El la vivo de esperantistoj by V. Stankieviĉ Edition 1, (May 3, 2008) BIBLIOTEKO DE LA LINGVO INTERNACIA _ESPERANTO._ PAĜOJ 563–589. [Ilustraĵo: steleto] _EL LA VIVO_ DE _ESPERANTISTOJ._ RAKONTO DE _V. STANKIEVIĈ._ ------------------ _NURNBERGO._ PRESEJO DE W. TÜMMEL. 1896. En la unuaj tagoj de Majo du kunloĝantoj kaj amikoj--la juristo Aŭgusto Siksten kaj la kuracisto Leono Monblero--devis disiĝi je longa tempo. Aŭgusto devis transveturi en la urbon N., kie li ricevis la oficon de helpisto de profesoro ĉe la tiea universitato; Leono do restis sur la loko kaj intencis daŭrigi tie ĉi sian medicinan praktikon ĝis la doktora ekzameno, al kiu li jam longe prepariĝadis. Ne facile estis disiĝi al la junaj homoj, kiuj tre amis unu alian. Ambaŭ inteligentaj kaj noblaj, ambaŭ aldonitaj al siaj sciencaj laboroj, ili havis multajn komunajn punktojn kaj, dank’ al la longedaŭra kunloĝado, forte proksimiĝis unu kun alia. Nur unu sola cirkonstanco, kaj nur en la lasta tempo, ilin iom disunuigis: tio ĉi estis malkonsento en la opinioj pri la disvastiĝanta lingvo internacia Esperanto. Flamiĝema, movema kaj fortirebla, Aŭgusto fariĝis varma adoranto de la nova ideo, kiu kvankam ne detiris lin de la ĉefa temo de lia vivo--jurista scienco--tamen tre influis je lia animo kaj multe dislarĝigis lian spiritan horizonton. Leono do laŭ sia naturo estis multe pli malvarma kaj ne tiom prudenta, kiom obstina. Li jam longe signis al si la celon por la vivo kaj celadis al ĝi senlace, pedante kaj sukcese, kaj tial dekonduki lin de tiu ĉi vojo kien ajn flanken estus ne facile. Je la Esperantaj forlogiĝoj kaj okupoj de sia amiko, Aŭgusto, li rigardis de alte, kiel je liberopensado, kaj restadis surda al ĉiuj liaj argumentoj kaj admonoj. Pro tiu ĉi objekto inter la junaj homoj okazis eĉ iom da interpuŝiĝoj kaj ilia amikeco fariĝis iom post iom pli malvarma. Ĉio tio ĉi tre ĉagrenadis Aŭguston, ne sole tial, ke li vere amis Leonon, sed ĉefamaniere tial, ke Monblero povus esti tre utila al la afero Esperanta. Li estis tre riĉa kaj ne sole ne avara, sed eĉ, kie li trovis bezona, tre malavara kaj malŝpara. Por si mem li elspezadis tre malmulte, li kondukis vivon ekstreme modestan kaj, ricevante de siaj bienoj pli ol 100 000 frankoj da ĉiujara enspezo, estis kontenta de tre simpla nutraĵo kaj de malgranda loĝejeto duope kun Aŭgusto, kaj dume li kuracis ĉiujn senpage kaj eĉ donadis al malriĉuloj siajn proprajn kuracilojn. Krom tio li ankoraŭ antaŭ mallonge oferis 15 000 frankojn por la edukado de unu knabo, en kiu li trovis eminentajn matematikajn kapablojn. Aŭgusto estis preskaŭ malriĉa kaj tial kompreneble li varme deziris altiri al la Ligo esperanta tian grandan kaj malavaran propraĵulon, kiel Leono; li eĉ ricevis en tiu ĉi senco la komision de unu persono, sed ĝis tiu ĉi tempo ĉiuj liaj penoj estis vanaj. Monblero moke ridetis je ĉiuj predikoj de Aŭgusto kaj la afero ne moviĝis je unu paŝo. En tiaj cirkonstancoj venis la tago de disiĝo. La modesta havo de Aŭgusto, kiu konsistis je tri kvaronoj el libroj kaj kajeroj, estis jam pakita kaj kunmetita en la antaŭĉambro, monaj kaj aliaj kalkuloj finitaj, kaj la du amikoj sidis antaŭ la lasta komuna taso da kafo, post kiu ili devis disiĝi je longa tempo. La bela, pala vizaĝo de Aŭgusto, kadrigita per delikataj vangharetoj, kun movemaj plenaj de vivo trajtoj kaj revemaj iom brulantaj brunaj okuloj, estis nun malklara kaj zorga. Leono ankaŭ ŝajnis per io premita. Liaj nigraj grandaj okuloj rigardis obstine en la tason kun ne eltrinkita kafo. La bruneta, klasike bela lia vizaĝo estis kvazaŭ kovretita per nubo kaj ŝajnis tro serioza kaj solena. En la ĉambro iom da tempo reĝis silento. --Leono!--diris fine Siksten, direktante sian varman rigardon sur la kolegon. --Kio, mia amiko?--levis la okulojn ankaŭ Monblero. --Ni revidos nin kredeble ne baldaŭ, kaj povas esti eĉ tre ne baldaŭ.... Ĉu efektive vi pro nia antaŭa amikeco multajara, ne plenumos mian varman peton--ne aliĝos al la Ligo esperanta!.... Monblero rektiĝis, lia vizaĝo fariĝis ankoraŭ pli malluma. --Aŭskultu, mia amiko! Al mi estas tre malgaje, ke, dirante al vi adiaŭ, mi devas ankoraŭ unu fojon respondi al vi per plena rifuzo.... Sed vi min konas. Mi ne povas kaj ne volas esti jezuito. Mi ne povas fortiriĝi per via freneza revo, kaj ŝajniĝi adoranto de tio, kion mi ne estimas, mi ne estas kapabla, eĉ pro via amikeco.... Mi ĉiam estis kaj estos pozitiva.... Mi dediĉis min al la medicino kaj sole al ĝi unu, kaj mi restos al ĝi fidela ĝis la ĉerko. Kiam mi finos miajn esplorojn de interesanta min malsano de tiea ĉi lando, mi transveturos Parizon kaj tie mi submetos min al ekzameno je medicina doktoro. Tie mi esperas efektivigi mian revon feliĉigi la homaron per novaj rimedoj kontraŭ ĝiaj suferoj. Tio ĉi estas mia ideo, mia celo.... Kaj kion do povus doni via Esperanto? Ĝi fortirus min nur en flankon kaj malhelpus al mi plenumi mian sanktan devon antaŭ la homaro.... Kio estas Esperanto?--Tio ĉi dume estas revo, preskaŭ ĥimero--kaj revanto mi estos neniam. Povas esti, ke mi eraras, povas esti, ke via Zamenhof efektive eltrovis por la mondo novan Amerikon, sed dume mi ĝin ne vidas, kaj rapidi al blinda celo mi ne povas.... --Kaj tio ĉi estas via lasta vorto? --La plej lasta. Vi komprenas, ke, fariĝinte esperantisto, mi ne povus limiĝi per sola lernado de vortaro kaj korespondado kun amikoj; mi devus uzi parton de mia energio por la propagando kaj por la apostola agado, sed tio ĉi, kiel mi jam diris, tute ne eniras en miajn planojn je la estonteco. Seke kaj malgaje disiĝis la amikoj. Siksten tuj ekveturis en N., Monblero do kun ia malluma energio profundiĝis en siajn okupojn kaj penis pliforte elfroti el sia memoro la postesignojn de la lasta parolo kun Aŭgusto, al kiu li sentis nun nevolan simpation. Tiel pasis du semajnoj. Unu fojon, reveninte post tagmanĝo domen, Monblero ekvidis sur sia skribotablo leteron kaj je la lerta skribado de adreso li tuj ekkonis la manon de Aŭgusto. Liaj okuloj eklumiĝis per ĝojo, li febre disŝiris la paketon kaj avide sin prenis je la legado de ĝi, sed tuj de la unua linio lia vizaĝo mallumiĝis, la brovoj kunmoviĝis de ĉagreno kaj la letero malpene falis sur la tablon ne legita. Ĝi estis skribita en la lingvo internacia, kaj la obstina kuracisto, vidinte en tio ĉi preskaŭ mokon je si kaj siaj konvinkoj, decidis ne legi ĝin, malgraŭ tio, ke la enhavo de la letero lin forte interesis. Sed la cirkonstancoj rapide ŝanĝiĝis. Vespere en tiu ĉi tago Monbleron vizitis unu de liaj konatoj--juna matematikisto kaj esperantisto Raulo Ĉielson.... ------------------ Sed tiu ĉi nova persono estas tiel rimarkinda, ke ni devas tie ĉi forlasi iom la komencitan fadenon de nia rakonto kaj haltigi sur la nova persono apartan atenton de niaj legantoj. Siksten kaj Monblero estis ordinaraj tipoj de nia inteligenta junularo, Ĉielson do per siaj intelektualaj