HENRIK IBSEN ETA EYOLF (LILLE EYOLF) (1894) Dramo en tri aktoj Tradukis Odd Tangerud Eldono 1997 Jec Scandinavia a/s Postboks 28, N - 3401 Lier Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82 ISBN 82-91707-58-8 ETA EYOLF ROLOJ: ALFRED ALLMERS, bienulo, literaturisto, iama pohora instruisto. Sinjorino RITA ALLMERS, lia edzino. EYOLF, ilia infano; naŭ jarojn aĝa. Fraŭlino ASTA ALLMERS, pli juna duonfratino de Alfred. Inĝeniero BORGHEJM. RATO-FRAŬLINO. (La okazaĵoj trovas lokon en la bieno de _Allmers_ ĉe la fjordo, kelkajn mejlojn de la urbo.) UNUA AKTO (Bela, riĉe ekipita ĝardena ĉambro. Multaj mebloj, floroj, plantoj. En la fono malfermitaj vitraj pordoj al verando. Vasta elvido super la fjordon. Arbarkovritaj montetoj fore. Sur ambaŭ flankaj muroj estas pordoj; tiu dekstre estas duobla pordo kaj iom pli malantaŭa. Antaŭe dekstre estas sofo kun opaj kusenetoj kaj kovriloj. Seĝoj kaj malgranda tablo ĉe la sofoangulo. Antaŭe maldekstre estas pli granda tablo kun apogseĝoj ĉirkaŭe. Sur la tablo staras kofreto. Estas frua somermateno en varma sunvetero.) (_Sinjorino Rita Allmers_ staras apud la tablo, kun la dorso dekstren, elprenante el la kofreto. Ŝi estas bela, iom granda, ŝvelbrusta, blonda sinjorino de proksimume 30 jaroj. Vestita en hela matenrobo.) (Iom poste _fraŭlino Asta Allmers_ envenas tra la pordo dekstre, vestita en helbruna somerkostumo kun ĉapelo, jako kaj sunŝirmilo. Sub la brako ŝi havas sufiĉe grandan, ŝlositan tekon. Ŝi estas svelta, mezalta, kun malhelaj haroj kaj profundaj, seriozaj okuloj. 25 jara.) ASTA (enveninta tra la pordo) Bonan matenon, kara Rita. RITA (turnas la kapon kaj kapsignas al ŝi) Jen, — ĉu estas vi, Asta! Ĉu vi tiel frue venas el la urbo? Tiom foren al ni? ASTA (metas la vestaĵojn sur seĝon apud la pordo) Jes, mi havis eĉ ne momentan kvieton. Ŝajnis al mi, ke mi nepre _devis_ iri ĉi tien kaj vidi etan Eyolf hodiaŭ. Kaj ankaŭ vin. (metas la tekon sur la tablon ĉe la sofo) Kaj mi veturis per la vaporŝipo. RITA (ridetas al ŝi) Kaj surborde vi eble renkontis iun aŭ alian bonan amikon? Tiel hazarde, mi pensas. ASTA (trankvile) Ne, mi tute ne renkontis iun konatulon. (rigardas en la kofreton) Sed, Rita, — kio do tio estas? RITA (daŭre elpakas) La valizo de Alfred. Ĉu vi ne rekonas ĝin? ASTA (ĝoja, proksimiĝas) Ĉu! Alfred revenis hejmen? RITA Jes, imagu, — li venis tute neatendite per la nokta trajno. ASTA Ho, do estis _tio_, kion mi sentis! Estis _tio_, kio tiris min ĉi tien! — Kaj li nenion skribis antaŭe? Eĉ ne poŝtkarton? RITA Eĉ ne unu vorton. ASTA Eĉ ne telegrafis? RITA Jes, horon antaŭ ol li venis. Tute mallonge kaj malvarme. (ridas) Ĉu ne kutimas al li, Asta? ASTA Jes ja. Ĉion li faras tiel senemocie. RITA Sed des pli ĝuinde estis, kiam mi havis lin reen. ASTA Jes, mi ja komprenas. RITA Eĉ dek kvar tagojn antaŭ ol mi atendis lin! ASTA Kaj li fartas bone? Ne deprimata? RITA (fermas la kofreton kaj ridetas al ŝi) Li aspektis kvazaŭ transformita, kiam li envenis tra la pordo. ASTA Kaj eĉ ne laca, ĉu? RITA Jes, laca mi kredas ke li vere estis. Sufiĉe laca, jes. Sed, la kompatindulo, li ja iris piede preskaŭ la tutan vojon. ASTA Kaj la aero inter la altaj montoj certe estis iom akra por li. RITA Ne, tion mi vere ne opinias. Mi aŭdis lin tusi eĉ ne unu fojon. ASTA Jen, vi vidu! Do estis tamen bone, ke la kuracisto decidigis lin fari tiun ekskurson. RITA Jes, nun, kiam ĝi fine estas finita, jen —. Sed komprenu, ke estis terura tempo por mi, Asta. Pri tio mi neniam volis paroli. Kaj vi ja malofte vizitis min — ASTA Jes, eble ne estis juste de mi. Sed — RITA Nu, nu, nu, — vi havas ja la lernejon tie en la urbo. (ridetas) Kaj nia vojkonstruisto — li estis ja forvojaĝinta, ankaŭ li. ASTA Ho, lasu nun tion, Rita! RITA Nu ja do. Ni lasu la vojkonstruiston. — Sed kiom mi sopiris por Alfred! Tia malpleneco! Forlasita, en dezerto! Hu, aspektis kvazaŭ iu estus enteriĝinta en la domo —! ASTA Nu, bona Dio, — nur ses aŭ sep semajnojn — RITA Jes, sed memoru, ke Alfred neniam antaŭe estis for de mi. Eĉ ne tagnokton. Neniam en ĉiuj tiuj dek jaroj — ASTA Ne, sed tial mi opinias, ke vere ne tro frue estis, ke li ĉi-jare iom elvenis. Li devus fari montaran ekskurson ĉiun someron. Tion li estus devinta. RITA (duone ridetante) Ak do, vi facile parolas, vi. Se mi estus tiom — tiom saĝa kiel vi, mi eble lasus lin libera pli frue — eble. Sed ŝajnis al mi, ke mi ne povis, Asta! Aspektis al mi, kvazaŭ mi neniam plu revidus lin. Ĉu vi _tion_ ne komprenas? ASTA Ne. Sed eble estas pro tio, ke mi mem havas neniun por perdi. RITA (kun ŝercema rideto) Vere neniun — ĉu? ASTA Ne laŭ mia scio. (interrompante) Sed diru, Rita, — kie estas Alfred? ĉu li ankoraŭ dormas? RITA Ho, ne. Li ellitiĝis same frue hodiaŭ, kiel li kutimas. ASTA Nu, kaj do li verŝajne ne estis tro laca. RITA Jes, ĉi-nokte. Kiam li venis. Sed nun li havis Eyolf ene ĉe si pli ol unu horon. ASTA La kompatinda, eta, pala knabo! Ĉu li nun denove komencu lernadi kaj lernadi? RITA (levante la ŝultrojn) Vi scias, ke estas kiel Alfred deziras. ASTA Jes, sed mi opinias, ke vi devus tion kontraŭstari, Rita. RITA (iom senpacienca) Ne, — kiel do vi pensas, — en tio mi vere ne povas min enmiksi. Tiujn rilatojn Alfred pli bone komprenas ol mi. — Kaj pri kio vi opinias ke Eyolf sin okupigu? Li ja ne povas ĉirkaŭkuri kaj ludi, li, — kiel aliaj infanoj. ASTA (decidite) Mi parolu kun Alfred pri tio ĉi. RITA Jes, kara, tion faru. — Nu, jen vidu — (_Alfred Allmers_, en somerkostumo, permane kondukante _Eyolf_, envenas tra la pordo maldekstre. Li estas svelta, belstatura viro de 36–37 jaroj, kun plaĉaj okuloj, maldensa hararo kaj barbo. Lia vizaĝo aspektas serioze kaj penseme. — _Eyolf_ havas vestaĵon de fasono kiel uniformo kun oraj ŝnuroj kaj leonbutonoj. Li lamas kaj havas lambastonon sub la maldekstra brako. La gambo estas lama. Li estas malaltkreska, aspektas malsane, sed havas belajn, saĝajn okulojn.) ALLMERS (lasas _Eyolf_; ĝoja aliras kaj donas al _Asta_ ambaŭ manojn) Asta! Karega Asta! Jen vi ĉi tie en nia forejo! Kaj ke mi baldaŭe vin vidus! ASTA Ŝajnis al mi ke mi devus —. Bonvenon ree hejmen! ALLMERS (agitas ŝiajn manojn) Dankon. RITA Ĉu li ne aspektas admirinde? ASTA (fiksrigardas lin) Aminde! Vere aminde! Kun brilaj okuloj! Nu, do vi certe multe skribis dumvoje. (ĝoje ekkriante) Ĉu eble la tuta libro estas preta, Alfred? ALLMERS (ŝultrotiras) La libro —? Ho, _ĝi_ — ASTA Jes, mi imagis, ke por vi pli facile fariĝus, kiam vi elvenus. ALLMERS Tion ankaŭ mi opiniis. Sed vidu, — fariĝis tute alie, kara. Mi vere eĉ ne skribis linion en la libro. ASTA Vi ne skribis —! RITA Nu tiel! Mi ne komprenis, kial la amaso da papero kuŝas netuŝita en la valizo. ASTA Sed, kara Alfred, pri kio vi do okupiĝis dum tiu longa tempo? ALLMERS (ridetas) Nur promenadis kaj pensis kaj pensis kaj pensis. RITA (metas sian brakon ĉirkaŭ lian ŝultron) Iomete pensis pri tiuj, kiuj hejme sidis? ALLMERS Jes, kompreneble. Eĉ multe. Ĉiun opan tagon. RITA (lasas lin) Nu, do ĉio estas ja en bona ordo. ASTA Sed nenion skribis en la libro? Kaj tamen vi jen povas aspekti tiom ĝoja kaj kontenta? Tia vi ne alie kutimas esti. Ne kiam la laboro estas peza, mi opinias. ALLMERS Jen vi pravas. Ĉar mi vere estis stulta antaŭe, komprenu. La pensado, _ĝi_ entenas la plej bonan en la homo. Kio skribiĝas sur la paperon, ne multe taŭgas. ASTA (ekkriante) Ne multe taŭgas! RITA (ridas) Sed ĉu vi freneziĝus, Alfred! EYOLF (fideme suprenrigardas al li) Ho jes, paĉjo, — kion _vi_ skribas, tio taŭgas. ALLMERS (ridetas kaj glittuŝas liajn harojn) Ja, ja, ĉar _vi_ tion diras, do —. Sed kredu min, — iu venos poste, kiu eĉ pli taŭgos. EYOLF Kaj kiu li do estus? Ho, diru! ALLMERS Paciencu. Li certe venos kaj prezentos sin. EYOLF Kaj kion do vi jen faros? ALLMERS (serioze) Tiam mi denove iros en la montaron — RITA Fi, hontu, Alfred! ALLMERS — supren sur la altejojn kaj la altajn vastejojn. EYOLF Paĉjo, ĉu vi ne kredas, ke mi baldaŭ estos tiom forta, ke mi povos akompani vin? ALLMERS (dolorige tuŝata) Ho jes, eble, mia knabeto. EYOLF Ĉar al mi aspektas tiom grande, ke ankaŭ mi povus grimpi la montojn. ASTA (deturnante) Jen, kiel bela kaj belvestita vi estas hodiaŭ, Eyolf! EYOLF Jes, ĉu ne, onklino? ASTA Jes ja. Ĉu estas pro paĉjo, ke vi metis la novajn vestaĵojn? EYOLF Jes, mi petis panjon pri tio. Ĉar mi volis ke paĉjo vidu min tia. ALLMERS (mallaŭte al _Rita_) Vi ne devus doni al li tian kostumon. RITA (mallaŭte) Ho, li tiom longe petegis min. Ege petis. Li ne lasis min en paco. EYOLF Kaj aŭdu, paĉjo, — Borghejm aĉetis al mi pafarkon. Kaj ankaŭ trejnigis min pafi. ALLMERS Jen, jes, vere estas io por vi, Eyolf. EYOLF Kaj kiam li venontfoje revenos, mi ankaŭ petos lin instrui al mi naĝi. ALLMERS Naĝi! Ho, sed kial vi do tion volas! EYOLF Jes, ĉar ĉiuj knaboj malsupre sur la marbordo, ili scipovas naĝi. Estas nur mi, kiu ne scipovas. ALLMERS (kortuŝita, metas la brakojn ĉirkaŭ lin) Estas permesite lerni ĉion kion vi volas! Ĉion kion vi mem deziras lerni. EYOLF Jes, ĉu vi scias kion mi pleje deziras, paĉjo? ALLMERS Nu? Diru? EYOLF Pleje mi deziras lerni fariĝi soldato. ALLMERS Ho, eta Eyolf, estas multaj aliaj okupoj, kiuj estas pli bonaj ol tiu. EYOLF Jes, tamen kiam mi estos granda, tiam mi ja devas esti soldato. Tion vi ja scias. ALLMERS (premegas la manojn) Jes, jes, jes; ni vidos — ASTA (eksidas ĉe la tablo dekstre) Eyolf! Venu al mi, kaj mi ion al vi rakontos. EYOLF (iras al ŝi) Kio estas, onklino? ASTA Imagu, Eyolf, mi vidis la Rato-fraŭlinon. EYOLF Ĉu! Vi vidis la Rato-fraŭlinon! Ho, vi nur ŝerctrompas min! ASTA Ne, estas vero. Mi vidis ŝin hieraŭ. EYOLF Kie vi do vidis ŝin? ASTA Mi vidis ŝin sur la vojo, ekster la urbo. ALLMERS Ankaŭ mi vidis ŝin ie en la kamparo. RITA (kiu sidas en la sofo) Eble ankaŭ ni vidos ŝin, Eyolf. EYOLF Onklino, ĉu ne estas strange, ke ŝi estas nomita Rato-fraŭlino? ASTA La homoj nur nomas ŝin tiel, ĉar ŝi iras tra kamparo kaj laŭ bordoj forpelante ĉiujn ratojn. ALLMERS Efektive ŝi laŭdire estas nomita fraŭlino Lup, mi kredas. EYOLF Lup? Tio ja signifas lupo. ALLMERS (Frapetas lin sur la kapon) Jen, ankaŭ _tion_ vi scias, Eyolf! EYOLF (pensema) Do eble estas vero, ke ŝi estas lup-fantomo dum la nokto. Ĉu vi tion kredas, paĉjo? ALLMERS Ho ne, tion mi ne kredas. — Sed nun vi devus iri eksteren kaj iom ludi en la ĝardeno. EYOLF Ĉu vi ne opinias, ke estas pli bone ke mi kunportu kelkajn librojn? ALLMERS Ne, de nun neniujn librojn. Prefere iru malsupren al la aliaj knaboj sur la bordo. EYOLF (ĝenata) Ne, paĉjo, mi ne volas malsupreniri al la knaboj hodiaŭ. ALLMERS Kaj kial ne? EYOLF Ne, ĉar mi surhavas ĉi tiujn vestaĵojn. ALLMERS (sulkas la frunton) Ĉu ili mokridas — mokridas viajn belajn vestaĵojn! EYOLF (eviteme) Ne, tion ili ne kuraĝas. Ĉar tiam mi batus ilin. ALLMERS Nu ja, — kion do —? EYOLF Sed ili estas tiom malbonkondutaj, tiuj knaboj. Kaj ili diras, ke mi neniam povos fariĝi soldato. ALLMERS (kun subpremata kolero) Kial ili do tion diras? EYOLF Eble ili estas enviemaj. Ĉar, paĉjo, ili estas ja tiom malriĉaj, ke ili devas iri nudpiede. ALLMERS (mallaŭte, kun sufokata voĉo) Ho, Rita, — kiom jeno turmentas mian koron! RITA (trankviligante, ekstaras) Nu, nu, nu! ALLMERS (minacante) Sed tiuj knaboj, iam ili lernos, kiuj estas majstroj tie malsupre sur la bordo! ASTA (aŭskultante) Iu frapas. EYOLF Certe estas Borghejm! RITA Envenu! (La _Rato-fraŭlino_ envenas silente kaj trankvile tra la dekstra pordo. Ŝi estas malalta, maldika, kurba estaĵo, maljuna, grizhara, kun akraj pikantaj okuloj. Vestita en malnovmoda, flordesegnita robo kun kufo kaj manteleto. Per la mano ŝi tenas grandan, ruĝan pluvŝirmilon, kaj sur la brako, en ŝnuro, nigran saketon.) EYOLF (mallaŭte, tenante la robon de _Asta_) Onklino! Eble estas ŝi! RATO-FRAŬLINO (genufleksas ĉe la pordo) Mi humile petas permeson, — ĉu la gesinjoroj havas ion ronĝantan en la domo? ALLMERS Ni? Ne, mi ne kredas. RATO-FRAŬLINO Jes, ĉar alie mi volonte ŝatus helpi la gesinjorojn senigi sin de tio. RITA Jes, jes, ni komprenas. Sed ni havas neniujn tiajn. RATO-FRAŬLINO Estas vere malfeliĉe. Ĉar