KOLEKTO DE «LINGVO INTERNACIA» Rolandkanto TRADUKIS Doktoro NOËL PARIS PRESA ESPERANTISTA SOCIETO 33, RUE LACÉPÈDE 1906 Traduko de «La Chanson de Roland» laŭ oficiala klasika teksto de Léon Gautier (24-a eldono, ĉe Alfred Marne, Tours, 1899) estas reviviĝo de manuskripto de Oxford (Oksfordo), kaj enhavas la originalan verkon kune kun franca traduko. Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj per klinitaj literoj ne troviĝas sur la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto de Venizo. Al Sinjoro Th. Cart Profesoro en Liceo Henri IV kaj en la Lernejo de politikaj Sciencoj tiun ĉi verkon danke dediĉis Doktoro Noël Januaro 1905. ANTAŬPAROLO Parolante pri Rolandkanto, eminenta scienculo kaj akademiano Gaston Paris diras: «tiu infano jam fortika kaj sana, plena je forteco, boneco kaj kuraĝo... estas jam la granda franca popolo.» Tute bone, ĉar, efektive, en tiu mezepoka poemo oni jam trovas la ĉefajn ecojn de nia franca nacio: unuflanke, tiun deziron porti al aliaj la proprajn ideojn, tiun _emon propagandi_, kion oni kredas la vero, kaj tiun inklinon batali por la progreso en vicoj unuaj, kiel protagonisto: tiel batalas por Kristo kontraŭ Sarazenoj Rolando, glora nepo de Karlo granda! aliflanke, profundan senton de _nacia unueco_, dank' al kiu, kvankam multaj ekzistas Francujoj malsamaj, kvankam ĉe ni ankaŭ la kutimoj kiel la kostumoj, la moroj kiel la lingvaĵoj ofte estas tre diversaj, tamen pli ol iu ajn nacio ni sentas nin antaŭ la fremdo nur _unu_ popolo, kaj faras eksterlande tiun saman impreson: neniu lando malpli ol Francujo estas «geografia esprimo» kaj jam en tempo de nia Rolando. Vere franca kaj eĉ france «klasika» estas plie la Rolanda kanto laŭ la simpleco de la agado, laŭ la sobreco aŭ, pli ĝuste, laŭ la malesto de epizodoj--oni nur komparu ĝin kun alia belega poemo, la Nibelungenkanto de la Germanoj--kaj, fine, laŭ la malmulteco de personaĵoj, super kiuj ĉiam aperas tiu nobla figuro: dolĉa Franclando. * * * * * * * D-ro Noël agis tre prave, kiam, kun mirinda lerteco, li tradukis por Esperantistaro la kanton pri Rolando, kiu en mezepoko ĝuis universalan famon kaj estis ĉie tradukata aŭ imitata. Ĉar, vere, granda estas devo kaj tasko de esperanta beletristiko. Ĝi devas konigi al ni la ĉefverkojn de naciaj literaturoj, kiuj estas kvazaŭ morala vivo, kvazaŭ konscienco de ĉiu popolo. Dank' al tiu kono ne nur ni pli ĝuste ŝatos unu la alian,--kio jam estas granda profito,--sed ankaŭ, per internacia lingvo Esperanto, plej «konvena» tradukilo, post multaj, multaj jaroj, iom post iom sed tre certe, kolektiĝos trezoro komuna de l' homa literatura kulturo kaj konstruiĝos kiel muzeo de niaj plej ŝatindaj intelektaj riĉecoj, kien, apud tiu genie tradukita angla Hamleto (por nomi nur ĝin), oni metos sendube, kun aliaj belaj tradukaĵoj, kanton francan pri Rolando. Samtempe aŭ nur poste, sub influo de tiaj verkoj, naciaj laŭ la deveno, internaciaj laŭ la komuna formo, naskiĝos pure esperanta literaturo. Geniaj aŭtoroj venos, kiuj, senpere pensante kaj skribante internacie, esprimos en siaj verkoj novajn internaciajn sentojn, novan komun-intelektan vivon, novan homan konsciencon. Kiel Esperanto _jam_ ekzistas apud la aliaj vivaj lingvoj, tiel ekzistos internacia literaturo apud la naciaj, ĉiam vivaj. Revo! diros kelkaj. Jes, eble!... * * * * * * * Brave batalinte, mortis Rolando, kaj lia revo efektiviĝis. Kiel li, brave ni bataladu: «Munĝojo! krios ni, deviz' de venko» Hometoj, _homunculi_, baldaŭ ni malaperos, sed glore efektiviĝos nia revo! Th. CART. Oktobro 1905. ROLANDKANTO PERFIDO DE GENO Komenco de kanto. 1 Jam Reĝo Karlo, nia glora Estro En Hispanujo restis dum sep jaroj, Akiris altan landon ĝis la maro Kaj submetadis ĉion. Nek kasteloff Nek urbo, nek remparo kontraŭstaras, Krom monta Saraguso; ĝin defendas Marsilo, reĝo Dion malamanta, Mahometano kaj Apolonano. Sed nepre malfeliĉo lin atingos. Aŭdu. Konsiliĝo ĉe Marsilo. 2 En Saraguso estas Reĝ' Marsilo; 10 Sub ombro de ĝardffeno fruktodona Li sidas sur seĝego blumarmora. Pli ol dudek mil viroj ĉirkaŭ_staras_; Li diras: «Dukoj, Grafoj, vidu, kia «Malfeliĉego nin premegas! Karlo, «Imperiestro de Francujo dolĉa, «Ĉi-tien venis por nin neniigi; «Armeon mi ne havas por batali, «Nek virojn por dispeli liajn virojn! «Konsilu min, mi petis vin, Saĝuloj, 20 «Kaj savu min de morto kaj de honto!» Neniu eĉ respondas unu vorton, Krom Blankandrino de Val-Fond' Kastelo. Aŭdu. 3 Ĉi-tiu estas plej elturniĝema El Idolanoj, brava Kavaliro, Bonkonsilant' por Reĝo; li ekkrias: «Nun, via Reĝa Moŝto, trankviliĝu; «Al Karl' fiera, aroganta, skribu; «Promesu amikecon kaj fervoron; «Donacu hundojn, ursojn kaj leonojn, 30 «Sepcent kamelojn, kaj mil akcipitrojn «Plenaĝajn, kvarcent mulojn ŝarĝigitajn «Je oro kaj arĝento, _tiom_, _kiom_ «Forporti povas kvindek veturiloj, «Por ke li superpagu siajn anojn. «Li jam de longe tie ĉi militas. «Francujon baldaŭ, Ajkson li revenos. «Vi, diru, ke vi sekvos lin je festo «De Sankta Miĉjo kaj Kristan' fariĝos, «Kaj estos lia volebonservanto. «Garantiulojn al li ne rifuzu, 40 «Dek, dudek, por lin plene konfidigi. «Ni sendu filojn de edzinoj niaj, «Mi mem oferos riske mian filon. «Pli bone estos ili perdu kapon, «Ol ni majstraĵon kaj propraĵon nian, «Vivonte nur per peto pri almozo!» _Respondas Idolanoj: «Ni aprobas!»_ Aŭdu. 4 Sed Blankandrin': «Pro dekstra man' kaj barbo «Je vento antaŭ mi disbloviĝanta «Vi tuj ekvidos Francojn translokiĝi, «Reiri al Francuj', ilia lando. 50 «Kaj kiam ĉiu estos reveninta «En hejmon, Karlo en kapelo sia «Ĉe Ajkso solenigos Sanktan Miĉjon. «Li vane vin atendos al kunveno; «Pri ni malestos vortoj kaj novaĵoj. «Fiera estas Karlo, kormalbone «Garantiulajn kapojn li tranĉigos! «Pli bone certe ili perdu _kapon_, «Ol ni belegan, gloran Hispanujon, «Kaj tiom da malbonoj ni suferu!» 60 Ekkrias Idolanoj: «Povas esti!» Aŭdu. Sendo de deligitoj. 5 Marsilo reĝo konsiliĝon finis. Kunvokas li Klarinon Balageran, Estramarinon, ankaŭ Eŭdropinon, Priamon kaj Garlanon la barbulon, Kaj Makineron, lian onklon Mahon, Transmaran Malbienon, Ĵoimeron, Kaj Blankandrinon, por _elmontri_ celon. Li tiel vokas dek plej perfidulojn: «Sinjoroj kaj baronoj, vi kuniru 70 «Al Karlo, nun Kordovon sieĝanta; «Vi, en la mano portos olivbranĉojn, «Montrante tiel pacon, submetiĝon; «Kaj se vi scios interkonsentigi, «Mi donos al vi (kiom vi deziros) «Arĝenton, oron, kampojn kaj majstraĵojn.» «_Vi estas prava!_» diras Idolanoj. Aŭdu. 6 Marsilo reĝo finis konsiliĝon. Li diras: «Nun, Sinjoroj, vi foriru, «Portante en la mano olivbranĉojn; 80 «Al Reĝo Karlo mianome diru, «Ke li, pro Dio lia, min indulgu. «Ne pasos tiu ĉi monato, antaŭ «Ol mi lin sekvos kun mil fideluloj. «Mi tuj aliĝos al Kristana leĝo, «Servonte lin fidele, ame. Mi ja «Garantiulojn sendos, se li volos!» --«Traktaĵo lerta!» diras Blankandrino. Aŭdu. 7 Marsil' venigas dek mulinojn blankajn _De Reĝ' de Sicilio_ donacitajn. 90 Jen orbridiloj, kaj jen arĝentseloj, Jen rajdas la dek viroj delegitaj, Portante en la mano olivbranĉojn, _Montrante tiel pacon, submetiĝon_, Al Karlo, al Francestro ili venas... Sin gardu Karlo!... Tuj lin ili trompos!... Aŭdu. Kortego de Karlo. 8 La Reĝo estas ĝoja, bonhumora; Kordovon prenis li, rompinte murojn, Kaj disĵetinte turojn per maŝinoj. Forprenis kavaliroj grandakiron, Arĝenton, oron, kaj armaĵojn riĉajn. 100 Ne restas tie unu idolano Se ne li mortis aŭ Kristan' fariĝis. La Reĝo sidas en fruktoĝardeno Grandega, kun Rolando, Oliviro, Sansuno duko, kaj Ansejs' fiera, Gefrejz' de Anĵo, reĝa standardisto; Gerin' kaj Gerier' ĉi-tie estas; Kun ili ankaŭ, multe da aliaj _Barbulaj kaj maljunaj viroj_, kvindek Mil kavaliroj, _Francoj_ de Francujo. Ĉi-tiuj sidas sur tapiŝoj blankaj; 110 Sin distras ili, je tabuloj vetas, Plej saĝaj kaj maljunaj ŝakojn ludas, Baŝelieroj plaĉamove skermas... Jen, sub abio, apud roz' sovaĝa, Seĝego ora hele brilas; sidas Ĉi-tie Estro de Francujo dolĉa. Per lia blanka barbo, bela kapo, Altkreska kaj fiera eksteraĵo, Lin oni konas, je rigard' unua. Al li senditoj piediras, kaj tuj 120 Salutas lin per kora bondeziro. Aŭdu. Alveno de Marsilanoj. 9 L' unua Blankandrino ekparolas: «Al via Reĝa Moŝto, altsaluto «Je Dio, la Glorulo, adorinda! «Jen kion diras brava Reĝ' Marsilo. «Esploris li pri via leĝ' de l' Savo; «Li volas al vi partodoni havon, «Leonojn, ursojn, hundojn kunligitajn, «Sepcent kamelojn kaj mil akcipitrojn «Plenaĝajn, kvarcent mulojn ŝarĝigitajn 130 «Je oro kaj arĝento, tiom kiom «Forporti povas kvindek veturiloj, «Por ke vi superpagu viajn anojn. «Jam de tre longe vi ĉi-tie estas, «Francujon, Ajkson vi reiru; tien «Li sekvos vin; ĉi-tion li promesas. «_Al via leĝo tiam li aliĝos,_ «_Manplekte, li fariĝos ano via:_ «_Per vi, li estos Reĝ' de Hispanujo._» Al Di', Imperiestro levas manojn, Kaj, mallevinte kapon, ekpripensas. Aŭdu. 10 La Reĝo sidas, kapon mallevinte: Por parolado li ne tro rapidas, 140 Kaj nur parolas post pripenso plena. Li restariĝas kaj fiere diras Al la senditoj: «Vi ja estas pravaj; «Sed Reĝ' Marsilo multe min malamas! «Pri tio kion vi al mi raportis, «Je kia grado povas mi konfidi?» --Kaj Sarazeno: «Per garantiuloj; «Fordonos ni al vi dek, dek kvin, dudek; «El ili estos riske filo mia; «Vi ja ne havos pli nobelan ol li. 150 «Je fest' de Sankta Miĉjo de l' danĝero, «Sinjoro mia, laŭ promeso, sekvos «Vin revenintan en palacon reĝan «En Ajkso (kie por vi Dio fontojn «Ŝprucigis); li Kristano ekfariĝos.» --Kaj Reĝo: «Tiel li sin savi povos!» Aŭdu. 11 Belega tago _de nun ekfiniĝas_. La dek mulinojn Karlo enstaligas, Kaj en ĝardeno fruktodona tendon Starigas por loĝigi dek senditojn. 160 Pri ili zorgas dek du el serĝentoj, Dum nokt' gardantoj ĝis tagiĝo hela. Sin levas Estro Karlo frumatene, Al meso kaj matinoj li ĉeestas... Imperiestro sidas sub abio; Li vokas la baronojn al kunveno, Ĉar nur per Francoj ĉion li plenumos. Aŭdu. Konsiliĝo ĉe Karlo. 12 Imperiestro sidas sub abio; Li vokas la baronojn al kunveno. Ogiro duk', Turpin' ĉefepiskopo, 170 Riŝard' maljuna, lia nev' Henriko, Aslino, brava grafo de Gaskujo, Tedbaldo Rejmsa, kaj Milun' la kuzo, Gerin' kaj Gerier' ĉi-tie estas, Kun ili ankaŭ venas Graf' Rolando Kaj Oliviro nobla, brava; tie Pli estas ol mil Francoj de Francujo, Kaj ankaŭ Geno, perfidonto. Tiam Malbena konsiliĝo komenciĝas. Aŭdu. 13 «Baronoj noblaj», diras Estro Karlo, 180 «Marsilo reĝo skribis al mi jenajn: «Li volas al mi partodoni havon, «Leonojn, ursojn, hundojn kunligitajn, «Sepcent kamelojn, kaj mil akcipitrojn «Plenaĝajn, kvarcent mulojn ŝarĝigitajn «Je or', kaj pli ol kvindek veturilojn, «Kondiĉe ke Francujon mi reiru. «Li sekvos min en Ajkson, en palacon; «Aliĝos li al nia leĝ' de l' Savo, «Kristan' fariĝos, kaj de mi ordonos. 190 «Mi tamen dubas, ĉu li diris veron!» --Ekkrias Francoj: «Ni nin gardu bone!» Aŭdu. Paroladoj. 14 La Reĝo finis sian paroladon. Rolando graf' neniel lin aprobas, Sin levas, staras, kaj lin kontraŭdiras: «Malprave estus fidi al Marsilo! «Ni, de sep jaroj, venis Hispanujon! «Por vi, mi prenis Noplon kaj Komiblon, «Akiris Pinolandon kaj Valternon «Tuelon, Balageron, Sebilion! 200 «Pri reĝ' Marsilo, ĉiam li perfidis! «Li jam alsendis dek kvin idolanojn, «El ili, ĉiu portis olivbranĉon, «Parolis ili al vi samajn vortojn. «Kun viaj Francoj vi konsiliĝadis, «Ĉi-tiuj malsaĝege vin aplaŭdis. «Du grafojn sendis vi al l' Idolano, «Basanz' kaj Basilio estis tiuj. «Li senkapigis ilin, apud Haltoj! «Vi, kiel ekbatalis, bataladu! 210 «Al Saragus' armeon alkonduku, «Sieĝu urbon, eĉ dum tuta vivo! «Al perfidulo venĝu mortigitojn!» Aŭdu. 15 Jen Karlo, kun la kapo mallevita! Li elkaresas barbon kaj lipharojn, Li nek aprobas nek mallaŭdas nevon. Silentas ĉiuj Francoj; sed jen Geno Sin levas; li al Reĝo proksimiĝas Kaj fierege tiel ekparolas: «Malprave estas kredi malsaĝulojn, 220 «Min aŭ l' aliajn; nur profiton celu. «Nu, kiam vin sciigas Reĝ' Marsilo, «Ke li, manplekte, submetiĝos al vi, «Ke, _de vi_, li ricevos hispanujan «Estrecon, kaj alprenos kredon nian, «Ĉi-tiu kiu volas lin mallaŭdi «Je mort' elfariĝonta ne pripensas! «Konsiloj vantaj ne plu superregu! «Malsaĝajn lasu ni, kaj saĝajn gardu!» Aŭdu. 16 Alvenas siavice duk' Naimo, 230 _Barbulo kaj harulo heleblanka,_ Pli bona kortegano ne troviĝas. Al Reĝo diras li: «Vi aŭdis bone «Ĉi-tion, kion Gen' al vi respondis; «Konsilo saĝa, bona kaj ŝatinda; «En la milito vi Marsilon venkis, «Kastelojn ĉiujn vi forprenis de li, «Per la maŝinoj murojn disĵetinte, «Vi urbojn bruligadis, virojn venkis; «Sed nun de vi, li petas nur kompaton! «Ja, estus peko pli postuli de li 240 «Pruvinta dirojn per garantiuloj. «_Ni devas nur baronon sendi al li,_ «Por ke finiĝu tiu militado!» Kaj Francoj diras: «Duko estas prava!» Aŭdu. 17 «Baronoj noblaj, kiun ni alsen_dus_ «En Saraguson al Marsilo reĝo?» Jen duk' Naim': «Mi iros, se vi jesos; «Fordonu tuj al mi bastonon, ganton!» Sed Reĝo diras: «Vi, saĝulo estas; «Pro barbo kaj lipharoj, mi al vi ne «Permesos tiel malproksimen iri! 250 «Sidiĝu; tion mi ordonas al vi!» Aŭdu. 18 «Baronoj noblaj, kiun ni alsendus «Al Sarazeno, Saragusa estro?» Rolando diras: «Mi ja povas iri!» --«Ne, certe», diras grafo Oliviro, «Ĉar bola kaj fiera via koro, «(mi tion timas) vin malbonkondukus; «Mi vole iros, se al Reĝo plaĉas.» _Imperiestro mallevetas kapon,_ _Kaj tiam diras_: «Ambaŭ vi silentu! «Nek unu nek l' alia forvojaĝos! 260 «Pro tiu barbo blankiĝinta, unu «El dek du konsilistoj ne eliru!» Silentas Francoj; ili aŭskultadas. Aŭdu. 19 Turpin' de Rejms' sin levas siavice; _Li diras laŭte kaj sonore_: «Paco «Al viaj Francoj, _Via Reĝa Moŝto_. «Vi, de sep jaroj estas en la lando, «Baronoj multsuferis kaj klopodis. «Fordonu al mi ganton kaj bastonon; «Mi al hispana Sarazen' aliros, «La taŭgajn vortojn _al li parolonte_.» 270 --Imperiestro diras kun kolero: «_Pro tiu barbo, vi neniel faros;_ «Sidiĝu sur ĉi-tiun blankan ŝtofon. «Silentu, se ne mi mem vin demandis!» Aŭdu. Delegado. 20 «Vi Francaj Kavaliroj», diras Karlo, «Voĉdonu pri baron' el mia tero, «Por ke li portu al Marsil' la skribon, «_Kaj, se necese estos, li ekbatu._» --Roland': «Jen Geno, mia duonpatro; «Se restos li, pli bonan vi ne sendos.» --Kaj Francoj: «Li je tio estas inda; «Se Reĝo volos, li sukcese iros!» Aŭdu. 21 «Alproksimiĝu Geno», diras Reĝo, 280 «Vi tuj ricevos ganton kaj bastonon. «Vi aŭdis, vin elektis voĉ' de Francoj.» --Sed Geno: «Tion ĉi Rolando faris! «Neniam plu, dum vivo, mi lin amos, «Nek plu kolegon lian Oliviron, «Nek (lin amantajn) dek du Konsilistojn; «Mi ilin, antaŭ vi, provokas, Reĝo!» --Sed Reĝo diras: «Vi ja tro koleras! «Vi tien iru, jen ordono mia!» --«Mi povas iri, sed ne trovos helpon! 290 «Basanz' kaj Basilio tion montris!» Aŭdu. 22 «Mi nepre devas iri Saraguson! «Ve! kiu iras tien ... ne revenos!... «Memoru pri l' edzin', fratino via,[1] «Pri l' filo, ja, el ĉiuj la plej bela, «Baldvino, _se li vivos_, estos brava. «Mi testamentas al li havon, terojn; «Vi gardu lin, mi lin plu ne revidos!» Nun Karl',: «Tro mola estas via koro! «Ĉar mi ordonas, vi foriri devas!» Aŭdu. [1] Ŝia nomo estas «Berta»; ŝi estas patrino de Rolando. 23 Pro tio, korŝirite, Grafo Geno De siaj ŝultroj prenas mustelfelojn, Vestata nur per silktolaĵa veŝto. Jen hel_rigardo_ kaj vizaĝ' fiera, Gracia korpo, larĝa eksteraĵo! Li tiel bela! Ĉiuj lin rigardas! Li diras: «Kial vi, Roland', koleras? «Ve! Ke mi estas via duonpatro! «Vi min devigis iri al Marsilo! «Se Di' el tie savos min, mi kreos 310 «Al vi _ĉagrenojn kaj_ malhelpojn tiajn, «Ke ili daŭros tutan vian vivon!» --Rolando: «Fierec' kaj malsaĝaĵo! «Jes, vere, mi ne zorgas pri minacoj; «Sed, se saĝulon oni devas sendi, «Ĉu Reĝo jesos, mi vin anstataŭos.» Aŭdu. 24 Sed Gen' respondas: «Vi ne iros pro mi! «Servisto?... Nek mi via, nek vi mia! «Ordonas Karlo fari lian servon; «Mi iros Saraguson al Marsilo. 320 «Mi faros tie ian malsaĝaĵon, «Por kvietigi mian koleregon!» --Roland', aŭdinte tion, ekridetas. Aŭdu. 25 Ĉar Geno vidis ridon de Rolando, Dolore li koleras, korŝiriĝas, Kaj preskaŭ svenas, sed rediras: «Grafo «Roland' mi certe vin neniel amas; «Sur min vi ekfaligis tiun sorton!... «Imperiestro prava ... jen mi estas, «Kaj preta por plenumi vian servon!» Aŭdu. 26 _«Sinjoro Geno, diras Karlo, aŭdu:_ _«Mi scias, tiun sendon vi plenumos._ _«Je mia nomo, al Marsilo diru,_ _«Ke li, manplekte, mia an' fariĝu,_ _«Kaj ankaŭ li ricevu sanktan bapton._ _«Al li mi donos duonhispanujon,_ _«L' alia estos al Roland' barono._ _«Ĉu li ne volas interkonsentiĝi,_ _«Mi iros por sieĝi Saraguson;_ _«Li estos ekkaptita, katenita,_ _«En Ajkson la ĉefurbon kondukita,_ _«Per juĝo tie li elperdos vivon,_ _«Li mortos kun doloroj kaj kun honto._ _«Leteron tiun sigelitan donu_ _«Al l' idolano en la dekstran manon.»_ Aŭdu. 27 Al Geno, Karlo montras dekstran ganton. Pli volus grafo esti for de tie. Li volas preni ganton, sed ĝi falas Sur teron.--Francoj: «Dio! Kio estos! «De tio nur malbono ekfariĝos.» --Kaj Geno: «Vi pri tio eksciiĝos!» Aŭdu. 28 Li diras: «Reĝo, donu forpermeson: «Ĉar forironta mi plu ne prokrastos.» La Reĝo diras: «Pro Jesuo, pro mi!» Per dekstra mano benas, krucalsignas, 340 Kaj donas la leteron kaj bastonon. Aŭdu. 29 En sian hejmon iras Grafo Geno; Kaj tuj li sin vestigas per armaĵoj Plej belaj el la eltroveblaj tie; El oro spronoj al piedoj ligas, Murglejson, glavon, al si alflankigas, Sur Taŝebrun', ĉevalo, li ekrajdas. Ginmer', la onklo, tenas piedingon. Da Kavaliroj vidu kiom ploras! «Barono, diras ili, malfeliĉa! 350 «Vi jam de longe estas kortegano, «Vin oni juĝas nobla kaj fidela. «Pri tiu kiu vin devigis iri, «Eĉ Karlo ne kapablos lin defendi. «Rolando grafo vin malprave trafis, «Ĉar via parencaro estas nobla!» --Kaj ankaŭ diras: «Grafo, ni kuniru!» --«Sinjoro Dio! Ne!--respondas Geno, «Mi mortu, jes, sed ne vi, tiel _kleraj_! «Sinjoroj, vi Francujon dolĉan iru; 360 «De mi salutu ja edzinon mian, «L' amikon kaj samulon Pinabelon, «Baldvinon mian filon; vi lin konas, «Lin gardu, kaj _defendu lian havon!_» Vojiras li, celante Saraguson. Aŭdu. Foriro de Geno. 30 Rajdadis Gen' tra altaj olivarboj, Atingis li senditojn sarazenajn. Ĉar Blankandrin' haltetis en irado, Lertege ambaŭ interparoladas. Ekdiras Blankandrin': «Miriga Karlo! 370 «Li almilitis Pujlon kaj Kalabron, «_Konstentinnoblon kaj Saksujon vastan,_ «Tra l' sala maro li Anglujon iris, «Por Sankta Petro ĝin depagigante; «Sed kial, ĉe ni, li nin persekutas?» Rediras Geno: «Ĉar li tiel volas. «Ne estas, kiu lin renkonte venkos.» Aŭdu. 31 Kaj Blankandrin': «Bravuloj estas Francoj; «Sed grafoj, dukoj, tute domaĝigas «Imperiestron, per konsiloj tiaj «Lin kaj l' aliajn ili ruinigas!» 380 --«Kulpulon mi ne scias», diras Geno, «Se ne Rolandon, al li honto estu! «Nelonge antaŭ, Reĝ' sub ombro sidis, «La nevo venas, kun kiraso bela, «(Li multakiris apud Karkasuno), «En mano, li ruĝegan pomon tenas, «Al l' onklo diras: Via Reĝa Moŝt', jen «De ĉiuj reĝoj mi prezentas kronojn.» «Puninda estus tia fiereco! «Li, ĉiutage, riskas morton, iu 390 «Mortigu lin, ni tiel trankviliĝos!» Aŭdu. 32 Kaj Blankandrin': «Roland' terura estas! «Li kiu volas submetadi ĉiujn, «Kaj tiel ekokupi ĉiujn terojn! «Per kiu pensas li la celon trafi?» Respondas Geno: «Per la franca gento. «Ĝi amas lin, neniam ĝi malestos. «Al ĝi elspezas li arĝente, ore, «Ĉevale, mule, silke kaj armaĵe. «Al l' Estro mem li donas, laŭ deziro. 400 «Ĝis Oriento, li la mondon prenos!» Aŭdu. 33 (?) _Esploras Blankandrin' de Geno belan_ _Mienon kaj perfidan rigardeton._ _Tremetas Geno per la tuta korpo;_ _Al li parolas jenajn Blankandrino:_ _«Sinjoro Geno, min aŭskultu bone,_ _«Ĉu volas vi venĝegi al Rolando?_ _«Pro Mahometo, lin fordonu al ni._ _«Marsilo Reĝo estas multĝentila,_ _«La tutan havon al vi li forlasos»._ _Aŭdinte tion, Gen' mallevas kapon._ Aŭdu. Alveno de Geno. 34 Rajdadis Blankandrin' kaj Geno tiel, Ke ambaŭ konsentiĝis serĉi eblon Por okazigi morton de Rolando. Tra vojoj, tra vojetoj ili rajdas Ĝis Saragus' kaj haltas sub taksuso. Ĉe ombro de abio kuŝas trono Per silk' Aleksandria drapirita; La Reĝ' de Hispanujo sidas tie, Kaj, ĉirkaŭ li, dudek mil Sarazenoj. 410 Aŭdata estas nek parol' nek sono, Ĉar pri novaĵoj ĉiu volus scii. Jen venas Geno, ankaŭ Blankandrino. Aŭdu. 35 Aliras Blankandrino al _Marsilo_, Per mano li kondukas grafon Genon Kaj diras: «Reĝ', salut' je Mahometo «Kaj Apolono, kies leĝ' nin regas. «Al Karlo, vian servon ni plenumis; «La manojn li levadis al ĉielo, «Al Dio dankis, kaj nenion diris. 420 «Sed sendis li al vi baronon noblan, «Ĉi-tiun francon, kaj plej potenculon; «Per li, vi scios pri milit' aŭ paco.» Kaj Reĝo: «Li parolu, ni aŭskultu.» Aŭdu. Interdisputo. 36 Jen Geno, post momento da pripenso, Lertege ekparolas, kiel _homo_ Spertulo pleje por la parolado. Li diras al la Reĝ': «Salut' je Dio «Glorulo, kiun devas ni adori. «Jen kion al vi diras Karl' barono: «Alprenu vi Kristanan sanktan leĝon; «Al vi li donos duonhispanujon, «_L' alia estos al Roland' barono_, 430 «_(Kolego tre fiera por vi tie)._ «Se vi ne volos interkonsentiĝi, «_Li iros por sieĝi Saraguson_, «Vi estos ekkaptita, katenita, «En Ajkson la ĉefurbon kondukita, «Per juĝo tie vi elperdos vivon, «Vi mortos kun malgloro kaj kun honto!» Marsilo Reĝo tuj ekkoleregas, Kaj, per pikstang' je oro ornamita, Li frapus Genon, se ne malhelpita. Aŭdu. 37 Marsilo Reĝo staras paliĝinta; Li svingas per la mano sagovergon. Sed Gen' lin vidas, tuj ekprenas glavon, Eltiras ĝin je longo da du fingroj, Kaj diras: «Glavo bela! Glavo hela! «Dum mi vin tenos ĉe ĉi-tiu reĝo, «Ne diros, ja, la Estro de Francujo, «Ke sola mortis mi en fremdolando! «Plej bonaj pagos vin per sia sango!» Kaj Idolanoj: «Ni disigu ilin!» Aŭdu. 38 Marsilon petas la Ĉefsarazenoj Ĝis fine li sidiĝas sur la tronon. Kalifo diras: «Vi malprava estis, «Volinte ekataki tiun francon! «Pli taŭge, vi lin aŭdu kaj aŭskultu.» Kaj Geno: «Reĝo, tion mi elportos! «Ne volus mi, eĉ por la oro tuta «De Di' kreita, aŭ riĉaĵoj ĉiuj «De land' ĉi-tiu (se nur vi permesos «Al mi paroli), ne plenumi sendon 460 «De glora Karlo al vi malamiko!» Demetas Geno la zibelmantelon Je silk' Aleksandria ornamitan; Ĝin ĵetas teren; Blankandrin' ĝin levas. Sed Gen' ne volas lasi sian glavon, Per dekstra mano prenas l' orprenilon. Kaj Idolanoj: «Jen barono nobla!» Aŭdu. 39 Al Reĝo nun alproksimiĝas Geno; Li diras: «Vi malprave koleregas! «Jen kion al vi diras Karl' Francestro: 470 «Kristanan leĝon vi alpreni devas, «Al vi li donos duonhispanujon, «L' alia estos al Roland' la nevo, «Kolego tre fiera por vi tie. «Ĉu vi ne volos interkonsentiĝi, «Li iros por sieĝi Saraguson, «Vi estos ekkaptita, katenita, «En Ajkson la ĉefurbon kondukita, «Ĉevalon por batali, por vojiri, «Aŭ mulon, aŭ mulinon vi ne rajdos; 480 «Vin oni ĵetos sur portilan bruton; «Per juĝo tie vi elperdos kapon... «Jen la letero de l' Imperiestro.» En dekstran manon li ĝin donas al li. Aŭdu. 40 Marsil' _lertulo estas kaj klerulo,_ _La idolanan leĝon li ellernis._ Sigelon li disrompas, sigelvakson Li ĵetas, kaj leteron tuj tralegas... _Li ploras, tiras sian blankan barbon,_ _Sin levas, kaj per laŭta voĉ' ekkrias:_ «_Sinjoroj, vidu!