JAN AMOS KOMENSKÝ. (JOHANO AMOS COMENIUS.) BOHEME VERKIS PROF. DRO. JAN NOVÁK. TRADUKIS "RONDETO DE ESPERANTISTINOJ" EN PRAHA. 1 9 2 1. ELDONIS „RONDETO DE ESPERANTISTINOJ“ EN PRAHA. ANTAŬPAROLO. Estas afero konata, ke la malgrandaj nacioj tre ŝatas esti fieraj pro siaj grandaj homoj kaj ke ili tre volonte atentigas la internacian publikon pri la fakto, ke la penso ekbruliginta korojn kaj kapojn de homaro devenis de filo de ilia tero kaj ilia nacio. La instruo pri la internacia solidareco, estu ĝi disvastiĝinta kiom ajn, neniam forpelos el homaj koroj la sanktan flamon de speciala amo al homoj naskiĝintaj en la sama regiono kaj lernintaj de la patrino la saman idiomon, amon de la propra nacio. Ĉar la kaŭzo de tiu ĉi amo estas la plej esenca kvalito de homaro: ĝi estas kredo je forto de la homa penso, je povo per la homecaj ideoj regi la sorton de si mem kaj sorton de la tuta homaro. Kaj la plej altaj, la plej idealaj kaj sekve la plej efikaj ideoj progresigi la homaron estas tiuj de mi, simpla, senpova kaj sensignifa membro de sia nacio, sed forta tiam, se koroj de ĉiuj miaj samnacianoj ekbatas por la samaj savontaj ideoj. Kaj kun ĝojega miro mi aŭdas, ke, kio estis idealo kaj savonta vorto por mi, estas same idealo kaj devizo de la ceteraj samnacianoj; eĉ ke la ideoj de la ceteraj estas pli klaraj kaj ke la ilia koro batas pro ili ankoraŭ pli brue ol la mia; kaj ke ekzistas inter la samnacianoj homoj, kiuj scias diri miajn idealojn per tiaj vortoj kaj montri al ili tiel ireblajn vojojn, ke la kapo flarante poveblecon realigi idealojn pensitajn nerealigeblaj svenas pro feliĉego. Tio estas la tasko de la grandaj animoj. Ĉu do oni ne devas fieriĝi pro nacia parenceco kun la granda spirita korifeo? Ĉu estas honto tia fiero? Jen la argumento, kial la ĉeĥoslovaka nacio fieriĝas pro Jan Amos Komenský (Comenius) kaj kial ni eldonas en esperanta traduko broŝuron priskribantan liajn vivon kaj laboron. Jan Amos Komenský estas speciale kara al koro de ĉiu Ĉeĥoslovako, ĉar li estas unu de la tri homoj, kiuj plej esence reprezentas internan ideon de la ĉeĥoslovaka nacio, sencon de ĝia historio, kiun dum la lastaj jardekoj tre kuraĝe esploradis niaj filozofoj kaj historiistoj precipe T. G. Masaryk (nuna prezidanto de la respubliko). Lia teorio trovis multan aprobon kaj multenombrajn kredantojn. Jen ĝia esenco. Senco kaj celo de ekzisto de la ĉeĥoslovaka nacio, la interna ideo de ĝia evoluo, estas montrita en ĝia historio. El ĝi sekvas, ke la nacio estis en la plej fruktodona evoluo de siaj kapablecoj tiam, kiam ĝi luktis ekskluzive por celoj abstraktaj, spiritaj, idealaj, kiuj ne povis efiki je lia materia situacio. Tio estis dum epoko de Hus (bruligita en j. 1415) kaj de Husanoj. La parolo de Hus „Serĉu la veron kaj restu en la konita vero!“ kiu estis de Masaryk montrita kiel la precipa instigilo de la Husa celado kaj fariĝis devizo de la progresema movado, estas mallongigo de la plej arde dezirata idealo nacia: povi klopodi por koni la veron kaj por efektivigi postulojn kaj ordonojn de la vero en la praktika vivo. Kio ĉe tio estas speciale substrekinda estas la efektivigo de la vero en la praktiko, penado, ke la ĉiutaga, nefestena, laborplena vivo fariĝu enkorpiĝo, realiĝo, efektiviĝo de la verecaj idealoj. La konkretaj faroj povas esti eĉ kontraŭaj, sed tiu ĉi pensmaniero estas komuna al ĉiuj grandaj aperaĵoj de la spirita vivo ĉeĥoslovaka. La dua fiero de nia historio estas Petr Chelčický, samtempulo de Hus kaj de la Husanoj. La Husanoj decidis batali por sia vero, por sia vero de Dio, ili entuziasmigis por la „Dia milito“ la plimulton de la nacio, ili jam en jaro 1420 ricevis gravan venkon kontraŭ la neleĝa reĝo Zigmundo. Sed tiam Chelčický havas kuraĝon kontraŭstari la ĝeneralan humoron de la tempo kaj ekpredikas opinion elpensitan en silento de la sudbohemaj kampoj: „Ĉia ajn milito estas malpermesita al Kristano per la unusenca ordono Dia: Nemortigu! Neniam decas al Kristano uzi la perforton“. Kaj kiam la ĉefurbo plena de esperoj je militaj venkoj kaj venkaj profitoj ne havis orelon por aŭskulti lin, li revenis en sian kamparon, ne por verki simple novajn librojn--sed por organizi homojn, kiuj ekkredinte liajn verojn estis kapablaj vivi laŭ ili. Kaj li efektivigis tion kun tiela sukceso, ke fondiĝis multaj komunumoj de homoj vivantaj laŭ la principoj de la origina kristaneco, kiel ĝin Chelčický predikis. Ili neniam uzis perforton, amis