L. ZAMENHOF FUNDAMENTA KRESTOMATIO DE LA LINGVO ESPERANTO DUA ELDONO FRANCUJO.--HACHETTE et Cie, PARIS. ANGLUJO.--"REVIEW of REVIEWS", LONDON. DANUJO.--ANDR.-FRED. HOEST & SOEN, KJOBENHAVN. GERMANUJO.--MOELLER & BOREL, BELIN. HISPANUJO.--J. ESPASA, BARCELONA. ITALUJO.--RAFFAELLO GIUSTI, LIVORNO. POLUJO.--M. ARCT, WARSZAWA. SVEDUJO.--ESPERANTOFOERENING, STOCKHOLM Estas mendeblaj : CXE LA LIBREJO HACHETTE KAJ K-o * * * * * TUTMONDA JARLIBRO ESPERANTISTA : 1905 enhavanta la Adresarojn de Dro ZAMENHOF Unu volumo 432 pagxa. . . . . . . . 2 fr. 50 * * * * * INTERNACIA SCIENCA REVUO En Esperanto REDAKCIO ADMINISTRACIO : P. FRUICTIER HACHETTE & K-o 27, boulevard Arago, 79, boulevard Saint-Germain, PARIS PARIS JARA ABONKOSTO Francujo. . . . . . . 3 fr. 50 | Ceteraj landoj. . . . . 7 fr. UNU NUMERO : 60 centimoj. * * * * * Baldaux aperos : GRANDA VORTARO FRANCA-ESPERANTA Tiu verko, tiel longe atendita, estos grava cxefverko, kiun cxiu Esperantisto devos posedi! Gxia kosto ne superos. . . . . . . . . . . . . . 7 frankojn. Specimenoj kaj cirkuleroj estos baldaux senditaj. Ni rememorigas ke la firmo Hachette kaj K-o estas sole rajtigata eldoni verkojn aprobitajn de la auxtoro de la lingvo, Dro Zamenhof 1432-05.--Coulommiers. Imp. PAUL BRODARD.--12-05. * * * * * ANTAUXPAROLO Prezentante pure kondicxan rimedon de reciproka komunikigxado, la lingvo internacia, simile al cxiu lingvo nacia, povos bone atingi sian celon nur en tiu okazo, se cxiuj uzos gxin plene _egale_; kaj por ke cxiuj povu uzi la lingvon egale, estas necese, ke ekzistu iaj _modeloj_, legxdonaj por cxiuj. Tio cxi estas la kauxzo, pro kiu, cedante al la peto de multaj esperantistoj, mi eldonis la _Fundamentan Krestomation_, kiu povos servi al cxiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj. Lerni la lingvon cxiu povas laux cxiuj libroj, kiujn li deziros; sed cxar multaj esperantaj libroj estas verkitaj de personoj, kiuj ankoraux ne posedas bone la lingvon Esperanto, kaj komencanta esperantisto ne povus rilati al ili suficxe kritike, tial estas dezirinde, ke cxiu, antaux ol komenci la legadon de la esperanta literaturo, tralegu atente la _Fundamentan Krestomation_. Ne deprenante de la lernanto la eblon kritike proprigi al si cxiujn ricxigojn kaj regule faritajn perfektigojn, kiujn li trovas en la literaturo, la _Fundamenta Krestomatio_ por cxiam gardos lin de blinda kaj senkritika alproprigo de stilo _erara_. Atentan tralegon de la _Fundamenta Krestomatio_ mi rekomendas al _cxiu_, kiu volas skribe aux parole uzi la lingvon Esperanto. _Sed precipe atentan kaj kelkfojan trategon de tiu cxi libro mi rekomendas al tiuj, kiuj deziras eldoni verkojn en Esperanto_; cxar tiu, kiu eldonas verkon en Esperanto, ne konigxinte antauxe fundamente kun la spirito kaj la modela stilo de tiu cxi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed rektan malutilon. Cxiuj artikoloj en la _Fundamenta Krestomatio_ estas aux skribitaj de mi mem, aux--se ili estas skribitaj de aliaj personoj--ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankigxu de la stilo, kiun mi mem uzas. L. ZAMENHOF, Auxtoro de la lingvo _Esperanto_. Varsovio, en Aprilo 1903. FUNDAMENTA KRESTOMATIO * * * * * I EKZERCOJ * * * * * 1. Patro kaj frato.--Leono estas besto.--Rozo estas floro, kaj kolombo estas birdo.--La rozo apartenas al Teodoro.--La suno brilas. --La patro estas sana.--La patro estas tajloro. 2. Infano ne estas matura homo.--La infano jam ne ploras.--La cxielo estas blua.--Kie estas la libro kaj la krajono?--La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kusxas sur la fenestro.--Sur la fenestro kusxas krajono kaj plumo.--Jen estas pomo.--Jen estas la pomo, kiun mi trovis.--Sur la tero kusxas sxtono. 3. Leono estas forta.--La dentoj de leono estas akraj.--Al leono ne donu la manon.--Mi vidas leonon.--Resti kun leono estas dangxere.-- Kiu kuragxas rajdi sur leono?--Mi parolas pri leono. 4. La patro estas bona.--Jen kusxas la cxapelo de la patro.--Diru al la patro, ke mi estas diligenta.--Mi amas la patron.--Venu kune kun la patro.--La filo staras apud la patro.--La mano de Johano estas pura.--Mi konas Johanon.--Ludoviko, donu al mi panon.--Mi mangxas per la busxo kaj flaras per la nazo.--Antaux la domo staras arbo.-- La patro estas en la cxambro. 5. La birdoj flugas.--La kanto de la birdoj estas agrabla.--Donu al la birdoj akvon, cxar ili volas trinki.--La knabo forpelis la birdojn.--Ni vidas per la okuloj kaj auxdas perla oreloj.--Bonaj infanoj lernas diligente.--Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron.--De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon.--Mi venas de la avo; kaj mi iras nun al la onklo.-- Mi legas libron.--La patro ne legas libron, sed li skribas leteron. 6. Papero estas blanka.--Blanka papero kusxas sur la tablo.--La blanka papero jam ne kusxas sur la tablo.--Jen estas la kajero de la juna frauxlino.--La patro donis al mi dolcxan pomon.--Rakontu al mia juna amiko belan historion.--Mi ne amas obstinajn homojn.--Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro!--Bonan matenon!--Gxojan feston! (mi deziras al vi).--Kia gxoja festo! (estas hodiaux).--Sur la cxielo staras la bela suno.--En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn.--La papero estas tre blanka, sed la negxo estas pli blanka.--Lakto estas pli nutra, ol vino.--Mi havas pli fresxan panon, ol vi.--Ne, vi eraras, sinjoro : via pano estas malpli fresxa, ol mia.--El cxiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.--Mi estas tiel forta, kiel vi.--El cxiuj siaj fratoj Antono estas la malplej sagxa. 7. Du homoj povas pli multe fari ol unu.--Mi havas nur unu busxon, sed mi havas du orelojn.--Li promenas kun tri hundoj.--Li faris cxion per la dek fingroj de siaj manoj.--El sxiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj.--Kvin kaj sep faras dek du.--Dek kaj dek faras dudek.--Kvar kaj dek ok faras dudek du.--Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin.--Mil okcent nauxdek tri.--Li havas dek unu infanojn.--Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj.--Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua.--La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro.--La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke gxi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj.--Kion Dio kreis en la sesa tago?-- Kiun daton ni havas hodiaux?--Hodiaux estas la dudek sepa (tago) de Marto.--Georgo Vasxington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. 8. Mi havas cent pomojn.--Mi havas centon da pomoj.--Tiu cxi urbo havas milionon da logxantoj.--Mi acxetis dekduon (aux dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj.--Mil jaroj (aux milo da jaroj) faras miljaron.--Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaux poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.--Por cxiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiauxa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (=tio estas) dek frankojn.--Kvinoble sep estas tridek kvin.--Tri estas duono de ses.--Ok estas kvar kvinonoj de dek.--Kvar metroj da tiu cxi sxtofo kostas naux frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aux da frankoj).--Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aux tricent-sesdek-sesono de jaro.--Tiuj cxi du amikoj promenas cxiam duope.--Kvinope ili sin jxetis sur min, sed mi venkis cxiujn kvin atakantojn.--Por miaj kvar infanoj mi acxetis dek du pomojn, kaj al cxiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.--Tiu cxi libro havas sesdek pagxojn; tial, se mi legos en cxiu tago po dek kvin pagxoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. 9. Mi legas.--Ci skribas (anstataux "ci" oni uzas ordinare "vi"),-- Li estas knabo, kaj sxi estas knabino.--La trancxilo trancxas bone, cxar gxi estas akra.--Ni estas homoj.--Vi estas infanoj.--Ili estas rusoj.--Kie estas la knaboj?--Ili estas en la gxardeno.--Kie estas la knabinoj?--Ili ankaux estas en la gxardeno.--Kie estas la trancxiloj?--Ili kusxas sur la tablo.--Mi vokas la knabon, kaj li venas.--Mi vokas la knabinon, kaj sxi venas.--La infano ploras, cxar gxi volas mangxi.--La infanoj ploras, cxar ili volas mangxi.--Knabo, vi estas negxentila.--Sinjoro, vi estas negxentila.--Sinjoroj, vi estas negxentilaj.--Mia hundo, vi estas tre fidela.--Oni diras, ke la vero cxiam venkas.--En la vintro oni hejtas la fornojn.--Kiam oni estas ricxa (aux ricxaj), oni havas multajn amikojn. 10. Li amas min, sed mi lin ne amas.--Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi.--Diru al mi vian nomon.--Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn.--Venu al mi hodiaux vespere.--Mi rakontos al vi historion.--Cxu vi diros al mi la veron?--La domo apartenas al li. --Li estas mia onklo, cxar mia patro estas lia frato.--Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaux tre amas (infanojn). --Montru al ili vian novan veston.--Mi amas min mem, vi amas vin mem, li amas sin mem, kaj cxiu homo amas sin mem.--Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.--Mi zorgas pri sxi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed sxi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas.--Miaj fratoj havis hodiaux gastojn; post la vespermangxo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin gxis ilia domo.--Mi jam havas mian cxapelon; nun sercxu vi vian.--Mi lavis min en mia cxambro, kaj sxi lavis sin en sia cxambro.--La infano sercxis sian pupon; mi montris al la infano, kie kusxas gxia pupo.--Oni ne forgesas facile sian unuan amon. 11. Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni cxiuj legas.--Vi skribas, kaj la infanoj skribas; ili cxiuj sidas silente kaj skribas.--Hieraux mi renkontis vian filon, kaj li gxentile salutis min.--Hodiaux estas sabato, kaj morgaux estos dimancxo.--Hieraux estis vendredo, kaj post-morgaux estos lundo.--Antaux tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron.--Cxu vi jam trovis vian horlogxon? --Mi gxin ankoraux ne sercxis; kiam mi finos mian laboron, mi sercxos mian horlogxon, sed mi timas, ke mi gxin jam ne trovos.--Kiam mi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis.--Se mi estus sana, mi estus felicxa.--Se li scius, ke mi estas tie cxi, li tuj venus al mi.--Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus.-- Kial vi ne respondas al mi? Cxu vi estas surda aux muta?--Iru for!-- Infano, ne tusxu la spegulon!--Karaj infanoj, estu cxiam honestaj!-- Li venu, kaj mi pardonos al li.--Ordonu al li, ke li ne babilu.-- Petu sxin, ke sxi sendu al mi kandelon.--Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, cxar la vivo ne estas longa.--Sxi volas danci. Morti pro la patrujo estas agrable.--La infano ne cxesas petoli. 12. Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo, staranta senmove.--Promenante sur la strato, mi falis.--Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.--Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas.--Trovinte pomon, mi gxin mangxis.-- La falinta homo ne povis sin levi.--Ne riprocxu vian amikon, cxar vi mem pli multe meritas riprocxon; li estas nur unufoja mensoginto, dum vi estas ankoraux nun cxiam mensoganto.--La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraux konas.--Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo.--En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon helpantan de la tuta mondo.--Auxgusto estas mia plej amata filo.--Mono havata estas pli grava ol havita.--Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota.--La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj.--Li venis al mi tute ne atendite.--Homo, kim oni devas jugxi, estas jugxoto. 13. Nun li diras al mi la veron.--Hieraux li diris al mi la veron.-- Li cxiam diradis al mi la veron.--Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antauxe diris al mi la veron (aux li estis dirinta al mi la veron). --Li diros al mi la veron.--Kiam vi venos al mi, li jam antauxe diros al mi la veron (aux li estos dirinta al mi la veron; aux antaux ol vi venos al mi, li diros al mi la veron).--Se mi petus lin, li dirus al mi la veron.--Mi ne farus la eraron, se li antauxe dirus al mi la veron (aux se li estus dirinta al mi la veron).--Kiam mi venos, diru al mi la veron.--Kiam mia patro venos, diru al mi antauxe la veron (aux estu dirinta al mi la veron).--Mi volas diri al vi la veron.-- Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aux mi volas esti dirinta la veron). 14. Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata. Mi estus amata. Estu amata. Esti amata.--Vi estas lavita. Vi estis lavita. Vi estos lavita. Vi estus lavita. Estu lavita. Esti lavita.--Li estas invitota. Li estis invitota. Li estos invitota. Li estus invitota. Estu invitota. Esti invitota.--Tiu cxi komercajxo estas cxiam volonte acxetata de mi.--La surtuto estas acxetita de mi, sekve gxi apartenas al mi.-- Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita. --Mi sciigas, ke de nun la sxuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.--Estu trankvila, mia tuta sxuldo estos pagita al vi baldaux.-- Mia ora ringo ne estus nun tiel longe sercxata, se gxi ne estus tiel lerte kasxita de vi.--Laux la projekto de la ingxenieroj tiu cxi fervojo estas konstruota en la dauxro de du jaroj; sed mi pensas, ke gxi estos konstruata pli ol tri jarojn.--Honesta homo agas honeste.--La pastro, kiu mortis antaux nelonge (aux antaux nelonga tempo), logxis longe en nia urbo.--Cxu hodiaux estas varme aux malvarme?--Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton. 15. Kie vi estas?--Mi estas en la gxardeno.--Kien vi iras?--Mi iras en la gxardenon.--La birdo flugas en la cxambro (--gxi estas en la cxambro kaj flugas en gxi).--La birdo flugas en la cxambron ( --gxi estas ekster la cxambro kaj flugas nun en gxin).--Mi vojagxas en Hispanujo.--Mi vojagxas en Hispanujon.--Mi sidas sur segxo kaj tenas la piedojn sur benketo.--Mi metis la manon sur la tablon. El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun gxi kuras sub la lito.-- Super la tero sin trovas aero.--Anstataux kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.--Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne.--En la salono estis neniu krom li kaj lia fiancxino.--La hirundo flugis trans la riveron, cxar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj.--Mi restas tie cxi laux la ordono de mia estro.--Kiam li estis cxe mi, li staris tutan horon apud la fenestro.--Li diras, ke mi estas atenta.--Li petas, ke mi estu atenta.--Kvankam vi estas ricxa, mi dubas, cxu vi estas felicxa.--Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus.--Se li jam venis, petu lin al mi.--Ho, Dio! kion vi faras! --Ha, kiel bele!--For de tie cxi!--Fi, kiel abomene!--Nu, iru pli rapide! 16. La artikolo "la" estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aux objektoj konataj. Gxia uzado estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aux poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, cxar gxi estas oportuna, sed ne necesa. Anstataux "la" oni povas ankaux diri "l'" (sed nur post prepozicio, kiu finigxas per vokalo).--Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aux la klareco postulas, oni povas ankaux preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun gxia gramatika finigxo. Ekzemploj : skribtablo aux skribotablo (=tablo, sur kiu oni skribas); internacia (=kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (=de la tuta mondo); unutaga (=kiu dauxras unu tagon); unuataga (=kiu estas en la unua tago); vaporsxipo (=sxipo, kiu sin movas per vaporo); matenmangxi, tagmangxi, vespermangxi; abonpago (=pago por la abono). 17. Cxiuj prepozicioj per si mem postulas cxiam nur la nominativon. Se ni iam post propozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kauxzoj. Ekzemple : por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon "n" ; sekve : tie (=en tiu loko), tien (=al tiu loko); tiel same ni ankaux diras : "la birdo flugis en la gxardenon, sur la tablon", kaj la vortoj "gxardenon", "tablon" staras tie cxi en akuzativo ne cxar la prepozicioj "en" kaj "sur" tion cxi postulas, sed nur cxar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antauxe en la gxardeno aux sur la tablo kaj tie flugis, sed ke gxi de alia loko flugis al la gxardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la gxardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finigxon "n" tute egale, cxu ia prepozicio starus aux ne.--Morgaux mi veturos Parizon (aux en Parizon).--Mi restos hodiaux dome.--Jam estas tempo iri domen.--Ni disigxis kaj iris en diversajn flankojn : mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren.--Flanken, sinjoro! Mi konas neniun en tiu cxi urbo.-- Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.--Mi renkontis nek lin, nek lian fraton (aux mi ne renkontis lin, nek lian fraton). 18. Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion "je". Sed estas bone uzadi la vorton "je" kiel eble pli malofte. Anstataux la vorto "je" ni povas ankaux uzi akuzativon sen prepozicio.--Mi ridas je lia naiveco (aux mi ridas pro lia naiveco, aux : mi ridas lian naivecon).--Je la lasta fojo mi vidis lin cxe vi (aux : la lastan fojon).--Mi veturis du tagojn kaj unu nokton.--Mi sopiras je mia perdita felicxo (aux : mian perditan felicxon).--El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, cxu gxi postulas post si la akuzativon (t. e. cxu gxi estas aktiva) aux ne, ni povas cxiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri "obei al la patro" kaj "obei la patron" (anstataux "obei je la patro"). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion cxi malpermesas; ekzemple : ni povas diri "pardoni al la malamiko" kaj "pardoni la malamikon", sed ni devas diri cxiam "pardoni al la malamiko lian kulpon". 19. Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu.--La montritajn naux vortojn ni konsilas bone ellerni, cxar el ili cxiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon "k", ni ricevas vortojn demandajn aux rilatajn : kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon "t", ni ricevas vortojn montrajn : tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon "cx", ni ricevas vortojn komunajn : cxia, cxial, cxiam, cxie, cxiel, cxies, cxio, cxiom, cxiu. Aldonante la prefikson "nen", ni ricevas vortojn neajn : nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj montraj la vorton "cxi", ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple : tiu (pli malproksima), tiu cxi (aux cxi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie cxi aux cxi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton "ajn", ni ricevas vortojn sendiferencajn : kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraux fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finigxoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple : tiama, cxiama, kioma, tiea, cxi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (=kaj tiel plu). 20. Lia kolero longe dauxris.--Li estas hodiaux en kolera humoro.--Li koleras kaj insultas.--Li fermis kolere la pordon.--Lia filo mortis kaj estas nun malviva.--La korpo estas morta, la animo estas senmorta. --Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon.--Li parolas, kaj lia parolo fluas dolcxe kaj agrable.--Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole.--Li estas bona parolanto.--Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo.--Li logxas ekster la urbo.--La ekstero de tiu cxi homo estas pli bona, ol lia interno.-- Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.--Kia granda brulo! kio brulas?--Ligno estas bona brula materialo.--La fera bastono, kiu kusxis en la forno, estas nun brule varmega.--Cxu li donis al vi jesan respondon aux nean? Li eliris el la dormocxambro kaj eniris en la mangxocxambron.--La birdo ne forflugis : gxi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton.--Por cxiu acxetita funto da teo tiu cxi komercisto aldonas senpage funton da sukero.--Lernolibron oni devas ne tralegxi, sed tralerni.--Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman cxapelon.--En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj.--Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj. 21. Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaux teatrajn manierojn.--Kiu okupas sin je mehxaniko, estas mehxanikisto, kaj kiu okupas sin je hxemio, estas hxemiisto.--Diplomatiiston oni povas ankaux nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, cxar fiziko estas la nomo de la scienco mem.--La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografajxon al mia patro.--Glaso de vino estas glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino.--Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kusxis sur drapo, aux kiu estas uzata por drapo).--Mi acxetis dekon da ovoj.--Tiu cxi rivero havas ducent kilometrojn da longo.--Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj.--Multaj birdoj flugas en la auxtuno en pli varmajn landojn.--Sur la arbo sin trovis multe (aux multo) da birdoj. --Kelkaj homoj sentas sin la plej felicxaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.--En la cxambro sidis nur kelke da homoj.--"Da" post ia vorto montras, ke tiu cxi vorto havas signifon de mezuro. 22. Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaux malgranda : li estas de meza kresko.--Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallargxa pordo.--Haro estas tre maldika.--La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi ecx antaux nia nazo.--Tiu cxi malfresxa pano estas malmola, kiel sxtono.--Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn.--Li sentis sin tiel malfelicxa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.--Mi forte malestimas tiun cxi malnoblan homon.--La fenestro longe estis nefermita; mi gxin fermis, sed mia frato tuj gxin denove malfermis.--Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba.--La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaux renversigxos.--Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon.--Malamiko venis en nian landon.--Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.--La edzino de mia patro estas mia patrino kaj la avino de miaj infanoj.--Sur la korto staras koko kun tri kokinoj.--Mia fratino estas tre bela knabino.--Mia onklino estas bona virino.--Mi vidis vian avinon kun sxiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino.--Lia duonpatrino estas mia bofratino.--Mi havas bovon kaj bovinon.--La juna vidvino farigxis denove fiancxino. 23. La trancxilo estis tiel malakra, ke mi ne povis trancxi per gxi la viandon kaj mi devis uzi mian posxan trancxilon.--Cxu vi havas korktirilon, por malsxtopi la botelon?--Mi volis sxlosi la pordon, sed mi perdis la sxlosilon.--Sxi kombas al si la harojn per argxenta kombilo.--En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo.--Hodiaux estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.--Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas.-- Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo.--Oni metis antaux mi mangxilaron, kiu konsistis el telero, kulero, trancxilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo.--En varmega tago mi amas promeni en arbaro.--Nia lando venkos, cxar nia militistaro estas granda kaj brava.--Sur kruta sxtuparo li levis sin al la tegmento de la domo.--Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron.--Sur tiuj cxi vastaj kaj herboricxaj kampoj pasxtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj sxafoj. 24. Vi parolas sensencajxon, mia amiko.--Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitajxo.--Akvo estas fluidajxo.--Mi ne volis trinki la vinon, cxar gxi enhavis en si ian suspektan malklarajxon.--Sur la tablo staris diversaj sukerajxoj.--En tiuj cxi boteletoj sin trovas diversaj acidoj : vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj.--Via vino estas nur ia abomena acidajxo.--La acideco de tiu cxi vinagro estas tre malforta.--Mi mangxis bongustan ovajxon.--Tiu cxi granda altajxo ne estas natura monto.--La alteco de tiu monto ne estas tre granda. --Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakajxo. --Cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajxo, kvankam ili ne cxiam estas faritaj el tolo.--Glaciajxo estas dolcxa glaciigila frandajxo.--La ricxeco de tiu cxi homo estas granda, sed lia malsagxeco estas ankoraux pli granda.--Li amas tiun cxi knabinon pro sxia beleco kaj boneco.--Lia heroeco tre placxis al mi.--La tuta suprajxo de la lago estis kovrita per nagxantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskajxoj.--Mi vivas kun li en granda amikeco. 25. Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj.--Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj.--Gesinjoroj N. hodiaux vespere venos al ni.--Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn.--La gefiancxoj staris apud la altaro.--La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino.--Cxiuj parenooj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve sxia frato estas mia bofrato, sxia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino.--La edzino de mia nevo kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj.--Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino. --La doktoredzino A. vizitis hodiaux la gedoktorojn P.--Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo.--La filoj, nepoj kaj pranepoj de regxo estas regxidoj.--La hebreoj estas Izraelidoj, cxar ili devenas de Izraelo.--Cxevalido estas nematura cxevalo, kokido--nematura koko, bovido--nematura bovo, birdido--nematura birdo. 26. La sxipanoj devas obei la sxipestron.--Cxiuj logxantoj de regno estas regnanoj.--Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilagxanoj.-- La regnestro de nia lando estas bona kaj sagxa regxo.--La Parizanoj estas gajaj homoj.--Nia provincestro estas severa, sed justa.--Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne suficxe energian policestron.-- Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj.--Germanoj kaj francoj, kiuj logxas en Rusujo, estas Rusujauoj, kvankam ili ne estas rusoj.--Li estas nelerta kaj naiva provincano.--La logxantoj de unu regno estas samregnanoj, la logxantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj.--Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro.--La botisto faras botojn kaj sxuojn.-- La lignisto vendas lignon, kaj la lignajxisto faras tablojn, segxojn kaj aliajn lignajn objektojn.--Sxteliston neniu lasas en sian domon. --La kuragxa maristo dronis en la maro.--Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn.--Ni havas diversajn servantojn : kuiriston, cxambristinon, infanistinon kaj veturigiston. --La ricxulo havas multe da mono.--Malsagxulon cxiu batas.--Timulo timas ecx sian propran ombron.--Li estas mensogisto kaj malnoblulo.-- Pregxu al la Sankta Virgulino. 27. Mi acxetis por la infanoj tableton kaj kelke da segxetoj.--En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj.--Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo gxi estis jam nur varma, post du horoj gxi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj gxi estis jam tute malvarma.--En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj.--Li sidas apud la tablo kaj dormetas.--Mallargxa vojeto kondukas tra tiu cxi kampo al nia domo.--Sur lia vizagxo mi vidis gxojan rideton.-- Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kalesxo enveluris en la korton.--Tio cxi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego.--Grandega hundo metis sur min sian antauxan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari.--Antaux nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. --Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johancxjo (aux Jocxjo), Nikolcxjo (aux Nikocxjo aux Nikcxjo aux Nicxjo); Ernecxjo (aux Ercxjo), Vilhelcxjo (aux Vilhecxjo aux Vilcxjo aux Vicxjo), Manjo (aux Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aux Sofinjo). 28. En la kota vetero mia vesto forte malpurigxis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston.--Li paligxis de timo kaj poste li rugxigxis de honto.--Li fiancxigxis kun frauxlino Berto; post tri monatoj estos la edzigxo; la edzigxa soleno estos en la nova pregxejo, kaj la edzigxa festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj.--Tiu cxi maljunulo tute malsagxigxis kaj infanigxis.--Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo.--Forigu vian fraton, cxar li malhelpas al ni.--Sxi edzinigxis kun sia kuzo, kvankam sxiaj gepatroj volis sxin edzinigi kun alia persono.--En la printempo la glacio kaj la negxo fluidigxas--Venigu la kuraciston, cxar mi estas malsana.-- Li venigis al si el Berlino multajn librojn.--Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaux estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortigxis.--Mi ne pendigis mian cxapon sur tiu cxi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la cxapon, kaj gxi, flugante, pendigxis sur la brancxoj de la arbeto.--Sidigu vin (aux sidigxu), sinjoro!--La junulo aligxis al nia militistaro kaj kuragxe batalis kune kun ni kontraux niaj malamikoj. 29. En la dauxro de kelke da minutoj mi auxdis du pafojn.--La pafado dauxris tre longe.--Mi eksaltis de surprizo.--Mi saltas tre lerte. --Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko.--Lia hierauxa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin.--Kiam vi ekparolis, ni atendis auxdi ion novan, sed baldaux ni vidis, ke ni trompigxis.--Li kantas tre belan kanton.--La kantado estas agrabla okupo.--La diamanto havas belan brilon.--Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma cxielo.--La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni pregxas, estas pregxejo.--La kuiristo sidas en la kuirejo.--La kuracisto konsilis al mi iri en sxvitbanejon. --Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aux cxambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aux alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni gxin fumas, estas cigaringo.--Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo.--En la kandelingo sidis brulanta kandelo.--En la posxo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la posxo de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako.--La rusoj logxas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo. 30. Sxtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla.--Vitro estas rompebla kaj travidebla.--Ne cxiu kreskajxo estas mangxebla.--Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas cxiam skribitaj tute nelegeble.--Rakontu al mi vian malfelicxon, cxar eble mi povos helpi al vi.--Li rakontis al mi historion tute ne kredeblan.--Cxu vi amas vian patron?--Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas.-- Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaux, cxar mi pensas, ke mi mem havos hodiaux gastojn.--Li estas homo ne kredinda.--Via ago estas tre lauxdinda.--Tiu cxi grava tago restos por mi cxiam memorinda.-- Lia edzino estas tre laborema kaj sxparema, sed sxi estas ankaux tre babilema kaj kriema.--Li estas tre ekkolerema kaj ekscitigxas ofte cxe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas vengxema.--Li estas tre kredema : ecx la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas.--Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj.--Sablero enfalis en mian okulon.--Li estas tre purema, kaj ecx unu polveron vi ne trovos sur lia vesto.--Unu fajrero estas suficxa, por eksplodigi pulvon. 31. Ni cxiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris.--Malfelicxo ofte kunigas la homojn, kaj felicxo ofte disigas ilin.--Mi dissxiris la leteron kaj disjxetis gxiajn pecetojn en cxiujn angulojn de la cxambro.--Li donis al mi monon, sed mi gxin tuj redonis al li.--Mi foriras, sed atendu min, cxar mi baldaux revenos.--La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero.--Mi diris al la regxo : via regxa mosxto, pardonu min!-- El la tri leteroj unu estis adresita : al Lia Episkopa Mosxto. Sinjoro N.; la dua : al Lia Grafa Mosxto, Sinjoro P.; la tria : al Lia Mosxto, Sinjoro D.--La sufikso "um" ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple : plenumi, kolumo, manumo.--Mi volonte plenumis lian deziron.--En malbona vetero oni povas facile malvarmumi.-- Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo, sanigi, sanigxi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana, malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsanigxi, malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, sanilo, resanigi, resanigxanto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido, nesana, malsanado, sanilajxo, malsaneco, malsanemeco, saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsanigxo, malsanulino, sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p. * * * * * II FABELOJ KAJ LEGENDOJ * * * * * LA NOVAJ VESTOJ DE LA REGXO (El Anderson.) Antaux multaj jaroj vivis unu regxo, kiu tiel amis belajn novajn vestojn, ke li elspezadis sian tutan monon, por nur esti cxiam bele ornamita. Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj cxaso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn. Por cxiu horo de la tago li havis apartan surtuton, kaj kiel pri cxiu alia regxo oni ordinare diras : "li estas en la konsilanejo", oni tie cxi cxiam diradis : "la regxo estas en la vestejo". En la granda urbo, en kiu li logxis, estis tre gaje; cxiun tagon tien venadis multaj fremduloj. Unu tagon venis ankaux du trompantoj, kiuj diris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan sxtofon, kiun oni nur povas al si prezenti; ke ne sole la koloroj kaj desegnoj de tiu cxi sxtofo estas eksterordinare belaj, sed la vestoj, kiujn oni preparas el tiu cxi sxtofo, havas la mirindan econ, ke al cxiu, kiu ne tauxgas por sia ofico aux estas tro malsagxa, ili restas nevideblaj. --Tio cxi estas ja bonegaj vestoj! pensis la regxo; havante tian surtuton, mi ja povus sciigxi, kiu en mia regno ne tauxgas por la ofico, kiun li havas; mi povus diferencigi la sagxajn de la malsagxaj! Jes, la sxtofo devas tuj esti teksita por mi! Kaj li donis al la ambaux trompantoj grandan sumon da mono antauxe, por ke ili komencu sian laboron. Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaux ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron. Tion cxi ili metadis en siajn proprajn posxojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj ecx gxis profunda nokto. --Mi volus scii, kiom de la sxtofo ili jam pretigis! ekpensis la regxo, sed kaptis lin kelka timo cxe la penso, ke tiu, kiu estas malsagxa aux ne bone tauxgas por sia ofico, ne povas vidi la sxtofon. Li estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antauxe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras. Cxiuj homoj en la tuta urbo sciis, kian mirindan forton la sxtofo havas, kaj cxiu kun senpacienco jam volis vidi, kiel malsagxa lia najbaro estas. --Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron! pensis la regxo, li la plej bone vidos, kiel la sxtofo elrigardas, cxar li estas homo sagxa kaj neniu pli bone tauxgas por sia ofico, ol li! Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambaux trompantoj sidis antaux la malplenaj teksiloj kaj laboris. "Dio, helpu al mi! ekpensis la maljuna ministro, largxe malfermante la okulojn, mi nenion povas vidi!" Sed li tion cxi ne eldiris. La ambaux trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, cxu gxi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. Cxe tio cxi ili montris la malplenan teksilon, kaj la malfelicxa ministro uzis cxiujn fortojn por malfermi bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, cxar nenio estis. --Mia Dio! li pensis, cxu mi estas malsagxa? tion cxi mi neniam supozis kaj tion cxi neniu devas sciigxi! Cxu mi ne tauxgas por mia ofico? Ne, neniel mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksajxon! --Nu, vi ja nenion diras! rimarkis unu el la teksantoj. --Ho, gxi estas bonega, tre cxarma! diris la maljuna ministro kaj rigardis tra siaj okulvitroj. Tiu cxi desegno kaj tiuj cxi koloroj! Jes, mi raportos al la regxo, ke gxi tre al mi placxas! --Tre agrable al ni! diris la ambaux teksistoj kaj nomis la kolorojn kaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro atente auxskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la regxo; kaj tiel li ankaux faris. Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kion ili cxiam ankoraux bezonis por la teksajxo. Ili cxion metis en sian propran posxon, en la teksilon ne venis ecx unu fadeno, sed ili, kiel antauxe, dauxrigadis labori super la malplenaj teksiloj. La regxo baldaux denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi, kiel iras la teksado kaj cxu la sxtofo baldaux estos preta. Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro, li rigardadis kaj rigardadis, sed cxar krom la malplena teksilo nenio estis, tial li ankaux nenion povis vidi. --Ne vere, gxi estas bela peco da sxtofo? diris la trompantoj kaj montris kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzistis. --Malsagxa mi ja ne estas! pensis la sinjoro, tial sekve mi ne tauxgas por mia bona ofico. Tio cxi estas stranga, sed almenaux oni ne devas tion cxi lasi rimarki! Tiel li lauxdis la sxtofon, kiun li ne vidis, kaj certigis ilin pri sia gxojo pro la belaj koloroj kaj la bonega desegno. Jes, gxi estas rava! li diris al la regxo. Cxiuj homoj en la urbo parolis nur pri la belega sxtofo. Nun la regxo mem volis gxin vidi, dum gxi estas ankoraux sur la teksiloj. Kun tuta amaso da elektitaj homoj, inter kiuj sin trovis ankaux la ambaux maljunaj honestaj oficistoj, kiuj estis tie antauxe, li iris al la ruzaj trompantoj, kiuj nun teksis per cxiuj fortoj, sed sen fadenoj. --Nu, cxu tio cxi ne estas efektive belega? diris ambaux honestaj oficistoj. Via Regxa Mosxto nur admiru, kia desegno, kiaj koloroj! kaj cxe tio cxi ili montris sur la malplenan teksilon, cxar ili pensis, ke la aliaj kredeble vidas la sxtofon. --Kio tio cxi estas! pensis la regxo, mi ja nenion vidas! Tio cxi estas ja terura! Cxu mi estas malsagxa? cxu mi ne tauxgas kiel regxo? tio cxi estus la plej terura, kio povus al mi okazi. Ho, gxi estas tre bela, diris tiam la regxo lauxte, gxi havas mian plej altan aprobon! Kaj li balancis kontente la kapon kaj observadis la malplenan teksilon; li ne volis konfesi, ke li nenion vidas. La tuta sekvantaro, kiun li havis kun si, rigardadis kaj rigardadis, sed nenion pli rimarkis, ol cxiuj aliaj; tamen ili cxiam ripetadis post la regxo : ho, gxi ja estas tre bela! Kaj ili konsilis al li porti tiujn cxi belegajn vestojn el tiu cxi belega materialo la unuan fojon cxe la solena irado, kiu estis atendata. Rava, belega, mirinda! ripetadis cxiuj unu post la alia kaj cxiuj estis tre gxojaj. La regxo donacis al la ambaux trompantoj kavaliran krucon kaj la titolon de sekretaj teksistoj de la kortego. La tutan nokton antaux la tago de la parado la trompantoj pasigis maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Cxiuj povis vidi, kiel okupitaj ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la regxo. Ili faris mienon, kvazaux ili prenas la sxtofon de la teksiloj, trancxadis per grandaj tondiloj en la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj fine diris : "nun la vestoj estas pretaj!" La regxo mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj, kaj ambaux trompantoj levis unu manon supren, kvazaux ili ion tenus, kaj diris : "Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la mantelo! kaj tiel plu. Gxi estas tiel malpeza, kiel araneajxo! oni povus pensi, ke oni nenion portas sur la korpo, sed tio cxi estas ja la plej grava eco! --Jes! diris cxiuj korteganoj, sed nenion povis vidi, cxar nenio estis. --Via Regxa Mosxto nun volu plej afable demeti Viajn plej altajn vestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Regxa Mosxto tie cxi antaux la spegulo vestos la novajn. La regxo demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvazaux ili vestas al li cxiun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvazaux estis pretigitaj; kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvazaux ili ion alligas--tio cxi devis esti la trenajxo de la vesto--kaj la regxo sin turnadis kaj returnadis antaux la spegulo. --Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas! cxiuj kriis. Kia desegno, kiaj koloroj! gxi estas vesto de granda indo! --Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos super Via Regxa Mosxto en la parada irado! raportis la cxefa ceremoniestro. --Nu, mi estas en ordo! diris la regxo. Cxu gxi ne bone sidas? Kaj ankoraux unu fojon li turnis sin antaux la spegulo, cxar li volis montri, ke li kvazaux bone observas sian ornamon. La cxambelanoj, kiuj devis porti la trenajxon de la vesto, eltiris siajn manojn al la planko, kvazaux ili levas la trenajxon. Ili iris kaj tenis la manojn eltirite en la aero; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas. Tiel la regxo iris en parada marsxo sub la belega baldakeno, kaj cxiuj homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis : "Ho, cxielo, kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la regxo! Kian belegan trenajxon li havas al la surtuto! kiel bonege cxio sidas!" Neniu volis lasi rimarki, ke li nenion vidas, cxar alie li ja ne tauxgus por sia ofico aux estus terure malsagxa. Nenia el la vestoj de la regxo gxis nun havis tian sukceson. --Sed li ja estas tute ne vestita! subite ekkriis unu malgranda infano.--Ho cxielo, auxdu la vocxon de la senkulpeco! diris la patro; kaj unu a! la alia murmuretis, kion la infano diris. --Li estas tute ne vestita; tie staras malgranda infano, kiu diras, ke li tute ne estas vestita! Li ja tute ne estas vestita! kriis fine la tuta popolo. Tio cxi pikis la regxon, cxar al li jam mem sxajnis, ke la popolo estas prava; sed li pensis : nun nenio helpos, oni devas nur kuragxe resti cxe sia opinio! Li prenis tenigxon ankoraux pli fieran, kaj la cxambelanoj iris kaj portis la trenajxon, kiu tute ne ekzistis. * * * * * ALEKSANDRO MACEDONA Orienta historia legendo el V. JABEC. Granda regxo ekregis en Grekujo; "Aleksandro Macedona" li estis nomata. Li venkis popolojn kaj regnojn. Kaj liaj pensoj alte levigxis super la nubojn kaj flugadis kiel per aglaj flugiloj tiel alte sub la cxielo, ke li el tie ekvidis, ke la tero estas en la oceano, kiel ekzemple nagxanta pomo en vazo da akvo. Unufoje Aleksandro ekvolis iri Afrikon, kie trovigxas la oro kaj kie regas virinoj, kiuj ankaux batalas kun siaj malamikoj. Li kolektis siajn maljunulojn kaj ilin demandis : --Per kia maniero oni povas veni en la landon de oro? --Vi ne povas transiri en tiun landon, respondis la maljunuloj, cxar mallumaj montegaroj baras la vojon. --Unu fojon mi decidis, kaj mian vorton mi ne sxangxos, kolere respondis la regxo; mi devas tie esti, tial donu al mi konsilon. --Se vi nesxangxeble decidis iri tien, respondis la maljunuloj, ordonu al viaj servantoj alkonduki azenojn de Libujo, por kiuj ne ekzistas mallumo, kaj ili prenu ankaux tre longajn sxnurojn kaj alligu ilian unu finon al via palaco; veturu, ho regxo, kun via militistaro sur la azenoj tiun lokon kaj tenu la sxnurojn en la manoj : tiam, se vi ne trovos la deziritan lokon, vi povos per la helpo de la sxnuroj veni returne al via regxa palaco. Tio cxi placxis al Aleksandro. Li prenis siajn militistojn, kiuj tenis la sxnurojn en la manoj, kaj ili forveturis al la lando de oro, por batali kun la tie regantaj virinoj. Kiam li alvenis al tiu lando, la virinoj eliris al li kaj sin turnis al li kun la sekvanta parolo : --Se via honoro estas al vi kara, ne tusxu nin; cxar se vi nin venkos, la popoloj diros, ke nur virinojn vi venkis, kaj se vi estos venkita, oni diros ke virino vin mortigis! Aleksandro lasis sian paroladon pri batalo kaj petis de ili panon. La virinoj alportis al li oran tablon, sur kiu kusxis ora pano. --Cxu mi satigxos de ora pano? demandis Aleksandro, tion cxi vidinte. --Se vi deziras panon, kial vi venis al ni? respondis la virinoj; cxu en via lando mankas pano, ke vi tiel malproksime venis gxin sercxi? Aleksandro ekhontis kaj eliris el la urbo, surskribinte sur videblaj lokoj la sekvantan frazon : "Mi, Aleksandro, estis malsagxulo en la dauxro de mia tuta vivo gxis la tempo, kiam la Afrikaj virinoj instruis al mi sagxon kaj prudenton". Kaj li reiris kun sia militistaro al sia lando. En la vojo li sidigxis mangxeti sur la bordo de ia rivero, kaj lavetante salan fisxon en la akvo de la rivero, li eksentis tre agrablan odoron. --Tiu cxi rivero sendube elvenas el la paradizo, diris Aleksandro. Ne longe pensante, Aleksandro ekiris laux tiu cxi rivero gxis li venis al la pordoj de ia palaco, kiu estis, kompreneble, la paradizo. --Malfermu al mi la pordon! li ekkriis. --Tio cxi estas la pordo de la domo de Dio, respondis al li vocxo el interne; nur sanktuloj havas la rajton enveni tien cxi! --Konfesu mian regxan majeston, ekkriis Aleksandro, kaj donacu al mi ion, cxar mi estas regxo ! Apenaux li finis siajn vortojn,--jen ia mano donas al li homan kapon, li gxin prenis kaj reiris al sia lando. Alveninte hejmen, li ekvolis scii la pezon de la donacita kapo, metis gxin sur la teleron de pesilo, kaj la telero mallevigxis gxis la tero. Sur la duan teleron li metis milojn da pecoj da argxento kaj oro por gxin mallevi--, sed vane : li ne povis; la tuta argxento kun la oro ne pezis tiom, kiom la kapo. --Kion gxi signifas? demandis Aleksandro la sagxulojn. --Gxi estas tial, respondis la sagxuloj, cxar en la kapo sin trovas homa okulo, kiu neniam satigxas je argxento kaj oro. --Kion do fari en tia okazo? demandis Aleksandro. --Sxutu iom da tera polvo sur la okulon, tiam gxi nenion vidos kaj kompreneble nenion deziros. Kiam tiu cxi konsilo estis plenumita, la telero, sur kiu kusxis la kapo, tuj levigxis rapide supren. --Nun mi vidas, diris Aleksandro, ke la sagxuloj havas prudenton ne homan, sed Dian! Tradukis N. KUSXNIR. * * * * * KIU ESTAS LA PLEJ BONA AMIKO DE LA VIRO? Sudrusa popol-rakonto, tradukita de K. HUEBERT. La supre metitan demandon respondas la malgrand'rusoj per la sekvanta historieto. Iam, rakontas ili, lupo persekutis la diablon en la lauxdinda intenco lin kapti kaj formangxi. Okaze tion cxi rimarkis malgrand'ruso, kiu laboris sur la kampo, kaj, cxu pro tio, ke la malgrand'ruso ne povas vivi sen la diablo, aux cxu pro ia alia kauxzo --suficxe, li eksentis kompaton por la diablo kaj fortimigis la lupon per fortega "tju!". La diablo, gxojante, ke li liberigxis de la lupo, dankis la malgrand'ruson kaj invitis lin veni la estontan vendredon en tian kaj tian profundajxon, kie li ankaux estos kaj montros sin al li aparte dankema. Li nur ne venu sole, sed alvenu kun sia plej bona amiko. La malgrand'ruso pensis, ke la plej bona amiko de viro estas lia edzino, kaj tial li iris tien kune kun sia edzino. Kiam ili alvenis al la signita loko, la diablo ankoraux ne estis tie kaj, por iel pasigi la tempon, la malgrand'ruso kusxigis sian kapon sur la bruston de sia edzino, kaj, dum sxi gxin purigadis de certaj malpuraj bestetoj, li dolcxe ekdormis. Kiam li jxus ekdormis, tiam la diablo, aliformigxinte en belegan junan viron, proksimigxis al la edzino, amindumis kun sxi per la okuloj, kaj en kelkaj minutoj tute sxin gajnis tiel, ke sxi volonte ekkaptis la altiritan al sxi trancxilon, por tratrancxi la gorgxon de sia edzo. Sed en tiu sama momento, kiam sxi tion cxi volis fari, la diablo, repreninte sian veran eksterajxon, lauxte ekkriis, "tju!" tiel, ke la malgrand'ruso vekigxis kaj gxustatempe ankoraux povis eviti la dangxeron, kiu lin minacis. En sekvo de tiu cxi okazo la diablo, farante al li fortan predikon pro lia maltrafo, admonis lin kaj donis al li la klarigon, ke ne la edzino, kiel li ja tuj vidis sur si mem, estas la plej bona amiko de la viro, sed la hundo. La edzinon oni povas malsagxigi, delogi; sxi ofte forlasas la edzon, dum la hundo restas fidela al sia mastro, neniam lin forlasas, dividas kun li cxiujn dangxerojn, cxiun mizeron kaj, kiam mortas gxia mastro, gxi pli sincere malgxojas je li, ol kiu ajn el liaj parencoj. --Tion cxi, diris la diablo, mi komunikas al vi, por turni vian atenton sur viajn efektivajn, verajn amikojn, el dankemeco por la helpo, kiun vi alportis al mi. * * * * * LA DEVENO DE LA VIRINO (Hinda legendo.) Kiam la cxiopova Mahadeva kreis la belegan Hindujon, li deflugis sur la teron, por gxin admiri. De lia flugo eklevis sin varma, bonodora vento. La fieraj palmoj klinis antaux Mahadeva siajn suprojn, kaj ekfloris sub lia rigardo la puraj, blankaj, delikataj, aromaj lilioj. Mahadeva desxiris unu el la lilioj kaj jxetis gxin en la lazuran maron. La vento eksxancelis la kristalan akvon kaj enkovris la belegan lilion per blanka sxauxmo. Minuto--kaj el tiu cxi bukedo de sxauxmo ekfloris la virino--delikata, bonodora kiel la lilio, facila kiel la vento, sxangxa kiel la maro, kun beleco, brilanta kiel la sxauxmo mara, kaj rapide pasanta, kiel tiu cxi sxauxmo. La virino antaux cxio ekrigardis en la kristalajn akvojn kaj ekkriis : --Kiel mi estas belega! Poste sxi ekrigardis cxirkauxen kaj diris : --Kiel la mondo estas bela! La virino eliris sur la bordon seka el la akvo (de tiu cxi tempo la virinoj cxiam eliras sekaj el la akvo). Je la vido de la virino ekfloris la floroj sur la tero, kaj el la cxielo sur sxin ekcelis miljardoj da scivolaj okuloj. Tiuj cxi okuloj ekbrulis per ekstazo. De tiu cxi tempo lumas la steloj. La stelo Venus ekbrulis per envio--pro tio sxi lumas pli forte ol multaj aliaj. La virino promenadis tra belegaj arbaroj kaj herbejoj, kaj cxio silente estis ravita de sxi. Tio cxi ekenuigis la virinon. La virino ekkriis : --Ho, cxiopova Mahadeva! Vi kreis min tiel bela! Cxio estas ravita de mi, sed mi ne auxdas, ne scias pri tiuj cxi ravoj, cxio estas ravita silente! Ekauxdinte tiun cxi plendon, Mahadeva kreis sennombrajn birdojn. La sennombraj birdoj kantadis ravajn kantojn al la beleco de la belega virino. La virino auxskultis kaj ridetis. Sed post unu tago tio cxi sxin tedis. La virino ekenuis. --Ho, cxiopova Mahadeva! ekkriis sxi, al mi oni kantas ravantajn kantojn, en ili oni parolas, ke mi estas belega. Sed kia beleco tio cxi estas, se neniu volas min cirkauxpreni kaj karese sin alpremi al mi! Tiam la cxiopova Mahadeva kreis la belan, fleksan serpenton. Gxi cxirkauxprenadis la belegan virinon kaj rampis apud sxiaj piedoj. Duontagon la virino estis kontenta, poste ekenuis kaj ekkriis : --Ah, se mi efektive estus bela, aliaj penus min imiti. La najtingalo kantas belege, kaj la kardelo gxin imitas. Kredeble mi ne estas jam tiel bela! La cxiopova Mahadeva por kontentigo de la virino kreis la simion. La simio imitis cxiun movon de la virino, kaj la virino ses horojn estis kontenta, sed poste kun larmoj sxi ekkriis : --Mi estas tiel bela, tiel belega! Pri mi oni kantas, oni min cxirkauxprenas, rampas apud miaj piedoj kaj min imitas. Oni min admiras kaj min envias, tiel ke mi ecx komencas timi. Kio do min defendos, se oni ekvolos fari al mi de envio malbonon? Mahadeva kreis la fortan, potencan leonon. La leono gardis la virinon. La virino tri horojn estis kontenta, sed post tri horoj sxi ekkriis : --Mi estas belega! Oni min karesas, mi--neniun! Oni min amas, mi --neniun! Mi ne povas ja ami tiun cxi grandegan, teruran leonon, por kiu mi sentas estimon kaj timon! Kaj en tiu cxi sama minuto antaux la virino, laux la volo de Mahadeva, aperis malgranda, beleta hundeto. --Kiel aminda besto! ekkriis la virino kaj komencis karesi la hundeton. Kiel mi gxin amas! Nun la virino havis cxion, sxi pri nenio povis peti. Tio cxi sxin ekkolerigis. Por ellasi la koleron, sxi ekbatis la hundeton, la hundeto ekbojis kaj forkuris, sxi ekbatis la leonon--la leono ekmurmuregis kaj foriris--sxi surpasxis per piedo sur la serpenton,--la serpento eksiblis kaj forrampis. La simio forkuris kaj la birdoj forflugis, kiam la virino ekkriis je ili. . . --Ho, mi malfelicxa!--ekkriis la virino, rompante la manojn, --oni min karesas, lauxdas, kiam mi estas en bona humoro, kaj cxiuj forkuras, kiam mi farigxas kolera! Mi sola! Ho, cxiopova Mahadeva! Je la lasta fojo mi vin petas : Kreu al mi tian ekzistajxon, sur kiun mi povus ellasi la koleron, kiu ne havus la kuragxon forkuri de mi, kiam mi estas kolera, kiu estus devigita pacience elportadi cxiujn batojn!-- Mahadeva enpensigxis kaj--kreis al sxi. . . la edzon! Tradukis A. GRABOWSKI. * * * * * LA NASKIGXO DE LA TABAKO ARABA LEGENDO. Laux la hispana rakonto de CERVERA BACHILLER tradukis JAYME HEINLEIN FERREIRA. En la nomo de Allah, pardonema kaj bonkora, kiu donis al ni la kanon, por skribi, kaj kiu cxiutage instruas al la homoj ion, kion ili ne scias, auxskultu : Li sola estas la grandulo, la potenculo, la sinjoro de la angxeloj kaj de la homoj. Sur Liaj lipoj estas la vero; la lumo de la sunoj, kiuj brilas super la montegoj, venas de Liaj okuloj. Unu el Liaj fingroj guvernas la masxinon de la mondoj. La bloveto de Lia busxo estas la vento, kiu pelas la sablojn de la dezerto. Auxskultu : Gxi ne estas la legendo pri la belulino Zobeido, nek la legendo pri la sultano de Kandahxoro, nek la historio pri la beduena belulino, nek unu el la dolcxegaj popolrakontoj kaj sorcxorakontoj, kiujn la popolaj orientaj poetoj kantas en akompano de la sonoj de la guzlo [Piednoto: Orienta unukorda ludinstrumento.], sidante apud la pordoj de la kafejoj de Bagdado aux antaux la bazaroj de la ricxega Djxedo. Gxi ne estas unu el la rozaj legendoj, kiujn la beduenoj kantas apud la "Puto de Beno" dum la plenigado de la krucxoj, kiam la suno dormas en la brakoj de la vespero, aux kiujn la bestogardistoj de la dezerto kantas kune apud la "Sxtonegoj koloritaj", kiam la kameloj ripozas sub la blanka tendo kaj la luno levigxas sur la horizonto. Gxi estas la legendo, kiun la veraj kredantoj cxiam ripetas kun la okuloj turnitaj al la "Sankta Kiblo" [Piednoto: Mekko.] kaj kiun rakontis al mi Ali Hasan el la gento "Beni el Vedaroj" unu matenon, kiam ni promenadis ambaux sur la bordo de la maro. Kiam la suno sin levis, Ali etendis la tapisxon de pregxo, falis sur la genuojn kaj ekparolis la Fatah. Kiam lia pregxo estis finita, li sin levis kaj proponis al mi la "pipon de amikeco". Ni sidigxis kaj komencis fumi. --Kristano, li diris al mi, vi ne konas la historion de naskigxo de tiu cxi folio, kies odoron ni nun flaras kaj kies fumo supreniras gxis la trono de Allah, miksita kun la odoroj de la floroj? --Mahometano, mi ne konas, mi respondis. --Lauxdata estu Allah, li ekkriis, kiu nur al la kredantoj, per la busxo de la profeto, malkovris la misterojn de la objektoj kovritaj. De Dio ni estas, kaj al Dio ni reiros. . . . Li estas granda! Kaj preninte pli da tabako en sian pipon, li rakontis al mi la sekvantan legendon, simplan, sed profunde religian kaj severan. Unu fojon vojagxis la profeto Mahometo (Dio havu lin en sankta gloro) tra la dezertoj de Jemen. Estis vintro, kaj pro la malvarmeco la bestoj-rampajxoj dormis la dormon de la longaj noktoj. La cxevalo, sur kiu la profeto rajdis, metis unu hufon sur serpentejon, kaj tuj oni ekvidis serpenteton, dormantan de malvarmo. Mahometo kompatis la rampajxon, deiris de la cxevalo, prenis la serpenteton kaj metis gxin en la manikon de sia mantelo, por ke la varmo de lia korpo gxin revivigu. Kaj la varmo de la korpo redonis al gxi la vivon. Baldaux gxi ekmovigxis, poste gxi elmetis la kapon el la maniko kaj diris : --Profeto, mi volas mordi vian manon. --Ne estu maldanka, respondis la profeto. --Mi tiel volas. --Kiam vi montros al mi la kauxzon, kiu vin igas fari malbonon al mi, tiam mi permesos al vi mordi min. --Via gento, murmuris la serpento, cxiam militas kontraux nia : la piedoj de la viaj kaj la hufoj de viaj cxevaloj venkas cxiam la niajn, kaj mi nun volas vengxi al vi. --Nun ni parolas nek pri via gento, nek pri nia, respondis la profeto : nur inter vi kaj mi estas la afero. Kian do malbonon mi al vi faris? Cxu mi ne faris al vi bonon, redonante al vi la vivon per la varmo de mia korpo? --Malgraux tio mi volas vin mordi, por ke poste vi ne faru malbonon al miaj filoj nek al aliaj de mia gento. --Tio cxi, malbona rampajxo, estos maldanko : vi pagos malbonon por bono. Ve al vi, kiu tiel malbone volas repagi la bonajxon, kion oni faras al vi! --Mi volas, ekkriis tiam la serpento kolere, mi volas, kaj mi jxuras al vi per Dio la granda kaj potenca, ke mi mordos vin! Auxdinte la nomon de Allah, la profeto ne kuragxis pli respondi. Li klinis la kapon kaj diris : --Lia nomo estu lauxdata! Ni estas de Li kaj de Li ni havas la vivon! Kaj li malkovris la manon, ke la serpento tie mordu. Kaj la serpento mordis la sanktan manon de Mahometo. Tiu cxi tiam, eksentinte la doloron, eljxetis la serpenton malproksimen kaj malbenis gxin en la nomo de Allah, cxar gxi estis maldanka, kaj kun gxi li malbenis ankaux cxiujn, kiuj pagas malbonon por bono kaj ne estas dankaj por la bonoj, kiujn oni faras al ili. Poste la profeto alpremis la lipojn al la vundo, forte eksucxis kaj eltiris la venenon, kiun la rampajxo tie lasis. Kaj li kracxis sur la sablon de la dezerto. En tiu sama minuto sur la loko, kie falis la kracxajxo, naskigxis kreskajxo, rapide disvolvigxante kaj donante foliojn. La araboj, kiuj akompanis la senditon de Allah, ekbruligis kelkajn foliojn, kiel oferon al Dio sola, pardonema kaj bonkora, kiu savis la estron de la kredantoj de pereo per la veneno; kaj tiam ili flaris la strangan kaj delikatan odoron, kiun tiu cxi kreskajxo donas, estante bruligata. De tiu tago cxiuj bonaj mahometanoj fumas la foliojn de tiu herbo mirinda kaj benita de Allah, plantas gxin en la oazoj kaj flaras gxian odoron kun respekto kaj gxojo, cxar gxia gusto enhavas la maldolcxecon de la veneno serpenta kaj la dolcxecon de la sankta kracxajxo de la profeto. De tiu malproksima tempo la tabako estas la plezuro de la hadjxioj, kiuj vojagxas al Mekko, de la ulemoj, kiuj instruas la sagxecon apud la sojlo de la meskito de El-Hazar, fonto de gajeco kaj lumo, kaj de la "filoj de la blanka tendo", kiuj estas la regxoj de la dezerto. Ankaux de tiu tempo la kredanto, ricevinte de alia mahometano, sub lia tendo, la "salon de gastameco", devas ami lin kaj defendi lin gxis la morto, se estus bezone, cxar la malbeno de la profeto staras super la kapo de maldankulo, kiu ne povos vidi la klaran lumon de la paradizo en la nokto de sia morto. Tio cxi estas la legendo pri la tabako, kiu transiras de gento al gento, rakontata de la maljunaj kredantoj, tra la centjaroj kaj generacioj, pro la gloro de Allah, kies nomo estas benita. Li sola estas granda! * * * * * KARAGARA Hinda fabelo. Rakontis F. V. L. En la urbo Vataman vivis sagxa, sed malricxa bramano Kecava. Lia edzino Karagara estis malbona al cxiu; ecx la diablo, kiu logxis en arbo apud tiu domo, el timo je Karagara forkuris en dezerton. La bramano ne povis elporti la turmentojn, ricevatajn de sia edzino, kaj foriris. En la vojo vidis lin la diablo kaj diris : "Hodiaux mi regalos vin. Ne timu! Mi logxis en arbo apud via domo, sed el timo je Karagara mi forkuris; mi volas fari al vi ion bonan. Iru en la urbon Mrigavati; tie regas Madana; mi eniros en lian fllinon Mrigalocxana'n kaj lasos min elirigi nur per vi". Tiel estis farita. La diablo eniris en la regxidinon, la bramano venis kaj faris cxion, kion faras la aliaj magiistoj, sed la diablo ne eliris. Fine la bramano diris : "En la nomo de Karagara, eliru!" kaj la diablo obeis. La regxo donis al la bramano sian filinon kiel edzino kaj kun tio cxi ankaux duonon de la regno.--La diablo iris en la urbon Karnavati kaj eniris en la regxinon Sulocxana'n. La regxo sendis al Madana kaj petis pri la magiisto Kecava. Tiu cxi venis al la turmentata regxino, sed la diablo, vidinte lin, diris : "Jam unu fojon mi helpis al vi; nun gardu vin." La bramano alpasxis pli proksime kaj ekmurmuretis al la regxino en la orelon : "Karagara venis; mi volis nur diri gxin al vi." La diablo, auxdinte tion cxi, ektimis kaj eliris. La bramano, riceviate grandajn honorojn de la regxo, reiris en la urbon Mrigavati. * * * * * LA VIRINETO DE MARO Fabelo de Andersen. Malproksime en la maro la akvo estas tiel blua, kiel la folioj de la plej bela cejano, kaj klara, kiel la plej pura vitro, sed gxi estas tre profunda, pli profunda, ol povas atingi ia ankro; multaj turoj devus esti starigitaj unu sur la alia, por atingi de la fundo gxis super la akvo. Tie logxas la popolo de maro. Sed ne pensu, ke tie estas nuda, blanka, sabla fundo; ne, tie kreskas la plej mirindaj arboj kaj kreskajxoj, de kiuj la trunketo kaj folioj estas tiel flekseblaj kaj elastaj, ke ili cxe la plej malgranda fluo de la akvo sin movas, kiel vivaj estajxoj. Cxiuj fisxoj, malgrandaj kaj grandaj, traglitas inter la brancxoj, tute tiel, kiel tie cxi supre la birdoj en la aero. En la plej profunda loko staras la palaco de la regxo de la maro. La muroj estas el koraloj, kaj la altaj fenestroj el la plej travidebla sukceno; la tegmento estas farita el konkoj, kiuj sin fermas kaj malfermas laux la fluo de la akvo. Tio cxi estas belega vido, cxar en cxiu konko kusxas brilantaj perloj, el kiuj cxiu sola jam estus efektiva beligajxo en la krono de regxino. La regxo de la maro perdis jam de longe sian edzinon, sed lia maljuna patrino kondukis la mastrajxon de la domo. Sxi estis sagxa virino, sed tre fiera je sia nobeleco, tial sxi portis dekdu ostrojn sur la vosto, dum aliaj nobeloj ne devis porti pli ol ses. Cetere sxi meritis cxian lauxdon, la plej multe cxar sxi montris la plej grandan zorgecon kaj amon por la malgrandaj regxidinoj, sxiaj nepinoj. Ili estis ses belegaj infanoj, sed la plej juna estis tamen la plej bela el cxiuj; sxia hauxto estis travidebla kaj delikata, kiel folieto de rozo, sxiaj okuloj bluaj kiel, la profunda maro; sed, kiel cxiuj aliaj, sxi ne havis piedojn, la korpo finigxis per fisxa vosto. La tutan tagon ili povis ludi en la palaco, en la grandaj salonoj, kie vivaj floroj elkreskadis el la muroj. La grandaj sukcenaj fenestroj estis malfermataj, kaj tiam la fisxoj ennagxadis al ili, tute kiel cxe ni enflugas la hirundoj, kiam ni malfermas la fenestrojn. La fisxoj alnagxadis al la malgrandaj regxidinoj, mangxadis el iliaj manoj kaj lasadis sin karesi. Antaux la palaco sin trovis granda gxardeno kun rugxaj kaj nigrabluaj floroj; la fruktoj brilis kiel oro kaj la floroj kiel fajro, dum la trunketoj kaj folioj sin movis sencxese. La tero estis la plej delikata sablo, sed blua, kiel flamo de sulfuro. Super cxio estis ia blua brileto. Oni povus pli diri, ke oni sin trovas alte supre, en la aero, havante nur cxielon super kaj sub si, ol ke oni estas sur la fundo de la maro. En trankvila vetero oni povis vidi la sunon, kiu elrigardis kiel purpura floro, el kiu venis lumo cxirkauxen. Cxiu el la malgrandaj regxidinoj havis en la gxardeno sian apartan loketon, kie sxi povis laux sia placxo kaj bontrovo fosi kaj planti. Unu donis al sia florejo la formon de baleno; alia trovis pli bone, ke sxia florejo similas je virineto de maro; sed la plej juna donis al la sia formon rondan, kiel la suno, kaj havis nur florojn rugxe brilantajn, kiel tiu. Sxi estis en cxio originala infano, silenta kaj pensanta, kaj kiam la aliaj fratinoj sin ornamis per la mirindaj objektoj, kiujn ili ricevis de sxipoj, venintaj al la fundo, sxi volis havi, krom la rugxaj floroj, kiuj similis je la suno, nur unu belan statuon, kiu prezentis tre belan knabon. Gxi estis farita el blanka klara marmoro kaj falis sur la fundon de la maro cxe la rompigxo de la sxipo. Sxi plantis apud la statuo rozarugxan salikon, kiu kreskis belege kaj tenis siajn brancxojn super la statuo, gxis la blua sablo de la fundo, kie la ombro havis koloron nigra-bluan kaj movadis sin sencxese, kiel la brancxoj. Gxi elrigardis, kiel la supro kaj la radikoj ludus inter si kaj sin kisus. Ne estis pli granda plezuro por la juna regxidino, ol auxdi pri la mondo supra kaj la homoj. La maljuna avino devis rakontadi cxion, kion sxi sciis pri sxipoj kaj urboj, homoj kaj bestoj. Sed la plej bela kaj mirinda estis por sxi, ke la floroj supre sur la tero odoras, kion ne faras la floroj sur la fundo de la maro, kaj ke la arbaroj estas verdaj kaj la fisxoj, kiujn oni vidas tie inter la brancxoj, tiel lauxte kaj agrable kantas, ke estas plezuro ilin auxdi. Gxi estis la birdetoj, kiujn la avino nomis fisxoj, cxar alie sxiaj nepinoj, kiuj ne vidis ankoraux birdojn, ne povus sxin kompreni. --Kiam vi atingos la agxon de dekkvin jaroj, diris la avino, vi ricevos la permeson sin levi el la maro, sidi sub la lumo de la luno sur la maraj sxtonegoj kaj rigardi la grandajn sxipojn, kiuj veturos antaux vi; vi vidos ankaux arbarojn kaj urbojn! Baldaux unu el la fratinoj devis atingi la agxon de dekkvin jaroj, sed la aliaj. . . . cxiu el ili estis unu jaron pli juna, ol la alia, tiel ke al la plej juna mankis ankoraux plenaj kvin jaroj, gxis sxi povus sin levi de la fundo de la maro kaj vidi, kiel nia mondo elrigardas. Sed unu promesis al la alia rakonti al sxi, kion sxi vidis kaj kio la plej multe placxis al sxi en la unua tago; cxar ilia avino ne suficxe ankoraux rakontis al ili, estis ankoraux multaj aferoj, pri kiuj ili volus scii. Sed neniu el ili estis tiel plena je deziroj, kiel la plej juna, gxuste sxi, kiu devis ankoraux la plej longe atendi kaj estis tiel silenta kaj plena je pensoj. Ofte en la nokto sxi staris antaux la malfermita fenestro kaj rigardis supren tra la mallume blua akvo, kiel la fisxoj per siaj nagxiloj kaj vostoj gxin batis. La lunon kaj stelojn sxi povis vidi; ili sxajnis tre palaj, sed por tio ili tra la akvo elrigardis multe pli grandaj, ol antaux niaj okuloj. Se sub ili glitis io kiel nigra nubo, sxi sciis, ke tio cxi estas aux baleno nagxanta super sxi, aux ecx sxipo kun multaj homoj. Ili certe ne pensis, ke bela virineto de maro staras sur la fundo kaj eltiras siajn blankajn manojn kontraux la sxipo. Jen la plej maljuna regxidino atingis la agxon de dekkvin jaroj kaj ricevis la permeson sin levi super la suprajxon de la maro. Kiam sxi revenis, sxi havis multege por rakonti; sed la plej bela estas, sxi diris, kusxi en la lumo de la luno sur supermara sablajxo sur trankvila maro kaj rigardi la grandan urbon, kiu sin trovas tuj sur la bordo de la maro, belan urbon, kie la lumoj brilas kiel centoj da steloj, auxdi la muzikon kaj la bruon de kalesxoj kaj homoj, vidi la multajn pregxejojn kaj turojn kaj auxskulti la sonadon de la pregxejaj sonoriloj. Gxuste cxar al la plej juna estis ankoraux longe malpermesite sin levi, sxi la plej multe sentis grandan deziregon je cxio cxi. Kun kia atento sxi auxskultis tiujn cxi rakontojn! Kaj kiam sxi poste je la vespero staris antaux la malfermita fenestro kaj rigardis tra la mallume-blua akvo, cxiuj sxiaj pensoj estis okupitaj je la granda urbo kun gxia bruado, kaj sxajnis al sxi, ke la sonado de la pregxejaj sonoriloj trapenetras malsupren al sxi. Post unu jaro la dua fratino ricevis la permeson sin levi tra la akvo kaj nagxi kien sxi volas. Sxi suprennagxis cxe la subiro de la suno, kaj tiu cxi vido laux sxia opinio estis la plej bela. La tuta cxielo elrigardis kiel oro, sxi diris, kaj la nuboj--ha, ilian belecon sxi ne povus suficxe bone priskribi! Rugxaj kaj nigrabluaj ili sin transportis super sxi, sed multe pli rapide ol ili, flugis, kiel longa blanka kovrilo, amaso da sovagxaj cignoj super la akvo al la forigxanta suno. Ili flugis al la suno, sed tiu cxi mallevigxis kaj la roza brilo estingigxis sur la maro kaj la nuboj. En la sekvanta jaro la tria fratino sin levis; sxi estis la plej kuragxa el cxiuj kaj nagxis tial supren en unu largxan riveron, kiu fluas al la maro. Palacoj kaj vilagxaj dometoj estis vidataj tra belegaj arbaroj : Sxi auxdis kiel cxiuj birdoj kantis, kaj la suno lumis tiel varme, ke sxi ofte devis nagxi sub la akvon, por iom malvarmigi sian brule varmegan vizagxon. En unu malgranda golfo sxi renkontis tutan amason da belaj homaj infanoj; ili kuradis tute nudaj kaj batadis en la akvo. Sxi volis ludi kun ili, sed kun teruro ili forkuris. Poste venis malgranda nigra besto, tio estis hundo, sed sxi antauxe neniam vidis hundon; tiu cxi komencis tiel furioze sxin boji, ke sxi tute ektimigxis kaj ree forkuris en la liberan maron. Sed neniam sxi forgesos la belegajn arbarojn, la verdajn montetojn kaj la malgrandajn infanojn, kiuj povis nagxi, kvankam ili ne havis fisxan voston. La kvara fratino ne estis tiel kuragxa; sxi restis en la mezo de la sovagxa maro kaj rakontis, ke gxuste tie estas la plej bele. Oni povas rigardi tre malproksime cxirkauxe, kaj la cxielo staras kiel vitra klosxo super la maro. Sxipojn sxi vidis, sed nur tre malproksime, ili elrigardis kiel mevoj; la ludantaj delfenoj sin renversadis kaj la grandaj balenoj sxprucis akvon el la truoj de siaj nazoj supren, ke gxi elrigardis cxirkauxe kiel centoj da fontanoj. Nun venis la tempo por la kvina fratino. Sxia naskotago estis gxuste en la mezo de vintro, kaj tial sxi vidis, kion la aliaj la unuan fojon ne vidis. La maro estis preskaux tute verda, kaj cxirkauxe nagxis grandaj montoj de glacio, el kiuj, laux sxia rakonto, cxiu elrigardis kiel perlo kaj tamen estis multe pli granda ol la turoj, kiujn la homoj konstruas. En la plej mirindaj formoj ili sin montris kaj brilis kiel diamantoj. Sxi sidigxis sur unu el la plej grandaj, kaj cxiuj sxipistoj forkuradis kun teruro de la loko, kie sxi sidis kaj lasis la venton ludi kun sxiaj longaj haroj. Sed je la vespero la cxielo kovrigxis je nuboj, gxi tondris kaj fulmis, dum la nigra maro levis la grandajn pecegojn da glacio alte supren kaj briligis ilin en la forta fulmado. Sur cxiuj sxipoj oni mallevis la velojn; estis timego, teruro, sed sxi sidis trankvile sur sia nagxanta glacia monto kaj vidis, kiel la fajraj fulmoj zigzage sin jxetadis en la sxauxman maron. Kiam iu el la fratinoj venis la unuan fojon super la akvon, cxiu estis ravata de la nova kaj bela, kiun sxi vidis; sed nun, kiam ili kiel grandagxaj knabinoj havis la permeson supreniri cxiufoje laux sia volo, gxi farigxis por ili indiferenta; ili deziregis ree hejmen, kaj post la paso de unu monato ili diris, ke malsupre en la domo estas la plej bele kaj tie oni sin sentas la plej oportune. Ofte en vespera horo la kvin fratinoj cxirkauxprenadis unua la alian per la manoj kaj suprennagxadis en unu linio super la akvon. Ili havis belegajn vocxojn, pli belajn ol la vocxo de homo, kaj kiam ventego komencigxis kaj ili povis supozi, ke rompigxos sxipoj, ili nagxadis antaux la sxipoj kaj kantadis agrable pri la beleco sur la fundo de la maro, kaj petis la sxipanojn ne timi veni tien. Sed tiuj cxi ne povis kompreni la vortojn, ili pensis ke gxi estas la ventego; kaj ili ankaux ne povis vidi la belajxojn de malsupre, cxar se la sxipo iris al la fundo, la homoj mortis en la akvo kaj venis nur jam kiel malvivuloj en la palacon de la regxo de la maro. Kiam je la vespero la fratinoj tiel mano en mano sin alte levis tra la maro, tiam la malgranda fratino restis tute sola kaj rigardis post ili, kaj estis al sxi, kiel sxi devus plori; sed virino de maro ne havas larmojn, kaj tial sxi suferas multe pli multe. --Ho, se mi jam havus la agxon de dekkvin jaroj! sxi diris. Mi scias, ke gxuste mi forte amos la mondon tie supre kaj la homojn, kiuj tie logxas kaj konstruas! Fine sxi atingis la agxon de dekkvin jaroj. --Jen vi elkreskis, diris sxia avino, la maljuna regxino-vidvino. Venu, kaj mi vin ornamos kiel viajn aliajn fratinojn! Sxi metis al sxi kronon el blankaj lilioj sur la harojn, sed cxiu folieto de floro estis duono de perlo; kaj la maljuna avino lasis almordigxi al la vosto de la regxidino ok grandajn ostrojn, por montri sxian altan staton. --Tio cxi doloras! diris la virineto de maro. --Jes, kortega ceremonio postulas maloportunecon! diris la avino. Ho, sxi fordonus kun plezuro cxiun cxi belegajxon kaj dejxetus la multepezan kronon! Sxiaj rugxaj gxardenaj floroj staris al sxi multe pli bone, sed nenio helpis. "Adiaux!" sxi diris kaj levis sin facile kaj bele tra la akvo. Antaux momento subiris la suno, kiam sxi levis la kapon super la suprajxo de la maro; sed cxiuj nuboj brilis ankoraux kiel rozoj kaj oro, kaj tra la palrugxa aero lumis la stelo de la vespero, la aero estis trankvila kaj fresxa kaj nenia venteto movis la maron. Sur la maro staris granda trimasta sxipo, nur unu velo estis levita, cxar estis nenia bloveto, kaj inter la sxnuregaro sidis cxie sxipanoj. Oni auxdis muzikon kaj kantadon, kaj kiam la vespero farigxis pli malluma, centoj da koloraj lanternoj estis ekbruligitaj; gxi elrigardis, kvazaux la flagoj de cxiuj nacioj blovigxas en la aero. La virineto de maro alnagxis gxis la fenestro de la kajuto, kaj cxiufoje, kiam la akvo sxin levis, sxi provis rigardi tra la klaraj vitroj de la fenestroj en la kajuton, kie staris multaj ornamitaj homoj, sed la plej bela el ili estis la juna regxido kun la grandaj nigraj okuloj. Li povis havi la agxon de dekses jaroj, lia tago de naskigxo gxuste nun estis festata, kaj pro tio cxi regis la tuta tiu gajeco kaj belegeco. La sxipanoj dancis sur la ferdeko, kaj kiam la regxido al ili eliris, pli ol cent raketoj levigxis en la aeron. Ili lumis kiel luma tago, tiel ke la virineto de maro ektimis kaj subigxis sub la akvon. Sed baldaux sxi denove ellevis la kapon kaj tiam sxajnis al sxi, kvazaux cxiuj steloj de la cxielo defalas al sxi. Neniam ankoraux sxi vidis tian fajrajxon. Grandaj sunoj mugxante sin turnadis, belegaj fajraj fisxoj sin levadis en la bluan aeron kaj de cxio estis vidata luma rebrilo en la klara trankvila maro. Sur la sxipo mem estis tiel lume, ke oni povis vidi ecx la plej malgrandan sxnuron, ne parolante jam pri la homoj. Kiel bela la juna regxido estis, kaj li premis al la homoj la manojn kun afabla ridetado, dum la muziko sonis tra la bela nokto. Jam farigxis malfrue, sed la virineto de maro ne povis deturni la okulojn de la sxipo kaj de la bela regxido. La koloraj lanternoj estingigxis, la raketoj sin ne levadis pli en la aeron, la pafilegoj jam pli ne tondris, sed profunde en la maro estis movado kaj bruado. La virineto de maro sidis sur la akvo kaj balancigxis supren kaj malsupren, tiel ke sxi povis enrigardadi en la kajuton. Sed pli rapide la sxipo kuris super la ondoj, unu velo post la alia estis levataj, pli forte batis la ondoj, nigra nubego sin montris kaj fulmoj malproksimaj ekbrilis. Terura ventego baldaux komencigxis. Tial la sxipanoj demetis la velojn. La granda sxipo balancigxis en rapidega kurado sur la sovagxa maro; kiel grandaj nigraj montoj sin levadis la sxauxmanta akvo, minacante sin transjxeti super la mastoj, sed la sxipo sin mallevadis kiel cigno inter la altaj ondoj kaj levadis sin ree sur la akvajn montojn. Al la virineto de maro gxi sxajnis kiel veturo de plezuro, sed la sxipanoj tute alie tion cxi rigardis; la sxipo gxemegis kaj krakis, la cxefa masto rompigxis en la mezo kiel kano, kaj la sxipo kusxigxis sur flanko kaj la akvo eniris en la internajxon de la sxipo. Nun la virineto de maro vidis, ke la sxipanoj estas en dangxero, sxi devis sin mem gardi antaux la traboj kaj rompajxoj de la sxipo, kiuj estis pelataj super la akvo. Kelkan tempon estis tiel mallumege, ke sxi nenion povis vidi; sed jen ekfulmis kaj farigxis denove tiel lume, ke la virineto de maro klare revidis cxiujn sur la sxipo. Cxiu penis sin savi, kiel li povis. La plej multe sxi observadis la junan regxidon kaj sxi vidis, kiam la sxipo rompigxis, ke li falis en la profundan maron. En la unua momento sxi estis tre gxoja, cxar nun li ja venos al sxi, sed baldaux venis al sxi en la kapon, ke la homoj ja ne povas vivi en la akvo kaj tiel li nur malviva venos en la palacon de la regxo de la maro. Ne, morti li ne devas! Tial la virineto de maro eknagxis inter la traboj kaj tabuloj, kiuj kuradis sur la maro forgesis la propran dangxeron, subnagxis profunde en la akvon kaj sin levis denove inter la altaj ondoj. Fine sxi atingis la junan regxidon, kiu jam apenaux sin tenis sur la suprajxo de la sovagxa maro. Liaj manoj kaj piedoj komencis jam lacigxi, la belaj okuloj sin fermis, li devus morti, se sxi ne alvenus. Sxi tenis lian kapon super la akvo kaj lasis sin peli de la ondoj kien ili volis. Cxirkaux la mateno la ventego finigxis. De la sxipo ne restis ecx unu ligneto. Rugxa kaj brilanta sin levis la suno el la akvo, kaj sxajnis, ke per tio cxi la vangoj de la regxido ricevis vivon, tamen liaj okulaj restis fermitaj. La virineto de maro kisis lian altan belan frunton kaj reordigis liajn malsekajn harojn. Sxajnis al sxi, ke li estas simila je la marmora statuo en sxia malgranda gxardeno. Sxi lin kisis kaj rekisis kaj forte deziris, ke li restu viva. Jen montrigxis tero, altaj bluaj montoj, sur kies suproj brilis la blanka negxo, kiel amaso da cignoj. Malsupre sur la bordo staris belegaj verdaj arbaroj kaj antaux ili staris pregxejo aux monahxejo, estis ankoraux malfacile bone gxin diferencigi, sed konstruo gxi estis. Citronaj kaj orangxaj arboj kreskis en la gxardeno kaj antaux la eniro staris altaj palmoj. La maro faris tie cxi malgrandan golfeton, en kiu la akvo estis tute trankvila, sed tre profunda, kaj kiu estis limita de superakvaj sxtonegoj, kovritaj de delikata blanka sablo. Tien cxi alnagxis la virineto de maro kun la bela princo, kusxigis lin sur la sablo kaj zorgis, ke lia kapo kusxu alte en la varma lumo de la suno. Eksonis la sonoriloj en la granda blanka konstruo kaj multaj junaj knabinoj sin montris en la gxardeno. Tiam la virineto de maro fornagxis kaj kasxis sin post kelkaj altaj sxtonoj, kiuj elstaris el la akvo, kovris la harojn kaj bruston per sxauxmo de la maro, tiel ke neniu povis vidi sxian belan vizagxon, kaj sxi nun observadis, kiu venos al la malfelicxa regxido. Ne longe dauxris kaj alvenis juna knabino. Sxi videble forte ektimis, sed nur unu momenton, kaj baldaux sxi vokis multajn homojn, kaj la virineto de maro vidis, ke la regxido denove ricevis la konscion kaj ridetis al cxiuj cxirkauxstarantoj, sed al sia savintino li ne ridetis, li ja ecx ne sciis, ke al sxi li devas danki la vivon. Sxi sentis sin tiel malgxoja, ke sxi, kiam oni lin forkondukis en la grandan konstruon, malgaje subnagxis sub la akvon kaj revenis al la palaco de sia patro. Sxi estis cxiam silenta kaj enpensa, sed nun gxi farigxis ankoraux pli multe. La fratinoj sxin demandis, kion sxi vidis la unuan fojon tie supre, sed sxi nenion al ili rakontis. Ofte en vespero kaj mateno sxi levadis sin al la loko, kie sxi forlasis la regxidon. Sxi vidis, kiel la fruktoj de la gxardeno farigxis maturaj kaj estis desxiritaj, sxi vidis, kiel la negxo fluidigxis sur la altaj montoj, sed la regxidon sxi ne vidis, kaj cxiam pli malgxoja sxi tial revenadis hejmen. Sxia sola plezuro estis sidi en sia gxardeneto kaj cxirkauxpreni per la brakoj la belan marmoran statuon, kiu estis simila je la regxido; sed siajn florojn sxi ne flegis, kaj sovagxe ili kreskis super la vojetoj, kaj iliaj longaj trunketoj kaj folioj sin kunplektis kun la brancxoj de la arboj tiel, ke tie farigxis tute mallume. Fine sxi ne povis pli elteni kaj rakontis al unu el siaj fratinoj, kaj baldaux tiam sciigxis cxiuj aliaj, sed je vorto de honoro neniu pli ol tiu, kaj kelkaj aliaj virinetoj de maro, kiuj tamen rakontis gxin nur al siaj plej proksimaj amikinoj. Unu el ili povis doni sciajxon pri la regxido, sxi ankaux vidis la feston naskotagan sur la sxipo, sciis, de kie la regxido estas kaj kie sin trovas lia regno. "Venu, fratineto!" diris la aliaj regxidinoj, kaj interplektinte la brakojn reciproke post la sxultroj, ili sin levis en longa linio el la maro tien, kie sin trovis la palaco de la regxido. Tiu cxi palaco estis konstruita el helflava brilanta speco de sxtono, kun grandaj marmoraj sxtuparoj, el kiuj unu kondukis rekte en la maron. Belegaj orkovritaj kupoloj sin levadis super la tegmentoj, kaj inter la kolonoj, kiuj cxirkauxis la tutan konstruon, staris marmoraj figuroj, kiuj elrigardis kiel vivaj ekzistajxoj. Tra la klara vitro en la altaj fenestroj oni povis rigardi en la plej belegajn salonojn, kie pendis multekostaj silkaj kurtenoj kaj tapisxoj kaj cxiuj muroj estis ornamitaj per grandaj pentrajxoj, ke estis efektiva plezuro cxion tion cxi vidi. En la mezo de la granda salono batis alta fontano, gxiaj radioj sin levadis gxis la vitra kupolo de la plafono, tra kiu la suno lumis sur la akvo kaj la plej belaj kreskajxoj, kiuj sin trovis en la granda baseno. Nun sxi sciis, kie li logxas, kaj tie sxi montradis sin ofte en vespero kaj en nokto sur la akvo; sxi alnagxadis multe pli proksime al la tero, ol kiel kuragxus ia alia, sxi ecx sin levadis tra la tuta mallargxa kanalo, gxis sub la belega marmora balkono. Tie sxi sidadis kaj rigardis la junan regxidon, kiu pensis, ke li sidas sola en la klara lumo de la luno. Ofte en vespero sxi vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko en lia belega sxipeto ornamita per flagoj; sxi rigardadis tra la verdaj kanoj, kaj se la vento kaptadis sxian longan blankan vualon kaj iu sxin vidis, li pensis, ke gxi estas cigno, kiu disvastigas la flugilojn. Ofte en la nokto, kiam la fisxistoj kaptadis fisxojn sur la maro cxe lumo de torcxoj, sxi auxdadis, ke ili rakontas multon da bona pri la juna regxido, kaj sxi gxojadis, ke sxi savis al li la vivon, kiam li preskaux sen vivo estis pelata de la ondoj, kaj sxi ekmemoradis, kiel firme lia kapo ripozis sur sxia brusto kaj kiel kore sxi lin kisis. Pri tio cxi li nenion sciis, li ne povis ecx songxi pri sxi. Cxiam pli kaj pli kreskis sxia amo al la homoj, cxiam pli sxi deziris povi sin levi al ili kaj vivi inter ili, kaj ilia mondo sxajnis al sxi multe pli granda ol sxia. Ili ja povas flugi sur sxipoj trans la maron, sin levi sur la altajn montojn alte super la nubojn, kaj la landoj, kiujn ili posedas, sin etendas kun siaj arbaroj kaj kampoj pli malproksime, ol sxi povas atingi per sia rigardo. Multon sxi volus scii, sed la fratinoj ne povis doni al sxi respondon je cxio, kaj tial sxi demandadis pri tio la maljunan avinon, kiu bone konis la pli altan mondon, kiel sxi nomadis la landojn super la maro. --Se la homoj ne dronas, demandis la virineto de maro, cxu ili tiam povas vivi eterne, cxu ili ne mortas, kiel ni tie cxi sur la fundo de la maro? --Ho jes, diris la maljunulino, ili ankaux devas morti, kaj la tempo de ilia vivo estas ankoraux pli mallonga ol de nia. Ni povas atingi la agxon de tricent jaroj, sed kiam nia vivo cxesigxas, ni turnigxas en sxauxmon kaj ni ne havas tie cxi ecx tombon inter niaj karaj. Ni ne havas senmortan animon, ni jam neniam revekigxas al vivo, ni similas je la verda kreskajxo, kiu, unu fojon detrancxita, jam neniam pli povas revivigxi. Sed la homoj havas animon, kiu vivas eterne, kiam la korpo jam refarigxis tero. La animo sin levas tra la etero supren, al la brilantaj steloj! Tute tiel, kiel ni nin levas el la maro kaj rigardas la landojn de la homoj, tiel ankaux ili sin levas al nekonataj belegaj lokoj, kiujn ni neniam povos vidi. --Kial ni ne ricevis senmortan animon? malgxoje demandis la virineto de maro. Kun plezuro mi fordonus cxiujn centojn da jaroj, kiujn mi povas vivi, por nur unu tagon esti homo kaj poste preni parton en la cxiela mondo! --Pri tio cxi ne pensu! diris la maljunulino, nia sorto estas multe pli felicxa kaj pli bona, ol la sorto de la homoj tie supre! --Sekve mi mortos kaj disfluigxos kiel sxauxmo sur la maro, mi jam ne auxdados la muzikon de la ondoj, ne vidados pli la belajn florojn kaj la luman sunon! Cxu mi nenion povas fari, por ricevi eternan animon? --Ne! diris la maljunulino, nur se homo vin tiel ekamus ke vi estus por li pli ol patro kaj patrino, se li alligigxus al vi per cxiuj siaj pensoj kaj sia amo kaj petus, ke la pastro metu lian dekstran manon en la vian kun la sankta promeso de fideleco tie cxi kaj cxie kaj eterne, tiam lia animo transfluus en vian korpon kaj vi ankaux ricevus parton en la felicxo de la homoj. Li donus al vi animon kaj retenus tamen ankaux sian propran. Sed tio cxi neniam povas farigxi! Gxuste tion, kio tie cxi en la maro estas nomata bela, vian voston de fisxo, ili tie supre sur la tero trovas malbela. Cxar mankas al ili la gxusta komprenado, tie oni devas havi du malgraciajn kolonojn, kiujn ili nomas piedoj, por esti nomata bela! La virineto de maro ekgxemis kaj rigardis malgxoje sian fisxan voston. --Ni estu gajaj! diris la maljunulino, ni saltadu kaj dancadu en la tricent jaroj, kiujn la sorto al ni donas; gxi estas certe suficxa tempo, poste oni tiom pli senzorge povas ripozi. Hodiaux vespere ni havos balon de kortego! Kaj gxi estis efektive belego, kiun oni sur la tero neniam vidas. La muroj kaj la plafono de la granda salono estis de dika, sed travidebla vitro. Multaj centoj da grandegaj konkoj, rugxaj kiel rozoj kaj verdaj kiel herbo, staris en vicoj sur cxiu flanko kun blue brulanta flamo, kiu lumigis la tutan salonon kaj tralumis ecx tra la muroj, tiel ke la maro cxirkauxe estis tute plena je lumo. Oni povis bone vidi cxiujn la sennombrajn fisxojn, grandajn kaj malgrandajn, kiel ili alnagxadis al la vitraj muroj; sur unuj la skvamoj sxajnis purpuraj, sur aliaj ili brilis kiel oro kaj argxento. En la mezo tra la salono fluis largxa kvieta rivero, kaj sur gxi dancis la viroj kaj virinetoj de maro laux sia propra dolcxa kantado. Tiel belajn vocxojn la homoj sur la tero ne havas. La plej juna regxidino kantis la plej bele, oni aplauxdadis al sxi, kaj por unu momento sxi sentis gxojon en la koro, cxar sxi sciis, ke sxi havas la plej belan vocxon en la maro kaj sur la tero. Sed baldaux sxi denove komencis pensadi pri la mondo supra. Sxi ne povis forgesi la belan regxidon kaj sian doloron, ke sxi ne havas senmortan animon kiel li. Tial sxi elsxteligxis el la palaco de sia patro, kaj dum interne cxio kantadis kaj gxojadis, sxi sidis malgaja en sia gxardeneto. Tiam subite sxi ekauxdis la sonon de korno penetrantan al sxi tra la akvo, kaj sxi ekpensis : "nun li kredeble sxipas tie supre, li, kiun mi amas pli ol patron kaj patrinon, li, al kiu mi pendas per cxiuj miaj pensoj kaj en kies manon mi tiel volonte metus la felicxon de mia vivo. Cxion mi riskos, por akiri lin kaj senmortan animon! Dum miaj fratinoj dancas en la palaco de mia patro, mi iros al la mara sorcxistino. Gxis hodiaux mi cxiam sentis teruron antaux sxi, sed eble sxi povas doni al mi konsilon kaj helpon". La regxidino eliris el sia gxardeneto kaj rapidis al la bruanta akvoturnejo, post kiu logxis la sorcxistino. Sur tiu cxi vojo sxi antauxe neniam iris; tie kreskis nenia floro, nenia herbeto, nur nuda griza sabla tero sin etendis gxis la akvoturnejo, kie la akvo sxauxme batadis, turnigxante kiel bruantaj radoj muelaj, kaj cxion, kion gxi kaptadis, tiregadis kun si en la profundegon. Inter tiuj cxi cxion ruinigantaj akvaj turnajxoj la regxidino devis trapasxi, por atingi la terajxon de la sorcxistino, kaj tie sxi devis ankoraux longe iri sur varma sxanceligxanta sxlimo, kiun la sorcxistino nomadis sia torfajxo. Post tiu staris sxia domo en la mezo de stranga arbaro. Cxiuj arboj kaj arbetajxoj estis polipoj, duone besto duone kreskajxo, ili elrigardis kiel centkapaj serpentoj, kiuj kreskis el la tero; cxiuj brancxoj estis longaj sxlimaj brakoj kun fingroj kiel fleksaj vermoj, kaj cxiu membro sin movadis, de la radiko gxis la plej alta supro. Cxion, kion ili povis en la maro kapti, ili cxirkauxvolvadis fortike, por jam neniam gxin ellasi. La malgranda regxidino kun teruro haltis antaux tiu cxi arbaro; sxia koro batis de timego; sxi jam estis preta iri returne, sed sxi ekpensis pri la regxido kaj pri la akirota homa animo kaj farigxis denove kuragxa. Siajn longajn, libere defalantajn harojn sxi alligis fortike cxirkaux la kapo, por ke la polipoj ne povu per tio cxi sxin ekkapti, la ambaux manojn sxi almetis kruce al la brusto kaj rapide iris antauxen, kiel fisxo rapidanta tra la akvo, inter la teruraj polipoj, kiuj etendadis post sxi siajn fleksajn brakojn kaj fingrojn. Sxi rimarkis, kiel cxiu el ili objekton unu fojon kaptitan tenis forte per centoj da malgrandaj brakoj, kiel per feraj ligiloj. Homoj pereintaj en la maro kaj falintaj al la fundo elrigardadis kiel blankaj ostaroj el la brakoj de la polipoj. En la brakoj ili tenis partojn de sxipoj kaj kestojn, ostarojn de bestoj surteraj kaj, kio sxajnis al la regxidino la plej terura--virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj. Jen sxi venis al granda, preskaux cxie kovrita de sxlimo, placo en la arbaro, kie grandaj grasaj maraj serpentoj sin volvadis kaj montradis sian abomenan blankflavan ventron. En la mezo de la placo staris domo, konstruita el la blankaj ostoj do homoj pereintaj en la maro; tie sidis la sorcxistino de la maro kaj mangxigadis testudon el sia busxo, kiel la homoj donas sukeron al kanarieto. La malbelajn grasajn serpentojn de la maro sxi nomadis siaj amataj kokidoj kaj lasis ilin ludi sur sia granda sponga brusto. --Mi jam scias, kion vi volas! diris la sorcxistino, tre malsagxe! Tamen via volo estos plenumita, cxar gxi jxetos vin en malfelicxon, mia bela regxidineto. Vi volus liberigxi de via fisxa vosto kaj por tio havi du trabojn por la irado, kiel la homoj, por ke la juna regxido enamigxu en vin kaj vi ricevu lin kaj senmortan animon! Cxe tio cxi la sorcxistino ridis tiel lauxte kaj malbele, ke la testudo kaj la serpentoj falis sur la teron. Vi ne povis veni en pli oportuna tempo. Morgaux post la levigxo de la suno mi jam ne povus al vi helpi, gxis ree pasus jaro. Mi kuiros al vi trinkajxon, kun kiu vi ankoraux antaux la levigxo de la suno devas nagxi al la tero, sidigxi sur la bordo kaj eltrinki la trinkajxon; tiam via fisxa vosto turnigxos en tion, kion la homoj nomas graciaj piedoj, sed gxi doloros, gxi estos al vi, kiel se akra glavo vin trancxus. Cxiuj, kiuj vin vidos, diros, ke vi estas la plej bela homa estajxo, kiun ili vidis. Restos al vi via facila flugetanta irado, nenia dancistino povos flirtadi tiel gracie kiel vi, sed cxe cxiu pasxo, kiun vi faros, vi sentos, kiel vi pasxus sur akran trancxilon. Se vi volas cxion cxi elteni, tiam mi al vi helpos! --Jes! diris la virineto de maro kun tremanta vocxo kaj pensis pri la regxido kaj pri la ricevota animo. --Sed memoru, diris la sorcxistino, se vi unu fojon farigxis homo, vi jam neniam pli povas refarigxi virineto de maro! vi jam neniam pli povos sin mallevi tra la akvo al viaj fratinoj kaj al la palaco de via patro, kaj se vi ne akiros la amon de la princo, tiel ke li pro vi forgesu patron kaj patrinon, alligigxu al vi per cxiuj siaj pensoj kaj ordonu al la pastro, ke tiu metu viajn manojn en la liajn tiel, ke vi farigxu edzo kaj edzino, tiam vi ne ricevos senmortan animon! Je la unua mateno post lia edzigxo kun alia via koro dissxirigxos kaj farigxos sxauxmo sur la maro. --Mi gxin volas! diris la virineto de maro kaj sxi estis pala kiel la morto. --Sed vi devas ankaux pagi al mi! diris la sorcxistino, kaj ne malmulton mi postulas. Vi havas la plej belan vocxon el cxiuj tie cxi sur la fundo de la maro, per gxi vi esperas tie ensorcxi la regxidon, sed la vocxon vi devas doni al mi. La plej bonan, kion vi posedas, mi volas ricevi por mia kara trinkajxo! Mian propran sangon mi ja devas doni por gxi, por ke la trinkajxo farigxu akra, kiel glavo ambauxflanke trancxanta! --Sed se vi prenos de mi mian vocxon, diris la virineto de maro, kio do tiam restos al mi? --Via bela eksterajxo, diris la sorcxistino, via flugetanta irado kaj viaj parolantaj okuloj, per kiuj vi jam povas malsagxigi homan koron. Nu, cxu vi perdis la kuragxon? Eletendu vian malgrandan langon, kaj mi detrancxos gxin por mia peno kaj vi ricevos la karan trinkajxon! --Gxi farigxu! diris la virineto de maro, kaj la sorcxistino metis la kaldronon, por kuiri la sorcxan trinkajxon. Pureco estas duono de vivo! sxi diris kaj elfrotis la kaldronon per la serpentoj, kiujn sxi kunligis en unu tuberon. Poste sxi gratis al si mem la bruston kaj engutigis en la kaldronon sian nigran sangon. La vaporo formis la plej strangajn flgurojn, tiel ke estis terure ilin vidi. Cxiun momenton la sorcxistino metis novajn objektojn en la kaldronon, kaj kiam gxi komencis bone boli, estis tute, kiel se plorus krokodilo. Fine la trinkajxo estis preta; sxi elrigardis kiel la plej klara akvo. --Jen ricevu gxin! diris la sorcxistino kaj detrancxis al la virineto de maro la langon; la virineto nun jam estis muta, povis jam nek kanti nek paroli. --Se la polipoj volos vin kapti, kiam vi iros returne tra mia arbaro, diris la sorcxistino, sxprucu sur