Henrik Ibsen LA SINJORINO EL LA MARO Teatraĵo en kvin aktoj (Fruen fra havet) 1888 Tradukis: Odd Tangerud Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 28, N -- 3401 Lier Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82 ISBN 82-91707-50-2 LA SINJORINO EL LA MARO ROLOJ: DOKTORO WANGEL, distrikta kuracisto. SINJORINO ELLIDA WANGEL, lia dua edzino. Liaj filinoj el la unua geedzeco: BOLETTE. HILDE, nur duone plenkreska. LEKTORO ARNHOLM. LYNGSTRAND, antaŭa maristo, malsana. Li esperas fariĝi skulptisto. BALLESTED, pedelo, ĉiofaranto, amatora pentristo FREMDA VIRO. JUNAJ HOMOJ EL LA URBO. TURISTOJ. SOMERGASTOJ. (La intrigo okazas somere en malgranda urbo ĉe fjordo en norda Norvegio.) UNUA AKTO (La domo de _doktoro Wangel_. Tegmentita verando maldekstre. Ĝardeno antaŭe kaj ĉirkaŭe. Malsupre de la verando estas flagstango. Dekstre en la ĝardeno estas laŭbo kun tablo kaj seĝoj. Heĝa barilo kun malgranda enireja pordo en la fono. Malantaŭ la barilo estas vojo al la marbordo. Aleo laŭ la vojo. Inter la arboj vidiĝas la fjordo kaj altaj montodorsoj kaj montopintoj en la malproksimejo. Estas varma kaj brile klara somermateno.) (_Ballested_, mezaĝa, vestita en malnova velurjako kaj kun larĝrandaĵa artistĉapelo, staras apud la flagstango ordigante la ŝnuron. La flago kuŝas sur la tero. Iom fore de li staras pentrostablo kun streĉita tolo. Flanke de ĝi kuŝas faldebla seĝo, penikoj, paletro kaj pentrista kesteto.) (_Bolette Wangel_ venas sur la verandon tra la malfermita ĝardenĉambra pordo. Ŝi portas grandan vazon kun floroj, kiun ŝi metas sur la tablon.) BOLETTE Nu, Ballested, -- ĉu vi sukcesas ĝin suprentiri? BALLESTED Jes ja, fraŭlino. Estas simpla afero. -- Pardonu, -- ĉu vi atendas fremdulojn vizite hodiaŭ? BOLETTE Jes, ni atendas ĉefinstruiston Arnholm ĉi tien antaŭtagmeze. Li venis al la urbo ĉi-nokte. BALLESTED Arnholm? Atendu iomete --. Ĉu li ne nomiĝis Arnholm, tiu guvernisto ĉi tie antaŭ kelkaj jaroj? BOLETTE Jes. Ĝuste li. BALLESTED Jen, jen. Li do revenos ĉi tien denove. BOLETTE Ĝuste tial ni deziras flagi. BALLESTED Jes, estas ja vere konvene. (_Bolette_ iras en la ĝardenan ĉambron.) (Iom poste _Lyngstrand_ venas laŭ la vojo dekstre, kaj haltas interesate vidante la stablon kaj la pentristajn aĵojn. Li estas maldika, juna viro, simple vestita sed bonorde; kaj li aspektas malforte.) LYNGSTRAND (de ekstere de la heĝo) Bonan matenon. BALLESTED (turnas sin) Ho --! Bonan matenon. (Suprenlevas la flagon.) Jen, jen, -- Nun leviĝas la balono. (Fiksas la ŝnuron, kaj iom ordigas ĉe la stablo.) Bonan matenon, estimato. Mi tamen ne havas la plezuron -- LYNGSTRAND Aspekte vi estas pentristo, vi. BALLESTED Kompreneble. Ĉu mi ne ankaŭ estus pentristo? LYNGSTRAND Jes, mi vidas. -- Ĉu vi permesas, ke mi eniru? BALLESTED Vi eble volas rigardi? LYNGSTRAND Jes, mi ege volus. BALLESTED Ho, ankoraŭ ne estas io konsiderinda por rigardi. Sed bonvolu. Proksimiĝu. LYNGSTRAND Dankon, dankon. (Li proksimiĝas tra la kradpordo.) BALLESTED (pentras) Jen la fjordo inter la insuloj, pri kiuj mi nun laboras. LYNGSTRAND Mi ja vidas. BALLESTED Sed mankas ankoraŭ la figuro. En la ĉi-tiea urbo neeblas trovi modelon. LYNGSTRAND Ĉu estu ankaŭ figuro? BALLESTED Jes. Ĉe tiu rifo en la antaŭo kuŝu duone morta marvirino. LYNGSTRAND Kial ŝi estu duone morta? BALLESTED Ŝi erare naĝis el la maro, kaj ne povas retrovi la vojon elen. Kaj nun ŝi kuŝas tie, kaj pereas en la sensala akvo, vi komprenas. LYNGSTRAND Nu, tiel. BALLESTED Estas la sinjorino en ĉi tiu domo, kiu donis al mi la ideon tion pentri. LYNGSTRAND Kion vi fine nomu la bildon? BALLESTED Mi intencas nomi ĝin "La fino de la marvirino". LYNGSTRAND Konvenas bone. -- Vi certe faros ion bonan el tio. BALLESTED (rigardas lin) Fakulo eble? LYNGSTRAND Pentristo, vi sugestas? BALLESTED Jes. LYNGSTRAND Ne, mi ne estas. Sed mi fariĝos skulptisto. Mi nomiĝas Hans Lyngstrand. BALLESTED Nu, vi estas skulptisto? Jes ja, la arto skulpti ankaŭ estas bela arto. -- Mi opinias, ke mi foje vidis vin sur la strato. Ĉu vi estas longe loĝinta ĉi tie? LYNGSTRAND Ne, nur du semajnojn. Sed mi provos trovi eblecon restadi la tutan someron. BALLESTED Ĝui la agrablan naĝejan vivon? Ĉu? LYNGSTRAND Jes. Mi provos regajni miajn fortojn. BALLESTED Ĉu malsana? LYNGSTRAND Jes, mi iom malsanetas. Sed ne estas danĝere. Estas nur ioma anheleco en la brusto. BALLESTED Ba! -- bagatelaĵo! Tamen vi devus viziti iun spertan kuraciston. LYNGSTRAND Mi intencis foje demandi al doktoro Wangel. BALLESTED Jes, faru. (rigardas maldekstren) Jen denove venas vaporŝipo. Plenŝtopita de pasaĝeroj surborde. Estas ja mirinda kresko en la feriado la lastajn jarojn. LYNGSTRAND Jes, vere estas vigla trafiko, mi opinias. BALLESTED Venas ankaŭ amaso da somergastoj. Mi ofte timas, ke nia bela urbo perdu sian karakteron pro tiu fremdaĵo. LYNGSTRAND Ĉu vi naskiĝis en la urbo? BALLESTED Ne, tio ne. Sed mi akla -- aklimatigis min. Mi sentas min ligita al la loko per la ligoj de tempo kaj kutimo. LYNGSTRAND Vi do loĝas ĉi tie longe? BALLESTED Nu, dek sep . ..dek ok jarojn. Mi venis kun la teatra grupo de Skive. Sed jen ni akiris financajn malfacilaĵojn. La grupo dissolviĝis, kaj disiris ĉiuj laŭ la vento. LYNGSTRAND Sed vi mem do restis? BALLESTED Mi restis. Kaj pri tio mi profitis. Tiam mi ĉefe laboris en la dekoracia fako, vi sciu. (_Bolette_ elvenas kun balancseĝo, kiun ŝi metas sur la verandon.) BOLETTE (parolas en la direkto de la ĝardena ĉambro) Hilde, -- vidu ĉu vi povas trovi la broditan piedbenketon de patro. LYNGSTRAND (proksimiĝas al la verando kaj salutas) Bonan matenon, fraŭlino Wangel! BOLETTE (ĉe la relo) Ho ĉu, estas vi sinjoro Lyngstrand? Bonan matenon. Pardonu momenton, -- mi nur -- (eniras en la domon) BALLESTED Vi do konas la familion? LYNGSTRAND Ne sufiĉe. Mi nur renkontis la fraŭlinojn ie kaj ie ĉe aliuloj. Mi iomete parolis kun la sinjorino dum la lasta muzikado en la "La Videjo". Ŝi diris, ke bonvole mi povus viziti ilin. BALLESTED Ho ja, -- vi devus kultivi tiun konatecon. LYNGSTRAND Jes, mi ja intencas fari viziton. Viziteton. Se mi nun trovus okazon -- BALLESTED Ho, ĉu -- okazon -- (rigardas maldekstren) Morto kaj plago! (kolektas siajn aĵojn) La vaporŝipo ja estas ĉe la kajo. Mi devas rapidi al la hotelo. Eble kelkaj el la novalvenantaj bezonas min. Mi ja ankaŭ praktikas kiel razisto kaj frizisto, vi sciu. LYNGSTRAND Aspekte vi estas tre multflanka. BALLESTED Oni devas scii ak -- aklimatizi sin en diversaj fakoj en la urbetoj. Se vi foje bezonus ion pri hararo, -- iom da pomado aŭ tiospecan, vi nur demandu pri dancinstruisto Ballested. LYNGSTRAND Dancinstruisto --? BALLESTED Estro de la "Kornasocio", se vi bonvolas. Hodiaŭ ni koncertos supre en "La Videjo". Adiaŭ, -- adiaŭ! (Li foriras kun siaj pentraĵoj tra la barilpordo kaj daŭrigas dekstren.) (_Hilde_ elvenas kun la piedbenketo. _Bolette_ alportas pliajn florojn. _Lyngstrand_ salutas al _Hilde_, de sia staro en la ĝardeno.) HILDE (ĉe la relo, ne reen salutante) Bolette diris, ke hodiaŭ vi kuraĝis enen veni. LYNGSTRAND Jes, mi permesis al mi eniri. HILDE Vi faris vian matenan promenadon, ĉu? LYNGSTRAND Ho ne, -- ne longan promenadon hodiaŭ. HILDE Ĉu vi naĝis? LYNGSTRAND Jes, mi banis min tempeton. Mi vidis vian patrinon. Ŝi eniris sian bandometon. HILDE Kiu faris? LYNGSTRAND Via patrino. HILDE Nu tiel, nu. (Ŝi metas la benketon antaŭ la balancseĝon.) BOLETTE (kvazaŭ interrompante) Ĉu vi ne vidis la boaton de patro tie sur la fjordo? LYNGSTRAND Jes, ŝajnis al mi, ke velboato stiriĝis ĉi-direkten. BOLETTE Certe estas patro. Li vizitis malsanulojn sur la insuloj. (Ŝi ordigas ion sur la tablo.) LYNGSTRAND (staras sur la unua ŝtupo de la ŝtuparo de la verando) Ho, kiel per floroj beligite --! BOLETTE Jes, ĉu ne estas bele? LYNGSTRAND Ho, vere delikate. Aspektas kvazaŭ estas solenaĵo en la domo. HILDE Jes, tamen estas. LYNGSTRAND Mi komprenis. Estas la datreveno de via patro, ĉu? BOLETTE (averte al _Hilde_) Hm -- hm! HILDE (senatente) Ne, tiu de patrino. LYNGSTRAND Nu tiel, -- Estas tiu de via patrino. BOLETTE (mallaŭte, kolere) Ĉu do, Hilde --! HILDE (same) Lasu min! (al _Lyngstrand_) Vi iros hejmen nun por matenmanĝi, ĉu? LYNGSTRAND (malsupreniras) Jes, mi devus meti ion en la stomakon. HILDE Vi certe trovas la regalon bona tie en la hotelo? LYNGSTRAND Mi ne plu loĝas en la hotelo. Estas tro multekoste por mi. HILDE Kie vi do nun loĝas? LYNGSTRAND Nun mi loĝas ĉe sinjorino Jensen. HILDE Kiu sinjorino Jensen? LYNGSTRAND La akuŝistino. HILDE Pardonu, sinjoro Lyngstrand, sed efektive mi havas aliajn farendaĵojn nun ol -- LYNGSTRAND Ho, mi ja ne devus tiel paroli. HILDE Kion do? LYNGSTRAND Tion, kion mi diris. HILDE (rigardas lin mezure; neindulge) Mi ne komprenas vin. LYNGSTRAND Ne, ne. Sed mi do diru adiaŭ al la fraŭlinoj ĝis venonte. BOLETTE (venas sur la ŝtuparon) Adiaŭ, adiaŭ, sinjoro Lyngstrand. Vi vere devas pardoni nin hodiaŭ --. Sed iam poste, -- kiam vi havas bonan tempon -- kaj kiam vi havas la emon, -- vi absolute faru viziton por vidi patron kaj -- kaj ankaŭ nin aliajn. LYNGSTRAND Jes, multan dankon. Mi vere deziras fari tion. (Li salutas kaj eliras tra la kradpordo. Preterpasante sur la vojo ekstere maldekstre, li salutas ankoraŭ unu fojon al la verando.) HILDE (duonlaŭte) Adiaŭ, sinjoro! Bonvolu saluti sinjorinon Jensen de mi. BOLETTE (mallaŭte, tiras ŝian brakon) Hilde --! Petolaĉa infano! Ĉu vi tute freneziĝas! Li povus ja aŭdi vin! HILDE Pa, -- ĉu vi opinias, ke mi atentas pri _tio_. BOLETTE (rigardas dekstren) Jen venas patro. (_Doktoro Wangel_, en vojaĝkostumo kaj kun valizo en la mano, venas laŭ la vojeto de dekstre.) WANGEL Jen mi revenas, knabinetoj! (Li eniras tra la barilpordo.) BOLETTE (iras al li renkonte malsupre en la ĝardeno) Ho, bone ke vi venas. HILDE (Ankaŭ ŝi iras al li.) Ĉu vi ĉion finis por hodiaŭ, paĉjo? WANGEL Ho ne, poste mi devos iomete labori en la oficejo. -- Diru, -- ĉu Arnholm venis? BOLETTE Jes, li venis ĉi-nokte. Ni informiĝis en la hotelo. WANGEL Do vi lin ankoraŭ ne vidis? BOLETTE Ne. Sed li certe vizitos nin antaŭtagmeze. WANGEL Jes, li certe faros. HILDE (tiras lin) Paĉjo, rigardu do. WANGEL (rigardas al la verando) Jes, mi ja vidas, infano. -- Estas ja vere pompe. BOLETTE Jes, ni bele ornamis, ĉu ne? WANGEL Jes, vere, vere. -- Ĉu -- ĉu ni estas solaj en la domo nun? HILDE Jes, ŝi eliris -- BOLETTE (interrompas) Patrino naĝas. WANGEL (Rigardas amike al _Bolette_ kaj frapetas ŝian kapon. Poste li diras iom hezite:) Aŭskultu nun, knabinetoj, -- ĉu vi volas lasi ĉion ĉi stari tiel la tutan tagon? Kaj ankaŭ la flagon supre la tutan tagon? HILDE Ho, tion vi do povas imagi, paĉjo! WANGEL Hm, -- nu ja. Sed vi do -- BOLETTE (okulumas kaj kapsignas al li) Vi ja komprenas, ke ni ĉion faris por lernejestro Arnholm. Kiam tia bona amiko la unuan fojon venas por viziti vin -- HILDE (ridetas kaj tiretas lin) Pensu, -- li ja estis la instruisto de Bolette, patro! WANGEL (kun duonrido) Vi du estas vere paro da petoluloj -- Nu, nu, -- estas ja funde tute nature, ke vi memoras ŝin, kiu ne plu estas inter ni. Sed tamen. Jen, Hilde. (donas al ŝi la valizon) Portu ĝin en la oficejon. -- Nu, knabinetoj, -- mi tion ne ŝatas. Ne la manieron, vi komprenas. Ke ni tiel ĉiun jaron -- Nu, -- kion diri! Eble ne povas fariĝi alimaniere. HILDE (volas iri tra la ĝardeno maldekstren, sed haltas, turnas sin kaj montras) Vidu la sinjoron, kiu tie venas. Certe estas la lernejestro. BOLETTE (rigardas tien) _Tiu_? (ridas) Ho ne! Ĉu vi opinias, ke tiu aĝulo estas Arnholm! WANGEL Nu, atendu, infano. Jes, efektive estas li! -- Jes, certe tiel estas! BOLETTE (tien fiksrigardas; mallaŭte, surprizite) Jes, je Dio, ĉu ne ankaŭ mi opinias --! (Lernejestro _Arnholm_, en eleganta antaŭtagmeza kostumo, kun oraj okulvitroj kaj maldika bastono venas ekstere sur la vojo de maldekstre. Li aspektas iom streĉe, rigardas en la ĝardenon, salutas amikece kaj eniras tra la barilpordo.) WANGEL (iras al li renkonte) Bonvenon, kara lernejestro! Koran bonvenon reen al la antaŭa loko! ARNHOLM Dankon, dankon, doktoro Wangel. Milfojan dankon al vi. (Ili vigle mansalutas kaj kune iras tra la ĝardeno.) ARNHOLM Kaj jen la infanoj! (mansalutas al ili kaj rigardas ilin) Tiuj du mi malfacile rekonus. WANGEL Certe ne, mi opinias. ARNHOLM Nu, jes, eble tamen Bolette. -- Jes, Bolette mi estus rekonanta. WANGEL Apenaŭ, mi opinias. Pasis ja nun ok . ..naŭ jaroj de kiam vi vidis ŝin lastfoje. Nu, ĉi tie okazis ja multaj ŝanĝoj dum tiu tempo. ARNHOLM (ĉirkaŭrigardas) Ŝajnas al mi ke ne. Escepte ke la arboj kreskis konsiderinde -- kaj estas konstruita _jena_ laŭbo -- WANGEL Nu ja, tiel ekstere -- ARNHOLM (ridetas) Kaj kompreneble ke vi nun havas du grandajn fianĉpretajn filinojn en la domo. WANGEL Ho, fianĉpreta estas ja nur la unua. HILDE (duonlaŭte) Aŭskultu do patron! WANGEL Sed nun mi proponas, ke ni eksidu sur la verando. Tie estas pli malvarmete ol ĉi tie. Bonvolu. ARNHOLM Dankon, dankon, kara doktoro. (Ili supreniras. _Wangel_ proponas por _Arnholm_ lokon en la balancseĝo.) WANGEL Jen, jen. Vi nun sidu trankvile por ripozi. Ĉar vi aspektas iom streĉe post la vojaĝo. ARNHOLM Ho, ne gravas. En ĉi tiu ĉirkaŭaĵo -- BOLETTE (al _Wangel_) Ĉu ni alportu sodakvon kaj sukon en la ĝardenĉambron? Ĉi tie baldaŭ fariĝos tro varme. WANGEL Bone, knabinetoj, faru! Alportu sodakvon kaj sukon. Kaj eble konjakon. BOLETTE Ĉu ankaŭ konjakon? WANGEL Nur iometon. Se iu dezirus. BOLETTE Nu ja, do. Hilde, malsupreniru al la oficejo kun la valizo. (_Bolette_ iras en la ĝardenĉambron fermante la pordon post si. _Hilde_ prenas la valizon kaj iras maldekstren tra la ĝardeno malantaŭ la domo.) ARNHOLM (kiu postrigardis _Bolette_ per la okuloj) Estas vere iu belega --. Estas du belegaj knabinoj, kiuj jen kreskis por vi. WANGEL (eksidas) Jes, vi trovas. ARNHOLM Jes, estas eĉ surprize pri Bolette. Ja ankaŭ pri Hilde. -- Sed nun pri vi mem, kara doktoro. Ĉu vi intencas loĝi ĉi tie vian tutan vivdaŭron? WANGEL Ho jes, estos tiel. Ĉi tie mi naskiĝis kaj brediĝis, kiel oni diras. Ĉi tie mi vivis feliĉe kun ŝi, kiu forpasis de ni tiel frue. Ŝi kiun vi konis, kiam vi lastfoje vizitis nin, Arnholm. ARNHOLM Jes -- jes. WANGEL Kaj nun mi vivas ĉi tie feliĉa kun ŝi, kiun mi ricevis anstataŭe. Mi devas diri, ke entute la sorto estis bona al mi. ARNHOLM Sed neniun infanon en via dua geedziĝo? WANGEL Ni ricevis knabeton antaŭ du -- du kaj duona jaro. Sed ni ne havis lin longe. Li mortis je la aĝo de kvar . ..kvin monatoj. ARNHOLM Via edzino, ŝi ne estas hejme hodiaŭ? WANGEL Jes, ŝi certe baldaŭ venos. Ŝi malsupreniris por preni banon. Ŝi naĝas ĉiun tagon je ĉi tiu tempo. En kiu ajna vetero. ARNHOLM Ĉu pro iu malsano? WANGEL Ne vere malsano. Sed ŝi estas strange nervoza la lastajn jarojn. Kompreneble, nur foje. Mi vere ne kapablas kompreni kio estas al ŝi. Sed bani sin en la maro estas kvazaŭ ŝia kora ĝojo, komprenu. ARNHOLM Tion mi memoras de pasinte. WANGEL (kun preskaŭ nerimarkebla rideto) Vi ja konas Ellida de la tempo, kiam vi estis instruisto en Skjoldvik. ARNHOLM Kompreneble. Ŝi ofte vizitis la pastran domon. Kaj mi ankaŭ ofte renkontis ŝin, kiam mi vizitis ŝian patron en la lumturo. WANGEL Kredu, tiu tempo profunde stampis ŝin. La urbanoj ne povas tion kompreni. Ili nomas ŝin "La sinjorino el la maro". ARNHOLM Ĉu? WANGEL Jes. Kaj tial --. Parolu vi kun ŝi pri pasintaj tagoj, kara Arnholm. Estus vere bone por ŝi. ARNHOLM (rigardas lin dubeme) Ĉu vi havas veran kialon por tion opinii? WANGEL Certe jes. VOĈO DE ELLIDA (aŭdata ekstere en la ĝardeno dekstre) Ĉu estas vi, Wangel! WANGEL (ekstaras) Jes, kara. (_Sinjorino Ellida Wangel_, kun granda ŝalo ĉirkaŭ si kaj kun malseka hararo disfalanta sur la ŝultroj, venas el inter la arboj ĉe la laŭbo. _Lernejestro Arnholm_ ekstaras.) WANGEL (ridetas kaj etendas la manojn al ŝi) Nu, jen la sinjorino el la maro! ELLIDA (malrapide supreniras sur la verandon kaj kaptas liajn manojn) Dank' al Dio, ke mi revidas vin! Kiam vi venis? WANGEL Ĵus nun. Antaŭ momento. (montras al _Arnholm_) Sed vi do salutu pasintan konaton --! ELLIDA (donas la manon al _Arnholm_) Jen vi do estas. Bonvenon! Kaj pardonu ke mi ne estis hejme. ARNHOLM Ho, mi petas. Vi do ne pensu pri ceremoniaĵoj. WANGEL La akvo estas freŝa hodiaŭ, ĉu? ELLIDA Freŝa! Je Dio, ĉi tie la akvo neniam estas freŝa. Malvarmeta kaj malvigliga. Uŝ, la akvo estas malsana ĉi tie en la fjordoj. ARNHOLM Malsana? ELLIDA Jes, malsana. Kaj mi opinias, ke ĝi malsanigas ankaŭ nin. WANGEL (ridetas) Nu, vi ja rekomendas la banejon. ARNHOLM Mi kredus, ke vi, sinjorino Wangel, havus apartan rilaton al la maro mem kaj al ĉio kio apartenas al ĝi. ELLIDA Ho jes, eble. Eĉ mi mem ja kredas. -- Sed ĉu vi vidas kiel bele la knabinetoj ornamis por vi? WANGEL (embarasata) Hm --. (rigardas sian horloĝon) Mi ja baldaŭ devas -- ARNHOLM Ĉu vere estas por mi --? ELLIDA Kompreneble. Ni ja ne tiel ornamas ĉiutage. -- Uh, -- kiel sufoke varme estas sub tiu ĉi plafono! (malsupreniras en la ĝardenon) Venu ĉi tien! Ĉi tie estas almenaŭ iometa venteto. (Ŝi eksidas en la laŭbo.) ARNHOLM (eniras) Ŝajnas al mi, ke la venteto estas sufiĉe freŝa. ELLIDA Jes, vi, kiu kutimiĝis al la naŭza ĉefurba