sin reciproke, laboris honeste ne sole por sia propra profito sed por bonfarto de ĉiuj komunumanoj. Ilia nomo estis „Ĉeĥaj Fratoj“ kaj la influo de organiza laboro de „revulo“ Chelčický daŭris tri jarcentojn! Dum tiel longa epoko kreskis kaj floris komunumoj de Ĉeĥaj Fratoj kiel modeloj de la bona mastrumado kaj dokumento, ke eĉ utopioj estas realigeblaj. Jan Amos Komenský estis la lasta episkopo de la Ĉeĥaj Fratoj. Sed lia vero estis jam alia vero. La mezepokaj formoj estas ĉe li jam tute plenigitaj per la moderna enhavo de renesanca kulturo, la du polusoj de la homara celado: idealo materia kaj idealo spirita, la bezono agi kaj la ĝuo mediti, estas ĉe li en harmonia kunsento. Li estas efektive kredanta membro de la eklezio de la Ĉeĥaj Fratoj, li malbenas kaj kondamnas militon, sed antaŭ ĉio li scias, ke lia propra nacio devas esti libera por povi plenumi taskojn de Dio donatajn. Samtempe kun li vivis la glora filozofo franca Descartes. Lia pens- kaj agadmaniero estis tute kontraŭa al tiu de Komenský. Descartes dum la tuta vivo sidis en salono sur kusenoj malforta, malsaneta viro, kaj la tutan vivon meditis, ĉu li ekzistas aŭ ne. Al Komenský eĉ ne venis penseto, ke li povus ne ekzisti, ĉar ĉiam aferoj gravegaj estis farotaj. Li, politika ekzilito el sia patrujo, ĉiam sciis, ke antaŭ ĉio la maljusta kaj malbona uzurpatoro de la reĝa trono estas forigota. Kaj li tial vagadis tra la tuta Eŭropo, serĉante monon, soldatojn, asociojn, kiuj povebligus forigi la malhonestulon Habsburgan, la despoton, la kontraŭreformaciulon. Eĉ kun Turkoj li estus estinta asociinta por ekmiliti la Habsburgojn. Kaj kiam ĉio montriĝis vana, li ne malesperis sed ĉiujn siajn laborkapablojn li dediĉis al la reformo de pedagogio al la organizado de pli bonaj lernejoj ol nun. Ĉar se la junaj homoj eliros el lernejoj pli bone instruitaj pri la homecaj virtoj, tiam neniam estos poveble, ke ekzistu tiomaj maljustecoj, tiom da faroj kontraŭ la leĝo de Dio, kiom li vidis kaj travivis. Tia konkreta, praktika laboro por la ideala vero, por la morala postulo, por sistemo de Dio, tio estas la plej karakteriza kvalito de la ĉeĥoslovaka menso. Tial komprenu, fremdnaciaj legantoj de nia libreto, kial ni kun tia fervoro propagandas la scion pri Jan Amos Komenský, kaj helpu nin propagandante kun ni. BRATISLAVA, 13. marton 1921. Dr. Stan. Kamaryt. JAN AMOS KOMENSKÝ, INSTRUISTO DE LA NACIOJ, FONDINTO DE LA NOVOEPOKA INSTRUADO. „Ankaŭ mi kredas al Dio, ke ĝis pasos la uragano de la kolero pro niaj pekoj sendita sur niajn kapojn, la regado de viaj aferoj al vi revenos, ho, popolo bohema!“ Per tiuj ĉi vortoj, ofte nun ripetataj, inaŭguraciis la unua prezidanto de la ĉeĥoslovaka respubliko Tomáš G. Masaryk sian unuan komunikon al la Nacia Kunveno. Kaj la profeto Jan Amos Komenský, kies plumo ilin la unuan fojon skribis, tiam ilin skribis, kiam montriĝis vantaj la lastaj esperoj de bohemaj ekzilitoj je politika helpo, post ratifikacio de la interkonsentoj de paco Westfala en Nürenberg (komencon de la jaro 1650) kaj kiam la turmentata eŭropa popolo denove libere ekspiris post la longa suferado pro la plej kruela eklezia milito. Por li kaj liaj samreligianoj tiu trankvilo bedaŭrinde ne ekzistis, al ili estis destinite daŭrigi la vagadon tra la negastema fremdlando, kaj trovi tie eĉ la finan ripozon. Kaj tamen Komenský, la lasta ĉefpastro de la "Frata Unuiĝo" (Jednota bratrská), nia plej nacia eklezio, senlace laboris preskaŭ duonon da jarcento por la bono de la homaro dediĉante la amon al sia patrujo, kiam li devis ĝin forlasi en aĝo da 35 jaroj, penante ĝis sia lasta spiro helpi al ĝi el la morala mizero per disvastiĝo de la klereco en ĉiujn klasojn kaj per la konvinkado pri bezono de la paco. 1. Riĉa je sciaĵoj li revenis el fremdlando, por dediĉi ĉiujn siajn fortojn al la servo de la Frata Eklezio; sed jam kiel studento li ekkuraĝis konatigi al siaj samlandanoj elpensaĵojn de la samtempaj natursciencoj kaj per helpo de la detala ĉeĥolatina vortaro ebligi al ili la scion de la sciencoj. Sed bedaŭrinde lia trankvila laboro por la utilo de liaj eklezianoj estis interrompita per eksplodo de ribelo, finiĝinta per venko de la reĝo Ferdinando IIa super la bohema nacio la 8an novembron 1620. En tiu tempo estis ankaŭ verkita lia fama „Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro“ (1623), kiun libron oni ankoraŭ hodiaŭ vicigas inter la popularajn librojn de la pli malnova ĉeĥa literaturo. 