ilin nur unu solan guton de tiu cxi trinkajxo, tiam iliaj brakoj kaj fingroj disfalos en mil pecojn! Sed tion cxi la regxidino ne bezonis, la polipoj timigite sin retiris de sxi, kiam ili vidis la brilantan trinkajxon, kiu lumis en sxia mano kiel radianta stelo. Tiel sxi baldaux pasis la arbaron, la marcxon kaj la akvoturnejon. Sxi povis vidi la palacon de sia patro; la torcxoj en la granda salono de dancado estis estingitaj; tie certe jam cxiuj dormis, tamen sxi ne kuragxis iri al ili nun, kiam sxi estis muta kaj la koro volis dissxirigxi al sxi de malgxojo; sxi ensxteligxis en la gxardenon, derompis floron de la bedoj de cxiuj siaj fratinoj, jxetis al la palaco milojn da kisoj per la fingroj kaj levigxis tra la mallume-blua maro supren. La suno ankoraux ne estis levigxinta, kiam sxi ekvidis la palacon de la regxido kaj supreniris sur la belega marmora sxtuparo. La luno lumis mirinde klare. La malgranda virineto de maro eltrinkis la brule akran trinkajxon, kaj estis al sxi, kiel se ambauxakra glavo trairus tra sxia delikata korpo, sxi perdis la konscion kaj falis kiel mortinta. Kiam la suno eklumis super la maro, sxi vekigxis kaj sentis fortan doloron, sed rekte antaux sxi staris la aminda juna regxido, kiu direktis sur sxin siajn okulojn nigrajn kiel karbo, tiel ke sxi devis mallevi la siajn, kaj tiam sxi rimarkis, ke sxia fisxa vosto perdigxis kaj sxi havis la plej graciajn malgrandajn blankajn piedetojn, kiujn bela knabino nur povas havi. Sed sxi estis tute nuda, kaj tial sxi envolvis sin en siajn densajn longajn harojn. La regxido demandis, kiu sxi estas kaj kiel sxi venis tien cxi, kaj sxi ekrigardis lin per siaj mallumebluaj okuloj kviete sed ankaux tiel malgaje, cxar paroli sxi ja ne povis. Tiam li prenis sxian manon kaj kondukis sxin en la palacon. Cxe cxiu pasxo, kiun sxi faris, estis al sxi, kiel la sorcxistino antauxdiris, kiel se sxi pasxus sur akrajn pinglojn kaj trancxilojn, sed sxi elportadis gxin volonte. Sub la mano de la regxido sxi supreniris facile kiel akva veziko sur la sxtuparo, kaj li kaj ankaux cxiuj aliaj admiris sxian gracian flugetantan iradon. Multekostaj vestoj el silko kaj muslino estis nun donitaj al sxi, en la palaco sxi estis la plej bela el cxiuj, sed sxi estis muta, povis nek kanti nek paroli. Belaj sklavinoj, vestitaj en silko kaj oro, eliradis kaj kantadis antaux la regxido kaj liaj gepatroj. Unu kantis pli agrable ol cxiuj aliaj, kaj la regxido aplauxdis kaj ridetis al sxi; tiam la virineto de maro farigxis malgxoja, sxi sciis, ke sxi mem kantus multe pli bele. Ho! sxi diris al si mem, se li nur scius, ke, por esti cxe li, mi fordonis je eterne mian vocxon! Jen la sklavinoj ekdancis belegajn flugetajn dancojn sub la plej bela muziko; tiam la virineto de maro levis siajn belajn blankajn brakojn, starigxis sur la pintoj de la fingroj piedaj kaj ekflugetis sur la planko, dancante kiel ankoraux neniu dancis. Cxe cxiu movo sxia beleco pli multe elmontrigxadis, kaj sxiaj okuloj parolis pli interne kaj pli profunde al la koro, ol la kantado de la sklavinoj. Cxiuj estis ensorcxitaj de gxi, aparte la regxido, kiu nomis la regxidinon lia amata trovitino, kaj sxi dancis senhalte, kvankam cxiufoje, kiam sxia piedo tusxis la plankon, sxajnis al sxi, kiel sxi ekpasxus sur akran trancxilon. La regxido diris, ke sxi estu cxiam apud li, kaj sxi ecx ricevis la permeson dormi sur velura kuseno antaux lia pordo. Li lasis fari al sxi viran vestajxon, por ke sxi povu akompanadi lin ankaux sur cxevalo. Ili rajdadis tra la bonodoraj arbaroj, kie la verdaj brancxoj tusxadis iliajn sxultrojn kaj la birdetoj kantadis inter la fresxaj folioj. Sxi levadis sin kun la regxido sur la altajn montojn, kaj kvankam sxiaj graciaj piedetoj sangadis, sxi tamen ridadis je tio cxi kaj sekvadis lin gxis ili ekvidadis la nubojn preterflugantaj profunde sub ili, kiel se gxi estus amaso da birdoj, iranta al la fremdaj landoj. En domo, en la palaco de la regxido, sxi iradis, kiam en la nokto la aliaj dormis, sur la largxan marmoran sxtuparon kaj malvarmigadis siajn brulantajn piedojn en la malvarma akvo de la maro kaj tiam sxi pensadis pri siaj parencoj en la profundajxo. En unu nokto sxiaj fratinoj venis, reciproke tenante sin per la brakoj; ili kantis, nagxante super la akvo, tre malgajajn melodiojn. Sxi faris al ili signon, kaj ili sxin rekonis kaj rakontis, kiel profunde sxi ilin cxiujn malgxojigis. De tiu tempo ili vizitadis sxin cxiun nokton, kaj en unu nokto sxi rimarkis en granda malproksimeco la maljunan avinon, kiu jam de tre longa tempo ne estis sin levinta al la suprajxo de la maro, kaj la regxon de la maro kun sia krono sur la kapo. Ili etendis al sxi la manojn, sed ambaux ne kuragxis veni tiel proksime al la tero, kiel la fratinoj. De tago al tago la regxido sxin cxiam pli ekamadis, li amis sxin, kiel oni povas nur ami bonan belan infanon, sed fari sxin regxino tio cxi neniam venis al li en la kapon, kaj tamen sxi ja devis farigxi lia edzino, cxar alie sxi ne ricevus senmortan animon, sed devus en la mateno de lia edzigxo farigxi sxauxmo sur la maro. Cxu vi ne amas min pli ol cxiun? kvazaux paroladis la okuloj de la regxidineto, kiam li sxin prenadis en siajn brakojn kaj kisadis sxian belan frunton. --Jes, vin mi amas la plej multe! diris la regxido, cxar vi havas la plej bonan koron, vi estas al mi la plej multe aldonita kaj vi estas simila je unu juna knabino, kiun mi unu fojon vidis, sed jam kredeble neniam revidos. Mi estis sur sxipo, kiu rompigxis; la ondoj alpelis min al tero proksime de sankta pregxejo, en kiu multaj junaj knabinoj faris la meson. La plej juna el ili trovis min tie sur la bordo kaj savis al mi la vivon; nur du fojojn mi sxin vidis. Sxi estus la sola knabino, kiun mi povus ami en tiu cxi mondo, sed vi estas simila je sxi, vi preskaux forpremas sxian figuron en mia animo. Sxi apartenas al la sankta pregxejo, kaj tial vin sendis al mi mia bona felicxo; neniam ni disigxos unu de la alia! --Ha! li ne scias, ke mi savis al li la vivon! pensis la regxidineto, mi portis lin trans la maro al la arbaro, kie staras la pregxejo; mi rigardis lin post la sxauxmo kaj atendis, cxu ne venos al li ia homo. Mi vidis la belan knabinon, kiun li amas pli ol min! La virineto de maro profunde gxemis, plori sxi ne povis. La knabino apartenas al la sankta pregxejo, li diris, neniam sxi elvenos en la mondon, ili neniam renkontos unu la alian, mi estas apud li, mi vidas lin cxiutage, mi lin flegos, mi lin amos, mi oferos al li mian vivon! Sed jen la regxido devis edzigxi kaj ricevi kiel edzino la filinon de la najbara regxo; tial oni pretigis tian belan sxipon. La regxido veturas, oni diras, por ekkoni la landojn de la najbara regxo, sed efektive gxi estas farata por rigardi la filinon de la najbara regxo; grandan sekvantaron li devis kunpreni. La virineto de maro balancis la kapeton kaj ridetis; sxi konis la pensojn de la regxido pli bone ol cxiuj aliaj. "Mi devas veturi! li diris al sxi, mi devas rigardi la belan regxidinon; miaj gepatroj gxin postulas, sed por preni gxin kiel fiancxino, tion ili ne volas min devigi. Mi ne povas sxin ami! Sxi ne estas simila je la bela knabino en la pregxejo, je kiu vi estas simila. Se mi iam devus elekti fiancxinon, tiam la elekto pli volonte falus sur vin, mia muta trovitineto kun la parolantaj okuloj!" Cxe tio li sxin kisis sur sxia rugxa busxo, ludis kun sxiaj longaj haroj kaj metis sian kapon al sxia koro, kaj pli vive sxi ekrevis pri homa felicxo kaj pri senmorta animo. --Vi ja ne timas la maron, vi, muta infano, li demandis, kiam ili staris sur la belega sxipo, kiu devis lin veturigi al la lando de la najbara regxo, kaj li rakontis al sxi pri ventegoj kaj senventeco, pri mirindaj fisxoj en la profundajxo kaj kion la subakvigxistoj tie vidis, kaj sxi ridis cxe lia rakontado, cxar sxi sciis ja pli bone ol cxiu alia pri la fundo de la maro. En luna nokto, kiam cxiuj dormis, krom la direktilisto apud sia direktilo, tiam sxi sidis sur la rando de la sxipo kaj senmove rigardis malsupren tra la klara akvo, kaj sxajnis al sxi, kvazaux sxi vidas la palacon de sia patro; sur la plej alta turo de tiu palaco staris la maljuna avino kun la argxenta krono sur la kapo kaj rigardadis sendeturnigxe tra la ondanta akvo al la kilo de la sxipo. Jen sxiaj fratinoj elnagxis el la internajxo de la maro, rigardadis sxin malgaje kaj kunerompadis la blankajn manojn. Sxi faris al ili signojn, ridetis kaj volis rakonti, ke cxio iras bone kaj felicxe, sed la servanto de la sxipo alproksimigxis al sxi kaj la fratinoj subakvigxis, tiel ke li pensis, ke la blanka, kion li vidis, estis nur sxauxmo sur la maro. Je la sekvanta mateno la sxipo ennagxis en la havenon de la belega cxefurbo de la najbara regxo. Cxiuj sonoriloj de pregxejoj sonoris, kaj de la altaj turoj eksonis trumpetoj, dum la soldatoj kun etenditaj standardoj kaj brilantaj bajonetoj staris orditaj en parado. Cxiu tago estis pasigata feste. Baloj kaj kolektigxoj sekvis unu la alian, sed la regxidino ankoraux ne estis, sxi estis edukata, kiel oni diris, malproksime en unu sankta monahxejo, kie sxi lernadis cxiujn regxajn virtojn. Fine sxi alveturis. La virineto de maro brulis de deziro vidi sxian belecon kaj devis konfesi, ke personon pli belan kaj cxarman sxi neniam ankoraux vidis. Sxia hauxto estis delikata kaj travidebla kaj post la longaj mallumaj okulharoj ridetis paro da nigrabluaj fidelaj okuloj. --Vi gxi estas! gxoje ekkriis la regxido, vi, kiu min savis, kiam mi kusxis malviva sur la bordo de la maro! kaj li premis sxin kiel sian rugxigxantan fiancxinon en siaj brakoj. Ho, mi estas tro felicxa, li diris al la virineto de maro. La plej bona, kiun mi neniam esperis atingi, estas al mi plenumita. Vi gxojos je mia felicxo, cxar vi min amas la plej multe! La virineto de maro kisis al li la manon, kaj jam nun estis al sxi, kiel sxi sentus, ke sxia koro dissxirigxas. La mateno de la edzigxo de la princo devis ja alporti al gxi la morton kaj turni sxin en sxauxmon sur la maro. Cxiuj sonoriloj de la pregxejoj sonoris, la heroldoj rajdadis tra la tuta urbo kaj sciigadis la fiancxigxon. Sur cxiuj altaroj brulis bonodora oleo en multekostaj argxentaj lampoj. La pastroj balancadis la fumilojn kaj la gefiancxoj donis unu al la alia la manon kaj ricevis la benon de la episkopo. La virineto de maro staris en silko kaj oro kaj tenis la trenajxon de la vesto de la fiancxino, sed sxia orelo ne auxdis la festan muzikon, sxia okulo ne vidis la sanktan ceremonion, sxi pensis pri sia nokto de la morto, pensis pri cxio, kion gxi perdis en tiu cxi mondo. Ankoraux en tiu sama vespero la gefiancxoj iris sur la sxipon; la pafilegoj tondris, cxiuj flagoj sin movadis en la aero, kaj en la mezo de la sxipo estis konstruita regxa tendo el oro kaj purpuro kaj provizita je la plej belaj kusenoj, sur kiuj devis ripozi la gefiancxoj en la trankvila malvarmeta nokto. La vento blovis la velojn kaj la sxipo glitis facile kaj sen forta sxanceligxado sur la klara maro. Kiam farigxis vespero, oni ekbruligis kolorajn lampojn kaj la maristoj dancis gajajn dancojn sur la ferdeko. La virineto de maro tiam ekmemoris tiun vesperon, kiam sxi je la unua fojo suprennagxis el la maro kaj vidis tian saman belegecon kaj gxojon, kaj nun sxi sin turnadis en la danco, flugetante kiel flugetas la hirundo, kiam gxi estas persekutata, kaj cxiuj admirante aplauxdadis al sxi, neniam ankoraux sxi dancis tiel belege. Kvazaux akraj trancxiloj trancxadis en sxiaj delikataj piedoj, sed sxi gxin ne sentadis, cxar pli multe gxi trancxadis al sxi la koron. Sxi sciis, ke gxi estas la lasta vespero, ke sxi lin vidas, lin, por kiu sxi forlasis la amikojn kaj hejmon, fordonis sian belegan vocxon kaj cxiutage suferadis malfacilajn dolorojn, dum li gxin ecx la plej malmulte ne scietis. Gxi estis la lasta nokto, ke sxi enspiradis tiun saman aeron, kiel li, kaj vidadis la profundan maron kaj la bluan stelan cxielon. Eterna nokto sen pensado kaj songxado sxin atendis, cxar sxi ne havis animon kaj jam neniam povis gxin ricevi. Cxio sur la sxipa estis plena je gxojo kaj gajeco, multe ankoraux post la mezo de la nokto; sxi ridetadis kaj dancadis kun pensoj de morto en sia koro. La regxido kisis sian belan fiancxinon kaj sxi ludis kun liaj nigraj haroj kaj brako en brako ili iris en la belegan tendon por ripozi. Farigxis trankvile kaj mallauxte sur la sxipo, nur la direktilisto staris apud la direktilo; la virineto de maro metis siajn blankajn brakojn sur la randon de la sxipo kaj rigardadis al oriento, atendante la cxielrugxon de mateno. Sxi sciis, ke la unua radio de la suno estos sxia alportanto de morto. Tiam sxi ekvidis siajn fratinojn levigxantajn el la maro, ili estis palaj kiel sxi mem, iliaj longaj belaj haroj jam ne movadis sin en la vento, ili estis detrancxitaj. --Ni donis gxin al la sorcxistino, por ke sxi donu helpon kaj por ke vi ne devu morti en tiu cxi nokto! Sxi donis al ni trancxilon, jen gxi estas! Vi vidas, kiel akra gxi esxtas? Antaux ol la suno levigxos, vi devas gxin enpusxi en la koron de la regxido, kaj kiam lia varma sango sxprucos sur viajn piedojn, tiam viaj piedoj kunkreskigxos en unu fisxan voston kaj vi denove farigxos virineto de maro, vi povos veni al ni en la maron kaj vivi viajn tricent jarojn, antaux ol vi farigxos malviva sala sxauxmo de la maro. Rapidu, rapidu! Li aux vi devas morti antaux la levigxo de la suno. Nia maljuna avino malgxojas tiel, ke la blankaj haroj al sxi elfalis, kiel niaj falis sub la tondilo de la sorcxistino. Mortigu la regxidon kaj revenu! Rapidu! cxu vi vidas la rugxan strion sur la cxielo? Post kelkaj minutoj levigxos la suno kaj vi devos morti! Kaj ili strange kaj profunde ekgxemis kaj mallevigxis en la akvon. La regxidineto de maro fortiris la purpuran kurtenon antaux la tendo kaj vidis, kiel la bela fiancxino dormas, tenante sian kapon sur la brusto de la regxido, kaj sxi klinigxis, kisis lin sur la bela frunto, suprenrigardis al la cxielo, kie la rugxo de la mateno ricevadis cxiam pli brulantan koloron, ekrigardis la akran trancxilon kaj direktis ree siajn okulojn sur la regxidon, kiu en la songxo elparoladis la nomon de sia fiancxino,--sxi sola vivis en liaj pensoj--kaj la trancxilo tremis en la manoj de la virineto de maro. . . sed jen sxi jxetis gxin malproksime for en la ondojn, kiuj rugxe eklumis, kie falis la trancxilo; elrigardadis, kiel se gutoj de sango sxprucus supren el la akvo. Ankoraux unu fojon sxi ekrigardis la regxidon per rigardo duone estingita, jxetis sin de la sxipo en la maron kaj sentis, kiel sxia korpo sin turnis en sxauxmon. Nun la suno levigxis el la maro, kviete kaj varme falis gxiaj radioj sur la malvarman malvivan sxauxmon de la maro kaj la regxidineto de maro sentis nenion de la morto. Sxi ekvidis la sunon kaj proksime super sxi flugetis centoj da travideblaj belegaj estajxoj; sxi povus tra ili vidi la blankajn velojn de la sxipo kaj la rugxajn nubojn sur la cxielo. Ilia vocxo estis kiel sonorado de sferoj, sed tiel spiritia, ke nenia homa orelo povis gxin auxdi, kiel ankaux nenia tera okulo povis vidi tiujn cxi cxielajn estajxojn. Sen flugiloj ili sin portadis tra la aero danke sian propran facilecon. La virineto de maro vidis, ke sxi havas korpon tian kiel ili, kiu cxiam pli kaj pli sin levadis el la sxauxmo. --Al kiu mi venis? sxi demandis, kaj sxia vocxo sonis kiel la vocxo de la aliaj estajxoj, tiel spirite, ke nenia tera muziko povas gxin reprezenti. --Al la filinoj de la aero! respondis la aliaj. La virino de maro ne havas senmortan animon kaj neniam povas gxin ricevi, se ne prosperis al sxi akiri la amon de homo. De fremda potenco dependas sxia eterna ekzistado. La filinoj de la aero ankaux ne havas senmortan animon, sed ili povas gxin akiri al si mem per bonaj faroj. Ni flugas al la varmaj landoj, kie la brulanta spiro de la pesta aero mortigas la homojn; tie ni blovetados malvarmeton. Ni disetendas la bonodoron de la floroj tra la aero kaj alportas refresxigxon kaj sanigxon. Se ni en la dauxro de tricent jaroj penadis fari cxion bonan, kion ni povas, tiam ni ricevas senmortan animon kaj prenas parton en la eterna felicxo de la homoj. Vi, malfelicxa virineto de maro, el la tuta koro cxiam laboradis al tiu sama celo kiel ni, vi suferis kaj paciencis, vi levigxis nun al la mondo de la spiritoj de la aero, nun vi povas mem akiri al vi post tri centjaroj senmortan animon per bonaj faroj! La virineto de maro levis siajn travideblajn brakojn al la luma suno kaj je la unua fojo sxi sentis larmojn. Sur la sxipo denove regis bruo kaj vivo; sxi rimarkis, kiel la regxido kun sia bela fiancxino sxin sercxas, malgaje ili direktis siajn okulojn sur la ondantan sxauxmon, kiel se ili scius, ke sxi jxetis sin en la maron. Nevidate sxi kisis la frunton de la fiancxino, ridetis al la regxido kaj levis sin kun la aliaj infanoj de la aero al la rozerugxa nubo, kiu nagxis en la aero. --Post tricent jaroj ni tiel transflugetos en la regnon cxielan! --Ecx pli frue ni povas tien veni! diris unu el la spiritoj de la aero. Nevidate ni enflugetas en la domojn de la homoj, kie estas infanoj, kaj por cxiu tago, en kiu ni trovas bonan infanon, kiu faras gxojon al siaj gepatroj kaj meritas ilian amon, Dio mallongigas al ni nian tempon de provado. La infano ne scias, kiam ni flugas tra la cxambro, kaj kiam ni el gxojo pro tiu infano ridetas, tiam niaj tricent jaroj perdas unu jaron, sed se ni vidas malbonkondutan kaj malbonan infanon, tiam ni devas plori larmojn de malgxojo, kaj cxiu larmo aldonas al nia tempo de provado unu tagon! * * * * * III ANEKDOTOJ * * * * * _Unu advokato_, tre malgranda, venis jugxejon, por defendi la aferon de sia kliento. Alia advokato, vidante lin, demandis, kiu li estas. Tiu respondis. Tiam la unua ekkriis :--Kio? tia malgranda advokato? mi ja povas vin kasxi en mian posxon!--Vi povas, trankvile diris tiu, kaj tiam en via posxo estos pli da sagxo, ol en la kapo. [M. Solovjev.] _Unu malgrandruso_ veturis sur veturilo. Subite la veturilo klinigxis : gxi trafis en kavon. La malgrandruso desaltis kaj provis levi la veturilon, sed ne povis. Tiam li kolektas siajn fortojn kaj vokas pro helpo la sanktan Nikolaon. Sed ankaux tio cxi ne helpis. Tiam en malespero li krias :--Cxiuj sanktuloj helpu! kaj pusxas la veturilon kun tia forto, ke gxi renversigxas sur alian flankon. --Jen vi havas! li ekkriis kolere : vi ne devis pusxi cxiuj kune! [M. Solovjev.] _Unu generalo_ volis rigardi, kiel oni nutras la soldatojn. Neatendite li venas en la soldatan kuirejon. Sur la korto li renkontas du soldatojn, kiuj portas kaldronon.--Haltu! li ordonas : alportu kuleron!--Sed, Via Generala Mosxto. . . . komencas la alkurinta adjutanto. . .--Silentu! krias la generalo. Li prenas kuleron.-- Levu la kovrilon! Lia ordono estas plenumata. Li cxerpas per la kulero la fluidajxon, provas kaj kun abomeno kracxas.--Kio tio cxi estas? gxi estas tia supo? gxi estas kotajxo!!--Jes, Via Generala Mosxto, murmuretas la timigita adjutanto, mi tion cxi ja volis diri al vi. [M. Solovjev.] _Unu sprita mastro de budo_ elpensis la sekvantan ruzan sxercon. Sur la pordo de sia budo li skribis : "eniro senpaga". Granda amaso da publiko plenigis baldaux la budon. Sed kiam la gastoj volis eliri, ili renkontis du grandajn gardistojn kaj super la pordo la surskribon : "eliro kostas kvindek centimojn". La sukceso estis brilanta. Preskaux cxiuj pagis, lauxte ridante pro tiu cxi ideo. [M. Solovjev.] _La regxo Macedona_ Filipo respondis al siaj amikoj, kiuj diradis al li, ke la grekoj, kvankam cxirkauxsxutataj per liaj favoroj, tamen insultas lin :--Kio rezultus, se mi agadus kun ili pli malbone?! [J. Seleznev.] _Temistoklo_ edzinigis sian filinon je homo tre bona, sed malricxa, "cxar, li diris, mia filino pli volas homon sen havajxo, ol havajxon sen homo". [J. Seleznev.] _La Roma oratoro_ Cicero diris al unu homo, kiu diradis, ke lia edzino havas 30 jarojn : "gxi estas sendube vera, cxar jam 10 jarojn mi auxdas tion cxi de vi". [J. Seleznev.] _Unu el la eminentaj oficiroj_ petis Auxguston eksigi lin de la servo kaj lasi al li la pension.--Al mi ne la mono estas bezona, regnestro, li diris, sed mi volus, ke cxiuj sciu, ke mi ricevis tiun cxi favoron el viaj manoj. Auxgusto respondis :--Bonege, diradu cxie, ke mi kvazaux donas al vi pension, mi tion cxi ne neados. [J. Seleznev.] _Pastro postulis,_ ke Lizandro konfesu al li sian plej cxefan pekon. --Cxu vi aux la dioj ordonas al mi malkovri mian animon? demandis Lizandro.--La dioj ordonas al vi! diris la pastro.--Bone, rediris Lizandro; foriru de tie cxi, kaj kiam la dioj min demandos, mi respondos al ili. [J. Seleznev.] _Helvetius_ en sia verko "De l'esprit" rakontas la sekvantan okazon : Unu edzo konvinkigxis pri malfideleco de sia edzino kaj komencis sxin riprocxi. La edzino respondis, ke li diras sensencajxon.--Sed mi vidis per miaj propraj okuloj! ekkriis la edzo.--Ha, jen kiel vi min amas, rediris la edzino : vi pli kredas al viaj okuloj, ol al miaj vortoj! [N. Borovko.] _El unu prediko._ Vivis iam homo tre malbona kaj peka. Li premis cxiun, kiun li povis, li al neniu helpis iam ecx per unu centimo. Banante sin en la larmoj de multaj siaj oferoj, li tamen vivis felicxe, kaj la tera justeco lin ne atingis. Sed jen li mortis. Gxojaj, ke ili liberigxis de li, la heredantoj faris al li belegan enterigon. Sed apenaux oni lin metis en la teron, la tero tuj eljxetis returne la korpon de la pekulo. Vidante, ke la tero ne volas akcepti la malbenitan korpon, oni decidis forbruligi gxin per fajro; sed ankaux la fajro kun abomeno forsaltis de la korpo kaj ne volis ecx tusxi gxin. Ne povante al si helpi, oni jxetis la korpon al hundoj, ke ili gxin dissxiru; sed ankaux la hundoj kun indigna bojado forkuris de la korpo kaj ne tusxis gxin. Oni jxetis la korpon en profundan marcxon, por ke la koto gxin kovru kaj ripozigu, sed la korpo restis super la marcxo kaj ecx unu kotero ne volis aligxi al la peka korpo. . . . Nun, miaj auxskultantoj, tiu cxi terura ekzemplo servu al vi kiel instruo! Estu bonaj, honestaj kaj piaj, kaj tiam vi povos esti tute certaj, ke la tero vin prenos, fajro vin bruligos, hundoj vin dissxiros kaj koto kovros vin en granda amaso! _Konfeso de cigano._ Unu cigano venis al pastro peti lin, ke tiu cxi benu lian edzigxon. La pastro postulis, ke li antaux la edzigxo faru konfeson, kaj li difinis por tio cxi la sekvantan tagon. Veninte en la difinita tago al la pastro, la cigano vidis en la kuirejo, kie neniu estis, barelon kun pizoj kaj en tiu cxi grandan pecon da porka sebo. Ciganoj entute estas grandaj amantoj de porka sebo, tial ankaux nia cigano ne povis sin deteni kaj, forirante, li prenis gxin kun si. Jam apud la pordo li vidis ankoraux cxapon, pendantan sur la muro, kaj, cxar lia propra estis jam tute malnova kaj malbona, li prenis ankaux la cxapon, pensante en si : "estas tute egale, cxu fari unu pekon aux du, tiom pli, ke mi hodiaux faros mian konfeson kaj purigxos de cxiuj pekoj." Formangxinte la sebon, li iris en la pregxejon, por fari la konfeson.--Nu, kiajn pekojn vi faris? demandas lin la pastro.-- Hodiaux mi vidis porkon en viaj pizoj kaj forigis gxin de tie, respondis la konfesanto.--Tio cxi tute ne estas peko; kontrauxe, vi faris, kiel vi devis fari. Kion vi ankoraux povas diri?--Kiam mi estis hodiaux en via domo, mi deprenis la cxapon en la kuirejo.--Ankaux tio cxi estas tute lauxdinda ago. Se vi ne havas aliajn pekojn, iru en paco kaj estu trankvila! La cigano foriris de la konfeso tute kontenta, cxar li ne kasxis siajn pekojn kaj malgraux tio cxi estis ecx lauxdita de la pastro. Kiam poste, reveninte hejmen, la pastro sciigxis pri la malapero de la sebo kaj la cxapo, li tuj divenis, kiu estis kulpa en tio cxi. --Ha, li diris al si mem, li ecx konfesis al mi siajn pekojn kaj mi mem lin lauxdis. . . Sed estis jam tro malfrue revenigi la perditajxon. [I. Lojko]. _Malkomprenigxo._ Prezentu al vi, amiko, mian cxagrenon! mi forgesis en domo la monujon. . . . Pruntu al mi dek rublojn gxis morgaux.-- Pardonu, mi gxin ne povas, sed mi povas konsili al vi certan rimedon, por ricevi tiun cxi monon.--Ho, mi dankas vin, vi estas vera amiko. . . .--Jen dudek kopekoj; prenu veturigiston kaj veturu hejmen, por preni la monujon. [I. Lojko.] _Forto de la scienco._ Mi komprenas, diris iu, ke oni povis fari instrumentojn kaj esplori per ili la stelojn kaj planedojn, tio cxi estas farebla; sed kiel la instruituloj sciigxis pri la nomo de cxiu stelo--tion cxi mi jam neniel povas kompreni. _Rimedo kontraux la Esperantismo._ En unu urbeto en gaja societo oni parolis pri la hxolero kaj pri la novaj rimedoj kontraux gxi. En la societo sin trovis ankaux unu kuracisto kaj unu juna homo, kies sola celo en la vivo estis bone mangxi, bone trinki kaj amuzi frauxlinojn, kaj kiu pensis pri si, ke li estas eksterordinare sprita, kaj amis cxion kritiki, nenion sciante. Kiam la kuracisto rakontadis pri la novaj rimedoj kontraux la hxolero, la junulo interrompis lin kaj diris :--Vi havas rimedojn kontraux cxiuj malsanoj; sed cxu via scienco trovis jam ankaux efikajn rimedojn kontraux la plej nova malsano, kiu nun vastigxas en la mondo--kontraux la esperantismo?--Kio estas esperantismo? demandis unu frauxlino.--Esperantismo, respondis la junulo kun mieno de granda scienculo, estas aligxado al la nove elpensita lingvo, kiu havas la nomon "Esperanto". Tiu cxi malsano konsistas en tio, ke homoj, kiuj ofte gxis nun estis tute prudentaj, ricevas atakon de frenezo kaj komencas lerni la novan lingvon; ili ricevas varmegon, kaj en la deliro, kauxzita de tiu cxi varmego, ili komencas paroli pri la "estonteco", pri la "frateco de la popoloj" k. t. p., k. t. p.; ekster tio ili ricevas la tre dangxeran pasion infekti per sia malsano kiel eble pli da aliaj homoj, kaj en tio cxi kusxas la plej granda dangxero de tiu cxi malsano. Oni diras, ke tiu cxi malsano infektis jam multajn urbojn kaj landojn. Cxu vi elpensis jam ian rimedon kontraux tiu cxi malsano, sinjoro doktoro?--Jes, respondis la kuracisto (kiu okaze mem estis esperantisto), mi profunde esploris tiun cxi malsanon kaj mi havas kontraux gi tre efikan rimedon. La baciloj de tiu cxi malsano portas sin en la radioj de la suno, kaj en mallumo ili ne povas vivi; tial la plej bona rimedo kontraux la esperantismo estas : sidi cxiam en profunda mallumo kaj allasi al si nenian radion de la suno. [P. K.] _Suboficiro._ Homoj, cxiam kuragxe kaj diligente, kaj vi cxion atingos! La ovo de Kolumbo ankaux ne estas metita en unu tago! _Sxerca rifuzo._ La verkisto Gibeau, kiu cxiam sin trovadis en mona embaraso, skribis unu fojon al la cxefo de la konata fabriko de cxampano Roederer leteron kun la sekvanta enhavo : "Sinjoro! Mi ne havas ecx unu centimon kaj mi adoras la cxampanon. Estu tiel bona kaj sendu al mi korbon da boteloj de via dia trinkajxo. Kun gxi mi esperas forgesi mian mizeron". Apenaux Roederer ricevis tiun cxi leteron, li tuj sendis la sekvantan respondon : "Via rimedo, por forgesi vian mizeron, nenion tauxgas. La sencxesa kaj obstina prezentado de mia kalkulo rememorigus vin cxiuminute denove pri via malgxoja situacio." _Mi ne komprenas_, kiel oni povas plendi cxiam pri la tro karaj viandokostoj! Mi kaj mia familio estas kune dektri personoj, kaj tamen suficxas por ni 1 1/2 funtoj da viando por tago. Mia edzino ne mangxas gxin, miaj naux infanoj ne ricevas gxin kaj la du servantinoj ne bezonas gxin. Jen en tia maniero la 1 1/2 funtoj tute suficxas por mi por la tuta tago. [Dumpert]. _Instruitulo kaj ricxulo._ Unu instruitulo entreprenis gravan sciencan laboron, sed ne havis la rimedojn por gxin efektivigi. Li vizitas unu ricxulon kaj petas lin pri helpo. La ricxulo rifuzas, kaj inter ili komencigxas la sekvanta dialogo : _Ricxulo_ : Mirinde estas, ke nur la instruituloj cxiam venadas al la ricxuloj kaj ke la lastaj, kontrauxe, neniam venas al la instruituloj.--_Instruitulo_ : Cxar la instruituloj komprenas, ke al ili mankas mono, sed neniam la ricxuloj komprenas, ke al ili mankas scienco.--_Ricxulo_ : Kial do la ricxuloj volonte oferas al blinduloj, lamuloj kaj similaj malfelicxuloj, sed ne amas helpi al malricxaj instruituloj?--_Instruitulo_ : Cxar ili timas, ke farigxi en la estonteco blindaj, lamaj k. t. p. ili povas iam mem, sed farigxi iam instruitaj ili neniam timas! [N. Kusxnir.] _Demando._ Kiu en la XVII-a centjaro portis la plej grandan cxapelon? --Tiu, kiu havis la plej grandan kapon. _Kuragxulo._ Sinjoro! krias unu maljuna frauxlino el la vagono al unu sinjoro, kiu volas tien eniri : tie cxi estas la vagono por sinjorinoj! --Ho! respondas la sinjoro, enirante kaj dismetante siajn pakajxojn, mi ne estas timemulo! _Memfarita homo_. Jes, miaj sinjoroj, predikas sinjoro A., trinkante sian glason en gaja kolegaro, mia devizo cxiam estis : "la homo mem devas cxion al si ellabori". Kiu mem al si helpas, al tiu ankaux Dio helpas! La 50000 frankojn, kiujn mi posedas, neniu al mi donacis kaj ankaux de neniu mi ilin heredis,--ne, mi mem ilin gajnis en la loterio! _Malfelicxa komercisto_. Juna homo, kiu en sia urbo havis nenian okupon, venis Londonon, por sercxi helpon cxe unu sia parenco. Tiu cxi lasta donis al li kelkan nombron da cxapoj kaj konsilis al li stari sur la strato kaj vendi ilin. Gxoja, ke li nun povos iom perlabori, la junulo prenis la cxapojn kaj iris kun ili sur unu homplenan straton kaj sidigxis en unu oportuna anguleto. Vespere li revenas al la parenco, kaj tiu cxi demandas : Nu, cxu vi multe vendis?--Ha, malgaje respondas la junulo, ecx unu cxapon mi ne vendis!--Cxu vi al neniu proponis? kion do vi faris la tutan tagon?--Mi tenis la cxapojn bone kasxitajn en mia korbo, por ke la polvo ilin ne malbonigu, sed proponi al iu mi ne trovis okazon en la dauxro de la tuta tago, cxar el la granda amaso da homoj, kiuj pasis antaux mi, cxiuj havis jam cxapojn sur la kapoj. _Apetito_. Kial vi petas almozojn?--Cxar mi volas mangxi, mia bona sinjoro.--Kial do vi ne laboras?--Ha, kiam mi laboras, mi ankoraux pli volas mangxi. _Niatempa amo_. Mi vin amas . . .--Sed mi estas malricxa.-- Pardonu, vi ne lasis min elparoli gxis la fino . . . mi amas vin ne tiel, por edzigxi je vi . . .--Ha, ha, ha! mi volis nur elprovi vin, mi havas grandegan kapitalon!--Pardonu, vi tamen ne lasis min fini; mi amas vin ne tiel, por edzigxi je vi pro via mono. _Zorgo._ Vi estas tiel malgaja, al vi kredeble faras zorgojn viaj kreditoroj?--Jes, miaj kreditoroj _estontaj_, cxar mi cxiam zorgas, de kiu mi nun povos ankoraux prunti. _Proceso._ En unu societo oni demandis pentriston, kiel oni povas la plej reliefe prezenti du procesantojn, el kiuj unu gajnis la proceson kaj la dua gxin perdis.--Mi pentrus la unuan en cxemizo kaj la duan nuda, respondis la pentristo. _El la pasintaj tempoj._ La imperiestro Pauxlo ordonis, ke cxiuj preterveturantaj sur la strato, renkontante lin, eliru el la kalesxo kaj donu al li la regxan honoron per saluto. Escepto ne estis farita ankaux por sinjorinoj. Unu fojon la imperiestro rajdis promene sur la strato en kota tago. Sur la strato montrigxas rapide veturanta kalesxo, en kiu sidas elegante vestita sinjorino. Venante preter la imperiestro, la veturigisto haltigas la cxevalojn, kaj la sinjorino rapide elrampas el la kalesxo. La imperiestro, domagxante sxian ricxan veston, ekkriis : "sidigxu!" La sinjorino ektimigita rapidas plenumi la ordonon kaj momente sidigxas . . . sur la koton de la strato. Pauxlo rapide desaltis de la cxevalo, alkuris al la sinjorino kaj, preninte sxin sub la brakon, alkondukis kaj sidigis sxin en la kalesxon. Oni diras, ke al sia ordono la imperiestro poste faris rimarkon, ke virinoj estas liberaj de tia donado de honoro. [M. Solovjev.] _Brava vojagxisto._ Vojagxisto, rakontante kelkajn el siaj aventuroj, diris al la societo, ke li kaj lia servanto kurigis 50 sovagxajn arabojn; kaj kiam tio cxi ekscitis miron, li aldonis, ke gxi ne estas mirinda, "cxar, li diris, ni eniris, kaj ili kuris post ni." [B. G. Jonson.] _Du tajloroj._ Barono N., reveninte hejmen de sia somera veturado en diversaj landoj, venigis kun si kelkajn metrojn da sxtofo por surtuto. La sxtofo estis la plej kara, kiun li povis trovi en kompetentaj magazenoj, kaj kompreneble gxi estis bonspeca kaj belkolora. Kiam la barono elripozis de la vojagxo, kiun oni en tiu tempo faradis per cxevaloj, li vokis sian konatan tajloron, por kudri la surtuton. Tiu cxi mezuris la longecon kaj dikecon de la barono, mezuris la sxtofon, signis per kreto unu fojon kaj duan kaj fine, kvazaux bedauxrante, diris :-- Via barona mosxto! el tiu cxi sxtofo surtuto ne povas esti eltrancxita, cxar por gi malsuficxas ankoraux unu metro. . . . La barono, kiu sciis, ke la sxtofo estas venigita de malproksime kaj acxeti de gxi ankoraux metron estas preskaux io neebla, cxagrenigxis. Post kelkaj tagoj li ekpensis kaj vokis alian, novan tajloron kaj montris al li la sxtofon. Tiu cxi pripensis, mezuris kaj fine li promesis ellabori oportunan surtuton. Kelkaj tagoj pasis, kaj la tajloro efektive plenumis sian vorton : li alportis pretan surtuton suficxe vastan kaj tiel longan, ke li devis ankoraux subtrancxi. Kun mirego la barono vestis la surtuton, kaj gxoja li bone rekompencis la tajloron, kiu iris domen. Post kelkaj semajnoj, en unu tago de festo, la barono, promenante sur la strato, vidis knabon, havantan la agxon de cxirkaux sep jaroj, kiu portis manteleton el tia sama sxtofo, kiel lia surtuto. Li ekkoleris, sed lia miro estis pli granda, ol la kolero. Demandinte, kies estas tiu cxi knabo, li sciigxis, ke li estas filo de la tajloro, kiu kudris lian surtuton. Veninte domen li sendis voki tiun cxi tajloron. Tiu cxi venis, kaj la barono diris al li :--Ke vi sxtelis pecon da sxtofo kaj ke vi faris al via filo veston el tiu sama sxtofo, kiel mia surtuto, mi pardonas al vi; sed diru al mi : mi ja vidas, ke de mia sxtofo ankoraux restis, kial do mia konata tajloro, kiu bone komprenas sian laboron, diris, ke neniel gxi povas esti suficxa por surtuto? La tajloro rediris :--Tute simple, via barona mosxto! cxar lia filo havas jam la agxon de dekdu jaroj." [E. Neuxmark.] _La jugxisto de Reading._ El la anekdotoj, kiuj rakontas pri Henriko VIII de Anglujo, estas nenia, kiu montrus lin de aminda flanko; sed nenia estas tiel karakteriza, kiel la sekvanta. La regxo unu tagon sur la cxaso perdis la vojon kaj venis cxirkaux tagmezo en la vilagxon Reading. Malsata li iris al la jugxisto kaj petis mangxon kaj trinkon. La jugxisto, kiu prenis lin por simpla gvardiano, akceptis lin kore kaj donis al li sur la tablon bovan langon kaj krucxon da biero. La regxo mangxis kun apetito, kaj la mastro amike rimarkis :--Mi donus cent funtojn da sterlingoj, se bova lango povus havi por mi tian bonan guston kiel por vi. Post paso de unu semajno la jugxisto estis vokita Londonon kaj metita en malliberejon. En dauxro de ok tagoj li ricevadis nur panon kaj akvon, fine la nauxan tagon oni donas al li langon de bovo kaj krucxon da biero. La malliberulo esprimas sian miron; sed la gardisto de la malliberejo restas muta por cxiuj liaj demandoj. Tiel la jugxisto, ne ricevinte klarigon, komencas mangxi la langon de bovo, kiu efektive havas por li tre bonan guston. Subite pordo malfermigxas, kaj la regxo eniras.--Mi estis via kuracisto, diras Henriko VIII al la surprizita jugxisto; mi sanigis vian malfortan stomakon. Pagu al mi sekve mian honorarion de cent funtoj da sterlingoj, kiun vi mem difinis, alie vi restos tie cxi la tutan vivon. La jugxisto pagis kaj forlasis Londonon. Kion li pensis pri la dankemeco de la regxo, la historio al ni ne rakontas. _Malgrandruso kaj soldato._ Oni diras, ke la soldatoj estas sagxaj homoj--rakontas malgrandrusa vilagxano, veninta el Kievo, kien li iris pregxi, al siaj kunvilagxanoj--sed tio cxi estas mensogo; jen mi donos al vi ekzemplon. Unu fojon mi iras en Kievo sur la strato; ekvidinte tre altan domon, mi levis la kapon, rigardante gxian supron. --Kion vi rigardas, hundinido? ekkriis alsaltinta al mi soldato.--Mi kalkulas la korvojn, kiuj staras sur la tegmento, mi timege respondis, kaptante la cxapon en la manon.--Kiom do vi kunkalkulis, hundinido? li denove ekkriis.--Dek tri, mi respondis.--Pagu do tuj dek tri rublojn, hundinido, cxar, se vi ne pagos, mi tuj vin transdonos al la guberniestro, li kolere ekkriis. Mi estis gxoja liberigxi de li kun tia malgranda sumo, kaj, paginte, mi forkuris, ecx ne rerigardante posten. Sed vi pensas, ke mi kunkalkulis nur dek tri korvojn? ho, ho, mi trompis la soldaton : mi kunkalkulis pli ol kvardek korvojn kaj pagis nur dek tri rublojn! [N. Kusxnir.] _Trancxanta komplimento._ A : Kiel placxas al vi mia versajxo? Ne vere, felicxa ideo?--B : Jes, jes, la ideo estas jam per tio felicxa, ke gxi _elsaltis_ el via kapo. _El la historio._ A : Kial Hanibalo iris trans la Alpojn?--B : Cxar tiam la tunelo ne estis ankoraux preta. _En la jugxejo._ _Jugxanto_ : Kiel oni vidas el la preparaj aktoj, la sxtelado estas via _profesio_!--_Jugxato_ : Kion do vi volas, sinjoro jugxanto, ke mi sxteladu por _plezuro_? _Telegrama stilo._ Juna edzino naskis filinon. La edzo volis sciigi la patron de sia edzino pri tiu cxi fakto, aldonante, ke la fakto havis lokon en la sepa horo matene kaj ke poste per letero li skribos pli detale. Li telegrafas : "Hodiaux matene sepa filino naskita. Poste pli." _La pafanto._ _Leuxtenanto_ : Ni supozu, ke la malamiko staras tie cxi antaux la arbo. Laux la komando "tri" vi ekpafos sur la arbon. Sekve atentu : unu--du--tri! . . . Ha, mallerta urso, vi pafis ja _preter_ la arbon!--_Rekruto_ : Nu, kion do gxi malutilas, sinjoro leuxtenanto? Kiam la malamiko efektive venos, tiam ja certe ne cxiuj staros _antaux_ la arbo, kelkaj staros ankaux _apud_ la arbo! _Verkistino_ :--Ha, kara Julio, se mia artikolo "Kontraux la ornamigxamo de la virinoj" estos presita, tiam mi por la honorario tuj acxetos al mi plusxan matenveston kun pelta cxirkauxkudro. _Juna mastrino_ (arangxante kun la kuiristino la mangxotabelon por vespera kolektigxo) : Por la dua mangxo ni prenos angilon!-- _Kuiristino_ : Kiom vi ordonas, ke mi prenu, sinjorino?--_Mastrino_ : Mi pensas, ke estos suficxe cxirkaux dek metroj! _Mastrino_ (invitante la gaston mangxi) :--Mi petas, prenu! Estu tute kiel dome; mi amas, ke miaj gastoj estu dome! _Frauxlino_ : Vidu, estimata sinjorino, tio cxi estas cxio, kion ni volas! Ne vere, nun vi jam scias, kio estas la tiel nomata virina demando?--_Sinjorino_ : Mi konas nur unu virinan demandon, kaj tiu cxi estas : cxu li jam estas edzigita? _Raporto._ En Londono unu krimulo devis esti mortigita. Antaux sia morto li malsanigxis kaj oni lin sendis en la malsanulejon. Post unu semajno la cxefa kuracisto skribis al la jugxejo : "La arestito N. sanigxis, kaj oni povas lin mortigi sen malutilo por lia sano." [S. B-n.] _La sxuldo._ La malgranda Nikocxjo, promenante kun sia patrino sur la bordo de rivero, per nesingardo tien enfalis. Unu junulo, vidinte tion cxi, kuragxe sin jxetis en la akvon kaj eltiris la knabon. La patrino dankas la savinton :--Ha, sinjoro! . . . mi ne scias, kiel vin danki! . . . vi savis mian fileton! . . .--Ho, sinjorino, li rediris, gxi ne estas inda je danko, gxi estas sxuldo de cxiu.--Ha, kion vi diras! . . . Cxu vi estos tiel bona ankaux eltiri lian pajlan cxapon? Jen gxi nagxas. [Malgranda poeteto.] _Konjektemeco_. En la pafado unu soldato memvolulo neniel povis trafi la celon. La oficiro prenas lian pafilon kaj, rigardante lin kun riprocxo, diras :--Nu, vi estus trafema pafisto! La oficiro ekcelas. Paf! . . . maltrafo.--Jen kiel vi pafas! Li ekcelas la duan fojon-- paf! . . . denove maltrafo.--Jen kiel vi pafas! La oficiro ekcelas la trian fojon--paf! li trafis.--Tiel oni devas pafi, diras la oficiro, redonante la pafilon. [Malgranda poeteto.] _Advokato kaj kuracisto_ disputis pri tio, kiu el ili staras pli alte. Oni demandis tiam la poeton Piron'on kaj petis lin solvi la disputon.--La fripono iras cxiam antauxe, kaj la ekzekutisto lin sekvas, estis la respondo. _Jonathan Swift kaj la servanto_. La glora auxtoro de la "Vojagxoj de Gullivero" estis granda amanto de pleuxronektoj (speco de fisxoj = germana "Steinbutte"). Tion cxi sciis lia adoranto kaj bonfaranto, lordo Temple, kiu ofte sendadis al li grandajn fisxojn de tiu cxi speco. La satiristo cxiam kun plezuro ilin akceptadis, sed al la alportanta servanto li neniam donadis trinkmonon. Tio cxi kolerigis la servanton, kaj, kiam li unu fojon denove devis iri al Swift, por alporti al li grandan pleuxronekton, li montris sian nekontentecon iom maldelikate. Tuj Swift levigxis, sidigis la servanton sur sian segxon kaj diris : --Mia amiko, vi ne scias, kiel oni devas plenumi komision; mi montros gxin al vi. Swift prenis la pleuxronekton kaj alpasxis malrapide kaj respektege al la servanto.--Mia sinjoro, li diris, salutas vin kaj petas vin, sinjoro Dekano, akcepti tiun cxi malgrandan donacon. Nun la servanto sin levis kaj respondis :--Mi petas tre kore danki vian sinjoron. Kun tiuj cxi vortoj li metis la manon en la posxon, eltiris duonon da krono kaj premis gxin al Jonathan Swift en la manon.-- Goddam! ekkriis tiu cxi, vi estas pli sagxa, ol mi pensis. Mi rimarkos al mi la instruon kaj jam pli ne forgesos pri la trinkmono. _Kiam Swift_ prenadis novajn servantinojn, li cxiam diradis al ili, ke ili en lia domo devas antaux cxio observadi du aferojn : unue, fermi post si la pordon, kiam ili venas en cxambron, kaj due--denove fermi la pordon, kiam ili eliras. Unu fojon unu servantino petis de li la permeson iri al la festo de edzigxo de sxia fratino.--Tre volonte, diris Swift, mi ecx donos al vi cxevalon kaj servanton por akompani, kaj vi povas ambaux kune veturi. Tute ekster si de gxojo, la servantino, elirante, lasis la pordon ne fermita. Kvaronon da horo post ilia forveturo Swift ordonis seli alian cxevalon kaj sendis sur gxi rapide alian servanton kun la ordono revenigi ilin. Tiu cxi trovis ilin en la mezo de vojo, kaj cxu ili volis aux ne--ili devis veturi returne. Tute depremita, la knabino eniris en la cxambron de sia sinjoro kaj demandis, kion li ordonos.--Nenion pli ol nur ke vi fermu post vi la pordon, li diris kaj lasis sxin post tio cxi denove forveturi. _Cxe tagmangxo_.--Mirinde! mi neniam povas mangxi bonan pecon da meleagro . . .--Kial do? cxu vi havas tian strangan stomakon?--Ne, sed cxar mia edzino gxin cxiam formangxas. _En klubo_.--Pardonu, sinjoro, cxu ne kun sinjoro Fredo mi havas la honoron paroli?--Ne.--Mi tiel ankaux tuj pensis al mi! Vi ne estas ecx simila je sinjoro Fredo. _Instruita mimikisto_. En la tempo de la servuta rajto S. Peterburgon alveturis unu instruita mimikisto, kiu publike anoncis, ke li povas per diversaj signoj de manoj paroladi ne sole pri ordinaraj objektoj de la cxiutaga vivo, sed ecx pri objektoj de filozofio, kaj li fanfaronis, ke neniu povos kun li ecx iom interparoli. En tiu sama tempo en S. Peterburgo estis iu bienhavanto kun sia servutulo. Eksciinte pri la anonco de la mimikisto, la bienhavanto sendis al li sian servanton, al kiu li ordonis nepre paroli kun la mimikisto. Tiu venis.--Cxu vi efektive povas libere paroli per mimiko? oni demandis la vilagxanon. --Mi ecx ne scias, kio gxi estas "per mimiko", li respondis. Je tiu cxi respondo cxiuj multe ridis, tamen oni klarigis al la vilagxano, ke "paroli per mimiko" estas tio sama, kio "paroli per signoj de manoj".-- Ha, mi komprenas! diris la vilagxano, per manoj . . . per manoj mi povas paroli tre bone : mi tiel ofte parolas, cxar mi havas mutan fraton. --Kiam la instruitulo eksciis, kun kiu li devos paroli per mimiko, li forte ekridis kaj antaux atestantoj promesis doni al la vilagxano tricent rublojn, se li efektive povos klarigxadi per mimiko aux almenaux ion kompreni el tio, kion li, instruitulo, al li parolos; tiun cxi promeson la instruitulo konsentis ecx doni per skribo. La bienhavanto, al kiu apartenis la nova mimikisto, ankaux promesis doni al li plenan liberon kaj dudek orajn monerojn, se li komprenigxos kun la instruitulo per mimiko.--Sed se vi ne povos interparoli, vi ricevos dudek kvin bastonojn, aldonis la bienhavanto, cxu vi volas aux ne?--Jes, mi konsentas kun plezuro, respondis la vilagxano. Kaj jen en difinita horo la du mimikistoj eniris en la salonon kaj sidigxis unu kontraux la dua. Tie cxi ankaux sidis multegaj atestantoj, kun sciemo atendante la interesan paroladon. La instruitulo komencis la unua. Dezirante provi la scion de la vilagxano, li montris al li unu fingron (tio cxi en la mimiko de la instruitulo devis signifi : "Dio estas unu"). La vilagxano, respondante, montris du fingrojn. La instruitulo ekmiris, sed li pensis, ke tio cxi estas simpla okazeco. Li montris al la vilagxano manplaton (signo de regno); la vilagxano tuj montris al li pugnon. La instruitulo kaj cxiuj alestantoj estis tre mirigitaj, precipe la instruitulo. Li rugxigxis de cxagreno kaj kun kolero li montris supren kaj malsupren (tio cxi signifas : "Dio estas en la cxielo kaj sur la tero"). Cxiuj ekrigardis la vilagxanon. Li en tiu sama minuto eltiris antauxen la manojn kaj faris signon, kvazaux li ion trenas. Cxiuj estis senfine mirigitaj, la instruitulo ecx eksaltis; li sentis sin mortigita! Li rapide elprenis el la posxo monujon kaj tuj elkalkulis al la vilagxano tricent rublojn, kiujn lia kunparolanto prenis kaj trankvile kasxis en sian posxon. Neniu komprenis, pri kio parolis la mimikistoj, kaj tial oni decidis demandi aparte la instruitulon kaj la vilagxanon, pri kio ili interparolis. Antauxe estis forigita la vilagxano. Tre ekinteresitaj, la alestantoj kun sciemo kaj malpacienco atendis, kion diros la instruitulo. Tiu cxi rapidis trankviligi ilian malpaciencon :--Mi neniam ankoraux renkontis homon, kiu povus tiel libere klarigxi per mimiko! Mi mem tre ofte pensas, antaux ol mi ion diras, kvankam mi lernis tiun cxi malfacilan sciencon preskaux tridek jarojn! Tio cxi estas tre mirinda! simpla, tute ne instruita vilagxano, kaj tiel libere respondas per mimiko tiajn pure filozofiajn demandojn! Tre mirinde, tre mirinde!--Sed diru do al ni, sinjoro, pri kio vi interparolis?--Vidu, sinjoroj : unue, en la komenco de la parolado, mi diris al la vilagxano, ke Dio estas unu. Li al mi respondis, ke Dio estas kvankam unu, sed Li tamen estas duobla, cxar Li estas samtempe Dio kaj homo. Tiun cxi ideon la vilagxano esprimis per signo de du fingroj. Mi pensis, ke li okaze respondis al mi vere. Tial mi sxangxis la temon de la parolado, kaj mi montris al li manplaton, esprimante per tiu cxi signo, ke Rusujo estas bonkonstruita regno,--kaj li respondis al mi, ke Rusujo estas regno unupotenca kaj estas sub la sceptro de Imperiestro (pugno signifas sceptron). Tiam mi ree min turnis al la unua temo, kaj montrinte supren kaj malsupren, mi diris per tiu cxi signo, ke Dio estas en la cxielo kaj sur la tero; kaj li flnis mian penson, dirante, ke Dio estas cxie. Cxio tio cxi min konvinkis, ke tiu cxi simpla vilagxano, tiu cxi malklerulo, tute libere povas paroli per mimiko, kaj mi antaux li min klinas.--Oni vokis la vilagxanon kaj ankaux lin petis rakonti, pri kio li parolis kun la instruitulo. "Ni preskaux nenion parolis, diris la vilagxano; ni nur minacis unu al la dua : li al mi, kaj mi al li. Mi, estimataj sinjoroj, povas tute bone paroli per signoj de manoj, cxar mi havas mutan fraton, kun kiu mi cxiam tiel interparolas. Tiu cxi sinjoro (li montris la mimikiston) montris al mi fingron, kaj mi tuj komprenis, ke li volas al mi elpiki okulon; kaj mi respondis, ke mi povas elpiki al li ecx ambaux okulojn (du fingroj). La sinjoro kredeble ekkoleris pro tiu cxi respondo kaj diris al mi, ke li donos al mi survangon (manplato); kaj mi respondis, ke mi mem preferas pugnon, kiu iafoje tre bone efikas. Tiam la sinjoro, tute ekkolerinte kaj dezirante kredeble min timigi, diris, ke li min supren levos kaj poste jxetos al la tero. Mi respondis al li, ke se li provus tion cxi fari, mi prenus lin per la haroj kaj trenus sur la planko. Tio cxi estas cxio, pri kio ni parolis". En la salono eksonis lauxta ridego de cxiuj alestantoj, kaj la malfelicxa instruita mimikisto tute ne sciis, kion fari : tre konfuzita, li nur mordis la lipojn kaj silentis. En tiu cxi sama tago li forveturis el S. Peterburgo. [V. Devjatnin.] _Profesoro_ de zoologio N. tre ne amis, kiam la studentoj malfruis al la komenco de la lekcio kaj tiam, interrompante sian legadon, li cxiam esprimadis sian malplezuron al la malfruinta studento. Unu fojon, kiam la profesoro legis pri cxevalo, eniris en la legejon iu malfruinta studento. Al la miro de la studentoj, kontraux sia kutimo la profesoro nenion diris al la studento kaj dauxrigis sian legadon. Fininte la legadon pri cxevalo, li diris :--Nun, sinjoroj, post la "cxevalo" ni transiru al la "azeno", kaj, turninte sin al la malfruinta, li diris : Mi petas, sidigxu.--Ne maltrankviligu vin, sinjoro profesoro, respondis la studento, mi povas auxskulti azenon ankaux starante. [A. Gruenfeld.] _Inter bopatroj_. Cxu vi estas kontenta je via nova bofilo?--Ho, ne forte, mi faris tre malbonan elekton.--Per kio?--Vidu, mia kara, li ne povas trinki, li ne scias ludi kartojn, kaj al cxio li havas ankoraux mirindan talenton de parolado.--Kion do vi volas? mi vin ne komprenas! Tio cxi estas ja cxiuj nur tre bonaj ecoj!--Sed vidu : li ne povas trinki kaj trinkas, li ne scias ludi kartojn kaj ludas; se li ne estus granda parolanto, tiam mi sola scius, ke li estas malsagxa,--nun la tuta mondo tion cxi scias. _Avarulo_, elirante el la pregxejo, kie la pastro parolis pri bonfarado, diris :--La prediko tiel min tusxis, ke mi mem estas preta peti almozojn. [P. Kocxergov]. _Gradeco de riprocxoj_. La ministro diris al la direktoro : La opero iris tre bone, nur la hxoroj lasis ion por deziri.--La direktoro iras al la regxisoro :--Sinjoro regxisoro, mi havas kauxzon esti nekontenta je la hxoro; mankas al gxi energio; mirinde estus, se lia ministra mosxto ne akceptus gxin de malbona flanko. La regxisoro iras al la kapelestro :--Sinjoro kapelestro, mi devas diri al vi, ke la hxoroj estis hodiaux ekstreme malbonaj, tiel malbonaj, ke mi timis la falon de la opero. Mi vin petas, observu, ke gxi estonte iru pli bone. La ministro severe punos. La kapelestro rapidas al la direktanto de la hxoroj.--La hxoroj estis hodiaux absolute abomenaj. Unu rapidas, alia restas, unu kantas tro alte, alia tro malalte, tute kiel strataj buboj. La regxisoro orde vin regalos kaj bone faros. La sekvantan tagon la direktanto, alestante cxe la provo de la hxoranoj, diras :--Vi kriegis hieraux kiel brutaro; estas honto kaj abomeno! Cxu vi ne havas orelojn, ne havas ideon pri takto, ke vi kantas kiel sovagxuloj? Mi miras, kial la kapelestro ne jxetis al vi la notojn en la vizagxojn kaj ne forpelis cxiujn al la diablo! Mi ripetas, vi kantis kiel brutaro, kaj se tiel okazos ankoraux unu fojon, mi vin cxiujn dispelos kiel bestojn! [P. Kocxergov.] _Francisko I_, regxo de Francujo vizitis la papon Leonon X. La regxo, mirigita de la lukso de la kortego de la papo, diris, ke laux la rakonto de la biblio la religiaj kondukantoj vivis malricxe kaj simple.-- Vero, respondis la papo, sed tio cxi estis tiam, kiam la regxoj pasxtis brutarojn. [P. Kocxergov.] _Kion oni amas plej multe_? Havante unu jaron--sian nutristinon; kvin jarojn--la patrineton; dek jarojn--la lernan libertempon; dekses jarojn--la liberecon; dudek jarojn--sian amatinon; tridek jarojn--sian edzinon; kvardek jarojn--siajn infanojn; sesdek jarojn --sian oportunecon; en cxiuj tempoj--sin mem. [K. O. S--m.] _Senkulpigxo. Sinjorino_, forlasante sian servantinon : Jes, mi bedauxras, sed mi ne povas repreni el via serva libro mian ateston pri via nepuremeco. Rigardu do mem ekzemple la malpurajxon de musxoj tie cxi en la angulo.--_Servantino_ : Tio cxi ja estas ne mia kulpo! tiu cxi malpurajxo jam estis, kiam mi antaux jaro komencis mian servadon cxe vi. _La legxisto_ : Despota urbestro ofendis unu urbanon. La urbano rakontis sian malfelicxon al unu el siaj konatoj, kiu pretendis, ke li estas granda konanto de la legxoj. Indigne ekkriis la konato :-- Kiel li kuragxis tion cxi fari! mi tuj iros al la urbestro kaj montros al li, ke li ne konas la legxojn, kaj mi devigos lin, ke li sur la genuoj petu de vi pardonon! Ili ambaux iris al la urbestro; la legxisto eniris en la logxejon, la ofendito jam preparadis sin, kiel li akceptos la pardonpetantan urbestron, tamen li ne estis suficxe kuragxa kaj restis post la pordo. Post kelkaj minutoj la kuragxulo eliras.--Nu, kia rezultato? demandis la atendanta.--Ha, respondis la kuragxulo, mi tute ne atendis, ke li estos tia maldelikatulo! Prezentu al vi, kiam mi komencis mian riprocxan parolon, li tuj volis doni al mi du survangojn!--Kiel vi scias, ke li volis tion cxi fari?--Se li ne volus, li ja tion cxi ne farus, kaj se li faris, tio cxi ja montras tute sendube, ke li tion cxi volis.--Kaj vi silentis?--Enirinte al li, mi forgesis lin bone titoli, kaj ekzistas legxo, ke se oni iun salutas per pli malalta titolo, ol li havas, li havas la rajton doni al vi tri survangojn.--Sed vi ja ricevis nur du!--Ha, mi forgesis; vidu, ekzistas legxo, ke se la punata falas sur la teron, li jam pli da survangoj ne devas ricevi.--Kial do vi ne falis sur la teron tuj post la unua survango?--Ekzistas alia legxo, ke tiel longe, kiel oni cxe la survangoj havas ankoraux la forton stari sur la piedoj, oni devas stari. --Kaj kio estos kun mia ofendo?--Iru mem kaj provu sxovi al li en la manon kelkan sumon da mono, eble li al vi pardonos. Mi nenion kun li povas fari, cxar mi vidas, ke li mem scias cxiujn legxojn parkere kaj havas ilin cxiam sub la mano. _La inkujo_ : Knabo acxetis boteleton da inko kaj rapidis domen. En la mezo de la strato la inkujo elfalis el lia mano kaj rompigxis kaj la tuta inko elversxigxis sur la teron. Konfuzite la knabo staras kaj malgaje rigardas la elversxitan inkon.--Nu, kion vi staras, mia knabo? diris unu preteriranto; vi jam elskribis la tutan inkon kaj nun vi povas trankvilo iri domen! _Principo. Luigantino de cxambro_ : Antaux ol vi enlogxigxas en mian cxambron, mi devas al vi rimarki, ke mi amas, ke oni akurate pagu la luan pagon.--_Studento_ : Tio cxi estas ankaux mia principo; aux akurate, aux tute ne! _Malbona memoro_. De kio vi havas tian embarasan mienon?--Ha, prezentu al vi mian teruran situacion : mi petis hieraux frauxlinon Marion pri sxia mano kaj mi ne memoras, kion sxi al mi respondis : jes aux ne. . . . _Neniom malhelpas_. Sinjoro venas domen laca kaj malsata. Lia sesdekjara kuiristino donas al li la tagmangxon, kiu estas preparita tre malbone.--_Sinjoro_ : Auxskultu, Antonino, diru al mi malkasxe, kial vi ne prenas oficon de nutristino? gxi estas ja multe pli enspeza, ol la ofico de kuiristino.--_Kuiristino_ : Ha, sinjoro, vi sxercas! Kiel do gxi estus ebla? cxu mi povus nun esti nutristino?--_Sinjoro_ : Neniom malhelpas! Kuiristino vi ja ankaux tute ne povas esti kaj tamen estas! _Bonigo. Fiancxino_ : Diru, cxu estas vero tio, kion mia patrino al mi diris?--_Fiancxo_ : Kion do?--_Fiancxino_ : Ke vi edzigxas je mi, cxar mi poste havos grandan sumon da mono.--_Fiancxo_ : Sed mia infano, kontrauxe! estus al mi ecx pli agrable, se vi gxin havus jam nun. _Tro granda postulo_.--For! al sanaj kaj fortaj mi almozon ne donas.--Kiel vi volas; pro viaj kelkaj centimoj mi al mi piedon ne rompos. _Teruraj infanoj_ : Onklino parolas kun malgranda nevo, kiu jxus venis el la lernejo.--Nu, cxu vi lernis aritmetikon?--Certe!--Kion do vi lernis?--Deprenadon.--Aha! sekve se mi diros al vi, en kiu jaro mi naskigxis, cxu vi povos diri, kian agxon mi havas?--Oho! tiajn grandajn nombrojn ni en la lernejo ankoraux ne lernis. _Mirindajxo en la medicino_. En unu societo oni parolis pri medicino. Unu el la alestantoj diris, ke la unua montrilo en la plej multaj malsanoj estas la lango kaj se la lango estas kovrita, tio cxi jam montras, ke la homo ne estas sana.--Kaj tamen, rimarkis alia, mi konas unu sinjorinon, kies lango cxiam estas kovrita per tre dika tavolo da cxikanoj kaj kalumnioj kaj sxi tamen estas tute sana. _Ne volonte. Jugxanto_ : Viaj respondoj estas cxiuj fonditaj sur plena vereco?--_Jugxato_ : Vorto post vorto, Via mosxto! ke mi mortu, se mi iom mensogas!--_Jugxanto_ : Sekve vi estas preta ankaux jxuri pri ili?--_Jugxato_ : Hm . . . ne tre volonte, sinjoro. _Neprospera aludo_. Kara edzo, la kuracisto diras, ke mi bezonas min distri, vidi aliajn vizagxojn cxirkaux mi . . .--Nu, en tia okazo mi tuj forlasos vian servantaron kaj dungos aliajn. _Naive_ : La somerlogxo, kiun mi luigas, sin trovas, kiel vi vidas, apud la arbaro mem. La odoron de la abioj vi havos cxiam en la cxambro. Provu nur la odoron! Belega, ravanta! Kaj kiel saniga! Cxu vi eble havas iun malsanan je la brusto en via estimata familio?--Ne!--Ha, efektiva domagxo! _Malegala legado_. Patrineto, mi ricevis leteron de sinjoro Roberto, li petas mian manon; cxu vi permesas, ke mi gxin donu al li?--Sinjoro Roberto? Ho, mia naiva, cxu vi bone komprenas la dezirojn de sinjoro Roberto?--Legu do mem, patrineto, kion li skribas : "Frauxlino, donacu al mi vian manon! mi povas vivi nur por vi! Per floroj kaj baloj mi plenigos vian tutan vivon! Kun via kiso mi iros al la fino de la mondo!" --Ha, ha, ha! sed vi ja tute ne bone legis la leteron! Rigardu, kion li skribas : Frauxlino, donacu al mi vian monon! mi povas vivi nur per vi! Per ploroj kaj batoj mi plenigos vian tutan vivon! Kun via kaso mi iros al la fino de la mondo!" _Napoleono III kaj Benedetti._ Napoleono III ofte mokadis siajn korteganojn. Tiel li diradis al Benedetti, lia konata ambasadoro, ke li havas bovan vizagxon.--Mi ne scias, Via Imperiestra Mosxto, respondis unu fojon Benedetti al tiela sxerco, cxu mi efektive havas vizagxon de bovo, sed mi tre bone scias, ke mi multajn fojojn prezentadis vian personon, kaj cxiam kun tiu cxi sama vizagxo, kiun mi nun havas. [I. Lojko.] _Neantauxvidita respondo._ Unu provincano, veninte Romon, turnis al si la atenton de cxiuj per frapanta simileco kun la imperiestro Auxgusto. Tiu cxi ordonis, ke oni alkonduku al li la similulon kaj, rigardante lin atente, li diris :--Junulo, cxu via patrino neniam estis en Romo?--Ne, Sinjoro, respondis la provincano, sed mia patro ofte tie cxi estadis. [I. Lojko.] _Kulereto._ En bona restoracio estas granda amaso da homoj, kiuj mangxas kaj trinkas. Apud du tabletoj, proksime de la enirejo, sidas du sinjoroj : unu jam nejuna kun friponeta vizagxo; antaux li sur la tablo staras malplena glaseto kaj telero kun duono da pantrancxo kun sxinko; la dua--juna homo, dande vestista, videble jxus sidigxinta apud la tableto; li detiris siajn sxamajn gantojn kaj disbutonumas la superveston. La nejuna sinjoro legas gazeton kaj de post gxi li de tempo al tempo cxirkauxrigardas la publikon.--Servanto! vokas la juna dando : tason da kafo kaj pastecxeton! Post kelkaj minutoj la servanto alportis. La juna homo komencas trinki la kafon, rigardas cxirkauxen sur cxiuj flankoj kaj subite kasxas la kulereton de sia kafo en la posxon. Tion cxi rimarkis la maljuna sinjoro. Li vokas la servanton. Tiu cxi aperas.--Tason da kafo kaj pastecxeton! La postulitajxo estas alportita. La sinjoro mangxas.--Se vi volas, mi montros al vi jxonglon, li diras al la servanto, alvokinte lin. La servanto ridetas. --Rigardu : cxu tio cxi estas kulereto?--Jes, sinjoro.--Kie do gxi estas nun? demandis la sinjoro, rapide kasxante la kulereton en la posxon.--En via posxo.--Ne, ne en mia, sed en la posxo de tiu cxi juna sinjoro. La servanto senvole returnas sin al la dando. Tiu cxi suprensaltas.--Volu, sinjoro, elpreni la kulereton el via posxo, turnas sin al li la nejuna homo. Vole-ne-vole la dando ensxovas la manon en la posxon kaj eltiras la kulereton.--Nu, vi estas vera jxonglisto, li rimarkas konfuzite.--Jes. Prenu por la kafo; la brando estas pagita, diras la jxonglisto, jxetante moneron sur la tablon, kaj forigxas, akompanata per salutoj de la mirigita servanto kaj forportante la kasxitan kulereton. [I. Lojko.] _La poeto Pope._ La angla regxo, vidinte unu fojon sur la strato Pope'on, konatan poeton, sed gxibulon, diris al sia sekvantaro :--Mi volus scii, por kio tauxgas tiu cxi hometo, kiu iras tiel malrekte. Pope auxdis tiujn cxi vortojn kaj, turninte sin al la regxo, li ekkriis : Por igi vin rekte iradi. [I. Lojko.] _Frideriko la Granda_ amis disputojn kaj havis la kutimon fini ilin per ekbato de piedo en la genuon de la kundisputanto. Unu fojon, havante fortan deziron disputi, li demandis unu korteganon, kial li ne diras al li sian veran opinion.--Estas maloportune, respondis tiu cxi, diri siajn opiniojn al regxo, kiu havas tiajn fortikajn konvinkojn kaj tiajn solidajn botojn. [N. B.] _Unu generalo_ demandis unu junan soldaton, cxu estas suficxa por li la porcio da pano, kiun li cxiutage ricevas.--Jes, Via Generala Mosxto.--Kaj eble io ankoraux restas?--Jes, Via Generala Mosxto.-- Kion do vi faras kun la restajxo?--Mi gxin formangxas, Via Generala Mosxto. [N. B.] _Rusa oficiro_, ricevinte de unu alilandulo elvokon al duelo, sendis al li kiel sekundanton unu sian kolegon. Oni prezentas al li la sekundanton de la kontrauxa flanko, malgrandan kaj tre dikan homon. --Cxu vi scias nian kutimon, demandis la lasta, ke se la batalantoj maltrafas, la sekundantoj devas batali?--Mi konsentas, respondis la oficiro.--Sed cxu vi scias, dauxrigis la dika sekundanto, ke mi je dudek kvin pasxoj trafas en kvinkopekan moneron?--Mi ne scias, respondis la oficiro, cxu mi trafos en tia interspaco en kvinkopekon, sed en tian ventregon, kiel via, mi trafos sendube. [N. B.] _Malricxa sagxulo_ tagmangxis cxe avara ricxulo. La avarulo forsxovis la panon sur la tablo tiel malproksimen, ke la malricxa gasto ne povis gxin atingi. Ne estante ankoraux kontenta de tio cxi kaj volante pli cxagreni sian gaston, la avarulo turnis sin al li :--Mi auxdis, ke vi estas tre sagxa homo, sed mi vidas, ke vi estas nelaborema : vi volas, ke aliaj laboru, dum vi mem sidas sur ili kiel parazito kaj mangxas kaj vestas vin per fremda kosto. Se, kontrauxe, vi estus laborema, vi povus farigxi io, ekzemple cxe mi kaj miaj komercoj.--Ne, mia bonfarema, respondis la sagxulo, kontrauxe : mi volus io farigxi cxe vi, sed vi ne permesas al mi. . . .--Klarigu vin, diris la avarulo, cxar mi vin ne komprenas.--Tute simple, kun sarkasma rideto sur la lipoj respondis la sagxulo : mi volis cxe vi farigxi sata, sed vi ne permesas al mi. [N. Kusxnir.] _Kontraux la germana legxo pri la drinkemeco_ kelkaj gajaj filoj de la Marburga universitato en unu nokto faris al si la plezuron skribi per kreto sur la nigra tabulo de la universitata domo la sekvantan sentencon :--Kiu bone drinkas, tiu bone dormas; kiu bone dormas, tiu ne pekas; kiu ne pekas, estas bona homo; sekve : kiu bone drinkas, estas bona homo! Kian grandegan gajecon tiu cxi sentenco la sekvantan matenon elvokis cxe la studentoj, oni facile povas al si prezenti. [K. Huebert.] _Oni demandis_ la filozofon Malebranche pri la kauxzo de la suferoj de la bestoj.--Ke la homoj suferas, tio cxi estas komprenebla : Adamo mangxis la malpermesitan frukton; sed por kio suferas la bestoj?--Eble ili mangxis malpermesitan fojnon, respondis Malebranche. [N. B.] _Jubilea telegramo._ Mallongan tempon post la 25-jara jubileo de la tago de apero de "Guberniaj Skizoj" de la rusa satiristo Sxcxedrin-Saltikov havis lokon la cxiujara kolega tagmangxo de la studentoj de la N...a universitato. Unu el la alestantoj proponis, ke oni esprimu al la talenta satiristo la studentan gratulon je la pasinta jubileo. Lia ideo estis unuvocxe akceptita kaj tuj estis kunmetita telegramo kun konvena teksto kaj kun la komuna subskribo : "Cxiujare-tagmangxantaj studentoj." Post unu horo de Sxcxedrin venis respondo : "Dankas! Cxiutage tagmangxanta Sxcxedrin." _Fortaj konvinkoj._ Kiam Napoleono I forlasis la insulon Elbo kaj aliradis al Parizo, la Pariza gazeto "Moniteur" per la sekvantaj esprimoj sciigis pri tio cxi siajn legantojn : (tago 1) : _La malbenita hommangxanto_ eliris el sia nesto; (tago 2) : _La korsika diablo_ forlasis la sxipon en la golfo Jxuano; (tago 3) : _La tigro_ alvenis al Gano; (tago 4) : _La monstro_ pasigis la nokton en Grenoblo; (tago 5) : _La tirano_ trairis tra Liono; (tago 6) : _La uzurpatoron_ oni vidis en 60 mejloj de la cxefurbo; (tago 7) : _Napoleono_ estos morgaux apud niaj fortikajxoj; (tago 8) : _La imperiestro_ venis al Fonteneblo; (tago 9) : _Lia Imperiestra Mosxto_ enpasxis hieraux en la palacon Tuilerian, cxirkauxita de siaj fidelaj regatoj. _Inter geedzoj._--La diablo prenu tian ordon! cxiun fojon, kiam mi volas vesti novan cxemizon, gxi cxiam estas sen butonoj!--Kiel vi ne hontas, grandagxa viro, tiel brui pro kelkaj mankantaj butonoj! Rigardu la infanojn : cxe ili la tutaj vestoj estas dissxiritaj, kaj ili ne diras ecx unu vorton. _Solvita problemo._ Unu fojon la glora Buffon invitis al tagmangxo kelkajn aliajn naturistojn. Post la tagmangxo la societo deiris en la gxardenon. Estis ankoraux suficxe varmege, malgraux ke la suno staris jam suficxe malalte. En la gxardeno turnis sur sin la atenton staranta sur postumento vitra globo, kion oni ofte vidas en gxardenoj. Iu, metinte sur gxin la manon, trovis, ke per ia strangeco gxi estas sur la ombra flanko multe pli varma, ol sur la suna. Li tuj komunikis sian eltrovon al sia najbaro. Unu post la alia cxiuj komencis metadi la manojn sur la globon kaj trovis, ke la dirita estas vero. Cxiuj kolektigxis cxirkaux la vitra globo, kaj komencigxis alte scienca interparolo; cxiu, por klarigi la fenomenon, elpensis sian teorion : unu supozis engluton de la radioj de varmeco, alia montris la liberigxon de kasxita varmelemento, tria klarigis cxion per rebato de la radioj. Kion unu ne sciis, tion plenigis la alia, kaj fine, apogante sin sur la legxoj de la naturo, ili venis al la konkludo, ke la apero estas tute natura kaj ke alie ne povas esti. Buffon, kiu ne volis ankoraux esprimi sian opinion pri tiu cxi apero, alvokis la gxardeniston kaj demandis : --Nu, mia kara, diru, kial la globo sur la ombra flanko estas pli varma, ol sur la flanko turnita al la suno?--Kial? respondis la gxardenisto, tial, cxar mi jxus turnis la globon, por ke tiu gxia flanko ne tro varmigxu. [M. Solovjev.] _Unu virino_ plendis al kapitano, ke sxi estas cxirkauxrabita de liaj soldatoj.--Cxu ili cxion forportis? demandis la kapitano.--Ne, ili restigis ion.--Nu, sekve tio cxi ne estis miaj soldatoj; miaj prenas cxion. _La imperiestrino Katerino_ sonoras kaj neniu el sxiaj servantoj venas. Sxi iras el la kabineto en la vestejon kaj pli malproksimen, kaj fine en unu el la lastaj cxambroj sxi vidas, ke la hejtisto fervore ligas maldikan pakajxon. Ekvidinte la imperiestrinon, li paligxis kaj jxetis sin antaux sxi sur la genuojn.--Kio estas? sxi demandis.-- Pardonu min, Via Imperiestra Mosxto!--Kion do vi faris?--Jen, kara regxino, mia valizo estas plena de diversaj bonaj objektoj el la palaco de Via Mosxto. Tie cxi sin trovas rostajxo, kukajxo, kelkaj boteletoj da biero kaj kelkaj funtoj da bombonoj por miaj infanetoj. Mi dejxoris mian semajnon, kaj nun mi iras hejmen,--Tra kie do vi volas eliri?-- Jen tie, per tiu sxtuparo.--Ne, tie ne iru; tie eble renkontos vin la cxefo de la palaco; kaj mi timas, ke tiam viaj infanoj nenion ricevos. Prenu do vian pakajxon kaj iru post mi. Sxi elkodukis lin tra la salonoj sur alian sxtuparon kaj, malferminte mem la pordon, diris :--Nu, nun iru kun Dio. _La advokato de ratoj_. Chassie, unu el la plej gloraj juristoj de Francujo kaj poste prezidanto de la parlamento en la Provenco, fondis sian gloron per tio, ke li en la jaro 1522 elpasxis kiel advokato de ratoj. Oni devas scii, ke en la fino de la mezaj centjaroj regis la malsagxo, ke la regxa prokuroro ecx bestojn tiradis al jugxo. Tio cxi havis lokon kun la ratoj en la dirita jaro; ili estis invititaj al la jugxejo, por pravigi sin kontraux la plendoj, levitaj kontraux ili. Kompreneble ili ne venis, kaj cxiu pensis, ke oni jugxos ilin en foresto, kiam subite Chassie aperis kiel ilia defendanto kaj diris, ke liaj klientoj ne estis invititaj en legxa ordo.--Kaj kiel oni tion cxi povas fari? demandis la prokuroro; kaj kun sxajna seriozeco la advokato respondis :--Oni albatu la inviton al la pordoj de la pregxejoj, sed oni forgesu nenian lokon, oni ankaux ensxlosu ie la katojn, la terurajn malamikojn de miaj klientoj, por ke la vojoj farigxu liberaj, kaj oni bone klarigu al la katoj, ke ili estos severe punataj, se ili malgraux la malpermeso pekos kontraux la libereco de la vojoj.--Tio cxi estas ja neebla, ekkriis la prokuroro.--En tia okazo mi esprimas proteston kontraux cxia farita jugxa decido, respondis Chassie kaj forlasis triumfe la salonon de jugxo. De tiu momento lia gloro estis fondita; la tuta Francujo penadis en okazo de bezono ricevi lin kiel advokaton. _Sur balo._--Invitu al valso tiun frauxlinon, kiun vi tie vidas.-- Kun granda plezuro, frauxlino! Tio cxi estas kredeble via amikino?-- Ne, kontrauxe, sinjoro : tio cxi estas mia plej granda malamikino, kaj vi almenaux plene batos al sxi la piedojn. _Mirindajxoj._ Okaze kunvenis kvar sinjoroj, grandaj majstroj kaj amantoj de mensogado. Longan tempon ili sidis silente, fine unu diras : --Cxu vi auxdis, kian sukceson havis Aramburo? Mi mem vidis, ke en la teatro estis tiel malvaste, ke oni ne povis aplauxdi en horizontala direkto, sed aplauxdis en vertikala.--Tre povas esti, diris la dua; kaj mi unu fojon estis en teatro, kaj prezentu al vi, tie estis tiel plenege, ke oni ne povis ridi en horizontala direkto, sed ridis en vertikala. . . .--Cxio cxi estas malvera, diris la tria; sed jen mi, kiam mi estis en Afriko, vidis negron tiel nigran, ke oni bezonis, por lin rigardi, ekbruligi kandelon.--Nu, tio cxi ankaux estas malvera, diris la kvara; sed jen mi, kiam mi estis en Anglujo, mi vidis tiel maldikan frauxlinon, ke sxi bezonis du fojojn eniri la cxambron, por ke oni povu sxin rimarki. [M. Solovjev.] _Severa bibliotekisto._ Cxiu el la regimentoj, kiuj staras en Parizo, posedas propran bibliotekon, kies gardisto estas ordinare ia maljuna suboficiro, kiu estas multe pli kompetenta en aferoj militaj, ol en literaturo. Unu leuxtenanto de la maristaro sendis unu fojon en tian bibliotekon sian servanton kun la komisio, ke li alportu al li el la biblioteko la 9-an volumon de la vortaro de Larousse (kun la literoj I, J, K). Post unu horo la soldato alportas al li la volumon unuan, raportante al li, ke la bibliotekisto ne povis doni la nauxan volumon al persono, kiu ne legis la ok unuajn, kaj ke, traleginte tiujn cxi, la leuxtenanto ricevos tion, kion li deziras. _La Filo_. Malricxa hebreo volis kristanigxi. La pastro instruis lin pri la pregxo, sed lia penado restis vana, cxar la hebreo estis tre malinteligenta.--Nu, mia filo, se vi morgaux scios fari senerare la signon de la kruco, vi ricevos de mi sakon da terpomoj.--En la sekvanta tago la hebreo prenis kun si sian filon, portantan sakon por la donaco, kaj li eniris en la domon de la pastro lasinte la filon en la korto.--Nu, faru la signon de la kruco, diris la pastro.--En la nomo de la Patro kaj de la Sankta Spirito. Amen.--Ne, kie do restis la "Filo"--Pardonu, via pastra mosxto, mi lasis lin ekstere; li tenas la sakon por la terpomoj. [P. Lengyel]. _Laux la lokoj._--Ha, via grafa mosxto, vi estas tie cxi, en la cxefurbo? Kaj en tia malnova, eluzita vesto!--Kial ne? Estas tre komforte portadi gxin, kaj en la cxefurbo neniu min konas.--Sed vi gxin portadas ankaux hejme.--Nu, kial ne? hejme ja cxiu min konas. [P. Lengyel.] _Kurioza trompo_. Tri sinjoroj, elegante vestitaj, venis en hotelon, prezentante sin kiel komisaroj Amerikaj de la ekspozicio Antverpena, kaj ekvivis tie tiel lukse, ke ilia kalkulo en la dauxro de tri tagoj kreskis gxis kelkaj centoj da frankoj. En vespero de la tria tago antaux la komencigxo de la hotela tagmangxo aperis en la hotelo kvara gasto, kiu legitimigxis cxe la mastro kiel kriminala policisto el Parizo, sciigante, ke li intencas sercxi tri dangxerajn krimulojn. Dume li montris al la mastro fotografajxojn de tri personoj, en kiuj oni tuj ekkonis la tri komisarojn Amerikajn. Nun la kriminala policisto proponis la sekvantan planon al la mastro kun la peto helpi al li en la plenumo de gxi : la mastro zorgu, ke neniu el la tri personoj malaperu el la domo. La policisto sidigxis al tablo kaj gxuis kun granda apetito mangxojn kaj trinkojn. Kiam oni alportis la deserton, la policisto sin levis kaj ordonis silenton, sciigante la alestantajn terurigitajn gastojn, ke la tri kontrauxsidantaj sinjoroj estas tri dangxeraj krimuloj, kiujn li devas aresti. La tri sinjoroj provis forkuri, sed la mastro kune kun sia servantaro staris jam antaux la pordo kontraux ili. Laux la ordono de la policisto alveturis drosxko en kiun sidigxis cxiuj kvar sinjoroj.--Cxu la trompistoj pagis sian kalkulon? demandas la policisto la mastron.--Ne.--Kiom ili sxuldas? --295 frankojn.--Bone! Ni trasercxos ilin en la polico kaj pagos vian kalkulon per la trovita mono. Mian kalkulon vi povas ankaux sendi tien. Kaj nun, veturigisto, antauxen, al la polico! Sed la mastro vidis gxis hodiaux nek la krimulojn nek la kriminalan policiston. [G. Dumpert.] _Ruso kaj tataro._ Ruso kaj tataro veturis kune. En la vojo farigxis nokto, kaj ili restis sur la kampo nokti. Ili disbruligis fajron, kuiris kacxon kaj, mangxante la kacxon, komencis disputi pri tio, kiu el ili devas gardi la cxevalojn. La ruso havis cxevalon malbonan kaj de koloro blanka, la tataro havis bonan nigran cxevalon. La nokto estis nigra, kaj jen la ruso diras al la tataro : mi ne havas bezonon gardi mian cxevalon : mi mian cxevalon tuj ekvidos, kiam mi vekigxos, cxar gxi estas blanka; sed vi ne devas dormi, sed, gardi vian nigran cxevalon. La tataro ne havis grandan deziron maldormi pro la cxevalo, kaj li faris kun la ruso intersxangxon kun la cxevaloj. La ruso prenis la bonan cxevalon kaj, ridante je la tataro, diris al li :--Nun mi tute ne gardos mian cxevalon, cxar sxtelisto en la nigra nokto ne ekvidos mian nigran cxevalon, sed vian blankan li tuj ekvidos kaj sxtelos. La tataro devis ne dormi, sed gardi sian cxevalon. La nokto pasis. La ruso kaj tataro veturis plu. Por mangxi ili bavis nur unu kokinon. Por du personoj gxi ne estis suficxa, kaj tial ili decidis, ke mangxos nur unu--nome tiu, al kiu la sorto gxin decidos. La tataro diras :--Ni endormigxu, kaj tiu, kiu vidos pli bonan songxon, mangxos la kokinon. Ili kusxigxis. La tataro ne dormas, sed elpensas songxon, vekas la ruson kaj demandas :--Kion vi vidis en songxo? La ruso postulas, ke la tataro antauxe diru, kion li vidis en songxo. La tataro diras :-- Ha, ruso! bonan songxon mi vidis : oni prenis min en la cxielon; en la cxielo mi vidis multajn spiritojn. . . . ha, kiel bone tie estis!-- Jes, diras la ruso, mi ankaux vidis, kiel oni prenis vin en la cxielon; mi pensis, ke vi de tie jam ne revenos, kaj mi formangxis la kokinon. La tataro restis tiel sen bona cxevalo kaj sen mangxo kaj ne volis jam pli iradi iam kun ruso. [J. Polupanov.] _Singardema komuniko._ Kiam nia mortinta jugxisto Begli glitigxis en la jugxejo, falis de la sxtuparo kaj rompis al si la kolon, ni ekmeditis pri grava demando, kiel komuniki tiun cxi malgxojan sciigon al lia malfelicxa edzino. Fine ni decidis tiel : ni metis la korpon en la veturilon de nia maljuna honesta veturigisto kaj ordonis al tiu cxi lasta liveri la mortinton en la domon de sinjorino Begli, sed cxe tio cxi agi kun granda takto kaj singardemo. Precipe ni turnis lian atenton sur tion, ke li ne komuniku la okazintan malfelicxon al la maljunulino subite, sed ke li antauxe preparu sxin al tio cxi. Alveturinte al la loko de la difino, nia veturigisto komencis kriegi el la tuta gorgxo, gxis sur la sojlo aperis la edzino de la jugxisto. Tiam li demandis sxin :--Cxu tie cxi logxas la vidvino Begli?--Vidvino Begli? . . . Ne sxi ne logxas tie cxi.--Kaj mi povas veti, ke sxi logxas tie cxi! . . . Sed tio cxi ne estas grava. Diru, cxu tie cxi logxas la jugxisto Begli?--Jes, li logxas tie cxi.--Kaj mi povas veti, ke li ne logxas tie cxi. Cetere tio cxi ne estas grava. Mi ne disputos kun vi. Diru, cxu li ne estas hejme?--Ne, li ne estas hejme.--Sed mi povas veti, ke li estas hejme . . . Sinjorino, mi konsilas al vi apogi vin al la muro, mi diros al vi ion tion, ke vi kredeble ne eltenos sur la piedoj. Okazis malfelicxo! Jen en mia veturilo kusxas la maljuna jugxisto. Ekrigardu lin, kaj vi vidos, ke li jam neniam sin levos. [El Mark Twain. Tradukis S. Borovko.] _Dupieda leono._ Juna kaj tre bela dresistino de leonoj permesis al leono preni pecon da sukero el sxia busxo.--Tion povas ankaux mi fari, diris unu rigardanto.--Kio, vi, malforta junulo? respondis la bela dresistino.--Jes, egale bone kiel la leono. [O. J. Olson.] * * * * * IV RAKONTOJ * * * * * NOKTO (De Eube el Odeso.) Trankvila stela nokto kaj trankvila senlima maro. Kun meza rapideco sxovas sin sur la mara ebenajxo, unu post alia, tri hispanaj "karaveloj" de la XV centjaro. Mizeraj, facile rompeblaj sxipoj; sxipanaron oni ne vidas : gxi jam longe dormas; sur la ferdekoj oni vidas nur la senmovajn gardstarantojn. Sed nur en la meza sxipo, kiu portas sur la rando la surskribon "Santa Maria" kaj admiralan flagon sur la masto, en la malvasta kajuto brulas lumo, kaj apud la tablo, kovrita de geografiaj kartoj, sidas en profunda meditado la granda admiralo de Hispanujo, Kristoforo Kolumbo. Dormo ne volas tusxi liajn okulojn. Jam la duan nokton la admiralo ne kusxigas sin, la duan tagon turmentas lin unu sama premanta penso. Ankoraux du tagoj--kaj, se li ne renkontos teron, la sxipoj iros returne Hispanujon. Hieraux la sxipanaro arogante sciigis, ke gxi ne volas iri plu, kaj kun granda malfacileco la admiralo elpetis de gxi limtempon de tri tagoj. La suno mallevigxis kaj denove levigxis, --antaux li etendis sin tiu sama senlima ebenajxo da trankvila mistera akvo. Estas vero, ke hodiaux la maro alportis du verdajn brancxetojn, ian pikan arbetajxon, tabulon kaj rabotitan bastoneton--sendubajn signojn de proksimeco de tero. Ankaux sen tio cxi li scias, ke tero sin trovas antaux li, ke tiu cxi tero estas proksima, sed cxu li havos tempon veni al gxi en tiuj cxi du tagoj? Gxuste antaux unu monato li renkontis ion similan je rompita masto : la mara fluo forportis gxin malproksimen; post kelkaj tagoj--akvokreskajxon kaj unu ecx kun viva kankro, kaj birdojn oni vidis ankoraux antaux du semajnoj. La tero, kompreneble, estas proksima, eble en la interspaco de nur kelkaj tagoj da vojo, sed kie preni tiujn cxi kelkajn tagojn? Kaj ankoraux antaux tri horoj la admiralo kaj kontrolisto de la ekspedicio, Rodrigo Sanchez, vidis sur la maro iajn briletantajn lumetojn, sed la sxipoj, kompreneble, venis jam al tiu loko, kie la lumoj estis viditaj,--kaj cxiam ankoraux oni ne vidas la atendatan bordon. Suficxe da eraroj : jam du fojojn, la 25-an de Septembro kaj la 7-an de Oktobro, ili eraris, vidante imagatan teron, kaj ambaux fojojn tiuj cxi eraroj terure influis la sxipanaron. Hodiaux la tutan tagon la admiralo estis forte ekscitita, kaj nur la fiereco ne permesis al li pasigi la tutan tagon sur la ferdeko, avide celante la rigardon en la puran horizonton. Kaj antaux unu horo, jxetinte la lastan rigardon, plenan de muta malespero, sur la malluman mason da akvo, li kun kasxita turmentigxo deiris en sian kajuton. Ankoraux 48 horoj--kaj cxio estas perdita! Jes, cxio estas perdita. Rompita, neniigita, polvigita estas la granda celo de lia vaga vivo. Oni ne povas iri, se la piedoj estas ligitaj, oni ne povas batali, se oni elsxiras el la manoj la lastan batalilon. La cxielon kaj la homojn li povas voki kiel atestantojn, ke li faris cxion, kion li povis kaj devis fari. Kiam en lia kapo plene formigxis la plano de lia entrepreno, li estis vigla, plena de fortoj kvardek-ok-jara viro,--kaj nur nun, kiam grizeco dense argxentigis liajn harojn, kiam li havas jam la agxon de 66 jaroj, nur nun li ricevis la eblon alpasxi al la efektivigo de tiu cxi plano. Tutan serion da jaroj li sendeklinigxe iris al la elektita celo, kaj ne estis tago, en kiu li ne pensus pri gxi, kaj ne estis ofero, kiun li ne alportus por gxi. Li venkis cxiujn malhelpojn, kiujn tiel malavare prezentis al li la kruela sorto, li venkis ecx la tempon mem. Preskaux sepdekjara maljunulo, li enportis en sian aferon fresxecon de la plej bonaj jaroj de juneco, kaj kun heroa trankvileco li komencis la ekspedicion, kiu ektimigis ecx la kuragxajn maristojn de Palos. Li faris cxion de sia flanko, kaj nun li estas preta pensi, ke super li pendas ia malbeno. Travivi tion, kion li travivis, penante pri la efektivigo de siaj planoj --estis jam tro multe; sed esti sur la vojo al ilia efektivigo, trairi naux dekonojn de tiu cxi vojo kaj ekiri returnen, nenion farinte-- tio cxi estis tro multe ecx por liaj fortoj! Tio cxi estis neauxdita, nekredebla moko de la sorto, tio cxi estis bato, kiu estis kapabla rompi ecx lin! Kaj en la malvasta kajuto de "Santa Maria" en tiu cxi turmenta nokto la admiralo en pensoj travivis sian tutan pasintan vivon. Oni diras, ke se homo komencas rememori sian tutan travivitajxon, tio cxi estas signo de lia proksima morto. Al li ankaux minacas morto, se ne fizika, tiam ankoraux pli terura--morala. Povas esti, ke pro tio cxi li senvole turnas sin antauxen. Jen li, plej maljuna el la kvar infanoj de Dominiko Kolumbo, itala komercisto de drapoj, estante ankoraux preskaux infano, la unuan fojon iras en la maron. Li jxus forlasis la universitaton, li, dekkvarjara gracia bela knabo. Li veturas sur italaj sxipoj en Malgrand-Azion, Anglujon, Portugalujon, al la bordo de Gvineo. La vojagxoj disvolvas lian fortan naturan sagxon kaj kun la jaroj ellaboras el li bravan mariston. La Genua respubliko konas lin, kiel bonan mariston, kaj en la milito kun Venecio gxi faras lin komandanto de galeroj. Lia nomo estas suficxe konata en Italujo, kaj la Neapola regxo faras lin estro de la ekspedicio kontraux la piratoj de Tuniso. Kun sia kutima kuragxo li kondukas siajn sxipojn kontraux la sovagxaj korsaroj. Sed la sxipanaro montrigxas ne inda je sia estro : gxi timas la rabistojn, kaj jam antaux la bordo de Berberujo gxi faras ribelon. La sxipanoj postulas, ke oni iru returnen. La estro de la ekspedicio konsentas plenumi ilian postulon; li levas la velojn; la sxipanoj, konvinkitaj, ke ili iras returnen, trankviligxas, kaj la sekvantan matenon ili kun miro ekvidas la bordon de Afriko. Tiel pasas dudek jaroj, plenaj de vojagxoj, ventegoj, renkontoj, aventuroj,--pasas preskaux nerimarkite. Havante la agxon de tridek kvar jaroj, en la tuta floro de siaj fortoj, li venas Lisabonon. Tie li laboras super kartoj kaj globoj geografiaj, kiuj turnas sur sin la atenton de la instruita mondo, korespondas kun instruituloj. Poste li denove estas sur la maro : li nagxas al la malproksimaj bordoj de Islando. Reveninte Lisabonon, li diras al frauxlino Felipa Perestrello tion, kion li jam longe sentas, kiam li sxin renkontas : ke li sxin amas. Frauxlino Felipa sentas tion saman : la majesta figuro de la kuragxa maristo, lia nekasxita rigardo, kiu brilas per tia mirinda fajro, lia nobla elokventeco--cxio en tiu cxi neordinara persono de longe profunde frapis sxian imagon. Kaj sxi farigxas lia edzino. En tiu tempo jam en lia kapo komencas formigxi la plano de lia granda entrepreno. La patrino de lia edzino transdonas al li la kartojn kaj tagolibrojn de sia mortinta edzo, Bartolomeo Munhiz Perestrello, gubernatoro de la insulo Porto-Santo, kaj sxi ne povas kompreni tiun gxojon, kiun kauxzas al sxia bofilo la amaso da flavigxintaj paperoj. Kaj dume por li tio cxi estas tuta trezoro, kaj li tutajn tagojn sidas super ili kaj kun gxojo trovas en ili jesigon de liaj teoriaj supozoj. En tiu cxi sama tempo li dauxrigas labori super siaj kartoj, partoprenas en la portugalaj ekspedicioj al la bordo de Gvineo, cxion auxskultas, cxiujn eldemandas, korespondas kun sia instruita amiko Pauxlo Toscanelli, al kies leteroj li tiom multe dankas. Poste la malgranda familio forlasas Lisabonon kaj translogxigxas sur la insulon Porto-Santo. Tie cxi li konstante renkontigxas kun vojagxantoj, kiuj veturas al la bordo de Gvineo aux revenas de gxi, kaj iliaj komunikoj, la interparoloj kun ili cxiam pli kaj pli ekflamigas lin. Lia multjare ellaborita projekto jam ricevis precizajn, difinitajn formojn : siajn supozojn, naskitajn per la legado de Aristotelo, Plinio, Strabono, li fortigis per multo da faktoj, kiujn li kolektis; la karto de Toscanelli, kiun tiu cxi alsendis al li, tute konsentas kun liaj konkludoj. Cxio estas klara kiel tago : kiu havos suficxe da kuragxo, por tratrancxi la misteran maron, kiu etendas sin post la Gibraltara pordego, tiu trovos la sercxatan plej proksiman vojon al Hindujo. Li havos por tio cxi suficxe da kuragxo, sed li ne havas la materialajn rimedojn. Oni devas trovi tiujn cxi rimedojn, oni devas trovi fortan manon, kiu povus subteni lin. Jen kial li denove venas Lisabonon,--kaj de tiu cxi minuto komencigxas la granda dramo, kiu dauxras tutan serion da jaroj. Jen li, modeste vestita alilandulo, metas sian projekton al la favora trarigardo de lia regxa mosxto, la regxo de Portugalujo. Tio cxi estas lia unua pasxo sur tiu pikajxa vojo, sur kiun kondukis lin la malfelicxo esti naskita neordinara homo. La sorto volas, ke li, kiu tiel bone ellernis la maron kun gxiaj ondegoj kaj ventegoj, akiru ankoraux pli gravan scion--scion de la homoj. Lia regxa mosxto, Johanno II de Portugalujo, ekinteresigxis je la propono de la malricxa Genuano kaj difinas komision por trarigardo de tia neauxdita projekto. Forta eraro : kion povas kompreni en tio cxi tiu cxi komisio? Gxi estas dispremita de gxia grandeco, kaj al la regxo oni raportas, ke la projekto de la Genuano Kristoforo Kolumbo estas sensenca kaj meritas nenian atenton. Kun tio cxi li povas ankoraux pacigxi : li laboris super sia projekto ne kun la celo konvinki pri gxia efektivigebleco malsagxulojn. Sed kiam la regxo, ne metinte atenton sur la raporton de la komisio, malaltigxas al sxtelado, kiam li, postulinte liajn paperojn kvazaux por persona trarigardo, sekrete, sen lia scio preparas ekspedicion,--li estas profunde indignigita. Nur unu fojon la sorto batalas por li : ventego apenaux ne dronigis la sxipojn, kiuj volis sxteli lian gloron, kaj la timema ekspedicio venas returnen. Lia indigno estas senlima; neniam lia kredo je homoj, je ilia honesteco ricevis tian fortan frapon. Kaj kiam la regxo, komprenanta, kiu staras antaux li, proponas al li denove komenci traktadon, li fiere rifuzas cxiajn komunikigxojn kun tia regxo. Ne, jam pli bona estas malricxegeco kaj nekonateco, ol esti tiel malhoneste trompata ankoraux dek fojojn. Li rifuzas, kaj se ne venus la morto de la edzino, kiu lasas al li malgrandan filon, li trankvile pacigxus kun tiu cxi unua malsukceso. Sed ankaux tiun cxi baton li elportas kun tia sama vireco, kun kia li renkontadis kaj elportadis la marajn ventegojn. Tiam li rememoras, ke li estas Genuano, kaj li forlasas Portugalujon, por proponi la efektivigon de sia granda plano al tiu, kiu la plej multe tion cxi meritas--al sia patrujo. Kaj jen li denove estas en la patrujo. Multo da jaroj pasis de la tempo, kiam li forlasis la patran urbon, kaj kun forta espero li nun eniras en gxin. Kvankam li estas malricxe vestita, kvankam li estas preskaux almozulo, sed li alportas al la urbo regxan donacon : li proponas al gxi sian projekton. Sed la patrujo tute ne povas nun pensi pri li. La urbon Kaffa en Krimo okupis la turkoj kaj al la Genua sxiparo minacas ekstermo. Krom tio la projekto estas tute fantazia kaj meritas nenian atenton. Kaj se en Portugalujo oni volis cxirkauxsxteli lin, en la patrujo la renkonto montrigxas ankoraux pli malbona : tie almenaux trovigxis homoj, kiuj povis lin kompreni,--tie cxi lia propono estas renkontita per malsagxa mokado. La espero distrigxis, kiel fumo, kaj montrigxas, ke li absolute ne havas, kion fari en la patrujo. Kaj kun maldolcxo en la koro li forlasas Genuon por nova migrado kaj novaj provoj. Cxiuj konas la malgxojan historion de tiuj cxi provoj, sed kiu scias, kion li travivis en la tempo de ili? Li estas en Hispanujo, en la cxirkauxajxoj de Palos. Laca kaj cxirkauxsxirita, preskaux duonnuda, li vagas kun la malgranda filo sur la brakoj kaj kun brulanta turmentigxo auxdas, kiel la infano, premata de malsato kaj soifo, balbutas pri pano kaj akvo. Dank' al Dio, jen estas monahxejo de franciskanoj, kaj eble tie li povos ion elpeti por la malfelicxa infaneto. Kaj li, kiu iam komandis la sxipojn de la Genua respubliko, kiel almozulo haltas apud la pordego de la monahxejo kaj pelas la pordiston pri krucxeto da akvo kaj peco da pano por sia infano. En tiu cxi minuto preteriras la abato de la monahxejo, la nobla Juan Perez de Marchena. Estu por cxiam benita tiu cxi okaza renkonto, kiu donis al li la plej bonan amikon, sen kies helpo li eble neniam ekvidus tiun cxi maron! Se li atingos sian celon kaj plej mallonga vojo al Hindujo estos eltrovita, la mondo dankos tion cxi tiom same al Perez de Marchena, kiom al li, Kristoforo Kolumbo. Ho, li rekompencos inde tiun cxi luman noblan kapon! Jen li, frapita de la majesta eksterajxo de la cxirkauxsxirita migranto, haltas kaj demandas lin, kiu li estas. Kaj la migranto komencas rakonti pri sia malgxoja migrado kaj ne sen miro trovas en la monahxo-franciskano homon, kiu tute lin komprenas. Oni gastame invitas lin esti gasto en la monahxejo; la abato sendas en la urbon Palos inviti sian amikon, la kuraciston Fernandez, kaj en la modesta Andaluza monahxejo komencigxas varmaj priparoladoj de lia projekto. Jes, tiuj cxi homoj komprenas lin, antaux tiaj homoj estas inde paroli. Li entuziasmigas ilin per sia flameco kaj elokventeco; ili kune pentras belajn pentrajxojn de la estonteco, kreita per la efektivigo de lia ekspedicio, kaj Perez de Marchena direktas lin al la regxa kortego. Lia filo restos tie cxi en la monahxejo por edukado, kaj li kun la letero de la abato al Talabera, la konfesprenanto de la regxino, devas veturi Kordovon. Talabera estas persono influa, kaj la amikoj disiras, plenaj de la plej lumaj esperoj. Li venas Kordovon kaj prezentas sin al Talabera. Neniam li forgesos, per kia fiera rigardo renkontis lin la konfesprenanto de la regxino. Li estas vestita malricxe kaj malbone; lia parolo tuj montras en li alilandulon : sendube tio cxi estas unu el tiuj multegaj aventuristoj, kiuj nur sercxas okazon kapti fisxojn en malklara akvo. Lia projekto? Talabera bonkore auxskultas tiun cxi sensencajxon kaj li ne dubas, ke la kreinto de la projekto mem ne povas kredi tian absurdon, t. e. ke antaux li staras simple lerta cxarlatano. Sed li tro bone konas la homan animon, por permesi, ke oni lin tiel senceremonie trompu. Ne, li absolute per nenio povas servi al la petanto : la projekto estas infane naiva, kaj li kompreneble ne povas raporti pri tiaj aferoj al la regxaj mosxtoj. Cxu Juan Perez pensis pri tia akcepto, kiam li skribis sian leteron al Talabera? Ankoraux unu fojon oni devas humiligxi al la forto de la cirkonstancoj kaj al la forto de la malklereco kaj sercxi aliajn vojojn al la regxa trono. La someron kaj auxtunon li logxas en Kordovo, faras konatecojn kaj trovas ecx amikojn por sia afero : la edukanton de la regxaj infanoj, lian fraton, la nuncion de la papo kaj la regnan financestron de Kastilujo. Tiuj cxi personoj bone konas la kortegon, cxiujn gxiajn enirojn kaj elirojn. Estas necese prezenti lin al la cxefepiskopo de Toledo, Pedro Gonzalez de Mendoza, kies vorto cxe la kortego havas pli grandan signifon, ol la opinioj de Talabera. La geregxoj nenion entreprenas sen la konsilo de tiu cxi grava persono. Tio cxi estas la plej certa vojo, kaj gxi efektivo alkondukas al la dezirita celo : Mendoza arangxas por li auxdiencon. Trankvile kaj fiere li aperas antaux la regxa paro. Li estas malricxe vestita, sed lia parolo spiras konscion de sia propra indo, liaj certaj klarigoj montras en li rimarkindan mariston, ecx instruitulon, kiu longe kaj multe pensis pri tio, kion li parolas. Li nenion petas : li faras al Kastilujo kaj Leonujo preskaux fabelan proponon--ricxigxi per plej facila rimedo : per efektivigo de lia projekto. Oni donu al li la eblon iri en la maron--kaj li solvos la eternan problemon, li trovos tiun cxi novan filozofian sxtonon--la plej mallongan vojon al Hindujo,--kaj Hispanujo farigxos la plej ricxa