aero. Tie estas vere terure dum la somero, laŭdire. WANGEL (kiu ankaŭ iris en la ĝardenon) Hm, kara Ellida, vi devas nun sola konversacii kun nia gasto dum tempeto. ELLIDA Ĉu aferoj? WANGEL Jes, mi devas iri al la oficejo. Kaj mi ja ankaŭ devas ŝanĝi vestojn. Sed ne daŭros longe -- ARNHOLM (eksidas en la laŭbo) Ne trorapidu, kara doktoro. Via edzino kaj mi certe scios pasigi la tempon. WANGEL (kapsignas) Ho, jes, -- mi fidas. Nu, -- ĝis revido! (Li iras tra la ĝardeno maldekstren.) ELLIDA (post mallonga silento) Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas bone sidi ĉi tie? ARNHOLM Nun mi sidas bone. ELLIDA La laŭbo nomiĝas _mia_ laŭbo. Ĉar estas mi, kiu farigis ĝin. Aŭ pli ĝuste Wangel -- por mi. ARNHOLM Kaj ĉi tie vi do kutimas sidi? ELLIDA Jes, ĉi tie mi pleje sidas dumtage. ARNHOLM Kun la knabinetoj? ELLIDA Ne, la knabinetoj -- ili estas sur la verando. ARNHOLM Kaj Wangel mem? ELLIDA Ho, Wangel, li iras tien kaj ĉi tien. Foje al mi kaj foje al la knabinetoj. ARNHOLM Ĉu estas vi kiu deziras tian aranĝon? ELLIDA Mi opinias, ke ĉiuj partoj kontentiĝas per tiu aranĝo. Ni povas ja ĵeti la parolon transen unu al la alia -- kiam ni foje trovas ion por diri. ARNHOLM (post ioma pensado) Kiam mi pasinte frekventis viajn lokojn --. Ekstere en Skjoldvik mi pripensas --. Hm, -- estas nun longe de tiam --. ELLIDA Estas pli ol dek jaroj de kiam vi vizitis nin tie. ARNHOLM Jes, proksimume. Sed kiam mi prezentas al mi la bildon de vi tie ekstere en la lumturo -- La paganino, kiel la maljuna pastro nomis vin, ĉar via patro laŭ li baptigis vin per ŝipnomo kaj ne per kristana homa nomo -- ELLIDA Jes, kaj kiel do? ARNHOLM Mi tute ne estus kredinta renkonti vin ĉi tie kiel sinjorino Wangel. ELLIDA Ne, ĉar tiam Wangel ja ankoraŭ ne estis --. Tiam ja ankoraŭ vivis la unua patrino de la knabinoj. Ilia vera patrino -- ARNHOLM Nu jes, jes. Sed eĉ se tiel ne estus --. Eĉ se li estus libera kaj ne ligita, -- mi meniam imagus, ke okazus tiel. ELLIDA Ankaŭ mi ne. Vere neniam -- tiam. ARNHOLM Wangel estas ja ĝentila. Honesta. Kore bonvola al ĉiuj homoj -- ELLIDA (varme kaj kore) Jes, li vere estas! ARNHOLM -- sed ŝajnas al mi, ke li estas tiel ege malsimila al vi. ELLIDA Vi pravas. Li ja estas. ARNHOLM Nu, sed kiel okazis? Kiel okazis! ELLIDA Ho kara Arnholm, ne demandu min pri tio. Mi ne kapablas klarigi la aferon. Kaj se mi povus, vi ne kapablus percepti kaj kompreni eĉ eron el tio. ARNHOLM Hm --. (iomete pli mallaŭte) Ĉu vi iam konfidis ion pri mi al via edzo? Mi kompreneble aludas al la vana paŝo, -- al kiu mi lasis min ravi. ELLIDA Ne. Ĉu vi tion pensus? Neniun vorton mi diris al li pri -- pri tio al kio vi aludas. ARNHOLM Mi ĝojas. Ĉar premis min la penso ke -- ELLIDA Vi tute ne bezonas. Mi nur diris al li la veron, ke mi multe ŝatis vin, kaj ke vi estis la plej fidela kaj bona amiko por mi tie ekstere. ARNHOLM Dankon. Sed diru nun, -- kial vi neniam skribis al mi post mia forvojaĝo? ELLIDA Mi pensis, ke eble dolorigus al vi aŭdi ion de iu, kiu -- kiu ne povis proksimiĝi al vi tiel, kiel vi deziris. Estus ja rekte reŝiri ion embarasan, mi pensis. ARNHOLM Hm --. Jes, jes, vi certe pravas. ELLIDA Sed kial vi mem neniam skribis? ARNHOLM (rigardas ŝin kaj ridetas duone riproĉe) Mi? Fari la komencon? Eble suspektigi min por enkonduki ion novan. Post rifuzo tia, kian mi spertis? ELLIDA Ho ne, mi ja bone komprenas. -- Ĉu vi neniam poste pensis pri alia rilato? ARNHOLM Neniam. Mi restas fidela al miaj memoroj. ELLIDA (duone ŝercante) Ho, ĉu! Forpelu la malnovajn, tristajn memorojn. Vi prefere devus pensi fariĝi feliĉa edzo, mi opinias. ARNHOLM Do devus baldaŭ okazi, sinjorino Wangel. Memoru ke, -- mi ja jam atingis la trideksepan, verdire. ELLIDA Nu, ja, des pli da kaŭzo por vi rapidi. (Ŝi iomete silentas, poste diras serioze kaj mallaŭte) Sed aŭskultu nun, kara Arnholm, -- mi nun diru al vi ion, kion mi tiam ne kapablus eldiri, eĉ se mia vivo estus en veto. ARNHOLM Kio do tio estas? ELLIDA Kiam vi faris -- la vanan paŝon, kiel vi ĵus diris, -- tiam mi ne _kapablis_ respondi al vi alimaniere ol mi faris. ARNHOLM Mi scias. Vi nur havis bonan amikecon por oferti al mi. Mi ja scias. ELLIDA Sed vi ne scias, ke mia tuta animo kaj ĉiuj miaj pensoj estis tiam en alia loko. ARNHOLM Tiam! ELLIDA Jes, ĝuste. ARNHOLM Sed tio ja ne eblas! Vi eraras pri la tempo! Mi opinias, ke tiam vi eĉ ne konis sinjoron Wangel. ELLIDA Mi ne parolas pri Wangel. ARNHOLM Ne Wangel? Sed tiam, -- ekstere en Skjoldvik --. Mi ne memoras unu solan homon tie, kiun mi opinius povus kapti vian atenton. ELLIDA Ne, ne, -- mi kredas. Ĉar ĉio estis tute freneza. ARNHOLM Sed rakontu do al mi pri tio ĉi! ELLIDA Ho, sufiĉas ja, ke vi scias, ke tiam mi estis jam ligita. Kaj nun vi ja scias. ARNHOLM Kaj se vi tiam ne estus ligita? ELLIDA Kio do? ARNHOLM Ĉu via respondo al mia letero estus alia. ELLIDA Kiel mi povas scii? Kiam Wangel venis, la respondo estis ja alia. ARNHOLM Pro kio do diri al mi, ke vi estis ligita? ELLIDA (ekstaras kvazaŭ en timo kaj maltrankvilo) Ĉar mi bezonas iun al kiu konfidi min. Ne, ne, sidu. ARNHOLM Via edzo do nenion scias pri la afero? ELLIDA Mi unue konfesis al li, ke mia animo iam estis en alia loko. Ion pli li ne postulis scii. Kaj ni poste neniam tuŝis la aferon. Funde estis ja nur frenezaĵo. Kaj rompiĝis ja baldaŭ -- iamaniere. ARNHOLM (ekstaras) Nur iamaniere? Ne tute! ELLIDA Jes, jes, certe! Ho, Dio, kara Arnholm, tute ne estas kiel vi imagas. Estas io tute nekomprenebla. Mi ne scias kiel mi povus tion rakonti. Vi nur opinius, ke mi estus malsana. Aŭ ke mi estus tute freneza. ARNHOLM Kara sinjorino, -- nun vi vere devas plene eldiri. ELLIDA Nu ja! Mi provos. Kiel povos vi, prudenta homo, klarigi al vi, ke -- (rigardas eksteren kaj interrompas) Atendu ĝis poste. Jen vizitanto venas. (_Lyngstrand_ venas sur la vojo de maldekstre kaj iras en la ĝardenon. Li havas floron en la butontruo kaj portas grandan belan bukedon, volvitan per papero kaj silka rubando. Li haltas kaj hezitas iom necerta ĉe la verando.) ELLIDA (el la laŭbo) Ĉu la knabinojn vi serĉas, sinjoro Lyngstrand? LYNGSTRAND (turnas sin) Ho, la sinjorino jen? (salutas kaj proksimiĝas) Tiel ne estas. Ne la fraŭlinojn, sed vin mem, sinjorino Wangel. Vi ja permesis al mi veni por viziti vin -- ELLIDA Jes, certe mi faris. Vi estas ĉiam bonvena. LYNGSTRAND Multan dankon. Kaj ĉar tiel feliĉe okazas, ke estas solenaĵo en la domo hodiaŭ -- ELLIDA Nu, tion vi scias? LYNGSTRAND Jes, ja. Kaj tial mi volis permesi al mi donaci al sinjorino Wangel ĉi tiun -- (Li kapsalutas kaj etendas la bukedon.) ELLIDA (ridetas) Sed kara sinjoro Lyngstrand, ĉu ne estas pli bone doni viajn belajn florojn al lernejestro Arnholm mem? Ĉar estas ja vere li, kiu -- LYNGSTRAND (rigardas al ambaŭ necerte) Pardonu, -- sed mi ne konas tiun fremdan sinjoron. Estas nur -- Mi venas pro la datreveno, sinjorino. ELLIDA Datreveno? Vi eraras, sinjoro Lyngstrand. Ne estas datreveno en la domo hodiaŭ. LYNGSTRAND (ridetas intime) Ho, mi ja scias. Sed mi ne pensis ke estu tiel sekrete. ELLIDA Kion vi scias? LYNGSTRAND Ke estas la dat -- la datreveno de la sinjorino. ELLIDA Mia? ARNHOLM (rigardas ŝin demande) Hodiaŭ? Ne, certe ne. ELLIDA (al _Lyngstrand_) Kial vi tiel pensas? LYNGSTRAND Fraŭlino Hilde malkovris tion. Mi preterpasis iom pli frue hodiaŭ. Kaj mi demandis al la fraŭlinoj, kial ili tiel bele ornamas per floroj kaj flagoj -- ELLIDA Nu bone? LYNGSTRAND -- kaj fraŭlino Hilde respondis: Jes, ĉar hodiaŭ estas la datreveno de -- de patrino. ELLIDA De patrino --! Nu tiel. ARNHOLM Aha! (Li kaj _Ellida_ rigardas sin reciproke kompreneme.) Jes, ĉar la juna sinjoro do tion scias, sinjorino Wangel -- ELLIDA (al _Lyngstrand_) Jes, ĉar vi ja nun tion scias -- LYNGSTRAND (denove ofertas la bukedon) Permesu al mi gratuli -- ELLIDA (akceptas la florojn) Koran dankon al vi. -- Bonvolu sidiĝi momenton, sinjoro Lyngstrand. (_Ellida_, _Arnholm_ kaj _Lyngstrand_ eksidas en la laŭbo.) ELLIDA Tio ĉi -- pri mia datreveno -- devus esti sekreto, sinjoro lernejestro. ARNHOLM Devus, mi komprenas. Ne devus esti por ni neinformitaj. ELLIDA (metas la bukedon flanken) Ne, ĝuste tiel. Ne por la neinformitaj. LYNGSTRAND Mi do eĉ ne diros al iu vivanta homo. ELLIDA Ho, ne tiel grave. -- Sed kiel vi nun fartas? Vi aspektas pli sane nun ol antaŭe. LYNGSTRAND Jes, ankaŭ mi kredas, ke mi saniĝos. Kaj venontan jaron, se mi povos iri suden -- ELLIDA Kaj tion vi povos, diras la knabinoj. LYNGSTRAND Jes, ĉar en Bergen mi havas bonfaranton, kiu protektas min. Kaj li promesis helpi min venontan jaron. ELLIDA Kiel vi kontaktiĝis al li? LYNGSTRAND Ho, feliĉa okazo. Ĉar iun fojon mi estis maristo sur unu el liaj ŝipoj. ELLIDA Ĉu vere? Vi do tiam ŝatis la maron? LYNGSTRAND Ne, tute ne. Sed kiam mia patrino mortis, mia patro ne volis lasi min nenifari hejme ĉe si. Kaj li farigis min maristo. Ni pereis en la Angla Kanalo survoje hejmen. Kaj estis ja bone por mi. ARNHOLM Kiel bone, vi diras? LYNGSTRAND Jes, ĉar per tiu pereo mi ricevis la difekton. En la brusto. Mi longe kuŝis en la malvarma akvo, antaŭ ol ili savis min. Kaj tiam mi ja devis forlasi la maron. -- Jes, vere estis granda feliĉo. ARNHOLM Ĉu, vi trovas? LYNGSTRAND Jes. Ĉar la difekto ne estas vere danĝera. Kaj nun mi povos fariĝi skulptisto, kion mi ege deziras. Imagu -- povi modli la delikatan argilon, kiu tiel cedeme formiĝas inter la fingroj! ELLIDA Kaj kion volas vi do modli? Ĉu marvirojn kaj marvirinojn? Aŭ ĉu antikvajn vikingojn? LYNGSTRAND Ne, tiaĵojn ne. Kiam mi estos progresinta, mi provos fari grandan verkon. Grupon, kiel oni tion nomas. ELLIDA Nu jes, -- sed kion tiu grupo reprezentu? LYNGSTRAND Ho, devus esti io kion mi mem travivis. ARNHOLM Jes, jes, -- tenu vin al tio. ELLIDA Sed kio tio do estus? LYNGSTRAND Jes, mi imagas, ke estu juna marista edzino, kiu kuŝas maltrankvila dormante. Kaj ŝi ankaŭ sonĝas. Mi certas, ke mi povos realigi, ke ŝi sonĝas. ARNHOLM Ĉu ne estu pli? LYNGSTRAND Jes, ankaŭ alia figuro. Iu estaĵo por nomi ĝin. Estu ŝia edzo, al kiu ŝi ne estis fidela, dum li estis for. Kaj li dronis en la maro. ARNHOLM Kiel, dronis --? ELLIDA Li dronis? LYNGSTRAND Jes. Li dronis dum vojaĝo. Sed okazas la strangaĵo, ke li tamen revenas hejmen. Estas dumnokte. Kaj nun li staras tie apud ŝia lito rigardante ŝin. Li staru malsekega, kvazaŭ homo ĵus eltirita el la maro. ELLIDA (klinas sin malantaŭen en la seĝo) Vere stranga imago. (fermas la okulojn) Mi vive bildigas tion antaŭ mi. ARNHOLM Sed je sankta nomo, sinjoro -- sinjoro --! Vi ja diris, ke estu io, kion vi mem travivis. LYNGSTRAND Jes, jes, -- Mi travivis tion ĉi. Iamaniere do. ARNHOLM Travivis, ke morta viro --? LYNGSTRAND Nu ja, mi ne diras tiel korpe travivis. Ne reale, vi komprenu. Sed tamen -- ELLIDA (vigle, streĉe) Rakontu ĉion kion vi scias kaj povas! Pri tio mi devas ĉion scii. ARNHOLM (ridetas) Jes, tio devas ja esti io por vi. Tiaĵo kun mara etoso. ELLIDA Kiel do estis, sinjoro Lyngstrand? LYNGSTRAND Jes, tiel ke kiam ni velus hejmen kun la brigo el urbo nomita Halifax, ni devis postlasi la laborestron en la malsanulejo tie. Ni dungis usonanon anstataŭe. Tiu nova laborestro -- ELLIDA La usonano? LYNGSTRAND -- jes; li ricevis de la estro amaseton da gazetoj, kiun li ĉiame legadis. Ĉar li volis lerni la norvegan, li diris. ELLIDA Nu! Kaj sekve! LYNGSTRAND Iun vesperon en terura vetero. Ĉiuj viroj sur la ferdeko. Escepte la laborestro kaj mi. Ĉar li estis tordinta la piedon, kaj ne povis stari sur ĝi. Kaj ankaŭ mi estis malsana kaj kuŝis. Ja, li do sidis tie en la kajuto denove legante unu el la malnovaj gazetoj -- ELLIDA Jes! Jes! LYNGSTRAND Sed dum li tie sidas, mi aŭdas kvazaŭ hurlon el li. Kaj kiam mi rigardas lin, mi vidas ke li estas blanka kiel kreto en la vizaĝo. Li komencas tiri kaj ŝiri la gazeton en mil pecojn. Sed tion li faris tute silente, silente. ELLIDA Li nenion diris? Li ne parolis? LYNGSTRAND Ne tuj. Sed iom post iom li kvazaŭ parolis al si mem: Edziniĝis. Kun alia viro. Dum mi estis for. ELLIDA (fermas la okulojn kaj diras mallaŭte) Tion li diris? LYNGSTRAND Jes. Kaj imagu, -- li tion diris en bona norvega. Li certe facile lernis fremdajn lingvojn, tiu viro. ELLIDA Kaj poste? Kio okazis poste? LYNGSTRAND Jes, jen sekvas tio stranga, kion mi neniam en la mondo forgesos. Ĉar li aldonis, -- ankaŭ tio silente: -- Sed mia ŝi estas, kaj mia ŝi fariĝu. Kaj min ŝi sekvu, eĉ se mi venu hejmen por serĉi ŝin kiel droninta viro el la nigra maro. ELLIDA (verŝas al si akvon. Ŝia mano tremas.) Puh, -- kiel preme varme estas hodiaŭ -- LYNGSTRAND Kaj tion li diris per tia vola forto, ke ŝajnis al mi ke li estas viro por tion plenumi. ELLIDA Ĉu vi scias -- pri la sorto de tiu viro? LYNGSTRAND Ho, sinjorino, li certe ne plu vivas. ELLIDA (rapide) Kial vi tion opinias! LYNGSTRAND Jes, ĉar ni ja poste pereis en la Angla Kanalo. Mi sukcesis trovi lokon en la granda savboato kun la ŝipestro kaj kvin aliaj. La direktisto prenis la malantaŭan boateton. Lin sekvis la usonano kaj iu alia. ELLIDA Kaj de ili oni nenion plu aŭdis? LYNGSTRAND Ne, nenion, sinjorino. Mia bonfaranto ĵus skribis tion en letero. Sed ĝuste tial mi multe ŝatus fari artaĵon pri tio. La malfidelan maristedzinon mi vive bildigas antaŭ mi. Kaj ankaŭ la venĝanto, kiu dronis, sed tamen revenas hejmen el la maro. Mi vidas ambaŭ tute klare. ELLIDA Ankaŭ mi. (ekstaras) Venu, -- ni eniru. Aŭ prefere malsupren al Wangel! Estas ja preme varme. (Ŝi iras el la laŭbo.) LYNGSTRAND (kiu ankaŭ ekstaris) Mi nun dankas pro la akcepto. Mi ja nur farus viziteton pro la datreveno. ELLIDA Nu, kiel vi preferas. (etendas al li la manon) Adiaŭ, kaj dankon pro la floroj. (_Lyngstrand_ salutas kaj eliras maldekstren tra la barilpordo.) ARNHOLM (proksimiĝas al _Ellida_) Mi ja vidas, ke tio ĉi kore tuŝis vin, kara sinjorino Wangel. ELLIDA Ho jes, vi povas ja esprimi vin tiel, kvankam -- ARNHOLM Sed funde ne estas io alia ol vi devus atendi. ELLIDA (rigardas lin surprize) Atendi! ARNHOLM Jes, ŝajnas al mi. ELLIDA Atendi ke iu povus reveni --! Tiel reveni! ARNHOLM Sed pro Dio --! Ĉu estas la marista fablo de tiu freneza skulptisto --? ELLIDA Ho, kara Arnholm, eble li ne tamen estas tiel freneza. ARNHOLM Do estas tiu babilaĵo pri tiu morta viro, kiu tiel skuis vin? Kaj mi, kiu kredis, ke -- ELLIDA Kion vi kredis? ARNHOLM Kompreneble mi kredis, ke estis nur ŝajnigo de vi. Ke vi ĉagreniĝis, ĉar vi malkovris, ke oni sekrete solenis familian memoron. Ke via edzo kaj liaj infanoj vivas en vivo de memoroj, en kiu vi ne partoprenas. ELLIDA Ho, ne, ne. Estu pri tio kiel estas. Mi ne rajtas postuli mian edzon sole por mi mem. ARNHOLM Ŝajnas al mi, ke vi tamen rajtas. ELLIDA Jes. Sed mi ne rajtas. Jen la afero. Ankaŭ mi vivas en io, -- al kio la aliaj estas eksteraj. ARNHOLM Vi! (pli mallaŭte) Ĉu estas komprenende, ke --? Vi -- Vi do ne amas vian edzon! ELLIDA Ho jes, jes, -- el mia tuta animo mi nun amas lin! Ĝuste tial tio ĉi estas tiel terura, -- tiel nekomprenebla, -- tiel neimagebla, --! ARNHOLM Vi nun konfidu viajn ĉagrenojn tute kaj senrezerve al mi! Vi volas, ĉu, sinjorino Wangel? ELLIDA Mi ne povas, kara amiko. Almenaŭ ne nun. Eble poste. (_Bolette_ venas sur la verandon kaj iras malsupren en la ĝardenon.) BOLETTE Nun patro venas el la oficejo. Ĉu ni do ne devus sidiĝi en la ĝardena ĉambro? ELLIDA Jes, ni faru. (_Wangel_, en ŝanĝita vestaĵo, venas kune kun _Hilde_ de maldekstre de malantaŭ la domo.) WANGEL Jen, jen! Mi estas libera kaj preta! Nun gustos bone glaso da io malvarmeta. ELLIDA Atendu iomete. (Ŝi iras en la laŭbon kaj serĉas la bukedon.) HILDE Ho, vidu, vidu! La belajn florojn! De kie vi ricevis ilin? ELLIDA Mi ricevis ilin de skulptisto Lyngstrand, mia kara Hilde. HILDE (ekmiras) De Lyngstrand? BOLETTE (maltrankvila) Ĉu Lyngstrand venis -- denove? ELLIDA (kun rideto) Jes. Li venis kun tiu ĉi. Okaze de la datreveno, vi komprenas. BOLETTE (ekrigardas al _Hilde_) Ah --! HILDE (murmuras) La besto! WANGEL (embarasita, al _Ellida_) Hm. Jes, vi ja vidas --. Mi diru al vi, mia kara, bona, benita Ellida -- ELLIDA (interrompas) Venu nun, knabinetoj! Kaj ni metu miajn florojn en akvon kune kun la aliaj. (Ŝi supreniras sur la verandon.) BOLETTE (mallaŭte al _Hilde_) Ho, ŝi do tamen estas ĝentila. HILDE Simiaĵoj! Ŝi nur volas intimiĝi kun patro. WANGEL (supre sur la verando, premas la manon de _Ellida_) Dankon -- dankon! Koran dankon pro tio ĉi, Ellida! ELLIDA (ordigas la florojn) Nu do, -- ĉu ne ankaŭ mi estu kune kun vi por -- por honori la datrevenon de patrino? ARNHOLM Hm --. (Li supreniras al _Wangel_ kaj _Ellida_. _Bolette_ kaj _Hilde_ restas en la ĝardeno.) DUA AKTO (Supre sur "La Videjo", arbustkovrita altaĵo malantaŭ la urbo. Iom malantaŭe staras ŝtonstako kaj ventomontrilo. Grandaj ŝtonoj por sidejoj kuŝas ĉirkaŭ la ŝtonstako kaj en la antaŭo. Profunde en la malantaŭo vidiĝas la ekstera fjordo kun insuloj kaj promontoroj. La granda maro ne vidiĝas. Estas duonhela somernokto. Flaveruĝa lumeto en la aero kaj sur la montopintoj fore. Kvartona kantado aŭdiĝas de malsupre en la deklivo dekstre.) (_Junaj homoj_ el la urbo, _gesinjoroj_, venas pare de dekstre, kaj en intima konversacio iras preter la