Kolekto Esperanta Aprobita de D-o Zamenhof W. SHAKESPEARE HAMLETO REGHIDO DE DANUJO TRAGEDIO EN KVIN AKTOJ TRADUKIS L. ZAMENHOF KVARA ELDONO FRANCUJO.--HACHETTE ET Cie, _PARIS_. ANGLUJO.--«REVIEW of REVIEWS», _LONDON_. DANUJO.--ANDR.-FRED. HÖST & SÖN, _KJOBENHAVN_. GERMANUJO.--MOLLER & BOREL, _BERLIN_. HISPANUJO.--J. ESPASA, _BARCELONA_. ITALUJO.--RAFFAELLO GIUSTI, _LIVORNO_. POLUJO.--M. ARCT, _WARSZAWA_. SVEDUJO.--ESPERANTO FÖRENING, _STOCKHOLM_. PERSONOJ: Klaudio, regho de Danujo. Hamleto, filo de la estinta kaj nevo de la nuna regho. Gertrudo, reghino de Danujo, patrino de Hamleto. Polonio, eminenta kortegano. Ofelio, filino de Polonio. Horacio, amiko de Hamleto. Laerto, filo de Polonio. Voltimand } Kornelio } Rosenkranz } korteganoj. Güldenstern } Osrik } Pastro. Marcello } Bernardo } oficiroj. Francisko, soldato. Reinhold, servanto de Polonio. Fortinbras, reghido de Norvegujo. La spirito de la patro de Hamleto. Kapitano. Nobelo. Ambasadoro. Aktoroj. Servanto. Sinjoroj kaj sinjorinoj de la kortego, oficiroj, soldatoj, shipanoj, tombistoj, kurieroj kaj popolanoj. La agado havas lokon en Elsinoro. HAMLETO REGHIDO DE DANUJO AKTO I SCENO I Teraso antau la palaco. Francisko staras sur la posteno; Bernardo venas. BERNARDO He! Kiu? FRANCISKO Halt'! Respondu: kiu iras? BERNARDO La regho vivu! FRANCISKO Chu Bernardo? BERNARDO Jes! FRANCISKO Vi akurate venis al la servo! BERNARDO Dekdua horo sonis. Iru dormi. FRANCISKO Mi dankas. La malvarmo estas trancha, Kaj mi min sentas nun ne tute bone. BERNARDO Chu chio estis orda kaj trankvila? FRANCISKO Ech mus' ne preterkuris. BERNARDO Bonan nokton! Se vidos vi Marcellon, Horacion, Kolegojn miajn, rapidigu ilin! FRANCISKO Jen, shajnas, ili. Haltu! Kiu iras? (Horacio kaj Marcello venas.) HORACIO Amikoj de la lando. MARCELLO Kaj de l' regho. FRANCISKO Nu, bonan nokton! MARCELLO Bonan al vi dormon! Vin kiu anstatauas nun? FRANCISKO Bernardo. Li gardas nun. Adiau! (Foriras.) MARCELLO He! Bernardo! BERNARDO Chu Horacio? HORACIO Peco de li mem. BERNARDO Salut' al vi, Marcello, Horacio! HORACIO Chu la apero nun denove venis? BERNARDO Nenion vidis mi. MARCELLO Jen Horacio Parolas, ke ghi estas nur imago, Ne kredas li pri la fantom' terura, Kiun ni vidis jam la duan fojon. Kaj tial mi lin tien chi invitis, Ke li kun ni maldormu nunan nokton Kaj, kiam la fantomo reaperos, Li vidu kaj kun la fantom' parolu. HORACIO He, babilajho! Kredu, ghi ne venos. BERNARDO Sidighu do, kaj provos mi denove Ataki per rakont' orelon vian, Ke ghi forjhetu sian obstinecon Kaj kredu, kion ni du fojojn vidis. HORACIO Nu, mi konsentas. Bone, ni sidighu, Kaj vi rakontu. BERNARDO En la lasta nokto, En la momento, kiam tiu stelo Tre luma, kiun vidas vi, en sia Kurado trans arkajho la chiela En tiu sama loko, kiel nun, Trovighis, tiam ni--mi kaj Marcello-- Ekvidis... MARCELLO Haltu! Jen ghi mem aperas! (Montras sin spirito en armajho.) BERNARDO Li mem, li mem, mortinta nia regho! MARCELLO (al Horacio) Vi estas instruita, Horacio, Parolu vi kun li! BERNARDO Chu ne simila Li estas al la regho? Diru mem! HORACIO Jes, jes! Li mem! Mi miras, timas, tremas. BERNARDO Li volas, ke kun li oni parolu. MARCELLO Parolu, Horacio! HORACIO (al la spirito). Kiu estas Vi, kiu vagas en la nokta horo En la majesta nobla eksterajho De la mortinta regho de Danujo? Mi vin petegas per chielo: diru! MARCELLO Li estas ofendita. BERNARDO Li foriras. HORACIO En nomo de chielo! Restu! Diru! (La spirito foriras.) MARCELLO Li iris for, respondi li ne volis. BERNARDO Ha, Horacio, kio al vi estas? Vi estas pala, tremas? Chu ne pli, Ol songho estas tiu chi apero? HORACIO Per Dio! Mi ne povus tion kredi, Se mi ne vidus ghin per miaj propraj Okuloj. MARCELLO Ne simila al la regho? HORACIO Ne malpli multe, ol vi al vi mem. Jes, ghuste tian portis li armajhon En la batalo kontrau la Norvegoj, Li ghuste tian vidon havis, kiam Li en kolero sian pezan glavon En la glacion batis. Strange! MARCELLO Tiel Li jam du fojojn kun minaca vido Aperis antau ni en sama horo. HORACIO Ne povas mi precize ghin klarigi; Sed la apero, kiom mi komprenas, Al nia land' malbonon antaudiras. MARCELLO Chu ne militon? Chu vi scias, kial Nun gardoj chie staras, pafilegoj Nun estas pretigataj chiam novaj, El l' eksterlando venas bataliloj, Rapide shipoj estas konstruataj En granda nombro, kaj ech en dimanchoj Ne chesas la prepara laborado? El kia kauzo tiu rapidado Kaj laborad' en tago kaj en nokto? Chu povas iu diri? HORACIO Jes, mi povas,-- Almenau tiom, kiom mi ghin audis. La lasta regho, kies la figuro Jhus antau ni aperis, estis iam Vokita--vi ghin scias--al batalo De la Norvega regho Fortinbras. Hamleto, nia brava, glora regho, En la batalo venkis Fortinbrason. Lau la kontrakto antausigelita Kaj sankciita de la rajt' kaj moro Post morto de l' venkita Fortinbras La tuta lando de l' venkita regho Transiris en posedon de l' venkinto. Se la venkinto estus Fortinbras, Al li transiri devus nia lando. Sed nun la juna fil' de Fortinbras, Kuraghigita eble per la morto De nia regho, amasigis aron Da kuraghuloj kaj aventuristoj Por entrepreno, kiun nia regno Komprenas bone; lia celo estas: Per forta mano de la bataliloj Elshiri nun el nia man' la landon, Perditan per batal' de lia patro. Kaj tio, kiel shajnas, estas kauzo De niaj preparighoj kaj gardado Kaj laborado en la tuta lando. BERNARDO Mi pensas ankau, ke la kauzo estas Nun tio chi. Pro tio ankau certe Nun vizitadas nokte nian gardon Terura la fantomo en armajho De l' regho, kiu kauzis la militon. HORACIO Ne! Mi alion timas de l' fantomo! En la plej glora temp' de l' granda Romo, Jhus antau la pereo de Cezaro, Mortintoj sin ellevis el la tomboj. Kaj promenadis tra la urbaj stratoj; Kaj steloj kun teruraj fajraj vostoj, Kaj sanga roso, makulita suno, Mallumigita luno,--chio tio Aperis tiam kiel antausignoj De granda malfelicho. Tiel ofte Antau la veno de renversoj grandaj Sin montras strangaj teruraj signoj En la naturo. Al ni ankau certe Nun la chielo sendas tian signon... (La spirito denove aperas.) HORACIO Sed ha! denove li aperas! Nepre Mi nun kun li parolos, se ech morto Al mi per ghi minacos! Halt', fantomo! Se vochon vi posedas kaj parolon,-- Parolu! Se per ia bona faro Al vi trankvilon povas mi alporti,-- Parolu! Se danghero al la lando Minacas kaj ankorau estas eblo La landon antausavi,--ho, parolu! Kaj se en via vivo vi kolektis Trezorojn kaj enfosis en la teron Kaj nun pro ili vagas en la noktoj,-- Parolu! Diru! Restu kaj respondu! (Koko krias). Haltigu ghin, Marcello! Ghi foriras! MARCELLO Chu piki lin per mia halebardo? HORACIO Jes, piku lin, se li ne volas stari! BERNARDO Jen ghi! HORACIO Jen ghi! Ho, halt'! MARCELLO Ha, ghi foriris! (La spirito foriras). Ni lin ofendas! Kontrau majesteco Ni venas kun sovagha atakado! Kiel aer' li estas nevundebla, Kaj nia atakado estas vana! BERNARDO Li volis jam paroli, sed la koko Ekkriis. HORACIO Kaj subite li ektremis, Simile al estajho pekoplena Che krio de teruro. Oni diras, La koko, trumpetisto de l' mateno, Per sia lauta, forta, hela vocho El dormo vekas dion de la tago, Kaj lau la krio de la koko tuj El akvo, fajro, tero kaj aero Spirito chiu, kie ajn li vagas, Rapidas hejmen; la fantomo pruvis Al ni, ke tio estas ne malvero. MARCELLO Li malaperis che la koka krio. Mi audis, ke en nokto Kristonaska, En kiu sur la teron venas Kristo, La koko krias tra la tuta nokto: Kaj ne kuraghas tiam la spiritoj Sin montri, kaj la nokto estas pura, La steloj ne minacas, la koboldoj Sin kashas kaj la sorchistinoj dormas: Char tiel sankta estas tiu nokto. HORACIO Mi ankau audis, kaj mi iom kredas. Sed vidu, la mateno purpurvesta Levighas sur la roson de l' monteto: Ni povas jam forlasi la postenon, Kaj mi konsilas: tion, kion vidis Ni en la nokto, ni rakontu chion Al la Hamleto juna; char mi jhuras, Ke la spirito, por ni tiel muta, Al li parolos. Chu konsentas vi, Ke ni al li raportu, kiel amo Kaj shuldo al ni fari ghin ordonas! MARCELLO Mi petas vin, ni faru ghin! Mi scias, En kia loko ni lin certe trovos. (Chiuj foriras). SCENO II Salono en la palaco. La regho, la reghino, Hamleto, Polonio, Laerto, Voltimand, Kornelio, Korteganoj eniras. REGHO Ankorau fresha estas la memoro Pri l' morto de la kara nia frato, Al nia kor' konvenus nun funebri, Kaj kvazau unu frunto de malghojo La tuta regno devus nun sulkighi: Sed tamen la prudento necesigas Nin venki la naturon; kun malghojo Pri la mortinto ni decidis ligi Memoron pri ni mem kaj pri la regno. Kaj tial ni kun ghojo depremita, Per unu el l' okuloj plezurante Kaj per la dua larmojn vershegante, Kun ghoj' funebra, plor' edzighofesta, Pesante juste ghojon kun doloro, Edzighis kun l' edzin' de nia frato, Kun la reghino nia kaj vidvino, Heredantino de la glora regno. Obeis ni per tio chi al via Konsilo tre prudenta kaj libera. Akceptu nian dankon kaj saluton! Kaj nun transiru ni al la aferoj. Vi scias, ke la juna Fortinbras, Ne respektante dece nian indon, Pensante eble nun, ke per la morto De nia kara frato renversighis La ordo kaj la fort' en nia lando,-- Ekpensis, ke li estas pli potenca Kaj ekturmentis nin per la postulo Redoni nun al li la tutan landon, Perditan de mortinta lia patro Lau plena rajt' al glora nia frato. Ni tial vin kunvokis nun. Auskultu Decidon nian: Jen ni skribis skribon Al l' onklo de la juna Fortinbras-- Malforta kaj malsana en la lito, L' intencon de la nevo li ne scias-- Ni skribis, ke retenu li la nevon De liaj krimaj, arogantaj agoj, Char chiuj preparighoj ja farighas En lia propra lando kaj popolo. Vin, bravaj Voltimand kaj Kornelio, Ni sendas kun la skribo kaj saluto Al la maljuna estro de l' norvegoj. Sed ne ricevas vi la rajton trakti Kun la norvego pli, ol en mezuro De tio, kion jhus ni al vi diris. Adiau, kaj per rapideco montru Al ni fervoron vian! KORNELIO kaj VOLTIMAND. Kredu, regho, Fidele ni plenumos la ordonon. REGHO Ne dubas ni pri ghi. Felichan vojon! (Voltimand kaj Kornelio foriras.) Kaj nun, Laerto, al l' afero via! Vi diris, ke vi peti ion volas! Pri kio ajn prudenta vi al ni Parolos, viaj vortoj ne perdighos. Volonte ni plenumos vian peton. Ne pli obea estas kap' al koro, Ne pli servema mano al la busho, Ol la Danuja tron' al via patro. Sciigu nin pri la deziro via. LAERTO Mi petas vin, permesu al mi, regho, Reiri nun Francujon. Mi volonte El tie venis tien chi, por fari La servon mian che l' kronado via; Sed nun, jam plenuminte mian shuldon, Sopiras mi denove al Francujo, Kaj nun de vi permeson mi petegas. REGHO Chu via patro ghin permesas? Kion Al tio diras Polonio? POLONIO Regho! Li eldevigis la permeson mian Per ne chesanta ripetado, tiel, Ke fine mi al lia peto donis Sigelon mian. Nun por li mi petas Permeson vian, via regho moshto. REGHO Mi liberigas vin. Nun via tempo Libere estas al dispono via.-- Kaj nun al vi mi turnas min, Hamleto, Vi, kara nevo, kara filo mia! HAMLETO (flanken). Sed certe tute fremda per la koro! REGHO Ankorau chiam nuboj sur la frunto? HAMLETO Ho, ne! Mi staras ja antau la suno! REGHINO Forjhetu la doloron, kara filo, Amikan frunton montru al la regho. Ne serchu kun palpebroj mallevitaj Eterne vian patron en la polvo. Vi scias ja: la leghoj de l' naturo Ne estas refareblaj! Kio vivas, Necese devas iam morti. Vivo Eterna post la tombo nur ekzistas. HAMLETO Ho, jes, reghino, chiuj devas morti. REGHINO Nu kial do la morto de la patro Al vi ekshajnis tiel eksterorda? HAMLETO Ekshajnis? Ne, ghi estas, ho, patrino. Ne mia nigra vesto, nek la ghemoj, Nek la okuloj plenaj de larmaro, Nek la funebra vido de l' vizagho, Nek chiuj moroj de senkonsoleco Min vere montras. Chio estas shajno. Funebron estas tre facile ludi. L' efektivajhon portas mi interne; Eksteraj gestoj estas ja nur vestoj. REGHO Tre bela kaj laudinda estas via Malghojo pri la patro la mortinta. Sed sciu, ankau via patro perdis La patron sian, tiu--ankau sian. La filo, lau la shuldo de infano, Funebri devas kelkan tempon. Tamen Obstine kaj sen ia fino plendi,-- Agado tia estas granda peko Kaj tute ne konvenas al la viro. Ribel' ghi estas kontrau la chielo, Signo de kor' sovagha kaj senbrida, De kapo nematura kaj malforta. Pri kio chiu scias, ke farighi Ghi devis; kio estas tute simpla, Plej ordinara fakto en la mondo: Pro kia kauzo tion chi obstine Alpreni al la koro? Fi, ghi estas Pekado kontrau Dio kaj naturo, Pekado kontrau la mortinto mem; Malsagho antau pura la prudento, Kiu predikas: «patroj devas morti», Kaj kiu chiam, de l' mortint' unua Ghis nuna tempo, diras kaj ripetas: «Ghi devas tiel esti!»--Mi vin petas, Forjhetu la doloron la sencelan Kaj vidu patron en persono nia; La mondo sciu, ke al nia trono Vi estas la sendube plej proksima, Kaj, kiel plej amanta el la patroj, Mi portas por vi amon plej varmegan En mia koro. Ke vi nun reiru Al la lernejo alta Vittenberga, Ni tion ne dezirus; ni vin petas, Vi restu apud ni, amata nevo, Unua kortegano, kara filo. REGHINO Vi ne rifuzu al patrino via: Mi petas vin, Hamleto, restu hejme. HAMLETO Al vi obei estas mia shuldo. REGHO Jen tio estas bele respondita. Mi ghojas, ke vi restas. Nun, reghino, La propravola cedo de Hamleto Plenigas mian koron je plezuro; Kaj tial ni aranghos nun festenon, Kaj kune kun la sono de l' pokaloj La pafilegoj tondru; chiun fojon, Kiam la regho levos la pokalon, De l' tero tondro iru al chielo, Tra l' mondo ghojon disportante.--Venu! (La regho, reghino, Laerto kaj korteganoj foriras). HAMLETO Ho, kial ne fandighas homa korpo, Ne disflugighas kiel polv' en vento! Sin mem mortigi kial malpermesis La Plejpotenca! Dio mia granda! Ho, kiel bestaj kaj abomenindaj Aperas chiuj agoj de la mondo! Fi, fi! Ghardeno plena de venenaj Malbelaj herboj, chie senescepte! Apenau pasis du monatoj! Ne! Nur ses semajnoj! Tia granda homo! Se lin kompari kun la nuna regho, Li estis Apolono che Satiro! Kaj tiel amis li patrinon mian, Ke al la vento ech li ne permesis Vizaghon shian tushi! Ho, chielo! Ho tero! Chu forgesi estas eble? Kaj shi ja lin pasie tiel amis! Kaj tamen nun post kelke da semajnoj... Pri tio mi ne volas ech ekpensi! Malforto! via nom' estas: virino! Monato! Shi ankorau ne eluzis La shuojn, kiujn portis shi, irante Funebre post la cherk' de mia patro, Vershante larmojn kvazau per riveroj. Ho Dio mia! Besto senprudenta Malghojus ja pli longe! Nun edzino De mia onklo, frat' de mia patro, Sed ne simila pli al mia patro, Ol mi al Herkuleso! Nur monato! La signoj de mensogaj shiaj larmoj Ankorau de l' vizagh' ne malaperis,-- Shi estas jam edzino de alia! Ho, malbenita rapideco flugi En kriman liton, liton de adulto! Ne bonon ghi alportos! Tamen krevu Kor' mia, sed silentu mia busho! (Horacio, Bernardo kaj Marcello venas.) HORACIO Salut' al la reghido! HAMLETO Ha, mi ghojas Vin vidi! Se memoro min ne trompas, Vi estas Horacio? HORACIO Jes, reghido. Kaj chiam tute preta al vi servi. HAMLETO Ne nomu min «reghido», sed «amiko». Sed kial vi forlasis Vittenbergon? (Al Marcello) Marcello? MARCELLO Jes, reghido. HAMLETO Mi tre ghojas Revidi vin. (Al Horacio) Sed diru serioze, Por kio vi forlasis Vittenbergon? HORACIO De maldiligenteco, ho, reghido. HAMLETO Al malamiko via ne permesus Mi tion diri, kaj vi vane penas Kredigi min, ke tio estas vero. Mi scias, vi ne amas sen laboro Vagadi. Kion tie chi vi faras? Chu trinki vi ankorau volas lerni? HORACIO Mi alveturis al la enterigo De via patro. HAMLETO Ha, ne moku min, Kolego; diru, ke vi alveturis Al fest' edzigha de patrino mia! HORACIO Jes, vero, princ', la dua baldau sekvis Post la unua. HAMLETO Vidu, mia kara,-- Afero simpla de ekonomio: De l' fest' funebra restis multaj manghoj,-- Por ke la manghoj vane ne pereu, Edzighon fari oni nun rapidis. Ho, pli volonte mi en la infero Renkontus malamikon plej malbonan, Ol tagon tiun chi alvivi! shajnas Al mi, ke mi la patron mian vidas... HORACIO Ha, kie? HAMLETO En l' okuloj de l' animo. HORACIO Mi konis lin, li estis brava regho. HAMLETO Li estis homo en plej pura senco. Al li similan ni neniam vidos. HORACIO Reghido, al mi shajnas, ke mi vidis Lin en la lasta nokto. HAMLETO Vidis? Kiun? HORACIO La reghon, vian patron, mia princo. HAMLETO La reghon? Mian patron? HORACIO Trankviligu, Reghido, por momento vian miron Kaj elauskultu, kion mi raportos Pri mirindajho, kies la verecon Atestos ambau tiuj chi kolegoj. HAMLETO Pro Dio, ho, rakontu pli rapide! HORACIO Du noktojn al Marcello kaj Bernardo Aperis ghi: postene ili staris,-- Kaj jen en noktomeza silentego Aperas antau ili ia ombro, Simila tute al patro via, Armita de la kapo ghis piedoj; Per pasho serioza kaj majesta, Ne rapidante, ghi sin pretershovas; Tri fojojn ghi ripetas sian marshon Antau la teruritaj oficiroj, Proksime tiel, ke per halebardo Ghin ili povus tushi. Dispremitaj De granda timo, ili mute staras Kaj ech ne provas ion ekparoli. Pri la aper' mistera kaj terura Al mi ili rakontis. Mi kun ili En la sekvanta tria nokto gardis, Kaj jen tre vere en la sama horo, Pri kiu ili diris, en la sama, Perfekte tiu sama maniero Aperis la fantomo. Vian patron Mi konis,--la fantom' al li similis, Kiel de l' sama akvo gut' al guto. HAMLETO Sed kie ghi okazis? MARCELLO Ghi okazis Sur la teras', kie ni staris garde. HAMLETO (al Horacio) Al li parolis vi? HORACIO Jes, mia princo; Sed li al mi ech vorton ne respondis. Nur unu fojon shajnis, ke li levas La kapon kaj moveton ian faras, Por ekparoli: sed subite tiam Ekkriis laute koko la matenon, Kaj tuje forrapidis la fantomo Kaj malaperis. HAMLETO Efektive strange! HORACIO Mi jhuras, ke ghi estas pura vero! Ni ghin kalkulis kiel nian devon Al vi raporti pri l' afero. HAMLETO Vere, Sinjoroj, tio min maltrankviligas. Chu vi hodiau staros gardon? CHIUJ Jes. HAMLETO Kaj, diras vi, li estis en armajho? CHIUJ Jes, princo. HAMLETO De la kapo ghis piedoj? CHIUJ De l' kapo ghis piedoj, nia princo. HAMLETO Kaj sekve la vizaghon vi ne vidis? HORACIO Levita estis lia viziero, Kaj ni tre bone vidis la vizaghon. HAMLETO Chu la rigardo estis malafabla? HORACIO Mieno lia montris pli suferon, Sed ne koleron. HAMLETO Chu li estis pala, Au chu koloron havis en vizagho? HORACIO Terure pala. HAMLETO Chu li vin rigardis? HORACIO Tre forte. HAMLETO Kial mi kun vi ne estis! HORACIO Por vi l' apero estus tro terura! HAMLETO Tre povas esti. Chu li longe restis? HORACIO Apenau centon povus vi kalkuli Che nerapida kalkulad'. MARCELLO kaj BERNARDO Pli longe! HORACIO Almenau tiam, kiam mi ghin vidis. HAMLETO La barbo estis griza, chu ne vere? HORACIO Ghi estis tia, kiel mi ghin vidis Che lia vivo: duonnigre-griza. HAMLETO Hodiau mi kun vi en nokto staros; Denove eble venos la fantomo. HORACIO Ghi certe venos. HAMLETO Kaj se ghi aperos En l' eksterajh' de mia nobla patro, Al ghi mi ekparolos, se ech tuta Al mi minacus la infero. Vin Mi chiujn petas, se ghis nun silentis Vi pri l' apero, tenu ankau plu Ghin en sekreto; kaj al chio, kio Okazos eble en la nokto, havu Okulojn kaj orelojn, sed ne bushon. Per mia amo mi vin rekompencos. Adiau do! en la dekdua horo Sur la teraso mi vin revizitos. CHIUJ Al via princa moshto niaj servoj! HAMLETO Ne, via amo, kiel al vi mia. Adiau do! (Horacio, Marcello kaj Bernardo foriras.) Spirit' de mia patro En bataliloj! Mi supozas ion Malbonan. Ho, se venus jam la nokto! Ghis tiam do trankvile! Malbenajhoj Kaj krimoj venas al la lum' de l' tago, Se ech murego tera ilin kovras. (Foriras). SCENO III Chambro en la domo de Polonio. Laerto kaj Ofelio eniras. LAERTO Pakajho mia estas sur la shipo. Adiau, fratineto! Se vi havos Okazon, ne forgesu al mi skribi Pri via farto. OFELIO Chu vi tion dubas? LAERTO Sed pri Hamleto kaj pri lia amo Konsilas mi al vi, vi ghin rigardu, Kiel kapricon kaj nur kiel ludon De juna sango; bela violeto En la printempo: frue elkreskinta, Sed ne konstanta,--dolcha, sed ne daura, Odoro, ghuo de momento unu, Nenio pli. OFELIO Nenio pli? LAERTO Jes, tiel Vi ghin rigardu. La natur', kreskante, Grandighas pli ne sole per la korpo Kaj per la forto de la sama sento; Kun la kreskado de la tempo ofte Shanghighas la spirito kaj la servo Interne. Nun li eble amas vin; Nek trompo nek malico nun makulas La virton de l' animo lia: tamen Memoru vi, ke en la rango lia De sia volo li ne estas mastro. Li mem ja estas sklav' de sia stato; Ne povas li, kiel la simplaj homoj, Por si elekti: de elekto lia Dependas farto de la tuta regno,-- Li tial devas gvidi la elekton Per la aprob' kaj vocho de la korpo, Al kiu li mem servas kiel kapo. Se li nun diras, ke li amas vin, Prudente estas, ke vi al li kredu Nur tiom, kiom povas li plenumi La vorton sian,--tio estas tiom, Kiom permesas la komuna vocho De tuta la Danujo. Ekmemoru, En kia grad' honoro via povas Suferi, se auskultos tro kredeme Vi lian kanton, se la koron vian Vi perdos kaj al lia persistado Malkovros la trezoron vian chastan. Vi timu ghin, fratino mia kara, Evitu flaman mezon de la amo, Atakon kaj atencon de deziro! Knabin' plej chasta perdis jam modeston, Se al la lun' shi montris sian charmon. Ech virto ne evitas kalumnion, L' infanojn de printempo ofte mordas La verm' ankorau en la burghoneco, Kaj al la frua roso de juneco Spiret' venena estas plej danghera. Vin gardu do! Tim' donas garantion. Por la juneco chie staras retoj. OFELIO La sencon de l' instruo via bona Konservos mi, por gardi mian bruston; Sed, bona mia frato, vi ne agu Simile al la predikistoj, kiuj Predikas krutan vojon al chielo, Dum ili mem senzorge kaj volupte Sur flora vojo de gajeco pashas, Mokante pri prediko sia propra. LAERTO Ne timu! Tamen mi tro longe restis.