2. Sed ankaŭ pri la estonteco de la patrujo zorgis Komenský dum ĉi tiuj suferoplenaj jaroj. Li estis plene konvinkita, ke ne estas malproksima la tempo, kiam finos la suferado pro la kredo kaj ekestos la nova regno, pri kiu ĉiutage preĝas Kristanoj per vortoj de la preĝo „Patro nia. Venu regno Via“! Zorgante tiel, ke lia nacio ne estu surprizita per la subita renverso, li preparis por ĝi proponon de la nova reguligo de la eklezio kaj samtempe la verkon, kiu garantiis lian gloron por la tuta estonteco. La verkon li nomis „Didaktiko,“ t. e. „arto de la arta instruado“ kaj en ĝi li montris pli frue al la samlandanoj, pli poste en la latina traduko de la verko al la tuta homaro, kiamaniere eduki la junularon al la noblaj moroj kaj pieco kaj instrui al ĝi utilajn sciojn. En la libro oni postulas dediĉi por la perfekta eduko plenajn 24 jarojn de la juneca aĝo, kiun oni dividu je kvar periodoj; la infanaĝo, knabaĝo, aĝo de la maturiĝado kaj junulaĝo. Por ĉiu aĝo li volis starigi apartan lernejon, preparante por ĉiu specialajn librojn. Al la infana aĝo li dediĉis la faman „Informatorio de la patrina lernejo“, kiu fariĝis evangelio de la instruistaro ne nur de lia propra nacio, sed ankaŭ de ĉiuj kleraj nacioj same kiel la „Didaktiko“. Bedaŭrinde ĉi tiujn signifoplenajn fruktojn de lia spirito povis utiligi pli frue la fremdlando, liaj samlandanoj ekuzis ilin nur post la nacia renaskiĝo. 3. En ekzilon en la urbon Leszno foriris Komenský je komenco de la jaro 1628 kaj tie li komencis instrui lernantojn de la latina lernejo. Li verkis por ili negrandan lernolibron de la latina lingvo nomata „Janua linguarum reserata“ (1631), kiu disvastiĝis dum kelkaj jaroj en la tuta Eŭropo kaj konatigis la nomon de Komenský eĉ en la plej malproksimaj landoj de Azio. Ĝia praktika aranĝo ekinteresis la tutan instruitan mondon. Komenský deziris per tiu ĉi lernosistemo ne sole forigi malfacilaĵojn de la lernado de la lingvo latina, sed li celis samtempe doni al la junularo konon de la plej gravaj aferoj en la mondo. Tial li konstruis en 100 alineoj (1000 frazoj) tabelon de enhavo de la tuta mondo, komencante de ĝia kreo kaj finante per la lastaj aferoj de la homo; en tio ĉiu objekto devis esti signita per sia origina nomo. La praktika signifo de tia libro estis al ĉiu evidenta kaj tial ĝi estis en la tuta Eŭropo en diversajn lingvojn tradukata. La verkinto mem ekmiris pri la sukceso kaj aprobo de sia libro. La provo faris lin tuj mondkonata inter ĉiuj tiamaj kleruloj. Sed tamen en sia fervora penado helpi al la homaro, skuiĝanta pro la malpaco kaj maltrankvilo, li konsideris tion kvazaŭ signon de la Providenco, ke li provu ion pli signifan. Li rimarkis, ke kaŭzo de ĉiuj malfacilaĵoj sur la mondo estas celado al aferoj supraĵaj sen atento de ilia interno kaj enhavo kaj la homa facilkredemeco. Antaŭ nelonge estis atendata savo de la klasikismo, la reveno al beleco de la malnovaj formoj literaturaj, sed la penado haltis ĉe senenhavaj formoj, ĉar al la efektiva kono, ne alkondukis la junularon eĉ la legado de la malnovaj verkistoj. Kaj tamen estis en la lernejoj, tiom da tempo kaj zorgoj dediĉita al la latina lingvo sole por ke la lernantoj sciu verki leterojn kaj versojn laŭ la malnovaj modeloj. Ĉu estas utila por la vivo, demandas Komenský, labori pri tiaj aferoj, kiam ĵus dume atentigas pri sia rajto nove prosperantaj natursciencoj precipe fiziko, ĥemio kaj astronomio? Tial opinias Komenský, ke estas necese aranĝi denove la instruadon laŭ novaj metodoj kaj principoj, kiel oni faris ĉe lingvo latina. Estas jam por la komparo de ĉiuj objektoj necese tiujn principojn trovi. Ke estas eble fari tion, konkludas Komenský laŭ vortoj de Sankta Skribo (Saĝeco 11, 21), ke Dio ĉion ordigis laŭ la nombro, mezuro kaj pezo. Se ĉiuj vortoj de iu lingvo havas sian analogion, ke oni povas ilin ordigi en nemultaj reguloj, sammaniere klasifiki oni povas la objektojn kaj difini laŭ iom da principoj. Estus sole nur necese konstrui „Pordegon de la objektoj“, memkompreneble tiel konstruitan, ke la junularo sen malfacilaĵoj eniru en la templon de la sciencoj. Kaj se estus tiel poveble de la juneco ĉiujn homojn enkonduki en la veran konon, malaperus certe per si mem ĉiuj iniciatoj de la malkonsento kaj malpaco kaj anstataŭ malamikeco ekregus en la mondo agrabla paco. Kaj pri paco klopodis Komenský des pli multe kun aliaj same pensantaj viroj, ju pli profunde influis la ĉeĥan landon, lian patrujon, kaj preskaŭ la tutan Eŭropon la malfeliĉaj sekvoj de la religiaj malpacoj. Se la vera scio disvastiĝus inter ĉiuj homoj, ĉu ne proksimiĝus la plenumo de la vortoj de Kristo, ke estos unu ŝafejo kaj unu paŝtisto? 