FINNA BIBLIOTEKO ESPERANTA N:o 1. JOHANNES LINNANKOSKI BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ PERMESITE TRADUKIS VILHO SETÄLÄ ELDONA AKCIA SOCIETO OTAVA HELSINGFORSO, FINNLANDO PRESEJO DE K. F. PUROMIES A. S. HELSINGFORSO 1919. Johannes Linnankoski estas pseuxdonimo de _Juho Vihtori Peltonen_ (1869-1913), konata kiel unu el la plej eminentaj modernaj verkistoj en Finnlando. Li studis en instruista seminario en Jyväskylä kaj sin dedicxis al praktikaj okupadoj kiel redaktoro, sekretario de terkultura societo k. t. p. cxie montrante eksterordinaran energion kaj praktikan senton. Sed en la jaro 1899 li subite forlasis cxiujn aliajn okupojn kaj komencis literaturan verkadon. Unue aperis tradukoj kaj praktikaj verkoj (»Verkistamatoro», »Elokvento», »Libro de elpensajxoj»), poste kelkaj noveletoj. La verkistan nomon li faris al si per sia unua ampleksa verko, la dramo »Eterna batalo», kiu kaptas la biblian temon pri Abelo kaj Kaino kaj pliprofundigas la antagonismon inter ili al »eterna batalo» tra la tuta homa historio, batalado inter la sciema, regema homa menso kaj la religia sindonemo al la Eternulo. Ankoraux pli populara igxis la sekvinta verko, romano »Kanto pri la fajrorugxa floro» (1905), kies heroo estas finna tipo Don-Juana, flotisto, kiu post multe da facilanimaj sed cxarme kaj majstre pentritaj amaj aventuroj solidigxas kaj edzigxinte evoluas gxis firma morala persono; verko tradukita en multajn Euxropajn lingvojn. Gravan lokon en lia produkto okupas du rakontoj »Batalo pri la domo Heikkilä»[1] (1905) kaj »La fugantoj», (1908) ambaux priskriboj de kampara vivo; la laste nomita estas konsiderata kiel kulminacio je beletristika vidpunkto. Aliaj menciindaj verkoj estas »Simsono kaj Delilo» kaj »La filino de Jefto», ambaux en 1911 aperintaj dramaj poezioj. [Piednoto 1: Prononcu cx. _hejkila_, kun akcento sur la unua silabo. Aliaj nomoj en cxi tiu libro estas prononcataj: Paavola--_pa:vola_, Väliportti--_valiporti_, kun akcento sur la unua silabo. La sono _ä_ estas inter _a_ kaj _e_.] Linnankoski estis energia, agema karaktero. Li celis altigi sin mem kaj aliajn morale kaj kulture. De tio devenas la forta volemo, ecx tendencemo de lia tuta vivlaboro, gxia potenca patoso, deviganta al agoj, celanta al altaj naciaj kaj homaj celoj. Linnankoski estis ardanta kaj ardiganta idealisto, kiu subigis sian arton al homindaj celadoj. Sed samfoje li estis poeto kun io delikata kaj sentema, pura kaj feina, kio mirinde kontrastas kun liaj fortaj ideoj kaj sentigas strangan virinecon en la vireca viro kaj donas cxarman songxemon al la plej multaj el liaj verkoj. Cxi tiu antagonismo en lia karaktero eble klarigas lian dramistan talenton. Cxio tio rebrilas klare el la verko cxi tie prezentata al la internacia publiko. Gxi estas unu el la plej reprezentaj el la produkto de Linnankoski kaj samfoje unu el la plej brilaj perloj de finna literaturo. BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ I. Gxi estis kiel fermita horlogxo--la domo. Ne lauxsxajne, cxar gxiaj pordegoj estis malfermitaj por cxiuj, por cxiu vizitanto trovigxis amika vorto kaj cxiu mizerulo sciis, ke cxe la mastrino de Heikkilä li ricevos la plej abundan donon--kaj tiun el varma mano. Sed esence gxi estis kiel sxrankhorlogxo, kiu certe montras siajn cifertabulon kaj montrilojn kaj batas la horon auxdate de cxiu, sed zorge kasxas sian internan konstruon. Ekzistas homoj, kiuj ne malkasxas al la proksimulo ecx antauxcxambran anguleton el sia interna estajxo. Sed ecx el la movoj de la internaj radoj de tiaj, sxajne komplete fermitaj horlogxoj elsxteligxas cxiam iu sono gxis la oreloj de flankuloj. El Heikkilä dum jaroj estis auxdata neniu klara ekkrako de rado, nur iaspeca susuro, kiu iel ondetadis cxirkaux la tuta domo kaj kasxiris kiel mistera resono funde cxe cxiuj agoj tie, sed kies vera esenco restis neklara por cxiuj. La fokuso de la enigmo estis la mastrino. Sxi estis longa virino kun energiaj trajtoj, kaj sxia tuta estajxo prezentis ion sincere bonan kaj nekasxitan antaux cxiu. Sed nur gxis difinita limo--kiu gxin transpasxis, pentis. Kelkiuj tion provis. Kelkaj sxiaj kunuloj el infaneco ne povis dum la unuaj tempoj de sxia edzineco sin deteni de scivolaj demandoj konfidenciaj, cxu sxi estis felicxa kaj tian ceteron. Sed tiam la antauxe tiom milda kaj amika Anjo de Heikkilä rigidigxis kiel sxtono kaj jxetis, nenion dirante, tian rigardon al la demandinto, ke cxi tiu sentis sin parolinta nedece, kaj kvazaux petante pardonon komencis paroli pri alio. Fadenkolportistoj kaj similaj vizitantoj ankaux provis sian sxancon--nerekte, nature. Sed apenaux ili pintigis la busxon, kiam ili vidis la mastrinon antaux si tiel malvarme trapenetranta, ke ili nesciis, per kiaj langoturnoj sin elsxovi tra la pordo. Plej mirinde estis, ke ecx la servistoj nenion sciis, kvazaux ecx ili, transirinte la sojlon de Heikkilä, jxuris cxiaman silenton. Cxu ili estis malpermesataj paroli? Ne--ili lauxdire nur nenion sciis. »La mastro estas tia, kia li estas, kiel cxiu vidas, kaj egalulon al la mastrino oni vane sercxus en sep komunumoj, kiel cxiu vidas.» Jen cxio. Cxu ili sentis la samon, kiel aliaj, la silentan pretendemon de la malvarme diskreta digneco de la mastrino, alliganta la langajn tendenojn? Aux kio gxi estis, kiu envolvis cxion pri la domo kun nepenetrebla krepusko? Klare estis tamen, ke sur la fundo fluis profunda akvo, ke inter gxiaj muroj batalis fortegoj--pri tio oni vidis kelkajn, estu nemultajn, sxauxmelsxprucojn, kiuj siatempe kauxzis suficxe da pridiskuto. La mastrino estis la solfilino en la domo kaj edzinigxis tre juna. Tiam, tuj post la festo, okazis en sxi unua sxangxigxo, okulvidebla por cxiu--la gaja, sincera knabino igxis subite serioza kaj kasxema. Tio estis des pli stranga, cxar la gajeco kaj malkasxemo estis familiaj ecoj; la virinoj de Heikkilä estis de antikvaj tempoj ankoraux kun sesdek kaj sepdek jaroj egale gajaj, kiel la plej multaj cxe dekses jaroj. La aero estis plena je supozoj. Cxu sxiaj gepatroj devigis sxin al kontrauxvola edzinigxo? Pri tio neniu havis scieton, kaj gxi estis ecx nekomprenebla, cxar ankaux la juna mastro estis el familio distingita kaj konsiderata kiel ricxa, kvankam kun iom malsimila karaktero ol la Heikkilä'a. Cxu sxi eble havis junamiton, kiu ankoraux ne forigxis el la menso? Ankaux tio estis neebla, cxar tiaj aferoj ne restas sekretaj. Cxu la interrilatoj de la juna paro estis malbonaj? Pri tio ekzistis neniaj pruvoj--la solajxo, pri kiu oni sciis, estis la stranga sxangxigxo en la mastrino, kiu kvazaux envualis en griza nubo cxion cxe sxi. Unu fojon tamen ekbrilis lumeto de gxojo--cxe naskigxo de infano. Gxi estis knabo, kaj gxi kvazaux dissxutis varman sunlumon en la vivon de la mastrino. Sed tio dauxris nur mallongan antauxtagmezon--poste cxio refalis en la grizajxon. Poste okazis sxangxetoj en la domo. La maljuna mastro mortis, kaj kelkajn semajnojn poste ankaux lia edzino--tio lauxdire ankaux estis familia eco, neniu el la virinoj de Heikkilä iam longe vivis post sia edzo. Kaj nun oni vidis la mirindajxon, ke cxe la juna mastro, kaptinta la bridojn de la domo, okazis sxangxigxo. Nenia laboregisto li iam estis; nur dum la plej urgxa tempo li ekpartoprenis en la eksteraj laboroj, sed alie li plejparte pasigis sian tempon cxe lignajxistaj kaj tiaspecaj encxambraj laboroj. Nun farigxinte mastro, li lasis cxiujn klopodojn al la servistoj, fanfaronante nur pri tio, kion cxion li intencis fari, kiujn novkampojn plugsarki kaj novajn konstruajxojn starigi--li intencis per unu fojo »reordigi Heikkilä'n laux nova kredo». Fakte li komencis »reordigi» en proksima gastejo, forsarkante sxtopilojn el la bierbotelaj busxoj kaj konstruante vaporantajn glasojn el tiam novega modtrinkajxo, rumo. La vojagxoj al la urbo ankaux plioftigxis, kaj la viro, antauxe deckonduta, nebabilema, nune revenis nur malfruvespere, veturante kun senbrida rapidego, draste kriegante cxe la vojkurbajxoj kaj en la vilagxoj kaj aere svingante ledrimenan skurgxon. »Bildo de sia patro, kvankam multe pli maldeca!» ekdiris la homoj la kapon balancante, cxar vivegaj cxevaloj estis dum generacioj la emblemoj de la familio, kaj la rimena skurgxo transiris jam kiel hereda sceptro tra du generacioj--kiel memorajxo pri iama cxefo de la familio, ekscesa foiristo. Kaj tute same kiel nune la filo, siatempe la avo-apudjugxisto[2] kriegis kaj ensorbis brandon kvazaux putra ligno, kvankam li neniam fordrinkis la piedojn de sub si nek ian dignecan tenigxon de apudjugxisto. En la filo subite ekkreskis cxiuj distingiloj de la familio, krom la fiera sinteno, kiu donis neflekseblecon al la spino de la antauxaj reprezentantoj. [Piednoto 2: vidu vortklarigojn en la fino!] Kelkaj kredis sin nun kompreni la pli fruan sxangxon cxe la mastrino--sxi kredeble havis ian antauxsentan timon pri cxi tia estonto. Tamen ne mankis ankaux tiuj, laux kies opinio la mastro komencis drinki pro tio, ke la mastrino estis tia. La mastrino mem igxis dum tiuj tempoj ankoraux pli kasxema. Oni apenaux ricevis respondon de sxi, kaj en sxiaj grandaj, bluaj okuloj estis videbla dolora, embarasa esprimo, kvazaux sxi demandis de la tuta mondo, kion sxi nun devas fari. Tiam sekvis unu la alian duo da okazoj, kiuj havis decidan efikon je la sekvinta vivo en Heikkilä. La mastro revenis unu vesperon en ekstre ekscesa humoro hejmen. Nova skurgxo ornamita per rugxa tenilsxnuro svingadis jam de malproksime, kaj li enveturis en la korton tiom furioze, ke unu fosto de l'pordego renversigxis kun bruo, kaj la cxevalo pro tio timigxinta galopis kelkfoje cxirkaux la korta plano. La ebriulo pro tio furiozigxis kaj direktis la cxevalon rekte al stala muro, kontraux kiu gxi sin jxetis, tiel ke la genuoj kaj timonoj ekklakis. Nun komencigxis la puno. La skurgxo plauxdis kaj la tremanta besto saltadis devigate de gxi alten kontraux la muro, tiel ke splitoj dissxiritaj per la hufoj flugis cxiuflanken. Sammomente la mastrino estis vidata sur la perono. »Lasu