ĝuste nun mi faras rondvojaĝon. Kaj neniu scias, kiam mi revenos en tiu ĉi regiono. — Ho, kiom laca mi estas! ALLMERS (montras al seĝo) Jes, vi tiel aspektas. RATO-FRAŬLINO Oni devus ja neniam fariĝi laca bonfarante al la malfeliĉaj etuloj, kiuj estas malamataj kaj persekutataj tiom severe. Sed la fortoj elĉerpiĝas. RITA Eble vi volas sidi kaj iom ripozi? RATO-FRAŬLINO Multajn dankojn. (eksidas sur seĝon inter la pordo kaj la sofo) Ĉar la tutan nokton mi okupiĝis en aferoj. ALLMERS Nu tiel? RATO-FRAŬLINO Jes, sur la insuloj. (klukridas) La homoj vere bezonis sendi por mi. Nu, ili ege malemis. Sed estis la nura rimedo. Ili tamen devis ronĝi la acidan pomon. (rigardas _Eyolf_ kaj kapsignas) Acidan pomon, sinjoreto. Acidan pomon. EYOLF (senpere, iom timigita) Kial devis ili —? RATO-FRAŬLINO Kion? EYOLF Ronĝi ĝin? RATO-FRAŬLINO Fakte ili ne povis sin plu nutri. Pro la ratoj kaj ĉiuj iliaj ratinfanoj; la juna sinjoro certe komprenas. RITA Hu! La kompatinduloj, ĉu ili havas tiom da _ili_? RATO-FRAŬLINO Jes, svarmegis. (ridas silente kaj kontente) En la litoj ili svarmadis kaj ĉirkaŭkuris la tutan nokton. En la laktujojn ili falis. Kaj trans la plankojn ili siblante kuradis ĉiudirekten. EYOLF (mallaŭte, al _Asta_) Tien mi neniam volas vojaĝi, onklino. RATO-FRAŬLINO Kaj jen _mi_ venis — kaj krome iu alia. Kaj ni kunprenis ilin, ĉiujn. La dolĉajn etulojn! Al ili ĉiuj ni du metis finon. EYOLF (kriante) Paĉjo, — jen, jen! RITA Bona Dio, Eyolf do! ALLMERS Kio okazas? EYOLF (montras) Estas io baraktanta en la saketo! RITA (maldekstren; krias) Hu do! Elpelu ŝin, Alfred! RATO-FRAŬLINO Ho, karega sinjorino, ne timu tian etan figuraĉon. ALLMERS Sed kio do tio estas? RATO-FRAŬLINO Estas nur Mopsulo. (malligas la saketon) Venu nun el la mallumo, vi karega amiko mia. (_Hundeto_ kun larĝa, nigra muzelo metas sian kapon el la saketo.) RATO-FRAŬLINO (kape kaj mane signas al _Eyolf_) Proksimiĝu nur fide, vi eta vundita batalanto! Ĝi ne mordas. Alvenu! Alvenu! EYOLF (tenas sin al _Asta_) Ne, mi ne kuraĝas. RATO-FRAŬLINO Ĉu ne ŝajnas al la juna sinjoro, ke ĝi havas mildan kaj ŝatindan aspekton? EYOLF (surprizita, montras) Tiu _jena_? RATO-FRAŬLINO Jes, ĝuste ĝi. EYOLF (duonlaŭte, fiksrigardas la hundon seninterrompe) Ŝajnas al mi ke ĝi havas la plej teruran — aspekton kiun mi iam vidis. RATO-FRAŬLINO (fermas la saketon) Ho, ŝanĝiĝos, ŝanĝiĝos. EYOLF (senpere proksimiĝas, tute proksime, kaj facile glitfrapetas la saketon.) Delikata, — delikata ĝi tamen estas. RATO-FRAŬLINO (kun konsiderema voĉo) Sed nun ĝi estas tiom laca kaj elĉerpita, la kompatindulo. Tiom ege laca ĝi estas. (rigardas al _Allmers_) Ĉar estas fortostreĉa, — tia ludo, sinjoro komprenu. ALLMERS Kian ludon vi sugestas? RATO-FRAŬLINO La allogado. ALLMERS Aha, estas eble la hundo, kiu logas la ratojn. RATO-FRAŬLINO (kapsignas) Mopsulo kaj mi. Ni du kunlaboras. Kaj tio iras glate. Almenaŭ _aspekte_. Ĝi ekhavas ŝnuron ligitan al la kolringo. Kaj jen mi kondukas ĝin tri fojojn ĉirkaŭ la domon. Kaj ludas buŝharmonikon. Kaj kiam _tion_ ili aŭdas, tiam ili trudiĝas supren el la keloj kaj malsupren de la subtegmentejoj kaj el le truoj, — ĉiuj tiuj benindaj, etaj kreaĵoj. EYOLF Ĉu tiam ĝi mortmordas ilin? RATO-FRAŬLINO Ho, fore de tio! Ne, ni iras en la boaton, li kaj mi. Kaj ili sekvas post ni. La grandaj kaj iliaj etuloj. EYOLF (streĉita) Kaj jen kio —? Rakontu! RATO-FRAŬLINO Jen ni debordiĝas. Kaj mi julas kaj ludas buŝharmonikon. Kaj Mopsulo, ĝi naĝas malantaŭe (kun fajrer-ŝutantaj okuloj) Kaj ĉiuj tiuj kiuj svarmadis kaj ĉirkaŭkuris, ili sekvas, sekvas nin sur la profundan akvon. Jes, ĉar tion ili devas! EYOLF Kial ili devas? RATO-FRAŬLINO Ĝuste ĉar ili ne _volas_. Ĉar ili tiom timotremas antaŭ la akvo, — tial ili trudiĝas en ĝin. EYOLF Ĉu tiam ili dronas? RATO-FRAŬLINO Ĉiu kreita opulo. (pli mallaŭte) Kaj jen ĉio estas tiom trankvila kaj bona kaj malluma por la ŝatindaj etuloj, kiom ili nur povas deziri. Dormas tie malsupre en tia dolĉa kaj longa dormo. Ĉiuj tiuj kiujn la homoj malamas kaj persekutas. (ekstaras) Nu, en pli fruaj tempoj mi ne bezonis Mopsulon. Tiam mi mem allogis. Mi sola. EYOLF Kion vi allogis? RATO-FRAŬLINO Homojn. Precipe unu. EYOLF (streĉita) Ho, diru al mi, kiu li estis! RATO-FRAŬLINO (ridas) Estis mia amato, tiu, vi eta ĉarmulo! EYOLF Kie li do nun estas? RATO-FRAŬLINO (malmole) Malsupre ĉe ĉiuj tiuj ratoj. (denove milde) Sed nun mi devas denove eliri al la aferoj. Ĉiam survoje. (al _Rita_) Ĉu la gesinjoroj tute ne bezonas min hodiaŭ? Ĉar tial mi povus finfari samtempe. RITA Dankon ne; mi opinias, ke ne estas bezonata. RATO-FRAŬLINO Nu-ja, plej kara sinjorino, oni neniam scias —. Se la gesinjoroj rimarkus, ke estas io kio ronĝadas, — kaj svarmas kaj ĉirkaŭkuras. — jen sendu por mi kaj Mopsulo. — Adiaŭ, adiaŭ milfoje. (Ŝi eliras tra la pordo dekstre.) EYOLF (mallaŭte triumfe al _Asta_) Onklino, jen pensu, ke ankaŭ _mi_ vidis la Rato-fraŭlinon! (_Rita_ eliras sur la verandon kaj ventumas sin per poŝtuko. Iom poste _Eyolf_ gardeme kaj nerimarkite eliras dekstren.) ALLMERS (prenas la tekon de la tablo ĉe la sofo) Ĉu estas _via_ teko, tiu ĉi, Asta? ASTA Jes, mi havas kelkajn malnovajn leterojn en ĝi. ALLMERS Nu, la familiajn leterojn — ASTA Ĉar vi ja petis min ordigi ilin por vi dum via foresto. ALLMERS (frapetas ŝian kapon) Kaj jen por _tio_ vi trovis tempon, vi! ASTA Ho jes. Mi faris tion parte ĉi tie kaj parte en la urbo ĉe mi mem. ALLMERS Dankon, kara —. Ĉu vi trovis ion apartan en ili? ASTA (supraĵe aludante) Nu, — ion aŭ alian oni ja ĉiam trovas en tiaj malnovaj paperoj, vi scias. (mallaŭte, sincere) Tio en la teko, tio estas la leteroj de patrino. ALLMERS Do, tiujn vi ja kompreneble mem retenos. ASTA (kun sindevigo) Ne. Mi deziras, ke ankaŭ vi tralegu ilin, Alfred. Iam, — pli malfrue en la vivo. — Sed hodiaŭ mi ne kunprenis la ŝlosilon de la teko. ALLMERS Ne estas bezonata, kara Asta. Ĉar mi tamen neniam legos la leterojn de via patrino. ASTA (fiksrigardas lin) Do mi iam, — tiel en hejmeca vespera horo, rakontu al vi ion de tio, kio tie estas rakontita. ALLMERS Jes, tion vi prefere faru. Sed gardu nur la leterojn de via patrino. Vi ne havas tro da memoraĵoj post ŝi. (Li donas la tekon al _Asta_. Ŝi prenas ĝin kaj metas ĝin sur la seĝon sub la supervestaĵojn.) (_Rita_ reen venas en la ĉambron.) RITA Hu, ŝajnas al mi, ke tiu maljuna, terura virinaĉo kvazaŭ kunportis kadavran odoron. ALLMERS Jes, iom timiginda ŝi ja estis. RITA Mi preskaŭ sentis min malsana, dum ŝi estis en la ĉambro. ALLMERS Krome mi povas kompreni tiun trudan, logantan forton, pri kiu ŝi parolis. La soleco supre inter la montopintoj kaj sur la vastaj altebenaĵoj havas ion de la sama. ASTA (rigardas lin atenteme) Kio vere okazis en vi, Alfred? ALLMERS (ridetas) En mi? ASTA Jes, io estas. Kvazaŭ metamorfozo. Ankaŭ Rita rimarkis tion. RITA Jes, mi tion vidis tuj kiam vi revenis. Sed tio do nur estas por bono, tio, Alfred? ALLMERS _Devas_ esti por bono. Kaj estu kaj fariĝu por bono. RITA (ekkrie) Vi ion spertis dum la vojaĝo! Ne neu! Ĉar mi vidas laŭ via aspekto! ALLMERS (skuas la kapon) Eĉ nenion — ekstere. Sed — RITA (streĉita) Sed —? ALLMERS Interne en mi vere okazis eta metamorfozo. RITA Ho Dio —! ALLMERS (trankviligante, frapetas ŝian manon) Nur por bono, kara Rita. Pri tio vi senzorge fidu. RITA (eksidas sur la sofon) Tion ĉi vi nepre al ni tuj rakontu. Ĉion! ALLMERS (turnas sin al _Asta_) Jes, ni eksidu, ankaŭ ni. Jen mi provos rakonti. Plej eble bone. (Li eksidas sur la sofon apud _Rita_. _Asta_ antaŭentiras seĝon kaj eksidas proksime apud li. Mallonga paŭzo.) RITA (rigardas lin kvazaŭ esperante) Jen do —? ALLMERS (rigardas antaŭen) Kiam mi pripensas mian antaŭan vivon — kaj mian sorton — dum la lastaj dek — dekunu jaroj, ĝi aspektas por mi kvazaŭ fabelo aŭ kvazaŭ revo. Ĉu ne ankaŭ al vi tiel aspektas, Asta? ASTA Jes, multmaniere ankaŭ mi tion trovas. ALLMERS (daŭrigante) Kiam mi pensas pri tio, kion ni du estis pli frue, Asta. Ni du kompatindaj, malriĉaj, orfoj — RITA (senpacience) Nu do, tio okazis ja antaŭ longe. ALLMERS (sen ŝin aŭskultante) Kaj nun mi sidas ĉi tie en riĉeco kaj pompo. Povis plenumi mian vivotaskon. Povis labori kaj studi, — ĉio laŭ propra emo. (etendas la manon) Kaj tiun tutan, nekompreneblan feliĉon — ĝin ni ŝuldas al vi, kara Rita. RITA (duone ŝerce, duone senvole, ekfrapetas lin sur la manon) Nun vi bonvole ĉesu pri tiu babilado. ALLMERS Mi ja nur tion mencias kiel ia enkonduko — RITA Ho, transsaltu do tiun enkondukon! ALLMERS Rita, — ne kredu, ke estis la konsilo de la kuracisto, kiu pelis min supren en la montaron. ASTA Vere ne, Alfred? RITA Kio do pelis vin? ALLMERS Estis tio, ke mi ne plu trovis trankvilon ĉe mia labortablo. RITA Ne trankvilon! Kara, kiu do ĝenis vin! ALLMERS (skuas la kapon) Neniu de ekstere. Sed mi havis senton en mi, ke mi rekte misuzis — aŭ — neglektis miajn plej bonajn talentojn. Ke mi malŝparis la tempon. ASTA (grandokule) Dum vi skribis la libron? ALLMERS (kapjesas) Ĉar mi havas ja ne nur por tio talentojn. Mi eble povus fari ankaŭ ion alian. RITA Ĉu pri tio vi sidis cerbumante? ALLMERS Jes, pleje tio. RITA Kaj tial vi laste fariĝis nekontenta pri vi mem. Kaj ankaŭ pri ni aliuloj. Jes, ĉar tia vi estis, Alfred! ALLMERS (rigardas antaŭen) Tie mi sidis kurbigita super la tablo kaj skribis tagon post tago. Multfoje ankaŭ duonan nokton. Skribis kaj skribis sur la granda, dika libro pri “La homa respondeco”. Hm! ASTA (metas sian manon sur lian brakon) Sed, kara, — tiu libro estu ja la verko de via vivo. RITA Jes, tion vi ja sufiĉe ofte diris. ALLMERS Tiel mi pensis. Ĝuste de la tempo kiam mi komencis fariĝi plenkreska. (kun varma esprimo en la okuloj) Kaj jen vi igis min kapabla ekkomenci ĝin, vi, kara Rita — RITA Ho, bla, bla! ALLMERS (ridetas al ŝi) — vi kun via oro kaj viaj verdaj arbaroj — RITA (duone ridante, duone ĉagrenita) Se ankoraŭfoje vi elbuŝigas tiun stultaĵon, mi batos vin. ASTA (rigardas lin maltrankvile) Sed la libro, Alfred? ALLMERS Ĝi kvazaŭ komenciĝis foriĝi. Sed pli kaj pli altiĝis la penso pri pli superaj devoj, kiuj prezentis postulojn al mi. RITA (radia, prenas lian manon) Alfred! ALLMERS La penso pri Eyolf, kara Rita. RITA (seniluziigita, malprenas lian manon) Nu ja, — pri Eyolf! ALLMERS Pli kaj pli profunden eta Eyolf prenis lokon en mi. Post la fatala falo de la tablo —. Kaj pleje post kiam ni certiĝis, ke estas nekuraceble — RITA (insiste) Sed vi ja zorgas pri li laŭ ĉiuj povoj, Alfred. ALLMERS Kiel lerneja instruisto, jes. Sed ne kiel patro. Kaj patro estas kio mi de nun volas esti por Eyolf. RITA (rigardas lin kaj skuas la kapon) Aspekte mi ne vere komprenas vin. ALLMERS Mi celas, ke mi el ĉiuj miaj povoj volas provi igi lian nekuraceblan staton tiom milda kaj facila kiom elpenseble. RITA Ho, sed, vi, — dank’ al Dio, mi opinias, ke li ne sentas tion tiom profunde. ASTA (kortuŝita) Ho jes, Rita, li sentas. ALLMERS Jes, estu certa, ke li sentas tion profunde. RITA (senpacience) Sed, kara, — kion pli povas vi do por li fari? ALLMERS Mi volas provi lumigi ĉiujn tiujn riĉajn eblecojn, kiuj aperas en lia infana animo. Ĉio kion li havas en si de noblaj ĝermoj, mi volas instigi al kresko, — porti florojn kaj fruktojn. (pli kaj pli arde; ekstaras) Kaj mi volas pli ol _tio_! Mi volas helpi lin harmoniigi siajn dezirojn kaj tion, kio kuŝas atingebla antaŭ li. Ĉar tia li ne estas nun. Lia tuta aspiro celas tion, kio lian tutan vivon restos por li neatingebla. Sed mi volas krei senton de feliĉo en lia animo. (Li paŝas kelkajn fojojn tien kaj reen sur la planko. _Asta_ kaj _Rita_ sekvas lin per la okuloj.) RITA Vi devus preni tiujn aferojn pli trankvilanime, Alfred! ALLMERS (haltas apud la tablo maldekstre kaj rigardas ilin) Eyolf daŭrigu la verkon de mia vivo. Se li tion volas. Aŭ li povas elekti ion, kio estas plene lia propra. Plej eble tio. — Do, ĉiuokaze mi lasas mian resti. RITA (ekstaras) Sed, plej kara Alfred, — ĉu vi ne povas labori por vi ambaŭ, vi kaj Eyolf? ALLMERS Ne, tion mi ne povas. Neeble! Mi ne povas dividi min mem. Kaj tial mi cedas. Eyolf estu la superulo