ŝtonstako kaj elen maldekstre. Iom poste venas _Ballested_ kiel gvidanto por grupo da eksterlandaj geturistoj. Li estas ŝarĝita de ŝaloj kaj vojaĝsaketoj.) BALLESTED (montras supren per la bastono) Sehen Sie, meine Herrschaften, -- dort fore liegt eine andere altaĵo. Das willen wir ankaŭ besteigen und so herunter -- (Li daŭrigas angle kaj gvidas la grupon maldekstren.) (_Hilde_ venas rapide supren la deklivon dekstre, haltas kaj rigardas malantaŭen. Iom poste venas _Bolette_ la saman vojon.) BOLETTE Sed, kara, kial ni forkuru de Lyngstrand? HILDE Ĉar mi ne eltenas iri tiel malrapide en la deklivoj. Vidu, -- vidu, kiel li rampas supren. BOLETTE Ho, vi ja scias kiel malsana li estas. HILDE Ĉu vi opinias, ke estas tre danĝere? BOLETTE Jes, mi opinias. HILDE Li ja vizitis patron posttagmeze. Mi dezirus scii kion patro pensas pri li. BOLETTE Patro diris al mi, ke estas malmoliĝo en la pulmo, -- aŭ io tia. Li ne vivos longe, diris patro. HILDE Ĉu tion li diris! Imagu, -- ĝuste kion mi pensis. BOLETTE Sed pro Dio, vi nenion rimarkigu. HILDE Ho, kial vi tiel pensas. (duonlaŭte) Jen vidu, -- nun Hans fine krablis al la supro. Hans --. Ĉu ne ŝajnas al vi, ke oni povas vidi, ke li nomiĝas Hans? BOLETTE (flustras) Estu bonkonduta! Mi konsilas! (_Lyngstrand_ venas de dekstre kun sunŝirmilo en la mano.) LYNGSTRAND Mi petas pardonon al la fraŭlinoj, ĉar mi ne povis iri same rapide kiel vi. HILDE Ĉu vi eĉ ekhavis sunŝirmilon? LYNGSTRAND Ĝi apartenas al via patrino. Ŝi diris ke mi uzu ĝin kiel bastonon. Ĉar mi neniun kunportis. BOLETTE Ĉu ili daŭre estas tie malsupre? Patro kaj la aliaj? LYNGSTRAND Jes. Via patro iris en la gastejon. La aliaj sidas ekstere aŭskultante la muzikon. Sed poste ili volas supreniri, diris via patrino. HILDE (lin rigardante) Vi nun estas sufiĉe laca. LYNGSTRAND Jes, nun ŝajnas al mi, ke mi estas iomete laca. Mi pensas ke estas pli bone sidi tempeton. (Li eksidas sur ŝtono antaŭe dekstre.) HILDE (staras antaŭ li) Ĉu vi scias, ke poste okazos dancado malsupre sur la muzikejo? LYNGSTRAND Jes, mi aŭdis paroli pri tio. HILDE Vi certe ŝatas danci, ĉu ne? BOLETTE (kiu plukas floretojn inter la erikoj) Ho, Hilde, -- lasu nun Lyngstrand regajni la spiron. LYNGSTRAND (al _Hilde_) Jes, fraŭlino, mi volus danci -- se mi povus. HILDE Ĉu? Vi do neniam lernis? LYNGSTRAND Ankaŭ tion ne. Sed pri _tio_ mi ne pensis. Mi aludis ĉar mi ne povas pro la brusto. HILDE Pro tiu difekto, kiel vi diras? LYNGSTRAND Jes, estas tial. HILDE Ĉu vi multe ĉagreniĝis pro tiu difekto? LYNGSTRAND Ho ne, tion mi ne povas diri. (ridetas) Ĉar estas pro tio, ke ĉiuj homoj estas ĝentilaj kaj afablaj kaj eĉ bonfarantaj al mi, mi kredas. HILDE Jes, kaj ĝi ja ne estas danĝera. LYNGSTRAND Ne, ĝi tute ne estas danĝera. Tion mi komprenas laŭ via patro. HILDE Kaj vi ja saniĝos tuj kiam vi forvojaĝos. LYNGSTRAND Jes ja. Tiam mi saniĝos. BOLETTE (kun floroj) Jen, sinjoro Lyngstrand, -- metu tiujn ĉi en la butontruon. LYNGSTRAND Ho, mil dankojn, fraŭlino! Estas ja tro ĝentile de vi. HILDE (rigardas malsupren dekstren) Jen ili venas sur la vojo. BOLETTE (Ankaŭ ŝi rigardas malsupren.) Se ili nur sciu kie ili flankeniru. Ne, nun ili prenas eraran vojon. LYNGSTRAND (ekstaras) Mi kuros malsupren al la turniĝo kaj voku al ili. HILDE Tiam vi devas tre laŭte krii. BOLETTE Ne, vi ne devas. Vi denove fariĝos laca. LYNGSTRAND Ho, malsupren estas facile. (Li eliras dekstren.) HILDE Jes, malsupren, jes. (postrigardas lin) Nun li eĉ saltas! Kaj li ne memoras, ke poste li devas supreniri. BOLETTE Kompatindulo --. HILDE Se Lyngstrand proponus geedziĝon al vi, ĉu vi lin akceptus? BOLETTE Ĉu vi freneziĝis? HILDE Ho, mi ja pensas, ke se li ne havus tiun difekton. Kaj se li ne baldaŭ estus mortanta. Ĉu vi _tiam_ akceptus lin? BOLETTE Mi opinias, ke estus pli bone ke _vi_ prenus lin. HILDE Ho certe ne. Li ja nenion posedas. Li eĉ ne havas sufiĉe por vivteni sin. BOLETTE Kial vi do okupiĝas tiel multe pri li? HILDE Ho, tion mi ja nur faras pro tiu difekto. BOLETTE Mi tute ne rimarkis, ke vi kompatas lin pro _tio_. HILDE Ne, mi eĉ ne faras. Sed estas tiel tente. BOLETTE Kio? HILDE Rigardi lin, kaj igi lin rakonti, ke ne estas danĝere. Kaj ke li povos iri eksterlanden, kaj ke li fariĝos artisto. Tiun ĉion li kredadas kaj estas kontenta profunde en la animo. Kaj tamen el tio nenio fariĝos. Neniam. Ĉar li ne vivos tiel longe. Estas por mi ekscite pripensi tion. BOLETTE Ekscite! HILDE Jes, ĝuste ekscite. Tion mi permesas al mi. BOLETTE Fi, Hilde, vi vere estas aĉa infano! HILDE Mi eĉ volas esti. Spite! (rigardas malsupren) Nun fine! Aspekte Arnholm ne ŝatas supreniri. (turnas sin) Sed al aliaĵo, -- ĉu vi scias, kion mi vidis sur Arnholm ĉe la manĝotablo? BOLETTE Nu? HILDE Imagu, -- liaj haroj komencas defali -- tie supre, meze sur la kapo. BOLETTE Ho, babilaĵo! Ne estas vero. HILDE Jes. Kaj li havas sulkojn ĉe ambaŭ okuloj. Je Dio, Bolette, ke vi povis esti tiel enamiĝinta al li, tiam kiam li legis kun vi! BOLETTE (ridetas) Jes, ĉu eblas kompreni _tion_? Mi memoras, ke mi iam ploris brulantajn larmojn, ĉar li diris, ke Bolette estas malbela nomo. HILDE Jes, imagu! (rigardas malsupren) Ho, jen vidu! Nun "la sinjorino el la maro" konversaciadas kun li. Ne kun patro. -- Mi miras ĉu tiuj du ĵetas senteman okulon unu al la alia. BOLETTE Vi vere devus honti. Kial povas vi diri tiaĵon pri ŝi? Fariĝis ja nun tiel bone inter ni -- HILDE Jes, jes, -- kredigu tion al vi mem, junulino! Ho ne, fariĝos neniam bone inter ni kaj ŝi. Ĉar ŝi ne konvenas por ni. Kaj nek ni por ŝi. Dio scias kial patro tirus ŝin en la domon! -- Mi ne mirus se ŝi iun tagon fariĝus freneza. BOLETTE Freneza! Kiel vi povas imagi tion? HILDE Ho, ne estas strange. Ankaŭ ŝia patrino fariĝis freneza. Ŝi mortis freneza, mi scias. BOLETTE Jes, Dio scias en kio vi ne metas vian nazon. Sed ne babiladu pri tio. Estu afabla -- pro patro. Aŭdu, Hilde? (_Wangel_, _Ellida_, _Arnholm_ kaj _Lyngstrand_ venas de dekstre.) ELLIDA (montras al la fono) Jen fore ĝi estas! ARNHOLM Jes, ĝuste. En tiu direkto ĝi ja estas. ELLIDA Jen fore kuŝas la maro. BOLETTE (al _Arnholm_) Ĉu vi ne trovas la lokon bela? ARNHOLM Mi trovas ĝin belega. Grandioza vidaĵo. WANGEL Jes. Eble vi neniam antaŭe supreniris ĉi tien? ARNHOLM Ne, neniam. Mi opinias, ke dum mia restado ĉi tie apenaŭ estis atingeble. Eĉ ne vojeto. WANGEL Kaj eĉ neniu aranĝo. Ĉion ni faris la lastajn jarojn. BOLETTE Jen sur la "Pilotkabo" estas ankoraŭ pli grandioza vidaĵo. WANGEL Ĉu ni iru tien, Ellida? ELLIDA (eksidas sur ŝtonon dekstre) Dankon. Ne mi. Sed iru vi aliaj. Kaj dume mi sidas ĉi tie. WANGEL Do mi restos kun vi. La knabinetoj povas montri la lokon al Arnholm. BOLETTE Ĉu vi ŝatas iri kun ni, sinjoro Arnholm? ARNHOLM Jes, volonte. Ĉu estas vojo ankaŭ tien? BOLETTE Ho jes. Estas larĝa vojo. HILDE La vojo estas tiel larĝa, ke estas abunda spaco por du iri brakon en brako. ARNHOLM (ŝerce) Ĉu vere, eta fraŭlino Hilde? (al _Bolette_) Ĉu ni provu, ĉu estas vero? BOLETTE (subpremas rideton) Jes ja. Ni provu. (Ili iras brakon en brako maldekstren) HILDE (al Lyngstrand) Ĉu ankaŭ ni iru --? LYNGSTRAND Brakon en brako --? HILDE Nu, kial ne? Bonvolu. LYNGSTRAND (prenas ŝian brakon kaj ridetas kontente) Estas ja vere ŝerce amuze! HILDE Ŝerce --? LYNGSTRAND Jes, ĉar aspektas ja kiel ni estas gefianĉoj. HILDE Vi neniam antaŭe promenis kun sinjorino ĉe la brako, sinjoro Lyngstrand, ĉu? (Ili eliras maldekstren.) WANGEL (kiu staras apud la ŝtonstako) Kara Ellida, nun ni havas momenton solan por ni mem -- ELLIDA Jes, venu kaj eksidu ĉe mi. WANGEL (eksidas) Estas libere kaj trankvile. Ni nun parolu kune. ELLIDA Pri kio? WANGEL Pri vi. Kaj pri la rilato inter ni, Ellida. Mi ja vidas, ke tiel ne povas daŭri. ELLIDA Kio anstataŭus, laŭ vi? WANGEL Kompleta konfidemo, kara. Kunvivo inter ni, -- kiel antaŭe. ELLIDA Ho, se eblus! Sed ne estas eble! WANGEL Mi kredas, ke mi komprenas vin. El certaj esprimoj de vi foje kaj foje, mi kredas. ELLIDA (impete) Vi ne faras! Ne diru, ke vi komprenas --! WANGEL Ho jes. Vi estas honesta naturo, Ellida. Vi havas fidelan animon -- ELLIDA Jes, mi havas. WANGEL Kiu ajn rilato en kiu vi sentu vin sekura kaj feliĉa, devas esti senrezerva rilato. ELLIDA (rigardas lin atente) Nu, -- kaj do! WANGEL Ne konvenas por vi esti la dua edzino de viro. ELLIDA Kial vi _tiel_ pensas nun? WANGEL Ĝi ofte eklumiĝis en mi kiel suspekto. Hodiaŭ fariĝis pli klare. La memorfesto de la infanoj --. Vi rigardis min kiel iun kunkulpulon --. Nu ja, -- la rememoroj de viro li ne povas neniigi. Ĉiuokaze ne la miajn. Tia mi ne estas. ELLIDA Mi scias. Mi ja scias bone. WANGEL Sed vi tamen eraras. Por vi aspektas kvazaŭ la patrino de la infanoj vivas ankoraŭ. Kvazaŭ ŝi nevidate ĉeestas inter ni. Vi kredas, ke mia animo estas egale dividata inter vi kaj ŝi. Tiu penso vin ofendas. Tial vi ne plu povas -- aŭ ne plu volas vivi kun mi kiel edzino. ELLIDA (ekstaras) Ĉu vi ĉion ĉi vidis, Wangel? Enrigardis en ĉion ĉi? WANGEL Jes, hodiaŭ mi fine rigardis internen en ĝi. Ĝis la fundo. ELLIDA Ĝis la fundo, vi diras. Ho, ne kredu tion. WANGEL (ekstaras) Mi bone scias, kara Ellida, ke estas pli ol tio ĉi. ELLIDA (timoplena) Ĉu vi scias, ke estas pli? WANGEL Jes. Estas tio, ke vi ne povas elteni la ĉirkaŭaĵon ĉi tie. La montoj premas peze sur vian animon. Ne estas sufiĉe da lumo por vi. Ne sufiĉe vasta ĉielo ĉirkaŭ vi. Ne forto kaj abundeco en la aerfluo. ELLIDA Vi ja pravas. Nokton kaj tagon, vintron kaj someron ĝi estas super mi -- tiu loganta hejmveo al la maro. WANGEL Mi bone scias, kara Ellida. (metas la manon sur ŝian kapon) Kaj tial la malsana infano revenu al sia propra hejmo. ELLIDA Ĉu kiel? WANGEL Tute simple. Ni transloĝiĝu. ELLIDA Transloĝiĝu! WANGEL Jes. Al iu loko ĉe la vasta maro, -- al iu loko kie vi povos trovi veran hejmon por via animo. ELLIDA Ho, kara, ne pensu pri tio! Estas tute neeble. Vi ne povas vivi feliĉe en iu ajn loko en la mondo ol tie ĉi. WANGEL Povas esti pri tio kiel eblas. Kaj krome, -- ĉu vi opinias, ke mi povos vivi feliĉe ĉi tie -- sen vi? ELLIDA Sed mi ja estas ĉi tie. Kaj mi restas. Vi ja havas min. WANGEL Ĉu mi havas vin, Ellida? ELLIDA Ho, ne parolu pri tio alia. Ĉi tie vi ja havas ĉion por kio vi vivas kaj spiras. La laboro de via tuta vivo kuŝas ja ĝuste ĉi tie. WANGEL Pri tio estu kiel eblas, mi diras. Ni transloĝiĝu de ĉi tie. Transloĝiĝu marborden. Tiu afero estas nun decidita, kara Ellida. ELLIDA Ho, sed kion vi kredas, ke ni gajnus per _tio_? WANGEL Vi gajnus sanon kaj novan pacon en la animo. ELLIDA Apenaŭ. Sed jen vi mem! Pensu do iomete ankaŭ pri vi mem. Kion vi gajnus? WANGEL Mi gajnus vin, vi kara. ELLIDA Sed tion vi ne povas! Ne, ne, vi tion ne povas, Wangel! Estas ja terure, -- senesperige pripensi. WANGEL Tion ni risku. Se vi havas tiajn pensojn, ne estas alia savo por vi ol -- for de ĉi tie. Kaj tio ju pli frue. Tio estas nun definitiva, ĉu vi aŭdas. ELLIDA Ne! Mi do je la nomo de la ĉielo prefere diru al vi ĉion tute malkaŝe. Tiel kiel estas. WANGEL Jes, jes, -- faru! ELLIDA Ĉar malfeliĉa vi vin mem ne faru pro mi. Precipe ĉar tio tamen nenion helpas. WANGEL Mi havas nun vian promeson, ke vi volas diri al mi ĉion, -- kiel estas. ELLIDA Mi diros al vi tiel bone kiel mi povas. Kaj kiel ŝajnas al mi ke estas. -- Venu, kaj sidu ĉe mi. (Ili eksidas sur ŝtonon.) WANGEL Nu ja, Ellida? Do --? ELLIDA La tagon, kiam vi venis al mi tie ekstere kaj demandis min aparteni al vi, -- tiam vi parolis tiel malkaŝe kaj honeste al mi pri via unua geedziĝo. Ĝi estis vere feliĉa, vi diris. WANGEL Ĝi ja estis. ELLIDA Jes, jes, mi ja kredas, kara. Ne pro tio mi mencias tion nun. Mi nur volas memorigi al vi, ke ankaŭ mi estis honesta al vi. Mi ja diris senrezerve, ke iam en mia vivo mi amis iun alian. Ke okazis -- okazis ia gefianĉiĝo inter ni. WANGEL Ia --? ELLIDA Jes, ia tia. Nu, daŭris ja tre mallonge. Li forvojaĝis. Kaj poste mi rompis. Mi ja diris al vi ĉion. WANGEL Sed, kara Ellida, kial vi revivigas ĉion ĉi? Funde ne estis mia afero. Kaj mi eĉ neniam demandis al vi, kiu li estas. ELLIDA Ne, vi ne faris. Vi ĉiam estis konsiderema al mi. WANGEL (ridetas) Ho, en tiu ĉi kazo --. Mi povus ja preskaŭ mem diri la nomon. ELLIDA La nomon! WANGEL En Skjoldvik kaj tie ĉirkaŭe ne estis ja multaj inter kiuj diveni. Aŭ, pli ĝuste, estis nur unu sola -- ELLIDA Aspekte vi kredas, ke estis -- Arnholm. WANGEL Jes, ĉu ne estis --? ELLIDA Ne. WANGEL Ne? Jes, do mia kompreno staras senmova. ELLIDA Ĉu vi memoras, ke iam malfrue en la aŭtuno granda usona ŝipo venis al Skjoldvik pro averio? WANGEL Jes, mi bone memoras. Estis tie, ke oni trovis la ŝipestron mortigita en la kajuto. Mi mem venis por dissekcii la kadavron. ELLIDA Jes, certe. WANGEL Kredeble la dua ŝipisto mortigis lin. ELLIDA Neniu povas diri! Neniam malkaŝiĝis. WANGEL Tamen ne estas dubo. Kial li alie dronigus sin, kiel li faris? ELLIDA Li ne dronigis sin. Li forvojaĝis norden. WANGEL (surpriziĝas) Kiel vi tion scias? ELLIDA (sin mem devigante) Jes, Wangel, -- ĉar estas al tiu ŝipsubestro, ke mi -- fianĉiniĝis. WANGEL (eksaltas) Kion vi diras! Ĉu tio eblas! ELLIDA Jes, -- tiel estas. Estis kun li. WANGEL Sed je ĉio, Ellida --! Kiel vi povis ekpensi tiaĵon! Fianĉiniĝi kun tia ulo! Kun tute fremda homo! -- Kiel li nomiĝis? ELLIDA Tiam li nomis sin Friman. Poste, en siaj leteroj, li subskribis Alfred Johnston. WANGEL De kie li venis? ELLIDA De Finnmark, li diris. Sed li naskiĝis en Finnlando. Enmigris kiel infano -- kun sia patro, mi opinias. WANGEL Do kveno (= Loĝanto en Finnmark el Suomio). ELLIDA Jes. Tiel ili ja nomiĝas. WANGEL Kion pli vi scias pri li? ELLIDA Nur tion, ke li frue fariĝis maristo. Kaj ke li faris longajn vojaĝojn. WANGEL Nenion alian? ELLIDA Ne. Ni ne parolis pri tiaĵojn. WANGEL Pri kio vi do parolis? ELLIDA Pleje ni parolis pri la maro. WANGEL Ah --! Do pri la maro? ELLIDA Pri ventegoj kaj trankvilo. Pri sombraj noktoj sur la maro. Pri la maro dum brilaj suntagoj ni ankaŭ parolis. Sed pleje ni parolis pri la balenoj kaj pri la delfenoj kaj la fokoj, kiuj kutime kuŝas tie sur la ŝeroj en la meztaga varmo. Kaj ni parolis pri la mevoj kaj la agloj kaj ĉiuj la aliaj marbirdoj, kiujn vi ja konas. -- Imagu, -- ĉu ne estas strange, -- kiam ni parolis pri ili, estis por mi kvazaŭ kaj la marbestoj kaj la marbirdoj estas liaj parencoj. WANGEL Kaj vi mem --? ELLIDA Jes, aspektis kvazaŭ ankaŭ mi fariĝis parenco al ili ĉiuj. WANGEL Jes, jes. -- Kaj do sekvis ke vi fianĉiniĝis kun li? ELLIDA Jes. Li diris, ke mi faru. WANGEL Faru? Vi do mem ne havis volon? ELLIDA Ne kiam li ĉeestis. Ho, -- poste ŝajnis al mi, ke estis tute nekompreneble. WANGEL Ĉu vi renkontis lin ofte? ELLIDA Ne, ne ofte. Iun tagon li vizitis nin kaj ĉirkaŭrigardis en la lumturo. Tiel mi konatiĝis kun li. Kaj poste ni renkontiĝis foje kaj foje. Sed tiam okazis tio pri la ŝipestro. Kaj li devis ja forvojaĝi. WANGEL Jes, jes, rakontu iom pli pri tio! ELLIDA Estis frue en la krepusko, -- mi ricevis slipon de li. En ĝi li petis min veni al li sur la Krutkabon, -- vi ja scias, la kabon inter la lumturo kaj Skjoldvik. WANGEL Jes ja, jes ja, -- mi konas ĝin bone. ELLIDA Tien mi venus tuj, li skribis, ĉar li volis paroli kun mi. WANGEL Kaj vi iris? ELLIDA Jes. Ion alian mi ne povis. Nu, li rakontis al mi, ke en la nokto li tranĉile pikis la ŝipestron. WANGEL Li tion do mem diris! Rekte diris tion! ELLIDA Jes. Sed li nur estis farinta ion, kio estis tute ĝusta, li diris. WANGEL Tute ĝusta? Kial li do forkuris? ELLIDA Tion li ne volis diri. Li nur diris, ke ne estis por mia orelo. WANGEL Kaj vi kredis lin je lia nura vorto? ELLIDA Jes, mi nenion alian ekpensis. Nu, li ja tamen devis forvojaĝi. Sed en la momento kiam li estis dironta adiaŭ al mi --. Ne, vi ne povas imagi, kion li ekpensis. WANGEL Nu? Diru do! ELLIDA Li prenis el la poŝo ŝlosilringon kaj tiris de la fingro sian propran ringon. De mi li prenis ringeton, kiun mi havis. Tiujn du ringojn li pendigis kune sur la ŝlosilringon. Kaj li diris, ke ni nun geedzigu nin kune al la maro. WANGEL Geedzigu --? ELLIDA Jes, tiel li diris. Kaj li ĵetis la ringojn per sia tuta forto tiom fore kiom li kapablis en la profundon. WANGEL Kaj vi, Ellida? Vi akceptis? ELLIDA Jes, imagu, -- mi pensis tiam, ke estis kiel devis esti. -- Sed, je bona Dio, -- li forvojaĝis! WANGEL Kaj kiam li efektive estis for --? ELLIDA Ho, vi ja bone komprenas, ke mi regajnis mian prudenton. Komprenis kiel stulta kaj sensenca tio estas. WANGEL Sed pli frue vi parolis pri leteroj. Vi do sciiĝis de li poste? ELLIDA Jes, mi sciiĝis de li. Unue mi ricevis kelkajn liniojn el Arkangelo. Li nur skribis, ke li intencis vojaĝi al Ameriko. Kaj li donis adreson, kien mi povus sendi respondon. WANGEL Ĉu vi respondis? ELLIDA Tuj. Mi kompreneble skribis, ke ĉio inter ni devus esti finita. Kaj ke li ne plu pensu pri mi, kiel ankaŭ mi neniam plu pensu pri li. WANGEL Sed li tamen skribis reen, ĉu? ELLIDA Jes, li skribis reen. WANGEL Kaj kion li respondis al viaj eldiroj? ELLIDA Eĉ ne vorton pri tio. Estis kvazaŭ mi ne rompis kun li. Li skribis tute prudente kaj trankvile, ke mi atendu lin. Kiam li estus preta akcepti min, li skribus. Kaj tiam mi tuj venus al li. WANGEL