la senkulpan beston en paco!» tremetanta vocxo auxdigxis kaj sxi elpasxis kontraux la mastron. La alparolito ekrigardis kvazaux ruzebatito trans sia sxultro, desaltis de la cxaro, lasis la cxevalon tie kaj rapidis kun sxanceligxantaj pasxoj kontraux la mastrinon. »Certe mi, diablo prenu, instruos ankaux la hominojn danci!» li kriacxis alproksimigxinte kaj ekbatis per la skurgxo sur la sxultron de la mastrino. Dua frapego trafis la vizagxon--cxe la orelo komencis elgutadi rugxajxo. Tiam atake enkuris sur la korton duo da viroj el vilagxa vojo cxe la korta barilo--ili estis fojnistoj el najbarajxo, revenantaj de herbejo, kiuj okaze cxeestis kaj ne povis sin deteni vidante la abomenan scenon. »Lasu! Mi ankoraux ne bezonas fremdulan helpon--_ies_ helpon!» auxdigxis la vocxo de la mastrino tiel malvarme retenanta, ke la viroj nepre haltis. La brutulo okulumis la rigardantojn. »Nur bonvenon al revena regalado--certe suficxas el cxi tio ankaux por la najbaro!» li ironie kriis. La batoj de l'vipo rekomencis plauxdi. Sed la mastrino staris kvazaux kolono sur sia loko, sen movetigxo, sen tremeto sur la vizagxo. Tio estis tiom stranga, ke la fojnistoj ne povis dauxrigi sian vojon nek alveni por helpo kontraux la malpermeso. »Morgaux pli, se estos bezone!» la skurgxinto ekdiris, ankoraux foje frapis kaj poste kun unu mano impone en la posxo, per la alia moke la vipon al la vilagxa vojo svingante, pasxis al la sxtuparo kaj tie ankoraux preterpase disfrapegis teren la tintantajn vitrojn de unu el la peronaj fenestroj. Sed la mastrino staradis ankoraux senmova meze en la korto, kvazaux ne klare perceptante, kio jxus okazis. Kaj restis ankoraux staradi, kiam la falcxistoj foren ekiris la kapon balancantaj kaj mallauxte interparolantaj. Pasis duo da tagoj--el Heikkilä estis auxdata neniu ekknaro de muso, cxio sxajne repacigxis. Sed la trian tagon okazis io neatendita. Oni jxus finis la matenmangxon kaj cxiuj fojnistoj kusxegis en la korto la postmangxan ripozon--ankaux la mastro estis aperinta en la aron, kaj diradis maldelikatajn spritajxojn de ebriulo. La mastrino sola okupigxis; sxi estis mezuranta grenon en la provizejo por edzino de iu fojnisto. Tiam la provizeja pordo malfermigxas kaj la mastrino pasxas al la fojnistaro--kvazaux sxi havas ion por diri. »Novmoda greno nun sxajnas kreski en la kampoj de Heikkilä!» auxdigxas trancxe tremanta vocxo, kaj sxi levas altaeren grandetan ladan ujon, kiun sxi portis kasxe. »Sed cxar la grenujoj faritaj de la maljuna mastro ne ekzistas por tia, gxi ne estas konservata, nek estante nek estonte!» Kaj antaux ol iu ecx perceptis, pri kio estas la demando, sxi jam metis la ujon sur haksxtipon starantan antaux la hejtlignejo kaj ekkaptis la apude kusxantan hakilon--la hakilo levigxas kaj mallevigxas kaj rugxa rumo sxprucas cxirkaux la korto. »Diablo!» la mastro eksaltis staronta kun nigra vizagxo kaj kuras la pugnon etendita al la mastrino. Cxiuj estas kiel batitaj de fulmo. La eta filo de la domo, kiu ludante kuradis en la korto kaj nun okaze estis proksime al la patrino, timigite faligas sian ludilon--la rugxasxnuran skurgxon de patro--sur la teron kaj plorante kuras al la viroj. La virino vidas cxi cxion, ekkaptas la skurgxon en la manon kaj prenas minacan tenigxon. »Restu for!» sxi krias kun fajrerantaj okuloj al la alproksimigxanta viro. Ekplauxdo de skurgxo! La viro malbenas, levas unu manon por sxirmi sian vizagxon kaj ree atakas. »Restu for, dibocxulo je rumo kaj skurgxo!» estas ree auxdata, kaj la vipo alkrocxigxas per furiozo de vivaj kaj mortaj fortegoj al la sxultroj de l'viro, ke tiu retirigxas kun ekbleko. Li staras momenton kvazaux senkonscia, ekrigardas al la ree levita skurgxo, poste kun embaraso al la fojnistaro, el kiu parto starigxis, kaj ekiras fine konfuzita la kapon pendanta kaj la manojn sennervaj cxe la flankoj, sin trenante al la domo. Sed la mastrino repasxas al la sxtipo kaj dispecigas la skurgxon kun rimeno je ege malgrandaj pecetoj per la hakilo--kvazaux en cxiu colo de gxi vivus semo de malfelicxo, kiun sxi devas pereigi. La fojnistaro fiksrigardas konsternita. »Kaj nun al la herbejo!» auxdigxas firma, ordonanta vocxo. »Vi certe havis suficxajn ripoztempojn dum cxi tiuj jaroj.» Kelkiuj rigardas mirigitaj al la gracia, ankoraux preskaux knabineca mastrino, kiu nun staras antaux ili kun sinteno de komandanto kaj esprimo de ordonanto en la rigardo--aliaj ekridetas. Unu taglaboristo--kreskanta knabo, kiu kusxas plu sur la herbo, esprimas sian koncepton pri la montrigxo de nova ordonanto, sennerve sin kurbige rulante, fermetante unu okulon kaj per la alia okulumante kun senhonta grimaco sur la grasa vizagxo. Momenteto por ekbeno--la mastrino staras antaux la knabo, lin starige ektiras kaj skuas je la brusto tiel ke la kapo kvazaux pilko ruligxas. »Cxu vi ne komprenas--al la herbejo!» Kaj sxi forjxetas la knabon per tia fortego, ke li brupasxas per longaj kurpasxoj malproksimen sur la korto. La homoj rigardas stultesprime. »Kaj estas mi, kiu de hodiaux ordonos en la domo--por ke nun cxiu tion sciu!» La homoj restas konsternitaj, sed komencas sin prepari por ekiro. Dum du tagoj oni auxdis nenion pri Heikkilä. La mastron neniu vidis ecx ekaperi--li honte kaj cxagrene sin fermis en la cxambro. Sed la nokton post dua tago ree okazis io. La servistinoj dormantaj en la cxambrego ekvekigxis je tio, ke la pordo de l'intercxambro subite malfermigxis kaj tra la cxambregon kvazaux pala fantomo rapide kuris al la antauxcxambro. La vekigxintoj sin jxetis kun dormemaj okuloj al la kortflankaj fenestroj. Ekstere estis vidataj cxaro sur la korto antaux stalo kaj cxevalo ligita je ringo cxe gxia pordo; sur gxin la mastro estis metanta la jungilaron. »Cxu _tia_ maniere?» auxdigxis de la perono--el la posta fenestro estis forigita unu vitro pro la varma vetero, tiel ke cxiu vorto estis auxdata en la cxambrego. Kaj ili vidis la mastrinon en subvestajxoj rapidantan preskauxkure al la junganto. De la stalo auxdigxis maldelikata malbeno, sed la viro restis momenton stari sendecida. La mastrino jam alproksimigxis kun rapidaj, decidaj pasxoj--kiel sxajnis, rekte al la kapo de l'cxevalo, ignorante la mastron. Tiam la rigardantoj vidis lin eksalti kvazaux embuskinta rabbesto kontraux la venantinon. »Vi diablido!»--la pinto de l'dekstra piedo ekflugis kontraux la genuon. El la korto auxdigxis sufokita ekkrio. Oni vidis la mastrinon halti momente kaj levi la maldekstran piedon tiel ke nur la piedfingroj tusxetis la teron, doloron sur la vizagxo, la brakojn strecxante, la manojn pugnigante. La rigardantojn kaptis antauxsentomiksita timo. Ili vidis la mastrinon tion ripeti ankoraux kelkfoje, poste la piedo kvazaux prove rektigxis gxis la tero--sxi obstine ekiris al sia celo. La observantoj tra la fenestroj ekgxemis pro malstrecxigxo. Sed la viro, kiu tutan tempon staris senmove, kvazaux vekigxis, grince kunfrotis la dentojn kaj sin ekjxetis post sxi, kaptante per unu mano je la sxultro de l'irantino. Tiam sxi returnigxis kun minaca flamo en la okuloj--ili sin jxetis unu kontraux la alia kiel du fajrerantaj pintflamoj. Momento de furioza interbatigxo, poste sono de sxirata sxtofo kaj ekapero de sxia nudigxinta sxultro en la somernokta lumeto--la brakoj cxirkauxprenis la taliojn. Turnigxo, ruligxo kaj tordigxo, poste ambaux renversigxis. De nun oni povis distingi nur neklaran tumulton, movigxojn de kruroj kaj brakoj, ekaperon de blonda hauxto kaj transruligxon de la batalantoj unu super la alia, gxis sxi subite sin dissxiris kaj starigxis--kun talio duone nuda, sxirita maniko pendanta cxe la flanko. La viro rapide postrampis kaj etendis sian manon jxus, kiam sxi estis liberigxonta, etendis kaj kaptis la piedon--kaj sxi falis senstrecxe kun la busxo sur la teron. Sed samamomente sxi ekrimarkis ion en la herbo antaux si, faris malesperan geston kaj ekkaptis gxin. Momenton--la virino furioze returnigxis kontraux sian kontrauxulon kaj la observantoj vidis sxin momente levigxi per la genuoj sur la nukon de l'viro, per unu mano subpremanta lian kapon kaj per la alia, armita per cxirkauxvolvita jungilrimeno kun ringo en la libera fino, batanta lauxpove rapide. »Cxu vi komprenas--cxi tio devas--klarigxi! Vi ne piedbatos--nek sxiros--nek dibocxos--ne, kvankam rompigxus! Kaj la cxevalon movos--neniu--sen mia permeso--vi jam eltrinkis la vian!» auxdigxis spireganta vocxo inter la batoj. Sammomente la virino renversigxis sur la herbon. Ree ruligxo kaj batalo--la rigardantoj vidis, kiel la viro penis kapti la rimenon en cxiu turnigxo. Sed la virino strecxigxis per fortegoj de malespero, kaj post momento oni ree vidis sxin sur liaj sxultroj, batantan ecx pli fervore ol jxus. »Tio _devas_ igxi--klara!--Nun estas demando pri la _domo_--patro diris--tiam. Jes, nun estas--cxu vi auxdas--_nun estas demando pri la domo_!--Gxi ne estas per rumo--nek per skurgxo--konstruita--nek malkonstruota!