-- La patro venas jen! (Polonio eniras.) (Al Polonio) Duobla beno Sendube duobligas la felichon: Dank' al okazo mi denove povas Adiau al vi diri. POLONIO Vi ankorau La domon ne forlasis? Al la shipo! La vento blovas helpe al la vojo, Kaj oni vin atendas. Nu, akceptu Denove mian benon. (Li metas la manon sur la kapon de Laerto.) Kaj memoru Regulojn, kiujn mi al vi instruis: Ne chian penson metu sur la langon, Ne donu tuj al chia penso faron. Afabla estu, sed ne tro kredema. Al la amiko saghe elektita Kunforghu vin en fera fideleco, Sed gardu vian manon de la premo De chiu renkontota bona frato. Vi gardu vin de chia malpacigho; Se vi ghin ne evitos,--tiam agu Fortike, ke la malamik' vin timu. Al chiu servu per orelo via, Sed ne al chiu servu per la busho. Konsilojn chiam prenu vi de chiu, Sed propran jughon en la kapo tenu Lau via mon' mezuru vian veston, Sed chio estu takta kaj konvena; Vin vestu bone, sed ne kiel dando: Lau vest' ekkonas oni ofte viron, La homoj altastataj en Francujo En tiu punkto estas tre zorgemaj. Ne prenu prunte kaj ne prunte donu: Per pruntedono ofte oni perdas Krom sia havo ankau la amikon, Kaj pruntepren' kondukas al ruino De la mastrajho. Antau chio estu Fidela al vi mem,--de tio sekvos, Ke vi ne estos ankau malfidela Al la aliaj homoj. Nun adiau, Kaj mia beno vin akompanadu! LAERTO Adiau, mia patro kaj sinjoro! POLONIO Jam tempo. Iru, oni vin atendas. LAERTO Adiau, Ofelio, kaj memoru Pri tio, kion diris mi al vi! OFELIO Mi bone shlosis ghin en mia kapo, Kaj la shlosilon mi al vi fordonas. LAERTO (al Polonio kaj Ofelio) Adiau! (Foriras.) POLONIO Kia estas la konsilo, Pri kiu li parolis? OFELIO Pri Hamleto, Pri la reghido. POLONIO Ha, jes, ghustatempe! Mi audis, ke en lasta temp' Hamleto Al vi komencis montri amikecon Kaj ke vi mem apartan afablecon Al li montradis. Se ghi estas vero-- Mi audis ghin en formo de averto-- Mi devas al vi diri, ke vi mem Kredeble ne komprenas tute klare Dangheron, kiu al filino mia Kaj al honoro via nun minacas. Kiel vi estas unu kun la dua? La veron al mi diru! OFELIO De mallonge Al mi li ripetadis kelkajn fojojn, Ke li estimas min. POLONIO Ha, ha! Estimo! Parolo de nesperta knabineto! Kaj kredas vi al la «estimo» lia? OFELIO Mi mem ne scias, kiel pri ghi pensi. POLONIO Nu, audu do! Vi estas tre malsagha, Ke vi akceptas por kontanta mono La vortojn, kiuj vere ne enhavas Ech plej malgrandan indon. Vi vin tenu Prudente kaj singarde, char alie La malsagheco via la grandega Vin pereigos! OFELIO Li al mi proponis La amon sian pure kaj honeste. POLONIO Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa! OFELIO Li jhuris al mi, patro mia kara, Per chiuj sanktaj jhuroj de chielo. POLONIO Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias, Ke se la sango bolas, tiam lango La jhurojn ne avaras. Ho, filino, Ne prenu vi por fajro tiun flamon,-- Ghi lumas, sed ghi tute ne varmigas, Ghi estingighas tuj, ne supervivas Ech la minuton de la promesado. De nun kun via virga afableco Avaru pli; la paroladon vian Vi shatu pli, ne estu tute preta Tuj lau ordono! La reghid' Hamleto Ankorau estas juna, kaj li havas Pli grandan liberecon, ol al vi Donata povas esti. Ofelio, Mallonge mi sed klare al vi diras: Ne kredu al jhurado lia; jhuroj Similaj estas trompaj delogantoj, Antauparoloj de tre pekaj petoj; Promesojn piajn ili hipokritas, Por pli sukcese veni al la celo. Per unu vorto: nun vi ech minuton Ne restu en intima parolado Kun la reghid' Hamleto! Ne kuraghu Forgesi mian tiun chi ordonon! Nun iru! OFELIO Mi obeos, mia patro. (Ambau foriras.) SCENO IV La teraso antau la palaco. Hamleto, Horacio kaj Marcello venas. HAMLETO Ho, kiel akra estas la aero! HORACIO Jes, princo, blovas vento malvarmega. HAMLETO Kioma horo? HORACIO Baldau la dekdua. MARCELLO Ne, ne, jam la dekdua horo batis. HORACIO Chu efektive? Mi ne audis. Sekve Alproksimighas jam la temp', en kiu Aperas ordinare la spirito. (Post la sceno estas audataj tamburado kaj ektondro de pafilego.) Ha, kion tio chi signifas, princo? HAMLETO La regho diligente nun pasigas La nokton en gajega festenado; Kaj chiun fojon, kiam li eltrinkas Pokalon, pafilegoj al la mondo Anoncas la grandfaron de la regho. HORACIO Ekzistas tia moro? HAMLETO Jes, sendube. Sed pensas mi, ke estas pli honore Forgesi tian moron, ol ghin sekvi. La brua kaj dibocha festenado Alportis al ni tre malbonan gloron Che la popoloj de la tuta mondo. Drinkistoj oni nomas nin insulte; Kaj tiu chi makulo malpurigas La gloron de plej grandaj niaj faroj. Similan sorton ofte ankau havas Privataj homoj, se sen propra kulpo Makulon ian ili de naturo Ricevis; se ekzemple de naskigho-- En kio ne ilia vol' ja estis-- Ilia sango estas tro bolanta, Rompanta ofte digon de prudento; Au se kutimo ilin malbonigis,-- La mond' ilin atakas sen kritiko, Se ech iliaj virtoj estas puraj Kaj multenombraj. Grajno da malbono Por la okul' de l' mondo ofte kovras La tutan indon de plej bona homo. (Aperas la spirito en armajho.) HORACIO Ho, vidu, princo, ghi aperas! HAMLETO Dio! Defendu nin, angheloj de chielo! (Li staras kelkajn minutojn senmove.) Spirito sankta, au demon' terura, Chu el chielo au el la infero, Chu vi intencas bonon au malbonon,-- Aperis vi en tia nobla formo, Ke mi paroli devas. Ho, Hamleto, Ho, patro, ho vi, regho de Danujo, Respondu! Ho, ne lasu min perei En nesciado! Diru al mi, kial Sin levis el la tombo viaj ostoj? Kaj la cherkujo, kien ni trankvile Vin metis, kial ghi malfermis nun La pezan sian bushon de marmoro, Por vin eljheti? Kion ghi signifas, Ke vi, senviva korpo, en armajho Denove venis en la lunan lumon, Por ektimigi nin, malsaghajn homojn, Kaj nin ataki per teruraj pensoj Ne klarigeblaj por l' animo nia? Por kio! Diru! Kial? Kion fari? (La spirito faras signojn al Hamleto.) HORACIO Li vokas vin, ke iru vi kun li, Li kvazau volas ion komuniki Nur al vi sola. MARCELLO Kun afablaj gestoj Li vokas vin pli malproksimen, princo; Sed ho, pro Di', ne iru! HORACIO Ne, ne iru! HAMLETO Sed tie chi ne volas li paroli, Kaj mi lin sekvos. HORACIO Ho, ne, ne, reghido! HAMLETO Nu, kion do mi timos? Mia vivo Ne havas por mi indon, kaj l' animo, Senmorta, kiel la spirito mem, Ja ne bezonas timi la spiriton. Li vokas min denove; mi lin sekvos. HORACIO Sed se li vin allogos al la maro, Au eble al la supro de l' shtonego, Staranta super la senfunda akvo, Kaj tie per terura nova vido Subite nebuligos vian saghon Kaj pereigos vin? Memoru, princo! Jam per si mem al chiu viva homo Terura estas tiu alta pinto, Pendanta super la bruantaj ondoj De plej profunda loko de la maro. HAMLETO Li chiam vokas. (Al la spirito) Iru, mi vin sekvas! MARCELLO (retenante Hamleton). Ho, princo, vi ne iros! HAMLETO For la manojn! HORACIO Auskultu nin, ne iru! HAMLETO Mia sorto Min vokas, kaj per ghi mi sentas nun En chiu vejno de la korpo mia Potencan feran forton de leono. (La spirito faras signojn) Li chiam vokas! Lasu! Pro chielo! (Li sin elshiras.) Fantomon faros mi el chiu, kiu Kuraghos min reteni! For! (Al la spirito) Ho, iru! Mi post vi iras. (La spirito kaj Hamleto foriras.) HORACIO Ha, li frenezighis! MARCELLO Ni sekvu lin! La dev' al ni ordonas! HORACIO Ni iru! Kiel tio chi finighos?! MARCELLO Malbona io estas en Danujo. HORACIO Nin gardos la chielo. MARCELLO Ni rapidu! SCENO V Izolita loko de la teraso. La spirito kaj Hamleto venas. HAMLETO Ho, kien vi kondukas min? Parolu! Mi plu ne iros jam! SPIRITO Auskultu! HAMLETO Diru! SPIRITO Jam proksimighas mia horo. Baldau Reiri devos mi al la sulfuraj Turmentaj flamoj. HAMLETO Malfelicha patro! SPIRITO Min ne bedauru, sed atentu bone, Al tio, kion diros mi. HAMLETO Parolu! Atenti estas mia sankta shuldo. SPIRITO Kaj venghi ankau, kiam vi ekscios. HAMLETO Ho, Dio! Venghi? Kion? SPIRITO Audu bone. Mi estas la spirit' de via patro, Mi estas kondamnita longan tempon Vagadi en la nokto kaj bruladi La tutan tagon en eternaj flamoj, Ghis mi purighos de la chiuj pekoj De mia tera vivo. Se ne estus Al mi malpermesite paroladi, Rakonton tiam povus mi komenci, De kiu chiu vort' al vi dispremus La koron, rigidigus vian sangon, El kapo elsaltigus la okulojn, Kaj chiun vian haron disstarigus Simile al haregoj de histriko. Sed la misteroj de posttomba vivo Ne devas soni al orelo tera. Auskultu! Se vi amis vian patron... HAMLETO Ho, Dio! SPIRITO Venghu por mortigo lia! HAMLETO Mortigo? SPIRITO Jes, mortigo plej malnobla, Terura, nenatura, neaudita. HAMLETO Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi, Simile al la penso de amanto Mi flugu venghi tuj. SPIRITO Vi shajnas preta Vi estus dorma, kiel pala herbo, Kreskanta sur la bordo de la Leto, Se restus vi trankvila. Audu, filo: La famon oni faris, ke en tempo De mia dormo en ghardeno mia Serpento mordis min; kaj oni trompas Per la mensoga fam' pri mia morto L' orelon de la regno; tamen sciu, Ho, nobla mia filo: la serpento, De kies mordo mortis via patro, Nun portas lian kronon. HAMLETO Mia onklo! Ho, la profeta mia antausento! SPIRITO Jes, tiu plej malnobla adultulo Per sorcho de la sprito, per perfido (Ho, malbenita sprito kaj donacoj!) Delogis la reghinon shajne virtan Al la plezuroj de malnobla amo. Hamleto mia! Ho, kia defalo! De mi, kies la amo estis sankta, Sendeklinigha chiam de la jhuro, Farita en la tago de l' edzigho,-- Shi malaltighis al pekulo, kiun Per chio la naturo ja malbenis! Sed kiel virton peko ne delogas, Se ghi ech en chiela vest' aperas, Tiel volupto, se ech kun anghelo Vi ligos ghin, enuas tamen baldau Kaj serchas ion novan... Sed silentu! Mi sentas jam aeron de mateno,-- Mi mallongigos la rakonton. Kiam En la ghardeno lau kutimo mia Mi dormis post tagmezo, via onklo Mallaute alshtelighis kaj envershis Al mi en la orelon plej teruran Venenon el malgranda boteleto, Venenon tian, kiu tre rapide Trakuras tuj la tutan homan korpon Kaj, kvazau acidajho en la lakto, Momente malbonigas en la korpo La tutan puran sangon. Mi pereis, Kaj lepro mian tutan glatan korpon Tuj kovris per abomeninda shelo. Kaj tiel mi perfide en la dormo Per frata mano estis senigita De l' vivo, krono kaj edzino kune, Mi estis mortigita en florado De miaj pekoj, sen konfesodono, Sen komunio sankta; la kalkulon Ne resuminte, estis mi sendita Kun chiuj kulpoj sur la kapo Al granda, fina jugho. HAMLETO Ho, terure! SPIRITO Se havas vi animon, ne permesu, Ke regha lito de Danujo servu Por sangomiks' adulta kaj volupto. Sed kiel ajn vi volos tion fari,-- Vi ne makulu vian filan koron: Nenion faru kontrau la patrino,-- Shin jughos la chielo kaj la pikoj De shia propra koro. Nun adiau! La palighado de l' lumanta vermo Anoncas la aperon de l' mateno. Adiau, filo, kaj memoru min! (Foriras.) HAMLETO Ho, vi, chielo! Tero! Eble ankau L' inferon voki?--Fi, halt' mia koro! Ne maljunighu tuj, ho mia korpo! Fortike vi min portu! Vin memori? Jes, malfelicha patro! Tiel longe, Ghis mia kapo perdos la kapablon De chia memorado! Vin memori? Sed de l' tabulo de memoro mia Forvishos mi nun chion, kio restis, Sentencojn chiujn el la libroj, chiujn Pentrajhojn, postesignojn, kiujn lasis Sur ghi la pasintajho kaj juneco, Observojn kaj la spertojn de la vivo; Ordono via vivos tute sola De nun en mia cerbo, ne miksita Kun io malpli inda. Ho, chielo! Virino malhonesta kaj perfida! Fripono! Vi, fripono ridetanta!... La tabuleton donu! Mi enskribos, Ke oni povas chiam ridetadi Kaj tamen esti friponeg'. Almenau En nia lando tio estas ebla. (Li skribas.) Mi vin enskribis, onklo! Nun al mia Deviz'! «Adiau kaj memoru min!» Mi jhuris. HORACIO (post la sceno). Princo! Princo! MARCELLO (post la sceno). Princ' Hamleto! HORACIO (post la sceno). Ho, Dio lin defendu! HAMLETO (decide, al si mem). Tiel estu! MARCELLO (post la sceno). He! Princo! He! HAMLETO He! kara mia, he! Al mi, birdeto mia, he! mi estas. (Horacio kaj Marcello venas.) MARCELLO Nu, kio do sinjoro? HORACIO Kio nova? HAMLETO Ho, tre mirinde! HORACIO Diru, kara princo. HAMLETO Vi elbabilos. HORACIO Ne, pro la chielo! MARCELLO Mi ankau ne. HAMLETO He, kion vi parolas Chu oni povus kredi?! Vi silentos? HORACIO kaj MARCELLO Jes, jes, pro la chielo, kara princo! HAMLETO En tuta la Danujo vi ne trovos Friponon, kiu estus hom' honesta. HORACIO Spirito ne bezonis ja sin levi El tombo, por sciigi nin pri tio. HAMLETO Vi estas prava. Tial mi nun pensas, Sen plua disputado ni jam povas Al ni la manojn premi reciproke Kaj iri hejmen. Iru, kien vokas Vin la aferoj kaj deziroj viaj-- Aferojn kaj dezirojn chiu havas-- Mi ankau, la mizera, iros fari Aferon mian,--mi nun iros preghi. HORACIO Malklare kaj tre strange vi parolas. HAMLETO Ha, mi bedauras, ke mi vin chagrenas. Mi ghin bedauras el la tuta koro. HORACIO Vi ne chagrenas nin. HAMLETO Ne, Horacio, Chagren' ghi estas, pro Patriko sankta... Pri la spirito de mi al vi diros, Ghi estas tre senkulpa kaj honesta. La scivolecon pri la estintajho Vi venkos, kiel povos. Nun, kolegoj, Amataj kunlernantoj kaj amikoj, Malgrandan unu peton mi vin petos. HORACIO Parolu, princo, ni ghin certe faros. HAMLETO Neniu devas scii pri l' apero De nuna nokto. HORACIO kaj MARCELLO Ni promesas, princo. HAMLETO Sed jhuru! HORACIO Pro honoro, mi silentos! MARCELLO Mi ankau, pro honor'! HAMLETO Sur mia glavo! MARCELLO Ni jhuris jam, sinjoro. HAMLETO Sed mi petas, Sur mia glavo jhuru al mi. SPIRITO (sub la tero). Jhuru! HAMLETO Ha, mia kara! Vi al ni alrampis? Nu, bone! La bravul' auskultas. Jhuru! HORACIO Sed kiel jhuri? HAMLETO Ke neniam vi Parolos ech per unu sola vorto Pri tio, kion en la lasta nokto Vi vidis. Jhuru sur la glavo! SPIRITO (sub la tero). Jhuru! HAMLETO Hic et ubique? Shanghu ni la lokon! Al mi, sinjoroj! Metu viajn manojn Denove sur la glavon kaj ripetu, Ke vi neniam al neniu diros Pri la apero de la nokto. Jhuru Pri tio chi sur mia glavo! SPIRITO (sub la tero). Jhuru! HAMLETO Ha, brave, mia talp'! Vi bone fosas! Pli malproksimen do, amikoj! HORACIO Dio! Tre strange kaj neniel kompreneble! HAMLETO Plej bona estos, se vi ghin forgesos! Ekzistas en chiel' kaj sur la tero Pli da aferoj, ol en la lernejoj Instruas filozofoj, Horacio. Sed venu! Kaj mi tie chi denove Vin petas, jhuru: kiel ajn mirindaj Al vi agado mia poste shajnos, Se eble poste trovos mi utile Shajnigi, ke mi perdis la prudenton,-- Neniam vi kunmetu viajn manojn En tia formo, nek la kapon vian Balancu tiel, nek per parolado Dusenca montru, ke vi ion scias,-- Ekzemple: «nu, ni scias», au «ni povus, Se ni nur volus», au «se nur paroli Ni povus», au «ekzistas unu punkto»... Ne helpu al vi Dio en mizero, Se tion chi vi faros,--jhuru! SPIRITO (sub la tero). Jhuru! HAMLETO Ripozu, ho, spirito malfelicha! Kaj nun, sinjoroj, mi min rekomendas Al vi kun mia tuta amikeco. Kaj chion, kion mi, malricha, povas Al vi alporti aman kaj amikan, Kun Dia help' al vi mi ne rifuzos. Ni iru! Kaj denove mi vin petas, La fingron chiam tenu sur la busho! Ni vivas en terura tempo! Ve, Ke mi naskighis esti la punanto! Nu, venu do! Ni iros chiuj kune. (Chiuj foriras.) AKTO II SCENO I Chambro en la domo de Polonio. Eniras Polonio kaj Reinhold. POLONIO Jen tiujn chi paperojn kaj la monon Al li transdonu! REINHOLD Jes, sinjoro, bone. POLONIO Sed antau ol viziti lin, vi faros Prudente, se vi bone eldemandos Pri la konduto lia. REINHOLD Efektive, Mi mem intencis tion fari. POLONIO Bone! Tre bone! Antau chio vi demandu, Kielaj Danoj loghas en Parizo, De kia speco, kiel ili vivas, Kun kiu kaj en kiaj societoj; Se per demandoj tiel deflankighaj Vi vidos, ili konas mian filon, Vi venos pli proksime al la celo, Ol per demandoj rektaj. Agu, kvazau Vi konus lin nur iom, malproksime; Ekzemple: «Ha, mi konas lian patron, Kaj lian familion, ech lin mem Mi iom konas». Chu vi min komprenas? REINHOLD Ho, jes, sinjoro! POLONIO «Ech lin mem», vi diros, «Sed nur malmulte; se mi ne eraras, Li estas tre sovagha, faras tion Kaj tion...» nun vi povas lin kulpigi Per plej diversaj elpensitaj faktoj; Nur ne per ia malbonajho, kiu Al li alporti povus malhonoron! Ho, nur ne tion! Gardu vin de tio! Nur tiajn faktojn, kiuj ordinare Junecon akompanas. REINHOLD Nu, ekzemple Ludado... POLONIO Jes! drinkado, duelado, Insultemeco, au malpacemeco, Ech petolado kun virinoj. REINHOLD Tamen Chu tio jam ne estos malhonoro? POLONIO Ho, ne, se vi nur lerte ghin esprimos. Ne diru, ke li estas tute sklavo De volupteco; ne, prezentu liajn mankojn En tia lumo, ke ili aperu Kiel makuloj nur de libereco, Esprimoj de flameco de l' spirito, Ekboloj de senbrida juna sango. REINHOLD Sed, ho, sinjoro... POLONIO Kial tion fari? REINHOLD Jes, mi dezirus scii, kia celo... POLONIO Nu, vidu, mia plano estas tia, Kaj mi esperas, ke ghi bone fruktos: Se vi sur mian filon tiel jhetos La makuletojn, tiam diligente Atentu! Se kunparolanto via La junan homon iam vidis kulpan En la malvirtoj jhus nomitaj, tiam, Ho, kredu, li en tia maniero Al vi sin turnos: «Jes, sinjoro mia», Au «jes, amiko», au «jes, estimata», Au kiel ajn en tiu lando estas La form' uzata de ekparolado... REINHOLD Nu, bone. POLONIO Kaj li poste faros tiel: Li faros... jes... kion mi volis diri?.. Mi volis ion diri... Al diablo! Nu, kie do mi haltis? He? REINHOLD Vi haltis Che l' vortoj «li en tia maniero Al vi sin turnos» POLONIO Ha! Al vi sin turnos. Li turnos sin al vi: «Jes, mi lin konas, Sinjoron tiun vidis mi hierau, Au antau kelka temp', au kiam ajn; En tia au tiela societo; Li tie efektive alte ludis, Li tie estis en malsobra stato, Li tie sin batadis kun kolegoj»; Au «mi lin vidis, kiam li eniris En domon de virinoj de malchasto»; Au tiel plu. Kaj tiam vi rimarkos, Ke via kaptileto la mensoga Alkaptis la ezokon de la vero; Kaj tiel ni, sprituloj, chiam povas Per anguletoj kaj per artifikoj, Per kurba voj' al rekta celo veni; Kaj tiel vi lau mia klarigado Facile elesploros mian filon. Chu vi komprenis bone? REINHOLD Jes, sinjoro. POLONIO Kaj nun kun Dio iru! Bonan vojon! REINHOLD Sinjor'... POLONIO Vi ankau mem lin elobservu, Per la rilat' al vi. REINHOLD Mi chion faros. POLONIO Ke li nur diligente muzikadu! REINHOLD Tre bone. Mi salutas! POLONIO Nu, adiau! (Reinhold foriras. Eniras Ofelio.) POLONIO Nu, kio, Ofelio? Kio nova? OFELIO Ha, estimata patro! De teruro Mi tuta tremas! POLONIO Kio do farighis? OFELIO En mia chambro sidis mi, kudrante,-- Subite venas la reghid' Hamleto, Kun disshirita vesto, sen chapelo, La shtrumpoj disligitaj kaj malpuraj Senorde pendas sur la maleoloj; Tre pala, kun piedoj skuighantaj; Kun vido tiel plena de teruro, Kvazau li venus jhus el la infero, Por antaudiri ian teruregon. POLONIO De am' al vi li eble frenezighis? OFELIO Sinjoro, mi ne scias, sed mi timas, Ke tiel estas. POLONIO Kion do li diris? OFELIO Li prenis mian manon kaj ghin premis, Kaj poste sin retiris kaj, tenante La duan manon super la okuloj, Li rigardadis sur vizaghon mian Kun tia atenteco, kvazau volus Li pentri ghin. Li tiel longe staris; Kaj fine, ekskuinte mian manon, Tri fojojn balancinte sian kapon, Ekghemis li kun tia sopireco Kaj tia profundeco, kvazau volus Li kun la ghemo fini sian vivon. Kaj poste li min lasis iri for, Kaj ankau mem foriris, sed la kapon Ankorau chiam tenis li turnite Al mia flanko, ghis li malaperis. POLONIO Sufiche! Venu! al la regh' ni iru! Ghi estas frenezigho de la amo; La amo ruinigas la amanton, Kondukas al decidoj malesperaj, La homon ofte ghi turmentas pli, Ol chiuj la pasioj en la mondo. Bedauras mi la princon! Chu vi eble Akceptis lin jam tro maldelikate? OFELIO Ne, kara patro; lau ordono via Mi nur de li leterojn ne akceptis Kaj malpermesis vizitadi min. POLONIO Nu, tio chi lin certe frenezigis. Bedauras mi jam mian severecon. Mi pensis ja, ke li nur petoladas Kaj volas pereigi vin. Ho, Dio, Ho, mia malbenita suspektado! Ni, maljunuloj, havas la kutimon Tro malproksime peli la singardon, Kiel junuloj ofte tro suferas Je absoluta manko de singardo. Ni iru al la regho! La konfeso Ne plachos al la regho, sed pli multe Lin kolerigus la kashado. Venu! (Ambau foriras.) SCENO II Chambro en la palaco. La regho, la reghino, Rosenkranz, Güldenstern kaj korteganoj. REGHO Ni vin salutas, nia Rosenkranz Kaj nia Güldenstern! Ne sole vidi Ni volis vin, sed ankau la bezono De viaj servoj igis nin vin voki. Vi audis jam pri la metamorfozo De la reghid' Hamleto: nek ekstere Kaj nek interne li similas nun Al tio, kio li antaue estis. La kauzon, kiu, krom la patra morto, Al tia stato nun lin alkondukis, Ne povas mi diveni. Nun mi petas Vin ambau, kiuj tutan la junecon Kun li pasigis kune kaj tre bone Lin konas,--vin mi petas, volu resti Tra kelka tempo en palaco nia, Penadu lin altiri al amuzoj Kaj che okazoj esploradu lerte La kauzon, kiu premas lin kashite. Se konos ni la kauzon, ni jam povos Kuraci lin. REGHINO Sinjoroj miaj karaj, Pri vi li tiel ofte paroladis,-- Mi scias, li vin amas pli, ol chiujn. Se vi konsentos fari la komplezon Al ni kaj che ni resti kelkan tempon, Por helpi al la malfelicho nia, Ni rekompencos la viziton vian Per plej konvena regha rekompenco. ROSENKRANZ Vi havas rajton, viaj reghaj moshtoj, Al ni ordoni. Vi ne devas peti Pri tio, kio estas nia shuldo. GÜLDENSTERN Obeos ni kaj ambau ni promesas Lau chiuj fortoj servi akurate Al viaj reghaj moshtoj. REGHO Ni vin dankas, Ho, karaj Rosenkranz kaj Güldenstern! REGHINO Mi dankas vin, ho, karaj Güldenstern Kaj Rosenkranz! Vizitu plej rapide Hamleton, mian filon malfelichan. Kaj iu el la korteganoj iru Sinjorojn akompani al Hamleto! GÜLDENSTERN La Plejpotenca faru nian venon Por li saniga! REGHINO Dio volu! Amen! (Rosenkranz, Güldenstern kaj kelkaj korteganoj foriras. Venas Polonio.) POLONIO Afabla regho! Jam el Norvegujo Revenis la senditoj kun sukceso. REGHO Vi chiam estis patro de agrablaj Sciigoj. POLONIO Chu ne vere, mia regho? Jes, kredu, mia regho, mi dedichas La tutan mian kapon kaj animon Post mia Dio nur al mia regho. Kaj nun mi pensas--se la cerbo mia Ne chesis sur vojeto de prudento Sukcese chasi--ke la veran kauzon De l' frenezigho de l' reghid' mi trovis. REGHO Ho, diru! Mi rapide volas audi! POLONIO Auskultu antau chio la senditojn; Kaj mia bona scio al vi estu Postmangho al festeno la agrabla. REGHO Nu, bone, alkonduku la senditojn! (Polonio foriras.) Li diras, ho, Gertrudo mia kara, Ke trovis li la kauzon de malsano De via filo. REGHINO Mi la kauzon vidas Nur en la morto de la patro lia Kaj en edzigho nia tro rapida. REGHO Ni baldau chion scios, mia kara. (Polonio revenas kun Voltimand kaj Kornelio.) Ni vin salutas, karaj revenintoj! Rakontu, Voltimand, kion alportis Vi de la frato nia la Norvega? VOLTIMAND Redonon de salut' kaj bondeziroj. Tuj post' alveno nia li elsendis Ordonon, por haltigi la preparojn De sia nev', pri kiu li supozis, Ke li armighas kontrau la Polujo; Li post esploro efektive vidis, Ke chio estis kontrau via moshto. Kaj chagrenita, ke malsanon lian Kaj maljunecon oni tiel trompis, Li sendis tuj, por voki Fortinbrason, Riprochis lin severe, kaj la nevo Solene jhuris, ke li plu neniam Batalos kontrau via regha moshto. Per tio ghojigita, la maljuna Por li asignis la salajron jaran De tri mil kronoj kaj al li permesis Kontrau Polujo uzi la varbitan Militistaron; kaj por via moshto Al ni li donis jenan skriban peton, Ke vi permesi volu al l' anaro Tra via lando fari la trairon Sub la kondichoj, kiujn pli detale Vi legos en la jena skriba peto. REGHO Ni trovas chion bona. Ni en tempo Pli oportuna legos kaj pripensos Kaj donos la respondon. Vin ni dankas Por viaj penoj kaj fidela servo. Nun iru vi ripozi, kaj hodiau Al la vespero ni vin petas veni Kun ni festeni. Estu bonaj gastoj! (Voltimand kaj Kornelio foriras.) POLONIO Nun la negoco estas jam finita. Ho, regho kaj reghino, se mi volus Komenci nun klarigojn, kio estas Regha moshteco, kio servemeco, Kaj kial tago estas tago, kial La nokto estas nokto, tempo--tempo: Signifus tio perdi senutile La tagon kaj la nokton kaj la tempon; Char mallongeco estas la spirito De sagho kaj multevorteco estas La korpo kaj ekstera ornamajho, Mi chion tial diros tre mallonge. La nobla via filo frenezighis; Mi diras «frenezighis», char en kio Konsistas frenezigho? Ja en tio, Ke oni frenezumas. Sed ni lasu Ghin flanke kaj komencu... REGHINO Mi vin petas. Pli da enhavo, malpli da artajho! POLONIO Mi jhuras, mi parolas sen artajho! Li estas nun freneza,--estas vero; Kaj vere tio estas tre domagha, Kaj tre domaghe, ke ghi estas vero; Cetere mi konsentas, ke mi uzis Figuron neprudentan,--ni ghin lasu, Kaj mi sen arto iru al l' afero. Ni sekve diras, ke li frenezighis; Nun restas, ke ni trovu nur la kauzon De la efekto, au, pli vere diri, De la difekto, char neniu dubas, Ke tiu chi difekt-efekto havas Sendube ian kauzon. Nun finite,-- La stato de l' afero estas tia: Atenti volu! (Li elprenas paperon el la posho.) Mi filinon havas --Mi havas shin, char shi ja estas mia-- Nun el obeo, kiun shi ja shuldas, Shi tion chi al mi transdonis. Vidu Kaj konsideru! (Li legas) «Al la chiela, la idolo de mia animo, la ravanta Ofelio»--Tio chi estas malbona frazo, triviala frazo; «ravanta» estas triviala frazo.