en nia parencaro. Kaj mi faros _tion_ la verko de mia vivo fari lin la superulo. ASTA (ekstaris kaj iras al li) Tio ĉi kostis por vi terure severan batalon, Alfred. ALLMERS Jes, efektive. Ĉi-hejme mi ne estus reginta min mem. Neniam trudinta min mem al rezigno. Neniam ĉi-hejme. RITA Tial vi do faris vojaĝon ĉi-somere? ALLMERS (kun lumantaj okuloj) Jes! Kaj jen mi atingis supren en la senfinan solecon. Vidis la sunleviĝon lumi sur la pintojn. Sentis min pli proksima al la steloj. Kvazaŭ en kompreno kaj komunumo kun ili. Kaj jen mi kapablis. ASTA (malĝoje) Sed neniam plu vi daŭrigos skribi la libron pri “La respondeco de la homo”? ALLMERS Ne, neniam, Asta. Mi ne povas dividi min inter du taskoj, mi ja diras. — Sed mi volas realigi la respondecon de la homo — en mia vivo. RITA (kun rideto) Ĉu vi vere kredas ke vi povas subteni tiajn altajn intencojn ĉi-hejme? ALLMERS (prenas ŝian manon) Lige kun vi mi povas. (etendas la alian manon) Kaj lige ankaŭ kun vi, Asta. RITA (retiras sian manon) Do kun du. Vi tamen povas vin dividi. ALLMERS Sed plej kara Rita —! (_Rita_ foriras de li kaj haltas ĉe la pordo de la ĝardeno.) (Iu frapas facile kaj rapide sur la pordon dekstre. _Inĝeniero Borghejm_ rapide envenas. Li estas juna viro iom pli ol 30 jaroj. Hela kaj brava esprimo, Rekta staturo.) BORGHEJM Bonan matenon, bonan matenon, sinjorino! (Haltas ĝoja je la vido de _Allmers_.) Ho ne, kion mi vidas! Jam reen hejme, sinjoro Allmers? ALLMERS (skuas lian manon) Jes, mi revenis ĉi-nokte. RITA (gaje) Li ne plu havis forpermeson, sinjoro Borghejm. ALLMERS Ho ne, tio do ne estas vero, Rita — RITA (venas pli proksimen) Jes, certe estas vero. Lia forpermeso finiĝis. BORGHEJM Nu, vi tenas vian edzon per streĉaj bridoj, sinjorino? RITA Mi subtenas miajn rajtojn. Kaj ĉio devas ja havi finon. BORGHEJM Ho, ne ĉio, — mi esperas. — Bonan matenon, fraŭlino Allmers! ASTA (eviteme) Bonan matenon. RITA (rigardas al _Borghejm_) Ne ĉio, vi diras? BORGHEJM Jes, mi plene kaj fide kredas, ke almenaŭ _io_ en ĉi tiu mondo ne havas finon. RITA Nun vi certe pensas pri amo — aŭ tiaĵo. BORGHEJM (varme) Mi pensas pri ĉio tio, kio estas inda. RITA Kaj kio neniam finiĝas. Jes, ke ni pensu pri tio. Ni ĉiuj esperu pri tio. ALLMERS (proksimiĝas al ili) Nun vi baldaŭ finfaris la vojlaboron ĉi tie? BORGHEJM Mi _jam_ finfaris. Finfaris hieraŭ. Ĝi daŭris sufiĉe longe. Sed, dank’ al Dio, _tio_ do finiĝis. RITA Kaj pri tio vi estas ĝojega? BORGHEJM Jes, efektive mi estas! RITA Nu, tion mi diru — BORGHEJM Kion, sinjorino? RITA Ne estas tute afable de vi, sinjoro Borghejm. BORGHEJM Ĉu? Kial ne? RITA Ne, ĉar tial vi poste ne ofte venos en niajn regionojn. BORGHEJM Ne, tio estas vero. Pri tio mi ne pensis. RITA Nu, foje kaj foje vi do certe povos tamen viziti nin. BORGHEJM Ne, bedaŭrinde, tio neeblos por mi dum longa tempo. ALLMERS Ĉu? Kial do? BORGHEJM Jes, ĉar nun mi ricevis grandan, novan laboron, kiun mi devas tuj komenci. ALLMERS Ĉu vere? (premas lian manon) Ĝojigas min kore. RITA Gratulon, gratulon, sinjoro Borghejm! BORGHEJM Tŝ, tŝ, — vere mi ne havas permeson paroli laŭte pri tio ankoraŭ! Sed mi ne povas reteni min! — Estas granda vojlaboro — supre en la nordo. Kun montaraj transpasejoj — kaj kun la plej nekredeblaj malfacilaĵoj por supervenki! (ekdire) Ho, vi granda, bela mondo, — kia feliĉo tio estas esti vojkonstruisto! RITA (ridetas kaj rigardas lin ŝerce) Ĉu estas nur por tiu vojlaboro, ke vi venas ĉi tien tiel senrega pro ĝojo hodiaŭ? BORGHEJM Ne, ne por tio sole. Sed por ĉiuj la helaj promesplenaj esperoj, kiuj malfermas sin por mi. RITA (kiel antaŭe) Aha, eble estas io pli delikata malantaŭe! BORGHEJM (ekrigardas al _Asta_) Kiu scias! Kiam la feliĉo unue alvenas, ĝi kutimas veni kiel printempa inundo. (turnas sin al _Asta_) Fraŭlino Allmers, ĉu ni du faru etan promenadon kune? Kiel ni kutimas? ASTA (rapide) Ne, ne, dankon. Ne nun. Ne hodiaŭ. BORGHEJM Ho, venu do! Nur etan promenadon! Mi pensas, ke mi havas multon por priparoli kun vi, antaŭ ol mi forvojaĝos. RITA Eble estas io pri kio vi ankoraŭ ne povas paroli laŭte. BORGHEJM Hm, nu dependas de — RITA Jes, ĉar vi povas ja ankaŭ flustri (duone mallaŭte) Asta, kompreneble vi devas iri kun li. ASTA Sed kara Rita — BORGHEJM (petante) Fraŭlino Asta, — memoru, ke tio ĉi estus adiaŭa promenado — por longaj, longaj tempoj. ASTA (prenas sian ĉapelon kaj sunŝirmilon) Nu do, ni iomete ĉirkaŭiru malsupre en la ĝardeno. BORGHEJM Ho dankon, dankon por tio! ALLMERS Kaj samtempe iomete atentu pri Eyolf. BORGHEJM Jes, Eyolf, vere! Kie estas Eyolf hodiaŭ? Mi kunportis ion por li. ALLMERS Li estas ludanta ie malsupre. BORGHEJM Ĉu vere! Li do nun komencis ludi? Alie li kutimas nur sidi interne legante. ALLMERS Tio havu finon. Vera liberaera knabo li fariĝu. BORGHEJM _Jen_ ĝuste! Elen en la liberan naturon ankaŭ _li_, la kompatindulo! Bona Dio, oni ne povas ja ion pli bonan fari ol ludi en ĉi tiu benita mondo. Ŝajnas al mi, ke la tuta vivo estas kiel ludo! — Do venu, fraŭlino Asta! (_Borghejm_ kaj _Asta_ eliras sur la verandon kaj malsupren tra la ĝardeno.) ALLMERS (staras postrigardante ilin) Vi, Rita, — ĉu vi kredas, ke estas io inter la du? RITA Mi ne scias kion diri. Antaŭe mi tion kredis. Sed Asta fariĝis tiel neklarigebla, — tiel tute nekomprenebla dum la lasta tempo. ALLMERS Nu? Ĉu tiel? Dum mi estis for? RITA Jes, la lastajn kelkajn semajnojn, mi pensas. ALLMERS Kaj vi kredas, ke ŝi ne plu iome pensas pri li? RITA Ne serioze. Ne tute kaj plene. Neniel reteneme. Tion mi ne kredas. (rigardas lin esplore) Ĉu al vi estus kontraŭdezire, se ŝi farus? ALLMERS Ne vere kontraŭdezire. Sed estus ja sendube maltrankviliganta penso — RITA Maltrankviliganta? ALLMERS Jes, ĉar memoru, ke mi havas respondecon por Asta. Por ŝia feliĉo en la vivo. RITA Ho kion — respondeco! Asta do estas matura? Ŝi certe komprenas elekti mem, mi opinias. ALLMERS Jes, tion ni esperu, Rita. RITA Mi almenaŭ ne havas iun malfidon al Borghejm. ALLMERS Ne, kara, — tion ankaŭ mi ne havas. Kontraŭe. Sed tamen — RITA (daŭrige) Kaj mi volonte vidus, ke fariĝus paro de li kaj Asta. ALLMERS (malkontenta) Jes, sed kial nu efektive tio? RITA (en kreskanta animskuo) Jes, ĉar tiam ŝi devis longe foren vojaĝi kun li! Kaj tiam ŝi ne povus veni ĉi tien al ni kiel nun! ALLMERS (rigardas ŝin surprize) Kion! Ĉu vi dezirus kvitiĝi de Asta! RITA Jes, jes, Alfred! ALLMERS Sed kial je la mondo —? RITA (pasie ĵetas la brakojn ĉirkaŭ lian kolon) Jes, ĉar tiam mi fine havus vin sola por mi mem! Tamen — eĉ ne tiam! Ne tute por mi! (ekploregas) Ho, Alfred, Alfred, — mi ne povas malkapti vin. ALLMERS (milde liberigas sin) Sed plej kara Rita, — estu do prudenta! RITA Ne, mi tute ne ŝatas esti prudenta! Mi nur ŝatas vin! Nur sole vin en la tuta mondo! (denove ĉirkaŭbrakas lian kolon) Vin, vin, vin! ALLMERS Lasu, lasu, — vi sufokas min —! RITA (malkaptas lin) Je Dio se mi povus! (rigardas lin fajre) Ho, se vi scius, kiom mi estas vin malaminta —! ALLMERS Malaminta —! RITA Jes, — kiam vi sidis tie ene ĉe vi mem. Kovante sur via laboro. Ĝis longe — longe en la noktojn. (plendante) Tiom longe, — tiel malfrue, Alfred. — Ho, kiel mi malamis vian laboron! ALLMERS Sed nun estas ja finite pri tio. RITA (ridas tranĉe) Jes, certe! Nun vi ja estas okupata pri tio, kio estas pli malinda. ALLMERS (ekscite) Pli malinda! Ĉu vi nomas la infanon tio, kio estas pli malinda? RITA (impete) Jes, mi faras. En la rilato inter ni du, mi ĝin tiel nomas. Ĉar la infano, — la infano, ĝi aldone estas viva homo, ĝi. (en kreskanta ekscitiĝo) Sed mi tion ne toleras, Alfred! Mi ne toleras, — mi jenon diras al vi! ALLMERS (rigardas ŝin fikse kaj diras mallaŭtete) Multajn fojojn mi preskaŭ timas vin, Rita. RITA (sombre) Mi foje ankaŭ timas min mem. Kaj ĝuste tial vi ne devas veki la malicon en mi. ALLMERS Jes, sed je la nomo de Dio, — ĉu tion mi faras? RITA Jes, vi faras, — kiam vi pecen ŝiras la plej sanktan inter ni du. ALLMERS (emfaze) Sed pripensu do, Rita. Estas ja via propra infano, — nia sola infano pri kiu temas. RITA La infano estas nur duone mia propra. (denove en eksplodo) Sed _vi_ estu sole mia! Tute mia vi estu! Tion mi rajtas postuli de vi! ALLMERS (ektiras la ŝultrojn) Ho kara Rita, — ne utilas ion postuli. Ĉio devas esti donata libervole. RITA (rigardas lin streĉe) Kaj tion vi de nun eble ne povas? ALLMERS Ne, mi ne povas. Mi devas dividi min inter Eyolf kaj vi. RITA Sed se Eyolf neniam estus naskita? Kiel tiaokaze? ALLMERS (cedante) Nu, tiaokaze estus alie. Tiam mi ja havus nur vin por ami. RITA (malrapide; tremante) Do mi esperus, ke mi neniam estus lin naskinta. ALLMERS (eksaltas) Rita, vi ne scias mem kion vi diras! RITA (skuiĝas de eksciteco) Mi naskis lin en la mondon sub nedirebla turmento. Sed mi portis ĉion kun ĝojego pro vi. ALLMERS (varme) Ho jes, jes, tion mi ja scias. RITA (decide) Sed per tio ĝi havu finon. Mi volas vivi la vivon. Kune kun vi. Tute kun vi. Mi ne povas ekzisti nur kiel la patrino de Eyolf. Nur tio. Nenio pli. Mi ne _volas_, mi diras! Mi _ne povas_! _Mi_ volas esti _ĉio_ por vi! Por vi, Alfred! ALLMERS Sed tio vi ja _estas_, Rita. Tra nia infano — RITA Ho, naŭzigaj, tepidaj parolturniĝoj —. Nenio alia. Ne do, tiaĵo ne estas por _mi_. Mi estis taŭga por _fariĝi_ patrino al la infano, sed ne por _esti_ patrino de ĝi. Vi devas preni min kiel mi estas, Alfred. ALLMERS Vi tamen kore ŝatis Eyolf antaŭe. RITA Mi kompatis lin. Ĉar vi malzorgis lin. Nur igis lin legi kaj muele lerni. Preskaŭ neniam vidis lin. ALLMERS (kapsignas malrapide) Ne; mi estis blinda. La tempo ne estis por mi alveninta — RITA (rigardas lin) Sed _nun_ ĝi do estas veninta? ALLMERS Jes, nun fine. Nun mi vidas, ke la plej alta, kion mi havas por fari en la mondo, estas esti vera patro por Eyolf. RITA Kaj por _mi_? Kion vi volas esti por _mi_? ALLMERS (milde) Vin mi daŭrigos ami. En silenta intimeco. (Li provas kapti ŝiajn manojn.) RITA (evitas lin) Mi ne ŝatas vian silentan intimecon. Mi volas havi vin tute kaj plene! Kaj sola! Tiel kiel mi havis vin en la unuaj, ravaj, ŝvelantaj tagoj. (impete kaj malmole) Neniam en la mondo mi lasas min regali per restaĵoj kaj postlasaĵoj, Alfred! ALLMERS (kvietanima) Ŝajnas al mi, ke povus esti sufiĉe riĉe da feliĉo ĉi tie por ĉiuj tri, Rita. RITA (moke) Sekve vi estas malpostulema. (eksidas ĉe la tablo maldekstre) Aŭskultu nun jenon. ALLMERS (alproksimiĝas) Nu? Kio estas? RITA (rigardas lin per okulo perdinta la brilon) Kiam mi ricevis vian telegramon hieraŭ vespere — ALLMERS Jes? Kaj kion? RITA — mi vestis min blanke — ALLMERS Jes, mi vidis ke vi estas blanke vestita, kiam mi venis. RITA Libere faligis la harojn — ALLMERS Vian riĉe odorantan hararon — RITA — tiel ke ĝi ondis malsupren laŭ la nuko kaj la dorso — ALLMERS Mi vidis. Mi vidis. Ho kiel delikata vi estis, Rita. RITA Estis rozkoloraj ŝirmiloj super ambaŭ lampoj. Kaj ni estis solaj, ni du. La solaj maldormaj en la tuta domo. Kaj estis ĉampana vino sur la tablo. ALLMERS El ĝi mi nenion trinkis. RITA (rigardas lin amare) Ne, estas vero. (ridas akre) “_Vi havis ĉampanon, eĉ ne tuŝis ĝin_”, — kiel estas skribite. (Ŝi ekstaras de la apogseĝo kaj iras kvazaŭ laca al la sofo, kaj eksidas duone kuŝanta.) ALLMERS (iras trans la planko kaj haltas antaŭ ŝi) Mi estis tiel plena de sinceraj pensoj. Mi estis decidinta paroli kun vi pri nia estonta vivo, Rita. Kaj unue kaj ĉefe pri Eyolf. RITA (ridetas) Tion vi ja ankaŭ faris, kara — ALLMERS Ne, mi ne atingis. Ĉar vi komencis malvesti vin. RITA Jes, kaj dume vi parolis pri Eyolf. Ĉu vi ne memoras tion? Vi demandis kiel statas pri la stomako de eta Eyolf. ALLMERS (rigardas ŝin riproĉe) Rita —? RITA Kaj vi kuŝigis vin en via lito. Kaj dormis tiel ege bone. ALLMERS (skuas la kapon) Rita, — Rita! RITA (kuŝigas sin tute plate kaj rigardas lin) Vi? Alfred? ALLMERS Jes? RITA “_Vi havis ĉampanon, eĉ ne tuŝis ĝin_”. ALLMERS (preskaŭ malmole) Ne, mi ne tuŝis ĝin. (Li foriras de ŝi kaj starigas sin ĉe la ĝardena pordo. _Rita_ dum tempeto kuŝas senmova kun fermitaj okuloj.) RITA (subite eksaltas) Sed unu aferon mi volas diri al vi, Alfred. ALLMERS (turnas sin ĉe la pordo) Nu? RITA Vi ne sentus vin tiel sekura, vi! ALLMERS Ne sekura? RITA Ne, vi ne devus esti tiel senzorga! Ne tiel sekura, ke vi _havas_ min! ALLMERS (proksimiĝas) Kion vi aludas per _tio_? RITA (kun tremantaj lipoj) Neniam per penseto mi estis malfidela al vi, Alfred! Neniam momenton. ALLMERS Ne, Rita, tion mi ja scias. Mi, kiu konas vin tiel bone. RITA (kun fulmantaj okuloj) Sed se vi rifuzas min —! ALLMERS Rifuzas —! Mi ne komprenas kien vi celas! RITA Ho, vi ne scikonas ĉion tion, kio elmergus en mi, se — ALLMERS Se —? RITA Se mi iam observis, ke vi ne plu ŝatus min. Ne plu ŝatus min kiel antaŭe. ALLMERS Sed, vi mia karega Rita, — la homa ŝanĝiĝo tra la jaroj, — ĝi devas ja iam okazi ankaŭ en _nia_ kunvivo. Kiel en tiu de aliuloj. RITA Neniam en mi! Kaj mi ne akceptas iun ŝanĝon eĉ en vi. Mi tion ne eltenus, Alfred. Mi volas havi vin por mi mem sola. ALLMERS (rigardas ŝin zorgoplene) Vi havas terure ĵaluzan animon — RITA Mi ne povas krei min alia ol mi estas. (minacante) Se vi pecigas vin inter mi kaj iu alia — ALLMERS Kio jen —? RITA Tiam mi venĝas min kontraŭ vi, Alfred! ALLMERS Per kio vi venĝus vin? RITA Mi ne scias. — Ho jes, mi tamen scias! ALLMERS Nu? RITA Mi iros forĵeti min — ALLMERS Vi iros forĵeti vin, vi diras! RITA Jes, mi tiel faros. Mi ĵetos min rekte inter la brakojn de — de la unua venanta! ALLMERS (rigardas ŝin varme kaj skuas la kapon) Tion vi neniam faros, — vi mia sincera, fiera, fidela Rita. RITA (metas la brakojn ĉirkaŭ lian kolon) Ho, vi ne scias, kion mi povus fariĝi, se vi, — se vi ne plu ŝatus min. ALLMERS Ne plu ŝatus vin, Rita? Imagu ke vi povus diri tiaĵon! RITA (duone en rido malkaptas lin) Mi povus ja elĵeti miajn retojn por li, — tiu vojkonstruisto, kiu vagas ĉi tie. ALLMERS (malpezigita) Ah, dank’ al Dio, — vi do ŝercas. RITA Tute ne. Kial ne same bone li, kiel kiu ajn alia? ALLMERS Ne, ĉar li jam estas sufiĉe ligita! RITA Des pli bone! Ĉar tiaokaze mi prenus lin de iu alia. Estas ja la sama kion Eyolf faris kontraŭ mi. ALLMERS Ĉu vi diras, ke nia eta Eyolf _tion_ faris? RITA (kun la montrofingro streĉita al li) Jen vidu! Jen vidu! Tuj kiam vi nur mencias la nomon de Eyolf, vi fariĝas mola, kaj vibras la voĉon! (minacante pugnigas la manojn) Ho, mi preskaŭ tentiĝus deziri ke — nu! ALLMERS (rigardas ŝin time) Kion vi dezirus, Rita — RITA (impete foriras de li) Ne, ne, ne, — tion mi ne diras al vi! Neniam! ALLMERS (proksimiĝas al ŝi) Rita, mi petegas al vi, — pro vi kaj pro mi, ne lasu vin tenti al io malbona. (_Borghejm_ kaj _Asta_ venas de la ĝardeno. Ambaŭ estas en regata animskuo. Aspektas serioze kaj timigitaj, _Asta_ restas staranta ekstere sur la verando. _Borghejm_ eniras la ĉambron.) BORGHEJM Jen vidu. Nun fraŭlino Allmers kaj mi iris nian lastan promenadon kune. RITA (ekmire) Ah! — Kaj ne sekvas iu pli longa vojaĝo post la promenado? BORGHEJM Jes, por mi. RITA Por vi sola? BORGHEJM Jes, por mi sola. RITA (ekrigardas sombre al _Allmers_) Ĉu vi aŭdas tion, Alfred? (turnas sin al _Borghejm_) Mi kuraĝas veti, ke estas malicaj okuloj, kiuj ludis ruze pri vi. BORGHEJM (rigardas ŝin) Malicaj okuloj? RITA (kapsignas) Malicaj okuloj, jes. BORGHEJM Ĉu vi kredas pri malicaj okuloj, sinjorino Allmers? RITA Jes, mi komencis kredi pri malicaj okuloj nun. Pleje pri malicaj infanokuloj. ALLMERS (agitigita, flustras) Rita, — kiel povas vi, —! RITA (duonlaŭte) Estas vi kiu faras min malica kaj malbela, Alfred. (Fora, eturdita kriado aŭdiĝas de malsupre ĉe la maro.) BORGHEJM (iras al la vitra pordo) Kia bruo estas tio —? ASTA (ĉe la pordo) Vidu kiom da homoj, kiuj kuras malsupre sur la kajo! ALLMERS Kio tio povas esti? (Momenton li elrigardas.) Certe la stratbuboj, kiuj petolas. BORGHEJM (vokas elen trans la barilon) Aŭdu vi knabetoj tie sube! Kio okazas? (Pluraj aŭdiĝas respondi malklare samtempe.) RITA Kion ili diras? BORGHEJM Ili diras ke estas infano, kiu dronis. ALLMERS Infano dronis? ASTA Eta knabo, ili diras. ALLMERS Ho, ili povas ja ĉiuj naĝi. RITA (krias en timo) Kie estas Eyolf! ALLMERS Nur trankvile. Trankvile. Eyolf estas ja ludanta en la ĝardeno. ASTA Ne, en la ĝardeno li ne estas — RITA (kun supren etendataj brakoj) Ho, ke ne estas _li_! BORGHEJM (aŭskultas kaj vokas malsupren) Kies infano estas, vi diras? (Malklaraj voĉoj aŭdiĝas. _Borghejm_ kaj _Asta_ eligas sufokitan krion, kaj ekkuras malsupren tra la ĝardeno.) ALLMERS (en anima timo) _Ne estas_ Eyolf! _Ne estas_ Eyolf, Rita! RITA (sur la verando, aŭskultante) Tŝ; silentu! Lasu min aŭdi kion ili diras! (Rita fuĝas kun tranĉanta krio enen en la ĉambron.) ALLMERS (post ŝin) Kion ili diris? RITA (glitfalas apud la apogseĝo) Ili diris: La lambastono flosas! ALLMERS (preskaŭ lamigita) Ne! Ne! Ne! RITA (raŭke) Eyolf! Eyolf! Ho, ili _devas_ savi lin! ALLMERS (duone freneza) Aliaĵo ne eblas! Tia kara vivo! Tia kara vivo! (Li kuregas malsupren tra la ĝardeno.) DUA AKTO (Malgranda, malvasta valo en la arbaro de _Allmers_ malsupre ĉe la marbordo. Altaj, maljunaj arboj maldekstre klinas sin super la loko. Malsupren laŭ la deklivo en la fono fluegas rivereto, kiu malaperas inter la ŝtonoj ĉe la rando de la arbaro. Vojeto serpentumas apude laŭ la rivereto. Dekstre staras nur kelkaj opaj arboj, inter kiuj videtiĝas la fjordo. Antaŭe vidiĝas la angulo de boatejo kun surteren tirita boato. Sub la maljunaj arboj maldekstre staras tablo kun benko kaj kelkaj seĝoj, ĉio farita el maldikaj betultrunkoj. Estas peza, pluvema tago kun drivantaj nebulnuboj.) (_Alfred Allmers_, vestita kiel antaŭe, sidas sur la benko apogante la brakojn sur la tablo. Lia ĉapelo kuŝas antaŭ li. Li fiksrigardas senmove kaj spirite forestante rekte antaŭen super la akvon.) (Iom poste venas _Asta Allmers_ malsupren laŭ la arbara vojeto. Ŝi portas malfalditan pluvŝirmilon.) ASTA (proksimiĝas al li silente kaj gardeme) Vi ne devus sidi ĉi tie malsupre en la nuba vetero, Alfred. ALLMERS (kapsignas malrapide sen respondo) ASTA (kunfaldas la pluvŝirmilon) Mi iris longe por serĉi vin. ALLMERS (senesprime) Dankon. ASTA (translokigas seĝon kaj sidigas sin apud li) Ĉu vi longe sidis ĉi tie? La tutan tempon? ALLMERS (ne respondas; post iom li diras:) Ne, mi ne povas tion imagi. Ŝajnas al mi, ke estas tute neebla, — tio ĉi. ASTA (konsolante metas la manon sur lian brakon) Vi malfeliĉa Alfred. ALLMERS (fiksrigardas ŝin) Estas do vero, ĉu, Asta? Aŭ ĉu mi fariĝis freneza? Aŭ mi nur sonĝas? Ho, se estus nur sonĝo! Imagu kiom feliĉege, se mi nun vekiĝus! ASTA Ho, se mi vere povus vin veki. ALLMERS (rigardas super la akvon) Kiom senkora aspektas la fjordo hodiaŭ. Kuŝas peza kaj dormema. Plumbogriza, — kun flavaj ekflagroj, kaj spegulas la pluvnubojn. ASTA (petante) Ho, Alfred, ne sidadu tie fikse rigardante la fjordon! ALLMERS (sen ŝin aŭskultante) La supraĵon, jes. Sed en la profundo, — tie fluas la forta subfluo — ASTA (timeme) Ho, pro Dio en la ĉielo, — ne pensu pri la profundo! ALLMERS (rigardas ŝin milde) Vi certe kredas, ke li kuŝas tie ĝuste eksterborde, vi? Sed tion li ne faras, Asta. Ne kredu tion. Memoru, kiel ĉi tiu fluo torentas foren. Rekte en la maron. ASTA (ĵetas sin plorante sur la tablon kun la manoj antaŭ la vizaĝo) Ho, Dio, — ho Dio! ALLMERS (peze) Tial nun eta Eyolf foriĝis tiom longe — longe for de ni, la liaj. ASTA (rigardas lin petante) Ho, Alfred, ne diru do tiaĵon! ALLMERS Jes, vi povas mem elkalkuli. Vi kiu estas tiel lerta —. En dudek ok — dudek naŭ — horoj. Konsideru —! Konsideru —! ASTA (krias kaj kovras la orelojn) Alfred —! ALLMERS (premegas la manon forte kontraŭ la tablon) Sed ĉu vi komprenas la sencon en io tia? ASTA (rigardas lin) En kio? ALLMERS En tio ĉi, farita kontraŭ mi kaj Rita. ASTA La sencon en tio? ALLMERS (senpacience) Jes, La sencon, mi diras. Ĉar senco devas ja troviĝi en ĝi. La vivo, la ekzistado, — la sorto estu do ne tiel tute sensenca. ASTA Ho, kiu povas diri ion certe kaj decide pri tiuj aferoj, kara Alfred? ALLMERS (ridas amare) Ne-ne; vi eble vere pravas. Eble ĉio iras tiel hazarde, Asta. Prizorgante sin mem, kiel rompita ŝipo sen stirilo. Vere povas esti tiel. — Almenaŭ tiel aspektas. ASTA (pensema) Se nur aspektis —? ALLMERS (impete) Nu? Ĉu vi povas klarigi por mi? Ĉar _mi_ ne povas. (pli milde) Jen Eyolf preta eniri spirit-konscian vivon. Enhavas en si senfinajn eblecojn. Riĉajn eblecojn, eble. Plenumus mian ekzistadon kun ĝojo kaj fiero. Kaj jen bezoniĝas nur freneza, maljuna virinaĉo venanta — montranta hundon en saketo — ASTA Sed ni ja ne scias, kiel tio vere okazis. ALLMERS Jes, ni scias. La knaboj vidis ŝin remanta foren sur la fjordo. Ili vidis Eyolf staranta sola sur la eĝo de la kajo. Vidis lin fiksrigardi post ŝin — kaj kvazaŭ sveni. (tremetanta) Kaj jen li ekfalis malsupren, — kaj malaperis. ASTA Jes, jes. Sed tamen — ALLMERS Ŝi tiris lin en la profundon. Pri tio estu certe, Asta. ASTA Sed, kara, kial ŝi tion farus? ALLMERS Jes, — _jen_ estas la afero! Kial ŝi faris? Estas neniu venĝo kaŝita. Neniu pentofaro, mi pensas. Eyolf neniam faris al ŝi malbonon. Neniam fikriis post ŝin. Neniam ĵetis ŝtonon al ŝia hundo. Li eĉ ne vidis ŝin aŭ ŝia hundo antaŭ siaj okuloj antaŭ hieraŭ. Neniu venĝo do. Tiel senkaŭza ĉio. Tiel tute sensenca, Asta. — Kaj tamen la monda ordo tion bezonas. ASTA Ĉu vi parolis kun Rita pri tiuj pensoj? ALLMERS (skuas la kapon) Ŝajnas al mi ke mi pli facile povas paroli kun _vi_ pri tiaĵoj. (spiras pene) Kaj ankaŭ pri ĉio alia. (_Asta_ prenas kudraĵojn kaj paketon en papero el la poŝo. _Allmers_ sidas spiritforesta kaj rigardas ŝin.) ALLMERS Kion jen vi havas, Asta? ASTA (prenas lian ĉapelon) Pecon da nigra krepo. ALLMERS Ho, pro kio tiaĵo? ASTA Rita petis min. Permesu? ALLMERS Ho jes; volonte por mi. (Ŝi kudras la krepon sur la ĉapelon.) ALLMERS (sidas ŝin rigardante) Kie estas Rita? ASTA Ŝi iom promenadas supre en la ĝardeno, mi kredas. Borghejm estas kun ŝi. ALLMERS (iom surprizita) Ĉu? Borghejm estas ĉi tie ankaŭ hodiaŭ? ASTA Jes. Li venis per la meztaga trajno. ALLMERS Tion mi ne atendis. ASTA (kudras) Li tiom kore ŝatis Eyolf. ALLMERS Borghejm estas fidela ulo, Asta. ASTA (kun silenta varmo) Jes, fidela _li_ vere estas. _Tio_ certas. ALLMERS (fiksas la rigardon sur ŝin) Funde vi vere ŝatas lin. ASTA Jes, mi ŝatas. ALLMERS Sed tamen vi ne povas decidigi vin —? ASTA (interrompante) Ho, kara Alfred, ne parolu pri _tio_! ALLMERS Jes, jes, — diru al mi nur kial vi ne povas —? ASTA Ho ne, ne! Mi petas vin sincere. Ne demandu min. Ĉar estas malagrable por mi. — Jen. Nun la ĉapelo estas preta. ALLMERS Dankon. ASTA Kaj jen estas la maldekstra brako. ALLMERS Ĉu ankaŭ tiu havu krepon? ASTA Jes, tio estas konveneco. ALLMERS Nu, — do faru kion vi volas. (Ŝi proksimiĝas kaj komencas kudri.) ASTA Tenu la brakon trankvila. Por ke mi ne piku vin. ALLMERS (kun duona rideto) Tio estas kiel frue en antaŭaj tagoj. ASTA Jes, ŝajnas al vi, ĉu? ALLMERS Kiam vi estis malgranda knabino, vi ankaŭ sidis tiel pretigante miajn vestaĵojn. ASTA Kiom eble bone, jes. ALLMERS La unua aĵo, kiun vi kudris por mi, — ankaŭ ĝi estis nigra krepo. ASTA Ĉu? ALLMERS Ĉirkaŭ la studentan ĉapon. Kiam patro formortis de ni. ASTA Ĉu mi tiam kudris? Imagu, tion mi ne memoras. ALLMERS Ho ne; tiam vi ja estis malgranda. ASTA Jes, tiam mi estis malgranda. ALLMERS Kaj du jarojn poste, — kiam ni perdis vian patrinon, — vi kudris grandan brakkrepon ankaŭ por mi. ASTA Mi opiniis ke tiel estu. ALLMERS (frapetas ŝian manon) Jes, jes, estus ja ankaŭ tiel, Asta. — Kaj kiam ni jen staris solaj en la mondo, ni du —. Ĉu vi jam finis? ASTA Jes. (kunmetas la kudraĵojn) Estis tamen feliĉa tempo por ni, Alfred. Ni du solaj. ALLMERS Jes, estis. Eĉ se severe ni penegis. ASTA Vi penegis. ALLMERS (pli vivece) Ho, vi vere penegis viamaniere, ankaŭ vi, — (ridetas) vi, mia kara fidela — Eyolf. ASTA Hu, — ne memorigu al mi tiun stultaĵon pri tiu nomo. ALLMERS Nu, se vi naskiĝus knabo, vi nomiĝus Eyolf. ASTA Jes, okaze se, jes. Sed kiam vi fariĝis studento —. (ridetas senpere) Imagu ke vi tamen povis esti tiel infaneca. ALLMERS Ĉu estis mi, kiu estis infaneca! ASTA Jes, vere ŝajnas al mi tiel