_ kia _malsaĝaĵo!_ «Francestro Karlo ĵus alskribis al mi, «Ke mi memoru pri kolero _grava_,-- «Ĝi pri Basanz' kaj Basilio, kiujn 490 «Mi senkapigis apud montoj Haltoj. «Ĉu mi mem volos vivon deaĉeti, «Kalifon, onklon, mi alsendi devas; «Alie, Karl' kun mi ne konsentiĝos!» _Ne diras unu vorton Idolanoj_, Krom Marsilido. Tiu ĉi respondas Al Reĝo: «Geno tiel malprudente «_Al vi parolis_, ke li devas morti. «Fordonu lin al mi, kaj mi lin punos.» Aŭdinte tion, Geno svingas glavon Kaj alflankiĝas al abia trunko. Aŭdu. 41 (?) _Saragusanoj maltrankviliĝadas._ _Ĉeestas tie batalanto nobla,_ _Potenca, filo de Mahometano._ _Prudente li parolas al la Reĝo:_ _«Ja, trankviliĝu, Via Reĝa Moŝto,_ _«Jen perfidulo!... kiel li paliĝis!...»_ Aŭdu. Konsentiĝo. 42 Nun, en fruktoĝardenon iras Reĝo; Plej bonajn el la viroj kun si prenas. Blankhara Blankandrino venas tien, Ĵurfalo ankaŭ, heredonta fil', kaj Kalifo, lia onklo kaj amiko. «La francon voku», diras Blankandrino. «Li ĵuris al mi por afero nia.» La Reĝo diras: «Lin konduku al mi!» Lin prenas Blankandrin' per dekstra mano. Al Reĝ' irante en fruktoĝardenon, 510 Parolas ili pri perfid' hontiga. Aŭdu. 43 «Sinjoro Geno», diras Reĝ' Marsilo, «Mi agis kontraŭ vi malprave, kiam «Mi volis bati vin pro kolerego; «Kompensu vin per tiuj zibelfeloj, «_Hodiaŭ kunkudritaj, pretigitaj_, «Je pli ol kvincent funtoj orvalore. «Tuj prenu ilin, bela kompensaĵo!» _Al lia kol' Marsilo ligas ilin._ «Mi tute ne rifuzas», diras Geno, «Kaj Dio volu Mem vin rekompenci.» Aŭdu. 44 Marsilo diras: «Geno _sciu_ vere, 520 «Ke mi deziras vin tre kore ami; «_Sekreta restos nia konsiliĝo_, «Mi tre dezirus aŭdi vin pri Karlo «Grandaĝa, vivotempon li transpasis, «Li estas, ŝajne, pli ol ducentjara; «Li tiom da fremdlandoj trapaŝadis, «Da _batoj_ sentis sur la bulan ŝildon, «Da gloraj reĝoj igis mizeruloj! «Nu! Kiam ĉesos li batali tiel? «_Francujen, Ajksen, trovus li ripozon!_» Respondas Geno: «Karl' ne estas tia; «Ja, ĉiuj kiuj lin ekvidas, konas, 530 «Ripetas, ke la Reĝo estas nobla. «Ne povus mi lin inde ŝati, laŭdi; «Pli nobla kaj pli bona ne troviĝas; «Valoron lian kiu povus diri? «Lin Dio faris tiom superulo! «Mi volus morti pli ol lin forlasi!» Aŭdu. 45 «Mi multe miras», diras l' Idolano, «Pri Karlo tiel blanka kaj grandaĝa; «Li estas, ŝajne, pli ol ducentjara; «Sur tiom da fremdlandoj klopodadis, 540 «Da batoj per pikstangoj ricevadis, «Da gloraj reĝoj igis mizeruloj! «Nu! Kiam ĉesos li batali tiel?» Kaj Gen': «Ne, certe, dum la nevo vivas, «La plej kuraĝa sub Ĉielarkaĵo; «L' amiko Oliviro estas brava, «La dek du konsilistoj, la amataj, «Antaŭgvardias kun dudek mil anoj. «Konfidu Karlo, li neniun timas!» Aŭdu. 46 Rediras l' Idolano: «Mi miregas 550 «Pri Karlo tiel blanka kaj grandaĝa, «Li estas, ŝajne, pli ol ducentjara; «Li tiom da fremdlandoj almilitis, «Da batoj per tranĉegaj lancoj sentis, «Da gloraj reĝoj venkis kaj mortigis; «Nu! Kiam ĉesos li batali tiel?» Kaj Gen': «Ne, certe, dum Rolando vivas «La plej kuraĝa ĝis la Oriento; «L' amiko Oliviro estas brava, «La dek du konsilistoj, la amataj, 560 «Antaŭgvardias kun dudek mil Francoj. «Konfidu Karlo, li neniun timas!» Aŭdu. 47 --«Sinjoro Geno», diras Reĝ' Marsilo, «Ne estas gento bela pli ol mia. «Mi povas per kvarcent mil kavaliroj «Elbataladi Karlon, ankaŭ Francojn.» --Respondas Geno: «Vi ne kredu tion; «Multegajn Idolanojn vi nur perdos! «Ne malsaĝaĵon, sed saĝaĵon faru! «Al Karlo donu tiom da riĉaĵoj, 570 «Ke Francoj estu tute mirigitaj. «Preninte dudek el garantiuloj, «La Reĝo iros al Francujo dolĉa, «Kaj malantaŭe lasos postgvardion, «En kiu estos graf' Roland', mi kredas, «Kaj Oliviro brava kaj nobela. «Du grafoj mortos, mi certigas tion; «Kaj tiel malfieriĝinta Karlo «Plu ne kuraĝos iam vin batali.» Aŭdu. Montroj. 48 «Sinjoro Geno», _diras Reĝ' Marsilo,_ 580 «Rolandon kiel povos mi mortigi?» --Kaj Gen': «Mi scios tion al vi diri. «Trairos Karlo Sizrajn intermontojn; «Li, malantaŭe, lasos postgvardion. «Kun nevo graf' Rolando, potenculo, «Kaj Oliviro, tiel konfidinda; «Dudek mil Francoj ankaŭ estos tie. «_Sed vi, kunigu vian belan genton,_ «Al Francoj sendu centmil Idolanojn «Por batalegi je l' unua fojo; «La francan genton ili forte vundos; 590 «Jes, viaj, eble, estos disĵetitaj; «Sed, duan fojon, bataladu same; «El tiuj du, Roland' ne elturniĝos. «Vi tiel faros belan elmiliton, «Kaj vi plu ne batalos vivodaŭre!» Aŭdu. 49 «Rolandon, kiu povus pereigi «Senigus Karlon je la dekstra brako! «Jes! Plu ne estos la belegaj aroj! «Anarojn tiajn Karl' ne kunigante, _«Ne portos plu sur frunto oran kronon,_ _«Kaj tuta Hispanujo_ trankviliĝos!» 600 Aŭdinte, Reĝo kisas lin sur kolo. Kaj tuj trezorojn siajn ekmalfermas. Aŭdu. Ĵuroj. 50 Marsilo diras: «Kial paroladi? «Ne estas konsilant' _se ne_ fidinda! «_Tuj_ ĵuru al mi, ke Rolando _mortos,_ _«Ke mi lin trovos en la postgvardio;_ _«Sur mia leĝo mi promesos al vi,_ _«Ke mi batalos lin, se mi lin trovos.»_ --Respondas Gen': «Laŭ via volo estu!» Sur sanktrestaĵoj en Murglejso glavo Li ĵuras!... Perfidaĵo plenumiĝis!... Aŭdu. 51 Ĉi-tie staras tron' elefantosta _Sub olivujo kaj sur blanka ŝildo_. Marsilo tien alportigas libron 610 Sur kiu estas leĝ' Tervaga, Maha; Sur ĝi l' hispana Sarazeno ĵuras: «Se mi Rolandon trovos postgvardie, «Mi lin batalos per la tuta gento; «Rolandon mi mortigos se mi povos, «_La dek du konsilistoj juĝe mortos!_» --Kaj Gen': «_Traktaĵo nia_ bonsukcesu!» Aŭdu. 52 Jen venas idolano Valdabruno, _En majstr' ordeno patro_ de Marsilo, Li afablege diras: «Gen', Sinjoro, «Ĉi-glavon prenu, la plej el efikaj, 620 «Valoras la prenil' pli ol mil skudojn; «Pro amikec' mi ĝin donacas al vi; «Sed helpu kontraŭ la baron' Rolando, «Ke ni lin trovu en la postgvardio.» --«Tiele estos», diras grafo Geno, «_Jes, mi certigas, ni lin ekbatalos,_ «_Kaj mi promesas, ke ni lin mortigos._» Kaj ili kisas sur menton' kaj vango. Aŭdu. Donacoj. 53 Jen venas idolano Klimborino; Li afablege diras: «Gen', Sinjoro, «Ĉi-kaskon prenu, la plej el fortikaj, «_Sur nazŝirmilo brilas karbunkolo;_ «Nin helpu kontraŭ la markiz' Rolando, 630 «Kaj diru, kiel ni lin malglorigos.» --«Tiele estos», diras _al li_ Geno. Sur buŝ' kaj vango interkisas ili. Aŭdu. 54 Alvenas nun Reĝino Bramimundo. «Sinjoro, diras ŝi, mi vin amegas. «Ĉar l' edzo, ĉiuj anoj, vin tre ŝatas. «Mi donas al vi, por edzino via, «Du ĉirkaŭmanojn, oro kaj juveloj «Valoras pli ol la trezor' de Romo. «Neniam via Estro vidis tiajn, 640 _«Kaj ĉiutage al vi mi donacos.»_ _--Nun Geno: «Ni plenumos vian servon.»_ Li metas ĉirkaŭmanojn en la boton. Aŭdu. 55 Alvokas Reĝ' Maldujton, la kasiston: «Nu? Ĉu pretigis vi por Karl' donacojn?» --Kasisto diras: «Via Reĝa Moŝto, «Jen l' or', l' arĝento, sur sepcent kameloj; «Garantiuloj dudek el plej noblaj.» _Marsil' al Geno ĵus alproksimiĝis,_ _Sur sia kor' lin dolĉe ĉirkaŭpremis,_ _Kaj diris: «Mi ja devas vin tre ami,_ _«Kaj ĉiutage al vi mi donacos,_ _«Se, por Rolandon frapi, vi kunhelpos.»_ _Respondas Geno: «Jes! mi ne prokrastos!»_ Aŭdu. 56 Marsilo tuŝas Genon sur la ŝultro, Dirante: «Vi tre brava, saĝa, estas; «Sed pro la leĝo (laŭ vi) la plej bona, «Vin gardu, ke vi aliiĝu pri ni. 650 «Mi malavaros por vi mian havon, «Dek mulojn per araba or' ŝarĝitajn, «Kaj ĉiujare tiel mi donacos. «Ŝlosilojn prenu de l' urbego nia, «Al Karlo donu, je mi, riĉegaĵojn, «_Kaj ankaŭ dudek ĉi-garantiulojn_. «Sed igu, ke Rolando postgvardiu. «Se mi lin trovos intermontirantan, «Mi kontraŭ li batalos ĝis la morto.» --Kaj Gen': «Mi pensas, ke mi tro prokrastas!» Ekrajdas li, kaj iras sian vojon. Aŭdu. Reveno de Geno. 57 La Reĝo proksimiĝas sian Regnon, Li ĵus alvenis al _Valterno_, urbo Ekokupita iam de Rolando, Ruinigita ankaŭ de cent jaroj. Pri Gen' novaĵojn Reĝ' atendas tie. Ĉu submetiĝos granda Hispanujo? Tagiĝe, je l' unua matenruĝo, Jen Grafo Geno venas al tendaro. Aŭdu. 58 _Belega tago kaj brilega suno._ Sin levis Reĝo Karlo frumatene; Al meso kaj matinoj li ĉeestis; 670 Sur verda herbo, apud tendo, sidas Rolando; brava Olivir' alestas, Kaj duk' Naimo, kaj grandnombraj anoj Kaj Geno, perfidulo, ĵurrompinto. Li perfidege alparolas Reĝon: «Salut' je Dio, Via Reĝa Moŝto, «De Saragus' ŝlosilojn mi alportas; «Jen grandaj trezoraĵoj, kaj jen dudek «Garantiuloj; bone gardu ilin. «Marsilo Reĝo petas vin, ke vi ne 680 «Riproĉu lin pri manko de l' kalifo; «Ĉar mi mem vidis tricent mil soldatojn, «(Kaj la kirasojn, kaj la _ŝtalajn_ kaskojn, «Kaj oregravuritajn glavprenilojn), «Kun la kalifo ili enŝipiĝis; «Foriris ili, tute malvolinte «Ricevi kaj konservi nian kredon. «Ne marveturis ili tra kvar mejloj, «Jen ekbruegas fulmotondr' ventego... «Vi ilin plu ne vidos... ili dronis... 690 «_Pro tio nun kalifo ne ĉeestas_. «Se li postvivis, mi lin kunkondukus. «Sed, l' idolana Reĝo vin certigas, «Ke, antaŭ ol finiĝas ĉi-monato, «Li sekvos vin al franca Reĝolando; «Al leĝ' kristana tiam li aliĝos, «Manplekte, li fariĝos ano via, «Per vi, li estos Reĝ' de Hispanujo.» --Kaj Reĝo diras: «Ni al Dio danku; «Vi agis bone, Gen', mi ŝuldas al vi.» --Nun, mil trumpetoj tra kampar' sonoras... 700 Deloĝas Francoj; ili ŝarĝas brutojn; Jen ĉiuj iras al Francujo dolĉa... Aŭdu. Malamikoj. 59 Nun Reĝo Karlo venkis Hispanujon, Kastelojn _ruinigis_, urbojn prenis; Li diras: «Mi ja finis militadon!», Kaj li rajdadas al Francujo dolĉa. _Jam tago malheliĝas, krepuskiĝas;_ Rolando graf' starigis la standardon Sur altaĵeton, rekte al ĉielo; Ripozas Francoj sur kamparo vasta. Jen, tra la valoj, Idolanoj rajdas, 710 Vestitaj per kirasoj, _ferkiteloj_, Sur kapo kaskoj, kaj ĉe flanko glavoj, Je kolo ŝildoj kaj pikstangoj akraj... Sur monto, en arbaro ili haltas; Kvarcent mil viroj staras ĝis tagiĝo! Ho Dio, ve! ne scias tion Francoj! Aŭdu. Unuaj sonĝoj de Karlo. 60 La tago malheliĝis, nun noktiĝas; Ekdormas tie glora Estro Karlo; Li sonĝas: En la Sizraj intermontoj Li tenas sian fraksenlignan lancon. 720 Jen grafo Geno ĝin forprenas de li, Svingante ĝin kaj skuadante tiel, _Ke li ĝin rompas, kaj eĉ ĝin frakasas;_ Ĝis la ĉielo flugas la rompaĵoj... Dormadas Karlo, ĉar li ne vekiĝis... Aŭdu. 61 Sonĝinte tiel, li denove sonĝas. Jen en Francujo, en kapel' de Ajkso La dekstran brakon urso mordis tiel, _Ke tranĉis ĝi la karnon ĝis la osto:_ Jen, el Ardeno, kuras leopardo; Ĝi ankaŭ kruelege lin atakos... Sed jen, el ĉambro, tuj ĉashundo kuras 730 Al Karl' per galopegoj, risortiĝoj; Elmordas hundo dekstran ursorelon, Kaj brave ekatakas leopardon. --«Batalo granda--diras Francoj; ili «Ne scias, kiu estas la venkonto...» Dormadas Karlo, ĉar li ne vekiĝis. Aŭdu. Ordono. 62 Post nokto, la tagiĝo hele venas. Imperiestro tre fiere rajdas; _Nun mil trumpetoj_ tra la _gent' sonoras_. «Baronoj noblaj, diras Estro Karlo, 740 «Rigardu tien, intermontvojetojn... «Decidu, kiu marŝos postgvardie.» Sed Gen': «Rolando, mia duonfilo; «Neniu estas pli kuraĝa ol li; «_Li estas la savonto de la gento._» Aŭdinte, Reĝ' fiere lin rigardas, Kaj diras: «Vi ja estas mem Diablo; «Ekscit' mortiga prenis vian korpon; «Sed kiu do por mi antaŭgvardios?» Respondas Gen': «Ogiro de Danujo Plej bona estas por plenumi tion.» Aŭdu. 63 Aŭdinte, ke lin oni nomas, Grafo Rolando ekparolas kiel Estro: «Mi, duonpatro, devas vin tre ami, «Mi, ŝuldos al vi, ke mi postgvardios. «Francestro Karlo, ja, nenion perdos, «Ĉar mi zorgeme gardos pri ĉevaloj «Pri muloj kaj mulinoj surrajd_eblaj_, «Kaj pri portilaj brutoj. Kiu ilin «Forprenus, ilin pagos per glavbato.» --Gen': «Vi ja veron diris, mi vin konas.» Aŭdu. 64 Roland' aŭdinte, ke li postgvardios, Parolas kun koler' al duonpatro: «Perfido kaj malbon' de via sango «Kredigis vin, ke mi ellasos ganton, «Ĉar antaŭ Karl' faligis vi bastonon!» Aŭdu. 65 Rolando grafo alparolas Karlon: «El via mano, donu la pafarkon; «Mi kredas, mi riproĉon ne meritos. «Ĝi, ja, ne falos de mi, kiel falis «De Geno dekstra _ganto_ kaj bastono.» 770 La Reĝo staras, kapon mallevinte, Li elkaresas barbon kaj lipharojn, Kaj li ne povas sin deteni plori. Aŭdu. 66 Alvenas siavice Duk' Naimo, _Barbulo kaj harulo heleblanka_. Li estas plej ŝatinda kortegano; Li diras al la Reĝo: «Vi lin aŭdis; «Rolando grafo estas kolerega, «_Kaj furioza, ankaŭ terurega;_ «Al li vi komisiis postgvardion; «Baronon tian vi neniam trovos. «Streĉitan de vi, donu la pafarkon 780 «Al li, kaj li kunprenu bonhelpantojn.» Pafarkon donas Reĝ'--Roland' ĝin prenas. Aŭdu. 67 Kaj Reĝo Karlo diras al Rolando: «Sinjoro nevo, ja, vi scias, al vi «Duonon de l' anaro mi fordonos; «Ĝin gardu, ĉar ĝi estas la savonto.» --Sed Grafo: «Ne! Mi tion ĉi ne faros; «Pro Di' je mia gent' mi restos inda. «Nur restu dudek mil kuraĝaj Francoj; «Senriske, vi trairu intermontojn; 790 «Neniun timu, dum mi estas viva!» Aŭdu. 68 _Rolando grafo staras sur altaĵo;_ _Li vestis sin per la kiras' plej bela,_ _Surmetis kaskon indan je barono,_ _Ĉe l' flanko orprenilan Durendalon,_ _Al kolo sian ŝildon florpentritan;_ _Li volas rajdi nur sur Vejlantifo;_ _En man' pikstango; la standardo blanka_ _Per oraj franĝoj tuŝas glavprenilon._ _Montriĝos kiu lin amegas aŭ ne!_ _Ekkrias Francoj: «Ni vin sekvos tien!»_ Aŭdu. Postgvardio. 69 Rolando graf' ekrajdas sur ĉevalo; Ĉe lia flank', kolego Oliviro, Gerin' kaj Gerier' la nobla grafo, Otuno ankaŭ, kaj Berengiero Kaj duk' Sansuno, kaj Ansejs' _fiera,_ _Ivono, Ivori' de Reĝ' amataj,_ Girard' de Rusiluno, la _grandaĝa_ _Engeliero Gaskujano._ Diras Ĉefepiskop': «Pro mia kap'! mi iros!» Kaj Galtiero: «Ankaŭ mi kuniros, 800 «Mi Rolandano, mi lin ne _forlasu_!» Jen estas tuj dudek mil kavaliroj. Aŭdu. 70 Roland' alvokas Human[2] Galtieron: «Vi, kun mil Francoj de Francujo nia, «Okupu intermontojn kaj altaĵojn, «Por ke Imperiestr' neniun perdu.» --Kaj Galtier': «Pro vi, mi faros tion!» Kun tiuj ĉi mil Francoj de Francujo Li iras tra altaĵojn, intermontojn. De tie, kiaj ajn novaĵoj estos, 810 Li ne revenos, antaŭ ol vidvigi[3] Sepcent glavingojn. Reĝo Almariso Belferna lin hodiaŭ batalegos[4]. Aŭdu. [2] De urbo «Humo». [3] Senigi je glavo. [4] Sekvo de tiu epizodo post versoj 1411-a kaj 2040-a. Foriro de Karlo. 71 _Jen Estro Karl' trairas Rencesvalon._ _Barono Duk' Ogir' antaŭgvardias;_ _El tie do, nenio timeginda._ _Rolando malantaŭe postgvardias_ _Kun Oliviro, dek du konsilistoj,_ _Dudek mil anoj, Francoj de Francujo._ _Al ili helpu Dio dum batalo_ _Proksima. Tion scias Gen' perfida;_ _Sed li ricevis oron, kaj silentas!_ Aŭdu. 72 Montaro estas alta! Val' malluma! Ŝtonego nigra! intermont' terura! Jen Francoj iras, ne sen dolorego! Ĝis dek kvin mejloj sonas forirado! Sed, alveninte Teron Altan, ili Je vido de Gaskuja patrolando Rememoriĝas pri propraĵo, hejmo, 820 Pri junulinoj, pri edzinoj ĉastaj; Je kortuŝeco ili ĉiuj ploras! La plej sentema estas Karlo, lasis Li nevon en Hispanaj intermontoj! Dolore, li ne sin detenas plori! Aŭdu. 73 En Hispanujo restis Konsilistoj, Dudek mil Francoj ankaŭ estas tie. Ne tremas ili, kaj ne timas morton. Imperiestro iras al Francujo, _Li ploras, tiras sian blankan barbon_, Malĝojan frunton kaŝas per mantelo, 830 Ĉe lia flanko rajdas Duk' Naimo Dirante: «Reĝo, kia pens' vin premas?» Respondas Karlo: «Ve! Demand' ofenda! «Mi estas kortuŝita ĝis la larmoj! «De Gen' Francujo estos detruita! «Ĉi-tiun nokton sonĝis mi, ke Geno «En miaj manoj rompas mian lancon. «Al postgvardio li irigis _nevon_ «Rolandon, mi lin lasis en fremdlando! «Ve! se li mortos, kiu helpos al mi?» Aŭdu. Kunveno ĉe Marsilo. 74 Ne povas Karlo sin deteni plori; Kunkompatadas kun li cent mil Francoj Timante terurege pri Rolando Danĝerigita de perfida Geno... De fremda Reĝ' ricevis li donacojn, Arĝenton, oron, silkvestaĵojn, mulojn, Ĉevalojn, kaj kamelojn, kaj leonojn... Marsil' alvokas de l' anar' baronojn, Vicgrafojn, grafojn, dukojn, almasurojn, Emirojn, kaj la filojn de la grafoj, 850 Kvarcent mil li kunigis post tri tagoj, Urbanojn alvokinte per tamburoj. Mahomstatuon starigitan alten Sur turo ĉiuj preĝas kaj adoras. Furiozege tiam ili rajdas Tra la kampar', la valoj kaj la montoj. Jen ili vidas la standardojn francajn, Kun postgvardio, dek du konsilistojn... Ho! nepre batalado ekfariĝos! Aŭdu. Paroladoj. 75 Jen nevo de Marsil' antaŭe rajdas 860 Sur mulo; li ĝin per bastono pikas. Al l' onklo afablege li parolas: «Por mia serv' al Via Reĝa Moŝto, «Elportis mi dolorojn kaj klopodojn, «Batalis, kaj, venkinto, mi revenis; «Permesu, ke Rolandon mi ataku; «Mi lin mortigos per tranĉega lanco; «Se Mahomet' bonvolos helpi al mi, «Mi liberigos tutan Hispanujon, «De Aspraj intermontoj ĝis Duresto. 870 «For Karlo, Francoj tuj kapitulacos, «Kaj vi plu ne batalos vivodaŭre!» Marsilo Reĝo donas al li ganton. Aŭdu. 76 La ganton tenas nevo de Marsilo, Li fierege diras al la Onklo: «Ĵus min honoris Via Reĝa Moŝto! «Elektu nun dek unu estrojn, por ke «Ni ekataku dek du konsilistojn.» L' unua ekparolas Falsaruno; (Ĉi-tiu estas frato de Marsilo), 880 «Sinjoro nevo, mi kaj vi kuniros. «Ni ambaŭ certe, tie, batalados «La postgvardion de anar' de Karlo. «Ni ĝin mortigos; tio certa estas!» Aŭdu. 77 Jen siavice Korsablino, Reĝo De Barbarujo; kvankam malvirtulo, Li ekparolas kiel kuraĝulo: «Por tuta Dia or', mi ne forkuros. «_Roland' ĉeestu, tuj mi lin atakos._ «_Mi estas tria, vi elektu kvaran._» Sed vidu, jen Malprimo de Brigalo; Li kuras, pli rapide ol ĉevalo, 890 Kaj per laŭtvoĉo krias al Marsilo: «Al Rencesvalo, jes, mi tien iros! «Roland' ĉeestu, tuj mi lin mortigos!» Aŭdu. 78 Ĉeestas la Emir' de Balagero, Belkorpa kaj vizaĝ' fiera, hela, Kaj kiam sur ĉevalo li rajdadas, Nobele, brave, li armilojn portas. Famulo pro kuraĝo, se li estus Kristan', barono estus fariĝinta. Li venas al Marsil' kaj laŭte diras: 900 «Al Rencesvalo, jes, mi iros tien; «Roland' ĉeestu, morte li finiĝos, «Kaj Oliviro, dek du konsilistoj, «Kaj Francoj mortos kun doloro, honto! «Pri Karlo, li, grandaĝa, babiladas; «De nun li ĉesos nin kontraŭbatali; «Libera Hispanujo restos al ni.» Marsilo Reĝo lin tre multe dankas. Aŭdu. 79 Ĉeestas tie Estr' de Moriano, Plej perfidulo en Hispanolando; 910 Li al Marsilo fanfaronas jenajn: «Al Rencesvalo mi kondukos genton, «Dudek mil virojn kun pikstangoj, ŝildoj. «Roland' ĉeestu, li certege mortos, «_Kaj Francoj mortos, kun doloro, honto._ «Pri ili ĉiutage Karlo ploros!» Aŭdu. 80 Kaj ankaŭ jen Turgiz' de Turteluso. Li estas grafo, Estro de la urbo; Kristanojn ruinigi li volegas. Al la aliaj li alproksimiĝas, Kaj diras: «Reĝ' ne timu; Maho estas 920 «Pli forta, ol, en Romo, Sankta Petro; «Se vi lin servos, _ni akiros_ venkon; «Al Rencesval' mi iros al Rolando; «Neniu povos savi lin de morto. «Rigardu mian glavon, bonan, longan, «Mi ĝin prezentos kontraŭ Durendalo; «Vi scios, kiu estos la venkinto. «Se Francoj ekbatalos, ili mortos. «Maljuna Karl' dolore, honte vivos, «Neniam plu _sur kap'_ portante kronon!» Aŭdu. 81 Jen ankaŭ Eskremizo de Valterno; Li, idolana Estro de ĉi-lando, Al Reĝo diras, meze de l' anaro: «En Rencesval' mi humiligos Francojn. «Roland' ĉeestu, li la kapon perdos; «Kaj Oliviro, l' Estro de l' aliaj, «Konsilistaro _iros_ al la morto; «Francujo dezertiĝos, Francoj mortos, «Anaron Karlo havos plu neniam!» Aŭdu. 82 Jen ankaŭ idolano Esturganto, 940 Kun li, Estramarin' kolego lia; Plej perfiduloj ili ambaŭ estas: «Sinjoroj, diras Reĝ', antaŭenrajdu, «Al Rencesvalaj intermontoj iru, «Kaj helpu al irad' de mia gento.» --Kaj ili: «Ni plenumos la ordonon; «Al Oliviro kaj Roland' ni iros, «Neniu savos dek du Konsilistojn. «Ĉar niaj glavoj estas bonaj, tranĉaj, «Ruĝiĝos ili per varmega sango; 950 «Kaj Francoj mortos, Karl' pri ili ploros, «Kaj grandan Landon ni donacos al vi; «Vi ĝin posedos, jes, Sinjoro, venu; «Imperiestron al vi _ni submetos_!» Aŭdu. 83 Alkuras Margariz' de Sebilio, Li superregas landon ĝis _la_ maro. Virinoj amindumas ĉi-belulon. Se _sinjorino_ vidas lin, ŝi ĝojas, Kaj, _vole aŭ nevole_, dolĉridetas. Nenia idolano lin egalas. 960 En mezo de l' anaro, li, pli laŭte Ol la aliaj diras: «Reĝ', ne timu; «En Rencesval' Rolandon mi mortigos, «Kaj Oliviro ne eliros viva, «Kaj dek du Konsilistoj ankaŭ mortos. «Jen vidu mian orprenilan glavon, «Emir' de Primo ĝin donacis al mi. «Mi, ja, enigos ĝin en ruĝan sangon! «Al Francoj morto! Al Francujo honto! «Maljuna Reĝo Karlo, florbarbulo, 970 «Kun larmoj kaj koler' travivos tagojn! «Ĉi-jaron, ni, venkintoj de Francujo, «En urbo San Deniz' kviete dormos!» Pripense, idolana Reĝ' sin klinas. Aŭdu. 84 Kaj jen Ŝernublo de la _Nigra Valo_. Ĝis tero pendas lia kaphararo. Pli pezan ŝarĝon portas li, ludante, Ol tiu por kvar muloj ŝarĝegitaj. _Ĉi-brava graf' forlasis landon, kie_ Ne brilas suno, kaj ne kreskas greno, 980 Ne pluvas, roso ne akvumas teron, Kaj ne troviĝas ŝtono, se ne nigra. Ĝi ŝajnas esti Hejmo de Diablo! Kaj li: «Mi zonis mian bonan glavon, «Mi ja ruĝiĝos ĝin en Rencesvalo! «Roland' bravul' ĉeestu, mi lin frapos; «Alie, oni kredu min neniam! «Per glavo, mi akiros Durendalon! «Francujo _ruiniĝos_, Francoj mortos!» Kunvenas dek du fremdaj _Konsilistoj_, 990 Alprenas al si cent mil Sarazenojn, Kaj rapidege kuras al batalo. Sub abiaro ili sin pretigas. Aŭdu. Pretiĝado por la batalo. 85 Nun ili vestas sin per sarazenaj Kirasoj, (ofte je subaĵ' triobla). Jen ili metas Saragusajn kaskojn, Kaj zonas glavojn el Viena ŝtalo; Jen ŝildoj belaj, lancoj de Valenco, Kaj jen standardoj blankaj, bluaj, ruĝaj! Ŝarĝilajn brutojn, mulojn ili lasas, 1000 Kaj rajdas sur ĉevaloj, flank' ĉe flanko... La tago estas hela, suno bela, Armaĵoj ĉie brilas kaj flamiĝas, Mil kornoj miriginde trumpetadas. Grandega _estas_ bru'! Ĝin aŭdas Francoj. Jen Olivir': «Sinjor', koleg', mi kredas, «Ke Sarazenoj eble nin batalos!» --Roland': «Per tio, Dio nin favoru! «Ni devas kontraŭstari por la Reĝo, «Suferi oni devas por la Estro, 1010 «Por li, elporti varmon kaj malvarmon, «Kaj perdi ankaŭ haŭton kaj hararon! «Bategi estas ĉiuhoma devo; «Ne oni kantu pri ni malbonaĵon! «Ni estas pravaj kontraŭ Idolanoj; «Ekzemplo kulpa ja ne estos de mi!» Aŭdu. MORTO DE ROLANDO Komenco de batalego. 