HENRIK IBSEN KONSTRUESTRO SOLNESS (Byggmester Solness) (1892) Tradukita de Odd Tangerud 1997 Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 54, N - 3401 Lier Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82 ISBN 82-91707-62-6 KONSTRUESTRO SOLNESS ROLOJ: KONSTRUESTRO HALVARD SOLNESS. SINJORINO ALINE SOLNESS, lia edzino. DOKTORO HERDAL, familia kuracisto. KNUT BROVIK, antaŭa arkitekto, nun asistanto ĉe Solness. RAGNAR BROVIK, lia filo, desegnisto. KAJA FOSLI, lia nevino, librotenistino. FRAŬLINO HILDE WANGEL. KELKAJ SINJORINOJ. HOMAMASO SUR LA STRATO. (La litero _ø_ prononciĝas kiel franca _eu_ aŭ germana _oe_) (La agado havas lokon en la domo de _konstruestro Solness_.) UNUA AKTO (Simple ekipita laborĉambro ĉe konstruestro Solness. Duflugila pordo en la muro maldekstre kondukas al la antaŭĉambro. Dekstre estas la pordo al la internaj ĉambroj de la domo. En la fonmuro estas malferma pordo al la desegnejo. Antaŭe maldekstre estas pupitro kun libroj, paperoj kaj skribiloj. Kontraŭe al la pordo estas forno. En la angulo dekstre estas sofo kun tablo kaj kelkaj seĝoj. Sur la tablo estas akvokarafo kaj glaso. Pli malgranda tablo kaj balancseĝo kaj apogseĝo en la antaŭo dekstre. Eklumigitaj laborlampoj sur la tablo en la desegnejo, sur la tablo en la angulo kaj sur la pupitro.) (En la desegnejo sidas Knut Brovik kaj lia filo Ragnar okupataj pri konstruaĵoj kaj kalkuloj. Ĉe la pupitro en la laborĉambro staras Kaja Fosli skribante en la ĉeflibron. Knut Brovik estas maljuna, maldika viro kun blanka hararo kaj barbo. Li estas vestita en iom uzita sed bone tenita nigra mantelo. Li portas okulvitrojn kaj blankan, iom flaviĝintan koltukon. Ragnar Brovik estas en la tridekjaroj, bele vestita, helhara, kun iom klina pozo. Kaja Fosli estas maldika, juna knabino de iom pli ol dudek jaroj, zorge vestita, sed de malsaneca aspekto. Ŝi havas verdan ŝirmilon super la okuloj. — Ĉiuj tri laboras iom da tempo en silento.) KNUT BROVIK (subite, kvazaŭ en timo, rektigas sin ĉe la desegnotablo, suspiras peze kaj pene dum li iras al la pordaperturo) Ne, nun mi baldaŭ ne plu eltenos! KAJA (iras al li) Ĉu estas pli malbone ĉi-vespere, onklo? BROVIK Ho, ŝajnas al mi, ke plimalboniĝas tagon post tago. RAGNAR (ekstaris kaj proksimiĝas) Vi devus iri hejmen, patro. Provu iomete dormi — BROVIK (senpacience) Enlitiĝi, ĉu? Ĉu vi deziras, ke mi tute sufokiĝu! KAJA Sed faru almenaŭ etan promenadon. RAGNAR Jes, faru. Mi akompanos vin. BROVIK (impete) Mi ne foriros antaŭ ol li venas! Ĉi-vespere mi alparolos lin rekte — (subpreme kolera) al li — la ĉefo. KAJA (en timo) Ho ne, onklo, — nepre atendu pri tio! RAGNAR Jes, atendu do, patro! BROVIK (spiras pene) Hah, — hah —! Mi, mi vere ne havas tempon atendi multe pli longe. KAJA (aŭskultante) Tŝ! Jen mi aŭdas lin malsupre sur la ŝtuparo! (Ĉiuj tri reiras al sia laboro. Mallonga silento.) (Konstruestro Halvard Solness envenas tra la antaŭĉambra pordo. Li estas iom aĝa, sana kaj forta, kun dense tondita, krispa hararo, malhelaj lipharoj kaj malhelaj, dikaj brovoj. Li portas grizeverdan, butonumitan jakon kun nefleksebla kolumo kaj larĝaj refaldaĵoj. Sur la kapo li havas molan, grizan feltĉapon, kaj sub la brako kelkajn paperujojn.) KONSTRUESTRO SOLNESS (ĉe la pordo, montras al la desegnejo kaj demandas flustre) Ĉu ili eliris? KAJA (mallaŭte, skuante la kapon) Ne. (Ŝi deprenas la okulŝirmilon.) (Solness iras antaŭen sur la planko, ĵetas sian ĉapelon sur seĝon, metas la ujojn sur la tablon apud la sofo, kaj denove proksimiĝas al la pupitro. _Kaja_ senhalte skribas, sed aspektas nerve maltrankvila.) SOLNESS (laŭte) Kion vi tie enskribas, fraŭlino Fosli? KAJA (ekskuiĝas) Ho, estas nur io, kio — SOLNESS Vidigu, fraŭlino. (klinas sin super ŝin, pretendante rigardi en la ĉeflibron, kaj flustras) Kaja? KAJA (skribante; mallaŭte) Jes? SOLNESS Kial vi ĉiam deprenas tiun ŝirmilon, kiam mi venas? KAJA (kiel antaŭe) Ĉar mi aspektas malbele kun ĝi. SOLNESS (ridetas) Kaj _tion_ do ne _volas_, Kaja? KAJA (ekrigardas al li) Por nenio en la mondo. Ne en _viaj_ okuloj. SOLNESS (karesas milde ŝian hararon) Kompatinda, kara, eta Kaja — KAJA (klinas la kapon) Tŝ, — ili povas aŭdi vin! (_Solness_ paŝadas trans la plankon dekstren, turnas sin kaj haltas apud la pordo de la desegnejo.) SOLNESS Ĉu iu venis por konsulti min? RAGNAR (ekstaras) Jes, la juna paro, kiu deziras konstruigi la vilaon ekstere sur Løvstrand. SOLNESS (grumblante) Nu _ili_? _Ili_ devas atendi. Mi ankoraŭ ne sufiĉe pripensis la planon. RAGNAR (pli proksime, iom hezitante) Urĝas por ili ekhavi la desegnaĵojn. SOLNESS (kiel antaŭe) Jes, je Dio, — tion volas ja ĉiuj! BROVIK (ekrigardas) Ĉar ili forte sopiras transloĝiĝi en propran domon, ili diris. SOLNESS Nu ja; jes ja. _Tion_ ni ja scias! Kaj ili akceptas kion ajn. Kontentaj pri tia aŭ tia loĝejo. Nur ia restadejo. Sed nenia hejmo. Ne dankon! Ke ili turnu sin al iu alia. Diru _tion_ al ili, kiam ili revenos. BROVIK (puŝas la okulvitrojn supren al la frunto, kaj ekrigardas lin surprizite) Al iu alia? Ĉu vi volus fordoni tiun laboron? SOLNESS (senpacience) Jes, jes, jes, je diablo! Se tiel estu —. Prefere tio ol konstrui sencele en la aero. (ekkrie) Ĉar mi ja apenaŭ konas tiujn homojn! BROVIK La homoj estas sufiĉe solidaj. Ragnar konas ilin. Li vizitadas la familion. Tre solidaj homoj. SOLNESS Ho, solidaj, — solidaj! Ne temas ja pri _tio_. Je Dio, — ĉu eĉ ne _vi_ komprenas min? (impete) Mi ne volas implikiĝi en io kun tiuj fremdaj homoj. Ke ili turnu sin al kiu ajn! BROVIK (ekstaras) Ĉu _tio_ estas via sincera opinio? SOLNESS (moroze) Jes, estas. — Definitive. (Li paŝadas antaŭen tra la ĉambro.) (_Brovik_ interŝanĝas ekrigardon kun _Ragnar_, kiu faras avertan geston. Poste li iras en la antaŭan ĉambron.) BROVIK Permesu al mi paroli kelkajn vortojn kun vi? SOLNESS Bone. BROVIK (al _Kaja_) Eniru _tien_ dume, vi. KAJA (timeme) Ho, sed onklo — BROVIK Faru kiel mi diras, infano. Kaj fermu la pordon post vi. (_Kaja_ iras hezitante en la desegnejon, ekrigardas timeme kaj pete al _Solness_, kaj fermas la pordon.) BROVIK (iom mallaŭte) Mi ne volas, ke la infanoj sciu, kiel malbone statas pri mi. SOLNESS Jes, vi vere aspektas malsane nuntempe. BROVIK Pri mi estas baldaŭ finite. La fortoj malkreskas — de tago al tago. SOLNESS Sidu iomete. BROVIK Dankon, — se mi rajtas? SOLNESS (tiras la apogseĝon pli konvena) Jen. Bonvolu. — Nu? BROVIK (kun peno eksidas) Jes, estas tio pri Ragnar. Estas _tio_, kio estas la plej premiga. Kio fariĝos el li? SOLNESS Via filo, li kompreneble restos ĉi tie ĉe mi tiom longe, kiom li deziras. BROVIK Estas ja ĝuste _tio_, kion li ne volas. Trovas ke li ne povas — nun ne plu. SOLNESS Nu, li havas ja bonajn kondiĉojn, mi opinius. Sed se li postulus pli, mi ne estus malinklina al — BROVIK Ne, ne! Tute ne temas pri _tio_. (senpacience) Sed li devas iam havi okazon labori memstare, ankaŭ li! SOLNESS (ne lin rigardante) Ĉu vi opinias, ke Ragnar havas talentojn necesajn por tio? BROVIK Ne, _jen_ la teruraĵo — ke mi komencis dubi pri la knabo. Ĉar vi ja neniam diris eĉ — eĉ unu solan kuraĝigan vorton pri li. Sed tamen ŝajnas al mi, ke nenio alia eblas. _Devas_ esti talentoj en li. SOLNESS Nu, sed li ja nenion lernis — tiel funde. Escepte desegni. BROVIK (rigardas lin kun kaŝa malamo kaj diras raŭke:) Ankaŭ _vi_ ne multe estis lerninta pri la fako, kiam vi servis ĉe mi. Sed vi tamen ekkomencis, vi. (spiras peze) Kaj progresis. Kaj superis min kaj — kaj multajn aliajn. SOLNESS Jes, vidu, — fariĝis tiel por _mi_. BROVIK Vi pravas. Ĉio fariĝis por vi. Sed vi do ne havas koron por lasi min iri tombejen — sen vidi por kio Ragnar taŭgas. Kaj mi ankaŭ dezirus vidi ilin geedziĝintaj — antaŭ ol mi forpasos. SOLNESS (akre) Ĉu estas ŝi, kiu tion volas? BROVIK Ne tiom Kaja. Sed Ragnar priparolas tion ĉiun tagon. (pete) Vi _devas_, — vi _devas_ helpi lin al iu memstara laboro nun! Mi _devas_ vidi ion, kion la knabo faris. Ĉu vi aŭdas? SOLNESS (kolere) Sed, je la diablo, mi ne povas tiri mendojn por li de la luno! BROVIK Ĝuste nun li povas ekhavi bonan mendon. Grandan laboron. SOLNESS (maltrankvila, ekmire) Ĉu _li_? BROVIK Se vi donus vian konsenton. SOLNESS Kia laboro estas _tiu_? BROVIK (iom hezite) Li povos konstrui tiun vilaon tie sur Løvstrand. SOLNESS Tiun! Sed ĝin mi ja mem konstruos! BROVIK Ho, _vi_ ja ne vere emas. SOLNESS (ekkoleras) Ne emas! Mi! Kiu kuraĝas diri tion? BROVIK Vi ja mem ĵus diris. SOLNESS Ho, ne atentu kion mi tiel — _diras_. — Ĉu ili petis al Ragnar konstrui la vilaon? BROVIK Jes. Li ja konas la familion. Kaj li faris, — nur pro amuziĝo — faris desegnaĵojn kaj kalkulon kaj la kromon — SOLNESS Kaj pri la desegnaĵoj ili estas kontentaj? Tiuj kiuj loĝos tie? BROVIK Jes. Se vi nur volus trarigardi ilin kaj aprobi, ili — SOLNESS Ili volus igi Ragnar konstrui la hejmon por si? BROVIK Ege plaĉis al ili, kion li prezentis. Ŝajnis al ili ke estas io tute nova. Jen kion ili diris. SOLNESS Hoho! _Nova_! Ne tia eksmoda senvaloraĵo, kian _mi_ kutimas konstrui! BROVIK Ŝajnis al ili, ke estas io _alia_. SOLNESS (en subpremata kolero) Do estis pro Ragnar, ke ili venis — dum mi estis