--Heikkilä estas mia--kaj mi gxin _tenos_--cxu vi komprenas?» La viro baraktis kaj strecxigxis. Vane! Post momento li komencis vice malbeni, vice hurli kaj lamenti, kaj fine petegi indulgon. Sed longe li devis petegi, gxis sxi fine, laca kaj spireganta, lasis. »Iru en vian cxambron kaj restu tie--la mangxo estos portata antaux vin! Kaj se tio ne kontentigas, reiru tien, de kie vi venis.» Kaj la rigardantoj vidis, kiel la viro trenigxis internen gxemante, sennerva kiel malseka cxifono, kaj malaperis en la cxambron. Post kelka tempo ankaux la mastrino eniris kaj rapidis tra la cxambrego en sian cxambron--la servistinoj jam retirigxis en siajn litojn kaj sxajnigis dormadon. Sed post sxia foriro ili komencis flustradi. Tiam sxi subite reaperis kaj haltis tute vestita meze sur la planko. »Cxu vi vidis, kio okazis cxi tie?» auxdigxis severa vocxo. »Ne... nenion ni scias», iu embarase respondis. »Vi mensogas!» ektintis vocxo mezplanke. »Mi vidis kapojn en la fenestro. Kaj mi diras, ke se pri cxi tio estos auxdata aludeto ekster tiuj muroj, mi moligos cxiun aparte el vi per la sama rimeno!» Sxi restis ankoraux stari momenteton, severa kaj energia--al la servistaro sxajnis, kvazaux sxi en tiu nokto kreskis tut-kapon pli longa kaj kvazaux dek jarojn pli agxa. Cxi tiun nokton de tumulto sekvis multaj jaroj de paco. Cxiu povis rimarki, ke en la aferoj de Heikkilä okazis dum tiu fojnrikoltado gxisradika sxangxo. La mastro kvazaux malaperis neekzistanta, kiel pensiumita avo en sia cxambro, rapidetanta honta kaj sekretema preter la laboristojn, kiam li okaze renkontis ilin en la korto. Sed des pli estis vidata la mastrino--cxie, en cxiu loko. La viroj emis ekrideti dum la unuaj tagoj, kiam sxi demandis pri iliaj laboroj kaj donis la ordonojn, sed funde de la ordonoj estis prudento kaj tia sxtaleco, kia frostigis la ekridetojn. La signoj pri nova takto aperis cxie. Sxi duobligis la laboristaron kaj postulis duoblan laboron rilate la antauxo. Novkampoj estis sarkataj, drenoj fosataj, bariloj starigataj. La disciplino estis severa, sed la mangxo bona, la salajro bona, kaj la tuta klopodado estis penetrata de stranga aplombo, tiel ke salajruloj kaj taglaboristoj baldaux komencis kalkuli kiel honoron aparteni al la anoj de Heikkilä. Kaj la klopodoj de la mastrino enhavis ne sole aplombon, sed ankaux ion alian. En la najbararo oni rakontis ke sxi iun tagon aperis en la kontoro de proksima bieno, petis vidi la brutejojn, stalojn kaj drasxejojn, provis laborilojn sur la kampoj kaj esploris cxiun angulon. Baldaux poste vidigxis sur la kampoj de Heikkilä modernaj sarkiloj, la brutejo estis fundamente renovigata, la stalo reparata k. t. p. Cxio tio donis multe da temo por diskutado--ankoraux pli la interrilatoj de la mastro kaj mastrino. Cxu ekzistis iaj interrilatoj de ili? Aux cxu estis unu nur nova domdisponanto, la alia pensiumita antauxa? Tiel sxajnis--almenaux la mastro videble iom post iom kutimigxis al sia nova situacio. La cxambro estis plue lia vera nesto, sed nun li jam movis sin en la antauxaj okupigxetoj kaj mangxis kun la servistoj cxe sama tablo. Sed esence li estis kiel senepitafa sxtonkolono. Povis pasi tagoj, dum kiuj li ne unu fojon malfermis la busxon; alifoje li elbusxigis--strangajn sarkasmojn kaj vortludojn, pri kiuj oni plej ofte ne sciis, cxu ili estis frenezajxoj aux sagxajxoj, sed kiuj povis kelkfoje esti treege venenaj. Super cxio tio kusxis ia seka sekretiga ridetado, kiu sxajnis preskaux timiga, cxar neniu sciis, kion gxi kasxis. Sed per kia sorcxo la mastrino povis tiel subigi la malicaniman viron, ecx haltigi lian drinkemon, cxar fakte oni neniam plu vidis lin ebria aux dibocxanta je drinkad-vojagxoj? Tio estis inter la sekretoj de Heikkilä, kiujn oni povis suspekti sed ne klarigi. Kelkaj pretendis certa, ke la mastro kelkiam odoris brande. Kion tio signifis? Mem li ne sin provizis per trinkajxoj. Cxu ilin kunportis la mastrino, kiu nun sola veturis al la urbo por komisioj, kaj donis doze? Sed neniu vidis sxin en brandvendejo nek tiajn ajxojn inter sxiaj alportitajxoj. Estu kiel ajn, cxiuokaze la konduto de la mastrino sugestiis respekton--ke sxi ne permesis la domon perei kaj igis la dibocxulon almenaux sendangxera nenionfaranto--ankoraux pli pro la mistera aplombo, per kiu sxi tion cxion plenumis. La pensoj de la homoj ofte okupigxis pri sxi. Ili vidis sxin laux la tempo plirondigxi kaj plibeligxi, sed la firmaj trajtoj de la vizagxo ne moligxis. Rilate infanoj la filo restis solulo--cxu cxiuj amaj rilatoj inter la geedzoj cxesis? Kion la forta, ne alproksimigxebla virino plej profunde pensis kaj sentis? Cxu sxi sopiris ion, cxu sxi suferis? Cxu sxi sentis sian vivon, spite cxia prospero, soleca? Aux cxu sxi estis ege kontenta kun sia sendependa situacio de regantino? Tiuj estis demandoj, al kiuj neniu kuragxis ecx aludi--ne je la nomo de amikeco, ne kondolenco nek iu alia sento. Sed la jaroj pasis kaj la homoj kutimigxis al la situacio, fine lasante cxian senutilan divenadon. Ili nur vidis, ke la direktilon de Heikkilä tenadis sama forta mano kaj ke la domo pli kaj pli prosperis. Ecx la mastro sxajnis kontenta je sia loto--kun la malakra rigardo, sekretiga rideto kaj pikantaj sarkasmoj, pro kiuj neniu plu ofendigxis, cxar oni sciis ilin lia sola distrajxo. Sed unu printempon ree okazis io, kio momente turnis la atenton de la homoj al Heikkilä. La filo atingis dum tiu jaro la konfirmacian agxon, ecx li jam absolvis la kurson kaj nur atendis la konfirmacion, kiu laux difino estis okazonta dum pentekosto. Por tio oni devis fari al li kelkajn acxetajxetojn. Sed plej maloportune la mastrino ricevis okupigxon, kiun sxi ne povis konfidi al aliaj, tiel ke sxi ne povis veturi al la urbo. Tiam la mastro sin proponis akompani la filon--li havis liberan tempon. La propono sxajnis stranga, sed la mastrino havis nenion motivitan por kontrauxdiri, cxar la mastro jam dum la pasinta vintro kelkfoje plenumis komisiojn en la urbo. Efektive nur kiel veturiganto de tabulsxargxo kun aliaj viroj, sed li sin kondutis cxiel senriprocxe, ke cxiuj kredis lin forgesintan la malnovajn artifikojn kaj komencantan rebonigi la famon de siaj jaroj de vireco. La patro kaj filo ekiris. La tempo pasis gxis tagmangxo--la komisiitoj ne revenis. La horlogxo batis du, tri, kvar--la servistinoj ekrimarkis sur la mastrinaj vangoj rugxajn makulojn, sed vidis sxin tiom kvieta, kvazaux pri nenio aparta estis la demando. Cxe ili mem komencis la doloro suprenigxi al la gorgxo. Cxirkaux la kvina horo auxdigxis sur la landvojo krakanta bruego de cxaro. Jam trancxis akra kriego--granda kaj potenca kiel pro gxojego, kaj gxin dauxrigis alia, infane alta kaj kvazaux hezitanta. Unu el la sidantoj en la cxaro svingis rugxasxnuran skurgxon, la alia sidis antauxenkurba, apogante per unu mano al bariero de l'sidejo kaj tien kaj reen sxanceligxante laux la skuoj de la cxaro. La krakado alproksimigxis. Ektiro je la brido kaj ekplauxdo de l'vipo--kaj ili veturis plengalope preter Heikkilä kaj kriegacxis gxuste cxe la domo. La servistinoj staris la koron en gorgxo sur la korto--unu el ili kuris senspire en la cxambregon. »Cxu vi vidis, mastrino--la mastro kaj...» »Kaj plu...?» La knabino rugxegigxis gxis la oreloj kaj retirigxis konfuzita kvazaux trovita cxe misago. De sur la altajxo de Heikkilä estis videble, kiel la komisiitoj veturis lauxkurbe trans ponton gxis la gastejo en la fino de la vilagxo. La servistinoj atendis cxiumomente ke la mastrino elirus kaj sin direktus al la gastejo. Sed nenio auxdigxis. Anstatauxe sxi post tempeto aperis sur la perono kaj demandis, cxu jam finigxis laboro en la domo, cxar ili tiel malvigligxis. Mem sxi sxajnis tute kiel antauxe kaj parolis per la kutima kvieta vocxo, ecx la rugxaj makuloj sur la vangoj malaperis. Sed la servistinoj parolis mallauxte kaj iradis piedpinte--ili ne povis ne fari tion. Cxirkaux la nauxa horo ree auxdigxis krakado de cxaro. »Hm Härmäj knaboj--deklivo kaj jungita homino!» kriacxis la mastro enveturante tra la pordego. Ili haltis meze de la korto. La filo unue penis subenpasxi, sed eksxanceligxis kaj falis kaj restis tie lauxlonge kusxanta. La mastro grunte ekridis, ree kriacxis, vipis la cxevalon per la skurgxo kaj ankoraux foje veturis ronde en la korto. Li kvazaux kreskis de antauxe, sxajnis fierega kaj aplomba, parade cxirkauxrigardante. La mastrino aperis sur la perono kaj haltis tie por momento. La servistinoj malaperis cxiu laux sia direkto, apenaux kuragxante rigardeti de post la fostoj. El la busxo de l'elcxarigxanta mastro auxdigxis grakacxanta mokrido, kiam li rimarkis la mastrinon sur la perono. »Cxio estas restarigita, hih!» li akrekriis kvazaux per altegsona sonorilo, signife svingante la skurgxon en aero. »Kaj kun alkresko!»--li montris la filon kusxantan sur la herbo, eksplode ridante per diabla rido, fulguranta la mjelon. La mastrino alproksimigxis--la rigardantoj emis fermi la okulojn. Sed sxi iris kvazaux en siaj okupoj, kvazaux ne rimarkinte la mastron, kiu dauxre staris aplomba, la krurojn disetendite, la skurgxon en unu mano, pugnigita en la posxo, brilantan triumfesprimon sur la rugxa vizagxo--kvazaux li nenion vidis nek auxdis, nur gxuis la potencan ekstazon de l'momento. Ektiro--la skurgxo eksvingis en la mano de l'mastrino. »_En la cxambron!_» sammomente ektintis tiel severe humilige, ke ecx la sidantoj en la cxambrego ektremis. La viro perdinta sian sceptron fiksrigardis senkonscia, ne tuj perceptante kio okazis. »En vian cxambron!» reauxdigxis--en la vocxo tremis doloro kaj ekbolis bobeloj de indigno. Kaj la observantoj vidis, kiel la viro jxus tiom aplomba kunfalis kvazaux fojnstako en torenta pluvo kaj la nukon kurba, kvazaux baton timanta, ekiris, neniun vorton dirinte, al la cxambrego. La mastrino sekvis cxe liaj kalkanoj,--ambaux malaperis en la cxambron. De tie komencis auxdigxi plendpepado kaj plauxdado, hurlado kaj vekriado kaj cxiam sencxesa plauxdado, tiel ke agacis la hauxto de l'estantoj en la cxambrego. Post tempeto la mastrino aperis en la cxambrego. »Maljungu la cxevalon kaj iru por nagxigi gxin!» sxi diris severe, metante la skurgxon el sia mano en la fajron sub la ferpoto. Mem sxi ree eliris--prenis la knabon kusxantan sur la herbo en la brakojn kaj portis lin kvazaux infaneton en sian propran cxambron. Sekvintan matenon aperis kaj patrino kaj filo festvestitaj en la cxambregon. La servistaro vidis, kiel ili pasxis laux vojeto sur la kamprando al la bordo, remis per boateto trans la riveron--iom pli sube, en rivera kurbajxo, travidetigxis la pastrejo inter betuloj. Poste cxio revenis al la antauxaj orbitoj. Neniun mirigis, ke la mastro ree dum longa tempo restadis en sia cxambro, nek tio, ke li sxajnis pli kaduka ol antauxe, ecx preskaux forgesis siajn sarkasmojn. Pri la filo oni sciis rakonti en la somero, ke li igxis solida kiel plenkreskinto. Kaj en la postsomero li tute malaperis el la domo. La mastrino mem lin akompanis veturiganta kaj restis tri tagojn survoje. »Li jam havis okazon por cxion vidi, kio hejme estis vidinda» auxdigxis mallonga klarigo. Ankorauxfoje