--Sed auskultu plu: «Al shia belega delikata brusto tiuj chi linioj» k. t. p. REGHINO Chu tion chi Hamleto al shi sendis? POLONIO Ho tuj, reghino, mi raportos chion. (Li legas.) «Dubu pri la sun' super la tero, Dubu, chu en steloj brilas flamo, Dubu pri vereco de la vero, Sed ne dubu nur pri mia amo. Ho, kara Ofelio, la versofarado ne prosperas al mi; mi ne posedas la arton ritmigi miajn sopirojn; sed ke mi forte vin amas, ho plej kara mia, tion chi kredu al mi. Adiau! Via por eterne, plej kara fraulino, tiel longe kiel tiu chi tera mashino al li apartenas--Hamleto.» Jen tion en shuldata obeado Al mi filino mia montris. Ankau Pri chio, kion li al shi parolis, Precize lau la tempo kaj la loko Kaj maniero shi al mi raportis. REGHO Sed kiel shi akceptis lian amon? POLONIO Kiele pensas vi pri mi? REGHO Mi pensas, Vi estas hom' fidela kaj honesta. POLONIO Mi tion pruvos. Kion do vi pensus, Se mi, vidante, kiel tiu amo Disvolvas sin (mi tion bone vidis Ankorau antau ol filino mia Al mi rakontis),--kion pensus vi, Au kion pensus shia regha moshto, Reghino mia alte estimata, Se mi en la afero ludus rolon De leterujo au de skribotablo, Se mi silente, mute mian koron Por tio fermus kaj sen ia faro Rigardus tiun amon? Kion tiam Vi povus pensi pri persono mia? Ne, mi alpashis rekte al l' afero Kaj tiel diris al filino mia: «Reghida mosht' Hamleto estas princo, Por vi tro alta; ne kuraghu ludi!» Kaj mi al shi ordonis, ke shi tenu Sin malproksime de la princ' Hamleto, Leterojn ne akceptu, nek donacojn. Ordonon mian patran shi plenumis, Kaj li, nun rifuzita (vi permesu Ke mi raportu per mallongaj vortoj), Farighis tre malghoja kaj li perdis La apetiton, poste ech la dormon, Li baldau perdis ankau sian forton Kaj poste perdis ankau la konscion, Kaj tiel shtup' post shtupo li enfalis En la frenezon, kiu nun lin premas Kaj chiujn nin sincere malghojigas. REGHO (al la reghino). Vi pensas, ke ghi povus esti ebla? REGHINO Tre povas esti. POLONIO (al la regho). Chu ech unu fojon Vi iam vidis, ke mi kun certeco Raportis: «tiel estas», kaj en vero Ne estis tiel? REGHO Ne, mi ne memoras. POLONIO (montrante sian kapon kaj shultrojn). Deprenu al mi tion nun de tio, Se ne senduban veron mi raportas. Se postesigno gvidas min, mi trovos La kernon de la vero, se ghi sidus Ech en la plej profunda kashiteco. REGHO Sed kiel ni esplorus pli precize? POLONIO Vi scias, ke tre ofte tutajn horojn Li promenadas en la galerio. REGHINO Jes, efektive. POLONIO Nun filinon mian Mi tien lasos; vi kun mi vin kashos Ekzemple post tapisho, por observi. Se li ne amas shin kaj ne per tio Li frenezighis, tiam mi ne estu Pli via kortegano-konsilanto. Mi tiam plugu kampon, pashtu bruton. REGHO Ni vidu. (Eniras Hamleto, legante.) REGHINO Jen li venas, ion legas,-- Kun kia malgajeco en vizagho! POLONIO Mi petas vin, vi ambau tuj foriru! Mi tuj al li alpashos, vi permesu! (La regho, reghino kaj korteganoj foriras). POLONIO (al Hamleto). Kiele fartas mia bona princo? HAMLETO Dank' al chielo, bone! POLONIO Chu vi min konas, via princa moshto? HAMLETO Tre bone. Vi ja estas fishisto? POLONIO Ne, mia princo. HAMLETO Tiam mi dezirus al vi, ke vi estu tia honesta homo. POLONIO Honesta, mia princo? HAMLETO Jes, sinjoro, esti honesta en tiu chi mondo signifas esti elektita inter dek mil. POLONIO Tute vere, mia princo. HAMLETO Char se la suno naskas vermojn en malviva hundo... diajho, kiu kisas mortintajhon... Chu vi havas filinon? POLONIO Jes, mia princo. HAMLETO Ne permesu al shi iri en la suno. Fruktoportado estas beno: sed char via filino povus porti fruktojn,--gardu vin amiko. POLONIO Kion vi komprenas sub tio chi? (Flanken) Chiam pri mia filino. Kaj tamen li antau momento ne konis min; li diris, ke mi estas fishisto. Li venis malproksimen, tre malproksimen! Estas vero, en mia juneco la amo ankau kondukis min en tre dangheran situacion, preskau tiel same danghere kiel lin. Mi denove ekparolos al li. (Laute) Kion vi legas, mia princo? HAMLETO Vortojn, vortojn, vortojn. POLONIO Sed kia estas la enhavo? HAMLETO Vi volas ion havi? POLONIO Ne, mi demandas, pri kio estas parolate en tiu chi libro, mia princo. HAMLETO Kalumnioj, mia sinjoro! La malnobla satira verkisto de tiu chi libro diras, ke maljunaj homoj havas grizajn barbojn, ke iliaj vizaghoj estas sulkitaj, ke iliaj okuloj estas malsanaj, ke ili havas superfluan mankon de sprito kaj ke al tio chi ili havas tre malfortajn femurojn. Kvankam pri chio tio chi mi estas sincere kaj forte konvinkita, mi tamen ne aprobas, ke li pri chio tio chi skribas; char vi mem, sinjoro, farighus tiel maljuna kiel mi, se vi povus iri returnen kiel kankro. POLONIO (flanken). Kvankam tio chi estas frenezo, ghi tamen havas en si metodon. (Laute) Chu vi ne volas iom shanghi la lokon, princo? HAMLETO Iri en la tombon? POLONIO Nu, tio chi estus efektive radikala shangho de la loko! (Flanken) Kiel trafaj ofte estas liaj respondoj? Estas felicho, ke la frenezo ofte havas ion tian, kio al la sagho kaj al la sana prudento ne bone prosperas. Mi forlasos lin kaj tuj penos aranghi en ia maniero renkontighon inter li kaj mia filino. (Laute) Plej afabla reghido, permesu al mi preni la kuraghon diri al vi adiau. HAMLETO El chio, kion vi povas preni de mi, mi nenion cedos al vi tiel volonte, kiel mian vivon, mian vivon. POLONIO Adiau, princo! HAMLETO La enuigaj maljunaj malsaghuloj! (Venas Rosenkranz kaj Güldenstern.) POLONIO (forirante). Vi serchas la princon Hamleton? Jen li estas. ROSENKRANZ (al Polonio). Ni dankas vin, sinjoro! (Polonio foriras.) GÜLDENSTERN Estimata princo... ROSENKRANZ Mia kara princo... HAMLETO Miaj karaj bonaj amikoj! Kiel vi fartas, Güldenstern? Ha, Rosenkranz! Bonaj kolegoj, kiel vi fartas? ROSENKRANZ Kiel mezaj filoj de tiu chi tero. GÜLDENSTERN Ni estas felichaj jam per tio, ke ni ne estas tro felichaj; sur la chapo de Fortuno ni ne estas la pinto. HAMLETO Ankau ne la plandoj de shiaj shuoj? ROSENKRANZ Ankau tio ne, kara princo. HAMLETO Vi vivas sekve en la regiono de shia zono au en la centro de shia favoro? GÜLDENSTERN Jes, efektive, ni ne estas tute fremdaj al shi. HAMLETO Sub la koro de la felicho? Ho, tre vere, la felicho estas publika virino. Kio da nova? ROSENKRANZ Nenio, mia princo, nur ke la mondo farighis pli honesta. HAMLETO Ha, tiam kredeble baldau estos la finigho de la mondo! Sed via novajho ne estas vera. Permesu al mi demandi: per kio vi, miaj bonaj amikoj, kolerigis la Fortunon, ke shi vin sendis tien chi en la malliberejon? GÜLDENSTERN En la malliberejon, mia princo? HAMLETO Danujo estas malliberejo. ROSENKRANZ Tiam ankau la tuta mondo estas malliberejo. HAMLETO Jes, granda malliberejo, en kiu ekzistas multe da apartajhoj, cheloj kaj kavoj. Danujo estas unu el la plej malbonaj. ROSENKRANZ Ni ne pensas tiel, mia princo. HAMLETO Nu, tiam ghi estas por vi io alia, char per si mem nenio estas bona nek malbona; nur la pensado donas al chio tian au alian karakteron. Por mi ghi estas malliberejo. ROSENKRANZ Sendube via gloramo faras por vi el Danujo malliberejon; ghi estas tro malvasta por via spirito. HAMLETO Ho, mia Dio! oni povus enfermi min en shelon de nukso kaj mi rigardus min kiel reghon de vastegaj spacoj, se nur miaj malbonaj songhoj min ne turmentus. GÜLDENSTERN Tiuj chi songhoj en efektivo estas gloramo; char la efektiva esenco de la gloramo estas nur la ombro de songho. HAMLETO Songho per si mem estas ombro. ROSENKRANZ Certe, kaj shajnas al mi, ke la gloramo havas esencon tiel aeran kaj senfundamentan, ke ghi estas nur ombro de ombro. HAMLETO Sekve niaj almozuloj estas korpoj kaj niaj monarhhoj kaj fieraj herooj estas la ombroj de la almozuloj. Chu ni ne iru al la regho? Char pro honoro, mi ne scias argumentadi. ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN Ni volonte servos al vi. HAMLETO Ne, tute ne, mi ne volas alkalkuli vin al miaj ceteraj servantoj; char--por paroli kun vi kiel honesta homo--mia servantaro estas abomeninda. Tamen por resti sur la ebena vojo de la amikeco, kion vi faras en Elsinoro? ROSENKRANZ Ni volis vin viziti, nenio plu. HAMLETO Mi, almozulo, estas ech por danko tro malricha. Sed mi dankas vin, kaj certe, miaj amikoj, mia danko havas la indon almenau de unu grosho. Chu oni ne sendis voki vin? Chu tio chi estis via propra deziro? propravola vizito? Kuraghe, kuraghe, estu honestaj kun mi! Nu, diru do! GÜLDENSTERN Kion ni devas diri, princo? HAMLETO Chion, kion vi volas,--nur ne la veron. Oni sendis vin inviti, kaj en viaj rigardoj kushas konfeso, por kies kashado via modesteco ne estas sufiche ruza. Mi scias, la bonaj regho kaj reghino sendis peti vin. ROSENKRANZ Por kia celo, mia princo? HAMLETO Tion chi mi devus sciighi de vi. Sed mi petegas vin per la rajtoj de nia amikeco de lernejo, per la kuneco de nia juneco, per nia chiama reciproka amo, per chio pli kara ankorau, kion pli bona parolisto povus meti al via koro: estu sinceraj kontrau mi, chu oni invitis vin au ne? ROSENKRANZ (al Güldenstern). Kion vi diros? HAMLETO (flanken). Ha, nun mi jam finis kun vi! (Laute) Se vi min amas, ne mensogu. GÜLDENSTERN Kara princo, oni invitis nin. HAMLETO Kaj mi diros al vi, por kia celo; en tia maniero mia klarigo liberigos vin de perfido, kaj via tenado de sekreto rilate la reghon kaj reghinon ne suferos ech per unu haro. De mallonga tempo mi perdis--mi ne scias el kia kauzo--mian tutan gajecon, mi forjhetis chiujn miajn ordinarajn okupojn, kaj mia humoro estas efektive tiel nigra, ke la tero, tiu chi bonega konstruo, shajnas al mi nur nuda pinto; vidu, tiu chi belega baldakeno, la aero, tiu chi brava arkajho chiela, tiu chi majesta tegmento kun sia ora fajro: shajnas al mi kiel nenio alia, ol putra, pesta amaso da miasmoj. Kia majstra kreitajho estas la homo! kiel nobla per sia prudento! kiel senlima per siaj kapabloj! kiel granda kaj mirinda per sia formo kaj movoj! kiel simila al anghelo per siaj agoj! kiel simila al Dio per sia komprenado! la ornamo de la mondo! la modelo por la vivantaj ekzistajhoj! Kaj tamen kio estas por mi tiu chi kvintesenco de la polvo? Mi ne amas la viron (Rosenkranz kaj Güldenstern ridetas), kaj la virinon ankau ne, kvankam per via rideto vi tion chi videble dubas. ROSENKRANZ Mia princo, mi ne havis tian intencon. HAMLETO Kial do vi ridis, kiam mi diris, ke mi ne amas la homon? ROSENKRANZ Mi pensis: se tiel estas, kian do regalon ricevos de vi la aktoroj, kiujn ni renkontis en la vojo kaj alkondukis tien chi; ili venis, por proponi al vi siajn servojn. HAMLETO Tiu, kiu ludas la rolon de reghoj, estos al mi boneveninta; lia regha moshto akceptos de mi humilan saluton. La vaganta kavaliro povos uzi sian glavon kaj sian shildon; la amanto ne ghemos sen rekompenco; la gajulo pace ludos sian rolon; la ridindulo elvokos ridon che tiuj, kiuj havas tikleblan diafragmon; kaj la fraulino malkashe esprimos sian amon per lamaj versoj. Kia anaro tio chi estas? ROSENKRANZ Tiu sama, kiu ordinare tiel plachadis al vi: la aktoroj el la urbo. HAMLETO Kio do igis ilin vagadi? Restado en konstanta loko estas ja pli profita tiel por ilia gloro, kiel por ilia posho. ROSENKRANZ Mi pensas, ke tio chi estas antau nelonge enkondukita novajho. HAMLETO Chu ili estas ankorau tiel same amataj kiel tiam, kiam mi estis en la urbo? Chu oni ilin vizitas ankorau tiel same? ROSENKRANZ Ne, multe pli malmulte. HAMLETO Kia estas la kauzo? Chu ili farighis netaugaj? ROSENKRANZ Ne, iliaj penadoj estas tiaj samaj, kiel antaue; sed aperis generacio da infanoj, senplumaj birdetoj, kiuj chiam forte krias kaj por tio estas tondre aplaudataj. Tiuj chi nun estas en modo, kaj ili tiel krias kontrau la teatroj de la popolamaso--tiel ili nomas chiujn aliajn,--ke multaj el la glavoportantoj ektimis la anserajn plumojn kaj ne kuraghas iri. HAMLETO Kiel? Infanoj? Kiu ilin subtenas? Kie ili prenas salajron? Chu ili forjhetos la arton, kiam ili ne povos pli kanti per soprano? Chu ili ne diros poste, kiam ili elkreskos ghis la grado de ordinaraj aktoroj--kio estas tre atendebla, se ili ne trovos pli bonajn rimedojn por ekzistado,--ke iliaj verkistoj de dramoj alportis al ili malutilon, devigante ilin deklamadi kontrau ilia propra estonteco? ROSENKRANZ Estis granda batalado inter la ambau flankoj, kaj la popolo mem sen ia riprocho de konscienco instigas ilin reciproke... Longan tempon nenia dramo donis ech iajn enspezojn, se la autoro kaj aktoroj ne atakadis en ghi siajn kontrauulojn. HAMLETO Chu povas esti? GÜLDENSTERN Ho, oni multe kaj kruele batalis. HAMLETO Kaj la infanoj venkis? ROSENKRANZ Jes, princo, Herkuleson kune kun lia portajho. HAMLETO Ne estas granda miro: char mia onklo estas nun regho de Danujo, kaj tiuj, kiuj mokadis lin, dum mia patro vivis, donas nun dudek, kvardek, kvindek, ech cent dukatojn por lia portreto en miniaturo. Certe, en tio chi kushas io supernatura, se nur la filozofio povus tion chi eltrovi. (Trumpetado post la sceno.) GÜLDENSTERN Jen venas la aktoroj. HAMLETO Ha, karaj sinjoroj, estu bone venintaj en Elsinoro! Donu al mi viajn manojn! Tre bone! Manieroj kaj komplimentoj apartenas al la akcepta saluto. Permesu al mi saluti antaue vin en tia maniero, por ke mia sintenado kontrau la aktoroj (kiu devas esti la plej afabla) ne havu la vidon de pli bona akcepto ol la via. Mi vin salutas al via veno, sed mia onklo-patro kaj mia patrino-onklino eraras. GÜLDENSTERN En kio, mia kara princo? HAMLETO Mi estas freneza nur che vento nord-okcidenta; sed kiam la vento estas suda, mi ne miksos preghejan turon kun lanterna kolono. (Polonio venas.) POLONIO Mi deziras al vi sanon, sinjoroj! HAMLETO Auskultu, Güldenstern, kaj ankau vi, Rosenkranz,--por chiu orelo unu auskultanto: tiu chi granda infano, kiun vi tie chi vidas, ne eliris ankorau el la infanaj vindoj. ROSENKRANZ Eble li la duan fojon tien enrampis, char oni diras, ke maljunaj homoj denove farighas infanoj. HAMLETO Mi divenas, ke li venas sciigi min pri la aktoroj. Atentu!.. Tre vere, tio chi estis en lundo matene... POLONIO Via princa moshto, mi povas raporti al vi novajhojn. HAMLETO Via kortegana moshto, mi povas raporti al vi novajhojn. Kiam Roscio estis aktoro en Romo... POLONIO La aktoroj alveturis, via princa moshto. HAMLETO He, he? POLONIO Per mia honoro... HAMLETO «Kaj sur azenetoj Venis personetoj»... POLONIO La plej bonaj aktoroj en la mondo, por tragedioj, komedioj, historioj, pastoraloj, pastoralaj komedioj, historio-pastoraloj, tragedio-historioj, tragedio-komedio-historio-pastoraloj, por dramoj sendividaj kaj por poemoj senfinaj. Seneko ne estas por ili tro serioza kaj Plauto ne estas por ili tro gaja. Por chio verkita kaj por chio improvizita ili ne havas egalajn al si en la mondo. HAMLETO Ho Jefto, jughisto Izraela, kian trezoron vi havis? POLONIO Kian trezoron li havis, princo? HAMLETO Jenan: «Che li estis sol-filino, Kaj li amis shin sen fino.» POLONIO (flanken). Chiam pri mia filino. HAMLETO Chu mi ne estas prava, maljuna Jefto? POLONIO Se vi nomas min Jefto, via princa moshto, mi efektive havas filinon, kiun mi forte amas. HAMLETO Ne, tio chi ne sekvas. POLONIO Kio do sekvas, estimegata sinjoro? HAMLETO Kio? «Kontrau la sorto Ne helpas forto» Kaj poste, vi ja scias: «Venis tre nebela fino Kaj pereis la knabino»... Cetere, vi povas mem legi la finon de la kanto; char vidu, jen venas chesigantoj de mia parolo. (Kelke da aktoroj venas.) Mi vin salutas, sinjoroj, estu chiuj bone venintaj! Mi ghojas, ke mi revidas vin en sano. Tre agrable, miaj bonaj amikoj! Ha, malnova amiko, kiel via vizagho harighis de la tempo, kiam mi vin vidis! Chu vi volas konkuri en Danujo per via barbo? Ha, mia bela juna fraulino! Per niaj virinoj kaj fraulinoj, vi per alteco de unu kalkanumo farighis pli proksima al la chielo de la tempo, kiam mi vin laste vidis. Dio donu, ke via vocho ne estu perdinta sian helan sonoron, kiel eluzita ora monero. Mi vin salutas chiujn, miaj sinjoroj! Ni tuj prenos nin al la afero, ni pafos chion, kion ni trovos. Tuj prezentu ion! Montru al ni provon de via arto. Nu, ekzemple, ian patosan parolon! UNUA AKTORO Kian parolon, mia estimata princo? HAMLETO Mi audis, kiel vi unu fojon deklamis parolon,--sed ghi neniam estis donata sur la sceno, au almenau certe ne pli ol unu fojon; char, kiom mi memoras, la peco ne plachis al la amaso, ghi estis tro alta por la popolo. Sed lau mia opinio kaj lau la opinio de aliaj personoj, kies jugho en tiaj aferoj estas pli autoritata ol mia, tio chi estis bonega peco: bone aranghita lau la scenoj kaj verkita kun multe da prudento kaj modesteco. Mi memoras, ke iu diris, ke ghi havas nenian salon nek pipron, por spici la enhavon, kaj nenian esprimon, kiu montrus che la autoro la intencon de arta ornamado; ghi estis verkita en maniero simpla, sana kaj agrabla, multe pli bela, ol ornamita. Unu parolon en tiu chi peco mi precipe amis: tio chi estis la rakonto de Eneo al Didono; precipe tie, kie li parolas pri la mortigo de Priamo. (Al unu el la aktoroj) Se vi ghin memoras, komencu per la jena verso... atendu, atendu... «Kaj Pirro kun leona sovagheco»... Ne, mi eraras; sed per Pirro ghi komencighas... «Kaj Pirro, kies nigra la armajho Simile al intenco lia nigra Egalkolora estis kun la nokto, En kiu li en la chevalo sidis, Nun shmiris sian korpon la teruran En manier' kruela: tute rugha Li estas de la kapo ghis piedoj; Kovrita de la sango elvershita De patroj kaj patrinoj kaj infanoj, De filoj kaj filinoj mortigitaj; La sango, sekigita de la suno Al lia vest' kruelan brilon donas. Varmega de kolero kaj de fajro, Per la okuloj de sangama tigro L' infera Pirro serchas nun Priamon...» Nun daurigu! POLONIO Per mia honoro, princo, tre bone deklamite: kun sento, kun estetika tono. UNUA AKTORO Kaj jen li trovas lin: tremanta mano La glavon portas kontrau malamikoj; Sed al maljuna mano ne obeas La peza glavo kaj senbate falas. Kaj furioze nun rapidas Pirro Al la batalo malegaleforta. La glavon levas li, kaj tuj senviva Priam' kaduka falas sur la teron. La urbo Iliono plu ne vivis, Kaj tamen shajnis, ke ghi tiun baton Eksentis: ghi ekkrakis en la flamoj, Kaj sub l' impreso de la tondra krako Subite Pirro haltis; lia glavo Ekpendis en l' aero. Pirro staris Senmove, kvazau pentro terurega. Sed kiel ofte antau fulmotondro Silento ekaperas en chielo, La vent' mutighas, la nubegoj haltas Kaj kvazau mortas chio sur la tero,-- Kaj jen subite ekbruegas tondro: Tiele ankau post momenta halto En Pirro pli kruele ekflamegis Malamo kaj sovagha sangavido. Neniam la marteloj de l' ciklopoj, Por Marso elforghante la armajhon, Batadis pli kruele kaj sovaghe, Ol kiel nun la sanga glav' de Pirro Hakadis la Priamon malfelichan... Ho vi, Fortuno! Kial la diaro De vi ne prenas for potencon vian, Ne rompas en pecetojn la radiojn De via rado kaj ghin ne dejhetas En plej profundan lokon de l' infero!» POLONIO Tio chi estas tro longa. HAMLETO (al Polonio). Ghi povos iri al la barbiro kune kun via barbo. (Al la aktoro) Mi petas vin, daurigu! Li plivolus ian arlekenajhon, alie li baldau ekdormos. Daurigu, venu al Hekubo! UNUA AKTORO «Sed kiu nun ekvidus la reghinon Kun haroj disligitaj en malordo»... HAMLETO Kun haroj disligitaj? POLONIO Bone! Reghino kun haroj disligitaj, tre bone! UNUA AKTORO «Kurantan nudpiede, minacantan Estingi la grandegan tutan brulon Per la riveroj de la larmoj siaj; Kaj kun chifono sur la kapo, kie Antau nelonge sidis diademo; Anstatau vestoj kovras shian korpon Elturmentitan kaj malgrasigitan En rapidec' prenita litotuko: Se iu tion vidus, li malbenus Per plej teruraj vortoj la Fortunon. Sed se la dioj mem shin tie vidus, Starantan antau la kruela Pirro, Hakanta senkompate shian edzon: Ho, tiam, se la dioj havas koron, L' unua malespera shia krio L' okulojn de la dioj fluidigus Kaj ili ne silentus...» POLONIO Rigardu do, li palighis, la okuloj estas plenaj je larmoj! Sufiche! Haltu! HAMLETO Bone, la reston vi poste al mi finos. (Al Polonio) Kara sinjoro, chu vi ne volos zorgi pri regalado de la aktoroj? Akceptu ilin bone, char ili estas la spegulo kaj mallongigita kroniko de la tempo. Estus pli bone por vi havi post la morto malbonan supertomban surskribon, ol ricevi malbonan nomon de ili, dum vi vivas. POLONIO Kara princo, mi regalos ilin lau iliaj meritoj. HAMLETO Ho ne, bela homo, multe, pli bone! Se ni chiun homon traktos lau lia merito, kiu tiam estas certa, ke li ne ricevos batojn? Regalu ilin lau mezuroj de via propra honoro kaj indo: ju malpli ili meritas, des pli da merito tiam havos via boneco. Iru kun ili! POLONIO (al la aktoroj) Venu, sinjoroj! HAMLETO (al la aktoroj) Iru kun li, miaj amikoj! morgau vi donos prezenton. (Al la unua aktoro) Auskultu, mia malnova amiko, chu vi povas prezenti la mortigon de Gonzago? UNUA AKTORO Jes, princo. HAMLETO Morgau vi tion chi prezentos. Chu vi povus en okazo de bezono lerni parkere parolon el dekdu ghis dekses versoj, kiun mi verkus kaj enmetus? Ne vere? UNUA AKTORO Jes, princo. HAMLETO Tre bone! (Al chiuj aktoroj). Iru kun tiu chi sinjoro, sed ne mokadu lin! (Polonio kaj la aktoroj foriras.