nun, kiam mi rememoras. Ĉar vi hontis ĉar vi ne havis fraton. Nur fratinon. ALLMERS Ne; vere estis vi, kara. Vi hontis. ASTA Nu ja, iom, ankaŭ mi, eble. Kaj mi kvazaŭ bedaŭris vin — ALLMERS Jes, vi certe faris. Kaj jen vi retrovis miajn malnovajn knabovestaĵojn — ASTA La belajn dimanĉvestaĵojn, jes. Ĉu vi memoras la bluan bluzon kaj la genupantalonojn? ALLMERS (liaj okuloj ripozas sur ŝi) Kiom bone mi memoras, kiam vi surtiris kaj portis ilin. ASTA Jes, sed tion mi nur faris, kiam ni estis solaj hejme. ALLMERS Kaj kiom seriozaj kaj gravaj ni estis, Asta. Kaj mi ĉiam nomis vin Eyolf. ASTA Tamen Alfred, tion ĉi vi neniam rakontis al Rita, ĉu? ALLMERS Jes, mi opinias, ke iam mi rakontis. ASTA Ne do, Alfred, kiel povis vi fari! ALLMERS Ho, jen vidu, — oni ja rakontas ĉion al sia edzino — preskaŭ. ASTA Jes, oni ja eble tion faras, mi komprenas. ALLMERS (kvazaŭ vekiĝanta, premas sian frunton kaj eksaltas) Ha, — ke mi povas sidi kaj — ASTA (ekstaras, rigardas lin maltrankvile) Kio estas al vi? ALLMERS Li preskaŭ malaperis de mi. Li tute foriĝis. ASTA Eyolf! ALLMERS Jen mi sidis vivante en la memoroj. Kaj li ne kunestis. ASTA Jes do, Alfred, — eta Eyolf estis malantaŭ ĉio. ALLMERS Li ne estis. Li forglitis el mia animo. El miaj pensoj. Mi vidis lin eĉ ne momenton dum ni kunparolis. Tute forgesis lin tiun longan tempon. ASTA Ho, vi tamen devas iom ripozi el la funebro. ALLMERS Ne, ne, ne, — ĝuste tion mi ne devas. Mi ne rajtas. — Ne rajtas. — Kaj eĉ ne koron por tio mi havas. (iras ekscitita dekstren) Al _mi_ estu nur vizie vidi lin tie, kie li kuŝas drivanta en la profundo! ASTA (post lin, lin kaptanta) Alfred, — Alfred! Ne al la fjordo! ALLMERS Mi nepras al li! Lasu min, Asta! Mi prenos la boaton. ASTA (teruriĝita) Ne al la fjordo, mi diras! ALLMERS (cedante) Ne, ne, — mi ne iros. Lasu min nur. ASTA (kondukas lin al la tablo) Vi _devas_ lasi vian menson ripozi, Alfred. Jen venu, kaj sidiĝu. ALLMERS (volas sidigi sin sur la benkon) Jes, jes, — kiel vi do volas. ASTA Ne, vi ne sidu _tie_. ALLMERS Jes, lasu min. ASTA Ne; ne faru! Ĉar jen vi sidas nur rigardante sur la fjordon — (devigas lin sidi sur seĝo kun la dorso dekstren) Jen vidu. Nun vi sidas bone. (Ŝi mem sidigas sin sur la benkon.) Kaj nun ni daŭrigu iom kunparoli. ALLMERS (spiras aŭdeble) Mildiĝis iom la sento de perdo kaj funebro momenton. ASTA Vi devas, Alfred. ALLMERS Sed ĉu ne ŝajnas al vi, ke mi estas terure laca kaj apatia, — _povante_ forgesi? ASTA Ho ne do. Ĉar certe neeblas ĉiam turnadi ĉirkaŭ unu sola penso. ALLMERS Jes, por mi neeblas. Antaŭ ol vi venis malsupren al mi, mi sidis lamentante tiom nepriskribeble en ĉi pelanta, ronĝanta funebro — ASTA Jes? ALLMERS Kaj ĉu vi kapablas kredi, Asta — Hm —? ASTA Nu? ALLMERS Meze en la angoro mi kaptis min mem en la penso diveni kion ni havu por tagmanĝo hodiaŭ. ASTA (trankviligante) Jes, jes, se nur estas ripozo en ĝi, do — ALLMERS Jes, pensu kara, — mi trovis, ke estas kvazaŭ ripozo en ĝi. (etendas al ŝi la manon trans la tablon) Kiom bone estas, ke mi havas vin, Asta. Pri tio mi ĝojas, ĝojas — meze en la funebro. ASTA (rigardas lin serioze) Unue vi estu ĝoja pro tio, ke vi havas Rita. ALLMERS Jes, memkompreneble. Sed Rita ne estas parenca al mi. Ne estas kiel havi fratinon. ASTA (atenta) Ĉu tion vi diras, Alfred? ALLMERS Jes, nia parencaro estas io aparta. (duone ŝerce) Ĉiam ni elektis helajn antaŭliterojn en niaj nomoj. Ĉu vi memoras, kiom ofte ni parolis pri tio antaŭe? Kaj ĉiuj parencoj, — ĉiuj ili estas same malriĉaj. Kaj ĉiuj havas ni egalajn okulojn. ASTA Ĉu vi trovas, ke ankaŭ mi havas —? ALLMERS Ne, vi parencas ja tute al via patrino, vi. Tute ne similas al ni aliaj. Eĉ ne al patro. Sed tamen — ASTA Tamen —? ALLMERS Jes, mi kredas ke la kuna vivo tamen premis nin ambaŭ reciproke laŭ niaj bildoj. En la menso, mi sugestas. ASTA (varme emocia) Ho, tion vi neniam diru, Alfred. Estas mi, kiu stampiĝis laŭ vi. Kaj estas al vi, ke mi ĉion ŝuldas, ĉion bonan en la mondo. ALLMERS (skuas la kapon) Vi ŝuldas al mi nenion, Asta. Kontraŭe — ASTA Ĉion mi ŝuldas al vi! Tion vi ja povas diri al vi mem. Neniu ofero estis tro peza por vi — ALLMERS (interrompante) Ĉu do — ofero! Ne prezentu tiaĵon. — Mi nur amis vin, Asta. Ekde kiam vi estis infaneto. (post mallonga paŭzo) Kaj mi ĉiam pensadis, ke estas tiom da maljusteco, kiom mi devis kompensi. ASTA (surprizita) Maljusteco! Vi? ALLMERS Ne precize pro mi. Sed — ASTA (atente) Sed —? ALLMERS Pro patro. ASTA (duone ekstaras de la benko) Pro — patro! (ree eksidas) Al kio vi aludas, Alfred? ALLMERS Patro neniam estis vere bonvola kontraŭ vi. ASTA (ekscitita) Ho, tion do ne diru! ALLMERS Jes, ĉar estas vero. Li ne amis vin. Ne tiel kiel li devus. ASTA (evitante) Ne, eble ne tiel, kiel li amis vin. Estis ja tute kompreneble. ALLMERS (daŭrigas) Kaj severa li ofte estis ankaŭ kontraŭ via patrino. Almenaŭ la lastajn jarojn. ASTA (kviete) Patrino estis ja multege pli juna ol li. Memoru tion. ALLMERS Vi ne kredas, ke ili interharmoniis, ĉu? ASTA Eble ili ne tion faris. ALLMERS Jes, sed tamen —. Patro, kiu alie estis tiel milda kaj molkora —. Tiel afabla al ĉiuj homoj — ASTA (silente) Eĉ patrino ne ĉiam estis tia, kia ŝi devus. ALLMERS Ĉu via patrino ne estis! ASTA Eble ne ĉiam. ALLMERS Kontraŭ patro, vi aludas? ASTA Jes. ALLMERS Tion mi ja neniam rimarkis. ASTA (batalante kontraŭ la ploro, ekstaras) Ho, kara Alfred, — lasu ilin ripozi, tiuj, kiuj estas for. (Ŝi iras dekstren.) ALLMERS (ekstaras) Jes, lasu ilin ripozi. (tordas la manojn) Sed tiuj kiuj estas for, — ili ne lasas nin ripozi, Asta. Nek tagon nek nokton. ASTA (rigardas lin varme) Post daŭro de la tempo ĉio sentiĝos pli milde, Alfred. ALLMERS (rigardas ŝin senhelpe) Jes, ankaŭ vi kredas tion, ĉu ne? — Sed kiel mi supervenku tiujn terurajn, unuajn tagojn —. (raŭke) Ne, tion mi ne komprenas. ASTA (petante, metas la manojn sur liajn ŝultrojn) Iru al Rita. Ho, mi petegas vin — ALLMERS (ekscitita, formoviĝas) Ne, ne, ne, — ne parolu al mi pri tio! Ĉar mi ne povas, komprenu. (pli trankvila) Lasu min resti ĉi tie kune kun vi. ASTA Jes, mi ne foriros de vi. ALLMERS (prenas ŝian manon kaj tenas ĝin firme) Dankon! (rigardas momenton sur la fjordon) Kie estas nun mia eta Eyolf? (ridetas al ŝi peze) Ĉu tion vi povas diri al mi, — vi, mia granda, saĝa Eyolf? (agitas la kapon) Neniu en la tuta mondo povas tion al mi diri. Al mi la nura scio estas, ke mi ne plu havas lin. ASTA (rigardas supren maldekstren kaj retiras sian manon) Nun ili venas. (_Sinjorino Allmers_ kaj _inĝeniero Borghejm_ venas promenante malsupren la arbaran vojeton; ŝi antaŭe; li malantaŭ ŝi. Ŝi estas nigre vestita, kun nigra vualo super la kapo. Li portas pluvŝirmilon sub la brako.) ALLMERS (iras ŝin renkonte) Kiel statas pri vi, Rita? RITA (preterpasas lin) Ho, ne demandu. ALLMERS Kion jen vi volas? RITA Nur serĉi vin. Pri kio vi okupetadas? ALLMERS Nenio. Asta venis al mi. RITA Jes, sed antaŭ ol Asta venis? Vi forestis de mi la tutan antaŭtagmezon. ALLMERS Mi sidis rigardante eksteren sur la akvon. RITA Hu, — ĉu vi eltenas! ALLMERS (senpacience) Prefere mi nun estu sola! RITA (maltrankvila paŝadas ĉirkaŭe) Kaj jen sidi trankvile! Sur unu kaj la sama loko! ALLMERS Mi havas ja nenion en la mondo kion postsopiri. RITA _Mi_ eltenas nenie. Precipe ne ĉi tie, — kun la fjordo ĝuste antaŭe. ALLMERS Ĝuste pro tio, ke la fjordo estas tiom proksima. RITA (al _Borghejm_) Ĉu ne ankaŭ vi trovas, ke li supreniru kun ni aliaj? BORGHEJM (al _Allmers_) Mi opinias, ke estus pli bone por vi. ALLMERS Ne, ne, — lasu min do sidi, kie mi estas. RITA Do mi restu ĉe vi, Alfred. ALLMERS Nu ja, do faru tion. — Restu ankaŭ vi, Asta. ASTA (flustras al _Borghejm_) Lasu ilin solaj! BORGHEJM (kun komprenema rigardo) Fraŭlino Allmers, — ĉu promenadon — laŭ la marbordo? La finan fojon? ASTA (prenas sian pluvŝirmilon) Jes, venu. Ni iru iom pluen. (Asta kaj Borghejm iras kune malantaŭ la boatejon.) (Allmers iom paŝadas ĉirkaŭe. Poste li sidigas sin sur ŝtono sub la arboj antaŭe maldekstre.) RITA (proksimiĝas kaj staras antaŭ li kun interplektitaj, pendantaj manoj) Ĉu vi eblas imagi, Alfred, — ke ni perdis Eyolf? ALLMERS (rigardas peze malsupren antaŭ si) Al la penso ni kutimiĝu. RITA Mi ne povas. Mi ne povas. Mi vidis tiun teruran vidaĵon, kiu staros antaŭ mi tra mia tuta vivo. ALLMERS (suprenrigardas) Kiun vidaĵon? Kion vi vidis? RITA Mi mem nenion vidis. Nur aŭdis la rakonton. Ho —! ALLMERS Diru do prefere tuj. RITA Mi iris kun Borghejm al la kajo — ALLMERS Kion vi tie volis? RITA Demandi al la knaboj, kiel tio okazis. ALLMERS Tion ni ja scias. RITA Ni eksciis pli. ALLMERS Nu! RITA Ne estas vero, ke li tuj tute malaperis. ALLMERS Ĉu nun ili _tion_ diras? RITA Jes. Ili diras, ke ili vidis lin kuŝanta sur la fundo. Profunde malsupre en la klara akvo. ALLMERS (dentgrincigante) Kaj ili ne savis lin! RITA Eble ili ne povis. ALLMERS Ili scipovas naĝi — ĉiuj —. Ĉu ili diris kiel li kuŝas, dum ili vidis lin? RITA Jes. Ili diris, ke li kuŝas surdorse. Kaj kun grandaj, malfermitaj okuloj. ALLMERS Malfermitaj okuloj. Sed tute trankvila? RITA Jes, tute trankvila. Kaj jen io venis kondukante lin foren. Ili nomis ĝin marfluo. ALLMERS (kapsignas malrapide) _Tio_ do estis la lasta vido de li. RITA (plorsufokite) Jes. ALLMERS (kun apatia voĉo) Kaj neniam, — neniam ni plu vidos lin. RITA (lamentante) Tagon kaj nokton li staros antaŭ mi tiel, kiel li kuŝis tie sube. ALLMERS Kun la grandaj, malfermitaj okuloj. RITA (ŝokita) Jes, kun la grandaj malfermitaj okuloj. Mi vidas ilin! Mi vidas ilin antaŭ mi! ALLMERS (stariĝas malrapide kaj rigardas ŝin silente minace) La okuloj, ĉu ili estis malicaj, Rita? RITA (paliĝas) Malicaj —! ALLMERS (tute proksime al ŝi) La okuloj, kiuj fiksrigardis supren, ĉu ili estis malicaj? De tie profunde? RITA (sin retirante) Alfred —! ALLMERS (sekvas) Respondu al mi! ĉu estis malicaj infanokuloj? RITA (krias) Alfred! Alfred —! ALLMERS Nun estas por ni, — kiel vi deziris, Rita. RITA _Mi_! Kiel deziris _mi_? ALLMERS Ke Eyolf ne estus ĉi tie. RITA Neniam en la mondo mi tion deziris! Ke Eyolf ne starus inter ni du, — _tion_ mi deziris. ALLMERS Nu ja, — de nun li ja tion ne faros. RITA (malrapide, rigardante antaŭen) Eble de nun ankoraŭ pli. (skuiĝas) Ho, tiu terura vidaĵo! ALLMERS (kapsignas) La malicaj infanokuloj, jes. RITA (timigita, retiriĝas) Lasu min, Alfred! Mi timas vin! Tia mi neniam vidis vin antaŭe. ALLMERS (rigardas ŝin malmole kaj malvarme) Aflikto igas malica kaj abomena. RITA (timigita sed tamen obstina) Jen kiel ankaŭ mi sentas. (_Allmers_ iras dekstren kaj rigardas foren sur la fjordon. _Rita_ sidigas sin ĉe la tablo. Mallonga paŭzo.) ALLMERS (turnas la kapon al ŝi) Vi neniam vere kaj sincere amis lin. Neniam! RITA (malvarme, sinrega) Eyolf neniam lasis al mi gajni sin tute kaj komplete. ALLMERS Ĉar vi ne volis. RITA Ho jen do. Mi volis pli ol volonte. Sed iu staris bare. Eĉ de la komenco. ALLMERS (turnas sin tute) _Mi_, mi staris bare, vi sugestas? RITA Nu ne. Ne de la komenco. ALLMERS (proksimiĝas) Kiu do? RITA La onklino. ALLMERS Asta. RITA Jes. Asta, — ŝi kaptis lin — tuj post kiam okazis — la malfeliĉa falo. ALLMERS Se ŝi lin kaptis, ŝi faris el amo. RITA (impete) Ĝuste tio! Mi ne toleras dividi ion kun aliulo! Ne en amo. ALLMERS Ni du devus dividi lin inter ni en amo. RITA (rigardas lin moke) Ni? Ho, vi funde neniam vere amis lin, eĉ ne vi. ALLMERS (rigardas ŝin surprizite) _Mi_ ne, ĉu! RITA Ne, vi lin ne amis. Unue vi estis ja tiom kaptita de tiu libro — pri la respondeco. ALLMERS (forte) Jes, mi estis. Sed ĝuste ĝin, Rita, — ĝin mi oferis pro Eyolf. RITA Ne pro amo al li. ALLMERS Kial do, vi pensas? RITA Ĉar vi vagis ĉi tie kaj mordiĝis de malfido al vi mem. Ĉar vi komencis dubi, ĉu vi havas iun grandan vivotaskon, por kiu vivi en la mondo. ALLMERS (esplorante) Ĉu vi observis ion tian sur mi? RITA Jes ja, — iom post iom. Kaj jen vi bezonis ion novan, kiu povus plenigi vin. — _Mi_, mi verŝajne ne plu estis por vi sufiĉe. ALLMERS Estas la leĝo de transformo, Rita. RITA _Tial_ do vi volis fari mirindan infanon el kompatinda