kaj moralaj ecoj staris je tuta kapo pli alte ol ili ĉiuj kaj posedis tian antaŭvidon, kiu kune kun talento fortiri post si amason faras ĉiam apartecon de grandaj homoj, restigantaj post si memoron en malproksima idaro. Alta, fleksebla kaj belkreska, kun neregula, sed karaktera, energia vizaĝo, kun fiera, ordonanta rigardo de brila-nigraj, akraj kaj saĝaj okuloj, kun aristokratia teniĝo kaj estetikaj manieroj, li posedis grandegan fizikan forton kaj ankoraŭ pli rimarkindan forton de karaktero, kiun ne povis rompi nek la karesoj de la adorinta lin patrino, nek la severeco de liaj edukantoj, nek la dorlotantaj rigardoj de virinoj.... Li estis la filo de bonhavaj gepatroj, kiuj restigis por li ian kapitaleton, kiu donadis al li la eblecon vivi tute memstare. Por lukso li havis neniajn rimedojn, sed ĝin li ne bezonis. Donacita per grandaj kapabloj kaj plifruinta siajn lernejajn kaj universitatajn kolegojn, li ne ekiris tamen sur la ekbatita per la piedoj de aliaj vojo, kondukanta al la karjero. Li restadis ĉiam originala kaj sola. Malaltaj, facile atingeblaj celoj lin neniam altiris; lia maltrankvila animo celis ĉiam al la altaj idealoj, kiuj al aliaj ŝajnis neplenumeblaj utopioj. Ellernante en unu universitato la matematikajn kaj naturajn sciencojn, li subite forlogiĝis per la propagandata de Flamariono ideo de interkomunikiĝo de la tero kun la loĝantoj de Marso, kaj li jam estis preta komenci la propagandon de tutmonda ligo de popoloj al la efektivigo de tiu ĉi penso; sed tuj ĉe la unuaj paŝoj li estis haltigita per malgrandega je unua rigardo cirkonstanco, kiu tamen ekstaris serioze laŭlarĝe de lia vojo.--Li sciis nur du eŭropajn lingvojn kaj dank’ al tio ĉi la energie komencita afera korespondado tuj haltis mem. --Ho, kiel malproksimaj estas al ni la korespondoj kun Marso,--ekkriis li unu fojon en atako de plej granda ĉagreno--se ni ĝis nun ne povas kompreni unu alian! Ne pensante longe, li decidis dediĉi du jarojn da laboro por la ellerno de la plej gravaj lingvoj eŭropaj. Kaj jen li kun propra al li energio prenas sin je la lingvoj, gramatikoj kaj vortaroj. Monotone iras la horoj de la laboro. La saĝo faras nenion, la fantazio kaj la kreemaj kapabloj estas subpremataj per la senfina ŝtuparo da sekaj, nelogikaj reguloj kaj per amasoj da esceptoj,--sed Ĉielson sidas obstine kaj observas ĉian paŝon de sia progresado. Li vidas en si ian malkapablecon, mallumiĝon de siaj spiritaj fortoj, sed lia energio ne falas; li povas senti kompaton nur por aliaj, por si do mem li estas senkompata.... Kaj jen en la tempo de tiaj okupoj al li unu fojon enfalas en la manojn malgranda broŝureto de Ŝlejer--„Volapük“. Ĝi estas la lingvo de l’ mondo, la lingvo, en kiu povas kaj devas paroli ĉiuj popoloj de l’ nordo kaj sudo, de l’ oriento kaj okcidento. Tiu ĉi ideo, kiel klara stelo, lumigas lian spiriton. For lingvaro, for vortaroj!.... Oni devas nur ellerni tiun ĉi lingvon kaj la problemo estos solvita, eltrovita estas la vojo por la korespondado de ĉiuj popoloj kun ĉia mondo. Kun duobla energio prenis sin Ĉielson je tiu ĉi nova afero, kiu devis fari grandegajn servojn al lia kara ideo. Sed eĉ la plej forta forlogiĝo ne povis subaĉeti lian sanan kritikan sencon. La malnatureco de l’ Volapük falis al li en la okulojn de la unuaj paŝoj de la okupoj, kaj ĝia malbonsoneco ofendis la estetikan senton de Ĉielson, sed li ellernis ĝin pro la ideo, kiu en liaj okuloj estis ĉirkaŭita per aŭreolo de grandeco. Farante informiĝojn pri tio, kiel staras en la mondo la afero de Volapük, li baldaŭ eksciis, ke tiu ĉi lingvo kvankam havas multajn partianojn, sed ke al ĝi aperis forta kaj danĝera konkuranto, senigita de ĉiuj ĝiaj mankoj, ke tiu ĉi nova lingvo aperis ĵus sub la ĉielo de Rusujo, kaj ĝia nomo estas--Esperanto. Ĉielson rapidis kompreneble konatiĝi kun tiu ĉi nova mirindaĵo de la eŭropa civilizacio kaj estis ensorĉita per ĝi. En ĝi li vidis novan epokon de l’ homaro kaj senturne dediĉis sin al la servado de ĝi. --Lasu la mondon ekscii antaŭe Esperanton, doni al la lasta vivon kaj rajton de regnaneco, kaj tiam oni povos alpaŝi al la lingvo de Marso.... Tiamaniere la fantazia ideo degeneris en la alian, pli realan kaj atingeblan, al kiu li fordonis sin kun tuta sia energio. Lia neordinara naturo ne povis fortiri sin per kio ajn duone, kaj tial Ĉielson, fariĝinte esperantisto, ĵetis ĉiujn antaŭajn aferojn kaj tute trempis sin en la propagandon de la lingvo internacia. Li komprenis, ke la propagando devis esti afero ne kabineta, sed societa, kaj tial li penadis akiri la plej diversajn kaj vastajn interligojn kaj konatecojn, kio, dank’ al lia bela eksteraĵo, elegantaj manieroj kaj viva, akra saĝo, estis afero facile atingebla. Estadante en la societoj kaj uzante ĉian pretekston por transkonduki la paroladon sur sian amatan temon, li rapide konvinkiĝis, unue, ke la societo estas treege nemovema kaj pli facile sin fortiras per fortaj efektoj, ol per profundaj veroj, kaj due, ke tiu sama societo estas tute blinda, ke 9/10 de ĝi ĝis nun tute ne konas la ideon kaj indecon de la lingvo tutmonda kaj eĉ ne scias pri ĝia ekzistado. Lin treege frapadis tiu cirkonstanco, ke, malgraŭ la okjara ekzistado de Esperanto, ofte eĉ kleraj homoj malfermadis la buŝojn, aŭdinte pri tio, ke ie estas ia lingvo, kiu servas por iaj interpopolaj komunikiĝoj k.t.p. Kaj li rapide alkonformiĝis al tiuj ĉi aperoj. Li komencis kondukadi la vivon tiel, ke li ĉie kaj al ĉiuj faladu en la okulojn. Li vestadis sin tre elegante, sed ĉiam tre originale, portadis longajn harojn ĝis la ŝultroj, grandan, larĝan ĉapelon kaj nazumon en dika testuda kadro, apogadis sin sur grandegan branĉoplenan bastonon kun ora butono, sur lia brusto briladis ĉiam hela esperanta stelo, li fumadis bonegajn cigarojn, paroladis ĉiam kuraĝe kaj laŭte, kaj en stratoj, teatroj k.t.p. li aperadis ĉiam kun kiu ajn el esperantistoj, por publike paroladi en la lingvo internacia. Lia aperado en kiu ajn urbo elvokadis tuj multajn famojn kaj demandojn, kaj tuj traportiĝadis la sciigo, ke tia stranga persono estas esperantisto, apostolo de la nova internacia lingvo, ke li estas tre saĝa kaj aminda, volonte donas al ĉiuj instrukciojn kaj gvidojn, estas bone alprenita en unuaj salonoj de la urbo, sed ne abomenadas butikon de viandaĵisto aŭ metiejon de botisto k.t.p. k.t.p. Tiamaniere li rapide akiradis gloron kaj malkovradis al multaj la okulojn sur la disvastigatan de li aferon. Sed ĉion tion ĉi li faradis preskaŭ pasante, lasante civilizadi la amason al siaj helpistoj, kiujn li kreadis ĉie facile el varmegaj kaj plej lertaj siaj adorantoj; li do mem prenadis sub sian personan favoron nur homojn tre influajn kaj per kio ajn tre gravajn por la afero: redaktorojn de gazetoj, amatajn de publiko verkistojn, popularajn artistojn, malavarajn riĉulojn k.t.p. Havante altan talenton gvidi amason, li povadis konduki la aferon tiel, ke la signita per li ofero neniom forglitadis el liaj manoj. Ni rimarku, ke li mem paroladis tre malmulte kaj neniam lacigadis la aŭskultantojn per longaj predikoj pri la lingvo; kun propra al sola li akreco li kaptadis, aŭ eĉ nevideble subpreparadis oportunan minuton kaj per mallongaj, flamaj kaj inspiritaj vortoj batadis je plej senteblaj kordoj de la aŭskultantoj, kaj lia parolo neniam faradis maltrafon. Al tio ĉi li neniam ripetiĝadis; lia parolo neniam havadis kion ajn ŝablonan, sed ĉiam estadis tre saĝe alagordita al la cirkonstancoj--kaj en tio ĉi konsistis ĝia tuta forto. Ankoraŭ unu rimarko. Ĉielson tre profunde konis la naturon de l’ homo kaj komprenis la signifon de eksteraj formuloj kaj ceremonioj, kaj tial li enkondukis unu moron kaj severe observadis plenumon de ĝi--moron salutadi unu alian per la vortoj: „Ĉu vi esperas“?