--Al Rosenkranz kaj Güldenstern) Miaj amikoj, mi prenas de vi forpermeson ghis la vespero! Estu bonaj gastoj en Elsinoro! ROSENKRANZ Ni estas pretaj al servoj, princo. HAMLETO Mi vin salutas! (Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.) Nun mi restis sola. Ho mi, malnobla senhonora sklavo! Aktoro en la versoj elpensitaj, En sola imagado de suferoj, Kun tia forto sin alkonformigis Al la teruro de l' situacio, Ke li palighis de la ekscitigho, Sinceraj larmoj brilis en l' okuloj, Sur la vizagho signoj de sufero, La vocho tremis, tuta la tenigho Konforma al la vortoj! Kaj pro kio? Pro fablo, pro nenio, pro Hekubo! Nu, kio do Hekubo al li estas Kaj kio li al shi, ke pro Hekubo Li tiel ploras? Se por suferado Li havus kauzon tian, kiel mi, La tutan scenon tiam li dronigus Per siaj larmoj kaj orelojn chiujn Distondrus li per ghemoj plej pasiaj, La kulpan li kondukus al frenezo, Teruron li enportus en la korojn Kaj rigidigus chiujn alestantojn! Kaj mi?! Malnobla, senkuragha vermo, Sensente kaj senfare mi nur vagas, Nenion povas diri mi por regho, Por mia patro, por la granda regho, Al kiu oni rabis for per krimo La havon kaj la vivon! Chu mi estas Timulo? Kiu nomos min fripono? Al mi la kapon rompos? Mian barbon Elshiros kaj sur la vizaghon jhetos, Min pinchos en la nazo, min kulpigos, Ke mi nenian veran vorton diras? Kuraghus iu tion fari? Ha! Cetere, mi akceptus.--Tiel estas! Mi havas la animon de kolombo, La galo al mi mankas, char alie Jam longe per la korpo de l' krimulo Mi nutrus la vulturojn de la lando. Ho, senkonscia kaj malchasta bubo! Abomenul' sen sentoj, sen honoro! Ha, kia besto estas mi! Tre brave, Ke mi, la filo de plej bona patro, Vidante, ke krimulo lin mortigis, Mi, kiun la infero kaj chielo Instigas al la vengho,--mi nun devas La koron nur per vortoj faciligi, Simile al virino achetebla, Mi povas nur murmuri kaj malbeni Simile al kaduka servantino! Ho, fi! Al la afero, mia kapo!.. Mi audis, ke krimuloj iafoje, Vidante sian krimon spegulitan En arta prezentado en teatro, Sub la influo de tushanta ludo Eksentas tiel forte sian krimon, Ke ili sian kulpon elkonfesas: Char krimo ech sen vortoj chion diras... Jes, la aktoroj ludu al ni ion Similan al la mort' de mia patro; La onklo ankau estos; mi observos Atente chiun lian rigardeton: Se konfuzighos li, mi tiam scios Programon mian veran. La spirito Ja estis eble nur diablo, kiu, Malice akceptinte logan veston, Konante mian impreseblan koron, Min volas trompi kaj la manon mian Direkti peke al terura krimo? Mi volas esti certa. Ni rigardos! La ludo de l' aktoroj estu reto, Por kapti konsciencon de la regho! (Foriras.) AKTO III SCENO I Chambro en la palaco. La regho, la reghino, Polonio, Ofelio, Rosenkranz kaj Güldenstern. REGHO Kaj per nenia lerta ekparolo Vi povis veni al la vera kauzo De lia frenezigho, kiu shanghis Terure nun la tutan lian vivon? ROSENKRANZ Ne neas li, ke estas li freneza, La kauzon tamen li obstine kashas. GÜLDENSTERN Ne lasis li esplori sin, sed lerte Li kun freneza ruzo deturnadis Tuj la parolon, kiam ni intencis De li elkapti ion pri la kauzo. REGHINO Kaj kiel li akceptis vin? ROSENKRANZ Ghentile. GÜLDENSTERN Kaj tamen ne sen kelka suspektemo. ROSENKRANZ Demandojn li avaris, sed volonte Demandojn niajn lerte respondadis. REGHINO Vi al amuzo ia lin invitis? ROSENKRANZ Okaze ni renkontis en la vojo Aktorojn; ni sciigis lin pri tio, Kaj shajnas, ke ghi faris al li ghojon. En la palaco ili estas; shajnas, Ke ili jam ricevis la ordonon Hodiau en vespero ion ludi. POLONIO Jes, kaj al mi la princo komisiis, Ke mi invitu viajn reghajn moshtojn Alesti ankau al la prezentado. REGHO Ho, tre volonte, kaj mi forte ghojas, Ke tio lin amuzas. Vi, sinjoroj, Ankorau pli lin tiru al amuzoj! ROSENKRANZ Ni ghin plenumos, via regha moshto. (Rosenkranz kaj Güldenstern foriras). REGHO Kaj nun forlasu nin, Gertrudo kara. Hamleto baldau venos; ni aranghis, Ke tie chi li kvazau per okazo Renkontos Ofelion. Shia patro Kaj mi--ambau staros nun tiele, Ke, ne vidataj mem, ni chion vidu Kaj povu bone jughi, chu en vero La amo estas kauzo de la stato, En kiu li trovighas. REGHINO Mi obeas. Ho, mia Ofelio, mi dezirus, Ke efektive la beleco via Sin montru kiel sola vera kauzo De la frenezo de Hamleto: tiam Esperi povas mi, ke viaj virtoj Denove realportos al li sanon Al la felicho de vi ambau. OFELIO Chion Mi faros. (La reghino foriras.) POLONIO Promenadu, Ofelio!.. (Al la regho) Se vi permesas, via regha moshto, Ni kashu nin! (Al Ofelio) Vi legu en la libro, Ke li ne miru la solecon vian. Ghi eble ne konvenas, sed en vero Ni ofte per edifo en vizagho Kaj per mieno pie religia Ech la diablon mem facile trompas. REGHO (flanken). Ho, vere, vere! Kiel forte batas Parolo lia mian konsciencon! Kolora vango de malchastulino La veron kovras, sed pli forte kashas Teruran faron miaj artaj vortoj. Ho, peza shargho! POLONIO Via regha moshto, Mi audas liajn pashojn! Ni nin kashu! (La regho kaj Polonio sin kashas post tapeto. Hamleto venas.) HAMLETO Chu esti au ne esti,--tiel staras Nun la demando: chu pli noble estas Elporti chiujn batojn, chiujn sagojn De la kolera sorto, au sin armi Kontrau la tuta maro da mizeroj Kaj per la kontraustaro ilin fini? Formorti--dormi, kaj nenio plu! Kaj scii, ke la dormo tute finis Doloron de la koro, la mil batojn, Heredon de la korpo,--tio estas Tre dezirinda celo. Morti--dormi-- Trankvile dormi! Jes sed ankau songhi! Jen estas la barilo! Kiaj songhoj Viziti povas nian mortan dormon Post la forjheto de la teraj zorgoj,-- Jen tio nin haltigas; tio faras, Ke la mizeroj teraj longe dauras: Alie kiu volus elportadi La mokon kaj la batojn de la tempo, La premon de l' potencaj, la ofendojn De la fieraj, falson de la jughoj, Turmentojn de la amo rifuzita, La malestimon, kiun seninduloj Regalas al merito efektiva,-- Jes, kiu volus tion chi elporti, Se mem, per unu pusho de ponardo, Li povus sin de chio liberigi? Kaj kiu do en shvito kaj en ghemoj La sharghon de la vivo volus porti, Se ne la tim' de io post la morto, De tiu nekonata land', el kiu Neniu plu revenas. Kaj pro tio Plivolas ni elporti chion teran, Ol flugi al mizeroj nekonataj. La konscienco faras nin timuloj; Al la koloro hela de decido Alighas la paleco de l' pensado; Kaj plej kuragha, forta entrepreno Per tiu kauzo haltas sendecide, Kaj chio restas penso, sed ne faro... Sed haltu! Ha, la charma Ofelio... (Al Ofelio) Ho, nimfo, prenu chiujn miajn pekojn En vian puran preghon! OFELIO Mia princo, Kiel vi fartas en la lasta tempo? HAMLETO Mi dankas vin humile,--bone. OFELIO Princo, Mi havas kelkajn signojn de memoro Ankorau, kiujn longe jam mi volis Al vi redoni; mi vin petas, princo, Akceptu ilin nun! HAMLETO Ne, ne! Neniam Mi ion al vi donis. OFELIO Kara princo, Vi scias ja, vi ilin al mi donis, Kaj la donacojn vi akompanadis Per tiaj dolchaj vortoj, ke la indo De la donacoj multe pliighadis. Nun vi shanghighis,--prenu do la donojn: Doloraj estas donoj al la koro, Se ili plu ne venas de la koro. Jen ili estas, princo, mi vin petas! HAMLETO Ha, ha, ha! Chu vi estas virta? OFELIO Princo!? HAMLETO Chu vi estas bela? OFELIO Kion vi per tio chi volas diri, via princa moshto? HAMLETO Ke, se vi estas virta kaj bela, via virto ne devas komunikighi kun via beleco. OFELIO Chu beleco povus havi pli bonan kolegon, ol la virto, princo? HAMLETO Estas vero: sed la forto de la beleco pli facile faros el la virto malchaston, ol la forto de la virto egaligos al si la belecon. Tio chi antaue estis paradokso, sed nun la tempo montras, ke tio chi estas vero. Mi iam vin amis. OFELIO Efektive, princo, vi kredigis min pri tio. HAMLETO Vi ne devis al mi kredi: char virto ne povas tiel inokulighi al nia maljuna arbo, ke la antaua ne restu. Mi vin ne amis. OFELIO Mi vidas, ke mi eraris. HAMLETO Iru en monahhejon! Kial vi volis naski pekulojn? Mi mem estas iom virta, kaj tamen mi povus elmontri en mi tiajn aferojn, ke estus pli bone, se mia patrino min ne naskus. Mi estas tre fiera, venghema, glorama; mi estas preta fari pli da malbono, ol kiom mia kapo povas elpensi au kiom mia imago povas prezenti al si, au kiom mi havas tempon, por ilin plenumi. Por kio tiaj homoj, kiel mi, devas rampi inter la chielo kaj la tero? Ni estas friponoj kaj malnobluloj, chiuj,--kredu al neniu el ni! Iru for en monahhejon! Kie estas via patro? OFELIO En la domo, princo. HAMLETO Fermu post li la pordon, por ke li faru malsaghajhojn nur en sia propra domo. Adiau! OFELIO Ho, helpu al li, bona Dio! HAMLETO Se vi edzinighos, mi donos al vi dote la sekvantan malbenon: estu chasta, kiel glacio, estu pura, kiel negho,--vi ne evitos la homan kalumnion. Iru en monahhejon! Adiau! Au, se nepre volas edzinighi, prenu malsaghulon; char saghaj homoj scias tre bone, kiajn monstrojn vi faras el ili. En monahhejon iru! ne prokrastu! Adiau! OFELIO Chielaj fortoj, resanigu lin! HAMLETO Mi scias, kiel bone vi vin pentras. Dio donis al vi vizaghon, kaj vi faras al vi alian; vi dancas, vi saltas, vi pepas, vi donas al la kreitajhoj de Dio shanghitajn nomojn kaj vi shajnigas vin kokete naivaj. Iru! Nenion pli pri tio chi! ghi faris min freneza! Neniu pli edzighu! Kiu jam edzighis, restu viva, chiuj, krom unu; la ceteraj restu, kiel ili estas. En monahhejon iru! (Foriras.) OFELIO Ho, kia granda homo detruighis! Okulo de plej alta kortegano, Lang' de saghulo, man' de militisto, La floro kaj espero de la regno, Modelo de la moroj kaj klereco,-- Pereis, ha, pereis senespere! Kaj mi, plej malfelicha el virinoj, Mi, kiu suchis dolchan la mielon De liaj jhuroj, mi nun devas vidi La noblan saghon tute konfuzitan, Rompitan, kiel kordo diskrevinta. La altan formon, la junecon floran Detruis la frenezo! Ve! ho ve! Al mi, mi, kiu vidis lin antaue Kaj vidas lin en lia nuna stato! (La regho kaj Polonio eliras.) REGHO El amo? Ne, ne amo chion faris; Kaj liaj vortoj, kvankam konfuzitaj, En vero tamen ne frenezon montras, Li kashas ion en la kor'; mi timas, Ke la sekreto de spirito lia Dangheron en si portas por ni chiuj. Por ghin averti, mi en rapideco Decidis: li veturu tuj Anglujon, Postuli la tributon prokrastitan. La maro kaj la novaj landoj eble El lia kor' elpelos tiun ion, Pri kiu lia kapo chiam pensas. Chu vi ne ankau tiel opinias? POLONIO Tre saghe vi decidis, mia regho. Kaj tamen mi ankorau chiam pensas, Ke chion faris rifuzita amo. Nu, Ofelio? Nun vi ne bezonas Raporti la parolon de la princo: Ni chion audis. Via regha moshto, Vi agu tiel, kiel vi decidos; Sed mi konsilus, se vi ghin aprobas, Ke shia regha moshto la reghino Al si alvoku post la komedio La princon kaj shi petu lin patrine, Ke li al shi malkovru sian koron. Shi iru kun li rekte al l' afero; Se vi permesos, la interparolon Mi subauskultos; kaj se al la vero En tia maniero ni ne venos, Vi tiam volu sendi lin Anglujon Au lin enshlosu ie lau bontrovo De via alta sagho. REGHO Tiel estu! Frenezo che la grandaj kaj potencaj Ne povas resti sen severa gardo. (Chiuj foriras.) SCENO II Salono en la palaco. Hamleto kaj kelke da aktoroj eniras. HAMLETO Estu tiel bona, elparolu la monologon tiel, kiel mi montris al vi, tute libere kaj senarte; sed se vi ghin krios patose kiel multaj el niaj aktoroj, tiam ghi plachos al mi tiom same, kiel se miaj versoj estus elkriataj de publika anoncisto. Ne balancu tro multe la manojn tra la aero en tia maniero, sed tenu vin noble kaj trankvile. Char en la mezo de la riverego, ventego au, tiel diri, uragano de via pasio vi devas observi certan moderecon, kiu donas al chio harmonion. Mi farighas furioza en la animo, kiam ia sanega denshara bubo disshiras la pasion en pecojn, en verajn chifonojn, kaj tondras en la orelojn de la popolamasa publiko, kiu ordinare komprenas taksi nur sensencajn pantomimojn kaj bruon. Mi sentas tiam fortan deziron bone trabastoni tian bubon pro lia bruado: li volas nepre esti pli tirano ol la tirano mem. Mi petas vin, evitu tion chi! UNUA AKTORO Via princa moshto povas esti trankvila en tiu chi rilato. HAMLETO Tamen ne estu ankau tro flegma, sed lasu vian propran senton esti via gvidanto: konformigu la gestojn al la vortoj kaj la vortojn al la gestoj; kaj precipe rigardu, ke vi en nenio superpashu la moderecon de la naturo. Char chio, kio en tia maniero estas trograndigata, estas kontraua al la intencoj de dramo, kies celo chiam estis, estas kaj estos: prezenti kvazau spegulon de la naturo, montri al la virto ghian propran eston, al la malhonoro ghian propran vizaghon, al la responda tempo la represon de ghia formo. Se tio chi estas trograndigata au prezentata tro malforte, tio povas kvankam elvoki ridon che la malkleruloj, sed la kompetentan homon ghi forte chagrenos; kaj la mallaudo de tia persono devas esti por vi pli grava, ol la aplaudado de tuta teatro da aliaj personoj. Ekzistas aktoroj, kies ludadon mi vidis kaj kiujn aliaj laudis ech tre forte,--mi tamen trovis, ke ili tute ne havis la tonon nek la tenighon de kristanoj, idolistoj au ech simple de homoj. Ili afektadis kaj kriadis tiel, ke mi pensis, ke ia fushisto volis krei homojn kaj faris iajn plej malbonajn pupojn,--tiel abomeninde ili imitadis la homojn. UNUA AKTORO Mi esperas, princo, ke nia trupo estas sufiche libera de tiaj mankoj. HAMLETO Liberigu vin de ili tute! Kaj al tiuj, kiuj ludas che vi rolojn ridindajn, ne permesu paroli pli, ol trovighas sin en ilia rolo; char ekzistas inter ili tiaj, kiaj ridas tro multe, por elvoki ridon che la amaso da malsaghaj rigardantoj tiam, kiam oni ofte devas lasi al la publiko bone konsideri ian gravan punkton de la dramo. Tio chi estas abomeninda kaj montras mizeran gloramon de la aktoro, kiu tion chi faras. Iru, pretigu vin! (La aktoroj foriras. Venas Polonio, Rosenkranz kaj Güldenstern.) HAMLETO (al Polonio). Nu, sinjoro, chu la regho deziras auskulti la komedion? POLONIO Jes, kaj la reghino ankau, ili baldau venos. HAMLETO Rapidigu do la aktorojn! (Polonio foriras.) Chu vi ambau ne volos ankau helpi rapidigi ilin? ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN Jes, princo. (Ambau foriras.) HAMLETO He! Horacio! (Horacio eniras.) HORACIO Al viaj servoj, kara princo! HAMLETO El chiuj, kiuj iam min chirkauis, Vi estas la plej brava, Horacio. HORACIO Ho, kara princ'... HAMLETO Ne pensu, ke mi flatas. Char kion povus mi de vi esperi? Vi havas ja nenion, krom spirito, Vi havas ja nenion, por donaci,-- Por kio do mi flatus al malrichaj? Ne, ne! Miela lango leku brilon, Genuojn homoj fleksas ja nur tiam, Se la rampad' profiton donas. Audu! De l' tempo, kiam la animo mia Komencis elektadi inter homoj, Ghi vin elektis; char kun vira indo Vi chiam chiajn specojn de suferoj Sen plendo elportadis; de la sorto Prenadis vi la batojn kaj donacojn Kun dank' egala. Mi admiras tiun, En kiu la prudento kun la sango En tia bona harmonio vivas, Ke li al la Fortuno ne permesas Sur li ludadi, kiel sur fajfilo. Ho, donu vi al mi la viron, kiun Pasio lia ne sklavigis,--mi Lin fermos en la plej profundan lokon De mia koro, kiel vin mi fermis.-- Sed jam sufiche. Oni baldau donos Por ni kaj por la regho unu dramon; En ghi trovighos sceno tre simila Al la mortigo de la patro mia. Mi petas vin, en la responda tempo Per chiuj fortoj de l' animo via Observu mian onklon; char se tiam Sin la kashita kulpo ne elmontros, Mi devos diri, ke ni ambau vidis En tiu nokt' spiriton de infero Kaj ke l' imago mia estas nigra Simile al la forno de Vulkano. Observu lin atente; ankau mi Lin penetrados per okuloj miaj, Kaj poste ni kunigos nian jughon Pri l' ekzameno de l' vizagho lia. HORACIO Tre bone, mia princo; se li ion Forshtelos en la dauro de la dramo, Mi pagos por la shtelo. HAMLETO Oni venas. Mi devas shajni tute senintenca. Elektu bonan lokon! (Dana marsho. Trumpetado. La regho, la reghino, Polonio, Ofelio, Rosenkranz, Güldenstern kaj aliaj personoj venas kaj okupas lokojn.) REGHO Kiel fartas nia kara nevo Hamleto? HAMLETO Bonege! kaj chio de la hhameleonaj manghoj. Mi manghas aeron, oni min grasigas per promesoj; ech kaponojn oni tiel bone ne nutras. REGHO Mi tute ne komprenas tiun chi respondon, Hamleto; tio chi ne estas mia lingvo. HAMLETO Ankau ne mia. (Al Polonio) Vi ludadis iam dramojn en la universitato, sinjoro, chu ne vere? POLONIO Efektive, princo, kaj oni ech rigardadis min kiel bonan aktoron. HAMLETO Kaj kion vi prezentadis? POLONIO Mi prezentis Julion Cezaron; min mortigis Bruto en la Kapitolio. HAMLETO Li estis efektiva bruto, se li mortigis tian kapitalan bovidon. (Al Rosenkranz) Chu la aktoroj estas pretaj? ROSENKRANZ Jes, princo, ili atendas vian ordonon. REGHINO Venu tien chi, kara Hamleto, sidighu apud mi! HAMLETO Ne, bona patrino, jen estas pli forta magneto. POLONIO (al la regho). Vi audas? HAMLETO Fraulino, chu vi permesos al mi meti min sur viajn piedojn? (Sidighas antau la piedoj de Ofelio.) OFELIO Ne, mia princo. HAMLETO Tio estas nur per la kapo. OFELIO Jes, mia princo. HAMLETO Vi pensas, ke mi intencis ion pli interesan? OFELIO Mi nenion pensas. HAMLETO Bela ideo kushi sur la piedoj de knabino. OFELIO Kion vi volas diri, princo? HAMLETO Nenion. OFELIO Vi estas en gaja humoro. HAMLETO Kiu? Mi? OFELIO Jes, mia princo. HAMLETO Ho, mi amas petoli pli, ol iu alia. Kion homo povas fari pli bonan, ol esti gaja? Char vidu ja, kiel gaja estas mia patrino, kaj tamen mia patro mortis antau du horoj. OFELIO Ne, antau du monatoj, mia princo. HAMLETO Jam tiel longe? Ha, en tia okazo mi forjhetos al la diablo la funebran veston: mi metos sur min zibelan pelton. Ho, chielo! mortis antau du monatoj kaj ankorau ne forgesita! En tia okazo oni povas esperi, ke la memoro de granda homo per duonjaro supervivos lian morton. Sed li devas fondi preghejojn, char alie oni ne memoros lin, lia sorto estos kiel la sorto de amata chevaleto: «Enterigita «Kaj tuj forgesita». (Trumpetado. Sur la sceno levighas kurteno kaj oni vidas pantomimon: regho kaj reghino eniras; la reghino karese chirkauprenas la reghon. Shi genuighas kaj faras gestojn de jhurado. Li levas shin kaj apogas sian kapon sur shian bruston. Li kushigas sin sur la herbon, shi forlasas lin, kiam li endormighis. Venas unu homo, deprenas de la regho la kronon, kisas ghin, envershas venenon en la orelon de la regho kaj foriras. La reghino revenas, vidas, ke la regho mortis kaj pasie ploras. La veneninto revenas kun kelke da mutaj personoj kaj konsolas la reghinon. La mortinton oni forportas. La veneninto petas la amon kaj la manon de la reghino; shi komence kvazau rifuzas, sed fine akceptas lian amon. Ili foriras.) OFELIO Kion tio chi signifas, princo? HAMLETO La fripona abomenajho; ghi antaudiras ion nebonan. OFELIO Kredeble tiu chi pantomino montras la enhavon de la dramo? (Eniras la Prologo.) HAMLETO Jen tiu chi bravulo al ni kredeble rakontos: la aktoroj nenion povas teni en sekreto, ili chion elbabilos. OFELIO Chu li diros al ni, kion signifas tiu chi prezentado? HAMLETO Jes, kaj ankau chia alia prezentado. Ne hontu nur prezenti al li, kaj li ne hontos diri al vi, kion tio chi signifas. OFELIO Vi pikas, vi pikas, princo; mi auskultos la dramon. PROLOGO De nia dramo estos nun komenco. Ni petas kun profunda riverenco Pri via bona vol' kaj pacienco. HAMLETO Chu tio chi estas prologo au ia aforismo? OFELIO Ghi estas tro mallonga, princo. HAMLETO Kiel la amo de virinoj. (Eniras unu regho kaj unu reghino.) REGHO (aktoro). Jam tridek fojojn finis Febo hela La jaran kuron tra la voj' chiela Kaj dekdu tridek fojojn jam la luno Aperis plena, kvazau nokta suno, De l' tempo, kiam amo kaj Himeno Nin ambau ligis per la pastra beno. REGHINO (aktorino). Ankorau multaj jaroj renovighos, Kaj tamen nia am' ne malfortighos. Sed ve! mi en la lasta tempo sentas, Ke io nun sekrete vin turmentas; Pro via san' mi tremas en la koro, Ho, mia kara edzo kaj sinjoro. Sed se mi tremas--restu vi sen timo: Vi scias--en virina la animo Tielajn zorgojn vekas granda amo; Kaj ju pli forte brulas ama flamo, Des pli turmentas nin la fantazio, Kaj miajn zorgojn kreis nur pasio. REGHO (aktoro). Ho, mia kara, baldau jam la sorto Disigos nin! Mi sentas, ke la morto Min baldau vokos al la lasta vojo. Transvivu min! Felicha kaj en ghojo La vivon ghuu, kaj la koro via Denove amu... REGHINO (aktorino). Haltu, kara mia! Mi tremas de terura via vorto! Atingu min malbeno, honto, morto, Se iam ech la ombro de sopiro Min povos tiri al alia viro! Nur kiu mem mortigis la unuan, Ekami poste povas edzon duan! HAMLETO Ho, kiel maldolche! REGHINO (aktorino). Ne amo--nur kalkulo malbenita Kondukas al edzigho ripetita. Virino, kiu duan chirkauprenas, L' unuan edzon en la tomb' venenas. REGHO (aktoro). Ne dubas mi pri via sincereco; Sed ne eterne dauras malgajeco. Konsolon tempo donas al la koro. Decido estas sklavo de l' memoro, Ghi kiel frukto sin komence tenas, Sed falas, kiam maturigho venas. Se al ni mem ni en la kor' promesas, Ni tion plej facile ja forgesas, Kaj chio, en pasio decidita, Forpasas, kiam la pasi' finita. Ne longe dauras ghojo kaj malghojo. Kaj de eterne sur la tera vojo Kutimis amo kun felicho iri; Kaj estas malfacile certe diri, Chu amo alkondukas la felichon Au chu felicho donas la kondichon Por ekzistad' de l' amo. La grandulo Falinta izolighas; malrichulo Sin levis--kaj amikoj plu ne mankas. La amon ni nur al felicho dankas. Sed ne pri tio estis la parolo: Vi sciu, ke la sorto kaj la volo Eterne inter si batalon tenas; Al ni nur la intenco apartenas,-- Plenumon do ni lasu al la sorto. Vi ne forgesos min ghis via morto,-- Tre bela estas via fideleco, Sed ni ghin lasu al la estonteco! REGHINO (aktorino). Ho, mi la lumon vidi pli ne povu, Ripozon sur la tero mi ne trovu, Malluma, senkonsola, senespera Farighu mia tuta vivo tera, Atingu min la punoj plej kruelaj De kolerantaj fortoj la chielaj,-- Se iam, vin perdinte, mi, vidvino, Farighos de alia vir' edzino! HAMLETO (al Ofelio). Se shi volus rompi sian sanktan promeson... REGHO (aktoro). Ho, kia forta jhuro! Nun, anghelo Mi volas iom dormi, La chielo Vin gardu! REGHINO (aktorino). Dormu dolche, mia koro, Vi, mia tuta vivo kaj trezoro! (Foriras. Li sin kushigas kaj endormighas.) HAMLETO (al sia patrino). Reghino, kiel plachas al vi la dramo? REGHINO Shajnas al mi, ke la sinjorino tro multe promesas. HAMLETO Sed shi plenumos sian vorton! REGHO (al Hamleto). Chu vi konas la enhavon de la dramo? Chu ne estas en ghi io malagrabla? HAMLETO Ne, ne; ili nur shercas, ili iom venenas sherce; nenio malagrabla. REGHINO Kia estas la nomo de la dramo? HAMLETO La Muskaptilo. Kial? Ghi estas metaforo. La dramo prezentas unu mortigon, kiu havis lokon en ia urbeto de Italujo. La nomo de la regho estas Gonzago, lia edzino estas nomata Baptista. Vi baldau vidos, ke tio chi estas abomeninda historio. Sed kion tio chi nin interesas? Via regha moshto kaj ni chiuj ni havas puran