5. Ke oni iam sukcesos verki tian libron, Komenský ne dubis. Ankaŭ ĝustan nomon li el libroj samtempaj por ĝi trovis: „Pansofio“. Kompreneble por ke ĉiuj frazoj en ĝin akceptitaj estu vere fidindaj konitaĵoj, oni devus trastudi tutan sciencan materialon kaj per spertoj kaj esplorado pruvi la verecon de ĉiu ĝia frazo. Sed tio estus granda kaj malfacila laboro, ke sole senlaca kaj diligenta laboro de unuopulo sukcesus ĝin venki. 6. La ideojn, en ĝi koncize donitajn, pritraktis Komenský detale en la letero, kiun li sendis al sia amiko Samuel Hartlib en London, en la duono de tridekaj jaroj de la XVII. jarcento. Al Hartlib ĉio ĉi tre plaĉis, ĉar ankaŭ la fama angla filozofo lordo Francis Bacon, antaŭ ne longe mortinta (1628), predikis la bezonon de nova metodo de ĉia esplorado sur la principo de indukcio, pri kiu tiam klopodis la natursciencoj. Estas tiel klarigeble, ke Hartlib sen permeso de Komenský sendis la leteron al la Oxforda universitato por bontrovo kaj kun ĝia konsento li ĝin eĉ prese eldonis kiel „Conatuum Comenianorum praeludia“ (Antaŭludo de entreprenoj de Komenský). Komenský estis vere surprizita ricevinte subite el Londono anstataŭ respondo presitajn ekzemplerojn de sia letero. Memkompreneble, ke ne tute konvenis al Komenský antaŭ la mondo entrepreni ion, kion li ŝatus labori kaŝe en sia laborejo, sed kuraĝigis lin denove la konsento kun lia propono de la tuta scienca mondo. Baldaŭ estis proponite al li ne nur la materiala helpo por lia laboro, sed ankaŭ la scienculoj de diversaj fakoj proponis sian helpon kiel kunlaborantoj, por ke la verko estu pli frue preta. 7. Unuan materialan helpon proponis al Komenský la juna posedanto de Leszno Grafo Bohuslav Leszczynski, kiu volis ankaŭ liajn helpantojn vivteni. Tio okazis en la jaro 1640, post granda sukceso de la lerneja teatraĵo „Pri Diogenes el Kynike“, kiun li atingis estante rektoro de la leszna lernejo. La grafo ĉeestis kun siaj amikoj la prezentadon. Al li do Komenský prezentis unuan detalan proponon, kiel estus eble pansofion sistemi kaj kiuj helpaj verkoj estas bezonaj. Ĝi estis precipe „Panhistorio“, historio de scienca esplorado kaj serĉado de la veroj kaj la „Pandogmatio“, resumo de ĉiuj opinioj kaj skismoj per kiuj la homaro iradis al la scio. 8. Sed pli frue ol ĉi tiu propono estis decidita, ricevis Komenský de Hartlib (somero 1641) inviton, ke li venu Anglion por signifoplena laboro, gloranta kaj honoranta Dion. Alveninte Londonon Komenský nur tiam eksciis de la amikoj, ke li estis invitita de la parlamento mem, por fondi pansofian kolegion, en kiu li kun 12 scienculoj laborus je la progreso de la sciencoj. Tiun sukceson atingis Hartlib helpe de potencaj amikoj ĉe la nove kunvokitaj parlamentanoj, ĉe kiuj tiam aperis forte la emo, ne nur plibonigi ekzistantajn malordojn en la regno, sed ankaŭ subteni la progresemajn ideojn, kiuj tiam estis sennombraj. Bedaŭrinde, la ribelo de katolikaj Irlandanoj kontraŭ Angloj prokrastis la tujan efektivigon de la grandioza propono de Hartlib. 9. Komenský uzis liberan tempon en Londono dum vintro 1641-2 preparante detalan planon nomitan „Via Lucis“ (Vojo de la lumo) por la intencita kolegio. Li montras en ĝi kiamaniere penis la homaro liberiĝi el la mallumo de la erardoktrinoj, en kiuj ĝi kvazaŭ droniĝis post perdo de la kredo je la vera Dio. Lastaj kaj plej efikaj rimedoj, laŭ opinio de Komenský, estas la arto de libropresado kaj vojaĝado trans maroj. Sed ankaŭ ĉi tio ne sufiĉas por ke la homaro retrovu la lumon. Por atingi ĝin oni ĉefe bezonas disvastigi la klerecon per taŭgaj rimedoj. Tiuj rimedoj povas esti elementaj lernejoj por la tuta homaro, en kiuj ĝi akiradus la konon el universalaj libroj, verkitaj de scienca kolegio. Ankaŭ universalan lingvon povus iam tiuj ĉi viroj krei. Havante sian centron en Londono, kvazaŭ foirejo de la tuta mondo komerca, ili povus atente observi la evoluon de la tutmonda kulturo, informi sin reciproke pri novaj eltrovoj de monda signifo kaj esti samtempe internaciaj juĝantoj en aferoj politikaj. Al ilia juĝorajto estus ankaŭ la reĝoj submetataj kaj kiu kontraŭstarus ilin, tiu povus esti forigita per la komuna interveno de ĉiuj aliaj. Tiamaniere estus garantiita la senĉesa progresado de la homaro kaj la eterna paco en la tuta mondo. 