lando de la mondo. Kaj tiu cxi propono estas farata tiel simple, tiel memfide, ke antaux la geregxoj staras aux frenezulo, aux efektive eksterordinara homo. Tiun cxi demandon devas decidi instruitaj homoj; Talabera devas kunvoki komision, por prikonsiderado de tia neordinara propono kaj raporti al la regxaj mosxtoj pri la rezultatoj de la konsiligxo. La plua iro do la afero dependos de la respondo de la komisio. Kaj jen en la monahxejo de la Sankta Stefano la komisio komencas la esploradon de lia projekto. Dio vidas, ke li estas bona katoliko : cxu li ne pensas pri konvertado de idolistoj al kristaneco? cxu li ne revas alporti cxiujn siajn estontajn ricxecojn al ankoraux pli granda celo--liberigo de la tombo de Dio? Sed la membroj de la komisio estas profundaj malkleruloj. Ili citas Lactantius'on kaj diras, ke la projekto kontrauxparolas al li, sekve gxi estas sensenca kaj ecx hereza. Jes, Lactantius! Sendube li estis granda homo kaj bona kristano, sed tio cxi ne malhelpis al li skribi malsagxajxojn pri la formo de la tero. Li legis kaj relegadis tiun cxi malfelicxan lokon el la III libro de la "Diaj instruoj"; per tiu cxi loko oni pikadis al li la okulojn, gxi apenaux ne mortigis lian grandan entreprenon; li scias gxin parkere. "Kiu estas tiom senprudenta, ke li povas kredi, ke ekzistas homoj, kiuj iras kun la piedoj supre kaj tenas la kapon malsupren; ke cxio, kio tie cxi kusxas, tie pendas, ke la herbo kaj arboj tie kreskas malsupren, ke pluvo kaj hajlo falas tie de malsupre supren?" Kaj jen tiu cxi mizera rimarko apenaux ne mortigis la celon de lia tuta vivo! Poste venas cito el Auxgustinus : "instruo pri antipodoj estas nekonforma al la principoj de la religio, cxar tio cxi signifus, ke ekzistas homoj, kiuj ne devenas de Adamo, cxar estas neeble, ke ili estu transirintaj trans la oceanon, kiu cxirkauxas la tutan teron!" Poste venas jam simple malsagxajxoj, ekzemple de tia speco, ke la ekspedicio ne povos veni returnen, cxar la sxipoj, dank' al la elfleksiteco de la tero, devus nagxi de malsupre supren. Kaj li devis disputi kun tiuj cxi sovagxaj malkleruloj kaj ankoraux danki Dion, ke oni ne kulpigis lin je herezo kaj ke prosperis al li konvinki almenaux kelkajn personojn. Sed la plej granda parto de la membroj de la komisio firme decidas, ke la projekto senkondicxe estas absurda. Kaj dum dauxras la disputoj inter ili, la geregxoj, okupitaj je milito, forveturas Kordovon, kaj la konsiligxoj de la komisio cxesas. Nun komencigxas la tagoj de liaj plej pezaj suferoj. Li sekvas post la kortego. Denove li komencas eldonadon de kartoj, kaj jaro post jaro, kvar malfacilajn jarojn, iel trabatas sin, ne forlasante sian celon, atendante, kiel almozon, kiam al la regxaj mosxtoj placxos rememori pri la malricxa Genuano. Jes, kvar senfinaj, teruraj jaroj, plenaj de transiroj de espero al malespero, de revo pri estontaj ricxecoj al malsato, al malfacila batalado pro peco da pano. Li sendas sian fraton Anglujon, al la regxo Henriko VII, por fari en lia nomo proponon elsercxi vojon al Hindujo. Sed la frato revenas kun malgxoja respondo. Ankoraux unu bato kaj ankoraux unu fojon oni devas humiligxi. Grizeco, kiu jam longe montrigxis en liaj haroj, cxiam pli kaj pli blankigas lian noblan kapon, sed antaux lia energio estas senforta ecx la tempo mem. Li havas jam la agxon de 65 jaroj, kiam la regxo denove kunvokas komision. Kaj Talabera kun plena plezuro faras al la regxo raporton en gxia nomo : la projekto de Kristoforo Kolumbo estas simple sensencajxo. Sed la konvinkitaj de la membroj de la komisio fine elpasxas por li. Ili aperas antaux la regxo kaj defendas lian planon, kaj eble nur dank' al tiu cxi defendo la regxo promesas denove trarigardi lian proponon--post la fino de la milito kun la Mauxroj. Tio cxi estas super cxiuj homaj fortoj! Malespero lin atakas : oni povas pensi, ke tiuj cxi sinjoroj esperas, ke li neniam mortos. Li turnas sin al la ricxa grandsinjoro Medinaceli, sed tiu, kvankam ecx kunsentas al li, ne povas armi ekspedicion : tio cxi estus konkuri kun la regxo mem. Nur li kaj la cxielo scias, kion li travivis en la dauxro de tiu tempo! Fine el tiu cxi mallumego ekbriletas radio da lumo : la regxo de Francujo afable invitas lin al si. Lia energio denove vekigxas en sia tuta forto. Sur hispanaj aux francaj sxipoj--li enpenetros en tiun cxi kvazaux ensorcxitan por li maron! Li rapidas al Perez. Antaux ses jaroj li forlasis la Palosan monahxejon, kaj forte maljunigxinta li nun denove eniras en gxin. Granda estas la malgxojo de la nobla Perez, kiam li auxdas la longan rakonton de sia amiko pri liaj malsukcesoj. Cxu efektive lia patrujo montrigxos tiel blinda, cxu efektive gxi permesos, ke alia nacio efektivigu la grandan planon de lia amiko? Tio cxi ne devas esti! Kaj li petas Kolumbon atendi, gxis li faros la lastan provon. Iam li estis konfesprenanto de la regxino, kaj nun li skribe petas sxin permesi al li veni al la kortego por defendi la projekton de sia amiko. Ne sen maltrankvilo la amikoj atendas la respondon de la regxino. Fine gxi estas ricevita : al Perez de Marchena estas permesite veni al la kortego kaj Kolumbon oni petas atendi iom kun sia forveturo. Tiam Perez aperas antaux la regxino. Kun flama elokventeco li defendas la planon de sia amiko. Li montras al la regxino la grandegajn sekvojn de la malkovro de nova vojo; li antauxdiras al sxi, ke ondegoj da oro enversxigxos Hispanujon; li prezentas al sxi, la pia regxino, pentrajxon de vasta kristana predikado, parolas al sxi pri la milionoj da novaj servantoj de Kristo kaj pri tio, ke la savo de tiuj cxi milionoj da animoj apartenos antaux cxio al sxi kaj jam poste al Kristoforo Kolumbo, kiu montros la vojon al tiuj cxi pereantaj animoj. Antaux tia pentrajxo la regxino ne povas sin reteni, kaj sxi difinas komisiulojn por trakti kun Kolumbo. Pasis multe da tempo de la tago, kiam li respondis per fiera rifuzo la proponon rekomenci traktadon kun la regxo de Portugalujo, sed, kiel antauxe, antaux la komisiuloj nun aperas ne petanto, sed batalanto por la majesteco de sia ideo. Li metas siajn kondicxojn : li, Kristoforo Kolumbo, estos farita granda admiralo de Hispanujo, li estos farita vicregxo de la nove malkovrotaj landoj, li ricevos la dekonon de cxiuj multekostaj produktajxoj, kiuj estos akiritaj en tiuj cxi landoj. La rajton por siaj postuloj li pagis per kara kosto, kaj vane la indignigita Talabera krias pri avideco kaj aroganteco de la Genua cxarlatano. Li ne miras Talaberan. Sed li estas frapita kaj profunde indignigita, kiam oni raportas al li en la nomo de la regxino, ke liaj postuloj estas iom tro grandaj kaj ke estus bone, ke li ilin malgrandigu. La regxino, kiel sxajnas, pensas, ke antaux sxi staras vendisto, kiu postulas tri fojojn pli multe, por ke li havu, de kio fari rabaton. Sed li scias pli ol sxi, kion li povas postuli, kaj li petas raporti al la regxino, ke li povas konsenti neniajn cedojn. Lia rifuzo estas preskaux rifuzo de la celo de sia vivo; gxi estu tiel, sed li ne konsentos malnoblan malaltigxon. Kaj li forveturas, kun firma decido forlasi por cxiam tiun cxi sendankan landon. Sed dum li, kun premanta malgxojo en la koro, veturas sur la vojo al Grenado, en Santa Fe estas decidata lia sorto. La regna financestro de Kastilugo kaj Sant-Angel, la kolektisto de la depagoj por pregxejoj --du sagxaj homoj--decidas alpasxi al la lasta rimedo. Ili petas auxdiencon cxe la regxino kaj petegas sxin ne rifuzi la postulojn de la fiera Genuano. Ili estas financistoj, kaj neniu povas montri al Isabella pli bone ol ili cxiujn profitojn de la efektivigo de lia projekto. Kredeble iliaj paroloj estas konvinkaj, se la entuziasmigita regxino ekkrias, ke sxi prodonos siajn briliantojn, por armi ekspedicion. Tiam Sant-Angel respondas al sxi, ke tia ofero ne estas bezona, cxar li estas preta doni al la regxino rimedojn prunte el la pregxejaj enspezoj. Kaj el Santa Fe al Grenado jam rapidas kuriero, atingas la malricxe vestitan vojagxanton apud Grenado kaj raportas al li, ke sxia mosxto la regxino de Kastilujo petas lin reveni en Santa Fe. Denove la malvarma malespero cedas lokon al ekbrilo de luma espero, kaj li turnas la cxevalon returnen. Li estas en Santa Fe, li estas akceptita de la regxino; la 17-an de Aprilo de la jaro 1492 li subskribas la kontrakton. Nun li estas sur la vojo al sia celo. Dum dauxras la preparoj al la ekspedicio, li estas bona gasto cxe la geregxoj; kun plezuro ili auxskultas lin, kiam li, plena de junula flameco, parolas al ili pri la konvertado de la idolistoj de Azio al kristaneco kaj modeste komunikas al ili siajn esperojn efektivigi ankoraux pli altan celon de sia vivo--oferi la kolektotajn de li ricxecojn por la liberigo de la tombo de Kristo. La pia regxino auxskultas kun profunda intereso sian noblan kunparolanton. Tiuj cxi tagoj almenaux iom rekompencas lin por la malfacila pasintajxo. Kaj fine venas la longe dezirita minuto : li kolektas en Palos bravulojn por siaj tri karaveloj. Sed la bravaj maristoj de Palos estas timigitaj de lia ekspedicio. Kun helpo al li venas la kuragxa maristo Marteno Alonzo Pinzon; li entuziasmigas per sia ekzemplo la sxipanojn, kaj en vendredo, la 3-an de Auxgusto, la tri karaveloj fine forpusxas sin de la bordo, plenigita de popolo, kaj sub krioj de bondeziroj de la rigardantoj ili kuragxe elveturas renkonten al la malluma estonteco. Fine efektivigxis lia revo, fine li estas sur la maro! Sed ankaux sur la maro, kiel sur la tero, la sorto dauxrigas metadi al li malhelpojn. La direktilisto de "Pinta", subacxetita de gxia mastro, difektas la direktilon, por ke la karavelo reiru Paloson. Kvar semajnoj pasas por la bonigado de la karaveloj apud la Kanariaj insuloj; la sxipanoj krias, ke tio cxi estas malbona antauxsigno. Cxio timigas tiujn cxi malsagxulojn--ecx la vulkano Teneriffa. Ju pli profunde li penetras en la oceanon, des pli granda cxiufoje estas la teruro de la sxipanoj. En la interspaco de ducent mejloj de la insulo Ferro komencigxas deklinigxo de la magneta montrilo--nova teruro por la sxipanoj. La admiralo devas malaltigxi al la plej malagrabla ruzo : konduki du taglibrojn, unu-- veran--por la geregxoj, la duan--kun pli malgrandigitaj mezuroj de la traveturita vojo--por la timema sxipanaro. La malkontenteco de tiu cxi lasta kreskas kun cxiu tago, kaj jen hieraux gxi akceptis la formon de nekasxita ribelo. Kion povas fari li sola kontraux cent dudek homoj? Kiel dronanto kaptas pajleton, tiel li sercxas savon en tritaga limtempo. Se en la dauxro de tiuj cxi 72 horoj li ne ekvidos teron--li ekiros returnen. Cxio estas metita sur la karton : lia tuta vivo. Dek ok jarojn li kun fera energio iradis al sia alta celo, dek ok jarojn, plenigitajn de obstina laborado de la kapo, malsukcesoj, disrevigxoj, malricxegeco kuj ecx mokoj kaj ofendoj. Jes, ecx ofendoj. Cxu en Genuo kaj en Hispanujo oni ne nomadis lin revisto kaj frenezulo? Cxu ecx la strataj buboj de Kordovo, renkontante lin, ne montradis sur sian kapon, amuzigxante je li, kiel je frenezulo? La envio kaj senkauxza blinda malamo de liaj malamikoj iris ankoraux pli malproksimen : lin, kiu oferis sian tutan vivon al granda afero, lin oni malhonoris per la nomo cxarlatano! Sed li cxion elportis, cxion! La malricxegeco, malsato, fatalaj malsukcesoj, sovagxa malklereco, mokoj, kalumnioj--cxio tio cxi estis venkita de la superhoma forto de lia persisteco, kaj fine venis tiu granda tago, kiam li levis la velojn en la haveno de Palos. Granda tago. Kaj jen nun, kiam cxiuj rigardoj estas direktitaj sur lin, kiam la tuta mondo kun pasia scivoleco atendas la rezultaton de la heroa entrepreno, kiam restas fari nur kelkajn pasxojn por pravigi siajn esperojn kaj la esperojn de siaj nemultaj varmegaj amikoj, por kroni tiujn cxi dek ok jarojn--nun li estos devigita ekiri returnen! Kun honto kaj malhonoro li revenos Hispanujon, kie la ekflamema regxino povas jxeti al li en la vizagxon la nomon de trompisto, kie la malamikoj mokados lin, la mizeran aventuriston, kaj jam neniam, neniam li havos la eblon efektivigi sian amatan revon! Malhonoro, malricxegeco kaj rompita vivo--jen estas cxio, kio lin tie atendas,--kaj cxio tio cxi estas nur tial, ke tiu cxi timema brutaro, kiu kusxas sur la ferdeko, estas pli forta ol li sola, nur tial, ke en tiu cxi okazo maldelikata besta forto havas pli grandan signifon, ol la spirita forto de genio! Se en liaj manoj sin trovus la egido de Zeuxso, se per unu ekbato li povus ekstermi tiun cxi tutan malkuragxan bestaron, li ekstermus gxin kaj li sola irus antauxen. Sed la forto estas sur ilia flanko, kaj post du tagoj la karaveloj ekiros returnen. La admiralo kun malespero apogis la kapon sur la manojn, kaj la plauxdado de la akvo sur la flankojn de "Santa Maria" sonis en liaj oreloj kiel funebra sonorado. Jes, cxio, cxio pereis. La tuta vivo, cxiuj laboroj kaj esperoj-- cxio estas neniigita, kaj neniigita gxuste tiam, kiam cxio kunigxis, por pravigi ilin, por elmontri la gxustecon de liaj supozoj! Serio da faktoj pruvis, ke tero sin trovas en la okcidento, la transflugo de birdoj klare parolas pri la proksimeco de tiu cxi tero, la hodiauxaj trovoj povus konvinki ecx liajn plej obstinajn kontrauxulojn. Cxio diras, ke li divenis la grandan sekreton de la oceano,--kaj en tiu cxi sama tempo li, kiel ligita aglo, devas tordi sin en siaj ligiloj, ne povante eksvingi la potencajn flugilojn, por jxeti sin renkonte al tiu cxi tero, kiun oni forprenas de li! Cxu tiuj cxi malsagxuloj komprenas, kion ili faras, cxu ili komprenas, ke returnigxo gxuste nun estas por li pli malbona ol morto,--cxu ili povas tion cxi kompreni? Cxu ili povas lin kompreni?! Sur la tuta tera globo lin komprenas nur kelkaj dekoj da kapoj tiel penetremaj, kiel li, kaj ekster ili--seninterrompa muro da malamikoj, enviantoj kaj malkleruloj, kiuj malamas cxiun provon eliri al lumo el tiu sovagxa nokto, al kiu ili memvole sin kondamnis. Kiel gxoje krios tiu cxi sovagxa amaso, kiam li malhonore venos returne, per kiaj mokoj gxi superjxetos lin, kun kia triumfo gxi kriados, ke gxi estis prava kaj ke li estas simple frenezulo! Sed ne grava ankoraux estas tio, ke li estos premita en koton kaj neniigita : terura estas tio, ke lia ideo, lia infano, elnutrita per lia sxvito kaj sango, devos perei kaj perei gxuste tiam, kiam gxia praveco estas metita ekster cxian dubon. Cxu efektive li devas eltrinki ankoraux tiun cxi kalikon? Cxu estis ne suficxa tio, kion li elsuferis--kaj por kio elsuferis? por ke en la antauxtago de granda venko fali kiel ofero de blinda besta forto?! Cxu efektive estis absolute nenia senco en tiuj tentoj, tra kiuj lin kondukis la enigma sorto, kaj vane li kondamnis sin al la suferoj de vaga vivo, malricxegeco kaj mokado de malsagxuloj?! Ne povas esti! Ankoraux restis du tagoj, ankoraux ne cxio pereis. Ankoraux kvardek ok horoj restas gxis la fino de tiu cxi batalo kun la lin persekutanta fato--kaj li batalos gxis la fino mem! La admiralo fiere sin elrektigis . . . kaj subite li eksxanceligxis, kvazaux en la tablon, apud kiu li sidis, ekbatus tondra sago. De la antauxa karavelo ektondris pafego. Tero!!! Estis la dua horo je mateno, la 12-an de Oktobro de la jaro 1492. Sur la ferdeko de "Santa Maria" oni ekauxdis pasxojn de homoj, vekigxintaj el dormo, kaj subite sur cxiuj tri sxipoj ekbruis la gxoja krio : "Tero, tero!" Li venkis. La admiralo--kaj de tiu cxi minuto vicregxo--malrapide falis sur la genuojn, kaj neniam en la vivo liaj lipoj murmuris tian varmegan pregxon. "Tero! tero!" gxoje ripetadis dekoj da vocxoj. La admiralo mallauxte pregxis. "Te Deum laudamus, Te Dominum confitemur", murmuris la lipoj de la admiralo. "Salve Regina" hxore bruis la sxipanaro. Kaj kiam, klara kaj majesta, la admiralo aperis sur la ferdeko, la sxipanaro kun estimego liberigis al li vojon, la sxipanoj salutis lin per entuziasmaj krioj kaj, falante antaux li sur la genuojn, kisis liajn manojn. Kaj li staris inter ili, kiel duondio, lumigita de la unuaj radioj de la levigxanta suno, salutante per trankvila rideto "sian" teron, kaj en liaj okuloj brulis la fajro de genio, kiu venkis sian sorton. La nokto de lia vivo finigxis, kaj komencigxis hela, solena tago. * * * * * LA HEJMO DE LA METIISTO (De Nov-Jorka kuracisto. Rerakontita de E. Weilshaeuser). Unu vesperon, en la unua parto de la vintro, la sonorilo estis forte ektirita, kaj la servantino, kiu malfermis la pordon, raportis al mi, ke ia homo deziras paroli kun mi. Servanto faras certajn diferencigojn inter "homo", "sinjoro" kaj "persono". La homo staris en la antauxcxambro, sed mi miris, kial li ne estis raportita kiel "sinjoro". Lia vesto estis tre pura, sed simpla, kaj el ne tre delikataj sxtofoj. Lia supra cxemizo, tiu cxi signo de pli delikata stato, estis blanka, en plena ordo kaj preskaux eleganta. Cxio en li montris certan solidecon, sed nenio prezentis al mi klarigon pri lia situacio en la vivo. Laux sia eksterajxo li sxajnis konvena homo. Lia parolado estis simpla, klara, rekta kaj kun certa nuanco de memfideco, kion oni cxe simpla homo ordinare tre malofte trovas. --Sinjoro doktoro, li diris, mi volus vin peti veni al mia infano; ni timas, ke al gxi minacas atako de krupo. Mi prenis mian cxapelon kaj premis lin antauxen, cxar, se lia supozo estus gxusta, oni tie cxi ne devis perdi tempon. Cxe tiu cxi malsano unu horo povas decidi inter vivo kaj morto--Post minuto ni estis sur la strato kaj pasxis rapide tra unu el niaj largxaj aleoj. La infano, li diris, ludis antaux la pordo, mangxis kun apetito sian vespermangxon, iris poste dormi, kaj antaux mallonge gxi vekigxis tre rauxka kaj kun sufoka tusado. Tiu cxi okazo prezentis preskaux nenian dubon, kaj mi rapidigis miajn pasxojn kaj post kelkaj minutoj mi atingis kun mia akompananto la pordon de la domo. Ni levadis nin cxiam pli kaj pli alte gxis la kvara etagxo. La lasta etagxo de la sxtuparo estis kovrita per tapisxoj kaj de supre lumis al ni malgranda lampo. Antaux la pordo kusxis bonega kaj tre fortika mato. Vi poste vidos, kial mi turnas atenton sur tiujn cxi malgrandajn detalajxojn.--Mi eniris en la malfermitan pordon kaj estis salutita de suficxe bela, pure kaj orde vestita virino, kiu ne povis esti iu alia, ol la edzino de mia akompananto. --Mi gxojas, ke vi tiel baldaux venis, sxi salutis min kun mola, pura akcento. Vilcxjo, kiel sxajnas, estas tiel elturmentita, ke li apenaux povas spiri. Kaj post minuto, kiam ni aliris al lia lito, mi auxdis la senduban sonon de krupo, kiu tute prave plenigis per tia timo la korojn de la gepatroj. --Cxu tio cxi estas krupo, sinjoro doktoro? demandis la patro kun ekscitita vocxo, kiam mi klinis min super la infanon, belan trijaran knabon. --Sendube, tre serioza atako. De kiam la afero eksxajnis al vi suspekta? --Antaux cxirkaux unu horo, estis la respondo, en kiu sonis forteco de karaktero. Mi ekrigardis la patrinon. Sxi estis tre pala, sed ne kuragxis paroli. --En tia okazo estas kredeble nur tre malmulte da dangxero, mi diris, sed ni devas tamen ion fari. Cxu vi havas akvon en la domo? La viro aliris al unu kabineto, malfermis du pordojn, kaj oni povis nun vidi belan banan kuvon, parte plenigitan de akvo. Tio cxi estis pli, ol mi kuragxis esperi, sed mi ne havis tempon, por miri. La malgranda knabo estis en forta febro kaj malfacile bataladis pro spiro. Mi elprenis lin el lia malvarma lito, en kiu li kusxis sur bela hara matraco, je kiu nenia princo bezonus honti, senvestigis lin de liaj noktaj vestoj, starigis lin en la kuvon kaj ordonis al lia patro versxi tri sitelojn da malvarma akvo super lian kolon kaj bruston, dum mi per mia mano energie lin frotadis. Poste ni lin sekigis kaj frotadis tiel longe, gxis la tuta korpo farigxis flame rugxa. Poste mi eltordis grandan visxilon, trempitan en malvarman akvon, metis gxin cxirkaux lian kolon kaj envolvis lin en lanajn litkovrilojn. La malgranda brava knabo cxion trankvile elportis, kvazaux li komprenus, ke en apudestado de lia patro povus farigxi al li nenio malbona. Post dekkvin minutoj aperis ricxa sxvitado, la infano falis en sanan dormon kaj povis denove libere spiri. La dangxero pasis; tiel rapide pasas tiu cxi malsano kaj tiel facile gxi estas kuracata. La zorgoplena vizagxo de la patro beligxis, kaj super la vizagxon de la patrino kuris radio da felicxo. Mi direktadis miajn rigardojn de unu al la alia, kaj pli ol iam mi estis en dubo, kian pozicion en la vivo ili povas okupi. Signoj de eminenta deveno aux pli alta eduko ne estis videblaj; ili ne faris la impreson de bonklasaj homoj, kiuj falis en malricxecon. Pli gxuste sxajnis, ke ni havas tie cxi okazon kontrauxan : sxajnis pli gxuste, ke ili de pli malalta sxtupo de la vivo levis sin al pli alta. Mi rigardis cxirkauxen en la cxambro, kiu okaze estis la dormocxambro. Cxio estis en plej bona ordo. La litoj estis puraj, sed simplaj, la blanka stebita litkovrilo ne povis kosti pli ol 10 sxilingojn, sed kiel bele gxi elrigardis! La blankaj flankkurtenoj estis el malkara muslino, sed iliaj faldoj pendis tiel dense, kvazaux ili estus el damasko--kaj kiel konvene ili elrigardis! La banan kuvon kun la dense falditaj kurtenoj mi ne povis taksi pli ol 10 dolaroj. La tualeta tablo de eleganta formo kaj tute kovrita estis sendube el pina ligno kaj kostis duonon da dolaro. La pentrajxoj sur la muro estis bone koloritaj litografajxoj--pli belaj, multe pli belaj, ol oleaj pentrajxoj, kiujn mi vidis en domoj de milionuloj : ili povis kosti po tri gxis kvin sxilingoj kaj la kadroj po unu dolaro. La planko estis kovrita per belaj tapisxoj, kaj la muroj estis de hela koloro. Per unu vorto, la cxambro estis tuta ornamujeto--en cxiuj partoj tiel en ordo, kvazaux artisto gxin arangxis. Lasante la knabon al trankvila dormado kaj donante la necesajn klarigojn pri la bano post lia vekigxo, mi iris kun la gemastroj en la duan cxambron, kiu posedis alian, sed egale belan arangxon. Oni povus gxin preni por gastocxambro, por laborejo de artisto aux por mangxocxambro. La muroj estis kovritaj per pentrajxoj--portretoj, historiaj skizoj kaj pejzagxoj--cxio pentrajxoj, kiujn povis elekti nur homo kun gusto cxe modestaj rimedoj, kiuj tamen havas tiom same grandan indon, kiel bonaj libroj. Kaj parolante pri tiuj cxi lastaj, mi devas tie cxi rimarki, ke apud la kameno pendis malgranda biblioteko, kiu cxe la unua rigardo montris al mi, ke gxi enhavas la plej elektitajn trezorojn de la angla literaturo. La mastro iris al la skribotablo, malfermis unu fakon kaj elprenis monon.--Kiom mi sxuldas al vi, sinjoro doktoro? li demandis, tenante prete la monon. Levante min sur la sxtuparon, mi pensis, ke mi devos atendi je mia honorario, aux ke mi gxin neniam ricevos, sed nun cxio sxangxigxis. Mi ne bezonis nun, kiel gxi ofte okazas, sciigxi pri la pli detalaj cirkonstancoj kaj mezuri laux tio cxi mian postulon. La homo staris antaux mi preta, por pagi; tamen videble li apartenis al la klaso de laboristoj kaj estis tre malproksima de bonhaveco; mi tial povis difini al li nur la plej malaltan sumon. --Unu dolaro sxajnas al mi ne suficxa, li respondis. Vi havis pli grandan laboron, ol la solan skribadon de recepto. --Cxu vi laboras por via sintenado? mi demandis, esperante iom malkovri la sekreton. Li ridetis kaj montris al mi sian manon, kiu prezentis la signojn de honesta laborado. Vi estas metiisto, mi diris kun la intenco sciigxi pli multe. --Prenu tion cxi, li diris kaj metis kun nerifuzebla gesto dudolaran banknoton en mian manon, kaj mi kontentigos vian scivolecon, cxar vi ja ne povas kasxi, ke vi estas iom scivola. En cxio tio cxi estis ia honesta, estiminda sincereco, kiu havis por mi apartan cxarmon. Mi metis la banknoton en la posxon, dum la mastro iris al la pordo, malfermis gxin kaj montris al mi kabineton de meza grandeco, en kiu mi de la unua rigardo ekkonis metiejon de botisto. --Vi estas kredeble eksterordinara laboristo, mi diris, cxirkauxrigardante la cxambron, kiu sxajnis al mi preskaux lukse meblita, dum cxe pli proksima observado de cxiu objekto farigxis al mi klare, ke gxi ne povas multe kosti. --Ne, vi eraras. Mi perlaboras nur iom pli ol unu dolaron en tago. Mia edzino iom helpas. Krom la domaj laboroj kaj la zorgado pri la infano sxi perlaboras tiom, ke nia semajna enspezo prezentas mezonombre ok dolarojn. Ni komencis per nenio, kaj ni nun vivas tiel, kiel vi vidas. Tiu cxi komforto, tiu cxi konvena arangxo, kiu prezentis preskaux lukson, cxio tio cxi por ok dolaroj semajne! Mi esprimis mian miregon. --Mi estus en granda timo, se ni tiom devus elspezi, li rimarkis. Ni kun tio cxi ne sole vivis gxis nun, sed ni havas ankaux jam ion en la sxpara banko.--Cxu vi volos esti tiel bona kaj klarigi al mi, kiel vi tion cxi faras? mi demandis, cxar mi efektive forte volis sciigxi, kiel botisto kun edzino kaj infano, perlaborante ok dolarojn semajne, povas vivi en komforto kaj eleganteco kaj ankoraux kolekti monon. --Kun plezuro, li respondis, cxar eble vi aliajn, kiuj ne estas en pli bona stato, ol mi, povos konvinki, ke ili faru al si sian situacion kiel eble plej oportuna. Mi prenis la donitan al mi segxon, kaj ni sidigxis, dum lia edzino, auxskultinte la facilan kaj regulan spiradon de sia infano, sidigxis, por kudri. --Mia nomo estas William Carter, li diris. Mia patro mortis, kiam mi estis ankoraux juna, kaj, posedante ordinaran lernejan sciadon, mi estis donita al botisto, por lerni. Mi estis granda amanto de legado, kaj mian liberan tempon mi pleje uzadis tiel, ke mi konatigxadis kun la libroj el la biblioteko de la metiolernantoj. La plej multe placxis al mi la plenaj je sagxo de la vivo verkoj de W. Cobbet. Mi decidis sekvi lian ekzemplon kaj labori, kiom mi povas, por mia klerigxo, kaj mi pensas, ke mi ne vane laboris. Sed la edukado de la homo dauxras la tutan vivon, kaj ju pli mi lernas, des pli multe mi vidas, ke mi devas aukoraux lerni. Mi estis ankoraux de nelonge submajstro, kiam mi enamigxis en mian Marion tie, kiun multaj nomas tre bela, kiun mi tamen ekkonis kiel tre bonan. Mario ekrigardis kun tia gaja, cxarma rideto, ke la opinio de multaj sxajnis al mi tute prava. --Laborinte unu jaron kiel submajstro kaj sxparinte kelkajn dolarojn (mi havis gravan kauxzon por sxpari), mi edzigxis kun mia Mario. Mi logxis cxe sxia patro, kaj sxi cxirkauxkudradis sxuojn por la magazeno, por kiu mi laboradis. Tiel ni vivis kelkajn semajnojn en la domo de sxiaj gepatroj, sed tio cxi ja ne estis nia propra hejmo, kaj tiel ni decidis arangxi propran mastrajxon. Ni povis pensi nur pri modesta logxejo, kaj mi tutan semajnon sercxis tian, cxar jen logxejo estis por mi tro kara, jen tro mizera. Fine mi trovis tiun cxi logxejon. Gxi estis nova kaj pura, alta kaj kun bona aero, kaj mi pensis, ke estus oportune logxi en gxi. Mi luis gxin por kvindek dolaroj por jaro, cxar kvankam la logxejoj cxirkaux ni cxiuj estas pli karaj, nia mastro kontentigxas je tiu cxi sumo, cxar li estas kontenta je ni kiel luantoj. La logxejo tiel jam estis, sed gxi estis malplena, kaj krom ni mem ni havis nur tre malmulte por enporti, sed ni gaje komencis labori, ni penadis perlaboradi kiel eble pli multe, ni sxparis, kiom ni povis,-- kaj vi vidas, kion ni atingis. --Mi vidas, sed mi ne komprenas, mi diris kun la intenco auxdi ion pri la mastrumado de tiu cxi modesta kaj bela hejmo. --Nu, tio cxi estas suficxe simpla. Kiam mi kun mia edzino tie cxi enlogxigxis kaj ni okupis nian logxejon kun unu tablo, du segxoj, unu forno por kuirado, unu aux du patoj kaj unu mallargxa lito kun pajla matraco, ni faris konsiligxon de milito. Nu, kara Mario, mi diris, ni estas tie cxi; dume ni havas ankoraux nenion kaj devas cxion ankoraux akiri, kaj por tio cxi ni povas kalkuli nur je niaj dek fingroj. --Ni trovis, ke ni povas mezonombre perlabori ok dolarojn. Ni tial decidis vivi tiel malkare, kiel nur eble, sxpari, kiom ni nur povos, kaj kiom eble--cxion fari mem. Nia pago por la logxejo prezentis la sumon de unu dolaro semajne, nia brula materialo, lumigo, uzado de akvo kaj aliaj bagateloj ankoraux unu dolaron. Tian saman sumon ni difinis por vestoj, kaj per tio, ke ni acxetas la plej bonajn sxtofojn kaj penas konservi la vestojn, kiom ni nur povas, ni povas cxiam esti bone vestitaj. Ecx mia edzino estas kontenta je sia vestaro kaj trovas, ke kruda silko po 6 sxilingoj por ulno estas kompare kun la tempo de uzado pli malkara, ol kalikoto po 1 sxilingo. Tio cxi faras 3 dolarojn semajne, kaj nun restas ankoraux la mangxajxoj. Por tio cxi mi kalkulas por ni tri unu dolaron semajne.--Tio estas unu dolaron por cxiu persono?--Ne, unu dolaron por ni cxiuj. Sxajnas, ke vi estas surprizita, sed la kalkulo estas gxusta. --En la komenco ni elspezadis por tio cxi pli multe, sed kun la tempo ni lernis vivi pli bone kaj pli malkare, tiel ke post la pagado de cxiuj elspezoj por logxejo, hejtado, lumigado, vestoj, akvo kaj mangxajxo restas ankoraux pura superfluo de 4 dolaroj semajne. Mi ne kalkulis kompreneble flankajn elspezojn, ekzemple se ni iam vizitas la teatron aux koncerton, aux havas gastojn cxe ni. Rimarkinte rideton sur miaj lipoj, li dauxrigis :--Jes, ni akceptas ankaux gastojn kaj amuzas nin cxe tio cxi tre bone. Iafoje ni havas dekon da gastoj, kaj ilia regalado per cxokolado, kukoj k. t. p. kostas al ni ne pli ol 2 dolarojn; sed tio cxi ankaux ne tro ofte okazas. Tiel al ni en cxia okazo restas ankoraux 200 dolaroj jare, por kiuj ni nin arangxis, kiel vi vidas, kaj rezervis kapitaleton en la sxpara banko. --Mi vidas cxion tion cxi, mi diris, nur ne kiel vi vivas. Multaj metiistoj elspezas pli ol tion cxi por cigaroj, ne parolante jam pri drinkoj. Mi petas vin, rakontu al mi, kiel vi vivas.--Kun plezuro. Mi ne fumas cigarojn, ankaux ne macxas tabakon kaj nek mi nek mia edzino flaras tabakon. La edzino eniris kun agrabla rideto, sed ne interrompis nin, cxar sxi pensis, kiel sxajnas, ke sxia edzo ja ankaux sen sxia helpo komprenas paroli. De la tago de mia edzigxo mi uzis nenian alkoholajxon, nur kvar fojojn en jaro mi trinkas glaseton da vino, kaj nome : en la festo de Kristonasko, en la Nova Jaro, la 4-an de Julio [Piednoto : La jartago de la sendependigxo de la Nord-Amerikaj Sxtatoj.] kaj en la naskotago de nia filo. Tiu cxi tago estas por ni aparta festo. Mi legis suficxe da higienaj libroj kaj scias, ke teo kaj kafo estas narkotikaj trinkajxoj sen nutra enhavo, kaj mi suficxe longe esploris la mangxon kreskajxan kaj mi lernis dece estimi gxin; mi ekkonis gxian pli grandan indon en komparo kun la dieto miksita kaj trovis, ke gxi pli bone servas al mi, ol tiu cxi lasta, kaj cxar ni kune legas kaj eksperimentas, tial mia edzino pensas tiel same, kiel mi. --Sed kion do vi mangxas kaj trinkas? mi demandis scivole, por sciigxi, kiel malproksime la memedukita filozofo progresis en la legxoj de higieno. --Venu, kaj mi montros al vi, li diris, prenante kandelon kaj kondukante min en vastan provizejon. Jen vi vidas antaux cxio muelilon, kiu kostas al mi 10 sxilingojn. Gxi muelas mian tutan grenon, donas al mi la plej fresxan kaj belan farunon kaj sxparas al mi la monon por muelado. Jen estas bareleto da tritiko. Mi acxetas la plej bonan, kaj mi estas certa, ke gxi estas pura kaj bona. Gxi kostas malpli ol 3 cendoj por funto, kaj funto da tritiko estas suficxa, kiel mi scias, por la taga nutrado de homo. Ni preparas el gxi panon, kukon kaj kacxon. Jen estas sako da terpomoj. Jen estas maizo. Jen estas faboj, kesto da rizo, tapioko kaj makaronoj. Jen estas bareleto da plej bonaj pomoj. Jen skatolo kun sukero kaj jen nia poto butera. Ni prenas cxiutage kvarton da vilagxa lakto, kaj niajn ceterajn mangxajxojn mi acxetas tie, kie mi ilin ricevas la plej bone kaj plej malkare. Se vi kalkulos, vi facile trovos, ke unu dolaro semajne por tiaj rimedoj de nutrado ne sole estas suficxa, sed ke al ni estas permesita cxe tio cxi sana kaj preskaux luksa malsameco. Ekster tio cxi ni mangxas verdajn legomojn, fruktojn kaj berojn, kiujn alportas cxiufoje la responda jartempo. En la somero ni havas fragojn kaj persikojn, kiam ili estas maturaj kaj bonaj; el cxiuj tiuj cxi simplaj materialoj mia edzino preparas mangxojn, kiujn mi certe preferas al la mangxoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj. Mi auxdis suficxe. Tie cxi mi trovis komforton, prudentecon, guston kaj modestan lukson cxe simpla metiisto, kiu komprenis vivi kun malgrandaj elspezoj. Kiom da senbezonaj plendoj povus esti evititaj, kiom da cxagreno kaj suferoj povus esti forigitaj, se cxiuj laboristoj vivus tiel prudente, kiel William Carter. Neniam mi premis al iu la manon kun pli sincera estimo kaj koreco, ol tiam, kiam mi diris "bonan nokton" al tiu cxi felicxa paro, kiu en tiu cxi kara urbo kun 8 dolaroj de semajnaj enspezoj vivas lukse kaj ricxigxas kaj levas la benketon de botisto al la indo de instrua segxo de praktika filozofo. Leganto, se vi volas profiti de tiu cxi malgranda historio, sekvu nur la vortojn de la Biblio : "iru kaj faru tion saman." * * * * * LA FORGESITA PIPO Rakonto de A. EDELMANN. Tradukis I. KAMINSKI. En unu el la pluvaj tagoj de Marto per grandaj pasxoj iris sur la kota strato de la vilagxo Vindirkovo unu vilagxano, havanta la agxon de cxirkaux tridek jaroj; sed sxajnis, ke li estas multe pli maljuna. Li portis dissxiritajn lankitelon kaj cxemizon, tra kiuj elrigardis la malgrasa brusto; lia piedvesto ne estis pli bona--unu fliko sur alia; el la truaj plandoj estis vidata la pajla substerno; sur la kapo maldece sidis dissxirita, grasmakulita lana cxapo. Lia bruna senforma malsobra vizagxo, sur kiu ankoraux restis signoj de antauxa beleco, estis tuta kovrita per rugxaj sxvelaj aknoj; la okuloj estis rugxaj kaj elstarantaj; la kapo jam brilis en kelkaj lokoj per grizajxo. . . . Per unu vorto, jam laux la sola eksterajxo de la vilagxano oni povis jugxi pri la dibocxa vivo, kiun li kondukis. Kaj efektive, granda drinkanto estis tiu cxi vilagxano, Doroteo Nilov. Jen pasis jam pli ol jaro, ke li komencis drinkadi; sed en tiu cxi jaro li jam havis tempon fordrinki sian tutan havon kaj la havon de sia edzino. Lian domon oni antaux nelonge vendis publike por depagaj mankorestoj. Ne dezirante prilabori mem la pecon da tero, kiu restis cxe li, li farmigis gxin, kaj la farman monon li fordrinkis en unu semajno. De frua mateno gxis malfrua nokto li pasigadis la tempon en la drinkejo, kaj cxion, kio enfalis en liajn manojn, li forportadis al la drinkejmastro Vavilo Panfilovicx, kiu pro sia boneco ne abomenis ecx cxifonon. Nia Doroteo Nilov ankaux estis malbona edzo kaj patro. Li neniam pensis pri sia malsatanta familio, kaj lia kvieta, bona edzino Malanja devis akiradi la mizeran cxiutagan nutrajxon por si, sia edzo kaj infano--dujara bubeto--per kudrado, lavado aux ia alia laborado. Sed Doroteo ne sole ne estis danka al sxi por tio, sed batadis sxin preskaux cxiutage, revenante hejmen malsobre. Pri sia infano li tute ne zorgis kaj, oni povas diri, tute gxin ne konis. Ankoraux antaux nelonge Doroteo Nilov estis kalkulata la plej ricxa mastro en Vindirkovo. Li havis vastan dometon, multon da tero, bruto kaj cxia havo. Sian edzinon Malanja'n, kiu frauxline estis la plej ricxa kaj plej bela fiancxino en la tula vilagxo, li amis pasie. Laborante fervore, li vivis kviete kaj estis estimata de cxiuj Vindirkovanoj. Sed "nek eterne dauxras la gxojoj, nek senfinaj estas la malgxojoj", diras rusa proverbo. La gxojoj pasis ankaux cxe nia Doroteo, sed li mem estis la kauxzo de tio cxi : li amikigxis kun malbonaj kolegoj kaj komencis drinkadi, dibocxadi, kaj cxio transturnigxis la fundo supren. Post unu jaro cxe Doroteo jam nenio restis--cxio transiris al la drinkejmastro Vavilo. Nun ni vidas Doroteon, sin direktantan al sia kaduka dometo, kiu staris sur la rando mem de la vilagxo, modeste alpreminte sin al la plektobaro. Lia vizagxo esprimis cxagrenon. Kaj efektive, ekzistis kauxzo por cxagreno : li devis forlasi en la drinkejo la gajan drinkantaron kaj foriri hejmen, por preni la pipon, kiun li tie forgesis sur la breto. . . . La dometo estis fine atingita, kaj li eniris. La mastrino forestis; sxi foriris ien al najbaro, por preni prunte kelke da terpomoj por sia infano. La internajxo de la dometo konsistis el malgranda kaverno, kies tri kvaronojn okupis granda rusa forno. Duo da makulitaj segxoj, tablo kun diskrevinta tabulo, malgranda kesteto, en kiu estis konservata la tuta havoresto de la malfelicxuloj, kaj tre malgranda malnova sanktfiguro-- jen estas la tuta ornamajxo de tiu cxi kaverno. Krom tio estis alligita al la plafono lulilo, en kiu la infano de Doroteo ripozis per trankvila dormo. Sur cxio kusxis la sigelo de malricxeco, tamen cxio estis pura kaj bonorda kaj sur cxio estis vidata la mano de bona kaj zorgema mastrino. Enirante, Doroteo rekte sin direktis al la breto, prenis la pipon, sed ankaux kunprenis la hakilon, por cxe la okazo forporti en la drinkejon, kaj li estis jam kaptinta la fermilon de la pordo, por eliri, sed en tiu cxi momento eksonis en la cxambro sonora infana rido. Doroteo rapide sin returnis. . . . En la lulilo, eltirante la manetojn, nur en cxemizo sole, staris blonda infano, vekita de la pezaj pasxoj de la patro. Sur la malgrandegaj lipetoj ludis gxoja rideto, kaj gaje balancante la vilan kapeton, la infano babiladis : "Patreto! Pacxjo!". . . . Io ekmovigxis en la malmola animo de Doroteo. Malrapide li aliris al la lulilo, elprenis per siaj maldelikataj manoj la infanon kaj ekkisis gxin. La infano cxirkauxprenis per siaj manetoj la kolon de la patro kaj algluigxis al lia brusto, gaje krietante kaj sencxese babilante : "Patreto! Pacxjo!", la solajn vortojn, kiujn gxi jam povis libere elparoli. Doroteo ekkisis la infanon ankoraux unu fojon kaj volis kusxigi gxin ree en la lulilon. Sed la infano ne deprenis siajn manetojn kaj sendeturne rigardadis la patron per siaj klaraj nigraj okuletoj. Denove io ekpikis la koron de Doroteo, kvazaux la rigardo de la senkulpa infano trabruligus lin trae kaj disfluidigus la glacion, per kiu estis kovrita lia koro. Al li sxajnis, ke la infano rigardas lin riprocxe kaj ke gxi kvazaux volas diri per tiu cxi rigardo :--Patreto! vi volas forlasi min, por foriri en la drinkejon, fordrinki la lastan hakilon, tute ne zorgante pri la malfelicxa panjo, kiu nun malaltigas sin cxe la najbaroj. . . . Kaj kion donas al vi la malbenita drinkado? Li mem iel nevole ekrigardis en la okulojn de la infano . . .kaj ektremis, kvazaux en tiu cxi spegulo de la senkulpeco kaj pureco li ekvidis sian vivon en gxia tuta abomeninda nudeco. Malvarma sxvito montris sin sur lia vizagxo; lia koro forte ekfrapis. Li estis kiel en febro : la kapo al li brulis kaj tra la korpon trakuris tremfrosto, liaj piedoj ne volis lin teni kaj la tero kvazaux sxanceligxis sub ili. En tiu cxi minuto Doroteo sentis teruran internan bataladon. Li deziregis denove foriri en la drinkejon, por dibocxi kun siaj gajaj senzorgaj kolegoj, sed la konscienco, vekita de la infana rigardo, kvazaux alforgxis lin al la tero, al la loko, kie li haltis. . . . En tiu cxi minuto la pordo malfermigxis kaj eniris Malanja, portante bastajxon kun terpomoj. Kiam sxi ekvidis sian edzon, starantan kun la infano sur la manoj, sxi pretervole haltis sur la sojlo, kiel alforgxita. Dume li pretervole ekrigardis sxin kaj ekvidis tion, kion li antauxe tute ne rimarkadis, tiel bone, tiel klare, kvazaux liaj okuloj subite malfermigxis. Li ekvidis sxian delikatan, malgajan vizagxon, sxiajn grandajn, belajn okulojn, sxiajn palajn, velkintajn lipojn kaj la vangojn, kiuj antaux nelonge estis rugxaj kiel papava floro. Li ekvidis cxion cxi, kaj lia vizagxo ekrugxigxis de honto. Sed de tiu cxi momento cxesigxis la interna batalo en lia animo, li subite eksentis ian abomenon kontraux si mem kaj iel instinkte komprenis, ke li nun por nenio en la mondo revenus en la drinkejon. En atako de gxojo kaj konfuzo, kun koro trankvila, sed konsumata de amo kaj kompato, li rigardis la elturmentitan vizagxon de Malanja kaj ne sciis, kion diri. --Bonan tagon, Malanjeto, kial vi ektimigxis? fine apenaux elparolis Doroteo kaj cxe tiuj cxi vortoj ekrigardis la edzinon per tia rigardo, kiu rememorigis al la malfelicxa virino la pasintan felicxan tempon. Sxi komprenis, ke sxi nun ne devas lin timi; forte, sed gxoje ekfrapis sxia koro, kaj klara rideto eklumigis sxian vizagxon. Dume Doroteo aliris al sxi, ekkisis sxin kaj poste, montrante per la okuloj la infanon, li ekmurmuris : --Li estos bona bubo. Li ne ektimigxis antaux mi, Malanjeto. Li estos bubo-bravulo! Kaj denove li cxirkauxprenis per la dekstra, libera mano la edzinon, altiris sxin al si kaj mallauxte diris al sxi : --Mi scias, Malanja, ke mi multe estas kulpa antaux vi . . . sed nun estas fino al cxio, Malanja. . . . Neniam pli . . . Mi jxuras, ke mi pli ne drinkos. . . . Cxu vi auxdas, Malanja . . . neniam, neniam. . . . La infano estu atestanto, ke mi gxis la morto ne prenos en la busxon tiun malbenitan trinkajxon. . . . Sxi estis pala, kiel tolo, kaj ne povis elparoli ecx unu vorton; sxi nur cxirkauxprenis Doroteon kaj forte, forte ekkisis lin. --Mi estas peka antaux vi, Malanja; mi devas peti vin kaj stari sur la genuoj antaux vi, cxar mi, malbenita, pereigis, tre malfelicxigis vin. Kaj li efektive, ankoraux tenante la infanon, mallevis sin antaux la edzino sur la genuojn kaj forte klinigxis antaux sxiaj piedoj. Kaj li tiel longe ne levis sin, gxis sxi, lauxte ploregante, levis lin kaj sidigis lin sur la benkon. --Ha, mi malsagxulo . . . malhonorulo . . . granda malsobrulo . . . parolis Doroteo, sidante sur la benko kaj direktinte siajn okulojn al la planko. Jen kion kauxzis al mi la drinkado! Vi nur pardonu min, kaj mi jxuras per Dio, mi cxesos drinki! Li, li estos atestanto! La lastajn vortojn li elparolis, montrante per unu mano la infanon kaj la duan manon kunpreminte en pugnon. Malanja ploris; sxi forte bedauxris sian edzon. --Mi pardonas vin, kara; Dio kaj la homoj ankaux vin pardonos. Nur cxesu, Docxjo, drinki la malbenitan vinon; gxi ja pereigis vin! --Ho, ho, mi, malfelicxulo, ne kvietigxis Doroteo. Kial mi vin senkulpan pereigis! . . . Mi nun nenion havas, nek cxevalon, nek bovinon . . . Kie estis mia konscienco! Kaj Doroteo lauxte ekgxemis. Longe konsoladis lin Malanja, kiel sxi povis. Sed li tute trankviligxis nur en la vespero. Kaj longe ankoraux ili parolis inter si pri tio, kiel komenci novan vivon, kaj nur tiam, kiam la vilagxa sonorilo malgaje eksonis noktomezon, ili sin levis de apud la tablo. Varmege ili pregxis antaux sia sanktfiguro, kaj kun felicxaj vizagxoj, sur kiuj estis esprimita ia angxela kvieteco, ili iris dormi . . . Tiel finigxis la felicxa tago de niaj malricxuloj. * * * Pasis kelkaj jaroj. Sur tiu loko, kie staris antauxe la mizera dometo de Doroteo, staris nun vasta pina domo kun peroneto. Apud la domo, gaje babilante, ludis du malgrandaj infanoj, kaj sur la peroneto sidis, okupita de kudrado, juna bela virino en rugxa sarafano. Estis malfacile rekoni en sxi la antauxan malsaneman, palan Malanja'n. Gxi estis la familio de Doroteo, kiu severe plenumis la donitan promeson kaj cxesigis sian antauxan dibocxan vivon. Kiel ofte rememoradis la geedzoj pri tiu felicxa tago, kiam Doroteo forgesis en la domo la pipon kaj, por preni gxin, venis el la drinkejo, por jam neniam tien reveni. * * * * * ARTURO (Rakonto de V. DEVJATNIN.) I Sinjorino Anneto, kvankam suficxe matura en sia agxo (sxi havis preskaux 50 jarojn), tre bone ankoraux sin konservis, almenaux laux sxia ekstera vido oni ne povis sxin nomi maljunulino : la koloro de sxia vizagxo estis cxiam tiel roza, la dentoj tiel blankaj kaj ebenaj, ke iafoje ecx nevole naskigxadis tre ofenda por sxi suspekto. Sinjorino Anneto, laux la volo de la sorto, gxis nun ankoraux estas frauxlino, sed . . . sxi estas jam vidvino! . . . Sxi mem rakontis al mi (mi gxis nun estas sxia amiko), ke sxi perdis sian junan belan edzon tuj post la edzinigxo; apenaux la junaj geedzoj revenis el la pregxejo, sxia edzo falis kaj mortis! Al li farigxis kredeble dissxiro de koro, tro multe plenigita de amo. Dank' al tiu cxi okazo la malfelicxa sinjorino restis vidvino, travivinte kun la edzo nur proksimume duonon da horo. De tiu tempo pasis jam tridek jaroj, la amo de sinjorino Anneto havis jam tempon tute malvarmigxi, sed edzinigxo entute tiom sxin timigis, ke sxi decidis senrefare jam eterno resti frauxlino kaj ecx jxuris sankte plenumi tiun cxi decidon. Sed la petolema sorto subite devigis sxin ankoraux unu fojon facile tusxi la katenojn de Himeneo. Jen kio okazis. II Unu fojon sinjorino Anneto veturis sur fervojo, revenante el la malgranda urbeto K. post enterigo de sia kuzo. Okupinte en la vagono tre oportunan kanapeton, sxi volis ekdormi, dezirante almenaux per tio cxi sin liberigi de sxin premanta sxargxa impreso de morto,--sed subite, rigardinte okaze la plankon, sxi vidis ian libron, forgesitan kredeble de elirinta veturanto. Sinjorino Anneto levis gxin kaj malfermis : tio cxi estis franca tradukita romano sub la titolo : "Terura sekreto". Sxi estis tre gxoja je tiu cxi neatendita trovajxo kaj komencis avide legi pagxon post pagxo. La romano estis tre interesa : en gxi estis teruraj mortigoj kaj sekretaj malaperoj kaj malfelicxa amo, per unu vorto, en gxi estis cxio, kio devas esti en gxusta romano,--kaj entute en la romano estis tia miksajxo, ke sinjorino Anneto nur kun granda malfacileco povis kompreni kvankam malmulte tiun cxi mirindan produktajxon de la genia auxtoro. Tiu cxi malfacila laborado de la kapo lacigis la malfelicxan legantinon, kaj sxi ekdormis . . . Jen sxi songxas, kvazaux sxi estas ankoraux tre juna knabino. Sxi senfine amas lin kaj li, bela, flama junulo, varmege, pasie sxin amas. Sed la kruela patro elektis por sxi malbelegan, maljunan, senharan baronon, kiu scias ian teruran familian sekreton de sxia patro kaj per tio cxi tenas lin en siaj manoj. La terura tempo proksimigxas : jam estas difinita la tago de edzinigxo kun la barono . . . La patro sxin ensxlosis en malgrandan cxambreton kaj alstarigis al sxi maljunan diablistinon servantinon, kiu atente sxin gardas kaj ne permesas al sxi ecx pasxon fari libere,--kaj sxi, malfelicxa ofero de la patra krueleco kaj de la malbonega barona volupto, ne povas ecx sciigi lin, sian amatan, pri sia terura situacio! . . . En malespero sxi sxiras siajn harojn, sin jxetadas en la cxambro, kaj fine, tute frenezigxinte, sxi saltas kun kapo malsupren el la fenestro sur la pavimon kaj . . . ho mirindajxo! . . . sxi enfalis en la brakojn de sia amanto! Ili flugas, flugas, flugas kun nekredebla rapideco en ia sorcxa kalesxo al la rando de la mondo, al plej felicxa Arkadujo . . . Jen jam estas proksime, al sxi jam blovetis felicxo . . . Sed subite post ili farigxis forta bruo. Ili rigardas kaj . . . ho, teruro : persekuto! . . . Sur nigra flugila cxevalo rapide flugas la barono! . . . Minace brilas liaj verdaj okuloj, liaj haroj estas disblovitaj, liaj longaj malgrasaj manoj kun akraj kurbaj ungegoj estas etenditaj antauxen . . . Lia forta cxevalo flugas kun rapideco de sago, distrancxante kun fajfo la aeron per sia largxa fortika brusto . . . Ankoraux unu momento, kaj la geamantoj nepre devas perei! . . . La juna frauxlino pli proksime sin alpremis al sia karulo, cxirkauxprenis lin, li forte, dolcxe sxin kisis kaj . . . sxi vekigxis. En la preskaux tute malplena vagono estis mistera duonlumo : kelkaj lanternoj estis estingitaj, kaj la ankoraux brulantaj estis kovritaj per mallumaj verdaj kurtenetoj, tra kiuj ili apenaux cxirkauxlumis du aux tri dormantajn veturantojn. Sinjorino Anneto eksentis, ke iu delikate premas sxian manon, kaj nur nun sxi ekvidis starantan antaux sxi sur genuoj ian nekonatan viron, kiun sxi, mem ne komprenante per kia maniero, forte cxirkauxprenis per la maldekstra libera mano . . . Sxi eksaltis, kvazaux pikita de serpento, kaj kun teruro rigardis cxirkauxen : en la vagono estis tute silente. --Kion vi volas, sinjoro? La nekonato malrapide sin levis kaj kun petego etendis al sxi la manojn. --Pardonu! li murmuretis : pardonu, se mi vin nevole ofendis . . . Sed vi tiel afable respondadis miajn karesojn, ke mi pensis . . . Ho, pardonu, pardonu min! . . . Kaj li ree starigxis sur la genuoj, kaptis sxian manon kaj alpremis gxin al siaj lipoj. Al sinjorino Anneto sxajnis, ke tio cxi estas ankoraux songxo . . . Fine sxi mallauxte liberigis de li sian manon. --Levu vin, pro Dio! kion vi faras? sxi diris al la nekonato : ni ja povas farigxi objekto de atento por cxiuj veturantoj! Li senvorte obeis. Sinjorino Anneto iom post iom komencis trankviligxadi, kaj vidante, ke la stranga sinjoro tute ne estas por sxi dangxera, sed, kontrauxe, li mem timas ion, sxi tute trankviligxis kaj ecx ekinteresigxis je tiu cxi neatendita aventuro kaj ankaux je la mistera nekonato, kiu silente sidis antaux sxi sur la kanapeto. Sinjorino Anneto sin levis, forsxovis la kurteneton de la plej proksima lanterno kaj, dank' al gxia lumo, ekvidis antaux si belan kaj eksterordinare simpatian viron en la agxo de cxirkaux 35 jaroj. Liaj densaj nigraj ondaj haroj kun intenca nezorgeco estis forjxetitaj posten kaj bone ombris la agrablan palecon de la bela maldika vizagxo kun malgranda barbeto; la vivaj esprimaj okuloj de ia nedifinita koloro lumis de sento, kiun tuj oni ne povas kompreni,--sed tiu cxi sento havis ian forlogantan forton . . . Sinjorino Anneto nun rememoris, ke sxi suficxe ofte renkontadis tiun cxi belulon sur la strato en K.,-- kaj sekve li estas al sxi iom konata. Sxi decidis ekparoli kun li. --Pardonu, sxi komencis, mian ne tute modestan demandon, sed mi tre volas scii, kiu vi estas. Al mi sxajnas, ke mi vin renkontadis en K., kaj tial . . . tial via vizagxo estas al mi iom konata. De kie, kien kaj pro kio vi veturas? La nekonato ekgxemis. --Tro malgaja kaj, la plej grava, tro longa estas la historio, respondis li nevolonte : post duono da horo ni estos jam en K., kaj mi ne havos suficxe da tempo, por kontentigi vian scivolecon,--sekve oni ne devas ecx komenci. Mi diros nur sole, ke mi estas la plej malfelicxa homo en la tuta mondo, mi estas de cxiuj pelata, de cxiuj malamata kaj de neniu amata . . . Cxiujn viajn demandojn : de kie mi veturas, kien kaj pro kio, mi nur povas respondi : mi ne scias, ne scias, ne scias! . . . Kaj la nekonato, kasxinte la vizagxon per la manoj, restis en profunda silento. La koro de sinjorino Anneto troplenigxis per kompato al tiu cxi malfelicxa homo : sxi jam estis preta ekplori. --Rakontu al mi vian malgxojon, sxi diris kore : per tio cxi vi eble faciligos vian animon. La nekonato levis la kapon, kaj liaj okuloj ekbrilis. --Ho, kiel mi estas felicxa! li ekkriis kun profunda sento : Mi auxdas kompatajn vortojn de virino, kiun mi tiel longe kaj tiel pasie amas! kiun mi . . . --Kion vi diras? interrompis lin sinjorino Anneto : rekonsciigxu! rigardu min : cxu oni povas enamigxi en tielan maljunulinon? --Mi ne diris, ke mi enamigxis, rediris la nekonato, denove prenante sxian manon : ne, mi jam longe cxesis enamigxadi, sed mi ne perdis ankoraux la kapablon de amo . . . Jes, sinjorino Anneto . . . --De kie vi scias mian nomon? mirege ekkriis sinjorino Anneto : kiu vi estas? --Vi min ne konas kaj kredeble neniam auxdis mian nomon. Mi estas Arturo de . . . --Via nomo estas Arturo?! Dio! kia stranga okazo! Sinjorino Anneto rememoris, ke la cxefa heroo de la romano, kiun sxi trovis antaux nelonge tie cxi en la vagono, ankaux estas "Arturo". Sxi kredis je diversaj antauxsignoj, kaj tiu cxi egaleco de la nomoj sxin forte ekfrapis : sxi vidis en gxi ian antauxsignon de la cxielo mem. --Jes, dauxrigis la nekonato, mi estas Arturo de Buler. Mi vin ekkonis preskaux antaux du jaroj (per kia maniero--mi ne diros), kaj de tiu sama tempo mi amas vin per cxiuj fortoj de mia animo! De tiu tempo mi cxiam sercxis renkonti vin, kaj al tiu cxi celo mi tre ofte veturadis en la urbon K. Dank' al multaj kauxzoj, pri kiuj mi ne kuragxas paroli, mi ne volis konatigxi kun vi . . . Sed fine mi decidis fari tiun cxi dangxeran por mi pasxon kaj . . . nun mi jam tute ne bedauxras tion cxi, cxar mi estas multe rekompencita! Arturo kun fajro kisis la manon de sinjorino Anneto, kiu kun tremanta koro auxskultis liajn flamajn parolojn. --Mi ne volas lacigi, li dauxrigis, vian atenton per rakontado pri mia tuta malgaja vivo,--kaj tio cxi ecx ne estas necesa : nia okaza konateco finigxos, kiam ni alveturos en K., kaj disiros en diversajn flankojn, por eble neniam jam nin renkonti . . . Post kelkaj minutoj estos jam K . . . Tial ne estas gxustatempe ecx komenci! . . . --Ha, ne, pro Dio! vive rediris sinjorino Anneto : mi tiel multe partoprenas en via sorto, tiel korege vin kompatas . . . Mi petas vin, sinjoro, diru al mi vian malgxojon! . . . En tiu sama minuto la vagonaro brue venis al la K-a stacidomo. Arturo etendis al sxi la manon.--Adiaux! li diris kun tremo en la vocxo : ankoraux unu fojon mi petas vin : pardonu kaj ne rememoru min malbone! --Cxu efektive nia konateco nur per tio cxi finigxos? kun sincera malgxojo demandis sinjorino Anneto, retenante kaj facile premante lian manon. --Tio cxi dependas de vi, respondis Arturo. --Sed kion do mi devas fari? Mi ne logxas aparte en mia propra domo, kaj sekve mi ne povas inviti vin rekte al mi . . . --Tio cxi tute ne estas necesa, tiom pli ke mi kun la unua vagonaro veturas reen en B., kie mi logxas. Sed se vi deziras fari min senfine felicxa, donu al mi vorton respondadi miajn leterojn kaj iam min viziti en mia malricxa hejmo : B. estas ja tiel proksima! . . . Sinjorino Anneto kun plezuro plenumis lian modestan deziron,--sxi donis al li sian adreson, prenis de li lian,--kaj ili disigxis amike. III Pasis semajno. Sinjorino Anneto preskaux forgesis sian vojan aventuron, kaj ecx la vizagxo mem de sxia voja kolego komencis iel mallumigxi en sxia memoro,--kaj jen subite sxi ricevis leteron. Sxian koron kvazaux io pikis. Per manoj tremantaj de interna ekscitigxo sxi dissxiris la koverton kaj rigardis la subskribon; jes, sxia antauxsento ne trompis sxin : la letero estis de li! Sxi avidege komencis legi. Jen kion skribis Arturo : "Kara mia Anneto! Pardonu al mi tiun cxi nevolan senceremoniecon, sed la amo ne scias paroli alie. Vi tiel forte deziris ekscii mian historion. Mi plenumas vian deziron, kiun mi estimas, kiel plej sanktan legxon. Sed mi korege petas pardonon, mia angxelo, se tiu cxi malgaja historio vin malgxojigos. Mi devas komenci de malproksime. Mi naskigxis en la cxirkauxajxo de Moskvo en genta patra bieno. Mia patro estis tre ricxa homo, natura aristokrato, bonege edukita, sed bedauxrinde senkaraktera. Li estis vidvo, kaj mi--lia sola filo kaj heredanto de lia tuta grandega ricxeco. Li ekiris vojagxadi kaj prenis kun si ankaux min, tiam ankoraux dekkvinjaran knabon. Kiam ni estis en Parizo, li enamigxis en unu belan kantistinon, edzigxis je sxi kaj acxetis por sxi ricxan bienon en la cxirkauxajxoj de Parizo, kie ni ankaux enlokigxis. Mia vivo en tiu tempo estis neelportebla : mia duonpatrino jam de la unuaj tagoj de nia kuna logxado komencis min malami kaj baldaux ekscitis kontraux min mian patron, kiu sxin senfine amis kaj plenumadis cxiujn sxiajn kapricojn. Post duono da jaro mia patro povis jam rimarki, ke lia edzino kondutis tiel same, kiel sxi kondutis, estante ankoraux kantistino, en li do sxi vidis ne edzon, sed simple homon, kiu devas sxin provizadi : sxi sencxese postuladis de li monon, kiun sxi elspezadis eksterordinare rapide, dank' al baloj, koncertoj, maskobaloj k. t. p. Sxi preskaux cxiutage mendadis por si cxiam novajn ornamojn kaj cxiusemajne devigadis mian patron pagi grandegajn kalkulojn de tajlorinoj, meblistoj, kalesxistoj, orajxistoj. La patro kun teruro rimarkis, kiel rapide malaperis lia ricxeco, sed li sin tenis, li silentis. Fine li tute perdis la paciencon kaj decidis serioze interparoli kun la edzino,--sed sxi tiel bone lin renkontis, ke li por cxiam forlasis la deziron interparoli kun sxi kaj, eksilentinte tute, humiligxis al sia sorto. Per tia maniero lia tuta ricxeco post unu kaj duono da jaro malaperis tute, kaj mia malfelicxa patro flnis la vivon per memmortigo,--kaj lia edzino farigxis kromvirino de iu bankiero.--Post la morto de la patro mi, dank' al helpo de bonaj homoj, forveturis Rusujon, kie estis ankoraux unu nia genta bieno, en kiu mi enlokigxis kaj komencis min okupi per vilagxa mastrajxo. Tiel pasis du jaroj, en la dauxro de kiuj mi, tute ne sciante mastrumi, tiel malbonigis cxiujn miajn aferojn, ke fine mia bieno pro sxuldoj estis vendita per publika vendo, mi farigxis preskaux almozulo, kaj nur kun helpo de unu mia parenco ricevis servon sur fervojo. Nun mi venis al la plej terura momento de mia vivo! . . . Kiam mi havis la agxon de dudek du jaroj, mi edzigxis je unu bela juna frauxlino . . . Ho, kiel doloras mia malfelicxa koro cxe tiu cxi sxargxa rememoro! Dio vidas, kiel multe mi amis mian edzinon! Sed kredeble ne estis al mi sorto longe gxui tiun cxi felicxon . . . Post du monatoj de nia edzigxo (per cxiuj fortoj de mia animo mi malbenas tiun cxi teruran momenton!) mi tute okaze trovis mian edzinon en la brakoj de malnobla amanto! . . . Ho, mia kara! En tiu cxi loko la plumo elfalas el miaj manoj, mi ne havas forton dauxrigi kaj mi proponas, ke vi mem alplenigu tiun cxi teruran pentrajxon . . . Mi devas nur diri, ke mi forkuris de tiu cxi malnobla virino, kvazaux de pesto, kaj de tiu tempo mi jam sxin ne renkontadis, sed proksimume post tri jaroj mi tute okaze eksciis, ke sxi estis mortigita ie en Germanujo per la mano de sxia amanto, kiun sxi trompis tiel same, kiel min! . . . Jen estas la malgaja rakonto de mia disrompita vivo.--Pardonu, mia kara! Donu al vi la potenca Dio multe da felicxo. Varmege vin amanta via Arturo." Traleginte tiun cxi leteron, sinjorino Anneto eksentis ion tian, kion sxi mem komence ne povis kompreni. Tiu cxi sento ne estis ordinara partopreno en la sorto de proksimulo, gxi ne estis ankaux sento de kompato al malfelicxa homo,--ne, gxi estis io multe pli forta : gxi estis amo, jes, amo! . . . Sinjorino Anneto kontraux sia propra volo en la profundajxo de la animo tion cxi konfesis. Sxi decidis tuj respondi la leteron de Arturo, respondi en tia sama senco, kaj sendi al li pro signo de sia amo antikvan diamantan ringon, kiun sxi ricevis, kiel heredon, ankoraux de sia avino. Jen sxi en tiu sama tago vespere sin ensxlosis en sia cxambro kaj tute plenskribis du grandajn foliojn da posxta papero. Kiel Arturo, nur pli detale, sxi en la komenco priskribis sian tutan vivon per tiel fortaj vortoj, ke ecx sxi mem ekploris, tralegante la produkton de sia libera fantazio,--kaj poste jam sxi alpasxis al vasta klarigo de sia amo, kiun sxi esprimis senfine pli bone kaj elokvente, ol Arturo. La duan tagon la sigelita letero kaj la atente cxirkauxkudrita multekosta sendajxo estis forportitaj en la posxtan oficejon,--kaj post tri aux kvar tagoj matene sxi ricevis jam de Arturo respondon : la tuta letero de la komenco gxis la fine estis plenigita de signoj de ekkrio, de punktaroj, de signoj de demando kaj ekkrio kune kaj simple de demandoj,--sed ordinaraj punktoj kaj komoj preskaux tute forestis. Li petegis sinjorinon Anneton alveturi al li en B-n, por "per sia apero cxirkauxlumigi kaj sanktigi la malluman neston de malfelicxa ermito, kaj doni al li la eblon vidi sian diinon" . . . Traleginte tiun cxi leteron, sxi decidis la sekvantan tagon kun la matena vagonaro veturi en B-n, kaj per telegramo sxi sciigis pri tio Arturon, por ke li povu sxin renkonti. IV Suferante de senpacienco, sxi pasigis la tagon kaj la sekvantan nokton, kaj matene frue sxi alveturis al la stacidomo, kiam ankoraux iris nenia vagonaro : timante malfrui, sxi atendis du horojn la tempon de forveturo,--kaj, enirinte fine en la vagonon, sxi sidis kvazaux sur pingloj, cxiuminute elrigardadis tra la fenestro kaj malbenadis la neelporteble malrapidan, laux sxia opinio, iradon de la vagonaro kaj la masxiniston kaj la konduktoron kaj entute cxiujn servantojn de fervojo, forgesinte en sia malpacienco, ke sxia Arturo ankaux servas sur fervojo. Fine la vagonaro haltis, kaj tra la malfermitaj fenestroj de la vagono sxi ekauxdis la longe atendatan vokon de la konduktoro "stacio B., la vagonaro staras dekkvin minutojn!" Kun eksterordinara viveco, kiun eble envius ecx dekkvinjara knabino, sxi elsaltis el la vagono,--kaj sxi tuj ekvidis Arturon, kiu ankaux sxin rimarkis kaj jam rapidis al sxi renkonte. Li sxin cxirkauxprenis kaj karese kisis. --Ho, mia kara, fine vi alveturis! li ekkriis gxoje. Sinjorino Anneto de ekscito ne povis ecx paroli. Sxi auxtomate sin apogis sur la brakon de Arturo, kaj ili eliris sur la veturilejon. Arturo zorge sxin sidigis en malnovan disbatitan veturigistan kalesxon, li mem sidigxis kaj delikate cxirkauxprenis sxian dikan rondan talion. Sinjorino Anneto sentis kapturnon de ravo. La maljuna cxevalo uzis cxiujn siajn fortojn, por kontentigi sian tro postulantan mastron, kiu cxiuminute batadis gxiajn malgrasajn flankojn,--gxi svingadis la voston, spirblovadis kaj, balancante la kapon, vane penis kuri pli rapide. La kalesxo kun lauxta krakado ruligxadis sur la malbona pavimo kaj fine, laux la montro de Arturo, haltis apud la pordego de malnova ligna dometo. Arturo helpis al sinjorino Anneto elrampi el la kalesxo kaj kondukis sxin tra malpura malgranda korteto, plenigita per iaj bareloj, al flankodomo, klarigante al sxi, ke la cxefan parton de la domo oni en tiuj cxi tagoj komencos rebonigi kaj ke, dank' al tiu cxi cirkonstanco, li devas dume "iel" lokigxi en flankajxo. --Por mi, diris Arturo, kiel por frauxlo, estas tute egale, kie ajn mi logxas,--vi do min ne mallauxdos. Ili aliris al la pordo, kiu estis fermita. Arturo ekfrapis. La pordon malfermis ia stranga ekzistajxo-- viro aux virino, tre malfacile estis ekkoni--malpurigita, cxifona. Li trairis malbonodoran kuirejon kaj eniris en negrandan malaltan cxambreton kun desxiritaj tapetoj kaj kun ne blankigitaj fornoj; tiu cxi cxambreto prezentis kredeble la gastocxambron, cxar apud la muro inter la fenestroj staris kanapo, kovrita per nigra sensxeligita vakstolo, antaux la kanapo estis ronda tablo kaj apud gxi de unu flanko segxo tute ligna, de la dua flanko--segxo kun leda kuseno; ankoraux unu segxo, en kiu mankis unu piedo, staris apud la muro en angulo. Krom tiuj cxi en la tuta cxambro estis nenia meblo. Sinjorino Anneto kun mirego rigardis cxirkauxen. --Vi ne atendis vidi min en tia malricxegeco? demandis Arturo. --Malricxeco ne estas malvirto, respondis Anneto. --Jes, sed gxi estas pli malbona, ol malvirto, kun gxemo diris Arturo : almenaux mi plivolus esti ricxa. En la nuna materiala tempo ricxeco estas unu el la plej necesaj kondicxoj de felicxo, cxar nur gxi donas sendependan situacion, sen kiu tute ne estas ebla vera felicxo. Sinjorino Anneto singardeme sidigxis sur la kanapon, kaj Arturo eliris, por ordoni tagmangxon. Post kelkaj minutoj li revenis kaj sidigxis apud sinjorino Anneto. Sxi karese prenis lian manon kaj diris kun sincera partopreno : --Mi bone prezentas al mi, kiel malfacile estis por vi, mia karulo, post tiu lukso, al kiu vi alkutimis de infaneco, humiligxi al via nuna sorto! . . . --Jes, mia amikino, kun profunda gxemo respondis Arturo : komence estis tre malfacile, sed poste nenio . . . mi alkutimis. Homo estas tia ekzistajxo, ke sxajne ekzistas nenio, al kio li ne povus alkutimi : mi mem tion cxi spertis. Nun mi tiel kunvivigxis kun mia situacio, ke mia tuta pasinta vivo, al mi sxajnas, estis nur ia mirinda songxajxo, sendita al mi de iu sorcxisto. --Kaj cxu efektive vi neniam bedauxris tiun cxi songxajxon? Kaj la ricxegeco, kiun posedis via patro, cxu efektive vi ecx gxin ne bedauxris? --Antauxe mi neniam pensis pri ricxeco, cxar gxi ne estis al mi necesa. Sed nun . . . nun estas alia afero . . . --Kial do nun estas alia afero? --Arturo pasie cxirkauxprenis sinjorinon Anneton kaj komencis senfine sxin kisi. --Nun, ekkriis li kun fajro, nun mi havas celon en la vivo, celon, kiun mi povas atingi nur ekricxigxinte,--tial mi nepre devas ricxigxi, nepre, nepre! . . . --Ho, mia kara, rediris sinjorino Anneto, karesante lin : per honesta vivo estas tre malfacile ricxigxi. --Sed mi volas kaj esperas per honesta vivo tion cxi atingi. --Ne, mia amiko, tion cxi vi ne povos fari. --Kaj mi pensas, ke mi povos, almenaux la espero min ne forlasas. --Kion do vi volas entrepreni? demandis sinjorino Anneto multe ekinteresite. --Mi ecx jam entreprenis. Kaj se mi havus kvankam malmulte pli bonajn monajn rimedojn, mia entrepreno sendube havus plenan sukceson. --Sed kia do estas tiu cxi entrepreno. --Vidu, mia kara, komencis Arturo : kiel vi jam scias, mi havis tre bonan bienon, kiu estis vendita pro sxuldoj. Tiun cxi bienon acxetis unu mia malproksima parenco, kiu, kiel mi antaux nelonge eksciis, pruntis de mia patro kvindek mil rublojn laux kambioj. Tiujn cxi kambiojn mia patro, ankoraux antaux sia forveturo Parizon, sendis por enkasigo al la Moskva Granda Jugxejo, kiu decidis, ke tiu cxi enkasigo estis komencita tute regule. Sed mia parenco petis mian patron, ke li permesu al li pagi tiun cxi sxuldon post tri jaroj. La patro plenumis lian peton; poste li baldaux forveturis el Rusujo kaj kredeble forgesis tiun cxi sxuldon : almenaux al mi li nenion parolis pri gxi. Mi eksciis pri tio cxi tute okaze : iu mia bondeziranto sciigis min per anonima letero, ke tiu cxi afero gxis nun ankoraux trovigxas en la Moskva Jugxejo. Kaj jen mi decidis relevi tiun cxi aferon. Sed jam cxe la unuaj pasxoj mi renkontis preskaux nevenkeblan baron : mi devas dungi bonan advokaton kaj mi tute ne havas monon . . . Mi volis prunti la necesan sumon, sed al mi oni rifuzis, kaj nun mi estas en tia situacio. . . . Arturo ne finis sian penson, cxar lin interrompis sinjorino Anneto, fajre lin ekkisinte. --Karulo mia, sxi diris : plenumu mian unuan peton! --Ho, jam antauxe mi donas mian vorton de honoro! rapide respondis Arturo : por vi mi estas preta cxion fari,--nur ordonu! --Prenu de mi la necesan sumon da mono! . . . Mi ne estas ricxa, sed mi gxoje, kun plezurego helpos al vi kvankam malmulte . . . kiom vi bezonas? Arturo ne respondis. Li videble ne atendis tian peton; sed, antauxe doninte vorton, li sxajne ne sciis, kion li devas respondi. --Ne, mia bona, mia kara, li diris fine : mi ne povas, mi ne havas la rajton preni de vi monon . . . Vi postulas ion neeblan . . . --Sed via vorto? --Pardonu, mia amiko, mi donis gxin en rapideco, mi ecx ne povis pensi, ke vi min petos pri tio cxi . . . Ne, ne, mi ne povas, tute ne povas! . . . --Arturo, amata mia, mia karulo, petegis sinjorino Anneto : se vi min efektive amas, vi ne rifuzos al mi en tiaj bagateloj. Mi ja ne donacas al vi tiun cxi monon, mi gxin pruntas. Cxu estas al vi pli agrable kuradi al fremdaj homoj, de kiuj vi facile povas ricevi rifuzon? Kaj fine--cxu povas esti inter ni iaj kalkuloj?! La afero, kiun vi entreprenas, estas ja por mi tiel same interesa kaj grava, kiel ankaux por vi mem,--tiu cxi afero estas ja nia komuna . . . Karulo mia, diru, kiom vi bezonas? Arturo ankoraux sxanceligxis, sed post kelka tempo, cedante al sxiaj admonoj kaj petegoj, li diris, ke li bezonas mil rublojn. Sinjorino Anneto kvankam ne atendis auxdi pri tia tre granda por sxi sumo, tamen, vidante, ke sxia Arturo sendube gajnos la aferon, sxi tute ne domagxis la monon,--kontrauxe, sxi estis ecx gxoja, ke sxi povas helpi al Arturo, kiun sxi havis jam tempon senfine ekami. La tuta tago pasis en viva gaja parolado pri la estonteco,--sed venis la vespero, kaj sinjorino Anneto forveturis en K-n. En tiu sama semajno Arturo ricevis per la posxto mil rublojn, kaj de gxojo li ecx iom pli, ol ordinare, dibocxis en unu el la B-aj restoracioj kun siaj bonaj kolegoj. V Pasis monato. Arturo nenion skribis. Sinjorino Anneto tute ne provis kompreni la kauxzon de tiel longedauxra silento kaj forte maltrankviligxis. Fine Arturo skribis al sxi longegan leteron, en kiu li dankis por la sendita mono, kun kies helpo lia afero rapide ekiris antauxen, kaj diris, ke nun li jam estas tute konvinkita pri plena sukceso; poste li petis pardoni lian longan silenton, kiu okazis pro tiu kauxzo, ke li devis persone veturi Moskvon kaj ne havis ecx unu minuton liberan; poste li promesis post unu monato alveturi en K-n, por kunigi eterne sian sorton kun la sorto de la amata virino. En la fino de la letero li skribis, ke li jam elspezis la tutan monon, kiun li havis, kaj petis sian "belan angxelon" alsendi al li ankoraux mil rublojn, por ke li povu prepari diversan necesajxon por la edzigxo.--Sinjorino Anneto estis tre kontenta, ke sxia honesta amiko estas tiel senceremonia rilate sxin, kaj tuj sendis al li la deziritan sumon da mono, skribinte kune kun tio cxi plej aman, plej karesan leteron,--kaj sxi mem solene anoncis al cxiuj siaj parencoj kaj konatoj, ke sxi jam estas fiancxino. Cxiuj sxin gratulis, cxiuj tre ekinteresigxis kaj demandis sxin, kiu estas sxia fiancxo, kie sxi konatigxis kun li, kie li logxas k. t. p. Cxiujn tiujn cxi demandojn sinjorino Anneto respondis, ke tio cxi estas sxia sekreto, kaj nur kontente ridetis. Post kelkaj tagoj la felicxa, gaja sinjorino Anneto komencis pretigxadi al la edzinigxo. Sxi kuradis de unu magazeno al alia, sxi acxetadis sxtofon por vestoj, tolon; sxi mendis edzigxofestan veston, acxetis edzigxofestajn kandelojn. Post du semajnoj sxi jam cxion pretigis, kaj kun senfina malpacienco komencis atendi sian fiancxon. Sed la stranga fiancxo denove nenion skribis. Sinjorino Anneto en la komenco vidis en tio cxi nenian signifon, pensante, ke li estas nun okupita. Sed pasis ankoraux unu monato, pasis dua,--sinjorino Anneto skribis al li leteron post letero, li nenion respondis. Sxi jam forte maltrankviligxis. En sxia imago sin prezentis plej teruraj pentrajxoj : jen sxi vidis, ke sxia Arturo estas malsana --eble ecx mortas, kaj apud li neniu alestas; jen sxi pensis, ke li perfidis al sxi kaj ekamis alian virinon. Sxi per cxiuj fortoj penis forpeli de si tiujn cxi mallumajn pensojn, kaj cxiam konsolis sin per tio, ke Arturo kredeble en la klopodoj ne havas tempon, por skribi al sxi, aux eble li denove forveturis Moskvon. Tiel en senfrukta turmenta atendado pasis ankoraux du monatoj, en la dauxro de kiuj la malfelicxa fiancxino ne havis ecx unu minuton trankvilan. Fine, tute perdinte la paciencon, sxi mem forveturis en B-n.--Alveturinte tien, sxi venis al la konata dometo. Kia do estis sxia mirego, kiam sxi ekvidis, ke la fenestroj en tiu cxi dometo estis tute albatitaj per tabuloj kaj sur la pordo estis malgranda tabuleto, sur kiu per grandaj literoj estis skribita : "tiu cxi domo estas vendata". Sxi staris senmove kaj eble jam centan fojon legis tiun cxi mallongan anoncon. Subite sxi ekauxdis ies fortan malagrablan vocxon kun hebrea akcento : --Eble vi volas acxeti tiun cxi dometon? Bone, tre bone, la dometo estas inda, ke vi gxin acxetu. Sinjorino Anneto ekrigardis returnen. Antaux sxi staris ia hebreo, li ridetis kaj pincxis sian akran barbeton.--Cxu iu logxas en la flankoparto? sxi demandis la hebreon. --Ne, nun tie logxas nur la gardisto, sed antaux du aux tri monatoj tie logxis unu sinjoro . . . --Kie do estas nun tiu cxi sinjoro? kun viva malpacienco interrompis lin sinjorino Anneto : kien li forveturis? . . . --Fi! malestime diris la hebreo : Sinjoro! . . . Li ecx ne estas sinjoro, sed fripono, sxtelisto! Dio lin malbenitan forbatu! . . . Sinjorino Anneto ne kredis al siaj propraj oreloj. Sxi staris, kvazaux frapita de tondro. Ne! ne povas esti! . . . Sxia Arturo . . . Dio, Dio! . . . Sxi volis kredi, ke la hebreo parolas pri iu alia. --Cxu vi povas al mi priskribi lian eksterajxon? --Eksterajxon? Malbonan eksterajxon li havas, respondis la hebreo, kaj li komencis plej detale pentri la portreton de la fripono kaj sxtelisto, en kiu sinjorino Anneto tuj ekkonis sian Arturon! . . . La hebreo rakontis al sxi, ke Arturon arestis la polico, ke li estis du aux tri semajnojn en la malliberejo, el kiu li lerte forkuris kaj malaperis, oni ne scias kien. En tiu sama tago vespere sinjorino Anneto, malgaja, ofendita, kun dispremita koro, revenis en K-n. Sxi multe kaj longe suferis : en la dauxro de kelkaj monatoj sxi preskaux tute ne eliradis el sia cxambro, malbenante la sorton, kiu tiel kruele mokis sxian amon, kaj bedauxrante sian senrevene perditan monon. * * * Pasis du jaroj. Sinjorino Anneto tre sxangxigxis : sxi farigxis pli maljuna, sxia vizagxo flavigxis, kaj sur gxi aperis multaj maljunulaj sulkoj; en la busxo mankis multaj dentoj; sxi gxibigxis; sxia kapo kaj manoj cxiam tremadis, la okuloj malfortigxis. Du malgrandaj cxambraj hundetoj farigxis la escepta objekto de sxia amo kaj aldoniteco. Cxiutage post la tagmangxo sxi kondukadis siajn amatajn bestojn promenadi. Unu fojon sxi, promenante, renkontis okaze amason da arestitoj, enforgxitaj per katenoj kaj cxirkauxitaj de forta grandanombra gardo. Vidante en tiu cxi renkonto malbonan signon, sinjorino Anneto volis jam reiri, kaj subite el la amaso da arestitoj sxi ekauxdis konatan mokan vocxon :--Kiel vi fartas, sinjorino Anneto? Jam longe mi vin ne vidis. Kiam do estos nia edzigxo? Sxi ekrigardis kaj kun plej granda teruro ekvidis Arturon! . . . Sin mem ne komprenante de tumulto, sxi alkuris hejmen, kaj de tiu tempo sxi jam por cxiam cxesis promenadi, plivolante restadi dome kaj amuzigxadi kun siaj kvarpiedaj amikoj. * * * * * LA NIGRA VIRINO (El la lingvo sveda tradukis B. G. JONSON EL OESTERSUND) En la vojagxo, kiun mi entreprenis antaux nelonge de Cxikago al Nov-Jorko, mi trovis, kiam mi maldormigxis en la mateno, ke la vagonaro haltis. La kelnero rakontis, ke gxi staras jam 1 1/2 horojn. Mi vestis min, kaj elirinte eksteren, mi trovis, ke ni estas cxe malgranda stacio sur la kampo. Mi eniris en la mangxosalonon kaj matenmangxis kaj poste promenadis sur la perono. Sur la lokomotivo la lokomotivestro sidis sola kaj atendis. Mi haltis kaj babilis kun li kelkan tempon pri la masxino. Kiam mi proponis al li cigaron, kiun li kun danko akceptis, li min petis eniri en la malgrandan kaverneton de lia lokomotivo. La estro, bela, granda viro en la agxo de 40 jaroj, klarigis al mi, kiel oni uzas la apartajn partojn de la masxino. Cxio, kio nur povis esti briligita, radiis kiel la suno; cxar la lokomotivestroj estas egale fieraj, kiam iliaj masxinoj estas ornamitaj, kiel domestrino, kiam sxiaj cxambroj estas ordigitaj. --Kia ornamo tio cxi estas? mi demandis, montrante sur ion, kiu estis simila je insekto kaj, enkadrigita en oran kadron, pendis sur la mureto. La estro ridis. Gxi estas malpli ornamo ol memorajxo, li diris; mi gxin pendigis tien cxi, cxar gxi savis mian vivon kaj la vivon de 250 aliaj homoj. --Kiel do insekto povas savi la vivon de homoj? mi demandis. --Mi gxin rakontos al vi. Ni havas multon da tempo antaux la forvojagxo. Mi sidigis min sur la lokon de la forestanta hejtisto kaj preparis min al la auxskultado. --Gxi okazis antaux nelonge, komencis la estro, antaux nur unu jaro, en printempo. Mi vojagxis sur tiu samo vojo, kiel nun, kaj havis tiun saman masxinon, kiel nun,--la karan 499. Mia hejtisto estis tiu sama, kiun mi havas nun,--Jim Moode. Jim estas bonega knabo, sed tre ema kredi spiritojn, songxojn kaj antauxsignojn. Komence mi ridadis je lia malprudenteco, sed nun mi jam ne sxercas tiel multe pri li,--de tiu tempo, kiam ni vidis la nigran virinon. Mi devis forlasi M. cxirkaux la unua horo matene kaj esti en S. je la sesa horo. En tiu nokto blovis terura ventego kaj la pluvo faladis per riveroj jam de la komenco de la vespero. Kiam mi venis al la lokomotivejo, la ventego blovis plej terure. Kiam Jim kaj mi estis en la vojo al la stacio kun la lokomotivo, li diris : Ni havos malgajan veturon, Frank; mi dezirus, ke ni estu jam felicxe en S. Mi ridis kaj demandis :--kio tiel malkuragxigas vin en tiu cxi nokto? --Mi sentas, ke io okazos, li diris. Por diri la veron, mi ankaux sentis min iom malkuragxa mem. La vagonaro, kiun mi devis konduki, estis longa, multepeza kaj konsistis preskaux nur el personvagonoj. Mi farigxis nerva cxe la penso havi sub mia flego kaj respondeco tiel multajn centojn da personoj. Mi ridis je mi mem pro mia malkuragxo, kiam mi unuigis la lokomotivon kun la vagonaro kaj poste esploris kaj trovis, ke cxio estas preta. La signo eksonis, kaj ni ekvojagxis en la blovegadon. La mallumo estis netrapenetrebla, nur de la lanterno sur la antauxajxo de la lokomotivo estis distrata antauxen elektra lumo. Jim metadis diligente en la fajron kaj subtenadis la plej altan premon de aero tiel, ke ni iris antauxen, kiel furioj. Apud la unua stacio, kio ni haltis, por preni akvon, mi ekzamenis precize, cxu cxio estas en ordo, kaj Jim esploris la lanternon. Cxio estis bona, kaj ni veturis pluen. La mallumo farigxis, se estas eble, pli firma. La pluvo falis ankoraux per riveroj. Subite mi vidis tra la pluvo kaj nebulo glitantan antaux ni gigantan virinan figuron, envolvitan en longan nigran mantelon, kiu flugis en la blovado. Sxi jxetis siajn brakojn posten kaj antauxen, gxis sxi nevidebligxis. Mi estis tute muta de miro kaj forgesis fari ian signon al Jim, kiu staris antaux la forno. Kiam li ekrigardis returnen, li ekkriis : Halo, Frank! kio estas? vi elrigardas, kiel vidinto de spiritoj! Mi nenion respondis. Miaj pensoj estis okupitaj je la stranga figuro, kiun mi vidis. Nun ni estis proksime de Rock Creek, kie ponto kondukas super profunda rivero. Mi farigxis pli nerva ol antauxe. Ni veturis rapide, kaj signo estis donita de la stacio de Rock Creek, kiu estas nur unu mejlon malproksima de la ponto. Kiam ni pasis preter la stacio, mi auxdis, ke Jim ekkriis. Mi kuris al li kaj vidis lin tremantan de teruro. Li montris eksteren en la mallumon, kaj kiam mi ekrigardis, teruro atakis min mem. Tie sur la reloj montrigxis tiu sama giganta virino, kiel antauxe, jen trankvila, jen en la plej sovagxa danco.--Frank, murmuretis Jim kun malfacileco, ne iru sur la ponton! Pro la cxielo, ne faru tion cxi! Ne iru, antaux ol vi scias, ke cxio estas en ordo! Mi ne povis kontrauxstari al la penso haltigi la vagonaron kaj malfermis la ventolilon kiel eble plej forte. Apenaux ni haltis, mi povis auxdi la akvon, kiu mugxis en Rock Creek rekte antaux ni. Kiam mi eliris el la masxino, la konduktoro venis al mi renkonte. --Kio estas? Kio estas? li demandis. Mi sentis min tre konfuzita. Nun estis videbla jam nenia giganta virino. Ni ne povis vidi pli malproksime ol unu metron aux du antauxen super la reloj. Mi nenion vidis, sed diris :--Mi ne scias, kio estas, sed sxajnis al mi, ke mi vidis grandan nigran spiriton, kiu etendis la brakojn kaj faris al mi signon ne iri plu. La konduktoro rigardis min tute mirigita.--Cxu vi estas freneza, Frank? li diris.--Oni gxin preskaux povus kredi. Sed ni estas ja en la proksimeco de la rivero kaj ni povas esplori. Ni prenis niajn lanternojn kaj iris antauxen. Jim ricevis la ordonon gardi la masxinon. Sed apenaux ni faris kelkajn dekojn da pasxoj, ni haltis, rigidigitaj de teruro. Antaux niaj piedoj estis profunda fauxko, kie la rivero mugxis, sxveligita de la printempaj pluvoj. Kiam ni nin returnis, ni vidis la nigran virinan figuron, kiu dancadis en sovagxaj turnoj. La konduktoro rigardis antauxe la fauxkon, poste min. --Cxu tion cxi vi vidis, kiam vi haltigis la vagonaron? --Jes.--Io alia, ol felicxo, nin savis tiun cxi nokton. Ni reiris malrapide al la vagonaro, plenaj de pensoj kaj kun malgaja animo. Diversaj veturantoj venis renkonte al ni. Inter ili sin trovis dekokjara junulo el Cxikago, kiu estis pli rapidepensanta, ol iu el ni. Kiam li ekvidis la nigran virinon, li iris al la lokomotivo kaj enrigardis en la lanternojn, kiuj staris tie.--Tie cxi estas nia nigra virino! diris la Cxikaga junulo. Kaj tie estis efektive tiu sama insekto, kiun vi vidas sub tiu cxi vitro. Kiam mi malfermis la lanternon, gxi flugis kontraux la reflektoron. Jen estas la tuta historio, mia sinjoro. Kiam la insekto flugis antaux la elektra lumo, gxi jxetis ombron, kiu similis virinon, svingantan la brakojn. Ni ne scias, kiel gxi eniris, sed kredeble gxi eniris tiam, kiam Jim esploris la lanternon apud la akvostacio. Kiel ajn gxi estis, gxi savis nian vivon per tio, ke gxi min timigis per tiu nigra virino. Jen estas la kauxzo, ke tiu cxi malgranda insekto estas sub vitro kaj en kadro. Tio cxi estas, por min memorigi, kiel ni estis savitaj per tiu cxi insekto. Jes, vi nomas gxin okazo,--mi kredas, ke gxi estis sendajxo de Dio. --Cxio en ordo! ekkriis la konduktoro, elirante el la telegrafa stacio, portante paperon en la mano. Jim, la hejtisto, venis en la masxinon kaj mi en mian vagonon. * * * * * LA KARAJ BRACELETOJ Estis en la plej gloraj tagoj de la unua franca imperio. Parizo estis tre gaja. Festoj kaj baloj sekvis unu post la alia, kaj sxajnis, ke la stelo de la imperiestro brilas la plej hele, antaux ol gxi por cxiam estingigxos. Cxio, kion Parizo havis en si da brilo kaj beleco, devis hodiaux sin kolekti en la opero, cxar oni sciis, ke la imperiestro intencas honori gxin hodiaux per sia alesto, kaj pro tio la opera teatro estis plenigita de la plej brilanta Pariza societo. La uverturo pasis; la imperiestro, akompanata de la imperiestrino brilanta de beleco kaj diamantoj, jxus eniris en sian logxion; lia sekvantaro en uniformoj de cxiuj koloroj de cxielarko staris en la posto de la logxio. Post minuto la kurteno devis esti levita kaj la opero komencigxi. Sed en tiu sama momento, kiam cxiu retenis la spiron en atendado, oni ekauxdis la bruon de vesto; la dua logxio, dekstre de la logxio imperiestra, malfermigxis, kaj eniris la belega edzino de la ambasadoro N. Ne miro, ke neniu plu observadis la levadon de la kurteno; ne miro, ke cxiu okulo kiel ensorcxita direktigxis sur la virinon, kiu jxus okupis sian segxon kaj trankvile, kun aristokrata malsxateco, rigardis cxirkauxen, cxar sur sxiaj brakoj, radiante kiel fulmo, brilis braceletoj, pri kiuj Parizo jam tiom multe auxdis kaj kiujn la imperiestro vane provis acxeti. Murmuro de admiro kuris tra la teatro, kaj nur poste oni sin turnis al la agado sur la sceno. Kiam la kurteno post la unua akto falis, unu servanto en imperiestra livreo eniris en la logxion de la ambasadoro N. --Sxia Imperiestra Mosxto rimarkis la braceletojn kaj estis frapita de admiro; sxi demandas, cxu sinjorino la dukino volos havi la bonecon permesi al la imperiestrino rigardi unu el ili de proksime? En momento la bela brako estis nudigita de la multekostajxo, kaj kun ekkrio de ravigxo la imperiestra servanto salutis kaj eliris el la logxio, portante kun si la braceleton, kiu kostis pli ol milionon da frankoj. La kurteno falis post la tria akto, levigxis denove al la kvara, kaj cxiam ankoraux la edzino de la ambasadoro kun boneduka gxentileco atendis la redonon de siaj multekostaj juveloj. La kortego imperiestra sin levis kaj foriris, kaj cxiam ankoraux la braceleto ne estis redonita. La duko fine farigxis malpacienca, veturis en la imperiestran palacon kaj petis pri la redono de la diamantoj. La afero klarigxis, kaj la duko konvinkigxis, ke la imperiestrino neniam sendis peti la braceleton kaj ke la homo en la imperiestra livreo estis unu el la plej kuragxaj sxtelistoj de la cxefurbo. Li ordonis al sia veturigisto veturi al la estro de la polico, kaj, antaux ol la nokto pasis, centoj da plej lertaj policaj oficistoj trasercxis la tutan Parizon pro la sxtelitaj juveloj. La duko, plena de timo, dume restis en la polica oficejo, dum la dukino en la domo maltrankvile atendis la reporton de sxia braceleto. Jxus batis la sesa horo, kiam cxe la pordo de la palaco de la duko forte eksonis la sonorilo kaj unu polica oficisto deziris paroli kun la dukino. Profunde salutante, tiu cxi rakontis, ke oni kaptis la sxteliston kaj trovis cxe li la braceleton. Sed la fripono persistas, ke li ne estas sxtelisto, kaj la braceleto jam de multaj jaroj sin trovas en posedo de lia familio. Tial la duko petas sinjorinon la dukinon, ke sxi transsendu al li la duan braceleton, por ke oni povu kompari la ambaux. Ne dirante vorton, la dukino malfermis sian juvelujon kaj donis al la policisto la duan braceleton. Tiu cxi kun profunda saluto forlasis la cxambron, kaj la sinjorino iris dormi kaj songxi pri siaj braceletoj. Kiam la horlogxo batis la nauxan horon, la ambasadoro, laca de maldormo kaj en malbona humoro, venis en la cxambron de sia edzino kaj jxetis sin malespere sur segxon. La sinjorino malfermis la okulojn kaj kun gaja rideto demandis pri siaj braceletoj. --Malbenita bando! ekkriis la duko, ni nenion povas sciigxi pri gxi. --Kio! ekkriis la sinjorino, cxu vi gxin ne ricevis returne? La oficisto, kiu prenis la duan braceleton, diris, ke la sxtelisto estas kaptita kaj la braceleto trovita cxe li. La duko eksaltis kun krio de teruro kaj petis sian edzinon kun rauxka vocxo, ke sxi donu al li klarigon. Sxi gxin faris, kaj gxemegante la duko falis sur la segxon. --Mi cxion komprenas! li ekkriis. La friponoj sxtelis de vi ankaux la duan braceleton, cxar ni neniun sendis tien cxi. La homo, al kiu vi gxin donis, ne estis oficisto, sed ankoraux pli aroganta sxtelisto, ol la unua. Kaj tiel gxi efektive estis. La braceletoj neniam estis retrovitaj, kaj nur per gxemo ofte la ambasadoro rememoradis la paradan operon, kiu faris lin je kelkaj milionoj malpli ricxa, ol li estis, kiam li sian belegan edzinon levis en la kalesxon kaj ordonis al la veturigisto veturi al la opero. * * * * * NUR UNU VORTON! (Noveleto de L. E. MEIER.) Estis la mateno post dancado. Tio cxi dauxris gxis la kvara horo; tiam ankoraux oni kunesidigxis, por trinki nigran kafon gxis cxirkaux la kvina horo. Post tio cxi oni disiris hejmen. Ho, kiel bela estis tiu dancado! Amuzoj ne mankis kaj, kontraux la ordinaro, la nombro de la dancantoj estis granda; ecx suficxe maljunaj sinjoroj estis ensxiritaj per la plezurego kaj alportis oferojn al la diino de la dancado. Kiam matene oni reiradis hejmen, la plej junaj el la mondo sinjora estis la gxentilaj akompanantoj de la sinjorinoj kaj frauxlinoj. La maljunaj sinjoroj jam longan tempon estis dormintaj, cxar la mateno cxiam apartenas al la junularo. Tiel ankaux Ella, la belega filino de la komerca konsilano Balding, felicxe venis al la pordo de la gepatra logxejo, kaj sxi estis kune kun la patro kaj patrino, cxirkauxita de amaseto da junaj herooj de danco. Oni sxercadis kaj ridadis dum la irado; la komerca konsilano estis gaja, kaj la patrino havis sian "bonan tagon". La disigxado iom longigxis : cxiu el la sinjoretoj penis diri ion aparte agrablan, kaj cxiu el ili pensis, ke li ricevis de Ella premon de mano aparte signifan,--cxiu kredis, ke li estas sole preferita. Cxu cxiuj? La plej poste tie restis unu juna sinjoro, kiu atendis gxis cxiuj antauxirintoj ricevos sian "maneton"; tiam ankaux li mem povus diri adiaux al Ella. Tio estis la doktoro Gering, juna jugxisto. Li estis tre trankvila kaj modesta. "Trankvilaj akvoj estas profundaj", diras proverbo germana, kaj modesteco ofte kasxas firman certecon. Kiam la lasta antauxstaranto diris adiaux--la konsilano kun lia edzino jam staris en la nefermita pordo, kaj post ili servanto kun brulanta kandelo--Gering iris antauxen, por komenci sian preparitan parolon de adiaux. Sed en la minuto kiam li levis la manon por saluti Ella'n, tiu cxi sin turnis al la amaseto de la foririntaj sinjoroj : --Vi ne forgesu do, kion vi promesis, sinjoro de Stetten! Kaj de tie voko eksonis : --Certe ne, mia frauxlino, mi ne bezonas ja pli ol unu vorton! --Ella, nun venu do! eksonis voko de en la pordo, kaj la sinjorino konsilanedzino jam preninte la veston de sia filino altiris tiun cxi en la domon. --Bonan nokton! ankoraux ekkriis Ella. Bonan nokton! resonigis la amaseto. Gering ankoraux staris kun levita mano--Ella jam eniris en la domon, la pordo fermigxis--jen li staris sen "maneto" kaj sen adiauxdiro, kaj la parolo restis neparolita! Trankvile kaj modeste Gering reiris en sian logxejon. Li iris tre meditante kaj tre malrapide. Cxiuj aliaj jam de longa tempo estis foririntaj. Veninte en sian logxejon, li fine memorigxis je si mem. Li ekgxemis kaj parolis al si mem, kiel post la eldono de ia jugxo mortiga : --Nur unu vorton--nur unu vorton se sxi dirus al mi! La jugxisto Gering ankoraux la duan fojon ekgxemis kaj poste ekdormis en la veninta mateno. Estis luma tago, kiam Ella maldormigxinte vidis la sunon brilantan tra la kurtenoj de la cxambro. Sxi pripensis la faritajxojn de la tago pasinta kaj ridetis kontente. Sed jen per unu fojo sxi malgajigxis. Jen unu rememoro malagrabla. Sxi rememoris la disigxon, rememoris la jugxiston Gering, kiu estis la sola, kiu ne diris al sxi ecx unu vorton! Cxiuj sinjoroj premis sxian manon, cxiuj diris ion amindan, sed li sola silentis. Li ecx sxajne intence restis poste! --Mi tamen kredas, ke li estas senkulpa, diris sxia plej bona amikino Mathilde, kiu, vizitinte Ella'n en la vespero, sidis kun sxi en la cxambro de Ella, por paroleti pri la dancado pasinta.--Vi scias, ke tro alproksimigxi estas tute kontraux la karaktero de Gering--kvankam mi devas konfesi, ke tio cxi estas eco stranga cxe jugxisto; sed kiu scias, cxu li ne estos tute alia en lia jugxa servado? --Tro alproksimigxi? respondis Ella. Inter tro alproksimigxi kaj _intence retirigxi_ estas ja granda diferenco! --Certe! Sed . . . --Kio povas lin fari tia? Certe li bone scias, ke mi lin amas. Cxu mi ne kun li dancis la unuan valson? Cxu ne li sidis kune kun mi cxe la vespermangxo? Kion pli mi povus fari? Cxu mi mem devas alforgxi lin per ia aparta atento? Cxu ecx ne estas lia propra afero diri . . . kio devos esti dirita? Ho! tia modesteco! Nur unu vorton li bezonas diri, kaj tiam cxio estos farita. Sed neniel li diras tiun vorton! --Kara mia Ella! Ne cxiuj homoj havas egalan karakteron! Ofte en ia viro oni trovas ian econ, kiu konvenus multe pli bone al virino. Diru mem : kio hodiaux pli multe devigas la virinojn plendi : la modesteco aux la tro granda proksimigxado de la sinjora mondo? Certe! Gering estas escepto el la regulo, kaj tio cxi distingas lin! --Kaj kiel fine ni venos al la celo? mi ne povas rekte diri la vorton liberigontan, kaj li mem--estas tro modesta! Ella parolis iom kolere : sxiaj vangoj rugxigxis, kaj Mathilde vidis, ke la okuloj de la amikino malsekigxis. --Jen estas la tempo por agi, diris Mathilde interne kaj pripensadis, kiel sxi mem povus helpi la aferon. Kun la tempo vi alvenos al la celo, sxi konsolis la amikinon. Eble Walter iel povos helpi! Tiuj cxi vortoj videble reanimis Ella'n.--Walter, sxi respondis, jam promesis al mi sian helpon. Kiam ni hodiaux matene disigxis, mi diris al li : "Sed ne forgesu, kion vi promesis! --Kaj kion li diris? --Certe ne! Mi bezonas nur unu vorton! Walter de Stetten, oficiro husara, estis la fiancxo de Mathilde, kaj pro tio li estis ankaux la konfidulo de la du amikinoj. Li konigxis kun la jugxisto, kiam ili estis kolegoj-studentoj, kaj li nun volonte akceptis la laboreton, kiun Ella al li transdonis sxi mem kaj per sia amikino : certigxi, cxu Gering efektive amas Ella'n. Post tagmangxo, kiun Stetten kaj Gering kutime prenadis kune en restoracio, la oficiro--fidela al sia principo ne longe pripensi, sed rekte aliri al la celo--komencis sen ia antauxparolo pri Ella. Stetten estis rekte la kontrauxajxo de sia amiko. Dum tiu cxi pro multa pripensado kaj granda modesteco sxanceligxadis frapi al la pordo de sia sanktejo, Stetten iam estis preta enbati tiun cxi pordon. --Kiam do estos via fiancxigxo? li demandis la amikon. Gering lin miregante ekrigardis; li intencis respondi, sed ne povis. --Sen ia sxerco, jen estas la tempo por fine konfesi vian intencon! La tuta urbo parolas pri vi du kiel pri estontaj geedzoj. Nun aliru al la celo! Vi estas enamita en Ella'n--vi mem min tion sciigis. Sxi ankaux amas vin. Tion mi scias, kaj vi gxin scias ankoraux pli bone! Gering lin auxskultadis ne ferminte la busxon. --Ho! ne rigardu min do tiel miregante! parolu fine!--Stranga jugxisto vi estas--al vi mankas la parolo por defendigxi! Cxiam nur ian unuan vorton vi bezonas por komenci! --Jes, la unuan vorton! diris Gering malgaje. Kial sxi ne decidigxas paroli? --Jen! diris nun kvazaux miregante Stetten, la unuan parolon cxiam devas diri vi! Cxu la frauxlino eble devus sin turni al vi : Sinjoro jugxisto, mi intencas havi vin,--cxu vi volas, jes aux ne! --Tion mi ne pensas, ne! --Kion do?