86 Altaĵon Olivir' suprenirinte Rigardas dekstren tra la herba valo; Li vidas Idolanan tutan genton. Rolandon la amikon li alvokas: 1020 «El Hispanujo, kiom da bruado! «Da kaskoj brilaj, kaj kirasoj helaj! «Tuj nepre Francoj multe batalegos! «_Ĉi-tio estas perfidaĵ' de_ Geno. «Deĵoriginte tie nin de l' Estro!» Rolando diras: «Vi, la buŝon bridu, «Al mi li estas duonpatr'... silentu!» Aŭdu. 87 Altaĵon supreniris Oliviro, El tie li rigardas Hispanujon. Kaj Sarazenan densan anaregon. 1030 Jen brilas oraj, juvelhavaj kaskoj, Kaj ŝildoj, kaj broditaj subkirasoj, Pikstangoj, kaj standardoj sur la hastoj! La rotojn li ne povas kunkalkuli! Ilian nombron kiu povus diri? Li mem fariĝas tute miriĝinta. Penade de monteto li revenis; Al Francoj li raportas pri l' vidaĵo! Aŭdu. 88 Li diras: «Ili estas tiom kiom «Ne eble estas dungi pli ol ilin. 1040 «Ĉeestas _ja pli ol_ cent mil, kun ŝildoj, «Kaj kaskoj kaj kirasoj brilegantaj, «Pikstangoj rektaj, kaj brunhelaj hastoj! «Vi nepre miriginde batalegos. «Sinjoroj francaj, Dio helpu al vi! «Ni ĉiuj kontraŭstaru por la venko!» --«Malben' al forkuranto, diras Francoj, «Ni ĉiuj estas pretaj, eĉ por morti!» Aŭdu. Fiereco de Rolando. 89 Jen Olivir': «Grandnombraj Idolanoj, «Kaj nur malmultaj Francoj, al mi ŝajnas! 1050 «Roland' amiko, sonorigu kornon; «Ĝin aŭdos Karlo, kaj reiros gento.» Roland' respondas: «Mi malsaĝa estus, «Kaj perdus gloron en Francujo dolĉa! «Per Durendalo mi fortege batos; «Ruĝiĝos ĝia plat' ĝis l' orprenilo, «_Kaj ankaŭ Francoj frapos kuraĝege!_ «Jes! pentos Idolanoj intermontojn «Irinte; ili ĉiuj nepre mortos!» Aŭdu. 90 «Roland' amiko, prenu Olifanton; «Aŭdinte, Karlo reirigos genton. 1060 «La Reĝo kaj baronoj helpos al ni!» --Rolando: «Dio gardu, ke mi estu «Al parencaro kaŭzo de mallaŭdo «Pro malhonoro al Francujo dolĉa! «Fortege batos mi per Durendalo, «La bona glavo, tie ĉi je l' flanko. «Ruĝiĝos ĝia ŝtala plat' per sango «De Idolanoj tien ĉi malprave «Venintaj; ili ĉiuj nepre mortos!» Aŭdu. 91 «Roland' amiko, prenu Olifanton; 1070 «Ĝin aŭdos Karlo intermontiranta, «Kaj kun li Francoj ja returnen iros!» --Rolando: «Dio gardu! kaj neniam, «Tra mondo, iu povu diri, _ke mi_ «Pro Idolanoj sonorigis kornon! «Mi tiel ne hontigos parencaron! «Sed kiam estos mi en batalego «Mi tranĉefrapos mil kaj sepcent foje! «Ruĝiĝos ŝtala Durendal' per sango! «Kuraĝe batalegos bravaj Francoj; 1080 «Kaj Sarazenoj ne evitos morton!» Aŭdu. 92 Kaj Olivir': «Ne estus hontindaĵo! «Mi vidis la hispanajn Sarazenojn; «De ili plenaj estas valoj, montoj, «Kaj ankaŭ stepoj, ĉiuj ebenaĵoj! «Potenca estas fremda anarego, «Kaj nur malmultenombra nia gento!» --Roland': «El tio la fervoro kreskas! «Min gardu Dio kaj Anĝeloj _sanktaj_, «Ke iam mi Francujon malaltigu! 1090 «Pli bona morto ol malhonoriĝo! «Ni frapu, Karlo ŝatas kuraĝulojn!» Aŭdu. 93 Rolando estas nobla, Oliviro Prudenta; ambaŭ miriginde bravaj, Rajdante, armiĝinte, multplivolus Mortiĝi ol seniĝi je batalo! Belkoraj grafoj noble ekparolas... Ĉar Idolanoj fervorege rajdas, Ekkrias Olivir': «Rolando, vidu, «Ĉeestas ili, tro malestas Karlo! 1100 «Ho! Kial vi ne sonorigis kornon? «Alestus Reĝo, kaj ni estus fortaj! «_Al ili, tie, oni ne riproĉu!_ «Rigardu supren, _Asprajn_ intermontojn, «Vi vidos plendan postgvardion!... kiu «Nun estas tie, estos plu nenie!» --«He, babilaĵo! diras graf' Rolando, «Malbeno estu al malkuraĝulo! «Sur kampo ni fortege kontraŭstaros; «De ni devenos batoj kaj batalo!» Aŭdu. 94 Roland' vidante bataladon certan, 1110 Pli ol leon' aŭ leopard' fiera, Al Francoj kaj al Oliviro diras: «Koleg' amiko, ne parolu tiel; «Ĉar Karlo kiu lasis al ni Francojn «Kunigis tiujn dudek mil el ili. «Li scias, ke ni ĉiuj estas bravaj. «Por l' Estro multe ni suferi devas, «Elporti varmon ankaŭ la malvarmon, «Kaj malavari sangon kaj eĉ karnon! «Al vi _la_ hasto, al mi Durendalo 1120 «La bona glavo, de la Reĝ' donaco; «Post mi la posedanto povos diri, «Ke ĝi al nobla grafo apartenis!» Aŭdu. 95 Turpin' ĉefepiskopo estas tie, Ĉevalon pikas, monton supreniras, Alvokas Francojn kaj predikas tiel: «Baronoj noblaj, Karl' ĉi-tie lasis «Nin; por li ni bravege morti devas, «Por helpi al defend' de Kristanaro! «Vi tuj batalos, tio certa estas; 1130 «Vi vidas, tie estas Sarazenoj. «Pri pekoj, petu Dion por pardono! «Animojn viajn mi tuj senpekigos; «Kaj se vi mortos, vi, martiroj sanktaj, «Sidiĝos en altaĵoj Paradizaj.» --Nun Francoj piediras, genufleksas; Ĉefepiskop', je Dio, ilin benas: «Vi pentofaru per fortegaj batoj!» Aŭdu. 96 Nun Francoj releviĝas _sur_ piedoj, Senkulpigitaj, kvitaj je la pekoj; 1140 Ĉefepiskop' je Dio benis ilin. Ekrajdas ili sur ĉevaloj viglaj, Armaĵojn portas, kiel kavaliroj Por la batalo tute pretiĝintaj. Rolando graf' alvokas Oliviron: «Sinjor' kolego, vi pravege _diris_, «Ke grafo Geno ĉiujn nin _perfidis_! «Li prenis donojn, oron kaj arĝenton! «Imperiestro prave nin venĝegus! «Marsilo Reĝo, komercinte pri ni, 1150 «Per niaj glavoj nur ricevos pagon!» Aŭdu. 97 Roland' trairas hispanintermontojn Sur Vejlantif' ĉevalo sia bona. Plej taŭga estas lia armilaro, Li noble tenas per la pugn' pikstangon Al la ĉielo direktatan; pendas, Je supr', standardo tute blanka, kies Franĝaĵoj oraj _kovras_ lian _manon_, Rolando estas vigla, ĝoja, gaja. Amiko Oliviro sekvas lin, kaj 1160 Francanoj krias: «Li savonto estas!» Li tiam fierege Sarazenojn Rigardas ... sed pasie, dolĉe, Francojn; Ĝentilan vorton li al ili diras: «Baronoj noblaj, paŝu malrapide; «Al sia perdo iras Idolanoj! «Hodiaŭ ni akiron prenos ... riĉan «Pli ol akiris iam franca reĝo!» De tiam la anaroj renkontiĝas. Aŭdu. 98 Jen Oliviro: «Mi ne parolados!... 1170 «Ĉar vi ne volis sonorigi kornon, «Neniam helpon Reĝo donos al vi. «Ne scias Karlo, li do estas prava! «Al ili tie oni ne riproĉu! «Baronoj noblaj, laŭ la povo rajdu; «De nun, neniu iru malantaŭen! «Pro Dio! Pensu nur pri du aferoj: «Kaj doni, kaj ricevi fortajn batojn! «Nu, ni memoru pri deviz' de Karlo!» Je tiu vorto, Francoj ekkriadas: 1180 «Munĝojo!»--Kiu aŭdus ilin, povus Nur pensi pri plej alta kuraĝeco! Ho Dio! Kiel bela la rajdado! Rapidigante marŝon per spronbatoj Tuj ekfrapegos ili ... (Ĉu ne pravaj?), Sed Sarazenoj pro nenio timas... Jen Francoj, Idolanoj, brust' ĉe brusto. Aŭdu. Interpuŝo. 99 La nevo de Marsilo, Aelroto, Unue rajdas antaŭ la anaro. _(Armiloj bonaj kaj ĉevalo forta)._ Li tiel ekinsultas niajn Francojn: 1190 «Perfidaj Francoj, tuj vin ni batalos! «Perfidis, kiu devus vin defendi! «Malsaĝa Reĝo vin ĉi-tie lasis! «Francujo dolĉa perdos tuj la gloron, «Kaj granda Karl' de korpo dekstran brakon! «_Hispanaj montoj fine kvietiĝos!_» Roland' lin aŭdas; Dio! kia bato! Per oraj spronoj li ĉevalon pikas, Furiozege frapas l' Idolanon; Kirason rompas, ŝildon dispecigas, _Tra l' korpo puŝas sian grandan glavon_, Distranĉas bruston, kaj disrompas ostojn, 1200 Disigas tutan spinon de la dorso; Per hasto li forpelas la animon, Kaj tiel li ŝanceliĝintan korpon Faligas de ĉeval' per unu bato. La kolo distranĉiĝas en du pecoj! Ne lasas lin Roland', sed al li diras: «For, malŝatinda! Karlo ne malsaĝa, «Ĉar li neniam amis perfidaĵon! «En Intermontoj prave li nin lasis! «Francujo dolĉa tuj ne perdos gloron! 1210 «Frapadu, Francoj, jen komenco estas! «Ni pravaj, malsatuloj-ĉi malpravaj!» Aŭdu. 100 Jen estas tie Duko Falsaruno. Ĉi-tiu estas frato de Marsilo, Kaj Estro super Dato, Abiruno; El ĉiuj plej malnobla kaj perfida. Tro larĝa lia frunto inter la du Okuloj almezuras duon futon. Je vido de mortinta nev', dolore Li ĝemas, el amas' antaŭenkuras, 1220 Ekkrias idolanan signaldiron, Kaj kolerege kontraŭ Francoj, diras: «Francujo dolĉa perdos tuj honoron!» Lin aŭdas Olivir' kun kora bato! Per oraj spronoj li ĉevalon pikas, Kaj tuj majstrece frapas Falsarunon; Kirason rompas, ŝildon dispecigas, Trapikas lin per pinto de standardo, Faligas lin de selo unubate, Kaj al sternita tere malsatulo 1230 Li fierege alparolas tiel: «Malnobla! mi ne zorgas pri minacoj! «Frapadu, Francoj, ĉar ni certe venkos! «Munĝojo» krias li, «Deviz' de Karlo!» Aŭdu. 101 Jen estas tie Korsablino, Reĝo De Barbarujo, malproksima lando. Aliajn Sarazenojn li alvokas: «En la batalo, ni ja povas venki, «Ĉar Francoj estas nur malmultenombraj, «Kaj ĉiuj ĉeestantoj malŝatindaj! 1240 «Neniam unu eĉ al Karl' eliros, «Dum tiu tago, ili nepre mortos!» Turpin' ĉefepiskop' lin aŭdas, kaj lin Malamas _pli ol_ kiun ajn sur tero. Per oraj spronoj li ĉevalon pikas, Kaj terurege frapas Korsablinon; Kirason rompas, ŝildon dispecigas, Trapikas lian bruston per pikstango, Kaj tiel forte, ke ŝancelas teren La korpon mortigitan unubate! 1250 Nun al sternita tere malsatulo, Turpin' ne povas sin deteni diri: «Malnobla idolano, vi mensogis! «Sinjoro Karlo ĉiam nin defendas! «Neniam Francoj volos forkuradi! «Anaron vian ni haltigos tie! «Vi ankaŭ devos suferadi morton! «Frapadu, Francoj, jes, sen interrompo! «Jen nia komencaĵ', ni danku Dion! «Munĝojo!» krias li, «Deviz' de venko!» Aŭdu. 102 Malprimon de Brigal' Gerin' ekfrapas. Ne unu groŝon bona ŝild' valoras, Ĉar disrompiĝis ĝia centra bulo Kristala, kies peco falas teren. Kiraso ekfendiĝas ĝis sur karno, Jen la pikstango akra ĝin trapikas, Jen l' Idolano teren, unubate! Satano prenu for animon lian! Aŭdu. 103 Kaj Gerier' ekfrapas Amuraflon, Kirason rompas, ŝildon dispecigas, 1270 En koron li enigas akran haston, Trapikas korpon per fortega bato. Jen mortigito teren, unubate. Jen Olivir': «Batalo nia bela!» Aŭdu. 104 Ekfrapas Almasuron Duk' Sansuno. Li rompas oran kaj floretan ŝildon. Kiraso servas por nenio. Koro, Hepato, pulmo estas distranĉitaj! _Mortinto_ teren! (Pri li ploru aŭ ne!). Ĉefepiskopo diras: «Jen majstraĵo!» Aŭdu. 105 Ansejs' forlasas bridon al ĉevalo, Kaj kuras al Turgiz' de Turteluso. Li rompas ŝildon sub orita bulo, Kaj, sub kiras', duoblan ŝtofon fendas. Eniĝas bona hasto tra la korpon, Tiele, ke feraĵo ĝin trapikas! Jen mortigito teren, unubate. Rolando diras: «Jen kuraĝulaĵo!» Aŭdu. 106 Engelier', Burdela Gaskujano, Per spronoj pikas, kaj forlasas bridon; 1290 Atakas Eskremizon de Valterno. Sur lia kol' disrompas lian ŝildon, Disŝiras mentonumon de kiraso, Kaj frapas tra la brusto, inter ŝultroj; Faligas lin de selo, unubate, Kaj diras: «Ĉiuj vi al morto iros!» Aŭdu. 107 Otun' ekfrapas fremdan Esturganton Sur ledon de antaŭa ŝildsupraĵo, Fortranĉas ruĝajn, blankajn ornamaĵojn, Kaj disrompinte pecojn de kiraso, 1300 Tra lian bruston puŝas fortan haston; Faligas lin senvivan de ĉevalo, Kaj ankaŭ diras: «Vin neniu savos!» Aŭdu. 108 Berengier' Estramarinon frapas, Kirason rompas, ŝildon dispecigas, Tra lian korpon puŝas fortan haston, Kaj lin mortigas ĉe mil Sarazenoj... El dek du Konsilistoj, jam dek mortis, El ili du vivantoj nur postrestas: Ŝernublo, ankaŭ grafo Margarizo. Aŭdu. 109 Jen Margariz' tre nobla kavaliro, Rapida, vigla, forta, bela, pikas Per spronoj. Li atakas Oliviron; Sub ora bulo li disrompas ŝildon, Kaj frapas lin laŭlonge de la ripoj. Sed Dio gardas ... bato ne efikas... Kaj hast' tuŝetas sed ne tranĉas karnon!... _Ne malhelpite_, Margariz' foriras; Por voki anojn, sonorigas kornon. Aŭdu. 110 Batalo estas ĉie miriginda! 1320 Rolando graf' ne timas riski morton. Li frapas dum en mano restas hasto. Ĝin dek kvin batoj _rompis_ kaj frakasis! Li elingigas bonan Durendalon, Per spronoj pikas, kuras al Ŝernublo, Pecigas karbunkole brilan kaskon, Disigas same ĉapon kaj hararon, Detranĉas la okulojn kaj vizaĝon, Kirason blankan lerte laboritan, Kaj tutan korpon ĝis tra la femuroj, 1330 Ĝis selo ornamita per oraĵoj; Tra dorson de ĉevalo glavon puŝas, Disigas spinon, malgraŭ interosto; Faligas ambaŭ sur la densan herbon, Kaj diras: «Vi, malnobla, eraregis! «Al vi ne helpos Mahometo via! «Neniam tia malsatulo venkos!» Aŭdu. 111 Rolando graf' trarajdas batalejon. En mano, Durendalon akran, tranĉan, Mortigan ĉie, inter Sarazenoj. 1340 Mortintoj amasiĝas sur mortintojn; Sur teron disverŝiĝas varma sango! Ruĝiĝas brakoj kaj kiras' de l' Estro, Ruĝiĝas kol' kaj ŝultroj de l' ĉevalo! Jen Oliviro ne prokrastas frapi, Jen dek du konsilistoj laŭdindegaj, Jen ĉiuj Francoj frapas kaj mortigas, Jen Idolanoj svenas aŭ mortiĝas! Ĉefepiskopo: «Brave por baronoj! «Munĝojo!» diras li, «Deviz' de Karlo!» Aŭdu. 112 Trarajdas Oliviro batalejon, (En mano restas nur rompaĵ' de hasto!), Atakas Idolanon Malsarunon, Disrompas oran kaj floretan ŝildon, Elĵetas el la kapo du okulojn, (Cerbaĵo defaladas sur piedojn), Mortigas lin kun sepcent samgentulojn, El kiuj Estorguzon kaj Turgizon. Proksime de la man' rompiĝas hasto! --Rolando: «Kion faras vi, kolego? 1360 «Batali per bastono vi ne povas! «Per fer' kaj ŝtalo vi pli bone agas! «Ĉu vi forgesis glavon Haltekleron Je orprenilo kaj kristala bulo? --Kaj Olivir': «Ĝin kiel elingigi? «Ne povas mi, ĉar mi ne ĉesas frapi!» Aŭdu. 113 Eltiras Oliviro bonan glavon Pri kiu tiom petis lin Rolando, Kaj montras ĝin al li per nobla gesto. Ĵustinon de Fervalo li ekfrapas, De lia kapo faras du pecaĵojn, Distranĉas korpon kaj kirason flavan, Kaj selon, kie brilas or', belŝtonoj; Samtempe spinon de ĉeval' _distranĉas_, Kaj ekfaligas ilin ambaŭ teren. --Rolando: «_Nun_, en vi mi vidas fraton, «Ĉar tiaj batoj plezurigas Karlon!» «Munĝojo!», oni krias ĉiuflanke. Aŭdu. 114 Gerino rajdas sur ĉeval' Sorelo, Kaj Gerier', l' amik', sur Pasacervo; 1380 Forlasas bridojn kaj per spronoj pikas, Atakas idolanon Timozelon; Unua ŝildon, dua la kirason Ekrompas; ambaŭ tranĉas bruston, Faligas lin senvivan sur la kampon. (Ĉar mi ne aŭdis, mi ne scias, kiu El ili tiam estis pli rapida). _Engeliero de_ Burdel' _mortigas_ Esperverinon, filon _de Borelo_, Ĉefepiskopo same Siglorelon, 1390 Sorĉiston revenintan de Infero, Ĉar Ĉefdiabl' lin alkondukis tien. --Turpin': «Ĉi-tiu _estis perfidulo_!» --Roland': «Venkita estas malnoblulo! «Frat' Olivir' mi ŝatas tiajn batojn!» Aŭdu. Interpuŝego. 115 Batalo de nun pligrandiĝas, Francoj Kaj Idolanoj frapas per glavbatoj; Atakas aŭ kontraŭbatalas ĉiuj! Ho! Kiom da standardoj, lancoj, hastoj, Per sango makulitaj aŭ rompitaj! 1400 Kaj kiom da bonegaj Francoj mortas, Ne vidos plu patrinojn nek edzinojn, Nek francanaron tie sopirantan! Pri ili, glora Karlo ploras, ĝemas! Por kio? Ve! Nenia helpo venos! Ĉar Gen' al ili malutilis, kiam En Saragus' li vendis patronomon! De nun, li perdos membrojn, ankaŭ vivon, En Ajks' li juĝe estos disŝirata, Kaj kun li tridek el parencoj liaj, 1410 Al kiuj morto estos devigata! Aŭdu. 116 (??) _Kun la korpuso, Reĝo Almariso_[5] _Per flanka kaj mirinda trairejo,_ _Aliras Galtieron, kiu monton_ _Gvardias en hispanaj intermontoj._ _Ekdiras Galtier': «Perfida Geno_ _«Nin interŝanĝis por domaĝo nia!»_ Aŭdu. [5] Pri tiu epizodo estas parolate ĉe verso 812-a. 117 (??) _Sur monton iras Reĝo Almariso;_ _Sesdek mil Idolanoj ĉeestantaj_ _Atakas forte, furioze Francojn,_ _Kolere frapas ilin, kaj mortigas_ _Aŭ forkurigas ĉiujn ilin. Pli ol_ _Aliaj, Galtiero koleregas._ _Li tiras glavon, kaj kunpremas ŝildon,_ _Antaŭan vicon malrapidirante,_ _Malbone li salutas, kaj stariĝas._ Aŭdu. 118 (??) _Apenaŭ Galtier' ĉi-tie staras,_ _Sur ĉiujn flankojn ili lin atakas;_ _Fortegan ŝildon ili ekdisrompas,_ _Kirason blankan ŝiras, senornamas._ _Li, de kvar hastoj trapikita, resti_ _Ne povas; li kvarfoje ŝanceliĝas,_ _Kaj, vole aŭ nevole, li foriras!_ _Laŭ povo, li malsupreniras monton,_ _Kaj krias al Roland': «Baron'! Por helpo!»_[6] Aŭdu. [6] Sekvo de tiu epizodo ĉe verso 2040. Fulmotondro. 119 Batalo estas granda, mireginda! Roland' kaj Olivir' fervore frapas, Ĉefepiskop' pli ol milfoje batas, Kaj dek du konsilistoj rapidegas, Kaj Francoj kontraŭbatas ĉiuflanken... Po cent kaj po mil, Idolanoj mortas. Jes! kiu ne forkuras ne evitos La morton! Nepre ili ĉiuj mortas. Sed Francoj perdas la plej bonajn ilojn, 1420 _La hastojn fortajn kaj la lancojn tranĉajn,_ _Kaj la standardojn bluajn, ruĝajn, blankajn!_ _De glavoj ekrompiĝis ŝtala plato!_ _Da bravaj kavaliroj kiom mortis!_ Ne vidos ili plu parencojn, patrojn, Nek Karlon atendantan ilin tie!... * * * * * * * Renverso stranga regas sur Francujo. Jen estas fulmotondroj, turnoventoj, Pluvegoj, kaj hajladoj eksterordaj! Jen estas akraj, oftaj fulmotondroj! Kaj (tio tute certa) jen tertremo! De Sankta Miĉjo de l' danĝer' ĝis Kölno, De Besancuno ĝis Gitsand' _haveno_, En ĉiuj _urboj_, muroj disĵetiĝas, 1430 Je la tagmezo, mallumiĝas. Oni Ekvidas nur se _nubo_ ekfendiĝas! Tremegas ĉiuj kiuj vidas tion! Kaj kelkaj diras: «Jen finiĝ' de mondo! «Konsumo de centjaroj plenumiĝas!» Eraro! ĉar neniel scias ili Funebron pro la morto de Rolando! Aŭdu. 120 _Teruraj mirindaĵoj, fulmotondroj_ _Aperas antaŭsignoj en Francujo:_ _De la tagmez' ĝis horo de la Vesproj,_ _Densega, mallumega nokto regas;_ _Ne brilas suno kaj ne lumas luno._ _Je tia vido, oni nur ekpensas_ _Pri mort'; kaj tute prave, ĉar mortiĝas_ _Rolando, kondukinto de l' aliaj!..._ _Neniam egalulo Idolanojn_ _Batalis kaj Reĝlandojn almilitis!_ Aŭdu. Daŭrigo de Interpuŝego. 121 _Grandega, terurega batalado!_ _Per tranĉaj glavoj ĉiuj Francoj frapas._ _Per sango ruĝiginte glavojn, ĉiuj_ _Ekkrias: «Je Munĝoj', devizo glora!»_ _Forkuras Sarazenoj tra kamparo._ _El batalejo Francoj sekvas ilin._ _Jes, certe, estis batalad' terura!_ Aŭdu. 122 _Malgaje kaj kolere, Idolanoj_ _Eliras el batalo kaj forkuras..._ _Sed viglaj Francoj persekutas ilin._ _Vi kredus, ke kamparo drapiriĝis;_ _Ĉar tere kuŝas multaj Sarazenoj,_ _Fervestoj helaj kaj kirasoj brilaj,_ _Rompitaj hastoj, kaj standardaj pecoj._ _En la batalo, Francoj certe venkis,_ _Sed, ve! penad' ankoraŭ pligrandiĝos!_ _Kaj Karlo iom perdos forton, gloron!_ _Francujo dolorege ekfrapiĝos!_ Aŭdu. 123 Kuraĝe kaj fervore Francoj _frapas_; Po mil, po masoj Idolanoj mortis. El cent mil, nun apenaŭ du mil vivas. 1440 _Ĉefepiskop'_: «Bravuloj estas niaj, «Nenie ia _Reĝo_ havas tiajn! «En franca Gesto estas priskribite: --«_Estiĝas plena rajt' en Franca Tero_, «Ke niaj estroj _havu bravajn_ anojn.»-- Tra kampo ili iras, serĉas fratojn, Dolore, kortuŝite, ploras larmojn Pro kora amo al parencoj. Baldaŭ Marsil' al ili venos kun anaro! Aŭdu. 124 _Rolando estas brava kavaliro,_ _Kaj Olivir' kaj dek du konsilistoj,_ _Kaj ankaŭ Francoj estas laŭdegindaj._ _Jes, ili mortigadis Idolanojn,_ _El cent mil ne nur unu mil postvivas,_ _Kun Margarizo ... sed jen li forkuras..._ _Vi ne riproĉu lin pri tio, ĉar li_ _Sur korpo povas montri noblajn vundojn._ _Li estas trapikata de kvar batoj..._ _Al Hispanujo li returnen iras;_ _Al Reĝ' Marsilo li rakontos ĉion._ Aŭdu. 125 _Forkuris sola Reĝo Margarizo._ _Rompiĝis hasto; ŝildo, traborita,_ _Sub centr' nur almezuras duonfuton,_ _Per sang' ruĝiĝis ŝtalo de la glavo,_ _Fervesto disŝiriĝis, disrompiĝis._ _Li estas trapikita de kvar batoj,_ _Kaj brave batalinte, li revenas!_ _Ho! Kiel nobla se Kristan' li estus!_ _Al Reĝ' Marsilo li rakontas ĉion._ _Subite, antaŭ Reĝ' li genufleksas,_ _Kaj diras: «Via Reĝa Moŝto, rajdu,_ _«Vi trovos Francojn de Francujo lacajn;_ _«Ĉar ili nin frapadis kaj batadis;_ _«Iliaj hastoj estas disrompitaj,_ _«El ili pli ol la duono mortis,_ _«Kaj nunvivantoj estas nur malfortaj._ _«Ruĝiĝis la plimulto per vundsango;_ _«De nun malestas helpaj armilaĵoj,_ _«Kaj vi facile venĝos niajn. Francoj_ _«Venkeblaj estas, Via Reĝa Moŝto!»_ * * * * * * * _Sed Francoj krias: «Olivir', Rolando,_ _«Kaj dek du konsilistoj, donu helpon!»_ _Ĉefepiskop' unua ekparolas:_ _«Dianoj! Estu viglaj kaj fieraj;_ _«Hodiaŭ vi kroniĝos per glorlaŭroj,_ _«Kaj Sankta Paradizo vin ricevos!»_ _En korkuneco kaj doloro, ili_ _Pro amikeco ploras reciproke,_ _Kompate kisas nun la alian!_ _--Rolando diras: «Vi, baronoj, rajdu_ _«Ĉar jen Marsilo kun cent mil rajdantoj!»_ Aŭdu. Alveno de Marsilo. 126 Marsilo Reĝo trairadas valon. Armeon multenombran li kunigis; Korpusojn dudek dispartigis de ĝi. Rebrilas oraj kaj belŝtonaj kaskoj, _Pikstangoj, hastoj kaj standardoj rektaj_, Kaj ŝildoj kaj fervestoj ornamitaj. Sep mil trumpetoj «Por atak'» sonoras. Tra la kamparo, kia granda bruo! --Rolando: «Olivir', kolego, frato, «Perfida Geno ĵuris, ke ni mortu; «Videbla estas lia perfidaĵo; «Imperiestro nin venĝegos al li. «Hodiaŭ ni fortege batos; oni 1460 «Neniam vidis tian renkontiĝon! «Ni frapu, mi per glavo Durendalo, «Kaj vi, koleg', per via Halteklero. «(Ni ilin tiom portis tra fremdlandoj, «Per ili tiom venkis en bataloj!) «Ne oni kantu pri ni malbonaĵon!» Aŭdu. 127 _Ĉar_ Francoj vidas Idolanojn tiom Amasiĝintajn sur kamparo, ili Alvokas Oliviron kaj Rolandon, Kaj dek du konsilistojn por la helpo, 1470 Ĉefepiskopo diras taŭgajn vortojn: «Sinjoroj kaj baronoj, vi ne timu; «Je Dio! Ne forkuru, por ke pri vi «Koruloj ne kantadu malbonaĵojn! «Pli bone estas en batalo morti! «Jes! Certe estas, ke ni tuj mortiĝos! «Post tiu tago ni ne restos vivaj! «Mi tamen povas certe diri al vi, «Ke Sankta Paradizo vin ricevos, «Ke morgaŭ vi sidiĝos ĉe Sanktuloj!»... 1480 Aŭdinte, Francoj viglaj kaj fieraj _Per spronoj pikas, kaj antaŭenrajdas_, Kaj ĉiuj ekkriegas: «Je Munĝojo!» Aŭdu. 128 _Marsilo Reĝo estas Reĝ' malbona;_ _Li diras: «Idolanoj, vi min aŭdu;_ _«Rolando grafo estas potenculo,_ _«Ni povus venki lin nur malfacile,_ _«Kaj du bataloj, ŝajne, ne sufiĉos;_ _«Trifoje ni batalos, ĉu vi volos._ _«Unue, dek korpusoj atakados,_ _«La dek aliaj restos tie kun mi._ _«Hodiaŭ Karlo iom perdos povon,_ _«Kaj vidos malgloregon de Francujo!»_ _Li donas al Grandojn' standardon oran,_ _Por ke li gvidu genton kontraŭ Francoj,_ _Kaj al li donas altestrecon reĝan._ Aŭdu. 129 _Marsilo Reĝo restis sur monteto._ _Grandojn' malsupreniras en la valon;_ _Tri oraj najloj fiksas la standardon;_ _Li laŭte krias: «Nun, baronoj, rajdu!»_ _Mil kornoj tiam hele sonoradas;_ _Kaj Francoj diras: «Patra Dio! kion_ _«Ni faros? Ve al ni! pro Grafo Geno!_ _«Ĉar certe li nin perfidege vendis,_ _«Por helpo venu dek du konsilistoj!»_ _--Ĉefepiskop' unua ekrespondas:_ _«Hodiaŭ kuraĝuloj honoriĝos;_ _«Al vi disdonos Dio kronojn, florojn,_ _«En Paradizo, inter la Gloruloj;_ _«Malkuraĝuloj ne eniros tien!»_ _--Kaj Francoj diras: «Ni kuniru kune!_ _«Ni ne perfidos Dion, malgraŭ morto!»_ _Jen ili pikas per oritaj spronoj,_ _Kaj kuras al malnoblaj perfiduloj._ Aŭdu. Dubataloj. 130 _Marsil' dividas genton en du partojn;_ _Ordonas dek korpusoj restu kun li,_ _Kaj dek aliaj rajdu por batali._ _Kaj Francoj: «Dio! Nepre ni tuj mortos!_ _«Ĉu eksaviĝos dek du konsilistoj?»