konsciencon, kaj la afero nin ja ne tushas. La leprulo sin gratu,--nia hauto estas ja sana. (Sur la scenon venas Luciano.) Jen estas Luciano, nevo de la regho. OFELIO (al Hamleto). Vi prenis sur vin la oficon de la antikva hhoro. HAMLETO Ho, mi volonte estus klarigisto inter vi kaj via amato, se mi nur vidus, ke la marionetoj dancas! OFELIO Vi estas tre pikema, princo, tre pikema. HAMLETO Vi devus ghemi, se vi volus malakrigi mian pinton. OFELIO Chiam pli bone kaj pli tranche! HAMLETO Tiaj estas la edzoj, kiujn la knabinoj elektas. (Al Luciano) Komencu, mortigisto! Forjhetu viajn malbenitajn grimacojn kaj komencu! «Al vengho vokas krio de la korvo»... LUCIANO Jam la veneno estas tute preta, Al faro sin jam tiras la glaseto; La tempo estas bona; mi rapidos: Silentas chio, kaj neniu vidos. Vi, trinko el la herboj plej kashitaj, En mezo de la nokto kolektitaj, Vi, kiu sur vi portas la malbenon Trifojan de Hekato,--la venenon, En la dormantan korpon penetrigu Kaj kiel akra fulmo lin mortigu! (Envershas la venenon en la orelon de la dormanto). HAMLETO Li venenas lin en la ghardeno pro lia regno. Lia nomo estas Gonzago. La historio estas vera kaj ghi estas priskribita en itala lingvo. Vi baldau vidos, kiel la mortiginto akiras la koron de la edzino de Gonzago. OFELIO (al Hamleto). La regho sin levas. HAMLETO Kiel? Timigita de ia shajnajho? REGHINO (al la regho). Kio estas al vi, mia edzo? POLONIO (al Hamleto). Faru finon al la dramo! REGHO Lumigu al mi! For! POLONIO Lumon, lumon, lumon! (chiuj foriras, krom Hamleto kaj Horacio.) HAMLETO Sana saltas en la rondo Kaj vundita laute krias, Kaj nenio en la mondo Reciproke harmonias. Chu tiuj chi versoj kaj amaso da plumoj sur la chapelo ne povus akiri al mi lokon en anaro da aktoroj? HORACIO Ho jes, kun duona salajro. HAMLETO Ne, kun plena. Char vi scias, sur la trono Longe sidis la leono, La leono tamen mortis, Kaj nun regas... ghusta fauno. HORACIO La lasta rimo ne estas bona. HAMLETO Ho, kara Horacio, mi donus nun mian tutan havon por la vortoj de la spirito. Chu vi rimarkis? HORACIO Tre bone, mia princo. HAMLETO Che la parolo pri venenado? HORACIO Mi bone lin observis. HAMLETO Ha, ha, ha! Donu muzikon! Venu, flutistoj! La regho ne aprobis nian dramon,-- Nu, certe ghi ne indas lian amon. (Eniras Rosenkranz kaj Güldenstern.) HAMLETO He, muzikon! GÜLDENSTERN Kara, estimata princo, permesu diri al vi kelke da vortoj. HAMLETO Ech tutan historion, sinjoro! GÜLDENSTERN La regho... HAMLETO Nu, kio estas al li? GÜLDENSTERN Li foriris en sian chambron kaj sentas sin tre malbone. HAMLETO De drinkado, sinjoro? GÜLDENSTERN Ne, de kolero, mia princo. HAMLETO Vi devus ja esti pli prudenta kaj raporti tion chi al la kuracisto, char se mi donus al li kuracilon, tiam al li povus farighi ankorau pli malbone. GÜLDENSTERN Kara sinjoro, metu kelkan ordon en vian paroladon kaj ne forsaltu de mia komisio. HAMLETO Nu, mi estas kvieta, sinjoro. Parolu! GÜLDENSTERN La reghino, via patrino, en la plej profunda doloro de sia koro sendis min al vi. HAMLETO Estu bone veninta. GÜLDENSTERN Ne, kara sinjoro, tiu chi saluto ne estas la ghusta. Se plachos al vi doni al mi prudentan respondon, tiam mi plenumos la ordonon de via patrino; se ne--tiam pardonu, mi foriros, kaj mia afero estos finita. HAMLETO Sinjoro, mi ne povas. GÜLDENSTERN Kion vi ne povas, princo? HAMLETO Doni al vi prudentan respondon. Mia prudento estas malsana. Tamen, sinjoro, per tia respondo, kian mi povas doni, mi estas preta servi al vi, au, kiel vi diras, al mia patrino. Tial ni transiru al la afero. Mia patrino, vi diras... ROSENKRANZ Shi diras, ke via konduto shin forte mirigas. HAMLETO Ho, kia mirinda filo mi estas, se mi povas tiel mirigi mian patrinon! Sed chu ne venos ia aldono, kiu sekvas tiun chi patrinan miradon? Parolu! ROSENKRANZ Shi deziras paroli kun vi en sia chambro, antau ol shi iras dormi. HAMLETO Mi obeos, se shi ech dek fojojn estus mia patrino. Chu vi ankorau ion deziras de mi? ROSENKRANZ Princo, vi iam min amis... HAMLETO Kaj tion chi mi ankorau nun faras. ROSENKRANZ Kara sinjoro, kia do estas la kauzo de via malbona stato? Vi faras baron al via propra liberigho, se vi kashas vian doloron antau via amiko. HAMLETO Sinjoro, oni ne lasas min antauen. ROSENKRANZ Kiel tio chi povas esti? vi estas ja la heredonto de la krono en Danujo? HAMLETO Jes, sinjoro; sed «ghis la herbo elkreskos»......la proverbo estas iam shima... (Eniras muzikistoj kun flutoj) Ha, la flutoj! Donu al mi unu! (Al Güldenstern) Kial vi vin turnas chirkau mi, kvazau vi volus elesplori min kaj kapti min en reton? GÜLDENSTERN Ho, princo, kiam mia aldoniteco estas tro granda, tiam mia amo forgesas bonajn manierojn. HAMLETO Tion chi mi ne bone komprenas. Volu ludi ion sur tiu chi fluto! GÜLDENSTERN Princo, mi ne povas. HAMLETO Mi petas vin! GÜLDENSTERN Kredu al mi, mi ne povas! HAMLETO Mi kore vin petas, ludu! GÜLDENSTERN Mi ne komprenas preni ech unu tonon sur fluto. HAMLETO Tio chi estas tiel same facile, kiel mensogi. Manovru sur tiuj chi truoj per viaj fingroj, donu al la fluto spiron per via busho, kaj la fluto eldonos tre bonan muzikon. Jen estas la klapoj. GÜLDENSTERN Sed mi tute ne komprenas uzi la klapojn por elvoki ian harmonion; mi tute ne havas ideon pri tiu chi arto. HAMLETO Nun rigardu, por kia tute sensignifa objekto vi min prenas! Vi volas ludi sur mi; vi pensas, ke vi konas miajn klapojn; vi volas penetri en la koron de mia sekreto; vi volas min elprovi de mia plej profunda tono ghis mia plej alta sono: kaj en tiu chi malgranda instrumento estas multe da muziko kaj bonega vocho, kaj tamen vi ne povas devigi ghin paroli. Pro la diablo! chu vi pensas, ke sur mi estas pli facile ludi, ol sur fluto! Prenu min por kia instrumento vi volas,--vi povas min disagordi, sed ne ludi sur mi. (Eniras Polonio.) HAMLETO (al Polonio.) Mi salutas vin, sinjoro! POLONIO Princo, la reghino deziras paroli kun vi, kaj tuj. HAMLETO Chu vi vidas tie la nubon, kiu havas la formon de kamelo? POLONIO Efektive, ghi elrigardas kiel kamelo. HAMLETO Shajnas al mi, ke ghi elrigardas kiel mustelo. POLONIO Ha, jes, ghi havas dorson tute kiel mustelo. HAMLETO Au kiel baleno. POLONIO Efektive, efektive, tute kiel baleno. HAMLETO Nu, diru al mia patrino, ke mi tuj venos, momente. (Flanken) Kun tiuj chi malsaghuloj oni efektive povas perdi la paciencon. (Laute) Mi tuj venos. POLONIO Tion chi mi diros al shi. (Foriras.) HAMLETO Tuj! Tion chi estas facile diri.--Adiau, amikoj! (Rosenkranz, Güldenstern, Horacio kaj aliaj foriras.) Nun estas la mistera hor' de l' nokto, Nun malfermite staras chiuj tomboj, L' infero spiras peston en la mondon. Nun mi volonte trinkus varman sangon Kaj farus terurajhojn, kiujn tago Sen tremo ne rigardus. Tamen haltu! Mi iras al patrino! Mia koro! Naturon ne forgesu! Mia brusto Ne portu la animon de Nerono! Kruela mi nun estos, sed ne krima; Per vortoj, ne per glavo, mi shin tranchos. En tio, mia lango kaj humoro, Vi estu hipokritaj: kiel ajn Minacaj estos miaj vortoj, tamen De faroj vi min gardu, mia koro! (Foriras.) SCENO III Chambro en la palaco. La regho, Rosenkranz kaj Güldenstern. REGHO Mi lin ne amas. Ankau per danghero Frenezo lia jam al ni minacas. Kaj tial estu pretaj: mi rapide Por vi pretigi lasos la paperojn, Kaj vi lin al Anglujo forkondukos. Al mi la reghaj devoj ne permesas Toleri tro proksime la dangheron De alestado de la frenezulo. GÜLDENSTERN Ni estas pretaj. Ni komprenas plene La sanktan vian timon pro la bono De la grandega multo da animoj, Ligitaj kun la regha via moshto. ROSENKRANZ Jam simpla kaj aparta homo devas Per chiuj fortoj gardi sian vivon; Sed tiom pli sin gardi devas tiu, De kies sankta vivo ja dependas La vivo kaj bonfarto de tre multaj. Se regho mortas, li ne mortas sola: Simile al rivero fortoplena Kun si li tiras for la tutan sorton De chiuj, kiuj chirkau li trovighis. Li estas kiel granda vasta rado, Staranta sur plej alta monta pinto, Portanta sur radioj la potencaj Ligite milionojn da estajhoj. Kaj se la rado falas, tiam kune Pereas chiuj tiuj milionoj. Neniam regho ghemas tute sola: Dolor' al li--dolor' al multaj homoj. REGHO Mi petas vin, pretighu plej rapide Al forveturo! La dangheron, kiu Libere nun promenas, ni bezonas Kateni. ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN Ni rapidos, nia regho. (Ambau foriras.) (Venas Polonio.) POLONIO Nun, regho, li al la patrino iras. Mi kashos min post unu el tapishoj, Kaj mi auskultos la interparolon. Shi certe lin tre bone elinsultos, Sed, kiel vi jam diris--kaj vi diris Tre saghe--tie devas ankau stari Persono flanka, por auskulti chion. Patrino chia estas de naturo Ja tre partia kaj ne povas havi Sufichan severecon en la jugho. Adiau, regho! Antau ol vi iros Al nokta dormo, mi al vi raportos Pri chio, kion audis mi. REGHO Mi dankas. (Polonio foriras.) Ho, mia krimo, ghi al la chielo Sin tiras per vaporo malodora, Ghi portas la malbenon plej malnovan Sur sia frunto: fratomortigado! Preghadi mi ne povas, kvankam forte Mi volus preghi: la pli forta kulpo L' intencon fortan venkas; kiel homo, Havanta devon fari du aferojn, Mi nun ne scias, kiun el la ambau Elekti, kaj mi faras nun nenian Se mia mano per la frata sango Ech estus multe pli trapenetrita,-- Chu en chielo ne ekzistas pluvo Sufiche forta, por ghin blanke lavi? Por kio do pardonemeco servas, Se ne por veni kontrau la pekado? Kaj chu la pregho ne posedas forton Averti krimon kaj pardonon doni, Se jam la krimo estas plenumita? Jes, mi rigardos supren! Mia krimo Farita estas! Kian formon doni Al mia pregho! Dio, Vi pardonu Mortigon mian? Ne, ne helpos tiel; Mi chion ja ankorau nun posedas, Kion al mi alportis la mortigo: La kronon, la honoron, la reghinon... Chu povas peko revi pri pardono, Dum restas la akiro de la peko? Sur la maljustaj vojoj de la tero Per sia oro ofte peka mano Haltigi povas manon de la jugho Kaj per la fruktoj de l' farita krimo Acheti la favoron de la legho,-- Sed tie supre estas ja alie! Ne helpos tie lerta artifiko, Tie la far' aperas tute nuda, Ni mem al la farita krimo devas Ateston tie meti en la bushon. Nu, kio al mi restas? Pentofaro? Jes, kion do ne povas pentofaro? Sed se ech pentofari ni ne povas? Ho, ve! mizero! ho, vi, mia brusto, Vi, nigra, vi, malluma kiel morto! Anim', kiu batalas liberighi Kaj chiam pli enrampas en la marchon! Ho, helpu min, angheloj, en la provo! Ho, fleksu vin, genuoj neflekseblaj! Malmola mia koro, vi molighu Simile al infano jhus naskita! Ho, eble Dio volos min pardoni! (Li en angulo metas sin sur la genuojn.) (Hamleto venas.) HAMLETO Nun estas tre facile tion fari; Li preghas; nun mortigi lin... sed tiam Li iros en chielon! Kaj chu tion Mi povus nomi vengho? Malnoblulo Mortigis mian patron, kaj por tio Mi, sola filo de la mortigito, En la chielon en minut' de pregho La mortiginto sendos! Tio estus Ne vengho, sed komplezo kaj bonfaro. De l' tero li forigis mian patron Post festenad', en mezo de la pekoj, Kaj kun la tuta pezo de la pekoj La malfelicha vagas nun sub tero,-- Kaj la krimulon mi nun volas kapti En la minuto de la sankta pregho Kaj puran, pian sendi lin al Dio! Chu tio estos vengho? Ne, ho ne! Ripozu, mia glavo! Mi vin tiros En temp' alia, pli terure bati! En malsobrec', en dormo, en kolero, En la malpiaj ghojoj de la lito, En ofendado de Dia nomo-- Mi tiam lin ekkaptos, tiam, glavo, Trapiku lin, ke li momente falu Kaj en plej nigra stato la animo En la inferon flugu sen pardono! Patrino min atendas,--dume vivu, Sed al la morto vi jam apartenas. (Foriras.) REGHO (sin levante). La vortoj flugas,--sed la pensoj sidas! Senpensaj vortoj Dion ne atingos! SCENO IV Chambro de la reghino. La reghino kaj Polonio. POLONIO Li baldau venos. Estu pli severa, Vi diru, li petolas tro sovaghe, Vi diru, ke nur petegado via Apenau kvietigis la koleron De l' regho. Mi nun tie chi min kashos. Mi petas, ne indulgu lin! HAMLETO (post la sceno). Patrino! REGHINO (al Polonio). Jam al mi fidu, ne maltrankvilighu. Mi scios kion diri. Nun foriru: Li venas. (Polonio sin kashas.) HAMLETO (eniras). Nu, patrino, kio estas? REGHINO Hamleto, vi ofendis vian patron. HAMLETO Patrino, vi ofendis mian patron. REGHINO Vi paroladas, kiel frenezulo. HAMLETO Vi paroladas, kiel senkorulo. REGHINO Kion vi diras! HAMLETO Kion vi deziras? REGHINO Chu vi forgesis, kiu estas mi? HAMLETO Ho ne, mi jhuras, mi ghin ne forgesis! Vi estas la reghino, la edzino De l' frat' de via edzo kaj--mi devas Konfesi--ankau la patrino mia. REGHINO Nu, do aliaj faru vin prudenta! (Volas iri). HAMLETO Ne, vi ne iros! Sidu! Mi ne lasos Vin iri, antau ol mi al vi montros, Spegulon tian, kie vi ekvidos La plej profundan vian internajhon. REGHINO Ha, kion vi intencas! Chu vi volas Mortigi min! He, helpon! helpon! POLONIO (post la tapisho). Helpon! HAMLETO Kio sin movis? Rato? (Ekbatas per la glavo en la tapishon.) Ha, mi vetas, Ghi plu ne vivas! POLONIO (post la tapisho). Ho, mi mortas! Helpu! (Falas kaj mortas.) REGHINO Ho ve! Kion vi faris! HAMLETO Mi ne scias. Chu ne la regho? (Eltiras Polonion el post la tapisho.) REGHINO Kia sanga faro! HAMLETO Jes, sanga faro, preskau tiel same Terura, kiel reghon formortigi Kaj edzinighi kun la frato lia. REGHINO Mortigi reghon? HAMLETO Jes, mi tiel diris. (Al Polonio) Kaj vi, mizera malsaghul', adiau! Mi prenis vin por iu pli merita. Vi vidas, tro fervori ofte estas Danghere! (Al la patrino) Nu, ne rompu viajn manojn! Sidighu, trankvilighu, mi komencos Rompadi vian koron, se ghi estas Ankorau penetrebla, se ankorau Kutimoj la malbonaj ghin ne tute Shtonigis kaj al sento kaj prudento Ankorau iom estas ghi venebla. REGHINO Kion mi faris, ke vi min atakas Kun tia krueleco? HAMLETO Tian faron, Per kia modesteco chion perdas, La virt' farighas hipokrita vorto, Senkulpa amo perdas sian rozon De l' bela frunto kaj ulcerojn montras, La sanktan jhuron de edzino faras Similan al la jhuroj de ludistoj; Ghi el la korpo de plej sankta ligo Elshiras la animon; el la legho Ghi faras senenhavan vortparadon. De la chielo la vizagho flamas, La tuta tero ploras kaj malghojas Pro via faro, kvazau devus veni La lasta jugho. REGHINO Ve! Pri kia faro Vi kontrau mi tielajn tondrojn jhetas? HAMLETO Rigardu do! Jen pendas du portretoj; Du fratoj,--sed egalaj? Jen, rigardu: Kiela charmo kushas sur la brovoj! Kun belaj haroj, kvazau Apolono, Kun alta frunto, kvazau Jupitero, Okul' de Mars', ordona kaj minaca, Majesta aglo, kiu alte flugas En la plej puraj sferoj de l' aero; Sur lin sigelon metis chiu dio, Por krei idealon por la homoj,-- Li estis via edzo.--Nun rigardu Portreton duan: via nuna edzo, Putrajho, mortiginta la unuan... Chu havas vi okulojn? Vi forlasis Herbejon verdan de la bela monto Kaj serchas manghon en la putra marcho? Chu havas vi okulojn? Vi ne diru, Ke tio estis am'! En via agho La sango plu ne bolas, sed atendas, Ne rapidante, jughon de la sagho. Kaj kia estis la kompara jugho? Ne estas vi sensenca, char alie Nenion vi decidus; sed la senco En vi sendube tute malsanighis, Char ech freneza tie ne erarus. Neniam la frenezo tiel jughis La saghon, ke en ghi ne restu guto Da konsidero por komparo tia. Kia demono tiel vin delogis? Vidado sen palpado au palpado Sen rigardado, au orelo sola Sen mano kaj okulo, au flarado Sen chio,--ech partet' de vera sento Neniam donas tian rezultaton, Ho, honto, kie estas via rugho? Se la infer' sovagha povas boli En membroj de grandagha matronino, Ho tiam chasto de juneco flama Disfluidighu kiel vaks' en fajro! Ne diru "honto!" kiam juna sango Malchaste bolas: frosto mem ja brulas, La volon ja delogas la prudento... REGHINO Hamleto, ne parolu plu! Vi turnas Okulojn miajn rekte al la koro, Kaj tie mi makulojn nigrajn vidas, Tre nigrajn. HAMLETO Jes, por vivi en la shvito De abomena lito, en putrajho Sin brogi, en la nesto malbenita... REGHINO Ho, ne parolu plu! Kiel ponardo En min penetras chiu vorto! Ne plu, Hamleto kara! HAMLETO Fripon' kaj mortigisto; simpla sklavo; Li ne posedas ech la milan parton Da indo de l' estinta via edzo; Kronita arlekeno; li, shtelisto, Malice kaj mallaute shtelis for La kronon kaj ghin kashis en la poshon... REGHINO Ho, haltu! (Aperas la spirito sen armajho.) HAMLETO Chifonajho, sed ne regho! (Li ekvidas la spiriton.) Ho, savu min, angheloj de l' chielo, Flugilojn viajn super mi etendu! Spirito nobla, kion vi deziras? REGHINO Ho ve! li frenezighis! HAMLETO Chu vi venas Riprochi vian filon sendecidan, Ke li la tempon kaj pasion perdas Kaj ke ghis nun ankorau li ne venghis? Ho, diru! SPIRITO Ne forgesu! Mi intencas En vi subteni forte la decidon. Sed vidu, kiel forte malespero Dispremis la patrinon vian; helpu Al shi en malfacila batalado Kun shia propra koro kaj animo. Ju pli malforta korpo, des pli forte Suferas la animo. Iru! HAMLETO (al la reghino.) Kio Al vi farighis? REGHINO Kio al vi estas? Vi la okulojn ien forte turnis Kaj kun l' aer' senkorpa nun parolis? L' animo via brilas el l' okuloj, Kaj viaj haroj sin subite levis Simile al dormanta soldataro Vekita per la son' de bataliloj! Ho, kara mia filo, trankviligu Per pacienc' la flamon de la sentoj! Sur kion vi rigardas nun? HAMLETO (al la reghino.) Sur lin? Sur lin! Sur lin! Rigardu, kiel pala Li staras! Malfelicha lia vido Ech al la shtonoj povus doni sentojn! (Al la spirito) Ne rigardadu al mi tiel plende,-- Agadon mian akran ghi moligus: Anstatau sango eble fluus larmoj. REGHINO Al kiu vi parolas? HAMLETO Vi ne vidas? REGHINO Nenion, kvankam chio estas luma. HAMLETO Kaj vi nenion audis? REGHINO Ne, nenion. HAMLETO Rigardu tien! Li jam volas iri! La patro mia, kvazau tute viva! Ha, vidu, li foriras tra la pordo! (La spirito foriras.) REGHINO Ghi estas frukto de l' imago via; La cerbo ofte vidas nur delirojn. HAMLETO Deliroj? Tamen vidu, mia pulso En takto batas, tute kiel via, Kaj kantas tiel same tute sane. Ghi ne deliro estis. Ekzamenu, Kaj mi ripetos chion vort' lau vorto,-- Chu deliranto tion povus fari? Patrino! Pro la savo de l' animo Ne hipokritu, ke deliro mia Parolas nun kaj ne la krimo via! La falsa shmiro kovros la makulon Ekstere, sed interne en la koro Des pli atakos tiam la malbono. Konfesu al chielo vian pekon, La faritajhon pentu kaj evitu Estontajn pekojn. La venenan herbon Ne sterku, ke ghi pli ankorau kresku! Pardonu al mi nunan mian virton; Char nun en la malpia nia tempo La virto devas peti de malvirto Pardonon kaj rampante ech petegi, Ke ghi permesu bonon al ghi fari. REGHINO Hamleto! Vi distranchas mian koron! HAMLETO Forjhetu ghian parton makulitan Kaj pure vivu kun la dua parto. Adiau! Sed evitu vi la liton De mia onklo, penu esti virta, Se ech la virto estos ne el koro. Kutimo, la demono, pereigas La lastan senton en la malbonulo, Sed en direkto bona la demono Turnighi ofte povas en anghelon: El la ekzercoj de la bonaj faroj Li povas fari oportunan veston. Sindetenado en l' unua nokto Alportas facilecon por la dua; La tria estos jam des pli facila; Char ekzercado povas preskau shanghi Ech la naturon mem; ghi la diablon Au humiligas, au lin plifortigas. Ankorau unu fojon--bonan nokton! Kaj benu min, se vi ankorau mem Deziras havi benon de l' chielo. (Montrante sur Polonion). Ha, tiun chi sinjoron mi domaghas. Chiel' decidis puni min per li Kaj lin per mi; mi estis por li vipo,-- Sed mi servanto ankau por li estos. Por li mi zorgos kaj por lia morto Respondos mi. Adiau, bonan nokton! La sola amo faris min kruela; Malbona estas la komenco,--poste Ankorau io pli malbona venos... Ankorau unu vorton! REGHINO Kion fari? HAMLETO Ne tion, kion mi al vi parolis. La bela regho vin denove tenu En siaj brakoj kaj karese pinchu Al vi la vangojn, nomu vin kateto; Por kelke da adultaj dolchaj kisoj, Por ludo per la malbenitaj fingroj En via nuko vi al li malkovru La tutan veran staton, ke mi estas Freneza ne en vero, sed nur shajne, El ruzo. Estus certe tute bone, Ke vi al li raportu tuj pri chio. Char kia do reghino, bela, chasta Kaj sagha volus kashi al la bufo, Al la vesperto tiajn gravajn faktojn? Ne, ne! Kovrilon de la korbo levu, Ellasu la birdetojn kaj, simile Al la simio, rampu mem internen, Por fari provojn, kaj en la kaptilo Vi poste perdu vian propran kapon. REGHINO Ne, estu tute certa! Se la vortoj Prezentas spiron kaj la spiro vivon,-- Mi pli ne havas vivon, por elspiri Parolon vian. HAMLETO Mi Anglujon iras; Chu vi jam scias? REGHINO Ha, jes, mi forgesis. Ghi estas jam afero decidita. HAMLETO Jam la leteroj estas sigelitaj; Amikoj du, al kiuj mi konfidas Precize tiel, kiel la lacertoj, Ricevis komision kunveturi, Kiel heroldoj, por al mi la vojon Al la kaptilo ebenigi. Bone! Amuzo estos, kiam la ministo Per forto de la propra sia pulvo En la aeron flugos; kontrau minoj Mi faras minojn iom pli profundajn, Mi eksplodigos ilin ghis la luno. Ho, estas tre amuze vidi, kiel Du ruzoj reciproke sin renkontas. (Levante la korpon de Polonio.) Kaj vi, sinjor', al mi klopodon faras; Mi trenos vin en plej proksiman chambron. Patrin', adiau! Bonan al vi nokton! La kortegano tie chi nun estas Silenta kaj sekreta serioze, Li, kiu tiom amis babiladi! Nu, venu do, mi kashos vin, amiko, Patrino, bonan nokton! (Ili disiras. Hamleto trenas kun si la korpon de Polonio.) AKTO IV SCENO I Chambro en la palaco. La Regho, la Reghino, Rosenkranz kaj Güldenstern. REGHO (al la reghino). En viaj ghemoj estas ia senco; Kaj mi ghin devas scii; kie estas La filo via? REGHINO (al Rosenkranz kaj Güldenstern). Mi vin petas, lasu Nin solajn por momento. (Ambau foriras) Ha, sinjoro! Teruran nokton devis mi travivi! REGHO Per kio? kio estas kun Hamleto? REGHINO Li furiozas, kiel mar' kaj vento En reciproka veta batalado. En sovagheco sia li ekaudis, Post la tapisho bruon, kaj rapide Li sian glavon tiris, kriis: «rato!» Kaj en la flamo de l' frenezo sia Mortigis la maljunan Polonion. REGHO Terura faro! Tio nin atingus, Se tie starus ni. Danghere estas Lin lasi plu en tia libereco. Al vi, al mi, al chiuj ghi minacas. Ho ve, sur kiu kushas respondeco Por tiu sanga faro? Jes, sur mi: Mi el singardo devis lin enshlosi Kaj teni malproksime de la homoj; Sed mia amo estis tiel granda, Ke mi ne volis agi lau prudento. Kaj kiel posedanto de malsano, Kashinda por la mondo, mi ghin lasis Konsumi en sekreto mian vivon. Kie li estas? REGHINO La malvivan korpon Li ien trenis for; kaj, kvazau grano Da pura oro en amaso kota, La sagho kaj la koro por momento En li ekbrilis: pente li ekploris. REGHO Gertrudo, venu! Antau ol la suno Sin kashos post la montoj, li jam estos Sur shipo; kaj teruran lian faron Per chiuj artoj kaj autoritato Ni penos senkulpigi.