eta Eyolf. ALLMERS Tion mi ne volis. Mi volis fari el li feliĉan kreaĵon. Sole tion mi volis. RITA Sed ne pro amo al li. Esploru vin mem! (kun ĝenataj okuloj) Kaj esploru ĉion, kio kuŝas sube — kaj malantaŭe. ALLMERS (evitas ŝiajn okulojn) Estas io, kion vi volas ignori. RITA Ankaŭ vi. ALLMERS (rigardas ŝin penseme) Se estas kiel vi pensas, ni du vere neniam posedis nian propran infanon. RITA Ne. Ne en profunda amo. ALLMERS Kaj tamen ni nun lamentadas lin tiom amare. RITA (amare) Jes, ĉu ne estas strange tion pensi? Lamentadi tiel pri eta, fremda knabo. ALLMERS (ekkriante) Ho, ne nomu lin fremda! RITA (peze agitas la kapon) Ni neniam al ni gajnis la knabon, Alfred. Ne mi. Nek vi. ALLMERS (tordas la manojn) Kaj nun estas tro malfrue. Tro malfrue! RITA Kaj komplete malkonsolebla — ĉio. ALLMERS (subite ekkolerema) Jen _vi_ kulpas! RITA (ekstaras) Mi! ALLMERS Jes, vi! Estas _via_ kulpo, ke li fariĝis, — tia kia li fariĝis! Estas via kulpo, ke li ne povis savi sin el la akvo. RITA (deturnante) Alfred, — ne ĵetu la kulpon sur _min_! ALLMERS (pli kaj pli ekster si mem) Jes, jes, mi faras! Estis vi kiu lasis la bebon kuŝi sur la tablo sen atento. RITA Li kuŝis tiom mole en la kusenetoj. Kaj dormis senriske. Kaj vi ja promesis varti la infanon. ALLMERS Jes, mi promesis. (malaltigas la voĉon) Sed jen vi venis, vi, vi, — kaj logis min enen al vi. RITA (rigardas lin obstine) Ho, diru prefere, ke vi forgesis kaj infanon kaj ĉion alian. ALLMERS (en subpremita kolero) Jes, vero. (pli trankvile) Mi forgesis la infanon — inter viaj brakoj! RITA (ekscitita) Alfred! Alfred, — estas abomene de vi! ALLMERS (mallaŭte, pugnigas la manojn kontraŭ ŝi) En tiu momento vi kondamnis al morto la etan Eyolf. RITA (sovaĝe) Ankaŭ vi! Ankaŭ vi; — se tiel estas! ALLMERS Nu jes, — postulu ankaŭ de mi respondecon, — se vi jen volas. Ambaŭ ni krimis. — Kaj tial tamen vere _estis_ venĝo en la morto de Eyolf. RITA Venĝo? ALLMERS (pli sinrega) Jes. Juĝo super vi kaj mi. Nun ni iras ĉi tie laŭ merito. En kaŝita, malkuraĝa pento ni lasis nin fortimigi de li, dum li vivis. Ne eltenis vidi tiun, — tiun, kiun li devis kuntreni — RITA (mallaŭte) La lambastonon. ALLMERS Jes, ĝuste ĝin. — Kaj tio, kion ni nun nomadas funebro kaj aflikto, — tio estas ronĝanta konscienco, Rita. Nenio alia. RITA (rigardas lin konfuzite) Ŝajnas al mi ke tio portos nin en malesperon, — rekte en frenezon por ni ambaŭ. Ĉar ni povas ja neniam, — neniam ripari. ALLMERS (kaptita de silenta animstato) Mi sonĝis pri Eyolf ĉinokte. Ŝajnis al mi, ke li venas supren de la kajo. Li povis kuri, kiel aliaj knaboj. Nenio estis do al li okazinta. Nenio. La sufokanta realo do estas nur sonĝo, mi pensis. Ho, kiom mi dankis kaj benis — (haltas) hm — RITA (rigardas lin) Kiun? ALLMERS (eviteme) Kiun —? RITA Jes; kiun vi dankis kaj benis? ALLMERS (repuŝante) Mi kuŝis dormante, vi aŭdas — RITA Iun, je kiu vi mem ne kredas? ALLMERS Ĝi tamen hantis min. Mi ja dormis — RITA (riproĉante) Vi ne devus igi min dubema, Alfred. ALLMERS Ĉu estus ĝuste de mi se mi lasus vin travivi kun malplenaj iluzioj? RITA Estus pli bone por mi. Ĉar jen mi havus ion por konsolo. Nun mi vagas nesciante ĉu elen ĉu enen. ALLMERS (rigardas ŝin akre) Se vi nun povus elekti —. Se vi povus sekvi Eyolf tien, kie li nun estas —? RITA Jes. Jen kio? ALLMERS Se vi estus tute konvinkita, ke vi retrovus lin, — konus lin, — komprenus lin —? RITA Jes, jes; jen kio? ALLMERS Ĉu vi libervole volus fari la salton transen al li? Libervole forlasi ĉion jenan? Rezigni pri la tuta tera vivo? Ĉu vi tion volus, Rita? RITA (silente) Nun tuj? ALLMERS Jes; hodiaŭ. En ĉi horo. Respondu al mi. Ĉu vi volus? RITA (hezitante) Ho, mi ne scias Alfred. — Ne; mi kredas, ke unue mi volus resti iom da tempo ĉi tie ĉe vi. ALLMERS Pro mi? RITA Jes, nur pro vi. ALLMERS Sed jen poste? Ĉu tiam —? Respondu! RITA Ho, kion mi respondu al tiaĵo? Mi ja ne _povus_ foriri de vi. Neniam! Neniam! ALLMERS Sed okaze ke mi irus al Eyolf? Kaj vi estus plene konvinkita, ke tie vi renkontus kaj lin kaj min. Ĉu jen vi volus transiri al ni? RITA Mi certe volus. Ho, volonte! Volonte! Sed — ALLMERS Nu? RITA (ĝemas mallaŭte) Mi ne povus, — mi sentas. Ne, ne; mi tute ne povus! Ne por ĉiuj gloroj de la ĉielo! ALLMERS Eĉ mi ne. RITA Ne, ĉu ne vere, Alfred! Eĉ vi ne povus! ALLMERS Ne, ĉar ĉi tie, en la tera vivo, ni vivantaj havas hejmon. RITA Jes, ĉi tie estas tia feliĉo, kian ni komprenas. ALLMERS (sombre) Ho, la feliĉo, — la feliĉo, Rita — RITA Vi do sugestas, ke la feliĉo — ĝin ni neniam plu retrovos. (rigardas lin demande) Sed okaze —? (impete) Ne, ne; mi ne kuraĝas tion diri! Eĉ ne pensi. ALLMERS Jen diru. Diru do, Rita. RITA (hezitante) Ĉu ni provu —? Ĉu eblus lin forgesi? ALLMERS Forgesi Eyolf. RITA Forgesi la penton kaj la riproĉon, mi sugestas. ALLMERS Ĉu tion vi dezirus? RITA Jes. Se estus eble. (ekkrie) Ĉar ĉi tiun staton, — mi ĝin ne longe eltenos! Ho, ĉu ne eblas ion elpensi, en kio estas forgeso? ALLMERS (skuas la kapon) Kio tio do estus? RITA Ĉu eblus provi vojaĝante tre foren? ALLMERS De la hejmo? Vi kiu nenie sentas vin komforta, se ne estas tie ĉi. RITA Nu, do inviti multajn homojn al ni? Gastamece vivi. Ĵeti nin en ion, kio mildigus kaj kvietigus. ALLMERS Tia vivo ne konvenas al mi. — Ne, — mi prefere provus rekomenci mian laboron. RITA (akre) Vian laboron? Tiun, kiu staradis kiel vando kaj muro inter ni? ALLMERS (malrapide, rigardas ŝin fikse) De nun ĉiam estu vando kaj muro inter ni du. RITA Kial estu —? ALLMERS Kiu scias ĉu ne grandaj, malfermitaj infanokuloj rigardos nin nokte kaj tage. RITA (silente; timotremanta) Alfred, — estas terure tion imagi! ALLMERS Nia amo estis kiel konsumanta fajro. _Nun_ ĝi estu estingita — RITA (kontraŭ lin) Estingita! ALLMERS (malmole) Ĝi jam _estas_ estingita, — en unu el ni. RITA (kiel ŝtonigita) Kaj _tion_ vi kuraĝas diri al mi! ALLMERS (pli milde) Ĝi estas morta, Rita. Sed en tio, kion mi nun, en kuna kulpo kaj pentodeziro, sentas por vi, — en tio mi kvazaŭ videtas releviĝon — RITA (impete) Ho, mi ne interesiĝas pri iu releviĝo! ALLMERS Rita! RITA Mi estas varmkora homo, mi! Ne ĉirkaŭvagas dormetante, — kun fiŝsango en la vejnoj. (tordas la manojn) Kaj jen esti enfermita tutvive — en pento kaj riproĉo! Enfermita kun iu, kiu ne plu estas mia, mia, mia! ALLMERS _Tiel_ devis ja foje finiĝi, Rita. RITA Ĉu _tiel_ devus finiĝi! Tio, kio komencis inter ni en tia kune akceptanta amo! ALLMERS Mia amo ne estis kune akceptanta de la komenco. RITA Kion vi do sentis por mi unue? ALLMERS Timo. RITA Mi komprenas. Sed kiel mi tamen gajnis vin? ALLMERS (mallaŭte) Vi estis tiom rave delikata, Rita. RITA (rigardas lin esploreme) Nur tio do? Diru, Alfred! Sole tio? ALLMERS (sindevige) Ne; flanke estis ankaŭ io alia. RITA (ekkrie) Mi suspektas kio estis! Estis “oro kaj verdaj arbaroj”, kiel vi diradas. Jen, ĉu estis, Alfred? ALLMERS Jes. RITA (rigardas lin profunde riproĉe) Kiel vi povis — kiel vi tion povis! ALLMERS Mi devis pensi pri Asta. RITA Asta, jes! (amare) Estis do efektive Asta, kiu kunigis nin du. ALLMERS Ŝi nenion sciis. Eĉ ne hodiaŭ ŝi suspektas. RITA (repuŝante) Tamen estis Asta! (ridetas per rikana okulĵeto flanken) Aŭ ne, — estis eta Eyolf. Eta Eyolf, jen vi! ALLMERS Eyolf —? RITA Jes, ĉu vi ne nomis ŝin Eyolf antaŭe? Ŝajnas al mi, ke vi iam tion diris, en intima momento. (proksimiĝas) Ĉu vi memoras ĝin — la tentantan, ravan momenton, Alfred? ALLMERS (retiras sin kvazaŭ en teruro) Mi memoras nenion! Volas nenion memori! RITA (sekvas lin) Estis en la momento, — kiam via alia Eyolf fariĝis kriplulo! ALLMERS (obtuze, apogas sin al la tablo) La venĝo. RITA (minacante) Jes, la venĝo! (_Asta_ kaj _Borghejm_ revenas ĉe la boatejo. Ŝi portas kelkajn nimfeojn en la mano.) RITA (sinrege) Nu, Asta, — jen, ĉu vi kaj sinjoro Borgstrøm ekhavis okazon funde kunparoli? ASTA Nu jes, — certagrade. (Ŝi formetas la pluvŝirmilon kaj metas la florojn sur seĝon.) BORGHEJM Fraŭlino Allmers estis tre parol-avara dum la promenado. RITA Vere tia? Jen do, Alfred kaj mi kunparolis tiom profunde ke sufiĉas — ASTA (rigardas ambaŭ streĉite) Kio estas —? RITA — ke sufiĉas por la tuta vivo, mi diras. (interrompante) Sed jen venu, kaj ni iru supren, ĉiuj kvar. De nun ni devas havi homojn ĉirkaŭ ni. Alfred kaj mi ne eltenas solaj. ALLMERS Jes, nur iru antaŭe vi aliaj. (turnas sin) Sed kun vi mi devas unue interŝanĝi kelkajn vortojn, Asta. RITA (rigardas lin) Nu? — Jen jes, venu do vi kun mi, sinjoro Borghejm. (_Rita_ kaj _Borghejm_ iras supren laŭ la arbara vojeto.) ASTA (timeme) Alfred, kio okazis! ALLMERS (sombre) Estas tio, ke mi ne plu eltenas ĉi tie. ASTA Ĉi tie! Kune kun Rita, vi sugestas? ALLMERS Jes. Rita kaj mi ne povas daŭrigi la kunan vivon. ASTA (agitas lian brakon) Sed, Alfred, — ne diru do ion tiel teruran! ALLMERS Estas vero, kion mi diras. Ni iradas ĉi tie kaj igas unu la alian malicaj kaj fiaj. ASTA (vunde tuŝita) Ho, neniam, — neniam mi suspektus ion tian! ALLMERS Eĉ mi ne tion vidis antaŭ hodiaŭ. ASTA Kaj nun vi volas —! Jen, kion vi vere volas, Alfred? ALLMERS Mi volas forvojaĝi de ĉio jena. Forege de ĉio. ASTA Kaj jen stari tute sola en la mondo? ALLMERS (kapsignas) Kiel iam antaŭe, jes. ASTA Sed vi ne taŭgas por stari sola! ALLMERS Ho jes. Antaŭe mi almenaŭ taŭgis. ASTA Jes, antaŭe, jes. Tiam vi ja havis min ĉe vi. ALLMERS (volas preni ŝian manon) Jes. Kaj estas hejmen al vi, Asta, ke mi nun rifuĝas. ASTA (evitas lin) Al mi! Ne, ne, Alfred! Tute neeblas. ALLMERS (rigardas ŝin peze) Borghejm do tamen staras en la vojo? ASTA (fervore) Ne, ne; li ne faras! En tio vi mispensas. ALLMERS Bone. Do mi venos al vi, — vi kara, kara fratino. Mi _devas_ reveni al vi. Hejmen al vi por puriĝi kaj nobliĝi de la kunvivo kun — ASTA (ekscitita) Alfred, — vi pekas kontraŭ Rita! ALLMERS Mi _estas_ pekinta kontraŭ ŝi. Sed ne en tio ĉi. Ho, pripensu do, Asta! Kia do estis la kuna vivo inter vi kaj mi? Ĉu ne estis kiel nura alta, sankta tago de komenco ĝis fino? ASTA Jes, estis, Alfred. Sed ne estas revivebla. ALLMERS (amare) Ĉu vi opinias, ke la geedzeco tiom neripareble degenerigis min? ASTA (trankvile) Ne, tion mi ne opinias. ALLMERS Jen do, ni du volas revivi nian iaman vivon. ASTA (decide) Ni ne _povas_, Alfred. ALLMERS Jes, ni povas. Ĉar amo de frato kaj fratino — ASTA (streĉita) Kio pri _ĝi_? ALLMERS Tiu rilato estas la sola, kiu ne estas sub la leĝo de transformo. ASTA (malrapide; tremetanta) Tamen, se tiu rilato ne — ALLMERS Ne —? ASTA — ne estas _nia_ rilato? ALLMERS (rigardas ŝin fikse kaj surprizita) Ne _nia_? Kara, kion vi per tio sugestas? ASTA Plej bone ke mi tuj al vi diras, Alfred. ALLMERS Jes, jes, jen diru! ASTA La leteroj de patrino —. Tiuj kiuj kuŝas en la teko —. ALLMERS Nu jes? ASTA Tiujn vi legu — kiam mi estos forvojaĝinta. ALLMERS Kial mi faru? ASTA (batalante kun si mem) Jes, kaj jen vi vidos, ke — ALLMERS Nu! ASTA — ke mi ne rajtas porti — la nomon de via patro. ALLMERS (ŝanceliĝante malantaŭen) Asta! Kion vi diras! ASTA Legu la leterojn. Jen vi vidos. Kaj komprenu. — Kaj eble havu pardonon — por patrino, ankaŭ. ALLMERS (manpremas sian kapon) Mi ne povas kapti jenon. Ne fikse teni la penson. Vi, Asta, — ne estus — ASTA Vi ne estas mia frato, Alfred. ALLMERS (rapide, duone obstine, rigardas ŝin) Nu, sed kion do vere tio ŝanĝas en la rilato inter ni du? Funde nenion. ASTA (agitas la kapon) _Ĉion_ ĝi ŝanĝas, Alfred. Nia rilato ne estas tia de frato kaj fratino. ALLMERS Ne-ne. Sed _tamen_ same sankta. Restos ĉiam same sankta. ASTA Ne forgesu, — ke ĝi estas sub la leĝo de transformo, — kiel vi ĵus diris. ALLMERS (rigardas ŝin esplore) Ĉu per tio vi sugestas, ke —? ASTA (kviete, varme emociigita) Ne pliajn vortojn, — vi kara, kara Alfred. — (prenas la florojn de la seĝo) Jen vidu tiujn nimfeojn! ALLMERS (kapsignas malrapide) Estas el tiuj, kiuj supren streĉas sin, — de la profundo. ASTA Mi plukis ilin en la lago. Tie kie ĝi fluas en la fjordon. (streĉigas ilin antaŭen) Ĉu vi ilin volas, Alfred? ALLMERS (prenas ilin) Dankon. ALLMERS (rigardas ŝin) De Eyolf tie fore? Aŭ de vi? ASTA (kviete) De ambaŭ. (prenas