_ _Ĉefepiskop' Turpin' unua diras:_ _«Vi kuraĝuloj, kiuj amas Dion,_ _«Hodiaŭ vi ricevos kronojn, florojn,_ _«Vi sidos en ĉielaj sanktaj floroj,_ _«Malkuraĝuloj ne eniros tien!»_ _--Respondas Francoj: «Ni kuraĝaj estos!_ _«Al Dia Volo ni ne kontraŭstaros!_ _«Ni batalados kontraŭ malamikoj!_ _«Malmultaj estas ni, jes, sed kuraĝaj!»_ _Per spronoj ili pikas por ataki._ _Jen Francoj, Sarazenoj, brust' ĉe brusto!_ Aŭdu. 131 En Saraguso, ia Idolano Posedas la duonon de la urbo Li estas Klimborin', _neniel_ nobla. De grafo Geno li ricevis ĵuron, Pro amikeco kisis lin sur buŝo, Al li donacis glavon, karbunkolon. Ekdiras li: «Mi volas malhonori «Francujon kaj de kron' senigi Karlon!» 1490 Li rajdas sur ĉevalo Barbamuŝo, Rapida pli ol nizo aŭ hirundo; Per spronoj pikas kaj forlasas bridon; Engelieron de Gaskuj' atakas, Kaj malŝatante ŝildon kaj kirason, Trapikas lian korpon per pikstango, Kaj tiel forte, ke ferpint' transiras, Faligas lin senvivan unubate, Kaj diras: «Ĉiuj estas elvenkeblaj, «Por rompi vicojn, Idolanoj frapu!» 1500 --Kaj Francoj: «Ve! Doloro pri bravulo! Aŭdu. 132 Al Oliviro, graf' Rolando diras: «Amik', Engeliero ja mortiĝis! «Pli brava kavaliro ne troviĝis!» --Kaj Olivir': «Pro Dio, mi lin venĝos!» Per oraj spronoj li ĉevalon pikas; Li tenas sangoruĝan Haltekleron, Atakas kuraĝege l' idolanon; _Ĉevalon li mortigas per glavbato_, Kaj svingas glavon... Sarazeno falas... Demonoj prenu for animon lian! 1510 Kaj li mortigas dukon Alfainon, Eltranĉas kapon de Eskababio, Kaj elseligas sep Arabojn, kiuj Neniam plu ekrajdos por batali! --Rolando: «Jen, l' amiko ekscitiĝas, «Kaj apud mi batalas laŭdeginde! «Pro tiaj batoj Karlo nin pli amos!» --Kaj, laŭte: «Nu! frapadu, kavaliroj!» Aŭdu. 133 Jen estas idolano Valdabruno, En majstr' ordeno patro de Marsilo. 1520 Sur maro, li posedas kvarcent ŝipojn, Maristoj rekomendas sin nur de li; Jerusalemon li perfide prenis, Eniris malrespekte Sliman templon, Mortigis Patriarkon apud fontoj; De grafo Geno li ricevis ĵuron, Al li donacis glavon kaj mil skudojn. Li rajdas sur ĉevalo Gramimundo, (Ĝi estas rapidmova pli ol falko), Li pikas ĝin per siaj oraj spronoj; 1530 Sansunon gravan dukon li atakas, Kirason rompas, ŝildon dispecigas, Trapikas lin per pinto de standardo, Faligas lin de selo unubate, _Kaj diras: «Vi, malnoblaj, ĉiuj mortos,_ «Frapadu, Idolanoj, ni ja venkos!» --Kaj Francoj: «Ve! Doloro pri barono!» Aŭdu. 134 Rolando vidas, ke Sansuno mortis, Dolore li premiĝas, (kompreneble), Per spronoj pikas, kontraŭ Valdabruno Sin ĵetas, frapas tiel forte kiel 1540 Li povas (per multkosta Durendalo), Sur oran kaj belŝtonan lian kaskon; Li tranĉas kapon, bruston kaj kirason, Kaj ankaŭ oran kaj juvelan selon, Kaj, tre profunde, dorson de ĉevalo; Mortigas ambaŭ (lin aprobu aŭ ne). Kaj Idolanoj: «Terurega bato!» --Rolando diras: «Mi ja vin malamas, Ĉar vi malsaĝaj estas, kaj malpravaj!» Aŭdu. 135 Alvenis de Afriko, afrikano, 1550 Li Malkvidido (fil' de Reĝ' Malkvido) El oro estas lia armilaro, Pli ol aliaj ĝi je sun' rebrilas. Li rajdas sur ĉevalo Saltperduto, (Rapida pli ol ĝi ne estas, certe). _Li pikas ĝin per siaj akraj spronoj_, Ansejson li ekfrapas sur la ŝildon, Eltranĉas ruĝajn, bluajn ornamaĵojn, Disŝiras la flankaĵon de kiraso, Trapikas lian korpon per pikstango. Ansejs' mortiĝas... li la vivon finis! 1560 Kaj Francoj: Ve, barono malfeliĉa!» Aŭdu. 136 Ĉefepiskop' Turpin' trairas ĉien. Neniam tia pastro kantis meson, Kaj faris tiajn mirindaĵojn. Jen li Al l' Idolano: «Dio vin malbenu! «Vi ĵus mortigis, kiun mi amegis!» Li ekgalopas sur ĉevalo vigla, Frapegas lin sur ŝildon de Toledo, Faligas lin senvivan sur herbejon. _--Kaj Francoj: «Brave al ĉefepiskopo!»_ Aŭdu. 137 Kaj jen Grandojno, idolano, filo 1570 De Kapuelo, reĝ' de Kapadoco. Li rajdas sur ĉevalo Marmorio, (Pli rapidmova ol fluganta birdo), Forlasas bridon kaj per spronoj pikas, Gerinon furioze ekatakas, _Mirindan_ baton frapas, ŝildon rompas, Sambate _tutan_ la kirason ŝiras, Kaj lin trapikas per standardo blua, Lin faligante apud alta ŝtono. Kaj li mortigas ankaŭ Gerieron, 1580 Berengieron, Gion, Antonion; Ekfrapas gravan dukon Aŭstorion, De Rono _kaj Valenco estron_, kaj lin Mortigas. Idolanoj ĝojegadas; Sed Francoj: «Granda nia defalaĵo!» Aŭdu. 138 Rolando tenas sangoruĝan glavon, _Ĝin suprenlevas, ĉiuflanken montras._ Sed, ĉar li aŭdis Francojn ploregantajn, Premiĝas pro doloro lia koro. Li diras al Grandojno: «Dio venĝu! «Vi kare pagos kiun vi mortigis!» 1590 Per spronoj pikas kaj antaŭenkuras. Jen ambaŭ ĉeestantaj por duelo. Aŭdu. 139 Grandojno estas saĝa kaj kuraĝa, Kaj maltimema en batalo. Jen li Tra vojo renkontiĝas kun Rolando; Neniam lin vidinte, li lin konas Pro lia fiereco, korpbeleco, Kaj pro rigard' kaj nobla eksteraĵo. _Li vidas sangoruĝan Durendalon_, Ne povas sin deteni ektimegi, Kaj volus kuri for. Sed li ne povas. 1600 Roland' atakas tiel forte, ke li Ekrompas kaskon ĝis nazŝirmileto, Disrompas nazon, buŝon kaj makzelon, Kaj tutan korpon, kaj kirason retan, El ora selo du arĝentajn pletojn, Kaj, tre profunde, dorson de ĉevalo; Kaj li mortigas ambaŭ senespere.... Dolorokrias la Hispanujanoj; --Kaj Francoj: «Nia estro brave frapas!» Aŭdu. Batala kampo. 140 Mirinda la batalo kaj rapida. 1610 Varmege, kolerege Francoj frapas, Eltranĉas manradikojn, ripojn, spinojn, Vestaĵojn ĝis la karno sangoruĝa! _Ho Dio! Kiom da tranĉitaj kapoj!_ _Kaj kiom da kirasoj disŝiritaj!_ Sur verdan herbon sango defluadas! _--Kaj Idolanoj: «Ni ne povas resti!_ «Ho Tero Granda! Maho vin malbenu! «Ĉar viaj filoj estas plej kuraĝaj!» --Kaj ĉiuj ekkriadas: «Ho, Marsilo, «Ekrajdu, Reĝo, ni bezonas helpon!» Aŭdu. 141 Mirinda kaj grandega batalado! 1620 Per ŝtalaj hastoj Francoj ekfrapegas! Vi povus vidi multojn suferantajn, Vunditajn, sangadantajn kaj mortintajn, Sur ĉiuj flankoj, unu sur l' alia! _Kaj kiom da ĉevaloj tra kamparo_ _Kun bridoj ellasitaj antaŭ brusto!_ Nun Idolanoj plu ne povas resti, Kaj vole aŭ nevole forkuradas. Sed Francoj varme persekutas ilin; _Ĝis ĉe Marsilo ilin mortigadas!_ Aŭdu. 142 _Rolando frapas forte, kuraĝege;_ _Ne haltas nek ripozas lia gento,_ _Ĉar Francoj rapidrajdas sur ĉevaloj,_ _Galope, trote, sekvas Idolanojn_ _Per sango ruĝiĝintaj ĝis la zono,_ _Ĉar glavoj malrektiĝis aŭ rompiĝis,_ _Armiloj nun malestas por sin gardi!_ _Sed ili memoriĝas pri trumpetoj,_ _Pri kornoj, kaj pli fortaj refariĝas_ _--Jen Idolanoj: «Ni malprave venis_ _«En intermontojn por domaĝo nia!»_ _Kaj turniĝante, ili forkuradas..._ _Frapegas ilin Francoj. De mortintoj_ _Puŝado iras ĝis la Reĝ' Marsilo!_ Aŭdu. 143 Vidinte tian mortiĝadon, Reĝo Ordonas sonorigi ĉiujn kornojn. Li mem ekrajdas kun anaro tuta. 1630 Abismo, Sarazen', unue rajdas; Pli perfidulo ol li ne troviĝas Nek pli krimulo. Li neniel kredas En Dio, fil' de Sankta Manjo. Nigra Li estas, kiel peĉ' fluidiĝinta; Perfidon _kaj mensogon_ li preferas Pli ol riĉaĵojn de Galico; kaj lin Neniu iam vidis ridi, ŝerci! Li estas kuraĝega kaj bravega; Pro tio amas lin Marsil' perfida. 1640 Li portas standarddrakon, kunvensignon. Ĉefepiskopo lin ne povus ami, Ĉar lin vidinte, li lin volas frapi. En sia koro li kviete pensas: «Ĉi-tiu al mi ŝajnas herezulo! «Mi ŝatas nek timulojn nek timecon, «Mi mortu, se mi mem lin ne mortigos!» Aŭdu. Daŭrigo de batalego. 144 Ĉefepiskop' atakas. Li rajdadas Sur la ĉeval' prenita jam al Reĝo Grosajo, mortigita en Danujo. 1650 Ĉevalo estas vigla kaj rapida; Al ĝi piedoj belaj, kruroj plataj, Femur' mallonga kaj postaĵo larĝa, Riparo longa kaj dorsspino alta, _Belforma ĝia kol', de kap' ĝis brusto_, Kaj vosto blanka, kolhararo flava, Orel' malgranda kaj brunruĝa kapo. Nenia besto kun ĝi komparebla. Ĉefepiskopo ĝin per spronoj pikas, _Forlasas oran bridon kaj gvidilojn_. Bravege li alkuras al Abismo; Ekfrapas sur la miregindan ŝildon 1660 Brilantan per belŝtonoj, ametistoj, Topazoj, karbunkoloj kaj kristaloj, Donacon de Emir' Galafr', al kiu El Valmetaso ĝin Diablo donis. Turpin' ĝin frapas (post fortega bato Ne unu groŝon plu valoras ŝildo); Li tranĉas korpon, transpuŝante lancon, Kaj teren faligante lin senvivan, _Li krias: «Je Munĝoj', deviz' de Karlo!»_ --Kaj Francoj: «Jen bravulo, la bastono «Ĉefepiskopa estas bontenita, 1670 «_Al Karlo donu Dio multon tiajn!_» Aŭdu. 145 Rolando graf' alvokas Oliviron: «Sinjor' amiko, ĉu ne pensas vi, ke «Ĉefepiskopo estas vera majstro! «Pli nobla ol li ne troviĝas, tiom «Li frapas per pikstango kaj per hasto!» --Kaj Olivir': «Ni iru helpi al li!» Jen tiam Francoj ree bataladas; Fortega estas bata interpuŝo! Kristanoj dolorege suferadas! Aŭdu. 146 _Armilojn perdis Francoj de Francujo;_ _Sed restas tricent tranĉaj glavoj; ili_ _Ankoraŭ povas frapi brilajn kaskojn._ _Ho Dio! Kiom da rompitaj kapoj,_ _Kirasoj, kaj fervestoj, kaj piedoj,_ _Kaj pugnoj, kaj vizaĝoj disŝiritaj!_ _--Jen Idolanoj: «Francoj nin difektas,_ _«Kontraŭstaranto nur prokrastas morton!_ _Aliras ili rekte al Marsilo,_ _Kaj diras: «Bona Reĝa Moŝto, helpu!»_ _Marsilo aŭdas ilin kaj respondas:_ _«Ho Granda Tero! Maho vin detruu,_ _«Ĉar via gento venkis mian genton,_ _«Preninte tiel multajn urbojn, kiujn_ _«Hodiaŭ tenas blankabarba Karlo!_ _«Akiris li Kalabron, Pujlon, Romon,_ _«Kostentinnoblon kaj Saksujon fortan!_ _«Mi mortu pli ol kuri for de Francoj!..._ _«Ne pripensante vian savon, frapu;_ _«Ni venkos Karlon se Rolando mortis;_ _«Sed, se li vivas, estos ni venkitaj!»_ Aŭdu. 147 _Perfidaj Sarazenoj, per pikstangoj_ _Frapegas ŝildojn, rebrilantajn kaskojn._ _Nur feran, ŝtalan bruon oni aŭdas;_ _Fajreroj elflugadas ĝis ĉielo!_ _Jen cerboj, sango, kvazaŭ per riveroj!_ _Roland' en sia koro ekpremiĝas_ _Vidante morti tiom da bravuloj;_ _Sed ĉar li memoriĝas pri Francujo,_ _Pri sia Onklo, bona Reĝo Karlo,_ _Li, vole aŭ nevole, elreviĝas._ Aŭdu. 148 _Rolando kuras en la interpuŝo._ _Kaj tie li ne ĉesas batalegi._ _Li tenas Durendalon, eltiritan_ _El ingo, rompas kaskojn kaj kirasojn,_ _Distranĉas korpojn, manradikojn, kapojn,_ _Mortigas Idolanojn, kiuj falas_ _Po centoj, ĉiuj sin juĝinte bravaj!_ Aŭdu. 149 _Jen aliflanke staras Oliviro;_ _Por atakado li antaŭenkuras,_ _El ingo tiras karan Haltekleron,_ _(Krom Durendal' ne estas pli efika)._ _Ĝin tenas grafo; li varmege frapas;_ _Je ruĝa sang' kovriĝis liaj brakoj._ _--Rolando diras: «Dio! Jen bravulo!_ _«He! Nobla grafo, tiel prava, brava!_ _«Hodiaŭ nia amikec' finiĝos!_ _«Disiĝo dolorega ekfariĝos!_ _«Imperiestro nin plu ne revidos!_ _«Neniam estos en Francujo dolĉa_ _«Doloro tia! Kaj nenia Franco_ _«Por ni preĝados plu en monaĥejoj!_ _«Animoj niaj estos en ĉielo!»_ _Aŭdinte, Olivir' per spronoj pikas,_ _Aliras al Roland' tra interpuŝo:_ _«Ĉi-tien venu, diras ambaŭ, Dio_ _«Permesu, ni ne mortu, se ne kune!»_ Aŭdu. 150 Ho! vidu Oliviron kaj Rolandon 1680 Batadi per tranĉrando de glavegoj! Ĉefepiskopo frapas per pikstango. La kvanton da mortintoj oni scias: Ilia nombro estas sur nomaroj; Sur Gesto enskribiĝis pli ol kvar mil. Jam kvar unuaj puŝoj bonsukcesis, Sed kvina terurege malprosperas! Mortiĝis tiam ĉiuj francaj estroj, Krom sesdek, kiujn Dio gardis; antaŭ Ol morti, ili bondefendos vivon! Aŭdu. Sonora korno. 151 Rolando vidas francan defalaĵon! Li diras al kolego Oliviro: «Sinjor' amik', vin benu Dio! Vidu «Falintajn teren ĉiujn kuraĝulojn! «Ni ploru pri Francujo dolĉa, bela, «De nun vidvinigita je bravuloj! «Ho! Reĝ' amiko, se nur vi ĉeestus! «Ho! Frato Oliviro! Kion fari «Por sendi al li pri novaĵoj niaj?» --Kaj Olivir': «Mi tion ĉi ne scias! 1700 «Sed mort' pli bona ol malhonoriĝo!» Aŭdu. 152 Rolando: «Mi tuj sonorigos kornon, «Ĝin aŭdos Karlo intermontiranta, «Kaj kun li Francoj, ja, returnen, iros!» --Sed Olivir': «Hontiga tio estus! «Kaj hont' al tuta via parencaro «Malhonorigus ĝin dum tuta vivo! «Pli frue mi konsilis vin, nenion «Vi faris; sed nun, mi vin ne aprobas, «Ĉar sonorigi nun ne estus brave! 1710 «Rigardu viajn brakojn sangoruĝajn!» --Rolando: «Jes! fervore mi batalis!» Aŭdu. 153 Rolando diras: «Varma batalego! «Mi sonorigos kornon, Karl' ĝin aŭdos!» --Sed Olivir': «Ne estus kuraĝaĵo! «Ve! kiam mi konsilis, vi ne volis! «Se Karl' ĉi-tie estus ĉeestinta, «Nun ni ne estus tiel domaĝitaj! «Al ili tie oni ne riproĉu!» «Pro mia barb', rediras Oliviro, «Se mi fratinon, belan Aldon vidos, 1720 «En ŝiajn brakojn _vi_ neniam iros!» Aŭdu. 154 Rolando: «Kial pri mi vi koleras?» --Kaj Oliviro: «Vi mem estas kulpa; «Kuraĝo saĝa pelas malprudenton; «Deteno pli valoras ol kolero; «Pro via malsingardo Francoj mortis! «Neniam Karl' de ni ricevos servon! «Neniel vi min kredis! Reĝo estus «Estinta kun ni, kaj ni... elvenkintoj, «Kaj Reĝ' Marsil' kaptita, mortigita! 1730 «Braveco via ĵus malhelpis al ni! «Vi mem ne helpos plu al Karlo glora, «(Plej glora kiel eble ĝis finjuĝo) «Francuj' malhonoriĝos, vi mortiĝos, «Tuj nia nobla amikec' finiĝos! «Ni estos dolorege disigitaj!» _Jen ili ploras unu pri l' alia!_ Aŭdu. 155 Ĉefepiskopo aŭdas inter ili Disputon; li per oraj spronoj pikas, Alproksimiĝas ilin por riproĉi. «Rolando kaj vi Oliviro, mi vin 1740 «Petegas, tiel vi ne _ekscitiĝu!_ «_Sed vidu Francojn nepre mortiĝontajn!_ «Sonora korn' nin ne sendanĝerigos, «_Ĉar Karlo tro forestas, tro prokrastos!_ «Pli bone tamen estas sonorigi, «Ĉar alveninte, Reĝ' nin venĝi povos, «Kaj Idolanoj ne foriros ĝoje! «Piedirante de ĉevaloj, Francoj «Nin trovos mortigitajn, disŝiritajn, «_Kunigos niajn brustojn, niajn kapojn,_ «Nin mortdrapiros sur portilaj bestoj, «Plorados pro doloro kaj kompato, «Nin enterigos en preĝejajn sojlojn;... 1750 «Nin ne manĝados lupoj, aproj, hundoj!» --Roland': «Sinjor', vi estas tute prava!» Aŭdu. 156 _«Roland' amiko, sonorigu kornon,_ _«Ĝin aŭdos Karlo intermontiranta,_ _«Mirinda anareg' returnen iros:_ _«Ĝi trovos nin mortintajn, disŝirintajn;_ _«Sed Francoj povos venĝi mortigitojn_ _«De Hispananoj en la batalado!_ _«Forportos ili kune niajn korpojn;_ _«Ne manĝos ilin hundoj, lupoj, aproj!»_ _--Roland': «Jen estas, ja, parolo prava!»_ Aŭdu. Franca anaro. 157 Rolando prenas sian Olifanton Al buŝo, kaj fortege sonorigas. Tra altaj montoj flugas sonorado; Je tridek mejloj oni ĝin aŭdadas. Ĝin aŭdas Karlo kaj anaro tuta. Kaj Reĝo: «Jen batalas niaj anoj!» --Sed Geno: «Se alia tion estus «Dirinta, oni kredus, li mensogis!» Aŭdu. 158 Rolando graf', dolore, malfacile Kaj pene sonorigas Olifanton; El lia buŝo ŝprucas ruĝa sango, Tempio ekfendiĝas, sed el korno Trairas sonorado malproksimen... Ĝin aŭdas Karlo intermontiranta, Naimo aŭdas, Francoj aŭskultadas; --Kaj Reĝ': «Mi aŭdas vokon de Rolando! «Ne sonorigus li, se ne batalus!» --Sed Geno: «Ne, ne estas eĉ batalo! 1770 «Grandaĝa estas _vi_ kaj heleblanka «Kaj viaj vortoj indaj je infano! «Vi konas memestimon de Rolando, «_Li, forta, brava, granda kaj mirinda_; «Plej strange estas, ke Di' lin toleru! «Li prenis Noplon sen ordono via! «Ĉar, post forir' de urbo, Sarazenoj «Rolandon la bravulon ekbatalis, «_Per Durendalo li mortigis ilin_, «Lavigis kvazaŭ per riveroj sangon «Sur tero por forigi eĉ postsignojn. «Nur pro leporo li sonorigadus! 1780 «Kun konsilistoj eble li ŝercadas! «Neniu, ja, kuraĝus lin ataki! «Rajdadu, Via Reĝa Moŝto, kial «Nun halti, malproksime de Francujo?» Aŭdu. 159 Rolando graf' kun buŝo sangadanta, Tempio sur la frunto ekfendita, Dolore, pene, prenas Olifanton. Ĝin aŭdas Karlo, ĝin aŭskultas Francoj! --Kaj Reĝo: «Tiu korno longspiradas!» --Naimo: «_Tie, ja, Roland'_ suferas! 1790 «Li bataladas ... tio certa ... jes, lin «Perfidis tiu ĉi hipokritulo!... «Armilojn prenu, kriu kunvenvorton, «Kaj helpu al nobela via gento! «Vi aŭdis ja ĝemadon de Rolando!» Aŭdu. 160 Ordonas Karlo sonorigi kornojn. Malsupreniris Francoj, kaj sin armas Per kaskoj kaj kirasoj, oraj glavoj, Kaj belaj ŝildoj, grandaj, fortaj hastoj, Kaj per standardoj blankaj, ruĝaj, bluaj. 1800 Ekrajdas ĉiuj estroj de anaro, Per spronoj pikas; dum intermontiro, Diradas ĉiuj unu al l' alia: «Se ni alvenos al Rolando viva «Kun li mirindajn batojn ni frapados!» Por kio servas?... Ili tro prokrastis!... Aŭdu. Unua puno al Geno. 161 Foriĝis noktmallumo, nun tagiĝas. Je suno armilaĵoj rebrilegas, Kaj kaskoj kaj fervestoj ekfajriĝas, Kaj ankaŭ brilas flordesegnaj ŝildoj, 1810 Kaj ankaŭ hastoj kaj standardoj oraj. Imperiestro rajdas kolerege; Malĝojas, korpremiĝas ĉiuj Francoj, Jen ĉiuj varme, dolorege ploras! Jen ĉiuj _mult_timegas pri Rolando! * * * * * * * Nun Reĝo ekkaptigas grafon Genon, Fordonas lin al kuirejservistoj, Kaj diras al Besgun' ilia estro: «Vi zorge gardu tiun perfidulon, «Ĉar li perfidis tutan mian genton!» 1820 Besgun' ekkaptas Genon, kontraŭmetas Al li cent malhumanajn kuiristojn. Eltiras ili barbon kaj lipharojn, Kvarfoje ĉiu batas lin per pugno, Frapegas lin per vergoj kaj bastono, Ŝnuregon volvas ĉirkaŭ lia kolo, Lin ligas per katenoj kvazaŭ urson; Lin hontan metas sur portilan bruton. Lin ili gardos ĝis redon' al Karlo. Aŭdu. Reiro de Karlo. 162 Mallumaj, longaj, altaj estas montoj! 1830 Profundaj valoj! fortaj akvofaloj! Antaŭe, malantaŭe sonoradas Ripetas kornoj Olifantan vokon. Imperiestro rajdas kolerege, Kun furiozaj kaj malĝojaj Francoj; Kaj ĉiuj senescepte ploras, ĝemas, Al Dio preĝas por Roland', ĝis kiam Alvenos ili sur batalan kampon, Kaj kun Rolando fierege frapos... Por kio servas tio?... Por nenio! 1840 Ĉar ili ne alvenos ĝustatempe! Aŭdu. 163 _Nun Reĝo Karlo_ kolerege rajdas. Ho! kiel blanka barbo sur kiraso! Baronoj de Francuj' per spronoj pikas, Kaj ĉiuj malĝojegas kaj bedaŭras Ne esti ĉe Rolando, l' Estro, kiu Batalas nun hispanajn Sarazenojn! Se estos li vundita, ĉiuj mortos! Kun li nur sesdek restas! jes, sed kiaj? Neniam Reĝ' aŭ Estro havis tiajn! Aŭdu. 164 _Tra longaj intermontoj Karlo rajdas,_ _Dolore kaj kolere premegita!_ _Li diras: «Sankta Manjo, helpu al ni!_ _«Per Geno, mi en malĝojegon falis!_ _«Malnova historio diras jenajn:_ _«De Gen' prapatroj estis perfiduloj;_ _«Je perfidaĵoj ili nur kutimis._ _«En Roma Kapitol' eĉ ili kaŭzis_ _«Mortigon de Cesaro grandaĝulo!_ _«Sed ili terurege estingiĝis!_ _«Dolore ili mortis per fajrpuno._ _«El sang' ilia estas vere Geno._ _«Mortigis li Rolandon, mian genton,_ _«De mia kapo li fortiras kronon!_ _«Ne restas defendonto por Francujo!»_ _Li ploras, tiras sian blankan barbon._ _«Ve! diras Francoj, malfeliĉo sur nin!»_ _Spronpikas ili; dum intermontiro_ _Neniu de ĉeval' retiras bridon._ _Sed antaŭ ol alvenos Francoj tien,_ _Rolando estos akirinta venkon,_ _Marsilon, lian genton elvenkinte._ Aŭdu. Malvenkego. 165 Roland' sur montojn, stepojn, trarigardas Mortintajn Francojn! Kiom kuŝas tie! Pri ili grandanime li ploradas: «Baronoj noblaj, Dio al vi estu «Favora, kaj en Paradizon metu «Animojn viajn, inter sanktajn florojn! «Pli bonajn ol vi, mi neniam vidis; «Ĉar vi utilis al mi ĉiam, ĉiel, «Por almiliti tiom al la Reĝo! «Ve! Li malprave vin alprenis al si! 1860 «Ho, Franca Tero, dolĉa lando! Vi nun «_Je la plej bonaj estroj_ vidviniĝas! «Baronoj, mi vin vidas morti por mi! «Ve! mi ne povas vin defendi, savi! «Ho! helpu al mi Dio, Li Memvero! «Mi restos kun vi, Oliviro, Frato! «Doloro (se ne malamika bato,) «Mortigos min! Ni iru rebatali!» Aŭdu. 166 _Roland' sur montojn, valojn, trarigardas._ _Vidinte Idolanojn tiel multajn,_ _Al Oliviro noble li parolas:_ _«Belfrato, ni kun Francoj devas tie_ _«Mortiĝi!» Tiam Graf' Roland' paliĝas,_ _Kvarfoje laŭte krias: «Je Munĝojo!»_ _Per korno sonorigas: «Por atako:»_ _Per spronoj forte pikas Vejlantifon._ _Li tuj ekfrapos per tranĉega glavo._ Aŭdu. 167 Roland' revenas sur batalan kampon; Per Durendalo li kuraĝe frapas. 1870 Distranĉas li Faldrunon de la Pujlo, Kaj dudek kvar plej glorajn Idolanojn. Neniam estos tia batalanto! Kiele cervoj saltas antaŭ hundoj Tiele Idolanoj kuras de li. Ĉefepiskopo diras: «Mirindaĵo! «Ĉi-tio estas inda je bravulo «Bonarmiĝinta kaj rajdanta noble! «Li estu en batal' fiera, forta; «Alie, ja, nenion li valoras; 1880 «Fariĝu li monaĥ' en monaĥejo, «Pro niaj pekoj ĉiam li preĝadu!» --Rolando diras: «Frapu; ne indulgu!» Aŭdinte tion, Francoj rebatalas. Kristanoj multe domaĝiĝis tie! Aŭdu. 168 Nenian savon atendante, viro Kuraĝe sin defendas en batalo. Pro tio, Francoj fieriĝas kvazaŭ Leonoj. Jen Marsil' je nobla ŝajno! Li rajdas sur ĉevalo Gainuno, 1890 _(Ĝi estas rapidmova pli ol falko)_, Per spronoj pikas kaj Bevunon frapas, (Ĉi estas Estr' de Belno kaj Diguno). Li ŝildon rompas kaj kirason ŝiras, _Majstrece_ lin senvivan ĵetas teren; Ivonon, Ivorion kaj Girardon De Rusiluno ankaŭ li mortigas. Ne malproksime estas Graf' Rolando; Li tiam diras: «Dio vin malbenu! «Ĉar vi malrajte mortigadis miajn «Amikojn, tuj per bato vi elpagos; 1900 «Kun mia glavo vi ekkonatiĝos!» Li kuraĝege ekatakas Reĝon, Distranĉas lian dekstran manradikon, Distranĉas ankaŭ kapon de la blonda Ĵurfalo, propra filo de Marsilo. Kaj Idolanoj: «Helpu al ni, Maho! «Ho! Dioj niaj! Venĝu nin al Karlo! «Li lasis ĉe ni tiajn anojn, kiuj, «Eĉ antaŭ morto, kampon ne fordonos!» Kaj ankaŭ diras: «He! Ni kuru for!» Jen 1910 Forkuras cent mil viroj... kiu povus Haltigi ilin?... Ili ne revenos... 169 _Marsil' seniĝis je la dekstra mano._ _Li tiam teren ĵetas sian ŝildon,_ _Per akraj spronoj li ĉevalon pikas,_ _Forlasas bridon, kaj al Hispanujo_ _Forkuras kun dudek mil Idolanoj_ _Vunditaj; ili ĉiuj diras unu_ _Al la alia: «Nev' de Karlo venkis!»_ Aŭdu. 170 Por kio servas? Jes, Marsil' forkuras; Sed restas lia onklo, _la Kalifo_. Li, Estro de Kartaĝ', Alfern', Garmajo, Etiopujo malbenita tero, Kaj ankaŭ Estro de la nigra gento Je naz' dikega kaj orelo larĝa. Jes! pli ol kvindek mil el ili, tie Rajdadas fierege, kolerege, 1920 Kaj krias idolanan kunvenvorton. --Rolando diras: «Tuj ni oferiĝos! «Mi scias... ni ne longe plu vivados... «Malben' al _kiu_ vivon ne pagigos «Karege!... Estroj, frapu per la glavoj, «Defendu viajn morton, vivon, por ke «Ne estu honto al Francujo dolĉa. «Se Karlo venos sur la batalejon, «Se vidos li mortintajn Sarazenojn, «Po unu el la niaj ... dek kvin ilin, 1930 «Imperiestro povos nin nur beni!» Aŭdu. Morto de Oliviro. 