for! BROVIK Ili venis por vin saluti. Kaj demandi, ĉu vi estus volema retiri vin — SOLNESS (ekkoleras) Retiri min! Mi! BROVIK Se vi trovus, ke la desegnaĵoj de Ragnar — SOLNESS Mi! Retiri min por via filo! BROVIK Retiri vin de la interkonsento, ili pensis. SOLNESS Ho, tio ja estas la sama. (ridas kolere) Nu, ĉu tiel! Halvard Solness, — li nun komencu retiri sin! Doni lokon al tiuj, kiuj estas pli junaj. Al la plej junaj, eble! Nur doni lokon! Lokon! Lokon! BROVIK Je Dio, estas ja loko por pli ol nur unu sola — SOLNESS Ho, ne estas tiel _ege_ sufiĉa loko ĉi tie. Nu, pri _tio_ estu kiel estu. Sed mi neniam retiros min! Neniam cedos al kiu ajn! Neniam libervole. Neniam je mia vivo mi _tion_ faros! BROVIK (ekstaras pene) Mi do eliru el la vivo sen trankvilo? Sen ĝojo? Sen fido kaj kredo pri Ragnar? Sen vidi unu solan verkon de li? Ĉu tion mi faru? SOLNESS (duone turnas sin flanken kaj murmuras) Hm, — ne plu demandu. BROVIK Jes, respondu pri _tio_. Ĉu mi eliru el la vivo tute mizera? SOLNESS (aspekte luktas kun si mem; fine li diras per mallaŭta, sed firma voĉo) Vi iru el la vivo tiel, kiel vi laŭ eblecoj scias kaj povas. BROVIK Do, tiel estu. (li paŝas trans la plankon) SOLNESS (postiras, duone malespera) Mi ja ne _povas_ alie, komprenu! Mi ja _estas_ kia mi _estas_! Kaj _rekrei_ min mem mi ja ne povas! BROVIK Ne, ne, — vi eble ne povas. (ŝancelas kaj haltas apud la sofotablo) Permesu al mi glason da akvo? SOLNESS Bonvolu. (verŝas kaj etendas al li la glason) BROVIK Dankon. (trinkas kaj demetas la glason) (_Solness_ iras kaj malfermas la pordon al la desegnejo.) SOLNESS Ragnar, — vi devas akompani vian patron hejmen. (_Ragnar_ ekstaras rapide. Li kaj _Kaja_ venas en la laborejon.) RAGNAR Kio estas, patro? BROVIK Prenu min sub la brako. Kaj ni iru. RAGNAR Jes bone. Vestu vin ankaŭ vi, Kaja. SOLNESS Fraŭlino Fosli devas resti. Nur momenton. _Mi_ havas leteron skribendan. BROVIK (rigardas al _Solness_) Bonan nokton. Dormu bone — se vi povos. SOLNESS Bonan nokton. (_Brovik_ kaj _Ragnar_ eliras tra la antaŭĉambra pordo. _Kaja_ iras al la pupitro. _Solness_ staras kun klinita kapo dekstre apud la apogseĝo.) KAJA (necerta) Ĉu estas letero —? SOLNESS (mallonge) Ne, kompreneble ne. (rigardas ŝin severe) Kaja! KAJA (timeme, mallaŭte) Jes? SOLNESS (montras ordone per la fingro al la planko) Venu ĉi tien! Tuj! KAJA (hezite) Jes. SOLNESS (kiel antaŭe) Pli proksimen! KAJA (obeas) Kion vi volas? SOLNESS (rigardas ŝin momenton) Ĉu estas _vi_, kiun mi devas danki por tio ĉi? KAJA Ne, ne, tion ne kredu! SOLNESS Sed edziniĝi, — tion vi ja nun volas. KAJA (mallaŭte) Ragnar kaj mi estas gefianĉoj kvar — kvin jarojn, kaj tial — SOLNESS Kaj vi opinias, ke tio devas havi finon. Ĉu tiel estas? KAJA Ragnar kaj onklo diras, ke mi _devas_. Kaj tial mi ja devas cedi. SOLNESS (pli indulge) Kaja, ĉu vi ne tamen iomete amas Ragnar? KAJA Mi foje multe amis Ragnar. — Antaŭ ol mi venis al vi. SOLNESS Sed nun ne plu? Tute ne? KAJA (pasie, plektas la manojn antaŭ li) Ho, vi ja scias, ke nun mi nur amas unu solan! Neniun alian en la tuta mondo. Neniam amos aliulon! SOLNESS Jes, tiel vi parolas. Kaj tamen vi foriros de mi. Lasos min sidi sola kun ĉio! KAJA Sed ĉu mi ne povus resti ĉe vi, eĉ se Ragnar —? SOLNESS (rifuzante) Ne, ne, tio tute ne eblas. Se Ragnar foriros, kaj komencos labori memstare, li ja mem bezonos vin. KAJA (tordas la manojn) Ho, ŝajnas al mi, ke mi ne _povas_ disiĝi de vi! Estas ja tute, tute neeble, mi pensas! SOLNESS Do zorgu, ke Ragnar forlasos tiujn stultajn ideojn. Edziniĝu al li se vi volas — (ŝanĝas tonon) persvadu lin resti en sia bona ofico ĉe mi. Tiel mi ja povas reteni ankaŭ _vin_, kara Kaja. KAJA Ho jes, kiel belege estus, se povus tiel aranĝiĝi! SOLNESS (kaptas ŝin per ambaŭ manoj ĉe la kapo kaj flustras) Ĉar mi ne _povas_ esti sen vi, komprenu. Devas havi vin ĉe mi ĉiun tagon. KAJA (nervoze ravita) Ho Dio! Ho Dio! SOLNESS (kisas ŝian hararon) Kaja, — Kaja! KAJA (genuas antaŭ li) Ho kiel bona vi estas al mi! Kiel nedireble bona! SOLNESS (impete) Ekstaru! Ekstaru do, je diab—! Ŝajnas al mi, ke iu venas! (helpas ŝin ekstari. Ŝi ŝancelas al la pupitro.) (_Sinjorino Solness_ aperas ĉe la pordo dekstre. Ŝi aspektas magre kaj kun ĉagrenoj, kun ioma spuro de pasinta beleco. Blondaj, pendantaj bukloj. Elegante, nigre vestita. Parolas iom malrapide kaj per plendanta voĉo.) SINJORINO SOLNESS (ĉe la pordo) Halvard! SOLNESS (turnas sin) Ho, ĉu vi, kara —? SINJORINO SOLNESS (kun rigardo al _Kaja_) Mi venas al ĝeno, mi komprenas. SOLNESS Tute ne. Fraŭlino Fosli nur skribos ankoraŭ letereton. SINJORINO SOLNESS Jes, tion mi vidas. SOLNESS Kion vi do volas de mi, Aline? SINJORINO SOLNESS Mi nur volas diri, ke doktoro Herdal sidas en la angulĉambro. Ĉu eble ankaŭ vi envenos, Halvard? SOLNESS (rigardas ŝin suspekteme) Hm, — ĉu la doktoro nepre volas paroli kun mi? SINJORINO SOLNESS Ne precize nepre. Li venis al mi vizite. Kaj kompreneble li deziras saluti vin samtempe. SOLNESS (ridas silente) Mi imagas tion, jes. Nu, vi do petu lin iomete atendi. SINJORINO SOLNESS Kaj vi do venos al li iom poste? SOLNESS Eble poste, — poste, kara. Post iom. SINJORINO SOLNESS (kun denova rigardo al _Kaja_) Nu, ne forgesu do, Halvard. (retiras sin kaj fermas la pordon post si) KAJA (mallaŭte) Ho Dio, ho Dio, — la sinjorino certe pensas ion malbonan pri mi! SOLNESS Tute ne. Almenaŭ ne pli ol ordinare. Sed tamen estas pli bone, ke vi nun foriru, Kaja. KAJA Jes, jes, nun mi _devas_ foriri. SOLNESS (severe) Kaj vi metos tion alian en ordo por mi. Ĉu vi aŭdas? KAJA Ho, se vere dependus nur de _mi_ — SOLNESS Mi _volas_ havi tion en ordo, mi diras! Kaj jam morgaŭ! KAJA (timeme) Se ne eblas alimaniere, mi volonte rompos la fianĉecon. SOLNESS (ekscite) Rompi la fianĉecon! Ĉu vi estas freneza! Vi volas rompi —? KAJA (malespere) Jes, prefere tion. Ĉar mi _devas_, — mi _devas_ resti ĉe vi! Ne _povas_ foriri de vi! Estas tiel — tiel tute neeble! SOLNESS (ekflamiĝas) Sed, je diablo, — kaj Ragnar! Estas ja ĝuste Ragnar kiun mi — KAJA (rigardas lin per timigitaj okuloj) Ĉu estas precipe pro Ragnar, ke — ke vi —? SOLNESS (regas sin) Ho ne, certe ne! Vi do nenion komprenas. (milde kaj mallaŭte) Kompreneble estas _vi_, kiun mi deziras havi. Unue vi, Kaja. Sed ĝuste tial vi devas persvadi ankaŭ Ragnar, ke li restu en la okupo. Nu, nu, — iru nun hejmen. KAJA Jes, jes, bonan nokton do. SOLNESS Bonan nokton. (kiam ŝi estas elironta) Aŭskultu! Ĉu la desegnaĵoj de Ragnar estas tie ene? KAJA Jes, mi ne vidis ke li kunprenis ilin. SOLNESS Do, eniru, kaj trovu ilin por mi. Eble mi povus tamen trarigardi ilin. KAJA (ĝoja) Ho jes, faru tion! SOLNESS Pro vi, kara Kaja. Nu, rapidu por trovi ilin! (_Kaja_ rapidas en la desegnejon, serĉas timeme en la tirkesto, eltrovas dokumentujon kaj alportas ĝin.) KAJA Jen ĉiuj desegnaĵoj. SOLNESS Metu ilin tien sur la tablon. KAJA (demetas la ujon) Bonan nokton, do. (pete) Kaj pensu bone kaj ĝentile pri mi. SOLNESS Ho, tion mi ja ĉiam faras. Bonan nokton, kara eta Kaja. (ekrigardas dekstren) Do foriru! (_Sinjorino Solness_ kaj _doktoro Herdal_ venas tra la pordo dekstre. Li estas iom aĝa, diketa sinjoro kun ronda, memkontenta vizaĝo, senbarba, kun maldensa, hela hararo, kaj portas orajn okulvitrojn.) SINJORINO SOLNESS (ankoraŭ ĉe la pordo) Halvard, mi ne povas plu reteni la doktoron. SOLNESS Nu, do venu ĉi tien. SINJORINO SOLNESS (al _Kaja_, kiu estingas la pupitran lampon) Vi jam finis la leteron, fraŭlino? KAJA (konfuzita) La leteron —? SOLNESS Jes, estis mallonga. SINJORINO SOLNESS Certe estis tre mallonga. SOLNESS Vi povas foriri, fraŭlino Fosli. Kaj revenu ĝustatempe morgaŭ. KAJA Mi faros. — Bonan nokton, sinjorino. (Ŝi eliras tra la antaŭĉambra pordo) SINJORINO SOLNESS Certe estas bone por vi, Halvard, ke vi ekhavis tiun fraŭlinon. SOLNESS Jes, efektive. Ŝi estas uzebla por io el ĉio, ŝi. SINJORINO SOLNESS Laŭŝajne ŝi estas. DOKTORO HERDAL Ankaŭ lerta en librotenado, ĉu? SOLNESS Nu, — ioman sperton ŝi ja akiris dum tiuj du jaroj. Kaj ŝi estas ĝentila kaj bonvolas fari kion ajn. SINJORINO SOLNESS Jes _tio_ devas ja esti granda agrableco — SOLNESS _Tiel_ estas. Precipe kiam oni ne estas dorlotita en tiu rilato. SINJORINO SOLNESS (milde riproĉe) Ĉu _tion_ vi povas diri, Halvard? SOLNESS Ho ne, ne, kara Aline. Mi petas pardonon. SINJORINO SOLNESS Neniu kaŭzo. — Nu, doktoro, vi do revenos poste por trinki teon ĉe ni? DOKTORO HERDAL Tuj post la vizito al iu malsanulo mi venos. SINJORINO SOLNESS Tre afable. (Ŝi eliras tra la pordo dekstre.) SOLNESS Ĉu urĝas, doktoro? DOKTORO HERDAL Ne, tute ne. SOLNESS Ĉu ni iomete interparolu? DOKTORO HERDAL Jes, bonvole. SOLNESS Ni eksidu. (Li montras por la doktoro lokon en la balancseĝo kaj mem eksidas en la apogseĝon) SOLNESS (rigardas lin esplore) Diru al mi, — ĉu vi ion rimarkis pri Aline? DOKTORO HERDAL Nun, kiam ŝi estis ĉi tie, vi aludas? SOLNESS Jes. Rilate al _mi_. Ĉu vi ion rimarkis? DOKTORO HERDAL (ridetas) Jes, je diablo, — ne estis eviteble rimarki, ke via edzino, — hm — SOLNESS Nu? DOKTORO HERDAL — ke via edzino ne aparte ŝatas tiun fraŭlinon Fosli. SOLNESS Nenion alian? Tion mi ja mem