Heikkilä auxdigis pri si--surprizante cxi-foje, kiel ofte antauxe. La domon vizitis morto. La kristnasko estis festita kaj cxe la plej proksima najbaro, la vilagxa forgxisto, estis okazanta laborfesto pri lignajxoj. Kiel dauxrigon la gejunuloj arangxis ian »dancon de Johano», al kiu tirigxis ankaux la servistaro de Heikkilä gxis la lasta estulo. Tiam, dum tumulto de polko, la pordo de l'dancejo estas tiregata malferme kaj cxe la sojlo aperas la mastro de Heikkilä--duonvestita, kun rondaj okuloj, teruro sur la vizagxo. »La anaro de Heikkilä tuj venu hejmen!» Alion li ne perfortis diri, sed malaperis sammomente. Cxiuj komprenis, ke io aparta estis okazinta aux okazonta--la dancantoj komencis are trenigxi al Heikkilä. La mastro kondukis la alvenantojn rekte en la cxambron de l'mastrino. Tie kusxis la regantino de la domo noktvestita en sia lito, sur unu flanko, la vizagxon al la cxambro, sed pala kaj ambaux manojn sub la brusto, kvazaux premante al si la subkorajxon. Nun la mastro rakontis--kun tremanta vocxo kaj okuloj rondaj pro teruro--kiel li vekigxis en sia cxambro pro lauxta plendado kaj lamentado, kredante unue gxin auxdi el ekstere kaj supozante, ke movigxis la laborfestantoj, sed fine li ektrovis, ke gxi devenis el la mastrina cxambro, rapidegis tien tra la cxambregon, vidis sxin ankorauxfoje premegi sin sub la koro kaj ekvocxi--poste resti silenta. Li, la mastro, timigxis tiom, ke li ne kuragxis ecx tusxeti per fingro, sed rekte rapidis al la dancejo. Timigita li fakte estis, tremante je cxiu ostotubero. La sama terura sento okupis ankaux la rigardantojn. Cxiu komprenis, ke la mastrino ricevis subitan »atakon»--tiaj okazoj estis jam antauxe viditaj--kaj ke tio okazis antaux momento, cxar la korpo estis ankoraux varma. La flankuloj forigxis kun profunda malstrecxigxo en la menso kaj la servistinoj de la domo komencis lavi la mortinton. La mastro cxeestis la tutan tempon, levante kaj helpante, subtenante la kapon dum la hararo estis kombata k. t. p.--dauxre pala kaj tremanta, sed helpema kaj komplezema. La servistinoj vere miris, kiel ankaux li unu fojon povis esti lauxhome. Preskaux neniam estis cxe mortinto tiom da vizitantoj kiel nun en Heikkilä--por citi nur la parokestron kaj policestron. La mortinformo surprizis tiel subite kaj la mastrino de Heikkilä estis nekutima fenomeno--diskreta kaj stranga, sed estimata de cxiu. Ili staris kvazaux antaux siluetoj, vidis malklarajn, preterrapidantajn fragmentojn, nur suspektis trajtojn de la tutajxo kaj post ili ion profundan kaj neklarigitan, kiu iam klarigxos. Sed nun estis cxio sxlosita per la nerompebla sigelo Hadesa. Sxajnis, kvazaux la homoj ne volis nevidinte kredi, ke ecx la morto povis malvigligi per ordinaraj rimedoj tian homon de propra potenco. Sed malvigligita sxi estis, ripozanta bele kaj pace sur sia breto--la malgranda sulkigxo de la brovejo,--fingrosigno de la agonio, videbla inter la okuloj, ankaux gxi nur pliigis sxian severan dignecon. La enterigo estis luksa kaj impona, kiel decis al la digno de tia domo kaj tia mortinto. Kaj nun estis vidata tiu strangajxo, ke la mastro restis tutan tempon sobra, rakontante tiam kaj iam per tremetanta vocxo, kiel li vekigxis pro plendado, lamentado k. t. p. La homoj preskaux forgesis sian antauxan antipation kaj sentis ion kvazaux kompaton al la viro, je kiu la okazo sxajne faris tiom profundan impreson. La mastrino konkludeble, ili opiniis, donis per sia morto pli dauxran instruon al li ol iam dum la tagoj de sia vivo. La filo ne estis videbla cxe la enterigo--lia restadejo estis konata de neniu. Sed apenaux pasis la enterigo, kiam ree strangajxoj komencis auxdigxi el Heikkilä. Kvazaux malnovaj sekretaj fortoj ree elsorcxigxis. Ree svingis la skurgxo en la korto de Heikkilä, ree auxdigxis kriacxoj kaj la cxevalo galopis sxauxmanta. La mastro estis kvazaux demonhavanta--kvazaux la antauxaj drinkuloj, foiristoj kaj dibocxuloj estus komencintaj fantomi en lia figuro. Li povis antauxtagmeze drinki en la urbo, tagmeze en iu gastejo, vespere en alia kaj nokte en tria. Hejme li ekvizitis nur tiam kaj iam por sxangxi cxevalon kaj inciti la servistojn per cxiaj diablajxoj, kiajn nur la cerbo de drinkulo povas elpensi. Aux li ekgalopis en la korton kun veturilo plena de dibocxuloj kaj instalis furiozan orgion. Tiam li povis ordoni la lignokrucxojn sur la tablon kaj plenigi ilin gxis la randoj per rumo. Tempeto, kaj lin kaptis la ideo, ke ili devis mangxi. Senceremonie sxafon el stalo, en la meznokto gxin tuta en ferpotegon kaj tia sur la tablon, cxe kiu la herooj mangxegis. Sed meze de cxio li povis ekkriegi kiel freneza, starigxi de la tablo kun rondaj okuloj kaj plauxdigi per skurgxo cxirkaux si, murmuri nekompreneblajn vortojn, sin jxeti eksteren kaj veturi galope, kriegante kaj hurlante, foren. Li ne nur drinkis, sed ankaux alie dibocxis laux povo. En gastejoj li svingis per la skurgxo dispecige fenestrojn, glasojn kaj porcelanajxojn de tabloj sur plankon. Cxio vidigis, ke li nun decidis havigi rekompencon por la unu kaj duono da jardekoj, dum kiuj li fastis, kaj pereigi Heikkilä'n gxis la subangulaj sokleroj. La homoj rigardadis cxi tiun teruron de pereigo kun malvarmaj tremoj en la mjelo. Gxi efektive ne mirigis ilin, kontrauxe sxajnis preskaux nature, ke la drinkegulacxo nun dibocxis kun la pereiga skurgxo en la mano--nun, kiam la malhelpajxo forestis. Sed cxu tiel devis Heikkilä, la pupilo de la mastrino-mortinto, perei? Laux la opinio de kelkiuj, tie estis io alia ekster la dibocxado de drinkemulo. La malnova nebulo de mistikeco ankoraux ne disblovigxis de cxirkaux Heikkilä, sed la kerno estis laux ilia opinio klara--gxi konjekteble estis batalo pri la domo, dio-scias kiel severa kaj persista. Cxio komplete vidata, la pasintajxo de l'duo de jardekoj prezentigxis batalo inter antagonistaj fortoj pri la superregado de la domo--ankaux la nunajxo estis nur dauxrigo al tio. Cxu unu jam tute forigxis el la tumultkampo kaj lasis la alian kiel venkinton? Cxu la forto de pereigo cxi tie diris la lastan vorton? Tiel sxajnis. II. La marta lunajxo pasxadis sur brilanta printempa negxkrusto kaj kasxe enrigardis tra la fenestro de malgranda soleca dometo. La logxanto de la dometo ankoraux ne estis kusxanta, kvankam la lampo jam antaux longe estis estingita, sed li sidis plenvestita cxe la fenestro, apogante la kapon al la brako. »Saluton, Matio de Väliportti!» la luno ekdiris familiare. »Pro kio vi nun tiel okupita maldormas...?» Sed la viro nek auxdis nek vidis ion, nur sidadis enpensigxinta--dum la luno medite rigardis lian kapon, kiu jam estis senhara en la centro, kaj lian malgrasan, sekigxintan vizagxon, sur kiu vidigxis la hardaj fingropalpajxoj de vivo. Li sidis tiamaniere longe, kvankam meznokto jam alproksimigxis. Li havis la intencon eliri, sed tamen restis sidi kaj mediti, cxar li planis tian, kian li neniam antauxe faris, sed kio kvazaux sin apogis al la antauxpasinta vivovojo. Laux tiu vojo nun preteriris antaux li diverskoloraj bildoj, kelkaj pli klaraj, aliaj malklaraj, preterrapidantaj kvazaux altkumulusoj, sed cxiu estis guto el la suko de lia propra vivo. -- -- -- La unua estis ido de printempo--bela, felicxa printempo. Li estis tiam dekokjara kaj servisto en Paavola. Kaj tiun printempon elburgxonigxis por li amo tiel granda kaj potenca, ke li apenaux mem kredis gxin vera kaj kvazaux instinkte antauxsentis, ke gxi devis disrompigxi. Cxar la felicxo, kiu ridetis al li, estis tro granda por esti dauxra. Sed la printempo estis klara kiel argxento kaj la somero varma kiel oro, kaj sorpo-eternulo kreskanta sur kampa altajxeto inter la du domoj auxdis tiusomere flustrajxojn, kiuj igis gxian maljunan koron pulsadi. Kiom dolcxa estas amo, kiam gxi estas sekreta--kiam oni nur sxtelire kuragxas gxin alproksimigxi kaj nur subdire pri gxi paroli kaj kiel sola konfidato estas maljuna arbo, kiu ne denuncas. -- -- -- Auxtune tio okazis--tio kion li instinkte timis kaj kio kusxis kiel malhela makulo ankaux sur la fundo de la knabina rigardo, kvankam nek unu nek alia iam kuragxis paroli pri gxi. La gepatroj de la knabino ricevis scieton pri la afero, kaj gxi estis rapide klarigata. »Cxu _servisto_ kiel mastron de _Heikkilä_? Ili kredis la filinon de Heikkilä havi tiom da konscio pri sia digneco kaj estimo al siaj gepatroj kaj familio. Cxu sxi, la sola infano, ne komprenis, ke estis demando pri la heredita domo?» La knabino ploris kaj petegis, kaj li mem estis kvazaux freneza. Sed ili komprenis, ke ili devis fleksigxi, cxar ili ne konis ecx unu ekzemplon, ke estus donita mastreca rajtigo al amo en tiaj okazoj. Krome, cxi tiu estis la sola fojo, kiam la knabino cxagrenis siajn gepatrojn, kaj tio multe doloris ilin ambaux. -- -- -- Kiel klare li rememoris ilian lastan renkontigxon sub la maljuna sorpo--rememoris, kaj tamen cxio tiuvespera estis kvazaux obtuza susuro. Lia gorgxo kunpremigxis, kiam li pensis, ke gxi estos la lasta fojo. Kaj la sorto de la knabino--al sxia edzigxproklamo restis nur kelke da tagoj...? »Sed kiel vi povos _vivi_ kun li?» li demandis kun doloro. »Tion mi ankoraux ne scias--tion mi efektive ne scias», la knabino lamentis kun premego al liaj manoj. Sed gxi ne estis por li la cxefa demando--estis alio, kio lin turmentis ankoraux pli forte kaj pri kio li devis ricevi klarecon. »Kaj niaj interrilatoj...?» li fine povis elpremegi, »cxu devas _cxio_ cxesi je cxi tio? Mi...» Li ne povis plion diri, sed restis pala kaj senspira rigardi la vizagxon de la knabino. Kaj li vidis kiel la knabino tremis kaj batalis kun forta emocio, dum espero kaj malespero furiozis en lia brusto. »Devas», la knabino fine diris per tremantaj lipoj. »Cxio devas cxesi cxi tie, kvazaux nenio iam estis--cxar mi ne volas fari ion nedecan, cxu per pensoj, cxu per vortoj, cxu per faroj... Kaj neniam vi rajtas rememorigi min pri tio, kio estis...» Li sentis cxion nigrigxi en siaj okuloj. Li esperis ion, li mem ne sciis kion, sed tamen ion alian, ol kion la knabino diris. Ili