171 Rolando vidas malbenitan genton, Pli nigran ol la inko, kaj montrantan Blankaĵon ian nur sur la dentaro. Li tiam diras: «Mi ja estas certa, «Kaj vidas mi, ke ni hodiaŭ mortos! «Refrapu, Francoj, mi frapegas ree!» --Kaj Olivir': «Malben' al prokrastantoj!» Jen Francoj interĵetas sin antaŭen. Aŭdu. 172 Je vido de malmulto da Francaro 1940 Hispanoj kuraĝigas sin, ĝojegas, Kaj diras: «Karlo estas malpravega!» _Kalifo_ rajdas sur ĉeval' flavruĝa; Li pikas ĝin per siaj oraj spronoj. El malantaŭe, mezen de la dorso, Li frapas Oliviron, rompas blankan Kirason, kaj trans korpon puŝas haston. Li diras: «Por vi, jen mortiga bato! «Malprava Karlo lasis vin ĉi-tie; «Li malutilis al vi, sed li pentos, 1950 «Ĉar mi la miajn plene venĝis al vi!» Aŭdu. 173 Eksentas Olivir', ke vundo estas Mortiga; _li sin venĝi ne prokrastas_; Per hela ŝtala Haltekler', kalifon Li frapas sur la oran pintan kaskon; El ĝi dissemas _ŝtonojn_ kaj kristalojn, Distranĉas kapon ĝis la dentoj; glavon Svinginte, li faligas lin senvivan, Kaj diras: «Idolan' al vi malbeno! «Eblege Karlo iomete perdis, «Sed al l' edzino, al virino ia, 1960 «En via lando, vi ne fanfaronos, «Ke vi al _Karlo_ prenis _eĉ_ moneron, «Aŭ lin senigis je mi aŭ alia!» --Kaj ankaŭ diras li: «Rolando, helpu!» Aŭdu. 174 Eksentas Olivir', ke vundo estas Mortiga; li ne haltas por venĝado. _Per Haltekler', li forte bataladas_, En la amaso li kuraĝe frapas, Distranĉas bulajn ŝildojn, kaj pikstangojn, Piedojn, manojn, _ŝultrojn_ kaj brustkestoj. Lin kiu vidus Sarazenojn tranĉi, 1970 Mortinton sur mortinton ĵeti _teren_, Nur povus pensi pri kuraĝo vera! Li memoriĝas pri deviz' de Karlo: «Munĝojo!» krias li per forta voĉo; Rolandon, fraton kaj amikon vokas: «Kolego, venu pli proksimen je mi! «Hodiaŭ dolorege ni disiĝos!» _Kaj ambaŭ ploras unu pri l' alia!_ Aŭdu. 175 Roland' rigardas Oliviron, kies Vizaĝ' paliĝis kaj senkoloriĝis; Elfluas _el la_ brusto ruĝa sango 1980 Falanta teren kvazaŭ per riveroj! Rolando diras: «Dio! Kion fari! «Amiko! Ve, pri via grandanimo! «Neniam estos iu samvalora! «Francujo dolĉa! Vi tuj vidviniĝos «Je kuraĝuloj, kaj vi honte _falos!_ «Imperiestro grande domaĝiĝos!» Rolando tiam svenas sur ĉevalo! Aŭdu. 176 Rolando tie svenas sur ĉevalo, Kaj Olivir' sangadas el la vundo 1990 Mortiga, ĝis vidado konfuziĝas; Proksime, malproksime, li ne povas Plu eldistingi _kiun ajn_ vivantan. Jen, kun Rolando li ekrenkontiĝas. Li frapas oran kaj juvelan kaskon, Kaj ĝin distranĉas ĝis la nazŝirmilo. Feliĉe, glavo ne eniras kapon. Roland' je tiu bato, lin rigardas, Kaj dolĉe, kvietege, al li diras: «Amik', ĉu vi intence faris tion? 2000 «Roland' mi _estas_, kaj vin mi amegas. «Vi ne elvokis min al dubatalo!» --Kaj Olivir': «Mi aŭdas, sed ne vidas «Vin parolantan! Dio vin rigardu! «Mi frapis vin! Pardonu tion al mi!» --Roland': «Negrava bato! jes, mi al vi «Pardonas nun, kaj antaŭ Dio ankaŭ!» Salutas ambaŭ unu la alian; Kun tia amo ili sin disigas. Aŭdu. 177 Eksentas Olivir' ke mort' lin premas; 2010 Okuloj vidturniĝas en la kapo! Li plu ne aŭdas kaj li plu ne vidas! Li piediras, kaj kuŝiĝas teren, Kaj laŭte petas pri pardon' de pekoj, Manplektas al ĉiel', al Dio preĝas, Por ke li donu al li Paradizon, Li benu Karlon kaj Francujon dolĉan, Rolandon karan al li pli ol ĉiujn... Sed haltas koro, kaj kliniĝas kapo; Li falas teren tute sterniĝinta... 2020 Jen grafo mortis!... Jen finiĝis ĉio!... Rolando ploras kaj sopiras pri li! Pli plendan homon vi neniam vidos! Aŭdu. 178 Rolando, _kiam li_ amikon _vidas_ Senvivan, kun vizaĝ' _al Oriento,_ _Ne povas sin deteni je plorado_ _Kaj ĝemo_; dolĉe li sopiras pri li: «Amiko, ve, pro via kuraĝeco! «Ni jarojn, tagojn, kune kunvivadis! «Ne malutilis unu al l' alia! «Vi mortis!... Mi dolore vin postvivas!» 2030 Je tiuj vortoj, la markizo svenas Sur la ĉeval' nomata Vejlantifo; Sed oraj piedingoj lin subtenas, Kaj ĉiuflanken li ne povas fali. Aŭdu. 179 Sed jen, apenaŭ li rekonsciiĝis El sveno, maldolĉege li revivas, Ĉar li ekvidas grandan malfeliĉon! Li perdis ĉiujn Francojn, mortiĝintajn Krom du: Ĉefepiskop' kaj Galtiero De Humo. Ĉi malsupreniris monton[7] 2040 Sur kiu li Hispanojn bataladis. Anaro mortis, Idolanoj venkis; Li vole aŭ nevole reen venis, _Kaj_ krias al Roland': «Sinjoro nobla! «Ĝentila! Kie estas vi, bravulo? «Vi ĉeestante, mi neniam timis; «Mi Galtier' akiris Maelguton, «Mi nevo de grandaĝa blanka Druo, «Mi kunhelpint' al viaj heroaĵoj, «_Mi bataladis Sarazenojn tiel_, «Ke hasto ekrompiĝis, ankaŭ ŝildo 2050 «Peciĝis kaj kiraso disŝiriĝis! «Vundita _estas_ mi per lancoj, mi tuj «Mortiĝos, sed terure vendis vivon!» Je tiu vort' Rolando lin _rekonis_, Per spronoj pikas kaj galopas al li. Aŭdu. [7] Pri tiu epizodo estas parolate ĉe verso 812-a kaj post verso 1411. 180 Rolando diras: «_Nobla Galtiero,_ _«Vi bataladis idolanan genton,_ _«Sed ĉar vi estas brava kaj kuraĝa,_ _«Mil anojn el plej bonaj vi alprenis;_ _«Redonu ilin al mi; ili estis_ _«La miaj, kaj nun mi bezonas ilin!»_ _--Sed Galtier': «Vi plu ne vidos ilin_ _«Lasintajn sur terura kampo, kie_ _«Ni trovis tiel multajn Sarazenojn,_ _«Erminojn, Turkojn, Gajojn, Kanananojn,_ _«Kaj bravajn Balisanojn sur arabaj_ _«Ĉevaloj rapidmovaj rajdadantajn!_ _«Ni bataladis tiel, ke pri tio_ _«Nenia idolano fanfaronos;_ _«Sesdek mil mortis; ili kuŝas tere..._ _«Ha! ni nin venĝis per tranĉegaj glavoj!_ _«Sed, ve, ni perdis ĉiujn niajn Francojn!_ _«Kiraso mia disrompiĝis! Vundoj_ _«De brusto kaj de ventro ruĝan sangon_ _«Ŝprucigas el mi kvazaŭ per riveroj!_ _«Jen tuta mia korpo malfortiĝas!_ _«Mi vere sentas, ke mi tuj mortiĝos!..._ _«Mi estas via, ĉar vi estas l' Estro..._ _«Se mi forkuris, min vi ne mallaŭdu!»_ _--Rolando diras: «Tion mi ne faros!_ _«Sed al mi helpu, tiel longe kiel_ _«Vi vivas!» Li kolere ŝvitas, ĝemas,_ _Eltranĉas de si veŝtopecon; per ĝi_ _Al Galtiero li bandaĝas bruston._ Aŭdu. 181 Rolando dolorege koleradas, Kaj forte frapas en interpuŝego. Hispanojn dudek kvin li mem mortigas; Ses, Galtiero; kvin Ĉefepiskopo. Kaj Idolanoj: «Tiuj teruregaj! 2060 «Ni gardu nin, ke ili elturniĝu. «Al forkuranto estu honto! Honto «Precipe al preterlasonta ilin!» Hispanoj rekomencas kriadadi, Kaj ĉiuflanke ĉirkaŭstaras Francojn. _Al ili helpu Dio, Li Memvero!_ Aŭdu. Karlo alvojiras. 182 Rolando estas _brava kaj fiera,_ Kaj Galtiero Huma, nobla estro, Ĉefepiskopo ankaŭ kuraĝulo. Ja, ne forlasus unu la alian. Ĉirkaŭe, ili frapas Idolanojn. 2070 Mil Sarazenoj de nun piediras, Kaj kvardek mil rajdadas por batali; Sed ili ne kuraĝas proksimiĝi; El malproksime ĵetas lancojn, hastojn, Sagegojn, hokajn sagojn, ponardegojn. En la komenc' mortiĝis Galtiero, Turpin' de Rejms' vundiĝis sur la kapo Ĉar lia ŝildo disŝiriĝis, kasko Rompiĝis kaj kiraso disfendiĝis; Eniĝis en la bruston kvar pikstangoj; 2080 Ĉevalo lia mortas sub rajdanto. Ĉefepiskopo falas! Malfeliĉe!... _Al ili helpu Di', Ĉielglorulo!_ Aŭdu. 183 Turpin' eksentas, ke li malfortiĝas Pro kvar pikstangobatoj tra la brusto; Li brave iom releviĝas, serĉas Rolandon per rigard', al li alkuras, Kaj diras nur: «Ne estas mi venkita! «Bravul' fordonas vivon, sed ne glavon!» Almason, sian ŝtalan glavon, tiras, En la amas' pli ol mil fojojn frapas. 2090 Atestis Karl': «Turpin' senĉese frapis, «Ĉar kuŝis ĉirkaŭ li kvarcent mortintoj; «El ili estis jen vunditaj, jen dis- «tranĉitaj, jen je kapo senigitaj!» Ĉi-tion diras Gest', kaj ĉeestinto Barono _Sankta_ Gilo, miraklisto, En Laŭna monaĥejo priskribinte. Nur malklerulo tion ĉi ne scias. Aŭdu. 184 Rolando graf' kuraĝe bataladas, Ŝvitadas sur varmega tuta korpo, 2100 Suferas teruregan kapdoloron. (Tempio _krevis_ dum sonorigado). Li volus scii ĉu alvenos Karlo; Reprenas Olifanton, sed malforte Ĝin sonorigas... Karlo, tie, haltas, Aŭskultas, kaj: «Sinjoroj, malfeliĉo! «Hodiaŭ nev' Rolando mankos al ni! «Laŭ sonorig', li ne longtempe vivos! «Al li ni rapidrajdu sur ĉevaloj; «Nun, ĉiuj kornoj de anar' sonoru!» 2110 Sesdek mil kornojn ili sonorigas; Tiele, ke ripetas montoj, valoj... Ekaŭdas Idolanoj, kaj malĝojas, Kaj diras: «Reĝo Karlo nun alvenas!» Aŭdu. 185 Kaj ankaŭ: «Jen Imperiestr' reiras! «Ĉar aŭdas ni sonorajn francajn kornojn. «Se Karl' alvenos, ni la venkon perdos, «Kaj se Roland' postvivos, la milito «Rekomenciĝos! Ve, por Hispanlando!» Kuniĝas kvarcent armiĝintaj viroj 2120 El la anaro plej bonegaj; ili Rolandon ekatakas terurege. Ho! _kiom_ grafo devas klopodadi! Aŭdu. 186 Ilian alproksimiĝadon vidas Roland'; li fieriĝas, kuraĝiĝas; Li preta por ĝis morto _kontraŭstari;_ _Ĉar mort' pli bona estas ol forkuro_. Li rajdas sur ĉevalo Vejlantifo, Li pikas ĝin per siaj oraj spronoj, Kaj meze de anaro batalegas. Turpin' ĉefepiskopo kun li iras; 2130 --Kaj Sarazenoj: «Kuru for, _amikoj,_ «De franca gent' ni aŭdis sonorkornojn! «Potenca Reĝo Karlo ree venas!» Aŭdu. 187 Rolando graf' ne ŝatas malbravulojn, Nek malbonulojn, nek _fanfaronulojn_, Malŝatas ankaŭ estrojn ne fidelajn. Li diras al Turpin' ĉefepiskopo: «Sinjor' mi rajdas kaj vi piediras! «Pro amo al vi, mi piedestaros; «Ni, kune prenos bonon kaj malbonon; 2140 «Por kiu ajn, ja, mi vin ne forlasos! «Ni ambaŭ reataku Idolanojn; «Plej bonajn batojn frapas Durendalo!» Ĉefepiskopo: «Jen batala veto! «_Ci-tio estos por ni, certe, lasta!_ «Ĉar Karlo venas, li nin plene venĝos!» Aŭdu. 188 Nun Idolanoj diras: «Ni naskiĝis «Por malfeliĉo! Ve! En tiu tago «Malĝoja, ni Sinjorojn, Estrojn perdis! «Jen glora Karlo venas kun anaro! «Ni aŭdas sonorantajn francajn kornojn, 2150 «Kaj grandan krian bruon de «Munĝojo»! «Rolandon, pli ol kiu ajn fieran «Neniu povas venki; ni frapadu «El malproksime, kaj lin lasu tere!» Alĵetas ili hastojn, ponardegojn, Pikstangojn, lancojn kaj barbulajn sagojn; Pecigas, fendas ŝildon de Rolando, Disrompas, _senornamas_ la kirason Ne povas ili vundi lian korpon; Sed Vejlantif' ricevis tridek vundojn, 2160 Kaj ĝi sub grafo _falas_ mortigita!.. Forkuras Idolanoj kaj forlasas Rolandon solan kaj piedirantan! Aŭdu. 189 _Forkuras tremegantaj Idolanoj,_ _Kaj al si diras: «Nin Rolando venkis!_ _«Imperiestro iras malantaŭen!_ _«De franca gento aŭdu sonorkornojn!_ _«Ĉar venas Karlo, li alportas morton!_ _«Li venkis tiom da potencaj Reĝoj!_ _«Marsil' ne povos certe nin defendi,_ _«Ni perdos gloran Hispanujon, se ne_ _«Emir' mem venos ĝin defendi por ni!»_ Aŭdu. Lasta beno de Ĉefepiskopo. 190 Forkuras Idolanoj kun kolero, Kaj rapidiras al Hispanolando. Rolando graf' ne persekutas ilin, Ĉar li ĉevalon Vejlantifon perdis, Kaj vole aŭ nevole piediras. Li helpos al Turpin' Ĉefepiskopo. Sur lia kap' deligas oran kaskon, 2170 Detiras blankan subkirason, ŝiras Ĉemizon por _bandaĝi_ larĝajn vundojn; Kaj tiam ame li lin ĉirkaŭprenas, Lin dolĉe sternas sur la verdan herbon, Kaj, kortuŝite, diras al li jenajn: «Nobela! Donu al mi forpermeson; «Kolegoj, kiujn ni tre amis, estas «Mortintaj! Ni ne lasu ilin tie! «Mi volus serĉi kaj rekoni ilin, «Kaj meti ilin antaŭ vin, laŭ vico!» 2180 Ĉefepiskopo: «Iru kaj revenu! «Pro Dio! kampo estas via... mia!» Aŭdu. 191 Roland' trairas sola batalejon, Li serĉas jen sur valo, jen sur monto; _Li trovas Ivorion kaj Ivonon_, Gerinon kaj amikon Gerieron, _Engelieron grafon de Gaskujo_. Otunon ankaŭ, kaj Berengieron, Ansejson ankaŭ kune kun Sansun', kaj Girard' la grandaĝul' de Rusiluno. Ĉi-tiujn dek baronojn li forportas, 2190 Returnen iras al ĉefepiskopo; Kaj antaŭ li, laŭ vico, sternas ilin! Ĉefepiskopo sin deteni plori Ne povas, levas manon por benadi, Kaj diras: «Malfeliĉaj Estroj! Viajn «Animojn Glora Dio benu, ilin «Ricevu en ĉielajn sanktajn florojn! «Min malĝojigas propra morto, ĉar mi «Imperiestron grandan plu ne vidos!» Aŭdu. 192 Roland' returnen iras en la kampon 2200 _Jen, apud roz' sovaĝa, sub abio_, Amikon Oliviron li retrovas, Kaj tiam ame li lin ĉirkaŭprenas. Laŭ povo, li revenas, kaj l' amikon Sur ŝildon metas apud la aliaj. Ĉefepiskopo benas, senpekigas! Ho ve! la larmoj! Ho ve! la korŝiro! Rolando diras: «Olivir'! Karulo! «Vi filo de _bonega graf'_ Reniro, «Limlandoestro _ĝis river' de Ĝenno!_ «Por rompi lancon kaj pecigi ŝildon, 2210 «_Por trapenetri, ŝiri ferajn vestojn_, «Por prave konsiliĝi kun bonuloj, «Por venki, neniigi perfidulojn, «Neniu estis, ja, pli taŭga ol vi!» Aŭdu. 193 Rolando Graf' vidinte ĉiujn estrojn Mortintajn, ankaŭ karan Oliviron, En koro ekpremiĝas kaj ekploras, Senkoloriĝas; tia estas lia Doloro, ke li plu ne povas stari, Kaj vole aŭ nevole svenefalas! 2220 --Ĉefepiskop': «Barono malfeliĉa!» Aŭdu. 194 Ĉefepiskop' vidinte lian svenon, Ŝiriĝas tiel kiel iam eble! Etendas manon, prenas Olifanton. El Rencesvala rivereto akvon Li volas ĉerpi, por ke l' grafo trinku. _Penege li sin levas_, per paŝetoj Ŝanceliĝante li sin ŝovas tien... Sed li malforte tiel... li ne povas Antaŭeniri... li tro perdis sangon!... Ve! antaŭ ol li faros tridek paŝojn, 2230 La koro haltas!... li antaŭen falas!... Ve! Jen maldolĉegaĵoj de la morto!... Aŭdu. 195 Rolando Graf' rekonsciiĝas tiam; Li sin levetas!... Ho, doloro tranĉa! Antaŭen, malantaŭen li rigardas, Trans la amikojn sur la verda herbo... Li vidas tere noblan la baronon, Ĉefepiskopon, Dian rajtigiton! Ĉi-tiu sin kulpigas, suprenlevas Okulojn, kaj manplektas al ĉielo; 2240 Li preĝas: «Dio donu Paradizon!»... Turpino mortis _por la serv'_ al Karlo; Per glavfrapegoj, belaj predikadoj, Li ĉiam bataladis Idolanojn! Al li redonu Dio sanktan benon! Aŭdu. 196 _Roland' vidinte, ke li mortis, se ne_ _Pro Olivir' neniam pli sopiris!_ _Li tiam diras korŝirantan vorton:_ _«Ho! Karlo de Francujo! kiel eble_ _«Rajdadu plej rapide! Ĉar el niaj_ _«En Rencesval' fariĝis granda perdo!_ _«Sed Reĝ' Marsilo perdis siajn anojn..._ _«Po unu el ni, ili mortis kvardek...»_ Aŭdu. 197 Roland' Ĉefepiskopon vidas tere! Sur lia ventr' intestoj malvolviĝas, Cerbaĵo moviĝetas sur la frunto! Roland' sur bruston, meze inter ŝultroj, Plektigas la du blankajn, belajn _manojn_, 2250 Kaj, laŭ kutimo de la land', ekplendas: «Nobela Estro! Nun mi vin fordonas «En manojn de Glorulo de Ĉielo! «Neniu pli fervore servis al Li, «_Neniam_, de la apostolaj tempoj, «Profeto tia leĝon gardis, homojn «Konvertis! Kvietiĝu la animo «Fluganta tra la Paradizajn pordojn!» Aŭdu. Morto de Rolando. 198 Ĉeestas morto! Ĝin Rolando sentas! Elfluas la cerbaĵo tra oreloj! 2260 Por samgentuloj li alpreĝas Dion Kaj por si mem Anĝelon Gabrielon. Li prenas Olifanton (ne riproĉu) Kaj ankaŭ tenas glavon Durendalon. Pli longe ol forĵeto per pafarko, Sur fremda kampo li antaŭenkuras; Monteton li suriras; sub du arboj Belkreskaj kuŝas kvar marmoraj ŝtonoj; Sur verdan herbon li renverse falas; Li svenas _tie_, ĉar alvenas morto! Aŭdu. 199 Montaro estas alta, arboj altaj; Ĉi-tie brilas kvar marmoraj ŝtonoj; Sur verda herbo Graf' Rolando svenas. Lin tamen observadas Sarazeno Mortŝajniĝanta tere inter ĉiuj, Vizaĝ' kaj korpo sangomakulataj. Ĉi-tiu ekleviĝas kaj alkuras. Li estas bela, forta kaj tre brava, Fiera, kaj mortige furioza. Armaĵon, korpon de Roland' li prenas, 2280 Kaj krias: «Jen venkita nev' de Karlo; «Jen glavo, mi ĝin portos Arabujon!» _Li prenas ĝin kaj tiras lian barbon._ Tirite tiel, Graf' rekonsciiĝas. Aŭdu. 200 Rolando Grafo sentas ŝtelan movon; Okulojn li malfermas kaj nur diras: «Mi scias... vi ne estas el la niaj!» Per Olifanto, ĉiam prigardata, Li frapas sur juvelan oran kaskon, Li rompas ŝtalon, kapon, ankaŭ ostojn El kap' la du okulojn elsaltigas, 2290 Faligas mortigiton sur la teron, Kaj: «Senkorulo! kiel vi kuraĝis «Min, prave aŭ malprave, ekataki? «Pri tio ĉiuj juĝos vin malsaĝa; «Fendita estas Olifantrandaĵo, «Belŝtonoj kaj oraĵoj falis el ĝi?» Aŭdu. 201 Eksentas nun Roland', ke mort' lin premas! Li staras sur piedoj, kaj plej eble Penadas; (Ve! vizaĝ' senkoloriĝis;). Li elingigas glavon Durendalon, Starantan antaŭ li ŝtonegon _brunan_ 2300 Dekfoje frapas kun kolero tranĉa; Tuj ŝtalo sonas, forta, ne rompita. Li diras: «Sankta Manjo, helpu al mi! «Vi, Durendalo mia! Malfeliĉo! «Foriras mi! Ve! kio vi fariĝos! «Per vi, mi, tiom batalinte venkis, «Akiris tiom da reĝlandoj vastaj, «Regataj nun de blankabarba Karlo, «Vin ne heredoprenu forkuranto! «_Neniu de mi viva vin forprenos!_ «Mi brave vin portadis; similulo 2310 «Libera en Francujo plu ne vivos!» Aŭdu. 202 Rolando frapas _Sardanian_ ŝtonon; Tuj ŝtalo sonas, forta, ne rompita. Vidinte glavon ne rompeblan, Grafo En propra koro pri ĝi ekkompatas: «Ho Durendalo! kiel hela, blanka! «Ho! kiel vi je sun' flamiĝas, _brilas!_ «En Moriana valo estis Karlo; «Anĝel' de Dio de Ĉiel' ordonas, «Ke li vin donu al kuraĝa grafo; 2320 «Kaj nobla, glora Reĝ' vin donis al mi, «Per vi, mi venkis _Anĵon_, Britanujon, «Per vi mi venkis Pejton kaj Mainon, «Kaj per vi, la liberan Normandujon, «Per vi, Provencon kaj Akitanujon, «Lombardon, ankaŭ tutan Romanujon, «Per vi, Flandrujon tutan, Bajerlandon, «Kaj _Bugerion_, kaj Polujon tutan, «Kostentinnoblon submetiĝan al li, «Saksujon sklavan laŭ bontrovo lia, 2330 «Per vi, Eskujon, Galon kaj Irlandon, «Anglujon, kie estas lia hejmo; «Kaj kiom da prenitaj landoj, teroj, «De mi al Karl' blankhara akiritaj! «Pri tiu glavo mi dolore ĝemas! «Mi mortu, ĝi ne restu al fremdulo! «De tia hont' Francujon Dio gardu!» Aŭdu. 203 Rolando frapas dubebrunan ŝtonon; Pli ol mi povus diri, ĝin disrompas; Tuj glavo sonas forta, ne rompebla, 2340 El ŝton', aeron tranĉas al ĉielo. Vidinte Grafo, ke li ĝin ne rompos, Dolĉege, kore, pri ĝi li plendadas: «Ho, Durendalo! tiel bela, sankta! «En bulo kuŝas sanktrestaĵoj: dento «De Sankta Petro, sang' de Sankta Baĉjo, «Harar' de Lia Moŝto San Denizo, «Peceto de vestaĵ' de Sankta Manjo; «Malrajte vin posedus Idolanoj! «Ĉar nur Kristano estas inda je vi! 2350 «_Per vi mi finis tiom da bataloj!_ «Per vi mi prenis tiom da vastlandoj «Tenataj nun de florbarbulo Karlo, «Per kiuj l' Estro estas forta, riĉa! «Neniam tenu vin malkuraĝulo! «_De tia hont' Francujon Dio gardu!_» Aŭdu. 204 Rolando sentas, ke alestas morto; _De_ l' kapo en la koron ĝi penetras! Li kuras, sub abion li sin ĵetas; Sur verdan herbon li sin ventresternas, Sub sin li metas Olifanton, glavon. Vizaĝon turnas al la fremda gento. 2360 Li faris tion, ĉar li volas vere Sciigi al Francaro kaj al Karlo, Ke li, kuraĝa grafo, mortis brave. Pri siaj kulpoj li repetas Dion, Pri pekoj al ĉiel' li montras ganton... _Anĝeloj venas al renkonto de li._ Aŭdu. 205 Rolando sentas, ke finiĝas vivo; Li _kuŝas_ sur altaĵ' al Hispanujo, Kaj per la mano frapas al si bruston: «El mia kulpo, Dio, Potenculo! «Pri miaj grandaj kaj malgrandaj pekoj! 2370 «Pri ĉiuj, kiuj estas de naskiĝo «Ĝis tiu tago de mortiĝo mia!» Al Dio li prezentas dekstran ganton... Anĝeloj de ĉiel', malsupreniris. Aŭdu. 206 Rolando Grafo kuŝas sub abio, Al Hispanujo li direktis frunton. Li ekmemoras pri la pasintaĵoj, Pri ĉiuj landoj, _kiujn_ li akiris, Pri parencaro, pri Francujo dolĉa, Pri Karlo, Reĝo kiu zorgis pri li, 2380 _Pri Francoj, al li tiel sindonemaj!_ Deteni larmojn, ĝemojn, li ne povas; Sed sin mem li ne volas pli forgesi, Kulpigas sin, de Di' pardonon petas: «Ho! Vera Patr'! Neniam mensoginta! «Per kiu San Lazaro reviviĝis, «Kaj Daniel' saviĝis el leonoj, «Animon mian savu el danĝeroj «Pro pekoj, kiujn mi dum vivo faris!» Al Dio li prezentas dekstran ganton... Ĝin prenas de li Sankta Gabrielo. 2390 Kliniĝas lia kapo sur la brakon, Manplekte, li foriris al finiĝo!... _Al_sendas Dio unu el keruboj, Kaj sanktajn _Rafaelon_, Gabrielon, Kaj Miĉjon de l' danĝer' sur maro. Grafan Animon ili portas Paradizen. Aŭdu. REVENĜOJ Reveno de Karlo. 207 Rolando mortis... Di' animon lian Ricevis.--Karl' en Rencesvalon venas. Sur ĉiuj vojoj kaj vojetoj, spacoj De kamp', plataĵoj plej malvastaj, kuŝas 2400 Korpaĵ' de Franco aŭ de Idolano. Ekkrias Karlo: «Nev'! Vi kie estas! «Kaj kie Olivir'! Ĉefepiskopo! «Gerino! kaj l' amiko Geriero! «Otuno! kaj Berengiero grafo! «Ivono, Ivorio tiel karaj! «Engeliero, estro de Gaskujo! «Sansuno duko! kaj Ansejs' _fiera!_ «Girard' la grandaĝul' de Rusiluno! «Kaj dek du konsilistoj postgvardie 2410 «Lasitaj!»--Sed por kio?--Ĉar neniu Respondos!--Reĝo diras: «Ho! dolore «Premiĝas mi, ĉar mi ne ekbatalis!» Li kolerege tiras sian barbon; Li, ankaŭ ĉiuj _bravaj_ estroj ploras! Dudek mil viroj svenas, falas teren! Pri ili Duk' Naim' kompate plendas! Aŭdu. 208 _En Rencesvalo ĉiuj malĝojegas!_ Jes, ĉiuj kavaliroj kaj baronoj Pri ili kompatadas, kaj varmege Ploradas nun pri filoj, fratoj, nevoj, 2420 Amikoj aŭ subulaj noblaj estroj! Jes, grandanombro svenas, falas teren! Sed Duk' Naimo, noble ekparolas; L' unua, diras: «Via Reĝa Moŝto, «_Rigardu_ tien, je du mejloj de ni, «Ĉu vi polvaĵojn vidas sur la vojoj? «Ĉi-tio estas idolana gento! Ekrajdu, kaj doloron tian venĝu!» --Tuj Karl': «Jam ili estas malproksime! «Ni _iru_ pro honor' kaj _rajto_! Ili 2430 «Forprenis floron de Francujo dolĉa!» --Parolas Reĝ' al Gebuino, Oto, Tedbaldo Rejmsa kaj Miluno Grafo: «Vi gardu kampon, valojn, montojn; lasu «Mortintojn tie, kie ili kuŝas; «Por ke ne venu besto aŭ leono, «Ne venu ĉevalisto aŭ servisto, «Aŭ kiu ajn; pri tio bone zorgu «Ĝis ni revenos per favor' de Dio!» Nun kvar baronoj dolĉe, ame diras: 2440 «Al Via Reĝa Moŝto ni obeos.» Mil kavalirojn ili prenas kun si. Aŭdu. Miraklo. 209 Ordonas Reĝo sonorigi kornojn; Li noble rajdas antaŭ anarego, Hispanajn _postmarŝantojn_ ili _trovas_, Kaj fervorege persekutas ilin. Ekvidas Reĝ', ke baldaŭ vesperiĝos. Li piediras sur herbejo verda, Li genufleksas kaj petegas Dion, Ke por li Li ordonu--Suno _haltu_, 2450 Kaj nokto malfruiĝu, tago daŭru-- Jen tuj Anĝelo alkutimiĝinta Paroli kun la Reĝo diras jenajn: «Rajdadu, Karlo, lumo ne malestos; «Vi perdis floron de Francujo, Dio «Ĉi-tion scias, vin vi povas venĝi «Al krima gento!.. Tiam Reĝ' ekrajdas. Aŭdu. 210 Por Karlo, Dio faras mirindaĵon; Haltigas sunon en ĉiel'. Fremduloj Forkuras. Francoj persekutas ilin, 2460 Atingas ilin en Tenebra-Valo, Ĝis Saragus' kun batoj persekutas, Terure frapas kaj mortigas ilin, Sur ĉiuj vojoj ilin haltiginte. Rivero Sebr' irejon kontraŭbaras; Profunda akvo kaj terura fluo! Malestas ŝipo, barko, transirilo. Fremduloj preĝas _Mahon_, kaj Tervagon, _Kaj Apolonon por al ili helpi._ En Sebron ili ĵetas sin, sed savon Ne trovos. Pro armaĵ' tro multepeza 2470 Profunde subakviĝas grandanombro; Aliaj pene naĝas laŭ fluego; La plej feliĉaj maldolĉege trinkas; Sed, fine, ĉiuj dronas terurege... Jen Francoj: «_Vidu_ venĝon de Rolando!» Aŭdu. Bivako. 211 Ĉar vidis Karlo ĉiujn Idolanojn Aŭ mortigitajn aŭ dronintajn, (grandan Akiron prenis liaj kavaliroj), Li noble piediras de ĉevalo, Li genufleksas, kaj al Dio dankas... 