10. Bedaŭrinde, la grandioza projekto ne efektiviĝis, la politika paco ne ekestis en Anglio eĉ dum la sekvintaj jaroj kaj la ribelo kontraŭ la malnovaj ordoj ekkulminaciis per forigo de la reĝeco kaj enkonduko de protektorato de Cromwell. Ankaŭ religia radikala partio sukcesis valori en la politiko. Komenský povis tiam nenion alian fari ol forlasi konfuzitan Anglion kaj akcepti novan proponon el Svedio, ke li organizu por Svedoj la librojn por lernado de latina lingvo kaj kompense ke li ricevos helpon por la preparata pansofio. 11. El simpla „Janua linguarum reserata“ evoluis dum kelke da jaroj triparta metodo de latinaj lernolibroj, kiuj estis sukcese enkondukataj en tiamajn lernejojn. Krom la „Janua linguarum“ estis ankoraŭ „Antaŭpordejo“ (Vestibulum) kaj „Ĉambro“ (Atrium) al ĉiu grado de la gramatiko kaj vortaro. Komenský nevolonte forlasis ŝatatajn jam ideojn pansofiajn, en kiuj li vidis sian propran vivocelon, precipe, kiam liaj anglaj amikoj lin pro tio riproĉis, sed li esperis baldaŭ fini la laboron en Svedio kaj komenci tiun, kiu plej multe lin allogis. Ankaŭ pro politikaj kaŭzoj li volis plenumi deziron de Svedoj, kiuj kiel la plej potencaj kontraŭloj de Habsburgoj penis helpi liajn samlandanojn kaj samkredanojn kaj ebligi la revenon en Bohemion. 12. Trans Holandio, kie li ankaŭ renkontiĝis kun la fama filozofo Descartes, Germanio kaj Danio li rapidis Svedion, por prezenti sin al la malavara subtenanto de subpremataj homoj, al holanda grandkomercisto Ludoviko de Geer, militistara sveda liveranto, de kiu la propono devenis. Tiu, volante havi sian intencon aprobitan de la politika potenco, sendis lin en Stockholmon al regna grandkanceliero Axel Oxenstern. La kanceliero, jam de longe konscianta bezonon de la reformo de la instruado, aŭskultis la konkludojn de Komenský kun granda intereso, li eĉ proponis al li superan inspekton de reformo de la tuta instruado en Svedio. Ne malpli ĝojigadis lin, kiam Komenský argumentis al li el la Sankta Skribo la proksimecon de la regno de Kristo kun la pligrandigo de komuna kulturo. Nur post la kvartaga interparolado foriris Komenský, promesinte, ke li pli frue, kiel aferon pli urĝan, prilaboros librojn lingvajn, kaj poste komencos solvadi la pansofion (Ĉioscion). Ankaŭ al reĝino Kristino estis tiam Komenský de kanceliero prezentita. Kiel loĝlokon por la komencotaj laboroj, rekomendis al li la kanceliero trankvilan, tolereman urbon Elbing, apud freŝa limano de la rivero Vistulo, en la orienta Prusio. Tie ankaŭ ekloĝis Komenský kun sia familio, en aŭtuno de la jaro 1642, havante kelkajn junajn helpantojn el Frata Unuiĝo, kun kiuj li esperis sukcese plenumi la tutan taskon dum kelke da monatoj. 13. Sed denove prilabori tutan sistemon de lernolibroj kaj samtempe meti ilin en perfektan harmonion, postulis multon da laboro kaj pacienco precipe, kiam Komenský, dezirante perfekte koni la tutan problemon, ree trastudis ĉiujn samtempajn lingvajn instrumetodojn kaj eĉ analitike relaboris tutan instruan teorion entute, kaj nur sur ĉi tiu fundamento li traktis, laŭ lia opinio, multsignifan por la tuta klero teorion de ĝusta instruado de lingvoj en enkonduka verko al la lernolibroj nomita „Linguarum methodus novissima“ (Plej nova lingva metodo, eld. en jaro 1649). 14. Sed malgraŭ tiuj ĉi tiom urĝaj laboroj, li ne forgesadis sian pansofion, eldoninte tuj en la jaro 1643 „Planon de pansofio“ (Pansophiae diatyposis) kaj 2 jarojn pli poste li komencis esplori la penson de komuna universala reformo de ĉiu homa gento per sistemo de la libroj, inter kiuj ankaŭ lia pansofio estus nur unusola verko. Li intencis plej frue prezenti la proponon al Eŭropa klerularo por prikonsidero kaj li nomis ĝin „Ĝenerala interkonsilo pri la reformo de la aferoj homaj“ (De rerum humanarum emendatione consultatio catholica). La efektiviĝo de tiu ĉi intenco ne okazis, ĉar Ludoviko de Geer senĉese insistis je la finlaborado de la prenita tasko kaj li ne kaŝis eĉ sian malplaĉon, se Komenský deflankiĝis for la laboro al tiu, kiu lin pli allogis, aŭ se li ie reprezentis sian eklezion, kaj fine li eĉ rifuzadis promesitan subtenon, kiam la libroj ne estis baldaŭ preparitaj por preso. Kaj tiel ni trovas ĉe Komenský ĵus en tiuj jaroj 1642-48 ofte hezitadon, senkulpiĝadon kaj reĝustiĝadon kaj denove skuetadon per la katenoj de devoj kiuj lin tiom premis. 