--Mi vin ne komprenas : Nun vi du jam unu kun la dua konigxis antaux kelkaj monatoj; cxiu homo ellegas el viaj vizagxoj, ke vi amas unu la duan--sed nek vi nek sxi decidigxas gxin konfesi! Vi mem ankoraux pli malmulte ol Ella--kvankam vi estas viro! Mi estas tute certa, ke vi ne ricevos rifuzon--kaj vi mem gxin scias pli bone ankoraux. --Mi?--Ho, se mi gxin scius! Vi mem diru : kian certecon mi havas por gxi? Cxu Ella parolis nur unu solan fojon ecx plej malgrandan vorteton, kiu min certe esperigus? Ecx ne unu solan vorton! Kaj mi timas esti rifuzita! --Grandegan estimon mi sentas por jugxisto, kiu tiel malmulte konas la pruvojn efektivajn!--Ni ne sxercu, Herman,--la afero devas esti finita. Kian pruvon vi atendas de Ella por fari vin certa je via felicxo? --Nur unu vorton! --Tion saman Ella atendas de vi! --Ho! --Mi certigas vin per mia honoro! --Ej! Tiam . . . --Tiam via sorto dependas de tiu, kiu el vi du diros la unuan vorton? aux pli bone vi ambaux devos diri unu vorton--tio estas tiel komprenebla, kiel unuoble unu estas unu! Gering restis pripensanta : jen li staras antaux tiu foso, kiun li devus transsalti! Lia malgaja vizagxo ridigis lian amikon.--Mi nun bone komprenas, ke mi mem devos helpi la aferon, diris Stetten. --Vi? demandis mirante Gering, kaj en tiu sama minuto la espero reanimis lian vizagxon. --Jes, respondis Stetten, mi mem estos sekundanto por vi, kaj Mathilde por Ella. Ho, la duelo estos gajega! Mi estas sciema, kiu el vi unue vundos la duan! Sed mi estas certa, ke la frapo estos sen malbona rezultato, de kiu ajn flanko gxi venos! Gering ne multe esperis de la provo, sed ridetis. Stetten sin levis kaj kune kun Gering foriris el la mangxejo. --Mi vin sciigos pri la sekvantajxo, estu certa! diris Stetten, premante la manon de Gering kaj disigxante kun li. Stetten iris al sia militistejo, Gering iris al sia jugxejo. Li tiam skribis parolon defendan, kaj kiu el liaj konatoj legus la lertan parolon, kiun Gering skribis, tiu neniel kredus, ke la skribanto tiel vane sercxis nur unu vorton!-- Post kelkaj tagoj--estis la lasta semajno de la monato Majo, kaj la vetero estis plej bela--Herman Gering sidis antaux siaj skribajxoj. Estis cxirkaux la sepa horo de vespero, kaj la jugxisto sin preparis eliri. Tiam la skribisto de Gering venis en la cxambron kaj donis al Gering ian leteron. Tiu cxi letero venis de Stetten, kiu per gxi invitis sian amikon fari kun li promenon en la morgauxa dimancxo. La lastaj vortoj de tiu letero estis la jenaj : --Diru al la transdonanto nur unu vorton : "jes" aux "ne" estos suficxe. Gering komisiis la skribiston diri al la alportinto nur "Jes", kaj li eliris el la jugxejo. Je la mateno de la veninta dimancxo la du amikoj kune promenis tra la kampoj en la cxirkauxajxo de la urbo kaj eniris en belegan arbaron. La tago estis belega, aero kaj lumo plenaj je gajeco kaj fresxeco. Stetten mem estis aparte gaja kaj tiel li faris sian amikon Gering ankaux gajeta. La du amikoj iradis, parolante pri diversaj objektoj. Stetten parolis pri multaj objektoj, sed ne tusxis ecx per unu vorto la aferon de kelkaj tagoj antauxe. --Stranga gxi estas, interne pensis Gering; li do komencu! Gering de tempo al tempo penis igi la amikon tusxi la aferon, sed Stetten sxajnis ne kompreni kaj intence parolis pri aliaj objektoj. Tiel ili ambaux fine venis al loko, kie la arbaro estis iom travidebla. Preterirante, Gering rimarkis ne malproksime antaux ili du sinjorinojn, kiuj nerapide iradis antauxen. Li ne povis ilin rekoni, sed io nekonata faris pli rapide bati lian koron. Stetten ne diris ecx unu vorton, sxajnis, ke li ne vidas la virinojn. Gering intence silentis. Post kelkaj pasxoj la sinjorinoj ne estis pli videblaj. La parolado estis finita, kaj Gering meditante iradis sur la nelargxa vojo post sia amiko, kiu, dissxovante ie kaj ie la brancxojn, nelauxte kantadis la kanton de Heine : "Mi ne scias, kion signifas . . ." Fine Gering rekomencis paroli : --Tie cxi estas pli kaj pli interese. Ni iras tra efektiva densajxo antauxmonda! --Jes, respondis Stetten, estos ankoraux pli interese, kiam fine la arbaro finigxos. Estis beleta vojo, certe! La arbaro iom post iom maldensigxis, kaj kiam Stetten dissxovis la lastajn brancxojn, montrigxis herba loko cxirkauxita de la arbaro, kaj en la fino de tiu loko estis bela dometo arbarista. --Cxu tie cxi ne estas belege? demandis Stetten. --Belege, certe! respondis Gering; sed Stetten aldonis : --Mi diras al vi, amiko, ni trovos ankoraux ion pli belegan! --Kion do li intencas? sin demandis Gering. La du amikoj aliris al la dometo. En la mezo de la vojo Stetten sin turnis al la dekstra flanko. --Ni eniros en la dometon per poste, li diris. Ili tiel cxirkauxiris la dometon tra la arbaro kaj proksimigxis al gxardeno. Stetten estis kelkan pecon pli antauxe. Jen du sinjorinoj elirintaj el la pordo alvenis al la du amikoj. --Ho! kontrauxvole ekkriis Gering, cxar li rekonis la samajn du virinojn, kiujn li antauxe vidis en la arbaro. Kiam la du sinjorinoj eliris el la gxardeno, Stetten rapide alproksimigxis al ili, salutinte ilin gxentile. Gxi estis Mathilde kun Ella. Stetten mallauxte diris al Ella kelkajn vortojn, kaj tiam tiu cxi rugxigxis.--Certe! diris Stetten lauxte, demandu do lin vi mem! Gering dume alvenis. Antaux ol li povis saluti la sinjorinojn, Ella alpasxis al li kaj diris : --Cxu tio estas efektive vera, kion sinjoro de Stetten min sciigis? --Jes aux ne! rapide ekkriis Stetten al Gering. Nur unu vorton-- jes aux ne! Kaj li rigardis sian amikon kiel sciante, ke tiu cxi ne povus respondi ion alian krom "jes". La rigardo de Ella nun ekbrilis. Gxi estis tia rigardo, ke Gering gxin sentis en sia koro--tiel magnete Ella nenie ankoraux lin rigardis! Sxi atendis la respondon; sxajnis al li, ke li vidas kaj sentas, ke sxi atendas nur la unu vorton : "jes". Kaj tamen li ne sciis, pri kio propre sxi lin demandas. Sed en la demando estis io, kion li komprenis tre bone; sxi gxin elparolis per sia malseka rigardo; sxia brusto sin levadis kaj mallevadis, kaj jen sxia mano estis donita al li. --Cxu estas vere, Herman? ekparolis sxi nun tiel karese kaj plene je amo, ke Gering tute forgesis la cxirkauxajxon. Li vidis pli nenion krom sxi, li auxdis nur sxian vocxon; la tuta mondo sxajnis foresti. Li nun sentis felicxon, tiu cxi sento lin venkis, li prenis sxian manon. Tiel varme kiel nenie ankoraux li ekparolis al sxi, li respondis : --Jes, Ella, jes! Kaj la du amantoj sin cxirkauxprenis.--Jen! ekkriis Stetten. Cxu mi ne plenumis mian promeson? Mi plenumis ecx pli ol tion, cxar mi promesis nur unu vorton, sed Gering nun elparolis ecx tri vortojn! Kiam la sekvantan tagon Stetten venis en la logxejon de sia amiko, li mirante lin vidis vestitan en nigra surtuto kun kravato kaj gantoj blankaj. Stetten ne bezonis longe demandi. --Cxu vi iras al la komerca konsilano Balding? --Jes. --Kaj kion vi respondos, kiam tiu cxi vin demandos sinjoro jugxisto, kion vi deziras? --Nur unu vorton, Stetten! --Kaj tiu cxi vorto estos? --Ella'n! * * * * * LA PORCIO DA GLACIAJXO (Rakonto de L. DILLING, tradukita de EDUARD HALL el JOENSUU (Finnlando)). Estis tre agrable en la buduareto de sinjorino Breine. La meblaj kovriloj estis el blua atlaso, kaj la lignajxo de la segxoj estis origita. Tie sin trovis ankaux multaj etagxaretoj, egale kovritaj per blua sxtofo kaj ornamitaj per bluaj frangxoj, kiujn najletoj origitaj firme tenis. Cxirkauxe en la cxambro estis distrita ankoraux multo da sendifinaj puf-segxoj, aux kiel ili estas nomataj, tiuj remburitaj, rondaj, kvarangulaj kaj ovalaj objektoj kun bluaj atlasaj kovriloj kaj amaso da nekompreneblaj lacxajxoj kaj penikajxoj. En unu angulo de la buduaro, apud la fenestro, staris pianeto kun la postflanko turnita al la interno de la cxambro. Kiam oni sidigxis al la piano, oni sidis tie efektive kasxita, cxar grandaj foliokreskajxoj sur la ambaux flankoj de la instrumento formigis vere tropikan lauxbon en tiu cxi malgranda Edeno de la sinjorino. Estis trankvile kaj pace en la buduareto, cxar neniu tie sin trovis; kaj duonhela kvieta lumo sin vastigis tra la tuta cxambro. Vere, la origita lampo, pendanta de la plafono, brulis, sed tiel super gxi, kiel ankaux super la kandeloj sur la skribotablo estis koketaj sxirmiloj. La blua silka pordokurteno estis tirita antaux la pordo, sed el la flankaj cxambroj estis auxdata dancmuziko kaj viva interparolado; cxar tiun cxi vesperon estis balo cxe la komercegisto Breine, la sinjoro de la domo. La muziko silentigxis momente, la pordokurteno ekjxetigxis flanken, kaj sur la sojlo de la pordo sin montris alta, gracia virina figuro. Kelkaj frake vestitaj sinjoroj, kun la haroj kombitaj sur la frunto kaj la klakcxapelo sub la brako, cxirkauxis sxin; sed sxi forigis ilin kun mieno de regxino, antauxtiris rapide la kurtenon antaux la pordo kaj falis poste laca sur unu el la silkokovritaj kanapoj. Sxia vizagxo estis tre delikate formita kaj pala, la okuloj mallumaj, grandaj kaj radiantaj, kaj la nigraj haroj, frizitaj a la Titus, portis neniajn aliajn ornamojn, ol paro da diamantaj steloj. Sxia tre dekoltita vesto, el salmokolora atlaso kaj brodita silko, estis unu el tiuj nepriskribeblaj, majstraj tualetoj el Parizo, kie puntoj kaj bantrozetoj, faldoj kaj festonoj sin kunigxis en mirinda bonordita senordeco, dum kelkaj grandegaj girlandoj da artaj rozoj faris surprize belan efikon, precipe tial, ke ili estis metitaj en la plej neimageblaj lokoj. Sxi estis bela, kiel sxi kusxis tie, lace etendita sur la kanapo, ludante kun monstra ventumilo; kaj pli bela ankoraux sxi estus, se sxia vizagxo ne havus tiun malsxateman fieran esprimon. Sxi estis laca de la bala muziko kaj vanila glaciajxo, de amindumaj rigardoj kaj sengusta flatajxo de la frake vestitaj sinjoroj kaj nauxzaj salonparfumoj. Sxi estis fiera, cxar sxi estis cxiam kutiminta, ke oni sxin starigu sur piedestalon, cxirkauxatan de genufleksantaj kavaliroj; sed sxi nun estis jam tute laca de tiu cxi adorado, sxi estis laca esti diino de balo. Vere, sxi bone sciis, ke sxi prezentis tre belan figuron sur la piedestalo, cxar sxi estis bela statuo; sed sxi sciis ankaux, ke oni admiradis la statuon pleje tial . . . ke gxi havis veran origajxon. Stella Adler--tia estis sxia nomo--restis ne longe ne malhelpata. La pordokurteno kraketis, Stella levis senpacience siajn lacajn okulojn, sed kiam sxi ekvidis, kiu envenis, gxoja rideto eklumis sur sxia bela vizagxo. La eniranto estis belega sinjorino de cxirkaux tridek jaroj, kun plena figuro kaj floranta gajema vizagxo. Sxiaj nigraj haroj estis kunvolvitaj en pezaj plektoj super la kapo kaj ornamitaj per kufeto da blankaj plumoj kaj rugxaj rozoj. Sxi havis sur si veston el vinrugxa veluro kaj atlaso kun ricxa garnituro da kremkoloraj puntoj. Sxi estis sinjorino. Breine, la edzino de la komercegisto Breine kaj la regantino de tiu cxi eleganta domo. --Mi sciis bone, ke mi vin tie cxi trovos, diris sinjorino Breine, sin sidigante apud sia amikino. Kiel mi gxojas, ke mi vidas vin cxe mi tiun cxi vesperon. Pensu nur, ke ni du ne parolis jam unu kun la dua de unu tuta longa jaro! Kaj tio estis en la bona urbo Parizo, kiam mi, post mia edzinigxo, vojagxis tien kun mia kara edzo, kaj vi estis ankoraux en pensio. Nun ni havos ree agrablan horon por babili. --Se ni nur ne faras maljustajxon al viaj aliaj gastoj, Fanny. --Ne, nun mi estas absolute ekster dangxero, cxar nun la tuta bestaro estas en la mangxejo por sin nutri, aux pli delikate esprimite, por vespermangxi. Kiam ni laste estis kune en Parizo, tio estis ankaux sur balo, cxu vi tion memoras? Tion devus patreto Breine scii, ke lia edzino veturis al opera maskobalo, dum li estis en la kolektigxo nacia kaj kusxis en Versailles! Kaj cxu vi ankoraux memoras, ke ni perdis unu la duan en la premado kaj devis reveni hejmen cxiu aparte? Stella ekgxemis kaj murmuretis duone por si mem :--Ha, jes! tiun maskobalon mi ne facile forgesos! --Sed vi ne volus iom mangxi, Stella? --Ne, mi dankas, mi ne estas malsata. --Jes, malkasxe dirate, vi ne multon perdas per tio cxi, cxar tie estas nek birdo, nek fisxo, aux pli gxuste, estas de la ambaux specoj. Kiel tiuj bufedoj estas tamen bonega elpensajxo! Oni pakas kune cxiujn eblajn kaj neeblajn homojn en la plej malgranda loko, oni sxargxas el cxiuj eblaj kaj neeblaj pladoj sur unu kaj tiu sama telero, kaj tiam oni tion mangxas en la plej maloportuna situacio! Sed unu glason da vino vi povas tamen trinki? --Ne, mi estas tiel laca, mi bezonas nur iom ripozi. --Sur viaj lauxroj, jes! Ha, kian felicxon, aux pli gxuste malfelicxon, vi faris en la bala salono! Sur la tuta planko estas disjxetitaj koroj, kiujn la malfelicxaj sinjoroj perdis! Mi devos lasi ilin elbalai, antaux ol ni komencos danci, cxar alie oni povas faleti sur ili! La sinjoroj flugetis ja cxirkaux vi . . . --Jes, kiel musxoj cxirkaux sukero aux teologo cxirkaux parohxo! diris Stella kun malsxatema trajto cxirkaux sia bela busxo. La vivopano, mia kara, estas por ili la grava demando. Sed la edzigxocxasantaj sinjoroj faras laboron vane! Mi volas esti amata pro mi mem kaj ne pro mia mono! --Malsagxulineto! diris Fanny, donante al sia amikino nefortan frapon per la ventumilo; cxu vi estas do tiel malbela, aux cxu vi pensas, ke la sinjoroj estas tute blindaj? mi opinias cxiam, ke juvelo estas duoble pli bela, kiam gxi estas enkadrigita en oro. --Ili estas por mi tute indiferentaj. --Ha, mi komencas kompreni. Via koro ne estas plu libera. --Jes, sincere dirate, kara Fanny, mi estas efektive enamita; kaj kiam oni havas unu en la koro, oni ne havas lokon tie por multaj. --Tio dependas de la konstruo de la koro. Estas koroj, kiuj estas tiel elastaj, ke en ili dudek trovus bone lokon! Sed kiel la felicxa homo sin nomas? Cxu mi lin konas? Stella mallevis la kapon. --Mi lin ne konas mem! mi ne scias lian nomon, kaj eble mi lin revidos neniam! --Kiaj sentimentaj kapricoj tio estas? demandis sinjorino Breine kaj skuis la kapon. Sed oni devigas sin cxiam havi ion por sin turmenti! Se oni ne havas zorgojn pro pano, oni tiam faras al si zorgojn de amo! Sed cxu vi permesos al mi demandi. . . . La sinjorinoj estis interrompitaj de frizita kelnero, kiu eniris dancante sur la pintoj de la piedoj. Kelnero Olsen estis cxiam melankolia. Li suferis konstante doloron de kapo kaj de malfelicxa amo, kaj ambaux doloroj naskigxis de lia penema partoprenado en la societa vivo; cxar li trinkadis cxiam grandan kvanton da restoj de vino en la nokto, kaj tio cxi malsanigis lian kapon, kaj li vidadis multon da belaj sinjorinoj, kaj tio cxi malsanigis lian koron. La lastajn estis permesate al li nur rigardi, sed ne tusxi, kaj tion li nomis "vandalaj turmentoj", volante diri "Tantalaj turmentoj". --Cxu mi povas servi per io al la sinjorinoj? demandis Olsen kun malgaja rideto, dum liaj akvobluaj okuloj glitis super la rondaj sxultroj de sinjorino Breine. --Alportu al mi porcion da glaciajxo, diris Fanny. --Post kvin minutoj mi gxin metos cxe viaj piedoj, sinjorino. --Mi preferas, ke vi gxin metu tie cxi, sur la tablon! --Tuj, sinjorino, tuj. Li fordancis. Fanny rigardis post lin kun rideto. --La interkomunikigxo estas infekta, sxi diris. Nun la kelneroj ecx volas esti kavaliroj. --Tio estas ja tute natura, respondis Stella, kiam cxiuj miaj kavaliroj volas esti kelneroj por mi! Sxi levis la brovojn kaj apogis sian Titus-kapon al la klarebluaj silkaj kusenoj. En tiu cxi sama minuto la pordokurteno estis jxetita flanken, kaj la komercegisto eniris en la buduareton. La komercegisto Breine estis malgranda, grasa sinjoro kun maldikaj lume-brunaj haroj kaj lume-bruna vangbarbo iom griza. La komercegisto, kiel sxajnis, ne estis en bona humoro. --Kiel vi fartas, sinjorinoj? li demandis, penante doni al sia vizagxo komplezan esprimon. --Ho, bonege! respondis Stella. --Estas por mi plezuro vidi, ke vi nun iom ripozas, li diris al sia edzino. Vi kredeble sentas vin jam tre laca esti tiel jxetata el la brakoj de unu sinjoro al la brakoj de alia! La sinjorino ludis kun sia ventumilo kaj kantetis valson. --Vi estas, kiel sxajnas, en tre bona humoro, diris Breine ofendite. --Tion oni vere ne povas diri pri vi, sinjoro Breine, rimarkis Stella ridetante. --Kontrauxe, mi estas en la plej brilanta humoro . . . --Ne kredu al li, Stella, diris la sinjorino. Mi vidas laux lia nazo, ke li estas forte atakema. Li venis tien cxi nur por arangxi disputojn. --Tiam estas plej bone sin savi per forkuro. --Vi ja komprenas, ke mia edzino nur sxercas? --Mi devas tamen iri en la salonon. Mi sxuldas, jes, la dioj scias, kiel multajn dancojn, kaj se mi ne pagos miajn sxuldojn tiel baldaux kiel eble, mi timas, ke miaj kreditoroj min trenos tien per forto. Sxi foriris ridetante, lasante la edzan paron sola. --Estu tiel bona, komencu, ju pli frue, des pli bone! Ne gxenu vin! Mi estas preparita por la plej malbona. --Sed, Fanny kara, mi ne diris ecx unu vorton. --Ne, sed vi estas kolerega. Tio estas ja tute videbla laux via nazo, kiu estas pli staranta, ol ordinare. --Fanny! --Mi estas tro bela tiun cxi vesperon, ne vere? --Vi estas jam tro modesta! --Mi koketis tro multe kun la junaj sinjoroj, ne vere? mi estis tro jxetata el la brakoj de unu sinjoro en la brakojn de alia, kiel vi vin tiel bonguste esprimis! --La tuta nia edzeco estis neinterrompita dancado. --Mi certe ne povas diri, ke mi dancis super rozoj. --Ha, Fanny, se vi nur scius, kia turmentigxo estas vidi sian edzinon, prematan al la brusto de alia, cxirkauxprenatan de lia brako, sin ruli en kapturnanta valso. Ho, tiuj baloj, tiuj baloj! --Sendanka! kaj tamen gxi estis sur unu el tiuj cxi baloj, ke vi trovis vian felicxon! Cxu vi memoras? Tio estis ne pli ol unu kaj duono jaro antauxe. Tiam vi sidis tie kun bela meblita logxejo kaj tamen sen la plej belega meblo en domo--juna edzino; kaj tiam vi komencis trovi, ke esti tute sola en ok cxambroj kaj kuirejo ne estas tute sane por la homo. Kie tio cxi estis tiam, kiam ni renkontis unu la duan? --Jes, estis sur balo. --Kaj kie gxi estis, ke vi petis mian manon? --Ankaux sur balo. --Tial vi havas nenian kauxzon plendi. Ni vivas bone kune. --Ho, oni vivas tre bone, kiam oni cxiam veturas al baloj! --Mi estas laborema edzino. --Jes, vi mangxas vian panon en la sxvito de via frunto sur cxiuj baloj de la urbo. --Sxercu nur! Vi pentos iam vian konduton, kiam mi estos for! --Mi jam tute kutimis vidi vin forkuradi al baloj, diris la komercegisto, nerve ludante kun la ventumilo de sia edzino, kiun sxi estis metinta sur la tablon. --Hodiaux vere vi superas vin mem, diris Fanny, sin levante ofendite. La komercegisto sin levis ankaux. --Jes, mi ne povas plu tion suferi. Tie cxi devos farigxi alia danco! Li prenis la ventumilon en ambaux manojn kaj disrompis gxin en du pecojn. --Vi farigxas cxiam pli kaj pli bona, mia amiko. Nun mi ne mirus, se vi komencus disrompi spegulojn kaj vitrojn de fenestroj. --Mi estus suficxe inklina por tio cxi. --Ne gxenu vin, mi petas. Mi volonte helpos al vi. Jen estas forna fero! vi povas ja komenci rompi la spegulojn, dum mi ekspedos la porcelanajn vazojn kaj la malgrandajxojn! Hontigita kaj duone disarmita per la trankvileco de sia edzino, la komercegisto forjxetis la rompitan ventumilon sur la tablon kaj volis eliri, kiam la kelnero Olsen en tiu sama minuto enkondukis en la kabineton junan sinjoron. --Estu tiel bona, la gesinjoroj estas tie cxi. Li estis altkreska, bela frauxlo kun kuragxa, fiera vizagxo, buklaj lumaj haroj kaj paro da dikaj blondaj lipharoj kun al tiuj aligxanta pinta barbo. --Mi ne malhelpas? Breine sin returnis vive. --Georgo, vi, mia amiko? Neniel, neniel! Mia edzino kaj mi estis nur okupitaj je kelkaj mastrumajxoj. Lasu, mi vin prezentos, mia plej bona amiko, leuxtenanto Georgo Felsen, jxus reveninta hejmen el la eksterlando--Fanny, mia edzino. --Mia edzo tiel ofte parolis pri vi, ke mi vin jam tute konas. --Estas por mi ankaux plezuro farigxi via konato, mia sinjorino! --Mi auxdis, ke vi revenis, kaj mi tiam tuj sendis al vi inviton. En ia alia vespero vi kredeble ne renkontus mian edzinon; sed tiun cxi vesperon sxi estas okaze hejme, cxar sxi donas mem balon. --Ne auxskultu lin, sinjoro leuxtenanto, li estas nur tiel malica. --Mi lin bone konas, mia sinjorino. Tia li estis jam antaux mia veturo Parizon. --Parizon? ekkriis Breine. Mi pensis, ke vi estis en Italujo; mirinde, ke ni ne renkontis unu la duan en Parizo. Tie mi estis en la antauxa jaro. --En tiel grandega urbo ne estas mirinde. --Ni forveturis kelkajn tagojn post la granda opera maskobalo, diris Fanny. Georgo sin returnis vive. --Vi estis en la opera balo, sinjorino? --Ne, kial . . . kial vi povas tion supozi? --Tiu maskobalo, kiel sxajnas, faris eksterordinaran impreson sur vin, diris Breine. --Sinjoro Felsen estas tiel flamigxema. --Tio . . . tio estis nenio! --Ne, nun mi devas fari viziton en la salono kaj ne pli longe malsxati miajn aliajn gastojn . . . --Faru al mi la honoron, danci kun mi, sinjorino. --Malfelicxe mi jam estas invitita; sed mi provos elzorgi por vi frauxlinon, kaj mi pensas, ke vi ne perdos per la sxangxo. Sxi estas juna, bela, kaj ricxa. La lasta eco estas ja tio, kion la plej multaj sinjoroj estimas pleje. Mi revenos baldaux. Felsen apenaux auxdis sxiajn lastajn vortojn. Li staris en profundaj pensoj kaj vekigxis el sia revado nur tiam, kiam lia amiko lin frapis sur la sxultron kaj lin premis malsupren sur la sofon. La komercegisto, metinte siajn ambaux manojn sur la sxultrojn de la leuxtenanto, rigardis al li rekte en la okulojn. --Kio estas al vi? Kiajn rememorojn vekis tiu opera balo cxe vi, kiam vi farigxis tiel ekscitita? --Mi havis tie la plej mirindan aventuron de mia vivo. Mi tiel bone kiel fiancxigxis kun frauxlino, ne vidinte ecx sxian vizagxon. --Kion vi babilas! Kiel tio povis okazi? --Dum mi promenadis cxirkauxe en la premado de la maskoj, mi ekauxdis frauxlinan vocxon post mi, dirantan en pura norvega lingvo : --Dio, kion mi faros! Mi min returnis kaj ekvidis gracian virinan figuron en nigra domeno kun nigra masko antaux la vizagxo. Ke sxi estis juna kaj bela, pri tio mi estis tute konvinkita. La rondaj brakoj, la marmorblanka kolo, la purpuraj lipoj, kiuj vidigxis inter la puntoj de la masko, kaj la brilantaj okuloj--cxiuj tiuj malgrandaj cxarmaj detaloj estis suficxaj por mi, por autauxsenti ravantan tutajxon. Mi iris kuragxe antauxen kaj, prezentinte min mem kiel samlandulo, proponis, ke mi estos sxia kavaliro. Sxi akceptis kun danko mian brakon : mi estis ja senmaska. Eble sxi konis min el Kristianio. Mian nomon sxi ne demandis. Ni iradis cxirkauxe, por retrovi sxian amikinon, kiun sxi estis perdinta en la premado. Ili ambaux havis nigrajn domenojn sen iaj signoj, kaj tie nature sin trovis amaso da tiaj nigraj domenoj. Sekve ni promenadis longan tempon kune kaj prenis lokon en logxio. Sxi estis sprita, edukita kaj aminda; mi estis duone malsobrigita de amo, cxampano kaj dancmuziko; kaj ni ambaux enspiradis per plenaj pulmoj la aromon de romaneco, kiu trovigxis en nia tuta aventuro. Mi prenis sxian manon en mian kaj petegis sxin levi la maskon, sed sxi estis nemovebla. --Ne dissxiru la misteran vualon, kiu estis jxetita sur nian renkonton kaj kiu aldonis al gxi gxian cxarmon. Ni renkontigxos en Kristianio la venontan vintron, sxi diris.--Lasu min nun iri, akompanu min nur al veturilo kaj ne penu scii, kiu mi estas, aux sekvi min. Mi konfidas al via kavalireco. Mi prenis diamantan ringon de mia malgranda fingro kaj metis gxin sur sxian manon.--Per tiu cxi ringo mi vin katenas, mi diris; kiam mi vin revidos, ni disigxos neniam. Cxu vi volas gxin porti? --Jes, cxiam! sxi respondis. Kiam sxi estis en la veturilo, sxi sin klinis super min kaj kisis min sur la frunto.--Ni renkontos nin en Kristiano, estis sxiaj lastaj vortoj. Kaj nun mi tien cxi venis. Mi iros en teatron kaj al koncertoj, al baloj kaj vespermangxoj, kaj la diamanta ringo sur sxia mano estos la stelo, kiu montros al mi la vojon al la Bethlehemo de la amo." --Tion oni povas nomi romano, diris la komercegisto, sin levante. Oni povus pensi, ke vi estas naskita en la kavalira tempo. Sed kien la sinjorinoj foriris? Cxu ni ne iros al ili? --Mi preferus resti en paco tie cxi. Estas tiel agrable en tiu cxi buduaro. --Bone, tiam mi sendos la sinjorinojn al vi. Tie cxi estas la plejsanktejo de Fanny, tien cxi venas nur la endedicxitaj! Kiam la komercegisto foriris, Felsen sin amuzis per rigardado de cxiuj belaj malgrandajxoj kaj floroj, kiuj estis dismetitaj cxirkauxe en la plej bongusta senordeco. Oni rimarkis tuj en cxiuj tiuj elegantaj, kokete distritaj luksajxoj la delikatan manon de edukita virino. Li haltis antaux la piano. --Kia bongusta arangxo, li murmuretis. La piano en la angulo estas cxirkauxata de tropikaj kreskajxoj. Li sidigxis sur la segxo antaux la piano kaj komencis transturnadi la foliojn en la notolibro. Li ne rimarkis, ke Fanny kaj Stella eniris. --Tie cxi estas ja neniu, diris Stella. Des pli bone. --Mi estas certa, ke li placxos al vi, diris Fanny vive. Li estas juna, bela, edukita kaj eleganta. Li vivis multajn jarojn en la alilando. --Li kredeble vivis tie tiel multe, ke li nun revenis hejmen, por trovi ion, per kio li povus dauxrigi vivi! Li farigxos kredeble unu el miaj plej varmaj adorantoj! --Kia senhonteco! murmuris Felsen. --Ho, li havas tamen ion alian, per kio li povas vivi krom vi, diris Fanny incitita. --Tio estas la plej bona vojo, kiun li povus elekti. Dudek mil kronoj da procentoj en jaro kaj nenion alian fari, ol esti la edzo de sia edzino! --Fi, Stella! Felsen levigxis, pala, kun kunpremitaj dentoj. --Nu, diris Stella, irante al la tablo, elsercxu la pekulon, konduku lin tien cxi kaj starigu lin en la vicon de miaj adorantoj. Li estas ja leuxtenanto. Eble mi povos lin uzi, por komandi la aliajn! Felsen elpasxis. --Mi estas jam tie cxi kaj tuj, kiam mi estos prezentita, farigxos por mi plezuro, akcepti la deciditan por mi lokon. Cxe la sono de lia vocxo Stella turnis la kapon. Sxi estis mortpala kaj apogis sin konvulsie al la marmora tablo. Gxi estis li, la idealo de sxia vivo, sxia sekreta fiancxo, kiun sxi nun tiel dolore insultis kaj por cxiam forpusxis! Sxi rigardis mehxanike sian manon. Felicxe sxi portis gantojn kun sep butonoj, tiel la ringo estis bone kasxita. --Pardonu, se mi vin ektimigis, miaj sinjorinoj, diris Georgo, Sed mi sidis tiel absorbita per la notoj, ke mi ne rimarkis vian eniron. Sinjorino Breine sagxe decidis rigardi la tutan aferon kiel sxercon. --La situacio estas vere malagrabla, sxi diris ridetante. Nun estas jam tro malfrue, por sveni. Mi faras, kiel mia amikino, kaj sercxas mian rifugxon en la ventumilo. Kiam gxi estas malfermita, gxi faras la servon de kurteno, kiu estas antauxtirita, dum la vizagxo faras tualeton. Nu, nun mi pensas, ke gxi pli-malpi rehavas la gxustan esprimon! Lasu min prezenti : leuxtenanto Felsen--frauxlino Adler . . . Sed, kara Stella, vi tiel tremas . . . Sidigxu! --Tio baldaux pasos. Mi estas iom nerva. --Mi bedauxras, diris Georgo, ke mi estas la kauxzo . . . --Nu, interrompis lin Fanny, pro puno mi vin kondamnas resti tie cxi kaj flegi la frauxlinon, gxis vi povos konduki sxin, perfekte refortigitan, en la salonon. Mi devas forlasi vin. Miaj sxuldoj de mastrino min vokas. Fanny foriris. Stella sidis kun mallevitaj okuloj, Felsen staris malvarmega kaj apogis sin al la dorso de unu segxo. Stella levis la kapon kaj diris kun devigita trankvileco : --Sidigu vin, sinjoro Felsen. --Mi dankas. --Diru al mi, cxu ni parolos pri la vetero kaj blovo, aux cxu ni estos sinceraj? --Kiel al vi placxos. --Nu, lasu nin esti sinceraj. Vi min abomenas, ne vere? --Lasu nin unue konsenti, ke mi vin ne adoras, mia frauxlino. Se mi vin komprenis gxuste, vi timas min pli kiel adoranton, ol kiel malamikon. --Sed tiam mi jugxis ne konante. Nun, kontrauxe . . . kontrauxe . . . --Nun, vi min konas egale malbone. --Jes, vere, sed . . . --Sed? --Sed . . . --Cxu vi estos efektive sincera, frauxlino? --Mi deziras nenion pli volonte. --Sed, trovinte, ke mi estas suficxe malhonta ne tuje fali sur miajn genuojn, vi eble havus la deziron meti min venkitan cxe viaj piedoj, por poste havi la plezuron--min forpusxi. --Sinjoro leuxtenanto! ekkriis Stella vive kaj levis sin de sia segxo. --Cxu la gesinjoroj ion deziras? eksonis murmuretanta vocxo post sxi. Gxi estis la melankolia kelnero Olsen, kiu, enirinte senbrue, nun staris tie kun kapo klinita kaj kun porcio da glaciajxo en la mano. Stella rejxetis sin sur la segxon kaj kasxis sian vizagxon en la manoj. --Ne, iru nur! --Mi alportis nur tiun cxi glaciajxon al sinjorino Breine. --Metu gxin tie cxi sur la tablon kaj alportu al mi ankaux unu porcion, diris Georgo senpacience. Mi bczonas min iom malvarmetigi, li murmuretis al si mem. --Tuj, sinjoro, tuj! Nenion alian, sinjoro? --Ne. Stella sidis dauxrige kun sia buklita Titus-kapo en la manoj, sxia blanka kolo estis fleksita, kaj parto de la delikate formita orelo rigardetis el la grandaj salmokoloraj rozoj, kiuj estis alfortikigitaj sur sxia sxultro. Georgo sentis, ke li estis tro kruda. --Frauxlino! Sxi relevis la kapon kun la malnova fiera esprimo en la mallumaj okuloj. --Cxu vi havas ankoraux ion nediritan? --Mi estis tro ekflamigxa, mi estis rapidema, mi volus nur . . . --Vi volus nur pagi mokon per moko kaj min humiligi. Gratulu vin mem, leuxtenanto Felsen, vi atingis perfekte vian celon! --Frauxlino! --Mi kuragxis preni vin por cxasisto de edzigxo, vi kuragxis jxeti en mian vizagxon, ke mi estas senkora koketulino, kiu sin amuzas per enjungado de malfelicxaj amantoj al sia veturilo de triumfo. Cxu ni nun estas kvitaj? --Mi povas nenion diri por mia pravigo. --Mi povus eble diri multe por la mia, sed mi ne scias vere, kiel ni tiun cxi interparolon komencis, kaj mi scias ankoraux pli malmulte, kial ni gxin . . . dauxrigus. --Jes, vi estas prava, frauxlino. Mia efektiva intenco estis inviti vin por la sekvanta danco. --Mi dankas. En tiu cxi minuto mi estas tiel laca, ke mi devas iom ripozi. --Tiam mi vin ne pli longe maloportunos. Li salutis malvarme kaj eniris rapide en la salonon. Stella levigxis. Kiam li estis ekster la pordo sxi falis sur la sofon, jxetis sin en unu angulon kaj kasxis la kapon en la klarbluaj silkaj kusenoj. Multaj kaj doloraj pensoj trairis la kapon de Stella, dum sxi kusxis tie kun la vizagxo enpremita en la silkaj kusenoj. Tio estis do la unua renkonto, kiun sxi en sia fantazio tiel bele elpentris al si mem, kaj tamen--la sxuldo estis ja sxia propra. Sed eble li ecx ne memoris ilian malgrandan aventuron,--kaj sxi, kiu konsideradis tiun cxi ringon, kiun li metis sur sxian fingron, kiel ringon de fiancxigxo, sxi, kiu tiel ame flegis la puran floron de sia unua amo kaj gxin nutris per sia revado . . . kia malsagxulino sxi estis! Kaj sxi povis vere kredi, ke en nia proza tempo iom da poezio ankoraux povus ekzisti! Sxi levigxis, kaj, detirinte la gantojn, sxi longan tempon rigardis la ringon. Sxia amo estis profunda kaj pura, kiel tiu cxi diamanto. En ties kvieta fajro kusxis mira sorcxo, cxar gxi pruntis sian brilon el la poezio de la animo. Tiun cxi vesperon gxi ne brilis kiel kutime. Eble la roso en sxiaj okuloj kauxzis, ke gxia brilo perdigxis. Nun gxi estis nur la lasta larmo sur la tombo de sxia amo! --Sed li neniam scios, ke mi estas tiu, kiun li renkontis en la balo, sxi murmuretis. Sxi ja tenis en sia mano la sxlosilon de la enigmo, sxlosilon, pri kiu sxi kredis, ke gxi malfermos al sxi la teran paradizon. Neniu gxin vidis, des pli bone, ecx ne Fanny. --For, for! Sxi kuris al la fenestro, por jxeti la ringon sur la straton, sed sxi sin detenis. La malgranda vipero tiel fortike enmordigxis en sxian koron, ke sxi ne povis suferi, ke gxi estu dispremata sub la piedoj de la preterirantoj. Kiam sxi revenis de la fenestro, sxia rigardo falis okaze sur la porcion da glaciajxo, kiu staris sur la tablo, kaj tiam subite venis al sxi ideo. Li petis ja la kelneron alporti al li porcion da glaciajxo; sxi lasos lin ricevi gxin--kune kun la ringo. Sxi sin sidigis apud la skribotablo kaj iom pensinte, sxi skribis la sekvantajn liniojn : Tiun signon portu Sur mano via! En mistero restu La nomo mia! Kunvolvinte la papereton, sxi sxovis la ringon super gxin kaj enpremis gxin en la glaciajxon. Sxi lasis la telereton stari sur la tablo kaj eniris en la salonon, por elsercxi la kelneron. Momenton post la eliro de Stella Fanny eniris en la kabineton, pri kiu la kelnero Olsen diris al sxi, ke tie la glaciajxo staras sur la tablo. Jxus kiam sxi volis porti la kuleron al sia busxo, sxi rimarkis la papereton kun la ringo, elprenis gxin el la glaciajxo kaj legis la versajxon. Traleginte gxin multajn fojojn, pensinte pri la afero kaj skuinte konfuzite la kapon, sinjorino Breine metis la ringon sur sian fingron, prenis la glaciajxan telereton en la manon kaj iris en la mangxejon al la kelnero. --Kiu donis al vi tiun cxi glaciajxon? --La kuiristino, li respondis kun sia kutima melankolia rideto. --Ne, li scias nenion, pensis Fanny. Cxu gxi staras longan tempon en la kabineto? --Mallonge, sinjorino. La bela leuxtenanto--mi pensas, ke li estas nomata Felsen--petis min gxin meti tien. Li tiel fervoris, ke mi foriru, kaj sendis min sercxi por li mem porcion da glaciajxo; sed jam nenio restis. --Li povas ricevi tiun cxi. --Cxu mi gxin devas porti al li? --Ne, mi gxin faros mem. Servu vi la limonadon al la gastoj. --Nu, pensis Fannv, donaco de Felsen! Delikata gxentileco! Sed post tiel mallonga konateco! Gxi estas nature pro mia edzo. Mi eniros, por lin danki en ia delikata maniero, kaj mi ne metos la ganton, por ke li vidu, ke mi ricevis la ringon. Sxi eniris en la salonon kaj alproksimigxis al Felsen, kiu staris sola en unu angulo de la cxambro. --Vi deziris glaciajxon, diris la kelnero. Permesu al via humila servantino doni gxin propramane al vi. --Vi estas tro bonega! Sxi antauxportis al li kokete la glaciajxon kaj lasis samtempe la diamanton ekbrili. Li ektremis kaj preskaux faligis la telereton, dum liaj okuloj ripozis sur la ekbrilinta sxtono. Neniaj duboj plu! Li trovis la ringon; sed la posedantino, la sekreta adoratino de liaj revoj, estas la edzino de lia plej bona amiko! Ho, tio estis terura! --Vi rigardas mian ringon, diris Fanny kun fripona rideto. Gxi estas bela, ne vere? --Jes . . . jes . . . gxi estas . . . tre bela. --Gxi estas memoro de unu amiko, kiu estas al mi tre kara, kvankam mi lin konas nur mallongan tempon. Mi konservos cxiam tiun cxi memorajxon kaj mi cxiam gxin alte sxatos, sxi diris, forirante kun koketa klineto de la kapo. Felsen staris tute surdigita kun la telereto en la mano. Dume Stella estis irinta al la kelnero kaj petinta lin doni la glaciajxon al Felsen. --Li gxin jam ricevis, diris Olsen. Li staras kun gxi en la mano. Jen li estas. Li estis prava. Felsen tenis la telereton en la mano kaj sxajnis esti ekscitita. Fanny staris apude kaj parolis vive kun li. Io brilis forte sur sxia mano. Sxi portis ordinare nur sian fiancxigxan ringon. Kion tio signifas? Nun sxi forlasis lin kaj iris al la buduaro. Sxi estis haltigita sur la vojo de paro da kavaliroj. Stella preterglitis tien nerimarkita kaj lokis sin post la piano, kie sxi sidis, kasxata de la cxirkauxstarantaj grupoj da kreskajxoj. Momenton post tio eniris Fanny, kaj, starante sub la lustro, sxi lasis la ringon ekbrili kaj admiradis gxin. Stella rigardadis sxin tra la kreskajxoj. Jes, estis tute certe. Gxi estas sxia ringo; sed kiel Fanny gxin ricevis? Cxu li vere gxin senpere fordonacis, kiel senvaloran objekton? Fanny estis tiel profundigita en la konsideradon de la ringo, ke sxi ne rimarkis la eniron de sia edzo. --Nu, Fanjo, cxu vi estas tute sola? diris la komercegisto. Cxu vi estas aukoraux kolera? Li prenis sxian manon, kiun sxi penis fortiri. --Vi ja scias, ke se mi estas ankaux iafoje iom viva kaj jxaluza, tio estas cxar mi vin tiel amas kaj cxar mi timas, mi maljuna urso, ke mi ne povas fari vin tiel felicxa, kiel vi meritas. Li karesis sxian manon, sed subite ektremis. --Kia . . . kia ringo estas tio? --Gxi . . . gxi estas anonima donaco, respondis Fanny iom konfuzite. --Kiu gxin donis al vi? --Oni ne povas koni la donanton de anonimaj donacoj, diris Fanny petole. --Sed mi lin konas. Cxu diri al vi tiun nomon? --Vi scias do? --Gxi estas Georgo Felsen. Mi scias cxion. Stella sidis, kiel falinta el nuboj. Cxu Felsen vere estas enamita en Fanny'n, kaj cxu li, ne oferante ecx unu solan penson al ilia renkonto, ne penante elsercxi, el kie la ringo venis, senpere gxin metis sur sxian fingron? Aux cxu Fanny trovis la ringon kaj metis gxin sur la fingron, por pensigi lin, ke sxi estas la elektita? Sed ne, tio cxi estis malsagxa penso. Fanny nenion sciis pri la historio de la ringo, sxi neniam gxin vidis. Oni povus frenezigxi. La komercegisto falis malespere sur segxon. --Kaj gxi estas mia plej bona amiko kaj mia propra edzino, kiuj min trompas! --Jes, la edzinoj de aliaj homoj tute ja ne povas havi intereson vin trompi! diris Fanny trankvile. --Ne elturnu vin per malkaraj sxercoj! mi scias nun cxiujn viajn sekretojn. Vi volas eble nei, ke vi estis sen mia scio en la opera balo en Parizo? --Ha, Stella babilis? --Stella nenion diris, sed tiu cxi malfelicxa ringo malfermis miajn okulojn kaj montris al mi, kiel facilanime kaj mensoge vi agis. --Diru al mi, kara Breine, cxu vi efektive ne trinkis tro multe post la mangxo? --Ho, Fanny, Fanny, kiel vi povas esti tiel kruela? --Pro Dio, Breine, mi ne bone komprenas, kion mi faris. Ni devas trovi sinjoron Felsen, li klarigos al ni cxion. En tiu minuto envenis la kelnero Olsen, por sciigi, ke la dancado komencigxis kaj ke oni demandas pri la gemastroj. --Cxu sinjoro Felsen estas tie? --Ne, li prenis sian superveston kaj forlasis la balon antaux kelkaj minutoj, diris Olsen. --Ne dirinte adiaux al mi! Sed kion do signifas cxio cxi? murmuris Fanny. La interparolado estis interrompita de bela kavaliro, al kiu la sinjorino estis promesinta la unuan dancon post la vespermangxo. Fanny prenis lian brakon kaj eniris en la salonon. La komercegisto ripozis, tute dispremita, en sia apoga segxo. Stella sidis post la piano kaj ploris. El la salono sonis danca muziko, ridado kaj sxovado de piedoj. --Jes, gxi estas efektive animita balo kaj luksa vespermangxo, kiujn komercegisto Breine donas tiun cxi vesperon, li gxemis. Tiel vigla dancado dauxrigxas tie interne, kaj tamen la komercegisto mem sidas tie cxi sur la ruinoj de sia felicxo! Li kasxis la vizagxon en siajn manojn. --Cxu ekzistas en la mondo pli malfelicxa homo ol mi? li gxemis lauxte. Mola mano estis metita sur lian sxultron. Stella staris apud lia flanko. --Ekzistas ankoraux unu alia, sxi diris. --Cxu vi estas ankaux malfelicxa, frauxlino? --Ho, jes! --Sed vi ne havas edzinon, kiu vin trompas. --Ne, sed unu kaj tiu sama homo estas la kauxzo de nia malfelicxo. --Felsen? --Jes. Mi lin amis tiel profunde, tiel kore, kaj nun li min forpusxis kaj forgesis pro Fanny, kaj cxio tio post konateco de nur duono da horo. Cxio estas tiel freneze malsagxa, ke mia kapo preskaux turnigxas. --Ili konas unu la duan jam pli ol unu jaron. Mi estas certa pri tio. --Edzinigita virino--kia senfunda maltauxgeco! --Gxi estas la francaj ideoj. Sed kion vi pensas fari? --Mi? mi almenaux neniam edzinigxos! --Mi ankaux neniam faros gxin plu, diris la komercegisto. Mi petos eksedzigxon. --Sed eble Fanny estas senkulpa? --Ne, mi scias, kiel facilanime sxi komencis tiun cxi rilaton, kaj mi neniam povas havi plu konfidon al sxi. --Cxio povos farigxi ankoraux bona, sinjoro. --Neniam, neniam. Li donis al sxi signon, ke sxi sidigxu. Sxi sin sidigis kontraux li. --Diru al mi, cxu mi ne estas suficxe maljuna, por povi esti via patro? --Mi vin ne komprenas . . . --Mi opinias, ke ni ambaux staras tute sole en la mondo. Vi ne havas plu gepatrojn. Cxu vi ne volus farigxi mia adopta filino? --Tiu cxi propono estas tiel subita, ke mi trovas, ke ni ambaux devas precize pripensi gxin. Sinjorino Breine dume venis el la salono kaj, vidante sian edzon kaj Stella'n en viva kaj konfida interparolado, starigxis en la mezo de la cxambro. --Vidu, dauxrigis la komercegisto, kiam la eksedzigxo kun Fanny estos atingita, mi sentos min mem tiel sola. --Cxu ni nun eksedzigxos! pensis Fanny. --Kiel felicxa mi estus tiam, se amika angxelo volus vivigi mian malplenan hejmon kaj flegi min en la maljunaj tagoj. Fanny staris kolere kaj ludis kun sia ventumilo. --Nun ili do kune vivos! Stella donis al li sian manon. --Estos cxiam agrable al mi, se mi iel povos helpi al via felicxo, sed . . . --Ho, ne faru al vi penojn, diris Fanny, rapide aperante. Mi liveros mem al li la felicxon, kiun li bezonas. Fanny sin turnis vive kaj kolere al sia amikino : --Vi, Stella, vi estis do la serpento en mia edzeca paradizo? Gxi estas tial vi, kiu elpensis mi ne scias kiel malhonoran historion pri mi kaj Felsen, kiun mi tamen tiun cxi vesperon vidas la unuan fojon antaux miaj okuloj! Kaj kun kia intenco vi gxin faris? Pro malamo al mi gxi ne povas esti, cxar mi neniam faris malbonajxon al vi; kaj pro amo al Breine gxi ankaux ne povas esti, sxi dauxrigis preskaux plorante, cxar cxu iu alia ol mi mem povus esti suficxe malprudenta, por ami tian sovagxan beston, kiel mia edzo?" --Fanny, auxskultu min, diris Stella. --Sed nek al vi, nek al alia prosperos forsxiri lin de mi,--mi amas lin tro forte, sxi diris kaj jxetis la brakojn cxirkaux lian kolon. --Lasu min, mi volas disigxi! --Jes, sed mi ne volas! En tiu minuto eniris Georgo Felsen. --Pardonu al mi, se mi malhelpas; sed mi estos mallonga. Mi intencis komence skribi al vi, sed mi komprenis, ke mi pli bone povos doni al vi busxan klarigon. --Mi foriros, diris Stella. --Ne, mia frauxlino, kion mi diros, vi povas libere auxskulti. Gxi eble klarigos mian konduton kontraux vi. Cxar kiam mi nun ree forlasos mian patrujon, kaj kredeble por cxiam, mi ne dezirus, ke vi pensu pri mi kun tro granda maldolcxeco. --Vi forveturos? demandis Fanny. --Jes, sinjorino; post tio, kio okazis inter ni, mi ne volas resti pli longe tie cxi. --Kio okazis inter ni . . .? --Mi konas la tutan historion de la diamanta ringo, diris Breine. --Tiu historio ne estas tamen tiel dangxera, respondis Fanny trankvile. --Estas eble, ke vi, sinjorino, prenas nian aventuron kiel sxercon, diris Georgo. Mi rigardas gxin tute alie. Mi estis tusxita de la romaneco kaj pikanteco en la situacio, mi kreis al mi mem figurajxon de vi en mia fantazio, kaj, ne konante la originalon, mi adoris tiun cxi fantazian portreton. Stella ektremis, komencante kompreni, ke tie cxi estis ia malkomprenigxo kaj ke sxi estis maljusta kontraux ambaux, Georgo kaj Fanny. La trankvileco de la lasta ne povis esti sxajniga. --Sed, granda Dio, kio min tusxas viaj fantaziaj portretoj? ekkriis Fanny surprize. --Sxajnas, ke vi cxion forgesis, diris Georgo. Nun, de la momento, kiam mi vidis, ke la edzino de mia amiko portas tiun cxi fatalan ringon, mi decidis ankaux forgesi cxion kaj mi komencis kompreni, ke mia amo estis nur romanaj kapricoj kaj ke mi efektive vin neniam amis. --Ho, kiel eksterordinare malgxoje! ekkriis Fanny, ridegante. Jes, ke Breine perdis la malgrandan porcion da prudento, kiun li posedis, tio estas jam longe klara al mi, sed nun mi vere komencas kredi, sinjoro Felson, ke via supra etagxo ankaux estas iom en malordo. --Sed cxu vi povas nei, ekkriis Breine, ke tiu cxi diamanta ringo . . . --Jes, tiu cxi malfelicxa ringo estas la kulpo de cxio, diris Fanny. Estu tiel bona, sinjoro Felsen, jen mi gxin redonas al Vi. Mi gxin ricevis en porcio da glaciajxo kune kun versajxo. Mi metis la ringon sur la fingron, kaj de tiu cxi momento cxio estas freneza. Breine estas freneza, Stella estas freneza, Felsen estas freneza, kaj nun mi mem farigxos baldaux ankaux freneza, tio estas kredeble la plej prudenta, kion mi povas fari. --Mi neniam sendis al vi ian glaciajxon aux ian versajxon. Vi scias tamen, ke mi metis la ringon sur vian fingron antaux unu jaro. --Ne, nun estas jam tro freneze, ekkriis Fanny. Stella elpasxis pli proksime. --Permesu al mi enporti kelkan klarigon en tiun cxi senordigitan aferon. Mi estas tiu, kiu ricevis de vi la ringon en la opera balo. --Vi? --Jes, kaj mi ne hontas konfesi, ke mi gxin rigardadis kun tiaj samaj profundaj sentoj, kiel vi. Poste ni nin rerenkontis en kolero, kaj mi decidis, ke vi neniam sciu, kiu mi estas. Mi metis la ringon en la vanilan glaciajxon, kaj gxi nun erare venis en la manojn de Fanny. --Tiel, tamen . . . Ha, frauxlino, kiel vi min faras felicxa! --Sed kia operbala historio tio estas? demandis Fanny. Tion mi rakontos al vi poste, diris la komercegisto. Ni iru en la balan salonon kaj ne plu malsxatu niajn gastojn. Georgo estos jam tiel bona amuzi frauxlinon Stella dume . . . Kaj tiel bona estis sinjoro Felsen volonte. La interparolado estis kredeble tre viva kaj interesa, cxar kiam la gastoj cxiuj jam estis for kaj Breine kaj la sinjorino post unu horo tien eniris, Georgo kaj Stella sidis ankoraux en animita interparolado. Ili sidis sur la klarblua silka kanapo--tute proksime, tiel proksime, ke la kolosaj salmokoloraj rozoj sur la sxultro de Stella estis tute depremitaj. La diamanta ringo estis nun ree sur la fingro de Stella, sed oni ne povis gxin vidi, cxar Felsen tenis sxian manon en la ambaux siaj. --Nu, diris Breine, sxajnas, ke ni povas gratuli. --Jes, nun estas cxio en ordo. --Kaj la gastoj foriris, diris la komercegisto kaj frotis kontente la manojn, tial nun ni estas la mastroj en la domo, kaj nun ni havos ekstran festenon. Li vokis Olsen'on, kiu estingadis la lumojn en la salono. --Alportu al ni botelon da cxampano. --Kun glacio? --Ne, mi dankas. Mi kredas, ke ni cxiuj ricevis jam suficxe de tiu cxi artikolo. Tiu lasta glaciajxo estis tiel bruliga! La cxampano estis alportita, la glasoj plenigitaj kaj la sano de la novaj gefiancxoj trinkita. --Mi petas ankaux la permeson tre humile gratuli, diris la kelnero Olsen; mi estas ankaux fiancxigita! --Ho, kun kiu? --Kun la vidvino Kaspersen, la kuiristino. --Kiam tio farigxis? --Antaux kelkaj minutoj, sed ni konatigxis unu kun la dua jam antaux longe, cxar en la lastaj tempoj ni estis tiel ofte kune cxe invitajxoj. --Sed tiun cxi vesperon vi vin klarigis? demandis Stella. --Jes, sxi staris en la kuirejo, kaj sxi estis tiel dolcxa, kaj tiam mi diris, ke mi sxin amas, kaj tiam sxi min cxirkauxprenis, kaj tiam mi tiel blankigxis, cxar sxi estis faruna, kaj tiam ni kisis unu la duan. Ho, estis tiel Die bonege! Olsen mallevis la okulojn kun dolcxa melankolia rideto kaj flugetis en la salonon, por estingi la lastajn lumojn. Kiam Felsen kondukis sian amatinon al la veturilo, li premis kison sur sxian manon kun la brilanta sxtono, kiu nun farigxis la stelo de lia felicxo. Nia reala, proza tempo eble skuos malestime la sxultrojn pro la romanaj fantazioj de la juna paro; sed tiel longe, kiel amo ekzistos en la mondo--kaj gxi ekzistos tie gxis la mondo pereos--tiel longe ankaux la romaneco vivos. * * * * * V EL LA VIVO KAJ SCIENCOJ * * * * * BAGATELOJ _Rimarkinda horlogxo_. Per kia originala maniero en Hxinujo malricxaj homoj, kiuj ne posedas horlogxon, difinas la tempon, pri tio la franca vojagxanto Le Hube rakontas sekvantan okazon : "Unu tagon, kiam ni volis viziti niajn hxinojn, kiuj antaux nelonge akceptis la kristan religion, ni envoje renkontis knabon, kiu pasxtis bovon. Preterirante, ni demandis lin, cxu jam estas la 12-a horo. La knabo rigardis al la suno, sed gxi estis kasxita post densaj nuboj, tiel ke li ne povis konsiligxi kun tiu cxi horlogxo.--La cxielo estas kovrita tro plene per nuboj, li diris, sed atendu unu momenton! Li kuris en la plej proksiman korton de vilagxano kaj post unu minuto revenis kun kato sur la brako.--Rigardu, li diris, ankoraux ne estas la 12-a horo, kaj samtempe li montris al ni la okulojn de la kato, suprensxovante gxiajn palpebrojn. Ni kun mirego rigardis la knabon, sed lia eksterajxo estis tute serioza, kaj la kato, kvankam la operacio sxajne ne tre placxis al gxi, tamen videble kutiminta al gxi, tenis sin tre trankvile, kvazaux gxia speciala okupigxo konsistus en tio, esti horlogxo. Ni diris : Tre bone, mia knabo, plej bonan dankon! Kaj ni hontis, ricevinte instruon de la knabo. Kiam ni trovis niajn amikojn, nia unua afero estis sciigxi pri tiu kata orakolo. Ili tre miris pro nia malscio kaj rapide kolektis kelkajn dekojn da katoj el la tuta najbarajxo, por montri al ni, ke la horlogxoj en iliaj okuloj cxiuj iras regule. La pupiloj de la okuloj de la katoj gxis tagmezo iom post iom malgrandigxas kaj tiam atingas sian plej mallargxan kuntirigxon en formo de maldika streko, metita, kiel hareto, perpendikulare sur la mezon de la okulo. Poste la pupiloj iom post iom ree etendigxas, gxis ili je noktomezo ricevas la formon de rondo. Oni nin certigis, ke cxiu infano en mallonga tempo akiras grandan lertecon kaj akuratecon en la montrado de la tempo el kataj okuloj. Ni konvinkigxis tre baldaux, ke tiuj cxi horlogxoj iras tute regule kaj cxiuj en preciza konsento." [K. Huebert.] _La homa vocxo_. D-ro Delaunay en antaux nelonge publikigita laboro pri la homa vocxo esprimas la konvinkon, ke la antikvaj logxantoj de Euxropo estis tenoroj. La nunaj iliaj posteuloj estas baritonoj, iliaj nepoj posedos vocxon basan. La racoj pli malaltaj, kiel ekzemple negroj k. t. p., havas vocxon pli altan, ol la blankaj. La homa vocxo kun la tempo cxiam farigxas pli malalta; tiel ekzemple tenoro deksesjara povas en la dudekkvina jaro de la vivo farigxi baritono kaj en la tridekkvina--baso. La blonduloj havas vocxon pli altan, ol homoj kun haroj mallumaj; la unuaj havas ordinare vocxon sopranan kaj tenoron, la lastaj--kontralton kaj bason. La tenoroj estas pli maldikaj, la basuloj pli largxaj kaj fortaj. Homoj pensantaj kaj inteligentaj havas pleje vocxon malaltan, sed malmulte pensantaj kaj suprajxemaj--altan. La vocxo antaux la tagmangxo estas pli alta, ol post la tagmangxo. Singardaj kaj prudentaj kantistoj evitas, kiel oni scias, trinkojn alkoholajn, precipe la tenoroj; basuloj povas ilin gxui, kiom ili volas. Tenorojn oni pli renkontas en la landoj sudaj, kaj en la nordo --pli da basoj; tiel ekzemple laux la vortoj de Delaunay cxiuj gloraj francaj tenoroj elvenis el la suda Francujo, dum cxiuj basuloj--el la departementoj nordaj. _Maso por kungluado de marmoro, gipso, porcelano k. t. p._ Preni da estingita kalko pulvorigita 100 gramojn, da ovoblanko bone batita 10 gramojn kaj da aluno pulvorigita 12 gramojn; miksi gxin, bone disfrotante, kaj ricevinte specon de nedensa pasto, sxmiri per gxi la randojn, kiujn oni volas kunglui, kunpremi ilin forte kaj lasi tiel en la dauxro de 48 horoj. Aldoninte al tiu cxi miksajxo pli da ovoblanko aux da gluo solvita en nafto, por gxin pli maldensigi, oni povas gxin uzi por laki vazojn kaj diversajn objektojn, por fari ilin netramalsekigxaj. Kartono, tiel lakita, farigxas malmola, kiel ligno. Sxipetoj, lakitaj per tiu cxi maso, estas belaj kaj fortikaj; tiel same ankaux kuvoj kaj aliaj lignaj vazoj kaj ankaux vazoj argilaj, uzataj por konservado de grasoj kaj fluidajxoj. _Cxu lakto estas kun akvo_, oni povas sciigxi en la sekvanta maniero : bone poluritan trikilon (trikkudrilon) oni trempas en profundan vazon da lakto, tuj gxin elprenas returne kaj tenas gxin rekte malsupren. Se la lakto estas pura, tiam guto da lakto restos pendanta sur gxi; sed se ecx tre malgranda kvanto da akvo estis versxita en la lakton, tiam nenia guto pendos sur la trikilo. _Sercxistoj de postesignoj_ en Hindujo formas apartan kaston. En kelkaj lokoj de la orienta Hindujo, precipe super la bordoj do Gango kaj Hindo, la bruto prezentas la cxefan ricxecon de la logxantoj; tial ankaux sxtelado de cxevaloj kaj bovoj estas tie tre ofta. Sed tie al la posedantoj de brutaroj alportas helpon la sercxistoj de postesignoj. Kiel preskaux cxiuj okupoj en Hindujo, tiel la specialeco de postesignistoj transiras de patro al filo; la "khojoj"--tiel en la lingvo hinda sin nomas la postesignistoj--de frua infaneco sin ekzercas en sia metio. Bona "khojo" sciigxas facile, per kie la sxtelinto forkondukis la bruton, kiel longe li haltis por nokti, aux por ripozi en tago, kion li kondukis kun si k. t. p. Unu el la anglaj vojagxantoj rakontas, ke unu fojon oni sxtelis al li tolajxon kaj vestojn; li tial sin turnis al sercxisto de postesignoj, kiu post unuhora sercxado trovis la postesignon de la sxtelintoj kaj post dutaga persekutado alkondukis la vojagxanton al la loko, kie la sxtelintoj ripozis post la migrado, jam tute certaj ke ili ne estos punataj. La postesignisto klarigis al si diversajn detalajxojn, kiuj por la euxropanoj estis absolute nerimarkeblaj. Tiel ekzemple en unu loko, kie la vojo disiris en kelkaj direktoj, la hindo per cxifitaj folioj sur la apudvojaj arboj rimarkis, ke per tie cxi kaj ne per alia vojo la sxtelistoj forkuris. La kronikoj de jugxo montras fakton, ke unu khojo iris laux la postesignoj de unu mortiginto 300 kilometrojn, gxis li fine trovis lin en la malliberejo de provinca urbeto, kien la krimulo estis metita por ia malgranda sxtelo, plenumita antaux kelkaj tagoj. Alian fojon postesignisto, ricevinte la komision trovi sxteliston, kiu sxtelis juvelojn el la trezorejo de la maharagxi, iris laux la postesignoj de la krimulo gxis la rivero Bias. Tie li perdis la postesignon, cxar antaux unu horo trans la riveron iris tacxmento da soldatoj el 200 personoj. Sxajnis tute neeble, ke la hindo inter la enpremoj de la piedoj de 200 homoj povus eltrovi la bezonatan postesignon. Sed la khojoj ne perdas la kuragxon antaux malfacilajxoj. Tiel ankaux nun la postesignisto iris returne kelkajn kilometrojn kaj tiel bone konatigis sin kun la postesigno de la sxtelisto, ke li helpis al si ecx inter la postesignoj de ducent homoj, kaj transirinte la riveron, li trovis la sxteliston. Kompreneble la rezultatoj de tia sperto estas atingeblaj nur por la kasto de khojoj kaj estas tenataj en plej granda sekreto antaux la profanoj. La metio de postesignistoj tute ne estas sendangxera, cxar la krimuloj uzas cxiun okazon, por liberigi sin de la homoj dangxeraj por ili per helpo de veneno aux ponardo. _En la Malviva Maro_, kiel oni almenaux pensis gxis nun, nenia viva organa kreitajxo povas ekzisti. La senvivecon de tiu cxi maro oni klarigadis al si per tio, ke la supraj partoj de la akvo enhavas gxis 25% da salo, tiel ke homo povas tie cxi nagxi sen movado de la manoj kaj piedoj, kaj la malsupraj partoj estas en tre granda amaso sorbigitaj de bromo, kio ankaux malhelpas la vivon en la Malviva Maro. Dume la esploroj de la germana instruitulo Cortet montris, ke malgraux tiaj malfavoraj kondicxoj en la sal-broma akvo de la Malviva Maro ekzistas vivaj kreitajxoj, kiuj, estas vero, apartenas al la organismoj de la plej malalta grado. _Esploroj de la maro._ Profesoro Agassiz publikigis la rezultatojn de siaj esploroj pri la floro kaj fauxno de la Silenta Oceano. Kiel oni vidas el la raporto, vivaj kreitajxoj ekzistas en la maro nur gxis certa profundeco, nome ne pli malsupre ol 171 klaftoj sub la suprajxo de la akvo. Pli malsupre komencigxas jam la regno de absoluta morto, kiu sin etendas gxis la spaco trovanta sin en malproksimeco de 5O-60 klaftoj de la fundo de la maro. Tie cxi denove komencas montrigxi vivaj kreitajxoj. Kompreneble, la konstruo de tiuj cxi bestoj kaj maraj kreskajxoj estas konformigita al la grandega pezo de la akvo, kiun tiuj cxi kreitajxoj devas porti sur si. _Lumantaj briliantoj._ Jam en la jaro 1663 la siatempe glora instruitulo, Robert Boyl, montris, ke ekzistas diamantoj, kiuj havas la kapablon lumi en mallumo. Nun, kiel certigas la jxurnalo "Nature", dedicxita al sciencoj naturaj, la hxemiisto Kunz konfirmas la supozojn de Boyl. Kunz elmetis diamantojn por la dauxro de pli aux malpli granda tempo al la efikado de la radioj de la suno, post kio la briliantoj lumis en mallumo kun pli aux malpli granda forto. Tiun cxi saman aperon la dirita hxemiisto konstatis, kiam li la esploratajn diamantojn frotadis sur ligno, drapo aux metalo. La cirkonstanco, ke la kapablon lumi la diamantoj ricevas per frotado sur metaloj, pruvas, ke la lumo, kiun ili ricevas, ne havas naturon elektran. La eco de la diamantoj, montrita de Kunz, povas doni utilan pruvilon cxe diferencigado de briliantoj veraj de malveraj. _La fino de la mondo._ La penso pri fino de la mondo turmentis la homojn jam longe kaj trovis esprimon en granda serio da antauxdiroj. Ne parolante jam pri la kredo je "millenium", t. e. ekzistado de la mondo nur en la dauxro de mil jaroj post Kristo (kredo fondita kvazaux sur kelkaj esprimoj de la Biblio), ni trovas en la mezaj centjaroj tre oftajn antauxdirojn de tiu cxi speco. Bernardo el Turingujo en la jaro 960 antauxdiris proksiman finon de la mondo, li ecx difinis la tempon, nome, kiam la festo de Anunciacio falos sur la Grandan Vendredon. Tia fakto havis lokon en la jaro 992, sed tiu cxi jaro pasis, kaj la mondo ne esprimis ecx la plej malgrandan intencon perei. En la dauxro de la X-a centjaro cxiuj regxaj decidoj komencigxadis per la vortoj : "Cxar la fino de la mondo estas jam proksima . . ." En la jaro 1186 la astrologoj ektimigis la popolojn per antauxdiro, ke baldaux farigxos kunigxo de cxiuj planedoj. En la komenco de la XIV-a centjaro la alhxemiisto Villeneuve anoncis, ke en la jaro 1335 venos la Antikristo. La glora hispana predikisto, Vincento Ferrier, certigis, ke la mondo ekzistos nur tiom da jaroj, kiom da versoj sin trovas en la Psalmoj, t. e. cxirkaux 2537 jaroj. La fino de la mondo estis decidita por la jaro 1832, pri tio cxi restis ecx signo en la kanteto de Beranger : "Finissons-en, le monde est assez vieux". La antauxdiro por la jaro 1840 faris grandegan impreson. La finigxo de la monda vivo devis havi lokon la 6-an de Januaro. Miloj da homoj finis la aferojn terajn kaj atendis rezignacie la morton. Ni tamen scias, ke ankaux tiu cxi antauxdiro montrigxis ne tiel dangxera. Ni preterlasas multajn aliajn astrologiajn kaj kabalajn antauxdirojn kaj transiras al pririgardo de la teorioj, sur kiuj liaj antauxdiroj estis fondataj. La glora naturisto Buffon elkalkulis, ke la tero iom post iom malvarmigxas, sed la homaro povos vivi sur gxi ankoraux 93 291 jarojn, gxis la sxelo de la tero tiel forte malvarmigxos, ke cxia vivo sur gxi malaperos. Sed de la tempo, kiam oni elmontris, ke la interna varmo de la tero ne havas influon sur gxian suprajxon kaj ke la vivo sur gxi dependas sole de la suno, tiu cxi hipotezo havas jam signifon nur historian. Alia teorio, kreita ankoraux en tempoj antikvaj, diras, ke la internajxo de la tero konsistas el fajra fandita maso kaj, se la vulkanoj, tiuj cxi klapoj de sendangxereco de la tera globo, sxtopigxos, la tero krevos, kaj gxiaj partetoj malaperos en la universo. Per tia maniero ni devus perei ne de malvarmo, sed de fajro. Ekzistas ankoraux unu teorio, laux kiu la mondo mortos malrapide kaj trankvile, en sekvo de ebenigxo de la tera suprajxo. La ventoj kaj pluvoj deportados la suprojn de la montoj en la valojn, kaj la tero per la riveroj kaj riveretoj estos iom post iom forportita en la maron. La neebenajxoj de la tera suprajxo glatigxos, la maro cxiam pli superversxos la bordojn, kaj kiam gxi kovros la tutan suprajxon de la tero, la tuta vivo cxesigxos. Laux la teorio de Adhemar la fino de la mondo povas esti kauxzita de superakvego, elvokata de sxangxo de la centro de pezo de la tero kaj per tio cxi ankaux de transnagxo de la glacio kaj akvo de la suda poluso al la norda. Tia fakto havis lokon antaux 2020 jaroj kaj denove venos post 6307 jaroj. Ekzistas aliaj instruituloj, kiuj diras, ke ni povas perei en la okazo, se ia el la kometoj kunpusxigxos kun la tero. En tiu cxi okazo ne la ekbato estus terura, sed la hxemia kunigxo de la densigita vosto de la kometo kun la oksigeno de nia atmosfero. Tiam sur milionojn da mejloj en la spacego eksplodus belega bengala fajro, kaj en tiu cxi grandioza iluminacio estingigxus en unu momento la tuta tera vivo. Fine en la sekvanta formo la glora franca astronomo Kamilo Flammarion, pentras al ni la lastajn tagojn de la tero : La suno estas stelo, kiu ne restas sen sxangxoj. Jam nun sur gxia suprajxo montras sin multaj makuloj; ili sencxese pligrandigxas, kaj la suno malvarmigxas. Fortrenante kun si la teron kaj planedojn tra la frostaj dezertoj de la universo, gxi perdas sian varmon kaj lumon, kaj venos tempo, kiam gxia malvarmigxinta suprajxo ne radios pli lumon nek varmon, kiuj donas vivon al la naturo. Sed la homaro ne alvivos gxis tiu tempo kaj ne rigardos la lastajn radiojn de la estingigxanta suno. En sekvo de malgrandigxo de la varmo de la suno cxiam pli vastigxados la regionoj glaciaj; la maroj kaj la teroj de tiuj cxi regionoj ne povos reteni vivon, kiu malrapide iom post iom koncentrigxos en la regionoj subekvatoraj, kie la lastaj infanoj de la tero kondukos la lastan batalon kun la morto. Fine la tero, senforta, sekigxinta kaj dezerta, prezentos unu grandegan tombejon. La suno farigxos rugxa, poste nigra, kaj nia tuta planeda sistemo transformigxos en kolekton da nigraj masoj, turnantaj sin cxirkaux tia sama nigra globego. Tia estas la hipotezo de Flammarion. _El Hxinujo._ Trairante tra la plej cxefaj stratoj de Pekino, oni povas ofte en la loko de krucigxo de du stratoj trovi grandegan kovrilon, kiu sin etendas tra la tuta largxo de la strato, sur du altaj kolonoj. Tiaj kovriloj estas metataj antaux detruitaj sanktejoj aux en la lokoj de ia katastrofo, sed ordinare oni ilin metas, kiam la regnestro devas traveturi. En tiaj okazoj kurieroj anoncas al la popolo pri la proksimigxo de la monarhxo kaj la urbanoj rapide sin kasxas en la domoj kaj kasxitaj anguloj. La hxina regnestro estas la sola persono en Hxinujo, kiu ne scias, kiel elrigardas hxinoj, cxar liaj korteganoj ne estas reprezentantoj de tiu cxi popolo. Oni diras, ke ankaux la plej altaj provincestroj nenion scias pri la logxantoj kaj rilatoj de la regionoj konfiditaj al ili.--Neniu el la hxinoj savas iam dronanton. Cxar en Hxinujo oni kredas, ke la malbona spirito de dronanto vagas super la suprajxo de la akvo, atendante novan oferon, kaj ke tio cxi estas la sola momento, kiam la demono havas nenian servon. Tial neniu volas savi dronantan homon, el timo, ke la kolerigita diablo vengxos por la forsxirita de li certa akiro. _Jubileo de tabako._ La kvarcenta jubileo de la eltrovo de Ameriko prezentas ankaux tian saman jubileon de la eltrovo de la tabako. Kristoforo Kolumbo en siaj memorajxoj lasis detalan sciigon, en kia maniero la homoj konatigxis kun tiu cxi kreskajxo. La glora maristo alvenis kun sia sxiparo al la bordoj de Kubo. La hindoj, ekvidinte de malproksime blankajn homojn, forkuris. Tiam Kolumbo sendis post ili du sxipanojn, kiuj, veninte en la hindan vilagxon, ekvidis multajn hindojn, kiuj tenis en la busxo iajn torditajn kaj ekbruligitajn foliojn, kies fumon ili elspiradis. En tia maniero estas eltrovita la tabako, kiu de tiu tempo ricevis multajn amikojn kaj kontrauxulojn. Ankoraux Las Casas predikis kontraux la moro de fumado, kiun oni heredis de la kolonianoj, sed la tuta elokventeco de la glora misiisto restis senfrukta. La unua en Euxropo kontrauxulo de fumado de tabako, Jakobo I, sin esprimis : "La pasio fumi tabakon estas abomena kaj dangxera tiel por la kapo, kiel ankaux por la pulmoj." En Hispanujo la granda inkvizitoro Bartolomeo en la jaro 1659 malpermesis al la pastroj fumi tabakon en la dauxro de unu horo antaux la Diservo kaj du horoj post la Diservo, kaj sub minaco de ekskomuniko kaj de la plej severaj punoj malpermesis al cxiuj flari tabakon en la dauxro de la Diservo. La papoj Urbano VIII kaj Innocento IV eldonis bullojn malpermesantajn la fumadon, kaj en tiuj cxi bulloj la busxo de persono fumanta estis komparata kun forno de diablo. La Sorbono, invitita doni sian opinion, ne donis respondon decidan, kaj la jezuitoj permesis fumi kaj flari tabakon tiom, kiom gxi servas al la digestado kaj al la sano. Ludoviko XIV estis granda malamiko de tabako kaj malpermesis uzi gxin cxe la kortego. La sultano Murado IV punadis la fumantojn per morto. En Persujo oni la fumantojn batadis sur stangon. Tamen cxiuj tiuj cxi malpermesoj neniom helpis kaj la pasio fumi tabakon disvolvigxis cxiam pli multe. Richelieu, kiu pasie amis flari tabakon, la unua metis sur tabakon depagon en la alteco de 2 frankoj por cxiuj 100 funtoj. En tia maniero la tabako de la jaro 1674 farigxis fonto de enspezoj por la regno kaj alportis al la regna kaso milionojn. _Kio estas vegetarismo?_ La vegetarismo, t. e. vivado per la produktajxoj de la regno kreskajxa kun escepto de cxiuj mangxoj, akirataj per difektado aux detruado de besta vivo, ricevas en la lasta tempo cxiam pli da partianoj. En Londono sin trovas jam cxirkaux 40 restoracioj, en kiuj oni donas nur mangxon kreskajxan kaj kie cxiutage cxirkaux 30 000 personoj akceptas malkaran kaj fortigan tagmangxon. En Berlino en Januaro de 1893 jam ankaux ekzistis cxirkaux 20 restoracioj, kaj en cxiuj pli grandaj urboj de Anglujo, Ameriko kaj Germanujo ekzistas por personoj solestarantaj la okazo vivi vegetare, ne parolante pri la multegaj, distritaj en la tuta mondo familioj, kiuj elstrekis la viandon el sia tabelo de mangxoj. Granda nombro da societoj kaj gazetoj penas konatigi kun la afero de sensanga nutrigxado pli grandajn rondojn da homoj, kaj tiuj cxi penoj estas forte subtenataj de la cxiam pli vastigxanta senmedikamenta kuracado de malsanoj aux la sistemoj naturkuracaj de diversaj direktoj, kiuj preskaux cxiuj faris el la forjxeto de mangxado de viando la unuan kondicxon cxe siaj malsanuloj. Estus tial utile esplori pli proksime la motivojn de la vegetarismo. Ni vidas, ke cxe cxiu viva estajxo, de la plej malgranda fungo gxis la plej disvolvita besto laktosucxanta, la partoj de la korpo, kiuj estas difinitaj por la nutro, estas tute precize arangxitaj por la prilaborado de la respondaj mangxoj : la dentoj, stomako, intestaro de la viandomangxanta leono estas esence malegalaj je la samaj organoj de la kreskajxomangxanta elefanto, de la cxiomangxanta urso aux de la insektomangxantaj birdoj. Ne povas esti alie ankaux kun la homo, kiu laux la arangxo de sia korpo havas la plej grandan similecon je la fruktomangxanta simio kaj sekve jam laux sia deveno devus ankaux esti fruktomangxanto. Ni vidas tamen, ke la nuntempa kultura homo kontrauxe preskaux nur en esceptaj okazoj vivas de fruktoj kaj ordinare uzas mangxon miksitan, konsistantan el viando kaj kreskajxoj, kaj tamen povas vivi kaj gxis certa grado esti sana. Sed tio cxi montras nur, ke la naturo zorgis pri tio, ke ne tuj pereu cxiu ekzistajxo, kiu vivas ne precize laux gxiaj reguloj. Sed difekto longe ne povas forresti, kaj la cxiam pli grandigxanta malsanemeco kaj korpa degenerado de nia gento, kiu parte certe dependas ankaux de aliaj malgxustaj kondicxoj de vivo, montras kun timiga klareco, ke la miksita mangxo tamen ne povas esti la gxusta. Kio do estas pli proksima, ol la reiro al la maniero de vivado, dezirita de la naturo, t. e. al la vegetarismo? Preskaux cxiuj bucxataj bestoj estas malsanaj, la grasigado estas fondita sur agado malsaniga (manko de sango kaj grasa degenero), la viando sekve estas preskaux cxiam malsana kaj malbonigita; krom tio komencigxas gxia putrado, kiam la vivo forlasis la korpon. La homo kultura sekve en efektivo nutras sin per mortintajxo. Dume la mangxajxo de la vegetarano estas ankoraux plena de vivo. Se oni fruktojn kaj grenon elmetas al respondaj influoj, tiam nova vivo naskigxas el ili. Kaj al ni sxajnas, ke por la konservado de nia vivo, la plej bone tauxgas nur tia mangxo, en kiu ne mortis ankoraux la gxermo de vivo. Nur tiam, kiam fruktoj kaj greno farigxas putraj, ili trovas sin en tia stato, en kia la viando sin trovas jam tuj post la bucxo! Cxu estas tial miro, ke la gazetoj konstante alportas sciigojn pri venenigxo de viando, kiu sekvigas aux malfacilajn malsanojn, aux la morton?! Kontrauxe, cxe mangxo kreskajxa tiu cxi dangxero estas preskaux absolute esceptita, kaj se nur la ceteraj kondicxoj de la vivo estas iom konformaj al la naturo, la vegetarano gxuas pli bonan sanon, ne estas tiel forte elmetita al malsanoj aux elportas tiujn cxi multe pli bone, ol la viandomangxanto. Nemezurebla estus la rekompenco, se mangxo kreskajxa okupus la lokon de viando. Nun la vilagxano estas sklavo de sia bruto. La dekono de la nun bezonata tero estus suficxa por la nutrado de lia familio, se li plantus sur gxi fruktojn kaj legomojn. Al tio cxi lia laborado estus pli pura, pli facila kaj pli interesa, ol cxe la malnova mastrumado bruta kaj kampa, kie la plejmulto da laboro devas esti uzata por produktado de mangxo por la bruto. Kun plantado de fruktoj ankaux la homo klera volonte sin okupados, cxar gxi postulas lian tutan spriton, lasas lin cxiam pensi pri la estonteco kaj per la originaleco de la laboroj ligas la printempon kun la auxtuno, la someron kun la vintro kaj en tia maniero faras el lia agado cxiam laboron sub espero. Tutan homan vivon, ecx centjarojn dauxras la fruktoj de laborado de fruktoplantisto kaj ofte nur la infanoj atingas plenan gxuon de la plantoj, kiujn iliaj patroj faris. Nenie la nun tiel ofta, nur por la momento kalkulita kaj sekve nemorala raba prilaborado havas pli malmulte lokon, ol cxe plantado de fruktoj. Tial la fruktoplantado devas influi noblige sur tiujn, kiuj sin okupas je gxi. Pli grandaj ankoraux estas la moralaj rezultatoj de la forjxetado de mangxo vianda, kiu estas ja la unua kondicxo por la disvolvigxo de la plantado de fruktoj kaj legomoj, dank' al la per tio cxi forte pligrandigita bezono de nutrajxo kreskajxa. La akirado de viando estas neebla sen barbareco; gxi povas esti farata nur per mortigado de vivaj, sentantaj ekzistajxoj, kiuj estis kreitaj por vivo, ne por morto. En cxiu senpartia, sentanta homo vivas abomeno al detruado de vivo, kaj nur la kutimo povas silentigi la internan vocxon, kiu krias al ni : "ne mortigu!" Multaj tabloj restus sen viando, se la mastrino de la domo devus mem mortigi barbare la beston. En neklara konscio de la nemoraleco de la busxado oni ja sen tio forpelis jam en malproksimigitajn bucxejojn la scenojn de mortigado de bestoj, kiuj ne estas eblaj sen fluoj de sango, sen kompatinda kriado kaj agonio de la mortantaj bestoj, sen sangitaj vestoj kaj manoj de la bucxistoj. Riveroj da sango, kriado de mortantaj, odoro de putrado-- kia kontrasto al la korgxojiga vido kaj bonodoro de sxargxita fruktarbo aux de pure arangxitaj magazenoj de fruktoj! La ankoraux ne malbonigita instinkto de la infanoj ne dubas, kion gxi devas elekti--sangan cxifonon de mortinta besta korpo aux ridantan pomon, bongustan vinberon. Per la cxeso de grasigado kaj bucxado tiel delikatigxo de moroj estus necesa sekvo de la vastigxo de la vegetarismo. Ke la bestoj nin mangxos, se ni ilin ne mangxus (la ordinara rediro de la nevegetaranoj), ni ne devas timi; oni ja nur ekmemoru la grandan penon, kiun la brutedukisto havas kun la edukado de bucxaj bestoj. Baldaux ekzistus nenia bruto, se neniu plu zorgus pri tio cxi. Kaj la laborado de la bestoj ja sen tio cxiam pli kaj pli estas anstatauxata per forto de masxinoj, kaj anstataux la bucxado la homoj baldaux fordonus sin al la pli sana profesio de gxardenisto, kiam ili vidus, ke tio cxi donas pli grandan profiton. Ke la homo tre bone povas ekzisti kaj esti tre forta de mangxo kreskajxa, ecx se gxi estas kunmetita tre unuforme, tion cxi pruvas la milionoj da vilagxanoj, kiuj nur malofte ricevas sur sian tablon peceton da viando kaj el kies mezo ja cxiam nova fresxa sango venas en la malsanemajn, sangomankajn familiojn de la urbo. La vilagxanoj sekve senkonscie estas praktikaj vegetaranoj. Sed kiel ricxe oni povas kunmeti sian tabelon de mangxoj, oni vidas el la sekvanta tabelo de kreskajxaj nutrajxoj, kiuj per ricxeco de sia enhavo ne lasas ion por deziri : 1) Fruktoj : kun kernoj, kun ostetoj, kun sxeloj, nuksoj, beroj, sudaj fruktoj; fruktajxoj, kiel ekzemple fruktoj sekigitaj, fruktaj gelatenoj, marmeladoj, konfitajxoj, fruktaj sukoj; oleo de olivoj, de nuksoj, de migdaloj, butero de kokosoj. 2) Grenoj : tritiko, sekalo, hordeo, aveno, rizo, maizo, poligono, spelto, milio k. t. p. en iliaj prilaborajxoj en formo de faruno, grio, makaronoj, vermicxeloj, pano, bakajxo kaj farunajxo de diversaj specoj. 3). Fruktoj sxeletaj : faboj, pizoj, lentoj, kiel ankaux la faruno el ili. 4). Legomoj : radikaj, foliaj, trunketaj, floraj kaj fruktaj; fungoj, salatoj kaj supaj herboj. Fine oni devas ankoraux montri, ke la kuirejo de vegetaranino estas esence pli simpla, ol la kuirejo vianda. En cxiuj tempoj memstaraj pensantoj levadis sian vocxon kontraux la mortigado de bestoj por la celoj de nia nutrado; ecx tutaj popoloj, kiel ekzemple la pli altaj kastoj de la hindoj-buddistoj, uzas pro motivoj religiaj nur mangxon kreskajxan. Ke por la sindefendo la mortigo de al ni malutila besto estas permesata, ecx sxuldo, tion ankaux la vegetarano ne neas; en tiaj okazoj estajxo pli malalta devas cedi al estajxo pli alte organizita. Ni devus tro multe paroli, se ni volus priskribi pli detale la cxiuflankan efikadon de la vegetarismo. Ni devas nin kontentigi je la supre donitaj mallongaj rimarkoj kaj sendi la dezirantojn al la tre ricxa literaturo, kiu aperis rilate tiun cxi objekton. Kiu deziras ekkoni la objekton pli proksime, tiu povas venigi per ia librejo la katalogon de Max Breitkreuz en Berlino, de Theod. Grieben (L. Fernau) en Lejpcigo, do Hartung et Sohn en Rudolstatt, aux li turnu sin al ia el la kluboj vegetaranaj, kiuj ekzistas en cxiuj pli grandaj urboj. _La lingvo de Hxinujo_. En Euxropo oni ordinare pensas, ke en la tuta Hxinujo oni parolas nur unu lingvon--la hxinan. Estas vero, ke la logxantoj de Pekino, kiel ankaux la logxantoj de Kantono, Sxanhxajo, Futsxano aux Amojo parolas hxine, sed de la dua flanko estas ankaux vero, ke la plej granda parto de la logxantoj de unu el la diritaj urboj povus kompreni la logxanton de alia urbo ne pli bone, ol ekzemple la Berlinano la Londonanon aux la Parizano la Holandanon. La naturo de la diversaj dialektoj de Hxinujo havas nenion komunan kun la "patois" aux la simpla "dialekto de la ordinara vivo" : ili estas parolataj de la plej altaj statoj, kiel ankaux de la simpla popolo, de la instruituloj, kiel ankaux de la malklera amaso, de la oficisto, kiel ankaux de la "kuli". La dialekto estas aparta lingvo, unu el la multaj kaj tre malsamaj inter si lingvoj, kiujn oni trovas en Hxinujo. Estas vero, ke ili estas parencaj inter si kaj trovas sin inter si reciproke en tia sama rilato, kiel ekzemple la araba al la hebrea, sira kaj aliaj semitaj lingvoj, aux kiel la germana al la angla, holanda, dana, sveda k. t. p. Tiujn cxi multegajn "dialektojn" oni povus laux la "Orient-Azia Blojdo" dividi en la sekvantajn ok cxefajn klasojn : la Kantona, Hakka, Amoja, Svatana, Sxanhxaja, Ningpoa, Hajnana kaj Mandarina. El tiuj cxi lingvoj la lasta estas la plej juna; tio cxi renversas la tre vastigitan opinion, ke la Mandarina dialekto estas la lingvo de Hxinujo kaj ke la ceteraj lingvoj estas nur dialektoj. La Kantona lingvo pli ol la Mandarina estas simila al la antikva lingvo de Hxinujo, kiu estis parolata antaux cxirkaux 3000 jaroj. La plej multe vastigita lingvo estas la Mandarina, kiu en tia aux alia formo estas parolata en dek kvar aux dek kvin el la dek naux provincoj, en kiujn Hxinujo estas dividita. Malgraux la diversaj dialektoj oni povas per la lingvo Mandarina komprenigi sin cxie, kie tiu cxi lingvo estas parolata. Se oni kalkulos, ke la logxantaro de Hxinujo estas 360 000 000, oni povas diri, ke cxirkaux 300 000 000 el ili parolas la lingvon Mandarinan. Cxiuj mandarinoj devas koni tiun cxi lingvon, kaj cxiuj, kiuj gxin ankoraux ne parolas, devas gxin lerni. La aliaj lingvoj de Hxinujo estas parolataj de pli malgranda nombro da homoj, tamen en cxia okazo tiu cxi nombro estas ankoraux suficxe granda. Tiel ekzemple cxirkaux 20 milionoj parolas la lingvon Kantonan en tiu aux alia formo. La enkonduko de unuforma lingvo en Hxinujo anstataux la multegaj tiel nomataj dialektoj estas, almenaux por la plej proksima tempo, ankoraux nur revo. Antaux cxirkaux 200 jaroj la imperiestro Kang-Hi ordonis arangxi por tiu cxi celo en diversaj partoj de la regno lernejojn, tamen la plano donis nenian rezultaton. Ke Hxinujo en la estonteco havos ian unuforman lingvon, estas tamen tre kredeble, kaj la lingvo Mandarina kredeble fine farigxos la regna kaj nacia lingvo de la tuta Cxiela Imperio. _Kiel elrigardas la norda poluso?_ La Amerika astronomo Jonson, supozante, ke la ekspedicio de Nansen havos sukceson, priskribas la aperojn, kiujn vidos la esplorantoj sur la norda poluso. Tiel, ekzemple, la taga lumo dauxros sen interrompo de la 21 de Marto gxis la 22 de Septembro, la tuta resta parto de la jaro konsistos el malluma nokto, simila al niaj auxtunaj noktoj. La steloj estos vidataj, sed Nansen ne vidos ilian levigxon nek mallevigxon. Cxirkauxe regos silento premanta. Poste en tiu cxi maro glacia komencigxos ventegoj kaj huraganoj. Inter senlima mallumo oni auxdos la bruadon de ventegoj, gxemojn, plorojn, kvazaux en la mondon ensxirigxis cxiuj fortoj de la infero, kaj al cxio tio cxi la nokto mallumega, nigra, senfina . . . Sur la malfortan sxipon premas de cxiuj flankoj montoj da glacio, sube estas maro kaj nenio pli. La ventegoj bruas kaj fajfas, la sxipo krakas terure. Poste Nansen ekvidos naskigxantan lumon, flaman brilon de matena cxielrugxo, anoncanta la venon de la suno. La cxielo kovrigxos per ora koloro kaj en la dauxro de tri monatoj iom post iom levigxados la suno, kaj en la dauxro de la tri sekvantaj monatoj gxi mallevigxados. Sed en la tuta dauxro de tiuj cxi ses monatoj estos konstante lume. Poste denove farigxos mallumo kaj nokto. _Rimedo kontraux ondegoj_. En unu el la lastaj kunsidoj de la franca societo de savado de dronantoj estis montrita nova aparato, kiu kvietigas la ondegojn kaj konsistas el reto, plektita el facila sed fortika materialo. Tiu cxi reto efikas kiel oleo, kiu, kiel oni scias, havas la kapablon kvietigi la forton de la ondoj. La provoj, kiujn oni faris kun tiu cxi reto sub Quiberon, sur la spaco de 800 kvadrataj metroj, donis rezultajxojn tiel bonajn, ke la franca ministro de maro difinis specialan komision, por esplori la efikadon de la reto sur la ondojn de maro. _El la historio de la grafologio._ Jam longe oni antauxvidis la eblon diveni la karakteron de la persono el la karaktero de gxia skribado. En la jaro 1602 la itala instruitulo Bilbo publikigis verkon : "Pri la rimedo ekkoni la morojn kaj la ecojn de skribanto laux lia skribado". Lavater okupadis sin je tiu cxi sama objekto, sed nur en la komenco de tiu cxi centjaro (1806) la franco Johanno Hipolito Michon alkondukis tiun cxi arton, aux kiel aliaj diras, "sciencon" al suficxa grado da perfekteco, donis al gxi certan formon kaj metodon. Nun ekzistas en Parizo Societo Grafologia (strato de Bonaparte N-ro 62); en la nombro de gxiaj honoraj prezidantoj sin trovas : Aleksandro Dumas (filo) kaj Mgr. Barbier de Montant; sub la redakcio de Varinard la societo eldonas monatan gazeton "La Graphologie", kiu inter aliaj donas "portretojn grafologiajn". Antaux nelonge la Luksemburga jugxistaro oficiale konfesis la ekzistadon de la grafologio, turnante sin al la redaktoro de la dirita gazeto en unu jugxa afero, en kiu ordinaraj kaligrafoj ne povis helpi. S-ro Varinard solvis bone la problemon. De tiu tempo la jugxo Luksemburga farigxis eterna abonanto de la "Graphologie". Krom tiu cxi servo publika, la redakcio faras multajn servojn privatajn, divenante ekzemple al enamitoj pri la karaktero de iliaj idealoj, al bankieroj pri iliaj kontoranoj k. t. p. _Higieno de longevivado._ D-ro Javal dissendis antaux nelonge serion da demandoj al multaj centjaraj maljunuloj, dezirante el iliaj respondoj kunmeti regulojn, kion oni devas fari, por longe vivi. Cxirkaux 50 personoj sendis al li respondojn. Ilia esenco estas la sekvanta : Mangxado simpla kaj suficxa; precipe kreskajxa; la plejparto de la centjaruloj tute ne uzadis alkoholon, kelkaj trinkis vinon. Cxe la mangxado esti varme vestita; tabakon ne fumi. Estas strange, ke preskaux cxiuj ili amas frandajxojn, ekzemple sukeron. Fine cxiuj senescepte sciigis, ke ili tra la tuta vivo kiel eble plej pene evitadis ekscitigxojn. _El Kalifornio._ Kiel oni scias, Kalifornio apartenas al la lokoj tre ricxaj kiel per mineraloj, tiel ankaux per produktajxoj de la regno kreskajxa. La kreskajxoj tie ofte distingas sin per tiaj grandegaj mezuroj, ke ni, euxropanoj, tute ne povus gxin kredi. Tuj cxe la eniro en la montojn, en la loko Kalaveraso, sur la alteco de 1400 metroj super la nivelo de la maro, trovigxas angulo de arbaro, en kiu kolektigxis tuta familio da grandeguloj el la speco de la tiel nomataj "mamontaj arboj". Grizaj, maljunaj, ornamitaj per nudaj brancxoj nur sur la pintoj, ili staras jam ne la unuan miljaron kaj estas cxirkauxkreskitaj de densa musko. Flamaj floroj nestigxas en la fendoj de iliaj radikoj kaj sur la sulkita sxelo. La fresxa muska suprajxo de la tero estas tre mola sub ili. Iliaj folietoj estas tre malgrandaj, kaj ilia korpo--la ligno--estas malmola, de rugxeta koloro, sed tre rapide nigrigxas de la tempo. La plej granda el la Kalaverasa familio de tiuj cxi arboj, sub la nomo "Maljuna arbo", jam pli ne ekzistas. Kiam gxi ankoraux vivis, gxi havis la alton de 90 metroj kaj cxirkaux 10 metrojn en la diametro. Antaux 40 aux 60 jaroj la euxropaj enmigrintoj-kolonianoj ekvolis faligi tiun cxi arbon. Cxu gxi malhepis al la konstruo de kolonio aux al trameto de vojo, cxu oni simple bezonis tiun arbegon por iaj laboroj, ekzemple por fari el gxi trabojn aux tabulojn,--fakto estas, ke la kolonianoj komencis gxin elhaki. Trasegi aux trahaki grandegulon, kiu havas 10 metrojn en la diametro, estas afero ne facila. Kian grandegan multegon da ekbatoj devis fari la malgrandaj hakiloj de la laborantoj gxis la atingo de la internajxo! Ili submordetus gxin tiel same, kiel mordetas la arbaraj skaraboj niajn betulojn, alnojn kaj pinojn. Sed la laboro de la kolonianoj iris pli rapide. Per grandegaj boriloj ili traboris la arbon en multaj lokoj, hakadis en la dauxro de ses semajnoj kaj fine gxin faligis. La arbo falis, kaj sur la suprajxo de la fresxa sxtipo, kiun oni purigis kaj glatigis, estis konstruita--areno por dancoj! La agxon de la arbo oni difinis per la nombro de la tavoloj sur la sxtipo, kaj oni trovis, ke la arbo havis la agxon de 3000 jaroj! En la dauxro de tri semajnoj oni desxiradis de la subhakita grandegulo la sxelon; la sxelo havis la dikecon de 2/3 da metro kaj estis sendita al la ekspozicio en San Francisko. Ni montros ankoraux unu ekzemplon de arbara grandegulo. Tio cxi estas la tiel nomata "Cxevala arbo", kiu mem falis kaj kusxas jam kelkajn centjarojn. Gxia grandega trunko havas inter la radikoj, kiuj estas elturnitaj eksteren, cxirkaux 40 metrojn en la diametro, kaj en la malplena internajxo, en la spaco de 30 metroj, rajdanto sur cxevalo povas tute libere traveturi la tutan arbon trae! Kia nevidebla forto, kia ventego aux tertremo povis elsxiri el la tero tian grandegulon, kies agxo dank' al la putreco kaj neklareco de la tavoloj ne povas esti difinita ecx proksimume! Pri aliaj arboj de tiu loko ni diros nur kelkajn vortojn. Grandeguloj en tiu loko ekzistas multaj ankoraux nun, kaj oni nomas ilin cxiun per propra nomo. Inter ili estas : "Tri fratinoj", cxiu po 90 metroj de alto; "Geedzoj", malmulte pli malgrandaj ol la "Fratinoj". Ekzistas tuta "familio", konsistanta el 26 arboj-kolosoj; la plej maljuna el ili--la patro--havis la alton de cxirkaux 150 metroj; subputrinte kaj falinte, gxi rompigxis sur unu el siaj najbaroj en du partojn, kaj la pli malgranda el ili, havanta la longon de 90 metroj, kusxas sur la tero en nia tempo. [N. Kusxnir.] _Nova nutra kreskajxo._ Sur unu el la insuloj de Japanujo oni okaze eltrovis novan nutran kreskajxon, al kiu oni donis la nomon "Polygonum Saghalae" de la nomo de la insulo Sagalo, sur kiu oni gxin eltrovis. Gxi distingigxas per kreskado tiel rapida, ke en la dauxro de tri gxis kvar monatoj gxi atingas la altecon de 2 metroj kaj kovrigxas per grandegaj folioj, kiuj prezentas bonegan mangxon por la bruto. Unu arbetajxo de tiu cxi kreskajxo ombras la spacon de tri kvadrataj metroj, kaj la tuta maso da folioj de unu arbetajxo pezas 30 kilogramojn. La trunko kaj cxiuj aliaj partoj de la kreskajxo enhavas en si multe da amelo kaj aliaj nutraj sxtofoj. Tiu cxi kreskajxo, kiel montris la unuaj provoj, ne postulas penan edukadon. Antaux nelonge kelkaj arbetajxoj estas elsenditaj Francujon, kie oni intencas fari provojn de gxia plantado en granda mezuro. _Konservado de vivaj fisxoj._ Oni scias, ke kelkaj specoj da fisxoj enfosas sin por la vintro en sxlimon kaj restas en gxi en la stato de plena rigidigxo. La hxinoj turnis atenton sur tiun cxi fakton kaj, apogante sin sur gxin, elpensis spritan rimedon por konservado de vivaj fisxoj. La kaptitan fisxon ili tuj cxirkauxkovras per malseka argilo kaj kasxas gxin en glaciejo. Post kelkaj, ecx post dek monatoj la tiel konservita fisxo, enlasita en akvon, revivigxas. En tia maniero la pli ricxaj hxinoj konservas en siaj glaciejoj grandajn provizojn da vivaj fisxoj. Tamen ne cxiujn specojn da fisxoj oni povas konservi en tia maniero. _Kolonio komunista_ de Auxstraliaj elmigrantoj estas nun fondata en Paragvajo. Multaj personoj kune kun siaj familioj forlasis sian landon kaj formigris en la novan patrujon. La Belga konsulo en Buenos-Ayres sendis al sia registaro la sekvantajn sciigojn pri tiu cxi kolonio : La registaro de Paragvajo fordonis al la kolonianoj por cxiam spacon da tero, kiu okupas 40 mejlojn kvadratajn kaj kusxas sur la norda bordo de la rivero Tebikuara, en la interspaco de 6 mejloj de la fervojo Villa Rica. Gxis la jaro 1894 devas logxigxi tie 400 familioj en la nombro de 2000 personoj. La profitoj, kiuj estos atingataj per komuna laborado, devas cxiujare esti dividataj inter cxiuj plenagxaj personoj, tiel viroj, kiel ankaux virinoj. La kolonio estos regata de direktoro kaj de aldonitaj al li konsilanoj. Cxiuj plenagxaj logxantoj de ambaux seksoj havas la rajton de vocxdonado. La lernejoj kaj malsanejoj estos tenataj je la kalkulo de la komunumo. Cxiuj religioj havas egalajn rajtojn, kaj cxiu familio povas havi religion, kiun gxi volas. La societo posedas suficxajn rimedojn, por atendi 1 l/2 jarojn la unuan rikolton de la kampoj. La spaco da tero, donita de la Paragvaja registaro estas tre fruktoporta, sed arbara kaj postulanta multe da prepara laborado. _La deveno de la kiso._ La konata itala instruitulo Lombroso publikigis en la "Nouvelle Revue" artikolon pri la deveno de la kiso. Laux lia opinio cxiuj popoloj sovagxaj kaj ecx duone-civilizitaj, enkalkulinte ankaux la Japanojn, ne vidas en la kiso simbolon de amo. Tiel same ankaux la Novo-Zelandanoj, Somalisoj, Eskimosoj k. t. p. Inter kelkaj popoloj oni ne diras : "kisu min", sed "flaru min". Lombroso diras, ke la kiso naskigxis iom post iom kaj havas sian komencon en la akto patrina, t. e. en la nutrado de la brustaj infanoj de ilia patrino. Gxis nun kelkaj virinoj-patrinoj en tia maniero dorlotas siajn infanojn. Tiu cxi moro estas precipe disvastigita inter la logxantoj de la insuloj Fidgxi. Ili ne havas vazojn por trinki, kaj la homoj trankviligas tie sian soifon rekte el la rivereto, per helpo de tubeto, kaj la infanoj tie mortus de soifo, se la patrinoj ne trinkigadus ilin per enversxado al ili akvon en la busxon el sia propra busxo. En la poemoj de Homero kaj Heziodo ne estas dirita ecx unu vorto pri la busxo nek pri la kiso en senco de seksa amo, tie estas parolate pri ili nur kiel pri kareso patrina. Tiel ekzemple Hektoro en la sceno kun Andromahxo tute ne kisas sian edzinon, sed nur karesas sxin per la mano. Nenio ankaux estas dirita pri kiso en la rakontoj pri Venero kaj Marso, pri Uliso kaj Kalipso, Uliso kaj Circeo, Pariso kaj Heleno aux Hero en la XIV kanto de Iliado. Ne ekzistas tie ecx unu epiteto, kiu karakterizus la busxon de Heleno, Andromahxo, Brizeido, Kalipso aux Circeo. En la antikvaj Hindaj poemoj Lombroso ne trovis ecx postesignon de kiso erotika. Cxio tio cxi montras, ke en tiuj tempoj gxi ne ekzistis, sed naskigxis nur en la tempo de pli granda disvolvigxo de la civilizacio. _Memvola vivisekcio_. Du Amerikaj kuracistoj antaux nelonge publikigis en la gazeto "New-York Herald" originalan anoncon, en kiu ili proponas 5000 dolarojn da rekompenco al la persono, kiu konsentus, ke oni faru al gxi operacion, konsistantan en farado de truo en la stomako kaj fermado gxin poste per vitro, por farado de esploroj super la funkciado de la stomako. Al tiu cxi propono alsendis sian konsenton 142 homoj, precipe laboristoj. La "felicxa elektito" farigxis unu atleto, kiu ne havis sukceson en la cirkoj. _Sekigado de marcxoj_. Malgraux la grandegaj spacoj da ankoraux ne okupita prilaborebla tero, la Amerikanoj jam frutempe pensas pri akirado de novaj pecoj da tero. En la sxtato Georgio oni komencis la sekigadon de grandegaj marcxoj, kiuj gxis nun estis nur la loko de logxado de aligatoroj kaj aliaj akvaj bestoj. Unu cxefa kanalo kaj multo da kanaloj paralelaj flankaj liberigos de sub la akvo spacon da 250 000 hektaroj da tero. Ekster tio cxi funkciados, kiel ordinare en Ameriko, masxinoj vaporaj, pumpantaj la akvon en la kvanto de 135 000 litroj en minuto. Sub la tavolo da sxlimo kaj sur la nemultaj insuletoj de la marcxo oni jam trovis sendubajn postesignojn de ekzistado de la antikvaj logxantoj de Ameriko en tiu cxi loko. La arhxeologoj promesas al si ricxan rikolton, kiam la ingxenieroj finos la laborojn senakvigajn. _Nova diamanto_. La gloro de la Kohi-Noor, Regento, Orlovo kaj aliaj eksterordinare belaj kaj grandaj diamantoj devas nun paligxi antaux la diamanto-grandegulo, kiun oni antaux nelonge trovis en la suda Afriko, en la libera regno Orangxo, en la loko Jagersfontein. La 30-an de Junio de la jaro 1893 unu kafro, interparolante kun la observanto de laboro, rimarkis, ke proksime io lumas sur la tero. Li kovris la lumantan objekton per la piedo, kaj kiam la observanto foriris li elfosis grandegan sxtonon, havantan la alton de cxirkaux 8 centimetroj kaj la largxon de cxirkaux 5 centimetroj. Gxia pezo estas 971 karatoj. Gxia prezo superas cxion, kion oni gxis nun pagadis por diamantoj. La kafro poste mem fordonis gxin al la entreprenanto; li ricevis por gxi 150 funtojn da sterlingoj, cxevalon kaj selon kaj revenis hejmen forte felicxa. Estas interese, ke ia societo farmis la tiean fosejon kun la rajto acxetadi laux pezo en karatoj cxiajn sxtonojn, suprajn, malsuprajn kaj indiferentajn; la kontrakto finigxis la 30-an de Junio de tiu cxi jaro, kaj tiu grandega diamanto estis preskaux la lasta sxtono, kiun oni trovis en tiu cxi tago. Al la posedantoj oni proponis jam por gxi 1 500 000 frankojn, sed kelkaj pensas, ke la prezo atingos la sumon de 15 000 000. La sxtono havas koloron blanka-bluan kaj estas preskaux tute pura. Sur gxi trovigxas malgranda nigra makuleto, pri kiu oni pensas, ke gxi malaperos post la facetado. Nun la sxtono sin trovas en Londono. _Timo._ En unu el la Amerikaj bestejoj oni faris antaux nelonge provojn, por konvinkigxi, en kia grado estas vera la proverba timo de leonoj, tigroj, elefantoj kaj aliaj grandaj bestoj antaux simpla muso. Antauxe oni enlasis muson en la kagxon, en kiu sin trovis du grandegaj leonoj; tiuj cxi forsaltis kun timego, terure kriante kaj penante eligxi el la kagxo. Iom post iom ili trankviligxis tiom, ke ili cxirkauxflaris la gaston kaj poste jam turnis sur lin nenian atenton. Tiel same tenis sin granda regxa tigro. Elefanto tremis de teruro kaj maltrankvile movadis la rostron; sed lia dresita kolego kun plej malvarma sango dispremis la gaston per la piedego. Hienoj kaj lupoj, rigardante la aferon pli praktike, sufokis tuj la ratojn kaj musojn, kiujn oni enlasis al ili en la kagxon. _Viroj kaj virinoj._ Profesoro Bucher el Lejpcigo elkalkulis la rilatan nombron de la viroj kaj virinoj en Euxropo. Montrigxas, ke, esceptinte Grekujon, Italujon kaj la regnojn Danubajn, inter la 300 milionoj da logxantaro en Euxropo sin trovas 4 1/2 milionoj pli da virinoj, ol da viroj. La plinombreco de la virinoj estas la plej forte disvolvita en la agxo, kiu estas la plej responda por edzigxo, nome en la agxo de 20 gxis 30 jaroj; la plej rimarkebla gxi estas en la urboj, precipe en tiuj urboj, kie staras tre malgrandaj