starigxis--kvazaux nek unu nek alia havis ion plu por diri. Tiam la knabino ekkaptis ambaux liajn manojn. »_Devas_ esti tiel», sxi diris per tremetanta vocxo. »Sed se mi ankoraux iam estos libera agi laux mia volo, vi scias mian inklinon... Ne, nun mi devas ekiri!» sxi aldonis malpaciencigxe, premegis liajn manojn kaj retirigxis. Sed sxi alturnigxis ankorauxfoje kaj parolis kvazaux delire: »Kaj se iam venos la tago, ke mi ne sola havas la fortojn, sed bezonus helpon, vi scias, ke mi ne havis iun alian amikon, nek havos--kaj se _vi_ bezonus...» la knabino torente ekploris kaj arde lin premis kontraux si. Momenteto--ekbrilo de plenluno de sub nubeto kaj subita superfluo de gxia pala lumo sur la kampo, eksusuro de vento en la sekigxinta foliaro de l'sorpo kaj palpebrumo de larmaj okuloj--la knabino sin dissxiris kaj forkuris. Li staris longan tempon narkotita, ne povante sin movi. En cxi cxio estis io mistere solena--kvazaux cxio nun rompigxis inter ili, trancxita de la palaj radioj de luno, sed kvazaux tamen restis iu fibro, kiun oni ne povis klarigi per vortoj. -- -- -- La edzigxa festo--li preskaux frenezigxis. Estis apenaux duona mejlo inter la domoj. Li auxdis tumulton de festeno, bruon de muzikilo kaj tintadon de homaj vocxoj. Li sxteliris al la maljuna sorpo kaj atendis dum horoj. Kiun? Li deziris ecx diafane vidi blankan vualon en la mallumo kaj auxdi flustrajxojn... Cxu li estis freneza? Li honte forsxteligxis. -- -- -- Kiel stranga ajxo estas la homa animo! Kvazaux cxio peza kaj premanta estis subite forvisxita, nun kiam cxio estis nerevokebla. Li estis libera--kvazaux nenio iam estis. Li memoris kvazaux hierauxan tagon la tempon, kiam lin kaptis neklarigebla fervoro je vivado kaj laborado. Li kiel servisto--ili hontu! Propra terpeceto--gxi estis facile akirita. Propra dometo--gxi starigxis kvazaux sorcxite. Por kio? Li mem ne tion sciis, sed li ne povis ne observi unu viron. Renkontante li esploris lian bonvoleman vizagxon, lian malfortikan staturon kaj senenergian sintenadon--kaj en la sama momento li sentis kvazaux lia propra staturo rektigxis kaj plilongigxis kaj neklarigebla forto strecxis liajn tendenojn. Li observis liajn klopodojn kaj agojn, kaj kiam li rimarkis neniajn ajn klopodojn, li ne povis ne rideti triumfante kaj ne strecxigxi ankoraux pli fortege--kvazaux li sekrete konkuradis kun tiu viro. Post paso de jaroj li ne plu povis nei al si, ke inter ili ekzistis klara interrilato. Se tiu viro estus rampinta sur la pregxejtegmentan egxon, li mem estus grimpinta gxis la pinto de sonorila turo. Vi havas domon, mi dometon--montru nun ambaux sian mastran kapablon. En la najbararo komencis iradi strangaj flustradoj--strangaj, sed tamen kvazaux malfremdaj kaj atenditaj por li. Kaj kiam li foje per propraj okuloj vidis, ke la famo estis vera, li sentis eksciton de subita emocio en sia brusto, kaj kiam la juna mastro de Heikkilä galopveturis kriacxante preter lin, li sin turnis kaj komencis meze sur la vojo svingi la cxapelon kun vervo. Sammomente li hontis kaj premis la cxapon sur kapon, sed sentis, kvazaux iliaj sortoj nun estis kunligitaj per nerompeblaj ligiloj. -- -- -- Tio okazis sekvintan someron--unu belan tagon de fojnrikolto, kiam la fojnistaro revenis de herbejo. La viro estis ebria kaj ekscese furiozis, batante sian edzinon fojon post fojo. Tion vidante li fine komprenis kio estis lia vera rilato al tiu viro--profunda, neestingebla malamo! Kaj li sentis klaran ebriecon de gxojego povante foje sin jxeti kontraux lin, bati kaj tordi lin laux placxo. Sed la virino intervenis. »Mi ankoraux ne bezonas fremdulan helpon»--aparte fiksante la rigardon al li: »_ies_ helpon!» Li resxanceligxis kvazaux svenige batita. Kaj en tiu momento li sentis, ke li ja vere havis nenian interrilaton kun la viro, nur kun la virino. Sed la virino repusxis lin malvarme kvazaux fremdan trudemulon. Cxu li estis »fremdulo», aux iu alia--cxiuokaze la skurgxbatoj de la viro estis pli sxatataj ol lia helpo. Aux cxu la virino tion diris nur pro la flankuloj? Li atendis--malpacienca, kun pasia necerteco sxiranta la bruston. Tiam oni rakontis, kiel la virino subigis la drinkemulon per skurgxo, kiel sxi lin fermis en la cxambron kaj neebligis cxian dibocxadon--ecx oni flustris, ke sxi mem sekrete havigis al li alkoholajxojn, cxar la viro ne povis tute malhavi ilin. Lin okupis terura sento--tamen do »fremdulo», kvazaux nenio iam estis! Se tiu virino estus »vera», sxi lasus la dibocxulon drinki sinmortige, ju pli frue des pli bone--mem li povus ecx miksi venenon en liajn brandajxojn. Sed sxi malhelpis kaj prizorgis kvazaux infaneton--certe tiu viro estis al sxi kara. Por kio li laboregis kaj strecxadis dum tiuj jaroj? Kaj kiu aludis al ia ebleco en estonto, sed nun malhelpis ecx la naturan evoluadon de la okazajxoj, kiuj sxajnis kvazaux rapidi por rekompenci la okazintan maljustajxon? En li ekflagris arda flamo de amareco kaj vengxo--li volas montri al la tuta mondo, ke io okazis, kaj al la solulino, kiu povas tion kompreni, ke li ne forgesis la maljunan sorpon sur la kampa altajxeto nek unu palpebrumon en la pala lumo de luno. -- -- -- Ili estis vivitaj demandoj--al sxi, la virino! Kion sxi tiam pensis, kiam sxi auxdis, ke li lasis sian dometon kun la fruktoporta kulturo kaj malaperis sensigne? Li sciis, ke oni parolas pri tio kaj divenadas la kauxzon. Neniu sciis--sxi sola komprenis. Kion sxi tiam pensis--cxu sxi sentis pikon en la brusto? Cxu sxi auxdis, kio poste okazis? Cxu oni rakontis al sxi pri »Foireja-Matio», la fama cxevalisto, kiu iris de urbo al urbo, acxetis, vendis kaj intersxangxis? Cxu sxi auxdis, ke li havis bonsxancon de pendigindulo, ke li akiris centojn gxuste cxar li metis cxion sur unu karton kaj estis tute indiferenta, cxu li gajnos aux malgajnos? Kion sxi tiam pensis? Unu fojon cxiujare li iris mem kiel vivanta demando preter sxi. Veturis la foiran antauxtagon kun tintantaj sonoriloj tra la vilagxon--kun tri vivegaj cxevaloj antauxe jungitaj, du poste kurantaj, mem kvazaux princo en la mezo, grandsinjore vestita, fiera kaj memcerta. Kaj li haltis intence sur la landvojo cxe Heikkilä, ordonis el apuda dometo kafregalajxon sur la cxaron kaj pagis per bankbileto ne akceptante repagon. Li ne jxetis ecx rigardon al Heikkilä, sed sentis en sia flanko sxiajn rigardojn tra la fenestro al landvojo.--Kion sxi tiam pensis? Cxu sxi rapidis en sian cxambron, aux cxu sxi komencis mallauxdacxi la servistinojn ke ili rigardacxas cxiujn migrantojn? Kun la foireja publiko li ree sendis salutojn kaj demandojn--certe ili alvenis, cxar ili iris kiel anekdotoj de busxo al busxo. Kiel li regalis per karuselo cxiujn, kiuj okaze estis proksime. Kiel li invitis tutan placangulajxon da popolo en restoracion, precipe cxiujn hejmregionanojn, trinkigis kaj mangxigis ilin laux cxies placxo. Kaj certe sxi ankaux auxdis tion, kiel li mem enveturegis tra la cxefpordo de Societejo kun cxevalo kaj cxaro, tiel ke radreloj frapis fajrerojn sur la sxtonaj sxtupoj--veturis rekte en la festsalonon kaj pagis centmarkojn por tiu distrajxo. Kion sxi pensis pri tio? Kaj cxu la virino auxdis _ke li ne drinkis ecx guteton_? Certe sxi tion auxdis! Kion sxi pensis pri tio? Senbrida foirulo kaj tamen ne drinkas, kvankam ecx cxiaspecaj sekigitaj fisxoj de senakva kontinento drinkas--cxu tio kauxzis al sxi iajn meditojn...? Kaj cxu sxi auxdis la frapadon de kartoj? Pri cxevaloj, horlogxoj, jakoj kaj cxapoj, laux cxies placxo--ecx kun almozulo en la landvoja drenajxo. Cxu sxi komprenis, ke homoj ne tiel vetas por sin distri, kaj cxu sxi komprenis, _pri kio_ li ludis? Pripensu se li igxus sxparema, kolektus monon kaj acxetus kampardomon--la najbardomon de Heikkilä, tiun kie li antauxe estis _servisto_? Kion sxi tiam dirus? -- -- -- La homo estas arlekeno! Kion strangan li havis komunan kun la mastrino de Heikkilä? Kia fenikso sxi sin kredis? Virino, kiu siatempe havis harplektajxon kiel cxiuj knabinoj, kaj robon kiel cxiuj aliaj, kaj sidadis unu printempon sub arbo kaj revis pri amo kiel cxiuj aliaj. Edzinigxis poste kun drinkulo, kiun sxi nun regalis per brando kaj skurgxo. Kaj pro sxia harligajxo kaj robo li strecxigxis kaj bruis--cxiu havas la ekscesojn de juneco! Li auxdas ree cxevalblekadon kaj cxarkrakadon, pluvtrapadon kaj venthurladon en senluma auxtuna nokto--ili portas lin antauxen, cxiam antauxen, de foiro al foiro, de urbo al urbo, jaron post jaro... -- -- -- Cxu li ne hontis--kiam li fine revenis al la hejma vilagxo, trofrue maljunigxinta kaj velkinta, kun forta dolorado en manoj kaj piedoj? Kial? Cxu tial, ke li ne revenis per cxevalo kaj kun tintantaj sonoriloj--cxu li do eliris per cxevalo? Cxu tial, ke li nun estis malforta kaj malsanema--iu alia spertinta liajn vojagxojn kusxus kun humo sur la vizagxo! Cxu ankaux la mastrino de Heikkilä ne hontis? La mastrino de Heikkilä--kiu sxi estis? Ha, nun li tion memoris--certe li iam konis tian knabinon! Sed kio hontinda estis en tio, li ja ne revenis por peti pension pro tiu konateco. Li estis mortinta por la mondo kaj la mondo por li--se li povos remeti la sovagxigxintajn kampojn de Väliportti en fruktoportan staton, li estos kontenta pri sia vivo. -- -- -- Kiu povas esplori la senfundajn profundajxojn de homa koro? Li dum jaroj ecx ne memoris pri Heikkilä, sed nun reveninte hejmen la filino de Heikkilä kaj la maljuna sorpo ree komencis aperi sur la fono de lia vivo kvazaux altaj arboj kontraux vespera rugxigxo. Cxu estis la malnova amo, kiu ree komencis sxiri lian bruston? Ne, al li estis indiferente, kies la virino estis. Sed sxi turmentis lin per nura sia ekzistado. Se sxi kun sia domo deglitus laux deklivo simile al li, se sxi devus senti malricxon kaj mizeron, cxio estus ekvilibre. Sed sxi iradis floranta en la korto de sia pli kaj pli prosperanta domo--kvazaux sxi dum tuta lia foresto sekrete vetkuris kun li kaj nun mokis pri lia fina humiligo. Kelkiam li tamen sentis, kvazaux inter ili tamen estis io--tutan tempon, spite cxio. Kvazaux