Books Should Be Free is now
Loyal Books
Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads
Search by: Title, Author or Keyword

Tri Noveloj   By: (1783-1859)

Book cover

First Page:

Tri Noveloj

by Washington Irving

Edition 1, (April 20, 2007)

Unua Eldono: Julio 1998

Originaj Anglalingvaj Titoloj:

"RIP VAN WINKLE"

"TO THE READER"

"ADVENTURE OF THE GERMAN STUDENT"

Copyright 1998 Edwin P. Grobe for the English to Esperanto translations

RIPO VAN VINKLO

La sekvonta rakonto malkovriĝis en la dokumentaro de forpasinta Didriko Knikerbokero, maljuna sinjoro de Nov Jorkio, kiu tre scivolemis pri la Nederlanda historio de la provinco kaj la kutimoj de la posteuloj de ties originaj koloniintoj. Siajn historiajn esplorojn li entreprenis tamen malpli inter libroj ol inter homoj. Libroj rakontis nur bedaŭrinde malmulte pri liaj plej ŝatataj temoj. La maljunajn burĝojn tamen, kaj precipe iliajn edzinojn, li konsideris kiel abunde informhavajn pri tiu legenda folkloro tiel altvalora por la verfakta historio. Tial, kiam ajn li bonŝancis renkonti aŭtentan Nederlandan familion, kompakte enfermitan en ĝia malalttegmenta biendomo sub larĝbranĉa platano, li ĝin konsideris kiel specon de kvazaŭ presita esplorlibro kaj ĝin studegis kun la avido de legemulo.

La rezulto de ĉiuj tiuj esploroj estis historio pri la provinco dum la rego de la Nederlandaj provincestroj kiun li publikigis kelkajn jarojn poste. Ege diferencas opinioj taksantaj la literaturan kvaliton de la verko kaj, verdire, ĝi neniel pli bonas ol taŭgas. Ĝia ĉefa valoro estas rigora akurateco kiun efektive oni pridubis okaze de la ekapero de la verko sed kiu pli lastatempe nepre konfirmiĝas. Ĉiuj bibliotekoj ĝin konservas nun en siaj historiaj kolektaĵoj, juĝante ĝin verko de sendubinda aŭtoritato.

La maljuna sinjoro mortis ne longe post la eldono de sia verko pro kio, konsidere de tiu malesto foresto, ni ne povas multe difekti lian restintan bonfamon opiniante ke li pli profitdone pasigintus sian vivon plenumante plej gravajn taskojn. Li kutimis tamen entrepreni sian ŝatokupon siamaniere, kvankam de tempo al tempo ĝi polvotrompis la okulojn de najbaroj kaj malĝojigis la spiriton de amikoj pri kiuj li sentis la plej aŭtentajn respekton kaj karecon. Tiuj tamen memoras liajn erarojn kaj malsaĝecojn "kun pli da malfeliĉo ol da kolero" kaj komencas hipotezi ke neniam li celis vundi nek ofendi.

Kiom ajn malalttakse lin juĝas kritikantoj, altvalorajn memoraĵojn pri li ankoraŭ retenas multaj homoj kies bonaj opinioj gravas. Inter tiuj nombriĝas precipe iuj bakistoj kiuj eĉ entreprenis bildigi lian figuron sur siaj Novjaraj kuketoj, efektivigante tiel lian eventualan senmortiĝon, preskaŭ similan al tiu de homoj kies bildoj stampiĝas sur Vaterlo medalo aŭ Reĝin Anjo kvaronpenco.

Kiu ajn navigis kontraŭflue sur Hudsono Rivero ne povas forgesi Katskilajn Montojn. Ili estas distranĉita ero de la granda Apalaĉa familio kaj vidiĝas forokcidente de la rivero, suprenŝvelante ĝis sinjora alteco, supermoŝtante la ĉirkaŭantan pejzaĝon. Ĉiu sezona ŝanĝiĝo, ĉiu vetera aliiĝo, verfakte ĉiu dumtaga novhoriĝo estigas malsamecon en la magiaj koloroj kaj formoj de tiuj montoj kiujn ĉiuj bonaj edzinoj proksimaj kaj malproksimaj konsideras kiel perfektajn barometrojn. Kiam la vetero estas bona kaj konstanta la montoj vestiĝas blu kaj purpurkolore kaj desegnas siajn aŭdacajn siluetojn sur la klaran vesperan ĉielon. Foje, tamen, kiam la ĉirkaŭanta pejzaĝo restas sennuba, ili amasigas sur siajn pintojn grizvaporajn kapuĉojn kiuj, en la lastaj radioj de la subiĝanta suno, brilas kaj lumiĝas glorkrone.

Ĉebaze de tiuj feaspektaj montoj povas okazi al vojaĝanto ekvidi malpezan fumon suprenspirali el vilaĝo kies ŝindotegmentoj brilas inter la arboj tie mem kie la bluaj kolornuancoj de la altejo fandiĝas en la freŝan verdon de la pli proksima pejzaĝo... Continue reading book >>




eBook Downloads
ePUB eBook
• iBooks for iPhone and iPad
• Nook
• Sony Reader
Read eBook
• Load eBook in browser
Text File eBook
• Computers
• Windows
• Mac
PDF eBook
• Download & View PDF file

Review this book



Popular Genres
More Genres
Languages
Paid Books