15. Cetere, lia maltrankvilo grandiĝis ju pli proksimiĝis la decido de militaj interkonsentoj, kio signifis ankaŭ decidon pri la sorto de ĉeĥaj ekzilitoj kaj tamen verdire Komenský sole por Ĉeĥoj laboris, akceptinte la taskon por li tiom sendankeman. Sed la traktado estis prokrastata, la esperoj malaperadis kaj ju pli necedema montriĝis la imperiestro Ferdinando IIIa rilate la demandon de la religia unueco en bohemaj landoj, des pli volonte permesadis en Germanio la aprobon de evangeliaj eklezioj. Jam antaŭ la ratifikacio de pacaj interkonsentoj en la jaro 1648 petas Komenský la reĝinon kaj svedajn kancelieron, ke ili protektu kompatindajn bohemajn ekzilitojn kaj ne submetu tiom da senkulpe suferantaj homoj kaj iliaj eklezioj al la certa ruinigo. Sed ĉio estis vana. Superiĝis la politikaj konsideroj, ĉar ĉiuj militantaj partioj estis jam lacaj, elĉerpitaj kaj Ĉeĥoj estis tamen oferdonitaj. Kaj al Komenský ne restis ol ankoraŭ senkulpigadi sin pro sia insistado. 16. La saman jaron li forlasas Elbingon por administri sian eklezion, de kiu li estis elektita kiel episkopo--juĝanto. En Lezsno li poste presigis du librojn, kiujn li dum antaŭaj jaroj verkis por Svedoj, nome la „Metodon de lingvoj“ kaj „Didaktikon“, sian plej gravan verkon. 17. Ankaŭ ĉi tie li ne restis longe. Jam la duan jaron post sia transloĝiĝo en Lesznon li ricevis honoran inviton de princoj Rákóczi, ke li en Šaryšský Potok super Bodrogo, en loko de ilia somerloĝado aranĝu lernejon laŭ siaj pansofiaj planoj. Antaŭ sia forveturo en Hungarion, kien lin sekvis lia eklezio en printempo de la j. 1650, li ankoraŭ verkis, por ĝojigi la korpremitajn fratojn tie loĝantajn, „Testamenton de la mortanta patrino de la Frata Unuiĝo,“ verketon de alegoria karaktero, en kiu lia eklezio adiaŭas sur la mortlito kun siaj filoj kaj postlasas al ili siajn trezorojn. El ĝi devenas ankaŭ nia enkonduka sentenco, kiu sonas al ni kvazaŭ profetaĵo. Sed ankaŭ alimaniere ni komprenas la emocion de la filantropo, kiu ne povas rezigni je la espero en finan venkon de bono, kvankam la plej proksiman estontecon kovras netraigeblaj nuboj. 18. En Slovakio (Uherská Skalice) li estis je pasko de tiu jaro tre ĝoje bonveninta; el Uherská Skalice li vizitis ankaŭ aliajn ekleziojn fratajn pli malproksimen. Iom hezitante, li poste iris orienton kaj en Potok plenestime akceptis lin precipe la grafo Zikmundo Rákóczi. Sed por pli longa restado li ekloĝis tie en aŭtuno de la sama jaro, post longa traktado kun la eklezio, kiu hezitis en tiu kritika tempo lasi foriri sian ĉefpastron. Fine la politikaj konsideroj decidis. 19. En sia nova agadloko Komenský tuj prezentis al la princo planon de la sepklasa lernejo, kies 3 elementaj klasoj estus lingvaj, 4 superaj klasoj objektaj (filozofiaj). La malsuperaj klasoj estis baldaŭ malfermitaj kaj Komenský relaboris por ili ankaŭ siajn lingvajn librojn je tria fojo, sed la superaj klasoj ne efektiviĝis pro la tro frua morto de princo Zikmundo (4./II. 1652.). Komenský volis nome transmeti la taskon liberigi ĉeĥajn ekzilitojn al Zikmundo, ĉar tiu ĉi edziĝis kun Eliso, filino de la iama reĝo Frederiko el Pfalz, kiun vere feliĉan geedziĝon Komenský mem benis. Tial li ankaŭ laboris kun tia komplezemo por la lernejo, kiun la juna princo tiom ŝatis. Bedaŭrinde, eĉ tie estis Komenský baldaŭ seniluziita, ĉar la situacio ne estis ankoraŭ matura por liaj projektoj kaj la rimedoj, per kiuj li intencis ĉion rebonigi, ne kondukis al la celo. Tial li fine ellaboris la enhavon de nova „Janua linguarum“ en ok lernejaj teatraĵoj je „Studo-ludo“, („Schola ludus“), en kiu trovis efektivan plaĉon nur la nobela junularo de la lernejo. Post la laboro, daŭrinta 3 kaj 1/2 da jaro revenis Komenský alte estimata al sia eklezio en somero de la jaro 1654. 20. Lian ĝustan kaj praktikan opinion pri la realeco, pruvas ankaŭ 2 libroj aperintaj en Hungario: Tio estas precipe lia fama „Orbis pictus“, (Mondo en bildoj), en kiu la konciza enhavo de la „Janua linguarum“ estas klarigata per multaj bildoj, kiuj estas tie eĉ la ĉefa temo. La ilustraĵoj anstataŭas tie empirian apercipon, kiun oni ne povis ĉie akiri, kiel ekzemple en Hungario por diversaj metioj. Poste, forirante el Hungario, donacis Komenský al la princo Georgo II., frato de Zikmundo, verketon de ekonomia enhavo, nomitan „Gentis felicitas“ (Feliĉo de nacio), en kiu Komenský montras, sur kio bazas la ĝusta signifo de la nacia feliĉo kaj kiel malproksime de ĝi estas la hungaraj loĝantoj, kaj kiamaniere al ĝi proksimiĝi. Tio certe estis la plej bela danko por la favoro de Rákóczi. 