garnizonoj, ekzemple en Svisujo aux Skandinavujo. En Portugalujo kontraux 1 000 viroj estas 1 091 virinoj, en Norvegujo 1 090, en Polujo 1 076, en Anglujo 1 060. Berlino havas kontraux cxiuj 1 000 viroj 1 080 virinojn, Dresdeno 1 113, Frankfurto sur Majno 1 123. La kauxzo de tiu cxi plinombreco estas la pli granda mortado de knaboj en la agxoj sucxula kaj infana. _Internacia universitato por memlernuloj._ En la Amerika sxtato Nov-Jorko, sur la bordo de la lago Chautauque, trovigxas la universitato por memlernuloj, konata en Ameriko sub la nomo C. L. S. C. (Chautauque Literary and Scientific Circle). Tiu cxi universitato estis fondita en la jaro 1867 de la Amerikano D-ro Vincent. La unua penso de la organizatoro estis : doni la eblon al pli maljunaj homoj plenigi la mankojn, devenantajn de nepreciza lerneja edukado aux de tro frua cxesigxo de tiu cxi edukado, sed en tia maniero, ke la lernado ne alportu malhelpon al la cxiutagaj devoj kaj okupoj de la lernantaj homoj. La por tiu cxi celo fondita rondo estas gxis nun la cxefa akso de la societo C. L. S. C. Organizata memlernado sxajne estas ideo ne nova, sed nova estas la sistemo de d-ro Vincent de popularigado de sciencoj inter personoj pli maljunaj kaj logxantaj malproksime de centro de civilizacio. En Bostono ekzistas jam rilate de longe societo sub la nomo "Study at Home Society", kiu por du dolaroj jare alsendadas al la interesatoj instrukciojn kaj bonegajn konsilojn tusxante la metodon de memedukado per legado; sxajnus, ke tia societo respondas tute al sia celo; sed "Study at Home Society" havis en la jaro 1886 nur 2 000 membrojn, dum C. L. S. C. posedis ilin 60 000! D-ro Vincent mem estis devigita de diversaj malfelicxaj cirkonstancoj forlasi en la agxo de 20 jaroj la kolegion kaj farigxi Metodista predikisto; tial, sciante, per kia malfacila maniero oni akiras en pli malfrua agxo la necesajn sciajxojn, li el la tuta koro bedauxris tiujn, kiuj iras sur tiu vojo; la penson helpi al ili li portadis en si tra 25 jaroj, kaj nur en la jaro 1867, trovinte en la persono de L. Miller efikan kunlaboranton, li sian penson transformis en fakton. La pretan materialon la organizatoroj trovis en la societo "Teachers Retreat", kiu gxis nun ekzistas en Chautauque. La membroj de la dirita societo, instruistoj de dimancxaj lernejoj de Metodistoj, kunvenas en Chautauque en somero por trisemajna kunestado, por priparoli siajn demandojn kaj trovi novajn rimedojn, por ricxigi siajn sciojn. Uzinte tiun cxi materialon, d-ro Vincent kaj Miller kreis la universitaton en la plej simpla formo, intencante perfektigadi gxin laux alvenontaj bezonoj kaj demandoj. La sukceso estis tre granda. La nova plano de universitato estis publikigita en la jaro 1878, kaj tuj aligxis al la societo 700 personoj. La kredo je luma estonteco estis granda kaj la entuziasmo eksterordinara : kiam la membroj revenis el Chautauque hejmen kaj rakontis al la amikoj kaj konatoj pri la nova entrepreno, sxutigxis tuj petoj pri akcepto en la societon de plej diversaj flankoj de la lando. Tiel en la fino de la jaro 1878 la societo posedis jam 8 000 membrojn, en 1885 la nombro de la membroj estis 35 000, kaj kun cxiu jaro la nombro de la membroj rapide kreskas. La membroj estas disjxetitaj en urboj, urbetoj kaj vilagxoj de la Unuigitaj Sxtatoj, Kanadujo, Meksikujo, Anglujo, Svisujo, Italujo, Hindujo kaj aliaj landoj. Por farigxi membro de C. L. S. C. estas nur necese sciigi pri sia deziro per letero la sekretarion de la societo, kun aldono de 50 centimoj en signoj de posxto; tiu cxi malgranda sumo, alportita de la membro unu fojon por jaro, servas jam por elspezoj de korespondado, sendado de programoj, tabeloj da demandoj k. t. p. La sekretario, ricevinte la leteron de kandidato, sendas al li presitan tabelon da demandoj, petante efektive veran respondon. La demandoj estas sekvantaj : 1) kia estas via nomo; 2) adreso; 3) cxu vi estas frauxlo, frauxlino aux edzigita; 4) via agxo; 5) se vi estas edzigita, kiom da vivantaj infanoj vi havas; 6) je kio vi vin okupas; 7) kia estas via religio; 8) cxu vi estas decidita oferi 4 jarojn, por trairi la kurson de lernado; 9) cxu vi promesas oferadi 4 horojn cxiusemajne por legado de rekomendotaj al vi libroj; 10) cxu vi povas aldoni al tiuj cxi 4 horoj ankoraux iom da tempo, kaj kiom nome? Profesoroj, esplorinte la respondojn de la interesato, sendas al li katalogon de libroj, kiujn li devas legi en la dauxro de unu jaro. La nombro kaj enhavo de la libroj estas tia, ke oni povas ilin tralegi en unu jaro, uzinte por tio cxi cxirkaux 40 minutojn cxiutage. Por la rekomendataj libroj ne ekzistas ia gradigado, tiel ke studanto de la unua kaj kvara jaroj legas ofte tiujn samajn verkojn. Ekzemple por la jaro 1884/5 la universitato rekomendis la sekvantajn kelkajn verkojn : "Historio de Grekujo" de Burns; "Arto de elokventeco" de Toundsend; "Historio de la reformacio" de Heret; "Ciro kaj Aleksandro de Macedonujo" de Abbot; "La karaktero de Jezo" de Beschnel; "Hxemio" de prof. Apilton; "Facilaj lecionoj de biologio de la bestoj" de Uyeyt; "Esploroj pri la kulinara scienco kaj arto", "Priskribo de la antikva greka vivo", "Mitologio greka" kaj diversajn aliajn librojn kaj gazetajn artikolojn. Sxajne tia sistemo ne havas sencon, cxar al persono, kiu komencas legi, ne sole estas malfacile bone konatigxi kun la legita objekto, sed li devas ankoraux antaux cxio lerni legi la pli gravajn verkojn. Sed tiun cxi sistemon oni klarigas per tio, ke ekster la komuna kurso la plimulto da membroj, pasinte la unuan aux duan jaron, ordinare jam ricevas deziron studi ian specialan brancxon de scienco. Tre multaj membroj studas samtempe la specialan kurson de seminario por instruistoj. Al cxiu membro la sekretario de la universitato sendas cxiujare krom la katalogo de komuna kurso ankaux la katalogojn de specialaj verkoj, senpagan gazeton "Alma mater" kaj multon da diversaj gravaj kaj interesaj katalogoj, brosxuroj kaj dokumentoj. La libroj, kiuj konsistigas la instruan materialon, kostas por jaro cxirkaux 7 dolarojn (en librejoj 15 dolarojn). La malkarecon de la libroj d-ro Vincent atingas per la sekvanta rimedo : li turnas sin al libreja firmo kun la demando, cxu gxi ne donus rabaton, se gxi por tio cxi ricevos la garantion, ke gxi disvendos la donitajn librojn en la nombro de 20-30 miloj da ekzempleroj; kompreneble la firmo konsentas, cxar gxia profito estas tiam tre granda; ecx ne-membroj, sciigxinte, kiujn verkojn la universitato rekomendis, acxetas ilin en granda nombro. Por la specialaj verkoj la membroj devas ankaux elspezi 6-8 dolarojn cxiujare, sed tiujn cxi ili ricevas ankaux por rabatita kosto. La plimulto da membroj, logxantaj profunde en la provinco, estas devigitaj acxetadi cxiujn verkojn kaj lerni mem, dum aliaj, logxantaj en urboj, pruntas la necesajn librojn el bibliotekoj, aux unu de alia, kaj ofte ili kreas specialajn klubojn, kie ili kunvenas, por priparoladi kaj klarigadi la legitan objekton. Membroj, kiuj distingas sin per scienco aux specialeco, ekzemple ingxenieroj, instruistoj, kuracistoj, pastroj k. c. donas senpage la respondajn klarigojn kaj konsilojn al la membroj, kiuj lernas ilian specialecon. En la fino de lerna jaro cxiu membro ricevas longan tabelon da demandoj, kiujn li devas respondi, se li deziras posedi ateston de C. L. S. C. La demandoj, malgraux la sxajna komplikiteco, ne prezentas tamen ian malfacilecon, se la studanto efektive atente legis la donitan verkon. Bonaj 85 por 100 respondoj suficxas, por elteni la ekzamenon kaj ricevi ateston. Tia ekzameno ne estas ekzameno en la propra senco; al la membroj ecx estas permesite la pli malfacilajn respondojn cxerpi el libroj; sed ili devas esti esprimitaj per propraj pensoj kaj vortoj de la studanto. La societo opinias : nia celo estas posedi la eble plej grandan nombron da membroj, sed ne doni kauxzon por malpliigxado de ili; severaj do ekzamenoj timigas nur tiujn membrojn, kiuj pleje nian helpon bezonas; cetere regulaj ekzamenoj estas ecx neeblaj pro tiu kauxzo, ke multaj membroj trovigxas malproksime kaj alveni ne povas. Tamen ekzistas en Chautauque tiel nomata "somera popola universitato". Tiu cxi nomo ne estas preciza, cxar la lerna jaro limas sin per 10 monatoj kaj la somera kunveno sur la bordo de la lago Chautauque servas sole kaj propre por spirita ripozo, ferioj, plu por finado de la lerna jaro kaj por disdono de diplomoj al tiuj membroj, kiuj trovas eblon alveni en Chautauque. Tiel la nombro de cxiuj finintaj la kurson ne prezentas sin tie en plena kompleto. Ekzemple en la jaro 1885 finis la kurson 1 600 personoj, tamen alvenis en Chautauque nur 600. Sed la nombro de la personoj flankaj, kiuj en 1885 vizitis en somero Chautauque'on estis 75 000! La lago Chautauque, havanta longon de 20 anglaj mejloj, kusxas sur la alteco de 1 400 futoj super la nivelo de la Atlanta Oceano, en malproksimeco de 9 mejloj de la lago Erie, kaj estas cxirkauxita de arbaroj, montoj, kun pura, fresxa aero. En la jaro 1878, kiam d-ro Vincent fondis la someran universitaton, Chautauque okupis 150 akrojn da bela tero, sed trovis sin en tre praa stato. La alvenintaj membroj devis logxi en transportaj tendoj. Post 4 jaroj Chautauque posedis jam hotelon por 500 personoj kaj multegon da domoj. En la dauxro de la supre diritaj du someraj monatoj en Chautauque estas granda movado. Per vaporsxipoj kaj fervojoj alvenas sencxese novaj homoj el plej diversaj punktoj de la Unuigitaj Sxtatoj kaj Kanado. Krom la membroj alveturas multego da gastoj. La vizito en Chautauque apartenas jam al la bona tono. Tiel en la jaro 1880 estis tie Garfield, la universitaton vizitis ankaux generalo Grandt, kaj laux lia ekzemplo sekvis generalo Lohan en 1885, tiam ankoraux kandidato por vic-prezidanto. Por akiri prozelitojn, la societo faras, kion gxi povas, ligante utilajxon kun diversaj agrablajxoj. En la dauxro de la tutaj 2 monatoj, kelkajn fojojn en tago, oni povas tie auxdi diversajn publikajn parolojn kaj lecionojn. Cxiu povas havi vocxon; en la intertempo inter la paroloj oni produktas artajn fajrojn, iluminajxojn. Artistoj ludas koncertojn, oni donas spektaklojn, oni entreprenas procesiojn, promenadojn sur la lago per en vespero lumigitaj sxipetoj, k. t. p. Precipe la publikaj paroloj havas altirantan forton. La societo por tio cxi invitas parolantojn kun nacia aux internacia gloro; la plejmulto de tiuj cxi talentaj publikaj paroloj havas por objekto Euxropon, Azion kaj Afrikon. En la jaro 1885 inter aliaj objektoj la sekvantaj personoj parolis pri la sekvantaj objektoj : Syman Abbot parolis pri la homa naturo; d-ro S. J. M. Eaton--pri la planoj de konstruo de la piramidoj de Egiptujo; A. M. Fairbaern, prezidanto de la Airedale College en Anglujo--pri la historio de la filozofio, pri John Locke, pri H. Spencer, pri J. Bright, pri Comte kaj la pozitivistoj; d-ro Finch--pri la uzado de brando; Julius N. Seelye, prezidanto de la Amherst College--pri la potenco de la ideo, k. t. p. En la jaro 1886 grandan rolon tie cxi ludis la oriento, pri kiu parolis : Babn Keshub Chandra, Ram Chandra Bose kaj Sau Ah Brah. La specialajn sciencojn kaj artojn oni povas studi en la dauxro de la 4-jara komuna kurso aux poste. Tamen en la jaro 1884 la societo organizis la unuan specialan fakultaton, konsistantan el profesoroj, kiuj guvernas per korespondado; la profesoroj plenumas siajn devojn en la loko de ilia logxado, kaj unu fojon en jaro ili alveturas en lokon difinitan por ekzamenoj; la studantoj do cxerpas klarigojn kaj sciencan helpon cxe specialistoj, kiuj trovigxas tie, kie la studantoj logxas. La sekvanta eltiro el la cirkulero de la profesoroj klarigos la celon de tiu cxi universitato : "Oni kreas universitaton, por doni la eblon atingi pli altan kaj praktikan edukigxon al tiaj junaj homoj de ambaux seksoj, kiuj ne povas forlasi la domon, por vizitadi kolegion, kiuj estis devigitaj forlasi universitaton, aux kiuj deziras plenigi siajn sciencajn mankojn. La progresoj en la lernado kaj la grado de la akiritaj scioj estos metitaj al severa esploro per skriba ekzameno cxe alesto de senpartiaj kaj konformaj atestantoj." En la jaro 1886 la universitato posedis jam 9 specialajn fakultatojn : akademion de la greka kaj latina lingvoj, kolegion de novaj lingvoj, fakultaton de matematiko, de historio, de literaturo, kurson de mikroskopio, kurson teologian, kurson de retoriko kaj de hxemio. En la jaro 1887 oni malfermis : fakultaton de fiziko kaj natur-historio, fakultaton de filozofio kaj logiko, instituton de orientaj lingvoj, lernejon de industriaj sciencoj, kiu enhavas en si telegrafiadon, konstruadon kaj diversajn fabrikadojn, lernejon de komerco kaj de praktikaj aferoj (Business and practical affairs), lernejon de agronomio, de belaj artoj, de aferoj ekleziaj, muzikan kolegion, instituton de ingxenieroj de montolaboroj, pontoj kaj vojoj, antropologian fakultaton por anatomio, flziologio, higieno, psihxologio kaj sociologio. Persono, kiu deziras esti akceptita en la nombron de la studantoj, enportas krom 5 dolaroj de enskribigxo ankoraux 10 dolarojn por la universitato kaj 3 dolarojn kiel aldono, se li deziras studi kune du specialajn sciencojn. Oni supozas, ke studanto povas lerni la kurson de latina kaj greka lingvoj, uzante en la dauxro de 4 jaroj po unu horo cxiutage, sed ankoraux li povas unu horon oferi por studadi samtempe la matematikon. Cxiuj temoj kaj ekzercoj estas korektataj de la profesoroj kaj resendataj al la studantoj. Mi finis. Imagu al vi, kara leganto, ke la dirita universitato posedas tian ilon, kia estas la lingvo Esperanto . . . La komentarioj ne estas necesaj. Jan JANOWSKI * * * * * FINGRA KALENDARO Originale verkita de J. GROHN, privata instruisto. Rigardu tiun cxi figuron, kiu prezentas la montran fingron de la maldekstra mano, [Ilustrajxo: fingroj.png] (la literoj estas konektitaj per strekoj lauxalfabete) B C fingro-pintoj: A D F E fingro-artikoj: G sur kiu la lokoj de fleksoj kaj la fineto de la fingro estas signitaj per sep literoj A, B, C, D, E, F, G. Tiuj cxi sep punktoj prezentas la sep tagojn de semajno. Cxiu devas sur sia propra fingro signi tiujn cxi punktojn en penso per tiuj cxi sep literoj kaj en tiu sama ordo, kiel ni vidas sur la figuro. Antaux ol ni iros pli malproksimen, ni devas bone lerni parkere la sekvantan frazon sisteman, sen kiu oni ne povas uzi nian fingran kalendaron : Alta Dia Dono, Granda Ben', Espero! Gvidu CXion Firme Al Dezira Fino. Tiu cxi frazo estas kunmetita el dekdu vortoj, kies unuaj literoj montras al ni, de kiu punkto sur la fingro cxiu monato komencas kalkuli siajn tagojn. Jen estas la sistemo monata : 1a monato (Januaro) -- A (Alta) 2a -- (Februaro) -- D (Dia) 3a -- (Marto) -- D (dono) 4a -- (Aprilo) -- G (granda) 5a -- (Majo) -- B (ben') 6a -- (Junio) komencas de E (Espero) 7a -- (Julio) la punkto G (gvidu) 8a -- (Auxgusto) -- C (cxion) 9a -- (Septembro) -- F (firme) 10a -- (Oktobro) -- A (al) 11a -- (Novembro) -- D (dezira) 12a -- (Decembro) -- F (fino). Se vi volas scii, kial la sistemo monata devas esti difinita tiel kaj ne alie, kalkulu sur la punktoj de la fingro kaj vi vidos, ke se la monato Januaro, havanta 31 tagojn, komencigxas de la punkto A (Alta), gxi finigxas sur la punkto C; la dua monato, Februaro, havanta 28 tagojn (en jaro simpla) komencigxas de la punkto D (cxar la 31a de Januaro estis c) kaj finigxas sur C; la tria monato, Marto, komencas kalkuli siajn tagojn de la punkto D, k. c. (Pri superjaro, t. e. jaro 366-taga ni parolos poste.) Rimarko. Cxe kalkulado cxirkaux la fingro oni povas facile vidi, ke la datoj 8, 15, 22 kaj 29 de cxiu monato cxiam falas sur tiun saman punkton, de kiu la monato komencigxas. Ekzemplo 1. De kiu punkto komencigxas Aprilo?--Solvo : Aprilo, la kvara monato, komencigxas de la punkto, kiu estas signata per la unua litero de la kvara vorto de la frazo (G). Ekzemplo 2. Sur kiu punkto sin trovas la 5 de Novembro? --Solvo : Al Novembro, la dekunua monato, respondas la dekunua vorto de la frazo (Dezira) kaj tiel la punkto D estas la unua, E la dua, F la tria, G la kvara kaj A estas la kvina tago de Novembro. Ekzemplo 3. Sur kiu punkto sin trovas la 23 de Junio?--Solvo : Al Junio, la sesa monato, respondas la sesa vorto de la frazo (Espero) kaj tiel la punkto E estas la 1, 8, 15 kaj 22 kaj F estas la 23 tago de la monato Junio. Nun ni vidos, kiun nomon de tago semajna cxiu punkto de la fingro devas havi : Ekzemplo 4. Ni elsercxu la punkton de la hodiauxa tago, supozante, ke hodiaux estas jxauxdo la 8 de Majo de la jaro 1890. (Rimarko. Kiu lernas tiun cxi kalendaron, ne devas sin teni je nia supozita tago, nombro kaj monato, cxar estos pli klare kaj pli kompreneble, se li prenos por ekzemplo la daton kaj la nomon de tiu tago, en kiu li lernas, kaj solvos sian ekzemplon konforme je la sekvanta solvo).--Solvo : Al Majo, la kvina monato, respondas la kvina vorto de la frazo (Ben'), kaj tiel la punkto B estas la 1 kaj la 8 de Majo; kaj cxar ni scias, ke tiu cxi tago estas jxauxdo, ni facile konkludas, ke la punkto B estas jxauxdo, C-- vendredo, D--sabato, E--dimancxo, F--lundo, G--mardo kaj A-- merkredo. Tiuj cxi nomoj de tagoj restas por la punktoj por tiu cxi tuta jaro 1890. Rimarko. Por ne sxargxi la memoron, estas suficxe nur memori la punkton de dimancxo, kaj el la antauxiranta solvo ni vidas, ke por tiu cxi jaro (1890) la punkto E estas la dimancxo. En la sekvanta jaro la nomoj de la tagoj transiras sur la antauxirantajn punktojn, kaj gxi farigxas pro jena kauxzo : se la simpla jaro havus nur precize 52 semajnojn, gxi komencigxus de la punkto A (en nia jaro--merkredo) kaj finigxus sur la punkto G (mardo), kaj la estonta jaro komencigxus ree de A kaj la tagoj por la punktoj restus tiuj samaj sen sxangxo; sed bedauxrinde la jaro ekster 52 plenaj semajnoj havas ankoraux unu superfluan tagon, sekve gxi ne povas finigxi sur la punkto G (mardo), sed gxia fino estos A (merkredo) kaj la estonta jaro devas komencigxi de la sekvanta tago (jxauxdo), sed ne de la sekvanta punkto B, cxar la sistemo monata postulas por la monato Januaro la punkton A (Alta). Por konsentigi tiujn cxi du postulojn (ke la estonta jaro komencigxu de la punkto A kaj de jxauxdo), oni devas diri, ke kun la komenco de nova jaro la ordo de la nomoj de tagoj por la punktoj de la fingro cxesigxas kaj komencigxas nova ordo, tio estas : la punkto A akceptas la nomon de la tago, kiun la punkto B gxis tiu tempo havis. Sekve, vidante ke en tiu cxi jaro 1890 B estas jxauxdo, ni scias, ke kun la komenco de la estonta jaro A estos jxauxdo kaj la punkto dimancxa anstataux E en la estonta jaro estos D. Nun estas ankaux facile kompreni, ke por la 29a tago de Februaro en superjaro devas veni tia sama sxangxo de la nomoj de tagoj por la punktoj de la fingro. Nia sistemo kalendara estas verkita por jaro simpla, en kiu la monato Februaro havas nur 28 tagojn kaj tiel, komencigxante sur la punkto D, tiu cxi monato finigxas sur C kaj la sekvanta monato Marto komencigxas de la punkto D. Sed cxar en superjaro Februaro havas ankoraux unu tagon, sekve gxi ne povas finigxi sur C, sed devas finigxi sur D kaj la sekvanta monato devas komencigxi de la sekvanta tago, sed ne de la sekvanta punkto E, cxar la sistemo monata postulas por la monato Marto la punkton D. Sekve ni vidas, ke por konsentigi tiujn cxi 2 postulojn (ke la monato Marto komencigxu de la punkto D kaj de la sekvanta tago), ni devas diri, ke en la komenco de Marto la antauxa ordo de la nomoj de tagoj por la punktoj sur la fingro cxesigxas kaj en la komenco de Marto en superjaro la punkto D akceptas la nomon de la tago, kiun la punkto E gxis tiu tempo havis. Sekve, transirante de jaro simpla en sekvantan superjaron, ni havas 2 sxangxojn de la nomoj de tagoj por la punktoj : unu fojon por Januaro kaj Februaro kaj la duan fojon por la lastaj 10 monatoj. Tiel en tiu cxi jaro 1890 la dimancxo estas sur la punkto E, en la estonta jaro 1891 gxi estos sur D kaj en la superjaro 1892 la dimancxo estos sur C por la unuaj du monatoj kaj sur B por la lastaj dek; tio estas : la nomoj de tagoj sin sxovas posten en returnita ordo de la alfabeto. Rimarko. El tiu cxi klarigo estas facile kompreni, ke se oni volas sercxi ian tagon en pasinta tempo, oni devas sxovi la nomojn de tagoj por cxiu jaro en rekta alfabeta ordo : tio estas, se en tiu cxi jaro 1890 la punkto dimancxa estas E, sekve en la pasinta jaro 1889 gxi estis F kaj en 1888 (superjaro) la punkto dimancxa estis G por la lastaj dek monatoj kaj A por la unuaj du monatoj k. c. Cxiuj gxis nun donitaj reguloj montras al ni, kiel trovi la tagon, se oni scias la nombron en la monato (la daton); nun kiel oni trovos la daton, se oni scias la tagon? Ekzemple : hodiaux estas vendredo en Oktobro,--kian daton ni donos al tiu cxi vendredo, sciante, ke cxiu tago ripetigxas kvar aux kvin fojojn en la monato? Tiel sciu : se iu en la dauxro de longa tempo ne rigardis la daton, tiu ankaux el presita kalendaro ne scios la daton por la demandata tago, cxar la kalendaro al ni ne povas diri, kiu vendredo en Oktobro gxi estas; sed se li memoras, ke en unu el la lastaj tagoj ni havis ekzemple la nauxan de Oktobro, tiam al li estos facile resercxi tiun cxi daton sur la fingro kaj poste trovi la plej proksiman vendredon. En tia okazo ni divas : Oktobro, la deka monato, komencigxas sur la punkto, kiu estas signata per la unua litero de la deka vorto de nia frazo (Al), t. e. : A estas la 1 kaj 8, B--la 9 de Oktobro; kaj cxar E en tiu cxi jaro 1890 estas dimancxo, tial B aux la 9 de Oktobro estos jxauxdo kaj la sekvanta vendredo estos la 10. Okazas iafoje, ke oni volas difini la tagon por ia dato en malproksima jaro, por kiu difini la punkton de dimancxo estas ne facile kaj ecx lacige. En tia okazo (konsiderante, ke cxiu simpla jaro havas unu superfluan tagon super la nombro de semajnoj kaj la superjaro havas ilin du) ni devas la nombron de cxiuj tiuj cxi superfluaj tagoj, kiuj sin trovas en la intertempo inter la kuranta jaro kaj la sercxata, dividi je sep, t. e. tiujn cxi tagojn turni en x semajnojn, kaj la resto al ni montros, je kiom punktoj ni devas sxovi la punkton dimancxan (laux ordo alfabeta). Se la divido farigxis sen resto, tiam la punkto dimancxa en la sercxata jaro estas tiu sama, kiel en ia kuranta jaro. Rimarko 1-a. Rilate la lastan regulon por difini la tagon en malproksima jaro (cxe kiu ni diris, ke ni devas dividi je sep la nombron de la superfluaj tagoj, kiuj sin trovas en la intertempo inter la kuranta jaro kaj la sercxata) ni devas fari la rimarkon, ke se ni trovigxas en la lastaj dek monatoj de superjaro, ni devas, cxe la elkalkulado de la superfluaj tagoj, aldoni ankoraux unu tagon por la 29-a Februaro de la kuranta jaro. Tiel same oni devas agi, se la sercxata dato trovigxas en Januaro aux Februaro de ia superjaro. Rimarko 2-a. Sercxante ian daton en pasintaj centjaroj, ni devas meti atenton sur la lastan jaron de la centjaro, kiu, malgraux ke la nombro de la jaro estas dividebla je 4, nur tiam estas superjaro, kiam la nombro de la centjaro dividas sin je 4. Sekve la jarojn 1700, 1800 kaj 1900 ni devas kalkuli al la jaroj simplaj kaj ne al superjaroj, cxar la nombro 17, 18 kaj 19 ne estas divideblaj je 4. Cxiuj reguloj de nia fingra kalendaro povas esti uzataj tiel same por la Julia kalendaro (malnova stilo), nur kun tiu diferenco, ke la punkto de dimancxo falas cxiam sur la duan sekvantan punkton post tiu, kiu en la kalendaro Gregoria (nova stilo) signifas la dimancxon; se tiel laux la kalendaro Gregoria D signifas la dimancxon por la kuranta jaro 1891, la dimancxo laux la malnova stilo estos sur la punkto F. Sed ni devas sciigi niajn karajn legantojn, ke la lasta rimarko (pri la lastaj jaroj de centjaroj) tie cxi ne povas havi lokon. Nun, estimataj amikoj de nia lingvo, se vi komprenas cxiujn regulojn de nia kalendaro, tiam ne estos al vi malfacile solvi la sekvantajn du temojn : 1-a Difinu la tagon de la morto de Koperniko, kiu mortis la 12an de Februaro de la jaro 1473. 2-a Trovu, en kiu tago naskigxis Kristo? Rimarko. Cxe la ambaux temoj devas esti uzata la kalendaro Julia, cxar la Gregoria komencigxis de la jaro 1583. * * * * * EL LA POSXTO La Bremena vaporsxipo "Lloyd" staras en la haveno de Nov-Jorko, preta al forveturo; jam la duan fojon estas donita la signalo per la sonorilo, kiu admonas cxiujn personojn, kiuj ne veturas, forlasi la sxipon. La kaldronoj de la sxipo kun mugxo kaj bruo ellasas vaporon, la piloto estas sur la sxipo, la amerika havena komisio jxus per la transjxetita ponto forlasas la sxipon, trovinte cxiujn paperojn en ordo kaj doninte la permeson por elveturo el la haveno. Jen supre sur la bordo de la haveno en la lasta minuto rapide alkuras ankoraux kelkaj kalesxoj. Sakoj de diversa grandeco estas rapide jxetataj malsupren kaj poste kun granda rapideco portataj sur la sxipon kaj internen, kaj post kelkaj minutoj la sxipo en plena veturado forkuras de la havena ponto kaj, lasante la grandegan monumenton de la libereco sur la insulo Bedloe dekstre, elveturas el la golfo de Nov-Jorko. Tiu lasta pakajxo, kiu venis ankoraux en la lasta minuto sur la sxipon, estis la posxto. La vaporsxipo portas sur la posta flanko la germanan standardon, nigra-blanka-rugxan, sur la antauxa masto la standardon de Bremeno, blanka-rugxan, sur la meza masto la standardon de la Nord-Germana Lloyd, bluan ankron kaj bluan sxlosilon krucigxantajn sur blanka kampo, kaj sur la krucmasto la standardon de la germana posxto, tute similan al la standardo de la milita sxiparo, nur havantan en la maldekstra malsupra kampo flavan kornon de posxto. Se ni sekvos post la posxta pakajxo, kiu tra la malfermoj estis transportita en la malsupran parton de la sxipo, ni venos en suficxe grandan salonon, kiu estas arangxita tiel same elegante, kiel la unua kaj dua kajutoj de cxiuj Lloyd'aj vaporsxipoj. Granda, per verda drapo kovrita tablo kun multaj fakoj super la skriba platajxo, apud kiu oportune povas labori kvar homoj, prezentas la cxefan meblon de tiu cxi salono, almenaux la moveblan. Unu el la muroj lauxlongaj estas okupita de polurita masiva breto, kiu enhavas grandegajn fakojn, kies fundoj cxiuj estas klinitaj malrekte al la muro. Kelkaj sxranketoj por konservado de formularoj, stampiloj, kolorigajxo, fadenoj, sxnuretoj, sigelvakso k. t. p. plenigas la meblaron de tiu cxi nagxanta posxta oficejo. Sxova pordo kondukas en grandegan cxambron najbaran, kiu tuta estas plenigita de paketoj; tiuj cxi lastaj estas tiel firme kunmetitaj kaj tiel lerte pakitaj unuj sur la aliaj, ke ili cxe cxiu movo de la sxipo ne ruligxas tien kaj reen, sed ecx en granda ventego, kiam la sxipo saltas kaj batas, ili ne tre multe dissxutigxas; en alia okazo ne multaj el ili venus Euxropon. Se ni eliros en la koridoron, ni venos en elegante arangxitan cxambron kun du litoj unu super la dua kaj alia meblajxo, simila al tiu, kiun havas la vojagxantoj de la dua klaso. La cxambro estas difinita por la du posxtaj oficistoj, la germana kaj amerika. Malpli eleganta, sed tre praktike meblita apudcxambro estas difinita por la du suboficistoj, la germana kaj amerika. De la komenco de la jaro 1891, post longaj kaj detalaj traktadoj inter Nord-Ameriko kaj Germanujo, oni fine decidis, ke cxiu vaporsxipo devas esti akompanata de amerika kaj germana posxta oficisto kaj po unu helpanto pro cxiu el ili, por ke oni povu ankoraux en la dauxro de la septaga transveturo tiel prepari la posxton, ke gxi, veninte Bremenon aux Nov-Jorkon, povu tuj esti dissendata pluen, sen perdo de duontago aux de tuta tago por la specigado. Antauxe la sxipestro aux la unua oficiro akceptadis la posxton; sub lia observo gxi estis enportata de la amerikanoj, poste la cxambroj estis sxlosataj kaj la sxipestro prenadis la sxlosilon, kiun li transdonadis poste nur al la germana posxta estraro en Bremeno aux en Nov-Jorko al la amerikaj posxtaj oficistoj. Per tiu cxi plej nova posxta progreso, la arangxo de nagxantaj posxtaj oficejoj kun germana kaj amerika oficisto, oni atingas en la dissendado de la posxtajxoj plifruigon de preskaux tuta tago. La oficistoj kaj suboficistoj, tiel la amerikaj kiel ankaux la germanaj, estas "borduloj", t. e. homoj, kiuj konas la marajn cirkonstancojn, faris marajn veturojn kaj estas suficxe harditaj kontraux la mara malsano. Tiu cxi cirkonstanco estas tre grava, cxar en auxtuno kaj vintro la transveturo de la vaporsxipo estas ofte tiel malkvieta, ke kredeble la tuta posxto restus nepreparita, se la posxtaj oficistoj estus atakitaj de mara malsano. La oficistoj ricevas tablon oficiran, kompreneble je la kostoj de Germanujo kaj de la Unuigitaj Sxtatoj de Ameriko, kaj mangxas kune kun certa grupo da sxipaj oficiroj. La suboficistoj en rilato de tenado kaj mangxado estas kalkulataj en tiu sama rango, kiel la maatoj, t. e. homoj starantaj en rango inter sxipsoldatoj kaj sxipoficiroj. En la veturo al Germanujo, sekve en tiu, en kiu ni en spirito partoprenas, la amerika oficisto estas la kondukanto. La posxto, kiu estas transveturigata, estas ja amerika proprajxo gxis la momento, en kiu gxi en Bremeno estas transdonata al la germana regna posxto; kontrauxe, en la veturo al Nov-Jorko la germana oficisto estas la kondukanto kaj komandanto en la oficejo. Ni rigardu iom pli proksime la posxton, kiu estas transportata de Nov-Jorko al Bremeno. Gxi enhavas antaux cxio la tutan posxton, kiu kolektigxis en Nov-Jorko kaj en gxia cxirkauxajxo, kaj tio cxi estas ne malgranda, cxar inter Nov-Jorko kaj Germanujo estas komercaj komunikigxoj, kiuj prezentas la spezon de centoj da milionoj markoj cxiujare. Al tio cxi venas la tuta posxto de la okcidentaj Unuigitaj Sxtatoj gxis San-Francisko kaj plu ankoraux parto de la posxto Azia kaj Auxstralia, kiu tra la Granda Oceano venas per sxipoj al San-Francisko, de tie cxi iras en la dauxro de kelkaj tagoj per la fervojoj al Nov-Jorko kaj tie estas sxargxata sur la vaporsxipojn, por esti transveturigita tra la Atlantan Oceanon. Se oni konsideros, kiel granda estas la komerca komunikigxo de Germanujo kun la Unuigitaj Sxtatoj de Ameriko, kiom multaj centoj da miloj da elmigrantoj cxiujare iras Amerikon, restante ja cxiam en rilatoj kun sia patrujo, kun siaj parencoj, kiom multe da germanoj vivas en Ameriko, tiam oni facile komprenos, ke la posxta komunikigxo estas grandega kaj ke gxi konstante kreskas. Sed tiu cxi posxto alportas objektojn ne sole por Germanujo, sed ankaux transire por Polujo, Rusujo, Auxstro-Hungarujo, Turkujo, Svedo-Norvegujo, ecx por la norda Italujo. Precipe grandega nombro da gazetoj estas sendataj sub banderolo el Ameriko Euxropon, ne alportante grandan gxojon al la germanaj posxtaj oficistoj, kiuj nomas tiujn cxi gazetajn sendajxojn "bastonoj". La amerikanoj ordinare ne faldas la gazetojn kvarangule, kiel la euxropanoj, sed kunrulas ilin kaj poste cxirkauxigas ilin per papera strio kun la adreso. Tiuj cxi rulitaj, rondaj, bastonformaj posxtajxoj estas pli facile pakeblaj, sed la adresoj estas legataj cxe la specigado tre malfacile, kaj sperta oficisto specigas egalan nombron da "bastonoj", t. e. amerikaj rulitaj gazetoj, trioble pli malrapide, ol leterojn ecx kun suficxe malklaraj adresoj. Krom leteroj, banderoloj kaj jxus nomitaj posxtaj paketoj, oni devas ankoraux prilabori la leterojn rekomenditajn, t. e. enskribitajn, kaj leterojn sxargxitajn, t. e. enhavantajn monon kaj kostajxojn. Cxiuj pecoj kune, kiujn unu sola nagxanta posxto transportas, prezentas la nombron de cxirkaux 400 000 posxtajxoj de diversaj specoj; sed ofte tiu cxi nombro altigxas gxis pli ol miliono da pecoj. La devo de la posxtaj oficistoj, kiuj veturas kun la sxipo, estas dividi la posxtajxojn laux la apartaj posxtaj kursoj. La objektoj, kiuj estas difinitaj por la trairo transite, estas metataj en unu el la fakoj de la grandaj bretoj, kaj kiam la sxipo estas en movo, tiam oni vidas, kial la fundo de la apartaj fakoj en la grandegaj bretoj iras tiel malrekte malsupren. Se la fundo estus plata, tiam cxe cxiu levigxo de la sxipo cxiuj posxtajxoj elfalus, el la diversaj fakoj la objektoj denove miksigxus inter si, kaj la tuta laboro estus vana. Krom la transira komunikigxo, kiu iras tra Berlino, se la afero ne tusxas Holandon aux Svedo-Norvegujon, devas ja antauxe jam esti pakitaj la kursoj, kiuj iras el Bremeno. Cxefa diskrucigxejo por la norda, orienta kaj suda Germanujo estas Hannovero. La transoceana posxto venas el Bremeno Hannoveron, kaj tie cxi en la dauxro de kelkaj minutoj, dum la krucigxo de la vagonaroj, la grandegaj sakoj kun la amerikaj posxtajxoj devas esti disdividitaj en la posxtajn vagonojn de la fervojoj, por ke tuj poste, en la tempo de la plua veturado, oni povu specigi ilin laux la diversaj stacioj. La specigantaj oficistoj devas scii preskaux pri cxiu loko en Germanujo, kie gxi sin trovas kaj al kiu posxta kurso gxi apartenas. Sako post sako el la amerikaj posxtajxoj estas malfermata, la enhavo estas sxutata en korbojn kaj nun dividata en la diversajn fakojn. Kiam unu fako estas tute aux duone plena, tiam oni pakas la leterojn, posxtajn kartojn, posxtajn asignojn, banderolojn k. t. p. en sakojn kun diversaj surskriboj, kaj la rekomenditajn kaj monajn sendajxojn denove en aliajn sakojn, kiuj ankaux portas sur si la surskribojn de la respondaj posxtaj kursoj. Aparta ekzerciteco estas necesa, por legi la amerikajn adresojn. La amerikano ekzemple havas la kutimon meti tuj sub la nomo de la adresato la straton kaj numeron, dum ni gxin skribas ordinare sub la nomo de la urbo. Al tio cxi gxuste la amerikaj leteroj, kiujn la elmigrintoj sendas hejmen, estas pleje skribitaj de homoj, kiuj ne bone posedas la plumon kaj nur malofte okupas sin per skribado de leteroj. Sur tia letero la diversaj partoj de la adreso kuras unu sur alian, duone germane, duone angle, kaj la amerika kolego, kiu estas kompetenta en tiaj aferoj, devas tiam helpi en la decxifrado de la adresoj, tiel same kiel ankaux la enportadon de la rekomenditaj kaj monaj leteroj en la registrojn li faras kune kun la germana kolego. Se la vetero estas bona kaj la preparado de la posxto iras bone, tiam la posxtaj oficistoj ofte havas ankaux tempon, por iri sur la ferdekon kaj gxui la belegan maran aeron; sed ordinare restas al ili tempo nur por la mangxado, dormado kaj por la plej necesa ripozo vespere en la oficira salono aux en la fuma salono de la dua kajuto. Ili devas forte labori, se ili volas veni al fino kun sia laboro. Kiam la oceano estas traveturita kaj oni alproksimigxas al la kanalo, tiam parto de la posxto devas esti tute preta, cxar ja ankaux anglaj posxtajxoj por Southampton estas alportitaj el Ameriko. En la lastaj horoj komencigxas la fermado de la sakoj da leteroj. Cxiuj amerikaj sakoj estas jam malplenigitaj, kaj la specigita enhavo migris en la sakojn germanajn. Cxiu sako estas fermita per sxnuro, kiun oni povas kuntiri. La finojn de tiu cxi suficxe dika sxnuro oni tratiras tra du truoj en la fundo de lada pladeto, kiu havas pli-malpli la grandecon de monero dumarka. Sur la fundo de tiu cxi pladeto staras la surskribo "U. S. Mail", t. e. posxto de la Unuigitaj Sxtatoj. La finojn de la sxnuro oni ligas, kaj en la kavon de la pladeto oni nun fandas sigelvakson, kiu tute kovras la sxnuron, kaj poste oni premas sur gxin la amerikan sigelon, kiu portas sur si la surskribon : "U. S. German Sea Post" (Mara posxto de la Unuigitaj Sxtatoj al Germanujo). Nun la posxtajxoj estas kvankam jam specigitaj laux la germanaj kursoj, sed ili cxiam ankoraux estas amerika proprajxo kaj la Unuigitaj Sxtatoj de Ameriko estas respondaj por tiuj cxi objektoj. La fajra sxipo en la Weser farigxas videbla. La vaporsxipo alproksimigxas al la hejma haveno. Jam prete pakitaj estas cxiuj sakoj, ankaux la paketojn oni en la lastaj tagoj elprenis el la kestoj kaj specigis ilin laux la kursoj kaj lokoj de difino. La lumturo de Rothesand estas preterveturita, pli malrapide veturas la Lloyda vaporsxipo laux la Weser, gxis gxi venas al la granda alvetura ponto de Nordenham. Kun bruo la ankroj estas delasitaj, la estraro venas sur la sxipon, kaj kun ili la reprezentantoj de la germana imperia posxto, kiuj tuj iras en la sxipan oficejon, kaj tie cxi en la apudesto de la ambaux germanaj oficistoj, kiuj kunvenis de trans la oceano, ili transprenas de la amerikaj oficistoj la sendajxon. La diversaj pozicioj en la formularoj estas komparataj, oni kvitancas, rapidaj manoj portas trans la havena ponto la posxtajn sakojn el la sxipo sur la bordon, kie jam staras la grandaj flavaj kalesxoj por la akceptado de la sakoj kaj paketoj, kaj rapide oni veturas aux al la posxta oficejo en Nordenham, aux al la stacidomo de la fervojo, kie en la vagonaron estas enarangxitaj apartaj posxtaj vagonoj, kiuj la tutan transmaran posxton portas al Bremeno. Tie cxi oni disapartigas la posxtajn kursojn, kaj parton de la paketoj kaj sakoj oni lasas. Sed la plej granda parto iras senpere kun la kuriera vagonaro, kiu aligxas en Bremeno, pluen al Hannovero, kie cxe la alveno de la transmara posxto denove disvolvigxas viva posxta movado. El la Bremenaj posxtaj vagonoj elflugas la sakoj kaj paketoj, ili estas sxargxataj en la posxtajn vagonojn de la aliaj vagonaroj, kiuj staras sur la diversaj relaj vojoj, kaj post kelkaj minutoj elveturas preskaux laux cxiuj direktoj la posxtaj vagonaroj, kiuj disportas la transmaran posxton por Germanujo kaj la alilando. La Berlina posxto sendas cxiutage Hannoveron specigistojn, por ke ili la leterojn difinitajn por Berlino tuj specigu laux la posxtaj oficejoj. En la tagoj, kiam venas la transmara posxto--kaj tio cxi nun havas lokon kelkajn fojojn en la semajno--tiuj cxi specigistoj ricevas helpantojn, kaj dum la vagonaro kuras de Hannovero Berlinon, ili uzas sian tutan forton kaj sian mirindan sciadon de la Berlinaj stratoj kaj domoj, por tiel pretigi la posxtajxojn, ke ili en Berlino jam de la stacidomo povas esti disdividitaj per kalesxetoj al la apartaj posxtaj oficejoj, kie tuj post la alveno komencigxas la disportado de la posxtajxoj. La posxtajxoj, kiujn oni ne havis tempon pretigi, kiel ankaux la posxtajxoj difinitaj por la eksterlando kaj por transita trairo, per la grandaj kalesxoj de la stacidomo estas alportataj rekte al la Berlina cxefa urba posxtejo en la Regxa Strato, tie cxi ili estas specigataj kaj iras kun la plej proksimaj kurieraj vagonaroj pluen al la orienta kaj suda Germanujo. En tia maniero estas eble, ke letero, kiu en Nov-Jorko estis donita sur la posxton en la tago de forveturo de Lloyda vaporsxipo, la plej malfrue post ok tagoj trovas sin jam en la manoj de la adresato ecx en la plej malproksima anguleto de Germanujo. Se oni al tio cxi konsideros la malkaran posxtan pagon de dudek pfenigoj, tiam oni efektive devas miregi pro la progresoj de la posxtaj aferoj, precipe se oni ekmemoros, ke ankoraux antaux cxirkaux sesdekjaroj letero el la suda Germanujo al la orienta Prusujo iris tiom same longe, kiel hodiaux letero el Nov-Jorko gxis cxia urbeto en Germanujo, ke tia letero tiam kostis cxirkaux unu talero kaj ke ordinare nur unu fojon en semajno iris posxto, kiu prenis kun si leterojn, tiel ke la respondo povis veni ne pli frue ol post dek kvar tagoj. La komunikigxoj inter la Unuigitaj Sxtatoj de Nord-Ameriko kaj Euxropo, precipe Germanujo, kreskas kun cxiu tago, tiel ke jam nun farigxas malfacile pretigxi kun la posxta komunikigxo. Baldaux oni devos pensi enporti ankoraux plibonigojn, kaj kredeble la tutmonda ekspozicio en Cxikago helpos al tio, ke novaj faciligoj kaj rapidigoj estos enkondukitaj por la transsendado de la posxtajxoj inter Ameriko kaj Euxropo. [El "Das Buch fuer Alle".] * * * * * LA LOGXEJOJ DE LA TERMITOJ La diversaj specoj de termitoj (ekzistas multaj specoj) konstruas nestojn de tre diversa formo. Kelkaj konstruas tureton el tero, de alteco iom pli ol 50 centimetroj, cxirkauxitan de elstaranta konusa tegmento, tiel ke la konstruo estas tre simila je fungo; interne sin trovas multego da cxeloj de diversa formo kaj grandeco. Aliaj preferas staton pli altan kaj konstruas siajn nestojn, kiuj havas diversan grandecon, de la grandeco de cxapelo gxis la grandeco de barelo de sukero, kaj konsistas el kungluitaj pecetoj da ligno--en brancxoj de arboj, ofte en la alteco de 20-25 metroj. Sed senkompare la plej rimarkindaj logxejoj estas tiuj, kiujn konstruas la "Termes fatalis", speco, vivanta en Gvineo kaj aliaj partoj de la Afrikaj bordoj de maro kaj pri kies nestoj skribas Smeathman en la 71 volumo de la "Phisos. Transactions". Tiuj cxi nestoj estas farataj tute el tero, havas ordinare la altecon de 3-4 metroj kaj respondan largxecon, tiel ke, se amaso da tiaj nestoj sin trovas kune, kio ofte havas lokon, oni povas gxin preni por vilagxo de la sovagxuloj; kaj efektive tiuj cxi nestoj ofte estas pli grandaj, ol la dometoj de la tieaj homoj. En la komenco ili konstruas du aux tri turetojn el tero, havantajn la altecon de preskaux 30 centimetroj kaj la formon de konuso da sukero. Tiuj cxi prezentas la trabaron de la estonta konstruo, ili baldaux farigxas pli multaj kaj pli altaj, poste oni ilin malsupre pli largxigas, supre ligas en kupolon, cxirkauxe fortikigas per dika muro el tero, kaj tiel ili prezentas logxejon de la grandeco kaj formo de amaso da fojno, je kiu ili en kelka malproksimeco estas tre similaj, kiam ili kovrigxas per herbo, kio baldaux farigxas. Kiam la konstruo ricevis tiun cxi lastan formon, tiam la internaj turetoj, esceptinte la suprojn, kiuj en diversaj lokoj elstaras kiel cxambretoj, estas forigataj kaj la tero estas uzata por aliaj celoj. Nur la malsupra parto de la konstruo estas okupata de la logxantoj. La supra parto aux la kupolo, kiu estas tre dika kaj fortika, restas malplena kaj servas precipe kiel defendo kontraux la sxangxoj de la vetero kaj kontraux la atakoj de naturaj kaj okazaj malamikoj, kiel ankaux por konservi al la malsupra parto la necesan varmecon kaj malsekecon por la disvolvigxo de la ovoj kaj por la flegado de la idoj. La parto logxata enhavas la palacon regxan aux la logxejon de la regxo kaj regxino, la nutrejon por la idoj, la provizejon aux konservejon de la mangxajxo kaj sennombrajn irojn, pasojn kaj malplenajn lokojn, arangxitajn laux la sekvanta plano. En la mezo de la konstruo, rekte sub la supro kaj pli-malpli sur egala alteco kun la tero, sin trovas la regxa cxambro, arkajxo de duone ovala formo aux simila je forno de bakado. Gxi estas ne pli longa, ol du centimetroj, sed oni gxin pligrandigas gxis dekkvin centimetroj kaj pli multe, kiam la regxino farigxas pli dika. En tiu cxi cxambro logxas la regxo kaj la regxino konstante, kaj pro la malvasteco de la eniroj, kiuj apenaux suficxas por tralasi la plej malgrandajn regatojn, le geregxoj neniel povas eliri; tiel ili, simile je multaj niaj potenculoj, kare pagas por la regxado per la perdo de la libereco. Tuj apud la cxambro de la geregxoj, cxirkauxe de cxiuj flankoj en la spaco de tridek centimetroj aux pli multe, sin trovas la cxambroj de la regxa kortego, konfuzita labirinto da sennombraj cxambroj de diversa formo kaj grandeco, el kiuj cxiu sin malfermas en alian kaj estas arangxita por oportuneco de la soldatoj kaj servantoj, de kiuj cxiam kelkaj miloj atendas la ordonojn de sia regxo kaj regxino. Post la cxambroj de la regxa kortego iras nutrejoj kaj provizejoj; la unuaj cxiam estas plenaj de ovoj kaj idoj, kaj en la komenco de la konstruado ili sin trovas tuj apud la regxa cxambro; sed kiam la kreskanta grandeco de la regxino postulas pli grandan cxambron kaj la apudaj cxambroj por la pligrandigita nombro da servantoj postulas la forigon de la ovoj, tiam la malgrandaj cxambroj de nutrado estas detruataj, kaj en kelka malproksimeco estas konstruataj aliaj, iom pli grandaj kaj ankaux en pli granda nombro. Per sia sxtofo ili diferencas de cxiuj aliaj cxambroj : ili estas konstruitaj el pecetoj da ligno, kiuj estas gluitaj inter si kredeble per rezino. Amaso da tiuj densaj, neregulaj kaj malgrandaj lignaj cxambretoj, el kiuj neniu atingas la largecon de du centimetroj, estas de sia flanko fermita en komuna tera cxambro, kiu ofte estas pli granda, ol kapo de infano. La provizejoj sin trovas intermiksite kun la nutrejoj kaj prezentas cxiam terajn cxambrojn plenajn de provizoj. La provizoj konsistas el pecetoj da ligno kaj el densigitaj sukoj de kreskajxoj. Tiuj cxi provizejoj kaj nutrejoj estas apartigitaj unuj de la aliaj por malgrandaj malplenaj cxambretoj kaj pasoj, kiuj komunikigxas inter si aux iras cxirkauxe, apartigitaj unuj de la aliaj, havas de cxiuj flankoj sian dauxrajxon en la ekstera muro de la konstruo kaj atingas tie gxis du trionoj aux tri kvaronoj de la alteco. Tamen ili ne okupas la tutan malsupran parton de la monteto, sed trovas sin nur en la flankoj, kaj en la mezo sub la kupolo ili lasas liberan kampon, kiu estas tre simila je la mezospaco de malnova pregxejo; gxia tegmento sin apogas sur tri aux kvar grandaj gotaj arkajxoj, el kiuj tiu, kiu sin trovas en la mezo de la kampo, ofte havas la altecon de unu metro kaj la aliaj de cxiu flanko estas cxiam pli malataj, kiel serio da arkajxoj en perspektivo. La cxambroj, nutrejoj k. t. p. estas kovritaj de plata sentrua tegmento, por reteni la malsekecon en la okazo, se la kupolo estus difektita; kaj la libera kampo, kiu estas iom pli alta, ol la cxambro de la regxo, havas ankaux netraflueblan plankon kaj estas tiel arangxita, ke la tutan pluvon, kiu povus enpenetri, gxi forkondukas en la subterajn irojn. Tiuj cxi iroj estas tre grandaj, kelkaj havas tridek centimetrojn en la diametro, tute cilindraj, kaj servas en komenco, simile al la katakumboj de Parizo, kiel la rompejoj, el kiuj estas prenataj la materialoj konstruaj, kaj poste ili servas kiel grandaj eliroj, tra kiuj la termitoj faras iliajn rabojn, kiujn ili entreprenas en kelka malproksimo de sia logxejo. Ili iras en malrekta direkto sub la fundamento de la monteto en la profundecon de cxirkaux unu metro, brancxigxas poste en cxiun flankon kaj tiras sin sub la suprajxo de la tero tre malproksime. Cxe ilia eniro en la internajxon ili komunikigxas kun aliaj pli malgrandaj iroj, kiuj sin levas spirale en la interna parto de la ekstera kovro, iras ronde cxirkaux la logxejo gxis la supro, cxe kio ili tratrancxas unu la alian sur diversaj vojoj, kaj cxiu en diversaj lokoj sin malfermas senpere en la kupolon kaj en la malsupran parton de la konstruo aux komunikigxas kun cxiu parto de tiu cxi lasta per aliaj, pli malgrandaj, rondaj aux ovalaj iroj de diversaj diametroj. Ke la subteraj cxefaj iroj devas esti tiel grandegaj, venas kredeble de tio, ke ili estas la grandaj traveturejoj, per kiuj la logxantoj enkondukas sian teron, lignon, akvon aux provizojn, kaj ilia spirala aux sxtupara levigxo esta necesa por oportuna aliro de la termitoj, kiuj nur kun granda malfacileco povas sin levadi vertikale. Por eviti tiun cxi malfacilecon en la internaj vertikalaj partoj de la konstruo, ili ofte faras vojeton de centimetro de largxeco, kiu sin levas sxtupare, kiel monta vojo, kaj per tio cxi ili tre facile sin levas sur altajxojn, kiujn ili sen tio ne povus atingi. La sprita penado mallongigi sian vojon elvokis, kiel sxajnas, ankoraux pli eksterordinaran elpenson. Tio cxi estas speco de ponto kun grandega arkajxo, kiu iras de la planko de la kampo al la supraj cxambroj en la flanko de la domo, respondas al la celoj de sxtuparo kaj mallongigas la interspacon cxe la forportado de la ovoj el la regxaj cxambroj al la supraj teraj cxambroj, kiuj en kelkaj montetoj sin trovas unuj de la aliaj en malproksimeco de 1--1 1/2 metroj, kalkulante la vojon plej rektan, kaj ankoraux multe pli malproksime, se ni kalkulos per la kurbaj kaj turnitaj iroj, kiuj kondukas tra la internaj cxambroj. Smeathman mezuris unu el tiaj pontoj; gxi havis la largxecon de unu centimetro, la dikecon de duono da centimetro, la longecon de dudek centimetroj, kaj prezentis la flankon de elipsa arko de responda grandeco, tiel ke oni devas miri, ke gxi ne rompigxis per sia propra pezo, antaux ol gxi estis ligita kun la supre staranta kolono. Cxe la fundamento gxi estis fortigita per malgranda arko kaj havis lauxlonge de sia supra platajxo sulkon, aux arangxitan intence por pli granda sendangxereco de la irantoj, aux per si mem elbatitan per la tro ofta irado. Rilate tiun cxi ponton grandan miron meritas tiu cirkonstanco, ke la gotajn arkajxojn kaj entute cxiujn arkajxojn de la diversaj iroj kaj cxambroj la termitoj ne kavernigas, sed dissxiras. Por krei tiujn cxi efektive gigantajn konstruojn, tiuj cxi malgrandaj bestetoj devas uzi la plej nekredeblan diligentecon, la plej sencxesan laboradon kaj la plej senlacan lertecon. Ke tiaj malgrandaj insektoj, kiuj havas apenaux la longecon de duono da centimetro, povas en tri aux kvar jaroj pretigi konstruon de kvar metroj de alteco kaj de responda dikeco, ornamitan per multego da turetoj, kun miriadoj da cxambroj de diversa grandeco kaj el diversaj materialoj, konstruitaj sub gxiaj grandegaj arkajxoj; ke ili en diversaj direktoj kaj diversa profundeco elfosas sennombrajn subterajn vojojn, el kiuj multaj havas dudek kvin centimetrojn en la diametro, aux dissxiras arkajxon el sxtono super aliaj vojoj, kiuj kondukas de la cxefurbo en la malproksimecon de kelkaj centoj da metroj; ke ili arangxas en la cxirkauxajxo kaj en la internajxo grandegajn sxtuparojn aux pontojn, kaj fine, ke la milionoj, kiuj estas necesaj por tiaj herkulesaj laboroj kaj sencxese iras kaj reiras en diversaj direktoj, neniam malhelpas unu al la alia,--estas mirindajxo de la naturo, aux pli gxuste de la Kreinto de la naturo, kiu multe superas la plej glorajn kreitajxojn kaj konstruojn de la homo; cxar se tiuj cxi bestetoj estus egale grandaj, kiel li, kaj konservus sian ordinaran instinkton kaj laboremecon, tiam iliaj konstruoj atingus la miregindan altecon de tuta kilometro, iliaj trakondukoj prezentus belegan cilindron kun diametro de cent metroj, per kio la piramidoj de Egiptujo kaj la akvokondukoj de Romo perdus sian tutan gloron kaj farigxus nuloj. La plej alta piramido ne havas pli ol ducent metrojn, kio, se ni kalkulos, ke la homo havas la altecon de nur 1 1/2 metroj, prezentos nur 133 fojojn la altecon de la homo. Dume la nesto de la termitoj havas la altecon de almenaux kvar metroj kaj tiuj cxi insektoj mem la altecon de ne pli ol duono da centimetro, la logxejo sekve estas okcent fojojn pli alta, ol gxiaj konstruantoj. * * * * * KORESPONDADO KOMERCA (de L. de BEAUFRONT) Sinjoro M . . ., en Briancon. Kun la rekomendo de honorinda negocisto de via regiono, mi permesas al mi adresi al vi mian prezaron gxeneralan kaj samtempe kelkajn specimenojn de la vendobjektoj paperaj kaj kartonaj, kiujn mi havas ordinare en mia magazeno. Mi esperas, ke vi sxatos la kvaliton tute rimarkindan de la komercajxoj, kiujn mi proponas al vi, kaj ke la kondicxoj profitaj, en kiuj mi povas liveri ilin al vi, decidigos vin doni al mi viajn mendojn. Vi povos ankaux vidi en mia katalogo, ke, krom la paperoj, mi ankaux makleras pri cxiuj komercajxoj de la urbo Roubaix, speciale pri la drapoj kaj teksajxoj cxiuspecaj. Miaj malnovaj kaj konstantaj interrilatoj kun cxiuj firmoj cxi-tieaj donas al mi la eblon trakti la negocojn de miaj mendantoj kun la tuta kompetento dezirinda kaj per tia maniero, ke ili estu plene kontentaj. Esperante, ke vi favoros min per viaj mendoj, mi petas, Sinjoro, ke vi akceptu mian sinceran saluton. R. Sinjoro R . . ., en Roubaix. Mi ricevis vian leteron de la 10-a de la kuranta monato kun viaj proponoj pri liveroj kaj la anonco pri viaj specimenoj, kiuj ankaux bone alvenis al mi. En aliaj cirkonstancoj fari uzon el tio estus malfacile por mi, cxar mi ne havas motivon por forlasi miajn kutimajn liverantojn, kiuj kontentigas min. Tamen, cxar la prezoj, kiujn vi prezentas al mi, estas iom pli malkaraj, mi mendas de vi, por provo, cent rismojn da papero konforma je specimeno n-ro 1, kaj tiom same da n-ro 2. Se viaj liveroj estos kontentigaj, kiel mi esperas, mi sendos al vi pli grandajn mendojn. Por la pago volu prezentigi kambion al mia kaso, post tridek tagoj, kun 2 0/0 da diskonto, konforme je viaj kondicxoj. Koncerne vian proponon pri drapoj, mi bedauxras, ke mi ne povas profiti gxin, cxar mi tute ne okupas min je tiuj komercajxoj. Atendante vian raporton pri la ekspedo, mi prezentas al vi, Sinjoro, mian sinceran saluton. M. Sinjoro H . . ., en Marseille. Ni havas la honoron sciigi vin, ke ni ekspedas al vi hodiaux, malrapidire, keston enhavantan 60 botelojn da vinoj diversaj, konforme je la mendo, kiun vi donis al nia vojagxisto, S-ro L. Vi trovos tie cxi enfermitan la detalan fakturon. Volu akcepti gxin kiel gxustan kaj enskribi la sumon en nian krediton. Cxiam sindonemaj por viaj mendoj, ni petas vin, k. t. p. Sinjoro K . . ., en Parizo. Ni sendas al vi tie cxi aldonite la staton de via kalkulo fermita cxe la fino de decembro. Ni petas, ke vi ekzamenu gxin kaj diru al ni, cxu ni konsentas. Sinjoro B . . ., en Lille. Mi rapidas respondi je via letero kaj doni al vi la petitan informon pri la firmo N. Gxi gxuas tie cxi la plej bonan reputacion. Mi pensas, ke vi povas liveri al gxi en plena trankvilo. Sen garantio nek respondeco, kiel kutime. Tre sincere via. . . . KVITANCO (Mi certigas per tio cxi, ke) mi ricevis de Sinjoro R. la sumon de mil frankoj, kiujn al li mi pruntis por unu jaro en la dato 1a de januaro 1900, kune la sumon de dudek kvin frankoj kiel la procentojn po 5 0/0 de la dirita sumo dum la dua duonjaro. Aprobante por mil dudek kvin frankoj. Parizo, la l-an de januaro 1901. * * * * * KRONIKA KATARA KONJUNKTIVITO (el la libro de profesoro E. FUCHS). _Simptomoj._ Cxe la kronika kataro de la konjunktivo la objektive trovataj sxangxoj estas entute malmulte signifaj. Estas modera rugxeco de la konjunktivo, aux nur super la tarso, aux ankaux en la parto transira. La konjunktivo estas glata kaj ne sxvelinta; nur en malnovaj okazoj aperas hipertrofio de la konjunktivo kun gxia dikigxo kaj velursimila karaktero. La sekrecio estas malgranda kaj montras sin precipe per kungluiteco de la palpebroj matene. La blanketa sxauxmo, kiun oni ofte trovas en la anguloj de la palpebroj, venas de tio, ke en sekvo de ofta palpebrumado la larma fluidajxo kun la eligajxo de la Meibomaj glandetoj per batigxado farigxas speco de sxauxma emulsio. La konstanta malsekigxado de la hauxto en la anguloj de la palpebroj kondukas al la formigxado de ekskoriacioj. En kelkaj okazoj la sekrecio, anstataux esti pliigita, sxajnas ecx malpliigita. Pro la tre malgranda aux ecx tute mankanta pliigxo de la sekrecio kelkaj auxtoroj difinas multajn okazojn de kronika kataro ne kiel tian, sed kiel hiperemion de la konjunktivo. Cxe la sensignifeco de la simptomoj objektive rimarkeblaj, tiom pli granda atento devas esti turnata al la plendoj de la paciento. Efektive la _subjektivaj simptomoj_ pleje estas tiel karakteraj, ke el ili oni facile povas meti la diagnozon de kronika kataro de la konjunktivo. La plendoj ordinare estas la plej grandaj vespere. La pezeco de la palpebroj, tage apenaux rimarkebla, vespere estas tiel granda, ke al la pacientoj estas tre malfacile teni la okulojn nefermitaj; ili havas la senton, kvazaux ili volus dormi. Per la nemulta eligajxo, kiu en formo de mukaj fadenoj restas en la konjunktiva sako, naskigxas teda sento de fremda korpo, kvazaux en la okulo estus polvero; kiam tiaj mukaj fadenoj metigxas sur la korneon, tiam la vidado malklarigxas aux tiam cxirkaux la flamo de kandelo montrigxas cxielarkaj koloroj; krom tio la pacientoj rakontas pri malagrablaj sentoj de diversaj specoj, nome pri brulado kaj jukado, pri blinduligxado per lumo, rapida lacigxado de la okuloj cxe la laborado, ofta palpebrumado k. t. p. Matene la okuloj estas iom kungluitaj aux iom da flava sekigxinta eligajxo trovas sin en la interna angulo de la okulo. En aliaj okazoj ekzistas turmenta sento de sekeco kaj la okuloj povas esti malfermataj nur kun malfacileco, kaj la paciento havas la senton kvazaux la palpebroj pro manko de malsekeco estas algluitaj al la okulpomo (kataro seka).--Tiuj cxi tiel diversaspecaj plendoj tute ne trovas sin en difinita interrilato al la objektiva stato. Cxe multaj homoj oni vidas la konjunktivon suficxe forte rugxigxinta kaj tamen ili plendas pri nenio ecx plej malgranda, dum cxe aliaj, kiuj la kuraciston simple elturmentas per siaj piendoj, oni ofte apenaux rimarkas iajn sxangxetojn en la konjunktivo. _Irado de la malsano._ La kronika kataro de konjunktivo estas unu el la plej oftaj malsanoj de la okuloj, kiu estas renkontata precipe cxe personoj grandagxaj kaj nome pli maljunaj. Cxe maljunuloj gxi estas preskaux regulo, ke ni trovas facilan gradon da kronika konjunktivito, kiun oni nomas kataro maljunula. La dauxrado de la konjunktivito estas ordinare longa; multaj homoj suferas je gxi grandan parton de sia vivo. La malsano povas konduki al komplikajxoj, kiuj parte donas nerebonigeblajn sxangxojn. Al la plej oftaj komplikajxoj apartenas la brulumo de la palpebra rando--blefarito--sekve de la ofta malsekigxado de la randoj de la palpebroj per la pli ricxe eligataj larmoj. Ankaux sekve de la malsekigxado per la larmoj la hauxto de la malsupra palpebro estas atakata de ekzemo, aux gxi farigxas rigida kaj mallongigxas, tiel ke la libera rando jam ne perfekte almetigxas al la okulpomo. Sekve de tio la larma punkto jam ne trempigxas en la larman lagon, per kio la forkondukado de la larmoj en la larman sakon estas malhelpata, la fluado de la larmoj estas pligrandigata kaj tio cxi denove efikas malutile sur la staton de la hauxto. Tiamaniere formigxas rondo da eraroj, kiu kondukas al cxiam plua mallevigxo de la malsupra palpebro, al la ektropio. Tiu cxi eliro estas ankoraux akcelata per tio, ke la pacientoj ofte devisxas la defluantajn larmojn kaj cxe tio pasigas la tukon de supre malsupren, per kio la malsupra palpebro estas tirata malsupren. Se la mallongigxo de la palpebra hauxto, malsekigata de larmoj, aperigas sin pli en direkto horizontala, tiam naskigxas blefarofimozo. Fine la kataro ofte kauxzas ulceretojn de la korneo. _Etiologio._ La kauxzoj de la kronika kataro estas : 1. Antauxirinta kataro akra, kiu, anstataux plene sanigxi, transiris en la stadion kronikan. 2. Komunaj malutilajxoj de diversaj specoj. Al ili apartenas antaux cxio malbona aero, difektita per fumo, polvo, varmego, kunestado de multe da homoj k. t. p. La laboristoj en fabrikoj, kie estas multe da polvo, la kelneroj en la fumoplenaj restoracioj k. t. p. suferas tre ofte je kronika konjunktivito. Al tio disponas ankaux malfrua irado dormi, nokta maldormado, troa gxuado de alkoholaj trinkajxoj. Cxe personoj, kiuj jam suferas je kronika konjunktivito, gxi multe malbonigxas post cxia tiaspeca malutilajxo, ekzemple post vespero pasigita en teatro aux en fumoplenaj cxambroj. La dauxra efikado de vento kaj malbona vetero kauxzas cxe la vilagxanoj, veturilistoj k. s. tiel oftan kataron. Pro tiu sama kauxzo ankaux okuloj forte elstarantaj, aux kies palpebroj estas mallongigitaj (lagoftalmo), estas atakataj de kataro, cxar ili tro malmulte estas defenditaj kontraux la aero. La efiko, kiun faras sur la konjunktivon la konstanta kuntusxigxado kun la aero, montrigxas la plej bone cxe la ektropio, cxe kiu la nekasxita konjunktivo de la tarso farigxas forte rugxa kaj dika, velursimila aux ecx tuberplena. Tiom same malbone kiel longedauxran kuntusxigxadon kun la aero, la konjunktivo elportas ankaux la konstantan foreston de tiu cxi lasta, tial cxe longe dauxranta cxirkauxligo de la okulo ankaux aperas kronika kataro. 3. Troa strecxado de la okuloj, precipe cxe personoj hipermetropiaj kaj astigmatismaj, povas kauxzi kronikan kataron. 4. Lokaj malutilajxoj. Al ili apartenas incitado de la konjunktivo per fremdaj korpoj, kiuj restas en la konjunktiva sako; al tiaj fremdaj korpoj oni devas alkalkuli en pli vasta senco de la vorto ankaux okulharojn, kiuj estas turnitaj kontraux la okulpomo. En la plimulto da okazoj la loka malutilajxo konsistas en ia alia malsano de la okulo, kiu aperigas post si la kataron kiel suferon sekvan, kiel ekzemple blefarito aux infarktoj en la glandetoj Meibomaj. Retenigxo de larmoj en sekvo de blenoreo de la larma sako aux de nesuficxa trempigxado de la larmaj punktoj en la larman lagon estas ofta kauxzo de la kataro, tial oni neniam devas forgesi cxe unuflanka kataro esplori, cxu ne ekzistas ia sufero de la larmaj vojoj. La kataroj kauxzitaj de cirkonstancoj lokaj distingigxas de la kataroj kauxzitaj de malutilajxoj komunaj per tio, ke ili tre ofte estas unuflankaj, dum en la lasta okazo laux la naturo de la afero pleje suferas ambaux okuloj. _Terapio._ Estas kompreneble, ke la kuracado devas antaux cxio turni atenton al la kauxza momento, per konforma reguligo de la komunaj kondicxoj de la vivo, kiom tion cxi permesas la profesio de la paciento, per forigo de ekzistantaj lokaj kauxzoj de la kataro k. t. p. Por la kuracado de la konjunktivo mem ni antaux cxio, kiel cxe la kataro akra, havas por nia dispono la nitran argxenton, kiun oni uzas por sxmirado per peniko (en solvo 2 p. 100) aux por engutado (en solvo 1/4--1/2 p. 100). Oni uzas gxin nur en tiuj okazoj, en kiuj la kataro estas akompanata de pli forta sekrecio kaj do malfirmigxo de la konjunktivo, cxar tiaj periodoj de akra malsanigxo ofte okazas en la dauxro de cxiu kronika kataro, kaj ankaux tiam, kiam ekzistas jam hipertrofio de la konjunktivo. En la ceteraj okazoj suficxas adstringaj gutoj (okulakvoj), kiujn la paciento mem povas al si engutadi. La plej uzataj el tiuj cxi okulakvoj estas : flava adstringa okulakvo (collyrium adstringens luteum), aux safrana tinkturo de opio (tinctura opii crocata), ambaux ordinare estas porskribataj ne pure, sed miksite kun egala kvanto da akvo; kupro aluna, zinko sulfura, ambaux en 1/2-1 p. 100 solvo; plue aluno, tanino, bora acido kaj aliaj adstringantajxoj. La vica ordo, en kiu tiuj cxi okulakvoj estas cititaj, respondas proksimume al ilia lauxgradeco, de la plej fortaj gxis la plej delikataj. Ili devas esti engutataj cxiutage unu aux du fojojn, sed ne vespere. Ni elkalkulis tiom da ili, cxar estas bone havi pli grandan elekton el ili, cxar cxe la longa dauxrado de la kataro oni ofte devas sxangxi la rimedojn. Cxiu rimedo, uzata tro longe, perdas sian efikecon, cxar la konjunktivo al gxi alkutimigxas. Kontraux la kungluigxado de la palpebroj, kiel ankaux kontraux ekzistantaj ekskoriacioj oni igas vespere antaux la endormigxo froti sur la fermitaj palpebroj sxmirajxon kun blanka hidrarga precipitato (1/2-1 p. 100). [Piednoto: Tiu cxi okulakvo, nomata ankaux okulakvo de Horst, nun en la plimulto da landoj jam plu ne estas oficinala; tamen gxi faras bonegajn servojn kaj en kelkaj okazoj oni povas gxin anstatauxigi per neniu alia] rimedo. Laux la nova Auxstruja farmakopeo gxi devas esti preparata en la sekvanta maniero Rp. Amonio klora . . . . . . . . . . 0,5 Zinko sulfura. . . . . . . . . . 1,25 Solve en : Akvo distilita . . . . . . . . . 200,0 Aldonu : Kamforo. . . . . . . . . . . . . 0,4 Solvita en : Spirito vina dissolvita. . . . . 20,0 Aldonu : Safrano. . . . . . . . . . . . . 0,1 Tenu 24 horojn ofte skuante, filtru. La okulakvo de Romershausen, kiu ankaux estas multe uzata cxe kronika kataro de la okuloj, konsistas el miksajxo do fenkola tinkturo kaj fenkola akvo.] * * * * * LA SUNHORLOGXO EN DIJON (El la Revue Bourguignonne, publikigata de la Universitato de Dijon). Multaj homoj en cxiu lando laboras nun por la propagando de la bela lingvo internacia. La junaj frauxloj aux frauxlinoj sin gxoje amuzas, skribante, legante, parolante pri cxiuj objektoj de la mondo, precipe pri la plej konformaj al sia felicxa agxo. Ili tiel pruvas, pli kaj pli, la mirindan kapablon de Esperanto esprimi tute la delikatajxojn de la spirito kaj de la koro. La maljunaj, miaj egalagxuloj, aliflanke, povas pruvi, ke tiu kapablo ne estas malpli mirinda por skribi, legi, paroli pri cxiuj objektoj sciencaj. Hodiaux mi do volas, malgraux malfortigxo pro laceco kaj klopodoj, en la kelkaj sekvontaj linioj, doni rapide la priskribon kaj teorion de la sunhorlogxo, kusxanta en la fundo de la cxarma Parko de Dijon, sur la bordo de la beleta rivero nomata Ouche. [Ilustrajxo: sundial1.png] Sur la tero horizonta estas desegnitaj la du linioj NS (nordo-sudo) kaj EO (oriento-okcidento) sin krucigxantaj rektangule en I. Du dekduoj da markoj sxtonaj estas plantitaj, cxirkaux I, laux la fig. 1. Sur sxtono lauxlonge de la linio SN estas markitaj punktoj kun la signoj de la zodiako, de kankro al kapro, sur unu flanko de SN, kaj de kapro al kankro sur la alia flanko. Cxiu promenanto tra la Parko, kiu volas scii la horon, iru stari rekte sur la punkto zodiaka respondanta al la tago de lia promenado kaj li vidos sian ombron direktatan al la punkto sxtona markita per la horo sercxata. Oni vidas ke en tiu cxi horlogxo : 1) La ombrojxetilo estas movebla, sed cxiam vertikala, kaj staranta sur NS, en iu punkto A, kies interspaco d al I estas funkcio nur de la deklinigxo D de la suno; 2) La koordinatoj x, y de cxiu marko sxtona M estas funkcioj nur de la horo h, videble skribita sur M. Komparante la sunhorlogxon kun bona posxhorlogxo, oni certigxos pri la gxusteco de la unua. Mi scias nek la epokon nek la uzitan manieron de la konstruo de tiu cxi sunhorlogxo; kaj mi ne konas, alian ekzempleron de tia en iaj urboj aux libroj. Sed tion cxi nia eminenta kolego Charles Meray povus, sendube, al ni sciigi; mi do petas lin ke li volu skribi la historion de tiu malofta horlogxo en Esperanto, lingvo, en kiu li estas tiel majstro kiel en matematiko. Atendante tiun historion, oni vidos facile la eblon konstrui gxuste tian sunhorlogxon, se oni sercxos la formulojn liverantajn x, y kaj d. Oni nomu : d = la kolatitudon de la loko. a = la azimuton de la suno. D = gxian deklinigxon. h = gxian angulon horan aux la horon veran. Oni scias, ke la triangulo formita, sur la sfero cxiela, per la polo, la zenito kaj la suno donas : kos f kos h - sin f tg D (1) kot a = ------------------------ sin h [Ilustrajxo: sundial2.png] Por ke la ombro de ombrojxetilo, vertikale metila en A, pasu tra la punkto M (x, y) respondanta al h, estas necesa la rilato (2) d = y - x kot a evidenta per la fig. 2 : Sed devas dependi x, y nur de h, kaj d nur de D; oni do havas df --= 0 dh aux dy d kot a dx (3)--= x-------+--kot a dh dh dh Sekve, metinte anstataux (kot a) kaj (d kot a)/dh iliajn valorojn eltiritajn el la formulo (1), oni havas dy 4) --= dh sin f ( dx ) kos f ( dx ) -----tg D ( (x kot h---) --------( x---sin h kos h ) sin h ( dh ) sin^2 h ( dh ) Por ke y dependu nur de h, estas necese nuligi la koeficienton de tg D, aux skribi x - = kot h. dh d de kie x = C sin h C estante konstanto arbitra. Sekve (4) donas dy kos f --= C-----( -1 + kos^2 h ) = C kos f sin h, dh sin h de kie y = C kos f kos h + C'; tie cxi C' estas alia konstanto arbitra. Fine (2) liveros : d = C kos f kos h + C' - C ( kos f kos h - sin f tg D ) = C sin f tg D + C'. Resume, oni vidas ke : 1) La sxtonaj markoj estas trovitaj per x = C sin h, y = C kos f kos h + C' kaj metitaj sur la elipso x^2 (y-C')^2 ---+----------- = 1. C^2 C^2 kos^2 f 2) La zodiakaj punktoj estas trovitaj per d = C sin f tg D + C'. La konstruinto de la horlogxo Dijona elektis C' = 0 pro simpleco, kaj C de longeco agrabla rilate al la largxeco de la vojo kondukanta al tiu horlogxo tiel stranga kaj interesa. Nuligante C', oni havas : (5) x = C sin h; y = C kos h kos f (6) d = C tg D sin f. La formuloj (5) montras, videble, ke M estas la projekcio horizonta de la punkto m, kiu respondas al la horo h sur la rondo tagnoktegaliga, farita per la radio C priskribita. La formulo (6) montras, same videble, ke d estas la projekcio horizonta de la longo C tg D, metita sur la polusojlinio de la centro I de la sfero cxiela al la nordo aux la sudo, laux tio ke D estas norda aux suda. Se do oni konsideras sunhorlogxon tagnoktegaligan, kies ombrojxetilo estas de longeco C tg D, sxangxanta lauxtage, oni povas diri : La sunhorlogxo Dijona estas la projekcio horizonta de la sunhorlogxo tagnoktegaliga. Tiu tre simpla rezultato estas videbla geometrie, en la sekvanta maniero. [Ilustrajxo: sundial3.png] Sur la sfero cxiela havanta I kiel centron, C sek D kiel radion, ni konsideru, en la horo h, la punkton m', rekte kontrauxan al la situacio sfera de la suno. Dum unu tago suna, m' lauxkuras rondeton B' m', kies radio I' m' estas C sek D kos D aux la konstanto C. Oni povas rigardi la rondeton B' m' kiel sunhorlogxon tagnoktegaligan, kies I'P estas ombrojxetilo kaj m' punkto hora respondanta al h. La projekcio horizonta de tiu cxi rondo B' m' estas la elipso BM, kies aksoj, direktataj laux NS kaj EO, estas de longecoj konstantaj C cos f kaj C; sed kies centro I", projekcio de I', estas en nekonstanta malproksimeco de I, egala al la projekcio d de II'. Oni do havas por d dependanta nur de D, d = C sek D sin D sin f = C tg D sin f. Aliparte, la ombro horizonta de la ombrojxetilo IZ trairas la elipson en la punkto M, projekcio de m' kaj dependanta nur de h. Fine, se oni translacie movigas laux interspaco de grandeco egala, paralela sed kontrauxa al d, t. e. paralela al--d, la rondon B' m', la elipson BM, la ombrojxetilon IZ, samtempe, kiel solidon, oni havas, videble, la sunhorlogxon Dijonan kun gxia pure geometria klarigo, tiel simpla kiel la teorio de la tagnoktegaliga sunhorlogxo. L.-J. GRUEY, Direktoro de la Observatorio de Besancon. * * * * * VI ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO * * * * * EL LA UNUA LIBRO DE LA LINGVO ESPERANTO La nun proponatan brosxuron la leganto kredeble prenos en la manojn kun malkonfido, kun antauxe preta penso, ke al li estos proponata ia neefektivigebla utopio; mi devas tial antaux cxio peti la leganton, ke li formetu tiun cxi antauxjugxon kaj ke li pripensu serioze kaj kritike la proponatan aferon. Mi ne parolos tie cxi vaste pri tio, kian grandegan signifon havus por la homaro la enkonduko de unu komune akceptita lingvo internacia, kiu prezentus egalrajtan proprajxon de la tuta mondo, apartenante speciale al neniu el la ekzistantaj nacioj. Kiom da tempo kaj laboroj estas perdata por la ellernado de fremdaj lingvoj, kaj malgraux cxio, elveturante el la limoj de nia patrujo, ni ordinare ne havas la eblon komprenigxadi kun similaj al ni homoj. Kiom da tempo, laboroj kaj materialaj rimedoj estas perdata por tio, ke la produktoj de unu literaturo estu aligitaj al cxiuj aliaj literaturoj, kaj en la fino cxiu el ni povas per tradukoj konatigxi nur kun la plej sensignifa parto de fremdaj literaturoj; sed cxe ekzistado de lingvo internacia cxiuj tradukoj estus farataj nur en tiun cxi lastan, kiel neuxtralan, al cxiuj kompreneblan, kaj la verkoj, kiuj havas karakteron internacian, estus eble skribataj rekte en gxi. Falus la hxinaj muroj inter la homaj literaturoj; la literaturaj produktoj de aliaj popoloj farigxus por ni tiel same atingeblaj, kiel la verkoj de nia propra popolo; la legatajxo farigxus komuna por cxiuj homoj, kaj kune kun gxi ankaux la edukado, idealoj, konvinkoj, celado,--kaj la popoloj interproksimigxus kiel unu familio. Devigataj dividi nian tempon inter diversaj lingvoj, ni ne havas la eblon dece fordoni nin ecx al unu el ili, kaj tial de unu flanko tre malofte iu el ni posedas perfekte ecx sian patran lingvon, kaj de la dua flanko la lingvoj mem ne povas dece ellaborigxi, kaj, parolante en nia patra lingvo, ni ofte estas devigataj aux preni vortojn kaj esprimojn de fremdaj popoloj, aux esprimi nin neprecize kaj ecx pensi lame dank' al la nesuficxeco de la lingvo. Alia afero estus, se cxiu el ni havus nur du lingvojn,--tiam ni pli bone ilin posedus kaj tiuj cxi lingvoj mem povus pli ellaborigxadi kaj perfektigxadi kaj starus multe pli alte, ol cxiu el ili staras nun. Kaj la lingvo ja estas la cxefa motoro de la civilizacio : dank' al la lingvo ni tiel altigxis super la bestoj, kaj ju pli alte staras la lingvo, des pli rapide progresas la popolo. La diferenco de la lingvoj prezentas la esencon de la diferenco kaj reciproka malamikeco de la nacioj, cxar tio cxi antaux cxio falas en la okulojn cxe renkonto de homoj : la homoj ne komprenas unu la alian kaj tial ili tenas sin fremde unu kontraux la alia. Renkontigxante kun homoj, ni ne demandas, kiajn politikajn konvinkojn ili havas, sur kiu parto de la tera globo ili naskigxis, kie logxis iliaj prapatroj antaux kelke da miljaroj : sed tiuj cxi homoj ekparolas, kaj cxiu sono de ilia parolo memorigas nin, ke ili estas fremdaj por ni. Kiu unu fojon provis logxi en urbo, en kiu logas homoj de diversaj reciproke batalantaj nacioj, tiu eksentis sendube, kian grandegan utilon alportus al la homaro lingvo internacia, kiu, _ne entrudigxante en la doman vivon de la popoloj_, povus, almenaux en landoj kun diverslingva logxantaro, esti lingvo regna kaj societa. Kian, fine, grandegan signifon lingvo internacia havus por la scienco, komerco--per unu vorto, sur cxiu pasxo--pri tio mi ne bezonas vaste paroli. Kiu almenaux unu fojon serioze ekmeditis pri tiu cxi demando, tiu konsentos, ke nenia ofero estus tro granda, se ni povus per gxi akiri al ni lingvon komunehoman. Tial cxiu ecx la plej malforta provo en tiu cxi direkto meritas atenton. Al la afero, kiun mi nun proponas al la leganta publiko, mi oferis miajn plej bonajn arojn; mi esperas, ke ankaux la leganto, pro la graveco de la afero, volonte oferos al gxi iom da pacienco kaj atente tralegos la nun proponatan brosxuron gxis la fino. Mi ne analizos tie cxi la diversajn provojn, faritajn kun la celo krei lingvon internacian. Mi turnos nur la atenton de la legantoj al tio, ke cxiuj tiuj cxi provoj aux prezentis per si sistemon da signoj por mallonga interkomunikigxo en okazo de granda bezono, aux kontentigxis je plej natura simpligo de la gramatiko kaj je anstatauxigo de la vortoj ekzistantaj en la lingvoj per vortoj aliaj, arbitre elpensitaj. La provoj de la unua kategorio estis tiel komplikitaj kaj tiel nepraktikaj, ke cxiu el ili mortis tuj post la naskigxo; la provoj de la dua kategorio jam prezentis per si _lingvojn_, sed da _internacia_ ili havis en si _nenion_. La auxtoroj ial nomis siajn lingvojn "tutmondaj", eble nur pro tio, ke en la tuta mondo estis neniu persono, kun kiu oni povus komprenigxi per tiuj cxi lingvoj! Se por la tutmondeco de ia lingvo estas suficxe, ke unu persono gxin nomu tia, en tia okazo cxiu el la ekzistantaj lingvoj povas farigxi tutmonda laux la deziro de cxiu aparta persono. Cxar tiuj cxi provoj estis fonditaj sur la naiva espero, ke la mondo renkontos ilin kun gxojo kaj unuanime donos al ili sankcion, kaj tiu cxi unuanima konsento gxuste estas la plej neebla parto de la afero, pro la natura indiferenteco de la mondo por kabinetaj provoj, kiuj ne alportas al gxi senkondicxan utilon, sed kalkulas je gxia preteco pionire oferi sian tempon,--tial estas kompreneble, kial tiuj cxi provoj renkontis plenan fiaskon; cxar la plej granda parto de la mondo tute ne interesis sin je tiuj cxi provoj, kaj tiuj, kiuj sin interesis, konsideris, ke ne estas inde perdi tempon por la lernado de lingvo, en kiu neniu nin komprenos krom la auxtoro; "antauxe la mondo", ili diris, "aux kelkaj milionoj da homoj ellernu tiun cxi lingvon, tiam mi ankaux gxin lernos". Kaj la afero, kiu povus alporti utilon al cxiu aparta adepto nur tiam, se antauxe jam ekzistus multego da aliaj adeptoj, trovis nenian akceptanton kaj montrigxis malvive naskita. Kaj se unu el la lastaj provoj, "Volapuek", akiris, kiel oni diras, certan nombron da adeptoj, tio cxi estas nur tial, ke la ideo mem de lingvo "tutmonda" estas tiel alta kaj alloga, ke homoj, kiuj havas la inklinon entuziasmigxi kaj dedicxi sin al pionireco, oferas sian tempon en la espero, ke _eble_ la afero sukcesos. Sed la nombro de la entuziasmuloj atingos certan ciferon kaj haltos, kaj la malvarma indiferenta mondo ne volos oferi sian tempon por tio, ke gxi povu komunikigxadi kun tiuj cxi nemultaj,--kaj tiu cxi lingvo, simile al la antauxaj provoj, mortos, alportinte absolute nenian utilon. [Piednoto: Tiuj cxi vortoj estis skribitaj en la komenco de la jaro 1887, kiam Volapuek havis en la tuta mondo grandegan gloron kaj rapidege progresadis! La tempo baldaux montris, ke la antauxdiro de la auxtoro de Esperanto ne estis erara.] La demando pri lingvo internacia okupadis min jam longe; sed sentante min nek pli talenta, nek pli energia, ol la auxtoroj de cxiuj senfrukte pereintaj provoj, mi longan tempon limigadis min nur per revado kaj nevola meditado super tiu cxi afero. Sed kelke da felicxaj ideoj, kiuj aperis kiel frukto de tiu cxi nevola meditado, kuragxigis min por plua laborado kaj igis min ekprovi, cxu ne prosperos al mi sisteme venki cxiujn barojn por la kreo kaj enkonduko en uzadon de racia lingvo internacia. Sxajnas al mi, ke tiu cxi afero iom prosperis al mi, kaj tiun cxi frukton de longatempaj persistaj laboroj mi proponas nun al la prijugxo de la leganta mondo. La plej cxefaj problemoj, kiujn estis necese solvi, estis la sekvantaj : I) Ke la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni gxin ludante. II) Ke cxiu, kiu ellernis tiun cxi lingvon, povu tuj gxin uzi por la komprenigxado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale cxu tiu cxi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da adeptoj aux ne, --t.e. ke la lingvo jam de la komenco mem kaj dank' al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikigxoj. III) Trovi rimedojn por venki la indiferentecon de la mondo kaj igi gxin kiel eble plej baldaux kaj amase komenci uzadi la proponatan lingvon kiel lingvon vivan,--ne kun sxlosilo en la manoj kaj en okazoj de ekstrema bezono. El cxiuj projektoj, kiuj en diversaj tempoj estis proponitaj al la mondo, ofte sub la lauxta, per nenio pravigita nomo de "lingvo tutmonda", neniu solvis pli ol _unu_ el la diritaj problemoj, kaj ecx tiun cxi nur _parte_. Krom la supre montritaj tri cxefaj problemoj, mi devis, kompreneble, solvi ankoraux multajn aliajn, sed pri ili, cxar ili estas ne esencaj, mi ne parolos tie cxi. Antaux ol mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la supre diritajn problemojn, mi devas peti la leganton mediti iom pri la signifo de tiuj cxi problemoj kaj ne preni tro facile miajn rimedojn de solvo sole nur tial, cxar ili aperos al li eble kiel tro simplaj. Mi petas tion cxi tial, cxar mi scias la inklinon de la plimulto da homoj rigardi aferon kun des pli da estimego, ju pli gxi estas komplikita, ampleksa kaj malfacile-digestebla. Tiaj personoj, ekvidinte la malgrandegan lernolibron kun plej simplaj kaj por cxiu plej kompreneblaj reguloj, povas preni la aferon kun ia malestima malsxato, dum gxuste la atingo de tiu cxi simpleco kaj mallongeco, la alkonduko de cxiu objekto el la formoj komplikitaj, el kiuj ili naskigxis, al la formoj plej facilaj--prezentis la plej malfacilan parton de la laboro. I La unuan problemon mi solvis en la sekvanta maniero : a) Mi simpligis gxis nekredebleco la gramatikon, kaj al tio de unu flanko en la spirito de la ekzistantaj vivaj lingvoj, por ke gxi povu facile eniri en la memoron, kaj de la dua flanko--neniom deprenante per tio cxi de la lingvo la klarecon, precizecon kaj flekseblecon. _La tutan gramatikon de mia lingvo oni povas bonege ellerni en la dauxro de unu horo._ La grandega faciligo, kiun la lingvo ricevas de tia gramatiko, estas klara por cxiu. b) Mi kreis regulojn por _vortofarado_ kaj per tio cxi mi enportis grandegan ekonomion rilate la nombron de la vortoj ellernotaj, ne sole ne deprenante per tio cxi de la lingvo gxian ricxecon, sed kontrauxe, farante la lingvon--dank' al la eblo krei el unu vorto multajn aliajn kaj esprimi cxiujn eblajn nuancojn de la penso--pli ricxa ol la plej ricxaj naturaj lingvoj. Tion cxi mi atingis per la enkonduko de diversaj prefiksoj kaj sufiksoj, per kies helpo cxiu povas el unu vorto formi diversajn aliajn vortojn, ne bezonante ilin lerni. (Pro oportuneco al tiuj cxi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj vortoj, kaj kiel tiaj ili estas lokitaj en la vortaro.) Ekzemple : 1) La prefikso "mal" signifas rektan kontrauxajxon de la ideo; sekve, sciante la vorton "bona", ni jam mem povas formi la vorton "malbona", kaj la ekzistado de aparta vorto por la ideo "malbona" estas jam superflua; alta--malalta; estimi--malestimi k. t. p. Sekve, ellerninte unu vorton "mal", ni jam estas liberigitaj de la lernado de grandega serio da vortoj, kiel ekzemple "malmola" (sciante "mola"), malvarma, malnova, malpura, malproksima, malricxa, mallumo, malhonoro, malsupre, malami, malbeni k. t. p., k. t. p. 2) La sufikso "in" signifas la virinan sekson : sekve, sciante "frato", ni jam mem povas formi "fratino", patro--patrino. Sekve superfluaj jam estas la vortoj "avino, filino, fiancxino, knabino, kokino, bovino" k. t. p. 3) La sufikso "il" signifas instrumenton por la donita farado. Ekzemple trancxi--trancxilo; superfluaj estas : "kombilo, hakilo, sonorilo, plugilo, glitilo" k. t. p. Kaj similaj aliaj prefiksoj kaj sufiksoj. Krom tio mi donis komunan regulon, ke cxiuj vortoj, kiuj jam farigxis internaciaj (la tiel nomataj "fremdaj vortoj"), restas en la lingvo internacia nesxangxataj, akceptante nur la internacian ortografion; tiamaniere grandega nombro da vortoj farigxas superfluaj por la lernado; ekzemple : lokomotivo, redakcio, telegrafo, nervo, temperaturo, centro, formo, publiko, platino, botaniko, figuro, vagono, komedio, ekspluati, deklami, advokato, doktoro, teatro k. t. p., k. t. p. Dank' al la supre montritaj reguloj kaj ankoraux al kelkaj flankoj de la lingvo, pri kiuj mi trovas superflue tie cxi detale paroli, la lingvo farigxas eksterordinare facila, kaj la tuta laboro de gxia ellernado konsistas nur en la ellernado de tre malgranda nombro da vortoj, el kiuj laux difinitaj reguloj, sen apartaj kapabloj kaj strecxado de la kapo, oni povas formi cxiujn vortojn, esprimojn kaj frazojn, kiuj estas necesaj. Cetere ecx tiu cxi malgranda nombro da vortoj, kiel oni vidos malsupre, estas tiel elektita, ke ilia ellernado por homo iomete klera estas afero eksterordinare facila. La ellernado de tiu cxi lingvo sonora, ricxa kaj por cxiuj komprenebla (la kauxzojn vidu malsupre) postulas sekve ne tutan serion da jaroj, kiel cxe la aliaj lingvoj,-- por gxia ellernado suficxas _kelke da tagoj_. Pri tio cxi cxiu povas konvinkigxi, cxar al la nuna brosxuro estas aldonita _plena lernolibro_. [Piednoto: En la originalo de la unua libro pri Esperanto en la fino estis presita la tuta gramatiko kaj vortaro el cxirkaux mil vortoj.] II La duan problemon mi solvis en la sekvanta maniero : a) Mi arangxis plenan _dismembrigon_ de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataux vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el _sensxangxaj_ vortoj. Se vi prenos verkon, skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie cxiu vorto sin trovas _cxiam_ kaj _sole_ en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu gxi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k. t. p. estas esprimataj per la kunigo de sensxangxaj vortoj. Sed cxar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Euxropaj popoloj kaj alkutimigxi al gxi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun cxi dismembrigxon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Euxropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laux lernolibro, ne traleginte antauxe la antauxparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona),--li ecx ne supozos, ke la konstruo de tiu cxi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo. Tiel ekzemple la devenon de la vorto "fratino", kiu en efektiveco konsistas el tri vortoj : _frat_ (frato), _in_ (virino), _o_ (kio estas, ekzistas) (--kio estas frato-virino = fratino),--la lernolibro klarigas en la sekvanta maniero : frato = _frat_; sed cxar cxiu substantivo en la nominativo _finigxas_ per "o"--sekve _frat'o_; por la formado de la sekso virina de tiu sama ideo, oni enmetas la vorteton "in"; sekve fratino--_frat'in'o_; kaj la signetoj estas skribataj tial, cxar la gramatiko postulas ilian metadon inter la apartaj konsistaj partoj de la vortoj. En tia maniero la dismembrigxo de la lingvo neniom embarasas la lernanton; li ecx ne suspektas, ke tio, kion li nomas finigxo aux prefikso aux sufikso, estas tute memstara vorto, kiu cxiam konservas egalan signifon, tute egale, cxu gxi estos uzata en la fino aux en la komenco de alia vorto aux memstare, ke cxiu vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aux kiel gramatika parteto. Kaj tamen la rezultato de tiu cxi konstruo de la lingvo estas tia, ke cxion, kion vi skribos en la lingvo internacia, tuj kaj kun plena precizeco (per sxlosilo aux ecx sen gxi) komprenos cxiu, kiu ne sole ne ellernis antauxe la gramatikon de la lingvo, sed ecx neniam auxdis pri gxia ekzistado. Mi klarigos tion cxi per ekzemplo : Mi trovigxis en Rusujo, ne sciante ecx unu vorton rusan; mi bezonas turni min al iu, kaj mi skribas al li sur papereto en libera lingvo internacia ekzemple la jenon : "Mi ne sci'as, kie mi las'is mi'a'n baston'o'n; cxu vi gxi'n ne vid'is?" Mi proponas al mia interparolanto vortaron internacia-rusan kaj mi montras al li la komencon, kie per grandaj literoj estas presita la sekvanta frazo : _Cxion, kio estas skribita en la lingvo internacia, oni povas kompreni per helpo de tiu cxi vortaro. Vortoj, kiuj prezentas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per signeto; tiel ekzemple la vorto frat'in'o, prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el kiuj cxiun oni devas sercxi aparte._ Se mia interparolanto neniam auxdis pri la lingvo internacia, li komence rigardos min tre mirigite, sed li prenos mian papereton, sercxos en la montrita maniero en la vortaro kaj trovos jenon : _Mi_ Ja . . . . . . . . . . . . . . . . . ja _ne_ nje, njet. . . . . . . . . . . . . . nje _sci_ znatj. . . . . . . . . . . . . . . . ) _as_ oznacxajet nastojasxcxeje. . . . . . ) znaju vremja glagola. . . . . . . ) _kie_ gdje . . . . . . . . . . . . . . . . gdje _mi_ ja . . . . . . . . . . . . . . . . . ja _las_ ostavljatj . . . . . . . . . . . . . ) ostavil _is_ oznacxajet prosxedsxeje vremja . . . ) _mi_ ja . . . . . . . . . . . . . . . . . ) _a_ oznacxajet prilagatelnoje. . . . . . ) (moj) moju _n_ oznacxajet vinitelnij padejx . . . . ) _baston_ palka. . . . . . . . . . . . . . . . ) _o_ oznacxajet susxcxestvitelnoje. . . . ) palku _n_ oznacxajet vinitelnij padejx . . . . ) _cxu_ li . . . . . . . . . . . . . . . . . li _vi_ vi, ti . . . . . . . . . . . . . . . vi _gxi_ ono. . . . . . . . . . . . . . . . . ) (jego) jejo _n_ oznacxajet vinitelnij padejx . . . . ) _ne_ nje. . . . . . . . . . . . . . . . . nje _vid_ vidjetj. . . . . . . . . . . . . . . ) vidjel (i) _is_ oznacxajet prosxedsxeje vremja . . . ) En tia maniero la ruso klare komprenos, kion mi de li deziras. Se li volos respondi al mi, mi montras al li la vortaron rusa-internacian, en kies komenco estas presite : _Se vi deziras esprimi ion en la lingvo internacia, uzu tiun cxi vortaron, sercxante la vortojn en la vortaro mem kaj la finigxojn por la gramatikaj formoj en la gramatika aldono, en la paragrafo de la responda parto de parolo._ Cxar en tiu aldono, kiel oni vidas en la lernolibro, la plena gramatiko de cxiu parto de parolo okupas ne pli ol kelke da linioj, tial la trovado de la finigxo por la esprimo de responda gramatika formo okupos ne pli da tempo, ol la trovado de vorto en la vortaro. Mi turnas la atenton de la leganto al la klarigita punkto, kiu sxajne estas tre simpla, sed havas grandegan praktikan signifon. Estas superflue diri, ke en alia lingvo vi kun persono, ne posedanta tiun cxi lingvon, ne havas la eblon komprenigxadi ecx per la helpo de la plej bona vortaro, cxar, por povi fari uzon el la vortaro de ia el la ekzistantaj lingvoj, oni devas antauxe pli aux malpli scii tiun cxi lingvon. Por povi trovi en la vortaro la donitan vorton, oni devas scii gxian fundamentan formon, dum en la interligita parolado cxiu vorto ordinare estas uzita en ia gramatika sxangxo, kiu ofte estas neniom simila je la fundamenta formo, en kunigo kun diversaj prefiksoj, sufiksoj k. t. p.; tial, se vi antauxe ne konas la lingvon, vi preskaux neniun vorton trovos en la vortaro, kaj ecx tiuj vortoj, kiujn vi trovos, donos al vi nenian komprenon pri la signifo de la frazo. Tiel ekzemple, se mi la supre donitan frazon skribus germane (Ich weiss nicht wo ich meinen Stock gelassen habe; haben sie ihn nicht gesehen), tiam persono, ne scianta la lingvon germanan, trovos en la vortaro la jenon : "Mi--blanka--ne--kie--mi--pensi--bastono aux etagxo-- kvieta--havo--havi--sxi--?--ne--?--". Mi ne parolas jam pri tio, ke la vortaro de cxiu el la ekzistantaj lingvoj estas treege vasta kaj sercxi en gxi 2-3 vortojn unu post alia jam lacigas, dum la vortaro internacia, dank' al la dismembra konstruo de la lingvo, estas tre malgranda kaj oportuna; mi ne parolas jam ankaux pri tio, ke en cxiu lingvo cxiu vorto havas en la vortaro multe da signifoj, el kiuj oni devas divenprove elekti la gxustan. Kaj se vi ecx imagos al vi lingvon kun la plej ideala simpligita gramatiko, kun konstanta difinita signifo por cxiu vorto,--en cxiu okazo, por ke la adresito per helpo de la vortaro komprenu vian skribon, estus necese, ke li antauxe ne sole ellernu la gramatikon, sed ke li ankaux akiru en gxi suficxan spertecon, por facile helpi al si, distingi vorton radikan de vorto gramatike sxangxita, devena aux kunmetita k. t. p.,--t. e. la utilo de la lingvo denove dependus de la nombro da adeptoj, kaj cxe manko de la lastaj gxi prezentus nulon. Cxar, sidante ekzemple en vagono kaj dezirante demandi vian najbaron, "kiel longe ni atendos en N.", vi ja ne proponos al li antauxe ellerni la gramatikon de la lingvo! Sed en la lingvo internacia vi povas esti tuj komprenita de membro de cxia nacio, se li ne sole ne posedas tiun cxi lingvon, sed ecx neniam auxdis pri gxi. Cxiun libron, verkitan en la lingvo internacia, libere povas, kun vortaro en la mano, legi cxiu, sen ia antauxpreparigxo kaj ecx sen bezono antauxe tralegi ian antauxparolon, klarigantan la uzadon de la vortaro; kaj homo klera, kiel oni vidos malsupre, ecx la vortaron devas uzi tre malmulte. Se vi deziras skribi, ekzemple, al iu hispano Madridon, sed nek vi scias lian lingvon, nek li vian, kaj vi dubas, cxu li scias la lingvon internacian aux cxu li ecx auxdis pri gxi,--vi povas tamen kuragxe skribi al li, kun la plena certeco, ke li vin komprenos! Cxar, dank' al la dismembra konstruo de la lingvo internacia, la tuta vortaro, kiu estas necesa por la ordinara vivo, okupas, kiel oni vidas el la almetita ekzemplero, ne pli ol malgrandan folieton, eniras oportune en la plej malgrandan koverton kaj povas esti ricevita por kelke da centimoj en kia ajn lingvo,--tial vi bezonas nur skribi leteron en la lingvo internacia, enmeti en la leteron hispanan ekzempleron de la vortareto,--kaj la adresito vin jam komprenos, cxar tiu cxi vortareto ne sole prezentas oportunan plenan sxlosilon por la letero, sed gxi mem jam klarigas sian difinon kaj manieron de uzado. Dank' al la plej vasta reciproka kunigebleco de la vortoj, oni povas per helpo de tiu cxi malgranda vortaro esprimi cxion, kio estas necesa en la ordinara vivo; sed, kompreneble, vortoj renkontataj malofte, vortoj tehxnikaj (kaj ankaux vortoj "fremdaj", supozeble konataj al cxiuj, ekzemple "tabako", "teatro", "fabriko" k. t. p.) en gxi ne estas troveblaj; tial se vi bezonas nepre uzi tiajn vortojn kaj anstatauxigi ilin per aliaj vortoj aux tutaj esprimoj estas neeble, tiam vi devos jam uzi vortaron _plenan_, kiun vi tamen ne bezonas transsendi al la adresato : vi povas nur apud la diritaj vortoj skribi en krampoj ilian tradukon en la lingvon de la adresato. b). Sekve, dank' al la supre montrita konstruo de la lingvo, mi povas komprenigxadi per gxi kun kiu mi volas. La sola maloportuneco (gxis la komuna enkonduko de la lingvo) estos nur tio, ke mi bezonos cxiufoje atendi, gxis mia interparolanto analizos miajn pensojn. Por forigi kiom eble ankaux tiun cxi maloportunecon (almenaux cxe komunikigxado kun homoj kleraj), mi agis en la sekvanta maniero : la vortaron mi kreis ne arbitre, sed kiom eble el vortoj konataj al la tuta klera mondo. Tiel ekzemple la vortojn, kiuj estas egale uzataj en cxiuj civilizitaj lingvoj (la tiel nomatajn "fremdajn" kaj "tehxnikajn"), mi lasis tute sen ia sxangxo; el la vortoj, kiuj en malsamaj lingvoj sonas malegale, mi prenis aux tiujn, kiuj estas komunaj al du tri plej cxefaj Euxropaj lingvoj, aux tiujn, kiuj apartenas nur al unu lingvo, sed estas popularaj ankaux cxe la aliaj popoloj; en tiuj okazoj, kiam la donita vorto en cxiu lingvo sonas alie, mi penis trovi vorton, kiu havus eble nur signifon proksimuman aux uzon pli maloftan, sed estus konata al la plej cxefaj nacioj (ekzemple la vorto "proksima" en cxiu lingvo sonas alie; sed se ni prenos la latinan "plej proksima" (_proximus_), tiam ni vidos, ke gxi, en diversaj sxangxoj, estas uzata en cxiuj plej cxefaj lingvoj; sekve se mi la vorton "proksima" nomos _proksim_, mi estos pli aux malpli komprenata de cxiu klera homo); en la ceteraj okazoj mi prenadis ordinare el la lingvo latina, kiel lingvo duone-internacia. (Mi flankigxadis de tiuj cxi reguloj nur tie, kie tion cxi postulis apartaj cirkonstancoj, kiel ekzemple la evito de homonimoj, la simpleco de la ortografio k. t. p.). Tiamaniere cxe korespondado kun meze-klera Euxropano, kiu tute ne lernis la lingvon internacian, mi povas esti certa, ke li ne sole min komprenos, sed ecx sen bezono tro multe sercxadi en la vortaro, kiun li uzos nur cxe vortoj dubaj. * * * * * PLENA GRAMATIKO DE ESPERANTO A. Alfabeto. Aa, Bb, Cc, Cxcx, Dd, Ee, Ff, Gg, Gxgx, Hh, Hxhx, Ii, Jj, Jxjx, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Sxsx, Tt, Uu, Uxux, Vv, Zz. Rimarko. Presejoj, kiuj ne posedas la literojn cx, gx, hx, jx, sx, ux, povas anstataux ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u. B. Reguloj. 