rimarkis. DOKTORO HERDAL Kaj tio ja ne estas stranga. SOLNESS Kio? DOKTORO HERDAL Ke ŝi ne precipe ŝatas, ke vi tiel tagon post tago havas alian virinon ĉe vi. SOLNESS Ne, ne, vi eble pravas. Kaj ankaŭ Aline. Sed tiu afero, — ĝi ne povas esti alia. DOKTORO HERDAL Ĉu vi ne povas dungi oficiston? SOLNESS La unuan ulon sin prezentantan? Ne dankon, — per tio mi ne povas kontentiĝi. DOKTORO HERDAL Sed ĉar via edzino —? Tiel malforta, kia ŝi estas —. Ĉar ŝi ne eltenas vidi tion ĉi? SOLNESS Jes, je Dio, devas esti kiel estas — mi dirus. Mi _devas_ reteni Kaja Fosli. Ne povas uzi iun alian ol ĝuste ŝin. DOKTORO HERDAL Neniun alian? SOLNESS (mallonge) Ne, neniun alian. DOKTORO HERDAL (tiras la seĝon pli proksimen) Aŭskultu nun, kara sinjoro Solness. Permesu al mi fari demandon en plena konfido. SOLNESS Jes, bonvolu. DOKTORO HERDAL La virinoj, vidu, — en certaj aferoj ili havas damnite bonan spurflaron — SOLNESS Ili ja havas. Certe. Sed —? DOKTORO HERDAL Nu. Do, aŭskultu. Ĉar via edzino tute ne povas toleri tiun Kaja Fosli —? SOLNESS Jes, kio do? DOKTORO HERDAL — ĉu ŝi ne havas ian — ian etan kaŭzon por tiu senvola maltoleremo? SOLNESS (rigardas lin kaj ekstaras) Hoho! DOKTORO HERDAL Ne ofendiĝu. Sed ĉu ŝi ne _havas_? SOLNESS (mallonge kaj decide) Ne. DOKTORO HERDAL Tute neniun kaŭzon do? SOLNESS Neniun alian kaŭzon ol sian propran suspektemon. DOKTORO HERDAL Mi scias, ke vi konis multajn virinojn dum via vivo. SOLNESS Jes, mi konis. DOKTORO HERDAL Kaj ankaŭ trovas kelkajn el ili allogaj. SOLNESS Ho jes, ankaŭ tio. DOKTORO HERDAL Sed en tio ĉi pri fraŭlino Fosli —? Do ne estas iu tiaĵo en tiu ĉi rilato? SOLNESS Ne. Nenio — de _mia_ flanko. DOKTORO HERDAL Sed de ŝia? SOLNESS Pri tio mi opinias, ke vi ne rajtas demandi, doktoro. DOKTORO HERDAL Ni eliris de la spurflaro de via edzino. SOLNESS Ni ja faris. Kaj pri tio — (malaltigas la voĉon) La spurflaro de Aline, kiel vi diras, — ĝi en certa maniero eltenis la provon, ĝi. DOKTORO HERDAL Nu, — jen _jen_! SOLNESS (eksidas) Doktoro Herdal, — mi nun rakontos al vi pri stranga okazaĵo. Se vi do volas aŭskulti. DOKTORO HERDAL Mi volonte aŭskultas strangajn rakontojn. SOLNESS Nu, bone. Vi eble memoras, ke mi prenis Knut Brovik kaj la filon en mian servon, — kiam ege malprogresis por la maljunulo. DOKTORO HERDAL Pri tio mi estas ja informita, jes. SOLNESS Ĉar ili ja estas paro da lertuloj, tiuj du. Ili havas talentojn, ambaŭ siaflanke. Sed jen la filo ekpensis fianĉiĝi. Sekve, kompreneble, li volis edziĝi, — kaj komenci konstrui mem. Ĉar tiel ja pensas ili ĉiuj, la junuloj. DOKTORO HERDAL (ridas) Jes, ili havas tiun malbonan kutimon, ke ili volas kuniĝi. SOLNESS Nu. Sed pri tio _mi_ ja ne povis esti kontenta. Ĉar mi ja mem bezonis Ragnar. Kaj ankaŭ la maljunulon. Li estas ja tre lerta por kalkuli porteblecon kaj volumon — kaj ĉiajn tiajn diablaĵojn, li. DOKTORO HERDAL Nu ja, ankaŭ tio ja apartenas al la metio. SOLNESS Jes certe. Sed Ragnar, li volis absolute komenci memstare. Nenio malhelpis _tion_. DOKTORO HERDAL Sed li ja tamen restis ĉe vi. SOLNESS Jes, aŭdu nun. Unu tagon tiu Kaja Fosli venis en ilian desegnejon kun misio. Ŝi neniam antaŭe estis tie. Kiam mi vidis kiel kore ili ĉarmiĝis unu de la alia, mi ekhavis la penson, ke se mi povis dungi ŝin en la oficejo, eble Ragnar restus, ankaŭ li. DOKTORO HERDAL Estis ja komprenebla penso. SOLNESS Jes, sed tiam mi neniel aludis pri io tia. Nur staris ŝin rigardante — kaj ege deziris havi ŝin ĉi tie. Mi iomete afable parolis kun ŝi, — tiel pri sensignifaĵoj. Kaj poste ŝi foriris. DOKTORO HERDAL Nu? SOLNESS Sed la sekvan tagon, je la vespero, kiam Brovik kaj Ragnar estis irintaj hejmen, ŝi revenis al mi kaj kondutis kvazaŭ mi estus farinta interkonsenton kun ŝi. DOKTORO HERDAL Interkonsenton? Pri kio? SOLNESS Ĝuste pri _tio_, kion kaŝe mi estis dezirinta. Sed kion mi tute ne menciis eĉ per unu sola vorto. DOKTORO HERDAL Tre strange. SOLNESS Jes, ĉu ne? Kaj nun ŝi volis scii kion ŝi devus fari ĉi tie. Ĉu ŝi komencu tuj la sekvan matenon. Kaj tiel plu. DOKTORO HERDAL Ĉu vi ne opinias, ke ŝi tion faris por povi esti kune kun sia amanto? SOLNESS Ankaŭ _mi_ havis tiun penson en la komenco. Sed ne estis tiel. De _li_ ŝi kvazaŭ tute forglitis, — kiam ŝi estis establita ĉe mi. DOKTORO HERDAL Forglitis al vi do? SOLNESS Jes, komplete. Mi povas rimarki, ke ŝi sentas mian rigardon al si de malantaŭe. Ŝi tremas, eĉ se mi nur proksimiĝas al ŝi. Kion vi pensas pri _tio_? DOKTORO HERDAL Hm, — estas ja klarigeble. SOLNESS Nu, sed jen tio alia? Ke ŝi kredis ke mi estis dirinta al ŝi tion, kion mi nur volis kaj deziris — tiel silente. Interne. Por mi mem. Kion vi diras pri tio? Ĉu vi povas klarigi al mi tiaĵon, doktoro Herdal? DOKTORO HERDAL Ne, pri tiaĵoj mi ne okupas min. SOLNESS Tion mi antaŭsentus. Tial ĝis nun mi ne volis paroli pri tio. — Sed estas diable embarase laŭlonge, komprenu. Jen mi devas ĉiun tagon ŝajnigi kvazaŭ mi —. Kaj estas ja bedaŭrinde por ŝi, la kompatindulino. (impete) Sed mi ne _povas_ ion alian! Ĉar se _ŝi_ forkuros de mi, — ankaŭ Ragnar foriros. DOKTORO HERDAL Kaj vi ne rakontis al via edzino la konekson en tio ĉi? SOLNESS Ne. DOKTORO HERDAL Sed, je Dio, kial vi ne faras? SOLNESS (fiksrigardas lin kaj diras mallaŭte) Ĉar ŝajnas al mi ke estas kvazaŭ — kvazaŭ ia bonfara memturmentado por mi en _tio,_ ke Aline rajtas esti maljusta al mi. DOKTORO HERDAL (agitas la kapon) El tio ĉi mi komprenas eĉ ne dian vorteron. SOLNESS Jen vidu, — estas ja kvazaŭ iu partopago por senlima, senmezura ŝuldo — DOKTORO HERDAL Al via edzino? SOLNESS Jes. Kaj tio iomete malpezigas la konsciencon. Oni povas spiri iom pli libere momenton, komprenu. DOKTORO HERDAL Je Dio, ĉu mi vorton komprenas — SOLNESS (interrompas; denove ekstaras) Jes, jes, jes, — do ni ne plu parolu pri tio. (Li paŝadas sur la planko, revenas kaj haltas ĉe la tablo.) SOLNESS (rigardas la doktoron kun ŝercema rideto) Certe ŝajnas al vi, ke vi lerte ekigis min rakonti, doktoro? DOKTORO HERDAL (iom ĉagrenita) Igis vin rakonti? Ankaŭ el tio mi nenion komprenas, sinjoro Solness. SOLNESS Ho, diru nur tute malkaŝe. Mi ja bone rimarkis tion, komprenu! DOKTORO HERDAL _Kion_ vi rimarkis? SOLNESS (mallaŭte, malrapide) Ke vi afablas ĉi tie tenante okulon sur min. DOKTORO HERDAL Ĉu _mi_! Diable, kial mi _tion_ farus? SOLNESS Ĉar vi kredas, ke mi — (ekscite) Nu, je diablo, — vi kredas la samon pri mi kiel Aline! DOKTORO HERDAL Kaj kion do _ŝi_ kredas pri vi? SOLNESS (denove sinrega) Ŝi komencas kredi, ke mi estas tiel — tiel — malsana. DOKTORO HERDAL Malsana! _Vi_! Pri tio ŝi neniam eligis vivan vorton al mi. Kio do estus al vi, kara? SOLNESS (klinas sin sur la seĝdorson kaj flustras) Aline kredadas, ke mi estas freneza. _Jen_ kion ŝi kredas. DOKTORO HERDAL (ekstaras) Sed kara bona sinjoro Solness —! SOLNESS Jes, je mia eterna savo —! Tiel estas. Kaj _tion_ ŝi ankaŭ kredigis al _vi_! Ho, mi povas certigi vin, doktoro, — mi klare rimarkas tion el via sinteno. Ĉar tiel facile ne estas ruzi kontraŭ mi, vi sciu. DOKTORO HERDAL (rigardas lin en surprizo) Neniam, sinjoro Solness — neniam tian penson mi ekhavis. SOLNESS (kun malkredema rideto) Ĉu? Vere ne, ĉu? DOKTORO HERDAL Neniam! Kaj certe neniam via edzino. Pri tio mi opinias, ke mi povus ĵuri. SOLNESS Nu, pri tio vi prefere rezignus. Ĉar iamaniere, vidu, ŝi — ŝi eble havus kaŭzon por kredi ion tian. DOKTORO HERDAL Ne, nun mi vere devas diri —! SOLNESS (interrompante, elsvingas la manon) Bone, bone, kara doktoro, — ni tion ĉi ne pli profunde priparolu. Pli bone estas, ke ĉiu tenas sin al _la sia_. (ŝanĝas al silenta gajeco) Sed aŭskultu nun, doktoro — hm — DOKTORO HERDAL Jes? SOLNESS Ĉar vi tamen ne kredas, ke mi estas — tiel — malsana — aŭ freneza — kaj tiel plu — DOKTORO HERDAL Kion do, vi aludas? SOLNESS Tial vi certe imagas, ke mi estas treege feliĉa viro? DOKTORO HERDAL Ĉu _tio_ do estus nura imago? SOLNESS (ridas) Ne, ne, — komprenu min! Je Dio! Imagu, — esti konstruestro Solness! Halvard Solness! Ho jes, dankon! DOKTORO HERDAL Jes, mi devas konfesi, ke al _mi_ ŝajnas kvazaŭ la feliĉo sekvis vin en vere nekredebla grado. SOLNESS (subpremas sombran rideton) Ĝi faris. Mi ne povas plendi pri _tio_. DOKTORO HERDAL Unue ja brulis tiu malnova, terura rabistkastelo por vi. Kaj _tio_ estis ja granda bonŝanco. SOLNESS (serioze) Estis la familia hejmo de Aline, kiu forbrulis. Memoru _tion_. DOKTORO HERDAL Jes, por _ŝi_ tio certe estis peza aflikto. SOLNESS Ĝis hodiaŭ ŝi ne liberiĝis el ĝi. Eĉ ne post tiuj dek du — dek tri jaroj. DOKTORO HERDAL Kio sekvis poste certe estis la plej peza bato por ŝi. SOLNESS Io kun la alia. DOKTORO HERDAL Sed vi, — vi mem, — vi progresis pro tio. Komencis kiel malriĉa knabo el la kamparo, — kaj staras nun kiel la unua en via branĉo. Ho jes, sinjoro Solness, _vi_ ja vere estis bonŝanca. SOLNESS (ekrigardas lin eviteme) Jes, sed estas ja ĝuste _tio_, kion mi tiel forte timas. DOKTORO HERDAL Timas? Ĉar la sukceso sekvas vin? SOLNESS Frue kaj malfrue mi timas, — timas. Ĉar iam la ŝanĝiĝo ja venos, komprenu. DOKTORO HERDAL Babilaĵo! De kie venus la ŝanĝiĝo? SOLNESS (firme kaj certe) Venos de la junularo. DOKTORO