--„Jes, mi esperas.“--ĉe renkonto, kaj: „Esperu“!--„Jes, mi esperos“--anstataŭ adiaŭ. Li tre koleradis, se esperantistoj ne plenumadis tiun ĉi moron, dank’ al kiu ili pli facile proksimiĝis unu kun alia. Tia estis la persono Ĉielson kaj tiaj estis liaj laboroj. Pasis ĉirkaŭ dek jaroj, kaj en Eŭropo, dank’ al liaj zorgoj, kreiĝis multaj kluboj kaj esperantaj societoj kaj la nombro de esperantistoj altiritaj de li al la afero kalkulis sin jam je dekoj kaj centoj da miloj. Loĝante en nia urbo jam ĉirkaŭ unu jaro, kie li proponadis krei ĉefan esperantan klubon, li ne senfundamente turnis sian atenton sur la riĉan kuraciston Monbleron, sed tiu, kiel tuj konsideris Ĉielson, postulis longedaŭran kaj tre metodan flegon, kaj tial li estis donita en zorgadon al sia kunloĝanto, varma esperantisto Siksten. Sed en tiu ĉi fojo Ĉielson faris grandan maltrafon, ĉar tiu ĉi elekto montriĝis tute ne prospera. La afero de l’ propagando ne sole ne moviĝis antaŭen, sed eĉ Monblero kun grandiĝanta malpacienco aŭskultadis la longajn parolojn de sia kunloĝanto kaj anstataŭ respondo silente malproksimiĝadis sian ĉambron.... Kaj jen nun tiu ĉi granda esperantisto vizitis nian kuraciston. ------------------ La parolado kelkan tempon turnadis sin sur interesaj por ambaŭ interparolantoj cirkonstancoj de la vivo, kiam Ĉielson demandis Monbleron, ĉu li ne ricevis kiajn ajn sciojn pri Siksten, kiu ĝis nun nenion komunikis al li pri sia nova vivo. --Tie ĉi estas io--montris la mastro malpene per mano la malkovritan leteron, kuŝantan sur la tablo,--kia strangulo, li persekutas min eĉ nun kun sia lingvo internacia, al kiu mi sentas nenian simpation.... Mi eĉ ne legis ĝin.... mi ne volas. La gasto per grandaj okuloj ekrigardis la interparolanton; li ne supozis eĉ, ke la propagando de Siksten povis doni tiajn plorindajn rezultatojn. --Tiel, vi eĉ ne legis ĝin? Oni povus ekpensi, ke vin tre malmulte interesas la sorto de via amiko.... Se vi al mi permesos, mi rigardos tiun ĉi leteron: povas esti, ke en ĝi ni trovos kion ajn atentindan. --Ho, mi konsentas.... Esperanto--tio ĉi estas via specialeco. Ĉielson profundiĝis en la legadon de la letero, dum la mastro per grandaj paŝoj mezuradis la ĉambron. --Ba! tie ĉi la afero tuŝas persone vin, se vi volas,--ekkriis gaje la esperantisto, interrompante la legadon--tie ĉi estas parolo pri ia bela juna virino, videble via konata!.... Kiel do vi povis preterlasi tian leteron? --Pri kia virino?--haltis mirigite Monblero. --Jen vi vidas. Aŭskultu: mi tradukos al vi tiun ĉi leteron; ĝi estas tre interesa kaj mi eĉ ne atendis tian talenton ĉe nia komuna amiko....--kaj Ĉielson komencis traduki la leteron, kies enhavo montriĝis sekvanta: „Kara amiko! Pri mia vivo en N. mi nenion al vi komunikos, ĉar mi jam duan semajnon pasigas en somerloĝo en interspaco de ĉirkaŭ dek kilometroj de tiu ĉi urbo. Alveturinte en N., mi antaŭ ĉio faris vizitojn al la tieaj ĉi esperantistoj, en la nombro de kiuj mi renkontis certan sinjoron Marei, malnovan amikon de juneco de mia mortinta patro, kaj nun bonhavan tiean ĉi bienhavanton, alveturintan en N. por kelka tempo kun tuta sia familio. Malfacile estas priskribi al vi, kian bonkoran akcepton mi renkontis en lia domo. Mi estis treege karesita de la mastro kaj prezentita tuj al ĉiuj membroj de lia familio, invitita en tiu sama tago al tagmanĝo, poste al balo, donita de sinjoro Marei al liaj amikoj N--aj, poste mi devis doni la vorton ĉiutage vizitadi ilin, al tag-, aŭ vespermanĝo, kaj fine sinjoro Marei, elveturante sian bienon, proponis al mi veturi kune kun li je kelkaj semajnoj kaj ripozi en lia domo, ĉar miaj universitataj okupoj estos komencitaj ankoraŭ ne baldaŭ. Kompreneble, mi ne povis rifuzi al la bonkora mastro, kaj jen--mi spiradas nun per belega aero, saturita de bonodoro de rozoj; rajdadas aŭ naĝadas per ŝipeto, dorlotadas min en malvarmeta ombro de kaŝtanoj kaj cipresoj, ĉasadas, ĝuadas la vivon kaj ĉirkaŭflirtadas.... Jes, mi ĉirkaŭflirtas, ĉar estas kiun ĉirkaŭflirti, estas por kiu perdi la kapon.... Vi devas scii, ke la familio de sinjoro Marei, krom li mem kaj lia edzino, tre respektinda kaj simpatia sinjorino, estas ankoraŭ kunmetita el du filinoj, dekdu-jara filo, alveturinta domen al libertempo, kaj malproksima parencino de s-rino Marei, ia fraŭlino Izabelo Kartuŝ, bonega legistino kaj ne simpla muzikistino. Ambaŭ filinoj de s-ro Marei estas jam grandaĝaj fraŭlinoj kaj ambaŭ tiel belegaj, ke malofte prosperas renkonti ion similan. La pli maljuna de ili, Karolino, alta, bontalia nigraharulino, kun riĉega velura harligo, kun mirindaj seriozaj, plenaj de profunda esprimo okuloj, ŝajnas al mi diino de la beleco, per ia miro transportita al ni el la mondo de la klasika antikveco. Ŝi estas ĉiam kvieta, majesta kaj kvazaŭ enpensa; ŝi ridas malofte, sed se sur ŝiaj mirindaj lipoj aperas rideto, tiam vi vidas en ĝi tiom da sorĉanta ĉarmo, ke la nova paradizo malkovriĝas antaŭ vi.... La pli juna, Elizo, estas ankaŭ belega ekzistaĵo, sed iom de alia speco--kaj mi diros al vi sub la plej granda sekreto--ŝi tre al mi plaĉas. Tiu ĉi estas de la plej pura sango francino, mallumhara, mallumokula, petola kiel diableto, ĉiam gaja, sprita kiel Hejne, viviganta tutan nian societon, kies ĉiuj membroj vice estadas celo al ŝiaj ŝercoj. Kompreneble ricevas ankaŭ mi, kaj, se vi volas, pli multe ol aliaj, sed je tiu ĉi belulineto ne estas eble koleri.... Kio do tuŝas la fraŭlinon Kartuŝ, ŝi ludas en nia rondeto duagradan rolon. Ŝi estas ne tre bela, vespere okupadas nin per deklamado aŭ muziko, akompanadas nin en promenadoj kaj ne pli.... Mi treege disskribiĝis kaj mi sentas, ke jam longe estus tempo fini la leteron, sed mi ne povas silenti pri unu cirkonstanco, tuŝanta persone vin. Antaŭ nelonge vespere, kiam ni, t.e. mi kaj fr-ino Karolino, sidis en laŭbo kaj rigardis sur plateto gajan kuradon de la juna gimnaziisto kaj du aliaj fraŭlinoj, Karolino komencis demandadi min pri mia antaŭa vivo kaj miaj konatoj. Ĉe elnomo de miaj amikoj venis la vico ankaŭ al vi kaj, apenaŭ mi komencis priskribadi vian eksteraĵon, ŝi fariĝis tre serioza kaj atenta kaj eĉ, interrompinte mian rakonton, postulis de mi la pli precizajn montrojn pri via figuro. De tio ĉi mi konkludis, ke vi estas kvazaŭ al ŝi konata, kaj, interesita pri tio ĉi, mi eĉ decidis demandi ŝin, de kie ŝi povas vin koni. Karolino iom balbutis, sed fine diris, ke antaŭ du jaroj ŝi, estinte kun la patrino por maraj banoj en Nicco, renkontis tie junan komencantan kuraciston, kiu turnis sur sin ŝian atenton kaj kiu laŭ sia eksteraĵo estis tre simila al tiu, kian mi priskribis al ŝi vin. Pli mi nenion de ŝi sciiĝis, sed ankaŭ tio ĉi, mi pensas, al vi estos sufiĉe interesa. Jen, amiko, kiel neatendite la sorto ridetis al mi kaj kiel agrable mi pasigas la tempon. Respondu al mi, mi petas, pli rapide, kion oni aŭdas ĉe vi bonan, kiel vi vivas kaj kiel iras viaj okupoj. Mi ĉirkaŭprenas vin,--amanta via amiko A. Siksten.