1) _Artikolo_ nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita (la), egala por cxiuj seksoj, kazoj kaj nombroj. Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilajxon, povas en la unua tempo tute gxin ne uzi. 2) La substantivoj havas la finigxon "o". Por la formado de la multenombro oni aldonas la finigxon "j". Kazoj ekzistas nur du : nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finigxo "n". La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genitivo per "de", la dativo per "al", la ablativo per "per" aux aliaj prepozicioj laux la senco). 3) La adjektivo finigxas per "a". Kazoj kaj nombroj kiel cxe la substantivo. La komparativo estas farata per la vorto "pli", la superlativo per "plej"; cxe la komparativo oni uzas la prepozicion "ol". 4) La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas : unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naux, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finigxon de la adjektivo; por la multoblaj--la sufikson "obl", por la nombronaj--"on", por la kolektaj--"op", por la disdividaj--la vorton "po". Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj. 5) Pronomoj personaj : mi, vi, li, sxi, gxi (pri objekto aux besto), si, ni, vi, ili, oni; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finigxo adjektiva. La deklinacio estas kiel cxe la substantivoj. 6) La verbo ne estas sxangxata laux personoj nek nombroj. Formoj de la verbo : la tempo estanta akceptas la finigxon "-as"; la tempo estinta "-is"; la tempo estonta "-os"; la modo kondicxa "-us"; la modo ordona "-u"; la modo sendifina "-i". Participoj (kun senco adjektiva aux adverba) : aktiva estanta "-ant"; aktiva estinta "-int"; aktiva estonta "-ont"; pasiva estanta "-at"; pasiva estinta "-it"; pasiva estonta "-ot". Cxiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo "esti" kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio cxe la pasivo estas "de". 7) La adverboj finigxas per "e"; gradoj de komparado kiel cxe la adjektivoj. 8) Cxiuj prepozicioj postulas la nominativon. 9) Cxiu vorto estas legata, kiel gxi estas skribita. 10) La akcento estas cxiam sur la antauxlasta silabo. 11) Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la cxefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finigxoj estas rigardataj ankaux kiel memstaraj vortoj. 12) Cxe alia nea vorto la vorto ne estas forlasata. 13) Por montri direkton, la vortoj ricevas la finigxon de la akuzativo. 14) Cxiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion "je", kiu memstaran signifon ne havas. Anstataux la prepozicio "je" oni povas ankaux uzi la akuzativon sen prepozicio. 15) La tiel nomataj vortoj "fremdaj", t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen sxangxo, ricevante nur la ortografion de tiu cxi lingvo; sed cxe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi sensxangxe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu cxi lasta laux la reguloj de la lingvo Esperanto. 16) La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstatauxigata de apostrofo. * * * * * AL LA HISTORIO DE LA PROVOJ DE LINGVOJ TUTMONDAJ DE LEIBNITZ GXIS LA NUNA TEMPO Publika parolado, havita en la Nurnberga klubo de instruistoj la 11 de Novembro 1884 do L. EINSTEIN. (El la "Bayerische Lehrer- Zeitung" No. 11 kaj 12 1885.) Jam de 200 jaroj kun rilate malgrandaj interrompoj estis farataj provoj krei lingvon internacian, kaj la deziro de komuna lingvo por cxiuj homoj estis esprimita ecx jam antaux pli ol 2000 jaroj de la profeto Zefaniah. Tiu cxi deziro havas ankaux tre gravan fundamenton; cxar de cxiam la babilona konfuzo de lingvoj estis granda malhelpo al la spirita komunikigxo inter la nacioj. En nia tempo, kiam la interkomunikigxo de la popoloj per la telegrafoj, vaporsxipoj kaj fervojoj grandigxis en maniero neniam supozita, ankaux la ellernado de la lingvoj de cxiuj tiuj cxi popoloj farigxis bezono de la bone edukitaj kaj precipe de la komercistoj; sed tiu cxi lernado estas tiel malfacila kaj tempon deprenanta, ke gxi pleje devas esti farata kun perdo por la aliaj regionoj de scienco, kaj tial la postulado de unu lingvo komuna, akceptita de cxiuj edukitaj homoj, anstatauxanta cxiujn aliajn fremdajn lingvojn, montras sin des pli pravigita. Oni povus tial atendi, ke tia elpenso estos de la homaro akceptita kun la plej granda plezuro! Sed tiu cxi ideo entute en la publiko ne estas tiel hejme, kiel gxi devus esti, kontrauxe, ni renkontas, ecx en sferoj, kie ni devus gxin atendi la plej malmulte, antaux cxio la antauxjugxon, ke enkonduki unu lingvon por cxiuj homoj estas simple afero ne ebla. Tamen la argumentoj, per kiuj oni kontraux tio cxi batalas, estas aluzeblaj nur por lingvoj naturaj kaj neniel por lingvo arta, kiun oni devas rigardi nur kiel arte laux la modeloj de la lingvoj naturaj kreitan "elekton de la plej bona". Cetere mi trovis, ke vera kompreno de tiu cxi objekto nur tiam povas esti atingita kun utilo, kiam ni antauxe okupos nin iom je la preparaj laboroj, kiuj antauxiris al la nuna sistemo de lingvo tutmonda. Tie cxi ne estas al mi eble doni detalan priskribon de tiuj cxi cxirkaux 60 provoj; estas suficxe, se ni nur enkomune vidos, kio cxio estis farita en tiu cxi rilato, kaj kiajn rimedojn oni cxiufoje volis uzi, por cxiujn homojn lingve unuigi. Dume el cxiuj tiuj cxi penoj montrigxas la instruo, kiu ankaux en aliaj aferoj pruvigxas, ke la grandajn verojn oni atingas ne per tre malgranda kosto, sed ke al tio, kion oni fine konfesas kiel "mirinde simpla", oni proksimigxis cxiam per malrapidaj kaj malfacilaj flankaj vojoj nur iom post iom kaj pasxo post pasxo. Oni vidas ordinare en Leibnitz la patron de la "ideo de lingvo tutmonda"; tiu cxi publikigis sian ideon pri la "Pazigrafio aux la arto fari sin komprenebla per komunaj skribaj signoj al cxiuj nacioj de la tero, en kiaj ajn malegalaj lingvoj ili parolas, se ili nur konas tiujn cxi komunajn signojn" la unuan fojon en la jaro 1666 en latina disertacio (Dissertatio de arte combinatoria, Lipsiae 1666). Tiu cxi ideo ankaux okupis la grandan pensanton gxis la fino de lia vivo, kvankam li en tio cxi venis al nenio, krom senfruktaj iniciatoj. Tamen oni povas jam la hieroglifojn rigardi kiel specon de pazigrafio, kiel ankaux la hxinajn signojn de skribado, kiujn uzas pli ol triono de la tuta homaro, malgraux iliaj preskaux nevenkeblaj malfacilajxoj. Cxar tiu cxi idea skribado, konsistanta el cxirkaux 40 000 signoj, en kiu per unu komuna simbola signo estas esprimata tiu sama penso aux komprenajxo, kiu, estante elparolata, en cxiu lingvo sonus alie, povas tial esti legata en cxiu lingvo, kaj la Hxino tial ankaux legas siajn skribajn signojn cxiam en sia dialekto, kaj la aliaj popoloj de Azio legas tiujn samajn signojn en ilia lingvo. Tiuj cxi popoloj reciproke sin tiel ne komprenas per sia lingvo, sed komprenas sin per sia skribado, oni povus diri, per la Azia pazigrafio. [Piednoto: V. D-ro Albert Wild : "Ueber Geschichte der Pasigraphie und ihre Fortschritte in der Neuzeit". Muenchen 1861. (Aparta represo el la "Chronik der Gegenwart".)] Tiaj kredeble estis la konsideroj, kiuj jam en la jaro 1668 igis la episkopon John Wilkins eldoni sian grandiozan pazigrafian provon, kiun prezentas al ni en bonega maniero Max Mueller en la 2a volumo de siaj "Lekcioj pri la scienco de la lingvo", el kiuj ni vidas, ke tie la ideoj kun siaj signoj estis orditaj laux specoj kaj dividitaj en klasojn, tiel ke de la komuna oni venadis al la aparta kaj de tie cxi per cxiam pli precizaj specialigadoj oni venadis fine al la plej speciala, kion oni volis esprimi en tia maniero. [Piednoto: John Wilkins, An Essay towards a real character and philosophical language, 1898.] Sed jam Leibnitz esprimas sin malfavore pri gxi pro la multego da signoj kaj pro la malfacileco de ilia uzado por la intencita celo, kaj Max Mueller mem montras al ni, kiel Wilkins fine, kvazaux kondukita de natura instinkto, venis al la vera, nome al "lingvo vorta", kaj tiun cxi vojon oni devus nur iri plu, por sxpari al la homaro ducentjaran vanan penadon kun fantomo pazigrafia. Sed kiel ecx tia granda pensanto, kiel Leibnitz, sin movadis ankoraux en mallumaj antauxsentadoj, oni vidas el tio, ke li ankoraux ecx ne povis klare sin esprimi pri ia ideo de lingvo tutmonda; cxar li diris pri la laboroj de Wilkins kaj de Dalgarno, ke la cxefa afero, kiu tie cxi estas bezona, la eltrovo de komunaj signoj por cxiu objekto kaj cxiu ideo, al ili ankoraux ne prosperis. Tiaj signoj laux lia opinio devis esti similaj je la signoj de la algebro, kaj sxajnis al li necese, se oni volis tute atingi la celon, elpensi ion en la maniero de alfabeto de la homaj pensoj, el kio cetere Immanuel Niethammer (1808) volas tiri la konkludon, ke Leibnitz per tio cxi jam pensis "fonetikan lingvon vortan". [Piednoto: D. S. Chofrin, amusements liter. vol. I p. 28.--En aparta traktato : "Geschichte und Empfehlung einer allgemeinen Schriftzeichensprache" (v. Leibnitz Werke nach Raspe, vol II p. 615-653). Leibnitz ecx klare komprenigas, ke por cxiuj ideoj oni devas akcepti karakterajn nombrojn k.c.] Jam antaux Wilkins D-ro Joh. Joach. Becher (1661) proponis numeri la vortojn de tuta vortaro kaj tiujn cxi nombrojn uzi kiel komunan lingvon de skribado. Sed sendube estas pruvite, ke nur de la tempo de Leibnitz la ideo krei pazigrafion ricevis dece radikojn kaj okupis parte apartajn instruitulojn, parte instruitajn akademiojn kaj registarojn. En Germanujo, Francujo, Anglujo, Hispanujo, Hungarujo, Rusujo, Danujo k. c. estis faritaj multaj provoj kaj proponoj por la atingo de tiu cxi celo, kaj ankoraux en la jaro 1811 la akademio de sciencoj en Kopenhago difinis premion por la plej bona prezento de facila kaj praktike efektivigebla pazigrafio. Sed tiel same kiel Wilkins kaj Dalgarno, ne venis al la celo ankaux Anastasius Kirchner (1665), Peter Porele (1667) aux Joh. Upperdorf (1679-80), ankaux Andreas Mueller (1681), kiu havis la intencon krei universalan lingvon, fonditan sur la hxina lingvo kaj gxiaj signoj de skribado, kaj ne pli bone prosperis al Joh. Caramuel von Lobkowitz (1687), kiel ankaux al lia antauxiranto la jezuito Besuier (1684), aux al lia postiranto David Solbrig (1725). En la jaro 1772 la hungaro Kalmar de Taboltzafo en sia verko reduktis la tutan sumon de la homaj ideoj al cxirkaux 500 fundamentaj kaj komunaj, cxe kio li uzis skribajn signojn de cxiuj popoloj, sed precipe malabarajn. Tiu cxi universala signa skribado, kiu sekve prave portis la nomon "pazigrafio", estis tamen tiel malfacila, ke nur la senlaca Boyle povis gxin tute ekposedi. Post tiu cxi verko sekvis ankoraux multaj, kiel ekzemple de Chr. G. Berger "Plan zu einer allgemeinen Rede--und Schriftsprache fuer alle Nationen" (Berlin 1779) kaj Delormel (1795), la pazigrafio de Vater (Wien 1795), la pazigrafio de M. de Maimieux (Paris 1797), kiu ankaux estas fondita sur la numerado de la vortoj, kiel ankaux en tiu sama tempo M. Budet kaj M. Chambry. Cxiuj tiuj cxi havis nenian sukceson, gxis en la jaro 1796 la glora instruisto de surdamutaj, Sicard, kun granda pompo antauxanoncis oportunan pazigrafion, kiu, atendita kun granda senpacienco, estis eldonita en la oficejo de pazigrafio en Parizo en la lingvoj germana kaj franca du jarojn post gxia antauxanonco. Kvankam li certigis, ke li bezonas nur 12 signojn, nomitajn "gamoj", li tamen uzis da ili multe pli multe, por ordigi multajn vortojn, helpajn verbojn kaj ideojn, kiujn li dividis en 3 cxefajn apartajxojn kaj poste ankoraux en klasojn kaj subklasojn, kaj al kiuj estis ankoraux bezonaj diversaj linioj kaj punktoj. La vortaro servas al cxiu en lia propra lingvo, sed estas en sia konstruo tre vasta, kaj kiel ajn genia la sistemo estas--cxar nenia havis tian difinitecon--, ankaux tie cxi la ellernado kostis multan kaj grandan laboradon. Post tio cxi la bone konata en sferoj pedagogaj lingvisto Wolke, profesoro de la universitato en S. Peterburgo, publikigis en la jaro 1797 en Dessaux sian propran elpenson de interkomunikigxa skriba lingvo, kiu konsistis en tio, ke cxiu lingvo postulis apartan leksikonon, kiu devis enhavi cxiun vorton kun gxiaj formoj deklinaciaj kaj konjugaciaj; la vortoj sur cxiu pagxo estis numeritaj per 1, 2, 3 k.c. kaj al cxiuj sur la flanko estis aldonitaj la nombroj de la pagxoj kaj numeroj, sub kiuj tiu sama vorto estas trovebla en cxiuj aliaj vortaroj. Oni tiel en kiu ajn dezirita lingvo devis ion nur anstataux per literoj skribi per nombroj de pagxoj kaj numeroj de la vortoj, tiam cxiu, kiu volis legi la skribitan en alia lingvo, devis sercxi la enhavon en la vortaroj de tiu aux alia lingvo. Sed se ni konsideros, kiel mallerte, malfacile kaj multekoste tio cxi devis esti, ni ne devas miri, ke tia sistemo ne povis trovi amikojn. Cxar se oni volus pretigi vortarojn de nur cxirkaux 16 lingvoj, tiam, alkalkulante la nombron kaj la komon necesan apud cxiu el ili, estus necesa loko de 135 literoj tipografiaj. Kaj tiu cxi laboro, plendas Wolke, pli multe lin okupis, ol kiom li volus pro siaj aliaj laboroj. Al tio cxi li ecx ne pensis pri la sintakso de la lingvoj. El la ceteraj pazigrafiaj sistemoj, kiuj aperis cxirkaux la fino de la 18 centjaro, de Fry en London, de G. E. Busch en la "Jahrbuch des Fortschrittes der Wissenschaften", kiel ankaux de Grotenfeld en Goettingen, la verko "Pasigraphie und Antipasigraphie" de J. S. Vater (Weissenfels kaj Leipzig 1799) estas la sola, kiu havas indon; cxar la auxtoro jam esprimas en gxi la opinion, ke la pazigrafio estas rimedo por la interkomunikigxo kaj komerco en malproksimaj landoj, kies lingvojn ni ne komprenas, kaj ke tio cxi estas la plej bona parto, kiun la pazigrafio povas atingi. [Piednoto: C. H. Wolke, Erklaerung, wie die wechselseitige Gedankenmittheilung allen kultivirten Voelkern des Erdkreises oder die Pasigraphie moeglich und ausueblich sei, ohne Erlernug irgend einer neuen, besonderen oder einer allgemeinen Wort-- oder Zeichensprache. Dessau 1797.] En la komenco de la 19 centjaro ni trovas antaux cxio Naether'on en Goerlitz, kiu en la jaro 1805 publikigis verkon, en kiu li faras la proponon uzi karakteran skribadon, kiu estus figura kaj prenita el la naturo. Sed cxar ne facile estas ellerni senfinan nombron da figuraj signoj, tial tiu cxi simbola skribado, tute malegala je la gxistiamaj sistemoj, estas tre maloportuna kaj malfacile uzebla. Prave sin levas kontraux tiu cxi, kiel ankaux kontraux cxiuj aliaj gxistiamaj sistemoj, en bonege skribita kritika polemiko, la tiama regxa Bavara centra konsilano de instruado cxe la sekreta ministrajxo de internajxoj en Munhxeno, Friedr. Immanuel Niethammer [Piednoto: F. J. Niethammer : Ueber Pasigraphik und Ideographik, Nuernberg, bei Karl Felssonecker, 1808.], kiu tute vere venas al la konkludo, ke sur vojo simbola, cxu gxi estos signoj hieroglifaj aux nombraj aux signoj de sonoj (literoj), uzataj kiel signoj de pensoj, oni neniam povos veni al la celo. Sed tute ne intencante forjxeti la penson de norma lingvo, li fine venas al la prudenta opinio, ke nur imitita al la lingvoj naturaj "fonetika vorta lingvo" povas solvi la problemon de lingvo tutmonda; ankaux pli : tiu cxi natura iro de ideoj alkondukas lin ecx al la penso, ke devas esti eble elpensi skribadon, kiu permesus, "pensadi sur la papero", t. e. skribadi kun la rapideco de la pensado,--sekve "temposxparantan ideoskribadon aux pensodesegnadon", kiun li nomis "Ideografiko". Kiel oni tamen vidas el la pluaj partoj de lia traktato, tiu cxi ideografiko devus kvankam elveni el la ideofoniko kaj per tio cxi tuj farigxi ideolaliko, tamen ankaux lia idealo sxajnas iri pli malproksimen, ol nia nuna stenografio kaj la Volapuek de Schleyer; sed estas sendube, ke per sia skribado li pensas nian alfabetan skribadon de sonoj, kiel per sia lingvo li pensas lingvon vortan, similan je tiu, por kiu ni batalas. [Piednoto: J. Zach. Naether, Versuch einer ganz neuen Erfindung von Pasigraphie oder die Kunst zu schreiben und zu drucken, dass es von allen Nationen der ganzen Welt in allen Sprachen eben so leicht gelesen werden kann als die Zahlencharaktere 1, 2, 3; in Form einer Sprachlehre oder Grammatik nebst 20 pasigraphischen Uebungen. Goerlitz 1805.] Cxiuj tiuj cxi kaj aliaj provoj rilate la praktikan utilon alkondukis tiel same malmulte al ia rezultato, kiel la jam dirita voko de la Kopenhaga akademio, kaj de tiu tempo (1811) gxis la nuna (esceptinte : "Le polyglotte improvise ou l'art d'ecrire les langues sans les apprendre" de A. Renzi en Parizo 1840 kaj la pazigrafio de Sunderwall en Svedujo kaj la "New universal cipher language" 1874 de unu ne nomita auxtoro en Londono) ni havas nenion pli por noti. Por tio la plej novaj pazigrafiistoj, pri kiuj ni nun parolos, nome : barono de Gablenz, Moses Paic, Don Sinibaldo de Mas kaj Anton Bachmaier, kiel ankaux Albert Walter--staras pli alte, ol iliaj antauxirantoj, aux en rilato de la konstruo, aux en rilato de facileco de la metodo. La konstruo de la "Gablenzographia kaj Gablenzolalia" de barono de Gablenz estas grandioza. Antaux cxio li penis per aparta alfabeto laux 33 diversaj lingvoj en tiom same da sxlosiloj solvi la problemon por la mondo lingvista skribadi tiel, kiel oni parolas. Li verkis gramatikon kaj vortaron, kiu pleje konsistas el vortoj unusilabaj. Sed kiel ajn bonega lia laboro estus, tre granda estas la malfacileco ellerni la 33 kaprompantajn sxlosilojn. Al tio cxi li tamen ne turnis atenton, ke la popoloj orient-Aziaj ne tre facile povas elparoladi la euxropajn konsonantojn, nome, la "r", kiun li precipe multe uzas en siaj nomoj de nombroj (ra 1, re 2, ri 3, ro 4, ru 5). Kvankam la provoj de la pazigrafio de Gablenz por la praktika vivo ne tauxgas, li tamen montris, ke li bone konas la spiriton de la lingva scienco. En la jaro 1863 samtempe kun la proponoj de Grimm en Konstantinopolo aperis la verko de Don Sinibaldo de Mas, pri kiu ankaux estas iom parolite en la jam diritaj lekcioj de Max Mueller; gxi aperis samtempe en Londono, Parizo kaj Lejpcigo kaj meritas atenton pro sia sistemo. Sed jam la difino, kiun li donas al ni pri ideografio : "L'ideographie est l'art d'ecrire avec des signes qui representent des idees et non avec des mots (sons) d'une langue quelconque" ankoraux unu fojon montras, ke oni cxiam ankoraux sin movadis sur la malvera vojo, kiu gxis nun ne kondukis al la celo kaj ankaux neniam al gxi kondukos. Elirante el la penso, ke la signoj de nombroj en la aritmetiko kaj algebro por tiuj popoloj, kiuj ilin uzas, estas nenio alia, ol signoj ideografiaj, li penas elmontri, ke 500 milionoj da homoj, la Japanoj, Kohxinhxinanoj, Tonkinanoj sin komprenas reciproke nur per unu sama skribado kaj uzas gxin cxiutage. Kaj kio gxi estas alia, ol signoj ideografiaj? Cxu oni tiel povos ankoraux dubi la eblecon de tiu cxi sistemo? Cxu ni estus nekapablaj fari tion, kion faras la Azianoj, kiam ni ja kredas, ke ni staras multe pli alte, ol ili?--La eblecon de la uzado ankaux ni ne dubas, sed ni ankaux ne dubas la malfacilecon de la enkondukado. La Hxinoj laboru multajn jarojn super la lernado de sia skriba lingvo kun gxiaj 40000 diversaj signoj--ni okcidentuloj jam de antauxe havas nian hereditan de la feniko-hebreoj fonetikan skribadon alfabetan, kiu donas al ni la eblon el 23 literoj formi multajn milionojn da sonoj, kiuj, estas vere, ne povas esti nomataj vortoj, se kun ili ne estas ligataj difinitaj ideoj (komprenajxoj). Sed el tio cxi almenaux sekvas, ke ni povas krei al ni neniajn pli ricxajn kaj pli praktikajn reprezentantojn por la grandioza diverseco de niaj ideoj, ol la vortojn de lingvo, kiuj cxiuj estas kunmetitaj nur el malmultaj sonoj fundamentaj. Kaj ni devus nun ree nin turni al la senmovaj egiptaj aux hxinaj signoj figuraj, kiuj estas fonditaj ankoraux sur la primitiva senta pririgardado kaj nur kun grandaj malfacilajxoj permesas la prezentadon de abstraktajxo! --Don Sinibaldo de Mas prenas por cxiu "ideo" unu signon, pruntitan el la muzika nota sistemo, nur kun la diferenco, ke li donas ne efektivajn notojn en cxiuj iliaj nuancoj. La signon fundamentan formas noto kvarono, kaj laux tio, cxu gxi staras sur tiu aux alia linio, gxi sxangxas sian signifon kiel substantivo, verbo, adjektivo k. c., kaj en simila maniero estas esprimataj cxiuj formoj de la gramatiko. Kiel ajn facila tiu cxi sistemo sxajnas je la unua rigardo, tamen tre baldaux montrigas, ke la signoj por universala uzado estas tro komplikitaj. Unu jaron poste Moses Paic, Serbo el Zemlin, publikigis pazilalion kaj pazigrafion. (Pli detale v. en la verko de D-ro Wild.) Li uzis sole ciferojn, por esprimi cxiujn vortojn laux iliaj elementaj ideoj, tiel ke difinita vorto aperas cxiam esprimata per difinita cifero. Tiel li uzas la nombrajn signojn de 1 gxis 999 por cxiuj gramatikaj fleksioj; la nombroj komencante de 1000 estas la pazigrafiaj signoj de ideoj. La apudaj komprenajxoj de komuna ideo, la vortaj aliformajxoj kaj devenajxoj estas formataj per aldonado de pluaj nombroj al la nombroj de la ideoj per signoj de aldonado aux deprenado. Tiel ekzemple 3243 signifas la komunan ideon de acxetado, kaj tiam 3243 + 10 = acxetanto, 3243 + 13 = la acxetanto, 3243 + 101 = la acxetantoj k. c. El sia pazigrafio M. Paic faras pazilalion per tio, ke li por la apartaj nombroj metas literojn kaj por "+" = "m", por "--" = "n"; ekzemple : 3243 + 10 = acxetanto = "fegimanos", 3243 + 20 = acxetantino = "fegimenos" , 3243 + 40 = acxeto = "fegimonos" k. c. k. c. Oni tiel vidas, ke ankaux Paic fine en simila maniero kiel Wilkins venus al la gxusta, nome al skribado kaj lingvo sona, kvankam Wilkins tuj en la komenco laboris kun literoj, dum Paic kun ciferoj. Li ankaux pensis, ke por la ordinaroj aferoj de la vivo estas suficxa la ellernado de 1000 signoj de ideoj, kiuj kun la plej granda facileco per helpo de la devenigitaj apudaj ideoj povas esti alkondukitaj al 10000. Sed jam D-ro Wild rimarkis, ke tiu cxi sistemo postulas tro grandan pripensadon, por povi esti enkondukita en la ordinaran interkomunikigxon kun malproksimaj popoloj. Li opiniis ankaux, ke se la pazigrafio estus enkondukebla cxe la Aziaj popoloj, oni devus preni por fundamento ne la ellaboritajn lingvojn Euxropajn, sed ni devus por tio cxi krei pazigrafion multe pli facilan, ol ecx la hxina; kaj, apogante sin sur tiun cxi principon, la lasta partiano de la ideo pazigrafia, Anton Bachmaier en Munhxeno, cxefo de unu tiea granda komerca firmo, jam en la jaro 1852 konstruis novan sistemon de pazigrafio, kiu en komparo kun la antauxe nomitaj distingas sin per ekstrema simpleco. Bachmaier ankaux fondis sian sistemon sur la signoj de la nombroj, cxar cxiuj komercaj popoloj posedas la sistemon de la 10 signoj de nombroj, kvankam iliaj formoj ecx estas malegalaj. Ankaux tiuj cxi signoj povas esti skribataj laux cxiuj direktoj, ne sole horizontale de maldekstre al dekstre, kiel cxe la Euxropanoj, sed ankaux de dekstre al maldekstre, kiel cxe la Mahometanoj, aux de supre al malsupre, kiel cxe la Orientazianoj, kaj al tio cxi ili estas facile prezenteblaj per skribado, presado kaj telegrafo. Bachmaier esprimas cxiun komprenajxon per nombro, ne uzas difinitan artikolon, sed por la artikolo nedifinita la nombron 1, kaj signas la multenombron per substrekado de la nombro de la ideo. La substantivoj estas sen sekso kaj deklinacio. La gradoj de komparo estas distingataj per unu aux du punktoj metitaj super la nombro de la ideo, la nombronomoj fundamentaj per supre metitaj, la nombronomoj ordaj per malsupre metitaj punktoj. La verbo estas uzata nur en la modo nedifinita (infinitivo), la estonta tempo estas esprimata per superstrekado, la tempo pasinta per trastrekado de la nombro de la ideo k. c. La plej konataj nomoj propraj kaj geografiaj ricevis en la vortaroj apartajn nombrojn. Bachmaier lasis jam en 18 lingvoj prepari provajn ekzemplerojn de tiaj vortaroj, super kiuj laboris la konata lingvisto profesoro Ignatz Gaugengigl kaj la privata instruitulo Wilh. Stephanus. Al tio cxi formigxis en Munhxeno centra societo por pazigrafio, al kiu apartenis unuaklasaj instruituloj, kiel la germana Mezzofanti, Pf. Richter, kiu paroladis en 34 lingvoj, Pf. Lauth, la glora egiptologo, D-ro Wild, Ja bonega naciekonomiisto kaj statistikisto kaj multaj aliaj, kiel ankaux la barono von Gablenz en Dresdeno, Don Sinibaldo de Mas kaj Paic estis honoraj membroj de gxi. Malgraux ke la sistemo de Bachmaier estis ekstreme simpla, uzante nur 9 komunajn kaj 6 apartajn signojn, kaj ecx jam turnis sur sin la okulojn de la registaroj, tiel ke jam estis intencita universala kongreso, kiu devis havi lokon en Parizo, tamen la entrepreno ree perdigxis sen rezultato. Kaj kial?--Se gxin ankaux sonoraj kauxzoj, la elsekigxo de materialaj fontoj, antaux cxio pereigis, tamen la veran kauxzon oni devas sercxi pli profunde, gxi kusxas en la sistemo mem. Gxi nome estis konstruita sur sablo, kiel la sistomoj de cxiuj antauxirantoj de 200 jaroj, cxar la plej simplan kaj plej facilan oni la plej malfacile trovas. Tamen oni ne devas pensi, ke sistemo en tiel alta grado simpligita, kiel la sistemo de Bachmaier, kvankam gxi ne portis en si la fundamenton por lingvo tutmonda, foriris el la mondo, alportinte nenian utilon. Bachmaier diris mem en la antauxparolo al siaj pazigrafiaj vortaroj : "Estas kompreneble, ke tiu cxi skriba maniero de komunikigxo neniam estos egala al la bonajxoj de lingvo; tamen por la komunikigxo kun tiuj, kies lingvon oni no komprenas (kiu homo komprenas cxiujn lingvojn!) gxi estas ekstreme grava helpo". Efektive tiu cxi sistemo por mallongaj notoj komercaj, por sciigoj de gazetoj kaj precipe por telegramoj al cxiuj landoj de la mondo montrigxis uzebla. La "Sistemo cxifrada kaj telegrafada de A. Walter en Winterthur", kiu en trimembraj kunigoj de literoj de "aaa" gxis "zzz" kune kun kelkaj ciferoj por la plej necesaj gramatikaj rilatoj, en maniero de sekreta skribado prezentas cxiujn necesajn ideojn en formo tabela, donas en cxiu okazo por cxifraj telegramoj sxparon de kostoj gxis 40 0/0 en komparo kun vortaj telegramoj en la lingvo germana; sed por lingvo tutmonda, kiel por parolado tiel ankaux por skribado, ankaux al gxi mankas la natura fundamento, cxar ecx Mezzofanti ne povus teni en la kapo tiujn cxi kunligojn de literoj, kiuj ankaux tie cxi devas servi anstataux vortoj. Al tio cxi ili estas neelparoleblaj kaj tial por la busxa interkomprenigxado tute ne uzeblaj. Ankaux la verkado de vortaroj jam en unu lingvo estas ligita kun grandegaj laboroj kaj malfacilajxoj, ne parolante jam pri kelkaj kaj multaj lingvoj. (Tie cxi la auxtoro finas la historion de la diversaj provoj kaj transiras al la priskribo de la sistemo Volapuek, de kiu li en tiu tempo estis ankoraux varmega partiano, trovante gxin la plej bona el cxiuj tiam faritaj provoj. Ni jam rakontis [v. No. 10 de "La Esperantisto" 1890], kiel post la apero de la sistemo "Esperanto" la auxtoro forlasis Volapuekon kaj transiris kun plena entuziasmo al "Esperanto", de kiu gxis la fino de sia vivo li restis varmega batalanto.--Ni devas ankoraux aldoni, ke la nun alportita artikolo ne estas plena historio de cxiuj provoj de lingvo tutmonda; volante skribi nur gazetan artikolon kaj ne dikan detalan verkon, la auxtoro parolis nur pri parto de la proponitaj sistemoj, kaj ankaux pri cxiuj el tiuj cxi li diris nur kelkajn vortojn. La efektiva nombro de la diversaj projektoj, faritaj en la lastaj 200 jaroj, estas pli ol 150). * * * * * ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA IDEO DE LINGVO INTERNACIA Raporte-verkita de anonima auxtoro kaj legita (en formo iom sxangxita kaj mallongigita) de s-ro L. de BEAUFRONT en la kongreso de l'Association Francaise pour l'Avancement des Sciences (Parizo, 1900). I Cxiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la homaro, havas cxiam tiun saman egalan sorton : kiam ili ekaperas, la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido, sed ecx kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj de tiuj cxi ideoj devas multe batali kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsagxajn, aux fine ecx rekte kiel homojn tre malutilajn. Dum la homoj, kiuj okupas sin je cxia plej sencela kaj senutila sensencajxo, se gxi nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj ideoj de la amaso, gxuas ne sole cxiujn bonojn de la vivo, sed ankaux la honoran nomon de "instruituloj" aux "utilaj publikaj agantoj", la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj; la unua renkontita tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj diras al ili, ke ili okupas sin je malsagxajxoj; la unua renkontita gazeta felietonisto skribas pri ili "spritajn" artikolojn kaj notojn, ne preninte sur sin la laboron almenaux iom ekscii, super kio ili propre laboras; kaj la publiko, kiu cxiam iras kiel anaro da sxafoj post la kriemuloj, ridas kaj ridegas kaj ecx por unu minuto ne faras al si la demandon, cxu ekzistas ecx guto da senco kaj logiko en cxiuj tiuj cxi "spritaj" mokoj. Pri tiuj cxi ideoj "estas modo" paroli ne alie, ol kun ironia kaj malestima rideto, tial tiel agas ankaux A kaj B kaj C, kaj cxiu el ili timas enpensigxi serioze ecx unu minuton pri la mokata ideo, cxar li "scias antauxe", ke "gxi krom malsagxajxo enhavas ja nenion", kaj li timas, ke oni iel alkalkulos lin mem al la nombro de "tiuj malsagxuloj", se li ecx en la dauxro de unu minuto provos rilati serioze al tiu cxi malsagxajxo. La homoj miras, "kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj malsagxaj fantaziuloj kaj kial oni ne metas ilin en la domojn por frenezuloj". Sed pasas kelka tempo. Post longa vico da batalado kaj suferoj la "buboj-fantaziuloj" atingis la celon. La homaro farigxis pli ricxa per unu nova grava akiro kaj eltiras el gxi la plej vastan kaj diversforman utilon. Tiam la cirkonstancoj sxangxigxas. La jam fortigxinta nova afero sxajnas al la homoj tiel simpla, tiel "komprenebla per si mem", ke la homoj ne komprenas, kiamaniere oni povis tutajn miljarojn vivi sen gxi. Kiam la posteuloj legas la rakontojn pri tio, kiel sin tenis kontraux la dirita ideo la samtempuloj de gxia naskigxo, ili absolute ne volas kredi kaj pensas, ke cxion tion cxi elpensis la historioskribantoj pro mokado je la foririntaj generacioj. "Cxu efektive", ili diras, "la tuta mondo tiam konsistis el idiotoj? Cxu efektive ekzistis homoj, kiuj elpasxadis kontraux la pioniroj kun tiaj sensencaj kontrauxparoloj kaj la ceteraj homoj silentadis kaj la unua renkontita kvinjara infano ne diradis al tiuj kritikantoj : "sinjoroj, vi ja parolas teruran, sur nenio fonditan sensencajxon, kies rebato sin trovas ja tuj antaux via nazo!" ? Absolute nekompreneble! La historiistoj certe trograndigas!" Legu la historion de naskigxo de la kristaneco kaj de diversaj grandaj ideoj en la regiono de moralo, filozofio kaj scienco; legu la historion de la eltrovo de Ameriko, de la enkonduko de fervojoj k. t. p. k. t. p. Cxie tute tio sama. "Es ist eine alte Geschichte, doch bleibt sie immer neu". La lumo aperas kiel necesa bezonatajxo al tiu, kiu staras malproksime, sed al la proksime starantaj gxi trancxas la okulojn kaj ili penas estingi gxin. La ideo de Kolumbo, ke "devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon", sxajnas al ni nun tiel simpla, tiel natura, kaj ni simple ne volas kredi, ke povis iam ekzisti homoj, kiuj, sciante jam, ke la tero estas globo, povis dubi, ke al cxia lando oni povas veni ne sole de oriento, sed ankaux de okcidento, kaj ke en tiu cxi ne esplorita okcidento povas eble trovigxi ne konataj al ni interesaj landoj. Kiam ni legas tiujn kontrauxparolojn, kiujn oni tiam faradis al Kolumbo, ekzemple, ke neniu okcidenten de Euxropo veturis, sekve gxi estas ne ebla, ke Dio malpermesis tion cxi fari, ke la sxipoj mallevigxados malsupren kaj ne povos returne levigxadi supren . . . k. t. p.,--ni kontrauxvole demandas nin, kiamaniere homoj maturagxaj povis paroli tiajn sensencajxojn, pro kiuj en nia tempo rugxigxus cxia infano. Kaj tamen en tiu tempo gxuste tiuj cxi naivaj kontrauxparoloj estis rigardataj kiel veroj, ne ebligantaj ian dubon, kiel plej logika opinio de la tuta prudenta mondo, kaj la ideoj de Kolumbo estis kalkulataj kiel infanajxo, kiu estas inda nenian atenton. Kiam oni montris al la homoj la forton de la vaporo kaj gxian uzeblecon, sxajnis, ke kia prudenta homo povus ion kontrauxparoli kontraux gxi? Kaj tamen kiom da multjara batalado, suferoj kaj mokoj la elpensinto devis elporti! kaj ecx tiam, kiam fine prosperis jam atingi la celon, kiam en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj kursadis kaj alportadis grandegan utilon, sur la kontinento de Euxropo instruitaj homoj kaj ecx tutaj instruitaj korporacioj, anstataux simple ekrigardi kaj konvinkigxi, skribadis ankoraux profundapensajn traktatojn pri tio, ke konstruado de lokomotivoj estas infana entrepreno, ke gxi estas ne ebla, ke gxi estas malutila k. t. p. Kio tio cxi estas? ni demandas nin; cxu tio cxi estis ia cxiuhoma epidemia idioteco? cxu efektive ekzistis tiaj generacioj? Jes, ekzistis tiaj generacioj, kaj ni, kiuj nun miregas, ni en efektiveco estas ne pli bonaj ol ili, kaj niaj nepoj estos ne pli bonaj ol ni. Cxiuj tiuj cxi homoj kun iliaj indignige sensencaj kontrauxparoloj kaj atakoj estis tamen ne idiotoj, kvankam ili nun eble sxajnas al ni tiaj. Ilia tuta kulpo konsistis nur en tio, ke, dank' al la natura spirita inercio de cxiu el ni, ili aux tute ne volis prijugxi la naskigxantajn novajn aperojn, plivolante limigi sin per sanosubtenanta ridado, aux alpasxadis al la prijugxado kun antauxe jam preta konvinko, ke la afero proponata al ili estas neplenumebla, kaj cxiujn siajn argumentojn ili penadis konformigadi al tiu autauxe farita decido, ne rimarkante la tutan senfundamentecon de tiuj cxi argumentoj, kaj kontraux la argumentoj de la defendantoj de la nova ideo ili fermadis sian cerbon per la plej fortikaj seruroj, kaj tial tiuj cxi lastaj argumentoj, kiuj penadis pruvi la eblecon de tio, devis sxajni al tiuj inerciaj homoj tiel same infanaj, kiel al ni nun sxajnas iliaj tiamaj kontrauxparoloj. Al tiaj ideoj, kiuj al la samtempuloj sxajnas senenhava fantazio kaj al la posteuloj sxajnas tia natura afero, ke ili ne komprenas, kiamaniere la homoj miljarojn vivis sen gxi,--al tiaj ideoj apartenas ankaux la ideo de enkonduko de komuna lingvo por la komunikigxoj inter diversaj popoloj. Kiam niaj posteuloj legos en la historio, ke la homoj, tiuj cxi regxoj de la tero, tiuj cxi plej altaj reprezentantoj de la monda inteligenteco, tiuj cxi duon-dioj, en la dauxro de tutaj miljaroj vivis unuj apud la aliaj, ne komprenante unuj la aliajn, ili simple ne volos kredi. "Por tio cxi oni ja bezonis nenian supernaturan forton, ili diros; cxiu el tiuj cxi homoj posedis ja kolekton da kondicxaj sonoj, per kiuj li tute precize komprenigxadis kun siaj plej proksimaj najbaroj,--kiel do ne venis al ili en la kapon konsentigxi inter si, ke unu el tiaj kolektoj da kondicxaj sonoj estu enkondukita por la reciproka komprenigxado inter _cxiuj_, simile al tio, kiel por la plimulto de la kulturaj popoloj estis enkondukita jam longe unu kondicxa kolekto da mezuroj, unu kondicxa alfabeto, unuj kondicxaj muzikaj signoj k. t. p.!" Niaj posteuloj indignos, kiam ili ekscios, ke la homojn, kiuj penadis pri la enkonduko de komuna lingvo, la samtempuloj montradis per la fingroj, kiel maniulojn, bubojn, ne meritantajn la nomon de seriozaj homoj; ke pri tiuj cxi homoj cxiu malplenkapulo povis spritadi en la gazetoj, kiom li volis, kaj trovigxis neniu, kiu dirus al tiuj malplenkapuloj : "vi povas trovi tiujn cxi ideojn plenumeblaj aux ne plenumeblaj,--sed moki ilin, ecx ne konatigxinte kun ili, estas honte, sinjoroj!" Kore ridegos niaj posteuloj, kiam ili auxdos tiujn naivajn kontrauxparolojn, kiujn multaj el niaj samtempuloj faradis kontraux la ideo de lingvo internacia entute kaj de lingvo arta speciale. Simile al tio, kiel ni kun rideto de kompato rilatas al tiu el niaj pra-praavoj, kiu antaux kelke da miljaroj eble protestis kontraux la enkonduko de arta alfabeto, kriante kun la aplombo de instruitulo, sed tute senpruve, ke rimedo por la esprimado de niaj pensoj estas objekto organa, natura, kreita de la historio (skribado per hieroglifaj desegnajxoj) kaj ne povanta "esti kreita en kabineto",--tiel niaj posteuloj, mokados tiujn niajn samtempulojn, kiuj nur pro tiu nenion diranta cirkonstanco, ke la nunaj lingvoj kreigxis blinde per si mem, auxtoritate certigas, ke lingvo ne povas esti kreita arte. "Gxis nun ne estis, sekve ne povas esti!"--"Kiel mi povas kredi", diros en la venonta centjaro ia dekjara lernanto al sia instruanto, "ke ekzistis homoj, kiuj neadis la eblecon de ekzistado de arta lingvo, kiam antaux ilia nazo tia lingvo jam _ekzistis_, havis jam ricxan literaturon kaj bonege _plenumadis jam en la praktiko_ cxiujn funkciojn, kiujn oni povas postuli de lingvo internacia, kaj tiuj cxi sinjoroj, anstataux babiladi cxiam teorian sensencajxon, bezonis nur malfermi la okulojn kaj _ekrigardi_! Cxu estas eble, ke homoj maturagxaj parolus cxiam frazistan sensencajxon pri ia diferenco de la vocxaj organoj cxe la popoloj, kiam cxiu infano vidis sur cxiu pasxo membrojn de unu popolo, bonege parolantajn en la lingvo de alia popolo!" Kaj la instruanto respondos : "gxi estas efektive nekredebla, kaj tamen gxi tiel estis!" Cetere en la nuna tempo en la afero de lingvo internacia la rutino kaj spirita inercio komencas iom post iom cedadi al la sana prudento. Jam longe tie aux aliloke en diversaj gazetoj kaj revuoj aperas artikoloj plenaj de aprobo por la ideo mem kaj por gxiaj batalantoj. Sed tiuj cxi artikoloj estas ankoraux senkuragxaj, kvazaux la auxtoroj timas, ke oni ne elmetu ilin al publika malhonoro. Tiuj cxi senkuragxaj vocxoj perdigxas en la lauxtega hxoro de la kriistoj kaj mokistoj, tiel ke la grandega plimulto de la publiko, kutiminta iradi nur tien, kie oni krias la plej lauxte, kaj opiniadi cxiun mokanton sagxulo, cxiun atakanton bravulo kaj cxiun atakaton kulpulo, cxiam ankoraux rigardas la ideon de lingvo internacia kiel sensencan infanan fantazion. Tiun cxi publikon konvinki ni ne entreprenas, cxar cxiuj niaj vortoj pereus vane. Gxin konvinkos nur la tempo. Morgaux gxi al la pioniroj de la ideo konstruos monumentojn kun tia sama anara sento, kun kiu gxi hodiaux superjxetas ilin per koto. Nia parolo estas difinita nur por tiuj, kiuj provis rilati al nia ideo kun jugxo memstara, sed sub la influo de diversaj auxditaj opinioj perdis la egalpezon, ne scias, kiel ili devas sin teni, dezirus kredi kaj samtempe turmentigxas per konstantaj duboj. Por ili ni tie cxi analizos la demandon, cxu efektive ni, la amikoj de la ideo de lingvo internacia, laboras por ia utopio, kaj cxu minacas al ni la dangxero, ke cxiuj niaj laboroj pereos vane, kiel kredigas niaj kontrauxuloj, aux cxu ni iras al celo klare difinita, senduba kaj nepre atingota. Ni scias, estimataj auxskultantoj, ke vi kutimis rilati kun estimo nur al tiaj argumentoj, kiuj estas plenigitaj per multo da citatoj, traplektitaj per multo da lauxtaj auxtoritataj nomoj kaj brilas per amasego da alteflugaj kvazaux-sciencaj frazoj. Ni avertas vin, ke cxion tion cxi vi en nia parolo ne trovos. Se vi trovas atentinda nur tion, kio estas ligita kun lauxtaj nomoj, legu ian verkon pri lingvo internacia, kaj vi trovos tie longan serion da gloraj kaj auxtoritataj scienculoj, kiuj laboris por la ideo de lingvo internacia. Sed ni tie cxi forlasos cxian superfluan balaston kaj parolos al vi nur en la nomo de la nuda _logiko_. Ne turnu atenton sur tion, kion diras Petro aux Johano, sed pripensu _mem_. Se niaj argumentoj estas gxustaj, akceptu ilin,--se ili estas malgxustaj, forjxetu ilin, se ecx miloj da lauxtaj nomoj starus post ili. Ni analizos sisteme la sekvantajn demandojn : 1) cxu lingvo internacia estas bezona; 2) cxu gxi estas ebla en principo; 3) cxu ekzistas espero, ke gxi efektive estos enkondukita praktike; 4) kiam kaj kiamaniere tio cxi estos farita kaj kia lingvo estos enkondukita; 5) cxu nia nuna laborado kondukas al ia difinita celo, aux ni agas ankoraux blinde kaj riskas, ke nia laborado pereos vane, kaj prudentaj homoj devas ankoraux sin teni flanke de ni, gxis "la afero klarigxos". II Cxu lingvo internacia estas bezona? Tiu cxi demando per sia naiveco elvokos ridon cxe la estontaj generacioj, tiel same kiel niaj samtempuloj ekridus ekzemple cxe la demando "cxu posxto estas bezona"? La plimulto de la inteligenta mondo jam nun trovos tiun cxi demandon tute superflua; tamen pro konsekvenco ni metas tiun cxi demandon dank'al tio, ke ekzistas ankoraux multe da homoj, kiuj respondas je tiu cxi demando per "ne". La sola motivo, kiun kelkaj el tiuj cxi homoj elmetas, estas sekvanta : "lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn kaj la naciojn". Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfelicxo por la homaro, se en unu bela tago montrigxus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu cxiuhoma familio kun unu cxiuhoma lingvo. Sed ni supozu, ke tio cxi efektive estus io terura, kaj ni rapidos trankviligi tiujn cxi sinjorojn. Lingvo intornacia deziras nur doni al la homoj de _malsamaj_ popoloj, kiuj staras unu antaux alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian, sed gxi neniel intencas enmiksigxi en la internan vivon de la popoloj. Timi, ke lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel same ridinde, kiel ekzemple timi, ke la posxto, kiu donas al homoj malproksimaj unu de alia la eblon komunikigxadi, minacas neniigi la busxajn interparoladojn inter la homoj! "Lingvo internacia" kaj "lingvo tutmonda" estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas. Se ni supozus, ke farigxus iam kunfluigxo de la homoj en unu cxiuhoman popolon, en tiu cxi "malfelicxo" (kiel nomos gxin la naciaj sxovinistoj) estos kulpa ne la lingvo internacia, sed la aliigxintaj konvinkoj kaj opinioj de la homoj. _Tiam_ efektive la lingvo internacia faciligos al la homoj la atingon de tio, kio antauxe estos principe decidita de ili kiel dezirinda; sed se la celado al kunfluigxo ne naskigxos cxe la homoj _memstare_, la lingvo internacia per si mem certe ne volos _altrudi_ al la homoj tian unuigxon. Lasante tute flanke la demandon pri la dezirindeco aux nedezirindeco de nacia sxovinismo, ni notos nur tion, ke celadon al lingvo internacia ne devas escepti ecx la plej varmega blinda sxovinismo; cxar la rilato inter celado al lingvo internacia kaj inter nacia sxovinismo estas tia sama, kiel inter nacia patriotismo kaj amo al sia familio : cxu iu povas diri, ke la pligrandigo de reciprokaj komunikigxoj kaj interkonsentoj inter homoj de tiu sama lando (celado _patriota_) minacas per io al la amo _familia_? Per si mem la lingvo internacia ne sole ne povas malfortigi la lingvojn naciajn, sed kontrauxe, gxi sendube devas konduki al ilia granda fortigxado kaj plena ekflorado : dank' al la neceseco ellernadi diversajn fremdajn lingvojn, oni nun malofte povas renkonti homon, kiu posedus perfekte sian patran lingvon, kaj la lingvoj mem, konstante kunpusxigxante unuj kun la aliaj, cxiam pli kaj pli konfuzigxas, kripligxas kaj perdas sian naturan ricxecon kaj cxarmon; sed kiam cxiu el ni devos ellernadi nur _unu_ fremdan lingvon (kaj ankoraux tre facilan), cxiu el ni havos la eblon ellerni sian lingvon fonde, kaj cxiu lingvo, liberigxinte de la premado de multaj najbaroj kaj konservinte plene por si sola cxiujn fortojn de sia popolo, disvolvigxos baldaux plej potence kaj brile. La dua motivo, kiun elmetas la malamikoj de lingvo internacia, estas la timo, ke kiel lingvo internacia estos eble elektita ia el la lingvoj _naciaj_ kaj ke tiam la homoj ne _alproksimigxos_ al si reciproke, sed simple ia unu popolo _dispremos_ kaj _englutos_ cxiujn aliajn popolojn, dank' al la grandega superforto, kiujn gxi ricevos super cxiuj aliaj popoloj. Tiu cxi motivo estas ne tute senfundamenta; sed gxi povas esti elmetita nur kontraux tia aux alia nepripensita kaj malgxusta _formo_ de lingvo internacia. Tiu cxi motivo kompreneble perdas cxian signifon, se ni turnos atenton, ke lingvo internacia povas esti kaj estos nur ia _neuxtrala_ lingvo, kiel ni malsupre montros. Sekve se ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la ebleco aux neebleco de la enkonduko de lingvo internacia (pri tiu cxi punkto ni parolos malsupre), se ni supozos, ke la enkonduko de tia lingvo dependas nur de nia _deziro_, kaj se ni esceptos ian kriantan erarpasxon en la _elekto_ de la lingvo, cxiu devas konsenti, ke pri _malutilo_ de lingvo internacia neniel povas esti ecx la plej malgranda parolo. Sed la _utilo_, kiun tia lingvo alportus al la mondo, estas tiel grandega kaj videbla por cxiu, ke pri tio cxi ni propre ne bezonus paroli. Tamen _kelke_ da vortoj ni diros pri tio cxi, se ecx simple pro pleneco de nia analizo. Cxu vi ekpensis iam pri tio, _kio_ propre levis la homaron tiel neatingeble alte super cxiuj aliaj bestoj, kiuj ja en efektiveco estas konstruitaj laux tiu sama tipo, kiel la homo? La tutan nian altan kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al unu objekto : al la _posedado de lingvo_, kiu ebligis al ni la _intersxangxadon de pensoj_. Kio estus kun ni, fieraj regxoj de la mondo, se ni ne povus _lingve komunikigxadi_ unuj kun aliaj, se sian tutan scion kaj inteligentecon cxiu el ni devus de la komenco mem ellaboradi al si mem, anstataux faradi uzon --dank' al intersxangxo de pensoj--de la jam pretaj fruktoj de la sperto kaj diversaj scioj de tutaj miljaroj, de tutaj milionoj kaj miliardoj da aliaj similaj al ni kreitajxoj? Ni tiam ecx per unu plej malgranda sxtupeto ne starus pli alte ol tiuj diversaj bestoj, kiuj nin cxirkauxas kaj kiuj estas tiel sensagxaj kaj senhelpaj! Forprenu de ni la manojn kaj la piedojn kaj kion vi volas, sed lasu al ni nur la povadon intersxangxadi la pensojn,--kaj ni restos tiuj samaj regxoj de la naturo kaj ni konstante kaj senfine perfektigxados; sed donu al cxiu el ni ecx centon da manoj, donu al ni ecx centon da diversaj gxis nun ne konataj sentoj kaj povoj, sed forprenu de ni la povon de intersxangxado de pensoj--kaj ni restos sensagxaj kaj senhelpaj bestoj. Sed se la tre neplena kaj tre limigita ebleco de intersxangxo de pensoj havis por la homaro tian grandegan signifon, ekpensu pri tio, kian grandegan kaj kun nenio kompareblan utilon donus al la homaro tiu lingvo, kiu farus la intersxangxadon de pensoj _plena_, kaj dank' al kiu ne sole A havus la eblon komprenigxadi kun B, C kun D, E kun F, sed _cxiu_ el ili povus komprenigxadi kun _cxiu_ el la aliaj! Tuta cento da plej grandaj elpensoj ne faros en la vivo de la homaro tian grandan kaj bonfaran revolucion, kian faros la enkonduko de lingvo internacia! Ni prenu kelkajn malgrandajn ekzemplojn. Ni penas tradukadi la verkojn de cxiu nacio en la lingvojn de cxiuj aliaj nacioj; sed tio cxi englutas ja neproduktive grandegan multon da laboroj kaj mono kaj tamen malgraux cxio ni povas traduki nur la plej sensignifan parton de la homa literaturo, kaj la grandega plimulto de la homa literaturo kun ricxaj provizoj da diversaj pensoj por cxiu el ni restas neakirebla. Sed kiam ekzistus lingvo internacia, tiam cxio, kio aperas en la regiono de la homa penso, estus tradukata nur en tiun cxi _unu_ neuxtralan lingvon kaj multaj verkoj estus skribataj rekte en tiu cxi lingvo, kaj cxiuj produktoj de la homa spirito farigxus akireblaj por cxiu el ni. Por la perfektigado de tiu aux alia brancxo de la homaj scioj ni arangxas sur cxiu pasxo internaciajn kongresojn,--sed kian mizeran rolon ili ludas, kiam partopreni en ili povas ne tiu, kiu efektive kun utilo dezirus ion auxdi, ne tiu, kiu efektive ion gravan volus komuniki, sed nur tiu, kiu scias babiladi en kelkaj lingvoj. Nia vivo estas mallonga kaj la scienco estas vasta; ni devas lerni, lerni, lerni! Al la lernado ni povas dedicxi nur parton de nia mallonga vivo, nome niajn infanajn kaj junulajn jarojn; sed ho ve! granda parto de tiu cxi kara tempo foriras tute neproduktive por la ellernado de lingvoj! Kiom multe ni gajnus, se, dank' al ekzistado de lingvo internacia, ni povus la tutan tempon, dedicxatan nun al la neproduktiva lernado de lingvoj, dedicxi al la lernado de efektivaj kaj pozitivaj _sciencoj_! Kiel alte tiam levigxus la homaro! . . . Sed ni ne parolos plu pri tiu cxi punkto, cxar kiel ajn cxiu el niaj auxskultantoj rilatus al tiu aux alia _formo_ de lingvo internacia, ni dubas, cxu trovigxos inter ili ecx unu, kiu dubus la _utilecon mem_ de tia lingvo. Sed cxar al multaj homoj, kiuj ne kutimis donadi al si precizan kalkulon pri siaj simpatioj kaj antipatioj, ordinare sxajnas, ke se ili ne aprobas tiun aux alian formon de ia ideo, ili nepre devas ataki la ideon mem entute,--tial ni, pro sistemeco de nia analizo, petas cxiun el la estimataj auxskultantoj antaux cxio noti al si bone en la memoro, ke pri la utileco de lingvo internacia _entute_--se tia estus enkondukita--li ne dubas. Ekmemoru do, sinjoroj, bone la unuan konkludon, al kiu ni venis, notu al vi kaj ekmemoru, ke kun tiu cxi konkludo vi konsentas, nome : La ekzistado de lingvo internacia, per kiu povus komprenigxadi inter si la homoj de cxiuj landoj kaj popoloj, alportus al la homaro grandegan utilon. III Nun ni transiros al la dua demando : "cxu lingvo internacia estas ebla?" Ankaux pri tio cxi nenia senantauxjugxa homo ecx unu minuton povas dubi, cxar ne sole ne ekzistas ecx la plej malgrandaj faktoj, kiuj parolus _kontraux_ tia ebleco, sed ne ekzistas ecx la plej malgrandaj kauxzoj, kiuj devigus ecx unu minuton _dubi_ pri tia obleco. Ekzistas en efektiveco homoj, kiuj kun scienca aplombo kredigas, kvazaux lingvo estas objekto natura, organa, kiu dependas de apartaj fiziologiaj ecoj de la organoj de parolo de cxiu popolo, de la klimato, heredeco, krucigxado de rasoj, historiaj kondicxoj k. t. p. Kaj al la amaso tiaj instruitaj paroloj tre imponas, precipe se ili en suficxa mezuro estas traplektitaj per diversaj citatoj kaj per misteraj por la amaso terminoj tehxnikaj. Sed homo klera, kiu kuragxas havi propran jugxon, scias ja tre bone, ke cxio tio cxi estas nur senenhava pseuxdo-scienca babilado, kiu havas nenian sencon kaj kiun rebati povus tre facile la unua renkontita infano. El la cxiutaga sperto ni cxiuj ja scias tre bone, ke se ni prenos infanon el kiu ajn lando aux nacio kaj de la tago de gxia naskigxo edukados gxin inter personoj de nacio tute fremda kaj ecx antipoda por gxi, gxi parolados en la lingvo de tiu cxi nacio tiel same bonege kaj pure, kiel cxiu natura filo de tiu cxi nacio. Se por homo _maturagxa_ estas ordinare malfacile ellerni fremdan lingvon, tio cxi ja tute ne venas de la konstruo de liaj organoj de parolo, sed simple de tio, ke li ne havas paciencon, ne havas tempon, ne havas instruantojn, ne havas rimedojn k. t. p. Tiu cxi sama maturagxulo renkontus ja tiujn cxi samajn malfacilajxojn cxe la ellernado de sia _hejma_ lingvo, se li en la infaneco ne estus edukita en tiu cxi lingvo, sed devus ellernadi gxin per helpo de lecionoj. Fine cxiu klera homo ja ankaux nun _devas_ ellernadi kelkajn fremdajn lingvojn, kaj li certe ne elektas tiujn lingvojn, kiuj kvazaux estas konformaj al liaj organoj de parolado, sed nur tiujn, kiujn li _bezonas_; estas sekve nenio neebla en tio, ke anstataux ke cxiu lernas _diversajn_ lingvojn, cxiuj ellernadu _unu saman_ lingvon kaj sekve povu komprenadi unu alian. Se ecx cxiu posedus la komuneakceptitan lingvon ne en plena perfekteco, ecx tiam la demando de lingvo internacia estus jam decidita kaj la homoj cxesus staradi unu antaux alia kiel surda-mutaj. Kaj oni devas ja memori, ke se cxie estus sciate, ke por komunikigxoj kun la tuta mondo oni devas ellerni nur _unu_ lingvon--cxie ekzistus multego da bonaj instruistoj de tiu cxi lingvo, da specialaj lernejoj, cxiu ellernadus tiun cxi lingvon kun la plej granda volonteco kaj fervoreco, kaj fine cxiuj gepatroj alkutimigadus siajn infanojn al tiu cxi lingvo en _la infaneco_, paralele kun la patra lingvo. Sekve, lasante dume flanke la demandon pri tio, cxu la homoj _volos_ elekti ian unu lingvon por la rolo de internacia kaj cxu prosperos al ili veni al interkonsento pri tiu cxi elekto, ni dume konstatas tiun fakton, kiu kun plena sendubeco sekvas el cxio, kion ni diris supre, nome, ke la _ekzistado mem_ de lingvo internacia estas tute ebla. Notu do al vi bone en la memoro tiujn du sendubajn konkludojn, al kiuj ni venis gxis nun, nome : 1. Lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon; 2. La ekzistado de lingvo internacia estas plene ebla. IV Cxu lingvo internacia _estos_ iam enkondukita? Se ni venis al la konkludo, ke lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon kaj ke gxia ekzistado estas ebla, el tiuj cxi du konkludoj jam per si mem elfluas la konkludo, ke tia lingvo pli aux malpli frue nepre estos enkondukita, cxar alie ni devus nei cxe la homaro la ekzistadon de cxia ecx plej elementa inteligenteco. Se lingvo, povanta plenumadi la rolon de internacia, gxis nun ankoraux ne ekzistus, sed devus ankoraux esti kreita, tiam respondo je la demando metita en la komenco de tiu cxi cxapitro estus duba, cxar estus nesciate ankoraux, cxu oni povos krei tian lingvon. Sed ni ja scias, ke da lingvoj ekzistas tre multe kaj ke _cxiu_ el ili en okazo de bezono povus esti difinita kiel internacia, nur kun tia diferenco, ke unu el ili _pli_ tauxgus por tiu cxi celo kaj alia _malpli_. Ni havas sekve cxion pretan kaj ni bezonas nur _ekdeziri_ kaj _elekti_,--kaj en tia okazo la respondo je la supre metita demando jam ne povas esti duba. La homoj vivas per vivo konscia kaj sencxese celadas al sia bono; tial se ni scias, ke tiu aux alia afero promesas al la homoj grandegan kaj senduban utilon kaj ke gxi estas por ili atingebla, ni cxiam kun plena certeco povas antauxdiri, ke de tiu momento, kiam la homoj nur ekturnis sian atenton al tiu cxi afero, ili jam obstine celados al gxi cxiam pli kaj pli kaj ne cxesos en sia celado tiel longe, gxis ili la aferon atingos. Se du homaj grupoj estas disigitaj unu de alia per rivereto, sed scias, ke por ili estus tre utile komunikigxadi inter si, kaj ili vidas, ke tabuloj por la kunigo de ambaux bordoj kusxas tute pretaj apud iliaj manoj, tiam oni ne bezonas esti profeto, por antauxvidi kun plena certeco, ke pli aux malpli frue tabulo estos transjxetita trans la rivereto kaj komunikigxado estos arangxita. Estas vero, ke pasas ordinare kelka tempo en sxanceligxado, kaj tiu cxi sxanceligxado estas ordinare kauxzata de la plej sensencaj pretekstoj : sagxaj homoj diras, ke celado al arangxo de komunikigxo estas infanajxo, cxar neniu el ili okupas sin je metado de tabuloj trans rivereto kaj tiu cxi afero estas tute ne en modo; spertaj homoj diras, ke la antauxuloj ne metadis tubulojn trans riveveto, sekve gxi estas utopio; instruitaj homoj pruvas, ke komunikigxado povas esti nur afero natura kaj ke la homa organismo ne povas sin movadi sur tabuloj, k. t. p. Tamen pli aux malpli frue tabulo estas transmetata kaj la komunikigxado estas arangxata. Tiel estis kun cxiu utila ideo, tiel estis kun cxiu utila elpenso; apenaux la senantauxjugxaj homoj venadis al senduba konkludo, ke la donita afero estas tre utila kaj samtempe efektivigebla, ili povis cxiam scii antauxe kun plena certeco, ke pli aux malpli frue la afero _nepre_ estos akceptita, malgraux cxia batalado de la flanko de la rutinuloj; cxar tion cxi garantias ne sole la natura inteligenteco de la homaro, sed ankaux gxia celado al sia praktika bono kaj profito. Tiel estos ankaux kun la lingvo internacia. En la dauxro de multaj centjaroj la homoj, ankoraux ne tre bezonante lingvon internacian, ne enpensigxadis pri tiu cxi demando; sed nun, kiam la fortigxintaj komunikigxoj inter la homoj turnis ilian atenton al tiu cxi demando, nun, kiam la homoj komencis konvinkigxadi, ke lingvo internacia alportos al ili grandegan utilon kaj ke gxi estas atingebla, ili sen ia dubo jam celados al gxi cxiam pli kaj pli, gxia neceseco farigxados por ili kun cxiu tago cxiam pli sentebla, kaj ili jam ne trankviligxos tiel longe, gxis la demando estos solvita. Cxu vi povas tion cxi dubi? Certe ne! _Kiam_ tio cxi venos--ni ne intencas nun antauxdiri : povas esti, ke gxi venos post unu jaro, post dek jaroj, post cent jaroj aux ecx post kelkaj centoj da jaroj,--sed unu afero estas jam senduba, ke kiom ajn devos suferi la unuaj pioniroj de tiu cxi ideo, kaj se ecx tiu cxi ideo multajn fojojn endormigxadus je tutaj dekjaroj, gxi jam neniam mortos : cxiam pli ofte kaj pli obstine eksonados vocxoj, postulantaj enkondukon de lingvo internacia, kaj fine, pli aux malpli frue--se la demando ne estos solvita de la societo mem--la registaroj de cxiuj landoj _devos_ cedi, arangxi internacian kongreson kaj elekti ian unu lingvon kiel internacian. Tie cxi povas esti nur demando pri la _tempo_ : unuj el vi diros, ke tio cxi venos tre baldaux, aliaj diros, ke gxi venos nur en plej malproksima estonteco; sed ke tiu cxi fakto entute iam _venos_ kaj ke la homaro, vidante la grandegan utilecon kaj samtempe la atingeblecon de lingvo internacia, ne restos eterne indiferenta por tiu cxi afero kaj senhelpa anaro da ekzistajxoj, ne komprenantaj unu alian--pri tio cxi certo neniu el vi dubas ecx minuton. Ni petas vin tial noti al vi en la memoro ia trian konkludon, al kiu ni venis, nome : "Pli aux malpli frue lingvo internacia nepre estos enkondukita." Tie cxi ni faros malgrandan pauxzon kaj diros kelke da vortoj pri ni, batalantoj pro la ideo de lingvo internacia. El cxio pruvita de ni vi vidas, ke ni tute ne estas tiaj fantaziistoj kaj utopiistoj, kiajn multaj el vi eble vidis en ni kaj kiajn nin pentras multaj gazetoj, ne dezirantaj enigxadi en la esencon de tio, pro kio ni batalas. Vi vidas, ke ni batalas pro afero, kiu alportos al la homaro grandegan utilon kaj kiu pli aux malpli frue _nepre_ estos atingita. Cxiu prudenta homo povas sekve kuragxe aligxi al ni, ne timante la mokojn de la malsagxa kaj nepensanta amaso. Ni batalas pro afero tute pripensita kaj certa, kaj tial neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la vojo. La estonteco apartenas al _ni_. Ni supozu ecx, ke tiu _formo_ de lingvo internacia, pro kiu ni batalas, montrigxos en la estonteco kiel erara kaj ke venonta lingvo internacia estos ne tiu, kiun ni elektis,--sed tio cxi ja tute nin ne devas konfuzi, cxar ni batalas ne pro la _formo_, sed pro la _ideo_, kaj formon konkretan al nia batalado ni donis nur tial, ke cxia batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas. Malsupre ni pruvos, ke ecx ankaux tiu konkreta _formo_ de la lingvo estas tute pripensita kaj havas senduban estontecon; sed se vi ecx tion cxi dubus, la formo ja neniom nin ligas : se tiu cxi formo montrigxos erara, ni morgaux gxin sxangxos, kaj en okazo de bezono ni gxin post-morgaux ankoraux unu fojon sxangxos, sed ni batalados pro nia ideo tiel longe, gxis gxi pli aux malpli frue estos plene efektivigita. Se ni, obeante la vocxon de la indiferenta egoismo, detenadus nin de nia laborado nur tial, ke kun la tempo la formo de la lingvo internacia eble estos alia, ol tiu, pro kiu ni nun laboras, tio cxi signifus tion saman, kiel ekzemple rifuzi la uzadon de vaporo tial, ke poste eble estos trovita pli bona rimedo de komunikigxado, aux rifuzi regnajn plibonigojn tial, ke poste iam eble estos trovitaj pli bonaj formoj por la regna konstruo. Nun ni estas ankoraux malfortaj kaj cxia bubo povas ankoraux mokadi nin kaj montradi nin per la fingroj : sed plej bone ridas tiu, kiu ridas la lasta. Nia afero iras malrapide kaj malfacile; tre povas esti, ke la plimulto de ni ne gxisvivos tiun momenton, kiam montrigxos la fruktoj de nia agado kaj gxis la morto mem ni estos objekto de mokoj; sed ni iros en la tombon kun la konscio, ke nia afero ne mortos, ke gxi morti _neniam povas_, ke pli aux malpli frue gxi _devas_ atingi la celon. Kaj se ecx, lacaj de la sendanka laborado, ni kun malespero kaj apatio lasus fali la manojn,--tute egale, la afero ne mortos : anstataux la lacigitaj batalantoj aperos batalantoj novaj; cxar ni denove ripetas, ke se estas ekster dubo, ke lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon kaj ke gxi estas atingebla, en tia okazo por nenia homo ne blindigita de rutino ne povas esti ia dubo, ke gxi pli aux malpli frue nepre _estos_ atingita, kaj nia konstanta laborado estos por la homaro eterna memorigado tiel longe, gxis la ideo de lingvo internacia estos efektivigita. La posteuloj benos nian memoron, kaj al tiuj sagxaj homoj, kiuj nun nomas nin fantaziistoj, ili rilatos tiel, kiel ni nun rilatas al la sagxaj samtempuloj de la eltrovo de Ameriko, de la elpenso de vaporveturiloj k. t. p. V Sed ni revenu al nia interrompita analizado. Ni pruvis, ke lingvo internacia pli aux malpli frue nepre estos enkondukita; sed restas la demando : _kiam_ kaj _kiamaniere_ gxi venos? Povas esti, ke tio cxi venos nur post centoj aux eble ecx post miloj da jaroj? Cxu por tio cxi estas bezona nepre reciproka interkonsento de la registaroj do cxiuj landoj? Por doni pli malpli kontentigajn respondojn je tiuj cxi demandoj, ni devas antauxe analizi alian demandon, nome : "cxu oni povas antauxvidi, _kia_ lingvo estos internacia?" Inter la unuaj demandoj kaj la lasta ekzistas la sekvanta malvasta ligitceo : se oni ne povas antauxvidi, _kia_ lingvo estos farita internacia, kaj se diversaj lingvoj havas por tio cxi pli-malpli egalajn sxancojn, tiam oni devas atendi gxis la registaroj de cxiuj (almenaux la plej gravaj) regnoj decidos arangxi por tiu cxi celo kongreson kaj decidi la demandon pri lingvo internacia. Kiu scias, kun kia granda malfacileco la registaroj decidigxas por cxia nova afero, tiu komprenos, ke pasos ankoraux tre kaj tre multe da jaroj, antaux ol la registaroj trovos la demandon de lingvo internacia suficxe maturigxinta kaj inda je ilia enmiksigxo, kaj poste pasos kredeble ankoraux vico da jaroj por la laborado de diversaj komitatoj kaj diplomatiistoj, antaux ol la afero estos decidita. Apartaj personoj kaj societoj tie cxi nenion povus fari; ili povus nur konstante instigadi la registarojn, sed mem solvi la demandon sen la enmiksigxo de la registaroj ili ne povus. Gxis la solvo de la demando en tia okazo estus sekve ankoraux tre kaj tre malproksime. Sed tute alia afero estus, se montrigxus, ke oni povas antauxe _antauxvidi_ kun plena precizeco kaj plena certeco, kia nome lingvo estos iam internacia : tiam oni jam ne bezonus atendi eble senfinan multon da jaroj, tiam cxia societo, cxia aparta persono povus laux sia propra gvido labori por la disvastigo de tiu cxi lingvo; la nombro da adeptoj de tiu cxi lingvo kreskadus kun cxiu horo, gxia literaturo rapido ricxigxadus, kongresoj internaciaj tuj povus komenci uzadi gin por la reciproka komprenigxado de siaj membroj, kaj en la plej mallonga tempo tiu cxi lingvo tiom fortikigxus en la tuta mondo, ke al la registaroj restus nur doni sian sankcion al fakto jam plenumigxinta. Cxu ni povas antauxvidi, kia lingvo estos internacia? Felicxe ni povas respondi tiun cxi demandon tute pozitive : "jes, ni povas antauxvidi, kia lingvo estos internacia, ni povas tion cxi antauxvidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia ombro da dubo". Por konvinki pri tio cxi niajn auxskultantojn, ni petas ilin prezenti al si, ke kongreso da reprezentantoj de diversaj regnoj jam efektivigxis, kaj ni trarigardos, kian lingvon ili povus elekti. Ne malfacile estos por ni pruvi, ke ekzistas nur _unu sola_ lingvo, kiun ili povus elekti, kaj ke cxia elekto de ia alia lingvo estus por ili rekte _ne ebla_, se ili ecx _volus_ gxin elekti, kaj ke se ili kontraux cxiu atendo kaj spite cxiuj argumentoj de la sana prudento tamen elektus ian alian lingvon, tiam kontraux tio cxi protestus la vivo mem kaj ilia elekto restus nur malviva litero. Tiel ni prezentu al ni, ke la reprezentantoj de diversaj regnoj kunveturigxis kaj ke ili alpasxas al la elekto de lingvo internacia. Al ili antauxstarus la sekvanta : 1) aux elekti ian el la ekzistantaj lingvoj _vivantaj_, 2) aux elekti ian el la lingvoj _mortintaj_ (ekzemple latinan, grekan, hebrean), 3) aux elekti ian el la ekzistantaj lingvoj _artaj_, 4) aux difini komitaton, kiu okupus sin je la kreado de lingvo tute _nova_, ankoraux ne ekzistanta. Por ke niaj auxskultantoj povu pense partopreni en la laboroj kaj konsideroj de la elektantoj, ni devas antauxe konatigi ilin iom kun la karaktero de la nomitaj lingvaj kategorioj. La karaktero de la lingvoj vivantaj kaj mortintaj estas al la auxskultantoj pli aux malpli konata, ni diros tial kelke da vortoj nur pri la lingvoj _artaj_, kiuj por la plimulto de niaj auxskultantoj prezentas kredeble absolutan "terra incognita." Kiamaniere cxe la homoj naskigxis la ideo de lingvo arta, kiel tiu cxi ideo disvolvigxadis, trairadis diversajn stadiojn, komencante de la plej malperfektaj pazigrafioj gxis la plej perfekta tipo de plena kaj ricxa lingvo, kia grandega multo da provoj estis farita en tiu cxi direkto, kia grandega multo da laboroj iris ofere por tiu cxi ideo en la dauxro de la lastaj du centjaroj,--pri cxio tio cxi ni ne parolos, cxar por elauxskulti cxion tion cxi vi ne havus suficxe da tempo nek pacienco. Ni diros nur ion pri la specialaj _ecoj_ de la artaj lingvoj, cxe kio ni kompreneble havos antaux la okuloj ne la diversajn malprosperajn provojn antauxajn, kiuj la plimulton da analizataj de ni ecoj ne posedas, sed la plej perfektan formon de lingvo internacia, ekzistantan en la nuna tempo. Krom plena neuxtraleco en rilato nacia, arta lingvo distingigxas per la sekvantaj ecoj : 1) Gxi estas mireginde kaj nekredeble _facila por ellernado_ : sen trograndigo oni povas diri, ke gxi estas almenaux _kvindek_ fojojn pli facila, ol cxia lingvo natura. Kiu ne konatigxis kun lingvo arta, ne povas ecx kredi, gxis kia grado atingas gxia facileco. La granda verkisto kaj filozofo Leono Tolstoj, kiun certe neniu en la tuta mondo kuragxos suspekti en tio, ke li volas fari reklamon al la lingvo internacia, diris pri la lingvo Esperanto jenon : "La facileco de gxia ellernado estas tia, ke, ricevinte Esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn skribitajn en tiu cxi lingvo, mi post ne pli ol du horoj da sinokupado havis la eblon se ne skribi, tamen libere legi en tiu cxi lingvo. En cxia okazo, la oferoj, kiujn alportos cxiu homo de nia Euxropa mondo, dedicxinte kelkan tempon al la ellernado de tiu cxi lingvo, estas tiel _sensignifaj_, kaj la sekvoj, kiuj povas veni, se cxiuj, almenaux la Euxropanoj kaj Amerikanoj, aligos al si tiun cxi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun cxi provon". Komprenu, sinjoroj, kion tio cxi signifas : "_post ne pli ol du horoj da sinokupado_". Kaj en tiu cxi sama maniero esprimis sin pri la lingvo Esperanto cxiuj tiuj senantauxjugxaj kaj honestaj homoj, kiuj, anstataux filozofadi pri gxi blinde, prenis sur sin la malgrandan laboron efektive konatigxi kun gxi. Estas vero, ke homoj instruitaj povas ellerni Esperanton pli rapide, ol homoj neinstruitaj, sed ankaux la lastaj ellernas gxin treege kaj mireginde facile, cxar por la ellernado de la lingvo Esperanto de la lernanto estas postulataj neniaj antauxaj scioj. Inter la esperantistoj vi trovos multe da homoj tiom neinstruitaj, ke ili gxis nun en sia _propra, patra_ lingvo skribas treege malbone kaj plene da eraroj, kaj tamen en la lingvo Esperanto ili skribas tuto senerare,--kaj ili ellernis tiun cxi lingvon en la dauxro de iaj kelke da semajnoj, dum la ellernado de la lingvo natura cxe tiuj samaj personoj devus okupi almenaux 4 aux 5 jarojn. Kiam en la jaro 1895 Odeson venis svedaj studentoj, kiuj sciis sole svede kaj Esperante, unu jxurnalisto, kiu deziris interparoli kun ili, matene la unuan fojon en sia vivo prenis en la manojn lernolibron Esperantan kaj vespero en tiu sama tago li povis jam suficxe bone paroli kun la svedoj. De kie venas tia nekredebla facileco de lingvo internacia? Cxiu lingvo natura konstruigxis _blinde_, per la vojo de amasigxado de la plej diversaj kaj pure okazaj cirkonstancoj; tie agadis nenia logiko, nenia difinita plano, sed simple nur la uzo : tian vorton estas _akceptite_ uzi tiel, kaj tial ni devas gxin uzi tiel,--tian vorton estas akceptite uzi alie, kaj tial ni devas gxin uzi alie. Jam antauxe tial oni povas diri, ke sistemo da sonoj por la esprimado de pensoj, kiun kreos homa _inteligenteco_ konscie kaj laux severe difinitaj kaj logikaj legxoj, devos esti multe, tre multe da fojoj pli facila, ol tia sistemo da sonoj, kiu konstruigxis okaze kaj senkonscie. Ni ne havas la eblon analizi tie cxi la tutan tiun iron de la pensoj, je kiu gvidadis sin la auxtoroj de artaj lingvoj, nek montri detale cxiujn tiujn grandegajn faciligojn, kiujn arta lingvo posedas en komparo kun la naturaj, cxar tio cxi postulus tutan vastan traktaton,--ni prenos tial nur simple kelkajn _ekzemplojn_. Tiel ekzemple preskaux en cxiuj lingvoj cxiu substantivo ial apartenas al tia aux alia _sekso_, ekzemple en la lingvo germana "kapo" havas viran sekson, en la lingvo franca virinan kaj en la lingvo latina neuxtralan; cxu ekzistas en tio cxi ia ecx plej malgranda senco aux celo? Kaj tamen kian grandegan malfacilecon prezentas por la lernanto la memorado de la sekso de cxiu substantivo! Kiom multe la lernanto devas ekzercigxadi, ekzercigxadi kaj denove ekzercigxadi, antaux ol li venos al tiu perfekteco, ke li jam plu ne konfuzigxados kaj ne diros ekzemple "le fin" anstataux "la fin" aux "das Strick" anstataux "der Strick"! En lingvo arta tiu cxi sekso de la substantivoj estas _tute eljxetita_, cxar montrigxis, ke gxi ne havas en la lingvo ecx la plej malgrandan celon. Jen vi havas sekve jam unu ekzemplon de tio, kiel per la plej bagatela rimedo estas atingita plej grandega faciligo de la lingvo. En la lingvoj naturaj ekzistas la plej komplikitaj kaj konfuzitaj deklinacioj kaj konjugacioj kun grandega multo da diversaj formoj ne sole por cxiuj deklinacioj kaj konjugacioj, sed en cxiu el ili ankoraux tuta serio da formoj; ekzemple en la konjugacioj vi havas ne sole por cxiu tempo kaj modo tutajn seriojn da formoj, sed en cxiu el tiuj cxi tempoj kaj modoj ankoraux apartajn formojn por cxiu persono kaj nombro. Oni ricevas vicon da grandegaj gramatikaj tabeloj, kiujn oni devas ellerni kaj konservadi en la memoro; sed tio cxi estas ankoraux nur komenco : al tio cxi aligxas multego da deklinacioj kaj konjugacioj _neregulaj_, cxiu kun aparta serio da formoj, kaj cxion tion cxi oni devas ne sole ellerni kaj konservadi en la memoro, sed konstante memori, kia vorto sxangxigxas laux la regulaj deklinacioj aux konjugacioj kaj kia laux la malregulaj kaj laux kia nome de tiuj cxi regulaj aux malregulaj tabeloj la donita vorto sxangxigxas. La ekposedo de cxio tio cxi postulas inferan paciencon, multegon da tempo kaj konstantan sencxesan ekzercigxadon. Dume lingvo arta anstataux tiu cxi tuta hxaoso, kiu postulas tutajn jarojn da pacienca laborado, donas al vi sole nur 6 vortetojn "i, as, is, os, us, u", kiujn vi povas perfekte ekposedi en la dauxro de kelke da minutoj kaj kiujn vi jam neniam forgesos kaj neniam konfuzos. Vi kun mirego demandas : "Kiel tio cxi estas ebla?" Jen, tre simple : Esperanto diras al vi, ke deklinacioj _tute_ estas bezonaj _neniaj_, cxar ili plene anstatauxigxas per la prepozicioj, kiujn ni ja sen tio uzas, kaj en la konjugacioj ne sole suficxas _unu_ tabelo por _cxiuj_ verboj, sed ecx por tiu cxi tabelo tute suficxas, se gxi enhavas en si (krom participoj, prezentantaj apartan formon) sole nur 6 finigxojn, nome : por la tempoj estanta, estinta kaj estonta kaj por la modoj sendifina, kondicxa kaj ordona. Vi certe en la unua minuto ekpensos, ke dank' al tiu cxi malgrandega tabelo da konjugacioj la lingvo perdas sian flekseblecon? Tute neniel : konatigxu kun la lingvo arta, kaj vi ekvidos, ke gxia konjugacio esprimas cxiujn nuancojn de la penso senkompare pli bone kaj pli precize, ol la plej komplikitaj kaj konfuzitaj tabeloj de la lingvoj naturaj, cxar la arta lingvo forjxetis ne tion, kion la lingvo bezonas, sed nur tion, kio prezentas en gxi absolute superfluan kaj tute al nenio servantan balaston. Efektive, por kio ni bozonas apartan serion da finigxoj por cxiu persono kaj nombro, kaj al tio cxi en cxiu tempo kaj en cxiu modo apartan _novan_ serion da tiuj cxi finigxoj, se cxiuj tiuj cxi finigxoj estas ja tute superfluaj, cxar la pronomo, kiu staras antaux la verbo, jam tute suficxe montras gxian personon kaj nombron? La ortografio en la plimulto da lingvoj (kaj al tio cxi la plej multe gxuste en tiuj lingvoj, kiuj la plej multe havas da sxancoj por esti elektitaj kiel internaciaj) prezentas veran krucon por la lernanto : en unu vorto la donita litero estas elparolata, en alia gxi ne estas elparolata aux estas elparolata alie, en unu vorto la donita sono estas skribata tiel, en alia vorto alie . . . Tutajn jarojn devas uzi franco aux anglo por tio, ke li ekpovu regule skribi en sia patra lingvo! Radikale sxangxi tiun cxi ortografion estas absolute ne eble, cxar tiam grandega multo da vortoj, kiuj diferencas unu de alia aux neniel, aux nur per ia apenaux rimarkebla nuanco en la elparolado, farigxus en la skribado tute nediferencigeblaj unu de alia. La lingvo arta donis al cxiu sia litero klaran, severe difinitan kaj cxiam egalan elparoladon, kaj dank' al tio en la lingvo arta la demando de ortografio tute ne ekzistas, kaj jam post, kvarono da horo da sinokupado je la arta lingvo (t. e. simple post la konatigxo kun gxia plej simpla alfabeto) cxiu skribos en gxi diktaton tute senerare, dum en lingvo natura li atingos tion cxi nur post tutaj jaroj da malfacila kaj enua laborado. Jam el tiuj kelkaj ekzemploj, kiujn ni donis, vi povas ricevi ideon pri tio, kian grandegan faciligon donas al la lingvo la enmiksigxo de konscia arto. Ni povus citi kompreneble ankoraux multe da aliaj ekzemploj, cxar sur cxiu pasxo ni renkontas en la lingvoj naturaj grandegajn malfacilajxojn kaj konfuzajxojn, kiuj en lingvo arta estas aux tute eljxetitaj kiel superflua balasto, aux alkondukitaj al ia unu aux du mallongaj vortetoj aux reguloj, sen ia ecx plej malgranda difekto por la fleksebleco, ricxeco kaj precizeco de la lingvo. Tamen ni ne parolos pli pri tio cxi, sed ni diros sole tion, ke _la tuta gramatiko de la lingvo Esperanto konsistas tuta nur el 16 mallongaj reguletoj, kiujn cxiu povas bonege ellerni en la dauxro de duonhoro!_ Post unu sola duonhoro da laborado super Esperanto la lernanto en tia grado ekposedas la tutan gramatikon kaj tutan konstruon de la lingvo, ke al li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo da vortoj! Por kompreni kaj taksi la tutan gravecon de tio cxi, imagu al vi, ke vi entreprenis la ellernadon de ia lingvo natura kaj ke post kelke da jaroj da pacienca laborado vi fine venis al tio, ke vi ekposedis la konstruon de la lingvo en perfekteco kaj ke vi estas certaj, ke vi jam plu neniam povas fari en tiu cxi lingvo ian gramatikan aux ortografian eraron kaj ke vi nun jam nur bezonas simple lernadi kiom eble pli da _vortoj_,-- vi ja tiam sentus vin felicxa kaj dirus, ke la plej malfacilan kaj plej enuan parton de la laboro vi jam pasis . . . Cxu ne vere? En la lingvo Esperanto vi atingas tion cxi _jam post duonhoro da laborado!_ Sekve se Esperanto havus ecx _nur_ tiun econ, pri kiu ni supre parolis, t. e. grandegan facilecon kaj regulecon de la gramatiko kaj ortografio, ni jam devus diri pri gxi, ke gxi estas multajn, multajn fojojn pli facila, ol cxiu lingvo natura. Sed per tio cxi ne finigxas ankoraux la facileco de la lingvo Esperanto. Kiam vi venis al tio, ke al vi restas jam nur simpla ellernado de _vortoj_, vi ecx tie cxi renkontos ankoraux grandegajn faciligojn. Tiel ekzemple jam la reguleco mem de la lingvo donas al vi grandegan ekonomion en la nombro de la vortoj, kiujn vi bezonos lerni; cxar sciante de la vorto la formon substantivan, vi jam antauxe, kaj sen ia lernado, scias ankaux gxian adjektivon kaj gxian adverbon kaj gxian verbon k. t. p., dum en cxiu lingvo natura tre multaj esprimoj havas por cxiu parto de parolo apartan vorton (ekzemple : _parler_, _oral_, _verbalement_). Havante plenan kaj ne limigitan rajton kunigi cxian vorton kun cxia prepozicio kaj kun cxia alia vorto, vi estas liberigitaj de la lernado de multego da vortoj, kiuj en la lingvoj naturaj havas por si apartajn radikojn nur tial, ke tia aux alia kunigo de vortaj estas ial ne permesita. Sed krom tiuj cxi _naturaj_ vortfaraj oportunajxoj, kiujn la lingvo Esperanto havas, vi trovos en gxi ankoraux apartajn, tiel diri _artajn_ rimedojn, kiuj enkondukas grandegan ekonomion cxe la lernado de la vortoj. Tiaj ekzemple estas gxiaj sufiksoj kaj prefiksoj, el kiuj ni citos nur kelkajn pro ekzemplo : la prefikso "mal" donas al la vorto sencon rekte kontrauxan ( "bona" bon--"malbona" mauvais),--sekve sciante la vortojn "bona, mola, varma, largxa, supre, ami, estimi" k. t. p., vi jam mem povas formi la vortojn "malbona, malmola, malvarma, mallargxa, malsupre, malami, malestimi" k. t. p., aldonante al la vorto jam konata de vi nur la prefikson "mal"; la sufikso "in" signifas la virinan sekson ("patro" pere--"patrino" mere),--sekve sciante la vortojn "patro, frato, onklo, fiancxo, bovo, koko" k. t. p., vi jam estas liberigitaj de la lernado de la vortoj "patrino, fratino, onklino, fiancxino, bovino, kokino" k. t. p.; la sufikso "il" signifas ilon ( "trancxi" trancher --"trancxilo" couteau),--sekve sciante la vortojn "trancxi, kombi, tondi, pafi, sonori, plugi" k. t. p., vi jam mem scias la vortojn "trancxilo, kombilo, tondilo, pafilo, sonorilo, plugilo" k. t. p. Da tiaj vortopartetoj, kiuj treege malgrandigas la vortaron de la lingvo, ekzistas ankoraux multaj aliaj. Rememoru do nun cxion, kion ni diris pri la konstruo de arta lingvo, kaj tiam vi facile konsentos, ke se ni diris, ke lingvo arta estas almenaux 50 fojojn pli facila, ol natura, en tio cxi estis nenia trograndigo. Notu al vi en la memoro tiun cxi grandegan facilecon de arta lingvo, cxar ni al gxi poste ankoraux revenos. 2.) La dua distingigxa eco de lingvo arta estas gxia _perfekteco_, kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco kaj senlima ricxeco. Ke lingvo arta posedos tian econ, tion cxi ankoraux antaux la apero de la unua arta lingvo antauxvidis kaj antauxdiris cxiuj tiuj eminentaj kapoj, kiuj rilatis al tiu cxi por la homaro treege grava ideo pli serioze, ol diversaj nuntempaj Jupiteroj, kiuj pensas, ke cxia ecx plej suprajxa konatigxo kun la esenco de lingvoj artaj malaltigus ilian honoron kaj indecon. Ni povus citi tiajn grandajn lumojn, kiel ekzemple Bacon, Leibnitz, Pascal, de Brosses, Condillac, Descartes, Voltaire, Diderot, Volney, Ampere, Max Mueller k. t. p.,--sed ni rigardas la citatojn kiel batalilon nur de pseuxdoinstruitaj sofistoj; tial, ne fanfaronante per citatoj, ni penos pruvi cxion nur per la sola logiko. Ke lingvo arta ne sole povas, se _devas_ esti pli perfekta, ol lingvoj naturaj, tion cxi komprenos cxiu mem, se li konsideros la jenon : Cxia lingvo natura konstruigxadis per tia vojo, ke unu ripetadis tion, kion li auxdis de aliaj; nenia logiko, nenia konscia decido de la homa inteligenteco tie cxi havis ian forton. Cxian esprimon, kiun vi multajn fojojn _auxdis_, vi povas uzi, kaj cxian esprimon, kiun vi ankoraux neniam auxdis, estas al vi malpermesite uzi. Tial ni en cxia lingvo natura sur cxiu pasxo renkontas la sekvantan aperon : en via cerbo aperas ia komprenajxo, sed . . . vi ne havas la eblon esprimi gxin per busxa vorto kaj devas tial helpi al vi per tuta multvorta kaj tre neoportuna _priskribo_ de tiu komprenajxo, kiu en via cerbo ekzistas kiel _unu_ komprenajxo, kiel unu spirita vorto. Tiel ekzemple, dank'al tio, ke je lavado de tolajxo sin okupas ordinare virinoj, vi en cxiu lingvo havas vorton por esprimo de la komprenajxo "lavistino"; sed se _viro_ ekvolos okupadi sin je lavado de tolajxo, vi en tre multaj lingvoj staras jam senhelpe kaj ne scias, kiel nomi tian homon, cxar nomon de viro, kiu okupas sin je lavado de tolajxo, vi neniam auxdis! Je kuracado gxis nun okupadis sin sole viroj; sed kiam ekaperis kuracistinoj, aux virinoj posedantaj ian sciencan rangon, por ili en la plimulto da lingvoj ne trovigxis vorto! Por la esprimo de ilia nomovorto oni bezonis jam helpi al si per priskriba uzo de kelke da vortoj, kaj kiam vi ankoraux el ilia titolo volas fari adjektivon, verbon k. t. p. --tio cxi estas jam tute ne ebla! En cxiu lingvo vi trovos multe da substantivoj, kiuj ne havas tiun aux alian sekson, tiun aux alian kazon, tiun aux alian devenan formon; adjektivojn, kiuj ne havas tiun aux alian gradon de komparado, tiun aux alian formon; verbojn, kiuj ne havas tiun aux alian tempon, personon, modon k. t. p.; de tia substantivo vi ne povas fari adjektivon, de tia verbo vi ne povas fari substantivon k. t. p. Cxar, ni ripetas, cxiu lingvo natura estas fondita ne sur la logiko, sed sur la blinda "oni tiel parolas" aux "oni tiel ne parolas" ; sekve cxian komprenajxon, kiu naskigxas en via cerbo, sed por kiu vi gxis nun vortan esprimon ne auxdis, vi ordinare esprimi ne havas la eblon kaj vi devas helpi al vi per priskriboj. Sed en lingvo arta, konscie fondita sur la severaj, permesantaj nenian escepton nek arbitron legxoj de pensado, nenio simila povas havi lokon. Esprimoj en la speco de "tia vorto ne havas tiajn formojn aux ne permesas tiajn ideajn kunigxojn"--en lingvo arta estas tute ne eblaj. Supozu ekzemple, ke morgaux viro ricevas la eblon naski infanojn aux nutri ilin per siaj mamoj,--kaj por li tuj ekzistas en la lingvo preta vorto, cxar en lingvo arta estas ne ebla la ekzistado de ia vorto por unu sekso kaj neekzistado por la dua sekso. Supozu, ke morgaux iu elektas al si ian novan, ecx la plej strangan profesion, ekzemple laboradon je aero,-- por li tuj ekzistas prete vorto, cxar se en lingvo arta nur ekzistas sufikso por la esprimo de profesio, gxi donas al vi jam la eblon esprimi _cxian_ profesion, kia nur povus aperi en via cerbo. Krom tio ne forgesu, ke la perfektigxado de lingvo arta estas ebla gxis senfineco, cxar _cxiun_ bonan regulon, bonan formon, bonan esprimon, kiu ekzistas en kiu ajn lingvo, lingvo arta havas plenan rajton aligi al si, cxian mankon, kiu povus trovigxi en gxi, gxi havas la rajton plibonigi kaj sxangxi, dum en lingvo natura pri nenio simila povas esti parolo, cxar tiam lingvo natura transformigxus jam en artan. Krom la analizitaj de ni du grandegaj plibonajxoj de lingvo arta (eksterordinara facileco kaj perfekteco), ekzistas ankoraux aliaj, pri kiuj ni ne parolos. Ni transiru nun rekte al la _malbonajxoj_ de lingvo arta. Kiu ecx malmulte devus esti unu vorto cxi tiel] konatigxis kun lingvo arta kaj havas suficxe da kuragxo por kredi tion, kion li _vidas_, kaj ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn, tiu povas veni nur al unu konkludo, nome, ke mankojn en komparo kun lingvo natura lingvo arta posedas _neniajn_. Cxiu el vi, vere, havis la okazon auxdi tre multajn atakojn kontraux lingvo arta; sed kontraux cxiuj tiuj cxi atakoj ni povas rediri nur unu respondon : cxiuj ili eliras el la busxo de homoj, kiuj pri lingvo arta havas nenian scion kaj neniam gxin ecx vidis,--ne sole ne vidis kaj ne esploris, sed ecx neniam logike enpensigxis pri gxia esenco, kaj anstataux ekpensi pri tio, kion ili parolas, preferas blinde jxetadi dekstren kaj maldekstren lauxtajn kaj modajn sed sensencajn frazojn. Se ili ecx iom konatigxus kun lingvo arta, ili ekvidus, ke iliaj frazoj estas tute falsaj; se ili, ecx tute ne konatigxante kun la lingvo, simple ekpensus pri gxi teorie, ili ekvidus, ke cxiuj iliaj frazoj ne havas ecx la plej malgrandan fundamenton. Se iu ekdeziros kredigi, ke en la najbara urbo cxiuj domoj estas konstruitaj el papero kaj ke cxiuj homoj tie estas sen manoj kaj sen piedoj,--li povas imponi per tio cxi al la _amaso_, kiu cxiun vorton elparolitan per auxtoritata tono de scianta sankte kredas; sed homo _prudenta_ jam de antauxe rilatos al tiuj cxi vortoj tre kritike, cxar jam en sia sagxo li trovos neniajn akcepteblajn fundamentojn por tiuj cxi frazoj; kaj kiam cxe li restos ia dubo, li simple iros en la najbaran urbon kaj _rigardos_, kaj tiam li konvinkigxos, ke cxiuj frazoj, kiujn li auxdis, estas la plej absoluta sensencajxo. Tiel estas ankaux kun lingvo arta : anstataux blinde ripetadi frazojn, vi bezonas nur simple _ekpensi_ pri la esenco de tiuj cxi frazoj, kaj vi jam komprenos, ke ili ne havas ecx la plej malgrandan fundamenton ; kaj se teoria pripenso estos por vi ankoraux nesuficxa, tiam iru simple kaj _rigardu_, jxetu okulon en lernolibron de lingvo arta, konatigxu kun la konstruo de tiu cxi lingvo, profundigxu iom en gxian jam tre ricxan kaj diversaspecan literaturon, faru ian provon, rigardu la _faktojn_, kiuj sur cxiu pasxo sin trovas antaux via nazo,--kaj tiam vi komprenos, kia grandega sensencajxo sin trovas en cxiuj tiuj frazoj, kiujn vi auxdadis kontraux lingvo arta. Vi auxdis ekzemple frazon "lingvo ne povas esti kreita en kabineto, kiel viva ekzistajxo ne povas esti kreita en la retorto de hxemiisto"; tiu cxi frazo sonas tiel bele kaj "sagxe", ke por la grandega plimulto da homoj gxi jam lasas nenian dubon pri tio, ke lingvo arta estas infanajxo. Kaj tamen se tiuj cxi homoj havus tiom da propra kritika kapablo, por meti malgrandan, tre malgrandan demandon "kial?"