--Güldenstern! (Rosenkranz kaj Güldenstern venas.) Vi ambau iru kaj helpantojn prenu! Hamleto en atako de frenezo Mortigis Polonion kaj fortrenis Kun si la korpon de la mortigito. Nun iru, serchu lin, kun li parolu, La korpon do venigu en preghejon. Mi petas vin, rapidu! (Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.) Nun, Gertrudo, Ni vokos chiujn saghajn konsilistojn, Rakontos ni al ili la aferon: Kio farighis, kion ni intencas. Per tio la serpento-kalumnio, Portanta sian langon la venenan Rapide de poluso al poluso Kiel la pafo de la pafilego, Indulgos eble nian puran nomon Kaj malaperos sendanghere. Venu! Teruro kaj interna batalado Turmentas mian koron kaj animon. (Ambau foriras.) SCENO II Alia chambro en la palaco. Hamleto venas. HAMLETO Bone kashita! ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN (post la sceno). Hamleto! Princo Hamleto! HAMLETO Silentu! Kia bruo? Kiu vokas Hamleton? Ha, jen ili venas. (Rosenkranz kaj Güldenstern eniras.) ROSENKRANZ Kion vi, princo, faris kun la korpo de Polonio? HAMLETO Aligis lin al la tero, al kiu li estas parenca. ROSENKRANZ Montru al ni la lokon, por ke ni povu ghin preni kaj porti en la preghejon. HAMLETO Ne kredu! ROSENKRANZ Kion ne kredi? HAMLETO Ke mi vian sekreton povas gardi kaj mian ne. Cetere lasi sin eldemandi de spongo! Kion povas tiam respondi filo de regho? ROSENKRANZ Chu vi pensas, ke mi estas spongo, princo? HAMLETO Jes, sinjoro, spongo, kiu ensuchas la mienon, la favorojn kaj la ordonojn de la regho. Sed tiaj servantoj faras al la regho la plej bonan servon en la fino. Li konservas ilin, kiel simio la bongustan pecon en la angulo de sia busho: plej antaue en la bushon, por plej poste esti englutita. Kiam li bezonos tion, kion vi kolektis, tiam li povas vin nur ekpremi, kaj tiam vi, spongo, estos denove seka. ROSENKRANZ Mi vin ne komprenas, princo. HAMLETO Estas al mi tre agrable: en malsaghaj oreloj aluda parolo dormas. ROSENKRANZ Princo, diru al ni, kie estas la korpo, kaj poste venu kun ni al la regho. HAMLETO La korpo estas che la regho, sed la regho ne estas che la korpo. La regho estas objekto... GÜLDENSTERN Objekto, princo? HAMLETO Kiu estas nenio. Venu al li. Kashu vin, vulpo, aliaj ghin sekvu! (Chiuj foriras.) SCENO III Alia chambro en la palaco. La regho kaj korteganoj. REGHO Mi lasis lin alveni, kaj la korpon Mi lasis serchi. Ho, kia danghero, Se li tiel libere promenados! Kaj tamen ni ne povas kun li agi Lau tuta severeco de la legho: Lin amas la amaso la malsagha,-- Ghi jughas per okulo, ne per kapo, Ghi vidas la grandecon de la puno, Kaj pri la kulpo ghi ne volas pensi. Nun tiu chi forsendo devas shajni Trankvila rezultato de pripenso. Malbonon per malbono ni forigos Au per nenio. (Venas Rosenkranz.) Ha, nu kio estas? ROSENKRANZ Pri tio, kien metis li la korpon, Ne povis ni sciighi. REGHO Kaj li mem? ROSENKRANZ Li estas, regho, tie chi, sub gardo, Ghis vi ordonos. REGHO Oni lin venigu. ROSENKRANZ He, Güldenstern, la princon enkonduku! (Eniras Güldenstern kun Hamleto.) REGHO Nu, Hamleto, kie estas Polonio? HAMLETO Che la vespermangho. REGHO Che la vespermangho? HAMLETO Ne kie li manghas, sed kie li estas manghata. Kolekto da saghaj kavaliroj en formo de vermoj venis nun al li kun vizito. Tushante la manghadon, tiuj chi vermetoj estas la plej grandaj potenculoj. Ni nutras la bestojn, por nutri nin mem; kaj nin mem ni nutras por la vermoj. La grasa regho kaj la malgrasa almozulo estas nur du diversaj manghospecoj, difinitaj por unu sama tablo: tio chi estas la fino de chio. REGHO Ho, Dio, Dio! HAMLETO Jen homo kaptas fishojn per la vermeto, kiu manghis reghon, kaj manghas poste la fishon, kiu manghis tiun vermon. REGHO Kion vi volas diri per tio chi? HAMLETO Nenion, mi volis nur montri al vi, ke regho povas vojaghi tra la intestoj de almozulo. REGHO Kie estas Polonio? HAMLETO En la chielo. Sendu tien, por rigardi. Se via sendito tie lin ne trovos, tiam serchu lin mem en alia loko. Sed se vi en la dauro de monato lin ne trovos, vi lin eksentos per la nazo, kiam vi iros sur la shtuparon de la galerio. REGHO (al kelkaj korteganoj). Iru, serchu lin tie. HAMLETO (al la korteganoj). Li atendos. (Kelkaj korteganoj foriras.) REGHO Hamleto, pro sendanghereco via Al ni tre kara, kiel via faro Sincere nin doloras, vi nun devas Post la terura faro tre rapide Veturi for. Vi tial vin pretigu; La shipo jam atendas vin, la vento Favoras, kaj vi nun en bona horo Anglujon forveturos. HAMLETO Anglujon? REGHO Jes, Hamleto. HAMLETO Bone. REGHO Nun vi scias nian intencon. HAMLETO Mi vidas anghelon, kiu ilin vidas. Sed bone! Anglujon! Adiau, kara patrino! REGHO Via amanta vin patro, Hamleto. HAMLETO Mia patrino. Patro kaj patrino estas geedzoj; geedzoj estas kiel unu korpo: sekve, mia patrino. Ni veturu Anglujon! REGHO (al Rosenkranz kaj Güldenstern). Vi sekvu lin kaj logu al la shipo. Rapidu: ghis vespero li jam devas Trovighi sur la maro. Ne prokrastu! Jam chio estas preta al veturo. Rapidu, mi vin petas! (Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.) Vi, Anglujo, Se mia amo estas por vi kara-- Vi taksi ghin ja povas, char ankorau Ja ne palighis la cikatro, kiun La dana glavo al vi akre donis, Kaj la tribut' estimon vian montras-- Vi tiam ne malshatos la ordonon, En mia skribo klare esprimitan,-- Kaj morto al Hamleto! Ho, Anglujo, Plenumu plej rapide mian peton! Li kiel febro mian sangon batas... Vi devas min sanigi. Dum li vivas, Felichon mi neniam povas trovi. (Foriras.) SCENO IV Ebenajho en Danujo. Fortinbras kaj militistaro en marsho. FORTINBRAS Salutu, kapitan' en mia nomo La reghon de Danujo kaj raportu, Ke Fortinbras' lau la promeso lia Deziras havi nun akompanantojn Por la trairo de la dana lando. Vi scias, kie vi nin povos trovi. Se lia regha moshto ekdeziros Kun ni paroli, ni lau nia shuldo Tuj lin salutos. Tiel vi raportu. KAPITANO Mi faros, princ'. FORTINBRAS (al la soldatoj.) Antauen! Ne rapidu! (Li foriras kun la soldatoj. Hamleto, Rosenkranz, Güldenstern kaj aliaj venas.) HAMLETO Sinjoro, kies tiuj chi soldatoj? KAPITANO De la norvego. HAMLETO Kien ili iras? KAPITANO Kontrau Polujon. HAMLETO Kaj sub kia estro? KAPITANO Sub la norvega princo Fortinbras. HAMLETO Chu vi deziras per milito preni Polujon tutan au nur liman pecon? KAPITANO Por al vi diri tute puran veron, Ni iras pro peceto nur malgranda, Pli pro la nomo, ol pro la profito. Ech kvin dukatojn mi por ghi ne donus. Kaj se ghin vendi, ghi al la norvego Au al la polo certe pli ne donus. HAMLETO La poloj sekve ghin ech ne defendos. KAPITANO Ho ne, ili kolektis jam soldatojn. HAMLETO (flanken.) Du mil animojn, dudek mil dukatojn Sendube kostos tiu chi disputo! Ulcero de bonstato kaj de paco,-- Interne krevas, se eksteren morto Ne vokas ghin. (Laute) Mi dankas vin, sinjoro! KAPITANO Felichan vojon! (Foriras.) ROSENKRANZ Princo, ni atendas. HAMLETO Mi baldau sekvos; iru vi antaue. (Rosenkranz kaj la aliaj foriras.) Ha, chio plendas kontrau mi, riprochas Severe por prokrasto de la vengho! Por kio taugas homo, se la tempon Li uzas nur por manghi kaj por dormi? Nenio pli ol bruto! La Kreinto Al ni kapablon de pensado donis, Por povi vidi posten kaj antauen, Li donis al ni saghon ne por tio, Ke ghi en ni sen uzo pereadu. Chu mi ghin nomos bruta forgesado? Chu mi ghin nomos tima dubo, kiu Tro longe pensas pri la rezultato,-- Pripensemeco tia en si havas Kvaronon nur de la prudento vera Kaj tri kvaronojn de malnobla timo. Por kio mi nun vivas? Por eterne Nur ripetadi: «Tion chi vi faru»-- Kaj tamen resti sen farado, kiam Por ghi mi havas kauzon kaj la volon Kaj forton kaj rimedojn por plenumi! Kaj chio min instigas! Jen ekzemplo: Mi vidis nun potencan soldataron,-- Ghin juna princ' kondukas; en gloramo Li riskas por la duba rezultato Kuraghe sian vivon, li ne timas Klopodojn kaj dangherojn,--kaj pro kio? Pro nuksa shelo! Esti vere granda Signifas: sin ne movi sen bezono, Sed ech pro pajlo forte ekbatali, Se ghin postulas la honor'. Kaj mi? La morto de la patro, malhonoro De la patrino, sango kaj prudento Instigas min,--kaj mi nenion faras! Kun honto antauvidas mi la morton De dudek mil soldatoj, kiuj iras Pro bagatelo, pro fantom' de gloro Al tombo. Kaj la pec', pro kiu ili Batalas, ne sufichas ech por doni Al ili chiuj lokon por batalo Au por enpreni chiujn mortigotajn! De nun, ho mia kapo, vi laboru Nur por la vengho, au ekdormu tute! (Foriras.) SCENO V Elsinoro. Chambro en la palaco. La reghino kaj Horacio. REGHINO Ne, ne! Ne volas mi kun shi paroli. HORACIO Shi forte petas, shia stato estas Tre kompatinda. REGHINO Kion do shi volas? HORACIO Shi chiam pri la patro nur parolas; Shi diras, ke la mond' estas kruela; Shi ghemas kaj la bruston al si batas; Shin bagatel' chagrenas; shi parolas Delire kaj sen ia klara senco, Kaj tamen shiaj vortoj la audanton Kondukas al konkludoj. Kungluante La sencon de la vortoj, la mienojn, La signojn, la aludojn, oni povas Ne scii difinite, sed supozi Tre multe da malbono. Estus bone Kun shi paroli, char che la popolo Tumulton povus veki shiaj vortoj. REGHINO Enlasu shin! (Horacio foriras.) Al la anim' malsana Aperas chie signoj de danghero; La kulpo estas tiel timoplena, Ke per kashado ghi sin nur malkashas! (Venas Horacio kun Ofelio.) OFELIO Kie estas la bela reghino de Danujo? REGHINO Kiel vi fartas, Ofelio? OFELIO (kantas.) Mia kara, mia belo Estis brava juna dano; Portis plumojn sur chapelo Kaj bastonon en la mano. REGHINO Ha, mia kara fraulino, kion signifas tiu chi kanto? OFELIO Kion? Mi petas vin, audu: (Kantas.) Vane estas la espero: Li jam mortis, ne revenas! Lian kapon kovras tero, La piedojn shtono tenas. REGHINO Sed diru al mi, Ofelio... OFELIO Mi petas vin, auskultu. (Kantas.) Chemizeton oni metis... (Eniras la regho.) REGHINO Ha, mia edzo, rigardu! OFELIO (kantas.) Sur karulon inter ploroj; Sur la tombon oni jhetis Multon el la kampaj floroj. REGHO Kiel vi fartas, kara fraulino? OFELIO Mi dankas! Tre bone. Oni diras, ke la strigo estis filino de bakisto. Ha, sinjoro, ni scias, kio ni estas, sed ni ne scias, kio ni povas farighi. Bonan apetiton! REGHO Shi ne povas forgesi la patron. OFELIO He, ni ne parolu pri tio chi; sed se oni vin demandos, kion ghi signifas, tiam diru: (Kantas.) En la tag' de Valenteno Mi al mia la trezoro Venis frue en mateno, Por saluti vin el koro. Tuj li levis sin kaj diris: «Venu, venu, amikino!» Shi eniris, sed eliris Jam virino, ne knabino. REGHO Kara Ofelio! OFELIO Por kio la jhurado? Mi tuj finos. (Kantas.) Fi do, hontu! Tiel agi! Vi ja trompis min sen koro! Amon viroj povas pagi Per depreno de l' honoro! Vi edzighi min promesis, Kaj la vorton vi ne tenis. Kaj li respondas: He, mi shercis kaj mi chesis... Kial do vi al mi venis? REGHO Chu jam longe shi estas en tia stato? OFELIO Mi esperas, ke chio ankorau estos bona. Ni estu nur paciencaj. Kaj tamen mi ne povas deteni min de ploro, kiam mi pensas, ke ili metis lin en malvarman teron. Al mia frato mi devos chion raporti, kaj vin mi dankas por la bona konsilo. Donu mian kaleshon! Bonan nokton, sinjorinoj! Bonan nokton, charmaj sinjorinoj! Bonan nokton, bonan nokton! REGHO (al Horacio). Vi sekvu shin kaj gardu shin atente. (Horacio foriras.) Ghi estas la veneno de malghojo; La morto de la patro chion kauzis. Gertrudo, kiam venas la suferoj, Ho ve, ne izolitaj ili venas, Sed en amaso. Shia patro mortis, La filo via estas forsendita-- Li mem sovaghe kauzis la forsendon-- Kaj la popol' tumultas en supozoj Pri l' morto de l' honesta Polonio. Ni faris neprudente, ke ni kashis La veran kauzon de la morto lia: Jen Ofelio perdis la prudenton, Sen kiu ni ne estas pli ol bestoj, Kaj--la plej grava--shia frato venis Sekrete el Francujo, li miregas, Indignas, kaj nun en la urbo fluas Paroloj plej venenaj jam pri l' morto De Polonio. Manko de klarigo Jam faris, ke sur nin la tutan kulpon De la mistera morto oni jhetis. Gertrudo mia kara, kiel stari Trankvile kontrau tiom malfelichoj. (Post la sceno oni audas bruon.) REGHINO Ho, kia, bruo? Kia tumultego? (Nobelo eniras.) REGHO Rapide la gardistojn! Lasu gardi La pordon! Kio estas? NOBELO Mia regho, Rapide kuru! Savu vin, ho regho! La ocean', el bordo elirinte, Ne pli sovaghe glutas l' ebenajhon, Ol nun Laerto kun terura bando Atakas vian tutan servantaron. Lin la popolo nomas regho; kvazau La mondo nun denove komencighus Kaj kvazau malaperis nun subite La historio kaj la tradicioj, Kreintoj kaj subtenoj de la indo, Nun ili krias: Ni elektu reghon! Laerto estu regho! Kiel tondro Rebruas, chie flugas nun la krio: Laerto estu regho! REGHINO Ili vigle Atakas lau malvera postesigno. Sed vi eraras, hundoj de Danujo! (Bruo post la sceno.) REGHO La pordoj elbatitaj! (Venas Laerto armita kaj multaj Danoj.) LAERTO Kie estas Li, tiu regho?--Iru for, sinjoroj! DANOJ Ne, ni vin sekvos, ni vin ne forlasos! LAERTO Mi petas. DANOJ Bone, se vi tiel volas. (Ili eliras el la chambro.) LAERTO Mi dankas vin. Vi gardu post la pordo!-- Malnobla regho, vi al mi redonu La patron! REGHINO Ho, Laerto, trankvilighu! LAERTO Se unu gut' de l' sango mia restus Trankvila, tiam estus mi bastardo: Trompita edzo estus mia patro, Malchasta estus la patrino mia, Se nun mi povus resti pli trankvila. REGHO Laerto, kio kauzis tian grandan Ribelon nun de via flank'? Gertrudo, Vi trankvilighu, vi nenion timu Pro la persono mia. Dio gardas La reghojn: kiam la perfid' ekvidas Apenau tion, kion ghi intencis, L' intenco falas for.--Laerto, diru, Pro kio vi indignas?--Lasu lin, Gertrudo mia!--Diru, juna homo! LAERTO La patro mia kie estas? REGHO Mortis. REGHINO Sed ne de lia mano. REGHO Lasu lin Demandi tiom, kiom li deziras. LAERTO Sed kiel kaj en kia maniero? Per ruzaj vortoj vi min ne dolchigos! For fideleco! Jhuroj al l' infero! Pieco, konscienco,--iru chio Al la diabloj en la profundajhon! Kondamnon mi ne timas; mi renversos La tutan mondon,--venu, kio volas! Nur venghon mi avidas, plenan venghon Por mia patro! REGHO Kiu vin retenos? LAERTO Nur mia volo, sed ne la ordono Ech de la tuta mondo. La rimedojn Mi tiel uzos, ke nenio restos. REGHO Auskultu min, Laerto! Se vi volas La puran veron scii pri la morto De via patro, chu la vengho via Decidis, se vi venkos en la ludo, Egale la koleron vian vershi Sur malamikojn kaj sur la amikojn? LAERTO Nur sur la malamikojn. REGHO Chu vi volas Ekkoni ilin? LAERTO Kaj al la amikoj Mi vaste tuj malfermos miajn brakojn Kaj mi per mia sango ilin nutros. REGHO Tre bone! Nun denove vi parolas Kiel fidela filo kaj bonega Nobelo. Ke en mort' de via patro Mi estas plej senkulpa kaj per ghi Mi estas mem tushita tre dolore,-- Vi tion baldau jughos mem kaj vidos La veron tute klare. DANOJ (post la sceno). Lasu shin! LAERTO He, kio? Kia bruo? (Eniras Ofelio, fantazie ornamita per herboj kaj floroj.) LAERTO Elsekighu, Vi, mia cerbo! Larmoj la plej salaj, Bruligu al mi tute la okulojn!-- Je Dio! Frenezeco via estos Al ni pagita, ho, fratino mia, Pagita kare, ghis en la pesilo Fortege mallevighos la kaliko! Ho, Maja rozo, ho, infano charma, Ho, Ofelio, ho, fratino kara! Chielo! chu la sagho de knabino Formortas ankau tiel facilege, Kiel la vivo de maljuna homo? En am' naturo estas delikata: Shi sendas for post la amat' perdita Plej karan havon, kiun shi posedas. OFELIO (kantas plende). Oni lin portis al tombo senvorte, (Ridante) Ha, ha, ha, ha, ha, ha, ha! (Plende) Kaj oni ploris tre forte, tre forte... Adiau, mia kolombo! LAERTO Se en prudento plena vi instigus Al vengho min, ne tiel ghi efikus! OFELIO Vi devas kanti: «En la teron, en la teron!» Ho, kiel la rado al tio chi sonoras! Ghi estas la malfidela administratoro, kiu shtelis la filinon de sia sinjoro. LAERTO Sensenca io, tamen pli ol io. OFELIO (al Laerto). Jen estas rosmareno, ghi estas por memoro: mi petas vin, kara mia koro, memoru min! Kaj jen estas miozoto, pro la fideleco. LAERTO Sentenco en la frenezo: fideleco kaj memoro kunigitaj. OFELIO (al la regho). Jen estas fenkolo por vi kaj akvilegio. (Al la reghino). Jen estas ruto por vi kaj ankau iom por mi.--Vi povas porti vian ruton kun ia speciala signo. (Al Laerto.) Jen estas krizantemo,--mi volis doni al vi kelke da violoj, sed ili chiuj velkis de la tempo, kiam mia patro mortis.--Oni diras, ke li bone finis. (Kantas.) Char karulo mia estas Mia tuta ghojo. LAERTO Malghojo kaj suferoj, ech frenezo Al shi nur donas chiam novan charmon. OFELIO (kantas). Kaj li jam neniam revenos? Kaj li jam neniam revenos? Ho ve, li jam mortis, Lin oni forportis, Ni lin jam revidos neniam! La barbo la bela, Buklaro la hela... Li mortis, li mortis por chiam! Mi ploras sen celo... Ho, bona chielo, Pro lia animo mi petas. Kaj pro la animoj de chiuj homoj. Mi preghas. Dio vin savu! (Foriras.) LAERTO Vi vidas? Dio! REGHO Lasu min, Laerto, Paroli iom pri doloro via; Al mi la rajton mian ne rifuzu. Sed iru kaj inter amikoj viaj Elektu la plej saghajn,--ili jughu Nun inter vi kaj mi. Se ili trovos, Ke mi en la afero estas kulpa, Mi tiam estas preta al vi doni La regnon, kronon, mian propran vivon; Sed se ne tiel,--tiam vi konsentu Al ni oferi pli da pacienco, Ni tiam penos, kune laborante, Per vengho trankviligi vian koron. LAERTO Ghi estu tiel!--Ho, la maniero De lia mort', kashita enterigo,-- Sen glavo, sen insigno au ornamo Super la tombo, sen ceremonioj Kaj sen funebraj formoj kaj parado,-- De l' ter' al la chiel, ghi laute krias, Ke mi ne lasu chion sen kalkulo. REGHO Postulu la klarigon. Sur la kapon De la kulpul' la puna glavo falos. Mi petas, sekvu min. (Chiuj foriras.) SCENO VI Alia chambro en la palaco. Horacio kaj servanto. HORACIO Kun mi paroli iu volas? Kiu? SERVANTO Maristoj. Ili diras, ke por vi Leterojn ili havas. HORACIO Ili venu! (La servanto foriras.) Neniu en la tuta mondo, shajnas, Saluton ian povus al mi sendi, Se ne Hamleto. (Eniras du maristoj.) UNUA MARISTO Dio benu vin, sinjoro! HORACIO Kaj vin ankau! UNUA MARISTO Li tion faros, sinjoro se ghi plachos al Li. Jen estas letero por vi, sinjoro. Ghi estas de la sendito, kiu devis veturi Anglujon, se via nomo estas Horacio, kiel oni diris al mi. HORACIO (legas). «Horacio, kiam vi tralegos tiun chi leteron, penu, ke tiuj chi maristoj venu al la regho; ili havas leterojn por li. Apenau ni estis du tagojn sur la maro, forte armita korsaro komencis chasi nin: char nia shipo iris tro malrapide, ni vole-ne-vole devis montri kuraghon, kaj en la dauro de la batalo mi transiris sur la shipon de la korsaro; en tiu sama momento ili forlasis nian shipon, kaj tiel mi sola farighis ilia kaptito. Ili agis kun mi kiel bonkoraj friponoj, sed ili sciis, kion ili faras; mi devas pagi al ili per bona servo. Zorgu, ke la regho ricevu la leterojn, kiujn mi sendas, kaj venu al mi kun tia rapideco, kvazau vi kurus de la morto. Mi diros al vi en la orelon tiajn vortojn, kiuj tute surdigos vin, kaj tamen ili estas ankorau tro malmultepezaj en komparo kun sia enhavo. Tiuj chi homoj alkondukos vin al la loko, kie mi estas. Rosenkranz kaj Güldenstern daurigas sian vojaghon Anglujon: pri ili mi povas multe diri al vi. Adiau. Eterne, kiel vi scias, la via--Hamleto.» (Al la maristoj.) Nun venu, ni transdonos la leterojn, Kaj tiom pli rapide, ke ni iru Al tiu, kiu ilin al vi donis. (Chiuj foriras.) SCENO VII Alia chambro en la palaco. La regho kaj Laerto. REGHO Nun via konscienco mem ja devas Min senkulpigi, kaj en vian koron Vi devas min kiel amikon meti, Char vi ja audis per oreloj propraj, Ke tiu sama, kiu vian patron Mortigis, volis min mem pereigi. LAERTO Plu mi ne dubas. Tamen al mi diru, Pro kia kauzo tian grandan krimon, Intencon tre dangheran kaj punindan Vi lasis sen konvena puno, kiun Postulis via sagho, via indo? REGHO Pro du apartaj kauzoj, kiuj eble Al vi aperos forte sensignifaj, Por mi do ili estas forte gravaj. Patrino lia amas lin varmege Kaj certe ne transvivus lian punon; Kaj, mi--chu el pasio au el virto-- Al shi mi estas tiel alligita, Ke, kiel stelo nur en sia rondo Sin povas movi, tiel mi sen shi Ne povas vivi. Kaj la dua kauzo, Pro kiu mi silentis, estas tio, Ke lin tre amas la popolamaso: La mankojn liajn la popolo trempas En sian amon, kiu, kvazau fonto, Turnanta lignon en malmolan shtonon, El la mallaudo faras laudon, tiel, Ke miaj sagoj, tro malmultepezaj Por tia vento, ne la celon trafus, Sed al pafarko mia returnighus. LAERTO Kaj tiel mi la noblan patron perdis, Kaj tiel senespere nun pereis Fratino mia, kiu la plej alte En nia tempo staris, kvazau luma Modelo, por elvoki imitadon. Sed vengho venos! REGHO Dormu nur trankvile. Ne pensu vi, ke mi kreita estas El tia velka shtofo, ke mi lasos Al la danghero pinchi mian barbon Kaj prenos ghin por sherco. Baldau audos Vi iom pli. Mi amis vian patron, Kaj ankau chiu amas ja sin mem; El tio, mi esperas, vi komprenos... (Eniras Sendito.) REGHO Nu, kio nova? SENDITO Via regha moshto, Leteroj de Hamleto; jen por vi, Kaj jen por la reghino. REGHO De Hamleto? Sed kiu do alportis la leterojn? SENDITO Mi audis, ke maristoj; mi ne vidis. Al mi Klaudio ilin donis, kiu Ricevis ilin de la alportintoj. REGHO Laerto, audu! (Al la Sendito.) Vi jam povas iri. (La sendito foriras. La regho legas.) «Potenca regho! Sciu, ke mi nuda estas realportita en vian landon. Morgau mi petos la permeson veni antau viajn reghajn okulojn, kaj tiam mi havos la honoron raporti al vi la kauzon de mia subita kaj stranga reveno.--Hamleto.» Nekompreneble! Chu ili revenis? Kio farighis? Kiel? Povas esti, Ke chio estas trompo? LAERTO Chu vi konas La skriban karakteron de l' letero? REGHO Ghi estas mano de Hamleto. «Nuda!» Videble sola, sen siaj gardantoj! Chu vi al mi konsili ion povas? LAERTO Ne, mi nenion scias. Sed li venas! Pli fresha nun farighas mia koro, Mi ghojas, ke mi rekte al li iros Kaj diros al li: «tion chi vi faris!» REGHO Se tion vi decidis--kaj alie Vi ja ne povas agi--chu vi volas, Ke mi al la renkonto vin preparu? LAERTO Jes, mia regho, se nur ne al paco Vi volas min prepari. REGHO Nur al paco Kun via propra sagho kaj animo. Se li revenis laca de vojagho Kaj plu ne volos ree forveturi, Mi inklinigos lin al unu provo, De mi jam tre mature pripensita, Che kiu li pereon ne evitos; Kaj lia morto estos tiel glata, Ke ech ne estos ombro de suspekto. Ech la patrino ruzon ne divenos Kaj nomos ghin nur bato de la sorto. LAERTO Mi vin obeos, regho, tiom pli, Se vi aranghos la aferon tiel, Ke li per mi ricevu sian morton. REGHO Jes, ghuste tiel. Kiam vi forestis, La famo multe gloris vin pro io, Per kio vi lau famo multe brilas. Hamleto audis vian gloron; chiuj Talentoj viaj kune kolektitaj Che li envion tian ne elvokis, Kian elvokis tiu unu sola Talento, kiun mi ne multe shatis. LAERTO Pri kia do talento vi parolas? REGHO Ludilo bagatela de l' juneco, Kaj tamen ankau grava, char la plumoj Kaj la rubandoj al la junularo Konvenas en ne malpli alta grado, Ol la manteloj kaj la varmaj peltoj Konvenas al maturaj maljunuloj.