la pluvombrelon) Jen do venu supren al Rita. (Ŝi iras supren laŭ la arbara vojeto.) ALLMERS (prenas sian ĉapelon de la tablo kaj flustras peze) Asta. Eyolf. Eta Eyolf —! (Li sekvas supren laŭ la vojeto.) TRIA AKTO (Arbetaĵaro sur altaĵeto en la ĝardeno de Allmers. Kruta deklivo kun baraĵo kontraŭ la fono; ŝtuparo suben maldekstre. Vasta elvidaĵo super la fjordo, kiu kuŝas profunde sube. Flagstango kun ŝnuroj, sed sen flago staras ĉe la baraĵo. Antaŭe dekstre estas pavilono, kovrata de grimpantaj plantoj kaj ampelopsoj. Benko ekstere. Estas malfrua somervespero kun klara ĉielo. Kreskanta krepusko.) (_Asta_ sidas sur benko kun la manoj sur la genuoj. Ŝi portas supervestojn kaj ĉapelon, havas sian sunŝirmilon apud si kaj malgrandan vojaĝsakon pendanta per rimeno de la ŝultro.) (_Borghejm_ suprenvenas de la fono maldekstre. Ankaŭ li havas vojaĝsakon pendanta de la ŝultro. Sur la brako li portas kunruligitan flagon.) BORGHEJM (ekvidas _Asta_) Ho, ĉi supre vi do sidadas. ASTA Mi sidas rigardante fjorden la lastan fojon. BORGHEJM Do estas bone, ke mi vizitetis ankaŭ _ĉi tie_. ASTA Ĉu vi min serĉadis? BORGHEJM Jes, mi faris. Mi volis adiaŭi vin — ĉi tiun fojon. Ne la lastan, mi esperas. ASTA (ridetas preskaŭ nevideble) Vi estas fervora, vi. BORGHEJM Vojkonstruisto tia devas esti. ASTA Ĉu vi vidis Alfred? Aŭ Rita? BORGHEJM Jes, ambaŭ mi vidis. ASTA Kune? BORGHEJM Ne. Ili ambaŭ iris sian apartan flankon. ASTA Kion vi faros pri tiu flago? BORGHEJM Sinjorino Rita petis min suprenlevi ĝin. ASTA Suprenlevi flagon nun? BORGHEJM Duonstange. Ĝi flirtu noktojn kaj tagojn, ŝi diris. ASTA (ekĝemas) Kompatinda Rita. Kaj kompatinda Alfred. BORGHEJM (okupata pri la flago) Ĉu via koro permesas al vi forvojaĝi de ili? Jes, mi demandas. Ĉar mi vidas, ke vi estas vojaĝvestita. ASTA (kun malforta voĉo) Mi devas forvojaĝi. BORGHEJM Nu ja, ĉar vi devas, do — ASTA Kaj ankaŭ vi ja forvojaĝos ĉi-nokte. BORGHEJM Ankaŭ mi devas? Mi iros per la trajno. Ĉu ankaŭ vi? ASTA Ne, mi iros per la vaporŝipo. BORGHEJM (ekrigardas al ŝi) Ĉiu sian apartan vojon do. ASTA Jes. (Ŝi sidas rigardante, dum li suprenlevas la flagon duone sur la stangon. Fininte li iras al ŝi.) BORGHEJM Fraŭlino Asta, — Vi ne povas imagi kiom mi funebras pro eta Eyolf. ASTA (suprenrigardas al li) Jes, mi certiĝas, ke vi faras. BORGHEJM Sentiĝas dolorige. Ĉar funde ne konvenas por mi funebri. ASTA (rigardas al la flago) Kun la tempo ĉio fordrivas, — ĉio. Ĉiuj sentoj de funebro. BORGHEJM Ĉiuj? Jenon vi opinias? ASTA Kiel pluvondo. Kiam vi nur estas sufiĉe foren veninta, tiam — BORGHEJM Devus esti ege fora, jeno. ASTA Kaj vi ja ankaŭ ja havas la grandan, novan vojkonstruadon. BORGHEJM Sed neniun por helpi min en ĝi. ASTA Nu jes, certe vi havas. BORGHEJM (agitas la kapon) Neniun. Neniun kun kiu dividi la ĝojon. Ĉar plej ofte temas pri ĝojo. ASTA Kaj ne la peno kaj embarasoj? BORGHEJM Pa, — el tiaĵoj oni verdire eltiras sin sola. ASTA Sed la ĝojo, — tiun oni devas dividi kun iu, vi opinias? BORGHEJM Jes, kia feliĉo alie estus en tio esti ĝoja? ASTA Nu ja, povas esti iu senco en tio. BORGHEJM Kompreneble oni povas iradi dum tempo kaj esti ĝoja interne en si mem. Sed ne taŭgas longtempe. Ne, la ĝojo, ĝi estas por du kune. ASTA Ĉiam nur du? Neniam pluraj? Neniam multaj? BORGHEJM Nu, vidu, — jen kio estas alia afero. — Fraŭlino Asta, — ĉu vi do vere ne povas decidigi vin dividi feliĉon kaj ĝojon kaj — kaj penon kaj embarasojn kun unu, — sole unu sola? ASTA Mi provis — fojon. BORGHEJM Ĉu provis _vi_? ASTA Jes, dum tiu tempo, kiam mia frato, — kiam Alfred kaj mi loĝis kune. BORGHEJM Nu, kun via frato, jes. Tio estas ja io tute alia. Aspektas al mi pli kiel paco ol kiel feliĉo. ASTA Ĝuinda tio tamen do estis. BORGHEJM Jen vidu, — eĉ tio aspektis por vi ĝuinda. Sed jen imagu, — se li nun ne estus via frato! ASTA (volas ekstari, sed restas sidanta) En tiu kazo ni neniam vivus kune. Ĉar tiam mi estis nur infano. Kaj ankaŭ li, preskaŭ. BORGHEJM (iom poste) Ĉu ĝi vere estis tiom ĝuinda, tiu tempo? ASTA Jes, kredu, ĝi estis. BORGHEJM Ĉu vi do tiam travivis ion vere serenan kaj feliĉan? ASTA Ho jes, multege. Nekredeble multege. BORGHEJM Rakontu al mi iom pri tio, fraŭlino Asta. ASTA Vere nur etaj okazaĵoj. BORGHEJM Kiaj —? Nu? ASTA Kiel tiam kiam Alfred plenumis sian ekzamenon. Kaj bone sukcesis. Kaj kiam li iom poste ricevis postenon en iu lernejo. Aŭ kiam li sidis skribante artikolon. Kaj laŭtlegis ĝin por mi. Kaj poste sukcesis presigi ĝin en periodaĵo. BORGHEJM Jes, mi bone komprenas, ke estis bonega, paca vivo. Du gefratoj, kiuj dividas la ĝojon, (agitas la kapon) Kompreni mi ne kapablas, ke via frato rezignis pri vi, Asta! ASTA (en subpremita emocio) Alfred ja edzigis sin. BORGHEJM Ĉu ne estis dolorige por vi? ASTA Jes; en la komenco. Ŝajnis al mi, ke mi tute perdis lin samtempe. BORGHEJM Nu, feliĉe, tiel ja ne okazis. ASTA Ne. BORGHEJM Sed tamen. Sed ke li _povis_. Edzigi sin, mi sugestas. Ĉar li ja povus havi vin sola ĉe si! ASTA (rigardas antaŭen) Li eble estis sub la leĝo de transformo, mi pensas. BORGHEJM La leĝo de transformo? ASTA Alfred nomas ĝin tiel. BORGHEJM Pa, — kia stulta leĝo tiu estus! Tiun leĝon mi neniel fidas. ASTA (ekstaras) Post tempo povos okazi ke vi fidos ĝin. BORGHEJM Neniam en la mondo! (insiste) Sed jen aŭskultu, fraŭlino Asta! Estu saĝa — almenaŭ unu fojon. En tiu rilato, mi celas — ASTA (interrompante) Ho ne, ne — ni ne rekomencu _jenon_! BORGHEJM (daŭrigas kiel antaŭe) Ja, Asta, — mi nepre ne lasas vin tiel facile. Nun via frato ja havas por si ĉion kiel li pleje ŝatas. Vivas sian vivon sufiĉe kontenta sen vi. Tute ne bezonas vin. — Kaj krome _tio_ — _tio_, kio ekŝanĝas vian tutan situacion ĉi tie fore — ASTA (skuiĝas) Kion vi sugestas pri tio? BORGHEJM La infano, kiu fortiriĝis. Kio alie? ASTA (sinregas) Eta Eyolf estas for, jes. BORGHEJM Kaj kio pli estas por vi ĉi tie farenda? Vi ne plu povas zorgi pri la kompatinda knabeto. Neniujn devojn, — neniujn taskojn ĉi tie en iu rilato — ASTA Ho, mi petas vin, kara Borghejm, — ne insistu al mi tiom impete! BORGHEJM Ja; mi estus freneza, se mi ne provis ĝis la ekstremo. Unu tagon mi forvojaĝos de la urbo. Eble ne renkontos vin tie. Eble ne revidos vin dum longa, longa tempo. Kaj kiu scias, kio povos okazi intertempe? ASTA (ridetas serioze) Ĉu eble vi tamen timas la leĝon de transformo? BORGHEJM Ne, certe ne. (ridas amare) Kaj estas ja ankaŭ nenio ŝanĝinda. Ne en vi, mi pensas. Ĉar vi ja ne sufiĉe ŝatas min, mi komprenas. ASTA Vi bone scias, ke mi faras. BORGHEJM Jes, sed mankas multe por esti _sufiĉe_. Ne tiel, kiel mi jenon deziras. (pli impete) Pro Dio, Asta, — fraŭlino Asta, — estas ja tiom malprudente de vi, ke ne eblas kompreni! Trans hodiaŭ kaj morgaŭ eble kuŝas la plena vivfeliĉo atendanta. Kaj jen vi lasas ĝin kuŝi! Ĉu ni ne _tion_ pentos, Asta? ASTA (silente) Ne scias. Sed ni tamen devas lasi kuŝantaj ĉiujn helajn eblecojn. BORGHEJM (rigardas ŝin sinrege) Mi do konstruu miajn vojojn sola? ASTA (varme) Ho, se mi vere povus sekvi vin en tio! Helpi vin en la peno. Dividi la plezuron kun vi — BORGHEJM Ĉu vi volus, — se vi povus? ASTA Jes. Tiam mi volus. BORGHEJM Sed vi ne povas? ASTA (rigardas malsupren antaŭ si) Ĉu vi kontentiĝus havi min duone? BORGHEJM Ne. Tute kaj komplete mi volas vin. ASTA (rigardas lin kaj diras kviete) Do mi ne povas. BORGHEJM Adiaŭ do, fraŭlino Asta. (Li volas foriri. _Allmers_ supren venas al la altaĵeto de maldekstre el la fono. _Borghejm_ haltas.) ALLMERS (ankoraŭ ĉe la suprenirejo; mallaŭte; montras) Rita, ĉu ŝi sidas tie en la pavilono? BORGHEJM Ne; neniu alia ol fraŭlino Asta ĉeestas. (_Allmers_ proksimiĝas.) ASTA (al li renkonte) Mi malsupreniru por serĉi ŝin, ĉu? Eble kunpreni ŝin ĉi tien? ALLMERS (deturnante) Ne, ne, ne, — ne faru. (al _Borghejm_) Ĉu estas vi, kiu suprenlevis tiun flagon? BORGHEJM Jes. Sinjorino Rita petis min fari. Tial mi ĉi tien supreniris. ALLMERS Kaj ĉi-nokte vi ja forvojaĝos? BORGHEJM Jes. Ĉi-nokte mi definitive forvojaĝos. ALLMERS (kun ekrigardo al _Asta_) Kaj akiris al vi bonan kunvojaĝanton, mi komprenas. BORGHEJM (agitas la kapon) Mi vojaĝos sola. ALLMERS (ekmire) Sola! BORGHEJM Tiom komplete sola. ALLMERS (distrite) Jen tiel? BORGHEJM Kaj ankaŭ _restos_ sola. ALLMERS Estas io terura en tio, resti sola. Kvazaŭ frostas tra mi — ASTA Ho sed, Alfred, vi ja ne estas sola, vi! ALLMERS Povas esti io terura ankaŭ en _tio_, Asta. ASTA (timeteme) Ho, ne parolu tiel! Ne pensu tiel! ALLMERS (sen ŝin aŭskulti) Sed ĉar vi ja ne vojaĝos kun —? Ĉar estas nenio, kio ligas vin, kial vi do ne restos ĉi tie ĉe mi — kaj ĉe Rita? ASTA (maltrankvila) Ne, ĉar tion mi ne povas. Mi nepre devas al la urbo nun. ALLMERS Sed nur al la urbo, Asta. ĉu? ASTA Jes. ALLMERS Kaj vi promesas al mi baldaŭ reveni. ASTA (rapide) Ne, ne, tion mi ne kuraĝas promesi nun. ALLMERS Bone. Kiel vi volas. Do ni renkontiĝos en la urbo. ASTA (petante) Tamen, Alfred, vi ja devas resti hejme ĉe Rita nun! ALLMERS (sen respondi, turnas sin al _Borghejm_) Estus eble pli bone por vi, ke vi ankoraŭ ne havas kunvojaĝanton. BORGHEJM (malema) Ho, kial vi povas diri tiaĵon! ALLMERS Ja, ĉar vi neniam scias, kiun vi eble renkontos poste. Survoje. ASTA (senpere) Alfred! ALLMERS La ĝusta vojaĝkamarado. Kiam estos tro malfrue. Tro malfrue. ASTA (silente, tremante) Alfred! Alfred! BORGHEJM (rigardas ilin laŭvice) Kion tio signifas? Mi ne komprenas — (_Rita_ suprenvenas de maldekstre de la fono.) RITA (plende) Ho, ne foriru de mi, ĉiuj! ASTA (al ŝi renkonte) Vi ja preferis esti sola, vi diris — RITA Jes, tamen mi ne kuraĝas. Komencas tiom malbele malheliĝi. Ŝajnas al mi, ke estas grandaj, malfermitaj okuloj, kiuj rigardas min! ASTA (mole, kunsentanta) Se tiel do estus, Rita? Tiujn okulojn vi ne timu. RITA Ke vi tion povas diri! Ne timu! ALLMERS (petege) Asta, mi petas vin, — por ĉio en la mondo, — restu — ĉe Rita! RITA Jes! Kaj ankaŭ ĉe Alfred! Restu! Restu, Asta! ASTA (batalante) Ho, mi dezirus ege volonte — RITA Nu, do jen tion faru! Ĉar Alfred kaj mi _ne povas_ solaj travivi la funebron kaj aflikton. ALLMERS (sombre) Prefere diru — tra la riproĉo kaj turmento. RITA Jes, kion ajn vi preferas nomi jenon, — ni ne portas ĝin solaj, ni du. Ho, Asta, mi petas vin elkore! Restu, kaj helpu nin! Estu por ni en la loko de Eyolf — ASTA (retiras sin) De Eyolf —! RITA Jes, ĉu ne, ŝi povas, Alfred? ALLMERS Se ŝi volas kaj povas. RITA Antaŭe vi ja nomis ŝin via eta Eyolf. (prenas ŝian manon) De nun vi estu _nia_ Eyolf, Asta! Eyolf kiel vi antaŭe estis. ALLMERS (en kaŝata emocio) Restu — kaj dividu la vivon kun ni, Asta. Kun Rita. Kun mi. Kun mi, via frato! ASTA (decide, retiras sian manon) Ne. Mi ne povas. (turnas sin) Borghejm, — kiam ekveturos la vaporŝipo? BORGHEJM Nun baldaŭ. ASTA Jen mi devas preni la ŝipon. Vi volas kuniri, ĉu? BORGHEJM (mallaŭta ĝojkrio) Se mi volas! Jes, jes, jes! ASTA Jen do venu. RITA (malrapide) Ha, tiel. Jes, _do_ vi ja ne povas resti ĉe ni. ASTA (ĵetas sin ĉirkaŭ ŝian kolon) Dankon pro ĉio, Rita! (aliras kaptante la manon de Allmers) Alfred, adiaŭ! Mil, mil fojojn adiaŭ! ALLMERS (Mallaŭte, streĉite) Kio estas tio ĉi, Asta? Aspektas ja kiel forkuro. ASTA (en silenta timo) Jes, Alfred, — ja estas ankaŭ forkuro. ALLMERS Forkuro de — _mi_! ASTA (flustre) Forkuro de vi — kaj de mi mem. ALLMERS (sin retirante) Ha —! (_Asta_ rapidas malsupren en la fono. _Borghejm_ svingas la ĉapelon kaj sekvas ŝin.) (_Rita_ apogas sin al la enirejo de la pavilono. _Allmers_ iras en forta ekscito al la baraĵo kaj staras tie rigardante malsupren. Paŭzo.) ALLMERS (turnas sin kaj diras kun sinrego, batale akirita) Jen la vaporŝipo. _Jen_ rigardu, Rita. RITA Mi ne kuraĝas rigardi ĝin. ALLMERS Vi ne kuraĝas? RITA Ne. Ĉar ĝi havas unu ruĝan okulon. Kaj ankaŭ unu verdan. Grandajn ardantajn okulojn. ALLMERS Ho, estas ja nur la lanternoj, vi scias. RITA De nun ili estas okuloj. Por mi. Ili fikse rigardadas el la mallumo. — Kaj ankaŭ enen en la mallumon. ALLMERS Nun ĝi albordiĝas. RITA Kie ĝi albordiĝas ĉi-vespere? ALLMERS (pli proksime) Ĉe la kajo, kiel kutime, kara — RITA (rektigas