--tiam tiu cxi lauxta frazo per unu fojo perdus en iliaj okuloj cxian sencon, cxar ili ekvidus, ke nenia logika respondo ekzistas, ke tiu cxi frazo estas bele sonanta kolekto da vortoj, kiu ne havas ecx la plej malgrandan logikan fundamenton. Tute tian saman frazon oni ja povus uzi ankaux kontraux la arta alfabeto, kiun la homaro jam tiel longe uzas kun la plej granda utilo por si, kaj kontraux la arta veturado per helpo de vaporo aux velocipedo, kaj kontraux nia tuta arta civilizacio! Kaj tiun cxi kaj similajn frazojn la homoj obstine ripetadas cxiun fojon, kiam aperas ia nova utila ideo. . . . Ho, frazo, frazo, frazo, kiam vi cxesos regni super la spiritoj de la homoj! Vi auxdis, ke arta lingvo estas ne ebla, ke en gxi homoj ne komprenados unu alian, ke cxiu popolo uzados gxin alie, ke en gxi oni nenion povas esprimi, k. t. p. k. t. p. Se ni turnos atenton, ke cxio tio cxi estas aferoj, kiujn cxe plej malgranda dozo da honesteco kaj bona volo cxiu povas facile praktike _trakontroli_, kaj ke cxiuj tiuj cxi frazistoj simple ne _volas_ trakontroli tion, pri kio ili parolas kun tia auxtoritata tono, sed pro la aplauxdado de la amaso ili preferas fermi la okulojn kaj jxetadi koton sur la aferon nur tial, ke gxi estas nova kaj ankoraux ne moda,--tiam cxiuj tiuj cxi frazoj montrigxas jam ne sole ridindaj, sed rekte _indignigaj_. Anstataux blinde jxetadi frazojn, iru kaj _rigardu_,--kaj tiam vi vidos, ke cxiuj viaj vortoj estas simple senceremonia _mensogado_ : vi ekvidos, ke en efektiveco lingvo arta fakte de longe _jam ekzistas_, ke homoj de la plej diversaj nacioj jam longe kun la plej granda utilo por si _uzas_ gxin, ke ili unu alian _komprenas bonege kaj plej precize_, kiel skribe, tiel ankaux busxe ; ke homoj de cxiuj nacioj uzas gxin cxiuj _tute egale_; gxia jam tre ricxa kaj diversaspeca literaturo montros al vi tute okulvideble, ke cxiuj nuancoj de la homa penso kaj sento povas esti esprimitaj en gxi en la plej bona maniero. . . . Anstataux blinde babiladi diversan teorian sensencajxon, iru kaj rigardu la _faktojn_, la longe jam ekzistantajn, de cxiu facile kontroleblajn sendubajn kaj nemalkonfeseblajn faktojn,-- kaj tiam por vi restos nenia dubo pri tio, ke iaj motivoj, parolantaj kontraux la enkonduko de lingvo arta en komunan uzadon, ekzistas absolute _neniaj_. Ni revenu nun al tio, pri kio ni parolis en la komenco de tiu cxi cxapitro, t. e. ni prezentu al ni, ke kolektigxis kongreso el reprezentantoj de cxiuj plej gravaj regnoj, por elekti lingvon internacian. Ni rigardu, kian lingvon ili povas elekti. Ne malfacile estos pruvi, ke ilian elekton ni povas antauxvidi ne sole kun tre granda _kredebleco_, sed ecx kun plena _certeco_ kaj precizeco. El cxio, kion ni supre diris pri la grandegaj plibonajxoj de la lingvoj artaj en komparo kun la lingvoj naturaj, jam per si mem sekvus, ke esti elektita povas nur lingvo _arta_. Ni supozu tamen por unu minuto, ke la tuta kongreso malfelicxe konsistos plene el la plej obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de cxio nova kaj ke al ili venos en la kapon la ideo pli bone elekti ian en cxiuj rilatoj maloportunan lingvon _naturan_, ol centoble pli oportunan lingvon artan. Ni rigardu, kio tiam estos. Se ili ekdeziros elekti ian lingvon vivantan de ia el la ekzistantaj nacioj, tiam kiel grandega malhelpo tie cxi aperos ne sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankaux la tute natura timo de cxiu nacio jam simple pro sia ekzistado : cxar estas afero tute komprenebla, ke tiu popolo, kies lingvo estos elektita kiel internacia, baldaux ricevos tian grandegan superforton super cxiuj aliaj popoloj, ke gxi ilin simple dispremos kaj englutos. Sed ni sipozu, ke la delegatoj de la kongreso jam tute ne atentos tion cxi, aux ke ili, por eviti reciprokan envion kaj engluton, elektos ian lingvon _mortintan_, ekzemple la latinan,--kio do tiam estos? Estos tre simple tio, ke la decido de la kongreso restos simple _malviva litero_ kaj fakte _neniam atingos efektivigxon_. Cxiu lingvo natura, kiel viva, tiel ankoraux pli mortinta, estas tiel terure malfacila, ke la almenaux iom fonda ellernado de gxi estas ebla nur por personoj, kiuj posedas grandan kvanton da libera tempo kaj grandajn monajn rimedojn. Ni havus sekve ne lingvon internacian en la vera senco de tiu cxi vorto, sed nur lingvon internacian por _la pli altaj klasoj de la societo_. Ke la afero starus tiel kaj ne alie, tion cxi montras al ni ne sole la logiko, sed tion cxi jam longe okulvideble montris al ni _la vivo mem_ : en efektiveco la lingvo latina estas ja de longe jam elektita de cxiuj registaroj kiel internacia, kaj jam longe en la gimnazioj en cxiuj landoj laux ordono de la registaroj la junularo devigite dedicxas tutan vicon da jaroj al la ellernado de tiu cxi lingvo,--kaj tamen cxu ekzistas multe da homoj, kiuj libere posedas la lingvon latinan? La decido de la kongreso sekve donus al ni nenion novan, sed aperus nur kiel sencela kaj senfrukta ripeto de tiu decido, kiu longe jam estas farita kaj ecx efektivigita, sed sen ia rezultato. En nia tempo nenia decido ecx de plej autoritata kongreso neniam povas jam doni al la lingvo latina tiun forton, kiun gxi havis en la mezaj centjaroj : tiam ne sole por gxia internacieco, sed ecx por gxia absoluta regxado unuanime staris cxiuj registaroj, la tuta societo, la tuta cxiopova eklezio, kaj ecx la vivo mem, tiam gxi prezentis la fundamenton de cxia scienco kaj de cxia scio, tiam al gxi estis dedicxata la pli granda parto de la vivo, gxi elpusxis per si cxiujn lingvojn patrajn, gxi estis ellernata kaj prilaborata _devigite_, jam simple pro tio, ke en siaj patraj lingvoj la instruituloj simple ne havis la _eblon_ esprimadi sin,--kaj tamen malgraux cxio la lingvo ne sole falis, sed ecx en sia plej bona tempo gxi estis kaj povis esti nur apartenajxo de la _elektitaj klasoj_ de la societo! Dume en okazo de elekto de lingvo _arta_ gxin post kelke da monatoj povus bonege posedi jam per unu fojo la tuta mondo, _cxiuj_ sferoj de la homa societo, ne sole la inteligentaj kaj ricxaj, sed ecx la plej malricxaj kaj senkleraj vilagxanoj. Vi vidas sekve, ke la estonta kongreso tute _ne povas_ elekti ian alian lingvon krom lingvo arta. Elekti ian lingvon naturan, kiam ni havas la eblon elekti lingvon artan, kiu havas antaux la lingvoj naturaj en cxiuj rilatoj senduban kaj okulvideblan grandegan plibonecon, estas tia sama malsagxajxo, kiel ekzemple sendi ion el Parizo Peterburgon per cxevaloj, kiam ni havas la eblon fari tion cxi per fervojo. Nenia kongreso povas fari tian elekton; sed se ni ecx supozus, ke la kongreso tiom malmulte pripensos kaj estos tiel blindigita per la rutinaj kutimoj, ke gxi tamen faros tian absurdan elekton, tiu cxi elekto per la forto de la cirkonstancoj tute egale restos malviva litero kaj en la vivo la demando pri lingvo internacia fakte restos nesolvita tiel longe, gxis pli aux malpli frue kolektigxos nova kongreso kaj elektos lingvon artan. Tiel ni petas vin noti al vi en la memoro tiun konkludon, al kiu ni venis, nome : _lingvo internacia de la venontaj generacioj estos sole kaj nepre nur lingvo arta_. VI Nun restas ankoraux solvi la demandon, _kia_ nome arta lingvo estos enkondukita en komunan uzadon. En la unua minuto sxajnas, ke respondi tiun cxi demandon ekzistas nenia eblo, cxar--kiel vi sendube diros --"da lingvoj artaj ekzistas ja tre multe kaj ilia nombro povas esti ankoraux mil fojojn pli granda, cxar cxiu aparta homo povas krei apartan lingvon artan laux sia arbitro". Cxu ekzistas tial ia eblo antauxvidi, kiu el ili estos elektita? Tiel efektive sxajnas de la unua rigardo al la homoj ne konantaj la aferon, kaj tamen antauxvidi, kaj antauxdiri, kia lingvo arta estos elektita, estas tre facile. Tio cxi venas de tio, ke la supre dirita en la publiko tre populara opinio pri la nombro de la ekzistantaj kaj povantaj ankoraux aperi lingvoj artaj estas tute erara kaj estas fondita sur plena nesciado de la historio kaj esenco de la artaj lingvoj. Antaux cxio ni konstatas la fakton, ke, malgraux la grandega nombro da personoj, kiuj laboris aux laboras super lingvoj artaj jam en la dauxro de 200 jaroj, gxis nun aperis sole nur _du_ efektive pretaj lingvoj, nome _Volapuek_ kaj _Esperanto_. Turnu atenton sur tion cxi : sole nur _du_ artaj lingvoj. Estas vero, ke vi preskaux cxiutage legas en la gazetoj, ke jen tie jen aliloke aperis ankoraux unu aux ankoraux kelkaj artaj lingvoj, oni citas al vi ilian nomon, oni donas al vi ofte ecx notojn pri la konstruo de tiuj cxi lingvoj, oni alportas al vi kelkajn frazojn en tiuj cxi tiel nomataj novaj lingvoj, kaj al la publiko sxajnas, ke novaj artaj lingvoj elkreskadas kiel fungoj post pluvo. Sed tiu cxi opinio estas tute erara kaj venas de tio, ke la gazetoj ne trovas necesa enigxi en tion, pri kio ili skribas, kaj kontentigxas nur per tio, ke ili havas la eblon regali la legantojn per ridinda novajxo aux fari spritajxon. Sciu do, ke cxio tio, kio cxiutage estas alportata al vi de la gazetoj sub la lauxta nomo de "novaj lingvoj internaciaj", estas nur _projektoj_, en rapideco kaj sen suficxa pripenso elbakitaj projektoj, kiuj de realigxo staras ankoraux tre kaj tre malproksime. Tiuj cxi projektoj aperas jen en formo de mallongaj folietoj, jen ecx en la formo de dikaj libroj kun la plej lauxtaj kaj multepromesaj frazoj,--aperas kaj tuj malaperas de la horizonto, kaj vi jam plu neniam auxdas ion pri ili; kiam la auxtoroj de tiuj cxi projektoj alpasxas al ilia _realigado_, ili tuj konvinkigxas, ke tio cxi estas tute ne laux iliaj fortoj kaj ke tio, kio en teorio sxajnis afero tiel facila, en la praktiko montrigxas tre malfacila kaj neplenumebla. Kial la efektivigo de tiuj cxi projektioj estas tiel malfacila kaj tial gxis hodiaux aperis sole nur du efektive pretaj kaj vivipovaj lingvoj--pri tio ni parolos malsupre, kaj dume ni nur turnas vian atenton sur tion, ke da lingvoj artaj gxis nun ekzistas sole nur du kaj ke sekve se la kongreso hodiaux efektivigxus, gxi el la jam ekzistantaj artaj lingvoj havus por elekto nur du. La problemo de la kongreso estus sekvo jam tute ne tiel malfacila, kiel povus sxajni de la unua rigardo. _Kian_ el tiuj cxi du lingvoj elekti--la kongreso ankaux ne sxanceligxus ecx unu minuton, cxar la vivo mem jam longe solvis tiun cxi demandon en la plej senduba maniero kaj Volapuek cxie estas jam elpusxita de la lingvo Esperanto. La pliboneco de Esperanto antaux Volapuek estas tiel frapante granda, ke gxi falas al cxiu en la okulojn tuj de la unua rigardo kaj ne estas malkonfesata ecx de la plej fervoraj Volapuekistoj. Estos suficxe, se ni diros al vi la jenon : Volapuek aperis tiam, kiam la entuziasmo de la publiko por la nova ideo estis ankoraux tute fresxa, kaj Esperanto, dank'al financaj malfacilajxoj de la auxtoro, aperis antaux la publiko kelkajn jarojn pli malfrue kaj renkontis jam cxie pretajn malamikojn; la Volapuekistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta, pure Amerika reklamo, kaj la Esperantistoj agadis la tutan tempon preskaux tute sen iaj materialaj rimedoj kaj montradis en sia agado grandegan nelertecon kaj senhelpecon; kaj malgraux cxio de la unua momento de la apero de Esperanto ni vidas grandegan multon da Volapuekistoj, kiuj transiris malkasxe al Esperanto, kaj ankoraux pli grandan multon da tiaj, kiuj, konsciante, ke Volapuek staras multe pli malalte el Esperanto, sed ne dezirante montri sin venkitaj, tute defalis de la ideo de lingvo internacia entute,--dume en la tuta tempo de ekzistado de Esperanto (13 jaroj) nenie sur la tuta tera globo trovigxis ecx unu persono,-- ni ripetas, ecx _unu_--kiu transirus de Esperanto al Volapuek! Dum Esperanto, malgraux la grandegaj malfacilajxoj, kun kiuj gxi devas batali, dauxre vivas kaj floras kaj konstante plifortigxas, Volapuek jam longe estas forlasita preskaux de cxiuj kaj povas esti nomita jam de longe mortinta. En kio konsistas la pliboneco de Esperanto antaux Volapuek, ni ne povas kompreneble analizi tie cxi tute detale; pro ekzemplo ni montros nur kelkajn punktojn : 1) Dum Volapuek sonas tre sovagxe kaj maldelikate, Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj memorigas per si la lingvon italan. 2) Ecx por tute neinstruitaj Esperanto estas multe pli facila ol Volapuek, sed por instruitaj gxi estas tre multe pli facila, cxar gxiaj vortoj--krom kelkaj tre malmultaj--ne estas arbitre elpensitaj, sed prenitaj el la lingvoj romana-germanaj en tia formo, ke cxiu ilin facile rekonas. Tial cxiu iom civilizita homo jam post kelkaj horoj da lernado povas libere legi cxian verkon en Esperanto jam preskaux tute sen vortaro. 3) Dum la uzanto de Volapuek nepre devas gxin konstante ripetadi, cxar alie li gxin baldaux forgesas (dank'al la plena elpensiteco de la vortoj), la uzanto de Esperanto, unu fojon gxin ellerninte, jam gxin ne forgesas, se li ecx longan tempon gxin ne uzas. 4) Esperanto jam en la komenco estas tre facila por busxa _interparolado_, dum en Volapuek oni devas tre longe kaj pacience ekzercadi sian orelon, gxis oni alkutimigxas al klara diferencigado de la multaj reciproke tre simile sonantaj vortoj (ekzemple "bap, pab, pap, paep, pep, poep, peb, boeb, bob, pop, pup, bub, pub, pueb, bib, pip, puep" k. t. p., kiuj farigxas ankoraux pli similaj inter si, se oni prenas ilin en la multenombro, t. e. kun _s_ en la fino). 5) En Volapuek, dank'al kelkaj fundamentaj eraroj en la principoj de la konstruo (ekzemple : vokaloj en la komenco aux fino de vorto ne povas esti uzataj, cxar ili estas signoj gramatikaj), cxiu nove bezonata vorto nepre devas esti _kreita_ de la auxtoro (ecx cxiuj nomaj _propraj_, ekzemple Ameriko = Melop, Anglujo = Nelij). Tio cxi donas ne sole grandegan nombron da tute superfluaj vortoj por lernado, sed faras cxian disvolvigxan pasxon de la lingvo cxiam dependa de gxia auxtoro aux de ia ordonanta Akademio. Dume en Esperanto, dank'al la plena seninflueco de la gramatiko sur la vortaron kaj dank'al la regulo, ke cxiuj vortoj "fremdaj", kiuj jam de si mem estas internaciaj, estas uzataj sensxangxe egale kiel en la aliaj lingvoj,--ne sole grandega multo da vortoj farigxas tute senbezona por lernado, sed la lingvo ricevas la eblon disvolvigxadi eterne cxiam pli kaj pli, sen ia dependo de la auxtoro aux de ia Akademio. Parolante pri la pliboneco de Esperanto antaux Volapuek, ni tute ne intencas per tio cxi malgrandigi la meritojn de la elpensinto de Volapuek. La meritoj de Schleyer estas grandegaj kaj lia nomo cxiam staros sur la plej honora loko en la historio de la ideo de lingvo internacia. Ni volis nur montri, ke se hodiaux efektivigxus kongreso por la elekto de lingvo internacia, tiam gxi inter la ambaux nun ekzistantaj lingvoj artaj ne povus sxanceligxi ecx unu minuton. Ni pruvis sekve, ke se hodiaux efektivigxus kongreso por la elekto de lingvo internacia, tiam malgraux la grandega nombro da ekzistantaj lingvoj ni povus jam _nun_ kun plena certeco kaj precizeco antauxvidi, _kian_ lingvon gxi elektos, nome : el cxiuj ekzistantaj lingvoj vivaj, mortintaj kaj artaj la kongreso povas elekti sole nur _unu_ lingvon : _Esperanto_. Kia ajn estus la konsisto de la kongreso, kiaj ajn estus la politikaj kondicxoj, je kiaj ajn konsideroj, antauxjugxoj, simpatioj aux antipatioj la kongreso sin gvidus, gxi absolute _ne povus_ elekti ian alian lingvon krom Esperanto, cxar por la rolo de lingvo internacia Esperanto estas nun la _sola_ kandidato en la tuta mondo, la sola, tute sen iaj konkurantoj. Cxar ecx cxe la plej malprospera konsisto de la kongreso en gxi tamen sidos homoj pensantaj, kaj la grandega pliboneco de la lingvo Esperanto antaux cxiuj aliaj lingvoj tro forte falas en la okulojn al cxiu, kiu almenaux iom konatigxis kun tiu cxi lingvo, tial estas tute ne eble supozi, ke la kongreso elektos ian alian lingvon. Se tamen, kontraux cxia atendo, la kongreso estos tiom blindigita, ke gxi ekdeziros ian alian lingvon, tiam--kiel ni pruvis supre--la _vivo mem_ zorgos pri tio, ke la decido de la kongreso restu sole malviva litero, tiel longe, gxis kolektigxos nova kongreso kaj faros elekton gxustan. VII Nun restas al ni respondi ankoraux unu lastan demandon, nome : En la _nuna_ minuto Esperanto, vere, aperas kiel _sola_ kandidato por lingvo internacia; sed cxar kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj por la elekto de lingvo internacia efektivigxos kredeble ankoraux ne baldaux, eble post dek kaj eble post cent jaroj, tre povas ja esti, ke gxis tiu tempo aperos multaj _novaj_ artaj lingvoj, kiuj staros multe pli alte ol Esperanto, kaj sekve unu el _ili_ devos esti elektita de la kongreso? Aux eble la kongreso mem arangxos kompetentan komitaton, kiu okupos sin je la kreo de nova arta lingvo? Je tio cxi ni povas respondi jenon. La ebleco de apero de nova lingvo per si mem estas tre duba, kaj komisii al komitato la kreadon de nova lingvo estus tiel same sensence, kiel ekzemple komisii al komitato verki bonan poemon. Cxar la kreado de plena, en cxiuj rilatoj tauxga kaj vivipova lingvo, kiu al multaj sxajnas tia facila kaj sxerca afero, en efektiveco estas afero tre kaj tre malfacila. Gxi postulas de unu flanko specialan talenton kaj inspiron kaj de la dua flanko grandegan energion, paciencon kaj varmegan, senfine aldonitan amon al la entreprenita afero. Multajn niaj vortoj tre mirigos, cxar sxajnas al ili, ke oni bezonas nur decidi al si, ke tablo ekzemple estos "bam", segxo estos "bim" k. t. p. k. t. p., kaj lingvo jam estos preta. Kun la kreado de pleneca, tauxga kaj vivipova lingvo estas tute tiel same, kiel ekzemple kun la ludado sur fortepiano aux kun la trairado de densega arbaro. Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, sxajnas, ke nenio estas pli facila, ol ludi fortepianon,--oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon, kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon kaj vi ricevos alian tonon,-- vi frapados en la dauxro de tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion . . . sxajnas, ke nenio estas pli facila; sed kiam li komencas ludi sian improvizitan kompozicion, cxiuj kun ridego diskuras, kaj ecx li mem, auxdante la ricevatajn de li sovagxajn sonojn, baldaux komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata, ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj,--kaj tiu heroo, kiu kun tia memfida mieno sidigxis antaux la fortepiano, fanfaronante, ke li ludos pli bone ol cxiuj, kun honto forkuras kaj jam plu ne montras sin antaux la publiko. Al homo, kiu neniam estis en granda arbaro, sxajnas, ke nenio estas pli facila, ol trairi arbaron de unu fino gxis la dua : "kio da artifika tie cxi estas? Cxiu infano ja povas tion cxi fari; oni bezonas nur eniri, iri cxiam rekte antauxen,--kaj post kelke da horoj aux post kelke da tagoj vi trovos vin en la kontrauxa fino de la arbaro". Sed apenaux li eniris iom en la profundajxon de la arbaro, li baldaux tiel perdas la vojon, ke li aux tute ne povas elrampi el la arbaro, aux post longa vagado li eliras, sed tute, tute ne en tiu loko, kie li eliri devis. Tiel estas ankaux kun arta lingvo : _entrepreni_ la kreadon de lingvo, doni al gxi jam antauxe nomon, trumpeti pri gxi al la leganta mondo--cxio tio cxi estas tre facila,--sed felicxe _fini_ tiun cxi laboron estas tute ne tiel facile. Kun memfida mieno multaj entreprenas tian laboron; sed apenaux ili iom enprofundigxis en gxin, ili aux ricevas senordan kolekton da sonoj sen ia difinita plano kaj sen ia indo, aux ili pusxigxas je tiom da malhelpoj, je tiom da reciproke kontrauxparolantaj postuloj, ke ili perdas cxian paciencon, jxetas la laboron kaj jam plu ne montras sin antaux la publiko. Ke la kreado de tauxga kaj vivipova lingvo ne estas tiel facila afero, kiel al multaj sxajnas, oni povas interalie la plej bone vidi el la sekvanta fakto : oni scias, ke gxis la apero de Volapuek kaj Esperanto estis grandega multo da diversaj provoj krei artan lingvon internacian; ne malmulte da provoj aperis ankaux post la apero de la diritaj du lingvoj; grandegan serion da nomoj de tiuj cxi provoj kaj iliaj auxtoroj vi trovos en cxia historio de la ideo de lingvo internacia; tiuj cxi provoj estis farataj kiel de privataj personoj, tiel ankaux de tutaj societoj; ili englutis grandegan multon da laboroj kaj kelkaj el ili englutis ankaux tre grandajn kapitalojn;--kaj tamen el tiu cxi tuta grandega nombro nur _du_, sole nur _du_ atingis efektivigxon kaj trovis adeptojn kaj praktikan uzon! Sed ankaux tiuj cxi du aperis nur _okaze_, dank' al tio, ke unu el la auxtoroj ne sciis pri la laborado de la dua. La auxtoro de la lingvo Esperanto, kiu dedicxis al sia ideo sian tutan vivon, komencante de la plej frua infaneco, kiu kun tiu cxi ideo kunkreskigxis kaj estis preta cxion oferi al gxi, konfesas mem, ke lian energion subtenadis nur tiu konscio, ke li kreas ion tian, kio ankoraux neniam ekzistis, kaj ke la malfacilajxoj, kiujn li renkontadis en la dauxro de sia laborado, estis tiel grandaj kaj postulis tiom multe da pacienco, ke se Volapuek estus aperinta 5-6 jarojn pli frue, kiam Esperanto ne estis ankoraux finita, li (la auxtoro de Esperanto) certe perdus la paciencon kaj rifuzus la pluan laboradon super sia lingvo, malgraux ke li tute bone konsciis la grandegan plibonecon de sia lingvo antaux Volapuek. El cxio supredirita vi komprenos, ke nun, kiam la tuta mondo scias, ke du tute plenaj artaj lingvoj jam longe ekzistas, estas tre dube, ke trovigxu iu, kiu entreprenus nun similan Sizifan laboron de la komenco kaj havus suficxe da energio, por alkonduki gxin al felicxa fino, tiom pli ke lin ne vigligus la espero doni iam ion pli bonan ol tio, kio jam ekzistas. Kiom malmulte da espero havus tia entreprenanto, oni vidas la plej bone el tiuj tre multaj provoj kaj projektoj, kiuj aperis post Esperanto : malgraux ke la auxtoroj havis antaux si jam tute pretan modelon, laux kiu ili povis labori, nenia el tiuj cxi provoj ne sole ne eliris el la regiono de projektoj, sed ecx jam el tiuj cxi projektoj mem oni klare vidas, ke se iliaj auxtoroj, havus la paciencon kaj povon alkonduki ilin gxis fino tiuj cxi laboroj prezentigxus ne pli bone, sed kontrauxe, multe _malpli bone_ ol Esperanto. Dum Esperanto bonege kontentigas _cxiujn_ postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo internacia (eksterordinara facileco, precizeco, ricxeco, natureco, vivipoveco, fleksebleco, sonoreco k. t. p.), cxiu el tiuj projektoj penas plibonigi _unu_ ian flankon de la lingvo, oferante por tio cxi kontrauxvole cxiujn _aliajn_ flankojn. Tiel ekzemple multaj el la plej novaj projektistoj uzas la sekvantan ruzajxon : sciante, ke la publiko taksos cxiun projekton konforme al tio, kiel al gxi rilatos la instruitaj _lingvistoj_, ili zorgas ne pri tio, ke ilia projekto estu efektive tauxga por io en la praktiko, sed nur pri tio, ke gxi en la unua minuto faru bonan impreson sur la lingvistojn; por tio ili prenas siajn vortojn preskaux tute sen ia sxangxo el la plej gravaj jam _ekzistantaj_ lingvoj naturaj. Ricevinte frazon skribitan en tia projektita lingvo, la lingvistoj rimarkas, ke ili per la unua fojo komprenis tiun cxi frazon multe pli facile ol on Esperanto,--kaj la projektistoj jam triumfas kaj anoncas, ke ilia "lingvo" (se ili iam finos gxin) estos _pli bona_ ol Esperanto. Sed cxiu prudenta homo tuj konvinkigxas, ke tio cxi estas nur _iluzio_, ke al la _malgrava_ principo, elmetita pro montro kaj allogo, tie cxi estas oferitaj la principoj plej _gravaj_ (kiel ekzemple la facileco de la lingvo por la nekleruloj, fleksebleco, ricxeco, precizeco k. t. p.), kaj ke se simila lingvo ecx povus esti iam finita, gxi en la fino absolute nenion donus! Cxar se la plej grava merito de lingvo internacia konsistus en tio, ke gxi kiel eble plej facile estu tuj komprenata de la instruitaj _lingvistoj_, ni ja por tio cxi povus simple preni ian lingvon, ekzemple la latinan, _tute sen iaj sxangxoj_,--kaj la instruitaj lingvistoj gxin ankoraux pli facile komprenos per la unua fojo! La principo de kiel eble plej malgranda sxangxado de la naturaj vortoj ne sole estis bone konata al la auxtoro de la lingvo Esperanto, sed gxuste de _li_ la novaj projektistoj ja prenis tiun cxi principon : sed dum Esperanto prudente kontentigas tiun cxi principon _laux mezuro de ebleco_, penante plej zorge, ke gxi ne kontrauxagadu al aliaj _pli gravaj_ principoj de lingvo internacia, la projektistoj turnas la lutan atenton _nur_ sur tiun cxi principon, kaj cxion alian, nekompareble pli gravan, ili fordonas kiel oferon, cxar kunigi kaj konsentigi inter si _diversajn_ principojn ili ne povas kaj ecx ne havas deziron, cxar ili ecx mem ne esperas doni ion pretan kaj tauxgan, sed ili volas nur fari efekton. El cxio supredirita vi vidas, ke ne ekzistas ecx la plej malgranda kauxzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpusxus Esperanton,-- tiun lingvon, en kiun estas enmetita tiom da talento, tiom da oferoj kaj tiom da jaroj da pacienca kaj varmege aldonita laboro, la lingvon, kiu en la dauxro de multaj jaroj estas jam elprovita en cxiuj rilatoj kaj en la praktiko tiel bonege plenumas cxion tion, kion ni povas atendi de lingvo internacia. Sed por vi, estimataj auxskultantoj, tio cxi estas ne suficxa : vi deziras, ke ni donu al vi plenan kaj senduban logikan _certecon_ pri tio, ke la lingvo Esperanto ne havos konkurantojn. Felicxe ni trovas nin en tia situacio, ke ni povas doni al vi tiun cxi plenan certecon. Se la tuta esenco de lingvo arta konsistus en gxia _gramatiko_, tiam de la momento de la apero de Volapuek la demando de lingvo internacia estus solvita por cxiam kaj iaj konkurantoj al la lingvo Volapuek aperi jam ne povus; cxar malgraux diversaj eraroj la gramatiko de Volapuek estas tiel facila kaj tiel simpla, ke doni ion multe pli facilan kaj pli simplan oni jam ne povus. Lingvo nova povus diferenci de Volapuek nur per kelkaj _bagateloj_, kaj cxiu komprenas, ke pro _bagateloj_ neniu entreprenus la kreadon de nova lingvo, kaj la mondo pro bagateloj ne rifuzus la jam tute pretan kaj elprovitan lingvon. En la ekstrema okazo la estonta akademio aux kongreso farus en la Volapueka gramatiko tiujn negrandajn sxangxojn, kiuj montrigxus utilaj, kaj lingvo internacia sen ia dubo restus Volapuek, kaj cxia konkurado estus por cxiam esceptita. Sed lingvo konsistas ne sole el gramatiko, sed ankaux el _vortaro_, kaj la ellernado de la vortaro postulas en lingvo arta cent fojojn pli da tempo, ol la ellernado de la gramatiko. Dume Volapuek solvis _nur_ la demandon de la gramatiko, kaj la vortaron gxi lasis tute sen atento, doninte simple tutan kolekton da diversaj elpensitaj vortoj, kiujn cxiu nova auxtoro havus la rajton elpensi al si laux sia propra deziro. Jen kial jam en la komenco mem de la ekzistado de Volapuek ecx la plej fervoraj Volapuekistoj nature timis, ke morgaux aperos nova lingvo, tute ne simila je Volapuek kaj inter la ambaux lingvoj komencigxos batalado. Tute alia afero estas kun Esperanto : oni scias-- kaj tion cxi ecx por unu minuto nenia esploranto neas,--ke Esperanto solvis ne sole la demandon de la gramatiko, sed ankaux la demandon de la vortaro, sekve ne unu _malgrandan parton_ de la problemo, sed la _tutan_ problemon. Kio do en tia okazo restis por fari al la auxtoro de ia nova lingvo, se tia iam aperus? Al li restus jam nenio ol . . . eltrovi la jam eltrovitan Amerikon! Ni prezentu al ni efektive, ke nun, malgraux la jam ekzistanta, bonega en cxiuj rilatoj, cxiuflanke elprovita, havanta jam multegon da adeptoj kaj vastan literaturon lingvo Esperanto, aperis tamen homo, kiu decidis dedicxi tutan serion da jaroj al la kreado de nova lingvo, ke li sukcesis alkonduki sian laboron gxis la fino kaj ke la lingvo proponita de li montrigxas efektive pli bona ol Esperanto,--ni rigardu do, kian vidon havus tiu cxi lingvo. Se la gramatiko de la lingvo Esperanto, kiu donas plenan eblon esprimi en la plej preciza maniero cxiujn nuancojn de la homa penso, konsistas tute el 16 malgrandaj reguletoj kaj povas esti ellernita en duono da horo,--tiam kion la nova auxtoro povus doni pli bonan? En ekstrema okazo li donus eble anstataux 16 reguloj 15 kaj anstataux 30 minutoj da laborado postulus 25 minutojn? Cxu ne vere? Sed cxu deziros iu pro tio cxi krei novan lingvon kaj cxu la mondo pro tia bagatelo rifuzos la jam ekzistantan kaj cxiuflanke elprovitan? Sendube ne; en ekstrema okazo la mondo diros : "se en via gramatiko ia bagatelo estas pli bona ol en Esperanto, ni tiun cxi bagatelon enkondukos en Esperanton kaj la afero estos finita". Kia estos la vortaro de tiu cxi lingvo? En la nuna tempo nenia esploranto jam dubas, ke la vortaro de lingvo internacia ne povas konsisti el vortoj arbitre elpensitaj, sed devas konsisti nepre el vortoj romana-germanaj en ilia plej komune uzata formo; tio cxi estas ne por tio, ke--kiel opinias multaj pli novaj projektistoj-- la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni tekston skribitan en tiu cxi lingvo (en tia afero, kiel lingvo internacia, la instruitaj lingvistoj ludas la _lastan_ rolon, cxar por ili ja tia lingvo estas _malplej_ bezona), sed pro aliaj, pli gravaj kauxzoj. Tiel ekzemple ekzistas grandega nombro da vortoj tiel nomataj "fremdaj", kiuj en cxiuj lingvoj estas uzataj egale kaj al cxiuj estas konataj sen ellernado kaj kiujn ne uzi estus rekta absurdo; al ili unisone devas soni ankaux cxiuj aliaj vortoj de la vortaro, cxar alie la lingvo estus sovagxa, sur cxiu pasxo estus kunpusxigxo de elementoj, malkomprenigxoj, kaj la konstanta regula ricxigxado de la lingvo estus malfaciligita. Ekzistas ankoraux diversaj aliaj kauxzoj, pro kiuj la vortaro devas esti kunmetita nur el tiaj vortoj kaj ne el aliaj, sed pri tiuj cxi kauxzoj, kiel tro specialaj, ni tie cxi detale ne parolos. Estos suficxe, se ni nur diros, ke cxiuj plej novaj esplorantoj akceptas tiun cxi legxon por la vortaro kiel allasantan jam nenian dubon. Kaj cxar la lingvo Esperanto gxuste per tiu cxi legxo sin gvidis kaj cxar cxe tiu cxi legxo granda arbitro en la elekto de vortoj ekzisti ne povas, restas la demando, kion do povus al ni doni auxtoro de nova lingvo, se tia estus kreita? Estas vero, ke al tiu aux alia vorto oni povus doni pli oportunan formon,--sed da tiaj vortoj ekzistas tre nemulte. Tion cxi oni la plej bone vidas el tio, ke kian ajn el la multaj projektoj aperintaj post Esperanto vi prenus, vi trovos en cxiu el ili almenaux 60% da vortoj, kiuj havas tute tiun saman formon, kiel en Esperanto. Kaj se vi al tio cxi ankoraux aldonos, ke ankaux la restaj 40% da vortoj diferencas de la Esperanta formo pleje nur tial, ke la auxtoroj de tiuj projektoj aux ne turnis atenton sur diversajn principojn, kiuj por lingvo internacia estas treege gravaj, aux simple sxangxis la vortojn tute sen ia bezono,--vi facile venos al la konkludo, ke la _efektiva_ nombro da vortoj, al kiuj oni anstataux la formo Esperanta povus doni formon pli oportunan, prezentas ne pli ol iajn 10%. Sed se en la Esperanta gramatiko oni preskaux nenion povas sxangxi kaj en la vortaro oni povus sxangxi nur iajn 10% da vortoj, tiam estas la demando, kion do prezentus per si la _nova_ lingvo, se gxi iam estus kreita kaj se gxi efektive montrigxus kiel lingvo tauxga en cxiuj rilatoj? Tio cxi estus ne nova lingvo, sed nur iom sxangxita lingvo Esperanto! Sekve la tuta demando pri la estonteco de la lingvo internacia alkondukigxas nur al tio, cxu Esperanto estos akceptita sensxangxe en gxia _nuna_ formo, aux en gxi estos faritaj iam iaj sxangxoj! Sed tiu cxi demando por la esperantistoj havas jam nenian signifon; ili protestas nur kontraux tio, se _apartaj_ personoj volas sxangxi Esperanton laux sia bontrovo; sed se iam auxtoritata kongreso aux akademio decidos fari en la lingvo tiajn aux aliajn sxangxojn, la esperantistoj akceptos tion cxi kun plezuro kaj nenion perdos de tio cxi : ili ne bezonos tiam de la komenco ellerni ian novan malfacilan lingvon, sed ili bezonos nur oferi unu aux kelkajn tagojn por la ellerno de tiuj sxangoj en la lingvo, kiuj estos faritaj, kaj la afero estos finita. La esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion _tiom_ perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti. Kontrauxe : kiam efektivigxos auxtoritata kongreso, pri kiu oni scios, ke gxia decido havos _forton_ por la mondo, la esperantistoj _mem_ proponos al gxi difini komitaton, kiu okupus sin je la trarigardo de la lingvo kaj farus en gxi cxiujn utilajn plibonigojn, se ecx por tio cxi oni devus sxangxi la lingvon gxis plena nerekonebleco; sed cxar ekzistas nenia eblo antauxvidi, cxu tiu cxi laboro entute sukcesos al la komitato, cxu gxi ne dauxros senfinan serion da jaroj, cxu gxi en konsenteco estos alkondukita al felicxa fino kaj cxu la finita laboro en la praktiko montrigxos tute tauxga, sekve kompreneble estus tre malsagxe kaj nepardoneble de la flanko de la komitato, se gxi pro la problema _estontajxo_ rifuzus la faktan kaj en cxiuj rilatoj finitan kaj elprovitan _nunajxon_; sekve se ecx la kongreso venus al la konkludo, ke Esperanto ne estas bona, gxi povus decidi nur la jenon : akcepti _dume_ la lingvon Esperanto en gxia nuna forma kaj _paralele_ kun tio cxi difini komitaton, kiu okupus sin je la perfektigo de tiu cxi lingvo aux je la kreo de ia nova lingvo pli ideala; kaj nur tiam, kiam kun la tempo montrigxus, ke la laborado de la komitato estas felicxe alkondukita al fino kaj post multaj provoj montrigxis tute tauxga, nur tiam oni povus anonci, ke la nuna formo de la lingvo internacia estas eksigata kaj anstataux gxi eniras en la vivon la formo nova. Cxiu prudenta homo konsentos, ke la kongreso povas agi nur tiel kaj ne alie. Sekve se ni ecx supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne Esperanto, sed ia alia ankoraux ellaborota lingvo, en cxia okazo la vojo al tiu lingvo nepre devas konduki tra _Esperanto_. Sekve resumante cxion, kion ni diris de la komenco gxis la nuna minuto, ni turnas vian atenton sur tion, ke ni venis al la sekvantaj konkludoj : 1. La enkonduko de lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon; 2. La enkonduko de lingvo internacia estas tute ebla; 3. La enkonduko de lingvo internacia pli aux malpli frue nepre kaj sendube efektivigxos, kiom ajn la rutinistoj batalus kontraux tio cxi; 4. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom arta; 5. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom Esperanto; gxi aux estos lasita por cxiam en gxia nuna formo, aux en gxi estos poste faritaj iaj sxangxoj. VIII Kaj nun ni rigardu, kio sekvas el cxio, kion ni supre diris. Unue sekvas tio, ke la esperantistoj tute ne estas tiaj fantaziistoj, kiaj ili sxajnas al multaj tiel nomataj "sagxaj" kaj "praktikaj" homoj, kiuj jugxas pri cxio suprajxe kaj sen ia logika pripenso kaj mezuras cxion per mezurilo de la modo. Ili batalas por afero, kiu ne sole havas grandegan gravecon por la homaro, sed kiu al tio havas en si nenion fantazian kaj kiu pli aux malpli frue _devas_ efektivigxi kaj _nepre_ efektivigxos, kiom ajn la inerciuloj batalus kontraux gxi, kiom ajn la sagxuloj sxercadus pri gxi. Kiel estas sendube, ke post la nokto venas mateno, tiel sendube estas, ke post mallonga aux longa batalado Esperanto pli aux malpli frue estos enkondukita en komunan uzon por la komunikigxoj internaciaj. Ni konfirmas tion cxi kuragxe ne tial, ke ni tiel volas, ke ni tion esperas, sed tial, ke la konkludoj de simpla logiko diras, ke tiel esti _devas_ kaj ke _alie esti ne povas_. Longan tempon eble ankoraux la esperantistoj devos bataladi, longan tempon eble ankoraux cxia bubo jxetados sur ilin sxtonojn, koton kaj malsagxajn spritajxojn, sed tio, kio devas veni, pli aux malpli frue venos. La iniciatoroj de la Esperanta afero eble ne gxisvivos gxis tiu tempo, kiam farigxos videblaj la fruktoj de ilia agado, ili iros eble en la tombon kun la malestima nomo de homoj, kiuj okupadis sin je infanajxoj, sed pli aux malpli frue por la maldolcxa kaliko, kiun ili trinkas el la manoj de la samtempuloj, la posteuloj konstruos al ili monumentojn kaj elparolados ilian nomon kun la plej granda danko. Longe ankoraux eble ili sxajnos al la mondo senfortaj, multajn fojojn eble ankoraux ilia afero sxajnos al la mondo ecx mortinta kaj je cxiam enterigita--sed tiu cxi afero jam neniam mortos, cxar gxi morti jam _neniam povas_. La afero vivos kaj konstante rememorigados pri si; post cxiu nova silenta tempo, se gxi ecx dauxrus dekon da jaroj, aperos nova revigligxo; kiam lacigxos unuj batalantoj, aperos pli aux malpli frue novaj energiaj batalantoj, kaj tiel la afero iros tiel longe, gxis fine gxi plene atingos sian celon. Ne malgxoju tial, Esperantistoj, se nesagxaj homoj ironie rimarkas al vi, ke vi estas ankoraux tre malmultaj, ne perdu la kuragxon, se via afero iras malrapide. La afero konsistas ne en rapideco, sed en certeco. Multe da sencelaj aferoj ekbrilis antaux la mondo rapide, sed ankaux rapide falis; afero bona kaj certa progresas ordinare malrapide kaj kun grandaj malhelpoj. Sur la supre montritajn 5 konkludojn ni turnas apartan atenton de tiuj esperantistoj, kiuj batalas por sia ideo _senkonscie_ kaj tial cxe la plej malgranda rimarko de la kontrauxuloj ekstaras senhelpe kaj ne scias, kion respondi, aux perdas la kuragxon. Cxiuj tiuj konkludoj prezentas produkton de la simpla kaj severa _logiko_. Tial se oni diras al vi "la mondo ne volas vian lingvon", respondu kuragxe : "cxu la mondo volas aux ne volas, gxi pli aux malpli frue _devos_ akcepti gxin, cxar alie esti ne povas". Kiam vi auxdos "oni diras, ke aperis nova lingvo, oni diras, ke tia aux alia instruita societo aux kongreso deziras elekti tian aux alian lingvon aux krei novan lingvon", respondu kuragxe : "cxiuj tiuj cxi famoj aux entreprenoj estas fonditaj sur la plej absoluta nekomprenado de la esenco kaj historio de la ideo de lingvo internacia; tiaj provoj de la flanko ne sole de privataj personoj, sed ankaux de tutaj societoj ripetigxis jam multajn fojojn kaj cxiufoje finigxadis kaj devis finigxadi per la plej plena fiasko; lingvo internacia povas esti nur Esperanto, cxar laux la legxoj de la logiko kaj laux la esenco de la afero alie esti _neniel povas_". Se oni diras al vi : "tiu aux alia esperantisto aux societo esperantista en tro granda sed ne prudenta fervoro faris ian falsan pasxon kaj ridindigis aux diskreditigis per tio cxi vian tutan aferon", tiam respondu : "La afero Esperanta dependas de nenia persono nek societo, kaj nenia homo per siaj privataj falsaj pasxoj povas havi ian influon sur gxian sorton; ecx la auxtoro de Esperanto mem estas nun por Esperanto absolute seninflua, cxar Esperanto jam longe farigxis afero pure _publika_". La dua, kio sekvas el cxio, kion ni supre diris, estas la sekvanta : Se la elekto de lingvo internacia dependus de ia kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj, ni longe, tre longe kredeble devus tion cxi atendi kaj neniu el ni ion povus fari por tio cxi. Sed se, kiel ni vidis supre, oni jam nun povas kun plena certeco kaj precizeco antauxvidi, al _kia_ nome lingvo la sorto difinis farigxi iam internacia, tiam la afero sxangxigxas. Ni ne bezonas jam nun atendi kongresojn : la celo estas tute klara kaj cxiu povas sin tiri al gxi. Ne bezonante rigardadi, kion diras aux faras aliaj, cxiu povas alporti sian sxtonon por la kreskanta konstruo. Nenia sxtono perdigxos. Nenia laboranto tie cxi dependas de la alia, cxiu povas agadi aparte, en sia sfero, laux siaj fortoj, kaj ju pli da laborantoj estos; tiom pli rapide estos finita la granda konstruo. Precipe ni turnas nin al diversaj sciencaj societoj kaj kongresoj. Ne rigardante, kion faras aliaj, ne atendante, ke aliaj prenu sur sin la iniciativon, cxiu societo aux kongreso aparte decidu ion tian, kio alproksimigus la grandan komunehoman celon almenaux je unu pasxo. * * * * * VII POEZIO * * * * * LA ESPERO En la mondon venis nova sento, Tra la mondo iras forta voko; Per flugiloj de facila vento Nun de loko flugu gxi al loko. Ne al glavo sangon soifanta Gxi la homan tiras familion : Al la mond' eterne militanta Gxi promesas sanktan harmonion. Sub la sankta signo de l' espero Kolektigxas pacaj batalantoj, Kaj rapide kreskas la afero Per laboro de la esperantoj. Forte staras muroj de miljaroj Inter la popoloj dividitaj; Sed dissaltos la obstinaj baroj, Per la sankta amo disbatitaj. Sur neuxtrala lingva fundamento, Komprenante unu la alian, La popoloj faros en konsento Unu grandan rondon familian. Nia diligenta kolegaro En laboro paca ne lacigxos, Gxis la bela songxo de l'homaro Por eterna ben' efektivigxos. L. ZAMENHOF. * * * * * LA VOJO Tra densa mallumo briletas la celo, Al kiu kuragxe ni iras. Simile al stelo en nokta cxielo, Al ni la direkton gxi diras. Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj, Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj, Cxar klara kaj rekta kaj tre difinita Gxi estas, la voj' elektita. Nur rekte, kuragxe kaj ne flankigxante Ni iru la vojon celitan! Ecx guto malgranda, konstante frapante, Traboras la monton granitan. L'espero, l'obstino kaj la pacienco-- Jen estas la signoj, per kies potenco Ni pasxo post pasxo, post longa laboro, Atingos la celon en gloro. Ni semas kaj semas, neniam lacigxas, Pri l' tempoj estontaj pensante. Cent semoj perdigxas, mil semoj perdigxas,-- Ni semas kaj semas konstante. "Ho, cxesu!" mokante la homoj admonas,-- "Ne cxesu, ne cxesu!" en kor' al ni sonas : "Obstine antauxen! La nepoj vin benos, Se vi pacience eltenos". Se longa sekeco aux ventoj subitaj Velkantajn foliojn desxiras, Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj, Ni forton pli fresxan akiras. Ne mortos jam nia bravega anaro, Gxin jam ne timigas la vento, nek staro, Obstine gxi pasxas, provita, hardita, Al cel' unu fojon signita! Nur rekte, kuragxe kaj ne flankigxante Ni iru la vojon celitan! Ecx guto malgranda, konstante frapante, Traboras la monton granitan. L' espero, l' obstino kaj la pacienco,-- Jen estas la signoj, per kies potenco Ni pasxo post pasxo, post longa laboro, Atingos la celon en gloro. L. ZAMENHOF. * * * * * AL LA FRATOJ FOrte ni stAru, frAtoj amAtaj, Por nIa sAnkta afEro! NI batalAdu kUne tenATaj Per Unu bEla espEro! Regas ankoraux nokto sen luno, La mondo dormas obstine, Sed jam levigxos baldaux la suno, Por lumi, brili senfine. Veku, ho veku, veku konstante, Ne timu ridon, insulton! Voku, ho voku, ripetadante, Gxis vi atingos auxskulton! Dekon da fojoj vane perdigxos La voko via ridata,-- La dekunua alradikigxos, Kaj kreskos frukto benata Tre malproksime cxiuj ni staras La unu de la alia . . . Kie vi estas, kion vi faras, Ho, karaj fratoj vi miaj? Vi en la urbo, vi en urbeto, En la malgranda vilagxo, Cxu ne forflugis kiel bloveto La tuta via kuragxo? Cxu vi sukcese en via loko Kondukas nian aferon, Aux eksilentis jam via voko, Vi lacaj perdis esperon? Iras senhalte via laboro Honeste kaj esperante? Brulas la flamo en via koro Neniam malfortigxante? Forte ni staru, brave laboru, Kuragxe, ho nia rondo! Nia afero kresku kaj floru Per ni en tuta la mondo! Ni gxin kondukos ne ripozante, Kaj nin lacigos nenio; Ni gxin traportos, sankte jxurante, Tra l' tuta mondo de Dio! Malfacileco, malrapideco Al ni la vojon ne baros. Sen malhonora malkuragxeco Ni kion povos, ni faros. Staras ankoraux en la komenco La celo en malproksimo,-- Ni gxin atingos per la potenco De nia forta animo! Ni gxin atingos per la potenco De nia sankta fervoro, Ni gxin atingos per pacienco Kaj per sentima laboro. Glora la celo, sankta l'afero, La venko--baldaux gxi venos; Levos la kapon ni kun fiero, La mondo gxoje nin benos. Tiam atendas nin rekompenco La plej majesta kaj ricxa : Nia laboro kaj pacienco La mondon faros felicxa! L. ZAMENHOF. * * * * * MIA PENSO Sur la kampo, for de l' mondo Antaux nokto de somero, Amikino en la rondo Kantas kanton pri l' espero. Kaj pri vivo detruita Sxi rakontas kompatante,-- Mia vundo refrapita Min doloras resangante. "Cxu vi dormas? Ho, sinjoro, Kial tia senmoveco? Ha, kredeble rememoro El la kara infaneco?" Kion diri? Ne ploranta Povis esti parolado Kun frauxlino ripozanta Post somera promenado! Mia penso kaj turmento, Kaj doloroj kaj esperoj! Kiom de mi en silento Al vi iris jam oferoj! Kion havis mi plej karan-- La junecon--mi ploranta Metis mem sur la altaron De la devo ordonanta! Fajron sentas mi interne, Vivi ankaux mi deziras,-- Io pelas min eterne, Se mi al gajuloj iras . . . Se ne placxas al la sorto Mia peno kaj laboro-- Venu tuj al mi la morto, En espero--sen doloro! L. ZAMENHOF. * * * * * HO MIA KOR' Ho, mia kor', ne batu maltrankvile, El mia brusto nun ne saltu for! Jam teni min ne povas mi facile, Ho, mia kor'! Ho, mia kor'! Post longa laborado Cxu mi ne venkos en decida hor'! Suficxe! trankviligxu de l' batado, Ho, mia kor'! L. ZAMENHOF. * * * * * LA VOJEVODO (El MICKIEWICZ.) En vespero somera vojevodo kolera Al la hejma kastelo rapidas; Al la lito edzina kun teruro senfina Li alvenas,--neniun li vidas. En doloro brulanta kaj per mano tremanta Sian grizan lipharon li prenis, De la lito foriris, la manikojn retiris Kaj ektondris--kozako alvenis. "Kial, best' abomena, mia pordo gxardena Restas nokte sen hundo, sen gardo? Prenu tuj mian sakon kaj pafilon kozakan Kaj silente min sekvu, bastardo!" Kun pafil' en la mano al gxardena altano Ili ambaux sen bru' alsxteligxas. Sur la benka herbajxo ia lumas blankajxo : En tolajxo virino vidigxas. Unu manon levinte, la okulojn kovrinte, Per la dua forpusxi sxi penis Unu viron petantan, surgenue starantan, Kiu nun en la brakoj sxin tenis. Kaj en flama fervoro li parolis : "Ho, koro, Cxu jam cxio por cxiam perdita? Ecx la premoj de l' mano per la mon' de l' tirano Cxiuj estas jam foracxetitaj? Mi vin tiel amadis, por vi tiel bruladis,-- Malproksime nun plori mi devas; Li ne amis, ne ploris, nur per mon' eksonoris,-- Kaj li cxion por cxiam ricevas. Sur la brusto angxela lia kapo malbela En dorloto de nun ripozados, De la roza busxeto, de la rugxa vangeto, Li cxielan felicxon sucxados. Sur cxevalo fidela, en vetero kruela, Mi rapidas al mia angxelo-- Por sopire foriri kaj al vi nur deziri Bonan nokton en lia kastelo . . ." Sxi silentas senmove; li komencas denove Sian plendon kun petoj kaj ploro, Gxis, la brakojn lasinte, la konscion perdinte, Sxi defalis al li al la koro. En l'arbajxo silente, auxskultante atente, Staras ambaux gardantoj kovritaj, Ili staras genue, en la manoj senbrue La pafiloj ektremis sxargitaj. "Estro"! diris kozako, "ia stranga atako Al mi ligas subite la manon; Brulan sentis mi larmon kaj skuantan malvarmon, Kiam tusxi mi volis la cxanon." --"Pesto! mi vin jam skuos, mi vin plori instruos! Jen saketo kun pulvo : sen vorto Vi preparos, vi pafos, kaj se sxin vi ne trafos. Mi edzigos vin mem kun la morto. "Supren, dekstren, senskue! Mi ekpafos,--l'unue De l' amanto diskrevu la koro." La servanto ektiris, kaj la kuglo eniris En la frunton de . . . lia sinjoro. L. ZAMENHOF. * * * * * LA ROZETO (EL GOETHE.) Knabo vidis--jen rozeto Sur la kampo staras; Bela, juna la floreto . . . Vive kuras la knabeto, Gxojas, miras, flaras. Sur la kampo la rozet' Kiel infanet'. Knabo diris : "mi eltiros Belulinon mian"; Floro diris : "vi foriros,-- Per pikiloj mi dissxiros Tuj la manon vian". Sur la kampo la rozet' Kiel infanet'. La sovagxa knab' ridante La rozeton prenis,-- La floreto batalante Sin defendis pikadante, Sed la sorto venis. Sur la kampo la rozet' Kiel infanet'. L. ZAMENHOF. * * * * * EN NORD' UNU PINO . . . (El HEINE). En nord' unu pino en solo Dormetas sur nuda altajxo; Glacia kaj negxa tavolo Gxin kovras per tomba tolajxo. Gxi songxas, ke palmo gracia, En unu dezert' orienta, Eterne pri lando alia Malgaje sopiras silenta. L. ZAMENHOF. * * * * * EN SONGXO . . . (El HEINE). En songxo princinon mi vidis Kun vangoj malsekaj de ploro,-- Sub arbo, sub verda ni sidis, Tenante nin koro cxe koro. "De l' patro de l' via la krono Por mi gxi ne estas havinda! For, for lia sceptro kaj trono-- Vin mem mi deziras, aminda! --"Ne eble!" sxi al mi rediras : "En tombo mi estas tenata, Mi nur en la nokto eliras Al vi, mia sole amata!" L. ZAMENHOF. * * * * * LORELEJ' (El HEINE). Ne scias mi, kial subita Malgaj' en la koro naskigxis; El tempo jam enterigita Legendo al mi revivigxis. Jam malvarmetigxas l'aero, La Rejno mallauxte babilas, Per oro de l' sun' en vespero La supro de l' monto rebrilas. Plej belan knabinon mi vidas : En ora ornamo brilante Sur supro de l' monto sxi sidas, La harojn mistere kombante. La oran kombilon sxi movas Kaj kantas tra l' pura aero, Kaj forto mirinda sin trovas En tiu cxi kant' de l' vespero. Sxipet' iras sur la rivero, Sxipisto ektremis de l' kanto, Kaj blinda por cxiu dangxero Rigardas li al la kantanto. Ha, baldaux sxipisto la bela Perdigxis sub l'akvoturnado; Gxin Lorelej' faris kruela, Per sia mirinda kantado. L. ZAMENHOF. * * * * * KANTO DE STUDENTOJ Gxoju, gxoju ni, kolegoj, Dum ni junaj estas! Post plezura estanteco, Post malgaja maljuneco-- Sole tero restas. Vivo estas tre mallonga, Kuras ne tenate, Kaj subite morto venos Kaj rapide cxiun prenos, Cxiun senkompate. Kie niaj antauxuloj En la mondo sidas? Iru al la superuloj, Sercxu ilin cxe l' subuloj-- Kiu ilin vidas? Vivu la akademio Kaj la profesoroj! Vivu longe kaj en sano Cxiu akademiano, Vivu sen doloroj! Vivu, floru nia regno Kaj regnestro nia! Kaj amikoj mecenataj, Protegantoj estimataj De l' akademio Vivu cxiuj la knabinoj Belaj kaj hontemaj! Vivu ankaux la virinoj, Amikinoj kaj mastrinoj, Bonaj, laboremaj. Mortu, mortu, malgajeco, Mortu la doloro! Mortu cxiu intriganto Kaj malamon konservanto Longe en la koro! L. ZAMENHOF. * * * * * AL LA REGXO Vivu la regx' al ni, tre longe vivu li! Gardu lin Di'! Justa kaj pia regx',--Dio pro nia pregx' Estu kun li. Forta la regxa tron', ver' estas lia kron', Glavo la legx'. Kun amo en la kor', regxas kun granda glor' . . . Vivu la regx'! Brulu, ho sankta flam' de la eterna am' Pro la patruj'! Kaj forte staros ni, cxiuj por unu li, Pro la patruj'! Longe, ho, restu vi gloro de la naci', Sur regxa segx'! Via plej granda glor' en la popola kor'. Vivu la regx'! L. ZAMENHOF. * * * * * NOKTA KANTO DE SOLDATO (De W. HAUFF). En nigra nokto tute sole Mi staras gardon senparole, Eraras for la penso mia Al mia domo familia. Al la standardo fortirita, Ho, kiom estis mi kisita . . . Mi tiam pensis kun malgxojo : Mi vidas vin je l' lasta fojo! Ho dormu dolcxe, karaj miaj! Irante al la litoj viaj, Vi nun per pregxo Dion gloras,-- Vi certe ankaux min memoras. La horo venis, gard' alia Starigxos nun sur loko mia. Mi iras dormi tute laca, Mi vidos vin en songxo paca. L. ZAMENHOF. * * * * * KANTO DE L' LIGO (De W. A. MOZART.) Fratoj, manon donu kore Kaj senzorge, sendolore Belan horon festu ni! Cxion teran forjxetante, Dauxru forte kaj konstante Nia bela harmoni'! Al la Dio kantu gloron : La spiriton kaj la koron Kial donis la cxiel'? Sercxi lumon per vereco, Sercxi virton per justeco Estu nia sankta cel'! Homoj en la oriento, Homoj en la okcidento, En la sud' kaj en la nord'! Alte teni homan nomon, Kore ami cxiun homon Estu nia liga vort'! L. ZAMENHOF. * * * * * LA KAPELO (El L. UHLAND.) Supre staras sur la monto La silenta kapeleto, En la valo, cxe la fonto, Gxoje kantas pasxtisteto. Sonorado, mortkantado Nun eksonis tra l' silento,-- Haltis knabo en kantado Kaj auxskultas kun atento. En la tombojn de l' monteto El la valo cxiu venos. Ankaux vin, ho pasxtisteto, Oni iam tien prenos. L. ZAMENHOF. * * * * * LA GAJA MIGRANTO Se donas Di' al vi favoron, Li sendas vin for el la dom', Por montri sian mirlaboron, La belan mondon, al la hom'. De l' montoj riveretoj fluas, Alauxdoj kantas super mi, Mi ankaux gajan kanton bruas Al la tutmonda harmoni'. Al Dio fidas mi kun gxojo : Li zorgas pri la tuta ter', Li ankaux min sur mia vojo Eterne gardos de dangxer'. L. ZAMENHOF. * * * * * LA VOJO (De barono B. N. DELVIG.) Tre cxarme gxi lumis, la suno ravanta, En mia de vivo mateno; En brusto kuragxo kaj forto bolanta, Espero kaj kredo en pleno . . . La kamp' estas largxa kaj rekta la vojo . . . "Antauxen sen halto kaj timo!" La trio cxevala ekkuris kun gxojo Al celo en la malproksimo. "Pru! halt'!" "Kio estas?" "Risorto rompigxis." "Antauxen! malhelpo ne granda!" Denove nun la veturil' ekruligxis, Saltante sur vojo rubanda. Jen marcxo subite! Denove ni haltis . . . Tagmezo jam . . . Kia cxagreno! La veturigist' kun murmuro desaltis, Mi pelas kun lauxta malbeno. Tri horojn ni tie sen helpo batalas, Gxis fine ni kun malfacilo Elrampas. Subite--la suno jam falas-- Jen kavo kaj nova barilo! . . . "Returne! kredeble tro dekstren ni iras!" Ni rampas . . . Jam nokt' . . . De l' turmento Ni celon forgesis, ni nun nur sopiras Ripozon sub ia tegmento . . . Halt'! Muro! kaj mi al la pordo rapidas . . . Nur tomboj . . . silenta malgxojo . . . La veturigist' al mi montras kaj ridas : "Ni venis! Finita la vojo!" "La Tempo" sin nomas la veturigisto; Sur voj' malfacila, facila, Li cxiujn alportas, fidela servisto, Al fina ripozo trankvila. L. ZAMENHOF. * * * * * NOKT' EN LA KORO (El BYRON.) Nokt' en la koro . . . la harpo kusxas . . . Vi tuj ekkantu, kantisto! Se vi la kordojn de l' harpo tusxas, Vi miron faras, artisto. Se kor' ankoraux havas esperon, Per kanto gxi revekigxos; Se la okulo kasxis larmeron, Denove gxi eklarmigxos. Kant' via tondru mondan doloron! La gajon mi ne komprenos . . . Vi min plorigu, movu la koron, Aux mia brust' ne eltenos. Gxi de suferoj longe mangxigxis, Silentan premis la cxeno! . . . La tempo venis . . . gxi jam plenigxis Kiel vazet' de veneno. LEO BELMONT. * * * * * AL BRUSTO, AL MIA . . . (El HEINE.) Al brusto, al mia--ha, gxi min doloras, Almetu maneton, amata knabino! Vi auxdas, ke tie meblisto laboras? Li por mi la cxerkon konstruas sen fino! Ha, kiel li frapas en mi en la koro! La vivo forkuras, ne estas jam por mi . . . Rapidu, rapidu kun via laboro. Ke povu mi foj' je eterne ekdormi. LEO BELMONT. * * * * * PRINTEMPO Printempo venas! Vivon donas Al cxio belulina veno : Varmege suno jam proponas Radiojn siajn, kaj mateno Vizagxon belan kun rideto Al cxiuj montras; jam de l' montoj Kun bruo fluas rivereto Kaj detruataj estas pontoj. Denove cxio revivigxas, Kantadas venon de printempo . . . Por mi nur dauxras, ne finigxas Malbona, malvarmega tempo! Por mi ne estas suna lumo, Kaj de printempo bela veno Nenion donas . . . Nur mallumo, Mallumo sola kaj . . . cxagreno! V. DEVJATNIN. * * * * * SXIPETO Malgranda sxipeto Kun blanka veleto Nagxadas trankvile sur maro . . . Sed venis ventego, Farigxis ondego-- Pereas sxipet' sub akvaro! Kaj homo mizera Kun kredo sincera Vivadas trankvile en mondo; Sed kredo forblovis, Ondego sin movis, Kaj homo pereas sub ondo. V. DEVJATNIN. * * * * * SCIURO KAJ PAPAGO Sciuro malgranda kuradis en rado Kaj homojn amuzis per sia kurado. Kaj jen al papago gxi diris fiere : "Mi vin, mizerulo, bedauxras sincere : Kun kora doloro eterne mi vidas, Ke tute senmove sur ringo vi sidas! Rigardu : jen cxiam mi kuras pli alte Kaj tial je vivo kontentas senhalte . . ." Papago rigardis sciuron kun moko Kaj diris : "kurado rapida kaj lerta, Sed bone kurante, sur unu nur loko Vi restas, mizera besteto nesperta." V. DEVJATNIN. * * * * * ANGXELO (El LERMONTOV.) En mezo de nokto, en blua cxielo, Traflugis kaj kantis plej bela angxelo. Kaj nuboj kaj steloj kaj lun' en irado Atentis kun gxojo je l' sankta kantado. Li kantis felicxajn, neniam pekantajn Spiritojn, kun Di' en cxielo logxantajn; Li kantis pri Patro cxiela kaj tera-- Kaj lia lauxdado ne estis malvera. Animon tre junan en brakoj li tenis; En mondo malgaja naskigxi gxi venis. Kaj sono de l' kanto en juna animo Restadis sen vort', sed kun viva estimo. Tre longe en mondo gxi estis premata, Je revo mirinda pri Di' plenigata! Kaj sxangxi la kanton de l' sankta sincero Ne povis por gxi cxiuj kantoj de l' tero. V. DEVJATNIN. * * * * * HUSARO (El POSXKIN.) Cxevalon sian li purigis, Estante forte kolerega, Kaj diris : "min diablo igis En loko logxi malbonega! Ni cxiam tie cxi restadas En turka kvazaux batalado : Nur solan supon ni mangxadas Kaj ecx ne pensas pri drinkado. Kaj mastro tie cxi malbona, Malbonan havas li edzinon. . . . Nek via skurgx', nek vorto bona Admonas tie cxi virinon! Jen urbo Kiev! Lando kia! En busxon falas mem buletoj, Kaj vinon havas domo cxia, Kaj kiaj tie virinetoj! . . . Ne estas ecx domagx', je Dio, Sin mem pro ili pereigi! Malbone estas nur per tio . . ." --Per kio? volu min sciigi!-- Kaj li komencis plibonigi Lipharon. "Eble ne timulo, Li diris, estas vi, sed igi Vin miri povas mi--spertulo. Auxskultu : regimento nia Cxe Dnepro largxa enlokigxis. Mastrino estis bona mia, Kaj tombon sxia edz' forigxis. Kun sxi mi baldaux amikigxis; Ni vivis pace, tute bone. Al mi Mario humiligxis, Ne diris vorton ecx malbone. Se mi malsobra estis tute, Sxi mem min zorge kusxigadis; Sxi cxiam tute sendispute Je cxio tuj mem konsentadis. Felicxan vivon mi pasigis, Kaj longe tiel vivus eble,-- Sed jen subite jxaluzigis Min io,--mem diabl' kredeble. Mi pensis : kial baptanino Sin levas nokte? kion volas? Tre juna estas sxi virino, Kaj tial eble sxi petolas! . . . Mi observadi sxin intencis. Jen foj' ne dormis mi (en korto Jam estis nokto, kaj komencis Bruegi vent' kun granda forto). Kaj vidas mi : sxi forrampetis, De forno prenis sxi karbeton, Min tre facile pripalpetis, Disblovis apud forn' fajreton; Sxi ekbruligis kandeleton, Kun gxi angulon sxi forigxis, De tie prenis boteleton, Sur balailon sxi sidigxis; Sxi senvestigxis kaj, sorbinte El boteleto, sxi tra tubo, Sur balailo sidigxinte, Tuj malaperis, kvazaux nubo. --Sxi eble estas sorcxistino,-- Mi pensis kaj de forn' rapidas, Por vidi sorcxon de virino; Kaj jen mi boteleton vidas; Mi flaris : ia acidajxo. . . . Mi plankon sxprucis el botelo : Forflugis--kia mirindajxo!-- Kaj forna forko kaj sitelo! Sub benko katon mi ekvidis, Sur gxin mi sxprucis el botelo : Gxi ternis tuj kaj ekrapidis Subite fornon post sitelo. Sur cxion sxprucis sen kompato Jam mi per tuta forto mia,-- Kaj cxio : tablo, benko, pato Forflugis unu post alia. Al ili mi ne volis cedi Kaj trinkis mem per unu fojo Restajxon . . . Cxu vi povas kredi? Mi ekaperis tuj en vojo : Mi flugas,--kien? mem ne scias, Kun forto trancxas nur aeron, Al steloj mi : "pli dekstren" krias. . . . Kaj jen ekfalis mi sur teron, Jen mont'. Sur gxi kaldronoj bolas, Kaj oni faras ian ludon. Kantadas, fajfas kaj petolas, Kun granda ran' edzigas judon. Mi kracxis. . . . Flugas jen Mario : "For! hejmen kuru, petolulo! Vin oni tuj formangxos! . . ."--Kio?! Nu, mi ne estas timemulo! Min ne timigu! Kie vojo Al hejmo estas?--"Jen sidigxu Sur fornan feron,--kun malgxojo Respondas sxi,--kaj tuj forigxu!" Vi volas, ke husar' sidigxu Sur fornan feron?! Baptanino, Mi petas vin, ne frenezigxu, Ne estu ja malsagxulino! . . . Cxevalon! "Prenu, malsagxulo!" Sxi efektive diris veron : Jen antaux mi cxeval'-bravulo Per hufo forte batas teron. Sidigxas mi kun brava vido Sur gxin kaj trovi bridon penas, Sed vane! Rajdas mi sen brido-- Kaj tuj al forno ni alvenas. Kaj jen mi tion saman vidas . . . Cxevalo tute jam forestis, Kaj mi sur benko rajde sidas . . . Jen kia strang'-okazo estis!" Kaj li dauxrigis plibonigi Lipharon. "Eble ne timulo, Li diris, estas vi, sed igi Vin miri povas mi spertulo." V. DEVJATNIN. * * * * * INFANO DE ZORGO (El HERDER.) Finigxis varmega jam tago, Kaj nokto agrabla farigxis. Sub ombra cipreso, cxe lago Diino de Zorgo sidigxis. El rugxa argilo Diino Malgaje figuron skulptadis,-- Kaj luno, de nokto regxino, De blua cxiel' rigardadis. Kaj Zeuxso al bela Diino Parolis kun dia favoro : "Rakontu, malgaja knabino, Pri via doloro en koro." "Ho, Zeuxso!" Diino rediras : "Alportu vi al mi plezuron! Nur solan sen fin' mi deziras : Vivigu vi mian figuron!" --Volonte mi vin kontentigos : Vivigxas figuro jam via! . . . Sed tamen de nun mi devigos, Ke estu eterne li mia.-- "Ho, ne!" al li Zorgo parolas : Figuron mi longe skulptadis, Al vi mi lin cedi ne volas, Cxar lin mi por mi preparadis! Por mi lin restigu! Korege, Sed vane sxi Zeuxson admonis. --Ho, ne! mi lin amas varmege, Al li cxar animon mi donis!-- "Por kio disputon vi tenas?" Subite la Tero ekdiras : "Al mi li sen dub' apartenas, Cxar tera en teron foriras!" Kaj dioj disputis senfine, Cxar cedi neniu deziris Figuron argilan,--sed fine Al Kron' ili cxiuj ekiris. "Nu, cxar reciproke ne volas Figuron vi tiun cxi cedi," Grizhara Saturn' ekparolas : "Vi kune lin povas posedi. Auxskultu do, dioj : nur kiam Li mortos, anim' apartenos Al Zeuxso potenca,--kaj tiam Jam Ter' lian korpon alprenos. Kaj vi, ho, de Zorgo Diino, Posedu lin gxis lia morto!. . . ." Mi pensas, ke tia difino Similas je homa la sorto? V. DEVJATNIN. * * * * * ESPERO (El SCHILLER.) Tre multe homar' kun espero en koro Pri vivo estonta parolas, Kaj cxiam al celo felicxa kaj ora Aliri plej baldaux gxi volas. Jen mondo ekvelkas, jen ree disfloras,-- Sed homo esperon sencxese adoras. Espero kun li sen-aparte vivadas; Gxi knabon dorlotas, junulon Per sorcxa radio gxi gaje logadas, Konsolas cxe tomb' maljunulon : Li tre lacigita per vojo de tero, Foriras en tombon kun dolcxa espero. Ho, ne! gxi ne estas elpenso malvera, Per revoj malsagxaj naskita! Ni scias, ni sentas kun kredo sincera, Ke estos esper' plenumita. Kaj tiu cxi sento cxu estas kapabla Nin trompi en nia revajxo agrabla? V. DEVJATNIN. * * * * * GARANTIO (El SCHILLER.) Damon' unu fojon mallauxte trairis Kun akra trancxilo sub bask' al tirano-- Al Dionizio,--sed unu gardano Lin kaptis subite. Tiran' al li diris : "Pro kio vi al mi, fripono, aliris?" --Mi sanktan promeson ekvolis plenumi . . .-- "Krimulo! mi tuj vin ordonos krucumi!" --Jam longe mi estas al mort' pretigita, Kaj, kredu, ne diros mi ecx unu vorton Pro mia pardono, cxar havas mi forton, Por morti sur kruco; sed se inklinita Vi estas al bono,--ho, estu donita Al mi kelka tempo, por fraton edzigi,-- Cxe vi do mi povas amikon restigi.-- Kruele ekbrulis tirana rigardo, Kaj diris li post la silento momenta : "Tre bone, kun tio mi estas konsenta; Sed tamen memoru vi tion, bastardo, Ke vian amikon mi tenos sub gardo Ne pli, ol tri tagoj,--kaj poste li mortos, Al vi li per tio pardonon alportos." Al sia amiko Damono alvenis Kaj diras : "tiran' min aljugxis krucumi, Cxar volis mi sanktan promeson plenumi . . . Kaj mi nur tri tagojn ricevi elpenis, Por fraton edzigi . . ." kaj li cxirkauxprenis Amikon kaj petas : "ho, restu, kurulo, Vi por garantio cxe malbonegulo!" Amiko volonte konsentis kaj restis En malliberejo li por garantio, Kaj tuj liberigis Damonon per tio . . . Damono edzigxon de frato forfestis, En tria mateno tre frue sin vestis Kaj vojon rapidas, malfrui timante Kaj cxiam pri sia amiko pensante . . . Subite tre forta ventego farigxis, Kaj tondro kaj fulmo kaj granda pluvego; Pli forte, pli brue koleras ventego,-- Kaj jen riveretoj de mont' ekruligxis, Riveron plenigis, kaj gxi ekondigxis . . . Damono al ponto rapidas de monto Kaj vidas, ke estas rompita jam ponto. Li vagas sub pluvo sur bord' de rivero, Kaj tre malproksime li vidas dometon; Li krias, li vokas, li petas sxipeton : Sed vane,--neniu cxar kun malespero Ekvolis batali kun brua rivero . . . Kaj baldaux rivero jam aliformigxis : Gxi tute je maro simila farigxis. Kaj jen lian koron plenigis doloro, Li ploras, antauxen li manojn etendas, Kaj pregxon varmegan al Zeuxso li sendas : "Kompatu!" li petas kun granda fervoro-- "Kaj min ekrigardu kun dia favoro! Se al Sirakuzoj vi min ne alportos, Ho! . . mia amiko senkulpe ja mortos!" Sed vane kompaton de Zeuxso li petas : Ventego kaj ondoj kaj pluv' ne cxesigxas. Sed cxiam plifortaj, teruraj farigxas,-- Kaj tempo forpasas . . . Damono formetas De si sian veston, kuragxe sin jxetas En bruan riveron kaj nagxas, trancxante Per brusto nur ondon, kun mort' batalante. Kaj jen li sur bordo jam estas,--elsxiris Sin tute el brakoj teruraj de morto, Kun granda dankem' al favoro de sorto, Rapidas li plu . . . Sed subite eliris El granda arbaro rabistoj. Aliris Al ili Damono,--kaj ili malpace Cxirkauxas lin tute, rigardas minace. "Ho, kion vi volas, krimuloj? li diris : Ankoraux ne scias, friponoj, vi tion, Ke mi, nur krom vivo, jam havas nenion! Sed vivo--ne mia!" Kaj tuj li aliris Al ili, bastonon de unu elsxiris, Per gxi li eksvingis, kaj tri li mortigis, Aliajn do cxiujn facile forigis. Sed suno post pluvo varmege bruligis Migranton, kaj tute li perdis jam forton; Kun granda teruro atendis li morton,-- Kaj pregxis li Zeuxson : "vi min liberigis El ondoj bruegaj, de mi vi forigis Rabistojn,--cxu tie cxi devas suferi Mi vane kaj morti, amikon oferi?!. . . ." Subite li auxdas, kvazaux murmuretas Ne tre malproksime malgranda rivero! Rapide sin turnas al gxi kun espero Damono--kaj vidas, ke fonto fluetas. Al gxi superforte li tuj alvagetas, Soifon brulegan kun gxoj' kvietigas Kaj korpon malsanan en gxi li fresxigas. Jam suno varmega majeste subiras Kaj ombroj tre longaj kusxigxas sur tero : Tre baldaux jam venos trankvila vespero. Sur vojo al urb' du migrantoj jen iras, Damono do ilin en voj' preteriras. Migrantoj parolas, Damono auxskultas Kaj auxdas : "lin oni jam nun ekzekutas!" Tumulto piedojn al li flugiligas, En lia animo--senfinaj teruroj. . . . Kaj jen Sirakuzoj ! Nur suprojn de turoj Malalta jam suno facile origas : Jam estas vespero! . . kaj li rapidigas Ankoraux pli pasxojn,--kaj vidas--en strato Renkontas lin lia servant' Filostrato. --Revenu, cxar cxio jam estas finita!-- Li diris malgaje : en urbon ne iru, Mi petas vin, el Sirakuzoj foriru! Li estas jam al ekzekuto metita. Li kredis sen fin', ke li estos trompita Neniam de sia amik', kaj nenio Lin povis devigi ne kredi je tio.-- "Ho, se jam malfrui al mi estas sorto, Kaj se mi ne povas de mort' liberigi Amikon,--mi devas min ankaux mortigi : Tirano ne diru, ke kuris de morto Mi nur dank' al mia anima malforto! Al vi mian vivon volonte mi cedas, Sed sciu, ke homoj kaj amas kaj kredas!" Vespere Damon' Sirakuzojn eniras Kaj vidas, ke kruco sur placo jam staras, Kaj oni jam tute amikon preparas, Por lin ekzekuti . . . Kun forto trasxiras Amason popolan Damono kaj diras : "Mi morton deziris de Dionizio,-- Mi estas krimulo, li--nur garantio ! En granda mirego popol' silentigxis. . . . En gxojo amikoj sin tuj cxirkauxprenas Kaj ploras,--pri kio--neniu komprenas, Sed larmoj el cxiuj okuloj ruligxis. . . . Minaca tirano pri cxio sciigxis; Li je amikeco ilia tre miras Kaj verajn amikojn li vidi deziras. Kaj jen ili venas. Kun vido afabla Tirano renkontas amikojn kaj diras : "Vi venkis min tute, je vi mi tre miras! Mi estas ankoraux por amo kapabla, Kaj se mi ne estas al vi malagrabla, Permesu al mi, ke en ligo mi via, Amikoj varmegaj, por vi estu tria! . . ." V. DEVJATNIN. * * * * * MIA MIZERO (Litva popola kanto.) Mia mizero, mia mizero! Cxu mi vin finos iam suferi? Kiam mi iris je l' granda vojo, Mia mizero min akompanis. Sed jen alrajdas cento da fratoj, Kvarcent piedoj estas cxevalaj. Fratoj! Vi batu mian mizeron Per la piedoj de la cxevaloj Kaj per brilantaj viaj glavetoj. La junaj fratoj longe gxin batis, Sed la mizero nenion limas, Mia mizero nenion timas, Kreskas, vastigxas kaj pligrandigxas. Mia mizero nenion timas, Elmetas verdajn foliojn, brancxojn. Mia mizero tiam finigxos, Kiam mi venos al la patrino. Mia patrino logxas monteton, Altan monteton, novan cxerketon. A. DOMBROWSKI. * * * * * NOVA KANTO Ho! eksonu nova kanto Pri la lingvo Esperanto, Pri ligil' internacia, Revo nia, amo nia! Kreitajx' la plej mirinda, Vere estas gxi lauxdinda De verkistoj, de poetoj, En poemoj kaj odetoj, Pli ol tondro de bataloj, Pli ol dolcxaj najtingaloj, Pli ol belaj aktorinoj, Pli ol fajfoj de masxinoj, Pli ol oro la plej brila, Pli ol gloro senutila, Pli ol cxiu, pli ol cxio, Krom la amo kaj la Dio. Dum venonta la centjaro, Sciu esperantistaro, En Euxropo, Ameriko, En Azio kaj Afriko, Kie ajn vi veturados Esperanton vi trovados, Sur la strato, en vagono, En hotelo, en salono Kaj ecx en privata domo : Gxin parolos cxiu homo : Laboristo, profesoro, Kaj jugxisto, kaj doktoro, Kaj hebreo, kaj kristano, Kaj litovo kaj japano,-- Kaj pereos la plendato : "Mi vin ne komprenas, frato". Por ke venu tiu horo-- Kune fratoj, al laboro! Jen per kanto, jen per vorto, Jen agante gxis la morto, Servu ni al la afero, La plej bela sur la tero, Gardu gxin de la forgeso Per parolo en la preso; Iru kiel apostoloj Gxin prediki por popoloj, Kaj eksonu nia voko Sur la ter' en cxiu loko, En vilagxoj, en urbetoj, En lernejoj, en gazetoj, Kaj servantajn al la vero Nin fortigu la Espero. A. DOMBROWSKI. * * * * * LA MALLIBERULO (Litva popola kanto.) Ho, en la verda, verda arbaro Estas malluma malliberejo. Kaj en tiu malliberejo Oni ensxlosis junan frateton. Tie li povas neniam scii, Cxu venis vintro aux la printempo, Neniam vidi la brilan sunon, Nek levigxantan, nek subirantan. Mi metus oran ringon al muro, Eble mi farus tie fenestron, Eble mi farus tie fenestron, Por ke la frato ekvidu sunon. Mi metus pecon da blanka negxo, Por ke li sciu la frostan vintron; Mi metus fresxajn florojn al muro, Por lin sciigi pri la somero. A. DOMBROWSKI. * * * * * LA TURO BABILONA Kial vi, patroj, en Babilono Konstrui turon komencis Kaj tre fiere ankaux je l' trono Cxiela regi intencis? Cxu jam senfina, vasta la tero Al vi ne estis suficxe? Vi ja trankvile kaj sen dangxero Cxirkauxe vivis felicxe. Kien sin turnis viaj okuloj, Havante lingvon komunan, Trovis logxejon vi, antauxuloj, Bonegan kaj oportunan! Jen al vi placxis monto, jen valo, Trankvila en Sinorujo,-- Cxie potenco via egala Kaj cxie via patrujo. Kial deziris vi do subite De l' val' suriri cxielon? Vi per argilo, brikoj malsprite Atingi pensis la celon? Sed entrepreno via, ho, vana, Senfrukta restis je l' fino; Tuj gxin detruis Dia la mano, Kondukis vin al ruino. Dum la konstruon vi diligente Plialten levi rapidis, Jen vian lingvon Dio momente Je lingvoj mil disdividis! Nun jam pri kio unu parolas, Komprenas dua nenion, Kaj ne sciante, kion li volas, Al li venigas alion : Unu por l'alta granda konstruo Necese brikon bezonas,-- Ne komprenante lin, jen la dua Argilon tuj al li donas. Tuj malkonsento, poste batalo Farigxis inter la rondo; Tuta l'homaro iris de l' valo Diversajn landojn de l' mondo. Kvankam jam pasis miloj da jaroj De tiu puno de Dio, Regas ankoraux inter homaroj Malamo, senharmonio. Vere la patroj kontraux la Dio Multege tiam fieris; Kial gxis nun por peko ilia Senkulpaj idoj suferis? Sed ni esperas baldaux refondon De l' lingvo cxiunacia, Kiel konsolis tutan la mondon Jam la profet' Zefania. Gxoje l'espero nin jam karesas, Proksiman celon montrante; L'internacia lingvo progresas, Amikojn cxie trovante. Novajn amikojn voku, amikoj, La voko vana ne estos! Floras jam flor', ne solo radikoj, Je l' frukto baldaux ni festos. M. GOLDBERG. * * * * * NOVA DIO (De S. FRUG.) I Jam plena estas la festeno De bril', sonoro, bru', soleno En la palac' de faraono; En vic' pentrinda antaux vastaj Trapezaj tabloj sidas gastoj Konvene, en mez' de salono. De l' tron' antikva la apogoj-- La sagxeguloj, astrologoj, En silk' brodita envestitaj-- La militestroj, generaloj, Armitaj kun hakiloj sxtalaj, Per ringoj oraj ornamitaj. Sin de kolono gxis kolono Etendas kiel tend' visono Tre multekosta, multkolora; Kaj de fumilo origita Cxirkauxe estas disversxita La timiano bonodora. Al flut', liutoj, barbitonoj Per rapidegaj belegsonoj Bruega la tintil' ripetas; Kaj peza la amfor' konsolas Rigardon, koron vekas, bolas Kaj mugxas, kaj fajrerojn jxetas. Atentas faraon' sonoron De l' himnoj kaj gracian hxoron. Senlima l'ordonanto estas Je la rigardo luma, klara; Gxi estas fest' neordinara : Nomtagon sian li nun festas. De subpotencaj al li princoj Donacojn oni el provincoj Al li alportas multekostajn-- Smeraldojn, perlojn kaj armajxojn, Tapisxojn, vazojn kaj teksajxojn, Argxenton, elefantajn ostojn. La gastoj ricxajn la donacojn, Envenigitajn la palacojn, Rigardas kun mireg' kaj ravo . . . Tuj, defleksinte pordkovrilon, Tremante, en salonon brilan Eniris brunvizagxa sklavo : "Auxskultu regx',--la sklavo diris-- Mirindaj viroj du aliris Al la pordegoj de la korto . . . Traflugis preter la gardantoj De la kortego, maldormantaj, Tuj nevidate kaj sen vorto. Vidante l'mirajn du personojn, L'ibisoj flugis for . . . Leonojn De l' cxen' mi lasis--senkuragxaj, Per la kolharoj balainte La polvon, kapon mallevinte, La besto-regxoj la sovagxaj Timeme iris, proksimigxis Al ili pasx' post pasx', starigxis De l' flankoj sur la piedegoj; Netera gardas ilin forto, Malkovras vojon ecx sen vorto Al regxaj tiuj cxi pordegoj Sonor', paroloj eksilentas, La gastoj kun mireg' atentas . . . "Sed,--krias lauxte l'ordonanto,-- De kie venas tiuj viroj? Cxu portas ili krom' la miroj Donacon indan por reganto?" --Reganto granda,--sklavo diras,-- Per forto de la dioj spiras Iliaj la vizagxoj brilaj . . . Ne finis sklavo,--jen subite En la salonon nepetite Eniris du de Amram filoj. La gastoj vidas, antaux l' trono Jen staras Mozes, Aarono Sur la tapisx' purpura, ricxa-- En simplaj kaj malricxaj vestoj; Severvizagxaj kaj majestaj Kun bastoneg' en man' malricxa. II Regx', rigardinte tre severe La novajn gastojn, nun fiere Demandis : "Kiu vi? al festoj De l' granda regxo arangxitaj Kial do venis vi vestitaj En tiaj malricxegaj vestoj? Al vi malbona fort', magio Malfermis pordon . . . Sed do kio! Mi kun kontent' en la palacon Akceptas cxiam gastojn tiajn; Se indos sorcx' atenton nian, Ricevos ricxan vi donacon." La kapon alten eklevinte, Al Di' humile klinigxinte, Al regx' respondis Aarono : Sorcxistoj estas ni neniaj, Ne gardas fortoj nin magiaj . . . Auxskultu do, ho faraono! Ni ne el regxa familio : Ni estas filoj de nacio, Per kies manoj humilegaj Farigxis luksaj viaj landoj, En vic' majesta turoj grandaj Kaj fortikajxoj kaj kortegoj. Per kies diligent' kaj peno Ekfloris tiu kamp', gxardeno, Nun de dolcxajxo plenigita . . . Sed jam suficxe ni suferas! Centjara la labor' esperas Jam esti nun rekompencita! La Di' de l' dioj kaj Reganto, La sola Di', ne sxangxigxanta, Alsendis nin al via trono. Lia Spirit' en ni sin trovas : Gxi niajn lipojn, busxon movas . . . Atentu Lin, ho faraono : "Jehov' . . ."--"Jehov'? mi lin ne scias,"-- Al Aarono lauxte krias Fiera faraon' kun rido :-- Al mi di' de Moav', Edomo-- Konataj estas, sed la nomo Jehovo--kiu estas li do? El malproksima land' kaj limo Popoloj cxiuj por estimo Elsendis ja al mi senditojn, Sagxulojn kaj arhxitektistojn, Kaj astrologojn kaj maristojn Kaj pastrojn kaj sankt-oleitojn. Kun lauxda kant' palacon mian, Kiel pregxejon sanktan, dian, Eniris cxiuj humilege, Al faraon' donacon sian, Kiel oferon sanktan, pian, Sur sojlon metis respektege. Kiel malricxa devas esti Di' via nova, se, krom vesti Vin pastrovestojn dissxiritajn, Ne povis li de malpotenco Jam per alia rekompenco Vin rekompenci elektitajn. La di' de l' sklavoj malfelicxaj, Sxtonistoj tiuj cxi malricxaj, La sovagxuloj kaj sen scioj, De la nudajx', mallumo blinda, Ho, kiu estas di' ridinda, La regx' de l' regxoj, di' de l' dioj? Kaj cxe la tabloj kun bruego, Ektondris lauxte nunridego; Kaj la komuna rida krio Ruligxis ehxe, lauxte bruis La murojn de l' palaco skuis : Kiu li estas, nova dio? Kiu li estas? . . . Tagoj venis,-- Kaj tuj ekkonis, ekkomprenis La Dion Novan Egiptanoj; Sed per turmentoj, malagrabloj De la dezert' en brulaj sabloj, En profundajx' de l' oceanoj. Jam pri la Granda Dio Nova, Regant' de l' mondo, Cxiopova, De l' Nil' la ondoj, kantis, bruis; Kaj kun tondrego kaj ventegoj Inter granitaj la sxtonegoj De l' maro ond' kantante fluis . . . Kaj resonante al la kanto De l' mar' senfunda kaj bruanta Kun sankta mirsciig' konsola Per triumfega kri : "Libero!" Eksonis lauxte sur la tero Renaskigxanta la popolo . . . M. GOLDBERG. * * * * * CIGNO, EZOKO KAJ KANKRO (El KRYLOV.) Se inter kolegoj jam en la komenco En ia afero malestas konsento, Senfrukta restados ilia intenco, Anstataux afero nur estos turmento. Okazis, ke kankro kun cigno, ezoko, Por sxargxon transporti de loko al loko, Triope al veturigil' enjungigxis Kaj tre diligente de l' loko tirigxis. Sed malgraux ilia grandega fervoro Nenion alportis ilia laboro. Ekstreme facile gxi estus por trio, Se ili laborus nur en harmonio; Sed al la cxielo la cigno sin tiras, La kankro obstine returne foriras, L'ezoko al akvo la sxargxon kunsxiras. Nun kiun pravigi kaj kiun kulpigi, Mi certe kaj tute ne povus klarigi,-- Sed la veturilo ecx pasxon ne faris, Ankoraux gxi staras nun, kie gxi staris. M. GOLDBERG. * * * * * TRI BUDRYS'OJ (El MICKIEWICZ.) Budrys, forta kaj sana, maljunulo Litvana, Sur la korton alvokas tri filojn : "Iru tuj en la stalojn, selu bone cxevalojn, Kaj akrigu la glavojn, jxetilojn. Kuras famo en rondo, por tri flankoj de l' mondo Al ni Vilno trumpetas ordonojn : Olgerd falos Rusujon, Skirgell iros Polujon Kaj princ' Kejstut atakos Teuxtonojn. Fortaj, sanaj vi estas; iru, filoj, mi restas; Litvaj dioj konduku vin, benu! Por la vojo utila bona vorto konsila : Tri vi estas, tri vojojn vi prenu. Unu devas elkuri, kun Olgerdo veturi Kontraux Novgrod post Ilmen kusxanta; Tie vostoj zibelaj, la ornamoj tre belaj, En amasoj la rublo sonanta. Dua devas elfali, sub Princ' Kejstut batali : Pereadu Krucistoj-hundfratoj! Kaj sukcen' tie ora, drapo mire kolora, Briliantoj en pastraj ornatoj. Tria post la Njemeno, en Skirgella la treno, Nur malricxan akiron li trovos; Tie inda nur havo : bona sxildo kaj glavo, Kaj Polinon kunpreni li povos. Super cxiuj virinoj, plej amindaj Polinoj! Gajaj, kiel la junaj katetoj; Blanka, roza la vango, kvazaux lakto kaj sango, La okuloj--brilantaj steletoj. El Poluj' mi junagxa, batalanto kuragxa, Antaux jaroj alportis edzinon . . . Jam ne batas la koro--kun malgxojo, doloro Rememoras mi vian patrinon." Kaj, doninte konsilojn, li benadis la filojn; La armitajn forportis cxevaloj. Auxtun'-vintro sin trenas, filoj reen ne venas; Eble falis en sangaj bataloj . . . Per la negxo kovrita, rajdas viro armita, Sub la burko objekto tre granda. "Filo! sub la mantelo rusa mon' en sitelo?" --"Ne, patreto, filino Pollanda!" Per la negxo kovrita, rajdas viro armita, Sub la burko akiro tre granda. "El Prusujo! sak' plena, kun la sablo sukcena! --"Bofilino, patreto, Pollanda!" Per la negxo kovrita, tria viro armita, Ion grandan li kasxas sub vesto : Budrys jam ne atendis, invitadi li sendis Por la tria edzigxa la festo. A. GRABOWSKI. * * * * * REVAJXO (De P. DALMAN.) Sur la valo negxa vento Blovas cxiam pli; Fajro sur kameno mia Krakas cxirkaux mi. Cxe l' kamen' el pipo ringe,-- Fumon lasas mi . . . Cxiuj remomoroj miaj Flugas for kun gxi. Kie estas la esperoj, La junec' de or'? Kiel vento la blovanta, Ili flugis for! Vent' sen celo, mi sen celo Kun vi, fumo, tri . . . Tri sen celo en la mondo Kune flugu ni! A. GRABOWSKI. * * * * * EXCELSIOR (El LONGFELLOW.) La nokto rapide la ombrojn delasis, Tra Alpa vilagxo junulo trapasis, Tra negxo, glacio standardon portanta Kun tia devizo mirinde sonanta : Excelsior! La frunto malgaja, okulo junula Simila al glavo, flamanta kaj brula; Kaj kiel tre klara trumpeto argxenta, La vort' stranga sonis tra nokto silenta : Excelsior! Li vidis, en logxoj felicxaj, tre cxarme Jen brulis la fajro lumante kaj varme; En supr' glaciajxoj minace sxin trenis; El lipoj junulaj sopiro elvenis : Excelsior! "Ne provu la pason!" maljuna hom' diris, En supro sin nigra ventego kuntiris, Profunda la akvo, sxiranta la ondo !" Kaj lauxte eksonis la klara respondo : Excelsior! "Halt'!" diris knabino. "Kap' via de l' laco Sur tiu cxi brusto ripozu en paco!" Larm' staris en blua okulo brilante, Sed tamen respondis junul' sopirante : Excelsior! "Ho! gardu vin antaux brancx' velka de l' pino, Ho! gardu vin antaux terura lavino!" Lin laste por nokto salutis pasanto; El alte rediris la malaperanto : Excelsior! Kun al la cxielo levita rigardo La piaj monahxoj de l' Sankta Bernhardo En frua mateno la pregxojn murmuris, Kaj krio skuanta l'aeron trakuris : Excelsior! Migranto, duone en negxo fosita, De l' hundo fidela li estis trovita; Li tenis ankoraux en mano glacia Standardon kun stranga devizo jen tia : Excelsior! Kaj en duonlumo la griza, malvarma, Li kusxis senviva, sed bela kaj cxarma, Kaj de malproksime, el klara cxielo, Defalis la vocxo per falo de stelo : Excelsior! A. GRABOWSKI. * * * * * LA PLUVA TAGO (El LONGFELLOW.) La tago malvarma, malgaja, sensuna; Ne haltas la ventoj kaj pluvo auxtuna; Vinujo je l' muro putranta sin tenas, Sed cxiu ekblovo foliojn deprenas, Kaj la tago--malvarma, sensuna. Mia vivo malvarma, malgaja, sensuna : Ne haltas la ventoj kaj pluvo auxtuna; Miaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj, Sed falas en vento esperoj velkintaj, Kaj la tagoj--malvarmaj, sensunaj. Ekhaltu, ho, koro malgaja, ne plendu! Post nuboj la suno radias--atendu! Ne sola vi tiel kun sorto batalas, En vivon de cxiu la pluvo ja falas, Kelkaj tagoj--malvarmaj, sensunaj. A. GRABOWSKI. * * * * * LA SAGO KAJ LA KANTO (El LONGFELLOW.) Mi pafis sagon en la aeron, Ne scias, kie gxi falis teron; La forfluganta tiel rapidis, Ke mi la kuron tute ne vidis. Mi spiris kanton en la aeron, Ne scias, kie gxi falis teron! Ecx la plej bona akrevidanto Ne povas sekvi flugon de l' kanto. Mi longe poste, unu tagon, En kverko trovis la tutan sagon; La tutan kanton kun la muziko Mi trovis en la kor' de amiko. A. GRABOWSKI. * * * * * SONORILOJ DE VESPERO (El T. MOORE.) Sonoriloj de vespero, sonoriloj de vespero! Kiom ili rakontadas pri juneco kaj espero, Pri la domo de gepatroj, pri la dolcxa kora gxojo, Kiam mi ilian sonon auxdis je la lasta fojo! Longe, longe jam forpasis tiuj de l' gxojeco horoj! Ekdorminte je eterne jam ne batas multaj koroj. En la tomboj ili logxas post la gxojo kaj sufero : Ne por ili la muziko, sonoriloj de vespero! Ankaux kiam mi ripozos je eterne en trankvilo, Ne ekhaltos la batado de vespera sonorilo, Dum kun kanto novaj bardoj pasxos jam sur nia tero Kaj vin auxdos kaj vin lauxdos, sonoriloj de vespero! A. GRABOWSKI. * * * * * MI RAKONTIS (El VEJNBERG.) Mi rakontis al maro senborda Pri la grandaj turmentoj en koro,-- Kaj per bruo mallauxta de l'ondoj Gxi respondis al mi kun favoro. Mi rakontis al vento rapida, Ke ne povas mi spiri libere,-- Kaj el landoj gxi iaj mirindaj Al mi portis tuj fresxon aere. Mi rakontis al verda arbaro De la vivo malgaja dolorojn,-- Kaj en ombro gxi tuj min dormigis, Sxancelante foliojn kaj florojn. Mi rakontis al suno varmega, Ke mi vidas nur tagojn malklarajn,-- Varmigantajn kaj lumajn radiojn Gxi tuj sendis al mi malavarajn. Mi rakontis al homo-kunfrato Pri la vivo sengxoja,--kaj li, Iel strange movinte la sxultrojn, Tre rapide foriris de mi. E. HALLER. * * * * * MI ELIRAS (El LERMONTOV.) Mi eliras unu al vojeto; Sxtonoj brilas tra la nebuleto, Nokt' trankvila, step' auxskultas Dion, Steloj inter si parolas ion. En cxiel' solene kaj tre bele, Tero dormas en bluaj' radia. . . . Kio do doloras min kruele? Cxu atendo aux bedauxro ia? Ne bedauxras mi pli pasintajxon, Gxojon ne esperas jam en kor' mi; Sercxas liberecon mi, pacajxon, Volus forgesigxi mi, ekdormi. . . . Ne per tiu dormo de l' mortinto! Tiel nur mi estu ekdorminta, Ke en brust' la viva fort' movigxu, Ke spirante mia brust' levigxu; Ke l' orelojn cxiam karesante, Dolcxa kanto sonu sur la cxerko; Ke klinigxu, cxiam verdestante, Kaj sur mi bruadu ombra kverko. G. JANOWSKI. * * * * * AUXTUNO Auxtuno nebula! Arbar' nudigxanta Kun vento bruegas, gxi sxajnas ploranta Pri cxarma printempo, pri bela somero . . . Kovrigxas per koto de pluvo la tero ; Bluajxo cxiela enua nubigxas, Kaj suno de l'tero en nuboj kasxigxas : La kampoj senhomaj en sola silento, En ili flugadas kaj ploras nur vento! D. JEGOROV. * * * * * KUSXAS SOMERO. (El HEINE.) Kusxas somero la varma Sur via rozeta vangeto, Kusxas la vintro malvarma En via malgranda koreto. Tio cxi baldaux sin sxangxos, Ho, mia kara trezoro! Vintro sin trovos sur vangoj, Somero la varma en koro! T. de KANALOSXSXY-LEFLER. * * * * * FILINO DE IFTAH Fajfegas jxetiloj kaj sonas la glavoj Kaj brilas kaj frapas ponardoj. Sed vane lacigxas herooj la bravaj : Pereas Jehovaj standardoj, Kaj la Amonanoj la sangoavidaj Triumfe rapidas al l' Izraelidoj. Ben-Jair mortigxas kun sxtono en brusto, Kaj Gilad dronigxas en sango, La kapo de Mahxir, nomita "la justa", Surstaras sur pinto de stango, Kaj miloj da filoj de l' Supra Jehovo Ekkusxis sur kampo sen vivo, sen movo. Ho ve, ho malgxojo! La ondoj Jordanaj Elmetos gxemegojn sovagxajn, Ploregos patrinoj pri siaj infanoj, Disgratos al si la vizagxojn, Elsxiros la harojn, per cindro la griza Eksxutos la kapojn cxe l' nigra avizo. Kaj Iftah frenezas. Vidante la timon De la elektita popolo, Li vane penegas bravigi l' animon De viroj per lauxta parolo, Kaj jen li ekpregxas kun malpacienco Al Dio Jehovo, la Suprepotenca. "Ekauxdu, Jehovo, ekauxdu la sklavon, Pregxantan al Vi kun doloroj! Mi hejme en Micpo posedas ricxhavon, Aregon da grandaj trezoroj, Mi havas amikojn, mi havas sklavaron, Kaj multon alian, al koro tre karan. "Ho savu nin Vi, jam savinta la avojn El la Egiptujo-fremdlando; Se Vi liberigos nun ree la sklavojn De l' nuna mizero multgranda, Mi, Micpon venonte, al Vi, mia Dio, L'unuavidoton oferos kun pio. "Kaj kio ajn estos l'unuavidoto, Objekto aux homo amata, Gxi estos al Dio brulig-oferota Al Vi, ho Jehovo kompata!" Kaj jen, elmetante kriegojn sovagxajn, Li ree ekscitas la virojn kuragxajn. Fajfegas jxetiloj kaj frapas ponardoj, Resonas ekgxemo kaj krio, Kaj la Amonanoj kun timaj rigardoj Forkuras de l' idoj de Dio, Sed la forkurantajn postflugas rapide La Izraelidoj kaj hakas avide. Kaj de Aroero gxis urbo Minito Kaj poste gxis Avel-Kerumo Triumfas Izrael en sanga milito Per glavo, per fajro kaj fumo, Venkataj pereas sub domoruinoj, Sklavigxas bestaroj, infanoj, virinoj. Kaj plene sxargxitaj per ricxaj akiroj Reiras herooj kantantaj, Al kantoj iliaj aligxas sopiroj De la ekkaptitoj plorantaj, Kaj gxemas virinoj lacegaj kaj palaj, Kaj dume sonadas la gajaj cimbaloj. Sed jen apudigxas jam Micpo la kara, Kaj Iftah rigardas sen cxeso : Li devas ekvidi por dia altaro Oferon laux sia promeso. Kaj li rigardadas sen laco-enuo : "Nu, kio do venos al mi la unua?" Jen el malproksimo eksonas tintiloj, Cimbaloj, fajfiloj kaj kordoj. Junuloj, frauxlinoj per pasxoj facilaj Gxojdancas en vicoj senordaj Kaj ridas kaj kantas, sin gaje balancas, Kaj al la venkintoj gracie aldancas. De pleja proksimo al la triumfanoj Sin movas frauxlino junagxa. Sxi batas tintilon per siaj blank-manoj, Kun flamo en bela vizagxo; La harojn serpentajn la vento disblovas, Sxin forto interna antauxen almovas. Sxi dancas, sxi tintas, sxi kantas kun gxojo : "Alvenas la gloraj venkintoj, Ke estu facila por ili la vojo, Sonegu la gloron per tintoj!" Sxi dancas, movata de l' kora kontento, Nenion anoncas al sxi l' antauxsento. Kaj Iftah rigardas al sia ofero, Al sia unuavidato. . . . Subite . . . ho, tio cxi estas ne vero. . . . Sxi estas--_filino l' amata!_ La sola filino! Jehovo cxiela! Ho, kia malico de l' sorto kruela! Kaj Iftah gxemegas, dissxiras la veston Kaj cindron sur kapon sursxutas, Kaj inter la viroj, volantaj gxojfeston, Li vortojn terurajn balbutas. . . . Kaj cxio mutigxas. En kelke da horoj La Izraelujon ekprenas doloroj. "Ne ploru, ho patro, cxesigu la gxemon Kaj estu do viro gxis fino. Vi faris promeson ne malsingardeman, Cxar kion signifas frauxlino Kompare je miloj da viroj, savitaj Per la heroajxoj, de Dio donitaj? "Vi faris promeson glorindan, cxar savo De miloj per unu ofero Eterne estados farajxo multbrava, Belega, mirinda afero, Kaj timos nacioj la Izraelanojn, Cxar ili ne sxparas ecx proprajn infanojn. "Vi donu ekzemplon, plenumu la vorton, Sciigu l' amatan popolon, Ke gxoje mi prenas nun tiun cxi sorton, Ke mi ne bezonas konsolon. Multegaj frauxlinoj ekzistas, mi scias, Cxe ni, kiuj mian mortigxon envias. "Nur unu malgxojo min pikas en koro-- Ke vi nun izola ekrestos, Ke en maljuneca kruela doloro Cxe vi parenculo malestos, Al vi li ne diros parolojn kunsentajn, Al vi li ne kombos la harojn argxentajn. "Ho, ve al mi! Kvankam brilados la nomo De Iftah en cxiu nacio, Sed Iftah ekmortos, kun li--lia domo : Mi iras senfrukta al Dio. Ho ve al mi, patro! Vi nepon ne konos, Konsoloj el busxo parenca ne sonos. "Nun, patro amata, kun la amikinoj Mi iros sur montojn najbarajn, Ni tie sur suproj, cxe sxtonaj ruinoj Sonigos malgxojajn gitarojn Kaj kun la plorantaj eksonoj sonoraj Ni kantos pri miaj animaj doloroj : "Ke mi ne ekgxuis la edzajn karesojn, Ne portis infanon sub koro, Ne povis pliigi patrujajn sukcesojn Per filoj, kovritaj de gloro, Ke mortas nun mia virgeco floranta Kun gxojo multnombra, en gxi trovigxanta." Ne trono altega sin levas sur placo,-- Sin levas altega lignaro; Ne krioj de gxojo bruadas en spaco,-- Bruadas kaj gxemas viraro, Kaj tie, en blanka vestajxo el lino, Silente sursidas palega frauxlino. La viroj gxemegas, la viroj sopiras, Virinoj en larmoj plendronas, Sed Iftah kun torcxo brulanta aliras Kaj fajron al lignoj aldonas, La lignoj ne volas kaj kontraux sin metas, Sed Iftah obstinas kaj pajlon enjxetas. Kaj jen ekkriegis l' amaso popola, Kaj ehxo eksonis en valo. Bruligxis subite la aro tremola Levigxis fumega vualo, Ekblovis, ekfajfis ventego kruela, L' oferon alprenis al si la cxielo.