Ne volis lasi vin? ELLIDA Ne. Mi denove skribis. Preskaŭ samvorte kiel en la unua letero. Aŭ ankoraŭ pli decide. WANGEL Kaj li cedis? ELLIDA Ho ne, ne pensu tion. Li skribis trankvile kiel antaŭe. Neniun vorton pri la rompo. Kaj mi komprenis, ke ne utilis. Kaj neniam plu mi skribis al li. WANGEL Kaj eĉ ne aŭdis ion de li? ELLIDA Jes, mi ricevis tri leterojn de li post tiam. Unu fojon li skribis al mi el Kalifornio kaj alian fojon el Ĉinio. La lasta letero, kiun mi ricevis de li, estis el Aŭstralio. Li tiam skribis, ke li iris fosi oron. Poste venis neniu informo de li. WANGEL Tiu viro ekzercis eksterordinaran potencon sur vi, Ellida. ELLIDA Ho jes, jes. La terura homo! WANGEL Sed pri tio vi ne plu devas pensi. Neniam! Promesu al mi, mia kara, benita Ellida! Ni nun provu alian kuracon por vi. Pli freŝa aero ol ĉi tie ene en la fjordoj. La sala mara vento! Kion vi al tio diras? ELLIDA Ho, ne parolu pli pri tiu plano! Ne pensu pri tiaĵo! Ne estas helpo por mi en tio. Mi bone konscias, -- eĉ tie mi ne povos deŝarĝi min. WANGEL Kion? Kara, -- pri kio vi nun pensas? ELLIDA La teruraĵon, mi aludas. Tiun nekompreneblan potencon sur la animo -- WANGEL Sed tiun vi ja nun deŝarĝis. Antaŭ longe. Kiam vi rompis kun li. Nun tio ja estas pasinta. ELLIDA (eksaltas) Ne, ĝuste tio ĝi ne estas! WANGEL Ne pasinta! ELLIDA Ne, Wangel, -- ne estas pasinta! Kaj mi timas, ke ĝi neniam pasos. Neniam en mia vivo! WANGEL (kun sufokata voĉo) Ĉu per tio vi volas diri, ke interne vi neniam povis forgesi tiun fremdan viron? ELLIDA Mi estis lin forgesinta. Sed subite estis kvazaŭ li revenis. WANGEL Kiam tio okazis? ELLIDA Antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj. Aŭ iom pli. -- Estis dum mi atendis la infanon. WANGEL Ah, tiam do? Jes Ellida, -- mi nun ja komencas kompreneti iom kaj iom. ELLIDA Vi eraras, kara! Tio, kio kaptis min --. Ho, mi pensas, ke tute ne estas komprenebla. WANGEL (rigardas ŝin en ĉagreno) Imagu ke -- ke vi loĝis ĉi tie tri jarojn dum vi amis alian viron. Alian viron! Ne min, -- sed alian! ELLIDA Ho, vi tute eraras. Mi amas neniun alian ol vi. WANGEL (mallaŭte) Kial vi do, en tiu longa tempo, ne volis vivi kun mi kiel edzino? ELLIDA Estas pro tiu timo al tiu fremda viro. WANGEL Timo --? ELLIDA Jes, timo. Timo tiel terura, ke ŝajnas al mi, ke nur la maro povas instigi ĝin. Ĉar nun vi aŭdu, Wangel -- (La _junuloj_ el la urbo venas de maldekstre, salutas kaj eliras dekstren. Kune kun ili venas _Arnholm_, _Bolette_, _Hilde_ kaj _Lyngstrand_.) BOLETTE (preterpasante) Ho, ĉu vi daŭre promenadas ĉi tie? ELLIDA Jes, estas freŝe kaj bone ĉi tie supre. ARNHOLM Ni, ni iros malsupren por danci. WANGEL Bone, bone. Ni baldaŭ postvenos, ankaŭ ni. HILDE Adiaŭ do, dume. ELLIDA Sinjoro Lyngstrand, -- atendu momenton. (_Lyngstrand_ haltas. _Arnholm_, _Bolette_ kaj _Hilde_ iras dekstren.) ELLIDA (al Lyngstrand) Ĉu ankaŭ vi iros danci? LYNGSTRAND Ne, sinjorino, mi ne kuraĝas. ELLIDA Ne. Pli bone ke vi estu singardema. Tio pri la brusto --. Vi ja ankoraŭ ne tute resaniĝis. LYNGSTRAND Ankoraŭ ne tute. ELLIDA (iom hezite) Kiom longe estas nun de kiam vi faris tiun vojaĝon --? LYNGSTRAND Kiam mi ricevis la difekton? ELLIDA Jes, la vojaĝon, pri kiu vi rakontis antaŭtagmeze. LYNGSTRAND Ho, estas eble ĉirkaŭ --. Atendu momenton. Jes, estas nun iom pli ol tri jaroj post tiam. ELLIDA Do tri jaroj. LYNGSTRAND Aŭ iom pli. Ni velis de Ameriko en Februaro. Kaj ni pereis en Marto. Estis la ekvinoksaj ŝtormoj, kiuj atakis nin. ELLIDA (rigardas al _Wangel_) Do je tiu tempo okazis --. WANGEL Sed kara Ellida --? ELLIDA Ne lasu nin reteni vin, sinjoro Lyngstrand. Vi iru. Sed ne dancu. LYNGSTRAND Ne, kaj nur rigardi. (Li eliras dekstren.) WANGEL Kara Ellida, -- kial vi demandis lin pri tiu vojaĝo? ELLIDA Johnston estis surŝipe. Mi certas. WANGEL El kio vi tion konkludas? ELLIDA (sen respondi) Surŝipe li sciiĝis, ke mi edziniĝis al aliulo. Dum li estis for. Kaj jen -- en la sama momento tio ĉi obsedis min! WANGEL Tiu timo? ELLIDA Jes. Okazas, ke subite mi vidas lin tute viva antaŭ mi. Aŭ vere iom flanke. Li neniam rigardas min. Li nur estas tie. WANGEL Kiel li aspektas por vi? ELLIDA Kiel mi laste vidis lin. WANGEL Antaŭ dek jaroj? ELLIDA Jes. Sur la Krutkabo. Plej klare mi vidas lian broĉon kun granda, bluece blanka perlo. Tiu perlo similas al fiŝokulo. Kaj ĝi kvazaŭ fiksrigardas min. WANGEL Je Dio --! Vi estas pli malsana ol mi opiniis. Pli malsana ol vi mem scias, Ellida. ELLIDA Jes, jes, -- helpu min, se vi povas! Ĉar sentiĝas ke tio tiriĝas pli kaj pli forte al mi. WANGEL Kaj en tia stato vi iris tri jarojn. Portis tiujn sekretajn suferojn sen konfidi vin al mi. ELLIDA Sed mi ja ne povis! Ne antaŭ nun, kiam fariĝis necese -- pro vi. Se mi konfidus tion ĉi al vi, -- mi devus ja ankaŭ konfidi al vi -- la nedireblaĵon. WANGEL La nedireblaĵon --? ELLIDA (defende) Ne, ne, ne! Ne demandu! Nur unu aferon ankoraŭ. Kaj tiam nenion pli. -- Wangel, -- kiel ni komprenu -- tiun enigmon pri la okuloj de la infano --? WANGEL Kara, benita Ellida, mi asertas al vi, ke estis nur imagaĵo. La infano havis ĝuste tiajn okulojn, kiel aliaj normalaj infanoj. ELLIDA Ne, ĝi ne havis! Ĉu ke vi tion ne povis vidi! La okuloj de la infano ŝanĝis koloron laŭ la maro. Kun sunbrila, trankvila fjordo, ĝiaj okuloj estis tiaj. En ŝtorma vetero laŭ ĝi. -- Ho, mi ja vidis, eĉ se vi ne rimarkis. WANGEL (cede) Hm, -- nu ja, nu ja. Sed eĉ se tiel estus? Kio do? ELLIDA (mallaŭte kaj pli proksime) Mi vidis tiajn okulojn antaŭe. WANGEL Kiam? Kaj kie --? ELLIDA Sur la Krutkabo. Antaŭ dek jaroj. WANGEL (retiras sin paŝon) Kiel -- kio --! ELLIDA (flustras treme) La infano havis la okulojn de tiu fremda viro. WANGEL (ekkrias senvole) Ellida --! ELLIDA (kunfrapas plende la manojn super la kapo) Nun vi ja komprenas, kial mi ne plu volas, -- neniam plu kuraĝas vivi kun vi kiel via edzino! (Ŝi turnas sin rapide kaj fuĝas dekstren malsupren la deklivoj.) WANGEL (rapidas post ŝi kriante) Ellida, -- Ellida! Mia kompatinda malfeliĉa Ellida! TRIA AKTO (Iom malproksima parto de la ĝardeno de _doktoro Wangel_. La loko estas humida, marĉa kaj kun ombrantaj, grandaj, maljunaj arboj. Dekstre vidiĝas la bordo de malpura lageto. Malalta interspacigita barilo apartigas la ĝardenon de la vojeto kaj la fjordo en la fono. Plej fore en la malproksimeco vidiĝas la montodorsoj kun montopintoj aliflanke de la fjordo. Estas malfrua posttagmezo, proksimume al vespero.) (_Bolette_ sidas sur ŝtonbenko dekstre kudrante. Sur la benko kuŝas kelkaj libroj kaj kudrilujo. _Hilde_ kaj _Lyngstrand_, ambaŭ kun fiŝkaptiloj, iras laŭ la bordo de la lageto.) HILDE (faras signon al _Lyngstrand_) Staru trankvile! Jen mi vidas unu grandan. LYNGSTRAND (ekrigardas) Kie ĝi staras? HILDE (montras) Ĉu vi ne vidas -- jen sube. Kaj rigardu jen! Je Dio, ankaŭ kroma (rigardas inter la arbojn) Pa! -- nun li venas kaj fortimigos ilin por ni! BOLETTE (ekrigardas) Kiu venas? HILDE Via ĉefinstruisto, panjo! BOLETTE Mia --? HILDE Jes, mia li, je Dio, neniam estis. (_Ĉefinstruisto Arnholm_ venas de dekstre el inter la arboj.) ARNHOLM Ĉu estas nun fiŝoj en la lageto? HILDE Jes, naĝas kelkaj tre maljunaj karasioj. ARNHOLM Ĉu, la maljunaj karasioj daŭre vivas? HILDE Jes, eltenaj ili estas. Sed nun ni fine kaptu kelkajn. ARNHOLM Vi devus prefere provi en la fjordo. LYNGSTRAND Ne, la lageto -- ĝi estas kvazaŭ pli mistera, por tiel paroli. HILDE Jes, ĉi tie estas pli ekscite. -- Ĉu vi naĝis hodiaŭ? ARNHOLM Ĝuste. Mi rekte venas de la banejo. HILDE Vi tenis vin en la baseno, ĉu? ARNHOLM Jes, mi ne estas lerta naĝisto. HILDE Ĉu vi povas naĝi surdorse? ARNHOLM Ne. HILDE Mi povas. (al _Lyngstrand_) Ni provu tie aliflanke. (Ili iras laŭ la lageto dekstren.) ARNHOLM (proksimiĝas al _Bolette_) Vi do sidas tute sola, Bolette? BOLETTE Ho, jes, tion mi plej ofte faras. ARNHOLM Via patrino ne estas en la ĝardeno, ĉu? BOLETTE Ne, eble ŝi promenas kune kun patro. ARNHOLM Kiel ŝi fartas nun posttagmeze? BOLETTE Mi ne certe scias. Mi forgesis pridemandi. ARNHOLM Kiajn librojn vi havas tie? BOLETTE Ho, unu estas io pri botaniko. La alia estas pri geografio. ARNHOLM Ĉu vi ŝatas tiajn legaĵojn? BOLETTE Jes, kiam mi havas tempon, --. Sed unue mi devas ja zorgi pri la mastrumado. ARNHOLM Sed ĉu via patrino ne helpas -- via duon-patrino -- ĉu ŝi ne helpas vin? BOLETTE Ne, estas mia afero. Mi devis ja zorgi pri la mastrumado la du jarojn, kiam patro estis sola. Kaj tiel daŭris poste. ARNHOLM Sed la saman deziron legi vi daŭre havas. BOLETTE Jes, mi legas, kion mi povas trovi el utilaj libroj. Oni volas ja scii ion pri la mondo. Ĉar ĉi tie ni ja vivas tute ekster ĉio. Nu, proksimume, do. ARNHOLM Sed kara Bolette, ne parolu do tiel. BOLETTE Ho jes. Ŝajnas al mi ke ni ne vivas alimaniere ol la karasioj en tiu lageto. La fjordo estas proksima, kaj tie naĝadas la grandaj aroj da fiŝoj enen kaj elen. Sed pri tio la kompatindaj malsovaĝaj dresfiŝoj nenion scias. Kaj tie ili neniam povas partopreni. ARNHOLM Mi opinias, ke ne estus avantaĝe por ili lasi ilin tien. BOLETTE Ho, ŝajnas al mi, ke pri tio ne gravus. ARNHOLM Cetere vi ne povas diri, ke ĉi tie oni estas metita tute ekster la vivo. Almenaŭ ne dum la somero. Ĉi tiujn tagojn estas ja kvazaŭ kunvenejo por la tuta monda vivo. Kvazaŭ nodpunkto -- tiel preterpase. BOLETTE (ridetas) Ho jes, vi, kiu nur venas tiel preterpase, povas ja facile ridindigi nin. ARNHOLM Ridindigi --? Kial vi pensas tiel? BOLETTE Jes, ĉar tio pri kunvenejo kaj nodpunkto por la monda vivo estas ja io, kion vi aŭdis diri en la urbo. Jes, ĉar ili paroladas ja tiel. ARNHOLM Jes, verdire mi tion rimarkis. BOLETTE Sed vere ne troviĝas vera vorto en tio. Ne por ni, kiuj daŭre loĝas ĉi tie. Kio utilas por ni, ke la granda fremda mondo preterpasas por vojaĝi norden por vidi la noktomezan sunon? Ni ja ne povas kuniri. Ni ja ne vidos iun noktomezan sunon. Ho ne, ni devas obeeme pasigi nian vivon ĉi tie en nia karasi-lageto. ARNHOLM (eksidas apud ŝi) Diru do nun, kara Bolette, -- ĉu ne estas io aŭ alia, -- io preciza, mi pensas, al kio vi ĉi tie hejme sopiras? BOLETTE Ho jes, povus esti. ARNHOLM Kaj kio do vere estas tio? Kion vi tiel postsopiras? BOLETTE Unue iri elen. ARNHOLM Tio do unue? BOLETTE Jes. Kaj poste lerni iom pli. Scii ion ĝustan pri la aferoj. ARNHOLM Kiam mi instruis vin, via patro diris ofte, ke li lasus vin studi. BOLETTE Jes, kompatinda patro, -- li multe diras. Sed kiam venas al la realo, --. Vere ne estas iu meminstigo en patro. ARNHOLM Bedaŭrinde ne, vi pravas. Vere ne estas. Sed ĉu vi iam parolis kun li pri tio? Sincere kaj instige? BOLETTE Ne, efektive mi ne faris. ARNHOLM Sed sciu, tion vi devus do fari. Antaŭ ol fariĝos tro malfrue, Bolette. Kial vi ne tion faras? BOLETTE Ho, eble pro tio ke ne estas vera meminstigo eĉ en mi, mi pensas. Eble mi heredis tion de patro. ARNHOLM Hm, -- mi miras ĉu vi ne estas maljusta al vi mem en tio? BOLETTE Ho ne, bedaŭrinde. Kaj aldone patro havas malmultan tempon pensi pri mi kaj mia estonto. Li eĉ ne emas. Tiaĵoj li preferas forpuŝi, se li povas. Ĉar Ellida ja tiom koncernas lin -- ARNHOLM Kiu --? Kiel --? BOLETTE Mi pensas, ke li kaj mia duonpatrino --. (interrompante) Patro kaj patrino havas ja sian vivon, komprenu. ARNHOLM Nu, do tiom pli bone estus, se vi liberiĝus el tio ĉi. BOLETTE Jes, sed ŝajnas al mi, ke mi ne rajtas. Ne rajtas forlasi patron. ARNHOLM Sed kara Bolette, tion vi ja iun fojon tamen devas. Tial mi opinias, ke vi ju pli frue -- BOLETTE Jes, devas ja okazi. Mi devas ja ankaŭ pensi pri mi mem. Provi trovi iun aŭ alian okupon. Kiam patro iam forpasos, mi ja nenion havas por mia subteno. -- Mia kompatinda patro, -- mi zorge timas forlasi lin. ARNHOLM Timas --? BOLETTE Jes, pro patro. ARNHOLM Sed, je dio, via duonpatrino do? Ŝi ja restas ĉe li. BOLETTE Jes, kompreneble. Sed ŝi ne estas kapabla por tio, kion patrino tiel facile ordigis. Estas multe, kion tiu ĉi ne _vidas_. Aŭ eble ne _volas_ vidi, -- aŭ ne _atentas_. Mi ne scias kiel estas. ARNHOLM Hm, -- eble mi komprenas al kio vi aludas. BOLETTE Kompatinda patro, -- iel li estas malforta. Vi eble mem tion rimarkis. Li ja ankaŭ ne havas sufiĉan profesian laboron por plenigi la tempon. Kaj aldone tio, ke ŝi tute ne kapablas stari flanke de li. -- Pri tio li tamen iomete mem kulpas. ARNHOLM Kiel, vi pensas? BOLETTE Ho, patro deziras ja ĉiam vidi gajajn vizaĝojn ĉirkaŭ si. Estu suna vetero kaj ĝojo en la domo, li diras. Tial mi timas, ke multfoje li donas al ŝi medicinon, kiu ne estas bona por ŝi longtempe. ARNHOLM Ĉu vi vere opinias tion? BOLETTE Jes, mi ne povas liberiĝi de tiu penso. Ĉar foje ŝi estas tre stranga. (impete) Sed ĉu do estas juste, ke mi restadu en la hejmo! Vere ne estas utile por patro. Kaj mi ja ankaŭ havas devojn al mi mem, mi pensas. ARNHOLM Sciu, kara Bolette, -- tiujn aferojn ni pli profunde priparolu. BOLETTE Ho, ne multe utilas. Eble mi estas kreita por resti ĉi tie en la karasi-lageto, mi pensas. ARNHOLM Tute ne. Tio dependas de vi mem. BOLETTE (vigle) Ĉu vi pensas? ARNHOLM Jes, kredu min. Dependas tute de vi mem. BOLETTE Ho, se mi vere povus --! Eble vi volas paroli al patro por mi? ARNHOLM Ankaŭ tio. Sed unue mi volas paroli sincere kaj senrezerve al vi mem, kara Bolette. (rigardas maldekstren) Tŝŝ! Ne komprenigu ion. Ni revenu al tio poste. (_Ellida_ venas de maldekstre. Ŝi ne havas ĉapelon, sed portas grandan tukon ĵetitan sur la kapon kaj ŝultrojn.) ELLIDA (en maltrankvila vigleco) Ĉi tie estas bone! Ĉi tie estas belege! ARNHOLM (ekstaras) Vi faris promenadon? ELLIDA Jes, longan, longan ravan promenadon supren kun Wangel. Kaj nun ni eliros veladi. BOLETTE Ĉu vi ne volas sidi? ELLIDA Ne, dankon. Ne sidi. BOLETTE (movigas sin sur la benko) Ĉar estas sufiĉa loko. ELLIDA (ĉirkaŭiras) Ne, ne, ne. Ne sidi. Ne sidi. ARNHOLM La promenado bone efikis al vi. Vi aspektas vigligite. ELLIDA Ho, mi sentas min kore feliĉa! Sekura! Sekura --. (rigardas maldekstren) Kia granda vaporŝipo estas tiu venanta? BOLETTE (ekstaras kaj elrigardas) Devas esti la granda angla. ARNHOLM Ĝi ĵetas ankron apud la barelbuo. Ĉu ĝi kutimas halti ĉi tie? BOLETTE Nur duonan horon. Ĝi vojaĝos pli internen en la fjordon. ELLIDA Kaj poste elen -- morgaŭ. Elen sur la grandan, vastan maron. Eĉ trans la maron. Imagu, -- kunvojaĝi! Ho, se mi povus! Se mi povus! ARNHOLM Ĉu vi neniam faris iom longan marvojaĝon, sinjorino Wangel? ELLIDA Neniam. Nur etaj ekskursoj ĉi tie en la fjordoj. BOLETTE (kun suspiro) Ho ne, ni devas resti dankemaj ke ni havas la teron. ARNHOLM Nu, ĉi tie ni ja vere havas nian hejmon. ELLIDA Ne, mi tute ne kredas, ke ni havas. ARNHOLM Ne sur la tero? ELLIDA Ne. Mi tion ne kredas. Mi kredas, ke se la homoj kutimiĝis vivi sur la maro, -- eble en la maro, -- ni estus pli perfektaj ol ni nun estas. Pli bonaj kaj feliĉaj. ARNHOLM Ĉu vi vere tion kredas? ELLIDA Jes, mi miras ĉu ni ne tiaj estus. Mi multfoje parolis kun Wangel pri tio -- ARNHOLM Nu, kaj li --? ELLIDA Jes, li pensas, ke eble estus. ARNHOLM (ŝerce) Nu, nu. Sed nun ja estas tiel. Ni ja nun estas sur la malĝusta vojo kaj fariĝis teruloj anstataŭ maraj estaĵoj. Ĉiuokaze estas certe nun tro malfrue ĝustigi la eraron. ELLIDA Jes, vi jen diras bedaŭrindan veron. Kaj mi pensas, ke la homoj suspektas ion tian mem. Ke ili portadas tion, kiel sekretan penton kaj malĝojon. Kredu min, -- en tio la malgajo de la homoj havas sian plej profundan kaŭzon. Jes, -- kredu min. ARNHOLM Sed kara sinjorino Wangel, -- mi ne ekhavis la impreson, ke la homoj estas tre malgajaj. Kontraŭe ŝajnas al mi, ke la plimulto rigardas la vivon brile kaj facile -- kaj en granda, trankvila, senkonscia ĝojo. ELLIDA Ho ne, tiel ne estas. Tiu ĝojo -- ĝi estas kiel nia ĝojo pro la longa, hela somera tagnokto. Ĝi kunportas la rememorigon pri la venonta sombra tempo. Kaj tiu rememorigo ĵetas sian ombron sur la homan ĝojon, -- kiel la drivanta nubo ĵetas sian ombron sur la fjordon. Jen ĝi kuŝis brila kaj blua. Kaj jen subite -- BOLETTE Vi ne devus okupiĝi pri tiaj malĝojaj pensoj nun. Ĵus vi ja estis ĝoja kaj gaja -- ELLIDA Jes, jes, mi ja estis. Ho, tio ĉi -- estas stulte de mi. (ĉirkaŭrigardas maltrankvile) Ke Wangel nun venu. Li decide promesis al mi. Sed li tamen ja ne venas. Li forgesis. Ho, kara Arnholm, bonvolu trovi lin por mi? ARNHOLM Jes, volonte. ELLIDA Diru, ke li devas tuj veni. Ĉar nun mi ne povas vidi lin -- ARNHOLM Ne povas vidi lin --? ELLIDA Ho, vi ne komprenas. Kiam li ne ĉeestas, mi ofte ne povas memori, kiel li aspektas. Kaj tiam estas kvazaŭ mi tute perdis lin. -- Estas terure embarase. Sed iru! (Ŝi ĉirkaŭiras apud la lageto.) BOLETTE (al _Arnholm_) Mi kuniros. Vi ja ne certe scias -- ARNHOLM Ho, ĉu? Mi certe -- BOLETTE (duonlaŭte) Ne, ne, mi estas maltrankvila. Mi timas, ke li estas sur la ŝipo. ARNHOLM Timas? BOLETTE Jes, li kutimas rigardi, ĉu estas konatuloj kun ĝi. Kaj ankaŭ ja estas restoracio tie -- ARNHOLM Ah! Jes, venu. (Li kaj _Bolette_ eliras maldekstren.) (_Ellida_ staras momenton rigardante en la lageton. Foje ŝi parolas mallaŭte kaj interrompe al si mem.) (Ekstere sur la vojeto malantaŭ la barilo venas de dekstre fremda _vojaĝvestita viro_. Li havas tufajn ruĝajn harojn kaj barbon. Skotan