-- Jen antau du monatoj nin vizitis el Normandujo unu kavaliro. Mi bone konas francojn el milito, Mi scias, kiel bone ili rajdas; Sed tiu chi bravulo certe povus Konkuri ech kun la diablo mem: Li kvazau mem alkreskis al la selo Kaj kun chevalo sia elfaradis Li tiel miregindajn artifikojn, Ke oni povus pensi, ke li mem Prezentas vivan parton de l' chevalo. Kaj la imago mia mem ne povis Elpensi ech en pura fantazio Pli lertajn kaj mirindajn artifikojn, Ol tiuj, kiujn li al ni prezentis. LAERTO Kaj li normando estis? REGHO Jes, normando. LAERTO Mi estas preta jhuri, ke ghi estis Lamordo. REGHO Jes, li mem. LAERTO Mi konas lin. Li estas efektive la juvelo De la nacio sia. REGHO Li rakontis Al ni pri vi, kaj li vin forte laudis Pro via majstra arto en skermado, Precipe per rapiroj. Li certigis, Ke estus tre belege, se trovighus Ankorau unu homo, kiu povus Kun vi kuraghi stari al batalo. Li jhuris, ke en lia tuta lando Skermantoj la plej bonaj ne posedas Ech la duonon de lerteco via. Raportoj liaj vekis en Hamleto Envion tiel grandan, ke de tiam En tago kaj en nokto li senchese Nur sopiradis, ke vi la plej baldau Revenu, por ke li kun vi ekprovu Batalon. Nun konkludo plej natura... LAERTO Konkludo? Kia? REGHO Diru nun, Laerto, Chu via patro estis al vi kara? Au kiel la malghojo sur pentrajho Vi estas nur vizagho, sed sen koro? LAERTO Por kio la demando? REGHO Mi ne tial Demandas vin, ke mi ech iom dubus Pri via amo al la patro; tamen Mi scias, ke la amo ofte estas Nur sklavo de la tempo: ghi naskighas Per tempo, kaj la sperto ankau montras, Ke tempo ghin tre ofte moderigas Kaj ech estingas ghian tutan flamon. Jes, en la mezo de la ama flamo Trovighas preskau chiam ia speco De mecha debrulajho, kiu baldau La helan flamon forte mallumigas. Nenio restas en bonec', eterna: Boneco tro matura baldau mortas De l' prem' de sia propra troforteco. Se oni volas agi, oni agu En la minutoj de la volo, char La volo povas baldau malfortighi, Trovante tiom da malhelpoj, kiom Trovighas langoj, manoj kaj okazoj. Kaj tiam la deziro kaj la devo Farighas nur sopiro fanfarona, Sopiro sen plenumo faciliga. Sed nun al la afero! Jen Hamleto Revenos baldau. Kion vi intencas Nun fari, por vin montri inda filo De via kara patro, sed per faroj Pli ol per nudaj vortoj? LAERTO Lin mortigi, Se ech en la preghejo. REGHO Mi konsentas, Ke la krimulo en nenia loko Rifughon devas trovi kaj la vengho Ne devas scii limojn. Sed, Laerto, Se tion chi vi faros, tiam vi Ja devos mem vin kashi en la domo. Hamleto, reveninte, devas scii, Ke vi jam estas tie chi. Ni faros, Ke oni antau li vin forte laudos Kaj la lertecon vian en skermado Al li oni prezentos en koloroj Ankorau pli brilantaj kaj pli helaj, Ol tion faris ech la franco mem. Per unu vorto--ni aranghos tiel, Ke vi batalos ambau, kaj ni faros Konkursan veton pri la kapoj viaj. Kun sia karaktero la sincera, Libera, nobla kaj nesupozema, Li ne esploros certe la rapirojn; Vi dume povos shanghi la rapirojn, Anstatau la malakra preni akran Kaj per ekbato lerta inde pagi Al li por morto de la patro via. LAERTO Mi faros ghin, kaj ech por tiu celo Mi shmiros per veneno mian glavon. Char unu charlatano al mi vendis Rimedon tian, ke se oni trempas En ghin nur la pinteton de tranchilo Kaj gratas nur sangeron el la hauto,-- Nenia sanigilo en la mondo Plu povos savi de senduba morto. Per tiu chi veneno mi nun shmiros La pinton de la glavo mia tiel, Ke se mi ech facile lin ekgratos, Li tuj pereos per senduba morto. REGHO Mature ni pripensi ankau devas Diversajn cirkonstancojn, kiuj povas Al la ating' de nia celo helpi. Se nia entrepreno ne prosperus Au se per nelerteco en plenumo Montrighus nia penso kaj intenco,-- Pli bone tiam estus ne komenci. Kaj tial nia plano devas havi Eliron en rezervo por l' okazo, Se la unua provo ne prosperos. Ni ghin pripensu! Jen, kion ni faros: Ni en solena formo faros veton Pri tiu, kiu el vi ambau venkos. Kaj kiam vi de la batalo estos Tre varmigitaj kaj soifaj (penu, Ke tio estu) kaj li volos trinki, Mi tiam lasos doni al li glason Da vino jam tiele preparita, Ke se li nur ech guton de ghi trinkos, Li ne evitos plu la morton, kiun La bato via eble ne alportis. Sed audu! Kia bruo? (Eniras la reghino.) REGHO Nu, reghino? REGHINO Unu malghojo sekvas tuj la duan! Laerto, la fratino via mortis! LAERTO Fratino mia mortis? Kiel? Kie? REGHINO Saliko staras super la rivero Kaj spegulighas en la pura akvo; Shi tie plektis fantaziajn kronojn El plej diversaj floroj de la kampo. Shi rampis sur la arbon, por dispendi Sur la brancharo siajn kronojn; tiam Sub shi rompighis la malforta brancho, Kaj kune kun la kronoj shi rapide En la riveron falis. Shiaj vestoj Sin disetendis kaj malgrandan tempon Kvazau sirenon shin ankorau portis, Dum shi kantadis melodiajn kantojn, Dangheron sian tute ne sentante, Kvazau la akvo estus shia hejmo. Sed baldau shiaj vestoj, penetritaj Per peza akvo, shin malsupren tiris, La malfelichan, al terura morto. LAERTO Kaj shi dronighis? REGHINO Jes, ho ve, dronighis! LAERTO Vi havas nun tro multe jam da akvo, Fratino malfelicha.--tial larmojn Mi nun retenas! Tamen la naturo Konservas sian moron, kion ajn La honto dirus. Ili nur foriru-- En ni montrighos tuj la virineco.-- Adiau, regho! Flamaj vortoj volas El mi eksplodi, se malsaghaj larmoj Nur ilin ne estingos. (Foriras.) REGHO Ni lin sekvu! Kun granda malfacilo kvietigis Mi lian furiozon! Nun mi timas, Ke ghi denove blinde ne eksplodu,-- Ni tial sekvu lin rapide! (Ambau foriras.) AKTO V SCENO I Tombejo. Eniras du tombistoj kun fosiloj. UNUA TOMBISTO Chu shi ricevos kristanan enterigon, kiam shi ja intence foriris en la mondon de la felichuloj? DUA TOMBISTO Mi diras al vi, shi ricevos, faru do rapide shian tombon. La jughisto pripensis la okazon kaj decidis, ke oni devas enterigi shin kristane. UNUA TOMBISTO Kiel do ghi povas esti, kiam shi dronigis sin ne pro defendo? DUA TOMBISTO Nu, oni trovis, ke tiel. UNUA TOMBISTO Sed ili simple ne konas la leghon. Char konsideru: se mi konscie min dronigas, tio chi estas ago, kaj ago havas tri partojn: ghi konsistas el agado, farado kaj plenumado. Sekve shi intence sin dronigis. DUA TOMBISTO He, auskultu do, kolego-fosisto... UNUA TOMBISTO Sed permesu! Jen estas la akvo--bone; jen estas la homo--bone. Se la homo iras al tiu chi akvo kaj sin mem dronigas, tiam estas certa--chu li volas au ne--ke li iras. Rimarku bone! Sed se la akvo iras al li kaj dronigas lin, tiam li ne dronigas sin mem. Sekve kiu ne estas kulpa en sia propra morto, tiu ne chesigas sian propran vivon. DUA TOMBISTO Chu tiel diras la legho? UNUA TOMBISTO Kompreneble, ke tiel diras la legho pri la mortintoj. DUA TOMBISTO Chu vi volas scii la veron? Se shi ne estus nobelulino, oni shin ankau ne enterigus en orda maniero. UNUA TOMBISTO Chu vere? Estas ja granda maljustajho, ke la grandaj homoj en tiu chi mondo havas pli da rajto por sin dronigi kaj pendigi, ol la aliaj kristanoj. Venu, prenu la fosilon! Neniu en la mondo estas pli antikva nobelo, ol la ghardenistoj, fosistoj kaj tombistoj: ili daurigas la profesion de Adamo. DUA TOMBISTO Chu Adamo estis nobelo? UNUA TOMBISTO Kompreneble! Chu vi estas idolano? Chu vi havas nenian ideon pri la Biblio? En la Biblio estas ja dirite: chiuj nobeloj devenis de Adamo. Kiel do li povis esti ne nobelo? Mi faros al vi alian demandon: se vi ghin ne bone respondos al mi, tiam konfesu... DUA TOMBISTO Nu, demandu! UNUA TOMBISTO Kiu konstruas pli fortike, ol la masonisto, shipofaristo au charpentisto? DUA TOMBISTO La faristo de pendigiloj, char lia konstruajho supervivas milojn da ghiaj loghantoj. UNUA TOMBISTO Bona spritajho, je Dio, ghi plachas al mi. La pendigilo estas bona; sed kiel ghi estas bona? Ghi estas bona por tiuj, kiuj estas malbonaj. Sed nun vi estas malbona, se vi diras, ke la pendigilo estas pli fortika, ol la preghejo, sekve la pendigilo estus bona por vi. Ankorau unu fojon al la demando! Respondu! DUA TOMBISTO Kiu konstruas la plej fortike? UNUA TOMBISTO Jes, diru ghin al mi, kaj mi vin regalos. DUA TOMBISTO Ha, atendu, mi jam scias! UNUA TOMBISTO Nu, diru! DUA TOMBISTO Al la diablo! Mi efektive ne scias. (Eniras Hamleto kaj Horacio.) UNUA TOMBISTO Ne rompu al vi vane la kapon, la azeno ja ne iros pli rapide, kiom ajn vi lin batos; kaj se iu vin poste demandos, kiu konstruas la plej fortike, tiam respondu: la tombisto. La domoj, kiujn li konstruas, restas al la posedantoj por eterne. Iru nun en la drinkejon kaj alportu al mi mezureton da brando. (Dua tombisto foriras.) UNUA TOMBISTO (fosas kaj kantas.) En la junaj miaj tagoj Mi amadis kaj kantadis Kaj en chiuj miaj agoj Mi mezuron ne sciadis. HAMLETO Chu tiu chi sentaugulo ne konscias, per kio li sin okupas! Li fosas tombon kaj kantas! HORACIO La kutimo faris lin indiferenta por tio chi. HAMLETO Tiel chiam estas: ju malpli ia mano laboras, des pli delikata estas ghia sento. UNUA TOMBISTO (kantas). Maljuneco-lamulino Kaptis min per osta mano, Kaj al chio venis fino,-- Restis ghemoj kaj malsano. (Li eljhetas kranion.) HAMLETO Tiu chi kranio havis iam langon kaj ankau povis kanti! Kiel la malnoblulo jhetas ghin sur la teron, kvazau ghi estus kranio de Kajeno, la unua mortiginto! Tio chi eble estis la kapo de ia politikulo, kaj nun tiu chi azeno lin superruzas; ghi eble estis la kapo de tia homo, kiu volis esti pli granda ol Dio mem,--ne vere? HORACIO Povas esti. HAMLETO Au de ia kortegano, kiu sciis diradi: «Bonan matenon, via princa moshto! Kiel vi fartas, plej estiminda princo?» Au eble ghi estis eminenta sinjoro, kiu forte laudadis la chevalon de alia eminenta sinjoro, dezirante ricevi ghin donace? Ne vere? HORACIO Jes, princo. HAMLETO Jes, jes, kaj nun li estas apartenajho de sinjoro vermo; sendenta kaj batata sur la vangojn per la fosilo de tombisto. Efektive glora shanghigho; se ni nur povus ghin vidi en plena tuteco. Chu tiuj chi ostoj meritis nenion alian, ol ke oni ludu per ili keglojn? Mia propra kranio min doloras, kiam mi pri tio chi pensas. UNUA TOMBISTO (kantas). Pala korpo senkolora Kaj chemizo sen ornamoj Kaj foset' malbonodora Estas fin' de chiuj amoj. (Eljhetas ankorau unu kranion.) HAMLETO Jen denove unu kranio! Kial ghi ne povus esti kranio de leghoscienculo? Kie nun estas liaj leghoj, liaj rimedoj, liaj artifikoj, liaj okazoj? Kial li nun permesas al tiu chi maldelikata sentaugulo bati lin per malpura fosilo sur la cerbujon kaj ne minacas meti plendon kontrau li pro ofendo per faroj? Hm! Tiu chi sinjoro eble estis siatempe granda achetisto de bienoj, kun chiaj hipotekoj, depagoj, achetaj dokumentoj kaj jughaj posedigoj. Chu tio chi nun estas lia lasta acheto kaj la akira rezultato de chiuj liaj dokumentoj, ke oni nun lian richan kranion plenigas per bonspeca koto? Chu chiuj liaj administratoroj kaj farmantoj ne donas al li el chiuj liaj bienoj pli ol pecon da tero, havantan la longon kaj larghon de paro da kontraktaj paperoj? Ech la dokumentoj de transdono de chiuj liaj bienoj apenau povus chiuj trovi sufiche da loko en tiu chi kesto; kaj la posedanto mem ne ricevas por si pli da loko? Bele! HORACIO Ech ne peceton pli, mia princo. HAMLETO Chu pergameno ne estas farata el shafa felo? HORACIO Jes, princo, kaj ankau el felo de bovidoj. HAMLETO Shafoj kaj bovidoj estas tiuj, kiuj en ghi serchas certecon. Mi iom parolos kun tiu chi tombisto.--He, homo! kies tombo tio chi estas? UNUA TOMBISTO Mia, sinjoro, (Kantas.) Kaj foset' malbonodora Estas fin' de chiuj amoj. HAMLETO Certe ghi estas via, char vi trovighas en ghi. Sed kiu en ghi kushos? UNUA TOMBISTO Espereble ne vi kaj ankau ne mi, kvankam mi trovighas en ghi. Kaj tamen ghi estas mia. HAMLETO Ne jhetu tro da malsaghajhoj el via tombo. UNUA TOMBISTO Mi devas ja purigi la tombon de chio, kio enfalas en ghin. HAMLETO Por kia homo vi fosas la tombon? UNUA TOMBISTO Ne por homo. HAMLETO Nu, do, por kia homino? UNUA TOMBISTO Ankau ne por homino. HAMLETO Kiun do oni tie chi enterigos? UNUA TOMBISTO Iun, kiu estis virino, sed nun jam estas malviva viando. HAMLETO Kiel plachas al vi la bravulo? Ni devas kontroli chiun vorton, char alie li nin batos per silaboj. Efektive, Horacio, mi en la lastaj jaroj rimarkis, la mondo farighis tiel sprita, ke la piedo de vilaghano sentime premas la kalojn de kortegano.--Kiel longe vi estas jam tombisto? UNUA TOMBISTO Ghuste de tiu tago, en kiu nia estinta regho venkis Fortinbrason. HAMLETO Kiel longe estas jam de tio chi? UNUA TOMBISTO Chu vi tion chi ne scias? Chiu malsaghulo ja tion chi scias. Tio chi estis en tiu sama tago, en kiu naskighis la princo Hamleto, tiu sama, kiu nun frenezighis kaj estas sendita Anglujon. HAMLETO Ha, tiel! Kial do oni sendis lin Anglujon? UNUA TOMBISTO Nu, tial, char li estas freneza. Oni volas, ke li tie denove saghighu; kaj se li ne resaghighos, tiam ankau ne estos granda malfelicho. HAMLETO Kial? UNUA TOMBISTO Tie tio chi estos ne rimarkebla, char tie chiuj estas frenezaj. HAMLETO Kiel li frenezighis? UNUA TOMBISTO Tre strange, oni diras. HAMLETO En kio do konsistis la strangeco? UNUA TOMBISTO En tio, ke li perdis la saghon. HAMLETO Sur kia punkto li frenezighis? UNUA TOMBISTO Certe sur ia punkto de la tero de Danujo, en kiu mi jam tridek jarojn estas tombisto. HAMLETO Kiel longe homo kushas en la tero, antau ol li tute forputrighas? UNUA TOMBISTO Se li ne forputrighis antau la morto--ni ja en la nuna tempo ofte vidas tiajn korpojn, kiuj apenau eltenas ghis la enmeto--li povas kushi ok ghis nau jarojn; ledisto certe kushos nau jarojn. HAMLETO Kial li pli longe, ol aliaj? UNUA TOMBISTO He, sinjoro, lia profesio tiel tanas al li la felon, ke ghi longan tempon kontraustaras al akvo, kaj la akvo la plej rapide detruas la korpojn de sinjoroj la mortintoj. Jen estas kranio, kiu kushis en la tero dudek tri jarojn. HAMLETO Al kiu ghi apartenis? UNUA TOMBISTO Al unu malsagha spritulo. Kiel vi pensas, al kiu ghi apartenis? HAMLETO Nu, mi ne scias. UNUA TOMBISTO La diablo lin prenu, la sentaugulon! Li unu fojon vershis al mi botelon da vino sur la kapon. Tio chi estis la kranio de Jorik, la amuzisto de la regho. HAMLETO Tiu chi kranio? UNUA TOMBISTO Jes, ghuste tiu chi. HAMLETO (prenas la kranion). Lasu nin vidi ghin! Ha, malfelicha Jorik! Mi konis lin, Horacio: persono de senfine gaja humoro, plena de plej belaj spritajhoj. Mil fojojn li portadis min sur la dorso, kaj nun kia terura vido! La koro al mi premighas. Tie chi pendis la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofte. Kie nun estas viaj spritajhoj, viaj artifikoj, viaj kantoj, viaj fulmoj de gajeco, che kiuj la tuta tablo eksplodadis per rido? Chu restis neniu el ili, por nun sherci pri via propra malsagha vido? Chio forputris? Nun iru en la chambron de eminenta sinjorino kaj diru al shi, ke kiom ajn shi sin shmiros, shi tamen en la fino ricevos tian vizaghon; ridigu shin per tio chi!--Estu tiel bona, Horacio, diru al mi jenon... HORACIO Kion, mia princo? HAMLETO Chu vi pensas, ke ankau Aleksandro la Macedona havis tian elrigardon en la tero? HORACIO Ghuste tian saman. HAMLETO Kaj tian odoron? Fi! (Forjhetas la kranion.) HORACIO Ghuste tian, mia princo. HAMLETO Al kia abomeninda difino ni venas, Horacio! Kial la imago ne povas sekvi la noblan polvon de Aleksandro ghis la momento, kiam ghi shtopas truon en ia mizera dometo? HORACIO Tio chi estus tro fantazia. HAMLETO Ne, certe, tute ne. Oni povus modeste sekvi lin ghis tiu loko kaj chiam gvidi sin per la estebleco. Ekzemple tiel: Aleksandro mortis, Aleksandro estis enterigita, Aleksandro turnighis en polvon; la polvo estas tero; el tero ni faras argilon: kial do per la argilo, en kiun li turnighis, oni ne povus shtopi barelon? La granda Cezaro, mortinte, nun estas argilo, Por truo de muro li servas nun kiel shtopilo. La peco da shtof', antau kiu tremadis la tero, Mizeran dometon nun gardas de pluva aero. Tamen silentu! silentu! Flanken! Jen venas la regho! (Venas en procesio pastroj k. t. p. Oni portas la korpon de Ofelio.) (Laerto, la regho, la reghino, korteganoj.) HAMLETO Jen la reghino, la kortego! Kiun Funebre ili akompanas? Tamen Sen ordinaraj la funebraj moroj? Ghi montras, ke mortinto la portata Per propra mano sian vivon finis. De alta tamen rango! Ni atendu Kaj ni rigardu! (Iras kun Horacio flanken). LAERTO Kiaj nun ankorau Ceremonioj? HAMLETO Jen estas Laerto, Tre nobla juna homo. Vidu! LAERTO Kiaj Ceremonioj decas nun ankorau? UNUA PASTRO Ni el funebraj la ceremonioj Plenumis chion, kio al ni estas Nur permesita: shia morto estis De karaktero duba; se ne shanghus Ordono alta la kutiman ordon, Shi devus kushi ghis la lasta jugho En ter' ne sanktigita, kaj nur shtonojn Sur shian tombon oni devus jheti Anstatau sanktaj preghoj de kristanoj; Al shi do oni donis pli, ol dece; Knabinan shian kronon, kaj la tombon Per chastaj floroj oni nun ornamis, En sanktan teron oni shin enmetis Che sonorado religia. LAERTO Sekve Nenio pli jam estas permesita? PASTRO Nenio pli. Char ni ja malsanktigus Per tio la servadon de mortintoj, Se ni al shi ekkantus rekviemon Simile al mortintaj en pieco. LAERTO Vi metu shin en teron, kaj violoj Elkreskos el plej chasta shia cindro! Mi al vi diras, ho, senkora pastro, Anghelo shi, fratino mia, estos, Dum vi en la infero brulos. HAMLETO. Kio? La bela Ofelio? REGHINO (jhetante florojn). Ho, plej dolcha, Adiau! Mi esperis, ke vi estos Edzino kara de Hamleto mia; Esperis mi ornami vian kronon De fianchino, dum, ho ve, mi nun Ornamas vian tombon! LAERTO Ho, centoble Malben' centobla falu sur la kapon De tiu, kiu per la krim' terura De vi la saghon rabis! For la teron! Ne shutu,--mi ankorau unu fojon Al mia koro volas shin alpremi. (Ensaltas en la tombon.) Nun shutu teron, kiom ajn vi volas, Sur shin kaj min, ghis el la ebenajho Vi faros monton ghis la alta pinto De la Olimpo. HAMLETO Kiu estas tiu, Kies doloro tiel laute sonas Kaj kies krio flugas ghis la steloj Kaj volas en terur' ilin haltigi? Jen estas mi, Hamleto. (Ensaltas en la tombon.) LAERTO Ha, tre bone! Pereu, malbenita! (Jhetas sin sur Hamleton.) HAMLETO Tia pregho Ne estas ghusta. Mi vin petas, prenu La manon vian for de mia kolo, Char kvankam mi ne estas flamighema, Danghere tamen estas min ataki, Kaj mi al vi konsilas: for la manon! REGHO Disigu ilin! REGHINO Ho, Hamlet', Hamleto! CHIUJ Sinjoroj... HORACIO Kara princo, trankvilighu! (Kelkaj korteganoj disigas la batalantojn, kaj ili eliras el la tombo.) HAMLETO Ne, mi pro tio chio kun li batalos, Ghis la minuto lasta de la vivo! REGHINO Pro kio do, ho mia kara filo? HAMLETO Mi amis Ofelion; kvardek miloj Da fratoj kun ilia tuta amo La amon mian kune ne atingus. (Al Laerto.) Vi kion volas? REGHO Ha, li frenezighis! REGHINO Ho, lasu lin, mi petas vin, Laerto! HAMLETO (al Laerto.) Che la diabloj chiuj! Diru, kion Vi volas fari? Plori? au batali? Au fasti? au disshiri sin? Eltrinki La tutan Nilon? Manghi krokodilojn? Mi tion ankau faros. Chu vi venis, Por vershi larmojn? Saltas en la tombon, Por min inciti? Lasu vin enfosi En shian tombon,--mi ghin ankau faros; Se vi pri montoj babiladas, lasu Nin supershuti per tiom da tero, Ke sin la loko levu ghis la suno Kaj la plej altaj montoj en komparo Kun ghi aperu kiel veruketoj. Vi fanfaronas,--mi ghin ankau povas. REGHO Ghi estas nur frenezo. REGHINO La atako En li momenton tiel furiozas, Sed baldau li denove trankvilighas, Simile al kvieta kolombino Post la elkovo de la kolombidoj. HAMLETO (al Laerto). Auskultu do, sinjoro! Kia estas La kauzo, ke vi tiel min renkontas? Mi chiam amis vin,--sed ni ghin lasu. Se Herkuleso mem kontraubatalus, La kat' miauas, hundo devas boji. (Foriras.) REGHO Mi petas vin, lin sekvu, Horacio! (Horacio foriras.) Laert', nia parolo de hierau Fortigi devas vian paciencon; Ni agos nun rapide.