21. La cirkonstancoj, kiam Komenský la trian fojon alvenis en Lesznon, estis tre kritikaj, ĉar estis atendita la svedo-pola milito, kiu ankaŭ vere la sekvantan jaron furioze eksplodis. Pri ĝi ni scias pli detale el la romano de Sienkiewicz „La inundo.“ La svedan enmarŝon konvene komparas la poeto kun la inundo, ĉar la malamika militistaro alproksimiĝis ĝis al Krakow, ke eĉ la reĝo Jan Kazimir mem estis devigata forkuri fremdlandon. Leszno akceptis la svedan kavalerian garnizonon. La fremduloj, en la urbo loĝantaj, laŭ religio skismuloj, estis amataj nek de la popolo el la ĉirkaŭaĵo, nek de la nobelaro. Kiam do, en unuopaj lokoj de la regno leviĝis ribelo kontraŭ la fremda regado, venis ankaŭ vico je Leszno, eble ankaŭ la sopiro je abunda rabaĵo en la riĉa komerca urbo tiam decidis. En aprilo de la jaro 1656 la kampara popolo, gvidata de la nobelaro, forte atakis la urbon, kiu post la foriro de la sveda garnizono estis prirabita kaj ekbruligita. Komenský restis malgraŭ ĉiu minacanta danĝero ĉe sia paroĥo kaj foriris el la urbo nur en lasta momento, ĵetinte parton de siaj manuskriptoj en la kaŝejon sub sia studoĉambro. Tie ili estis ankaŭ trovitaj kaj redonitaj al li dek tagojn post la brulego. Bedaŭrinde, tio estis sole la malgranda restaĵo de lia multjara senlaca laboro. Krom tio perdis Komenský sian tutan havaĵon, la materialon pansofian kaj precipe grandan ĉeĥolatinan vortaron jam por la preso preparitan. La perdon de tiu ĉi vortara trezoro Komenský plej multe bedaŭris kaj tio estas ankaŭ la plej granda perdo, kiu trafis nian nacion je ĝia spirita posedaĵo de la pli malnova tempo. Pri la valoro de la verko atestas ĝia negranda restaĵo „Linguae Bohemicae thesaurus“ de V. Jan Rosa, kiun ofte uzadis Josef Jungmann, verkante sian vortaron. 22. La malfeliĉa sorto de la urbo profunde tuŝis koron precipe de la samtempa evangelia mondo, same kiel la perdoj de la fama pansofisto liajn multnombrajn amikojn. Li volis kun sia familio plej frue transloĝiĝi en Frankfurton a. M., sed volonte li akceptis inviton de Laurente de Geer, filo de Ludoviko, transloĝiĝi al li en Amsterodamon kaj tie en trankvilo dediĉi sin al la preferata pansofio. Loĝantaro de la urbo bonvenigis lin plej estime, kiel mondfaman personon kaj estis ankaŭ al li proponita helpo por diskonigo de liaj verkoj. 23. Li akceptis ĝin plej unue por la eldono de la kolektitaj verkoj pedagogiaj „Opera didactica omnia“ (1657), kiujn li aranĝis laŭ la tempo de ilia deveno (en Leszno, Elbing kaj en Potok) en tri grandaj volumoj kaj aldonis al ili kvaran parton de interparoloj, verkitan en Amsterodamo. Tiuj verkoj ekmirigis la tutan instruitan mondon; ŝajnis, ke ĉiuj misteroj de la ĝusta instruado estas malkovritaj kaj nur de tiu unusola viro. La aprobo de la urbo, en kiu Komenský loĝis kaj al kiu estis tuta verko dediĉita, estis precipe grava. 24. Kontraŭe la eldono de la latina traduko de politikaj profetaĵoj devenantaj de tri viziuloj, kun kiuj Komenský persone interrilatis, vekis kontraŭ li atentindan opozicion kaj maltrankviligis liajn lastajn jarojn. Kaj tamen ankaŭ per tiu ĉi libro, nomita „Lux in tenebris“ (Lumo en mallumoj) volis Komenský utili al sia nacio, kaj denove vaste pritrakti la demandon de ekzilitoj kaj atentigi pri la maljustaĵoj faritaj al lia nacio. Kion profetis liaj profetoj Kotter kaj K. Poňatovska pri la unuaj tempoj de la tridek-jara milito estis ja post la finiĝo de la bataloj plejparte decidite. Krom tio ne ĉesis instigi Komenský-on lia iama kunlernanto kaj malbonfama profeto el Lednice Nikolao Drabík al novaj kaj novaj politikaj deklaroj, kvankam liaj vizioj estis nur senĉese ripetiĝanta atakado je la Habsburga familio, je Aŭstrio kaj je papismo, de kiuj ruiniĝon en la plej proksima tempo li profetis. La malfeliĉa rezultato de la militista interveno en Polio, kiun provis princo Georgo IIa Rákóczi je fino de la svedo-pola milito, estis certe unu el kaŭzoj de konstanta insistado de Drabík. Komenský estis tiam ankaŭ peranto de la diplomataj sciigoj de la princa korto kun la fremdlando. Sian personan honoron kaj sian neriproĉeblecon li defendis per eldono de la profetaĵoj „Lux e tenebris“ (Lumo el la malumo, 1665), kiujn li sendis pere de speciala kuriero al korto de Ludoviko XIV. esperante je komenciĝanta ĵaluzeco inter Habsburgoj kaj franca reĝa dinastio. 