ĉapon sur la kapo kaj vojaĝsakon per rimeno trans la ŝultro.) LA FREMDULO (iras malrapide laŭ la barilo kaj observadas la ĝardenon. Kiam li vidas Ellida, li haltas, rigardas ŝin fikse kaj daŭre kaj diras mallaŭte:) Bonan vesperon, Ellida! ELLIDA (turnas sin kaj krias) Ho kara, -- ĉu vi fine venas! LA FREMDULO Jes, fine. ELLIDA (rigardas lin en surprizo kaj timo) Kiu estas vi? Ĉu vi serĉas iun ĉi tie? LA FREMDULO Vi ja certe komprenas. ELLIDA (ekmiras) Kio _tio_ estas? Kiel vi alparolas min! Kiun vi serĉas? LA FREMDULO Mi ja serĉas vin. ELLIDA (ekskuiĝas) Aah --! (fiksrigardas lin, ŝanceliĝas malantaŭen kaj eligas duone sufokitan krion:) La okuloj! -- La okuloj! LA FREMDULO Nu, -- fine vi komencas rekoni min? Mi tuj rekonis vin, Ellida. ELLIDA La okuloj! Ne rigardu min tiel! Mi krias por helpo! LA FREMDULO Tŝ, tŝ! Ne timu. Mi ja nenion faras al vi. ELLIDA (tenas la manon antaŭ la okuloj) Ne rigardu min, mi diras! LA FREMDULO (klinas sin per la brakoj sur la barilon) Mi venis per la angla vaporŝipo. ELLIDA (ekrigardas lin evite) Kion vi volas pri mi? LA FREMDULO Mi ja promesis reveni tuj kiam mi povus -- ELLIDA Foriru! Foriru denove! Ne revenu -- neniam revenu ĉi tien! Mi ja skribis al vi, ke ĉio estu finita inter ni! Ĉio! Vi ja scias! LA FREMDULO (neĝenita, ne respondante) Mi volus reveni al vi pli frue. Sed mi ne povis. Nun mi fine povas. Kaj jen vi nun havas min, Ellida. ELLIDA Kion vi volas pri mi? Pri kio vi pensas? Kial vi venis? LA FREMDULO Vi ja certe scias, ke mi venis por serĉi vin. ELLIDA (retiras sin en timo) Serĉi min! Ĉu _tion_ vi intencas! LA FREMDULO Jes, kompreneble. ELLIDA Sed vi ja scias, ke mi edziniĝis! LA FREMDULO Mi scias. ELLIDA Kaj tamen --! Tamen vi venas por -- por -- serĉi min! LA FREMDULO Jes, kompreneble. ELLIDA (kaptas la kapon per ambaŭ manoj) Ho tio terura --! Ho tio terura, terura --! LA FREMDULO Ĉu eble vi ne volas? ELLIDA (konfuzita) Ne rigardu min tiel! LA FREMDULO Mi demandas ĉu vi eble ne volas? ELLIDA Ne, ne, ne! Mi ne volas! En eterno, neniam! Mi ne volas, mi diras! Mi nek povas nek volas! (pli mallaŭte) Mi ankaŭ ne kuraĝas. LA FREMDULO (transpaŝas la barilon kaj venas en la ĝardenon) Ja, ja, do, Ellida, -- permesu al mi diri unu vorton antaŭ ol mi forvojaĝos. ELLIDA (volas fuĝi, sed ne povas. Ŝi staras kvazaŭ lama en timo, kaj apogas sin al arbotrunko apud la lageto.) Ne tuŝu min! Ne proksimiĝu! Ne pli proksimen! Ne tuŝu min, mi diras! LA FREMDULO (singardeme, kelkajn paŝojn pli proksimen al ŝi) Ne timu min, Ellida. ELLIDA (ĵetas la manojn antaŭ la okulojn) Ne rigardu min tiel! LA FREMDULO Ne timu. Ne timu. (_Doktoro Wangel_ venas tra la ĝardeno de maldekstre.) WANGEL (ankoraŭ duone inter la arboj) Nu, vi ja atendis min sufiĉe longe. ELLIDA (kuras al li, kroĉas sin al lia brako kaj krias:) Ho, Wangel, -- savu min! Savu min vi -- se vi povas! WANGEL Ellida, -- kio je Dio --! ELLIDA Savu min, Wangel! Ĉu vi ne vidas lin? Jen li staras! WANGEL (alrigardas) La viro _tie_? (proksimiĝas) Permesu demandon, -- kiu estas _vi_? Kaj kial vi venas en la ĝardenon? LA FREMDULO (indikas per kapsigno al Ellida) Mi volas paroli kun jena virino. WANGEL Nu ja. Do certe estis vi --? (al _Ellida_) Mi aŭdis, ke fremda viro venis en la korton por vin demandi. LA FREMDULO Jes, estis mi. WANGEL Kaj kion vi deziras de mia edzino? (turnas sin) Ĉu vi konas lin, Ellida? ELLIDA (mallaŭte, tordas la manojn) Ho, se mi lin konas! Jes, jes, jes! WANGEL (rapide) Nu! ELLIDA Ho, estas ja _li_, Wangel! Estas li mem! Li, kiel vi scias --! WANGEL Ĉu! Kion vi diras! (turnas sin) Ĉu vi estas tiu Johnston, kiu iam --? LA FREMDULO Nu, -- Vi povas nomi min Johnston. Bonvolu. Cetere mi ne tiel nomiĝas. WANGEL Ĉu ne? LA FREMDULO Nun ne plu, ne. WANGEL Kaj kion vi deziras de mia edzino? Vi ja scias, ke la filino de la lumturgardisto edziniĝis antaŭ longe. Kaj al kiu ŝi edziniĝis, vi devas ja ankaŭ scii. LA FREMDULO Mi ja scias dum pli ol tri jaroj. ELLIDA (streĉe) Kiel vi sciiĝis? LA FREMDULO Survoje hejmen al vi. Mi kaptis malnovan gazeton. Estis gazeto el tiu ĉi regiono. Ĝi rakontis pri la geedziĝo. ELLIDA (rigardas antaŭen) La geedziĝo --. Do _tio_ estis -- LA FREMDULO Efikis sur min strange. Ĉar tio pri la ringoj, -- tio ja ankaŭ estis geedziĝo, Ellida. ELLIDA (frapas la manojn antaŭ la vizaĝon) Ho --! WANGEL Kiel vi kuraĝas --! LA FREMDULO Vi tion forgesis, ĉu? ELLIDA (sentas lian rigardon kaj krietas) Ne staru tiel min fiksrigardante! WANGEL (paŝas antaŭ lin) Vi turnu vin al mi kaj ne al ŝi. Do, mallonge, -- ĉar vi ja konas la situacion, -- kion vi do volas ĉi tie? Kial vi venas por trovi mian edzinon? LA FREMDULO Mi promesis al Ellida veni al ŝi plej eble frue. WANGEL Ellida --! Nun denove! LA FREMDULO Kaj Ellida promesis al mi tute certe atendi min ĝis mi venus. WANGEL Mi aŭdas, ke vi nomas mian edzinon per antaŭnomo. Tian intimecon ne estas kutimo ĉe ni. LA FREMDULO Mi bone scias. Sed ĉar ŝi unue apartenas al _mi_ -- WANGEL Al _vi_! Ankoraŭ --! ELLIDA (kaŝas sin malantaŭ _Wangel_) Ho --! Li neniam malkaptas min! WANGEL Al _vi_! Vi diras, ke ŝi apartenas al vi, ĉu! LA FREMDULO Ĉu ŝi rakontis al vi pri du ringoj? Mia ringo kaj tiu de Ellida? WANGEL Nu jes. Sed kio do? Ŝi ja poste rompis tion. Vi ricevis ŝiajn leterojn. Vi do mem scias. LA FREMDULO Kaj Ellida kaj mi samopiniis, ke tio pri la ringoj valorus same decide kiel geedziĝo. ELLIDA Sed mi ne volas, vi ja aŭdas! Neniam, neniam volas mi konatiĝi kun vi! Ne rigardu min tiel! Mi ne volas, mi diras! WANGEL Vi estas freneza homo, se vi opinias, ke vi povas veni ĉi tien kaj konstrui iun rajton sur tia infanludo. LA FREMDULO Ĝuste. Iun rajton, -- en via senco de la vorto, -- mi ja tute ne havas. WANGEL Sed kion vi do volas fari? Vi do ne imagas al vi, ke vi povas preni ŝin de mi perforte! Kontraŭ ŝia propra volo! LA FREMDULO Ne. Kiel tio utilus? Se Ellida volas sekvi min, ŝi devas veni libervole. ELLIDA (ekmiras kaj ekdiras) Libervole --! WANGEL Kaj tion vi povus imagi al vi --! ELLIDA (al si mem) Libervole --! WANGEL Vi estas freneza. Foriru! Ni ne plu okupiĝu pri vi. LA FREMDULO (rigardas sian brakhorloĝon) Baldaŭ estas tempo iri surŝipen. (paŝon pli proksimen) Nu ja, Ellida, -- nun mi faris mian devon. (ankoraŭ pli proksimen) Mi tenis mian promeson al vi. ELLIDA (petante, iras malantaŭen) Ho, ne tuŝu min! LA FREMDULO Kaj nun vi pripensu ĝis morgaŭ nokte -- WANGEL Estas nenio por pripensi. Foriru! LA FREMDULO (daŭre al _Ellida_) Mi nun iros per la vaporŝipo internen en la fjordon. Morgaŭ nokte mi do revenos. Kaj mi enrigardos ĉe vi. Atendu min ĉi tie en la ĝardeno. Ĉar mi preferas decidi la aferon kun vi sola, vi komprenas. ELLIDA (mallaŭte, tremante) Ho, vi aŭdas, Wangel! WANGEL Estu trankvila. Tiun viziton ni scios malhelpi. LA FREMDULO Adiaŭ do ĝis tiam, Ellida. Morgaŭ nokte. ELLIDA (petante) Ho ne, ne, -- ne revenu morgaŭ nokte! Neniam plu revenu! LA FREMDULO Kaj se tiam vi deziros sekvi min trans la maron -- ELLIDA Ho, ne rigardu min tiel! LA FREMDULO Mi nur pensas, ke vi devas pretigi vin por vojaĝo. WANGEL Iru en la domon, Ellida. ELLIDA Mi ne povas. Ho, helpu min! Savu min, Wangel! LA FREMDULO Ĉar vi devas sincere pripensi, ĉar se vi ne sekvos min morgaŭ, la tuta afero estos finita. ELLIDA (_Ellida_ rigardas lin tremante) Kaj ĉio estos finita, ĉu? Por ĉiam --? LA FREMDULO (kun kapsigno) Neniam estos ĝi refarebla, Ellida. Mi neniam revenos al tiuj ĉi landoj. Vi neniam plu revidos min. Ankaŭ neniam plu aŭdos de mi. Tiam mi estos kiel morta kaj for de vi por ĉiam. ELLIDA (spiras maltrankvile) Hoh --! LA FREMDULO Pensu do sincere pri via faro. Adiaŭ. (transpaŝas la barilon, haltas kaj diras:) Nu, Ellida, -- tenu vin preta morgaŭ nokte. Ĉar tiam mi venos ĉi tien por serĉi vin. (Li foriras malrapide kaj trankvile laŭ la vojeto dekstren.) ELLIDA (tempeton postrigardas lin) Libervole, li diris! Imagu, -- li diris, ke libervole mi sekvu lin. WANGEL Estu nur prudenta. Nun li ja estas for. Kaj vi neniam lin revidos. ELLIDA Ho, kiel povas vi tion diri? Li ja revenos morgaŭ nokte. WANGEL Lasu lin veni. Vin li almenaŭ ne renkontu. ELLIDA (skuas la kapon) Ho, Wangel, ne pensu, ke vi povos malhelpi lin. WANGEL Jes, kara, -- fidu min. ELLIDA (cerbumante, ne lin aŭskultante) Post kiam li estos estinta ĉi tie -- morgaŭ nokte --? Kaj kiam li estos vojaĝinta trans la maron per la vaporŝipo --? WANGEL Jes, kio do? ELLIDA Ĉu tiam li neniam -- neniam plu revenos? WANGEL Ne, kara Ellida, tion vi fidu. Kion li farus ĉi tie post tio ĉi? Li ja aŭdis el via propra buŝo, ke vi ne volas sekvi lin. Tiel la afero estas finita. ELLIDA (al si mem) Morgaŭ, do. Aŭ neniam. WANGEL Kaj eĉ se li revenus -- ELLIDA Kio do --? WANGEL Estos en nia potenco sendanĝerigi lin. ELLIDA Ho ne kredu. WANGEL Estas en nia potenco, mi diras! Se li ne lasas sin pacigi alimaniere, li punpagu pro murdo al la ŝipestro. ELLIDA (impete) Ne, ne, ne! Neniam tio! Ni scias nenion pri la murdo al la ŝipestro! Vere nenion! WANGEL Ĉu ni ne scias! Li ja mem konfesis tion al vi! ELLIDA Ne, nenion pri tio! Se vi ion diras, mi neas. Ne enfermu lin! Li apartenas al la vasta maro. Tie li apartenas. WANGEL (rigardas ŝin, kaj diras malrapide) Ah, Ellida, -- Ellida! ELLIDA (kroĉas sin senbride al li) Ho, kara, fidela, -- savu min de tiu viro! WANGEL (liberigas sin singardeme) Venu! Venu kun mi! (_Lyngstrand_ kaj _Hilde_, ambaŭ kun fiŝkaptiloj, venas de dekstre ĉe la lageto.) LYNGSTRAND (iras rapide al _Ellida_) Ho nun, sinjorino, nun vi aŭdu ion strangan! WANGEL Kaj kion? LYNGSTRAND Imagu, -- ni vidis la usonanon! WANGEL La usonanon? HILDE Jes, ankaŭ mi vidis lin. LYNGSTRAND Li iris malantaŭ la ĝardeno kaj poste sur la grandan anglan vaporŝipon. WANGEL De kie vi konas tiun viron? LYNGSTRAND Mi foje estis maristo sur la sama ŝipo kiel li. Mi certe kredis, ke li dronis. Sed li ja estas tute viva. WANGEL Ĉu vi scias ion pli pri li? LYNGSTRAND Ne. Sed li eble venis por venĝi sin sur sia nefidela marista edzino. WANGEL Kion vi diras? HILDE Lyngstrand volas uzi lin por fari artaĵon. WANGEL Mi ne komprenas -- ELLIDA Vi aŭdos poste. (_Arnholm_ kaj _Bolette_ venas de maldekstre sur la vojeto ekster la barilo.) BOLETTE (al tiuj en la ĝardeno) Venu kaj rigardu! La angla vaporŝipo iras enen en la fjordon. (Granda vaporŝipo drivas preterpase en la foro.) LYNGSTRAND (al _Hilde_ apud la barilo) Ĉi-nokte li kaptos ŝin. HILDE (kapsignas) La malfidelan marist-edzinon, -- jes. LYNGSTRAND Imagu, -- meznokte. HILDE Estos ekscite. ELLIDA (postrigardas la ŝipon) Morgaŭ do -- WANGEL Kaj poste neniam plu. ELLIDA (mallaŭte kaj tremante) Ho, Wangel, -- savu min de mi mem! WANGEL (rigardas ŝin timeme) Ellida! Mi suspektas, -- estas io malantaŭe. ELLIDA La tiranta logo estas malantaŭe. WANGEL La tiranta logo --? ELLIDA Tiu viro estas kiel la maro. (Malrapide kaj cerbumante ŝi iras tra la ĝardeno maldekstren. _Wangel_, maltrankvila, iras flanke de ŝi kaj observas ŝin atente.) KVARA AKTO (La ĝardenĉambro de _doktoro Wangel_. Pordojn dekstre kaj maldekstre. En la fono inter la du fenestroj estas malferma vitropordo al la verando. Malsupre de ĝi vidiĝas parton de la ĝardeno. Sofo kun tablo antaŭe maldekstre. Dekstre estas piano, kaj pli malantaŭe estas granda tabla ornamvazo. Meze sur la planko estas ronda tablo kun seĝoj ĉirkaŭe. Sur la tablo rozarbusto en florado kaj aliaj potfloroj ĉirkaŭ ĝi. -- Estas antaŭtagmeze.) (En la ĉambro apud la tablo sidas maldekstre _Bolette_ en la sofo, okupata pri brodaĵo. _Lyngstrand_ sidas sur seĝo ĉe la fino de la tablo. Malsupre en la ĝardeno sidas _Ballested_ pentrante. _Hilde_ staras apud lin rigardante.) LYNGSTRAND (kun la brakoj sur la tablo. Dum tempo li sidas silente rigardante la laboradon de _Bolette_.) Aspektas tre malfacile kudri tian bordaĵon, fraŭlino Wangel. BOLETTE Ho ne. Ne estas malfacile. Nur nombru ĝuste -- LYNGSTRAND Nombri? Ĉu vi devas ankaŭ nombri? BOLETTE Jes, la kudrerojn. Rigardu. LYNGSTRAND Ĝuste ja! Imagu! Estas ja kvazaŭ iu arto. Ĉu vi povas ankaŭ desegni? BOLETTE Ho jes, kiam mi havas modelon antaŭ mi. LYNGSTRAND Alie ne? BOLETTE Ne, alie ne. LYNGSTRAND Do tamen ne estas vera arto. BOLETTE Ne, ĝi pli estas -- mana lerteco. LYNGSTRAND Sed mi opinias ke vi certe povus _lerni_ arton. BOLETTE Kiam mi ne havas talenton? LYNGSTRAND Tamen. Se vi ĉiam estus kune kun vera artisto -- BOLETTE Kaj vi opinias, ke mi povus lerni de li? LYNGSTRAND Ne lerni tiel ordinare. Sed mi opinias ke ĝi venus en vin iom post iom. Kvazaŭ miraklo, fraŭlino Wangel. BOLETTE Strange. LYNGSTRAND (iom poste) Ĉu vi pripensis --? Mi intencas diri -- ĉu vi pripensis pli profunde kaj serioze pri geedzeco, fraŭlino? BOLETTE (rigardas lin preterpase) Pri --? Ne. LYNGSTRAND Mi faris. BOLETTE Vi, ĉu? LYNGSTRAND Jes ja, -- mi ofte pripensas tiajn aferojn. Pleje pri geedzeco. Kaj aldone mi ja multe legis en libroj. Mi opinias, ke geedzeco estas ia miraklo. Ke la virino laŭe ŝanĝiĝas por esti simila al sia edzo. BOLETTE Ricevas liajn interesojn, vi pensas? LYNGSTRAND Jes, ĝuste! BOLETTE Nu, sed liaj kapabloj do? Kaj liaj talentoj kaj lerteco? LYNGSTRAND Hm, jes, -- mi miras ĉu ne ankaŭ tiuj -- BOLETTE Kaj sekve vi kredas, ke tio kion viro legis -- aŭ pensis, -- tio ankaŭ transpasus al lia edzino? LYNGSTRAND Ankaŭ tio, jes. Iom post iom. Kvazaŭ mirakle. Sed mi ja scias, ke tio povas nur okazi en fidela kaj amoplena geedzeco kaj vere feliĉa. BOLETTE Ĉu vi neniam pensis, ke viro tiel povus tiriĝi al sia edzino? Fariĝi simila al ŝi, mi pensas. LYNGSTRAND Viro? Ne, tion mi ne imagis. BOLETTE Kial ne same por li kiel por ŝi? LYNGSTRAND Ne, ĉar viro havas ja vivotaskon por kiu vivi. Kaj estas _tio_, kio fortigas la viron, fraŭlino Wangel. Li havas vivotaskon, li. BOLETTE Ĉiuj? LYNGSTRAND Ho ne. Mi vere pensis pri la artisto. BOLETTE Ĉu vi pensas, ke estas ĝusta faro de artisto, ke li edziĝas? LYNGSTRAND Jes, mi opinias. Se li trovas iun, kiun li kore amas, -- BOLETTE Tamen. Mi pensas, ke li prefere vivus sole por sia arto. LYNGSTRAND Certe li devus fari. Sed tion li ja povus fari eĉ se li edziĝus. BOLETTE Nu, sed ŝi do? LYNGSTRAND Ŝi? Kiel --? BOLETTE Ŝi al kiu li edziĝas. Por kio ŝi vivu? LYNGSTRAND Ankaŭ ŝi vivu por lia arto. Ŝajnas al mi, ke virino devas senti sin kore feliĉa pri _tio_. BOLETTE Hm, -- mi ne certe scias -- LYNGSTRAND Jes, fraŭlino, fidu. Ne estas nur lia honoro kaj reputacio, kiujn ŝi ĝuas pro li --. Ĉar tiuj estas laŭ mi la malpli valora. Sed ke ŝi povas helpi lin krei, -- ke ŝi povas faciligi al li la laboron estante ĉe li kaj komfortigi lin kaj esti atenta pri li kaj igi la vivon gaja por li. Tio estus laŭ mi feliĉiga por virino. BOLETTE Ho, vi ne mem scias kiel memkontenta vi estas! LYNGSTRAND _Mi_ memkontenta, ĉu! Bona Dio --! Ho, se vi konus min iom pli bone ol vi faras -- (klinas sin pli proksimen al ŝi) Fraŭlino Wangel, -- kiam mi estos for, -- kaj mi ja baldaŭ estos -- BOLETTE (rigardas lin kompate) Sed ne komencu do pri tia tristaĵo. LYNGSTRAND Funde ja ne estas tre triste, mi pensas. BOLETTE Kiel do? LYNGSTRAND Mi ja forvojaĝos post monato. Unue de ĉi tiu loko. Poste mi iros al la sudaj landoj. BOLETTE Ah, tiel. Nu ja. LYNGSTRAND Ĉu vi foje pensu pri mi, fraŭlino? BOLETTE Jes, mi volonte faru. LYNGSTRAND (ĝoja) Vi promesas, ĉu? BOLETTE Jes, mi promesas. LYNGSTRAND Solene kaj kore, fraŭlino Bolette? BOLETTE Solene kaj kore. (ŝanĝas temon) Sed por kio tio ĉi! Ne kondukos al io ajn. LYNGSTRAND Kiel vi povas tion diri! Por mi estus ĝojige scii, ke vi ĉi-hejme pensadas pri mi. BOLETTE Nu, sed kio poste? LYNGSTRAND Jes, poste mi ne scias pri io definita -- BOLETTE Ankaŭ mi ne. Multe ja malhelpas. Ŝajnas al mi, ke ĉio en la mondo malhelpas. LYNGSTRAND Ho, povus okazi iu miraklo. Feliĉa okazaĵo de la destino -- aŭ io tia. Ĉar mi kredas, ke mi sukcesos. BOLETTE (vigle) Jes, ĉu ne! Vi kredas, ĉu! LYNGSTRAND Jes, mi firme kredas. Kaj jen -- post kelkaj jaroj -- kiam mi revenos hejmen kiel konata skulptisto kun bona ekonomio kaj en plena sano -- BOLETTE Jes, vere. Ni esperu ke vi faros. LYNGSTRAND Vi konfide esperu. Se vi nur fidele kaj varme pensas pri mi, dum mi estas for en la sudaj landoj. Kaj por tio mi ja nun havas vian vorton. BOLETTE Vi havas. (skuas la kapon) Sed tamen kondukas al nenio. LYNGSTRAND Jes, fraŭlino Bolette, tamen kondukas al tio, ke mi povos labori pli facile kaj rapide pri mia artaĵo. BOLETTE Tion vi do kredas? LYNGSTRAND Jes, en mia interno mi tion sentas. Kaj ŝajnas al mi, ke estus vivige ankaŭ por vi -- ĉi tie en la izolo -- kiam vi scius en vi mem, ke vi kvazaŭ helpus min krei. BOLETTE (rigardas lin) Nu, sed vi, viaflanke? LYNGSTRAND Mi --? BOLETTE (rigardas al la ĝardeno) Tŝ. Ni parolu pri io alia. Ĉar tie venas la ĉefinstruisto. (_Ĉefinstruisto Arnholm_ estas vidata malsupre en la ĝardeno maldekstre. Li haltas kaj parolas kun _Ballested_ kaj _Hilde_.) LYNGSTRAND Ĉu vi amas vian antaŭan instruiston, fraŭlino Bolette? BOLETTE Ĉu mi amas lin? LYNGSTRAND Mi pensas, ĉu vi ŝatas lin? BOLETTE Ho jes, mi faras. Ĉar estas bone havi lin kiel amikon kaj konsilanton kaj tiel plu. -- Kaj li ĉiam estas helpema, se li povas. LYNGSTRAND Sed ĉu ne estas strange, ke li ne geedziĝis? BOLETTE Ĉu vi trovas tion