“ Tiu ĉi letero faris efektive ian impreson sur Monbleron. Kiam Ĉielson finis sian tradukon, Leono sidis ankoraŭ iom da tempo en profunda enpenseco, direktinte la okulojn en nedifinitan malproksimaĵon. Fine li ekkonsciiĝis kaj, rimarkinte sur si akran rigardon de sia gasto, tre konfuziĝis kaj ruĝiĝis. La gasto leviĝis kaj komencis diri adiaŭ. --Nu kiel, ĉu vi ne volas doni al mi tiun ĉi leteron, se ĝi estas al vi ne bezona?--demandis li kvazaŭ okaze, premante la manon de la kuracisto. --N--n--e, ĝi restu.... povas esti, ke mi ankaŭ trarigardos ĝin en libera tempo--ekmurmuris tiu ree konfuziĝante. Facila rideto trakuris sur la anguloj de lipoj de Ĉielson, sed la mastro ĝin ne rimarkis kaj la junaj homoj disiĝis. Ankoraŭ longe post la eliro de l’ gasto la kuracisto ne povis liberiĝi de ĉirkaŭkaptinta lin revo. Rememoriĝis al li la tempo, pasigita antaŭ du jaroj en Nicco kaj rememoriĝis efektive vidita tie juna fraŭlineto, frapinta lin per sia klasika beleco. Tiun ĉi fraŭlineton li vidis iom da fojoj, akompanatan de maljuna kaj severa sinjorino; iom da fojoj liaj okuloj renkontadis la okulojn de la juna fraŭlino kaj en la direktita sur lin ŝia rigardo li legis ion simpatiantan kaj en tiu sama tempo kuraĝigantan kaj serĉis jam oportunan okazon, por esti prezentita al la juna virino, sed tia okazo longe ne aperis, kaj jen subite ambaŭ virinoj malaperis. Laŭ la faritaj informiĝoj ili elveturis sudon de Italujo kaj de tiu tempo jam ne renkontiĝis sur lia vojo de vivo. Ĉio tio ĉi estis antaŭ longe kaj pasis senrevenonte, sed Monblero sentis, ke tiu ĉi renkonto ne restis, kiel centoj da aliaj, por li senpostesigna. La figuro de la belega nekonatulino ial tre obstine restadis viva en lia memoro kaj reviviĝadis ne unu fojon antaŭ li en la horoj de lia malgaja humoro, kiam li pli akre, ol ordinare, sentadis ian sopiron de la soleco. Kaj jen tiu ĉi simpatia figuro nun ree aperas antaŭ li kaj reaperas lumigita per neatendita lumo: tiu ĉi virino, montriĝas, rimarkis lin, komencantan kuraciston; kaj ankaŭ, kiel li mem, konservis lian figuron en sia memoro.... Ke tiu ĉi Karolino estas tiu sama juna banulino, kiun li renkontis en Nicco, ne povis esti ia dubo. Ĉiuj ŝiaj ecoj, prezentitaj en la letero de Siksten, jesigis tiun ĉi konvinkon. Sed se tio ĉi estas tiel--lia unua renkonto kun ŝi, povas esti, ne estis por li la lasta en la vivo.... La sorto ankoraŭ povas ilin kunpuŝi kaj proksimigi.... Tiaj pli malpli estis post la eliro de Ĉielson la revoj de la juna kuracisto, kies animo malgraŭ la fortiro per sciencoj, konservis multon da juna virga kaj poezia fajro. Malgraŭ tamen ĉio tio ĉi, li al Siksten ne respondis. En la komenco detenis lin fiereco ofendita per la esperanta teksto de la letero, kaj poste la tempo kaj la laboroj iom post iom reglatigis la impreson de la ricevitaj komunikoj--kaj la vivo ree ekfluis en la antaŭa ordo. Pasis ankoraŭ unu semajno kaj Monblero ree trovis sur la tablo ampleksan leteron, adresitan per konata al li mano de Aŭgusto. En tiu ĉi fojo la scivoleco estis tiel forta, ke li, ne atendante la tradukinton, mem kun „Universala Vortaro“ en la manoj komencis vorto post vorto konatiĝi kun la enhavo de la letero. En la dua letero la amiko sciigis al li inter cetera la sekvanton: Hieraŭ ni en granda societo da rajdantoj faris vetureton en arbareton, kuŝantan je kvar kilometroj de la bieno de s-ro Marei. La vetero estis belega. La profunda blua ĉielo estis semita de graciaj amasumaj nuboj, la alaŭdoj pepadis super la kampoj, alte en aero naĝadis longaflugilaj cikonioj, maldekstre de la vojo sin tiris profunda kavo, sur kies fundo kuras rapida rivereto, faranta kelkajn artajn lagetojn kun verdaj digoj kaj eterne murmurantaj muelejoj. Apud la turno la vojo fariĝis pli malvasta kaj dank’ al tio ĉi nia societo, kiu rajdis la tutan tempon per rapida troto, distiriĝis; mi montriĝis en la nombro de la lastaj rajdintoj kaj ekaperis apud Karolino, kiu rajdis sur tre maltrankvila ĉevalo kaj devis konstante ĝin detenadi. Iom da tempo ni rajdis silente, sed, alveturante al la arbareto, mia akompanantino ekrigardis min subite. (Ho, kiel bela ŝi estis en tiu ĉi tempo: la veturado sur la obstina ĉevalo ŝin tre ekvarmigis; la delikataj ŝiaj truoj de l’ nazo ektremadis kaj disbloviĝadis, sur la vangojn elpaŝis hela purpuro, kaj la okuloj bruladis de tia fajro, kian mi ĝis nun ĉe ŝi ne vidis.) --Kio do, s-ro Siksten--turnis ŝi sin subite al mi kun demando--ĉu respondis al vi ion via amiko? (Mi devas tie ĉi konfesi al vi, amikego, ke mi trababilis al ŝi pri ĉio, kion mi komunikis al vi en la estinta letero. Karolino estas, kvazaŭ, pli malkaŝema por mi, ol por ĉiuj siaj parencoj, kaj mi ĝuas ial ian apartan favorecon; povas esti, ke mi eraras, sed vi komprenas, ke mensogi al ŝi estas al mi tre nefacile kaj nelerte.) --Ne--mi respondis--ĝis tiu ĉi tempo mi ne ricevis de li unu vorton. --Nebona do estas via amiko--rimarkis ŝi, malaltigante la voĉon.--(Vi efektive povus, skribi al mi kvankam iom da linioj!)--Li tro rapide forgesas siajn konatojn--aldonis ŝi kaj en ŝia voĉo eksonis malgaja noteto.--Al kiu rilatis tiu ĉi vorto--siajn--al mi, aŭ al ŝi mem--certe mi ne povas al vi diri“.... Kiam post kelkaj tagoj al Monblero alvenis Ĉielson, li eksciis, ke la dua letero de Siksten estas jam longe tradukita, tralegita kaj eĉ estas alsendita respondo al Aŭgusto. Je l’ kaŭzo de tiu ĉi respondo Monblero ricevis ree sekvantajn iom ekscitintajn lin liniojn.