamenkovrilaj dozavoj. Sur la centra libroŝranko staris bronza busto pri Hipokrato kiun, laŭ kelkaj aŭtoritatuloj, D ro Hejdegero kutimis konsulti dum ĉiuj malfacilaj medicinaj kazoj. En la plej malhela angulo de la ĉambro staris alta, mallarĝa, kverka vestoŝranko kies pordo duonapertis kaj en kiu sendube kaŝiĝis skeleto. Inter du el la libroŝrankoj pendis spegulego, elmontrante altan kaj polvan surfacon ene de malbriliĝinta ora kadro. Inter multaj mirindaj rakontoj raportitaj pri tiu spegulo nombriĝis tiu hipotezanta ke interne de ĝia kadrospaco loĝas la spiritoj de ĉiuj mortintaj klientoj de la doktoro kaj ke kiam li enrigardas ĝin tiuj lastaj reciproke fiksrigardas el ĝi lian vizaĝon. La kontraŭan flankon de la ĉambro ornamis tutkorpa portreto pri juna virino vestita en la paliĝinta grandiozeco de silko, sateno kaj brokaĵo kaj kies vizaĝo estis tiel paliĝinta kiel ŝia robo. Antaŭ ĉirkaŭ duonjarcento D ro Hejdegero estis edziĝonta kun la juna fraŭlino kiu tamen, ekspertinte ioman malsaniĝeton, glutis medikamenton preskribitan far la amanto kaj mortis en la nupta nokto... Continue reading book >>




eBook Downloads
ePUB eBook
• iBooks for iPhone and iPad
• Nook
• Sony Reader
Read eBook
• Load eBook in browser
Text File eBook
• Computers
• Windows
• Mac

Review this book



Popular Genres
More Genres
Languages
Paid Books