strange? LYNGSTRAND Jes. Ĉar li ja estas sufiĉe riĉa, laŭdire. BOLETTE Laŭdire li estas. Sed eble ne estis facile por li trovi iun, kiu volus havi lin, mi pensas. LYNGSTRAND Kial tio? BOLETTE Ho, li estis ja instruisto por preskaŭ ĉiuj junaj knabinoj, kiujn li konas. Tion li mem diras. LYNGSTRAND Jes. Kiel _tio_ gravus? BOLETTE Sed, bona Dio, oni ja ne edzinigas sin al sia propra instruisto! LYNGSTRAND Ĉu vi pensas, ke juna knabino ne povus ami sian instruiston? BOLETTE Ne post kiam ŝi fariĝis plenkreska. LYNGSTRAND Ĉu -- imagu! BOLETTE (averte) Nu, nu, nu! (_Ballested_ kolektis siajn aĵojn kaj portas ilin dekstren en la ĝardeno. _Hilde_ helpas lin. _Arnholm_ iras sur la verandon kaj venas en la ĉambron.) ARNHOLM Bonan matenon, mia kara Bolette. Bonan matenon, sinjoro -- sinjoro -- hm! (Li aspektas malkontenta kaj kapsignas malvarme al _Lyngstrand_, kiu ekstaras kaj klinas la kapon.) BOLETTE (ekstaras kaj iras al _Arnholm_) Bonan matenon, sinjoro ĉefinstruisto. ARNHOLM Kiel statas hodiaŭ? BOLETTE Nu dankon, bone. ARNHOLM Via duonpatrino estas en la banejo ankaŭ hodiaŭ, ĉu? BOLETTE Ne, ŝi estas en sia ĉambro. ARNHOLM Iom malsaneta? BOLETTE Mi ne scias. Ŝi enfermis sin. ARNHOLM Hm, -- ĉu? LYNGSTRAND Sinjorino Wangel aspekte multe ekscitiĝis pro tiu usonano hieraŭ. ARNHOLM Kion _vi_ scias pri tio? LYNGSTRAND Mi rakontis al la sinjorino, ke mi vidis lin tute viva iri malantaŭ la ĝardeno. ARNHOLM Nu, tiel. BOLETTE (al _Arnholm_) Vi sidis tre malfrue kun patro en la nokto. ARNHOLM Jes, sufiĉe longe. Ni komencis paroli pri io grava. BOLETTE Ĉu vi parolis kun li ankaŭ pri mi kaj miaj aferoj? ARNHOLM Ne, kara Bolette. Mi ne havis ŝancon. Ĉar liaj pensoj forte okupiĝis pri io alia. BOLETTE (suspiras) Aĥ jes, -- kiel ĉiam. ARNHOLM (rigardas ŝin signifoplene) Sed poste hodiaŭ ni du ja parolu pli profunde pri tiuj aferoj. -- Kie estas via patro nun? Eble ne hejme? BOLETTE Jes. Li certe estas en la oficejo. Mi serĉu lin. ARNHOLM Ne, dankon. Ne faru. Mi prefere malsupreniru al li. BOLETTE (aŭskultas direkte maldekstren) Atendu iomete, sinjoro ĉefinstruisto. Mi pensas, ke estas patro, kiu venas sur la ŝtuparo. Jes. Li certe estis supre vidante ŝin. (_Doktoro Wangel_ venas tra la pordo maldekstre.) WANGEL (etendas la manon al _Arnholm_) Nu, kara amiko, -- vi jam venis? Estas afable de vi veni tiel frue. Ĉar mi deziras paroli iom pli kun vi. BOLETTE (al _Lyngstrand_) Eble ni du iru en la ĝardenon al Hilde? LYNGSTRAND Jes, tre volonte, fraŭlino. (Li kaj _Bolette_ iras malsupren en la ĝardenon kaj for inter la arboj en la fono.) ARNHOLM (kiu sekvis ilin per la okuloj, turnas sin al _Wangel_) Ĉu vi bone konas tiun junan viron? WANGEL Ne, tute ne. ARNHOLM Ĉu vi do ŝatas, ke li tiel multe okupiĝas pri la knabinetoj? WANGEL Ĉu li faras? Tion mi tute ne rimarkis. ARNHOLM Tion vi devus ja kontroli, mi opinias. WANGEL Jes, vi certe pravas. Sed, bona Dio, kion mi faru, mi kompatinda viro? La knabinetoj alkutimiĝis prizorgi sin mem. Ili ne akceptas kion ajn instruon, nek de mi nek de Ellida. ARNHOLM Eĉ ne de ŝi? WANGEL Ne. Cetere mi ne povas postuli, ke ŝi miksiĝu en tiaĵon. Ne estas facile por ŝi. (interrompante) Sed ne estis ja _tio_, kion ni priparolus. Diru do al mi, -- ĉu vi pripensis la aferon? Pripensis kion mi rakontis al vi? ARNHOLM Mi pensis pri nenio alia de kiam ni disiĝis ĉi-nokte. WANGEL Kaj kio do estas farebla? ARNHOLM Kara doktoro, mi opinias, ke vi kiel kuracisto devas scii tion pli bone ol mi. WANGEL Ho, se vi nur scius, kiel malfacile estas por kuracisto ĝuste decidi pri malsanulo, kiun li korege amas! Kaj tio ĉi ja ne estas ordinara malsano. Ĉi tie ne sufiĉas ordinara kuracisto, -- kaj ne ordinaraj kuraciloj. ARNHOLM Kia estas ŝi hodiaŭ? WANGEL Mi ĵus vidis ŝin, kaj ŝi estis sufiĉe trankvila. Sed malantaŭ ŝiaj animstatoj kuŝas io kaŝita, kio neeblas por mi malkovri. Kaj aldone ŝi estas tiel ŝanĝiĝema, kaprica, -- subite varia. ARNHOLM Certe sekvo de ŝia malsana animstato. WANGEL Ne sole. En la profundo estas io denaska. Ellida apartenas al la marhomoj. Jen la kaŭzo. ARNHOLM Kiel do vere, kara doktoro? WANGEL Ĉu vi ne rimarkis, ke la homoj ĉe la vasta maro estas kvazaŭ aparta specio? Estas kvazaŭ ili vivas la vivon de la maro. Estas en ili ondado -- kaj ankaŭ malfluso kaj altmaro -- kaj en iliaj pensmanieroj kaj en iliaj sentoj. Kaj ili ne lasas sin replanti. Ho, mi devus pensi pri _tio_ antaŭe. Estis peko kontraŭ Ellida preni ŝin for de sia loko kaj meti ŝin ĉi tien! ARNHOLM Ĉu vi atingis al tiu opinio nun? WANGEL Jes, pli kaj pli. Sed mi estus ja devinta diri tion al mi mem antaŭe. Ho, funde mi ja sciis. Sed mi ne permesis al la penso sin esprimi. Ĉar mi ja tiel amis ŝin, komprenu! Tial mi unue pensis pri mi mem. Tiel tute nepravigeble egoisma mi tiam estis! ARNHOLM Hm, -- ĉiu viro certe estas iomete egoisma en tiaj cirkonstancoj. Cetere mi neniam notis tiun difekton en vi, doktoro Wangel. WANGEL (ĉirkaŭiras senpacience) Ho, jes! Kaj tia mi estis ankaŭ poste. Mi ja estas multe, multe pli aĝa ol ŝi. Mi devus esti por ŝi kvazaŭ patro -- kaj kiel gvidanto samtempe. Devus streĉi min por evoluigi kaj klarigi ŝian mensan vivon. Sed bedaŭrinde el tio fariĝis nenio. Mi ne havis energion por tio, vidu! Ĉar mi ja deziris gardi ŝin kiel ŝi estas. Sed ŝi ja pli kaj pli malsaniĝis. Kaj mi atendis kaj ne sciis kion elpensi. (pli mallaŭte) Tial en mia sufero mi skribis al vi kaj petis vin viziti nin. ARNHOLM (rigardas lin en surprizo) Ĉu! Pro tio vi skribis? WANGEL Jes. Sed ŝajnigu nescion. ARNHOLM Sed, je Dio, kara doktoro, -- kian helpon atendis vi de mi? Tion mi ne komprenas. WANGEL Ne, kompreneble. Ĉar mi sekvis eraran vojon. Mi opiniis ke la koro de Ellida iam pendigis sin al vi. Ke ĝi sekrete ankoraŭ ĉe vi ligiĝis. Ke eble estus bone por ŝi revidi vin kaj paroli kun vi pri la hejmo kaj pri pasintaj tagoj. ARNHOLM Estis do via edzino, kiun vi aludis, kiam vi skribis, ke ĉi tie iras iu min atendante, kaj -- kaj eble sopiris pri mi! WANGEL Jes, kiu alie? ARNHOLM (rapide) Ne, ne, vi pravas. -- Sed tion mi ne komprenis. WANGEL Kompreneble. Mi ja eraris. ARNHOLM Kaj vi diras pri vi mem, ke vi estas egoisma! WANGEL Ho, mi ja havis grandan ŝuldon por pagi. Mi pensis, ke mi ne rajtas rifuzi kiun ajn rimedon, se ĝi povus iomete faciligi ŝian animon. ARNHOLM Kiel vi efektive klarigas la potencon, kiun tiu fremda viro ekzercas sur ŝin? WANGEL Hm, kara amiko, -- estas eble flankoj en tiu ĉi afero, kiuj ne _lasas_ sin klarigi. ARNHOLM Io kio esence estas neklarigebla, vi aludas? Tute neklarigebla? WANGEL Ĉiuokaze neklarigebla ĝis plue. ARNHOLM Ĉu vi kredas pri tiaĵo? WANGEL Mi nek kredas nek neas. Mi nur ne scias. Tial mi elmetas la klarigon. ARNHOLM Jes, sed diru al mi. Tiu ŝia stranga kaj sinistra aserto, ke la okuloj de la infano --? WANGEL (vigle) Tion pri la okuloj mi tute ne kredas! Mi ne _volas_ kredi tiaĵon! Devas esti pura fantaziaĵo de ŝi. Nenio alia. ARNHOLM Ĉu vi rimarkis la okulojn de la viro hieraŭ? WANGEL Jes, certe mi faris. ARNHOLM Kaj vi vidis neniun similecon? WANGEL (eviteme) Hm, -- bona Dio, kion respondi? Ne estis ja tute lume, kiam mi vidis lin. Kaj cetere Ellida antaŭe parolis tiom pri tiu simileco --. Mi vere ne scias, ĉu mi estis kapabla rigardi lin sen antaŭjuĝo. ARNHOLM Ne, ne, eble. Sed nun la alia afero? Tiu timo kaj maltrankvilo en ŝi ĝuste je la tempo, kiam tiu fremda homo estus survoje hejmen? WANGEL Jes, vidu, -- _tio_ estas ankaŭ io, en kion ŝi verke aŭ sonĝe metis sin mem depost antaŭhieraŭ. Tio tute ne atakis ŝin tiel subite -- tiel tuje, kiel ŝi nun asertas. Sed post kiam ŝi aŭdis tiun junan Lyngstrand rakonti, ke Johnston -- aŭ Friman -- aŭ kiel li nomiĝas, -- ke li estis survoje ĉi tien antaŭ tri jaroj -- en Marto, -- ŝi sendube nun kredas, ke la anima maltrankvilo kaptis ŝin ĝuste en tiu sama monato. ARNHOLM Ĝi do ne faris, ĉu? WANGEL Tute ne. Estis spuroj kaj signoj longe antaŭ tiu tempo. -- Efektive okazis -- hazarde -- ĝuste en Marto antaŭ tri jaroj sufiĉe forta ekscitiĝo en ŝi -- ARNHOLM Tamen ja --! WANGEL Jes, sed _tio_ lasas sin simple klarigi per la stato -- la cirkonstanco, -- en kiu ŝi je tiu tempo estis. ARNHOLM Do signo kontraŭ signo. WANGEL (pugnigas la manojn) Kaj ne povante helpi ŝin! Ne scii pri konsilo! Ne vidi iun ajn rimedon --! ARNHOLM Se vi nun decidus ŝanĝi loĝlokon? Transloĝiĝi aliloken? Por ke ŝi povu vivi en kondiĉoj pli hejmecaj por si? WANGEL Ho, kara, -- ĉu vi pensas, ke mi ne proponis ankaŭ _tion_ al ŝi? Mi proponis, ke ni transloĝiĝu al Skjoldvik. Sed ŝi ne volas. ARNHOLM Eĉ ne tion? WANGEL Ne. Ĉar ŝi pensas, ke neniel helpos. Kaj eble ŝi pravas. ARNHOLM Hm, -- ĉu? WANGEL Jes, kaj cetere, -- kiam mi pripensas, -- mi ne scias kiel mi realigu tion. Ĉar ŝajnas al mi, ke pro la knabinetoj mi ne povas transloĝiĝi al tia forejo. Ili devas ja loĝi en loko, kie estas _iometa_ ŝanco foje edzinigi ilin. ARNHOLM Edzinigi? Ĉu vi jam pensas pri _tio_? WANGEL Jes, bona Dio, -- mi devas ja pensi ankaŭ pri _tio_! Sed jen -- aliflanke -- la konsidero pri mia kara malsana Ellida --! Ho, kara Arnholm, -- mi vere -- multmaniere -- staras meze inter fajro kaj akvo! ARNHOLM Por Bolette vi ne bezonas havi zorgojn -- (interrompante) Mi miras kien ŝi -- kien ili iris? (Li iras al la malferma pordo kaj elrigardas.) WANGEL (al la piano) Ho, mi oferus kion ajn -- por ĉiuj tri. -- Se mi nur ion scius. (_Ellida_ envenas tra la pordo maldekstre.) ELLIDA (rapide al _Wangel_) Ne eliru ĉi-matene! WANGEL Ne, certe ne. Mi restos hejme ĉe vi. (Montras al _Arnholm_, kiu proksimiĝas) Sed ĉu vi ne volas saluti nian amikon? ELLIDA (turnas sin) Ho, jen vi, sinjoro Arnholm! (etendas al li la manon) Bonan matenon. ARNHOLM Bonan matenon, sinjorino. Do ne en la banejo kiel kutime? ELLIDA Ne, ne, ne! Pri tio mi ne pensas hodiaŭ. Sed bonvolu eksidi por momento? ARNHOLM Ne, dankon, -- ne nun. (rigardas al _Wangel_) Mi promesis al la knabinetoj veni al ili en la ĝardeno. ELLIDA Jes, Dio scias ĉu vi renkontos ilin en la ĝardeno. Mi neniam scias kie ili iradas. WANGEL Ho jes, ili tenas sin apud la lageto. ARNHOLM Nu, mi certe trovos iliajn spurojn. (Li kapsalutas kaj transiras la verandon kaj elen en la ĝardenon dekstren.) ELLIDA Kioma horo estas, Wangel? WANGEL (rigardas sian horloĝon) Iomete post la dekunua. ELLIDA Iomete post. Kaj la dekunuan -- duonon antaŭ la dekdua ĉi-nokte venos la vaporŝipo. Ho, se mi tion estus trapasinta! WANGEL (proksimiĝas al ŝi) Kara Ellida, -- pri unu afero mi devas demandi vin. ELLIDA Pri kiu do? WANGEL Hieraŭ vespere -- tie supre sur la "Videjo" -- vi diris, ke dum la lastaj tri jaroj vi ofte vidis lin tute viva antaŭ vi. ELLIDA Jes, mi faris. Kredu min. WANGEL Nu, sed kiel vi lin vidis? ELLIDA Kiel mi vidis lin? WANGEL Mi pensas, -- kiel li aspektis por vi, kiam vi kredis, ke vi vidis lin? ELLIDA Sed kara Wangel, -- vi ja nun mem scias kiel li aspektas. WANGEL Ĉu li ankaŭ tiel aspektis en via imago? ELLIDA Jes, li ja faris. WANGEL Ĝuste tiel, kiel vi hieraŭ vidis lin en la realaĵo? ELLIDA Jes, ĝuste tiel. WANGEL Nu, sed kial vi ne tuj rekonis lin? WANGEL (ekmire) Mi ne faris, ĉu? WANGEL Ne. Vi mem diris poste, ke unue vi ne sciis, kiu tiu fremdulo estas. ELLIDA (surprize) Jes, mi pensas, ke vi pravas! Ĉu ne ŝajnas strange por vi, Wangel? Imagu, -- ke mi ne tuj rekonis lin! WANGEL Estas nur la okuloj, vi diris -- ELLIDA Ho jes, -- la okuloj! La okuloj! WANGEL Nu, -- sed supre sur la "Videjo" vi diris, ke li ĉiam montris sin kia li estis, kiam vi disiĝis. Tie antaŭ dek jaroj. ELLIDA Ĉu mi diris? WANGEL Jes. ELLIDA Do li tiel aspektis preskaŭ kiel nun. WANGEL Ne. Vi priskribis lin tute alimaniere antaŭhieraŭ survoje hejmen. Antaŭ dek jaroj li estis senbarba, vi diris. Tute alie vestita li ankaŭ estis. Kaj la broĉo kun perlo --? Ĝin la viro ne portis hieraŭ. ELLIDA Ne, li ĝin ne portis. WANGEL (rigardas ŝin esplore) Pripensu iomete, kara Ellida. Aŭ -- eble vi ne plu kapablas memori, kiel li aspektis, kiam li staris kun vi sur la "Krutdeklivo"? ELLIDA (pripensante, momenton fermas la okulojn) Ne tute klare. Ne, -- hodiaŭ mi ne kapablas. Ĉu ne estas strange? WANGEL Tamen ne tiel strange. Nova bildo de realaĵo montris sin antaŭ vi. Ĝi superombras la antaŭan, -- tiel ke vi ĝin ne plu povas vidi. ELLIDA Ĉu tiel, Wangel? WANGEL Jes. Kaj ĝi ankaŭ superombras viajn malsanajn imagaĵojn. Tial estas bone, ke la realaĵo venis. ELLIDA Bone! Vi diras bone, ĉu? WANGEL Jes, ke okazis, -- povos sanigi vin. ELLIDA (eksidas en la sofon) Wangel, -- venu sidi ĉe mi. Mi devas diri al vi ĉiujn miajn pensojn. WANGEL Jes, faru, kara Ellida. (Li eksidas sur seĝon aliflanke de la tablo.) ELLIDA Vere estis malfeliĉo -- por ni ambaŭ -- ke ĝuste ni du kuniĝis. WANGEL (miras) Kion vi diras! ELLIDA Ho jes. Estis. Estas ja ankaŭ kompreneble. Ne povus fariĝi io alia ol malfeliĉo. Ne laŭ la maniero laŭ kiu ni trovis unu la alian. WANGEL Kio do mankis en la maniero, -- ELLIDA Aŭskultu nun, Wangel, -- Ne plu helpas, ke ni iradas ĉi tie mensogante por ni mem -- kaj por unu la alia! WANGEL Ĉu ni faras! Mensogas, vi diras! ELLIDA Jes, ni faras. Aŭ ni tamen kaŝas la veron. Ĉar la vero -- la pura klara vero -- estas ja _tio_, -- ke vi venis tien kaj -- kaj aĉetis min. WANGEL Aĉetis --! -- Aĉetis -- vi diras! ELLIDA Ho, mi ja ne estis ereto pli bona ol vi. Mi akceptis. Mi ja vendis min al vi. WANGEL (rigardas ŝin en doloro) Ellida, -- ĉu vi vere havas koron paroli tiel? ELLIDA Sed ĉu vere estas alia nomo por ĝi! Vi ne plu eltenis la videcon en via domo. Vi ĉirkaŭrigardis por nova edzino -- WANGEL Kaj por nova patrino por la infanoj, Ellida. ELLIDA Eble ankaŭ tio -- tiel flanke. Tamen -- vi ja tute ne sciis ĉu mi taŭgas por tiu okupo. Vi ja nur vidis min -- kaj iomete parolis kun mi kelkajn fojojn. Kaj vi ekdeziris min, kaj sekve -- WANGEL Nu, nomu tion kiel plaĉas al vi. ELLIDA Kaj mi, de mia flanko --. Mi staris senhelpa en konfuzo tute sola. Estis ja kompreneble, ke mi akceptis -- kiam vi proponis nutradi min mian vivon. WANGEL Ne aspektis por mi kiel nutrado, kara Ellida. Mi honeste demandis al vi, se vi volus dividi kun mi kaj la infanoj la iometon, kiun mi povis nomi la mian. ELLIDA Jes, vi faris. Sed tamen mi ne devus akcepti! Neniam por kiu ajn prezo mi devus akcepti! Ne vendi min mem! Prefere la plej mizeran laboron, -- prefere la plej malriĉajn kondiĉojn en -- en libereco -- kaj laŭ propra elekto! WANGEL (ekstaras) La kvin-ses jaroj, kiujn ni vivis kune, ĉu ili estis tute senvaloraj por vi? ELLIDA Ho, ne pensu tion, Wangel! Estas tiel bone ĉe vi, kiel kiu ajn homo povas deziri. Sed mi ne eniris vian domon en libereco. Jen la afero. WANGEL (rigardas ŝin) Ne -- en libereco! ELLIDA Ne. Mi ne libervole iris kun vi. WANGEL (mallaŭte) Ah, -- mi memoras -- la frazturniĝon de hieraŭ. ELLIDA En tiu frazturniĝo ĉio kuŝas. Ĝi eklumigis por mi. Kaj tial mi nun vidas klare. WANGEL Kion vi vidas? ELLIDA Mi vidas, ke nia kuna vivo -- vere ne estas geedzeco. WANGEL (amare) Jen vera eldiro de vi. La vivo kiun ni _nun_ vivas, ne estas geedzeco. ELLIDA Eĉ ne antaŭe. Neniam. Ne de la komenco. (rigardas antaŭen) La unua -- _tiu_ povus esti plena kaj pura geedzeco. WANGEL La unua? Kiun unuan vi aludas? ELLIDA La mian -- kun _li_. WANGEL (rigardas ŝin mire) Mi tute ne komprenas! ELLIDA Ho, kara Wangel, -- ni ne mensogu unu por la alia. Ankaŭ ne por ni mem. WANGEL Ne, ne! Sed kio sekve? ELLIDA Jes vidu, -- ni neniam povas nei -- ke libervola promeso estas same deviga kiel geedziĝo. WANGEL Sed je Dio --! ELLIDA (ekstaras impete) Permesu al mi forvojaĝi de vi, Wangel! WANGEL Ellida --! Ellida --! ELLIDA Jes, jes, -- permesu al mi! Kredu min, -- ne eblos alimaniere. Ne post la maniero laŭ kiu ni kuniĝis. WANGEL (en regata doloro) Al tio do venis inter ni. ELLIDA Devis veni. Ne povus alimaniere. WANGEL (rigardas ŝin triste) Eĉ ne tra la kuna vivo mi gajnis vin. Neniam, -- neniam tute posedis vin. ELLIDA Ho, Wangel, -- se mi povus ami vin tiel kiel mi dezirus! Tiel kore kiel vi meritas! Sed mi sentas profunde, -- ke neniam okazos. WANGEL Eksedziĝon do? Eksedziĝon, -- plenan juran eksedziĝon -- vi deziras? ELLIDA Kara, vi ne bone komprenas min. Ne estas ja pri formoj, ke mi pensas. Ĉar ne estas tiaj eksteraj aferoj, kiuj gravas. Kion mi volas, estas ke ni du samopinias libervole liberigi nin unu de la alia. WANGEL (amare, kapsignas malrapide) Refari la negocon, -- jes. ELLIDA (vigle) Ĝuste tiel! Refari la negocon! WANGEL Kaj poste, Ellida? Poste? Ĉu vi pripensis kiel aspektos por ambaŭ ni? Kiel la vivo fariĝos por vi kaj por mi? ELLIDA Tion mi ne povas atenti. Sekvu kio sekvu. Kion mi petegas de vi, Wangel, -- estas ja la pli grava! Nur donu al mi liberecon! Redonu al mi mian plenan liberecon! WANGEL Ellida, -- estas terura postulo de vi. Prokrastu, por ke mi pripensu decidon. Ni parolu pli profunde unu kun la alia. Lasu al vi mem tempon por pripensi, kion vi faros! ELLIDA Sed ne restas por ni pli da tempo por tio! Mi devas regajni mian liberecon tiun ĉi tagon! WANGEL Kial ĝuste hodiaŭ? ELLIDA Jes, -- ĉar li ja venos ĉi-nokte. WANGEL (skuiĝas) Venos! Li! Kiel tiu fremda viro rilatas al tio ĉi? ELLIDA Mi volas stari antaŭ li en plena libereco. WANGEL Kaj