--„Mi kore dankas vin, amikego, por via letero, kiu vivigis en mi la memoron pri niaj amikaj interligoj kaj la jaroj, travivitaj sub unu tegmento, sed.... tiu ĉi letero perdiĝas vane--ne por mi, kompreneble, ho ne, ne! sed por ŝi.... vi scias, pri kiu mi parolas.... Ŝi--sed ne ŝi sola, sed ankaŭ tuta la domo de s-ro Marei--estas varmegaj esperantistoj. Tie ĉi neniu parolas alie, krom nur en esperanto, kaj la tuta korespondado, kun kiu nur oni povas, iradas en nia lingvo. Karolino estas, se vi volas, pli pedanta rilate tion ĉi, ol ĉiuj tieuloj; ŝi ofte paroladis, ke ĝis tiu tempo, ĝis nia lingvo ricevos en la civilizita mondo forton de ekzistado, ĝiaj predikistoj devas ne ellasi plej malgrandan okazon, por pruvi al la publiko ĝian utilecon kaj belecon kaj, kie oni devas, ili oferu eĉ por ĝia utilo sian hejman lingvon, ĉar tiu ĉi ofero estos tempa kaj ĝiaj fruktoj--eternaj. Kompreneble, ke mi, priskribante al ŝi vin,--kaj ŝi demandas min tre ofte kaj interesiĝas pri ĉia bagatelo pri vi--hipokritis kaj priskribis vin, kiel varmegan esperantiston. Post tio ĉi kompreneble mi ne povis montri al ŝi vian leteron, nek eĉ konfesi pri ĝia ricevo--alie mi tute malaltigus vin en ŝiaj okuloj“.... En fino de la letero staris la sekvanto:--„Ĉe ni tre ofte estadas gastoj--najbaraj bienhavantoj kun la familioj kaj junaj homoj el la urbo. En la nombro de la lastaj komencis vizitadi nin tre ofte juna Pariza artisto Ĵan Ĵoli, homo tre klera, bela, salona kaj pursanga esperantisto. Li tre malkaŝite ĉirkaŭflirtas Karolinon kaj malfacile estas diri--ĉu kun sukceso, aŭ sen ĝi. Se ĝis nun li ne atingis ankoraŭ la plenan sukceson, kiu scias, kio povas okazi en estonteco!.... Ĉar el via letero mi vidas, ke Karolino estas al vi, kiel mi ankaŭ esperis, ne tute seninteresa, mi konsilus kvankam per kio ajn sciigi pri si (plej bone, kompreneble, per letero.).... Preskaŭ ĉiutage, kiam ni renkontas nin kun ŝi en la gastoĉambro en antaŭtagmanĝa tempo, ŝi salutas min per tia ekzamenanta rigardo, en kia mi klare legadas unu kaj tiun saman demandon: Ĉu skribis ion via amiko?--Kaj jen ĝis nun mi devas delasi la okulojn, kvazaŭ mi per io ekkulpiĝis antaŭ ŝi“.... Ĉiun vesperon komencante de tiu tago, en kiu estis ricevita tiu ĉi letero, Monblero pasigis en forta ekscito, preskaŭ en maltrankvilo. Ĝis la profunda nokto en lia kabineto sonadis surda egalmezura frapado de liaj paŝoj. Kiu vidus lin en tiuj minutoj, venus al la neevitebla konkludo, ke en la fiera kaj obstina koro de la juna kuracisto fariĝas surda batalo de sentoj, decidiĝas serioza demando--ĉu humiliĝi al la cirkonstancoj, aŭ defendi siajn konvinkojn, kaj kun ili sian nedependecon. Sed videble fine la unua duono de tiu ĉi problemo venkis, ĉar en la sekvanta mateno Ĉielson estis tre agrable mirigita per la vizito de Leono kaj lia propono aliĝi al la Ligo Esperanta. Ĉielson kompreneble akceptis lin kun eletenditaj brakoj. --Vi devas, kara amiko,--klarigadis li al la kuracisto, doni vian „promeson“ kaj deprenadi ĝin de aliaj, kie nur prezentos sin la ebleco. Por eniri la Ligon, vi devas aboni nian gazeton „Lingvo Internacia“ kaj la „Bibliotekon“; kiel ekstera signo servu al vi stelo sur la brusto kaj malkaŝita parolado en esperanto kun ĉiuj kvankam kiom ajn sciantaj nian lingvon. Nun jam estas la tempo, kiam por esperantisto estas bezona ne sole teoria konatiĝo kun nia lingvo, sed ankaŭ plej plena praktika scio de ĝi. En nia do lingvo vi komencu tuj la plej vastan komunikiĝadon kun esperantistoj de ĉiuj landoj kaj popoloj, kvankam eĉ sciataj al vi nur el nomaroj de esperantistoj; krom tio ĉi mi konsilus al vi komunikiĝadi per nekovritaj leteroj kun noto en la lingvo de la adresato, ke la letero estas skribita en la lingvo internacia. La pli gravajn de ricevataj de vi leteroj vi povos lokadi en kiajn ajn de eŭropaj gazetoj ankaŭ kun notoj, ke viaj korespondoj estas prenitaj el la interkomunikiĝado de du esperantistoj. Al ĉiuj esperantistoj, de kia ajn stato ili estus, ĉe ni estas akceptite montri apartan gastamon kaj favoron, ĉar nia afero ne limiĝas nur per la akceptado de unu simbola lingvo, sed ĉefamaniere dekondukiĝas al frata proksimiĝo de homoj, disunuigataj per la spaco, lingvo, religio, nacieco k.c. Jen estas en ĉefaj strekoj viaj plej unuaj estontaj ŝuldoj; kio do tuŝas la esencon de la afero--ĉar ĉio dirita antaŭe rilatas pli al la eksteraj aperoj de nia afero--mi konsilus aranĝiĝi tiel, ke laŭ ebleco ĉia apero de via vivo konsentu kun la spirito de Esperanto, laŭ ebleco ĉiam kaj ĉie faradu subtenon al nia afero, subtenon moralan kaj laŭ mezuro da fortoj ankaŭ materialan. Mi diras--laŭ ebleco--ĉar mi scias la malfortan flankon de la homa animo. Ne ĉiuj povas, kiel mi, forgesi, ke ili estas homoj, infanoj de ia lando, epoko, de ia sistemo da moroj, tradicioj, religiaj konvinkoj k.c., kaj memori nur, ke ili estas esperantistoj. Tia fortiriteco per la ideo kaj dediĉo de si tuta al la servado al ĝi estas atingebla ne al ĉiuj kaj tial mi kutimis postuladi de homoj nur la eblan al ili.... Tiamaniere, se la montritaj kondiĉoj ne estos al vi tro ŝarĝaj, tiam mi en la nomo de la tuta Ligo Esperanta varme premas vian manon kaj, alprenante vin en niajn fratajn ĉirkaŭprenojn, rapidos sciigi pri tio ĉi nian ĉefon.“ Forta premo de la mano estis elokventa respondo de la flanko de Monblero. Ne pasis ankoraŭ de tiu tempo du semajnoj, kaj nian kuraciston oni povus jam nomi finita esperantisto. La subtenata de li komunikiĝado kun Siksten ekflamigadis en li ian neklaran sed fortan senton, similan je amo, ĵaluzo kaj malespero kune. Lia tuta esenco rapidis en la familion de s-ro Marei, al Karolino, kiu, kiel idealo, kreita per sola lia fantazio, ŝajnis al li eĉ multe pli bona, ol en la priskriboj de Aŭgusto; sed la nefidado je siaj fortoj rilate Esperanton (li ĝis nun estis malkontenta je siaj progresoj) kaj la timo esti konfuzita per tia forta konkuranto kian li imagadis al si la belan esperantiston Ĵoli, konstante haltigadis liajn atencojn kaj devigadis lin kun duobla energio perfektigadi en si la lingvon kaj la sentojn de Esperanto. Sed fine la kaliko estis transplenigita. En la mezo de Julio Monblero ricevis de la juristo ampleksan leteron, en kiu li inter cetera ellegis la sekvanton: „Vi scias kompreneble el la gazetoj, ke en la nuna somero ĉe ni en N. estas malfermita higiena ekspozicio. Dank’ al la granda kunveturo al ni el diversaj regnoj de profesiistoj, industriistoj, kuracistoj, homoj suferantaj je diversaj malsanoj, aŭ altiritaj per aliaj celoj, nia ekspozicio havas perfekte internacian karakteron kaj prezentas tre vivan kaj multkoloran pentraĵon da tipoj, kostumoj kaj ĵargonoj. Tiun do cirkonstancon jen ekuzis, laŭ la ideo de Karolino, s-ro Marei por la propagando de nia afero en neestinte granda skalo. Dank’ al la proksima konateco kun la administratoroj de la ekspozicio, en la unua tago de la dua sezono de ĝi la ĉefa salono estis donita al la dispono de s-ro Marei, kiu aranĝis en ĝi seanson kaj poste balon de esperantistoj. Ĉiuj elspezoj fariĝis je la rimedoj de s-ro Marei; dekoracian parton administradis s-ro Ĵoli, sed la animo de tiu ĉi entrepreno estis kompreneble Karolino. La soleno prosperis belege. Kvankam la biletoj estis disdonitaj kun granda elektemeco, sed tiel multe estis da volantaj, ke la plej granda salono de la ekspozicio ne povis enspaci ĉiujn scivolajn. La soleno malfermiĝis