sin) Ho, kiel ĝi do _povas_ albordiĝi _tie_! ALLMERS Ĝi ja devas. RITA Sed estas ja _tie_, ke Eyolf —! Kiel do _povas_ tiuj homoj albordiĝi tie? ALLMERS Jes, la vivo estas senkora, Rita. RITA La homoj estas senkoraj. Senkonsideraj. Al vivantaj kaj mortintaj. ALLMERS Jen vi pravas. La vivo, ĝi antaŭen marŝadas, ĝuste kvazaŭ nenio okazis. RITA (rigardas antaŭen) Okazis ja vere nenio. Ne por la aliuloj. Nur por ni du. ALLMERS (en vekiĝanta doloro) Jes, Rita, — tiel senutile estis, ke vi naskis lin en doloro kaj plendo. Ĉar nun li ree estas for — sen postsigno. RITA Nur la lambastono saviĝis. ALLMERS (impete) Silentu do! Ne aŭdigu al mi tiun vorton? RITA (Plendante) Ho, mi ne eltenas la penson, ke ni lin ne plu havas. ALLMERS (malvarme kaj amare) Vi kontente senestis de li dum vi lin havis. Tutajn duontagojn vi ne vidis lin antaŭ viaj okuloj. RITA Ne, ĉar tiam mi sciis, ke mi povis vidi lin, kiam ajn mi deziris. ALLMERS Jes, tiel ni maluzis la mallongan kunvivon kun eta Eyolf. RITA (aŭskultas, timeme) Ĉu vi aŭdas, Alfred! Denove sonoras! ALLMERS (rigardas foren) Estas la vaporŝipo, kiu sonorigas. Ĝi debordiĝos. RITA Ho, ne estas pri _tiu_ sonorilo ke mi pensas. La tutan tagon mi aŭdis sonoradon ĉe la oreloj. — Nun denove sonoradas! ALLMERS (al ŝi) Vi misaŭdas, Rita. RITA Ne, mi aŭdas ĝin tiel klare. Sonas kiel funebraj sonoriloj. Malrapide. Malrapide. Kaj ĉiam la samajn vortojn. ALLMERS Vortojn? Kiujn vortojn? RITA (kapsignas la takton) “Lam-bas-to-no flo-sas.” “Lam-bas-to-no flo-sas.” Ho, ŝajnas al mi, ke ankaŭ vi povus tion aŭdi. ALLMERS (agitas la kapon) Mi aŭdas nenion. Kaj eĉ nenio estas. RITA Ja, ja, diru kion vi volas, vi. Mi tion aŭdas tre klare. ALLMERS (rigardas trans la baraĵon) Nun ili estas surŝipe, Rita. Ĉar nun la ŝipo veturas enen al la urbo. RITA Ĉu vere, ke vi ne tion aŭdas! “Lam-bas-to-no flo-sas.” “Lam-bas-ton— —”. ALLMERS (iras antaŭen) Ne staru aŭskultante ion, kio ne ekzistas. Mi diras, ke nun Asta kaj Borghejm estas surŝipe. Jam survoje. — Asta estas for. RITA (rigardas lin eviteme) Jen do ankaŭ vi baldaŭ estos for, Alfred? ALLMERS (rapide) Al _kio_ vi aludas? RITA Ke vi sekvos vian fratinon. ALLMERS Ĉu ŝi ion diris? RITA Ne. Sed vi ja mem diris, ke estis pro Asta, ke — ke ni du trovis unu la alian. ALLMERS Jes, tamen vi mem ligis min. Per la kunvivado. RITA Ho, por via animo mi ne plu estas — ne plu tia — rave delikata. ALLMERS La leĝo de la transformo tamen povus eble kunteni nin. RITA (kapsignas malrapide) _Okazas_ transformo en mi nun. Tion mi dolorige sentas. ALLMERS Dolorige? RITA Jes, ĉar estas kvazaŭ ia nasko ankaŭ en _tio_. ALLMERS Jes estas. Aŭ releviĝo. Transiro al pli supera vivo. RITA (rigardas senkuraĝe antaŭ si) Jes, — sed pereo de la tuta, tuta feliĉo de la vivo. ALLMERS Tiu pereo, ĝi estas ja vere la gajno. RITA (impete) Ho, parolturnoj! Bona Dio, ni estas ja tamen teraj homoj. ALLMERS Ni iom parencas ankaŭ al maro kaj ĉielo, Rita. RITA Eble vi. Ne mi. ALLMERS Ho jes. _Vi_ pli ol vi mem scietas. RITA (paŝon pli proksimen) Aŭskultu, Alfred, — ĉu vi ne volus pensi rekomenci vian laboron? ALLMERS Tiun laboron, kiun vi malamis? RITA Mi fariĝis facile kontentigebla nun. Mi estas preta dividi vin kun la libro. ALLMERS Kial? RITA Nur por reteni vin ĉi tie ĉe mi. Proksime. ALLMERS Ho, mi vere ne povas helpi vin, Rita. RITA Sed eble mi povus helpi vin. ALLMERS Pri la laboro, vi celas? RITA Ne. Pri la vivado. ALLMERS (agitas la kapon) Ŝajnas al mi, ke mi ne havas vivon vivindan. RITA Nu, do por subporti la vivon. ALLMERS (sombre, antaŭen) Mi opinias, ke estus pli bone por ni ambaŭ, ke ni rompus la geedzecon. RITA (rigardas lin esplore) Kien vi rifuĝus? Eble tamen al Asta? ALLMERS Ne. De nun neniam al Asta. RITA Kien do? ALLMERS Supren en la solecon. RITA Supren inter la montojn? Ĉu _tion_ vi sugestas? ALLMERS Jes. RITA Sed jeno estas ja nur fantaziaĵoj, Alfred! Tie supre vi ja ne povas vivi. ALLMERS Tamen tien mi nun tiriĝas. RITA Kial? Diru al mi! ALLMERS Eksidu. Jen mi rakontos ion al vi. RITA Ion, kio okazis al vi tie supre? ALLMERS Jes. RITA Kaj pri kio vi silentis antaŭ Asta kaj mi? ALLMERS Jes. RITA Ho, vi silentas pri ĉio. Vi ne devus. ALLMERS Eksidu tien. Kaj jen mi rakontos al vi. RITA Jes, jes, — mi aŭskultos! (Ŝi sidigas sin sur la benkon ĉe la pavilono.) ALLMERS Mi estis sola tie supre. Meze inter la montegoj. Jen mi venis al vasta, dezerta montara lago. Kaj mi devis transiri tiun lagon. Sed mi ne povis. Ĉar troviĝis nek boato nek homoj. RITA Nu? Kaj sekve kio? ALLMERS Jen mi iris sola en flankan valon. Ĉar tie, mi opiniis, ke mi venus trans la montodorsojn kaj inter la pintojn. Kaj poste malsupren al la alia bordo de la lago. RITA Ho, kaj jen vi certe eraris pri la vojo, Alfred! ALLMERS Jes; mi misprenis pri la direkto. Ĉar vojo aŭ vojeto tie ne troviĝis. Kaj mi iris la tutan tagon. Kaj ankaŭ la tutan sekvantan nokton. Kaj fine mi kredis, ke mi neniam plu trovus vojon al homoj. RITA Ne hejmen al ni? Ho, jen mi scias, ke viaj pensoj iris al ni. ALLMERS Ne, — ili tion ne faris. RITA Ĉu ne? ALLMERS Ne. Estis strange. Ŝajnis al mi, ke vi kaj Eyolf, vi ambaŭ fariĝis tiom foraj, foraj de mi. Kaj ankaŭ Asta. RITA Sed pri kio vi do pensis? ALLMERS Mi ne pensis. Mi tiradis min laŭ la deklivoj, — kaj ĝuis la pacon kaj plaĉan senton de la percepto de morto. RITA (eksaltas) Ho, ne uzu tiajn vortojn pri tiu teruraĵo! ALLMERS Tiel mi sentis. Tute ne timo. Ŝajnis al mi, ke mi kaj la morto kuniris kvazaŭ du bonaj kamaradoj. Estis tiom nature, — tiom simple, ĉio, ŝajnis al mi tiam. En mia parencaro la homoj ne kutimas fariĝi maljunaj — RITA Ho, silentu pri tiaĵoj, Alfred! Ĉar vi ja tamen sekure elvenis. ALLMERS Jes; kaj jen subite mi atingis la celon. Sur la alia bordo de la lago. RITA Estus nokto en teruro por vi, Alfred. Sed nun poste vi ne volas konfesi tion por vi mem. ALLMERS Tiu nokto suprenlevis min al decido. Kaj jen okazis, ke mi turnis kaj iris rekte hejmen. Al Eyolf. RITA (mallaŭte) Tro malfrue. ALLMERS Jes. Kaj kiam jen — la kamarado venis kaj prenis lin —. Jen blovaĉis teruro de li. De la tuto. De _ĉio_, — kion ni tamen ne kuraĝas forlasi. Tiom terligitaj ni ambaŭ estas, Rita. RITA (kun brileto de ĝojo) Jes, ĉu ne vere! Ankaŭ vi! (pli proksime) Ho, ni vivu do la vivon kune plej eble longe! ALLMERS (levas la ŝultron) Vivi la vivon. Jes! Kaj eĉ nenion havi por ĝin plenigi. Dezerto kaj malpleneco ĉio. Kien ajn mi rigardas. RITA (timigita) Ho, frue aŭ malfrue vi foriros de mi, Alfred! Mi tion sentas! Kaj mi ankaŭ vidas laŭ via aspekto! Vi foriros de mi! ALLMERS Kun la vojkamarado, vi aludas? RITA Ne, mi aludas tion, kio ankoraŭ pli aĉa estas. Libervole vi foriros de mi. Ĉar estas nur ĉi tie, ĉe mi, ke vi ne trovas, ke vi havas vivotaskon. Respondu al mi! Ĉu ne tiel vi pensas? ALLMERS (rigardas ŝin firme) Kaj se nun mi pensis —? (Bruo kaj kriado kvazaŭ de koleraj, ekscititaj voĉoj aŭdiĝas de fore malsupre. _Allmers_ iras al la baraĵo.) RITA Kio estas? (ekkriante) Ho, vidu, ili lin trovis! ALLMERS Li neniam estos trovata. RITA Sed kio do estas? ALLMERS (antaŭeniras) Nur interbatado, — kiel kutime. RITA Malsupre sur la marbordo? ALLMERS Jes. La tuta marborda vilaĝo devus esti forigata. Nun la edzoj venas hejmen. Ebriaj kiel kutime. Draŝas la infanojn. Aŭdu kiel la knaboj ululas! La virinoj kriaĉas pri helpo por ili — RITA Jes, ĉu ni ne sendu iun malsupren por helpi ilin? ALLMERS (malmole kaj kolere) Helpi ilin, kiuj ne helpis Eyolf! Ne, lasu ilin perei, — kiel ili lasis Eyolf perei! RITA Ho, ne parolu tiel, Alfred! Ne pensu tiel! ALLMERS Mi ne povas alimaniere pensi. Ĉiuj tiuj domaĉoj devus esti malkonstruataj. RITA Kaj kio do fariĝus de tiuj multaj malriĉaj homoj? ALLMERS Ili rifuĝu aliloken. RITA Kaj la infanoj? ALLMERS Ĉu gravas, kie ili pereas. RITA (silente, riproĉe) Vi trudas vin mem al tia malmoleco, Alfred. ALLMERS (impete) De nun mi _rajtas_ esti malmola! Estas ankaŭ mia _devo_! RITA Via devo? ALLMERS Mia devo al Eyolf. Li ne kuŝu senvenĝita. Jen, mallonge, Rita! Mi al vi diras! Malkonstruu la tutan lokon kaj ebenigu la bordon, — kiam mi estos for. RITA (rigardas lin profunde) Kiam vi estos for? ALLMERS Jes, ĉar jen vi almenaŭ per _io_ plenigos vian vivon. Kaj taskon vi havu. RITA (firme kaj decide) Vi rajtas. Mi havu. Sed ĉu vi povas diveni, per kio mi okupos min — kiam vi estos for? ALLMERS Nu, kio tio do estos? RITA (malrapide, decide) Tuj kiam vi estos for, mi iros malsupren al la marbordo kaj kunprenas ĉiujn tiujn malriĉajn, malsatajn infanojn supren al nia hejmo. Ĉiujn tiujn petolaĉajn knabojn — ALLMERS Kion vi faros kun ili ĉi tie! RITA Mi volas adopti ilin. ALLMERS _Vi_, vi volas? RITA Jes, tion mi volas. De la tago kiam vi estos forvojaĝinta, ili estu ĉi tie, ĉiuj, — kvazaŭ ili estus miaj propraj. ALLMERS (ekscitita) En la loko de nia eta Eyolf! RITA Jes, en la loko de nia eta Eyolf. Ili loĝu en la ĉambroj de Eyolf. Ili legu liajn librojn. Ludu per liaj etaj aĵoj. Ili laŭvice sidu en lia seĝo ĉe la tablo. ALLMERS Aŭdi tion estas ja kompleta frenezaĵo! Mi ne konas homon en la tuta mondo, kiu estas malpli taŭga por tiaĵo ol vi. RITA Mi do eduku min al tio. Lernigu min. Ekzercu min. ALLMERS Se estas via sincera decido, — ĉion kion vi jen diras, okazigis transformo en vi. RITA Vere okazigis, Alfred. Pri tio _vi_ zorgis. Vi kreis malplenan lokon ene en mi. Kaj ĝin mi devas provi per io plenigi. Io kio similus al ia amo. ALLMERS (staras momenton pensante; rigardas ŝin) Funde ni ne faris multe por la povruloj tie malsupre. RITA Ni faris nenion por ili. ALLMERS Apenaŭ pensis pri ili. RITA Neniam pensis pri ili en kunsento. ALLMERS Ni, kiuj havis “la oron kaj la verdajn arbarojn” — RITA Ni havis por ili fermitajn manojn. Kaj ankaŭ fermitajn korojn. ALLMERS (kapsignas) Do estas ja kompreneble, ke ili ne riskis la vivon por savi etan Eyolf. RITA (silente) Pripensu, Alfred. Ĉu vi estas certa, ke — ke ni mem tion kuraĝus? ALLMERS (maltrankvile repuŝante) Sed ne dubu pri _tio_, Rita! RITA Ho, ni estas homoj el la mondo, ni du. ALLMERS Kion vi vere intencas fari por tiuj kompatindaj infanoj? RITA Mi eble devus provi, se mi povus mildigi — nobligi ilian vivosorton. ALLMERS Se _tion_ vi povos, Eyolf ne naskiĝis senutile. RITA Kaj li ne estas senutile de ni forprenita. ALLMERS (rigardas ŝin firme) Sed komprenu la kialon, Rita. Ne estas amo, kiu igas vin tion fari. RITA Ne, tute ne. Almenaŭ ne ankoraŭ. ALLMERS Nu, kaj jen kio do estas? RITA (duone cedante) Vi ja ofte parolis kun Asta pri la homa respondeco — ALLMERS Pri la libro, kiun vi malamis. RITA Mi malamas tiun libron eĉ nun. Sed mi sidis aŭskultante, kiam vi rakontis. Kaj nun mi volas mem pluen provi. En _mia_ maniero. ALLMERS (agitas la kapon) Ne estas pro la nefinita libro — RITA Ne, mi havas kroman kialon. ALLMERS Jen kiun? RITA (silente, pezanime ridetante) Mi volas akiri la pardonon de du grandaj malfermitaj okuloj, vidu. ALLMERS (frapite, fiksas la rigardon sur ŝin) Eble vi permesus al mi kunlabori? Kaj helpi vin, Rita? RITA Ĉu vi volus? ALLMERS Jes, — se mi nur scius, ke mi povus. RITA (hezitante) Sed tiuokaze vi devus ja resti ĉi tie. ALLMERS (silente) Ni provu, ĉu tio sukcesos. RITA (preskaŭ neaŭdeble) Ni provu, Alfred. (Ambaŭ silentas. Poste _Allmers_ iras al la stango kaj levas la flagon tute supren. _Rita_ staras apud la pavilono kaj rigardas lin silente.) ALLMERS (revenas antaŭen) Estos peza labortago por ni, Rita. RITA Vi vidos, — tiam foje falos dimanĉtrankvilo super nin. ALLMERS (silente, tuŝita) Tiam ni perceptos viziton de la spiritoj, eble. RITA (flustrante) La spiritoj? ALLMERS (kiel antaŭe) Jes. Tiam ili eble ĉirkaŭas nin, tiuj kiujn ni perdis. RITA (kapsignas malrapide) Nia eta Eyolf. Kaj ankaŭ via granda Eyolf. ALLMERS (fiksrigardas antaŭen) Eble ni ankoraŭ foje — sur la vivovojo — kvazaŭ ekvidos ilin. RITA Kien ni rigardu, Alfred —? ALLMERS (fiksas la okulojn sur ŝin) Supren. RITA (kapsignas konsente) Jes, jes, — supren. ALLMERS Supren, al la pintoj. Al la steloj. Kaj al la granda kvieto. RITA (etendas al li la manon) Dankon! --- Provided by LoyalBooks.com ---