kion -- kion vi intencas poste fari? ELLIDA Mi ne volas uzi la pretekston, ke mi estas la edzino de alia viro. Ne ekskuzi min per tio ke mi ne havas eblecon elekti. Ĉar tiaokaze ne estus decido. WANGEL Vi parolas pri elekto! Elekto, Ellida! Elekto en tiu ĉi afero! ELLIDA Jes, mi devas havi eblecon elekti. Elekton al ambaŭ flankoj. Mi devas havi la eblecon lasi lin forvojaĝi sola --. Aŭ -- sekvi lin. WANGEL Ĉu vi mem komprenas kion vi diras? Sekvi lin! Doni vian tutan sorton en liajn manojn! ELLIDA Sed ĉu mi ne donis mian tutan sorton en _viajn_ manojn! Kaj tion -- tiel senpere. WANGEL Nu ja. Sed li! Li! Tuta nekonatulo! Homo, kiun vi preskaŭ ne konas! ELLIDA Ho, sed vin mi ja eble konis eĉ pli malmulte. Kaj mi tamen sekvis vin. WANGEL Tiam vi almenaŭ sciis proksimume al kia vivo vi iris. Sed jen? Jen? Pripensu do! Kion vi scias pri tio ĉi? Eĉ nenion vi scias. Eĉ ne kiu li estas -- aŭ kio li estas. ELLIDA (rigardas antaŭen) Vero. Sed jen _tio kio_ estas la teruraĵo. WANGEL Jes, certe teruraĵo -- ELLIDA Tial ŝajnas al mi, ke mi kvazaŭ _devas_ tiriĝi en ĝin. WANGEL (rigardas ŝin) Ĉar aspektas por vi kiel io terura? ELLIDA Jes, ĝuste tial. WANGEL (pli proksime) Aŭskultu nun, Ellida, -- kio por vi estas do tio terura? ELLIDA (pripensas) La terura, -- estas _tio_ kio timigas kaj allogas. WANGEL Ankaŭ allogas? ELLIDA Precipe allogas, -- mi sentas. WANGEL (malrapide) Vi parencas al la maro. ELLIDA Al ĝi parencas ankaŭ la teruraĵo. WANGEL Kaj la terura parencas al vi. Vi timigas kaj allogas samtempe. ELLIDA Ĉu ŝajnas al vi, Wangel? WANGEL Efektive mi vin neniam konis. Neniam ĝis la fundo. Mi nun komencas kompreni. ELLIDA Tial vi liberigu min! Liberigu min el ĉiu rilato al vi kaj al la via! Mi ne estas tiu, kiun vi imagis. Vi ja nun mem vidas. Nun ni povos disiĝi en kompreno -- kaj libervole. WANGEL (peze) Eble estas pli bone por ambaŭ -- se ni disiĝu. -- Sed mi tamen ne _povas_! -- Vi estas por mi kiel la terura, Ellida. La loganta, -- tio estas la plej forta en vi. ELLIDA Ĉu tiel? WANGEL Lasu nin fini ĉi tiun tagon saĝe. Kun plene trankvila animo. Mi ne _kuraĝas_ liberigi vin hodiaŭ. Ne rajtas. Ne rajtas pro vi mem, Ellida. Mi insistas pri mia rajto kaj mia devo defendi vin. ELLIDA Defendi? Al kio defendi? Ne estas ja perforto aŭ potenco de ekstere, kiu minacas min. La teruraĵo kuŝas pli profunde, Wangel! La teruraĵo, -- tio estas la allogo en mia propra animo. Kaj kion povas do vi pri tiu fari? WANGEL Mi povas fortigi kaj apogi vin por kontraŭbatali. ELLIDA Jes, -- se mi _volus_ kontraŭbatali. WANGEL Ĉu vi do ne volas? ELLIDA Ho, estas ja _tio_, kion mi ne mem scias! WANGEL Ĉi-nokte ĉio estos decidata, kara Ellida -- ELLIDA (ekkrias) Jes, imagu! La decido tiel proksima! Decido por la tuta vivo! WANGEL -- kaj morgaŭ -- ELLIDA Jes, morgaŭ! Eble mia ĝusta estonto tiam estos perdita! WANGEL Via ĝusta --? ELLIDA Tuta plena vivo en libereco perdita, -- perdita por mi! Kaj eble -- ankaŭ por li. WANGEL (mallaŭte, kaptas ŝian manartikon) Ellida, -- ĉu vi amas tiun fremdan viron? ELLIDA Ĉu mi --? Ho, kiel mi sciu! Mi nur scias, ke por mi li estas la teruraĵo kaj ke -- WANGEL -- kaj ke? ELLIDA (liberigas sin) -- kaj ke estas ĉe li, ke mi apartenas. WANGEL (mallevas la kapon) Mi komencas kompreni la plimulton. ELLIDA Kaj kiun helpon havas vi kontraŭ tion ĉi? Kiun konsilon havas vi por mi? WANGEL (rigardas ŝin instige) Morgaŭ, -- tiam li estos forvojaĝinta. Tiam la malfeliĉo ne minacos vian kapon. Kaj tiam mi estos preta liberigi vin. Ni refaros la negocon, Ellida. ELLIDA Ho, Wangel --! Morgaŭ -- tiam ja estos tro malfrue --! WANGEL (rigardas al la ĝardeno) La infanoj! La infanoj --! Ni almenaŭ indulgu ilin -- ĝis plue. (_Arnholm_, _Bolette_, _Hilde_ kaj _Lyngstrand_ venas tra la ĝardeno. _Lyngstrand_ adiaŭas tie malsupre kaj eliras maldekstren. La aliaj venas en la ĉambron.) ARNHOLM Nun imagu kiel ni vagadis farante planojn -- HILDE Ni ekskursu sur la fjordo en la vespero kaj -- BOLETTE Ne, diru nenion! WANGEL Ankaŭ ni du faris planojn. ARNHOLM Ĉu, -- vere? WANGEL Morgaŭ Ellida foriros al Skjoldvik -- por ioma tempo. BOLETTE Foriros --? ARNHOLM Jen, jen, tre saĝe, sinjorino Wangel. WANGEL Ellida deziras reiri hejmen. Hejmen al la maro. HILDE (eksaltante al _Ellida_) Vi foriros! Vi foriros de ni? ELLIDA (ektimigita) Sed Hilde, do! Kio estas al vi? HILDE (regas sin) Ho, estas nenio. (duonlaŭte, turnas sin for) Foriru do! BOLETTE (ektimigita) Patro, -- mi komprenas vin, -- ankaŭ vi foriros -- al Skjoldvik! WANGEL Certe ne, ne! Mi eble foje faros viziton tien -- BOLETTE Kaj al ni --? WANGEL Mi ankaŭ faros viziton -- BOLETTE -- foje, jes! WANGEL Kara infano, _devas_ tiel esti (Li paŝas sur la planko.) ARNHOLM (flustras) Ni priparolos poste, Bolette. (Li iras al _Wangel_. Ili kunparolas tie supre apud la pordo.) ELLIDA (duonlaŭte al _Bolette_) Kio estis al Hilde? Ŝi ja aspektis freneze! BOLETTE Ĉu vi neniam rimarkis, kion Hilde tagon post tago postsoifadis? ELLIDA Postsoifadis? BOLETTE Ekde vi venis en la domon? ELLIDA Ne, ne, -- kio do _tio_ estas? BOLETTE Unu solan aman vorton de vi. ELLIDA Ah --! Ĉu estus tasko por mi _ĉi tie_! (Ŝi ĉirkaŭfrapas la kapon per la manoj kaj senmove rigardas antaŭen kvazaŭ trakrozata de kontraŭecaj pensoj kaj animstatoj.) (_Wangel_ kaj _Arnholm_ venas antaŭen en flustra kunparolo.) (_Bolette_ iras por rigardi en la flankan ĉambron dekstre. Poste ŝi malfermas la pordon.) BOLETTE Jes, kara patro, -- la manĝaĵo estas preta sur la tablo -- se vi -- WANGEL (kun perforta sinrego) Ĉu ĝi estas, infano? Bone, bone. Bonvolu, ĉefinstruisto! Ni nun eniru por gluti adiaŭan pokalon kun -- kun "la sinjorino el la maro". (Ili iras al la pordo dekstre.) KVINA AKTO (La plej fora parto de la ĝardeno de _doktoro Wangel_ apud la karasi-lago. Kreskanta somernokta krepusko.) (_Arnholm_, _Bolette_, _Lyngstrand_ kaj _Hilde_, en boato, puŝas sin per stango de maldekstre antaŭen laŭ la bordo.) HILDE Jen ni povas facile salti teren! ARNHOLM Ne, ne, ne faru! LYNGSTRAND Mi ne povas salti, fraŭlino. HILDE Vi, Arnholm, ĉu ankaŭ vi ne povas salti? ARNHOLM Prefere ne. BOLETTE Ni albordiĝu ĉe la baneja ŝtuparo. (Ili puŝas stange dekstren.) (Sammomente venas _Ballested_ de dekstre sur la vojeto, portante muziknotojn kaj ĉaskornon. Li salutas al tiuj en la boato, turnas sin kaj parolas al ili. Respondoj aŭdiĝas de pli kaj pli fore de ekstere.) BALLESTED Kion vi diras? -- Jes certe estas pro la angla vaporŝipo. Ĉar estas la lasta fojo ke ĝi venas ĉi-jare. Sed se vi volas ĝui la muzikon, vi ne devas atendi tro longe. (vokas) Kion? (agitas la kapon) Mi ne povas aŭdi kion vi diras! (_Ellida_ kun ŝalo sur la kapo venas de maldekstre akompanata de doktoro _Wangel_.) WANGEL Sed kara Ellida, -- mi asertas al vi, -- ni ankoraŭ havas abundan tempon. ELLIDA Ne, ne, -- ni ne havas! Kiun ajn momenton li povas veni. BALLESTED (ekster la barilo) Ho jen, bonan vesperon, sinjoro doktoro! Bonan vesperon, sinjorino! WANGEL (rimarkas lin) Ho, ĉu estas vi? Ĉu estu muziko ankaŭ ĉi-nokte? BALLESTED Jes. La "Korn-asocio" intencas aŭdigi sin. Ne mankas festaj okazaĵoj nuntempe. Ĉi-nokte okazos por la anglo. ELLIDA La anglo! Ĉu ĝi jam vidiĝas? BALLESTED Ankoraŭ ne. Sed ĝi ja venas de interne -- de inter la insuloj. Ĝi povas veni antaŭ ol ni atentas. ELLIDA Jes, -- ĝuste tiel estas. WANGEL (duone al _Ellida_) Ĉi-nokte estas la lasta vojaĝo. Kaj ĝi neniam plu revenos. BALLESTED Malĝojiga penso, sinjoro doktoro. Sed tial ni ja al ĝi faru honoron. Ho jes, ho jes! Baldaŭ finiĝos la ĝojiga somera tempo. Baldaŭ ĉiuj markoloj estos fermitaj, kiel diriĝas en la tragedio. ELLIDA Ĉiuj markoloj fermitaj, -- jes. BALLESTED Malĝojige pripensi. Ni estis la gajaj infanoj de la somero dum semajnoj kaj monatoj. Estas premige akcepti la malhelan sezonon. Jes, komence, mi pensas. Ĉar la homoj _povas_ akli -- a -- klimatigi sin, sinjorino Wangel. Jes, ĝuste kion ili povas. (Li salutas kaj foriras maldekstren.) ELLIDA (rigardas trans la fjordon) Ho, tiu doloriga streĉo! Tiu ĉi ekscita duona horo antaŭ la decido. WANGEL Estas do definitive decidite, ke vi volas mem paroli kun li? ELLIDA Mi _devas_ mem paroli kun li. Ĉar estas ja en libereco, ke mi faru mian elekton. WANGEL Vi ne havas elekton, Ellida. Vi ne havas permeson elekti. Mi ne permesas al vi. ELLIDA La elekton vi ne povos malhelpi. Nek vi, nek iu alia. Vi povos malpermesi al mi forvojaĝi kun li, -- sekvi lin, -- se mi tiel elektos. Vi povos reteni min ĉi tie per forto. Kontraŭ mia volo. Tion vi povos. Sed ke mi elektas, -- elektas interne en mia animo, -- elektas lin kaj ne vin, -- se mi tiel volos kaj elektos, tion vi ne povos malhelpi. WANGEL Ne, vi pravas. Tion mi ne povos malhelpi. ELLIDA Kaj mi ja havas nenion por kontraŭstari! Ĉi-hejme estas ja nenio, kio allogas kaj ligas min. Mi estas ja tute senradika en via domo, Wangel. La infanojn mi ne posedas. Ne posedas iliajn animojn, mi aludas. Neniam posedis ilin. -- Kiam mi forvojaĝos, -- _se_ mi do forvojaĝos, aŭ kun li ĉi-nokte -- aŭ morgaŭ al Skjoldvik, mi eĉ ne havas ŝlosilon por redoni, -- eĉ ne sciigon por postlasi, nek pri unu aŭ pri iu alia afero. Tiel senradika mi estas en via domo. Tiel tute ekster ĉio mi estis de la unua momento. WANGEL Vi ja mem volis. ELLIDA Ne, mi ne volis. Mi nek volis nek ne volis. Mi ja simple lasis ĉion tiel fariĝi, kiel mi ĝin trovis la tagon kiam mi venis. Estas vi -- kaj neniu alia, -- kiu volis havi ĉion tiel. WANGEL Mi intencis aranĝi ĉion plej bone por vi. ELLIDA Ho jes, Wangel, mi ja bone scias! Sed estas venĝo en tio. Io kio venĝas sin. Ĉar nun troviĝas ĉi tie neniu liganta forto, -- neniu apogo por mi, -- neniu helpo, -- neniu allogo al tio, kio estus nia kuna interna posedo. WANGEL Mi komprenas, Ellida. Kaj tial vi ja de morgaŭ rericevos vian liberecon. De tiam vi vivu vian propran vivon. ELLIDA Kaj _tion_ vi nomas mian propran vivon! Ho ne, mia propra, vera vivo erarvojiĝis, kiam mi akceptis vivon kune kun vi. (pugnige premas la manojn en timo kaj maltrankvilo) Kaj nun, -- ĉi-nokte -- post duona horo -- venos li, kiun mi perfidis -- li, al kiu mi tenus min senrompe, kiel li tenis sin al mi! Nun li venos kaj ofertas al mi -- la lastan kaj solan fojon -- revivi la vivon, -- vivi mian propran, veran vivon, la vivon, kiu timigas kaj allogas -- kaj pri kiu mi ne _povas_ rezigni. Ne libere! WANGEL Guste tial vi bezonas, ke via edzo -- kaj ankaŭ via kuracisto -- prenas potencon sur vi -- kaj agas en via nomo. ELLIDA Jes, Wangel, mi bone komprenas. Ho, ne miskredu, ke foje estas momentoj, kiam ŝajnas al mi, ke estus paco kaj savo kaŭri intime ĉe vi -- kaj provi spiti ĉiujn allogajn kaj timigajn fortojn. Sed eĉ tion mi ne kapablas. Ne, ne, -- mi ne kapablas! WANGEL Venu, Ellida, -- ni iomete promenadu kune. ELLIDA Mi volus. Sed mi ne kuraĝas. Ĉar li ja diris, ke mi atendu lin ĉi tie. WANGEL Venu. Vi ankoraŭ havas bonan tempon. ELLIDA Jes, ĉu vi opinias? WANGEL Sufiĉan tempon, mi diras. ELLIDA Do ni iomete promenadu. (Ili eliras antaŭe dekstre. Sammomente venas _Arnholm_ kaj _Bolette_ antaŭen apud la supra bordo de la lageto.) BOLETTE (rimarkas la forirantojn) Jen vidu --! ARNHOLM (mallaŭte) Tŝ, -- lasu ilin foriri. BOLETTE Ĉu vi komprenas, kio estas inter ili la lastajn tagojn? ARNHOLM Ĉu vi ion rimarkis? BOLETTE Ĉu mi rimarkis! ARNHOLM Ion aparte? BOLETTE Ho jes. Plurajn okazaĵojn. Ĉu vi ne? ARNHOLM Ho, mi ne ĝuste scias -- BOLETTE Jes, certe vi faris. Sed vi ne volas priparoli. ARNHOLM Mi opinias, ke estus bone por via duonpatrino fari tiun vojaĝeton. BOLETTE Ĉu? ARNHOLM Jes, ĉu ne estus bone por ĉiuj, ke ŝi povu foje elveni? BOLETTE Se morgaŭ ŝi transloĝiĝos al Skjoldvik, ŝi certe neniam revenos al ni. ARNHOLM Sed, kara Bolette, kial vi do tiel pensas? BOLETTE Jes, tion mi firme opinias. Atentu nur! Vi vidos, -- ŝi neniam revenos. Almenaŭ ne dum mi kaj Hilde estas en la domo. HILDE Ankaŭ Hilde? BOLETTE Nu, kun Hilde eblus. Ĉar ŝi ja ankoraŭ estas nur infano. Kaj funde ŝi adoras ŝin, mi opinias. Sed pri mi estas alie, vidu. Duonpatrino, kiu ne estas multe pli aĝa ol oni mem -- ARNHOLM Kara Bolette, -- por vi eble daŭrus nur mallonga tempo ĝis vi elvenus. BOLETTE (vigle) Ĉu vere! Vi do parolis kun patro? ARNHOLM Ankaŭ tio, jes. BOLETTE Nu, -- kaj kion li diris! ARNHOLM Hm, -- via patro estas ja forte okupata per aliaj pensoj ĉi tiujn tagojn -- BOLETTE Jes, jes, la samon mi ja antaŭe diris. ARNHOLM Sed tiom mi eltiris el li, ke vi ne devas atendi iun helpon de li. BOLETTE Neniun --! ARNHOLM Li profunde klarigis al mi sian staton. Opiniis, ke tute ne eblus por li. BOLETTE (riproĉe) Kaj vi tamen havis koron por stari tie min trompante. ARNHOLM Vere mi ne faris, kara Bolette. Dependas tute de vi mem -- ĉu vi deziras elveni aŭ ne. BOLETTE Kio dependas de mi mem, vi aludas? ARNHOLM Ke vi elvenos en la mondon? Lernos kion vi pleje ŝatas. Partoprenos en ĉio, kion vi sopiras ĉi-hejme. Vivos la vivon sub pli helaj kondiĉoj, Bolette. Kion vi al tio diras? BOLETTE (kunfrapas la manojn) Ho, granda Dio --! Sed ja tute neeblas, tio ĉi. Ĉar patro nek volas, nek povas, do --. Ĉar mi ja ne havas iun alian en la tuta mondo al kiu min turni. ARNHOLM Ĉu vi ne povus decidigi vin akcepti asiston de via malju -- de via antaŭa instruisto? BOLETTE De vi, Arnholm! Ĉu vi volus --? ARNHOLM Helpi vin? Jes, kore volonte. Kaj per konsilo kaj per ago. Fidu tion. -- Ĉu vi aprobas? Ĉ u? Ĉu vi akceptas? BOLETTE Ĉu mi akceptas! Povi eliri, -- vidi la mondon, -- lerni ion profunde! Ĉion kio staris antaŭ mi kiel la granda, feliĉiga neebleco --! ARNHOLM Jes, tio povos nun fariĝi realaĵo por vi. Se vi mem volas. BOLETTE Kaj al tiu nedirebla feliĉo vi volas helpi min! Ho ne, -- sed diru ĉu _povas_ mi akcepti tian oferton de fremda homo? ARNHOLM De mi vi povas akcepti, Bolette. De mi vi povas akcepti kion ajn. BOLETTE (kaptas liajn manojn) Jes, preskaŭ ŝajnas al mi, ke mi povas! Mi ne scias kiel estas; sed -- (ekkrias) Ho, mi povus kaj ridi kaj plori pro ĝojo! Pro feliĉo! Ho, -- ĉu povos mi tamen vere vivi. Mi komencis timi, ke la vivo preterirus min. ARNHOLM Pro tio vi ne bezonas timi, kara Bolette. Sed nun vi devas diri al mi tute sincere -- ĉu estas io -- io, kio ligas vin ĉi tie? BOLETTE Ligas min? Ne, nenio. ARNHOLM Nenio ajn? BOLETTE Ne, tute ne. Tio signifas, -- patro ja iamaniere ligas min. Kaj ankaŭ Hilde. Sed -- ARNHOLM Nu, -- vian patron vi ja foje devas forlasi. Kaj Hilde iam ja ankaŭ iros sian propran vojon tra la vivo. Tio estas ja nur demando de tempo. Nenio alia. Sed alie do estas nenio, kio ligas vin, Bolette? Neniu rilato? BOLETTE Ne, tute ne. Pro tio mi povus ja forvojaĝi kien ajn. ARNHOLM Jes, ĉar tiel estas, kara Bolette, -- vi povos forvojaĝi kun mi. BOLETTE (manfrapas) Ho Dio en la ĉielo, -- kia feliĉo por pripensi! ARNHOLM Ĉar mi esperas, ke vi plene fidas min? BOLETTE Jes, efektive! ARNHOLM Kaj vi kuraĝas senrezerve konfidi vin mem kaj vian estontecon en miajn manojn, Bolette? Ĉu ne? Vi kuraĝas? BOLETTE Ho jes, certe! Kial ne? Ĉu eblas alie pensi! Vi, kiu estis mia maljuna instruisto -- mia instruisto en pasintaj tagoj, mi pensas. ARNHOLM Ne nur tial. Al tiu flanko de la afero mi ne atentas. Sed --. Nu, -- vi do estas libera, Bolette. Neniu rilato ligas vin. Kaj mi nun demandas vin -- se vi volus -- volus ligi vin al mi -- por la vivo? BOLETTE (retiras sin pro timo) Ho, -- kion vi diras! ARNHOLM Por la vivo, Bolette. Ĉu vi volas fariĝi mia edzino. BOLETTE (duone al si mem) Ne, ne, ne! Ne eblas! Tute ne eblas! ARNHOLM Ĉu tute ne eblus por vi, ke --? BOLETTE Sed vi vere tute ne povas intenci kion vi diras, sinjoro Arnholm! (rigardas lin) Aŭ --. Tamen --. Ĉu estis tiel vi intencis -- kiam vi proponis fari tiom por mi? ARNHOLM Aŭskultu min iomete, Bolette. Aspekte mi surprizis vin forte. BOLETTE Ho, kiel tiaĵo -- de vi, -- kiel ĝi ne povus -- surprizi min! ARNHOLM Vi pravas. Vi ja ne sciis -- ne povis scii, ke mi faris tiun ĉi vojaĝon pro vi. BOLETTE Vi venis ĉi tien pro -- pro mi! ARNHOLM Jes, mi faris, Bolette. Ĉi-printempe mi ricevis leteron de via patro. Kaj en ĝi estas diraĵo, kiu igis min kredi -- hm --, ke vi daŭre havis vian antaŭan instruiston en -- en iom pli ol amika memoro. BOLETTE Kiel patro povis skribi tiaĵon! ARNHOLM Ne estis tiel, kiel li intencis. Sed mi kaptiĝis en la imago, ke ĉi tie sopiradis juna knabino, ke mi revenu. -- Ne, vi ne interrompu min, kara Bolette! Kaj, -- vi ja komprenas, -- ke kiam oni, kiel mi, ne plu staras en la veraj jaroj de juneco, tiam tia kredo -- aŭ imago -- faras ege fortan impreson. Kreskis en mi viva -- dankema inklino al vi. Ŝajnis al mi, ke mi devis vojaĝi al vi. Revidi vin. Diri al vi, ke mi havas la samajn sentojn, kiujn mi imagis, ke vi portis por mi. BOLETTE Sed ĉar vi nun scias, ke tiel ne estis! Ke estis miskompreno! ARNHOLM Ne aliiĝas, Bolette. Via bildo, -- tia, kian mi ĝin portas en mi, -- restos ĉiam kolorigita kaj stampita de la animstato, en kiun la miskompreno metis min. Eble vi ne komprenas. Sed tiel estas. BOLETTE Neniam mi imagis, ke tiaĵo okazu. ARNHOLM Sed ĉar nun montriĝas, ke okazas? Kion vi nun diras, Bolette? Ĉu vi povis decidigi vin, -- nu, fariĝi mia edzino? BOLETTE Ho, aspektas al mi