per la himno „Espero“, plenumita de du ĥoroj kaj granda orkestro, dismetitaj sur la balkono, sub la marmora busto de la kreinto de Esperanto. Poste s-ro Marei eklegis mallongan, sed hele pripentritan historion de nia lingvo kaj de la unuaj esperantistoj s-roj Zamenhof, Trompeter k.c. Poste ia tenoro ekkantis kun akompano de la orkestro belegan arion de Zibel el Faŭsto; poste fr-ino Kartuŝ ekdeklamis iom da fragmentoj el Demono kaj Miltono.... Sed mi ne priskribados al vi la tutan programon de la seanso, ĉar dank’ al la stenografio ĉiuj gazetoj en la sekvanta tago ripetis ĉion tion ĉi kun plej plena precizeco. Mi diros nur, ke la teksto de ĉio legita kaj kantita kun la traduko en diversaj eŭropaj lingvoj estis senkalkule disdonata al la volanta publiko, dank’ al kio tie ĉio kaj al ĉiuj estis komprenebla.... La fino inde kronis la belege ekpensitan de Karolino aferon. Kiam en la lasta numero du ĥoroj kaj orkestro ree okupis siajn lokojn antaŭ la busto de la kreinto de nia lingvo, sub la multkolora tendo el vivaj, malsekigataj per fontanoj, kreskaĵoj kaj floroj,--la ekelektrigita per ĉio antaŭira publiko, malgraŭ ke duono konsistis el homoj, nedediĉitaj ankoraŭ en nian aferon, per konsenta, plena de ravo ĥoro ekkantis la himnon „Espero“ kaj ekmontris tian animitecon, tian altan moralan humoron, ke en multaj okuloj ekbrilis briliantoj de larmoj de ĝojo kaj kortuŝeco. La homoj, fremdaj ĝis tiu ĉi tempo unu al alia, premadis al si la manojn, ĵetiĝadis reciproke en ĉirkaŭprenojn; multaj tuj tie ĉi butonumadis al sia brusto la esperantajn stelojn; multaj portadis al la iniciatoro de la soleno--s-ro Marei--siajn oferojn por nia afero.... Elizo kaj Karolino, superante ĉiujn fraŭlinojn per sia beleco kaj gracieco, kun ensorĉantaj ridetoj alprenadis ĉiujn tiujn ĉi alportojn kaj tuj tie ĉi disdonadis al la novaj esperantistoj la stelojn, ringojn, esperantajn ĉirkaŭmanojn, verdajn bandojn k.c. Entute tio ĉi estis majesta, levanta spiriton pentraĵo, al kia similan mi ĝis nun ne vidis.... Vespere en tiu ĉi sama salono estis granda balo. Laŭ pli antaŭe verkita programo la plimulto da esperantistoj kaj esperantistinoj aperis en diversaj naciaj kostumoj. Belege estis vidi la portiĝintajn en la ondoj de la muziko parojn, kunmetitajn el la reprezentantoj kaj reprezentantinoj de la klasika Italujo, floranta Hispanujo, severa Norvegujo, mirinda Hindujo, militema Germanujo, varmega Egiptujo, majesta Rusujo k.c.--sed por vi, mia amiko, la ĉefa konsistas en la sekvanto. Karolino estis vestita kiel korsikanino; tiu ĉi kostumo tiel estis konforma al ŝia klasika belega profilo, ke ŝi decide superis ĉiujn atendojn. Ĵan Ĵoli la tutan vesperon ĉirkaŭflirtadis ŝin kaj kondukadis sian aferon tiel malkaŝite, ke li turnis sur sin universalan atenton. Kio tuŝas Karolinon, ŝia konduto (mi tutan tempon observadis ŝin) estis treege enigma. Ne forigante de si Ĵanon, ŝi tamen ne ŝajnis tute kontenta de li kaj ĉiam kvazaŭ atendadis iun aŭ ion. En la komenco de la dua duono de la balo, post la granda internacia kontraŭdanco, ŝi fariĝis tre serioza kaj enpensa. Ekuzinte paŭzon inter la dancoj, mi, movata per scivoleco, nerimarkeble alproksimiĝis al ŝi kaj demandante ekrigardis en ŝiajn okulojn--kaj en tiuj ĉi belegaj okuloj mi ellegis alarmon. --Ni iru en la bluan kabineton--diris ŝi al mi murmurete--mi devas fari al vi gravan komunikon.... Mi humile sekvis post ŝi. Kiam ni okupis liberan kanapon, ŝi timeme rerigardis ĉirkaŭe kaj, fleksiĝinte al sama mia orelo, ekmurmuretis. --Ĉu vi scias, s-ro Siksten, Ĵoli ĵus, en la tempo de la lasta kontraŭdanco proponis al mi sian koron kaj manon.... --Mi preskaŭ sciis tion ĉi--respondis mi, penante ŝajni trankvila.--Sed kio do el tio ĉi sekvas? --Mi dezirus scii vian opinion pri tio ĉi. --Mian opinion?--respondis mi sen ĝeno--mia opinio estas tia, ke, se vi demandas mian opinion, sekve vi lin ne amas kaj sekve vi devas al li rifuzi. Karolino rigardis sur min el post la ventumilo per tia rigardo, kvazaŭ ŝi penis difini, ĉu miaj vortoj estis nur logika silogismo, aŭ rezultato de ia malica celo. --S-ro Ĵoli--diris ŝi--prezentas belegan partion en ĉiuj rilatoj kaj, se mi turnas min al via opinio t.e. laŭ via esprimo, se mi.... ŝanceliĝas--ĝi estas kulpo de unu bone konata al vi persono, kiu, malgraŭ ĉio, min ĝis nun.... tre interesas.... Mi promesis al s-ro Ĵoli doni lastan respondon ĝuste post semajno de hodiaŭa balo, kaj nun.... mi devas per tia aŭ alia maniero ekzameni.... miajn sentojn.... al tiu.... al via amiko.... Sed en tiu ĉi loko nia parolado estis interrompita per ia eleganta esperantisto, subkurinta al Karolino kun invito al rondo de valso....“ Por Monblero tio ĉi estis tro multa. Flamigadata per la sciigoj de Siksten, li en la lasta tempo iradis kiel en haladzo; longedaŭra interna batalado inter la deziro ekvidi Karolinon kaj timo de tiu ĉi renkonto lin tre senfortigadis, li perdis internan egalpezon, forĵetis siajn okupojn kaj eĉ tre malgrasiĝis. La lasta sciigo pri Karolino elkondukis lin el rigideco; li subite decidiĝis je ĉio; estis donita al li semajno da tempo kaj oni ne povis malrapidi unu minuton. La telegrafa metalfadeno transdonis al Siksten sekvantan sciigon:--Mi veturas en N-n. Renkontu min en la stacidomo morgaŭ je la kvara horo post tagmezo. Mi alveturos prezentiĝi al s-ro M. kaj lia familio.“ Tuj post la telegramo la unua vagonaro en la nombro de aliaj veturantoj kondukis la plej varman, sed en tiu ĉi tempo ankaŭ plej malfeliĉan esperantiston. En la stacidomo en N. Monbleron renkontis neniu. Tiu ĉi cirkonstanco iom lin mirigis, sed ne tre konfuzis. Ne haltante en la urbo, li tuj dungis veturigiston kaj direktiĝis laŭ la bone al li konata adreso en la bienon de s-ro Marei. La vojo ne montriĝis al li tiel pentraĵa, kiel prezentadis ĝin Siksten en siaj leteroj, sed Monblero malmulte turnis atenton ankaŭ sur tion ĉi kaj nur, brulante de nepacienco, senĉese peladis la veturigiston, malgraŭ ke liaj ĉevaletoj laboradis konsente kaj kuradis tre bone. Post du horoj da veturo la veturilo de Monblero subruliĝis al la granda parko, el kies densa verdaĵo elrigardis la antaŭa flanko de la granda sinjora domo kun kurbiĝinta, kovrita per herbo tegmento kaj albatitaj fenestraj kovriloj. La sovaĝiĝinta parko ekrigardis tre malĝoje; iam luksaj florujoj, boskoj kaj vojetoj estis kovritaj senintermanke per balaaĵa herbo. De la ĉefa pordego al la domo kondukis sole apenaŭ trabatita per la piedoj vojeto; ĉio havis la vidon de terura malpeno. Monblero haltis kiel kolono, decide nenion en tio ĉi komprenante. El la profundaĵo de la parko subkuris al la pordego ia nudpieda maltrankviligita vilaĝano kaj, depreninte la ĉapon, komencis plifortigite salutadi la alveturinton. --Kiel nomas sin tiu ĉi bieno?