2480 Kuŝiĝis suno, kiam li stariĝas... Li diras: «Ni pasigu nokton ie, Ĉar tro malfrue estas por reveni «Al Rencesvalo, de ĉevaloj lacaj «Formetu selojn, bridojn, lasu ilin «Sensoifigi sin en la herbejoj.» --Kaj Francoj: «Prava estas Via Moŝto!» Aŭdu. 212 Imperiestro haltas tie; Francoj Okupas _inter Sebro kaj Valterno_, Kaj formetinte selojn de ĉevaloj, 2490 Forprenas de la kapoj orajn bridojn, Kaj lasas bestojn sur herbejo verda. Ne povas fari pli ol tion Francoj Senfortaj; ili sur la ter' ekdormas... Dum tiu nokto, oni ne gvardias. Aŭdu. 213 La Reĝo nun kuŝiĝas sur herbejon, Lancegon metas apud sian kapon. Ĉar li ne volas dormi ne armita, Li sin vestigas per kiraso blanka, Sur kapo ligas oran kaskon, zonas 2500 Nekompareblan glavon «Ĝojulinon», (Ĝi tridekfoje diverskoloriĝas Dum taĝo)--Vi ja _aŭdis_ pri la lanco Trapenetrinta jam sur kruco Nian- Sinjoron; dank' al Dio, Karl' posedas Feraĵon ĝian, kiun li enmetis En glavprenilon. Pro honor' kaj eco, Li donis al ĝi nomon «Ĝojulino». Baronoj francaj tion ne forgesus; De ĝia nom' «Munĝojo» venis krio. 2510 Pro tio, ja, neniu ilin venkos. Aŭdu. Lastaj sonĝoj de Karlo. 214 La nokto estas hela, luno lumas... Kuŝiĝis Karlo; li dolore pensas Pri Oliviro, pri Rolando kaj pri La dek du konsilistoj, ĉiuj Francoj En Rencesval' mortintaj, sangverŝintaj! Ve! Li ne povas sin deteni plori! Li petas Dion, Li animojn savu. Sed laca Reĝo multsuferas, fine, Dolore premegita li ekdormas. 2520 Dormadas ĉie Francoj sur herbejoj; Ne eĉ ĉeval' kapablas stari; kaj ĝi Por manĝi herbon, restas kuŝiĝinta! Spertulo granda kiu korŝiriĝis! Aŭdu. 215 Dormadas Karl', dolore premegita; Alsendas Dio Sanktan Gabrielon Komisiitan pri _la zorg'_ de Karlo; Anĝel' pasigas nokton apud Reĝo, Per sonĝo lin sciigas, ke al Francoj Batal' terura ekfariĝos; al li 2530 Gravegan sencon de vidaĵ' klarigas. Okulojn al ĉiel' suprenlevinte, Ekvidas Karlo tondrojn, frostojn, ventojn, Kaj fulmotondrojn, renversegojn, fajrojn, Kaj flamojn pretigitajn.--Jen, subite Sur francan genton ĉio defaladas! Jen ekbruliĝas pom-fraksenaj lancoj, Jen ekflamiĝas la orbulaj ŝildoj, Rompiĝas stangoj de tranĉegaj hastoj, Grincadas ŝtalaj kaskoj kaj kirasoj! 2540 Al Francoj kiom da dolor'! Jen kuras, Por ilin ŝiri, ursoj, leopardoj, Serpentoj, kaj drakonoj, kaj diablaj Estaĵoj, kaj pli ol tridek mil hundoj... Jen ili ĉiuj ĵetas sin sur Francojn... Jen Francoj krias: «Karlo, Karlo, helpu!» Dolore kaj kompate, Reĝo volus Alkuri tien, sed jen kontraŭaĵo: Al li el la arbar' leono kuras; Grandega kaj fiere terurega, 2550 Kruela besto Reĝon mem atakas, Kaj _ambaŭ_ bataladas brust' ĉe brusto! Sed li ne scias, kiu falos, kiu Faligos!.. Tamen Reĝo ne vekiĝas. Aŭdu. 216 Post tiu sonĝo, Karl' denove sonĝas. Li, en Francuj', en Ajkso, sur perono, Duoble katenitan urson tenas. Jen venas el Ardeno ankaŭ tridek Aliaj, parolantaj kiel homoj, Dirante: «Reĝo, ĝin redonu al ni; 2560 «Malrajte estas, ke vi ĝin retenu; «Ni devas helpi al parenco nia!» El la palaco _kuras nobla hundo_; Plej grandan el la bestoj ĝi atakas Sur verda herbo, apud kunestantoj. Ĉeestas Reĝ' al stranga batiĝado; Sed li ne scias, kiu falos, kiu Faligos!... ĉion-ĉi l' Anĝelo montras. Dormadas Karlo ĝis morgaŭa fruo. Aŭdu. Marsilo en Saraguso. 217 Marsil' kurante venas Saraguson, 2570 Sub ombr' de olivujo piediras; Li sin senigas je kiraso, glavo, Kaj kasko, kun dolor' sur verdan herbon Sin kuŝas; el tranĉita dekstra mano Defluas sango; li malĝojas... svenas... Jen, apud li, edzino Bramimundo Ploregas, krias, korŝirite plendas; Pli ol tridek mil viroj, kun ŝi, tie Malbenas Karlon kaj Francujon dolĉan, Aliras al la niĉ' de Apolona 2580 Statuo, kaj per plendoj bruegadas: «Malbona Dio! Kial vi alportis «Malgloron? Kial vi forlasis reĝon? «Ĉu kompensaĵ' al viaj fideluloj?» Forprenas de statuo sceptron, kronon, Pendigas ĝin je manoj _al_ kolono, Renverse ĝin turnigas sub piedojn, Ĝin frapas per bastonoj kaj pecigas. Forprenas de Tervago karbunkolon, Kaj Mahon ĵetas ili en fosaĵon. 2590 Ĝin mordas surpaŝantaj aproj, hundoj! _Neniam Dioj tiel malŝatiĝis!_ Aŭdu. 218 Marsil' de sveno nun rekonsciiĝas. Lin oni portas en arkaĵan ĉambron, (Skrib-desegnaĵoj kuŝas sur la muroj). Reĝino Bramimundo ploregadas, Kapharojn siajn tiras, kaj plendegas, Kaj laŭte ekparolas vortojn jenajn: «Ho, Saraguso! Vi ja nun seniĝis «Je nobla Reĝo, kiu vin posedis! «Ho! Niaj Dioj estas perfiduloj! 2600 «Ĉar ili en batalo nin forlasis! «Emiro restas al ni! Ĉu kuraĝos «Li bataladi kontraŭ brava gento, «Kuraĝa, ne timante eĉ la morton? «Imperiestro ĝia, florbarbulo, «Multnobla estas, eĉ bravega; li ja «Neniam ekforkuros el batalo! «Domaĝe, ke ne iu lin mortigu!» Aŭdu. Alveno de Emiro Baliganzo. 219 Imperiestro forte kaj potence En Hispanujo restis dum sep jaroj. 2610 Li prenis tie urbojn kaj kastelojn. Marsilo Reĝ' malkvietiĝis pro li. Unuan jaron, Reĝ' por help' petskribis Al Reĝ' de Babiluno, Baliganzo, (Emiro grandaĝulo, longvivinta, Pli ol Homero, pli ol Virgilio), Li venu Saraguson, helpu al li, Se ne... Marsil' forlasos siajn Diojn, Kaj ĉiujn adoratajn Idolaĵojn, Kristan' fariĝos, interkonsentiĝos 2620 Kun Reĝo Karlo.--Pro malproksimiĝo, Ĝis nun malestas Baliganzo; tamen El kvardek landoj li kundungis anojn, Pretigis grandan marveturilaron, Boatojn, barkojn, ŝipojn kaj ŝipetojn; Al marhaven' Aleksandrio, fine, Li kunvenigis tutan la ŝiparon. En Majo, (proksimiĝas la somero), Li marforveturigas anaregon. Aŭdu. 220 Sennombra estas fremda anarego. 2630 Rapide, ŝiparmeo sin direktas, Fornaĝas; sur la mastoj, sur la altaj Velstangoj, multaj lampoj, fokusvitroj, El supre ĉirkaŭĵetas lumon tian, _Ke_ tra la nokto plibeliĝas maro. Ŝipar' alproksimiĝas Hispanujon, Rebrilas kaj lumiĝas tuta lando. Pri tio al Marsil' sciigo flugas: _«En Hispanujon venis Baliganzo;_ _«Armeon li kondukas el plej belaj,_ _«Kaj dek sep reĝoj kun li ĝin komandas!»_ _Ho, vera Patro! Dio! Gardu Karlon_ _En bataleg' dolora, terurega!_ Aŭdu. 221 Ne haltas tie idolana gento; De l' maro ĝi eniras sur riveroj; 2640 Marbrison kaj Marbruson ĝi transiras; Sur Sebro kontraŭflue naĝas tuta Ŝiparo; _sur la mastoj, sur la longaj_ _Velstangoj_, multaj lampoj, fokusvitroj Brilege lumigadas tra la nokto. Ĉi-tagon ĝi eniras Saraguson. Aŭdu. 222 La tago estas hela; suno brilas. Emir' eliras el la ŝipo; marŝas Espaneliz' ĉe lia dekstra flanko, Kaj dek sep Reĝoj sekvas ilin, Grafojn Kaj Dukojn kiu povas kunkalkuli? 2650 Sub ombro de laŭrarbo, je l' kampmezo, Sur verdan herbon oni metas blankan Tapiŝon kaj elefantostan seĝon. Sur ĝin sidiĝas fremda Baliganzo. Ĉirkaŭe, _ĉiuj_ Idolanoj staras. Unue, Baliganzo ekparolas: «Aŭskultu, bravaj, noblaj kavaliroj; «Imperiestro Karlo, Estr' de Francoj «Nutraĵon manĝos nur se mi permesos! «En Hispanujo li min tro militis; 2660 «Mi _volas_ iri ĝis Francujo dolĉa «Por lin batali. Mi neniam haltos, «Se ne li mortis aŭ obeis!»--Sian Genuon frapas li per dekstra ganto. Aŭdu. Senditoj de Baliganzo. 223 Ĉar li ĉi-tion diris, li obstinas. Ol ĉiujn riĉegaĵojn sub ĉiel', li Preferas iri Ajkson, kie Karlo Regadas. _Gent'_ lin laŭdas kaj aprobas. Nun, li alvokas du el kavaliroj; Ĉi, fratoj, Klarifan' kaj Klariano: 2670 «Vi estas filoj de Maltrajo Reĝo; «Volonte, ofte, sendojn li plenumis. «Mi volas, ke vi iru Saraguson; «Vi al Marsil', je mia nomo, diru: «Mi venis helpi al li kontraŭ Francoj. «Ho! Se mi trovos ilin, batalego «Fariĝos! Prenu l' orbroditan ganton, «Vestigu per ĝi lian dekstran manon. «Forportu ankaŭ tiun _orbastonon_. «Saluton lian ricevinte, mi tuj 2680 «Francujon iros por ataki Karlon. «Se Karl' rifuzos submetiĝi al mi, «Kaj malkonfesi la kristanan leĝon, «El lia kapo mi fortiros kronon!» --Kaj ili: «Prava estas via Moŝto!» Aŭdu. 224 Kaj Baliganzo: «Nu! Baronoj, rajdu; «Forportu, vi, bastonon; kaj vi, ganton.» --Kaj ili: «Ni obeos, Via Moŝto «Emira!»--Ili rajdas Saraguson, Trapaŝas sub dek pordoj kaj kvar pontoj, 2690 Trairas stratojn plenajn je urbanoj. Proksimiĝinte al altaĵ' de l' urbo Ekaŭdas ili grandan bruon apud Palaco: tie multaj Idolanoj Ploradas, kaj kriadas, kaj ĝemadas, Kaj plendas kontraŭ siaj Dioj, Maho, Tervago, Apolono, kies helpo Malestis; kaj ekkrias: «Ho! Ve al ni! «_Sur_ nin faladis honto, malfeliĉo! «Marsilon Reĝon perdis ni hieraŭ! 2700 «Rolando tranĉis al li dekstran manon! «Neniel vivas plu Ĵurfal' blondulo! «Tuj Francoj prenos tutan Hispanujon!» Nun du senditoj iras al palaco. Aŭdu. 225 Sub olivujo, du servistoj prenas Per bridoj la ĉevalojn; kaj senditoj Piedirantaj tenas sin per vesto, Suriras la ŝtuparon de palaco, Eniras en l' arkaĵan ĉambron, kaj tuj Salutas Reĝon ame sed malpie: 2710 «Tervago kaj Sinjoro nia Maho «Kaj Apolono, kiuj nin protektas, «Reĝinan, Reĝan Moŝtojn savu, gardu!» --Sed Bramimund': «Ho! kia malsaĝaĵo! «Diaĵoj niaj estas malbravuloj! «En Rencesvalo ili malutilis, «Forlasis niajn Estrojn mortiĝantajn, «Forlasis edzon mian en batalo! «De lia brako mankas dekstra mano! «Ĝin al li tranĉis nobla Graf' Rolando! 2720 «Tuj Karlo prenos tutan Hispanujon! «Ve, malfeliĉa! Kio mi fariĝos? «Domaĝe, ke ne iu min mortigu!» Aŭdu. 226 Kaj Klarian': «Reĝina Via Moŝto, «Aŭskultu! Baliganz' min sendis al vi; «Li diras: «Mi vin savos, Reĝ' Marsilo.»-- «Li sendas al vi ganton kaj bastonon. «Nun sur rivero Sebro ni posedas «Kvar mil boatojn kaj rapidajn ŝipojn, «Neniu povus kunkalkuli barkojn. 2730 «Emiro estas riĉa kaj potenca; «Francujen li persekutados Karlon, «Kaj Karlo submetiĝos aŭ mortiĝos!» --Reĝin': «Vi ne bezonos iri tien, «Ĉar vi renkontos Francojn pli proksime. «Ĉi-tie ili estas de sep jaroj; «Imperiestro estas nobla, brava, «Li mortos antaŭ ol forkuri; kun li «Kompare, Reĝoj estas nur infanoj! «Neniun nunvivantan Karlo timas!» Aŭdu. 227 Marsilo, al Reĝino: «Vi, silentu!» Kaj, al Senditoj: «Estroj, mi parolos!... «Vi vidas!... mi mortige korŝiriĝas! «Ne filo, nek filin', nek heredonto «Post mi alestos! Filo mortigiĝis «Hieraŭ! Via Estro min vizitu. «Li havas rajton sur Hispanolandon; «Mi ĝin al li fordonos, se li volos. «Li nur ĝin ekdefendu kontraŭ Francoj. «Mi mem lin bonkonsilos kontraŭ Karlo. 2750 «Li estos elvenkinta post monato. «De Saragus' ŝlosilojn al li portu, «Kaj diru: «Mi konsilas, li _profitos_!» --_Kaj_ ili: «Prava estas Via Moŝto!» Aŭdu. 228 Marsilo diras: «Estro Karlo al mi «Mortigis anojn, dezertigis landon, «Per almilito ruinigis urbojn; «_Li kun anaro haltis apud Sebro_, «De tie ĉi sep mejlojn mi kalkulis. «Vi diru al Emir': _Li alkonduku_ 2760 «_Anaron sian tien, kie Francojn_ «_Li trovos._ Diru ankaŭ: Li preparu «Batalon, _kiun Francoj ne rifuzos_.» Li donas la ŝlosilojn de la urbo. Senditoj lin salutas, petas de li La forpermeson kaj returnen iras. Aŭdu. Reiro de Senditoj. 229 La du senditoj rajdas sur ĉevaloj, Eliras senprokraste el la urbo, _Tre_ ekscitite iras al Emiro, De Saragus' ŝlosilojn _al li_ donas. Jen Baliganzo diras: «Kion trovis «Vi? Kie estas Reĝo postulita?» 2770 Kaj Klarian': «Mortige li vundiĝis! «Hieraŭ Karl' trapaŝis Intermontojn, «Por reen veni al Francujo dolĉa. «Li metis korteganan postgvardion, «Rolando Graf', la nevo, restis en ĝi, «Kun Oliviro, dek du konsilistoj, «Kaj dek dumil bravuloj de Francujo. «Marsilo Reĝo bataladis ilin, «_Li renkontiĝis_ kun Rolando, kiu «Per Durendalo lin frapegis tiel, 2780 «Ke li distranĉis lian dekstran manon, «Mortigis ankaŭ lian karan filon, «Kaj la baronojn kondukitajn tien! «Marsil' ne povis resti kaj forkuris; «Imperiestro lin persekutadis, «Nun Reĝo petas, ke vi helpu al li, «Kaj li fordonas al vi Hispanujon!» Pri tio, Baliganzo ekpripensas, Kaj, pro doloro, preskaŭ freneziĝas! Aŭdu. 230 Kaj Klariano: «Via Moŝt' Emira, 2790 «Hieraŭ, apud Rencesvalo, oni «Batalis. Oliviro kaj Rolando, «Kaj dek du konsilistoj la amataj, «Kaj dudek mil Francanoj mortis tie; «Sed Reĝ' Marsilo perdis dekstran manon, «Lin Karlo terurege persekutis, «Eĉ unu viro plu ne restas tie, «Ĉar ĉiuj mortis, aŭ en Sebron dronis! «Sur bordon, Francoj metis la tendaron; «Jen ili haltis, tre proksime de ni, 2800 «Kaj se vi volos, ili ne foriros!» Jen Baliganzo, kun rigard' fiera, Kaj koro plena je videbla ĝojo, De trono tuj leviĝas. Li stariĝas, Kaj diras: «Vi, baronoj, ne prokrastu! «Eliru el la ŝipoj kaj ekrajdu! «Se ne forkuros la maljuna Karlo, «Hodiaŭ ni Marsilon venĝos al li. «Al Reĝ' pro dekstra man', mi donos kapon!» Aŭdu. Vojaĝo de Baliganzo. 231 El ŝipoj elirinte, Idolanoj 2810 Ekrajdas sur ĉevaloj kaj sur muloj, Antaŭenrajdas, (ĉu ne pravaj ili?) Ekiriginte ilin, Baliganzo Alvokas tuj amikon Gemalfinon: «Ĉar mi ordonas, _regu_ la anaron.» Sur sia brunĉevalo li ekrajdas, Foriras kune kun kvar el la Dukoj, Ĝis Saraguso li senhalte rajdas; Malsupreniras sur marmoran ŝtupon. Kvar grafoj piedingon al li tenas. 2820 Ŝtuparon de palac' li supreniras; Renkonten de li, iras Bramimundo; Ŝi diras: «Kia malfeliĉo sur min! «Mi honte edzon mian perdis, nevo «_De Karlo lin mortigis, malglorigis!_» Ŝi falas antaŭ li; ŝin li subtenas; Malĝoje ambaŭ iras en ĉambregon. Aŭdu. 232 Je vid' de Baliganzo, Reĝ' Marsilo Alvokas du hispanajn Sarazenojn: «Min prenu sub la brakoj, min relevu!» Li prenas ganton per maldekstra mano, 2830 Kaj al li diras: «Reĝ', Sinjor', Emiro, «Mi _donas_ al vi tutan _mian_ landon; «Mi donas Saraguson, ĉirkaŭaĵon; «Mi perdis min mem, ankaŭ _tutan_ genton!» --Emiro: «Mi pri tio malĝojegas! «Kun vi mi ne longtempe parolados, «Ĉar certe Karl' min ne atendos tie! «Nun tamen mi ricevas vian ganton!» Li dolorege ploras kaj eliras, Malsupreniras la ŝtuparon, rajdas, 2840 Per spronoj pikas al la gento, tiel Rajdadas ĝis la fronto de l' anaro, Kaj _oftajn_ fojojn krias: «Idolanoj! «Antaŭen! Ĉar jam nun forkuras Francoj!» Aŭdu. Karlo en Rencesvalo. 233 Je la tagiĝ' unua, frumatene Imperiestro Karl' vekiĝis; super Li, Sankta Gabriel', anĝel' gardanta, Etendis manon, faris krucan signon. _Sin levas_ Reĝo; li formetas siajn Armilojn; same faras kavaliroj. 2850 Jen ili ĉiuj rapidege rajdas Tra longaj vojoj kaj tra larĝaj kampoj, Por vidi teruregan malfeliĉon, En Rencesvalo, sur batala kampo! Aŭdu. 234 En Rencesvalon Karl' returnen _iras._ Je vido de mortintoj, li ekploras, Al Francoj diras: «Iru malrapide, «Mi volas iri sola antaŭ ĉiuj, «Por ke mi povu trovi nevon mian! «En Ajkso, iam, en solena festo, 2860 «Kuraĝaj _knaboj_ brave paroladis «Pri noblaj, fortaj batoj de militoj; «Rolando, (mi lin aŭdis) diris, ke se «En Fremdolando iam li mortiĝus, «Li kuŝos antaŭ anoj kaj amikoj, «Kun la vizaĝ' al malamiko, tiel «Li montros, ke li noble, brave mortis!» Pli longe ol forĵeto de baston', li Antaŭen iras, supreniras monton. Aŭdu. 235 Imperiestro serĉas sian nevon; 2870 Li paŝas sur herbejo, kies floroj Ruĝiĝis per la sango de baronoj, Kaj, kortuŝite, li nur plori povas! Jen, _supre_, sub du arboj, li rekonas Sur la tri ŝtonoj batojn de Rolando; Sur verda herbo, li ekvidas nevon!... Se Karlo ekkoleras, vi ne miru! Piedirante, ne haltante, Reĝo _Al Grafo_ kuras, kaj lin ĉirkaŭ_prenas_ Kaj dolorege svenas sur la korpo! Aŭdu. 236 Imperiestro nun rekonsciiĝas; Naimo Duko kun Aslino Grafo, Gefrejz' de Anĵo, lia frat' _Tiero_ Sidigas Estron Karlon sub abio. Li vidas tere korpon de la nevo, Kaj kortuŝite li sopiras pri li: «_Amik' Roland'_, al vi kompatu Dio! «Neniam oni vidis similulon «Por regi, fini tiajn batalegojn! «Ve! Mia gloro de nun dekliniĝis!» 2890 Ne povas Karlo sin deteni sveni! Aŭdu. 237 Ĉar Reĝo Karlo ĵus rekonsciiĝis, Per manoj, kvar baronoj lin subtenas. Li vidas tere nevan korpon, kies Mieno fieriĝis kaj paliĝis, Okuloj renversiĝis, malheliĝis! Jen kore, ame, Karlo plendas pri li: «Amik' Roland'! Vin Dio metu inter «Glorulojn de Ĉiel', en sanktajn florojn! «En Hispanujon vi _por_ morti venis! 2900 «Ve! Ĉiutage mi plorados pri vi! «Foriros de mi forto kaj honoro! «Neniu plu starigos mian gloron! «Mi plu ne havas eĉ amikon! Inter «Parencoj, kiu estus inda je vi!» Li per du manoj tiras siajn harojn, _Kaj kortuŝite svenas sur la nevo!_ Tiele malĝojegas cent mil Francoj, Ke ili ĉiuj varme ploregadas! Aŭdu. 238 «Amik' Roland', mi iros al Francujo! «Min, post reveno Laŭnon, en Palaco, 2910 «Se el diversaj Regnoj, fremdaj homoj «Demandos: «kie estas Grafa Estro?» «Mi diros: «Li en Hispanujo mortis!» «Mi malĝojege regos mian Regnon! «Mi ĉiutage ploros kaj plendados!» Aŭdu. 239 «Amik' Rolando, brava, belejuna, «Se post reiro Ajkson, en kapelo, «Fremduloj venos kaj demandos pri vi; «Mi diros kun malĝojo kaj korŝiro: «Ve, mortis nevo, kiu _ĉiam_ venkis!» 2920 «Ribelos baldaŭ kontraŭ mi Hungaroj, «Bulgaroj, Saksoj, kiom da aliaj!... «Romanoj, anoj de Palerno, Pujlo, «Kaj ankaŭ de Afriko, Kaliferno! «Doloro kaj malĝojo pligrandiĝos! «Ĉu iu povus tiel alkonduki «Anaron kiel vi ĵus _mortiĝinta!_ «Francujo _dolĉa_, vi orfin' fariĝis! «Ve! Pro doloro, volus mi ne esti!» Li tiam tiras sian blankan barbon, 2930 Kaj ankaŭ, per du manoj, la kapharojn! Jen cent mil Francoj svenas, falas teren! Aŭdu. 240 «Amik' Rolando, _vi la vivon perdis!_ «Animo via loĝu en Ĉielo! «Ve! Mortiginto _malhonoris dolĉan_ «_Francujon!_ Pro dolor' mi nun vivadi «Ne volus! Pro mi, tuta gento mortis! «Favoru Dio, Fil' de Sankta Manjo, «Je la trair' en Sizraj Intermontoj, «Disiĝu el la korp' animo mia, 2940 «Kaj ĝi aliĝu inter la aliaj, «Dum kuŝos korpo ĉe iliaj korpoj!» Li ploras, tiras sian blankan barbon! --Kaj Duk' Naimo: «Karlo korŝiriĝas!» Aŭdu. 241 Gefrejz' de Anĵo: «Via Reĝa Moŝto «Detenu sin pri malĝojeg'! Pli bone «Mi serĉu tra la kamp' korpaĵojn, kiujn «Mortigis Idolanoj! Vi ordonu «Por enfosigi ilin ĉiujn kune!» Jen Reĝo diras: «Sonorigu kornon!» Aŭdu. 242 Gefrejz' de Anĵo sonorigas kornon. Ĉar Karl' ordonis, Francoj piediras, Translokas kaj kunmetas en fosaĵon Amikojn ĉiujn, kiujn ili trovis. Ĉeestas episkopoj, kanonikoj, Monaĥoj, pastroj kaj abatoj; ili Je Dio benas kaj mortpreĝojn kantas, Bruligas mirhon kaj aromojn; ĉiuj Fervore balancadas fumilaĵojn. Belege oni enterigas ilin!... 2960 Nun Francoj lasas ilin. (Ĉu ne pravaj?). Aŭdu. 243 Ordonas Karlo apartigi l' nevon Kaj Oliviron kaj Ĉefepiskopon Turpinon; oni prenas l' internaĵojn; La korojn oni metas en silktukon, Kaj korpojn en marmorajn blankajn ĉerkojn. De l' tri baronoj oni lavas korpojn Per vino kunmiksita kun ruĝpipro, Kaj volvas ilin en cervfeloj. Reĝo Ordonas al Tedbaldo, Gebuino, 2970 Miluno Grafo kaj Oton' Markizo: «Konduku ilin per tri veturiloj!» Sur ilin oni metas silktolaĵon. Aŭdu. Alveno de fremda anaro. 244 _Post enterig' de Estroj kaj Baronoj,_ _Krom tri por porti ilin ĝis Blaivo_, Pretiĝas Estro Karlo por foriri. Sed jen antaŭgvardio idolana Aperas. Je Emiro, du senditoj El front' eliras, pri batal' sciigas: «Fiera Reĝ' forkuri vi ne _povos_; «Ĉar Baliganzo rajdis, li ĉeestas «Kun bela anareg' de Arabujo. 2980 «Hodiaŭ, ni ekvidos ĉu vi estas «Bravulo!» Karlo tiras sian barbon, Memoras pri dolor' kaj ruiniĝo _De l' tago de batal' en Rencesvalo_; Noblege anaregon li rigardas Kaj laŭte, forte krias: «Francaj Estroj! «Armilojn prenu, rajdu, kaj antaŭen!» Aŭdu. 245 L' unua, Karlo prenas armilaron, Vestiĝas per kiraso, ligas kaskon, Kaj zonas glavon Ĝojulinon, kies Helec' _blindigas_ kiel sunradio; Al kol' pendigas ŝildon de _Girundo_, 2990 Ekprenas lancon (en Blandun' faritan), Ekrajdas sur ĉevalo Tencenduro, (Li ĝin akiris ĉe Marsunaj bordoj Malpalon de Nerbuno mortiginte), Li lasas bridojn kaj per spronoj pikas: Tuj ekgalopas antaŭ _cent_ mil viroj, Alvokas Dion. Roman apostolon... _Post preĝo, li ne timas batalsorton._ Kaj Francoj: «Tia viro devas reĝi!» Aŭdu. 246 Sur tuta valo, Francoj piediras. Pli ol cent mil sin armevestas kune. 3000 Ho! Kiel la armaĵoj estas brilaj Ĉevaloj viglaj kaj armiloj belaj! Standardoj pendas ĝis la kaskoj; Francoj Lertege rajdas. Ho! se ili trovos Fremdulojn, batalego ekfariĝos! Vidinte ilin tiel pretajn, Karlo Alvokas Ĵoseranon de Provenco, Naimon Dukon, kaj Antelmon estron De Majnso: «Kiu ne al ili fidus? «Jes, malesperi estus malsaĝaĵo! 3010 «Se ne forkuros Idolanoj, ili «Elpagos kare morton de Rolando!» Respondas Duk' Naimo: «Dio volu!» Aŭdu. Formado de Franca anaro. 247 Alvokas Karl' Rabelon kaj Ginmanon; Li diras: «Jen ordono; Vi, Rolandon «Kaj Oliviron anstataŭos--unu «Alprenos glavon, kaj l' alia kornon. «Nun antaŭ anarego vi kuniru, «Kaj kune kun vi dek kvinmil el Francoj, «El la plej bravaj, viglaj, ĉiuj junaj; 3020 «Post ili iru dek kvin mil aliaj, «Kun estroj Gebuino kaj Loranto.» Naimo Duk' kaj Ĵoserano Grafo Tuj ekpretigas tiujn du korpusojn. Fremduloj venu! Kia batalego! _Per tranĉaj glavoj kiom da bategoj!_ Aŭdu. 248 Konsistas nur el Francoj du unuaj Korpusoj; oni fondas nun la trian. En tiun ĉi eniras Bajeranoj. Ilia nombro estas tridek _miloj_. Ja, de batalo ne forkuros ili 3030 De Karl' el plej amataj sub ĉielo, Krom Francoj, kiuj venkas reĝolandojn. Ogiro de Danujo brave prenas Estrecon. Kiel bela la anaro! Aŭdu. 249 _Jam_ Estro Karlo havas tri korpusojn; Naimo Duko fondas nun la kvaran. Konsistas ĝi el la plej kuraĝuloj El anoj de Germana _limolando_. Laŭ l' diro, ili estas dudek miloj; Ĉevaloj fortaj, kaj armiloj bonaj; 3040 Kaj malgraŭ morto, ili ne forkuros. Hermano, Duk' de Trac' kondukas ilin; Li mortos pli ol fari malbravaĵon. Aŭdu. 250 Naimo Duk' kaj Ĵoserano Grafo Korpuson kvinan fondas el Normanoj. Laŭ l' diro, ili estas dudek miloj; Armiloj belaj, bonĉevaloj viglaj. Eĉ antaŭ morto ne kapitulacos Ĉi-tiuj _plej_ obstinaj _kiel eble_. Ilia Estro, grandaĝul' Riŝardo, 3050 Batalos forte per tranĉega hasto. Aŭdu. 251 Britanoj fondas la korpuson sesan. Ilia nombro estas _kvardek_ miloj, Kaj ili noble rajdas sur ĉevaloj, Kun hastoj longaj kaj standardoj rektaj! Sinjor' ilia, Oelduno, donas Estrecon al du grafoj, Neveluno, Tedbaldo Rejmsa, kaj markizo Oto: «Konduku genton, mi ĝin al vi donas.» _Kaj la tri Estroj diras: «Ni obeos!»_ Aŭdu. 252 Imperiestro havas ses korpusojn. 3060 Naimo Duko fondas nun la sepan, El anoj de Alverno kaj de Pejto. Ilia nombro estas kvardek miloj, Ĉevaloj bonaj kaj armiloj belaj! En valo, sur altaĵo, ilin benas Imperiestro per la dekstra mano. Godselm' kaj Ĵoseran' kondukas ilin. Aŭdu. 253 Naimo fondas nun korpuson okan, El anoj de Flandrujo kaj de Frizo. Ilia nombro estas kvardek miloj. 3070 Ja, ili ne forkuros el batalo. «Plenumos ili mian servon», diras La Reĝ'. Rembald', Hamuno de Galico Majstrece gvidos ilin al batalo. Aŭdu. 254 Naimo Duk' kaj Ĵoserano Grafo Korpuson naŭan fondas el bravuloj El Loheranoj kaj el Burginanoj. Ilia nombro estas kvindek miloj. Ho! belaj kaskoj kaj kirasoj, _glavoj_ _Ĉe flanko, kaj duobla ŝild' al kolo,_ Mallongaj stangoj de fortegaj hastoj! 3080 Se ne forkuras Idolanoj, ili Ricevos fortajn batojn en batalo! Arguna Duk', Tiero, gvidas ilin. Aŭdu. 255 Baronoj de Francujo fondas dekan Korpuson; ili estas cent mil el plej Bonegaj kaj agemaj; eksteraĵo Fiera, kapo bela, barbo blanka! Vestiĝis ili per kiras' duobla, Kaj zonis francajn aŭ hispanajn glavojn; Sur ŝildoj diversdistingigaj signoj. 