tute neeble, sinjoro Arnholm. Vi, kiu estis mia instruisto! Mi ne povas imagi alian rilaton al vi. ARNHOLM Nu ja, -- ĉar ŝajnas al vi tute neeble, ke vi povus --. Do la rilato restos neŝanĝita, kara Bolette. BOLETTE Kiel, vi pensas? ARNHOLM Kompreneble mi tamen restas ĉe mia propono. Mi prizorgos, ke vi elvenos por vidi la mondon. Por lerni ion kion vi ŝatas. Vivi en sekuraj, sendependaj kondiĉoj. Vian postan estontecon mi ankaŭ sekurigos, Bolette. Ĉar en mi vi ĉiam havos bonan, fidelan, fidindan amikon. Pri tio estu certa! BOLETTE Ho Dio, -- sinjoro Arnholm, -- ĉio fariĝis ja nun tute neebla. ARNHOLM Ĉu ankaŭ tio neeblas? BOLETTE Jes, vi ja povas imagi! Post tio kion vi diris, -- kaj post la respondo, kiun mi donis al vi --. Ho, vi ja mem povas kompreni, ke nun neeblas por mi akcepti tiom multe de vi! Nenion en la mondo povos mi akcepti de vi. Neniam post tio ĉi! ARNHOLM Vi do preferas sidi ĉi-hejme lasante la vivon preterpasi vin? BOLETTE Ho, dolorigas pripensi! ARNHOLM Ĉu vi rezignu vidi ion el la mondo ekstere? Rezignu pri ĉio, kion laŭ vi mem vi postsopiradas? Scii ke ekzistas ege multo, -- kaj tamen neniam konatiĝi kun ĝi? Pripensu, Bolette. BOLETTE Jes, jes, -- vi vere pravas, sinjoro Arnholm. ARNHOLM Kaj jen, -- kiam via patro ne plu vivas, -- tiam eble stari senhelpa kaj sola en la mondo. Aŭ eble devante vin doni al alia viro, -- kiun vi -- eble -- ankaŭ ne amas. BOLETTE Ho jes, -- mi ja komprenas la veron -- en tio kion vi diras. Sed tamen --! Aŭ eble tamen --? ARNHOLM (rapide) Nu! BOLETTE (rigardas lin dubeme) Ĉu eble tamen ne estus neeble --. ARNHOLM Kio, Bolette! BOLETTE Ke eblus, -- akcepti -- tion, -- kion vi proponis. ARNHOLM Ĉu vi pensas, ke vi tamen povus laŭvole --? Ke vi tamen povus permesi al mi la ĝojon helpi vin kiel fidela amiko? BOLETTE Ne, ne, ne! Neniam tio! Ĉar _tio_ estus tute neebla. -- Ne, sinjoro Arnholm, -- do prefere prenu min. ARNHOLM Bolette! Vi tamen volas! BOLETTE Jes, -- mi opinias -- ke mi volas. ARNHOLM Vi do tamen volas fariĝi mia edzino! BOLETTE Jes. Se vi daŭre opinias, ke -- ke vi devas preni min. ARNHOLM Se mi opinias --! (kaptas ŝiajn manojn) Ho, dankon, -- dankon, Bolette! Kion vi alie diris, -- via antaŭa dubemo, -- tio ne timigas min. Se mi ankoraŭ ne gajnis vian tutan koron, mi tamen scios gajni ĝin. Ho, Bolette, mi portos vin sur la manoj! BOLETTE Kaj mi povos vidi la mondon. Povos vivi la vivon. Jen kion vi promesis al mi. ARNHOLM Jen al kio mi restas. BOLETTE Kaj mi povos lerni ĉion, kion mi ŝatas. ARNHOLM Mi mem estu via instruisto. Kiel antaŭe, Bolette. Memoru la lastan jaron en la lernejo --. BOLETTE (silente kaj profunde en si mem) Imagu, -- scii sin libera -- veni en la fremdan mondon. Kaj ne bezoni timi pro la estonteco. Ne antaŭtimi pro la stulta enspezo --. ARNHOLM Ne, pri tio vi neniam bezonos disipi pensojn. Kaj -- ĉu ne, kara Bolette, -- _tio_ estas ege bona stato? Ĉu? BOLETTE Jes. Efektive estas. Ĝuste kaj vere. ARNHOLM (metas la brakojn ĉirkaŭ ŝian talion) Ho, vi vidos, kiel hejmece kaj agrable ni ĉion aranĝu kune! Kaj kiel bone kaj sekure kaj intime ni du kunvivu, Bolette! BOLETTE Jes, ankaŭ mi komencas --. Funde mi opinias -- ke tio ĉi eblos. (rigardas dekstren kaj liberigas sin) Ah! Nepre nenion diru! ARNHOLM Kio estas, kara? BOLETTE Ho, estas la kompatinda --. (montras eksteren) Vidu tie. ARNHOLM Via patro --? BOLETTE Ne, la juna skulptisto. Li promenadas tie kun Hilde. ARNHOLM Nu, Lyngstrand. Kio estas al li? BOLETTE Ho, vi ja scias, kiel malforta kaj malsana li estas. ARNHOLM Jes, se ne estas nura imagaĵo. BOLETTE Ho ne, estas ja vero. Li certe ne longe eltenos. Sed tio estas eble la pli bona por li. ARNHOLM Kara, kiel _tio_ estus la pli bona? BOLETTE Jes, ĉar -- certe nenio fariĝos el lia arto. -- Ni foriru antaŭ ol ili venos. ARNHOLM Kore bonvole, mia kara Bolette. (_Hilde_ kaj _Lyngstrand_ venas de apud la lago.) HILDE Hej, -- hej! Ĉu la gesinjoroj ne volas atendi nin? ARNHOLM Bolette kaj mi prefere iros iom antaŭe. (Li kaj _Bolette_ eliras maldekstre.) LYNGSTRAND (ridas silente) Estas tre amuze ĉi tie nuntempe. Ĉiuj iras ja duope. Ĉiam duope. HILDE (postrigardas ilin) Mi ĵurus, ke li petadas ŝian manon. LYNGSTRAND Ĉu? Ĉu vi ion tian rimarkis? HILDE Ho jes. Ne estas malfacile, -- kiam oni uzas siajn okulojn. LYNGSTRAND Sed fraŭlino Bolette ne akceptas lin. Mi certas. HILDE Ne. Ĉar ŝi trovas, ke li aspektas tre maljuna. Kaj ŝi ankaŭ kredas, ke li baldaŭ fariĝos kalva. LYNGSTRAND Nu, ne estas sole pro _tio_. Ŝi tamen ne volus akcepti lin. HILDE Kiel vi povas tion scii? LYNGSTRAND Jes, ĉar estas aliulo, al kiu ŝi promesis pensi. HILDE Nur pensi? LYNGSTRAND Dum li estas for, jes. HILDE Ho, do eble estas vi mem, pri kiu ŝi pensadu! LYNGSTRAND Povus esti. HILDE Ĉu ŝi promesis al vi? LYNGSTRAND Jes, imagu, -- ŝi promesis! Sed vi ne devas diri al ŝi, ke vi scias. HILDE Ho, Dio gardu mian buŝon. Mi estos muta kiel la tombo. LYNGSTRAND Mi trovas, ke estas vere afable de ŝi. HILDE Kaj kiam vi revenos hejmen, -- ĉu vi volas fianĉinigi ŝin? Kaj poste vin edzigi al ŝi? LYNGSTRAND Ne, tio ne bone konvenus. Ĉar mi ja ne kuraĝas pensi pri tiaĵo la unuajn jarojn. Kaj kiam mi fine estos sukcesinta, ŝi estos ja tro maljuna por mi, mi pensas. HILDE Sed vi tamen volas, ke ŝi restadas ĉi tie pensante pri vi? LYNGSTRAND Jes, ĉar multe utilas al mi. Por mi kiel artisto, vi komprenas. Kaj ŝi povas ja facile tion fari, ŝi, kiu mem ne havas veran vivotaskon. -- Sed ĝentila de ŝi tio ja tamen estas. HILDE Ĉu vi opinias, ke vi laboros pli rapide pri la artaĵo, kiam vi scias, ke Bolette sidas ĉi tie pensante pri vi? LYNGSTRAND Jes, tion mi imagas. Scii, ke ie en la mondo juna, bela kaj silenta virino, kiu revadas pri mi --. Mi pensas, ke devas esti io -- io --. Jes, mi ne vere scias kiel nomi ĝin. HILDE Vi eble pensas -- ekscita? LYNGSTRAND Ekscita? Ho jes. Ekscita estas la vorto, kiun mi serĉis. Aŭ io tia. (rigardas ŝin dum momento) Vi, vi estas inteligenta, fraŭlino Hilde. Vere tre inteligenta vi estas. Kiam mi revenos hejmen, vi havos proksimume la saman aĝon kiel via fratino nun. Eble vi tiam ankaŭ aspektos kiel via fratino nun aspektas. Kaj eble vi tiam havos la saman animon, kian ŝi nun havas. Ke vi tiam estos fariĝinta kvazaŭ ŝi kaj vi mem -- en unu staturo por tiel paroli. HILDE Ĉu vi tion dezirus? LYNGSTRAND Mi ne certe scias. Jes, mi kredas. Sed nun -- dum tiu ĉi somero -- mi preferas, ke vi nur similu al vi mem. Ĝuste tia kia vi estas. HILDE Vi ŝatas min pli bone tia, ĉu? LYNGSTRAND Jes, mi tre ŝatas vin tia. HILDE Hm, -- diru, vi kiu estas artisto, -- ĉu vi ŝatas, ke mi ĉiam iras hele somervestita? LYNGSTRAND Jes, tion mi vere ŝatas. HILDE Ĉu vi trovas, ke la helaj koloroj konvenas al mi? LYNGSTRAND Jes, vere delikate la helo konvenas al vi, laŭ mia gusto. HILDE Sed diru, -- vi, kiu estas artisto, -- kiel laŭ vi mi aperus en nigra koloro? LYNGSTRAND En nigra, fraŭlino Hilde? HILDE Jes, tute en nigra. Ĉu vi trovas, ke mi aperus bela en ĝi? LYNGSTRAND Nigra ja ne estas por la somertempo. Cetere vi aperus bela ankaŭ en nigra. Ĝuste vi kun via aspekto. HILDE (rigardas antaŭen) En nigra ĝis la kolo. -- Nigra punta kolumo. -- Nigraj gantoj. -- Kaj longa nigra ŝalo malantaŭen. LYNGSTRAND Se vi tiel vestus vin, fraŭlino Hilde, mi dezirus esti pentristo -- kaj mi pentrus junan, delikatan funebrantan vidvinon. HILDE Aŭ junan, funebrantan fianĉinon. LYNGSTRAND Jes, por tio vi konvenus pli bone. Sed vi do ne dezirus vesti vin tiel? HILDE Mi ne scias. Sed ŝajnas al mi ekscite. LYNGSTRAND Ekscite? HILDE Ekscite pripensi, jes. (subite montras maldekstren) Ho, vidu _jen_! LYNGSTRAND (rigardas tien) La granda angla vaporŝipo! Kaj tute ĉe la kajo! (_Wangel_ kaj _Ellida_ venas antaŭen apud la lageto.) WANGEL Ne, mi certigas al vi, kara Ellida, -- vi miskomprenas! (vidas la aliajn) Nu, vi du estas ĉi tie? Ĉu ne, sinjoro Lyngstrand, -- ĝi ankoraŭ ne estas en vido? LYNGSTRAND La granda anglo? WANGEL Jes! LYNGSTRAND (montras) Jen ĝi kuŝas, sinjoro doktoro. ELLIDA Ah --! Mi ja sciis. WANGEL Jam venis! LYNGSTRAND Kvazaŭ ŝtelisto en la nokto, oni povus diri. Tute silente, senbrue. WANGEL Vi devas akompani Hilde al la kajo. Rapidiĝu! Ŝi certe volas aŭskulti la muzikon. LYNGSTRAND Jes, ni ĵus estis irontaj, sinjoro doktoro. WANGEL Ni aliaj eble sekvos poste. Post iom ni venos. HILDE (flustras al _Lyngstrand_) Ankaŭ tiuj du iras duope. (Ŝi kaj _Lyngstrand_ iras tra la ĝardeno maldekstren. La kornmuziko aŭdiĝas fore ĉe la fjordo dum tio kio sekvas.) ELLIDA Jam venis! Li estas ĉi tie! Jes, jes, -- mi sentas. WANGEL Prefere eniru, Ellida. Lasu min paroli kun li sola. ELLIDA Ho, -- ne eblas! Ne eblas, mi diras! (ekkrias) Ah, -- ĉu vi vidas lin, Wangel! (_La fremdulo_ venas de maldekstre kaj haltas sur la vojeto ekster la barilo.) LA FREMDULO (salutas) Bonan vesperon. Jen mi denove estas, Ellida. ELLIDA Jes, jes, jes, -- la horo venis. LA FREMDULO Vi estas preta por forvojaĝi, ĉu? Aŭ ĉu ne? WANGEL Vi ja mem vidas, ke ŝi ne estas. LA FREMDULO Mi ne demandas pri vojaĝvestoj aŭ aliaj tiaĵoj. Eĉ ne plenaj valizoj. Ĉio kion ŝi bezonos por la vojaĝo, mi havas surŝipe. Ankaŭ por kabino mi zorgis. (al _Ellida_) Mi do demandas vin, ĉu vi estas preta min akompani, -- en libereco min akompani? ELLIDA (petante) Ho, ne demandu min! Ne tentu min tiel! (Ŝipfajfilo aŭdiĝas en la foro.) LA FREMDULO Nun fajfas la unuan fojon surŝipe. Vi nun devas diri jes aŭ ne. ELLIDA (tordas la manojn) Decido! Decido por la tuta vivo! Neniam plu reŝanĝi! LA FREMDULO Neniam! Post duona horo estos tro malfrue. ELLIDA (rigardas lin eviteme kaj esplore) Kial vi tiel necedige tiras min al vi? LA FREMDULO Ĉu ne vi, kiel mi, sentas ke ni du apartenas unu al la alia? ELLIDA Pro tiu promeso, ĉu? LA FREMDULO La promeso neniun ligas. Nek viron, nek virinon. La kialo ĉar mi tiel necedige tenas vin al mi, estas ke mi nenion alian _povas_. ELLIDA (malrapide kaj treme) Kial vi ne venis pli frue? WANGEL Ellida! ELLIDA (ekkrias) Ho, -- tio kio tiras kaj tentas kaj logas -- enen en la nekonateco! La potenco de la tuta maro koncentrita en tio sola! (_La fremdulo_ transgrimpas la barelon.) ELLIDA (kaŝas sin malantaŭ _Wangel_) Kio estas? Kion vi volas? LA FREMDULO Mi vidas -- kaj mi aŭdas, Ellida, -- ke fine vi tamen _min_ elektas. WANGEL (paŝas kontraŭ lin) Mia edzino ne havas elekton. Mi rajtas elekti por ŝi kaj havas ŝin en mia zorgado. Zorgado, jes! Se vi ne retiros vin de ĉi tie, -- el la lando, -- kaj neniam revenos, -- ĉu vi tiam scias al kio vi riskigos vin? ELLIDA Ne, ne, Wangel! Ne tion! LA FREMDULO Kion vi volas fari al mi? WANGEL Mi volas enkarcerigi vin -- kiel krimulon! Tuj! Jam antaŭ ol vi surŝipiĝos! Ĉar mi scias pri la murdo en Skjoldvik. ELLIDA Ho, Wangel, -- kiel povas vi --! LA FREMDULO Al tio mi estas preta. Kaj tial -- (tiras revolveron el la brustpoŝo) -- tial mi ankaŭ provizis min per tiu ĉi. ELLIDA (ĵetas sin antaŭ _Wangel_) Ne, ne, -- ne mortigu lin! Prefere min! LA FREMDULO Nek vin, nek lin. Estu trankvila. Tiu ĉi estas por propra uzo. Ĉar mi volas vivi kaj morti kiel libera homo. ELLIDA (en kreskanta ekscito) Wangel! Lasu min diri al vi, -- diri, kaj li aŭskultu! Vi ja povas reteni min ĉi tie! Por tio vi havas potencon kaj rimedojn! Kaj vi ankaŭ faros! Sed mian animon, -- ĉiujn miajn pensojn, -- mian logantan sopiron kaj mian avidon, -- _tiujn_ vi ne povas ligi! Ili volas aspiri kaj celi -- elen en la nekonatecon, -- por kio mi estas kreita -- kaj kiun vi fermis por mi! WANGEL (en silenta doloro) Mi vidas, Ellida! Paŝon post paŝo vi glitas for de mi. La postulo pri tio senfina kaj senlima -- kaj pri la neatingebla, -- ĝi fine pelos vian animon tute en la noktan nigron. ELLIDA Ho jes, jes, -- mi sentas -- kvazaŭ nigraj sensonaj flugiloj super mi! WANGEL Al tio ĝi ne venu. Ne troviĝas alia savo por vi. Almenaŭ mi neniun alian vidas. Tial -- tial mi lasas -- la negocon nun tuj refariĝi. -- Nun vi povas elekti vian vojon -- en plena -- plena libereco. ELLIDA (momenton fiksrigardas lin kvazaŭ muta) Ĉu vero, -- vero, -- kion vi diras! Ĉu tiel vi pensas -- el via plej interna koro! WANGEL Jes, -- el mia plej interna, suferanta koro mi tion pensas. ELLIDA Kaj ĉu vi _povas_? Ĉu vi povas permesi ke tio _okazu_! WANGEL Jes, mi povas. Mi povas -- ĉar mi amas vin tiel arde. ELLIDA (mallaŭte kaj treme) Tiel proksime -- tiel intime -- mi do ligiĝis al vi! WANGEL Tion efikis la jaroj kaj nia kuna vivo. ELLIDA (kunfrapas la manojn) Kaj mi, -- kiu tion ne perceptis! WANGEL Viaj pensoj sekvis aliajn vojojn. Sed nun do, -- nun vi estas komplete liberigita de mi kaj de la mia. Kaj de la miaj. Nun via ĝusta vivo povas -- remetiĝi sur -- sur sian ĝustan spuron. Ĉar nun vi povas libere elekti. Kaj sub propra respondeco, Ellida. ELLIDA (kaptas sian kapon per la manoj kaj rigardas antaŭen al _Wangel_) Libere kaj -- sub respondeco! Ankaŭ sub respondeco? -- Estas transformo en tio ĉi! (La ŝipfajfilo denove aŭdiĝas.) LA FREMDULO Ĉu vi aŭdas, Ellida! Nun fajfas la lastan fojon. Venu do! ELLIDA (turnas sin al li, rigardas lin fikse kaj diras per forta voĉo:) Neniam mi sekvos vin post tio ĉi! LA FREMDULO Vi ne sekvos! ELLIDA (kroĉas sin al _Wangel_) Ho, -- neniam mi forlasos vin post tio ĉi! WANGEL Ellida, -- Ellida! LA FREMDULO Do finite? ELLIDA Jes! Finite por ĉiam! LA FREMDULO Mi klare vidas. Estas io, kio estas pli forta ol mia volo. ELLIDA Via volo nenion plu potencas super mi. Por mi vi estas morta viro, -- kiu revenis el la maro. Kaj tien reiros. Sed mi ne plu timas vin. Kaj vi min ne plu logas. LA FREMDULO Adiaŭ, sinjorino. (Li svingas sin trans la barilon.) De nun vi ne estas pli ol -- trapasinta ŝippereo en mia vivo. (Li eliras maldekstren.) WANGEL (rigardas ŝin dum momento) Ellida, -- via animo estas kiel la maro. Ĝi havas kaj fluson kaj malfluson. Kio kaŭzis la transformon? ELLIDA Ho, ĉu vi ne komprenas, ke la transformo venis, -- ke la transformo _devis_ veni -- kiam mi povis elekti en libereco. WANGEL Kaj la nekonateco, -- ĝi ne logas vin pli? ELLIDA Nek logas, nek timigas. Mi povis rigardi en ĝin, -- iri en ĝin, -- se mi mem estus volinta. Nun mi povis elekti. Tial mi ankaŭ povis rezigni. WANGEL Mi komencas kompreni vin -- iom post iom. Vi pensas kaj perceptas en bildoj -- kaj en videblaj aperaĵoj. Via sopiro kaj aspiro al la maro, la logo al li, -- al tiu fremda viro, -- estis esprimo de vekiĝanta kaj kreskanta postulo pri libereco en vi. Nenio alia. ELLIDA Ho, mi ne scias, kion diri al tio. Sed vi estis bona kuracisto por mi. Vi _trovis_, -- kaj vi kuraĝis _uzi_ la ĝustan rimedon -- la _solan_, kiu povis helpi min. WANGEL Jes, -- en la ekstrema peno kaj danĝero ni kuracistoj kuraĝas multe. -- Sed nun vi do revenos al mi, Ellida? ELLIDA Jes, kara, fidela Wangel, -- nun mi revenos al vi. Nun mi povas. Ĉar nun mi venos al vi en libereco, -- libervole, kaj sub respondeco. WANGEL (rigardas ŝin kore) Ellida! Ellida! Ho, imagu, ke nun ni du povos vivi tute unu por la alia -- ELLIDA -- kaj kun kunaj memoroj. Viaj -- kiel ankaŭ miaj. WANGEL Jes, ĉu ne, vi kara! ELLIDA -- kaj por niaj du infanoj, Wangel! WANGEL _Niaj_ vi nomas ilin! ELLIDA Tiuj, kiujn mi ne posedas, sed kiujn mi scios gajni. WANGEL Niaj --! (kisas ĝoje kaj rapide ŝiajn manojn) Ho, -- senfinan dankon pro tiu vorto! (_Hilde_, _Ballested_, _Lyngstrand_, _Arnholm_ kaj _Bolette_ venas de maldekstre en la ĝardenon.) (Samtempe multaj el la _junuloj_ de la urbo kaj _somergastoj_ ekstere sur la vojeto.) HILDE (duonlaŭte al _Lyngstrand_) Jen vidu -- kiel novgefianĉiĝinte ŝi kaj patro aspektas! BALLESTED (kiu aŭdis ŝian eldiron) Estas somera tempo, fraŭlineto. ARNHOLM (rigardas al _Wangel_ kaj _Ellida_) Nun la anglo forvojaĝas. BOLETTE (iras al la barilo) De ĉi tie oni povas plej bone vidi ĝin. LYNGSTRAND La lasta vojaĝo ĉi-jare. BALLESTED Baldaŭ ĉiuj markoloj estos fermitaj, kiel diras la poeto. Estas malĝojige, sinjorino Wangel! Kaj nun ni ja ankaŭ perdos vin por ioma tempo. Morgaŭ vi ja transloĝiĝos al Skjoldvik, mi aŭdas. WANGEL Ne, -- ne okazos. Ĉar ĉi-nokte ni du redecidis. ARNHOLM (rigardas ilin alterne) Ah, -- vere! BOLETTE (venas antaŭen) Patro, -- ĉu estas vero! HILDE (proksimiĝas al _Ellida_) Ĉu vi tamen restos ĉe ni! ELLIDA Jes, kara Hilde, -- se vi volas havi min. HILDE (luktante inter ploro kaj ĝojo) Ho! -- imagu -- ĉu mi volas --! ARNHOLM (al _Ellida_) Sed tio ĉi estas ja vera surprizo --! ELLIDA (ridetas serioze) Nu, jen vidu, sinjoro Arnholm --. Ĉu vi memoras, -- ni parolis pri tio hieraŭ? Kiam oni fariĝis surtera estaĵo, -- oni ne facile trovos la vojon reen -- al la maro. Kaj ankaŭ ne al la mara vivo. BALLESTED Sed estas ja ĝuste kiel pri mia mara virino! ELLIDA Proksimume, jes. BALLESTED Nur kun tiu diferenco ke _la marvirino -- ŝi mortos_. La homoj, kontraŭe, -- ili povas sin aklam-aklimatizi. Jes, jes, -- mi certigas al vi, sinjorino Wangel, -- ili _povas_ sin a-kli-matizi! ELLIDA Jes, en libereco ili povas, sinjoro Ballested. WANGEL Kaj sub respondeco, kara Ellida. ELLIDA (rapide, etendas al li la manon) Ĝuste _tiel_ estas. (La granda vaporŝipo glitas sensone elen de la fjordo. La muziko aŭdiĝas pli proksime sur la tero.) --- Provided by LoyalBooks.com ---