--turnis sin kun demando al li Monblero. La vilaĝano rigardis sur lin kun antaŭa maltrankvileco en la okuloj, videble ne komprenante la demandon, kvankam laŭ la rakontoj de Siksten ĉiuj servantoj de s-ro Marei devis paroladi esperante. --Ĉu tiu ĉi bieno apartenas al s-ro Marei?--demandis ree Monblero, sed jam en la loka dialekto. --O, jes, jes!.... al s-ro Marei--ekrapidis la vilaĝano, salutante ankoraŭ pli malalte. --Ĉu efektive s-ro Marei loĝas en tiu ĉi ruino? ĉu ne estas tie ĉi ankoraŭ alia bieno de li? --Ho ne, sinjoro, pli tie ĉi estas neniaj bienoj de li; sed li mem neniam ĉe ni loĝadis. Kiam antaŭ dekdu jaroj li mem kun tuta sia familio transveturis Hungarujon, de tiu tempo ni nur tri fojojn lin vidis.... Tiu ĉi bieno estas jam eĉ vendita al ia sinjorino, kiun jen ni jam atendas du tagojn.... Monblero staris kvazaŭ ekbatita per tondro. --Kiel? Tio ĉi estas ne ebla!.... Kion vi, azeno, babilas! kie do estas s-ro Siksten?!.... La vilaĝano repuŝiĝis post la pordegon, kvazaŭ prepariĝante en okazo de bezono forkuri en la arbetaĵojn. --Via moŝto!.... Je Dio, mi diras al vi veran veron.... s-ro Marei ĉe ni ne estas, sed jen s-ro Siksten efektive loĝis ĉe ni laŭ la permeso de s-ro la administratoro la tutan someron. Hieraŭ vespere li ricevis ian telegramon kaj tuj rapide elveturis de ni, sed ni ne scias kien.... Li ordonis saluti vian moŝton kaj eĉ parolis, ke, se vi alveturos kaj min demandados kaj mirados, aŭ eĉ kolerados, mi estu al via moŝto tre aminda kaj singardema, ĉar al vi plaĉas estadi tre varma sinjoro.... Li lasis al via moŝto ian leteron.... --Kion, ian leteron?.... montru al mi tuj, azenego, tiun ĉi leteron!.... --Via moŝto! ĝi troviĝas tie ie en lia ĉambro.... Pala, ekscitita, Monblero puŝis la pordegon kaj per rapidaj paŝoj direktiĝis la ĉambron, en kiu loĝis la juristo; la nudapieda ĝardenisto sekvis poste kun granda singardemeco kaj el ia malproksimeco montradis la vojon. La ĉambreto estis malgranda, preskaŭ malplena, kaj havis la rigardon de somera, fraŭla loĝejeto; sur la tablo sub la fenestro efektive kuŝis rapide skribita per krajono letereto, komunikanta la sekvanton: „Mia kara, tre kara amiko! Kolektu ĉiujn viajn fortojn kaj eltenu la baton! Mi devis por la plenumo de donita al mi de supre komisio entiri vin en mensogan intrigon rilate la verkita de mi Karolino, kiu neniam ekzistis“.... Plu Monblero jam ne povis legi. La letereto ekglitis el liaj manoj, li falis sur seĝon kaj kovris al si la okulojn per la manoj.... --Malhonoro! honto! malnobleco! nigra trompo!.... Kaj mi, malsaĝulo, kaptiĝis per tia fiŝhoko!.... Kaj kiu trompis min, tiel kruele, tiel terure trompis!--mia kolego, mia fidela amiko, Aŭgusto!.... Ho, se li nun enfalus al mi sub la manojn, mi.... mi.... mortigus lin, kiel bruton.... Li ekvolis fari min esperantisto, ha! Tia malnoblulo!.... Kaj kio do--li atingis ja la sian. Jen mi estas jam esperantisto.... Ho, estu malbenita tiu ĉi lingvo!.... Kaj la kuracisto eksaltis de sia loko, deŝiris de si la esperantan stelon, ĵetis ĝin sur la teron kaj komencis kun furiozo bati ĝin per la piedoj.... Tiu ĉi ofendado de la ĝisnuna sia idolo kvazaŭ iom lin malvarmigis. Malfacile spirante, li sidiĝis ree sur antaŭan lokon kaj enfalis en profundan enpensecon. Li rememoris nun, ke iam li mem rakontis al Siksten pri sia renkonto en Nicco kun ia belulino kaj la juristo kredeble laŭ la ordono de Ĉielson ekuzis tiun ĉi lian rememoron. Nun, kiam la okuloj malkovriĝis, li ne povis kompreni, kiel li ne vidis la tutan artecon de la fablo, verkita de Siksten; kiel li ne vidis tion, ke nenia Karolino volus ŝanĝi la belegan partion kontraŭ nekonata homo, vidita de ŝi du-tri fojojn en strato antaŭ kelkaj jaroj; kiel ne turnis li la atenton, ke la priskriboj de gazetoj pri la Esperanta balo tre malmulte estis similaj al la komunikoj de l’ juristo, ke ekzemple la nomo de s-ro Marei ne estis dirita eĉ en unu gazeto k.t.p. La tuta falso estis nun kvazaŭ sur la manplato, kaj ĝis nun li vivis kvazaŭ kun kovritaj okuloj en ia sorĉita mondo. La suno jam proksimiĝis al la horizonto; en la ĉambron alportadis sin malseka, parfuma bonodoro de sovaĝaj floroj, sed la kuracisto ne rimarkadis tion ĉi, daŭrigante sidi senmove sur la antaŭa loko kun la okuloj, direktitaj sur la kuŝantan apud liaj piedoj ekĉifitan stelon. Malfacile estus imagi al si pli grandan malamikon de Esperanto, ol estis nun Monblero. La propagando de Aŭgusto, komencita bone, alkondukis, dank’ al lia mallerteco, al la plej malĝojaj rezultatoj kaj por eterne pereigus la kuraciston por Esperanto, se ne unu okazo, tiu ĉi granda kreisto de la plej feliĉaj iafoje kombinoj de nia vivo. Monblero estis subite vekita per ia neatendita bruado en la korto. Iu subveturis al la parko; aŭdiĝis ree la maltrankviligita voĉo de la ĝardenisto; iu eniris en la antaŭĉambron.... --Tio ĉi estas la malnoblulo Siksten--ekflugis en la kapo de la kuracisto; lia sango ekbolis; li premis la pugnojn kaj iris al la pordo.... Sed sur la sojlo aperis ia ĉarma ekzistaĵo. La malrektaj radioj de la subiranta suno per hela ventumilo lumigis la mirindan vizaĝon de la nekonatulino, ŝian belege skizitan talion, ŝiajn nigrajn okuletojn kaj rozajn malgrandajn manetojn.... Tio ĉi estis la nova posedantino de la bieno de s-ro Marei. --Ĉu vi esperas, sinjoro?--eksonis la metala voĉo de la alveninta. --Ho jes, sinjorino.... mi.... mi varme esperas! ekmurmuris la ensorĉita Monblero kaj repuŝiĝis konfuzita posten, por kovri per si sian ĉifitan stelon.... ------------------ Post kvar tagoj la kuracisto kaj la fraŭlino Mario (la nova posedantino de la bieno de Marei) estis feliĉaj gefianĉoj.... ------------------ Post 15 monatoj Monblero skribis al Siksten: „Plej kara amiko! Hodiaŭ matene mia kara Mario naskis al mi tre belan malgrandan esperantisteton. Ĝis la kvina jaro de sia vivo li aŭdos nenian lingvon krom Esperanto. Al Esperanto li dankas sian naskiĝon, tiel same kiel mi al Esperanto dankas mian senfinan feliĉon, kiun mi neniam akirus, se ne la lingvo Esperanto kaj via ruzo, kiun mi en unu horo de kolero malbenis kaj kiun mi de tiam ĉiutage benas el la tuta koro. Venu al ni, por rigardi la novan esperantisteton kaj partopreni en nia ĝojo. Vivu Esperanto! ------------------ Nun ni devas klarigi al niaj legantoj la enigmon. La legantoj memoras, ke laŭ la komisio de Ĉielson Siksten decidis iam altiri Monbleron al Esperanto, sed neniel povis tion ĉi atingi. Li plendis tion ĉi al Ĉielson. --Eble vi ne agas lerte? eble alia persono farus tion ĉi pli bone? demandis Ĉielson. --Jam alia persono provis, kaj la rezultato estis ankoraŭ pli plendinda ol ĉe mi. Monblero amis varme unu fraŭlinon, kiu efektive estis tute inda je lia amo. Oni povus antaŭdiri, ke ili ambaŭ prezentos iam tre feliĉan edzan paron. Fariĝinte esperantistino, tiu ĉi fraŭlino komencis altiradi ankoraŭ Monbleron al Esperanto; sed kiam li vidis, ke ŝi estas esperantistino, li baldaŭ malvarmiĝis por ŝi, kaj nun iliaj reciprokaj rilatoj tute interrompiĝis. --Ĉu