HERDAL Pa! La junularo! Vi ja ne estas eksmoda, vi, mi opinius. Ho ne, — Vi staras ja nun tiel solide ĉi tie, kiel neniam antaŭe. SOLNESS La ŝanĝiĝo venos. Mi antaŭsentas. Kaj mi vidas ĝin proksimiĝi. Iu komencas postuli: retiru vin por mi! Kaj ĉiuj la aliaj sturmas post li kaj minacas kaj krias: spacon — spacon — spacon! Jes, atentu nur, doktoro. Iam venos la junuloj frapante sur la pordon — DOKTORO HERDAL (ridetas) Nu, bona Dio, kio sekve? SOLNESS Kio sekve? Jes, tiam estos finite pri konstruestro Solness. (Iu frapas la maldekstran pordon.) SOLNESS (skuiĝas) Kio _estas_? Ĉu vi aŭdis?? DOKTORO HERDAL Iu frapis. SOLNESS (laŭte) Envenu! (_Hilde Wangel_ envenas tra la antaŭĉambra pordo. Ŝi estas meze alta, elasta kaj belstatura. Iom sunbruna. Vestita en turisma kostumo, kun suprenfiksita jupo, kaj etendita maristkolumo kaj maristĉapeto sur la kapo. Dorsosako, plejdo en rimeno kaj longa montar-bastono.) HILDE WANGEL (iras kun brilantaj, ĝojaj okuloj al _Solness_) Bonan vesperon! SOLNESS (rigardas ŝin necerte) Bonan vesperon — HILDE (ridas) Aspekte vi ne rekonas min! SOLNESS Ne, vere mi devas diri, ke — tiel en la momento — DOKTORO HERDAL (proksimiĝas) Sed _mi_ rekonas vin, fraŭlino — HILDE (kontente) Ho, ĉu estas vi, kiu —! DOKTORO HERDAL Jes, certe estas mi. (al _Solness_) Ni renkontiĝis ĉi-somere supre en montodometo. (al _Hilde_) Kio do okazis pri la aliaj virinoj? HILDE Ho, ili prenis la vojon okcidenten, ili. DOKTORO HERDAL Certe ne plaĉis al ili la bruo, kiun ni faris en la vespero. HILDE Ne, certe ili tion ne ŝatis. DOKTORO HERDAL (minacas per la fingro) Kaj ne estas eble nei, ke vi iomete koketis kun ni. HILDE Tio estis ja pli amuza, ol sidi trikante ŝtrumpojn kune kun tiuj virinoj. DOKTORO HERDAL (ridas) Mi tute samopinias kun vi! SOLNESS Ĉu vi venis al la urbo nun-vespere? HILDE Jes, mi ĵus venis. DOKTORO HERDAL Tute sola, fraŭlino Wangel? HILDE Jes! SOLNESS Wangel? Ĉu vi nomiĝas Wangel? HILDE (rigardas lin gaje, surprize) Kompreneble mi ja _tiel_ nomiĝas. SOLNESS Vi do estas filino de la distrikta kuracisto en Lysanger? HILDE (kiel antaŭe) Jes, kies filino mi alie estus? SOLNESS Nu, ni do renkontiĝis _tie_. La someron, kiam mi konstruis turon sur la malnova preĝejo. HILDE (pli serioze) Jes, kompreneble tiam estis. SOLNESS Nu, estas longe de tiam. HILDE (rigardas lin firme) _Estas_ nun precize tiuj dek jaroj de tiam. SOLNESS Kaj tiam vi estis nur infano, mi pensas. HILDE (pase rimarkante) Tamen dek du — dek tri jarojn. DOKTORO HERDAL Ĉu estas la unua fojo, ke vi vizitas ĉi tiun urbon, fraŭlino Wangel? HILDE Jes, vere estas. SOLNESS Kaj vi eble neniun konas ĉi tie? HILDE Neniun escepte vin. Jes, kaj vian edzinon. SOLNESS Nu, ankaŭ _ŝin_ vi konas? HILDE Nur _iomete_. Ni estis kune kelkajn tagojn en la sanatorio — SOLNESS Nu _tie_. HILDE Ŝi diris, ke mi venu viziti ŝin, se mi venus ĉi tien en la urbon. (ridetas) Cetere inviti ne estus necese. SOLNESS Kaj ŝi neniam _tion_ priparolis — (_Hilde_ metas la bastonon apud la fornon, malligas la dorsosakon kaj metas ĝin kaj la plejdon sur la sofon. _Doktoro Herdal_ volas helpi ŝin. _Solness_ staras ŝin rigardante.) HILDE (iras al li) Nu, do mi petas permeson resti ĉi tie ĉi tiun nokton. SOLNESS Tio certe bone eblas. HILDE Ĉar mi ne havas aliajn vestaĵojn ol tiujn, kiujn mi nun surhavas. Jes, kaj kompleton de subvestaĵoj en la dorsosako. Sed _tiu_ bezonas lavadon. Ĉar ĝi estas tre malpura. SOLNESS Ho jes, _tio_ eblas. Mi nur informu mian edzinon — DOKTORO HERDAL Kaj intertempe mi faros mian viziton al tiu malsanulo. SOLNESS Jes, faru. Kaj poste vi ja revenos. DOKTORO HERDAL (ŝerce, kun ekrigardo al _Hilde_) Jes, pri tio vi povas ĵuri! (ridas) Vi tamen profetis vere, sinjoro Solness! SOLNESS Kiel? DOKTORO HERDAL La junuloj _tamen_ venis frapante vian pordon. SOLNESS (vivigita) Jes, sed tamen alimaniere. DOKTORO HERDAL Jes. Sendube! (Li eliras tra la antaŭĉambra pordo. _Solness_ malfermas la pordon dekstre, kaj vokas en la apudan ĉambron.) SOLNESS Aline! Bonvolu enveni. Venis iu fraŭlino Wangel, kiun vi konas. SINJORINO SOLNESS (aperas ĉe la pordo) Kiu _estas,_ vi diras? (ekvidas _Hilde_) Ho, ĉu estas _vi_? (alproksimiĝas kaj etendas manon) Vi do tamen venis al la urbo. SOLNESS Fraŭlino Wangel ĵus alvenis. Kaj ŝi petas resti ĉi tie la nokton. SINJORINO SOLNESS Ĉe ni? Jes kompreneble. SOLNESS Por ordigi siajn vestaĵojn, vidu. SINJORINO SOLNESS Mi zorgos pri vi kiel eble bone. Estas ja nur devo. Via valizo do postvenos? HILDE Mi ne _havas_ valizon. SINJORINO SOLNESS Nu, tio ordiĝos, mi esperas. Sed nun vi devas kontentiĝi ĉi tie ĉe mia edzo. Kaj mi prizorgos ĉambron agrablan por vi. SOLNESS Ĉu ni ne povas preni unu el la infanĉambretoj? Ĉar ili ja staras tute pretaj. SINJORINO SOLNESS Ho jes. _Tie_ ni havas pli ol sufiĉe da loko. (al _Hilde_) Eksidu nun kaj iomete ripozu. (Ŝi eliras dekstren) (_Hilde_, kun la manoj sur la dorso, paŝadas en la ĉambro kaj ekrigardas ion aŭ alian. _Solness_ staras antaŭ la tablo, ankaŭ li kun la manoj surdorse, kaj ŝin sekvante per la okuloj.) HILDE (haltas kaj rigardas lin) Ĉu vi havas plurajn infanĉambretojn? SOLNESS Estas tri infanĉambretoj en la domo. HILDE Oho, multe. Vi do havas ege multajn infanojn, ĉu? SOLNESS Ne. Ni havas neniun infanon. Sed nun _vi_ ja povas esti infano ĉi tie. HILDE Ĉi tiun nokton, jes. Mi ne krios. Mi provos dormi kiel ŝtono. SOLNESS Jes. Vi certe estas tre laca, mi pensas. HILDE Ho ne! Sed tamen —. Ĉar estas terure bonege kuŝi tiel onĝante. SOLNESS Vi ofte sonĝas nokte, ĉu? HILDE Ho jes! Preskaŭ ĉiam. SOLNESS Pri kio vi _pleje_ sonĝas? HILDE Tion mi ne diras ĉi-vespere. Alian fojon — eble. (Ŝi denove paŝadas sur la planko, haltas apud la pupitro kaj foliumas iomete inter la libroj kaj la paperoj.) SOLNESS (iras pli proksimen) Ĉu vi ion serĉas? HILDE Ne, mi nur staras rigardante tion ĉi. (turnas sin) Eble mi ne rajtas? SOLNESS Jes, bonvolu. HILDE Ĉu estas _vi_, kiu skribas en tiun grandan protokolon? SOLNESS Ne, tion faras la librotenistino. HILDE Virino? SOLNESS (ridetas) Jes, kompreneble. HILDE Tia, kian vi tenas ĉe vi tie ĉi? SOLNESS Jes. HILDE Ĉu ŝi estas edziniĝinta? SOLNESS Ŝi estas fraŭlino. HILDE Nu tiel. SOLNESS Sed ŝi eble baldaŭ edziniĝos. HILDE Estas bone por _ŝi_, tio. SOLNESS Sed ne precipe bone por _mi_. Ĉar tiam mi havos neniun por helpi min. HILDE Ĉu vi ne povas havigi iun alian, kiu estas same taŭga? SOLNESS Eble _vi_ volus resti ĉi tie kaj — kaj skribi en la protokolon? HILDE (rigardas lin de supre malsupren) Nu, _tion_ vi kredus! Ne dankon, — tio ne okazu. (Ŝi denove paŝadas trans la plankon kaj eksidas sur la balancseĝon. Ankaŭ _Solness_ iras al la tablo.) HILDE (kvazaŭ daŭrigante) — ĉar ĉi tie certe estas aliaj eblecoj por okupiĝi ol tiaĵoj. (rigardas lin ridete) Ĉu ne ankaŭ _vi_ tion opinias? SOLNESS Kompreneble. Unue vi eble volas viziti la butikojn por provizi vin per bezonaĵoj. HILDE (ŝerce) Ne, _tion_ mi ne intencas! SOLNESS Ĉu? HILDE Jes, ĉar mi jam plene elspezis mian monon. SOLNESS (ridas) Do, nek valizo kaj nek mono! HILDE Nenio el ambaŭ. Sed ĉit, — ne gravas nun. SOLNESS Jen, pro _tio_ mi ŝatas vin! HILDE Nur pro _tio_? SOLNESS Pro diversaj kialoj. (eksidas sur la apogseĝon) Ĉu via patro ankoraŭ vivas? HILDE Jes, patro vivas. SOLNESS Kaj nun vi eble intencas studi ĉi tie? HILDE Ne, pri tio mi ne ekpensis. SOLNESS Sed vi do restos ĉi tie dum ioma tempo, mi pensas? HILDE Laŭ la okazaĵoj. (Ŝi sidas momenton balancante, kaj rigardante lin, duone serioze, duone kun subpremata rideto. Ŝi deprenas sian ĉapelon, kaj metas ĝin antaŭ sin sur la tablon.) HILDE Konstruestro Solness? SOLNESS Jes? HILDE Vi estas tre forgesema, ĉu? SOLNESS Forgesema? Ne, ne laŭ _mia_ scio. HILDE Sed ĉu vi nepre ne volas paroli kun mi pri _tio_ tie norde? SOLNESS (ekmiras) Norde en Lysanger? (indiferente) Nu, pri tio ne estas multe irenda, mi pensas. HILDE (rigardas lin riproĉe) Kial vi nun sidas tie dirante tiaĵon! SOLNESS Nu, do _vi_ parolu al _mi_ pri tio. HILDE Kiam la turo estis finkonstruita, estis granda solenaĵo en la urbo. SOLNESS Jes, tiun tagon mi ne facile forgesos. HILDE (ridetas) Ĉu ne? Estas afable de _vi_, tio! SOLNESS Afable? HILDE Estis muziko en la preĝeja placo. Kaj multaj, multaj centoj da homoj. Ni lernantinoj estis blanke vestitaj. Kaj ni ĉiuj portis flagojn. SOLNESS Ho jes, la flagojn, — tiujn mi ja efektive memoras! HILDE Kaj vi grimpis rapide supren la skafaldon. Tute supren al la plej alta pinto. Kaj grandan florkronon vi kunportis. Kaj tiun florkronon vi pendigis tute supre sur la ventomontrilo. SOLNESS (mallonge, interrompante) Tiel mi tiam faris. Ĉar estis malnova kutimo. HILDE Estis mirinde incite stari tie sube kaj rigardi supren al vi. Imagu se li falus! Li, — la konstruestro mem! SOLNESS (kvazaŭ deturnante) Jes, jes, jes, povus okazi. Ĉar unu el tiuj blanke vestitaj diablidoj, — ŝi _kondutis_ tiel freneze kaj kriis supren al mi — HILDE (brile ĝoje) “Hura por konstruestro Solness”! Jes! SOLNESS — kaj svingadis tiel per la flago, ke mi — ke mi preskaŭ kapturniĝis rigardante. HILDE (pli mallaŭte, serioze) Tiu diablido, — tiu estis _mi_. SOLNESS (fiksas rigide la