25. Sed malgraŭ la peno por la bono de la subpremitaj samlandanoj Komenský ĝis la lastaj momentoj ne forgesis, kion li promesis al la mondo, la pansofion. El promesitaj „Interkonsiloj universalaj pri la reformo de la homaj aferoj“ li eldonis nur du enkondukajn volumojn: „Ĝenerala vekiĝo“--(Panegersio) kaj „Ĝenerala klerigo“--(Panaugiio 1662), sed li sendis detalan alvokon al ĉiuj eŭropaj scienculoj, volante instigi klerularon al fervora agado por la leviĝo de la kulturo, sen kiu ŝajnis al li la homa feliĉo neebla. Krom tio li senĉese primeditadis, kiamaniere fari la sciencojn alireblajn por ĉiuj klasoj. Tion pruvas la plano de IIIa parto de la Pansofio konservita bone en lia postlasaĵo, kiun li fine volis disvolvi en 100 dialogoj. El la pluaj verkoj ni konas precipe la nomojn: parto IVa „Pampaedia“, „Ĝenerala kulturo“, kiu estis enhavonta ĉiujn ĉefajn ideojn de la instruado, parto Va: „Panglottia“; „Universala kulturado de la lingvoj“, enhavonta krom la ĉefaj lingvaj reguloj ankaŭ ideojn pri la nova perfekta lingvo por kulturado de la scienco, parto VIa: „Panorthosia,“ „Universala pliboniĝo“, en kiu li volis priskribi la staton de la homaro, kiam ĉio estos laŭdezire plenumita, parto VIIa: „Pannuthesia,“ „Universala admono“ estis instigonta la homaron, ke ĝi vere pri ĉio ĉi klopodu. Krom tio Komenský senĉese aliformadis „Trairejon al la objektoj“ por la junularo kaj li finis la verkon en lasta jaro de sia vivo, kiel maljunulo preskaŭ okdekjara. Al „Trairejo al la objektoj“ li aldonis kiel praktikan konsekvencon „Triertium catholicum“ (Universala triarto), en kiu li absolute teorie provis solvi la grandan problemon pri korespondo de la pensado, parolado kaj agado. Tiun verkon li finskribis komence de la oktobro en 1670, 6 semajnojn antaŭ sia morto. 26. Ankaŭ por la restaĵoj de lia eklezio estas la amsterodama tempo plena je fruktodona laboro: Komenský ree eldonis tie la ĉefajn verkojn klerigajn, sed krom tio ankaŭ aliajn, ankoraŭ nepresitajn, kiel „Manualon“ (mallongigita Sankta Skribo), kantaron, kateĥismon kaj la konfesion. 27. Kaj kiam li eldonis en la jaro 1668 al la mondo ateston pri sia vivoagado „Unum necessarium“ (Unu necesa), li povis kontentiĝinta argumenti, ke li feliĉe trapasis ĉiujn labirintojn, tra kiuj lin lia kortuŝa vivo kondukis. Li ne sole malgraŭ multaj tentoj konservis la nefuŝitan kredon de la antauŭloj hereditan, li ne sole dediĉis grandan parton de sia spirita energio al sia malleviĝanta eklezio, sed li donis al la tuta mondo kaj precipe al sia nacio brilan ekzemplon, kiamaniere kaj eĉ dum la plej malĝojaj cirkonstancoj, kiam ŝajne ĉio la homon konstraŭstaras, oni povas krei la verkon de senmorta signifo por la tuta estonteco. Pli ol 150 verkojn de Komenský oni kalkulas, el kiuj ni tie tuŝis nur kelkajn la pli signifajn, sed ĉiuj pruvas la nerompeblan intelektecon de la menso, senlacan klopodon klarigi ĉion simple kaj klare. Malmulte de tiel pensantaj kapoj ni trovas inter la scienculoj de ĉiuj epokoj kaj gentoj. 28. Komenský estas nomata ankaŭ instruisto de la nacioj, ĉar per sia „Didaktiko“ li montris novajn vojojn de la tuta instruado kaj krom tio, li mem, persone partoprenis je la nova reformo de la lernejoj de kelkaj fremdaj nacioj, kiel de Poloj, Germanoj, Svedoj, Hungaroj kaj Holandanoj. Kaj tamen Komenský mem aldonas, ke ĉion ĉi tion li volis entrepreni nur por la bono de sia patrujo Bohemio, kiun li amis per la amo, kiun ne malgrandigis eĉ la longjara ekzilo kaj al kiu li volis helpi ĝis la lasta spiro de sia vivo. 29. El la ĥaoso de tiama tempo aperas al ni ĝis nun la majesta staturo de viro de deziro (vir desiderii) staturo de la profeto de la pli bona estonteco de la homaro, kiam ĉiu ekkonos sian bonon kaj ekkomprenos, ke la rajtoj ekzistas ne sole por li kaj lia nacio, provizita per nombra potenco kaj militista forto sed por la tuta homaro, kaj ke por ĉiu nacio, ĉu granda, ĉu malgranda same valoras privilegio „Nihil de nobis sine nobis“ (Nenio por ni sen ni). Kaj Komenský deziris, ke heroldo de tiu ĉi devizo estu ĉiu klerulo, sed precipe la instruisto. Ankaŭ la paca ligo de la nacioj sub inspekto de la plej grandaj scienculoj, de veraj amikoj de la homaro, estis ideo de Komenský. Sed la kulturo ne estu privilegio de iu klaso. Komenský deziris disvastigi ĝin el ĝia eŭropa lulilo en la plej malproksimajn landojn de la tero, por ke iam ĉiuj eksentu ĝian benon. --- Provided by LoyalBooks.com ---