--Vi, Gertrudo, Vi metu gardon chirkau via filo. (Al Laerto.) La tombo havos vivan monumenton. La horo de trankvilo baldau venos; Ghis tiam ni bezonas paciencon. (Chiuj foriras.) SCENO II Chambro en la palaco. Hamleto kaj Horacio. HAMLETO Sufiche nun pri tio. Ni transiru Nun al la pluaj faktoj. Vi memoras, Pri kio mi rakontis? HORACIO Mi memoras. HAMLETO En mia brusto estis ia speco De batalado. Mi ne povis dormi; Kaj al mi chiam shajnis, ke mi kushas En stato pli malbona, ol krimuloj En la katenoj. Tiam en la kapon Kuragha pens' al mi subite venis... Kaj dank' al la kuragha mia penso: Ghi savis min! Jes, penso malprudenta Al ni tiele servas iafoje, Kiam profundaj planoj detruighas; Kaj ni el tio vidas, ke Diajho Direktas nian sorton, se ni mem Ech de la celo nin malproksimigas. HORACIO Tre ghuste. HAMLETO La mantelon de shipano Sur min jhetinte, el kajuto mia Palpante mi elrampis, trovis ilin, Forkaptis la paketon, kiun ili Kun si tre garde portis, kaj returne En chambron mian iris. Mia timo Forgesis ghentilecon, kaj kuraghe Mi dissigelis la paketon. Tie Mi trovis, ho, amiko mia kara, Brilantan, grandan reghan malnoblajhon! Ghi estis... jes... ordono plej severa, Per multo da motivoj ornamita Pri la felicho de la Dana regno Kaj de Anglujo ankau, kaj cetera Kaj tiel plu... nu jes,--per unu vorto: Ke oni tuj, sen perdo de la tempo, Ech ne lasante al l' ekzekutisto Minuton, por akrigi la hakilon, Tuj post eliro mia sur la bordon, Dehaku tuj al mi la kapon. HORACIO Dio! Chu povas esti? HAMLETO Jen, rigardu mem, Jen estas la papero, legu poste. Vi volas scii, kion mi nun faris? HORACIO Jes, mi vin petas. HAMLETO Kiam mi min vidis Subite en kaptilo, mia kapo Komencis vive ludi sen prologo Kaj trovis baldau ghustan la rimedon. Mi min sidigis kaj elpensis baldau Alian tekston por letero tiu Kaj skribis ghin tre bele kaj tre pene, Kiel skribisto profesia. Iam Mi pensis, kiel niaj grandsinjoroj, Ke bele skribi estas ne konvena Por eminentaj homoj; tamen nun La belskribado multe al mi servis. Vi volas certe scii la enhavon De la letero mia? HORACIO Certe, princo. HAMLETO Plej prema peto al la angla regho, Ke, se Anglujo volas plue resti Fidela tributulo de Danujo, Se inter la Anglujo kaj Danujo La amikeco floru kiel palmo, Se paco chiam ambau la popolojn Per bela krono ligu plej trankvile, Kaj kun aliaj multaj tiaj «se»,-- Li devas tuj post lego de la skribo, Ne pripensante kaj ne prokrastante, La alportintojn de l' dirita skribo Mortigi plej rapide, ne donante Al ili ech minuton, por plenumi Konfeson antaumortan. HORACIO Tamen kiel Sigelis vi la skribon? HAMLETO La chielo En tio ankau jam antaue zorgis: En mia sako trovis sin okaze Malnova sigelil' de mia patro Kun la insigno de la danaj reghoj. Mi faldis la leteron ghuste tute Simile al antaua la letero, Subskribis ghin simile kaj sigelis Kaj metis sur la lokon de antaue. Kaj la subjheton oni ne rimarkis. En la sekvanta tago havis lokon Batalo nia mara kun korsaroj,-- Kaj kio estis plu--vi ghin jam scias. HORACIO Kaj Güldenstern kaj Rosenkranz pereis? HAMLETO Amiko mia, ili mem sin tiris Al tiu chi afero, tial min La konscienco mia ne riprochas: Ilia morto estis ja kauzita De propra tro fervora enmiksigho. Por sklavemuloj estas tre danghere Sin meti inter la flamantaj pintoj De glavoj de potencaj kontrauuloj. HORACIO Kiela regho! HAMLETO Nun la regho mem Alproksimigis min al mia celo. Se li mortigis krime mian patron, Se li patrinon mian malchastigis, Sin metis malhelpante inter miaj Esperoj kaj elekto de l' popolo Se li kun ruz' al mia propra vivo Tiel perfide volis fari finon: Chu mi ne havas rajton al li doni Per mia mano merititan pagon? Kaj chu ne estos peko, se ni lasos Al tiu kankro mordi plu ankorau Viandon nian? HORACIO Baldau li ricevos Raporton pri la manier', en kiu Ordono lia estis plenumita. HAMLETO Jes, baldau; sed la intertempo tamen Al mi ja apartenas. Homa vivo Ne estas ja fortika; vi kalkulu Nur unu--jam la vivo ne ekzistas. Nur unu cirkonstanco min doloras, Ke mi ofendon faris al Laerto! En lia malfelicho mi ja vidas La preskau spegulitan historion De tio, kion mem mi devis sperti. Mi lin estimas; sed la nekonvena Fanfaronado lia kun doloro Min indignigis ghis sinforgesado. HORACIO Ha, iu venas! Haltu, princo! (Eniras Osrik.) OSRIK Mi gratulas vian princan moshton je la reveno Danujon. HAMLETO Mi dankas vin profunde, sinjoro. (Al Horacio.) Chu vi konas tiun chi kulon? HORACIO Ne, princo. HAMLETO Tiom pli bone por vi, char estas malvirto koni lin. Li posedas multe da tero kaj tre fruktoporta: se besto estas regho de bestoj, ghia manghujo staros apud la manghilaro de la regho. Li estas pigo, sed, kiel mi diras al vi, benita per vastaj posedajhoj de koto. OSRIK Plej amata princo! Se via princa moshto havus liberan tempon, mi dezirus komuniki al vi ion de lia regha moshto. HAMLETO Mi akceptos ghin kun plena atento, sinjoro. Metu vian chapelon sur ghian lokon: ghi estas difinita por la kapo. OSRIK Mi dankas al via princa moshto,--estas tre varme. HAMLETO Ne, mi certigas vin, ke estas tre malvarme; la vento estas norda. OSRIK Estas efektive sufiche malvarme, mia princo. HAMLETO Kaj tamen shajnas al mi, ke estas tre sufoke kaj varmege, au mia temperamento.... OSRIK Eksterordinare, via princa moshto, estas tre varmege--en certa maniero--mi ne povas diri kiel. Kara princo, lia regha moshto ordonis al mi sciigi vin, ke li faris grandan veton pro via kapo. La afero estas sekvanta... HAMLETO Mi petas vin, ne forgesu! (Devigas lin meti la chapelon sur la kapon.) OSRIK Permesu al mi, via princa moshto, mi certigas vin, ke tiel estas por mi pli oportune. Antau mallonga tempo en la kortegon alvenis Laerto: mi jhuras, perfekta kavaliro, kun la plej bonegaj distingighoj, kun brilanta tenigho kaj eksterajho. En efektivo, por esprimi sin inteligente, li estas la modelo de boneduka maniero de vivado, char vi trovos en li la kunighon de chiuj talentoj, kiujn juna kavaliro nur povas deziri posedi. HAMLETO Li nenion perdas per via busho, sinjoro, kvankam mi scias, ke ghi estas tro granda kalkula problemo, se oni volus kunmeti plenan registron de liaj bonaj ecoj. Kaj ankau tiam la rakonto ne prezentus ankorau la plenan grandecon de lia efektiva indo. Parolante en la plena seriozeco de laudado, mi vidas en li spiriton tre grandan, kaj liaj internaj talentoj estas lau mia opinio tiel grandaprezaj kaj maloftaj, ke, por esprimi sin pri li vere, nur lia spegulo prezentas ion similan al li, chio alia prezentus nur ombron de li. OSRIK Via princa moshto parolas pri li la puran veron. HAMLETO Kaj la celo, sinjoro? Kial ni nun superjhetas tiun chi kavaliron per la kruda spirado de nia parolo? OSRIK Kion vi pensas? HORACIO Chu ne estas eble, ke ni komprenighadu per ia alia lingvo? Vi certe tion chi povos, sinjoro. HAMLETO Por kia celo vi nomis tiun chi kavaliron? OSRIK Laerton? HORACIO Lia monujo estas jam malplena: chiuj liaj oraj vortoj estas jam elspezitaj. HAMLETO Jes, tiun chi saman. OSRIK Mi scias, ke vi ne scias... HAMLETO Estas eble, ke vi scias, ke mi ne scias, kaj tiel plu. Sed kion do vi deziras, sinjoro? OSRIK Vi ne scias, kian perfektecon Laerto posedas... HAMLETO Mi ne pretendas je tia sciado, por ne egaligi min kun li en perfekteco; koni alian homon fundamente signifus koni sin mem. OSRIK Jes, sinjoro, rilate la uzadon de bataliloj; lau la komuna famo li havas en tiu chi punkto neniun egalan al si. HAMLETO Kia estas lia batalilo? OSRIK Glavo kaj rapiro. HAMLETO Sekve, lau viaj vortoj, du specoj de bataliloj. Nu, plu? OSRIK La regho vetis kun li je ses berberaj chevaloj; li do, kiom mi audis, donis kiel garantion ses francajn glavojn kune kun la apartenajho, kiel ekzemple zonoj, portiloj kaj tiel plu. Tri el tiuj chi subteniloj estas efektive tre agrablaj por la okulo, tre respondaj al la objektoj, senfine belaj subteniloj kaj tre bonguste aranghitaj. HAMLETO Kion vi nomas subteniloj? HORACIO (al Hamleto). Mi sciis, ke vi devos ankorau plezurighi kun liaj komentarioj, antau ol la parolo finighos. OSRIK La subteniloj estas la portiloj. HAMLETO Tiu chi esprimo estus pli konvena por la objekto, se ni povus porti che nia flanko pafilegon; ghis tiu tempo ni nomu ghin pli bone portiloj. Sed plue: ses berberaj chevaloj kontrau ses francaj glavoj kun iliaj apartenajhoj kaj ses bonguste aranghitaj subteniloj; tio chi estas franca veto kontrau dana. Por kio do ili tion chi donis kiel garantion, kiel vi vin esprimas? OSRIK La regho, sinjoro, vetis, ke Laerto en dekdu renkontighoj inter vi kaj li ne venkos pli ol tri fojojn; li do vetis, ke el dekdu li venkos nau fojojn; kaj oni povus tuj fari la provon, se via princa moshto estus inklina. HAMLETO Kaj se mi respondos, ke ne? OSRIK Mi pensas, via princa moshto, ke estus bone konsenti je tiu chi provo. HAMLETO Mi nun promenados en tiu chi salono; kun la permeso de lia regha moshto nun estas la horo, en kiu mi ghuas freshan aeron. Oni alportu la rapirojn; se Laerto deziras kaj se la regho restas che sia intenco, mi penos gajni por li, se mi povos; se ne,--tiam mi forportos kun mi nur la malhonoron kaj multe da batoj. OSRIK Tiel mi devas klarigi vian decidon? HAMLETO En tiu chi senco, sinjoro, kun ornamoj lau via gusto. OSRIK Mi rekomendas al via princa moshto mian aldonitecon. (Foriras.) HAMLETO Al viaj servoj. (Al Horacio.) Li bone faras, ke li mem sin rekomendas; char nenia alia busho servus al li por tio chi. HORACIO Tiu chi birdido elrampis el la nesto kun duono de sia ova shelo sur la kapo. HAMLETO Li faris ceremoniojn kun la mamo de sia patrino antau ol suchi ghin. En tia maniero li kaj multaj aliaj de tiu sama speco, en kiujn nia pala tempo estas enamita, kaptis nur la tonon de la modo kaj la eksteran brilon de la interparolado: speco de shauma miksajho, kiu rampas en chion; sed oni pro provo nur ekspiru sur ghin, kaj la shaumaj vezikoj krevos. (Eniras nobelo.) NOBELO Estimata princo, lia regha moshto ricevis saluton de vi per la juna Osrik, kiu raportis al li, ke vi deziras atendi lin en la salono. Li sendas min, por demandi vin, chu via deziro skermi kun Laerto dauras ankorau, au chu vi deziras por tio chi pli longan prokraston. HAMLETO Mi restas fidela al miaj decidoj, ili konformigas sin al la volo de la regho. Se por li estas oportune, mi estas preta, nun au en chia alia tempo, supozante, kompreneble, ke mi ghin tiel bone povos, kiel nun. NOBELO La regho, la reghino kaj chiuj volas tuj veni tien chi. HAMLETO En bona horo! NOBELO La reghino deziras, ke vi afable ekparolu al Laerto, antau ol vi komencos batali. HAMLETO Shia konsilo estas bona. (La nobelo foriras.) HORACIO Vi perdos tiun chi veton, princo. HAMLETO Mi ne pensas: de la tempo, kiam li iris Francujon, mi chiam ekzercadis min; che tiu neegala veto mi venkos. Sed vi ne povas prezenti al vi, kiel malbone estas al mi en la koro. Tamen tio chi neniom malhelpas. HORACIO Ne, kara princo... HAMLETO Ghi estas nur bagatelo sensignifa; sed ghi estas ia speco de malbona antausento, kiu virinon eble maltrankviligus. HORACIO Se via interna sento ion diras kontrau tio chi, tiam obeu al ghi; mi zorgos, ke ili ne venu tien chi, mi diros, ke vi ne estas nun disponita. HAMLETO Tute ne! Mi auskultas neniajn antausignojn: neshanghebla sorto direktas ech la falon de pasero. Se ghi farighos nun, ghi ne farighos poste; se ghi ne farighos poste, ghi farighos nun; se ghi ne farighos nun, ghi devas ja iam farighi en estonteco. Oni devas chiam esti preta. Char nenia homo scias, kion li forlasas, kia do diferenco, se li pli frue forlasas. Ghi estu! (Eniras la regho, la reghino, Laerto, korteganoj, Osrik kaj aliaj kun rapiroj k. t. p.) REGHO Hamleto, venu kaj amike prenu Tiun chi manon! (Metas la manon de Laerto en la manon de Hamleto.) HAMLETO (al Laerto). Vi al mi pardonu, Sinjoro! mi al vi maljusta estis, Sed vi pardonu pro honoro via. La chirkauantoj scias--kaj sendube Vi ankau audis--mia kapo estas Malsana. Mia ago, kiu forte En vi ekscitis tutan la animon Kaj la honoron,--mi pri ghi konfesas: Ghi estis nur frenezo. Chu Hamleto Laerton ekofendis? Ne! Char certe Se de si mem Hamleto nun disighis Kaj li nur tial faris la ofendon, Ke li nun estas ne li mem,--ja tiam Ghin ne Hamleto faris kaj Hamleto Rifuzas la ofendon. Kiu do Ghin faris? La frenezo de Hamleto. Se tiel estas, tiam li ja mem La suferanto estas. La frenezo Hamleton malfelichan suferigas. Kaj jen, sinjoro, antau atestantoj Konfeso mia senkulpigu min Nun antau la grandanimeco via, Char mi la sagon pafis trans la domon Kaj trafis kontrauvole mian fraton. LAERTO Naturo mia, kiu la plej multe Min devus instigadi al la vengho, Nun estas jam kontentigita plene. Sed lau severaj leghoj de l' honoro Ne povas mi paroli pri pacigho, Ghis pli maljunaj homoj de honoro Decidos ke, savante mian nomon, La pacon noble povas mi akcepti. Ghis tiu tempo mi la amon vian Akceptos per la koro, sed batalos. HAMLETO Volonte mi konsentas; kun konfido Mi nun batalos pro l' honoro via. Nun donu la rapirojn, venu! LAERTO Venu! HAMLETO Mi volas esti kamp' por via gloro; Sur mia nelerteco via arto Ekbrilu, kiel stel' en nigra nokto. LAERTO Vi mokas, princo. HAMLETO Ne, je mia vorto! REGHO Nun donu la rapirojn, juna Osrik! Vi scias ja la veton, fil' Hamleto? HAMLETO Ho, jes! Sed vi la gajnon de la veto Konfidis ne al tute ghusta mano. REGHO Pro tio mi ne timas; mi ja vidis Skermadon de vi ambau. Li allernis, Sed tial oni donis al ni cedon. LAERTO (pesante rapiron en la mano). Tro multepeza, mi alian volas. HAMLETO Mi prenas. Chiuj de egala longo? (Ili preparas sin al la skermado.) OSRIK Jes, via princa moshto. REGHO La botelojn Da vino metu prete sur la tablon! Se en l' unua fojo au la dua! Hamleto trafos au en tria fojo Rebatos la ekbaton, tiam tuj Ektondru laute chiuj pafilegoj; La regho tiam trinkos pro la sano De sia fil' Hamleto kaj li jhetos En la kalikon perlon, kies kosto Superos chion, kion ghis nun havis La reghoj de Danujo en la krono. Pretigu la kalikojn! La trumpeto Anoncu al tamburo, la tamburo Al la pafilegisto, pafilego Al la chielo, fine la chielo Anoncu al la tero: nun la regho Pokalon malplenigas pro Hamleto!-- Komencu do batalon; vi, jughistoj, Atentu bone! HAMLETO (al Laerto). Venu do, sinjoro! LAERTO Mi estas preta, princo. (Ili skermas.) HAMLETO Unu! LAERTO Ne! HAMLETO Jughistoj diru. OSRIK Vere, jes, trafite. LAERTO Nu, bone! Nun ankorau unu fojon! REGHO Halt'! Donu vinon!--Nun, Hamleto mia, La perlo estas via. Vian sanon! Vi prenu la pokalon! (Post la sceno estas audataj trumpetado kaj pafoj de pafilegoj.) HAMLETO Ne, mi devas Antaue fini! (Al Laerto.) Venu! (Ili skermas.) Nun denove Trafite! Kion diras vi? LAERTO Tushite! Tushite, mi konfesas. REGHO Nia filo, Vi venkas. REGHINO Li varmighis, li lacighis. Hamleto, prenu mian tukon, vishu La shviton de la frunto! La reghino Felichon vian trinkas nun! HAMLETO Patrino... REGHO Gertrudo, vi ne trinku! REGHINO Mi deziras, Permesu, mia edzo, mi vin petas. REGHO (flanken.) La vino venenita! Shi pereis! HAMLETO Patrino mia, mi ankorau trinki Ne povas. Mi tuj finos. REGHINO Venu, filo, Mi vishos vian shviton de l' vizagho. LAERTO Nun mi lin trafas, regho. REGHO Mi ne kredas. LAERTO (flanken). Kaj tamen kontrau mia konscienco! HAMLETO Laerto, venu, nun la trian fojon! Vi ludas; mi vin petas, batu forte; Mi timas, ke vi faras kun mi shercojn. LAERTO Vi pensas? Bone! (Ili skermas.) OSRIK Sur la ambau flankoj Nenia rezultato. LAERTO Nun vin gardu! (Laerto vundas Hamleton; en la flameco de la batalado ili shanghas la rapirojn kaj Hamleto vundas Laerton.) REGHO Disigu ilin, ili tro varmighis. HAMLETO Ne, ne, ankorau unu fojon! (La reghino svenas.) OSRIK Haltu! Rigardu la reghinon! HORACIO Ambau sangas.-- Kiel vi fartas, princ'? OSRIK Kiel vi fartas, Laerto? LAERTO Ve! Mi estas nun kaptita Per la kaptilo mia propra! Juste Min mem perfido mia pereigis! HAMLETO Ha, la reghino! Kio al shi estas? REGHO Shi svenas, char shi vidas sangon. REGHINO Ne! La vino, ha, la vino! Ho, Hamleto! Ghi estis venenita! Mi pereas! (Shi mortas.) HAMLETO Perfido! Krimo! Fermu tuj la pordojn! Elserchi la krimulon! (Laerto falas.) LAERTO Jen, Hamleto: Li estas antau vi. Vi jam pereis, Nenio en la mondo vin nun savos; Ech duonhor' da viv' al vi ne restas. La ilo de la krim' en via mano Trovighas! sciu, ho, Hamleto nobla, Ke la rapiro estis venenita. Kontrau min mem sin turnis mia ruzo: Rigardu, nun mi kushas, por neniam Levighi plu. Patrino via ankau Nun venenita... Fino... Mi ne povas. La regho chion... Lia kulpo... Regho... HAMLETO La pinto ankau estas venenita? Nu, faru do, venen', laboron vian! (Trapikas la reghon). REGHO Ho, helpu, helpu! Estas temp' ankorau! HAMLETO (devigante la reghon trinki el la pokalo). Vi trinku, mortigisto, adultulo, Abomeninda, malbenita dano! Eltrinku la pokalon kun la perlo! Patrinon mian sekvu! (La regho mortas.) LAERTO Li meritis. Li la venenon miksis por ni chiuj. Hamleto nobla, antau nia morto Ni kore nin pardonu reciproke! Mi liberigas vian konsciencon De l' mort' de mia patro, ankau vi Pardonu min pro via morto! (Li mortas.) HAMLETO Dio Al vi pardonu plene! Mi vin sekvas.-- Mi mortas, Horacio!--Nun adiau, Reghino malfelicha!--Kaj vi chiuj, Vi tremas pro okazo la terura, Vi estas palaj mutaj atestantoj... Se mi nur havus tempon... Ha, la morto Arestas tre rapide... mi tre multe Al vi rakonti povus! Tiel estu! Mi mortas, Horacio, tamen vi, Vi vivas,--senkulpigu kaj klarigu Min kaj aferon mian al la homoj. HORACIO Ho ne! Mi nun ne volas resti dano, Mi ankau apartenas al romanoj: Ankorau restis vin' en la pokalo... HAMLETO Ho ne, amiko! Se vi estas viro, Mi petas vin, ne tushu la pokalon! Ho, Dio! Kia nomo post mi restus, Se vi, la sola, kiu chion scias, Forlasus nun la mondon! Ho, amiko, Se vi min iam portis en la koro, Retenu vin ankorau de l' chielo Kaj vivu en la mondo abomena, Por savi mian nomon per rakonto De mia historio. (Oni audas marshon en malproksimeco kaj pafojn post la sceno.) Kia bruo? OSRIK La juna Fortinbras nun el Polujo Revenas post la venko kaj milite Salutas la senditojn de Anglujo. HAMLETO Mi mortas, Horacio! La veneno Jam la spiriton mian neniigas; Kaj la sciigon el Anglujo mi Ne povas plu atendi; sed, amiko, Mi antaudiras, ke l' elekto falos Sur Fortinbrason; kaj la vochon mian Antau la morto mi al li fordonas. Raportu al li tion chi kaj ankau La tutan historion de la faktoj.-- La resto do--silento! (Li mortas.) HORACIO Nobla koro Nun chesis bati! Kara mia princo, Adiau! Bonan nokton! La angheloj Plej puraj al vi kantu dorman kanton!-- Pro kio batas la tamburo? (Marsho post la sceno.) (Eniras Fortinbras, la senditoj de Anglujo kaj aliaj.) FORTINBRAS Kie Farighis la terura dramo? HORACIO Kion Vi volas vidi? Se ian malghojon Au mirindajhon, tiam chesu serchi. FORTINBRAS Ho, sangaj faroj! Ho, fiera morto, Kiela festo estas nun en via Palac' eterna, se per unu fojo Vi tiom da oferoj reghaj buchis? UNUA SENDITO Terura vido! Ni kun la sciigoj El Anglolando venas tro malfrue. Nun estas surdaj la oreloj, kiuj Auskulti devus la raporton nian, Ke la ordono estas plenumita, Ke Rosenkranz kaj Güldenstern ne vivas. Nu kiu al ni diros: mi vin dankas? HORACIO Li certe ne, se li ech estus viva; Char li mortigi ilin ne ordonis. Sed char rapide post la sanga faro Revenis vi, (al Fortinbras) vi venke el Polujo, (al la senditoj) Vi el Anglujo,--tial nun ordonu Ke oni metu la mortintojn alte Sur katafalkon antau la popolo Kaj mi rakontos al la nesciantoj, Kiele chio tio chi farighis. Vi audos faktojn sangajn, nenaturajn, Vi audos pri okazaj jughofaroj Kaj pri mortigoj blindaj kaj pri mortoj, Kauzitaj de perfido kaj de ruzo, Kaj pri insidoj, kiuj returnighis Kaj falis sur la kapon de l' krimuloj. La tutan veron mi al vi raportos. FORTINBRAS Rapidas ni auskulti. Kaj kunvoku La regnajn prezentantojn al kunveno! Mi nun akceptas kun malgaja koro Felichon mian. Sur la danan tronon Mi havas rajtojn, mi ilin prezentos, Char nun l' okazo tion chi postulas. HORACIO Pri tio ankau ion mi parolos; Pri tio chi raportos mi la vochon De tiu, kies vochon multaj sekvos. Sed ni rapidu kun la elektado, Char la spiritoj estas nun ankorau Tre forte incititaj, kaj intrigoj De malbonuloj povus nun facile Elvoki malfelichojn kaj konfuzojn. FORTINBRAS Kvar kapitanoj portu sur la trono La korpon de Hamleto: se li vivus, Sur ghi li certe sidus la plej noble Kaj la plej reghe. Che l' funebra iro Aperu plene la parad' milita! Forprenu nun la korpojn! Tia vido Konvenus nur al kampo de milito. Ordonu nun komenci la pafadon! (Funebra marsho. Chiuj foriras, forportante la mortintojn. Oni audas pafadon.) KOLEKTO ESPERANTA APROBITA DE D^o ZAMENHOF FRANCUJO.--HACHETTE kaj K^o, 79, Boul. St-Germain, Paris LIVRES D'ÉTUDE Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L. de Beaufront. 1 50 Corrigé de Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L. de Beaufront » 75 Commentaire sur la grammaire Esperanto, par L. de Beaufront 2 » Texte synthétique des règles, préfixes, suffixes, expressions de l'Esperanto, traduction française en regard, par L. de Beaufront » 50 Thèmes d'application, _Lexicologie, Syntaxe, Formation des mots de l'Esperanto_, vocabulaire des mots employés, par L. de Beaufront 2 » Cours commercial d'Esperanto, par Marissiaux 1 50 Corrigé des exercices du Cours commercial d'Esperanto, par M. Marissiaux 1 » L'Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et Pagnier » 75 Corrigés des Exercices de l'Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et M. Procureur » 50 Premières leçons d'Esperanto, par Th. Cart. » 30 Dictionnaire Esperanto-Français, par L. de Beaufront 1 50 Structure du dictionnaire Esperanto. _Réponse à beaucoup d'objections._ (Teksto esperanta kaj franca), par L. de Beaufront » 30 Vocabulaire Français-Esperanto et Vocabulaire abrégé Esperanto-Français, par Th. Cart, M. Merckens et P. Berthelot 2 50 Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie, par R. Lemaître » 40 TEKSTOJ EN ESPERANTO Brueys et Palaprat. _Advokato Patelin_, tradukita de J. Evrot » 75 Devjatnin. _Verkaro._ 2 » Diversajhoj, rakontetoj tradukitaj de S^oj Lallemant kaj Beau. 1 25 Ekzercoj de Aplikado, _Leksikologio_, _Sintakso_, _Vortfarado Esperantaj_, de L. de Beaufront. 1 » Esperantaj prozajhoj, de diversaj autoroj. 2 50 Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, de D^ro Zamenhof. 3 50 Fundamento de Esperanto, de D^ro Zamenhof 3 » Godineau. _La Kolorigisto-aerveturanto._ » 30 Hamleto, dramo de Shakespeare tradukita de D^ro Zamenhof. 2 » Komercaj leteroj, de P. Berthelot kaj Ch. Lambert » 50 Kondukanto de l' interparolado kaj korespondado kun aldonita Antologio Internacia, de Grabowski 2 » Kurso tutmonda, de E. Gasse. » 75 Labiche et Legouvé. _Cikado che Formikoj_, unuakta komedio » 60 La Fontaine. _Elektitaj Fabloj_, esperantigitaj de G. Vaillant » 75 La Komerca sekretario, de Ros Sudria. » 50 Leibniz. _Monadologio_, tradukita de E. Boirac. » 60 Maistre (X. de). _Vojagho interne de mia Chambro_, tradukita de S. Meyer » 75 Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. Bricard » 75 Molière. _L' Avarulo_, tradukita de S. Meyer » 75 ---- _Don Juan_, tradukis Emile Boirac. 1 50 Norman. _Poshlibro Internacia_, por Aferistoj, Turistoj, K. C. 2 » Orzesko. _La interrompita kanto_, tradukita de Kabe. » 75 Perrault (Ch.). _Rakontoj pri Feinoj_, tradukitaj de Sinjorino Sarpy. 1 » Pola Antologio, elektis et tradukis Kabe. 2 » Rakontoj kaj Fabeloj (el Esperantaj Prozajhoj) » 25 Sieroshevski (Vaclav). _La Fundo de l' mizero_, tradukita de Kabe » 75 Virgilio. _Eneido_, kantoj I et II, tradukita de D^ro Vallienne. » 60 Kolekto Esperanta Aprobita de D-o Zamenhof A LA MÊME LIBRAIRIE Tutmonda Jarlibro Esperantista ENHAVANTA LA Adresarojn de D^ro ZAMENHOF 1906 Cet annuaire paraît tous les ans dans le courant de mai. Il contient: plus de 30000 adresses d'Espérantistes dans le monde entier, les renseignements les plus complets sur les Sociétés de propagation, les livres, les journaux, les publications de toute nature en Esperanto. Un volume grand in-16, broché ....... 3 fr. 50 * * * * * Internacia Scienca Revuo Revue mensuelle scientifique rédigée EN ESPERANTO Paraissant depuis le 1^er Janvier 1904 COMITÉ DE PATRONAGE: Société française de physique, Société internationale des Électriciens, MM. Adelsköld, Appell, d'Arsonval, Baudoin de Courtenay, Becquerel, Berthelot, Bouchard, Brouardel, Deslandres, G^al Sébert, membres de diverses académies. RÉDACTION: P. FRUICTIER _27, boulevard Arago, PARIS_ ADMINISTRATION: HACHETTE & K^o _79, boulevard Saint-Germain, PARIS_ ABONNEMENT ANNUEL France 6 fr. 50 Etranger 7 fr. UN NUMÉRO: 60 centimes. * * * * * Mendelejev.--Provo de Kemia Kompreno de l' Monda Etero » 30 Ch. Richet.--La Spontanea Generado » 30 * * * * * 742-06--Coulommiers. Imp. Paul BRODARD.--P7-06. Notoj de la tekstpreparinto: Mi translokigis la antaureklamojn che la fino de la teksto. Provizon de mankaj punktoj kaj aliajn interpunkciajn shanghetojn mi faris sen rimarkoj. Mi registris aliajn shanghojn per html-aj komentoj. --- Provided by LoyalBooks.com ---