okulojn sur ŝin) Pri tio mi nun certas. Devas esti _vi_. HILDE (denove vigla) Ĉar estis terure loge kaj incite. Mi ne povis kredi, ke troviĝas en la mondo konstruestro, kiu povus konstrui tian senmezure altan turon. Kaj jen tio, ke vi mem staris tie supre ĉe la plej alta pinto! Tute vivanta! Kaj ke vi tute ne kaptiĝis de vertiĝo! _Tio_ estis ja la pli — pli — vertiĝanta imago. SOLNESS Kiel vi do tiel certe sciis, ke mi ne vertiĝis —? HILDE (repuŝante) Ho ne! Ne! Tion mi sentis interne. Ĉar alie vi ne estus povinta stari tie supre kantanta. SOLNESS (rigardas ŝin mire) Kantanta? Ĉu _mi_ kantis? HILDE Jes, vi efektive faris. SOLNESS (agitas la kapon) Mi neniam dum mia vivo kantis strofon. HILDE Jes, tiam vi kantis. Sonis kiel harpoj en la aero. SOLNESS (penseme) Estas iom stranga, — tio ĉi. HILDE (silentas momenton, rigardas lin kaj diras mallaŭte) Sed _jen_, — poste, — _tiam_ sekvis la _ĝusta._ SOLNESS La ĝusta? HILDE (brile vigle) Jes, pri _tio_ mi ja ne bezonas memorigi vin? SOLNESS Ho jes, memorigu min iomete ankaŭ pri _tio_. HILDE Ĉu vi ne povas memori, ke oni aranĝis grandan bankedon por vi en la klubo? SOLNESS Nu jes. Okazis certe la saman posttagmezon. Ĉar la sekvan matenon mi forvojaĝis. HILDE Kaj post la klubo vi estis invitata hejmen al ni por la vespermanĝo. SOLNESS Tute ĝuste, fraŭlino Wangel. Strange, kiel bone vi memoras ĉi tiujn bagatelaĵojn. HILDE Bagatelaĵojn! Ho, _vi_ parolas! Ĉu eble estis bagatelaĵo ankaŭ tio, ke mi estis _sola_ en la ĉambro, kiam vi venis? SOLNESS Vi do vere _estis_? HILDE (ne lin respondante) Tiam vi ne nomis min diablido. SOLNESS Ne, tion mi eble ne faris. HILDE Vi diris, ke mi estas belega en tiu blanka robo, kaj ke mi aspektas kvazaŭ eta princino. SOLNESS Vi certe tiel aspektis, fraŭlino Wangel. Kaj krome — kiom mi sentis min libera kaj vigla tiun tagon — HILDE Kaj vi diris, ke kiam mi fariĝos granda, mi estos _via_ princino. SOLNESS (ridas iomete) Jen, jen, — ĉu ankaŭ _tion_ mi diris? HILDE Jes, vi faris. Kaj kiam mi demandis kiom longe mi devus atendi, vi diris ke vi revenos post dek jaroj, — kiel trolo, — por forrabi in. Al Hispanio aŭ ien. Kaj _tie_ vi aĉetus reĝlandon por mi, vi promesis. SOLNESS (kiel antaŭe) Jes, post bona tagmanĝo oni ne precize nombras la monerojn. Sed ĉu mi vere _diris_ ĉion tion? HILDE (ridas silente) Jes. Kaj vi ankaŭ diris la nomon de tiu reĝlando. SOLNESS Nu? HILDE Ĝi nomiĝus Oranĝosinio, vi diris. SOLNESS Nu, estas ja apetitodona nomo. HILDE Ne, al mi ĝi tute ne plaĉis. Ĉar aspekte vi mokis min. SOLNESS Sed _tio_ certe ne estis mia intenco. HILDE Ne, tion oni ja ne kredus. Laŭ tio, kion vi faris poste — SOLNESS Kion mi do poste faris? HILDE Jes, mankis nur ke vi ankaŭ _tion_ forgesis! Ĉar tiaĵon oni devas ja memori, mi opinias. SOLNESS Jes, jes, iomete memorigu min, kaj eble —. Nu? HILDE (fiksrigardas lin) Vi kaptis min kaj kisis min, konstruestro Solness. SOLNESS (gapante ekstaras de la seĝo) Ĉu faris _mi_! HILDE Jes ja, vi faris. Vi prenis min per ambaŭ manoj kaj klinis min malantaŭen kaj kisis min. Multajn fojojn. SOLNESS Ho, sed kara, bona fraŭlino Wangel —! HILDE (ekstaras) Vi do ne volas tion nei? SOLNESS Jes, tion mi vere neas! HILDE (rigardas lin malestime) Nu tiel. (Ŝi turnas sin kaj iras malrapide tute al la forno, kie ŝi restas staranta forturnita kaj senmova kun la manoj surdorse. Mallonga aŭzo.) SOLNESS (iras singardeme al ŝi malantaŭe) Fraŭlino Wangel —? HILDE (silentas kaj ne movas sin) SOLNESS Ne staru tie kiel ŝtonstatuo. Kion vi diris, devas esti io, kion vi sonĝis. (metas la manon sur ŝian brakon) Aŭskultu nun — HILDE (faras senpaciencan movon per la brako) SOLNESS (kvazaŭ penso eklumas en li) AŭKiu vokis la helpantojn —! Atendu! — Kaŝas sin io pli profunda sube, vidu! HILDE (ne movas sin) SOLNESS (mallaŭte sed intense) Mi eble estis _pensinta_ tion ĉi. Mi eble _volis_ tion. _Deziris_ tion. _Emis_ fari tion. Kaj —. Ĉu ne povus esti tiel? HILDE (daŭre silentas) SOLNESS (senpacience) Nu ja, jes, je diablo, — do mi _faris_! HILDE (iomete turnas la kapon, sen lin rigardi) Vi do nun konfesas? SOLNESS Jes, ĉion kion vi volas. HILDE Ke vi ĉirkaŭbrakis min? SOLNESS Jes jes! HILDE Kaj klinis min malantaŭen? SOLNESS Tre profunde malantaŭen. HILDE Kaj kisis min? SOLNESS Jes, mi faris. HILDE Multajn fojojn? SOLNESS Tiom da fojoj kiom vi volas. HILDE (rapide turnas sin al li kaj reprenas la brile ĝojan esprimon) Nu vidu, ke mi fine sukcesis tion eltiri el vi! SOLNESS (ekridetas) Jes, imagu nur, — ke mi povis forgesi tion. HILDE (denove iomete malgajhumora, iras for de li) Ho, vi certe kisis tiom multajn dum via vivo, mi kredas. SOLNESS Ne, _tion_ vi do ne kredu pri mi. (_Hilde_ eksidas en la apogseĝon. _Solness_ staras sin apogante al la balancseĝo.) SOLNESS (rigardas ŝin esplore) Fraŭlino Wangel? HILDE Jes? SOLNESS Kiel do _estis_? Kio do okazis poste, — tio inter ni du? HILDE Nenio pli okazis. Tion vi ja scias. Ĉar venis ja la aliaj gastoj, kaj — iŝ! SOLNESS Jes ĝuste! La aliuloj venis. Ke mi povis ankaŭ _tion_ forgesi. HILDE Ho, vi ja efektive nenion forgesis. Nur hontis iomete. Tiaĵon oni ne forgesas, mi scias. SOLNESS Ne. Aspektus ja tiel. HILDE (denove vigla, rigardas lin) Aŭ eble vi ankaŭ forgesis kiun tagon tio okazis? SOLNESS Kiun tagon —? HILDE Jes, kiun tagon vi metis la florkronon sur la turon? Nu? Diru tuj! SOLNESS Hm, — la ĝustan tagon mi vere forgesis. Mi nur scias, ke estis antaŭ dek jaroj. Tiel dum la aŭtuno. HILDE (kelkfoje kapjesas malrapide) Estis antaŭ dek jaroj. La 19an de Septembro. SOLNESS Nu ja, tiam do eble estis. Jen, ankaŭ _tion_ vi memoras, vi! (haltas) Sed aŭdu —! Jes, — hodiaŭ estas ankaŭ la 19a de Septembro. HILDE Jes, estas. Kaj la dek jaroj forpasis. Kaj vi ne venis, — kiel vi promesis al mi. SOLNESS Promesis? Timigis vin per tio, vi certe pensas? HILDE Mi opinias, ke _tio_ ne estas io timiga. SOLNESS Nu, moketis vin do. HILDE Ĉu estis nur _tio_, kion vi volis? Moki min? SOLNESS Nu, aŭ nur ŝerci iomete kun vi. Je Dio, mi ne ĝuste memoras. Sed io tia certe estis. Ĉar vi estis ja nur infano tiam. HILDE Ho, mi eble ne estis tiel nura infano. Ne tia knabineto, kian _vi_ opinias. SOLNESS (rigardas ŝin esplore) Ĉu vi vere tute serioze pensis, ke mi revenus? HILDE (kaŝas duone ŝercan rideton) Jes vere! _Tion_ mi atendis de vi. SOLNESS Ke mi revenus al vi por preni vin kun mi? HILDE Ĝuste kiel trolo, jes. SOLNESS Kaj fari vin princino? HILDE Tion vi ja promesis. SOLNESS Kaj ankaŭ donaci al vi reĝlandon? HILDE (rigardas al la plafono) Kial ne? Ĉar ne devus ja nepre esti ia tia ordinara, reala reĝlando. SOLNESS Sed iu alia, same bona? HILDE Jes, almenaŭ same bona. (rigardas lin iomete) Se vi kapablis konstrui la plej altajn preĝejturojn en la mondo, vi ja certe ankaŭ povus trovi eblecon por iu reĝlando, — mi pensis. SOLNESS (skuas la kapon) Mi vere ne kapablas kompreni vin, fraŭlino Wangel. HILDE Ĉu ne? Ŝajnas al mi tre simple. SOLNESS Ne, mi tute ne komprenas ĉu vi vere imagas, kion vi diras. Aŭ ĉu vi nur sidas tie ŝercante — HILDE (ridetas) Eble mokas? Ankaŭ mi? SOLNESS Jes ĝuste. Mokas. Nin ambaŭ. (ekrigardas ŝin) Ĉu vi longe scias, ke mi estas edziĝinta? HILDE Jes, tion mi estas scianta la tutan tempon. Kial vi demandas pri _tio_? SOLNESS (pase) Ne, ne, mi nur ekpensis tiel. (rigardas ŝin serioze kaj diras mallaŭte) Kial vi venis? HILDE Ĉar mi volas havi mian reĝlandon. Forpasis la interkonsentita tempo. SOLNESS (ridas senvole) Vi estas ŝercemulino! HILDE (gaje) Prezentu mian reĝlandon, konstruestro! (frapas per la fingro) La reĝlandon sur la tablon! SOLNESS (ŝovas la balancseĝon pli proksimen kaj eksidas) Serioze dirite, — kial vi venis? Kion vi intencas fari ĉi tie? HILDE Ho, unue mi volas ĉirkaŭiri kaj rigardi ĉion, kion vi konstruis. SOLNESS Do vi havas sufiĉe por ĉirkaŭkuri. HILDE Jes, vi ja konstruis ege multe. SOLNESS Jes, mi faris. Pleje la lastajn jarojn. HILDE Ankaŭ multajn preĝejturojn? Tiajn ege altajn? SOLNESS Ne. Nun mi ne plu konstruas preĝejturojn. Kaj ankaŭ ne preĝejojn. HILDE Kion vi do _nun_ konstruas? SOLNESS Hejmojn por homoj. HILDE (penseme) Ĉu vi ne povus fari ion, — ion similan al preĝejturoj ankaŭ sur tiuj hejmoj? SOLNESS (miras) Kion vi aludas per _tio_? HILDE Mi aludas ion, — ion montranta — kvazaŭ libere supren. Kun la ventomontrilo vertiĝe tute alte. SOLNESS (pripensas) Strange ke vi _tion_ diras. Ĉar estas ja tio, kion mi pleje ŝatus fari. HILDE (senpacience) Sed kial vi tion ne _faras_? SOLNESS (agitas la kapon) Ne, ĉar la homoj ne volas ĝin _havi_! HILDE Imagu, — ke ili ne volas! SOLNESS (pli facile) Sed nun mi konstruas novan hejmon por mi. Jen, tute proksime. HILDE Por vi mem? SOLNESS Jes. Ĝi preskaŭ finiĝis. Kaj sur _ĝi_ estas turo. HILDE Alta turo? SOLNESS Jes. HILDE Tre alta? SOLNESS Homoj certe diros, ke ĝi estas tro alta. Almenaŭ por hejmo. HILDE Tiun turon mi volas tuj rigardi morgaŭ matene. SOLNESS (sidas la mentonon apogitan sur la mano ŝin rigardante) Diru al mi, fraŭlino Wangel, — kiel vi nomiĝas? Baptonome, mi volas diri. HILDE Mi nomiĝas Hilde. SOLNESS (kiel antaŭe) Hilde? Ĉu? HILDE Ĉu vi _tion_ ne memoras? Vi ja mem nomis min Hilde. La tagon kiam