3090 _Iliaj hastoj kaj pikstangoj fortaj!_ _Ĝis ungoj ili armis sin per retaj_ _Fervestoj_, rajdas, petas al batalo, «Munĝoj'», ekkrias. Antaŭ Karlo portas Gefrejz' de Anĵ' standardon. Ĝi en tempo De Sankta Petro estis «Romanino»; Sed ĝia nomo estas nun «Munĝojo». Aŭdu. Preĝo de Karlo. 256 La Reĝo, de ĉevalo, piediras. Li genufleksas sur la verda herbo, Al suno leviĝanta li rigardas, Al Dio preĝas el tutkoro, diras: «Ho, Vera Patro! Vi hodiaŭ helpu! 3100 «Ho, Vi savinte ja de mort' Jonason «For el baleno, kiu lin _englutis!_ «Ho, Vi savinte reĝon de Ninivo, «_Kaj urbon, ankaŭ tutan lian genton!_ «Savinte Danielon de terura «Turmento en fosaĵo kun leonoj! «Savinte el la fajro tri infanojn! «Hodiaŭ, Via Amo zorgu pri mi! «Mi petas, Vi indigu faciligi, «Por ke hodiaŭ mi Rolandon venĝu!» Li finis sian preĝon; li sin levas, 3110 Sur frunton faras la favoran signon De kruco, kaj ekrajdas. Duk' Naimo Kaj Ĵoserano tenas piedingon. Li prenas ŝildon kaj tranĉegan lancon. Ho! Kiel bela, forta, nobla korpo! Ho! helvizaĝ'! fiera eksteraĵo! Li majstre sur ĉeval' antaŭenrajdas. Antaŭe, malantaŭe kornoj bruas, Supersonoras ĉiujn Olifanto. Sopiras pri Roland' kaj ploras Francoj! Aŭdu. Kunveno de anaroj. 257 Imperiestro noble rajdas, kaj li Sur la kiraso plilarĝigis barbon. Pro amo, ĉiuj Estroj same faras. Per tiu signo estas rekoneblaj La cent mil Francoj. Ili trairadas Ŝtonegojn, montojn kaj terurajn valojn, Eliras el krutegaj intermontoj, Alvenas en hispanan limolandon, Kaj haltas en _la mezo_ de herbejo... Al Baliganz' revenas la Senditoj; 3130 El ili Suliano diras jenajn: «Ni vidis fieregan Reĝon Karlon, «Terurajn liajn anojn, kiuj nepre «Vin ekatakos! Kuru al armiloj!» --Kaj Baliganz': «Ĝojego por bravuloj! «Por Idolanoj sonorigu kornojn!» Aŭdu. 258 Nun Idolanoj tra anaro tuta Bruegas per tamburoj kaj per kornoj Sonoraj, ili prenas armilaron. Unua, Baliganzo, sin rapide 3140 Vestigas per kiras' je orsubaĵoj, Sur kapo ligas orjuvelan kaskon, Sur la maldekstran flankon zonas glavon. Li, pro vanteco (ĉar li ankaŭ aŭdis Paroli pri la glav' de Karlo), nomon «_Mirindulino_» donis _al la sia_. Ĉi-nomo estas lia kunvenvorto; Per ĝi kriegas liaj kavaliroj. Nun li pendigas al la kolo grandan Kaj larĝan ŝildon je orbulo kaj je Randaĵo brila per kristaloj; ĝian 3150 Rimenon belornamas ŝtof' desegna. Li prenas lancon; ĝia nomo «Malto», Lignaĵo estas dika kiel trunko, Feraĵo peze ŝarĝus unu mulon. Nun li ekrajdas sur ĉeval'. Transmara Markulo tenas lian piedingon. Emiro per beleco de la korpo, Fortegaj koksoj, kaj maldikaj flankoj, Belformo kaj forteco de la brusto Per altaj ŝultroj, kaj rigardo bela, 3160 Per la vizaĝ' fiera kaj buklharoj, Ekŝajnas tiel blanka kiel floroj Someraj; ofte li kuraĝon pruvis. Se li Kristano, kia _nobelulo!_ Ĝis sango li per spronoj pikas, rajdas Galope, kaj risorte suprensaltas Fosaĵon larĝan pli ol kvindek futojn. Barbaroj krias: «Li defendos kampon! «Se kontraŭstaros al li, Karlo, vole «Nevole, perdos vivon; Estro Karlo 3170 «Malprudentiĝas, ĉar li restas tie!» Aŭdu. 259 Emir' similas vere al barono; (Blankiĝis lia barbo kiel floro), El Idolanoj plej kuraĝa, kaj en Batalo, fierega, terurega. Malprimo, lia filo, estas brava, Li granda, forta kiel la prapatroj Al patro diras: «Ni antaŭenrajdu! «Ĉu eble ni kun Karlo renkontiĝu!» --Kaj Baliganz': «Jes, ĉar li estas brava; 3180 «Per oftaj diroj oni laŭdas pri li, «Sed li Rolandon, sian nevon, perdis, «Kaj li ne povos kontraŭstari al ni!» Aŭdu. 260 «Malprim' Karulo!»--diras Baliganzo, «Hieraŭ mortis fidelul' Rolando, «Kun nobla kaj kuraĝa Oliviro, «Kaj dek du konsilistoj la amataj, «Kaj dudek mil Francanoj de Francujo. «Pri la aliaj... mi malŝatas ilin! «Imperiestro, ja, ĉi-tien venis; 3190 «Sendito Sulian' sciigis tion, «_Ke_ Karlo _fondis_ dek korpusojn grandajn. «Bravuloj estas kornsonoriganta, «Kaj tiu klare ripetanta post li; «Rajdadas ili antaŭ la aliaj; «Post ili venas dek kvinmil Francanoj, «Junuloj, kiujn Karl' «Infanoj» nomas; «Kaj poste, ankaŭ dek kvinmil aliaj!... «Fiere ili ĉiuj batalados!» --Malprim': «Permesu, ke mi ekataku!» Aŭdu. 261 «Malprim' Karulo!» diras Baliganzo, «Al via peto mi konsenton donas. «Tuj iru por ataki Francojn, kun vi «Kuniru Reĝo de Persuj' Torluo, «Kaj Reĝo de Leŭtizoj, Dapamorto. «Se vi elvenkos Karlon, _kaj malhelpos_ «_Ke Olifanto tiel bruegadu_, «Mi donos al vi parton de la lando «De Kerianto ĝis Markiza Valo.» --Malprim': «Mi dankas Vian Reĝan Moŝton!» Li proksimiĝas kaj ricevas donon: 3210 Ĝi estis tero jam al Reĝo Fluro... Malprimo ĝin neniam povos vidi, Reĝecon sur ĝi li neniam prenos! Aŭdu. Formado de fremda anaro. 262 Emiro rajdas tra anaro; ĉien Lin sekvas lia filo, grandegulo, Kun Reĝoj Dapamorto kaj Torluo. El la anaro, ili fondas tridek Korpusojn (tiel multaj estas anoj!) En plej malgranda estos _kvindek_ miloj Da viroj. La unuan fondas anoj 3220 De Butentroto (_patroland' de Judo_ _Pro oro liverinta Dion_). Fondas La duan dikkapegaj Micenanoj, Haruloj sur la dorso kiel aproj; La trian, Nubianoj kaj Blosanoj; La kvaran, Esklavanoj kaj Brunsanoj; La kvinan, Sorbresanoj kaj Sorsanoj; La sesan, Erminanoj kaj Morsanoj; La sepan, Ĵerikanoj; kaj la okan Negranoj; kaj la naŭan, Dikeganoj; La dekan, fine, anoj de Balido- 3230 La-forta, gent' malbona kaj malnobla. Emir' alvokas per fervoraj preĝoj De Mahomet' potencon kaj ĉeeston: «Malprave rajdas Karlo de Francujo! «Ni ekbatalos; li, se ne forkuros, «Ne portos plu sur kapo oran kronon!» Aŭdu. 263 Nun Idolanoj fondas dek aliajn Korpusojn; la unuan el malbelaj Kanelianoj (el Valfujt' venintaj). La duan fondas Turkoj; kaj la trian 3240 Persanoj; ili ankaŭ kun Pincanoj La kvaran; Avaranoj kaj Soltranoj La kvinan; Ormalanoj, Eŭglezanoj La sesan; anoj de Samul' la sepan; La okan, Bruisanoj; Esklaversoj La naŭan; kaj la dekan anoj de la Dezerta Oksianto, malamantaj Sinjoron Dion, kaj plej perfiduloj. Ilia haŭt', malmola kiel fero Ebligas lasi for kirason, kaskon; 3250 Kruelaj ili estas en batalo! Aŭdu. 264 Emiro fondas ankaŭ dek korpusojn. Unuan el Gajanoj de Malpruso; El Hunsoj, duan; el Hungaroj, trian; El anoj de Baldis'-la-longa, kvaran; El anoj de Penusa Valo, kvinan; El Marusanoj _kaj Ĵojanoj_, sesan; El Leŭsoj kaj el Astrimanoj, sepan; El Argoj, okan; el Klarbanoj, naŭan; El Barbulanoj de _Val_fundo, dekan. 3260 Ĉi-tiu gent' neniam amis Dion. Skribaĵo franca kunkalkulis tridek Korpusojn, multenombrajn, bruegantajn! Jen Idolanoj fierege rajdas! Aŭdu. 265 Emiro estas bela kaj potenca Antaŭe rajdas Drakonstandardisto, Kaj standardistoj de Tervag' kaj Maho, Kaj figuraĵ' de perfidul' Apolo. Apude, _dek_ Kanelianoj rajdas. Kaj per laŭtvoĉo krias: «Kiu volas, 3270 «Ke niaj Dioj helpu al li, devas «Al ili preĝi, ankaŭ genufleksi!» Mallevas tiam Idolanoj kapon, Mentonon kaj helrebrilantajn kaskojn. --Kaj Francoj: «Malnoblegaj! Vi tuj mortos! «Favoru Dio, por ke vin ni venku, «Al Estro Karl' hodiaŭ Li favoru, «Kaj al li donu venkon en batalo!» Aŭdu. 266 Emir' lertulo estas kaj klerulo; Li vokas sian filon kaj du Reĝojn: 3280 «Baronoj noblaj, rajdu antaŭ ĉiuj, «Ĉar vi korpusojn ĉiujn kunkondukos, «Retenas mi, el la plej bonaj, nur tri, «Ĉi-tiuj estos Turkoj, Ormalanoj, «Gajanoj de Malpruso; plie, restos «Ĉe mia flanko gent' de Oksianto. «Mi ilin kontraŭmetos al Francanoj, «Kaj Karlo, se li volos min batali, «El lia kolo mi distranĉos kapon, «Nur tion rajte li postulus de mi!» Aŭdu. Pretiĝado por batalego. 267 Anaroj grandaj kaj korpusoj belaj! Malestas en la interspaco, monto, Monteto, valo, arbaret', arbaro; Facile ili povas sin rigardi Sur vasta ebenaĵ'. Jen Baliganzo: «Ekrajdu, Idolanoj, ekbatalu!» Standardon Oluferna Amborio Portadas; ĉiuj krias: «Munmirindo!» --Sed Francoj: «Dio volu ruinigi «Hodiaŭ vin!--Munĝojo!», krias ili. 3300 Nun Karl' ordonas sonorigi kornojn, Jen Olifant' supersonoras ĉiujn. --Kaj Idolanoj: «Bela gent' de Karlo! «Ni forte, terurege batalados!» Aŭdu. 268 Sur granda ebenaĵo, larĝa lando, _Kunvenis anareg' grandega._ Ĉie Rebrilas oraj kaj juvelaj kaskoj, Fervestoj orsubŝtofaj, ŝildoj, hastoj, Standardoj sur la supro de pikstangoj! Jen ĉiuj kornoj klare sonorantaj! Jen forta sonorad' de Olifanto! 3310 Emiro tiam vokas sian fraton Kanabon, reĝon de Florido, estron De lando ĝis Valsevro, kaj montrinte Al li de Karlo _dek_ korpusojn, diras: «Francujo glora rajte fieriĝas! «Imperiestro noble rajdas, tie «Li estas inter ĉi-barbuloj, kiuj «Sur la kirasoj plilarĝigis barbon; «Ĝi estas tiel blanka kiel neĝo «Sur frosto; ili frapos ja per lancoj, 3320 «Per glavoj; forte ni batalos; oni «Neniam vidus tian batalegon!» Kaj Baliganzo, je pli malproksime Ol ĵeto de baston' antaŭenrajdas, Kaj krias al anaro: «Idolanoj! «Antaŭen! Al vi mi direkton montras!» Li tiam svingas stangon de lancego, Kaj ŝajnas celi Karlon per feraĵo! Aŭdu. 269 Rigard' de Karlo iras sur Emiron, Drakonon, flagon kaj standardon, kaj sur 3330 Arabajn anojn tiel multenombrajn. Jes! ili kovras tutan ebenaĵon, Krom loko okupata de Francanoj. Nun Reĝo de Francujo laŭte krias: «Baronoj francaj, vi kuraĝaj estas, «En militadoj tiom batalinte! «Jen Idolanoj! Ili perfiduloj, «Malbravaj estas, kaj ilia leĝo «Nur malŝatinda! Sed vin ne haltigu «Ilia nombr' por ni ne grava! Sekvu 3340 «Min! _ĉar mi nepre ekatakos ilin!_» Nun Karl' per spronoj pikas Tencenduron; Ĉevalo faras kvar saltegojn; Francoj Ekkrias: «Kiel brava nia Estro! «Rajdadu, Reĝ', neniam ni vin lasos!» Aŭdu. 270 La tago hela, ĉar la suno brilas! Anaroj grandaj, kaj rotegoj belaj! Jam nun kontraŭstariĝas du unuaj Korpusoj; jam Rabelo kaj Ginmano Forlasis bridojn al ĉevaloj viglaj, Per spronoj pikas. Francoj ekgalopas, 3350 Kaj ekfrapegas per pikstangoj tranĉaj! Aŭdu. Dueloj. 271 Rabelo Graf', kuraĝa kavaliro, Per oraj spronoj pikas la ĉevalon; Torluon, reĝon de Persuj' li frapas. Nenia ŝildo nek kiraso povus Post tia bato resti ne rompita. Per ora lanc' vundita, Reĝo falas Sur _floran_ arbetaĵon. Francoj krias: «Al prava Karl' ni restu! Dio helpu!» Aŭdu. 272 Ginman' atakas reĝon de Leŭtizoj; 3360 Disrompas li florornamitan ŝildon, Kirason. Pikstandard' trapikas korpon, Kaj Reĝ' mortinta falas. (Ĉu pri tio Vi ploras, ĉu vi ridas, Reĝo falis!) Je tia vido Francoj krias: «Frapu, «Baronoj, senprokraste; Karlo havas «La rajton kontraŭ _idolana_ gento. «Ĉi-tio vere estas Dia juĝo!» Aŭdu. 273 Malprimo rajdas sur ĉeval' tutblanka; En mezon de Francanoj li sin ĵetas, 3370 Multegajn fortajn batojn li frapadas, Mortinton sur mortinton li faligas. Jen Baliganz' ekkrias: «He! Baronoj, «Pri kiuj mi longtempe zorgis, vidu «Vi filon mian, _kiu_ serĉas Karlon, «Provokas tiom da Baronoj... Ja li «Plej brava estas. Nun vi helpu al li «Per tranĉaj lancoj!»--Tiam Idolanoj Antaŭenkuras kaj terure frapas! Varmega interpuŝo! Kaj premega 3380 Kaj miriginda batalego! Tian Nek poste, nek antaŭe oni vidis! Aŭdu. 274 Anaroj grandaj kaj rotegoj belaj! Korpusoj ĉiuj nun kontraŭstariĝas! Ho! terurege frapas Idolanoj; Ho, Dio! Kiom da rompitaj hastoj, Da disŝiritaj ŝildoj kaj kirasoj! Sur tero amasiĝis tiel multaj Mortintoj, ke verdherbaj folietoj _Ruĝiĝis per la sango de vunditoj!_ 3390 Emir' denove vokas siajn anojn: «Baronoj frapu nun Kristanan genton!» Batalo estas varma, terurega! Neniam oni vidis tian! Jes ĝis La _morto_, batalantoj ne disiĝos! Aŭdu. 275 Emir' ankoraŭ vokas sian genton: «Vi devas nur frapadi, Idolanoj; «Mi donos al vi belajn kaj agrablajn «Edzinojn, terojn, domojn kaj bienojn!» --Kaj Idolanoj: «Ni frapadi devas!» 3400 Pro troaj frapoj ili perdas hastojn, Tuj pli ol cent mil glavojn elingigas! Grandega, terurega interpuŝo! Jes! Ĉeestantoj vidis batalegon! Aŭdu. 276 Imperiestro kuraĝigas Francojn: «Baronoj noblaj, mi vin amas, ankaŭ «Al vi mi fidas; ĉar por mi, vi multe «Batalis, landojn prenis, reĝojn venkis... «Mi scias... Mi kompense ŝuldas al vi «Arĝenton, terojn, eĉ la propran korpon... 3410 «Sed venĝu filojn, fratojn, anojn, kiuj «En Rencesval' _ĵus mortis_... Ĉar vi scias «Ni estas pravaj kontraŭ Idolanoj!» --Kaj Francoj: «Via Reĝa Moŝto prava!» _Al Karlo_ dudek mil, per unu voĉo, Certigas, ke lin ili ne forlasos Eĉ malgraŭ la danĝeroj aŭ la morto. Jen tiam ĉiuj frapas per pikstangoj, Kaj senprokraste batas per la glavoj. Batal' terure miriginda estas! Aŭdu. 277 Malprim' _baron'_, tra batalejo rajdas, Li terurege frapas sur Francanojn; Jen Duk' Naim' fiere lin rigardas, Kaj lin atakas per kuraĝa bato; De lia ŝild' supraĵon li disrompas, Disŝiras subkirason, lin trapikas Per flavkolora flago, kaj sur sepcent Aliajn _lin faligas_ mortigitan. Aŭdu. 278 Kanabo Reĝo, frato de Emiro Per spronoj forte pikas la ĉevalon, 3430 Eltiras glavon je kristalprenilo, Naimon frapas sur la princan kaskon, Per tranĉa ŝtalo ĝin disigas, ankaŭ Disrompas kvin el kaskaj rimenetoj. Al Duko ne utilas ferplataĵa Subkasko, ĉar subaĵo ĝis la karno Tranĉiĝis kaj pecaĵo falas teren. Per tia bato Duk' senkonsciiĝas; Li estus mem falinta se ne Dio Protektus. Li je l' kolo ĉirkaŭprenas 3440 Ĉevalon. Sed, se Idolano frapos Denove, nobelulo nepre mortos. Jen venas Karlo de Francuj' por helpo. Aŭdu. 279 Naimo Duk' ekstreme danĝeriĝas, Ĉar Idolan' rapidas reataki. Sed Karl': «Malnobla, Vi pri tio pentos!» Kaj kuraĝege Karlo lin atakas, Disrompas ŝildon kontraŭ lia brusto, Disŝiras mentonumon de kiraso, _Per lanc' trapikas korpon_, lin faligas Senvivan de malokupita selo. Aŭdu. 280 Dolore premegiĝas Reĝo Karlo Vidinte antaŭ si Naimon _Dukon_ Vunditan, kies sang' makulas verdan Herbaĵon. Tiam Karlo diras jenajn: «Sinjor' Naimo, apud mi nun rajdu. «Ĵus mortis malnoblulo atakinta; «Per lanco mi trapikis lian bruston!» --Kaj Duk': «Mi kredas Vian Reĝan Moŝton; «Se mi ne mortos, mi plenumos ŝuldon!» Konfide, ame, ili kune rajdas, 3460 Kaj ankaŭ dudek mil Francanoj, ĉiuj Terure kaj fiere bataladas. Aŭdu. 281 Emir' tra batalejo rajdas, _tenas_ _En mano sian grandan, tranĉan lancon;_ Sin ĵetas sur Ginmanon Grafon, rompas Sur lia koro lian blankan ŝildon, Disŝiras la subaĵon de kiraso, Distranĉas bruston, flankojn; lin mortintan Faligas de ĉeval'; mortigas ankaŭ Loranton, Gebuinon kaj Riŝardon Grandaĝan estron de Normanoj. Krias 3470 Fremduloj: «Brava batalant'! Terura «Mirindulino! Nu, baronoj, frapu!» Aŭdu. 282 Arabaj kavaliroj estas belaj! Basklanoj, Argoj, Oksianoj frapas En interpuŝo per teruraj lancoj! Sed Francoj ne forkuros; tial, multe Da viroj ambaŭflanke mortas, kaj ĝis Vespero, oni forte batalados. Baronoj francaj amasege mortas! Ho! Kiom da doloroj, ĝis finiĝo! Aŭdu. 283 Fortege frapas Francoj kaj Araboj; Pecigas ili glavojn kaj pikstangojn! Ho, ve! Je l' vido de rompitaj ŝildoj, Je l' aŭdo de la kaskoj kaj de blankaj Kirasoj bruegantaj kontraŭ ŝildoj, Je l' vido de falantaj kavaliroj, Je l' aŭd' de plendaj ĝemoj de mortantoj, Ho! Kiu ne premiĝus per korŝiro! Ve! Terurega estas batalego! Alvokas Baliganzo Apolonon, 3490 Tervagon, Mahometon: «Niaj Dioj! «Sinjoroj! Mi plenumis Vian servon! «Mi vin glorigos per statuoj oraj «_Se vi bonvolos helpi kontraŭ Karlon!_» Amiko lia, Gemalfin' sciigas Novaĵojn plej malbonajn: «Via Moŝto «Emira! Tago por vi pereiga! «Ĉar vi Malprimon, vian filon, perdis! «Kanabo, via frato, ankaŭ mortis! «Prosperis al du Francoj frapi ilin! 3500 «Laŭ mia juĝ', el tiuj estas Karlo, «Altkreska kaj fiera, tiel blanka «Per barbo kiel floro en Aprilo!» Emiro nun mallevas mentonumon De kask'; sur bruston ekkliniĝas kapo... Pro doloreg' li pensas, ke li mortas... Al si li vokas Janglon la transmaran. Aŭdu. 284 Emiro diras: «Jangl', alproksimiĝu! «Vi estas brava, klera kaj al viaj «Konsiloj ĉiam mi _alkonformiĝis_. 3510 «Nu! diru kion pensas vi pri Francoj «Kaj pri Araboj? _Ĉu_ ni venkos?»--Janglo: «Emira Via Moŝto ne saviĝos! «Ne kredu, ke vin savos viaj Dioj, «Fiera estas Karlo, liaj anoj «Kuraĝaj kaj plej taŭgaj por batalo! «Alvoku tamen Oksianojn, Turkojn, «Arabojn, Enfrunanojn kaj Gajanojn, «Por senprokraste fari devan agon!» Aŭdu. Kunigo de fremda anaro. 285 Emiro sur kiras' larĝigas harojn 3520 De barbo tiel blanka kiel floro Krataga; li neniel volus halti; Al buŝo metas klaran sonorkornon; Ĝin sonorigas. Ĉiuj Idolanoj Lin aŭdas. Li korpusojn kunvenigas. Bruege ekblekadas Oksianoj, Bojadas Argoj_anoj_ kiel hundoj. Freneziĝantaj ĉiuj serĉas Francojn, Sin ĵetas mezen de Francanoj, ilin Disigas! Jen sep mil mortintoj falas! Aŭdu. 286 Ogiro estas brava, ĉar neniam Pli bona ol li portis la kirason. Li vidas Francojn disigitajn, vokas Tieron dukon de Argun', Gefrejzon De Anĵo, ankaŭ grafon Ĵoseranon; Al Karl' fiere diras: «Vidu, kiom «Mortigas Idolanoj viajn virojn! «Forprenu Dio vian kronon, se vi «Ne venĝos la malgloron per bategoj!» Neniu eĉ respondas; sed jen ĉiuj 3540 Per spronoj pikas kaj forlasas bridojn, Kaj serĉas, kaj batalas Idolanojn. Aŭdu. 287 Terure frapas Reĝo Karlo, Duko Naimo, kaj Ogiro de Danuj', kaj Gefrejz' de Anĵo, reĝa standardisto. Ogiro de Danujo, plej terure, Per spronoj pikas, bridojn lasas, jen li Sin ĵetas sur la Drakonstandardiston, Per unu bat' faligas la Drakonon Kaj flagon de Emiro. Baliganzo 3550 Ekvidas sian flagon, kaj standardon De Mahometo ekĵetitajn teren, Sen ia defendant', kaj ekpripensas, Ke rajto estas, malgraŭ li, al Karlo. Jen Idolanoj _malpli kuraĝiĝas_, Jen Karl' _al Francoj_ diras: «Ĉu, pro Dio, «Vi helpos al mi?»--Ekrespondas Francoj: «Demando tia estus insultaĵo! «Malben' al kiu ne batados varme!» Aŭdu. Duelo inter Karlo kaj Baliganzo. 288 La tago malheliĝas; vesperiĝas; 3560 Per glavoj frapas Francoj, Idolanoj. Kunvenigintaj ilin Estroj estas Bravegaj, _sed_ memoras kunvenvorton. Ekkrias Baliganzo: «Munmirindo!» --«Munĝojo!», krias glora Reĝo Karlo. Sin ili konas per laŭtvoĉoj klaraj; En interpuŝo ambaŭ renkontiĝas, Sin ĵetas, frapas unu la alian Per lancoj sur florornamitajn ŝildojn, Disrompas ŝildojn sub la larĝa bulo, 3570 Disŝiras la subaĵon de kirasoj... Sed, pli terura bato ne sukcesas. Rompiĝis selrimenoj; renversiĝas Du seloj... kaj du reĝoj _falas_ teren... Rapide ili restariĝas; ambaŭ Fiere tiras glavon el la ingo... Jes, tiu dubatalo ne finiĝos Nur se mortigos unu la alian! Aŭdu. 289 Bravulo, Karlo de Francujo dolĉa. Sed Baliganzo lin neniel timas. 3580 _Li diras: «Vi mortigis mian filon,_ _«Malrajte vi okupas mian landon,_ _«Sed submetiĝu, mi ĝin al vi donos!»_ Per glavoj helaj ili kontraŭstaras, Multfoje forte frapas ŝildojn, kies Ŝiriĝas leda ligna duoblaĵo; Elfalas najloj, disrompiĝas buloj; Senpere ili frapas sur kirasojn. Fajreroj ŝprucas el la helaj kaskoj! Jes, tiu dubatalo ne finiĝos Nur se mortiĝis unu aŭ l' alia! Aŭdu. 290 Emiro diras: «Karlo! Vi pripensu, «Decidu, ke vi petu pri pardono. 3590 «Mi scias, vi mortigis filon mian, «Malrajte vi postulas teron mian, «Vi submetiĝu, mi ĝin donos al vi, «De tie ĉi ĝis Orient' obea.» Sed Karlo diras: «Kia hontigaĵo! «Al Idolano mi ne ŝuldas pacon «Nek amon! Vi akceptu Dian leĝon, «Kristan' fariĝu kaj tuj _mi_ vin amos; «Sed kredu, servu Ĉiopovan Reĝon!» --Kaj Baliganz': «Mi aŭdas sensencaĵojn! 3600 «_Per tranĉa glavo mi pli volas morti!_» Aŭdu. 291 Emiro estas terurege forta. Li frapas Karlon sur brunŝtalan kaskon; Sur kapo li ĝin fendas kaj disrompas; La ŝtalo tranĉas harojn, kaj fortranĉas El la kapkarno pecon larĝan pli ol Manplat'; kranio tie malkovriĝas. Jen Karlo ŝanceliĝas, preskaŭ falas! Sed Dio volas, ke li vivas, restas Venkinto. Sankta Gabriel' alvenas, 3610 Kaj diras: «Glora Reĝ'! Vi kion faras?» Aŭdu. 292 Aŭdinte sanktan voĉon de l' Anĝelo, Ne timas Karlo minacantan morton, Kaj koro plifortiĝas. Li Emiron Frapegas tuj per glavo de Francujo; Ekrompas brilŝtonornamitan kaskon, Disrompas kapon, kaj distranĉas cerbon, _Kaj_ tutan la vizaĝon ĝis blankbarbo; Faligas lin mortintan senespere... «Munĝojo!», krias li, por sin konigi. 3620 Jen Duk' Naim' alkuras, Tencenduron Kondukas; Karl' ekrajdas; Idolanoj Nun forkuradas!... Tion Dio volas! Nun Francoj trafis celon de l' milito. Aŭdu. 293 Ĉar Dio volas, Idolanoj kuras For. Ilin persekutas Karl' kaj Francoj. Jen Reĝo: «Estroj! venĝu la suferojn! «Kun ĝojo nun frapadu, ĉar mi, antaŭ «Nelonge, vidis vin plorantajn!»--Francoj: «Ĉi estas rajto! Via Reĝa Moŝt'!» kaj 3630 Plej forte kiel eble ili frapas... Saviĝis nur malmultaj Idolanoj. Aŭdu. Morto de Marsilo. 294 Dum tag' varmega kaj tra polvo densa Nun Idolanoj forkuradas; Francoj Ĝis Saraguso persekutas ilin. Sur supron de la Turo supreniris Reĝino Bramimund' kun korteguloj, Kaj kanonikoj ne amantaj Dion, Ne sakramentigitaj herezuloj, Ne tonsuritaj. Tuj Reĝino vidas 3640 Malvenkon; _al Marsil' sciigas pri ĝi:_ «He! Nobla Reĝ', ne venkis niaj anoj! «Emir' malglore mortis!» Ŝin aŭdinte, Marsil' al muro turnas, kaŝas kapon... Li ploras... Pro korŝiro li mortiĝas... Sed ĉar li ne puriĝis de la pekoj, Diabloj prenas for animon lian. Aŭdu. 295 Jam mortis Idolanoj, kaj nur kelkaj _Forkuris_. Karlo venkis en batalo. Disĵetiginte pordon de la urbo, 3650 Li scias, ke ĝin oni ne defendos Plu; tiam gent' eniras Saraguson Prenitan. Tie ĉi venkintoj nokton Pasigas. Fieriĝas Reĝ' blankbarba. Reĝin' al li fordonas turojn, kvindek Malgrandajn kaj dek grandajn. Ellaboras Mirinde tiu, kiun Dio helpas. Aŭdu. 296 Nun mallumiĝis tago; vesperiĝas; Heliĝas luno, treme brilas steloj. Imperiestro regas Saraguson. 3660 Mil Francoj, laŭ l' ordon', trairas urbon, Disĵetas per hakiloj, fermarteloj Preĝejojn idolanajn kaj hebreajn, Pecigas _Mahon_, ĉiujn idolaĵojn; Ne restas plu mensoga sorĉa ia Postsigno. Reĝo kredas Dion, volas Plenumi Lian servon. Episkopoj Sanktigas akvon, en baptejon puŝas La Idolanojn.... Se rifuzos iu, Li mortu per pendiĝo, fajr', aŭ glavo! 3670 Kristanaj ekfariĝas pli ol cent mil Baptitoj; sed Reĝin' aparte estas Kaptita; oni prenos ŝin ĝis dolĉa Francujo. Reĝo volas ŝin konverti. Aŭdu. 297 For nokto; jen leviĝas hela tago. Provizas Karlo Saragusajn turojn, Restigas tie mil bravegajn anojn, Por gardi urbon al Imperiestro. _Ekrajdas_ Reĝo, ĉiuj liaj anoj, Kaj Bramimundo malliberigita. 