finfine estis en Heikkilä cxio, kion la vivo havis por li. Li foje jam pasis duonon de la vojo tien kaj estis felicxa--poste cxio glitis laux deklivo. Sed kies estis la kulpo? La virino efektivigis sian volon en cxio--kial sxi ne tiam faris tion? Kaj cxu sxi mem estis felicxa? Ne, kaj almenaux du aliajn sxi malfelicxigis. Nun li komprenis ankaux la sorton de tiu alia--la virino turmentis ilin ambaux, unun per videbla, alian per nevidebla skurgxo. Sxi amis neniun kaj sxi envolvis kaj sin kaj la tutan domon per tia mistero, ke oni povis pensi pri tio kion ajn. Laux la tempo tiuj pensoj densigxis kaj fermentis. Li ne plu volis senti la nevideblajn skurgxobatojn de la virino. Li bezonis nur iri al sxi kaj diri la tut-veron--tiam li estos libera por eterne. -- -- -- La vortoj estis pretaj kun akrigitaj pintoj kaj veneno fandita al la bazoj. Nun tio devis okazi! Sed li ne iris ecx duonan vojon kiam li returnigxis--honta kaj konfuzita. Kion li vere intencis? Kion do li povis havi por diri al la virino? -- -- -- Fine--nun li tion elpensis! Li estis ebria kaj pasxis memkonscia al Heikkilä. Ne plu hontis nek malhavis vortojn, kontrauxe li havis unu kauxzon plie--pro kiu li vere abstinis pri tio, kio nun trairis liajn vejnojn kiel varma fajro? Nun li komprenis, kial la mastro de Heikkilä volis drinki, kial cxiuj homoj drinkis--kaj tiel faros ankaux li de nun, drinkos tiel ke la pugnoj kotigxas! Sed jam sur la vojo proksime al Heikkilä renkontiris la mastrino. Tio estis surprizo. Sed »bone», li pensis, »konfidenciajxon mi ja havas por vi!» Ili interproksimigxis--li sentis sxanceligxon. Penis sin hardi, sed io premis la gorgxon tiel, ke li certe ne ecx vorton povos eldiri. Kaj kiam li nun post jaroj vidis la virinon tiel bela kaj digna, li subite tiris la cxapelon profunden sur la okulojn kaj intencis tirigxi kvazaux nenion rimarkante pretere. Sed la virino haltis--liaj propraj piedoj alnajligxis al la vojo kvazaux retenataj de nevidebla forto. La virino rigardis kvazaux ne kredante siajn okulojn. »Matio!» auxdigxis tremanta pro emocio vocxo. Kaj en tiu unu vorto vibris cxio, kio al li estis kara kaj bela: printempo, sunlumo kaj sorpo, somernokta duonlumo kaj stranga brilo de luno. Li volis sin jxeti teren antaux sxi kaj petegi por ankorauxfoje auxdi tiun unikan vorton. »Cxu ankaux vi devas igxi dibocxulo--kiel cxiuj aliaj...?» Sxi jam iris sian vojon, li staris hontanta sur la landvojo. Kio mirinda estis en la virino? Kaj kion sxi vere intencis? Kial sxi diris la unu vorton tiel, ke en gxi vibris la tuta estinto, sed la finon, kvazaux sxi neniam lin konis? Li komprenis, ke nun estis dirita la lasta vorto, sed ke la dirinto ne estis li sed sxi. Kaj kial li sentis tiel senfinan humiligon pro ke sxi vidis lin ebria kaj ankoraux pli fulgurantan pikadon pro ke li estis komparata kun »aliaj»--kvazaux li vere estis pli bona ol la aliaj, li kiu jam pentis, ke li ne estis kiel ili? Li volis drinki, ecx por inciti, sed tio estis tute neebla post la renkontigxo. Li ne povis tion klarigi, sed li sentis malamon kontraux la virino--gxuste pro la neklarigebla perforto, kiun sxi praktikadis kontraux cxiuj aliaj. -- -- -- Li estis staranta sur sarko de sia terpomkampo, kiam auxdigxis de la landvojo furioza krakado de cxaro. Kiu estis? Li sentis saman pasian senpaciencon de atendado kian foje antauxe. Jam svingis skurgxo kaj auxdigxis kriacxo. Estis do li--kaj la filo kune. _La filo_ kune! Lin okupis tiel subita vengxotriumfo ke liaj genuoj ektremis. La mastro de Heikkilä do tamen estis viro--li vengxis por ili ambaux. Li sciis, ke tio cxesos baldaux, ke skurgxo jam baldaux dancos sur la dorso de l'mastro. Sed gxi estis tamen maltima protesto kontraux la mistera perforto. -- -- -- La morto de l'mastrino! Gxi estis surprizo al li kiel al aliaj, cxar gxi venis tiel neatendita kaj falcxis nematuran grenon. Cxu li esperis gxin? Ne. Cxu li volus gxin malhelpi? Ne. Liaj pensoj pri la okazintajxo estis strange konfuzaj, sed en la unua momento li ne povis ne senti tremon de emocio pripensante, ke inter ili _estis_ io--kontaktoj kaj rilatoj, amo kaj malamo, kaj ke cxi cxio nun estis nura rememoro. Sed kio gxi tamen fine estis? Kion li vere sciis pri la virino, ekster la tiama printempo kaj somero--nenion! Kion sxi plej profunde pensis kaj sentis, vivis kaj suferis, esperis kaj seniluziigxis--tio estis definitive al li kiel fermita libro. Kaj cxu sxi pli sciis pri li--pri cxio, kio trairis kiel rugxa sxnuro tra lia vivo--cxu sxi ecx unu fojon efektive pensis pri li? Cxu estis memafere inter ili io alia krom eta senkulpa memorajxo el juneco, kiun unu tuj forgesis, alia pli longe konservis, ecx suferis pro gxi? Kiel stranga estas la vivo! Cxu ne la homoj iras kvazaux en nebulo, baraktante, batalante kaj pendante unu je la alia, tamen nenion sciante pri la interna homo de la alia, ecx tiuj kiuj sin kredas pleje proksimaj. Kiam la sono de entombigaj sonoriloj trombonis gxis lia dometo, al li sxajnis, ke gxi rakontis pri io tre malproksima--dum la infaneco auxdita fabelo, kiu iam profunde impresis lin, sed nun envualigxis en la nebulon de forgeso por eterne. -- -- -- Ree rapidegas bildoj antaux li--la mastro de Heikkilä kun siaj kundrinkantoj. Ili vekis ankaux la alion, kiu jam estingigxis. La virino definitive estis pereiga najlo en la boato de lia vivo! Kial sxi fleksigxis sub la devigo de siaj gepatroj kaj cxu la devigo vere estis tiom premanta? Kial sxi post tio igxis harda, fiera kaj nekomprenebla? Cxu sxi ne en tiu momento parolis, preskaux jxuris ion? Cxu ne ankaux ion pri tio, ke »se vi iam bezonos...?» Cxu li bezonis--tion certe la mastrino de Heikkilä plej bone sciis. Kaj la helpo? Impertinenta demando sur landvojo kun la titolo dibocxulo! Al li sxajnis nun kvazaux nekoruptebla verdikto de la providenco, ke sxi tiel subite estis desxirata el inter siaj idoloj: ricxeco kaj prospero. Kaj la mastro de Heikkilä estis kvazaux vengxilo en la mano de l'eterna justeco, kiu volis en momento detrui kion krudeco kaj senkoreco kolektis dum jaroj. La penso estis ankaux alie, pro speciala kauxzo, kvazaux serpenta veneno por lia malfervorigxinta sango. La nuna vintro estis al li cxiamaniere pli severa ol la aliaj. Li kutime kulturis terpomojn en sia kampo, kiujn li poste vendis dum la tuta vintro, kaj ekster tio li faris korbojn el radikoj. Sed nun la terpomoj estis jam venditaj gxis vintromezo; da pretaj korbajxoj estis suficxe, sed li ne estis ema ilin ekkapti--la mizero entrudigxis tra la pordoj kaj fenestroj. Tiam la dibocxado de mastro Heikkilä kvazaux briligis al li la penson, ke li suferis pro maljusto kaj ke la vivo efektive estis sensenca movigxo kaj klopodo, kolektado kaj detruado. Kial la ricxuloj vivis malmodere, kial li devis mortmalsati? Cxu li ne havis egalan rajton pri vivado kiel ili? Cxu sola la mastro de Heikkilä estis rajtigita al egaliga divido? Jam multfoje liaj pensoj ekskursis al la kampa altajxeto inter Heikkilä kaj Paavola. Tie estis terpeceto de komuna grundo de l'vilagxo, kie cxiu havis sian kampeton por lupolo kaj cxe la deklivo sian terkelon por terpomoj. Kial li ne iris tien kaj ekprenis sakon aux duon da terpomoj el cxiu kelo--tian kvanton neniu ecx rimarkus. Forportus ilin unue al sia hejmo kaj poste iom post iom al la urbo, kiel dum aliaj fruprintempoj siajn proprajn, dum la aliaj ne havus la plej malproksiman suspekton... -- -- -- Cxi-vespere li fine decidis iri, cxar estis bonege portanta negxkrusto kaj la luno prilumis la vojon. Li jam prete provizis la sakojn kaj sledeto atendis antaux la pordo. Sed estinginte la lumon li havis tiom strangan senton, kvazaux estus necese ankorauxfoje pripensi cxu iri cxu ne iri, cxar li neniam tusxis proprajxon de alia kaj ecx en la cxevalnegocoj neniam malfierigxis al vera trompo. Kaj tiel li eksidis sur la benko cxe la fenestro kaj komencis kvazaux fari kalkulon pri la pasinta vivo. Li nun alvenis al la finsumoj de sia kalkulo--kun emociita menso, sento de senpoveco kaj amareco en la brusto. La afero estis klara, sed li sidis plu kvazaux sennervigata de neklarigebla malenergieco. Tiam auxdigxas de la landvojo lauxta klakado de la timonoj, kaj kriegacxoj--li scias senvide kiu gxi estas. La klakado jam resonas en la anguloj de lia dometo, meze sur la vojo galopas cxevalo kaj flanke gxia granda fantomeca ombro. »Rapido--Rapido--hej diablo, Rapido!» la grupo ventiras preter lian fenestron. Lia koro komencas bategi, tio cxio sxajnas tiom stranga. Li scias, ke la vircxevalo de mastro Heikkilä nomigxas »Rapido», sed nun li ne memoras tion--kvazaux la viro veturus preter lian dometon aparte por krii: »Kion vi plu meditas, cxu vi ne vidas, kiel mi agas,--rapido, rapido, rapido!» Li risorte ekstarigxas kaj elrapidas el sia dometo. * * * Unue kelkiom laux la landvojo, poste trans barilon al la kampo--li komencas grimpi laux longa, malkruta deklivo al la terkela altajxeto. La luno brilas draste kaj lia silueto iras preskaux antaux li. Cxu estis liaj genuoj, tiuj kiuj aspektis tiom kurbaj kaj velkigxintaj. Cxu tiel malforta li jam estis? Kaj cxu li ankoraux meditis kaj pripensis, cxu estas juste preni kelkajn sakojn da terpomoj por sia vivteno. La sango torente ekfluas en la kapon--nun venu ecx cxiuj mastroj de la vilagxo renkonte kaj ili demandu kien li pasxas, li respondos sincere: al viaj terpomejoj--respondos kaj plenigos siajn sakojn ecx se tiuj staros apude! Li atingas la supron de la deklivo kaj sin direktas al la terkeloj, kiuj siluetigxas kvazaux ege grandaj blankaj formikejoj je la deklivoj de l'altajxeto. »Tie en la plej malantauxa mi komencos», li pensas, »kaj poste transiros...» Tiam iu ekbate tusxas lian kapon, tiel ke la cxapelo ruligxas sur la negxon. Li ektremas kaj levas la rigardon--antaux li staras maljuna sorpo, granda kaj impona, iu suben kurbigxinta brancxeto ankoraux balancadas kviete cxe lia kapo. Li staras momenton kvazaux senkonscia kaj tra lia menso rapidas kiel grenfulmoj printempo, sunbrilo kaj delikataj flustrajxoj. Sed