vi malbonkondutis. SOLNESS Ĉu ankaŭ _tion_ mi faris? HILDE Sed tiam vi diris _eta_ Hilde. Kaj _tion_ mi ne ŝatis. SOLNESS Ĉu tion vi ne ŝatis, fraŭlino Hilde? HILDE Ne. Ne je _tiu_ okazo. — Cetere — “princino Hilde” — Tio aspektos tre bone, mi opinias. SOLNESS Nu jes. Princino Hilde el — el —. Kiel do tiu reĝlando nomiĝus? HILDE Iŝŝ do! Mi ne volas aŭdi pli pri tiu stulta reĝlando. Mi volas havi iun tute alian, mi! SOLNESS (klinas sin malantaŭen en la seĝo, kaj daŭre rigardas ŝin) Ĉu ne estas strange —? Ju pli mi pensas pri tio nun, — estas por mi kvazaŭ mi tutajn longajn jarojn turmentadis min mem por — hm — HILDE Por kio? SOLNESS Por _memori_ ion — ion _travivitan,_ kion aspekte mi forgesis. Sed neniam mi kaptis tion, kio ĝi estus. HILDE Vi devus fari nodon sur vian poŝtukon, konstruestro. SOLNESS Tiam mi estus devinta pensadi, kion tiu nodo signifus. HILDE Nu ja, troviĝas ankaŭ _tiaj_ troloj en la mondo. SOLNESS (ekstaras malrapide) Bonege ke vi venis al mi nun. HILDE (rigardas lin profunde) Ĉu _estis_ bone? SOLNESS Ĉar mi sidis ĉi tie tute sola. Kaj fiksrigardis senhelpe al ĉio. (pli malrapide) Mi diru al vi, — mi komenciĝis fariĝi timema, — ege timema pro la junuloj. HILDE (blovas) Pa, — la junuloj, ĉu ili estas timigaj! SOLNESS Jes, ĝuste ili. Tial mi ŝlosis kaj enfermis min. (mistere) Sciu, ke la junuloj venos frapegante mian pordon! Enrompi enen al mi! HILDE Mi do pensas, ke vi devas eliri kaj malfermi por la junuloj. SOLNESS Malfermi? HILDE Jes. Por ke la junuloj envenu al vi. Tiel libere. SOLNESS Ne, ne, ne! La junuloj, vidu — ili estas la venĝo. Ili venas fronte de la nova tempo. Kvazaŭ sub nova standardo. HILDE (ekstaras, rigardas lin kaj diras kun trema tiko ĉe la buŝo) Ĉu vi povas uzi _min_ por io, konstruestro? SOLNESS Jes, mi ja povas nun! Ĉar ŝajnas al mi ke ankaŭ _vi_ venas — kvazaŭ sub nova standardo. Junulo kontraŭ junuloj do —! (_Doktoro_ _Herdal_ envenas tra la antaŭĉambra pordo) DOKTORO HERDAL Nu, — ĉu vi daŭre sidas ĉi tie, vi kaj la fraŭlino? SOLNESS Jes. Ni havis multe priparolindan, ni du. HILDE Kaj novaĵojn kaj malnovaĵojn. DOKTORO HERDAL Ĉu vere? HILDE Ho, estis ege amuze. Ĉar konstruestro Solness — li havas tian bonegan memorkapablon, li. Ĉiujn ajn bagatelojn li tuj memoras. (_Sinjorino Solness_ venas tra la pordo dekstre.) SINJORINO SOLNESS Nun, fraŭlino Wangel, la ĉambro estas preta por vi. HILDE Ho, kiel afabla vi estas al mi! SOLNESS (al la _sinjorino_) La infanĉambro? SINJORINO SOLNESS Jes. La meza. Sed unue ni devus iri al la tablo, ĉu ne? SOLNESS (kapsignas al _Hilde_) Hilde dormu en la infanĉambro, ŝi. SINJORINO SOLNESS (rigardas lin) Hilde? SOLNESS Jes, fraŭlino Wangel nomiĝas Hilde. Mi konis ŝin, kiam ŝi estis infano. SINJORINO SOLNESS Ho, ĉu vi _faris_? Nu do, bonvolu. La tablo estas preta. (Ŝi prenas la brakon de _doktoro Herdal_ kaj iras dekstren) (Dume _Hilde_ kolektas siajn pakaĵojn) HILDE (mallaŭte kaj rapide al Solness) Ĉu estas vero, kion vi diris? Ĉu vi _povas_ uzi _min_ por io? SOLNESS (prenas ŝiajn aĵojn) _Vi_ estas tiu, kiun mi plej kore sopiris. HILDE (rigardas lin per ĝoje mirantaj okuloj, kaj kunfrapas la manojn) Ho vi granda, ĝuinda mondo —! SOLNESS (ekscitite) Nu —? HILDE Tiel mi ja _havas_ mian reĝlandon! SOLNESS (senvole) Hilde —! HILDE (denove kun la tremanta tiko ĉe la buŝo) _Preskaŭ_, — mi dirus. (Ŝi eliras dekstren. _Solness_ sekvas ŝin.) DUA AKTO (Bele meblita, pli malgranda salono ĉe _konstruestro Solness_. Sur la fona muro vitra pordo elen al verando kaj ĝardeno. Dekstre angulo kun orielo, en kiu estas floroj kaj granda fenestro. Koresponda ngulo maldekstre. En tiu estas malgranda panelpordo. Sur ambaŭ flankaj muroj ordinaraj pordoj. Antaŭe dekstre konzoltablo kun granda spegulo. Floroj kaj plantoj riĉe aranĝitaj. Antaŭe maldekstre sofo kun tablo kaj seĝoj. Pli malantaŭe libroŝranko. Sur la planko, antaŭ la orielo, tableto kaj kelkaj seĝoj. Estas frue antaŭtagmeze.) (_Konstruestro Solness_ sidas ĉe la tableto kun la dokumentujo de _Ragnar_ malfermita antaŭ si. Li foliumas inter la desegnaĵoj kaj detale rigardas kelkajn el ili. _Sinjorino Solness_ paŝadas senbrue kun malgranda akvujo ordigante la florojn. Ŝi estas nigre vestita kiel antaŭe. Ŝiaj ĉapelo, supervestoj kaj sunŝirmilo kuŝas sur seĝo apud la spegulo. _Solness_ foje nerimarkite sekvas ŝin per la okuloj. Neniu el ili parolas.) (_Kaja Fosli_ silente venas tra la pordo maldekstre.) SOLNESS (turnas la kapon kaj diras indiferente pase) Nu, ĉu estas _vi_? KAJA Mi volis nur informi, ke mi venis. SOLNESS Jes, jes, bone. Kaj Ragnar, ĉu ankaŭ li? KAJA Ne, ankoraŭ ne. Li devis resti por atendi la doktoron. Sed poste li volus veni por scii — SOLNESS Kiel statas pri la maljunulo hodiaŭ? KAJA Malbone. Li petas pardonon, ke li devas kuŝi la tutan tagon. SOLNESS Nu ja. Ke li faru. Sed vi do iru al via laboro. KAJA Jes. (haltas ĉe la pordo) Eble vi volas paroli kun Ragnar, kiam li venos? SOLNESS Ne, — mi ne scias pri io preciza. (_Kaja_ eliras maldekstre) (_Solness_ daŭre sidas foliumante la desegnaĵojn.) SINJORINO SOLNESS (ĉe la plantoj) Mi scius, ĉu ne ankaŭ li mortos. SOLNESS (ekrigardas ŝin) Ankaŭ li? Kiu krom li? SINJORINO SOLNESS (ne respondante) Jes, jes; maljuna Brovik — li eble mortos nun ankaŭ li, Halvard. Vi vidos. SOLNESS Kara Aline, ĉu vi ne devus eliri por iomete promeni? SINJORINO SOLNESS Jes, mi ja devus fari. (Ŝi daŭrigas ordigi la florojn.) SOLNESS (laŭte, super la desegnaĵoj) Ĉu ŝi daŭre dormas? SINJORINO SOLNESS (rigardas lin) Ĉu estas fraŭlino Wangel pri kiu vi pensadas? SOLNESS (indiferente) Tiel hazarde mi ekmemoris pri ŝi. SINJORINO SOLNESS Fraŭlino Wangel ellitiĝis antaŭ longe. SOLNESS Nu, ŝi _faris_? SINJORINO SOLNESS Kiam mi enrigardis, ŝi sidis pretigante siajn vestaĵojn. (Ŝi iras antaŭ la spegulon, kaj komencas malrapide surmeti la ĉapelon.) SOLNESS (post mallonga paŭzo) Fine ni tamen trovis uzon por infanĉambreto, Aline. SINJORINO SOLNESS Jes, efektive. SOLNESS Kaj ŝajnas al mi pli bone, ol ke ĉio restas malplena. SINJORINO SOLNESS Tiu malpleno estas vere terura. Vi pravas. SOLNESS (fermas la dokumentujon, ekstaras kaj proksimas) Vi _tion_ vidos, Aline, ke de nun fariĝos pli bone por ni. Multe pli hejmece. Pli facile vivi. — Precipe por _vi_. SINJORINO SOLNESS (ekrigardas lin) De nun? SOLNESS Jes, kredu min, Aline — SINJORINO SOLNESS Ĉu vi aludas, — ĉar _ŝi_ venis al ni? SOLNESS (regas sin) Mi kompreneble celas, — kiam ni transloĝiĝos en la novan domon. SINJORINO SOLNESS (prenas la supervestaĵojn) Jes, ĉu vi tion kredas, Halvard? Ke tiam fariĝos pli bone? SOLNESS Ion alian mi tute ne povas imagi. Kaj certe ankaŭ _vi_ tion kredas? SINJORINO SOLNESS Mi tute nenion kredas pri la nova domo. SOLNESS (malbonhumore) Estas vere seniluziige por mi aŭdi tion. Ĉar estas ja precipe por vi, ke mi konstruis ĝin. (Li volas helpi ŝin pri la vestaĵoj.) SINJORINO SOLNESS (evitante) Funde vi faras tro multe por mi. SOLNESS (iom ekscitite) Ne, ne, tiaĵon vi ne devas diri, Aline! Mi ne toleras aŭdi tiaĵon de vi! SINJORINO SOLNESS Nu, do mi tion ne plu diros, Halvard. SOLNESS Sed mi havas opinion _mian_. Vi tamen vidos, ke aranĝiĝos bone por vi en la nova domo. SINJORINO SOLNESS Ho Dio, — bone por mi —! SOLNESS (vigle) Jes! Jes! Fidu nur _tion_! Ĉar _tie_, vidu, — _tie_ estos nekredeble multe kio memorigos vin pri via propra — SINJORINO SOLNESS Pri tio, kio estis post patro kaj patrino, — Kaj forbrulis — ĉio. SOLNESS (mallaŭte) Jes, jes, vi kompatinda Aline. Estis terura bato por vi, tiu. SINJORINO SOLNESS (ekplendas) Vi povas konstrui kiom ajn, kion vi volas, Halvard, — por _mi_ vi ne plu povas rekonstrui veran hejmon! SOLNESS (paŝadas sur la planko) Nu, do ni je Dio ne plu parolu pri tio ĉi. SINJORINO SOLNESS Alie ni ja ne kutimas paroli pri tio. Ĉar vi ja ĉiam evitas la temon — SOLNESS (abrupte haltas kaj rigardas ŝin) Ĉu _mi?