-- Kaj jen cxiujare la izraelinoj Kunvenas por plori sur montoj Kaj tie cxi brilas la fajr'-iluminoj, Sonadas malgajaj rakontoj, Kaj lauxte auxdigas sonado de hxoroj. L'aero plenigxas de gxemoj kaj ploroj La izraelinoj parolas pri l'bela Frauxlino brulig-oferita Kaj dankas fervore al sankta cxielo Por venko de gxi donacita, Kaj sendas al Dio petegojn humilajn Forigi de l'lando terurojn similajn. A. KOFMAN. * * * * * LA SKLAVOSXIPO (El HEINE.) I La sxiposxargxisto Minheer van Kek Sidadas en longa medito, Li taksas sur sxipo la koston de l' sxargx', La sumon de ebla profito. "Tricent barelegoj da pipro, da gum' Kaj poste la sablo de oro . . . Gxi estas tre bona, sed tamen al mi Pli placxas la nigra trezoro. "Ses centojn da negroj mi cxe Senegal Akiris je prezo profita. Malmola viando, simila al sxton', La membroj--el sxtalo forgxita. "Mi donis por tiu cxi bela akir' Brandakvon, glasperlojn kaj feron; Gajnonte en cxio ok centojn je cent, Mi faros bonegan aferon. "Se restos el ili ne pli ol tricent Cxe veno al Rio-Jxanejro, Mi havos cent orajn dukatojn por pec' De l' domo Gonzales Perejro." Sed jen deturnigxas Minheer van Kek De sia pensado persista : Al li proksimigxas la hxirurgiist' Van Smisen, la sxip-kuracisto. Van Smisen, maldika malgrasa figur', La nazo kun rugxaj verukoj. "He, kiel nun fartas--ekkrias Van Kek, La negroj kun la antauxtukoj?" Van Smisen salutas. "Hodiaux al vi, Ne estos agrabla raporto : Bedauxre en tiuj cxi tagoj sur sxip' Oftigxis l' apero de morto. "Gxis nun cxiutage mortadis po du, Hodiaux--ne malpli ol seso, Du viroj, kvar inoj : la morto cxe ni Laboras kun granda sukceso. "Mi la malvivulojn esploris kun pen', Cxar ofte la nigraj satanoj Trompadas, por esti jxetitaj de l' sxip', Estante plenvivaj kaj sanaj. "Mi lasis depreni de cxiu mortint' La feran multpezan katenon, Ke ili ne estu barataj de gxi, Faronte la maran promenon. "Kaj tuj el la maro elnagxis areg' Da skvaloj sangame-malsataj, La bestoj avidas je negroviand' Kaj estas de mi pensiataj. "De l' tago ke ni nin demetis de l' bord', Nin sekvas cxi tiuj gajuloj Kaj flaras l' aeron, turnigxas al mi Kun mutaj, sed klaraj postuloj. "Gxi estas amuzo auxskulti de l' sxip' La dentokrakadon de l' bestoj; La unuj profitas je kapo aux man', L' aliaj je sangaj intestoj. "Post sata mangxado la bestoj al ni Alnagxas en aro solena Kaj min rigardadas kun preskaux-dezir' Min danki por tia festeno." Sed lin interrompas, gxemante, van Kek Kun krio : "Malbeno de sorto! Kiele malhelpi je tia malbon' Kaj savi la negrojn de morto?" Van Smisen rediras : "En tiu cxi mort' La negroj mem estas la kauxzo, Cxar ili difektas l'aeron de l' sxip' Per spiro kaj mortas pro nauxzo. "Aliaj pereas pro melankoli' Kaj fine pro granda enuo, Kaj farus al ili utilon aer', Dancado, muziko kaj bruo." Kaj diras van Kek : "La konsilo, doktor', Min ravas, gxi estas tre bela, Vi montras vin, mi gxin konfesas al vi, Pli sagxa ol Aristotelo. Se la prezidanto de la Societ' "Tulipo-nobligo Holanda" Sin nomas sagxulo,--kompare je vi Li estas azeno multgranda. "Muzikon, muzikon! la nigra viand' Tuj sur la ferdekon de l' sxipo! Kaj kiu ne trovos amuzon en danc Cxi tiu gxin trovos en vipo!" II Milaroj da steloj de l' blua cxiel' Bril-lumas per fajr-iluminoj, Rigardas kun varmo, kun amo, kun sagx' Kiele okuloj virinaj. Rigardas la maron, kaj tiu cxi mar' Fosfore radias purpuron Kaj balancigxetas, kaj ondo post ond' Elgxemas voluptan plezuron. La veloj ne bruas cxe l' masto de l' sxip', Rulitaj de la sxipanaro, Sed lumas lanternoj sur gxia ferdek' Kaj sonas muzik' sur la maro. Sxipano muzikas per granda tambur' Kaj la kuiristo per fluto, La sxipa piloto--per violoncxel', Kaj Smisen--trumpet' per dufuta. Kaj cento da negroj, la seksoj en kun', Krietas kaj saltas kaj dancas, Post cxia eksalto la fera katen' Sin brue kaj takte balancas. La negroj saltadas kun bruo kaj gxoj' Kaj iam negrin-belulino Alpremas plen-nudan amikon al si Kun voluptemeco senfina. La ekzekutisto kun gaja rigard' Gvidadas la ordon sur sxipo, Li estas de l' balo la "Maitre des plaisirs" Kaj danci invitas per vipo. Sonadas trumpeto, krakadas tambur', Lauxtigxas la bruo sovagxa, Kaj cxie vekigxas la monstroj de mar' Dormintaj en dormo malsagxa. Duone-dormante alvenas skvalar' En centoj, pikata de miro, Rigardas la sxipon kun granda konfuz', Cxu eble montrigxos akiro. Sed ili rimarkas : la horo de l' mangx' Ne estas ankoraux sonita, Kaj cxiu oscedas per largxa busxeg', De dentoj-segiloj plantita. Sonadas trumpeto, krakadas tambur', La negroj dancadas sen fino, La skvaloj mordegas la vostojn al si Pro la malsatego obstina. Mi pensas, al ili ne placxas muzik' Kiele al cxia fripono. "Ne kredu al malmuzikema brutul'," Eldiris poet' Albiona. Sonadas trumpeto, krakadas tambur', La negroj senlace baletas, Cxe l' alta fokmasto Minheer van Kek Rigardas cxielon kaj petas : "Pro Kristo! konservu, plej sankta Sinjor', La vivon al miaj sovagxaj, Se ili ekpekis, vi scias, ho Di', Ke ili ja estas malsagxaj. "Pardonu Vi ilin, pro amo al Krist', Mortinta por savo de l' tero,-- Cxar se al mi restos ne pli ol tricent, Pereos la tuta afero." A. KOEMAN. * * * * * AL LA MEMORO DE JOZEF WASNIEWSKI Floro falis ankoraux! sekigxis herbero kaj mortis, Velkis pro vintra la frosto gxia verdanta folio! Morto senkora, ho kial estas al vi permesite Fosi en fosan profundon cxion la belan en mondo? Kial, ho kial faligxas la herbo, verdanta sur kampo, Kial disigxas de vivo fresxa, floranta gxis nun? Dolcxa la morto por la maljunulo, la laca de vivo; Kusxas argxenta la haro bele sub tomba cipreso. Tiun ne plendu, cxar lia ja estas felicxa la sorto, Cxar en la tombon li mem iras kun gxojo, sen timo; Dolcxa ecx morto junula, la mort' en mateno de l'vivo, Antaux ol frosta la nokto detruis burgxonon en gxermo! Dolcxa la morto, kiam ne pasis la kredo je vivo, Kiam trompa vivado ne kovris flugilon per polvo! Sed jam kiam junulo virigxis kaj lasis la ludon, Vivo nun estas ja cxarmo, nun malfelicxo la morto. Tiam ja estas maldolcxe disigxi de faro farata : Gxojus la koro, vidante frukton de longa laboro. Kiu do cxiam por noblaj ideoj vivadis, batalis, Tiu kun akra malgxojo iras en valon de ombroj, Lasas la komencitajxon kun pleje mordanta doloro : Estas malgranda la aro, kiu batalis kun li! Akra estas funebro! Neniam pli noblan animon Ol la jxus forirantan trovos vi sur nia tero. Ecx se vi iros, simile al Diogeno, tra l'urboj Kun la lumilo en mano, _homon_ sercxante sur strato, Tamen neniun en tuta la mondo renkonti vi povos, Kiu pli inde ol li portas la nomon de homo, Vivon vere pli _homan_ travivis en senco profunda, Kaj dedicxitan al cxio alta kaj nobla en mondo. Amo al cxio, al cxiuj, jen fundo de lia esenco, Amo en faro kaj vorto, jen kio estis li mem! Por la premitaj, por cxiuj suferoj, por la mizeruloj Sentis la nobla animo flame kaj varme cxe li. Ne ecx iu al li konfidis vane doloron, Vane neniu cxe li frapis la pordon de l'kor'. For li estas! Ho, kiu plenigos la lokon lasitan? Kiu plenumos en mondo faron farotan de li? For li estas. Sed tamen cxe ni li vivas ankoraux, Kiuj en akra doloro staras cxe nova la tombo. Ni, kiuj konis l'animon poetan ne nur per la kantoj, Kiujn li donis al ni, sed per la tono la varma El lia brust' eliranta, portanta varmon cxirkauxen, Kie trovigxis la kordo, kiu agordis al gxi. Nin neniam forlasos la bela sunhela memoro De la mortinta amiko, gxi lumos belege en koro! Tiel li vivas kaj tiel li estos vivanta, gxis kiam Restos neniu jam plu, kiu lin konis en ver'. V. LANGLET. * * * * * LATVA POPOLA KANTO Mi en kampo kapon metos, Por defendi patrolandon. Mi pli vole kapon donus, Ol mi donus patrolandon. Bruu, bruu, fulmodio, Rompu ponton sur la Dina, Ke ne venu malamikoj En la mian patrolandon. Landoj de tri regxoj bruas, Kie fratoj cxevaliras, Fortaj viroj kiel kverkoj, Glavoj sxtalaj sonoregas. Kien iros vi frateto, Tien iros mi kun vi; Kie glavon vi pendigos, Tie la kroneton mi. R. LIBEKS * * * * * MALGRAND'-RUSA KANTETO Jam malsupre suno staras, Jam rapide vesperigxas. . . . Kion do knabino faras? Kial do sxi ne montrigxas? Cxu patrino ne permesas? Aux alia jam sxin tenas? Kaj sxi dolcxe lin karesas Kaj al mi nun ne elvenas? "Ho, knabino! per fiero Vi farigxis nefidela : Kial do vi en vespero Ne elvenis, mia bela? --Ho, karulo! tempo pasis, Gxustatempe mi ne venis, Cxar gepatroj min ne lasis, Cxar gefratoj min fortenis". . . . "Ne, ne ili vin fortenis! Diru simple kaj sincere : Malbelulo, mi ne venis, Cxar ne amas vin plu vere!" Ha, mi vidas, kion faras Karulino malfidela : Kun alia sxi nun staras, Pli felicxa kaj pli bela. . . . I. LOJKO * * * * * PROFETO (El LERMONTOV.) De kiam, laux volo de Supra Jugxanto, Mi cxionscianta farigxis profeto, Malvirton mi sentas en cxiu vivanto, Malicon mi vidas tra cxiu rideto. Mi altajn principojn de amo kaj vero Komencis prediki al miaj kunfratoj, Sed ili min batis kun granda kolero Per sxtonoj, kusxantaj sur placoj kaj stratoj. Kun cindro sur kapo, kun kora doloro, Mi urbojn forlasis sen ia havajxo, Kaj nun en dezerto--de Dia favoro Nur ion mi havas por mia nutrajxo. Laux sankta ordono de l'Antauxtempulo Al mi cxiuj bestoj volonte servadas, Kaj steloj cxe vortoj de mi, dezertulo, Pli gxoje radias, pli hele lumadas. Sed se iafoje tra urbo bruanta Mi en rapideco pretere pasadas, Min popolamaso renkontas mokanta Kaj maljunularo memfide diradas : "Rigardu, infanoj, vin edifigante, Li estis fiera, kun ni malpacadis; Malsagxa, li volis kredigi nin vante, Ke Dio al homoj per li paroladis. Jen frukto de lia obstina vanteco! Jen pala, malgrasa, malgaja profeto, En vesto cxifona, simila al reto-- Cxe cxiuj li estas en malestimeco. I. LOJKO. * * * * * ALAUXDETO (El BOHEME.) Sarkas knabino kanabon Apud gxardeno sinjora; Sxin alauxdeto demandas : "Kial vi tiom dolora?" --"Gaja mi esti ne povas, Ho vi, birdeto-kantanto, Cxar en la sxtona kastelo Mia suferas amanto. Se mi nur havus plumeton, Skribus leteron mi al li, Kaj vi gxin portus kaj lasus Sur la fenestron elfali. Sed nek papero, nek plumo, Por skribi al la amanto, Flugu kaj tie salutu Lin de mi en via kanto. F. LORENC. * * * * * MI AMIS VIN Mi amis vin! Senkore vi ne vidis Varmegan, puran mian amon. Konfesis mi--sed tiam vi nur ridis De l' am' unua koran flamon! Kaj longe mi suferis . . . Vin, amita, Mi ne forgesis; sed en koro La flama amo estas estingita, Pri gxi nur restis rememoro. Sed kial vi, mi petas al mi diri, Pasintan en mi amon movas? Por nove ridi? koron mian sxiri? Ne, mi suferi pli ne povas! Ne povas mi . . . cxar multe mi suferis; Kor' malvarmigxis de l' doloro; Cxar ami mi jam tute malesperis, Cxar kredi vin ne povas koro. A. NAUMANN. * * * * * PRINTEMPO VENOS Se la naturo rigidigxas De prem' de l'vintro frostiganta, Se tute per la negx' kovrigxas Je longe tero ekdormanta, Amiko kara! vi ne ploru : Printempo venos kaj somero, Ke la naturo ree floru, Ke verdu, revivigxu tero. A. NAUMANN. * * * * * LA CXASO La patro l'arbaron ekiris cxasadi. Ne devis li longe kaj vane iradi : Kusxigxis sub arbo, pafilon celigis Kaj tuj la plej grandan paseron mortigis, La filoj cxevalojn enjungis kriante, La birdon al dom' veturigis kantante. "Filinoj, vi fajron rapide dismetos, Kaj ni tuj disiros kaj gastojn ni petos." Cxasajxon plej bone elrostis patrino, La tablon rapide preparis filino, Rostajxon alportis ceteraj filinoj Al tablo,--kolektis sin gastoj, gastinoj. Eniras la gastoj, mastron salutante, Komencas kaj mangxi kaj trinki, lauxdante. Tuj estis mangxita la tuta pasero Kaj poste trinkita--barel' da biero. La POETETO. * * * * * KANTO Kanto sincera de mia animo, Flugu en vaston sen timo Kaj komuniku al homoj de l' tero Gxojon de l' sankta espero. Homojn alvoku al paca laboro, Sonu konsolon al koro, Kaj en brilanta bluajxo de spaco Lauxte prediku pri paco. Kantu deziron de homa frateco Kaj de l' homar' egaleco; Sonu pri amo, pri cxies libero Per la fluganta aero. Diru, ke estas jam inter la mondo De kolegaro nun rondo, Rondo, konstante, senhalte kreskanta, Bonon al homoj donanta. Tiu cxi rondo la homojn pacigas Kaj per laboro kunligas; El la ligilo nun estas plektita Vigla la kanto invita. Kanto sincera de mia animo, Flugu en vaston sen timo Kaj komuniku al homoj de l' tero Gxojon de l' sankta espero! I. SELEZNET * * * * * NE RIPROCXU LA SORTON Ne riprocxu la sorton, ho, juna animo : Cxio estas en nia vivado; Vi rigardu antauxon kuragxe, sen timo Kaj kun bona, prudenta celado. En la vivo ne cxiam trovigxas ja gxojo Kaj ne cxiam aperas espero; Cxion prenas ni kune en viva la vojo, Kaj ne vin nur plorigas de l'vivo sufero, Kaj ne vin nur la sorto turmentas . . . Multajn premas kun forto mizer', malespero, Sed ne ploras ja ili--silentas. Kutimigxis ja ili al premoj de l'sorto Kaj ne ploras jam vane, sed ridas, Malfelicxon elportas sen plendo, sen vorto Kaj en cxio malbonon ne vidas. Sed vi estas ankoraux en fresxa juneco, Antaux vi estas vojo kusxanta, Vi rigardu kuragxe al la estonteco En espero, en kredo konstanta. I. SELEZNET. * * * * * REVO Tre potenca gxi estas, la revo fluganta, Cxirkauxita de flora ornamo. Gxi similas je nubo malluma, tondranta, Gxi similas je lumo de amo. Gxi allogas al maro da bluo, da helo, Al brilado belega de tago, Aux gxi fulmojn kaj tondrojn de nuba cxielo Prezentadas al nia imago. Aux flugante en ia bluajxo radia, Super ondoj de maro gxi pasas, Tre belega, pasanta kun son' melodia, Mallumecon misteran gxi lasas. Kaj por gxi ne ekzistas la spaco nek tempo, Kaj nenio baranta ekzistas; Gxi nin logas al floroj, al verda printempo, El mirinda gxi sole konsistas. I. SELEZNET. * * * * * LA POETO (El V. HALEK.) Benita, kiun Dia mano Poeton eksanktigas! Li volon Dian, homan koron, Profunde komprenigas. Li konas kanton, kiun homo Kaj kiun birdo ploras; Li frapon de la kor' komprenas, Se velkas gxi, se floras. Malklaron de aliaj homoj Li vidas malfermitan; De Di' la filojn li kondukas En landon promesitan. E. SMETANKA. * * * * * LA VELO (El LERMONTOV.) Blankigxas velo en la maro Glitante sur la bluaj ondoj . . . Vi hejme kion lasis, kara, Kaj sercxas en aliaj mondoj? . . . La ondoj ludas, fajfas vento, Kaj fleksas sin kaj krakas masto . . . Gxi kuras, kuras de l' kontento, Felicxon sercxas en la vasto! . . . Sub gxi--bluajxo estas hela, Kaj supre--granda blua placo; Sed la ventegon petas velo-- Cxu en ventegoj estas paco!? L. SOKOLOV. * * * * * PLENDO Morto! . . . cxio jam finita! Kie estas do felicxo? Kie gloro promesita? Mia korpo nun--dedicxo Al la vermoj, al putrado; La animo bona, sagxa-- La ofer' de l' neestado! Gxin severa kaj sovagxa La sendanka, senmemora, En la tempo de vivado La servema kaj fervora, Senanima societo Ekforgesos nun por cxiam, Kaj ecx gxemo kaj larmeto Memorigos min neniam! . . . M. SOLOVJEV. * * * * * TRI PALMOJ (El LERMONTOV.) En sabla dezerto de lando Azia Tri palmoj fieris per kresko gracia. Apude el tero senfrukta sxprucanta Murmuris fonteto per ondo frostanta. Gxi estis per verdaj folioj gardata De suna radio kaj sablo portata. Kaj tempo pasadis ecx ne rimarkita. Sed fremda migranto, de voj' lacigita, La bruston flamantan al akvo malvarma Ankoraux ne klinis sub tendo la cxarma,-- Komencis jam velki de sun' bruliganta La belaj folioj kaj fonto sonanta. La palmoj komencis je Dio plendadi : "Ni estas naskitaj, por vane velkadi? En ia dezerto ni vivon pasigas, Skuadas nin ventoj kaj suno bruligas; Kaj homo ne gxuas je flor' nia rava . . . Ne, sankta cxiel', via jugxo--ne prava!" Kaj jxus ili finis--en blua forajxo Sin turni komencis la ora sablajxo, Kaj venis de tie la son' sonorila, Rigardis pakajxoj sub tolo kovrila, Kaj iris kameloj, la sablon levante, Sin, kvazaux sxipeto en mar', balancante. El inter la gxiboj sin skuis en pendo La largxaj kurtenoj de tendo kaj tendo; Kaj ilin la brunaj manetoj levadis, Kaj nigraj okuloj el tie briladis; Arabo, talion al selo klinante, Peladis cxevalon, al kur' instigante. Levadis sin tiam cxeval' en kolero, Kaj saltis gxi, kvazaux vundita pantero. De blanka mantelo la faldoj belegaj Senorde kusxadis sur sxultroj brunegaj. Ludante, l'araboj ponardojn jxetadis Kaj ilin en flugo kun gxojo kaptadis. Jen venas al palmoj kun bru' kamelaro; En ombro etendis sin gaja tendaro. La vazoj per akvo plenigis, sonante. Fiere la kapojn foliajn svingante, La palmoj salutas gastaron subitan Kaj fonto donacas la akvon kasxitan. Apenaux do lumon krepusko forpremis, Sub akra hakilo radikoj ekgxemis,-- Kaj falis sen vivo la palmoj altagxaj! La veston forsxiris l'infanoj sovagxaj. La korpon de ili la homoj hakadis, Kaj gxis la mateno lignaroj bruladis. Kaj kiam nebul' okcidenten foriris, Laux voj' difinita gastaro jam iris. Kaj kie la palmoj centjarojn traestis, Nur cindro malvarma kaj griza nun restis. La suno gxis fino restajxon bruligis, Kaj poste gxin vent' en dezerton disigis. Kaj tie dezerta, senviva nun cxio; Ne kovras la fonton murmura folio; Gxi vane profeton pri ombro petadas,-- Nur sablo varmega la akvon faladas, Kaj sole vulturo, akiron portanta, Dissxiras gxin super la fonto dormanta . . . M. SOLOVJEV. * * * * * LAUX SVEDA MELODIO Vi parolas lingvon nekonatan, Ne komprenas, kion diras mi; Tamen, frato, kanton nun faratan Gaje kanti povas ambaux ni. Ne atendu--cxiu minuteto De mallonga vivo flugas for,-- Lernu kun malmulta laboreto Lingvon, kiun amos via kor'! K. SVANBOM. * * * * * NE DIRU (El NADSON.) Ne diru : "li mortis", Li estas vivanta! Se oni detruis l'altaron-- La fajro ja restis flamanta; Se oni desxiris la rozon-- Do cxiam ankoraux gxi floras; Se l'harpo ecx estas rompita-- L'arkordo ankoraux do ploras. S. SXATUNOVSKI. * * * * * SPIRITA SXIPO La vento nebulojn peladas kun bruo, Senstela cxielo mallumas, Jen super sxauxmantaj ondegoj la velo Facile traflugas kaj zumas. La sxipo kuradas senhalte tra ondoj, Direktas gxin mano spirita; Vivuloj malestas sur gxi, sed sxtonegojn Ne timas la sxipo sorcxita. Jen sur oceano, de ondoj lavita, Insulo malgaja trovigxas, La simpla sxtonego cxielon sin levas, En nuboj suprajxo kusxigxas. Kaj tie nenia kreskajxo verdadas, Nenia birdeto ecx nestas, Nur aglo en spaco aera sin portas-- Gxi tie la regxo nun estas. La sola tombeto de unu regnestro Trovigxas en loko dezerta, Kaj glavo, cxapelo kaj sceptro nur estas Metitaj sur tombo mallerta. Nenia vivanto cxirkauxe ekzistas, La mondo lin solan restigis, Neniu funebre la tombon rigardas . . . Sed iam li mondon tremigis! Kuradas monatoj kaj jaroj pasadas-- Mortinto ripozas senmove, Se venas do nokto de kvina la Majo, Li tiam ektremas denove. En tiu cxi nokt' iam lia animo Forlasis la mondon mizeran, En tiu cxi nokto li ree vivigxas Kaj venas sur teron malveran. Jen sxipo mistera cxe l' bordo atendas, Strecxitaj jam estas la veloj, Kaj flagoj blovadas sur altaj mastegoj Simile al oraj abeloj. La regxo sin levas kaj flugas kun venta Rapido al sxipo sur bordon, Remiloj silentas, sxipanoj forestas, Neniu komandas nagxordon. Sur sxipo la ombro de l' regxo nur staras, En nokton sen mov' rigardante, Li maltrankvilege, turmente sopiras, Rigardoj brilegas fulmante. La sxipo alvenas al lando konata-- Kaj cxarme li manojn eltiras, Kaj lia animo gxojegas, cxar propran Nun landon denove li iras. El sxipo li pasxas sur teron, sur kiu Li estis antauxe irinta. La tero ektremas de l' pasxoj--li iras, Li--stelo nun estingigxinta. Li sercxas la urbojn, sed ilin ne trovas, Li sercxas naciojn cxirkauxe, Cxar ili simile al maro bruanta Cxirkauxis lin serve antauxe. Kaj tronon li sercxas--gxi ankaux rompita, Li levis gxin en la nubaron, Por ke li nur vidu sub siaj piedoj Mizeran, servutan homaron. Li sercxas amindan infanon, por kiu Li lasis heredimperion; Heredo pereis, kaj oni al filo Ne lasis ecx nomon--nenion. "Ho, kie vi estas?" li vokas, "kun kronoj Vi ludis jam en la lulilo,-- Sed tempo felicxa por cxiam nun pasis, En kiu mi brakis vin, filo." "Plej kara edzino, plej cxarma fileto, Ho vi, mia gxojo kaj savo! . . . Sur trono nun sidas la sklavo estinta Kaj regxo farigxis nun sklavo!" WILHELM WAHER. * * * * * EL LA PAPERUJO DE MIAJ FABLOJ I La homo estas kiel la sxipo : En sia vojo li ne eraros; Li kvankam scias, el kie fluas, Sed li ne scias, kie li staros . . . II Jen Johano komencis parolon de sagxo Pri alvoko de homo, pri gxiaj influoj; Sed lin auxdis neniu, kaj ecx sen domagxo Iu vidis, ke havas li--botojn kun truoj. JOZEFO WASNIEWSKI. * * * * * CXE L' MARO (El HEINE.) Cxe l' maro nigra roko grandegas, Sur gxi nun en songxoj mi sidas. La vento fajfas, la mevoj kriegas Kaj la ondoj bruantaj rapidas. Amata de mi estis multa knabino, Kaj gxoja kolego en rondo . . . Kien ili forigxis? Nur vento sen fino Eraras kaj sxauxmas la ondo. E. de WAHL. * * * * * VERSAJXO SEN FINO Lin vidis en gxardeno-- Ekplacxis li al sxi. Sxi nomis sin Heleno, Anton' sin nomis li. Ekamis la konato Kaj reciproke sxi; Post paso de monato Sxangxigxis "Vi" per "ci". Someraj tri monatoj Trapasis dolcxe for, Kaj niaj geamatoj Jam estis kor' cxe kor'; Kaj per solena beno De l' pastro en la fin' Antono kaj Heleno Jam estis edz'-edzin'. En cxarma harmonio Ekvivis edz'-edzin'; Najbaroj kun envio Rigardis lin kaj sxin. Sed baldaux edzo estis Plej malfelicxa hom', Kaj jam tre ofte restis Li ekster sia dom'. Kaj fine eksedzigxis Antono kaj Helen'; Belul' ia aligxis Al sxi en la gxarden'. Lin vidis en gxardeno-- Ekplacxis li al sxi. Sxi nomis sin Heleno, Auxgust' sin nomis li. Ekamis la konato Kaj reciproke sxi; Post paso de monato Sxangxigxis "Vi" per "ci". Someraj tri monatoj Trapasis dolcxe for, Kaj niaj geamatoj Jam estis kor' cxe kor'. Kaj per solena beno De l' pastro en la fin' Auxgusto kaj Heleno Jam estis edz-edzin'. En cxarma harmonio Ekvivis edz'-edzin'; Najbaroj kun envio Rigardis lin kaj sxin. Sed baldaux edzo estis Plej malfelicxa hom', Kaj jam tre ofte restis Li ekster sia dom'. Kaj fine eksedzigxis Auxgusto kaj Helen'; Belul' ia aligxis Al sxi en la gxarden'. Lin vidis en gxardeno-- Ekplacxis li al sxi. Sxi nomis sin Heleno, Henrik' sin nomis li. . . . K. t. p., k. t. p. sen fino. F. ZAMENHOF. * * * * * VIZITO DE LA STELOJ SUR LA TERO Cxiuj steloj ekdecidis Ekvojagxi sur la teron. Al mastrino ili diris Sian volon kaj esperon : "Ni ja tie tre mallonge Gastos--unu, du monatojn; Ni vizitos regnon homan, Vidos niajn koramatojn . . ." Sed mastrino al la steloj Tiam donis la respondon : "Restu tie cxi en domo-- Vi malbenos poste mondon!" Sagxajn vortojn ne auxskultis Tamen steloj la trudemaj Kaj sencxese ili tedis La mastrinon--nespertemaj : "Sed komprenu nin, mastrino, Sur cxielo ni sidante Tute ja ne konas tiujn, Kiuj kantas nin konstante! Cxiu ja el ni sur tero Havas siajn adorantojn, Kiuj sendas al cxielo Himnojn, gxemojn, amokantojn!" --"Vere", diris la mastrino, "Ili kantas vin lauxdinde; Sed, vin ili ne konante, Vin adoras ja--en blinde! Ili, dum vi sur cxielo, Jxuras ami vin eterne, Cxar neniu ja atingos La kasxitan en interne! Se vi tamen volas scii Malfelicxan vian sorton, Iru--sed vi rememoros Mian nunan patran vorton". Kaj la steloj al vojagxo Tuj pretigis sin kun gxojo.-- Kaj jen baldaux ili estis Al la tero sur la vojo. . . . * * * Kiam auxdis nun la tero, Ke atendas gxin honoro. Cxie en plej dolcxaj tremoj Tuj ekbatis homa koro. Tuta tera junularo De la gxoj' ne sciis finon Kaj sen pacienc' atendis Cxiu sian amatinon. Cxiu kantis, cxiu saltis Kun felicx' en la mieno, Ke li havos de proksime "Sxin" en sia cxirkauxpreno Cxiu homo dankas Dion, Cxiu benas la cxielon, Ke li fine nun ekkonos Sian karan, sian stelon! * * * Dum la tera junularo Estas plena de espero, Belaj steloj de l' cxielo Alveturis al la tero. Tuj sin ili jam dismetis En plej granda la hotelo; Gxis vespero cxe la pordoj Cxiuj staris--sed sen celo. Je l'vespero ili auxdis, Ke gastinoj la belegaj Morgaux montros sin matene, Nun estante tro lacegaj. Tiam tre malgxojigitaj Cxiuj iris for la domon; Post mallonge la Morfeo Cxirkauxprenis cxiun homon. Kio estis en la songxo, Ni priskribi ecx ne provos, Cxar ni sentas, ke precize Tion fari ni ne povos. Ni en tiu cxi loketo Iom nur priskribi volas, Kiel . . . tamen tss! mi auxdas, Oni el la songx' parolas : "Ho, vi! . . . ho, vi! . . . mia bela, Mia kara, ho, Heleno! . . . Viaj kisoj kaj karesoj. . . ." Unu pregxas al kuseno. Kaj alia, flamemulo, Sxin jam havas cxe l' altaro, Kaj solene--en la lito-- Sonas jxura promesaro. . . . --"Ho! . . . karega . . . ho, angxelo, Fiancxino . . . ho, Mario! . . . Mia vi nun je eterne, Antaux homoj, antaux Dio!" Tiel li karesas, jxuras Amon veran kaj brulantan, Tiel kisas tiu homo. . . . Lampon apud li starantan. Sed subite al li sxajnas, Ke Marion iu tenas Cxirkauxprene! . . . "Ho, pro Dio! . . ." (Lampon tuj diabloj prenas). Kaj cetere, kaj cetere Dauxris tio gxis mateno.-- Elrapidas el la domo Cxiu fresxa kun mieno. La gastinojn de l' hotelo Ni jam vidas sur la stratoj, Kaj jen baldaux promenadas Brak' en brak' la geamatoj. . . . Sed neniu tie auxdas De la amo dolcxan vorton! Cxiu el la junularo Nun malbenas sian sorton. . . . * * * Kio faris tian sxangxon, Ke antauxe tre amataj Steloj, tiel deziritaj-- Nune estas malbenataj? Kio faris, vi demandas, Tian sxangxon nun subitan? Kio kauxzis malfelicxon Kaj esperon renversitan? Cxefa kauxzo, ke malbenoj Nun el cxies busxo sonis, Estas--ke la "stelon" cxiu Pli proksime, pli ekkonis. . . . * * * Cxiuj steloj ofenditaj Forveturis la cxielon Kaj post kelkaj larmaj tagoj Jam atingis sian celon. --"Sagxa nia stelmastrino! Sankta estis via vorto! Prenu nun la tutan teron La diabloj kaj la morto! Tamen kiel vi, mastrino, Antauxsentis nian sorton? Kio gvidis vian sagxan Kaj profetan vian vorton?" --"Se vin iu ne rigardas Tra cxielaj tra speguloj, Sed rigardas vin per sobraj Ne trompantaj sin okuloj,-- Tiu vidos ja sendube, Ke amata lia "stelo" Estas sen la luma krono Nur diablo--ne angxelo. FELIKS ZAMENHOF. * * * * * VESPERO (El K. A. NIKANDER.) Benite vi venas, vespero, Vi, klara, trankvila, al ni! Plenigxas la kor' de espero; Felicxon ni havas de vi. Kun oraj flugiloj angxelo Malsupren venetas vesper' : Vivantojn pacigas cxielo Kaj donas ripozon al ter'. Filino de nokto kaj tago, Konsola, paciga liber'! Jen! bele sur akvo de l' lago Pentrigxas cxielo kaj ter'. Vi pentras bluantajn montetojn, Kverkaron brilantan en or'; Vi kisas rugxantajn rozetojn, Dormetas senzorge la flor'. Kaj birdo libere gxojadas, Espero fidela en gxi, La "Ave Maria'n" kantadas En valo gxi en harmoni'. La ter' per mallumo kovrigxas, Pensema amik'; kion pli? La sun' de cxiel' mallevigxas, Sed morgaux revenos al ni. Gxi sidas sur nubo, la brila, Kasxita en la okcident'; Tuj, homan esperon simila, Tuj levos sin en l'orient'. Plenigxas nun kor' de espero, Felicxon ni havas de vi! Vi, klara, trankvila vespero, Benite vi venas al ni. O. ZEIDLITZ. * * * * * EL HAMLETO (Tradukita de L. ZAMENHOF.) AKTO I * * * * * SCENO I Teraso antaux la palaco. Francisko staras sur la posteno; Bernardo venas. BERNARDO He! Kiu? FRANCISKO Halt'! Respondu : kiu iras? BERNARDO La regxo vivu! FRANCISKO Cxu Bernardo? BERNARDO Jes! FRANCISKO Vi akurate venis al la servo! BERNARDO Dekdua horo sonis. Iru dormi. FRANCISKO Mi dankas. La malvarmo estas trancxa, Kaj mi min sentas nun ne tute bone. BERNARDO Cxu cxio estis orda kaj trankvila? FRANCISKO Ecx mus' ne preterkuris. BERNARDO Bonan nokton! Se vidos vi Marcellon, Horacion, Kolegojn miajn, rapidigu ilin! FRANCISKO Jen, sxajnas, ili. Haltu! Kiu iras? (Horacio kaj Marcello venas.) HORACIO Amikoj de la lando. MARCELLO Kaj de l' regxo. FRANCISKO Nu, bonan nokton! MARCELLO Bonan al vi dormon! Vin kiu anstatauxas nun? FRANCISKO Bernardo. Li gardas nun. Adiaux! (Foriras.) MARCELLO He! Bernardo! BERNARDO Cxu Horacio? HORACIO Peco de li mem. BERNARDO Salut' al vi, Marcello, Horacio! HORACIO Cxu la apero nun denove venis? BERNARDO Nenion vidis mi. MARCELLO Jen Horacio Parolas, ke gxi estas nur imago, Ne kredas li pri la fantom' terura, Kiun ni vidis jam la duan fojon. Kaj tial mi lin tien cxi invitis, Ke li kun ni maldormu nunan nokton Kaj, kiam la fantomo reaperos, Li vidu kaj kun la fantom' parolu. HORACIO He, babilajxo! Kredu, gxi ne venos. BERNARDO Sidigxu do, kaj provos mi denove Ataki per rakont' orelon vian, Ke gxi forjxetu sian obstinecon Kaj kredu, kion ni du fojojn vidis. HORACIO Nu, mi konsentas. Bone, ni sidigxu, Kaj vi rakontu. BERNARDO En la lasta nokto, En la momento, kiam tiu stelo Tre luma, kiun vidas vi, en sia Kurado trans arkajxo la cxiela En tiu sama loko, kiel nun, Sin trovis, tiam ni--mi kaj Marcello-- Ekvidis. . . . MARCELLO Haltu! Jen gxi mem aperas! (Montras sin spirito en armajxo.) BERNARDO Li mem, li mem, mortinta nia regxo! MARCELLO (al Horacio). Vi estas instruita, Horacio, Parolu vi kun li! BERNARDO Cxu ne simila Li estas al la regxo? Diru mem! HORACIO Jes, jes! Li mem! Mi miras, timas, tremas! BERNARDO Li volas, ke kun li oni parolu. MARCELLO Parolu, Horacio! HORACIO (al la spirito). Kiu estas Vi, kiu vagas en la nokta horo En la majesta nobla eksterajxo De la mortinta regxo de Danujo? Mi vin prijxuras per cxielo : diru! MARCELLO Li estas ofendita. BERNARDO Li foriras. HORACIO En nomo de cxielo! Restu! Diru! (La spirito foriras.) MARCELLO Li iris for, respondi li ne volis. BERNARDO Ha, Horacio, kio al vi estas? Vi estas pala, tremas? Cxu ne pli Ol songxo estas tiu cxi apero? HORACIO Per Dio! Mi ne povus tion kredi, Se mi ne vidus gxin per miaj propraj Okuloj. MARCELLO Ne simila al la regxo? HORACIO Ne malpli multe, ol vi al vi mem. Jes, gxuste tian portis li armajxon En la batalo kontraux la Norvegoj, Li gxuste tian vidon havis, kiam Li en kolero sian pezan glavon En la glacion batis. Strange! MARCELLO Tiel Li jam du fojojn kun minaca vido Aperis antaux ni en sama horo. HORACIO Ne povas mi precize gxin klarigi; Sed la apero, kiom mi komprenas, Al nia land' malbonon antauxdiras. MARCELLO Cxu ne militon? Cxu vi scias, kial Nun gardoj cxie staras, pafilegoj Nun estas pretigataj cxiam novaj, El l' eksterlando venas bataliloj, Rapide sxipoj estas konstruataj En granda nombro, kaj ecx en dimancxoj Ne cxesas la prepara laborado? El kia kauxzo tiu rapidado Kaj laborad' en tago kaj en nokto? Cxu povas iu diri? HORACIO Jes, mi povas,-- Almenaux tiom, kiom mi gxin auxdis. La lasta regxo, kies la figuro Jxus antaux ni aperis, estis iam Vokita--vi gxin scias--al batalo De la Norvega regxo Fortinbras. Hamleto, nia brava, glora regxo, En la batalo venkis Fortinbrason. Laux la kontrakto antauxsigelita Kaj sankciita de la rajt' kaj moro Post morto de l' venkita Fortinbras La tuta lando de l' venkita regxo Transiris en posedon de l' venkinto. Se la venkinto estus Fortinbras, Al li transiri devus nia lando. Sed nun la juna fil' de Fortinbras, Kuragxigita eble per la morto De nia regxo, amasigis aron Da kuragxuloj kaj aventuristoj Por entrepreno, kiun nia regno Komprenas bone; lia celo estas : Per forta mano de la bataliloj Elsxiri nun el nia man' la landon, Perditan per batal' de lia patro. Kaj tio, kiel sxajnas, estas kauxzo De niaj preparigxoj kaj gardado Kaj laborado en la tuta lando. BERNARDO Mi pensas ankaux, ke la kauxzo estas Nun tio cxi. Pro tio ankaux certe Nun vizitadas nokte nian gardon Terura la fantomo en armajxo De l' regxo, kiu kauxzis la militon. HORACIO Ne! Mi alion timas de l' fantomo! En la plej glora temp' de l' granda Romo, Jxus antaux la pereo de Cezaro, Mortintoj sin ellevis el la tomboj Kaj promenadis tra la urbaj stratoj; Kaj steloj kun teruraj fajraj vostoj, Kaj sanga roso, makulita suno, Mallumigita luno,--cxio tio Aperis tiam kiel antauxsignoj De granda malfelicxo. Tiel ofte Antaux la veno de renversoj grandaj Sin montras strangaj kaj teruraj signoj En la naturo. Al ni ankaux certe Nun la cxielo sendas tian signon. . . . (La spirito denove aperas.) HORACIO Sed ha! denove li aperas! Nepre Mi nun kun li parolos, se ecx morto Al mi per gxi minacos! Halt', fantomo! Se vocxon vi posedas kaj parolon,-- Parolu! Se per ia bona faro Al vi trankvilon povas mi alporti,-- Parolu! Se dangxero al la lando Minacas kaj ankoraux estas eblo La landon antauxsavi,--ho, parolu Kaj se en via vivo vi kolektis Trezorojn kaj enfosis en la teron Kaj nun pro ili vagas en la noktoj,-- Parolu! Diru! Restu kaj respondu! (Koko krias.) Haltigu gxin, Marcello! Gxi foriras! MARCELLO Cxu piki lin per mia halebardo? HORACIO Jes, piku lin, se li ne volas stari! BERNARDO Jen gxi! HORACIO Jen gxi! Ho, halt'! MARCELLO Ha, gxi foriris! (La spirito foriras.) Ni lin ofendas! Kontraux majesteco Ni venas kun sovagxa atakado! Kiel aer' li estas nevundebla, Kaj nia atakado estas vana! BERNARDO Li volis jam paroli, sed la koko Ekkriis. HORACIO Kaj subite li ektremis, Simile al estajxo pekoplena Cxe krio de teruro. Oni diras, La koko, trumpetisto de l' mateno, Per sia lauxta, forta, hela vocxo El dormo vekas dion de la tago, Kaj laux la krio de la koko tuj El akvo, fajro, tero kaj aero Spirito cxiu, kie ajn li vagas, Rapidas hejmen; la fantomo pruvis Al ni, ke tio estas ne malvero. MARCELLO Li malaperis cxe la koka krio. Mi auxdis, ke en nokto Kristonaska, En kiu sur la teron venas Kristo, La koko krias tra la tuta nokto : Kaj ne kuragxas tiam la spiritoj Sin montri, kaj la nokto estas pura, La steloj ne minacas, la koboldoj Sin kasxas kaj la sorcxistinoj dormas : Cxar tiel sankta estas tiu nokto. HORACIO Mi ankaux auxdis, kaj mi iom kredas. Sed vidu, la mateno purpurvesta Sin levas sur la roson de l'monteto : Ni povas jam forlasi la postenon, Kaj mi konsilas : tion, kion vidis Ni en la nokto, ni rakontu cxion Al la Hamleto juna; cxar mi jxuras, Ke la spirito, por ni tiel muta, Al li parolos. Cxu konsentas vi, Ke ni al li raportu, kiel amo Kaj sxuldo al ni fari gxin ordonas? MARCELLO Mi petas vin, ni faru gxin! Mi scias, En kia loko ni lin certe trovos. (Cxiuj foriras.) * * * * * SCENO II Salono en la palaco. La regxo, la regxino, Hamleto, Polonio, Laerto, Voltimand, Kornelio, korteganoj eniras. REGXO Ankoraux fresxa estas la memoro Pri l'morto de la kara nia frato; Al nia kor' konvenus nun funebri, Kaj kvazaux unu frunto de malgxojo La tuta regno devus nun sulkigxi : Sed tamen la prudento necesigas Nin venki la naturon; kun malgxojo Pri la mortinto ni decidis ligi Memoron pri ni mem kaj pri la regno. Kaj tial ni kun gxojo depremita, Per unu el l' okuloj plezurante Kaj per la dua larmojn versxegante, Kun gxoj' funebra, plor' edzigxofesta, Pesante juste gxojon kun doloro, Edzigxis kun l' edzin' de nia frato, Kun la regxino nia kaj vidvino, Heredantino de la glora regno. Obeis ni per tio cxi al via Konsilo tre prudenta kaj libera, Akceptu nian dankon kaj saluton! Kaj nun transiru ni al la aferoj. Vi scias, ke la juna Fortinbras, Ne respektante dece nian indon, Pensante eble nun, ke per la morto De nia kara frato renversigxis La ordo kaj la fort' en nia lando,-- Ekpensis, ke li estas pli potenca, Kaj ekturmentis nin per la postulo Redoni nun al li la tutan landon, Perditan de mortinta lia patro Laux plena rajt' al glora nia frato. Ni tial vin kunvokis nun. Auxskultu Decidon nian : Jen ni skribis skribon Al l' onklo de la juna Fortinbras-- Malforta kaj malsana en la lito, L'intencon de la nevo li ne scias-- Ni skribis, ke retenu li la nevon De liaj krimaj, arogantaj agoj, Cxar cxiuj preparigxoj ja farigxas En lia propra lando kaj popolo. Vin, bravaj Voltimand kaj Kornelio, Ni sendas kun la skribo kaj saluto Al la maljuna estro de l' norvegoj. Sed ne ricevas vi la rajton trakti Kun la norvego pli, ol en mezuro De tio, kion jxus ni al vi diris. Adiaux, kaj per rapideco montru Al ni fervoron vian! KORNELIO kaj VOLTIMAND Kredu, regxo, Fidele ni plenumos la ordonon. REGXO Ne dubas ni pri gxi. Felicxan vojon! (Voltimand kaj Kornelio foriras.) Kaj nun, Laerto, al l'afero via! Vi diris, ke vi peti ion volas! Pri kio ajn prudenta vi al ni Parolos, viaj vortoj ne perdigxos. Volonte ni plenumos vian peton. Ne pli obea estas kap' al koro, Ne pli servema mano al la busxo, Ol la Danuja tron' al via patro. Sciigu nin pri la deziro via. LAERTO Mi petas vin, permesu al mi, regxo, Reiri nun Francujon. Mi volonte El tie venis tien cxi, por fari La servon mian cxe l' kronado via; Sed nun, jam plenuminte mian sxuldon, Sopiras mi denove al Francujo, Kaj nun de vi permeson mi petegas. REGXO Cxu via patro gxin permesas? Kion Al tio diras Polonio? POLONIO Regxo! Li eldevigis la permeson mian Per ne cxesanta ripetado, tiel, Ke fine mi al lia peto donis Sigelon mian. Nun por li mi petas Permeson vian, via regxa mosxto. REGXO Mi liberigas vin. Nun via tempo Libere estas al dispono via.-- Kaj nun al vi mi turnas min, Hamleto, Vi, kara nevo, kara filo mia! HAMLETO (flanken) Sed certe tute fremda per la koro. REGXO Ankoraux cxiam nuboj sur la frunto? HAMLETO Ho, ne! Mi staras ja antaux la suno! REGXINO Forjxetu la doloron, kara filo, Amikan frunton montru al la regxo. Ne sercxu kun palpebroj mallevitaj Eterne vian patron en la polvo. Vi scias ja : la legxoj de l' naturo Ne estas refareblaj! Kio vivas, Necese devas iam morti. Vivo Eterna post la tombo nur ekzistas. HAMLETO Ho, jes, regxino, cxiuj devas morti. REGXINO Nu kial do la morto de la patro Al vi eksxajnis tiel eksterorda? HAMLETO Eksxajnis? Ne, gxi estas, ho, patrino. Ne mia nigra vesto, nek la gxemoj, Nek la okuloj plenaj de larmaro, Nek la funebra vido de l' vizagxo, Nek cxiuj moroj de senkonsoleco Min vere montras. Cxio estas sxajno. Funebron estas tre facile ludi. L' efektivajxon portas mi interne; Eksteraj gestoj estas ja nur vestoj. REGXO Tre bela kaj lauxdinda estas via Malgxojo pri la patro la mortinta. Sed sciu, ankaux via patro perdis La patron sian, tiu--ankaux sian. La filo, laux la sxuldo de infano, Funebri devas kelkan tempon. Tamen Obstine kaj sen ia fino plendi,-- Agado tia estas granda peko Kaj tute ne konvenas al la viro. Ribel' gxi estas kontraux la cxielo, Signo de kor' sovagxa kaj senbrida, De kapo nematura kaj malforta. Pri kio cxiu scias, ke farigxi Gxi devis; kio estas tute simpla, Plej ordinara fakto en la mondo : Pro kia kauxzo tion cxi obstine Alpreni al la koro? Fi, gxi estas Pekado kontraux Dio kaj naturo, Pekado kontraux la mortinto mem; Malsagxo antaux pura la prudento, Kiu predikas : "patroj devas morti". Kaj kiu cxiam, de l' mortint' unua Gxis nuna tempo, diras kaj ripetas : "Gxi devas tiel esti!" Mi vin petas, Forjxetu la doloron la sencelan Kaj vidu patron en persono nia; La mondo sciu, ke al nia trono Vi estas la sendube plej proksima, Kaj, kiel plej amanta el la patroj, Mi portas por vi amon plej varmegan En mia koro. Ke vi nun reiru Al la lernejo alta Vittenberga, Ni tion ne dezirus; ni vin petas, Vi restu apud ni, amata nevo, Unua kortegano, kara filo. REGXINO Vi ne rifuzu al patrino via : Mi petas vin, Hamleto, restu hejme. HAMLETO Al vi obei estas mia sxuldo. REGXO Jen tio estas bele respondita. Mi gxojas, ke vi restas. Nun, regxino, La propravola cedo de Hamleto Plenigas mian koron per plezuro; Kaj tial ni arangxos nun festenon, Kaj kune kun la sono de l' pokaloj La pafilegoj tondru; cxiun fojon, Kiam la regxo levos la pokalon, De l' tero tondro iru al cxielo, Tra l' mondo gxojon disportante.--Venu! (La regxo, regxino, Laerto kaj korteganoj foriras.) HAMLETO Ho, kial ne fandigxas homa korpo, Ne disflugigxas kiel polv' en vento! Sin mem mortigi kial malpermesis La Plejpotenca! Dio mia granda! Ho, kiel bestaj kaj abomenindaj Aperas cxiuj agoj de la mondo! Fi, fi! Gxardeno plena de venenaj Malbelaj herboj, cxie senescepte! Apenaux pasis du monatoj! Ne! Nur ses semajnoj! Tia granda homo! Se lin kompari kun la nuna regxo, Li estis Apolono cxe Satiro! Kaj tiel amis li patrinon mian, Ke al la ventoj ecx li ne permesis Vizagxon sxian tusxi! Ho, cxielo! Ho tero! Cxu forgesi estas eble? Kaj sxi ja lin pasie tiel amis! Kaj tamen nun post kelke da semajnoj. . . . Pri tio mi ne volas ecx ekpensi! Malforto! via nom' estas : virino! Monato! Sxi ankoraux ne eluzis La sxuojn, kiujn portis sxi, irante Funebre post la cxerk' de mia patro. Versxante larmojn kvazaux per riveroj. Ho Dio mia! Besto senprudenta Malgxojus ja pli longe! Nun edzino De mia onklo, frat' de mia patro, Sed ne simila pli al mia patro, Ol mi al Herkuleso! Nur monato! La signoj de mensogaj sxiaj larmoj Ankoraux de l' vizagx' ne malaperis,-- Sxi estas jam edzino de alia! Ho, malbenita rapideco flugi En kriman liton, liton de adulto! Ne bonon gxi alportos! Tamen krevu Kor' mia, sed silentu mia busxo! (Horacio, Bernardo kaj Marcello venas.) HORACIO Salut' al la regxido! HAMLETO Ha, mi gxojas Vin vidi! Se memoro min ne trompas, Vi estas Horacio? HORACIO Jes, regxido, Kaj cxiam tute preta al vi servi. HAMLETO Ne nomu min "regxido", sed "amiko". Sed kial vi forlasis Vittenbergon? (Al Marcello) Marcello? MARCELLO Jes, regxido. HAMLETO Mi tre gxojas Revidi vin. (Al Horacio) Sed diru serioze, Por kio vi forlasis Vittenbergon? HORACIO De maldiligenteco, ho, regxido HAMLETO Al malamiko via ne permesus Mi tion diri, kaj vi vane penas Kredigi min, ke tio estas vero. Mi scias, vi ne amas sen laboro Vagadi. Kion tie cxi vi faras? Cxu trinki vi ankoraux volas lerni? HORACIO Mi alveturis al la enterigo De via patro. HAMLETO Ha, ne moku min, Kolego; diru, ke vi alveturis Al fest' edzigxa de patrino mia! HORACIO Jes, vero, princ', la dua baldaux sekvis Post la unua. HAMLETO Vidu, mia kara,-- Afero simpla de ekonomio : De l' fest' funebra restis multaj mangxoj,-- Por ke la mangxoj vane ne pereu, Edzigxon fari oni nun rapidis. Ho, pli volonte mi en la infero Renkontus malamikon plej malbonan, Ol tagon tiun cxi alvivi! Sxajnas Al mi, ke mi la patron mian vidas . . . HORACIO Ha, kie? HAMLETO En l' okuloj de l' animo. HORACIO Mi konis lin, li estis brava regxo. HAMLETO Li estis homo en plej pura senco. Al li similan ni neniam vidos. HORACIO Regxido, al mi sxajnas, ke mi vidis Lin en la lasta nokto. HAMLETO Vidis? Kiun? HORACIO La regxon, vian patron, mia princo. HAMLETO La regxon? Mian patron? HORACIO Trankviligu, Regxido, por momento vian miron Kaj elauxskultu, kion mi raportos Pri mirindajxo, kies la verecon Atestos ambaux tiuj cxi kolegoj. HAMLETO Pro Dio, ho, rakontu pli rapide! HORACIO Du noktojn al Marcello kaj Bernardo Aperis gxi : postene ili staris,-- Kaj jen en noktomeza silentego Aperas antaux ili ia ombro, Simila tute al la patro via, Armita de la kapo gxis piedoj; Per pasxo serioza kaj majesta, Ne rapidante, gxi sin pretersxovas; Tri fojojn gxi ripetas sian marsxon Antaux la teruritaj oficiroj, Proksime tiel, ke per halebardo Gxin ili povus tusxi. Dispremitaj De granda timo, ili mute staras Kaj ecx ne provas ion ekparoli. Pri la aper' mistera kaj terura Al mi ili rakontis. Mi kun ili En la sekvanta tria nokto gardis, Kaj jen tre vere en la sama horo, Pri kiu ili diris, en la sama, Perfekte tiu sama maniero Aperis la fantomo. Vian patron Mi konis, la fantom' al li similis, Kiel de l' sama akvo gut' al guto. HAMLETO Sed kie gxi okazis? MARCELLO Gxi okazis Sur la teras', kie ni staris garde. HAMLETO (al Horacio) Al li parolis vi? HORACIO Jes, mia princo; Sed li al mi ecx vorton ne respondis. Nur unu fojon sxajnis, ke li levas La kapon kaj moveton ian faras, Por ekparoli : sed subite tiam Ekkriis lauxte koko la matenon, Kaj tuje forrapidis la fantomo Kaj malaperis. HAMLETO Efektive strange! HORACIO Mi jxuras, ke gxi estas pura vero! Ni gxin kalkulis kiel nian devon Al vi raporti pri l' afero. HAMLETO Vere, Sinjoroj, tio min maltrankviligas. Cxu vi hodiaux staros gardon? CXIUJ Jes. HAMLETO Kaj, diras vi, li estis en armajxo? CXIUJ Jes, princo. HAMLETO De la kapo gxis piedoj? CXIUJ De l' kapo gxis piedoj, nia princo. HAMLETO Kaj sekve la vizagxon vi ne vidis? HORACIO Levita estis lia viziero, Kaj ni tre bone vidis la vizagxon. HAMLETO Cxu la rigardo estis malafabla? HORACIO Mieno lia montris pli suferon, Sed ne koleron. HAMLETO Cxu li estis pala, Aux cxu koloron havis en vizagxo? HORACIO Terure pala. HAMLETO Cxu li vin rigardis? HORACIO Tre forte. HAMLETO Kial mi kun vi ne estis! HORACIO Por vi l' apero estus tro terura! HAMLETO Tre povas esti. Cxu li longe restis? HORACIO Apenaux centon povus vi kalkuli Cxe nerapida kalkulad'. MARCELLO kaj BERNARDO Pli longe! HORACIO Almenaux tiam, kiam mi gxin vidis. HAMLETO La barbo estis griza, cxu ne vere? HORACIO Gxi estis tia, kiel mi gxin vidis Cxe lia vivo : duonnigre-griza. HAMLETO Hodiaux mi kun vi en nokto staros : Denove eble venos la fantomo. HORACIO Gxi certe venos. HAMLETO Kaj se gxi aperos En l' eksterajx' de mia nobla patro, Al gxi mi ekparolos, se ecx tuta Al mi minacus la infero. Vin Mi cxiujn petas, se gxis nun silentis Vi pri l' apero, tenu ankaux plu Gxin en sekreto; kaj al cxio, kio Okazos eble en la nokto, havu Okulojn kaj orelojn, sed ne busxon. Per mia amo mi vin rekompencos. Adiaux do! en la dekdua horo Sur la teraso mi vin revizitos. CXIUJ Al via princa mosxto niaj servoj! HAMLETO Ne, via amo, kiel al vi mia. Adiaux do! (Horacio, Marcello kaj Bernardo foriras.) Spirit' de mia patro En bataliloj! Mi supozas ion Malbonan. Ho, se venus jam la nokto! Gxis tiam do trankvile! Malbonajxoj Kaj krimoj venas al la lum' de l' tago, Se ecx murego tera ilin kovras. (Foriras.) * * * * * SCENO III Cxambro en la domo de Polonio. LAERTO kaj OFELIO eniras. LAERTO Pakajxo mia estas sur la sxipo. Adiaux, fratineto! Se vi havos Okazon, ne forgesu al mi skribi Pri via farto. OFELIO Cxu vi tion dubas? LAERTO Sed pri Hamleto kaj pri lia amo Konsilas mi al vi, vi gxin rigardu, Kiel kapricon kaj nur kiel ludon De juna sango; bela violeto En la printempo : frue elkreskinta, Sed ne konstanta,--dolcxa, sed ne dauxra, Odoro, gxuo de momento unu, Nenio pli. OFELIO Nenio pli? LAERTO Jes, tiel Vi gxin rigardu. La natur', kreskante, Grandigxas pli ne sole per la korpo Kaj per la forto de la sama sento; Kun la kreskado de la templo ofte Sxangxigxas la spirito kaj la servo Interne. Nun li eble amas vin; Nek trompo nek malico nun makulas La virton de l' animo lia : tamen Memoru vi, ke en la rango lia De sia volo li ne estas mastro. Li mem ja estas sklav' de sia stato; Ne povas li, kiel la simplaj homoj, Por si elekti : de elekto lia Dependas farto de la tuta regno,-- Li tial devas gvidi la elekton Per la aprob' kaj vocxo de la korpo, Al kiu li mem servas kiel kapo. Se li nun diras, ke li amas vin, Prudente estas, ke vi al li kredu Nur tiom, kiom povas li plenumi La vorton sian,--tio estas tiom, Kiom permesas la komuna vocxo De tuta la Danujo. Ekmemoru, En kia grad' honoro via povas Suferi, se auxskultos tro kredeme Vi lian kanton, se la koron vian Vi perdos kaj al lia persistado Malkovros la trezoron vian cxastan. Vi timu gxin, fratino mia kara, Evitu flaman mezon de la amo, Atakon kaj atencon de deziro! Knabin' plej cxasta perdis jam modeston, Se al la lun' sxi montris sian cxarmon. Ecx virto ne evitas kalumnion, L' infanojn de printempo ofte mordas La verm' ankoraux en la burgxoneco, Kaj al la frua roso de juneco Spiret' venena estas plej dangxera. Vin gardu do! Tim' donas garantion. Por la juneco cxie staras retoj. OFELIO La sencon de l' instruo via bona Konservos mi, por gardi mian bruston; Sed, bona mia frato, vi ne agu Simile al la predikistoj, kiuj Predikas krutan vojon al cxielo, Dum ili mem senzorge kaj volupte Sur flora vojo de gajeco pasxas, Mokante pri prediko sia propra. LAERTO Ne timu! Tamen mi tro longe restis.-- La patro venas jen! (Polonio eniras.) (Al Polonio) Duobla beno Sendube duobligas la felicxon : Dank' al okazo mi denove povas Adiaux al vi diri. POLONIO Vi ankoraux La domon ne forlasis? Al la sxipo! La vento blovas helpe al la vojo, Kaj oni vin atendas. Nu, akceptu Denove mian benon. (Li metas la manon sur la kapon de Laerto.) Kaj memoru Regulojn, kiujn mi al vi instruis : Ne cxian penson metu sur la langon, Ne donu tuj al cxia penso faron. Afabla estu, sed ne tro kredema. Al la amiko sagxe elektita Kunforgxu vin en fera fideleco, Sed gardu vian manon de la premo De cxiu renkontota bona frato. Vi gardu vin de cxia malpacigxo; Se vi gxin ne evitos,--tiam agu Fortike, ke la malamik' vin timu. Al cxiu servu per orelo via, Sed ne al cxiu servu per la busxo. Konsilojn cxiam prenu vi de cxiu, Sed propran jugxon en la kapo tenu. Laux via mon' mezuru vian veston, Sed cxio estu takta kaj konvena; Vin vestu bone, sed ne kiel dando : Laux vest' ekkonas oni ofte viron, La homoj altastataj en Francujo En tiu punkto estas tre zorgemaj. Ne prenu prunte kaj ne prunte donu : Per pruntedono ofte oni perdas Krom sia havo ankaux la amikon, Kaj pruntepren' kondukas al ruino De la mastrajxo. Antaux cxio estu Fidela al vi mem,--de tio sekvos, Ke vi ne estos ankaux malfidela Al la aliaj homoj. Nun adiaux, Kaj mia beno vin akompanadu! LAERTO Adiaux, mia patro kaj sinjoro! POLONIO Jam tempo. Iru, oni vin atendas. LAERTO Adiaux, Ofelio, kaj memoru Pri tio, kion diris mi al vi! OFELIO Mi bone sxlosis gxin en mia kapo, Kaj la sxlosilon mi al vi fordonas. LAERTO (al Polonio kaj Ofelio.) Adiaux! (Foriras.) POLONIO Kia estas la konsilo, Pri kiu li parolis? OFELIO Pri Hamleto, Pri la regxido. POLONIO Ha, jes, gxustatempe! Mi auxdis, ke en lasta temp' Hamleto Al vi komencis montri amikecon Kaj ke vi mem apartan afablecon Al li montradis. Se gxi estas vero-- Mi auxdis gxin en formo de averto-- Mi devas al vi diri, ke vi mem Kredeble ne komprenas tute klare Dangxeron, kiu al filino mia Kaj al honoro via nun minacas. Kiel vi estas unu kun la dua? La veron al mi diru! OFELIO De mallonge Al mi li ripetadis kelkajn fojojn, Ke li estimas min. POLONIO Ha, ha! Estimo! Parolo de nesperta knabineto! Kaj kredas vi al la "estimo" lia? OFELIO Mi mem ne scias, kiel pri gxi pensi. POLONIO Nu, auxdu do! Vi estas tre malsagxa, Ke vi akceptas por kontanta mono La vortojn, kiuj vere ne enhavas Ecx plej malgrandan indon. Vi vin tenu Prudente kaj singarde, cxar alie La malsagxeco via la grandega Vin pereigos! OFELIO Li al mi proponis La amon sian pure kaj honeste. POLONIO Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa! OFELIO Li jxuris al mi, patro mia kara, Per cxiuj sanktaj jxuroj de cxielo. POLONIO Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias, Ke se la sango bolas, tiam lango La jxurojn ne avaras. Ho, filino, Ne prenu vi por fajro tiun flamon,-- Gxi lumas, sed gxi tute ne varmigas, Gxi estingigxas tuj, ne supervivas Ecx la minuton de la promesado. De nun kun via virga afableco Avaru pli; la paroladon vian Vi sxatu pli, ne estu tute preta Tuj laux ordono! La regxid' Hamleto Ankoraux estas juna, kaj li havas Pli grandan liberecon, ol al vi Donata povas esti. Ofelio, Mallonge mi sed klare al vi diras : Ne kredu al jxurado lia; jxuroj Similaj estas trompaj delogantoj, Antauxparoloj de tre pekaj petoj; Promesojn piajn ili hipokritas, Por pli sukcese veni al la celo. Per unu vorto : nun vi ecx minuton Ne restu en intima parolado Kun la regxid' Hamleto! Ne kuragxu Forgesi mian tiun cxi ordonon! Nun iru! OFELIO Mi obeos, mia patro. (Ambaux foriras.) * * * * * SCENO IV La teraso antaux la palaco. Hamleto, Horacio kaj Marcello venas. HAMLETO Ho, kiel akra estas la aero! HORACIO Jes, princo, blovas vento malvarmega. HAMLETO Kioma horo? HORACIO Baldaux la dekdua. MARCELLO Ne, ne, jam la dekdua horo batis. HORACIO Cxu efektive? Mi ne auxdis. Sekve Alproksimigxas jam la temp', en kiu Aperas ordinare la spirito. (Post la sceno estas auxdataj tamburado kaj ektondro de pafilego.) Ha, kion tio cxi signifas, princo? HAMLETO La regxo diligente nun pasigas La nokton en gajega festenado; Kaj cxiun fojon, kiam li eltrinkas Pokalon, pafilegoj al la mondo Anoncas la grandfaron de la regxo. HORACIO Ekzistas tia moro? HAMLETO Jes, sendube. Sed pensas mi, ke estas pli honore Forgesi tian moron, ol gxin sekvi. La brua kaj dibocxa festenado Alportis al ni tre malbonan gloron Cxe la popoloj de la tuta mondo. Drinkistoj oni nomas nin insulte; Kaj tiu cxi makulo malpurigas La gloron de plej grandaj niaj faroj. Similan sorton ofte ankaux havas Privataj homoj, se sen propra kulpo Makulon ian ili de naturo Ricevis; se ekzemple de naskigxo-- En kio ne ilia vol' ja estis-- Ilia sango estas tro bolanta, Rompanta ofte digon de prudento; Aux se kutimo ilin malbonigis,-- La mond' ilin atakas sen kritiko, Se ecx iliaj virtoj estas puraj Kaj multenombraj. Grajno da malbono Por la okul' de l' mondo ofte kovras La tutan indon de plej bona homo. (Aperas la spirito en armajxo.) HORACIO Ho, vidu, princo, gxi aperas! HAMLETO Dio! Defendu nin, angxeloj de cxielo! (Li staras kelkajn minutojn senmove.) Spirito sankta, aux demon' terura, Cxu el cxielo aux el la infero, Cxu vi intencas bonon aux malbonon,-- Aperis vi en tia nobla formo, Ke mi paroli devas. Ho, Hamleto, Ho, patro, ho vi, regxo de Danujo, Respondu! Ho, ne lasu min perei En nesciado! Diru al mi, kial Sin levis el la tombo viaj ostoj? Kaj la cxerkujo, kien ni trankvile Vin metis, kial gxi malfermis nun La pezan sian busxon de marmoro, Por vin eljxeti? Kion gxi signifas, Ke vi, senviva korpo, en armajxo Denove venis en la lunan lumon, Por ektimigi nin, malsagxajn homojn, Kaj nin ataki per teruraj pensoj Ne klarigeblaj por l' animo nia? Por kio? Diru! Kial? Kion fari? (La spirito faras signojn al Hamleto.) HORACIO Li vokas vin, ke iru vi kun li, Li kvazaux volas ion komuniki Nur al vi sola. MARCELLO Kun afablaj gestoj Li vokas vin pli malproksimen, princo; Sed ho, pro Di', ne iru! HORACIO Ne, ne iru! HAMLETO Sed tie cxi ne volas li paroli, Kaj mi lin sekvos. HORACIO Ho, ne, ne, regxido HAMLETO Nu, kion do mi timos? Mia vivo Ne havas por mi indon, kaj l'animo, Senmorta, kiel la spirito mem, Ja ne bezonas timi la spiriton. Li vokas min denove; mi lin sekvos. HORACIO Sed se li vin allogos al la maro, Aux eble al la supro de l' sxtonego, Staranta super la senfunda akvo, Kaj tie per terura nova vido Subite nebuligos vian sagxon Kaj pereigos vin? Memoru, princo! Jam per si mem al cxiu viva homo Terura estas tiu alta pinto, Pendanta super la bruantaj ondoj De plej profunda loko de la maro. HAMLETO Li cxiam vokas. (Al la spirito.) Iru, mi vin sekvas! MARCELLO (retenante Hamleton). Ho, princo, vi ne iros! HAMLETO For la manojn! HORACIO Auxskultu nin, ne iru! HAMLETO Mia sorto Min vokas, kaj per gxi mi sentas nun En cxiu vejno de la korpo mia Potencan feran forton de leono. (La spirito faras signojn.) Li cxiam vokas! Lasu! Pro cxielo! (Li sin elsxiras.) Fantomon faros mi el cxiu, kiu Kuragxos min reteni! For! (Al la spirito.) Ho, iru! Mi post vi iras. (La spirito kaj Hamleto foriras.) HORACIO Ha, li frenezigxis! MARCELLO Ni sekvu lin! La dev' al ni ordonas! HORACIO Ni iru! Kiel tio cxi finigxos?! MARCELLO Malbona io estas en Danujo. HORACIO Nin gardos la cxielo. MARCELLO Ni rapidu! * * * * * SCENO V Izolita loko de la teraso. La spirito kaj Hamleto venas. HAMLETO Ho, kien vi kondukas min? Parolu! Mi plu ne iros jam! SPIRITO Auxskultu! HAMLETO Diru! SPIRITO Jam proksimigxas mia horo. Baldaux Reiri devos mi al la sulfuraj Turmentaj flamoj. HAMLETO Malfelicxa patro! SPIRITO Min ne bedauxru, sed atentu bone, Al tio, kion diros mi. HAMLETO Parolu! Atenti estas mia sankta sxuldo. SPIRITO Kaj vengxi ankaux, kiam vi ekscios. HAMLETO Ho, Dio! Vengxi? Kion? SPIRITO Auxdu bone. Mi estas la spirit' de via patro, Mi estas kondamnita longan tempon Vagadi en la nokto kaj bruladi La tutan tagon en eternaj flamoj, Gxis mi purigxos de la cxiuj pekoj De mia tera vivo. Se ne estus Al mi malpermesite paroladi, Rakonton tiam povus mi komenci, De kiu cxiu vort' al vi dispremus La koron, rigidigus vian sangon, El kapo elsaltigus la okulojn, Kaj cxiun vian haron disstarigus Simile al haregoj de histriko. Sed la misteroj de posttomba vivo Ne devas soni al orelo tera. Auxskultu! Se vi amis vian patron. . . . HAMLETO Ho, Dio! SPIRITO Vengxu por mortigo lia! HAMLETO Mortigo? SPIRITO Jes, mortigo plej malnobla, Terura, nenatura, neauxdita. HAMLETO Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi, Simile al la penso de amanto Mi flugu vengxi tuj. SPIRITO Vi sxajnas preta; Vi estus dorma, kiel pala herbo, Kreskanta sur la bordo de la Leto, Se restus vi trankvila. Auxdu, filo : La famon oni faris, ke en tempo De mia dormo en gxardeno mia Serpento mordis min; kaj oni trompas Per la mensoga fam' pri mia morto L'orelon de la regno; tamen sciu, Ho, nobla mia filo : la serpento, De kies mordo mortis via patro, Nun portas lian kronon. HAMLETO Mia onklo! Ho, la profeta mia antauxsento! SPIRITO Jes, tiu plej malnobla adultulo (Ho, malbenita sprito, kaj donacoj!) Delogis la regxinon sxajne virtan Al la plezuroj de malnobla amo. Hamleto mia! Ho, kia defalo! De mi, kies la amo estis sankta, Sendeklinigxa cxiam de la jxuro, Farita en la tago de l' edzigxo,-- Sxi malaltigxis al pekulo, kiun Per cxio la naturo ja malbenis! Sed kiel virton peko ne delogas, Se gxi ecx en cxiela vest' aperas, Tiel volupto, se ecx kun angxelo Vi ligos gxin, enuas tamen baldaux Kaj sercxas ion novan . . . Sed silentu! Mi sentas jam aeron de mateno,-- Mi mallongigos la rakonton. Kiam En la gxardeno laux kutimo mia Mi dormis post tagmezo, via onklo Mallauxte alsxteligxis kaj enversxis Al mi en la orelon plej teruran Venenon el malgranda boteleto, Venenon tian, kiu tre rapide Trakuras tuj la tutan homan korpon Kaj, kvazaux acidajxo en la lakto, Momente malbonigas en la korpo La tutan puran sangon. Mi pereis, Kaj lepro mian tutan glatan korpon Tuj kovris per abomeninda sxelo, Kaj tiel mi perfide en la dormo Per frata mano estis senigita De l' vivo, krono kaj edzino kune, Mi estis mortigita en florado De miaj pekoj, sen konfesodono, Sen komunio sankta; la kalkulon Ne resuminte, estis mi sendita Kun cxiuj miaj kulpoj sur la kapo Al granda, fina jugxo. HAMLETO Ho, terure! SPIRITO Se havas vi animon, ne permesu, Ke regxa lito de Danujo servu Por sangomiks' adulta kaj volupto. Sed kiel ajn vi volos tion fari,-- Vi ne makulu vian filan koron : Nenion faru kontraux la patrino,-- Sxin jugxos la cxielo kaj la pikoj De sxia propra koro. Nun adiaux! La paligxado de l' lumanta vermo Anoncas la aperon de l' mateno. Adiaux, filo, kaj memoru min! (Foriras.) HAMLETO Ho, vi, cxielo! Tero! Eble ankaux L' inferon voki?--Fi, halt', mia koro! Ne maljunigxu tuj, ho mia korpo, Fortike vi min portu! Vin memori? Jes, malfelicxa patro! Tiel longe, Gxis mia kapo perdos la kapablon De cxia memorado! Vin memori? Sed de l' tabulo de memoro mia Forvisxos mi nun cxion, kio restis, Sentencojn cxiujn el la libroj, cxiujn Pentrajxojn, postesignojn, kiujn lasis Sur gxi la pasintajxo kaj juneco, Observojn kaj la spertojn de la vivo; Ordono via vivos tute sola De nun en mia cerbo, ne miksita Kun io malpli inda. Ho, cxielo! Virino malhonesta kaj perfida! Fripono! Vi, fripono ridetanta! . . . La tabuleton donu! Mi enskribos, Ke oni povas cxiam ridetadi Kaj tamen esti friponeg'. Almenaux En nia lando tio estas ebla. (Li skribas.) Mi vin enskribis, onklo! Nun al mia Deviz'! "Adiaux kaj memoru min!" Mi jxuris. HORACIO (post la sceno.) Princo! Princo! MARCELLO (post la sceno.) Princ' Hamleto! HORACIO (post la sceno.) Ho, Dio lin defendu! HAMLETO (decide, al si mem.) Tiel estu! MARCELLO (post la sceno.) He! Princo! He! HAMLETO He! kara mia, he! Al mi, birdeto mia, he! mi estas. (Horacio kaj Marcello venas.) MARCELLO Nu, kio do sinjoro? HORACIO Kio nova? HAMLETO Ho, tre mirinde! HORACIO Diru, kara princo. HAMLETO Vi elbabilos. HORACIO Ne, pro la cxielo! MARCELLO Mi ankaux ne. HAMLETO He, kion vi parolas? Cxu oni povus kredi?! Vi silentos? HORACIO kaj MARCELLO Jes, jes, pro la cxielo, kara princo! HAMLETO En tuta la Danujo vi ne trovos Friponon, kiu estus hom' honesta. HORACIO Spirito ne bezonis ja sin levi El tombo, por sciigi nin pri tio. HAMLETO Vi estas prava. Tial mi nun pensas, Sen plua disputado ni jam povas Al ni la manojn premi reciproke Kaj iri hejmen. Iru, kien vokas Vin la aferoj kaj deziroj viaj-- Aferojn kaj dezirojn cxiu havas-- Mi ankaux, la mizera, iros fari Aferon mian,--mi nun iros pregxi. HORACIO Malklare kaj tre strange vi parolas. HAMLETO Ha, mi bedauxras, ke mi vin cxagrenas, Mi gxin bedauxras el la tuta koro. HORACIO Vi ne cxagrenas nin. HAMLETO Ne, Horacio, Cxagren' gxi estas, pro Patriko sankta. . . . Pri la spirito do mi al vi diros, Gxi estas tre senkulpa kaj honesta. La scivolecon pri la estintajxo Vi venkos, kiel povos. Nun kolegoj, Amataj kunlernantoj kaj amikoj, Malgrandan unu peton mi vin petos. HORACIO Parolu, princo, ni gxin certe faros. HAMLETO Neniu devas scii pri l' apero De nuna nokto. HORACIO kaj MARCELLO Ni promesas, princo. HAMLETO Sed jxuru! HORACIO Pro honoro, mi silentos! MARCELLO Mi ankaux, pro honor'! HAMLETO Sur mia glavo! MARCELLO Ni jxuris jam, sinjoro. HAMLETO Sed mi petas, Sur mia glavo jxuru al mi. SPIRITO (sub la tero.) Jxuru! HAMLETO Ha, mia kara! Vi al ni alrampis? Nu, bone! La bravul' auxskultas. Jxuru! HORACIO Sed kiel jxuri? HAMLETO Ke neniam vi Parolos ecx per unu sola vorto Pri tio, kion en la lasta nokto Vi vidis. Jxuru sur la glavo! SPIRITO (sub la tero.) Jxuru! HAMLETO Hic et ubique? Sxangxu ni la lokon! Al mi, sinjoroj! Metu viajn manojn Denove sur la glavon kaj ripetu, Ke vi neniam al neniu diros Pri la apero de la nokto. Jxuru Pri tio cxi sur mia glavo! SPIRITO (sub la tero.) Jxuru! HAMLETO Ha, brave, mia talp'! Vi bone fosas! Pli malproksimen do, amikoj! HORACIO Dio! Tre strange kaj neniel kompreneble! HAMLETO Plej bona estos, se vi gxin forgesos! Ekzistas en cxiel' kaj sur la tero Pli da aferoj, ol en la lernejoj Instruas filozofoj, Horacio. Sed venu! Kaj mi tie cxi denove Vin petas, jxuru : kiel ajn mirindaj Al vi agado mia poste sxajnos, Se eble poste trovos mi utila Sxajnigi, ke mi perdis la prudenton,-- Neniam vi kunmetu viajn manojn En tia formo, nek la kapon vian Balancu tiel, nek per parolado Dusenca montru, ke vi ion scias,-- Ekzemple : "nu, ni scias", aux "ni povus, Se ni nur volus", aux "se nur paroli Ni povus", aux "ekzistas unu punkto". . . . Ne helpu al vi Dio en mizero, Se tion cxi vi faros.--jxuru! SPIRITO (sub la tero.) Jxuru! HAMLETO Ripozu, ho, spirito malfelicxa! Kaj nun, sinjoroj, mi min rekomendas Al vi kun mia tuta amikeco. Kaj cxion, kion mi, malricxa, povas Al vi alporti aman kaj amikan, Kun Dia help' al vi mi ne rifuzos. Ni iru! Kaj denove mi vin petas, La fingron cxiam tenu sur la busxo! Ni vivas en terura tempo! Ve, Ke mi naskigxis esti la punanto! Nu, venu do! Ni iros cxiuj kune. (Cxiuj foriras.) * * * * * EL ILIADO (Tradukita de A. KOFMAN) KANTO UNUA La pesto.--La kolero. Kantu, diino, koleron de la Peleido Ahxilo, Gxin, kiu al la Ahxajoj kauxzis mizerojn sennombrajn Kaj en Aidon dejxetis multegajn animojn kuragxajn De herouloj kaj faris korpojn iliajn akiro Al rabobirdoj kaj hundoj--farigxis la volo de Zeuxso-- De tiu tago, de kiu disigis sin ekdisputinte La ordonanto al viroj, Atrido, de l' dia Ahxilo. Kia do dio ekscitis en ili disputon malpacan? Filo Latona kaj Zeuxsa. Ekkolerigita de regxo, Li malsanigis la militistaron,--mortadis popoloj, Cxar malhonoris Atrido Hxrizon, la pastron de l' dio. Por deacxeti filinon, li kun netaksebla depago Venis al sxipoj Ahxajaj rapidenagxantaj, en manoj, Sur ora sceptro, la florokronon de dio Apolo, La malproksimenjxetanta, kaj cxiujn Ahxajojn petegis, Sed precipe la ambaux Atridojn, la cxefojn popolajn : "Ho vi, Atridoj, kaj cxiuj Ahxajoj kuragxaj! la dioj, Sur Olimpo logxantaj, donu al vi ekdetrui Urbon Priaman kaj poste hejmen reveni felicxe. Al mi la karan filinon redonu vi pro deacxeto, Estimegante Apolon, la malproksimenpafantan." Jen tiam cxiuj Ahxajoj lauxtege konsentis honoron Fari al pastro, de li deacxeton ricxegan ricevi. Tio ne placxis nur sole al koro de Agamemnono; Li malhonore forpelis lin kaj al li diris minace : "Gardu vin, ke, maljunulo, mi vin plu ne vidu cxe sxipoj Largxaj, nun pro malrapido aux poste pro la reveno : Cxar malcerte vin helpos la sceptro kaj krono de l' dio. Sxin do mi ne refordonos antauxe ol sxi maljunigxos Hejme, en Argo, cxe mi, malproksime de sxia patrujo, Laboradante teksajxon, kaj mia kunkusxantino. Sed vi foriru kaj min ne ekscitu, ke sana vi restu. Tiel li diris, kaj Hxrizo ektimis, la vorton obeis Kaj al la multebruanta maro silente foriris. Poste, malproksimigxante, li ekpetegis fervore Nun Apolon, la filon de la belabukla Latono : "Auxdu, Argxentopafarka, apogo de Hxrizo kaj Kilo Sankta, potence regxanta la Tenedoson, vi, glora! Se efektive mi vian sanktejon beligis per kronoj Aux mi iam por vi de plej bonaj kaprinoj kaj bovoj Grasajn femurojn bruligis, vi mian deziron plenumu : Punu vi per viaj sagoj pro miaj larmoj Ahxajojn." Tiel pregxante li diris, atentis lin Febo Apolo. Jen li deiris, koleron en koro. Olimpan altajxon, Cxirkauxfermitan sagujon kaj arkopafon sur sxultroj. Lauxte sonadis la sagoj sur sxultroj de ekkolerinto, Dum li kuradis. Li estis simila al nokto. Li poste Malproksime de sxipoj sidigxis, kaj sagon ellasis, Kaj el pafarko argxenta jen sono terura eksonis. Li ekatakis antauxe nur mulojn kaj hundojn rapidajn, Sed jen la sagoj maldolcxaj atingis nun ankaux la homojn, Kaj malvivuloj senhalte en lignaroj flamadis. Militistaron la sagoj flugadis naux tagojn, la dekan Al kolektigxo Ahxilo la popolon kunvokis. Tion cxi metis en liajn pensojn la Hero blankmana. Cxar pri Danaoj malgxojis sxi, ilin perei vidante. Kiam ili kunvenis kaj kunkolektigxis, sin levis Inter ili Ahxilo rapidapieda kaj diris : "Mi, ho, Atrido, nun pensas, revenos ni hejmen, irante Ree cxi tien kaj tien, se nur ni evitos la morton, Cxar la milito kaj pesto Ahxajojn mortigas samtempe. Sed demandu ni pastron aux antauxdiriston aux ankaux Songxklarigiston, cxar ankaux songxoj elvenas de Zeuxso, Ke al ni diru li, kial koleras nin Febo Apolo, Cxu, eble, pro nefarita promeso aux pro hekatombo, Cxu, el sxafidoj kaj el sendifektaj kaprinoj prenonte La odoron oferan, li nin liberigos de pesto." Tiel dirinte, sidigxis li. Kaj inter ili sin levis La Testorido Kalhxaso plej lerta el birddivenistoj, Kiu konadis estanton, estonton kaj ankaux pasinton Kaj alkondukis la sxipojn Danaajn al Trojo per sia Scio profeta, de Febo Apolo al li donacita. Li, bonpensanta, sin turnis al ili kaj tiel parolis : "Ho, Zeuxsamato Ahxilo, al mi vi ordonas klarigi La koleregon de malproksimegenjxetanta Apolo. Bone, mi estas dironta, sed vi al mi jxuru defendi Min efektive favore per viaj paroloj kaj manoj : Certe, mi ekkolerigos viron, regxantan potence Cxiujn Arganojn, viron, al kiu obeas Ahxajoj : Regxo ja estas tro forta kontrauxe la vir' subpotenca; Se li ecx tiun cxi tagon sian malicon subpremos, Tamen en koro konservos li sian malicon, gxis li gxin Forellasos. Nun jugxu vi, cxu vi min povas defendi." Lin respondante eldiris Ahxilo piedorapida : "Vi kuragxigxu, sincere eldiru la dialudajxon; Jxuras mi per Zeuxsamato Apolo, al kiu vi pregxas, Malfermante la volon de Dio al la Danaoj, Ke, dum mi estos vivanta kaj lumon de l' suno vidanta, Vin tie cxi ektusxos per mano pezega neniu El Ahxajoj, se vi ecx nomus mem Agamemnonon, Kiu glorigas sin esti plej forta el cxiuj Ahxajoj." Kuragxigxinte, la antauxdiristo la nemalauxdebla Diris : "Koleras li nek pro promeso, nek pro hekatombo, Nur pro la pastro, la malhonorita de Agamemnono, Ne forlasinta filinon kaj ne alpreninta depagon. Jen kial nin mizerigas li, la malproksimenpafanto, Kaj mizerigos ankoraux, ne forprenante multpezan Manon de l' pesto, gxis estos la gxojookula filino Ree al patro kaj kune kun sankthekatombo sendita En Hxrizourbon. Nur tiam nin eble la dio kompatos." Tiel dirinte, sidigxis li, kaj inter ili sin levis Agamemnono la vasteregxanta, l' heroo Atrido, Tute malgxoje; la koron malluman kolero plenigis Kaj la okuloj farigxis similaj al fajro brilanta. Kontraux Kalhxaso antauxe li nun furioze ekdiris : "Ho, malbonajxoportisto, al mi eldirinta neniam Favorajxon! Vi gxojas nur antauxdiri mizerojn. Vi antauxdiris neniam bonvorton kaj nek gxin plenumis, Vi ankaux nun antauxdiras al kolektigxintaj Ahxajoj, Ke l' malproksimenpafanta Apolo ilin nur punas, Cxar mi ne volis pro Hxrizofilino depagon belegan Preni. Ho, jes, mi preferas sxin havi en mia domego, Mi sxin preferas ecx pli ol Klitemnestron, kun kiu Mi edzigxis dum sxia virgeco. La Hxrizofilino Al sxi ne cedas per kresko, talio, prudento, teksado. Sed mi konsentas redoni sxin, se tio estas pli bona, Cxar mi la savon popolan, kaj ne la pereon deziras; Sed vi alie honore donacu min, ke mi ne restu Unu ne rekompencita, cxar tio ne estas konvena, Cxiuj vi vidas, ke mia donaco foriras de mi nun." Al li kontrauxe respondis Ahxilo piedorapida : "Ho, vi plej glora Atrido, kaj plej profitama el cxiuj, Al vi pro kio Ahxajoj aldonos honoran donacon? Oni ne scias, cxu restas ankoraux ricxeco komuna, Cxar la akiron el urboj rabitaj ni jam disdividis, Estas ne bone gxin rekolektigi por ree dividi. Sed vi ellasu sxin pro la honoro do dioj; Ahxajoj, Ni, al vi pagos trioble, kvaroble, se Zeuxso detrui Iam permesos al ni la Trojon murofortegan." Al li kontrauxe respondis Agamemnono, la cxefo : "Kia ajn estas kuragxa vi, diosimila Ahxilo, Trompi ne penu min : vi ne admonos min nek superruzos. Cxu vi, mem konservante donacon, vi volas, ke nur mi Estu rabita de mia, ke mi gxin ellasu senpage? Bone, nur se anstatauxos Ahxajoj gxin per alia Rekompenco de kosto egala, laux mia deziro. Sed se ili rifuzos, mi prenos gxin mem : la donacon Vian aux la donacon Ajaksan aux l' Odisean; Prenos min gxin,--senigita de gxi ekkoleros la viro. Sed iafoje pri tio ni reparolos ankoraux. Nun ni surmetu sur maro sankta la sxipon nigretan, Ni kolektigu en gxi da remistoj amason suficxan, Metu en gxi l' hekatombon kaj Hxrizofilinon rugxvangan. Unu el viroj konataj estos la cxefo : Ajakso, Eble Idomeneo, aux Odiseo la dia, Aux vi mem Peleido, vi, la plej terura el viroj-- Por oferante pacigi la Malproksimegenjxetantan." Al li respondis minace Ahxilo piedorapida : "Ve al mi! Senigita de honto, vi, profitamulo, Kiu Ahxajo de nun viajn vortojn obei ekvolos, Kun vi irante aux kontraux viroj batalon farante? Cxar mi alvenis ne pro ponardegojnjxetistoj Trojanoj Kontrauxbatali, cxar ili kulpigxis je mi en nenio. Ili neniam cxevalojn aux bovojn de mi ekdeprenis Aux fruktportantajn kampegojn, en Ftio la multelogxita Fruktojn ruinis, cxar inter ni estas ja multe da ombraj Montoj kaj ankaux la maro bruanta. Nur vin, plej senhontan, Sekvis ni, por ke vi gxoju, portante ekvengxon al Trojo Pro Menelao kaj ankaux pro vi mem, vi hundosimila. Sed tion cxi ne atentas, nek zorgas vi tion cxi tute; Min ecx minacas vi preni donacon, de mi akiritan Per mia peno, kaj al mi de la Ahxajidoj donitan. Tamen do mi ja neniam ricevas donacon egalan Al la via post rabo de urbo per la Ahxajoj. Plej malfacilan laboron en laciganta batalo Miaj manoj faradas, sed kiam venas divido, La rekompenco plej granda venas al vi; mi, kontrauxe, De malmulto kontenta, revenas lacigxe al sxipoj; Nun mi foriras en Ftion, cxar estas certe pli bone Hejmen reveni en sxipoj fleksitaj. Mi ne deziras Malhonorita de vi plu kolekti por vi nun ricxecojn". Al li respondis nun Agamemnono, la cxefo de viroj : "Nu do, vi kuru do, se via koro al tio vin igas; Mi vin pro mi ja ne petas restadi, mi havos aliajn, Por akiri honoron, precipe la Zeuxson-zorganton. El diaj regxoj vi estas por mi la plej malamata. Cxar vi cxiam preferas malpacojn, batigxojn, batalojn. Se pli da forto vi havas, donita gxi estas de dio. Hejmen revenu vi kun viaj sxipoj kaj viaj kolegoj, Regxu vi Mirmidonojn pace, pri vi mi ne pensas, Mi ne atentas vian koleron, kaj mem mi minacas : Kiel Febo Apolo deprenas de mi Hxrizoidon, Kiun forsendas mi per mia sxipo kaj miaj amikoj, Tiel mi mem vian tendon eniros kaj forelkondukos Vian donacon, rugxvangan la Brizeidon : vi sciu, Kiom mi estas pli alte ol vi, kaj ke cxiu teruru Al mi sin egaligi kaj al mi kontrauxparoli." Tiel parolis li, kaj Pelopido forte doloris, Inter du pensoj sxancelis la koro en brusto, en vila : Cxu, eltirinte de flanko glavon akregan, aliajn Militistojn forpeli kaj la Atridon mortigi, Aux humiligi koleron kaj sian koron ekbridi. Dum en animo kaj koro li pensis pri tio kaj grandan Glavon el ingo eltiris, alvenis al li el cxielo La diino Ateno, sendita de Hero blankmana, Kiu amis kaj zorgis ambaux heroojn egale. Sxi poste li nun starigxis, lin kaptis per blondkapoharoj, Sole al li aperinte : sxin cxiu alia ne vidis. Ektimigxinte, sin turnis Ahxilo kaj tuj ekrekonis Palas-Atenon, terure sxiaj okuloj brilegis. Kaj li komencis paroli kaj diris la vortojn flugilajn : "Kial vi venis, filino de Zeuxso sxildontenanta, Cxu por ekvidi la arogantajxon de Agamemnono? Sed mi eldiras al vi, kaj mi pensas, ke tio farigxos, La fiereco senbrida baldaux lin pereigos." Al li respondis Ateno, la bluokula diino : "Por kvietigi koleron vian mi venis, se restos Vi obeema; min sendis Hero, diino blankmana, Kiu vin ambaux egale samtempe amas kaj zorgas. Vi do nun finu malpacon, kaj ne elprenu glavegon, Certe, per vortoj vi povas insulti lin laux via volo. Mi al vi diras, kaj tio cxi estos efektivigita : Iam vi havos trioble da luksaj, belegaj donacoj Pro tiu cxi fiereco. Detenu vin nun kaj obeu." Sxin respondante, eldiris Ahxilo rapidapieda : "Vere, estas bezone vian ordonon obei, Malgraux la koro kolera : cxar tio cxi estas pli bona : La obeantan al dioj dioj volonte atentas." Diris li, kaj sur argxentan tenilon li metis la manon, Ree enmetis glavegon en ingon, ne malobeante Vortojn diinajn. Sxi baldaux ekflugis Olimpon, logxejon De dio Zeuxso sxildontenanta, al dioj aliaj. Sed Peleido returnis sin kun parolo kolera Al Atrido : li sian koleron ne ekcxesigis : "Ho, vi drinkanto kun hunda rigardo, kun cerva kuragxo! Vi en la koro neniam havas kuragxon vin armi, Por kune kun la popolo batali aux kun la Ahxajoj Plej eminentaj embuski vin : tio laux vi estas--morto. Jes! prefereble ja estas en vasta tendaro Ahxaja Vian kontrauxdiranton senigi de lia donaco. Regxo-popolmangxegulo, netauxgulojn regxanta! Cxar, Atrido, alie vi lastan fojon ofendus. Sed al vi mi nun diras kaj faras jxuron grandegan, Jxuras mi je tiu sceptro, neniam florojn kaj brancxojn Renaskonta, estante lasinta en montoj la trunkon, Kaj ne reekfloronta (cxar fero de gxi ekdemetis Gxiajn foliojn kaj sxelon), kaj portadata en manoj De Ahxajidoj-jugxistoj, gardantaj la legxojn, venantajn De l' dio Zeuxso; mi jxuras je tiu cxi jxuro grandega, Ke eksopiros tuj cxiuj Ahxajoj, sercxante Ahxilon . . . Tamen, malgrauxe doloro via, ne povos vi helpi Ilin, ekmortigotajn amase per man' de Hektoro La virbucxanto, kaj vian vi koron mordetos, ke estis Vi plej kuragxan el cxiuj Ahxajoj malestiminta". Tiel dirinte, sur teron ekjxetis li sian sceptron, Beligitan de najloj oraj, kaj baldaux sidigxis. Sed Atrido koleris ankaux. Kaj levis sin poste La dolcxalingva kaj tondravocxa Nestoro el Pilo, El kies busxo fluadis dolcxamiela parolo; Estis li nun travivinta jam du generaciojn, Kiuj naskigxis kaj vivis kune kun li en la sankta Urbo Pilo, hodiaux li superregxis la trian. Jen li, bonepensanta, eldiris al la kolektigxo : "Ve, ho kia malgxojo surfalas sur teron Ahxajan! Certe, ekgxojos Priamo kaj kune kun li Priamidoj, Ankaux l' aliaj Trojanoj eksentos cxarmegon en koro, Se ili auxdos, ke vi nun malpacas, vi, kiuj estas En konsiloj plej altaj kaj en bataloj unuaj. Sed vi auxskultu, cxar ambaux pli junaj vi estas ja ol mi. Iam mi havis aferon kun viroj ankoraux pli fortaj Ol vi, sed miajn konsilojn ili neniam malsxatis. Vidis neniam mi kaj ne ekvidos jam virojn similajn, Kiel Pirito kaj Drio, kiu potencis popolojn, Kiel Kenco aux Eksadio aux Polifemo Diosimila kaj dia Tezeo, la filo Egea. Ili estis pli fortaj ol cxiuj, sur tero naskitaj, Kaj, plej fortaj estinte, batalis nur kontraux plej fortaj, Kontraux montaj monstregoj, ilin fordetruante. Kune kun ili mi estis milita kolego el Pilo, El malproksima lando : alvokis min tiuj cxi viroj : Kune kun ili batalis mi, kaj kontraux ili nenia Homo, sur tero naskita, havis kuragxon batali. Sed ankaux ili konsilon mian obee atentis. Nun vi ankaux obeu : obei ja estas pli bone. Vi, Atrido potenca, ne prenu de li la knabinon, Sed cxe li lasu donacon, donitan de la Ahxajidoj, Sed ankaux vi, Peleido, cxesu kun regxo disputi Malpacante : konvenas ja honoro pli alta Al la sceptroportanta, kiun Zeuxso glorigas; Kaj se vi estas pli forta kaj filo de dia patrino, Estas li ja pli potenca, cxar regxas li multajn popolojn. Vi, Atrid', humiligu la koron, mi mem vin petegas, Kontraux Ahxilo demetu vian koleron : li estas Forta apogo Ahxaja en pereigema milito." Diris al li respondante Agamemnono potenca : "Vere! Vi, ho maljunulo, cxion eldiris konvene, Sed tiu viro deziras esti pli alta ol cxiuj, Volas estrigxi je cxiuj, volas ordoni al cxiuj Kaj doni legxojn, al kiuj, certe, neniu obeos. Se lin la dioj eternaj instruis jxetadi ponardon, Cxu ili ankaux pro tio permesis al li--nin insulti?" Lin interrompis kaj diris diosimila Ahxilo; "Ho, mi, certege, nur estus timulo kaj netauxgulo, Se mi vin kontentigadus je cxio, kion vi volas. Vi de aliaj postulu tion, tamen al mi vi Ne ordonu, cxar mi ne intencas al vi humiligxi. Tion mi diras al vi, kaj gxin vi konservu en koro : Mi la manon armitan ne levos pro la knabino Kontraux vi aux aliaj : vi donis kaj vi sxin deprenas. Sed el mia cetera havo en sxipoj rapidaj Vi nenion deprenos kontraux mia bonvolo. Sed se vi volas, elprovu, ke cxiuj kune ekvidu, Kiel el vi nigra sango cxirkaux ponardo ekfluos." Tiel ili disputis per malamikaj paroloj Kaj, levigxinte, dislasis cxe sxipoj la kolektigitajn. Peleido foriris al tendoj kaj sxipoj rapidaj Kune kun Menetiido kaj kune kun siaj kolegoj, Sed Atrido surmetis sur maron sxipon rapidan, Dudek remistojn elektis kaj metis en gxin hekatombon Por la dio kaj ankaux la Hxrizofilinon rugxvangan, Kaj Odiseo multsagxa tie estis sxipestro. Cxiuj sidigxis kaj baldaux eknagxis sur vojon malsekan. Kaj al popoloj ordonis purigi sin Agamemnono. Ili purigis sin kaj la malpuron en maron enjxetis, Kaj sendifektajn hekatombojn oferis al dio : Bovojn kaj kaprinojn cxe bordo senfrukta de l' maro, Kaj l' odoro ofera en fumo suriris cxielon. Tiel ili penadis, sed dume Agamemnono Tion ne lasis, per kio li jxus Ahxilon minacis : Vokis rapide li Taltibion kaj Euxribaton, Kiuj estis liaj heroldoj kaj lertaj servantoj. "Iru vi tien, en tendon de la Peleido Ahxilo, Prenu vi la Brizeidon rugxvangan kaj sxin alkonduku, Se do li sxin ne redonos, mi mem sxin jam tiam deprenos, Al li venonte kun aro, kaj tio lin plu ektimigos." Tiel dirinte, forsendis li ilin kun vorto minaca. Ili al bordo de l' maro senfrukta malgxoje foriris Kaj al la tendoj kaj sxipoj de Mirmidonoj alvenis. Lin do ili ektrovis cxe tendo, cxe sxipo nigreta Tie sidanta, kaj ilin vidinte ne gxojis Ahxilo. Ekkonfuzitaj pro timo kaj respektego pri l' regxo, Ili starigxis sen ia parolo, sen ia demando, Sed li mem tion penetris per sia koro kaj diris : "Bonan venon, heroldoj, senditoj de Zeuxso kaj homoj! Alproksimigxu, cxar kulpaj estas ne vi, sed Atrido, Kiu venigis vin pro la filino rugxvanga de Hxrizo. Dia Patroklo, knabinon vi elkonduku, ke ili Sxin ekdeprenu. Kaj estu ili mem la atestoj Antaux la dioj felicxaj, antaux homoj mortemaj, Antaux la regx' furioza, ke kiam oni ankoraux Mian helpon bezonos por malhonoron formeti De aliaj! Ho, certe, pro pereema malsagxo Li, Atrido, ne povas rigardi antauxen, nek posten, Por fortikigi Ahxajojn, batalantajn cxe sxipoj." Tiel li diris. Patroklo obeis la karan amikon : Li elkondukis el tendo kaj donis knabinon rugxvangan Al la senditoj, kaj tiuj foriris al sxipoj Ahxajaj; Kaj ne volonte kuniris knabino. Dume Ahxilo Iris plorante for de amikoj kaj tie sidigxis, Sur la bordo de l' maro; rigardis li maron malluman, Manojn eltiris kaj sian karan patrinon petegis : "Mia patrino, cxar vi min por tempo mallonga eknaskis, Devus almenaux aljugxi honoron al mi l' Olimpano Zeuxso altetondranta, sed li tute min ne honoras! Jen Atrido, la vasteregxanta Agamemnono, Min malhonoris estinte de mi forrabinta donacon." Tiel li diris plorante; atentis lin lia patrino, La estiminda, en profundegajxoj de maro, cxe l' patro Maljunigxinta, kaj venis el maro sxi kiel nebulo, Kaj apud li, elversxanta larmojn, sxi alsidigxis. Lin karesante per mano, sxi la parolon eldiris : "Filo, pro kio vi ploras? pro kio la koro malgxojas? Ho, vi kasxu nenion, ke ambaux tion ni sciu." Diris, profunde gxeminte, Ahxilo rapidapieda : "Cxion vi scias, patrino, pro kio rakonti konaton? Tebon aliris ni, sanktan urbon de Eetiono, Kaj gxin detruis kaj cxion tien cxi forelkondukis; La Ahxajidoj honeste l' akiron dividis kaj oni Hxrizofilinon rugxvangan elektis por la Atrido. Hxrizo do, pastro de malproksimegenjxetanta Apolo, Venis al sxipoj rapidaj de kuproarmitaj Ahxajoj, Por deacxeti filinon per netaksebla depago, La florkronon portante de malproksimegenjxetanta Dio sur ora sceptro, kaj la Ahxajojn petegis, Sed l' Atridojn, la ambaux cxefojn popolajn--precipe. Tiam cxiuj Ahxajoj lauxtege konsentis honoron Fari al pastro, de li deacxeton ricxegan ricevi. Tio ne placxis nur sole al koro de Agamemnono, Li malhonore forpelis kaj lin minacis per vortoj. La maljunulo foriris kolere, sed Febo Apolo Lian petegon atentis, cxar amis li multe la pastron. Sendis li al Argoanoj sagojn malbonajn amase, Tiam mortadis popoloj, cxar sagoj de l' dio flugadis Cxie en vasta tendaro Ahxaja. Sciigis nin tiam Antauxdiristo scianta pri volo de dio Apolo; Mi mem unua konsilis rapide pacigi la dion. Sed Atrido koleris : subite levinte sin, diris Li la parolon minacan, hodiaux plenumigxintan. La gxojokulaj Ahxajoj sxin, vere, venigas per sxipo Hejmen en Hxrizon kaj ankaux donacojn por la Potenculo, Sed jxus deprenis l'heroldoj de mi el mia la tendo La Brizeidon, donacon honoran de Ahxajidoj. Helpu do vi vian filon noblan, se povas vi helpi. Vi sur Olimpon suriru kaj Zeuxson petegu, se iam Vi lian koron gxojigis per paroloj aux agoj, Cxar mi vin ofte auxdadis glorigxi en domo de l' patro, Ke l' cxirkauxitan de nigraj nubegoj Kronidon vi sola El senmortema diaro de malhonora pereo Igis for, dume kateni minacis lin cxiuj aliaj : Hero kaj Posejdono kaj ankaux Palas-Ateno. Sed vi venis, diino, formetis de li la katenojn, Sur Olimpon la vastan vokinte Centmanon, nomatan Breareo de dioj kaj--Egeono de homoj, Cxar li estas multege pli forta ol lia patro; Apud Kronido sidigxis li fiera de gloro, Kaj lin teruris la dioj kaj timis Zeuxson kateni. Rememorigu lin, antaux li sidigxu kaj liajn Vi cxirkauxprenu genuojn, ke volu li helpi Trojanojn Aux gxis tendaro kaj sxipoj la Ahxajidojn forpeli Mortigatojn, ke cxiuj sciigxu la krimon de l'regxo, Ke li mem, Agamemnono Atrido, la cxefo de viroj Sciu l' ofendon, faritan al plej kuragxa Ahxajo." Larmojn versxante, respondis al sia filo Tetido : "Ve al mi, ke edukis mi vin, por mizeroj naskitan! Ho, se vi povus cxe sxipoj sen larmoj kaj sen malgxojo Sidi, cxar estos nelonge vi, tute ne longe vivanta. Nun ne longtempa kaj pli malfelicxa ol cxiuj vi estas Per unu fojo. Ho, mi vin por malfelicxo eknaskis. Tion al tondronjxetanta Zeuxso, se volos li auxdi, Iras mi diri nun supren, sur multanegxan Olimpon. Vi do, sidante cxe sxipoj rapidaj, ne cxesu koleri La Ahxajidojn kaj tute detenu vin de la milito. Zeuxso hieraux festeni al Etiopoj senpekaj, Cxe l'Okeano, foriris kaj kune kun li--la diaro, Tamen la tagon dekduan revenos li hejmen, Olimpon. Tiam eniros mi kupran domon de Zeuxso, mi liajn Ekcxirkauxprenos genuojn, mi lin inklinigi esperas." Tiel dirinte, foriris sxi. Kaj li restigis koleron En la koro pro sia rugxovanga knabino, Malgraux li forkondukita perforte. Sed Odiseo En Hxrizourbon alvenis kun hekatombo la sankta. En la havenon profundan veninte, tuj ili formetis Velojn kaj ilin kunligis en sxipoj kaj al la mastejo Maston altiris, rapide gxin sur sxnuregojn mallevis Kaj en havenon enpelis per remiloj la sxipon, Tie cxi ankron eljxetis kaj ligis al bordo sxnuregojn. Mem ili teron suriris kaj l'hekatombon kunprenis Por dio Febo Apolo malproksimegenjxetanta, Ankaux eliris Hxrizido el sxipo la martranagxanta, Sxin al altaro kondukis nun Odiseo multsagxa, Kaj redoninte en brakojn de l'patro, li tiel eldiris : "Hxrizo, venigis min Agamemnono, la cxefo de viroj, Por la filinon redoni kaj hekatombon oferi Al Apolo, ke por Ahxajidoj pacigxu la dio, Kiu pezegajn mizerojn alsendis nun al Argoanoj." Tion li diris, sxin donis en liajn manojn; la patro Gxoje ricevis la karan filinon. L'Ahxajoj al dio La hekatombon majestan ordigis cxirkauxe l'altaro Bonkonstruita, eklavis la manojn kaj prenis l'hordeon. Hxrizo do levis la manojn supren kaj lauxte ekpregxis : "Auxdu, Argxentopafarka, apogo de Hxrizo kaj Kilo Sankta, potence regxanta la Tenedoson. Kiele Vi jam antauxe atentis mian petegon vokantan Kaj min trankviligis, mizeriginte l'Ahxajojn, Tiel same vi ree mian deziron plenumu Kaj de Ahxajoj forigu la teruregajn mizerojn." Tiel li diris, pregxante, atentis lin Febo Apolo. Sed post la pregxo disjxetis ili la sanktan hordeon, Kolojn defleksis al bestoj, ekbucxis kaj felojn deprenis Kaj femurojn eltrancxis, ilin envolvis per graso Duobligite, por pecoj da kruda viando kovrinte; Ilin bruligis la pastro sur sxtipoj kaj nigran vinon Versxis sur ili; lin knaboj kun kvindentiloj cxirkauxis. Forbruliginte femurojn kaj l' internajxojn provinte, Ili distrancxis la reston pece kaj metis sur stangojn, Rostis gxin pene kaj fine demetis gxin. Post la laboro Ili arangxis festenon, kaj tiam la koroj iliaj En tiu bonarangxita festeno mankis nenion. Post kvietigo de la malsato kaj de soifo Knaboj plenigis gxis randoj kalikojn per la trinkajxo Kaj, komencinte de dekstre, al cxiuj pokalojn disdonis. Dauxre la tago l'Ahxajoj per kantoj pacigis la dion, Belan peanon kantadis la maljunuloj Ahxajoj, Glorigadante Apolon, kaj gxojis li en sia koro. Kiam la suno subiris kaj mallumo farigxis, Ili cxe la sxnuregoj, tenintaj la sxipon, ekdormis. Sed kiam la rozafingra Eos', el nebuloj naskita, Levis sin, ili fornagxis al vasta tendaro Ahxaja, Venton favoran al ili donis Febo Apolo. Ili starigis la maston, disstrecxis la velojn blankegajn, Vento ekblovis en mezon de veloj, kaj ondo purpura Cxirkaux la kilo de l' sxipo nagxanta fortego ekbruis, Kaj gxi ekkuris sur ondoj, rapide la vojon farante. Poste, veninte al vasta tendaro de la Ahxajidoj, Ili eltiris la sxipon nigretan sur bordon la sablan Kaj, gxin subapoginte alte per traboj longegaj, Ili ne malrapidante disiris en tendojn kaj sxipojn. Li do koleris, sidante cxe sxipoj rapidenagxantaj, Li, Peleido kuragxa, la dia piedorapida. Li en konsilojn, virojn glorigadantajn, ne venis, Nek en batalojn. Sed lian koron mordetis malgxojo Pro la restigxo senaga : soifis li bruon, batalon. Jen apenaux dekdua matencxielrugxo aperis, Sur Olimpon revenis l'eternevivanta diaro. Zeuxs antauxiris. Tetido do ne forgesis la peton De sxia filo, sxi iris el maro kaj levis sin kune Kun frumatena nebulo cxielon kaj altan Olimpon; Tie cxi trovis sxi Zeuxson, aparte de dioj aliaj Sur la suprajxo plej alta de multekapa Olimpo. Sxi alsidigxis kaj cxirkauxprenis per mano maldekstra Liajn genuojn, per dekstra lian mentonon ektusxis, Kaj potenculon Kronidon-Zeuxson sxi ekpetegis : "Ho, patro Zeuxso, se mi al vi inter diaro ekplacxis Iam per vorto aux faro, plenumu vi mian deziron : Vi mian filon ekvengxu, mortonton pli frue ol cxiuj; Agamemnono, la cxefo de viroj, lin malhonoris, De li preninte donacon kaj mem gxin forekrabinte. Sed vi lin vengxu, Antauxpripensanta, ho, Zeuxso potenca! Vi al Trojanoj donacu venkadon, gxis Ahxajidoj Mian filon honoros kaj rekompencos lin glore." Tiel sxi diris. Al sxi ne respondis la nubopelanto Zeuxso kaj longe silentis. Tetido do forte alpremis Sin al cxirkauxprenitaj genuoj kaj reekpetegis : "Ne sxanceligxu : promesu kaj donu al mi la konsenton Aux do--rifuzu (ne timas ja vi), ke tuj nun mi sciu, Cxu mi el cxiuj estas plej malestimata diino." Al sxi respondis indigne Zeuxso la nubkolektulo : "Vere, malbona afero estos, se vi kontraux Hero Igos min, kaj sxi per vortoj insultaj min ekkolerigos; Sxi jam sen tio en rondo de cxiuj dioj senmortaj Kontraux mi cxiam disputas, dirante--mi helpas Trojanojn. Tamen vi nun forrapidu, ke Hero vin ne ekvidu. Mi jam prizorgos, por vian deziron plenumi, kaj al vi Mi la kapon balancos, por ke al mi vi konfidu : Tio cxi estas de miaj promesoj por cxiuj senmortaj Garantiajxo sanktega, cxar estas ne redonebla, Ne refarebla la vorto, donita dum kapobalanco." Cxe tiuj vortoj mallevis Zeuxso la brovojn mallumajn, Kaj l' ambroziaj buklharoj de l' Potenculo subfalis De la kapo senmorta, la vasta Olimpo ektremis. Tiel konsiligxinte, ili disiris nun. Sxi do Maron profundan rapidis de la brilega Olimpo. Zeuxso eniris palacon sian, kaj eklevigxinte Iris la dioj renkonte al patro ilia, neniu Kuragxigxis atendi lin : cxiuj renkonte aliris. La Olimpano sidigxis sur trono sia. Sed Hero Ne preterlasis, ke li konsiligxis kun la filino De maljunulo Nereo, l'argxentapieda Tetido, Kaj tiajn vortojn pikemajn al Zeuxso potenca eldiris : "Kiu el dioj, vi ruza, al vi sian donis konsilon? Cxiam placxas al vi ricevadi sekretajn decidojn, Dum mi malestas de vi, kaj neniam al mi vi diras Vole ecx unu vorton de tio, pri kio vi pensas." Al sxi respondis la patro de la homaro kaj dioj : "Hero, ne penu vi cxiujn miajn pensojn sciigxi, Cxar tio estas ne ebla por vi ecx, por mia edzino. Certe, neniu el dioj kaj homoj sciigxos pri tio, Antaux ol vi, kio estas por vi permesata sciigxi; Tamen do, kion mi volas aparte de dioj decidi, Vi min ne devas demandi, vi min ne devas esplori." Hero la bovookula ree respondis al Zeuxso : "Ho, kiajn vortojn eldiris vi, Kronido terura! Mi ja neniam gxis nun vin demandis aux esploradis, Tute trankvile decidas vi cxion, kion vi volas. Sed mi nun timas en koro, cxu vin ne ekkonvinkis L'ido de griza Nereo, l'argxentapieda Tetido : Cxe vi sidante, sxi viajn cxirkauxprenadis genuojn. Al sxi vi eble promesis per kapobalanco Ahxilon Ekglorigi kaj multajn Ahxajojn ekstermi cxe l' sxipoj?" Al sxi respondis dirinte Zeuxso la nubkolektulo : "Stranga, vi cxiam suspektas, ne povas de vi mi kasxigxi, Sed vi nenion atingos, nur malproksimigxos de koro Mia, kaj tio por vi estos ja pli terura ankoraux. Se tio estos, farigxos tio laux mia deziro, Sidu do vi nun trankvile kaj miajn ordonojn obeu! Cxar malcerte tuta diaro Olimpa vin helpos, Se kontraux vin nevenkeblajn miajn manojn mi uzos". Tiel li diris, kaj Hero la bovookula ektimis, Sidis silente, koleron en sian koron bridinte, Kaj eksopiris la Uranidoj en Zeuxsa palaco. Jen nun eldiris Hefesto, la glora artisto, favore Pri sia kara patrino Hero, diino blankmana : "Estos certege malbone kaj fine ne elsufereble, Se vi tiel malice malpacos por la mortemaj Kaj inter dioj vi semos ribelon. Ne gxuos ja pli ni Gxojon festenan, se regxos malpaco. Al mia patrino Mi nun konsilas (kvankam sxi mem havas multan prudenton) Al kara patro obee submeti sin, por ke li ree Ne ekkoleru, kaj pli ne konfuzi nin dume festeno. Cxar se li, la Olimpano tondronjxetanta, ekvolos, Li nin dejxetos de tronoj; li estas pli forta ol cxiuj. Sed vi lin volu per vortoj delikataj moligi Kaj refarigxos favora baldaux al ni l'Olimpano". Tiel dirinte, levigxis li kaj pokalon dufundan Donis al sia patrino kara kaj diris la vortojn : "Kara patrino, elportu malgxojon malgrauxe sufero, Ke mi vin, ho, la plej kara, ne vidu per propraj okuloj Baldaux batata; cxar vana, kiel ajn volus mi, estos Mia helpo, cxar Zeuxson kontrauxi estas ne eble. Cxar jam antauxe, kiam fojon mi volis vin helpi, Kaptis li min cxe l' piedo, de sojlo la sankta min jxetis. Tutan la tagon mi flugis suben kaj dum sunsubiro Mi sur Lemnoson surfalis, havante malmulte da vivo, Sed la Sintoj ricevis la subenfalinton amike." Tiel eldiris li, kaj ekridetis Hero blankmana Kaj ridetante sxi prenis de sia filo pokalon. Li do al cxiuj ceteraj senmortaj, irante de dekstre, Dolcxan nektaron enversxis, el la kaliko cxerpante, Kaj inter dioj felicxaj eksonis ridado senfina, Kiam ili lin vidis kuradi kaj rekuradi. Gxis sunsubiro festenis ili dum tuta la tago, Kaj nenio mankis al koroj dum festenado Bonarangxita : nek sonoj belegaj de liro Apola. Nek l' harmonia kantado de Muzoj, kantantaj alterne. Sed kiam ekestingigxis la lumo de l' suno brilega, Cxiu el ili foriris dormi en sian logxejon, Kiun al cxiu lamapieda artisto Hefesto Ekkonstruis per sia multescianta prudento. Zeuxso do tondronjxetanta iris al sia kusxejo, Kie li ofte kusxadis sub ago de dormo la dolcxa. Tien veninte, li dormis, kaj apud li--Hero orkrona. * * * * * VIII ALDONO * * * * * PREGXO SUB LA VERDA STANDARDO Al Vi, ho potenca senkorpa mistero, Fortego, la mondon reganta, Al Vi, granda fonto de l'amo kaj vero Kaj fonto de vivo konstanta, Al Vi, kiun cxiuj malsame prezentas, Sed cxiuj egale en koro Vin sentas, Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu regxas, Hodiaux ni pregxas. Al Vi ni ne venas kun kredo nacia, Kun dogmoj de blinda fervoro : Silentas nun cxiu disput' religia Kaj regas nur kredo de _koro_. Kun gxi, kiu estas cxe cxiuj egala, Kun gxi, la plej vera, sen trudo batala, Ni staras nun, filoj de l'tuto homaro Cxe Via altaro. Homaron Vi kreis perfekte kaj bele, Sed gxi sin dividis batale; Popolo popolon atakas kruele, Frat' fraton atakas sxakale. Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera, Auxskultu la vocxon de l'pregxo sincera, Redonu la pacon al la infanaro De l'granda homaro! Ni jxuris labori, ni jxuris batali, Por reunuigi l'homaron. Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali, Sed lasu nin venki la baron; Donacu Vi benon al nia laboro, Donacu Vi forton al nia fervoro, Ke cxiam ni kontraux atakoj sovagxaj Nin tenu kuragxaj. La verdan standardon tre alte ni tenos; Gxi signas la bonon kaj belon. La Forto mistera de l' mondo nin benos, Kaj nian atingos ni celon. Ni inter popoloj la murojn detruos, Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos Kaj falos por cxiam, kaj amo kaj vero Ekregos sur tero. * * * * * TABELO DE LA ENHAVO EKZERCOJ . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 1 FABELOJ KAJ LEGENDOJ La novaj vestoj de la regxo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 19 Aleksandro Macedona (V. Jabec) . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 24 Kiu estas la plej bona amiko de la viro? . . . . . . . . . . . . . . 26 La deveno de la virino . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 28 La naskigxo de la tabako (C. Bachiller). . . . . . . . . . . . . . . 30 Karagara . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 34 La virineto de maro. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 35 ANEKDOTOJ. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 61 RAKONTOJ Nokto. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 92 La hejmo de la metiisto. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 108 La forgesita pipo (A. Edelmann). . . . . . . . . . . . . . . . . . . 117 Arturo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 122 La nigra virino. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 138 La karaj braceletoj. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 143 Nur unu vorton . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 145 La porcio da glaciajxo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 154 EL LA VIVO KAJ SCIENCOJ Bagateloj. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 178 Fingra kalendaro . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 208 El la posxto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 214 La logxejoj de la termitoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 222 Korespondado komerca . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 227 Kronika katara konjunktivito . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 229 La sunhorlogxo en Dijon. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 235 ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO El la unua libro de la lingvo Esperanto. . . . . . . . . . . . . . . 241 Plena gramatiko de Esperanto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 254 Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz gxis la nuna tempo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 256 Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia . . . . . . . . 268 POEZIO L. Zamenhof.--La espero. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 317 -- La vojo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 318 -- Al la fratoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 319 -- Mia penso. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 321 -- Ho mia kor'. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 322 -- La vojevodo (Mickiewicz) . . . . . . . . . . . . . . 323 -- La rozeto (Goethe) . . . . . . . . . . . . . . . . . 325 -- En nord' unu pino (Heine). . . . . . . . . . . . . . 326 -- En songxo (Heine). . . . . . . . . . . . . . . . . . 326 -- Lorelej' (Heine) . . . . . . . . . . . . . . . . . . 327 -- Kanto de studentoj . . . . . . . . . . . . . . . . . 323 -- Al la regxo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 329 -- Nokta kanto de soldato (W. Hauff). . . . . . . . . . 330 -- Kanto de l'ligo (A. Mozart). . . . . . . . . . . . . 330 -- La kapelo (L. Uhland). . . . . . . . . . . . . . . . 331 -- La gaja migranto . . . . . . . . . . . . . . . . . . 332 -- La vojo (B. N. Delvig) . . . . . . . . . . . . . . . 339 Leo Belmont.--Nokt' en la koro (Byron) . . . . . . . . . . . . . . 333 -- Al brusto, al min (Heine). . . . . . . . . . . . . . 334 V. Devjatnin.--Printempo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 335 -- Sxipeto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 335 -- Sciuro kaj papago . . . . . . . . . . . . . . . . . 336 -- Angxelo (Lermontov) . . . . . . . . . . . . . . . . 336 -- Husaro (Pusxkin). . . . . . . . . . . . . . . . . . 337 -- Infano de zorgo (Herder). . . . . . . . . . . . . . 341 -- Espero (Schiller) . . . . . . . . . . . . . . . . . 343 -- Garantio (Schiller) . . . . . . . . . . . . . . . . 344 A. Dombrowski.--Mia mizero . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 348 -- Nova kanto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 349 -- La malliberulo . . . . . . . . . . . . . . . . . . 350 M. Goldberg.--La turo babilona . . . . . . . . . . . . . . . . . . 351 -- Nova Dio {S. Frug) . . . . . . . . . . . . . . . . . 353 -- Cigno, ezoko kaj kankro (Krylov) . . . . . . . . . . 359 A. Grabowski.--Tri Budrysoj (Mickiewicz) . . . . . . . . . . . . . 360 -- Revajxo (P. Dalman) . . . . . . . . . . . . . . . . 361 -- Excelsior (Longfellow). . . . . . . . . . . . . . . 362 -- La pluva tago (Longfellow). . . . . . . . . . . . . 364 -- La sago kaj la kanto (Longfellow) . . . . . . . . . 364 -- Sonoriloj de vespero (T. Moore) . . . . . . . . . . 365 E. Haller.-- Mi rakontis (Vejnberg) . . . . . . . . . . . . . . .366 G. Janowski.--Mi eliras (Lermonto. . . . . . . . . . . . . . . . 366 D. Jegorov.--Auxtuno. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 367 F. de Kanalosxsxy-Lefler.--Kusxas somero (Heine) . . . . . . . . . 368 A. Kofman.-- Filino de Iftah. . . . . . . . . . . . . . . . . . . 368 -- La sklavosxipo (Heine) . . . . . . . . . . . . . . . 374 V. Langlet.--Al la memoro de Jozef Wasniewski . . . . . . . . . . 378 R. Libeks.-- Latva popola kanto . . . . . . . . . . . . . . . . . 380 I. Lojko.--Malgrand'-rusa kanteto. . . . . . . . . . . . . . . . . 380 -- Profeto (Lermontov) . . . . . . . . . . . . . . . . . . 381 F. Lorenc.--Alauxdeto (Boheme) . . . . . . . . . . . . . . . . . . 382 A. Naumann.--Mi amis vin . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 383 -- Printempo venos . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 384 Poeteto.--La Cxaso . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 384 I. Seleznet.--Kanto. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 385 -- Ne riprocxu la sorton. . . . . . . . . . . . . . . . 386 -- Revo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 386 E. Smetanka.--La poeto (V. Halek). . . . . . . . . . . . . . . . . 387 L. Sokolov.--La velo (Lermontov) . . . . . . . . . . . . . . . . . 388 M. Solovjev.--Plendo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 388 -- Tri palmoj (Lermontov) . . . . . . . . . . . . . . . 389 K. Svanbom.--Laux sveda melodio. . . . . . . . . . . . . . . . . . 391 S. Satunovski.--Ne diru (Nadson) . . . . . . . . . . . . . . . . . 391 W. Waher.--Spirita Sxipo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 392 J. Wasniewski.--El la paperujo de miaj fabloj. . . . . . . . . . . 391 E. de Wahl.--Cxe l' maro (Heine) . . . . . . . . . . . . . . . . . 395 F. Zamenhof.--Versajxo sen fino. . . . . . . . . . . . . . . . . . 395 -- Vizito de la steloj sur la tero. . . . . . . . . . . 397 0. Zeidlitz.--Vespero (A. Nikander). . . . . . . . . . . . . . . . 402 L. Zamenhof.--El Hamleto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 403 A. Kofman.--El Iliado. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 441 ALDONO Pregxo sub la verda standardo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 459 * * * * * 1432-05.--Coulommiers. Imp. PAUL BRODARD.--12-05. --- Provided by LoyalBooks.com ---