poste en lia brusto ekregas tia amareco, ke li malbenas la sorpon, unu virinon kaj sin mem. La negxkrusto ree kraketadas kaj la silueto iras antaux li. Kio nun? Kvazaux apud lia silueto aperis alia. Li unue kredas gxin ombro de sako, sed baldaux rimarkas ke gxi movigxas aparte kaj plilongigxas kaj ke gxi estas silueto de homo--kvazaux iu rapide sekvus lin, la pasxoj nur ne estas auxdataj. Li returnas sin malkviete. Tuj post lia sledeto staras virino, knabino, kiun li konus el inter miloj. Sxi estas tute sama kiel la tiaman auxtunan vesperon kaj same severe pala kiel en tiu momento en la lunbrilo--staras senmova, la manojn pendantaj cxe la flankoj, kaj fikse rigardas lin al la okuloj. »Heikkilä estas detruata--nun mi bezonas helpon!» En la vocxo vibras doloro kaj embaraso. Momento--sxi turnis sian dorson kaj pasxas foren. Sed laux lia dorso ne pendas harplektajxo, sed la hararo estas suprentorde kombita kaj de sub la tordajxo ekvidigxas en la lunbrilo malhela, brilanta rondajxo--kvazaux kapo de granda harpinglo. Ankoraux momento--la virino malaperis. Li staras tempeton kvazaux alnajlita al sia loko dum la brusto forte frapbruas. Kio tio efektive estis, cxu li maldormas aux songxas? Li cxirkauxrigardas, cxio estas kiel antauxe. La terkeloj siluetigxas sur la altajxeto kaj la luno rebrilas sur la negxkrusto, ne ecx duona ombro ie--nur la maljuna sorpo staras malantaux li granda kaj impona kaj kvazaux rektigetendante la brancxojn. Tiam li komprenas, ke estis lia malnova turmentisto, kiu ree sin metis antaux li. »La virinacxo!» Li ekdeziris elradikigi gxin. »Kion diablan mi havas kun la aferoj de Heikkilä--gxi estu detruata, tio estas juste, mi havas aferon al la terkeloj!» Kaj li ekiras hardite de maltimo al sia celo... »Sed kie ili nun estas--la terkeloj?» Li haltas kaj cxiukauxrigardas kaj ekrimarkas, ke li staras tute sube je la rando de l'deklivo, de kie li jam supreniris. La piedoj ektremas kaj la brusto ree frapbruas--ne, cxio ne estas nun kiel devus! Kaj li eksidas senforta sur la sledeto kaj glitas laux la deklivo al la landvojo. Sekvintan nokton li kusxis hejme--emociita kaj atendanta. Cxu estis io sub tio aux cxu gxi estis nur halucinajxo? Se tie io estis, cxi tiun nokton li certe havos klarigon pri gxi, cxar la mortintoj ne duone finas siajn aferojn--tio estas konata. Kelkfoje sxajnis preskaux nature, ke li kredis sin vidi tiajxon. La strecxeco de lia propra menso, la furioza traveturo de la mastro en la lunbrilo kun siaj strangaj kriadoj kaj la maljuna arbo kun cxio kio apertenis al gxi. Sed estis io fremda kaj flanka--la hartordajxo kaj la harpinglo. Li neniam vidis sxian hararon alimaniere krom plektite, kaj li memoris tute certe, ke gxi ankaux tiun auxtunan lunbrilnokton estis plektita. La nokto pasis. Nenio estis vidata aux auxdata, nek maldorme nek songxe. Li furiozigxis pensante kia timulo li estis kaj ke la sorpo kaj la filino de Heikkilä ankoraux staris antaux li--la dua ankoraux dum mortinta. Du bonegaj noktoj perdigxis, dum kiuj li povis viziti almenaux tri kvar terkelojn. Cxu oni kredas ke li estas timigebla per tiaj artifikoj? Ne, pro-dio, li ne estas timigebla! La trian nokton li ree estis iranta al la provizeja altajxeto. Sed cxi-foje li iras iom alian direkton kaj evitas la sorpon. Li iras malrapide, iam kaj tiam ekrigardante malantauxen--nenio estas vidata aux auxdata. Nun li komprenas kian parton la maljuna sorpo havis en la halucino de l'pasinta nokto. Li jam alvenas al la terkela altajxeto kaj komencas vigle formeti la tegbretojn de l'plej flanka terkelo. Neniu malhelpas, nek vivanto nek mortinto. Jam vidigxas la pajlo kaj li sin kurbigas por gxin formeti--ankorauxfoje cxiuflanke cxirkauxrigardinte. Tiam apud lia propra silueto ree aperis alia. Li tuj rekonas gxin kaj subite returnigxas. Post kelkaj pasxoj staras la virino--sama kiel la unuan fojon, la vizagxon nur ankoraux pli pala kaj la rigardon ankoraux pli penetranta. »Heikkilä estas detruata--mi _bezonegas_ helpon!» Tio vibras kvazaux de sub tero, pregxante, sed tamen minace. Unu trapenetranta okulumo ankoraux, kaj sxi jam pasxas foren. Ree kun suprentordita hararo kaj sama grandkapa pinglo en la tordajxo. Sed kiam sxi pasxas, la pinglo eligxas el la hararo je unu colo kaj ree enpremigxas. Kiam tio okazas duafoje, tra lia menso sin jxetas kvazaux blindiga ekbrilo--kvazaux gxi ne estus pinglo, sed io pli granda kaj fortika. Li strecxas konsternita la vidpovon, la objekto tute enpremigxas en la hararon--la vizio malaperis. La viro falas sennerva sur la randon de l'terkela aperturo kaj tremas tra la korpo. Dauxras longe antaux la fortoj tiom revenas, ke li povas remeti la bretojn kaj ektrenigxi al la hejmo. * * * Frue sekvintan matenon aperis en la kuirejon de la parokestro strangaspekta, tutemociita viro. Li diris ke li havis urgxan aferon kaj petis tujan auxdiencon cxe la parokestro. La servistinoj emis demandi pri la speco de la afero, sed la viro aspektis tiom stranga, ke ili nur iris anonci ke en la kuirejo estis tia kaj tia auxdiencpetanto. La parokestro ankoraux ne estis vestita, sed tamen ordonis enlasi la viron en la kancelarion. Tie la viro komencis rakonti--malkviete kun spasmanta vizagxo kaj vibranta vocxo--kiel li en du noktoj vidis fantomon, la fantomon de l'mastrino-mortinto de Heikkilä. Li iris en lunbrilo ekstere, tie gxi lin renkontis kaj diris tion kaj tion. Kaj tio okazis en du noktoj... La parokestro longe rigardis la strangan mienon kaj cxifonan vestajxon de la viro. Li konis lin--li auxdis ion kaj tion pri liaj vojagxoj kaj veturadoj. Ankaux la rakonto sxajnis tre mankhava.--Kiel li movigxis ekstere en tia tempo, kaj kie tio efektive okazis? Tiam la viro embarasigxis kaj pli kaj pli miksis la rakonton. Li nur movigxis--je aferoj, kaj tiam li gxin vidis, kaj tio estas vera. Klara dubo speguligxis en la okulo de l'parokestro: »Hm... ni homoj estas tre multspecaj--estas, kion-diri, tiaj, kiuj havas apartan emon vidi strangajn songxojn kaj tiaspecajn. Ankaux cxi tie oni rakontis ion kaj alian, kaj ili funde tamen estis nenio.» Ne, neniam antauxe li ion vidis aux auxdis. »Hm, ja, ja.--Sed cxu vi drinkadas...?» Ankaux tion ne. Li nur unu fojon en sia vivo estis ebria, kaj de tio jam pasis longa tempo. »Cxu ne...? Ja, ja, tre eble... Sed cxu estis, kion-diri, la mastrino-mortinto via konato kaj cxu vi eble dum la lastaj tempoj tiel-dire aparte pensis pri la aferoj de Heikkilä?» Jes, konato de infaneco, kaj certe li multe pensis pri la aferoj de Heikkilä. »Nu vidu, jen estas cxio!» La parokestro klopis la parion de sia flartabakujo, ekprenis fingropincxajxon kaj komencis rakonti okazintajxon. Gxi okazis al li mem, estis pri unu lia lerneja kamarado, kiu antauxnelonge estis mortinta--ankaux gxi tre stranga rakonto. »Sed cxi tio ne estas tiaspeca», persistis la viro. »La hartordajxo kaj pinglo--sxi ne uzis tian dum knabino.» »Sed vi ja, kara amiko, mem ne estas certa pri tio cxu gxi estis pinglo aux io--tiu punkto en via rakonto estas la plej konfuza.» »Ne, konfuza gxi ne estas, mi certe tion scias ... sed mi mem ne kuragxas gxin kredi.» Liaj lipoj farigxis tute palaj kaj la vocxo vibris kvazaux en spasmoj de frostego. »Gxi estis--jes, gxi certe estis ... fera bolto.» »Fera bolto...?» »Je-es!» »Sed kion vi per tio efektive...? Cxu vi pensas ke, kion-diri...?» La parokestro interrompis sian frazon. »Pri tio gxuste mi volis auxdi vian opinion, sinjor' parokestro--cxu eble ... eble tie estis io terura?» La parokestro silentis dum momento kaj en liaj okuloj speguligxis emocio. »Hm, ja, ja--efektive la aferoj de Heikkilä estis tre strangaj», li fine diris. »Pri tiuj oni sciis malmulton kaj la morto de la mastrino okazis tiel subite. Kaj se mi nun tute sincere eldiras el la koro, ankaux mi, tiel-diri, havis tiatempe samspecan suspekton. Sed pro tio mi iris mem por vidi la mortinton--kaj vidu, sxi kusxis kvieta kaj trankvila kaj nenia signo pri perforta morto estis videbla. Kaj nun mi kredas, mia amiko, ke cxar vi estis infaneca amiko de la mortinto kaj vin turmentis samaj sekretaj pensoj ecx pli forte, do, tiel-dire, ili bildigis al viaj okuloj samspecajn viziojn. Tiel mi vere kredas kaj iru nun hejmen pacigita kaj kredu kion mi vidis per propraj okuloj.»--La parokestro starigxis el sia lulsegxo. Sed la viro staris plu kvazaux sxtonigxinta sur sia loko. Sur lia vizagxo speguligxis forta embaraso kaj sur la frunto perlis sxvito de doloro. La parokestro intencis etendi la manon adiauxe sed restis miranta la internan premigxon de la viro. »Ne tiel mi povas foriri», la viro parolis kun malkvieta, petega vocxo. »Se cxio restos tiel, mi nenie havos pacon. Kaj nenion mi iam suspektis, tute nenion, sed mi ankoraux ne elparolis cxion, kio apartenas al cxi tiu historio.» Kaj li komencis ree rakonti, de la komenco. Pri la sorpo sur la kampaltajxeto kaj kio okazis sub gxi. Pri la sceno en la korto de Heikkilä, kiam li intencis kuri por helpi. Pri cxio, kio movigxis kaj furiozis en lia koro dum cxi tiuj dudek jaroj. Kiel li nun laste sentis klaran plezuron pri ke Heikkilä estas detruata, preskaux esperis ke li mem havu parton en la ruiniga laboro. Kiel la virino foje savis lin je drinkuligxo--tiel li nun komprenis la aferon, post kio okazis lastan nokton. Kiel li ekiris al sia nokta ekskurso kaj kiel sxi ree staris antaux li kaj malhelpis ke li farigxu sxtelisto kaj acxulo. »Nun mi denuncis min», li finis kvietigxinta. »Kaj iru nun, sinjoro parokestro, al la policestro, por ke mi havu laux mia farajxo. Sed pro Dio ne lasu la alian aferon, cxar tiel vere kiel mi mem bezonis kaj ricevis sxian helpon, mi kredas ke ankaux sxia helpkrio estas vera vero.» La parokestro staris dum longa tempo profunde emociita. »Nun mi vidas la fingron de la Cxiopovanto!» li diris per tremanta vocxo. »Iru, vi multspertinto, al la servistejo kaj ordonu jungi cxevalon--ni iros al la policestro.» La tombo estis malfermata ankoraux la saman tagon. En la okcipito de la mortinto, sub la hartordajxo, trovigxis