3680 Intencas li nur bonfaradi al ŝi... Reiras ĉiuj ĝoje kaj glorege. Perforte ili paŝas tra Nerbuno, Al _nobla_ urb' Burdelo iras. Karlo Almetas sur altaron de barono Sanktul' Sevrino Olifanton plenan Je ormoneroj. Tie pilgrimantoj Ĝin povas vidi. Reĝo per ŝipegoj Trairas sur Girundo, ĝis Blaivo; Kondukas nevon, Oliviron, ankaŭ 3690 Ĉefepiskopon tiel saĝan, bravan. En blankajn ĉerkojn oni metas ilin Ĉe San Roman'. Nun ili estas tie... Por ili Francoj preĝas per multnomoj Al Dio? Karl' transrajdas valojn, montojn, Ĝis Ajkso; li ne haltas en rajdado; Alvenas tien kaj malsupreniras Ĉe pordo de palaco. En ĉambregon Irinte, li kunvokas konsilistojn, Saksanojn, Bajeranojn, Loheranojn, 3700 Frizanojn, Alemanojn, Burginanojn, Pejtanojn kaj Britanojn kaj Normanojn, Kaj la plej prudentulojn en Francujo. Tuj komenciĝos juĝo kontraŭ Genon. Aŭdu. Morto de Aldo. 298 El Hispanujo venis Estro Karlo Al Ajkso, urb' plej bona en Francujo. En ĉambron de palaco li eniras; _Fraŭlino_ bela, Aldo, al li venas. Ŝi diras: «Kie estas Estr' Rolando «Ĵurinta min, ke li edziĝos kun mi?» 3710 Sed Reĝo ekpremiĝas pro doloro! Li ploras, tiras sian blankan barbon, «Fratino! Pri mortinto vi demandas! «Mi lin kompensos al vi, Karulino! «Pli bonan ol Ludviko mi ne konas; «Li, mia filo, estros miajn terojn!» Respondas Aldo: «Stranga parolado! «Min gardu Di', Sanktuloj kaj Anĝeloj, «Ke vivos mi post morto de Rolando!» Ŝi ekpaliĝas, svenas antaŭ Karlo!... 3720 Ŝi mortis!... Dio! Prenu la animon!... Baronoj francaj ĝemas, ploras pri ŝi! Aŭdu. 299 Ĵus bela Aldo iris al finiĝo! La Reĝo pensas, ke ŝi nur svenadas; Li kompatadas pri ŝi, ploras larmojn; Li prenas ŝiajn manojn, ŝin subtenas, Sed kap' de Ald' kliniĝas sur la ŝultrojn! Nun, kiam Karlo vidas ŝin mortintan, Li tuj venigas kvar grafinojn, kiuj En monaĥejon baldaŭ ŝin forportas, 3730 Kaj gardas korpon ĝis la plentagiĝo. Ŝin oni bele metis sub altaron; Funebron grandan Reĝo faris al ŝi. Aŭdu. Dua puno al Geno. 300 Imperiestro ĵus revenis Ajkson. Nun katenata perfidulo Geno Alkondukiĝas al palac' de urbo. Serĝentoj lin alligas kontraŭ fosto, Kunligas liajn manojn per cervfelaj Rimenoj, frapas lin per skurĝoj kaj per Bastonoj, (al li justa pun'); atendas 3740 Li tiel dolorege juĝkunsidon. Aŭdu. Juĝa kunsido kontraŭ Genon. 301 Laŭ priskribaĵo sur antikva Gesto Kunvokis Karl', el ĉiuj landoj, virojn. Kunvenis ili en kapelon Ajksan, Dum glora tago de solena festo De San Silvestro, laŭ la dir' de kelkaj. Nun komenciĝas juĝo; kaj novaĵojn Pri Gen' perfida, vi tuj eksciiĝos.... La Reĝ' ordonas: «Lin konduku al mi!» Aŭdu. 302 Tuj diras Estro Karl': «Baronoj noblaj, 3750 «Vi juĝu Genon laŭ la justa rajto! «Li venis Hispanujon kun l' anaro; «De mi li prenis dudek mil Francanojn, «Kaj nevon, kiun vi plu ne revidos, «Kaj Oliviron noblan kaj ĝentilan, «Kaj dek du konsilistojn... por riĉiĝi!» Sed Gen': «Malben' al mi, se mi ne jesos! «_Roland'_ min domaĝigis je arĝento «Kaj or'; mi tial volis danĝeriĝon «Kaj morton lian. Tio?... ne perfido!» 3760 Jen Francoj: «Ni pri tio konsiliĝos!» Aŭdu. 303 Nun staras Geno antaŭ Reĝo. Per la Korpaĵo vigla kaj mieno bela, Se li verema estus, ŝajnus nobla! Ĉirkaŭe, li rigardas Francojn, ĉiujn Juĝontojn, kaj apude, siajn tridek Parencojn. Jen li per laŭt_voĉo_ diras: «Pro Dio, petas mi, baronoj, aŭdu! «Mi estis en l' anar' kun Reĝo, kaj mi «Plenumis lian servon fide, ame. 3770 «Rolando, lia nev', min ekmalamis, «Li volis puŝi min al mort' dolora! «Mi iris kun sendaĵ' al Reĝ' Marsilo! «Nur pro lerteco mia mi ne mortis! «Rolandon bravan, Oliviron, ĉiujn «Iliajn anojn tiam mi provokis, «Min aŭdis Karlo kaj baronoj noblaj. «Ĉi-tio estis venĝo... ne perfido!» Jen Francoj: «Ni pri tio konsiliĝos!» Aŭdu. 304 Vidinte, ke juĝego komenciĝas, 3780 _Kunvokas_ Geno tridek el parencoj; El ili la plej rimarkinda estas Sorenca kastelestro, Pinabelo. Li estas plej ŝatinda, ĉu li devas Kontraŭparoli aŭ kontraŭbatali. Ekdiras al li Gen': «_Mi fidas_ al vi. «Eltiru min de morto, de malgloro!» --Kaj Pinabelo: «Jes, mi vin defendos! «Se franco vin kondamnos al la morto «Aŭ min batalos (laŭ l' ordono reĝa), 3790 «Per ŝtala glavo mi lin malpravigos!» Jen antaŭ li sin klinas grafo Geno. Aŭdu. 305 Nun konsiliĝas Saksoj, Bajeranoj, Kaj Francoj, kaj Pejtanoj, kaj Normanoj, Grandnombraj Alemanoj kaj Tejdanoj. Pli malseveraj estas Alvernanoj, Pli bonintencaj kontraŭ Pinabelo. Ĉar ili diras: «Kial ni daŭrigu? «Forlasu ni la juĝon, kaj ni petu «La Reĝon, ke al Geno li pardonu! 3800 «Lin Geno servos de nun ame, fide; «Rolando mortis, vi lin plu ne vidos, «Eĉ per elspez' de oro kaj arĝento! «_Ja_, dubatalo estus malsaĝaĵo!» Baronoj ĉiuj jesas, krome unu: Tiero, frat' de Lia Moŝt' Gefrejzo. Aŭdu. 306 Al Karl' irinte, la baronoj diras: «Ni petas Vian Reĝan Moŝton, por ke «Al grafo Geno de nun vi pardonu; «Ĉar de nun li vin servos fide, ame; 3810 «Lin lasu vivi, ĉar li estas nobla. «_Rolando mortis, ni lin plu ne vidos_, «Eĉ per elspez' de oro kaj arĝento!» Ekkrias Reĝ': «Vi estas perfiduloj!» Aŭdu. Duelo inter Tiero kaj Pinabelo. 307 Ĉar vidas Estro Karl', ke ĉiuj serĉas Por elturniĝi, li mallevas kapon, Dolore diras: «Ve! Malfeliĉulo!» Jen antaŭ li stariĝas kavaliro: _Tiero_, frat' de Duk' Gefrejz' de Anĵo. Tiero estas je korpaĵ' gracia, 3820 Maldika, nigraj haroj, brunkolora _Vizaĝo_, kaj nek granda nek malgranda. Li afablege diras al la Reĝo: «Nun trankviliĝu, via Reĝa Moŝto; «Vi konas min al vi tutsindonema; «Ĉar pro prapatroj, mi voĉdoni devas, «Nu, kiel ajn Rolando domaĝigus «Al Gen', ĉi-tiu devis sin deteni «Pro vi. Sed Gen' perfidis vian nevon, «Kaj, per ĵurrompo li sin montris kulpa. 3830 «Li estas inda je pendiĝo, morto! «Jes! oni ĵetu for _al hundoj_ korpon, «Ĉar tia estas pun' al perfiduloj. «Se iu el parencoj kontraŭdiros «Min, per ĉi-tiu glav', ĉe mia flanko, «Mi estas preta por tuj min pravigi!» Kaj Francoj diras: «Ja, li estas prava!» Aŭdu. 308 Alvenas apud Reĝon Pinabelo, Li granda, forta, vigla kaj kuraĝa, Mortigas, kiujn li ekfrapas. Jen li: 3840 «Kunsidon regas via Reĝa Moŝto; «Ordonu, por ke ĉesu tia bruo! «Tiero ĵus voĉdonis, sed mi volas «Lin kontraŭdiri, lin batali!» Dekstran Cervledan ganton li al Reĝo donas. Sed Karl': «Garantiuloj, kie _estas?_» --_Parencoj tridek leĝe garantias._-- Nun Reĝ': «Mi ankaŭ tiel garantios!» Li prenas ilin ĝis fariĝos _juĝo_. Aŭdu. 309 Tiero preta por dueli, donas 3850 Al Reĝo Karlo sian dekstran ganton. Pri li garantiulojn Karlo donas, Kaj alportigas tien ĉi kvar benkojn, Sur kiujn duelontoj nun sidiĝas. L' aferon reguligas voĉ' komuna; Ogiro de Danujo voĉojn skribis. «Ĉevalojn alkonduku, kaj armilojn «Alportu al ni!» diras _batalontoj._ Aŭdu. 310 Nun ili konfesinte, puriĝinte De pekoj, ricevinte pastran benon, Aŭdinte meson, komuniiĝinte, 3860 Por monaĥejoj malavariĝinte, Al Karl' revenas ambaŭ. Ili ligis Sur la piedoj spronojn, sur la brustoj Kirasojn blankajn, fortajn kaj malpezajn, Sur siaj kapoj brilajn kaskojn, kaj sur La flankoj glavojn je prenilo ora, Sur ŝultroj la facetajn ŝildojn. Ili Per dekstra mano tenas tranĉan haston, Kaj rajdas sur ĉevaloj viglaj. Tiam Ekploras cent mil kavaliroj, kiuj 3870 Kompatas kun Tiero pro Rolando... Finiĝon de ĉi-tio.... Dio scias! Aŭdu. 311 Sur vasta ebenaĵ', sub urbo Ajkso, Pretiĝas por dueli du baronoj. Ho! Ambaŭ estas noblaj kaj kuraĝaj! Ĉevaloj viglaj kaj rapidaj! Ili Per spronoj pikas kaj forlasas bridojn, Terure frapas unu la alian Pecigas ambaŭ ŝildojn kaj disrompas 3880 Kirasojn; _disŝiriĝas_ selrimenoj, Rondiras _seloj.... Jen rajdantoj falas!_ Je tia vido, cent mil viroj ploras. Aŭdu. 312 Ĉar ili falis teren, batalantoj Rapide restariĝas sur piedoj. Lertege plirapidas Pinabelo. Sin serĉas ili (de nun sen ĉevaloj). Per glavoj je tenilo ora, ili Ekfrapas kaj refrapas ŝtalajn kaskojn. Per tranĉaj kaj teruraj batoj. Varme Ekĝemas ĉiuj francaj kavaliroj! 3890 Kaj Karlo: «Dio triumfigu rajton!» Aŭdu. 313 Kaj Pinabel': «Tiero, vi reprenu «La dirojn; mi vin servos ame, fide; «Laŭ volo via, mi riĉigos vin, sed «Pacigu inter Reĝ' kaj Gen'!»--Tiero: «Pri tio mi ne volas eĉ ekpensi! «Hontego estu al mi, se mi jesos! «Tuj Dio inter ni elmontros rajton!» Aŭdu. 314 Tiero diras: «Pinabel', vi estas «Barono vera, forta, granda, bela. 3900 «Samuloj viaj scias vin kuraĝa, «Nu, tiun ĉi duelon ni forlasu! «Kun Karlo mi vin nepre konsentigos; «Pri Geno, li ricevos punon tian, «Ke plu neniam oni aŭdos pri li!» --Sed Pinabelo: «Gardu Di'! mi volas «Pravigi tutan mian parencaron. «Neniu min haltigos! Mi pli volus «Mortiĝi ol meriti la mallaŭdon!» Nun ili reciproke ree frapas 3910 Per glavoj sur la orjuvelajn kaskojn! Fajreroj _flugas_ ĝis ĉielo. Kiu Disigus ilin? Tio ne finiĝos Nur se mortigos unu la alian! Aŭdu. 315 Sorenca Estro, Pinabelo, brave Tieron frapas sur Provencan ŝildon. Fajreroj ŝprucas, ekbruligas herbon. De ŝtala glavo pinton li sursvingas Sur frunton de Tier', _disfendas kaskon_; Malsupren frapas ĝis en mezo de la 3920 Vizaĝ', (el dekstra vango fluas sango); Kiraso disrompiĝas ĝis la ventro; Sed Dio gardas kaj Tieron savos. Aŭdu. 316 Tiero, malgraŭ vundo sur vizaĝo El kiu sang' defluas sur herbejon, Frapegas Pinabelon sur la kaskon Brunŝtalan, rompas ĝin ĝis nazŝirmilo. De lia kap' cerbaĵ' sur teron fluas! Tiero svingas glavon, lin faligas Senvivan! Tiel dubatal' finiĝas. 3930 Ekkrias Francoj: «Di' miraklon faris! «Nun estas juste pendigindaj Geno, «Kaj parencaro lin garantiinta!» Aŭdu. 317 Tiero venkis en la dubatalo. Al li alproksimiĝas Estro Karlo, Kaj, kun la Reĝo, _kvar_ el la baronoj; Naimo Duk', Ogiro de Danujo, Gefrejz' de Anĵo kaj Vilam' Blaiva. Lin Karlo ĉirkaŭprenas, viŝas lian Vizaĝon per la mustelfelaj ŝtofoj 3940 De siaj ŝultroj alivestigitaj. Senarmigita dolĉe, kavaliro _Ekrajdas tiam_ sur araba mulo; Kaj tiel, ĝoje, glore li revenas. Al Ajkso iras, sur la placo haltas. Tuj komenciĝos puno al aliaj. Aŭdu. 318 Alvokas Karlo grafojn, dukojn: «Kion «Konsilas vi pri la garantiuloj? «Por Geno ili venis al juĝejo, «Por Pinabelo ili garantiis!» 3950 Respondas Francoj: «Ili ĉiuj mortu!» Alvokas Karlo ĉefekzekutiston Basbrunon: «Vi pendigu ĉiujn ilin «Al tiu arb'.--_Pro_ mia blanka barbo, Se unu eĉ forkuros, vi mem mortu!» --Basbruno: «Via Reĝa Moŝt', mi faros «_Ne malpli!_»--Kvar serĝentoj prenas ilin Kaj ĉiuj tridek estas pendigataj!... Sin kaj l' aliajn perdis perfidulo! Aŭdu. Morto de Geno. 319 Kunvenas Bajeranoj, Alemanoj, 3960 Pejtanoj kaj Britanoj kaj Normanoj. Nun ĉiuj, sed precipe Francoj, volas, Ke Gen' sufere kaj terure mortu. Al kvar ĉevaloviroj, Geno estas Ligita je piedoj kaj je manoj. Malkvietegajn kaj rapidajn bestojn Kondukas kvar serĝentoj ĝis la mezo De kampo, kie estas ĉevalino! Ho! kiel terurege mortas Geno! Streĉiĝas dolorege ĉiuj nervoj, 3970 El lia korp' ŝiriĝas ĉiuj' membroj, Sur verdan herbon fluas ruĝa sango... Malbrave, perfidule, Geno mortas... Malrajte perfidulo fanfaronus. Aŭdu. 320 Imperiestro, post revenĝo tia, Alvokas episkopojn de Francujo, De Bajerlando kaj de Germanujo: «En la _kortego_ estas mallibera «Nobelulino. Ŝi, aŭdinte bonajn «Raportojn kaj konsilojn, volas kredi 3980 «En Dio, kristanin' fariĝi. Baptu «Ŝin, por ke Dio benu ŝin!»--Kaj ili: «Vi donu al ŝi kiel baptpatrinoj «Nobelulinojn plej altrangajn!»--Multa _Anaro_ venis en Ban-Ajkson. Tie Reĝino de Hispanolando estas Baptata sub la nomo "Ĵuliino", Kaj vole ŝi fariĝas kristanino. Aŭdu. Finiĝo de kanto. 321 Imperiestro trudis justan punon, Kaj kvietigis sian koleregon. Reĝino Bramimund' ricevis bapton. 3990 Nun tago malheliĝis... nun noktiĝas... Kuŝiĝis Reĝo en arkaĵa ĉambr'.... Jen Je Dio, Sankta Gabriel' alvenas, Kaj diras: «Karl'! Kunigu la anarojn, «Kaj rapidege iru al Birland', por «Al Reĝ' Vivio helpi en Imfurbo. «Ĉar tiun Idolanoj sieĝadas, «Kristanoj fervorege vin alvokas!» Pli volus Karlo ne foriri tien, Li diras: «Dio! Kiom ŝarĝa vivo!» 4000 Li ploras, tiras sian blankan barbon!... * * * * * * * Tie finiĝas Gesto de Turoldo. TABELO PERFIDO DE GENO Komenco de kanto 1 I. Konsiliĝo ĉe Marsilo 2 Sendo de delegitoj 5 II. Kortego de Karlo 8 Alveno de Marsilanoj 9 Konsiliĝo ĉe Karlo 12 Paroladoj 14 Delegado komisiita al Geno 20 III. Foriro de Geno 30 Alveno de Geno 34 Interdisputo 36 Konsentiĝo 42 Montroj 48 Ĵuroj 50 Donacoj 52 (53) Reveno de Geno 57 IV. Malamikoj 59 Unuaj sonĝoj de Karlo 60 Ordono por postgvardio 62 Postgvardio 69 Foriro de Karlo 71 V. Kunveno ĉe Marsilo 74 Paroladoj 75 Pretiĝado por batalo 85 MORTO DE ROLANDO I. Komenco de batalego 86 Fiereco de Rolando 89 Interpuŝo 99 Interpuŝego 115 II. Fulmotondro 119 Daŭrigo de interpuŝego 121 Alveno de Marsilo 126 Dubataloj 130 Batala kampo 140 Daŭrigo de batalego 144 Sonora korno 151 Franca anaro 157 Unua puno al Geno 161 Reiro de Karlo 162 IV. Malvenkego 165 V. Morto de Oliviro 171 Karlo alvojiras 182 VI. Lasta beno de Ĉefepiskopo 190 VII. Morto de Rolando 198 REVENĜOJ I. Reveno de Karlo 207 Miraklo 209 Bivako 211 Lastaj sonĝoj de Karlo 214 Marsilo en Saraguso 217 II. Alveno de Emiro 219 Senditoj de Baliganzo 223 Reiro de senditoj 229 Vojaĝo de Baliganzo 231 III. Karlo en Rencesvalo 233 Alveno de fremda anaro 244 IV. Formado de franca anaro 247 Preĝo de Karlo 256 Kunveno de anaroj 257 V. Formado de fremda anaro 262 Pretiĝado por batalego 267 Dueloj 271 VI. Kunigo de fremda anaro 285 Duelo inter Karlo kaj Baliganzo 288 Morto de Marsilo 294 VII. Morto de Aldo 298 Dua puno al Geno 300 Juĝa kunsido kontraŭ Genon 301 Duelo inter Tiero kaj Pinabelo 307 Morto de Geno 319 Finiĝo de kanto 321 NOMARO Abiruno, 1215. Abismo, 1631, 59. Aelroto, 1188. Afriko, 1550; 2924. Ajkso (_22 fojojn, de verso 36 ĝis 3985_). Akitanujo, 2325. Aldo, 1720; 3708, 17, 23, 27. Aleksandrio, 408, 63; 2626. Alemanoj, 3701, 95; 3960. Alfaino, 1511. Alferno, 1915. Almariso, 812 (ĉ. 116, 1); (ĉ. 117, 1). Almaso, 2089. Almasuro, 1275. Alvernanoj, 3796. Alverno, 3062. Amborio, 3297. Amuraflo, 1269. Anglujo, 372; 2332. Anĵo, 2322 (v. Gefrejzo). Ansejso, 105; 796; 1281; 1556; 1560; 2188; 2408. Antelmo, 3008. Antonio, 1581. Apolono, 8; 417; 2468#1; 2580; 2697; 2712; 3268; 3490. Araboj, 3481; 3512, 18. Arabujo, 652; 2282; 2980. Ardeno, 728; 2558. Argoj, 3259; 3474. Argojanoj, 3527. Arguno, 3083; 3534. Aspraj intermontoj, 870; 1103. Aslino, 172; 2882. Astrimanoj, 3258. Aŭstorio, 1582. Avaranoj, 3242. Babiluno, 2614. Bajeranoj, 3028; 3700, 93; 3960. Bajerlando, 2327; 3977. Balagero, 63; 200; 894. Baldiso la longa, 3255. Baldvino, 296; 363. Balido la forta, 3230. Baliganzo (_27 fojojn, de verso 2614 ĝis 3600_). Balisanoj (ĉ. 180, 11). Barbamuŝo, 1491. Barbarujo, 886; 1236. Barbulanoj, 3260. Basanzo, 208, 91; 490. Basbruno, 3953, 56. Basilio, 208, 91; 490. Basklanoj, 3474. Belferno, 813. Belno, 1892. Berengiero, 795; 1304; 1581; 2187; 2405. Besancuno, 1429. Besguno, 1818, 21. Bevuno, 1891. Birlando, 3995. Blaivo, 2973#2; 3689; 3938. Blanduno, 2991. Blankandrino (_17 fojojn, de verso 23 ĝis 509_). Blosanoj, 3224. Borelo, 1389. Bramimundo, 634; 2576, 95; 2714; 2822; 3637, 80; 3990. Brigalo, 889; 1261. Britanoj, 3052; 3703. Britanujo, 2322. Brunsanoj, 3225. Bugerio, 2328. Bulgaroj, 2922. Burdelo, 1289; 1388; 3684. Burginanoj, 3077; 3701. Butentroto, 3221. Cesaro (ĉ. 164, 9). Danielo, 2386; 3104. Danujo, 1650; 3033; 3544, 46; 3856; 3937. Dapamorto, 3205, 16. Dato, 1215. Demonoj, 1510. Diablo, 746; 983; 1664; 3647. Diaĵoj, 2715. Diguno, 1892. Dikeganoj, 3229. Dio (_127 fojojn, de verso 7 ĝis 4000_). Dioj, 1907; 2591#1; 2600, 18, 96; 3271; 3491; 3514. Druo, 2048. Durendalo (_23 fojojn, de verso (ĉ. 68#4) ĝis 2780_). Duresto, 870. Enfrunanoj, 3518. Engeliero, 798; 1289; 1388; 1494; 1503, 2186#1; 2407. Erminanoj, 3227. Erminoj (ĉ. 180, 10). Eskababio, 1512. Esklavanoj, 3225. Esklaversoj, 3245. Eskremizo, 931; 1291. Eskujo, 2331. Espanelizo, 2648. Esperverino, 1389. Estorguzo, 1358. Estramarino, 64; 941; 1304. Esturganto, 940; 1297. Etiopujo, 1916. Eŭdropino, 64. Eŭglezanoj, 3243. Faldruno, 1871. Falsaruno, 879; 1213; 1226. Fervalo, 1370. Flandrujo, 2327; 3069. Florido, 3312. Fluro, 3211. Francujo (_58 fojojn, de verso 36 ĝis 3976_). Francujo dolĉa (_25 fojojn, de verso 16 ĝis 3674_). Frizanoj, 3701. Frizo, 3069. Gainuno, 1890. Gajanoj, 3253, 85; 3518. Gajoj (ĉ. 180, 10). Galafro, 1663. Galico, 1637; 3073. Galo, 2331. Galtiero (_15 fojojn, de verso 800 ĝis 2076_). Garlano, 65. Garmajo, 1915. Gaskujo, 172; 798; 819; 1289; 1494; 2186#1; 2407. Gebuino, 2432; 2970; 3022; 3469. Gefrejzo, 106; 2883; 2945, 51; 3093; 3534, 45; 3806, 19; 3938. Gemalfino, 2814; 3495. Ĝenno, 2209. Geno (_105 fojojn, de verso 178 ĝis 3973_). Geriero, 107; 174; 794; 1269; 1380; 1580; 2186; 2404. Gerino, 107; 174; 794; 1261; 1379; 1575; 2186; 2404. Germanujo, 3038; 3977. Gesto, 1443; 1685; 2095; 3742; 4002. Ginmano, 3014; 3348, 60; 3464. Ginmero, 348. Gio, 1581. Girardo, 797; 1895; 2189; 2409. Girundo, 2990; 3689. Gitsando, 1429. Godselmo, 3067. Ĝojulino, 2501, 08; 2989. Gramimundo, 1528. Grandojno (ĉ. 128, 11); (ĉ. 129, 2); 1570, 89, 93. Grosajo, 1650. Halteklero, 1363; 1463; 1507 (ĉ. 149, 3); 1953, 66#1. Haltoj, 209; 491. Hamuno, 3073. Henriko, 171. Hermano, 3042. Hispanujo, Hispanolando (_50 fojojn, de verso 2 ĝis 3986_). Homero, 2616. Humo, 803; 2040, 67. Hungaroj, 2921; 3254. Hunsoj, 3254. Imfurbo, 3996. Irlando, 2331. Ivono, 796; 1895; 2185; 2406. Ivorio, 796; 1895; 2185; 2406. Janglo, 3507, 08, 12. Jerusalemo, 1523. Jesuo, 339. Jonaso, 3101. Judo, 3221. Ĵerikanoj, 3228. Ĵoimero, 67. Ĵojanoj, 3257. Ĵoserano, 3007, 23, 44, 67, 75; 3113; 3535. Ĵuliino, 3987. Ĵurfalo, 504; 1905; 2702. Ĵustino, 1370. Kalabro, 371 (ĉ. 146, 16). Kaliferno, 2924. Kalifo, 453, 93; 505; 681, 85, 90#1; 1914, 43, 53. Kanabo, 3312; 3429, 99. Kanananoj (ĉ. 180, 10). Kanelianoj, 3239, 69. Kapadoco, 1571. Kapuelo, 1571. Karkasuno, 385. Karlo (_237 fojojn, de verso 1 ĝis 3999_). Kartaĝo, 1915. Kerianto, 3208. Klarbanoj, 3259. Klariano, 2670; 2724, 71, 90. Klarifano, 2670. Klarino, 63. Klimborino, 627; 1485. Kölno, 1428. Komiblo, 198. Kordovo, 71, 97. Korsablino, 885; 1235, 46. Kostentinnoblo, 372 (ĉ.146, 17); 2329. Laŭno, 2097; 2910. Leŭtizoj, 3205; 3360. Leŭsoj, 3258. Loheranoj, 3077; 3700. Lombardo, 2326. Loranto, 3022; 3469. Ludviko, 3715. Maelguto, 2047. Maho (Estro), 66. Maho, Mahometo (_21 fojojn, de verso 8 ĝis 3664_). Maino, 2323. Majnso, 3009. Makinero, 66. Malbieno, 67. Maldujto, 642. Malkvido (ido), 1551. Malpalo, 2995. Malprimo (de Brigalo), 889; 1261. Malprimo (Reĝido), 3176, 84; 3200, 01, 09, 12; 3369; 3421, 98. Malpruso, 3253, 85. Malsaruno, 1353. Malto, 3152. Maltrajo, 2671. Marbriso, 2641. Marbruso, 2641. Margarizo, 955; 1310, 11, 18 (ĉ. 124#6); (ĉ. 125, 1). Markiza Valo, 3208. Markulo, 3156. Marmorio, 1572. Marsilido (v. Ĵurfalo), 495. Marsilo (_77 fojojn, de verso 7 ĝis 3773_). Marsuno, 2993. Marusanoj, 3257. Micenanoj, 3222. Miluno, 173; 2433; 2971. Mirindulino, 3146; 3472. Moriano, 909; 2318. Morsanoj, 3227. Munĝojo (_17 fojojn, de verso 1181 ĝis 3620_). Munmirindo, 3298; 3564. Murglejso, 346; 607. Naimo (_28 fojojn, de verso 230 ĝis 3937_). Negranoj, 3229. Nerbuno, 2994; 3683. Neveluno, 3057. Ninivo, 3103. Noplo, 198; 1775. Normandujo, 2324. Normanoj, 3045; 3470; 3702, 94; 3961. Nubianoj, 3224. Oelduno, 3056. Ogiro, 170; 749 (ĉ. 71, 2); 3033; 3531, 44, 46; 3856; 3937. Oksianoj, 3474; 3517; 3526. Oksianto, 3247, 86. Olifanto (_17 fojojn, de verso 1059 ĝis 3686_). Oliviro (_78 fojojn, de verso 104 ĝis 3775_). Oluferno, 3297. Oriento, 401; 558; 2025; 3594. Ormalanoj, 3243; 3284. Oto (Karlano), 2432; 2971; 3058. Otuno (Rolandano), 795; 1297; 2187; 2405. Palerno, 2923. Pasacervo, 1380. Pejtanoj, 3702, 94; 3961. Pejto, 2323; 3062. Penusa Valo, 3256. Persanoj, 3241. Persujo, 3204; 3354. Pinabelo, 362; 3783, 88, 97; 3838, 85, 92, 99; 3906, 15, 26, 50. Pincanoj, 3241. Pinolando, 199. Polujo, 2328. Priamo, 65. Primo, 967. Provenco, 2325; 3007; 3916. Pujlo, 371 (ĉ. 146, 16); 1871; 2923. Rabelo, 3014; 3348; 3352. Rejmso, 173; 264; 2433; 3058. Rembaldo, 3073. Rencesvalo (ĉ. 71, 1), 892; 901, 12, 23, 34, 44, 63, 85; 2225 (ĉ. 196, #6); 2398; 2417#1, 84; 2516; 2716, 91; 2854, 55; 2983#1; 3412. Reniro, 2208. Riŝardo, 171; 3050; 3469. Rolando (_219 fojojn, de verso 104 ĝis 3871_). Romanino, 3094. Romanoj, 2923. Romanujo, 2326. Romo, 639; 921 (ĉ. 146, 16), (ĉ. 164, 8); 2998. Rono, 1583. Rusiluno, 797; 1896; 2189; 2409. Saksanoj, 3700. Saksoj, 2922, 3793. Saksujo, 372 (ĉ. 146, 17); 2330. Saltperduto, 1554. Samulo, 3244. San Denizo, 973; 2347. San Lazaro, 2385. San Romano, 3693. San Silvestro, 3746. Sankta Baĉjo, 2346. Sankta Gabrielo, 2262; 2390, 94; (2452); 2526; 2847; 3610; 3993. Sankta Gilo, 2096. Sankta Manjo, 1634 (ĉ. 164, 3); 2303, 48; 2938. Sankta Miĉjo, 38; 53; 151; 1428; 2395. Sankta Petro, 373; 921; 2346; 3094. Sankta Rafaelo, 2394. Sankta Sevrino, 3686. Sansuno, 105; 796; 1275; 1531, 37; 2188; 2408. Saraguso (_31 fojojn, de verso 6 ĝis 3676_). Sardanio, 2312. Satano, 1268. Sebilio, 200; 955. Sebro, 2465, 69, 89; 2642; 2728, 58, 98. Sicilio, 90. Siglorelo, 1390. (Nia) Sinjoro, 2504. Sizraj intermontoj, 583; 719; 2939. Slimo, 1524. Soltranoj, 3242. Sorbresanoj, 3226. Sorelo, 1379. Sorenco, 3783; 3915. Sorsanoj, 3226. Suliano, 3131; 3191. Ŝernublo, 975, 1310; 25. Taŝebruno, 347. Tedbaldo, 173; 2433; 2970; 3058. Tejdanoj, 3795. Tencenduro, 2993; 3341; 3621. Tenebra Valo, 2461. Tervago, 611; 2468; 2589; 2697; 2711; 3267; 3491. Tiero, 2883; 3083; 3534; 3806, 19, 20, 43, 50, 71, 92, 95, 99; 3916, 19, 23, 24, 29, 34. Timozelo, 1382. Toledo, 1568. Torluo, 3204, 16; 3354. Traco, 3042. Tuelo, 200. Turkizo, 916; 1282; 1358. Turkoj (ĉ. 180, 10); 3240, 84; 3517. Turoldo, 4002. Turpino, 170; 264; 1124; 1243, 52; 1393 (ĉ.130, 6); 1562; 1665; 2077, 83, 91; 2130, 37, 69; 2242; 2964. Turteluso, 916; 1282. Valdabruno, 617; 1519, 39. Valenco, 998; 1583. Valfondo, 23; 3260. Valfujto, 3239. Valmetaso, 1664. Valo nigra, 975. Val Sevro, 3313. Valterno, 199; 662; 931; 1291; 2489. Vejlantifo, (ĉ. 68, 6); 1153 (ĉ. 166, 8); 2032; 2127, 60, 67. Vieno, 997. Vilamo, 3938. Virgilio, 2616. Vivio, 3996. NOMARO DE GLAVOJ Almaso, Glavo de Turpino. Durendalo, -- Rolando. Ĝojulino, -- Karlo. Halteklero, -- Oliviro. Mirindulino, -- Baliganzo. Murglejso, -- Geno. Romanino, -- Sankta Petro. Malto, Lanco de Baliganzo. NOMARO DE ĈEVALOJ Barbamuŝo, ĉevalo de Klimborino. Gainuno, -- Marsilo. Gramimundo, -- Valdabruno. Marmorio, -- Grandojno. Pasacervo -- Geriero. Saltperduto, -- Malkvidido. Sorelo, -- Gerino. Taŝebruno, -- Geno. Tencenduro, -- Karlo. Vejlantifo, -- Rolando. PORTRETOJ Abismo 1631 Baliganzo 3157, 3172 Emiro de Balagero 894 Falsaruno 1213 Geno 301 Karlo 116 Malprimo de Brigalo 890 Rolando 1152, 1596 Tiero 3818 Ĉevalo de Ĉefepiskopo 1651 Notoj de la tekstpreparinto: Notu, ke la tradukinto uzis kelkajn nekutimajn vortojn. Ekzemple, "Kölno" anstataŭ "Kolonjo". Mi konservis linionumerojn kiel en la originala presaĵo; notu, ke la kursivaj linioj ne estas numerata. La spacado post apostrofaj artikoloj diferencis. Mi samigis ĝin. Aliajn ŝanĝojn mi registris per komentoj en HTML-a markado. --- Provided by LoyalBooks.com ---