Monblero amis ŝin efektive? Ĉu li estas kapabla ami profunde kaj ĉu vi pensas, ke en ĉiuj rilatoj, krom Esperanto, li estus feliĉa kun ŝi? --Jes, nenio alia konfuzus ilian reciprokan feliĉon. Li eĉ mem bedaŭris, ke „tia bagatelo kiel Esperanto“ forpelis lian feliĉon, sed li estas tro fiera, por cedi. --Ĉu vi pensas, ke li neniam povus ami Esperanton? --Ne, mi estas eĉ konvinkita, ke li povus esti tre varma esperantisto, se.... se ni nur povus rompi lian obstinecon kaj fierecon kaj inklinigi lin fari la _komencon_. Se li unu fojon _fariĝos_ esperantisto, li estos jam ĉiam esperantisto _varmega_. --Ha, tre bone! Ĉio estos farita! Per unu senkulpa ruzo ni atingos, ke Monblero fariĝos esperantisto kaj la disigitaj gefianĉoj estos denove kunigitaj. Lasu min agi kaj faru ĉion, kion mi diros al vi.... Ni scias jam, en kia maniero Ĉielson per helpo de Siksten ekinteresigis Monbleron por Esperanto kaj devigis lin rompi sian obstinecon. Kiam Monblero venis en la bienon de Marei kaj vidis, ke li estas trompita, li forte ekkoleris. Sed kiam li subite ekvidis tie sian jam longe ne viditan antaŭan amatinon (ĉar en la aperinta „nova posedantino“ la legantoj kredeble jam ekkonis Marion, la estintan amatinon de Monblero), la antaŭa amo fortege vekiĝis denove, tiom pli, ke Esperanto, kiu iam disigis ilin, nun jam estis ne malhelpo, sed kontraŭe, pli forta ligilo por ili. Ili baldaŭ fianĉiĝis, edziĝis, kaj ili prezentas nun unu el la plej feliĉaj paroj en la mondo. ------------------ AL NIAJ ABONANTOJ. Financaj cirkonstancoj devigas nin bedaŭrinde interrompi la eldonadon de la „Biblioteko“. Post kelka tempo ni esperas ĝin rekomenci. La personojn, kiuj ne pagis ankoraŭ por ĉiuj ricevitaj kajeroj de la „Biblioteko“, _ni kore petas, ke ili volu alsendi al ni la pagon._ Ĉiun abonanton, kiu ne trovas sian nomon en la malsupre presita nomaro B, ni memorigas, ke li restas ankoraŭ nia ŝuldanto. ------------------ _A._ Por la paĝoj 401–500 ni ricevis ĝis la 6 Novembro 1896 la pagon ankoraŭ de la sekvantaj personoj: Abesgns, M., Ahlberg, P., Arduin, E., Avilov, F., _de Beaufront, L._ (4 ekz.), Bjeloglazov, _Borovko, N._ (2), Borovko, S., Brych, F., da Cruz Capello, Davidenko, N., Dettling, M., Dorset, V., Englund, G., Erfurt, Forkarth, I., Fredberg, L., Frejdenberg, A., Geoghegan, R., Ĥlebnikov, V., Kofman, A., _Lemaire, R._ (2), Linden, C., Lundström, S., Magalhaes, A., Magnusson, A., _Manjkovskaja, E._ (2), _Marignonj, D._ (2), Moskovĉenko, I., Nömm, A., Nordenstreng, R., Nudelmann, Ĵ., _Ostrovski, I._ (2), Pereira, A., Pleyel, H., Pogorilko, P., Popov, K., Postnikov, F., Proĥoroviĉ, A., Raekson, I., Rakovski, S., Rosenbach, A., _Roswall, A._ (2), Samuelsson, C., Ŝĉepetilnikov, V., Semenov, A., Ŝmileviĉ, L., Smolin, M., Sokolov, V., Solomkin, S., Sutkovoj, A., _Sutkovoj, N._ (2), Svanbom, K., Tennishof, J., von Wahl, E., Wiens, H., Vladikin. F., _Vojejkov, V._ (3), Zakrĵevski, A. _B._ Por la paĝoj 501–589 ni ricevis ĝis la 6 Novembro 1896 la pagon nur de la sekvantaj personoj: Ahlberg, P., Costa e Almeida, Andrzejewski, Avilov, F., Boĥenski, I., Blumental, A., _Borovko, N._ (2), Borovko, S., Brych, F., Burenkov, A., da Cruz Capello, _Ĉiĥaĉov, N._ (5), Davidenko, N., Dombrovski, A., Dorset, V., Eigenson, I., Eigenson, S., Englund, G., Forkarth, I., Fredberg, L., Geoghegan, R., _Gernet, V._ (10), Hübert, K., Kadik, P., Kanaloŝŝi-Lefler, F., _Kazi-Girej, N._ (2), Kofman, _Laskin, V._ (3), Lencart, S., Linden, V., Lundström, S., de Magalhaes, A., Magnusson, A., _Manjkovskaja, E._ (2), _Marignoni, D._ (2), Milevski, I., Nauman, A., Naumov, A., Nömm, A., _Ostrovski, I._ (2), Pereira, A., Pesockij, A., Pleyell, H., Pogorilko, P., Raekson, I., Rakovski, S., _Roswall, A._ (2), Ruban, A., Ŝĉepetilnikov, V., Serapio, A., _Ŝetalov, I._ (2), Sokolov, V., Ŝtalberg, G., Sutkovoj, A., _Sutkovoj, N._ (2), Svanbom, K., Tripolski, K., _Klubo Upsala_ (8), von Wahl, E., Vanjuŝin, K., Wiens. H., Vladikin, F., _Vojejkov, V._ (3), Zakrĵevski, A., Zilbernik, S. ------------------ LINGVO INTERNACIA. Monata gazeto por la lingvo Esperanto, eldonata de la Klubo Esperantista en Upsala. ------------------ Kosto de abono por jaro: frankoj 4,25 = kronoj 3,00 = germ. markoj 3,30 = rubloj 1.50. ------------------ La gazeto „Lingvo Internacia“ estas eldonata en la lingvo Esperanto kaj enhavas: 1) sciigojn pri la sukcesoj de Esperanto en diversaj landoj, pri la novaj libroj en kaj pri Esperanto, pri internaciaj vojaĝoj kaj entute pri ĉio, tuŝanta lingvon internacian; 2) artikolojn, dediĉitajn al la gramatiko kaj vortaro de Esperanto; 3) artikolojn pri diversaj projektoj, novaj kaj malnovaj, de internacia komunikiĝo; 4) diversajn modelojn de prozo kaj poezio en Esperanto; 5) anoncojn. ------------------ La gazeton _Lingvo Internacia_ oni abonas: en _Ameriko_ ĉe R. Geoghegan, _Tacoma_, Washington, U.S.A. „ _Francujo_ ĉe L. de Beaufront, _Epernay_, Marne. „ _Germanujo_ ĉe W. H. Trompeter, _Schalke_, Westfalen. „ _Portugalujo_ ĉe d-ro Costa e Almeida, _Rezende_. „ _Rusujo_ ĉe V. Gernet, Puŝkinskaja 44, _Odessa_. Ĉe tiuj ĉi sinjoroj oni mendas la gazeton kaj pagas al ili la abonpagon. En aliaj landoj oni mendas la gazeton aŭ per la poŝto aŭ rekte ĉe la redakcio, adr. _Upsala_. La monon oni plej bone alsendas per poŝta mandato. ---------------------- NOTOJ DE LA TEKSTPREPARINTO Dankon al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, kiu afable disponigis la skanitajn paĝbildojn. http://www.onb.ac.at/esperantomuseum.htm Mispresaĵoj ┌───────┬─────────────────────┬────────────────────┐ │_Paĝo_ │ _Originala teksto_ │ _Korektaĵo_ │ ├───────┼─────────────────────┼────────────────────┤ │4 │ ne baldaŭ, kaj │ esti │ │ │ povas _esi_ │ │ ├───────┼─────────────────────┼────────────────────┤ │8 │ _tuta_ trempis sin │ tute │ │ │ en la propagandon │ │ ├───────┼─────────────────────┼────────────────────┤ │12 │ _dkedu-jara_ │ dekdu-jara │ ├───────┼─────────────────────┼────────────────────┤ │13 │ Tiun _ci_ │ ĉi │ │ │ fraŭlineton li │ │ │ │ vidis │ │ ├───────┼─────────────────────┼────────────────────┤ │17 │ la │ interkomunikiĝado │ │ │ _interkomunukiĝado_ │ │ ├───────┼─────────────────────┼────────────────────┤ │21 │ malgraŭ ĉio, min │ .... _(normigis al │ │ │ ĝis nun_..._ │ kvarpunkto)_ │ ├───────┼─────────────────────┼────────────────────┤ │25 │ daŭrigante sidi │ senmove │ │ │ _semove_ │ │ ├───────┼─────────────────────┼────────────────────┤ │27 │ sian jam longe ne │ viditan │ │ │ _viditau_ │ │ ├───────┼─────────────────────┼────────────────────┤ │29 │ Esperanto en │ diversaj │ │ │ _diversa_ landoj │ │ └───────┴─────────────────────┴────────────────────┘ Interpunkcio – Spacoj estis forigitaj de ĉirkaŭ tripunktoj kaj haltostrekoj. – Enaj spacoj estis forigitaj el tripunktoj kaj mallongigoj. – Kelkaj komoj estis metitaj en la nomlistojn sub “Al niaj abonantoj”. --- Provided by LoyalBooks.com ---