fortika, sescola ferbolto. Gxi estis enbatita rekte en la cerbon kaj tiel profunde en la okcipitan foson, ke nur la kapo estis per peno trovata. * * * La antauxcxambraro de la jugxejo tumultis plena je popolo--ne cxiuj ecx trovis spacon interne, sed parto atendadis en la korto. La jugxo certe estis sciata jam antauxe, sed la sorto de la domo Heikkilä estis tiel proksima al cxiu, ke ili sentis, kvazaux ili kolektigxis por auxdi la verdikton en sia propra afero. Tremo de emocio trakuris la amason kiam la mastro de Heikkilä fere vestita pasxis sur la peronon. La kurba, velkigxinta korpo tremadis, la kapo estis kvazaux enfosigxinta inter la sxultroj, sur la cindre griza vizagxo vidigxis longa nerazita barb-stoplo, malakra rigardo en okuloj sangantaj. Li ne diris ecx unu vorton kaj sxajne ne rimarkis la popolon cxirkauxe--la rigardantoj staris same silentaj, ne povantaj eligi flustrajxon. La malliberigito levigxis sur la cxaron. Tiam sin aljxetis el la aro maljuneta virino kaj rapidis al la cxaro. Sxi ekkaptis ambaux manojn de la malliberulo, la mentono spasmis kaj la lipoj movigxis, sed sxi nenion povis diri, nur torente ekploris lauxte. En la okuloj de la malliberigito vidigxis ekbrilo kvazaux li konis sxin, sed tuj poste li turnis la kapon alien--la cxaro komencis ruligxi. La homoj kolektigxis cxirkaux la plorantino kun silenta kondolenco sur la vizagxo--sxi estis fratino de la kaptito, solulo restanta el la familio. La pordo de la atestantejo ree malfermigxis kaj alia viro pasxis sur la peronon. Ankaux li nenion diris, sed li sincere alrigardis la popolamason kaj sur lia malgrasa vizagxo speguligxis kvieta, preskaux triumfa paco--kiel cxe homo, kiu longe vaginte kaj tute senesperigxinte subite ree sin sentas neatendite ligita al la profundaj korradikoj de sia vivo. La viro pasxis malsupren de la perono kaj sin levis sur--la malliberulan cxaron. »Kio nun...? Kion li...?» la homoj demandadis. Sed la viro ridetis plu sian kvietan rideton, rigardante kvazaux la malproksiman eteron, dum la cxaro malrapide forruligxis. La venantoj el interne sciis rakonti kio okazis en la jugxejo. La viro persiste petis al si punon pro sxtelintenco--kiu estis tute sama kiel sxtelo, laux lia klarigo, cxar gxia interrompo ne okazis pro lia propra volo. La proceso devis esti pritraktata, cxar gxi prezentigxis ligita kun la cxefa proceso, kaj la policestro devis plenumi sian devon de akuzanto. Tion farante li ankaux endonis pro la parokestro skribajxon, en kiu cxi tiu aligxis al la peto de Matio de Väliportti, certigante kiel animpasxtisto, ke tio estis necesa por lia interna homo.--La tribunalo verdiktis al li du semajnojn. La homoj skuis al si la kapon. Ili bone komprenis ke la okazo devis imponi al li profunde kaj naski unuflanke senton de kontentigxo pro la parto kiun li havis en la malkovro de cxi tiu mistero. Sed la peto pri puno kaj evidenta gxojo dum la ekiro por gxin suferi restis al ili nesolvebla enigmo. La homamaso disiris kun melankolia sed malpezigxinta menso. Kvazaux oni liberigxis de malbona inkubo kaj kvazaux la domo Heikkilä, kiu dum du jardekoj estis envualigata de misteraj tondronuboj, ree staris en klara taglumo. * * * Kiam la bovinoj de Heikkilä en tiu printempo estis ellasataj al pasxtejo, pasxis Matio de Väliportti--aux »La maljuna Matio», kiel li nun estis nomata--kun mangxajxtornistro sursxultre post ili. Tuj reveninte el la malliberejo li iris por paroli kun la juna mastro, kiu fine ricevis informon pri la hejmaj okazintajxoj, rehejmenigxis kaj ekkaptis la bridojn de la domo. Cxi tiu akceptis lin por lia restanta vivdauxro kiel ordinaran bovaran kaj bovejan serviston. Kaj kiam li nun pasxis kriante sxercajn komandvortojn kaj vigle svingante la vipon post la bovaro, li ne povis ne rerigardi al la korto kun gxoja ektremo. Tie la mastro staris la manojn en posxoj kaj ridis junan vivecan ridon, rigardante kiel la junbovinoj kuregis tiel ke gruzo disjxetigxis kaj polvo fumigxis alten en la aero sur la mallargxa kortvojo. Li konis ilin ambaux: la bluan okulbrilon kaj tintantan ridon! Li iam vidis kaj auxdis, preskaux prosedis ilin foje, kaj li sentis kvazaux li nun subite ilin retrovis--tiujn, kiuj restis malaperintaj de tiam, kiam li mem pasxis kun la agxo de la mastro. Kiam li nun alvenis al la aperturo de l'kortvojo kaj turnigxis al landvojo, li ree devis ekokulumi al la korto por konvinkigxi, ke ili ambaux restis tie konservataj. Sed la mastro jam pasxis foren. Kaj li vidis viglajn, energiajn pasxojn, vidis junecan staturon kiu superfluis je agemo, sed en kiu tamen estis io certa, ordonanta kaj superregata. Tiam klarigxis al li per unu fulmobato, ke revenis ankaux tria forestinto--tiu, kiu kreis kaj altigis la domon Heikkilä. Li konceptis, ke sur la kampoj ree movigxis sama forta spirito kaj ke la estonto de la domo estis garantiita. »Hej, he-hej!» li kriis al la brutaro, triumfe svingante la vipon--kvazaux li mem nun akiris la celon de tiu vojo, kiu iam en lia juneco meze interrompigxis. Vortklarigoj. Sekvantaj vortoj uzitaj en la traduko eble postulas klarigon. _apudjugxisto._ Finnlandan tribunalon kamparan formas juriste edukita jugxisto kaj dek-kelke da »apudjugxistoj» el la plej distingitaj kamparanoj kiel konsilantoj. Se la lastaj estas samopiniaj, ili povas kasacii la verdikton de la jugxisto. _bobelo_ = globeto da gaso, ekz. da vaporo el bolanta akvo (Rhodes). _cxambrego._ Kampara domo Finnlanda konsistas kutime el »cxambrego», granda cxambro kun kuir- kaj bakforno, mangxa tablo kaj litoj de la servistoj; en tiu estas farataj cxiuj lignajxaj kaj teksajxaj laboroj; plue el du-tri aux pli da cxambroj, malgranda kuirejo, antauxcxambro kaj tegita, aux bretmura aux malfermita, verandosimila perono. _egxo_ = renkontlinio de du ebenoj: supra egxo de tegmento (matem. terminaro, Bricard). _grenfulmo_ = malproksima, sentondra fulmo. Kauxze de la forte lumaj noktoj, malproksimaj fulmoj ne estas vidataj (en la nordaj landoj) dum somero. Nur en auxgusto kiam la noktoj jam estas mallumaj sed la varmeco de la vetero ankoraux favoras la naskigxon de fulmonuboj, la fenomeno ofte tre brila de fortaj rapide sinsekvaj fulmoj cxe la horizonto, nesekvataj de tondrado, aperas kun imponeco. Kauxze de tio, ke gxi estas plej ofta kaj plej brila dum la grenrikolto, la popolo gxin nomas »grenfulmoj». Alia nomo estas »fajroj de Kaleva», kun mitologia deveno. _kumuluso_ = blanka, dika, kotonsimila nubo (Verax). _laborfesto,_ »talkoot» estas ofta kutimo cxe finnoj, speciale dum la plej urgxa tempo de rikolto. La tuta najbararo invitite de la labordonanta kamparano kunvenas por laborhelpi lin, la festiganton, ricevante regaladon kaj dancon kiel solajn rekompencojn. »Laborfesto pri lignajxoj» do celas tian festan laboradon por kolekti aux haki lignajxojn. _okcipito_ = posta, malsupra parto de la kapo (Verax). _stako_ = kunrastitajxo de fojno (Rhodes). _stoplo_ = trunketo de greno aux fojno, restanta post falcxado (Boirac). _trapi._ Finna lingvo estas tre ricxa je vortoj por la natursonoj. Cxar la cxefa eco de tiuj estas ilia tuja komprenebleco, sxajnas ke oni povas uzi similajn almenaux kiel okazaj vortoj kiam oni tradukas finnan literaturon. La praktiko poste montru, cxu ili povas resti kiel efektivaj Esperantaj vortoj. Ni donu kelkajn ekzemplojn: pluvo de grandaj gutoj _trapas_ sur la fenestrovitroj; tre malgranda rivereto _lirlas_ dum sia fluo; soleca akvoguto falanta sur lageton en resonanta kavo _pulpas_. Esperanto havas jam de antauxe kelkajn simile pentrantajn vortojn: _venthurlado_, _cxarkrakado_ k. t. p. _sledo_, _sledeto._ Esperanto havis diversajn nomojn por radveturiloj (biciklo, cxaro, kabrioleto, kalesxo, vagono), nagxveturiloj (barko, boato, kanoto, sxipo) kaj aerveturiloj (aerostato, aeroplano) sed neniun nomon por glitveturiloj, krom tiu peza vorto. Jam pli frue estis uzata por la boatforma glitveturilo de laponoj gxia finna nomo (preskaux internacia en la Nordo) _pulko_. Nun mi proponas al glitveturilo (por sxargxo) la nomon _sledo_ (angle _sledge_ = slegx, svede _släde_ = _slede_, germane _Schlitten_ = _sxlitn_). El tio ni havos la profiton, ke ni povos uzi _sledeto_ por esprimi sled-similan ajxon, uzatan por transporto kaj trenatan de homo; cxar gxi ne estas veturilo, sed de tute simila konstruo kiel la glitveturilo _sledo_, la vorto sledeto estas multe pli bona ol la peza _glitveturileto_, kiu eble estus uzebla por sama celo.--Alia maniero por solvi la demandon estus por esprimi la ideon sledeto akcepti la finnan, en la Nordo internacian, vorton _kelkka_ (svede _kälke_, prononc. _cxelke_), sed tiu bedauxrinde koincidas kun la fundamenta vorto kelka, se oni ne prenus gxin en la sveda formo _cxelko_. LIBRO POR CXIUJ ESPERANTISTOJ! _VILHO SETÄLÄ_ ESPERANTA LEGOLIBRO Lernilo por kursoj kaj memlernado, por komencantoj kaj por progresintoj. Teksto nur Esperanta. 112 pagxoj sur bona papero grand-oktava; bildo de d:ro Zamenhof. Nova eldono zorge korektita. Prezo 5:--finnaj markoj. _Recenzo_ de sro Bruno Riefling, la prezidinto de Norvega Esperantista Ligo, en "La Espero": "Jen la plej bona (post la Fundamenta krestomatio) legolibro aperinta en Esperanto, bonstila, komence facila, ricxa je bonaj ekzemploj pri la gramatiko, kun multe da vortludoj kaj poemetoj, interesenhava, parte originala, parte kolektita el Zamenhofaj verkoj kaj el I. B. E. aux aliaj verkoj, kun multaj artikoloj pri la historio de Esperanto, pri gxia literaturo, pri Zamenhof, propagando kaj fine la dek devoj de bona esperantisto... La libro devas farigxi cxiesajxo." ELDONA AKCIA SOCIETO OTAVA KUSTANNUSOSAKEYHTIÖ Mendoj estu adresataj al Esperanto-oficejo Uudenmaankatu 10, Helsingforso. Cxiu FINNA ESPERANTISTO devas anigxi al ESPERANTO-ASOCIO de FINNLANDO Cxiu esperantisto, kiun Finnlando interesas, devas aboni gxian organon ESPERANTA FINNLANDO Monata, nur Esperanta teksto, ilustrata. Jarabono 10 finnaj markoj. Informoj en Esperanto-Oficejo Uudenmaank. 10, Helsingforso. --- Provided by LoyalBooks.com ---