_ Kial mi _tion_ farus? Evitas? SINJORINO SOLNESS Ho jes, mi bone komprenas vin, Halvard. Vi volas kompati min. Kaj ankaŭ senkulpigi min. Tiom, — kiom vi povas. SOLNESS (kun surprizitaj okuloj) _Vin_! Ĉu estas _vi_, — vi mem, pri kiu vi parolas, Aline! SINJORINO SOLNESS Jes, devas ja esti pri mi, ĉu ne? SOLNESS (nevole al si mem) Ankaŭ _tio_! SINJORINO SOLNESS Ĉar pri la malnova domo, — pri _ĝi_ devis esti kiel estis. Granda Dio, — kiam unue la akcidento okazis, — SOLNESS Jes, vi pravas. Akcidenton oni ne regas, — oni diras. SINJORINO SOLNESS Sed la teruraĵo kiu postsekvis la fajron —! Estas _tio_! Tio, tio, tio! SOLNESS (impete) Pri _ĝi_ ne pensu, Aline! SINJORINO SOLNESS Jes, ĝuste pri _tio_ mi devas pensi. Kaj fine ankaŭ povi paroli pri ĝi. Ĉar ŝajnas al mi, ke mi ne plu povas porti tion. Kaj ke mi neniam permesiĝas pardoni min mem —! SOLNESS (ekkrie) Vin mem — SINJORINO SOLNESS Jes, ĉar mi ja havis devojn al du flankoj. Al vi kaj al la etuloj. Mi estus devinta hardi min. Ne estus devinta lasi la timon ŝteli miajn fortojn. Eĉ ne la aflikton, ĉar la hejmo forbrulis por mi. (tordas la manojn) Ho, se mi estus povinta, Halvard! SOLNESS (mallaŭte, skuita, proksimiĝas) Aline, — promesu al mi, ke vi neniam plu pensu tiajn pensojn. — Promesu al mi tion! SINJORINO SOLNESS Ho Dio, — promesi! Promesi! Eblas ja promesi kion ajn — SOLNESS (premas la manojn kaj paŝadas sur la planko) Ho, estas malesperige! Neniam radio de suno! Eĉ ne brileto enen en la hejmon! SINJORINO SOLNESS Ĉi tie ja ne estas hejmo, Halvard. SOLNESS Ho ne! Vere, vere. (peze) Kaj Dio scias ĉu vi ne pravos en _tio_, ke ne fariĝos pli bone por ni en la nova domo. SINJORINO SOLNESS Fariĝos neniam. Same malplene. Same senhome. _Jene_ kiel _ĉi tie_. SOLNESS (impete) Sed, je la mondo, kial ni do konstruis ĝin? Diru al mi! SINJORINO SOLNESS Ne, al tio vi devas mem respondi. SOLNESS (ekrigardas ŝin suspekteme) Kion vi aludas per _tio_, Aline? SINJORINO SOLNESS Kion mi aludas? SOLNESS Jes, je diablo —! Vi eldiris tiel strange. Kvazaŭ vi havus iun subpenson. SINJORINO SOLNESS Ne, pri tio mi povas certigi vin — SOLNESS (proksimiĝas) Ho, multan dankon, — mi scias, kion mi scias. Kaj mi ankaŭ vidas kaj aŭdas, mi, Aline. Fidu tion! SINJORINO SOLNESS Sed kio do? Kio? SOLNESS (starigas sin antaŭ ŝin) Ĉu ne estas tiel, ke vi trovas ruzeman, kaŝitan sencon en la plej sincera vorto, kiun mi diras? SINJORINO SOLNESS _Mi_, vi diras! Ĉu _mi_ faras! SOLNESS (ridas) Ho, ho, ho! Tio estas ja komprenebla, Aline! havante malsanan edzon en la domo por kiu peni — SINJORINO SOLNESS (timigite) _Malsana_? Ĉu vi estas _malsana_, Halvard, — SOLNESS (ekkrias) Duone frenezan edzon, do! Frenezan edzon! Nomu min kiel al vi plaĉas. SINJORINO SOLNESS (palpas por la seĝdorso kaj eksidas) Halvard, — je Dio en la ĉielo —! SOLNESS Sed vi eraras, ambaŭ. Kaj vi kaj la doktoro. Ne estas tiel pri mi. (Li iras tien kaj reen sur la planko. _Sinjorino Solness_ timeme sekvas lin per la okuloj. Poste li iras al ŝi.) SOLNESS (trankvile) Funde mankas al mi nenio. SINJORINO SOLNESS Ne, ĉu ne! Sed kio do estas pri vi? SOLNESS Estas _tio_, ke multfoje mi preskaŭ sentas min ekfali sub tiu terura ŝuldoŝarĝo — SINJORINO SOLNESS Ŝuldo, vi diras! Sed vi ja ne havas ŝuldon al iu, Halvard! SOLNESS (mallaŭte, en emocio) Senfundan kulpon, kaj ŝuldon al vi, — al vi, — al vi, Aline. SINJORINO SOLNESS (ekstaras malrapide) Kiu estas la subpenso en tio ĉi? Diru prefere tuj. SOLNESS Sed ne _estas_ iu subpenso! Mi neniam faris al vi malbonon. Almenaŭ ne konscie kaj intence. Kaj tamen — sentiĝas kiel premeganta kulpo kuŝanta sur mi. SINJORINO SOLNESS Kulpo al _mi_? SOLNESS Pleje al vi. SINJORINO SOLNESS Do vi — tamen estas malsana, Halvard. SOLNESS (peze) Do eble estas. Aŭ io tia. (rigardas al la pordo dekstre, kiu malfermiĝas) Nu! Nun lumiĝas. (_Hilde Wangel_ envenas. Ŝi iomete ŝanĝis ion sur sia vestaĵo. La juprando estas mallevita.) HILDE Bonan matenon, konstruestro! SOLNESS (kapsignas) Vi dormis bone? HILDE Mirinde bone! Kvazaŭ en lulilo. Ho, — mi kuŝis kaj streĉis min — kvazaŭ princino! SOLNESS (ridetas iomete) Efektive ĝuinde. HILDE Efektive. SOLNESS Kaj eble ankaŭ sonĝis? HILDE Jes, jes. Sed _tio_ estis terura. SOLNESS Ĉu? HILDE Jes, ĉar mi sonĝis, ke mi falas de terure alta, kruta rokaĵo. Ĉu vi neniam sonĝas ion tian? SOLNESS Nu jes, — foje — HILDE Estas tre ekscite — kiam oni falas kaj falas. SOLNESS Sentiĝas glaciige, ŝajnas al mi. HILDE Ĉu vi tiras la gambojn supren sub vin dum tio okazas? SOLNESS Jes, tiel alte kiel eblas. HILDE Ankaŭ _mi_ faras. SINJORINO SOLNESS (prenas la sunŝirmilon) Nun mi devas eliri en la urbon, mi, Halvard. (al _Hilde_) Kaj mi provos trovi ion por vi utilan. HILDE (volas ĵeti sin al ŝia kolo) Ho plej kara, plej ĉarma sinjorino Solness! Vi estas vere tro afabla! Ege, ege afabla — SINJORINO SOLNESS (deturnante, liberigas sin) Ho, tute ne. Estas ja nur mia devo, tio. Kaj tial mi volonte faras. HILDE (ĉagrenita, pintigas la buŝon) Cetere ŝajnas al mi, ke mi povas iri en la stratoj, — tiel bele kiel mi _nun_ ordigis la vestaĵojn. Aŭ ĉu mi eble ne _povas_? SINJORINO SOLNESS Sincere dirite mi opinias, ke iuj postrigardus vin. HILDE (blovas) Puh! Nenio alia? Tio estas ja nur amuza. SOLNESS (en kaŝita, malbona humoro) Jes, sed homoj povus imagi al si, ke _ankaŭ vi_ estas freneza, vi komprenu. HILDE Freneza? Ĉu do estas tiom da frenezuloj en ĉi tiu urbo? SOLNESS (montras al sia frunto) Jen vi vidas almenaŭ unu tian. HILDE Vi, — konstruestro? SINJORINO SOLNESS Uŝ! Ho ne do, kara, bona Halvard! SOLNESS Ĉu vi ankoraŭ ne rimarkis tion? HILDE Ne, vere ne. (regas sin kaj iomete ridas) Jes, tamen eble en unu sola rilato. SOLNESS Nu, ĉu vi _tion_ aŭdas, Aline? SINJORINO SOLNESS Kiu rilato estas tiu, fraŭlino Wangel? HILDE Ne, tion mi ne diras. SOLNESS Ho jes, diru! HILDE Ho ne, dankon, — _tiel_ freneza mi ne estas. SINJORINO SOLNESS Kiam vi kaj fraŭlino Wangel estos solaj, ŝi certe diros, Halvard. SOLNESS Nu, — Ĉu vi _tion_ kredas? SINJORINO SOLNESS Ho jes ja. Ĉar vi ja konas ŝin bone de antaŭe. Ĵus ekde ŝi estis infano, — vi ja rakontas. (Ŝi eliras tra la pordo maldekstre.) HILDE (iom poste) Via edzino tute ne ŝatas _min, ĉu?_ SOLNESS Ĉu vi povis rimarki ion tian pri ŝi? HILDE Ĉu vi mem _tion_ ne rimarkis? SOLNESS (eviteme) Aline fariĝis tre homoevitema la lastajn jarojn. HILDE Ĉu ankaŭ _tia_? SOLNESS Sed se vi nur pli bone koniĝis al ŝi —. Jes, ĉar funde ŝi estas tre ĝentila — kaj afabla — kaj bona — HILDE (senpacienca) Sed se ŝi _tia_ estas, — kial ŝi dirus tion ĉi pri devo! SOLNESS Pri devo? HILDE Jes, ŝi ja diris, ke ŝi volis eliri por aĉeti ion por mi. Ĉar estas ŝia _devo_, — ŝi diris. Ho, mi ne povas elteni tiun malbelan vorton! SOLNESS Kial ne? HILDE Ne, ĉar ĝi aspektas malvarme kaj pinte kaj pike. Devo — devo — devo. Ĉu ne ankaŭ vi trovas — ke ĝi kvazaŭ pikas? SOLNESS Hm, — mi neniam pensis profunde pri tio. HILDE Ho jes! Kaj se ŝi estas tiel afabla, — kiel vi diras, ke ŝi estas, — kial ŝi do dirus tiaĵon? SOLNESS Sed je Dio, kion ŝi estus dirinta? HILDE Ŝi povus diri, ke ŝi volis fari tion, ĉar ŝi tiom multe ŝatas min. Ion tian ŝi estus povinta diri. Ion kio estas vere varma kaj kora, vi komprenu. SOLNESS (rigardas ŝin) Ĉu estas _tiel_, ke vi tion preferas? HILDE Jes, ĝuste tiel. (paŝadas sur la planko, haltas apud la libroŝranko kaj rigardas la librojn) HILDE Vi havas tre multajn librojn. SOLNESS Ho, mi ja akiris kelkajn. HILDE Ĉu vi ankaŭ legas ĉiujn tiujn librojn? SOLNESS Pli frue mi provis. Ĉu _vi_ legas? HILDE Ho ne! Neniam — nun ne plu. Ĉar mi ne sukcesas trovi la kuntekston. SOLNESS Ĝuste tiel estas ankaŭ pri mi. (_Hilde_ iom paŝadas, haltas ĉe la tableto, malfermas la aktujon kaj foliumas) HILDE Ĉu estas vi, kiu desegnis tion ĉi? SOLNESS Ne, estas juna viro, kiun mi dungis por helpi min. HILDE Unu, kiun vi mem instruis? SOLNESS Nu ja, li lernis iom ankaŭ de _mi_. HILDE (eksidas) Do li certe estas tre lerta? (rigardas iomete desegnaĵon) Ĉu ne? SOLNESS Ne malbona. Por _mia_ bezono — HILDE Ho jes! Li certe estas ege lerta. SOLNESS Ĉu vi vidas tion el la desegnaĵoj? HILDE Pa, — tiuj krifaĉoj! Sed ĉar li lernis de _vi_, tiam — SOLNESS Ho, pro _tio_ —. Estas multaj ĉi tie, kiuj lernis de _mi_. Kaj _same_ mallertaj ili estas. HILDE (rigardas lin kaj skuas la kapon) Ne, eĉ se mi mortus, mi ne komprenus, ke vi povas esti tiom stulta. SOLNESS Stulta? Ĉu vi trovas min tiom stulta? HILDE Jes, mi faras. Ĉar vi akceptas instruadi tiajn ulojn, kaj — SOLNESS (ekmiras) Nu? Kaj kial ne? HILDE (ekstaras, duone serioza, duone ridanta) Iŝŝ, ne do, konstruestro! Al kio _tio_ celus! Neniu alia ol _vi_ rajtus konstrui. Vi estus la sola pri tio. Fari ĉion mem. Nun vi scias. SOLNESS (senpere) Hilde —! HILDE Nu? SOLNESS Kiel vi venis al tia ideo? HILDE Ĉu vi trovas _tion ĉi_ malĝuste pensita de mi? SOLNESS Ne, _tial_ ja ne. Sed nun mi diru ion al vi. HILDE Nu kion? SOLNESS Senĉese — en silento kaj soleco — mi pensadas pri la sama ideo. HILDE Jes, estas ja kompreneble, ŝajnas al mi. SOLNESS (rigardas ŝin esplore) Kaj tion vi certe jam rimarkis. HILDE Ne, tute ne. SOLNESS Sed antaŭe, — kiam vi diris, ke vi opiniis min — sensenca? Tiel en unu rilato —? HILDE Ho, tiam mi pensis pri io tute alia. SOLNESS Pri kio alia? HILDE Povas esti indiferente por vi, konstruestro. SOLNESS (paŝadas sur la planko) Jes, jes, — kiel vi volas. (haltas apud la orielo) Venu ĉi tien, kaj mi montru ion al vi. HILDE (proksimiĝas) Kio estas? SOLNESS Jen vidu, — tie en la ĝardeno —? HILDE Jes? SOLNESS (montras eksteren) Ĝuste trans tiu ŝtonejo —? HILDE La nova domo vi aludas? SOLNESS Tiu kiu estas konstruata, jes. Preskaŭ finita. HILDE Ĝi havas tre altan turon, ŝajnas al mi. SOLNESS La skafaldo ankoraŭ staras. HILDE Ĉu tiu estas via nova domo? SOLNESS Jes. HILDE (rigardas lin) Ĉu estas infanĉambretoj ankaŭ en _tiu_ domo? SOLNESS Tri, kiel ĉi tie. HILDE Kaj neniuj infanoj. SOLNESS Eĉ ne venos. HILDE (kun duona rido) Jes, ĉu ne estas kiel mi diris —! SOLNESS Ke —? HILDE Ke vi tamen estas — iomete — tiel freneza. SOLNESS Ĉu estis pri tio ĉi, ke vi pensis? HILDE Jes, pri tiuj malplenaj infanĉambretoj, en kiuj mi dormis. SOLNESS (mallaŭtigas la voĉon) Ni _havis_ infanojn, — Aline kaj mi. HILDE (rigardas lin intense) Ĉu _vi_ —! SOLNESS Du knabetoj. Ambaŭ same aĝaj. HILDE Dunaskitoj do. SOLNESS Jes, dunaskitoj. Estis antaŭ dek unu — dek du jaroj. HILDE (atenteme) Kaj ambaŭ do estas —? Do tiujn dunaskitojn vi ne plu _havas_? SOLNESS (en silenta emocio) Ni havis ilin nur proksimume du semajnojn. Aŭ apenaŭ _tiom_ longe. (impete ekdiras) Ho, Hilde, kiel nekompreneble bone estas por mi, ke vi venis! Ĉar nun fine mi havas iun, kun kiu mi povas paroli! HILDE Ĉu _tion_ vi ne povas — eĉ ne kun _ŝi_? SOLNESS Ne pri tio ĉi. Ne kiel mi _volas_ kaj devas. (peze) Kaj ankaŭ ne pri multaj aliaj aferoj. HILDE (mallaŭte) Ĉu nur _tion_ vi celis, kiam vi diris, ke vi bezonas min? SOLNESS Nu ja, pli ĝuste. Almenaŭ hieraŭ. Ĉar hodiaŭ mi vere ne plu scias — (interrompante) Venu, kaj ni eksidu, Hilde. Eksidu en la sofon, — kaj vi havos la ĝardenon antaŭ la okuloj. (_Hilde_ eksidas en la sofoangulon) SOLNESS (tiras seĝon pli proksimen) Ĉu vi ŝatus aŭdi pri ĝi? HILDE Jes, mi tre ŝatus aŭskulti vin. SOLNESS (eksidas) Kaj mi ĉion diros al vi. HILDE Nun mi havas kaj la ĝardenon kaj vin antaŭ la okuloj, konstruestro. Rakontu do! Tuj! SOLNESS (montras al la fenestro de la orielo) Jen sur la altejo, — kie vi nun vidas la novan domon — HILDE Jes? SOLNESS — jen loĝis Aline kaj mi dum la unuaj jaroj. Ĉar tie supre situis tiam malnova domo, kiu antaŭe apartenis al ŝia patrino. Kaj ĝin ni heredis post ŝi. Kaj ankaŭ la tutan grandan ĝardenon. HILDE Ĉu estis turo ankaŭ sur _tiu_ domo? SOLNESS Eĉ ne spuro de tiaĵo. Estis granda, malbela, sombra ligna kesto laŭ ekstera aspekto. Sed tamen sufiĉe varma kaj hejmeca interne. HILDE Vi do malkonstruis la malnovan rubaĵon? SOLNESS Ne. Ĝi forbrulis por ni. HILDE Ĉio? SOLNESS Jes. HILDE Ĉu estis granda malfeliĉo por vi, tio? SOLNESS Dependas. Kiel konstruestro mi prosperis post tiu fajro — HILDE Nu, sed —? SOLNESS Ni tiam estis ĵus ricevintaj la du knabetojn — HILDE La kompatindajn dunaskitojn, jes. SOLNESS Ili venis en la mondon sanaj kaj viglaj. Kaj ili kreskis de tago al tago, videble. HILDE Infanetoj kreskas rapide la unuajn tagojn. SOLNESS Estis la plej bela vidaĵo por la okulo, kiam Aline kuŝis tie kun ambaŭ etuloj. — Sed jen venis la nokto de la fajro — HILDE (intense) Kio okazis! Diru do! Ĉu iu mortbrulis! SOLNESS Ne; ne tiel. Ĉiuj bone saviĝis el la domo — HILDE Nu, sed kio do —? SOLNESS La timo skuis Aline tiel terure. La fajroalarmo, — la fuĝo el la domo — tiel urĝa, — kaj eĉ en glaciiga nokta frosto —. Ĉar ni devis ja elporti ilin tiaj kiaj ili estis. Kaj ŝin kaj la etulojn. HILDE Tion ili do ne eltenis? SOLNESS Jes, _ili_ eltenis, sed Aline ekhavis febron. Kaj _tiu_ influis la lakton. Mamnutri ilin mem ŝi nepre volis. Ĉar estas ŝia devo, ŝi diris. Kaj ambaŭ niaj knabetoj, ili (kunpremas la manojn) ili — ho! HILDE _Tion_ ili ne transvivis? SOLNESS Ne, _tion_ ili ne transvivis. Estis _tio_, kio forprenis ilin de ni. HILDE Certe estis terure por vi. SOLNESS Terure por mi. Sed dek fojojn pli terure por Aline. (li pugnigas la manojn en silenta kolero) Ho, ke tiaĵo rajtu okazi en la mondo! (abrupte kaj firme) Ekde la tago kiam mi perdis ilin, mi nevolonte konstruis preĝejojn. HILDE Eble eĉ ne la preĝejturon norde ĉe ni? SOLNESS Ne volonte. Mi scias kiel ĝoja kaj facila mi sentis min, kiam tiu turo staris finita. HILDE Tion ankaŭ _mi_ scias. SOLNESS Kaj nun mi neniam konstruas — neniam plu tiaĵojn! Nek preĝejojn nek preĝejturojn. HILDE (kapsignas malrapide) Nur domojn en kiuj homoj povas loĝi. SOLNESS Hejmojn por homoj, Hilde. HILDE Sed hejmoj kun altaj turoj kaj turpintoj. SOLNESS Jes, prefere tion. (ŝanĝas al pli facila tono) Jes, vidu, — kiel mi diris, — tiu fajro, ĝi portis min supren, ĝi. Ja, kiel konstruestro do. HILDE Kial vi ne nomas vin arkitekto, kiel la aliaj? SOLNESS Mi ne studis sufiĉe profunde por tio. Kion mi scias, mi ĉefe elpensis mem. HILDE Sed supren vi tamen atingis, konstruestro. SOLNESS Post la fajro, jes. Preskaŭ la tutan ĝardenon mi parceligis en grundojn por vilaoj. Kaj _tie_ mi povis konstrui, ĝuste kiel mi mem deziris. Kaj _sekve_ iris por mi glate. HILDE (rigardas lin esplore) Vi certe estas tre feliĉa viro. Laŭ via nuna stato. SOLNESS (sombre) Feliĉa? Ĉu ankaŭ _vi_ tion diras? Kiel ĉiuj aliaj. HILDE Jes, ĉar tiel ŝajnas al mi. Kiam vi nur ne plu pensas pri la du infanetoj, vi — SOLNESS (malrapide) La du infanetoj, — ne estas facile forgesi ilin, Hilde. HILDE (iom necerta) Ĉu ili ankoraŭ staras en la vojo? Tiel longe poste? SOLNESS (rigardas ŝin firme, sen respondi) Feliĉa viro, vi diris — HILDE Jes, sed ĉu vi ne estas, — tamen? SOLNESS (daŭre rigardas ŝin) Kiam mi rakontis al vi tion pri la fajro — hm — HILDE Nu ja! SOLNESS Ĉu ne estis iu certa penso, kiun vi — rimarkis? HILDE (pripensas vane) Ne. Kiu penso _tiu_ estus? SOLNESS (kun subpremata intenseco) Sole pro tiu fajro mi fariĝis kapabla konstrui hejmojn por homoj. Hejmecajn, varmajn, helajn hejmojn, kie patro kaj patrino kaj la tuta infanaro povas vivi en la fidema, ĝoja sento, ke estas ege feliĉa afero tio, _ekzisti_ en la mondo. Kaj precipe tio, aparteni unu al la alia — tiel en grandaj kaj malgrandaj rilatoj. HILDE (vigle) Jes, sed ĉu ne estas ege granda feliĉo por vi, tio, ke vi povas fari tiajn belegajn hejmojn? SOLNESS La prezo, Hilde. La terura prezo kiun mi devis pagi por _atingi_. HILDE Sed ĉu trans _tio_ do tute neeblas pasi? SOLNESS Ne. Por kapabli konstrui hejmojn por aliuloj, mi devis rezigni, — por ĉiam rezigni pri hejmo por mi mem. Mi aludas al hejmo por la infanaro. Kaj ankaŭ por patro kaj patrino. HILDE (zorgeme) Sed ĉu vi _tion_ do _devis_? Por ĉiam, vi diras? SOLNESS (kapjesas malrapide) Estis la prezo por tiu feliĉo, pri kiu homoj babiladas. (elspiras peze) Tiu feliĉo, — hm, — tiu feliĉo ne estis pli malmultekoste havebla, Hilde. HILDE (kiel antaŭe) Sed ĉu ne eblas, ke _tio_ pliboniĝos? SOLNESS Neniam. Neniam. Ankaŭ _tio_ estas sekvo de la fajro. Kaj de la posta malsano de Aline. HILDE (rigardas lin kun nedifinebla esprimo) Kaj tamen vi daŭre konstruas tiujn infanĉambretojn. SOLNESS (serioze) Ĉu vi neniam rimarkis, Hilde, ke la neebleco — ĝi kvazaŭ allogas kaj vokas vin? HILDE (pripensas) La neebleco? (vigle) Jes certe! Ĉu ankaŭ _vi_ tiel sentas? SOLNESS Jes, mi tiel sentas. HILDE Do estas — iomete trolo ankaŭ en _vi_? SOLNESS Kial trolo? HILDE Kiel _vi_ do volas nomi tiaĵon? SOLNESS (ekstaras) Ne, ne, eble estas. (impete) Sed ĉu mi ne devas _fariĝi_ trolo, — pro tio kiel ĉiam okazas por mi en ĉio! En ĉio! HILDE Kiel? SOLNESS (mallaŭte, en interna emocio) Rimarku kion mi diras al vi, Hilde. Ĉio kion mi sukcesis fari, konstrui, krei en beleco, en sekureco, en hejmeco, — ankaŭ en grandanimo — (pugnigas la manojn) Ho, ĉu ne estas terure imagi al si —! HILDE _Kio_ do estas tiel terura? SOLNESS Ke ĉion tion mi devas konstante kontraŭpezi. Pagi. Ne per mono. Sed per homa feliĉo. Kaj ne sole per mia propra feliĉo. Sed per tiu ankaŭ de aliuloj. Jes, jes, vidu _jenon_, Hilde! Tiun prezon mia artista staro kostis por mi — kaj por aliuloj. Kaj ĉiun opan tagon mi devas rigardadi, ke la prezo denove pagiĝas por mi, — kaj ĉiam denove! HILDE (ekstaras kaj fiksrigardas lin) Nun vi certe pensas pri — pri _ŝi_. SOLNESS Jes. Precipe pri Aline. Ĉar Aline — _ŝi_ havis _sian_ vivotaskon, ankaŭ ŝi. Same kiel mi havis la mian. (la voĉo tremas) Sed ŝia vivotasko, ĝi devis esti mistraktata, subjugata, rompata en pecojn, — por ke la mia atingu — al ia granda venko. Jes, ĉar vi sciu, ke Aline, — ŝi havis talentojn por konstrui, ankaŭ ŝi. HILDE Ŝi! Por konstrui? SOLNESS (skuas la kapon) Ne domojn kaj turojn kun pintoj — kaj tiaĵoj, pri kiuj _mi_, okupiĝas — HILDE Nu, pri _kio_ do? SOLNESS (mole, en emocio) Por konstrui infananimetojn, Hilde. Konstrui infananimojn tiel ke ili povas ekstari en noblaj, belaj formoj. Tiel ke ili povus altiĝi al rektaj, maturaj homoj. _Tio ĉi_ estis por kio Aline havis talenton. — Kaj ĉio tio nun nur kuŝas tie. Neuzata — kaj ne plu uzebla. Kaj neniel utila. — Ĝuste kiel la rubaĵoj post fajro. HILDE Jes, sed tamen se tiel estus —? SOLNESS _Estas_ tiel! _Estas_ tiel! Mi scias. HILDE Nu, sed _vi_ almenaŭ ne estas kulpa pri tio. SOLNESS (fiksas la okulojn al ŝi kaj kapsignas malrapide) Nu ja, _tiu_ estas la granda, terura demando. _Tiu_ estas la dubo, kiu mordadas min — nokton kaj tagon. HILDE Tiu ĉi! SOLNESS Jes, supozu nun — ke mi _kulpus_. Iel. HILDE Vi! Pri la fajro! SOLNESS Pri ĉio. Pri la tuto. — Kaj eble tamen — tute senkulpa. HILDE (rigardas lin zorgeme) Ho, konstruestro, — dirante ion tian, vi ja tamen — tamen estas malsana. SOLNESS Hm, — eble mi neniam fariĝos tute sana en _tiu_ rilato. (_Ragnar Brovik_ singardeme malfermas la etan pordon en la angulo maldekstre.) (_Hilde_ iras antaŭen sur la planko.) RAGNAR (kiam li vidas _Hilde_) Ho — Pardonu, sinjoro Solness — (Li volas retiri sin.) SOLNESS Ne, ne, restu. Por ke estu farite. RAGNAR Ho jes, — se tio eblus! SOLNESS Pri via patro ne pliboniĝas, mi aŭdas. RAGNAR Pri patro rapide graviĝas. Kaj tial mi ege petas vin, — skribu kelkajn favorajn vortojn sur unu el la folioj! Ion kion patro povas legi antaŭ ol li — SOLNESS (impete) Ne plu parolu al mi pri tiuj viaj desegnaĵoj! RAGNAR Ĉu vi rigardis ilin? SOLNESS Jes, — mi faris. RAGNAR Kaj ili ne taŭgas? Kaj ankaŭ _mi_ ne taŭgas? SOLNESS (eviteme) Restu ĉe mi, Ragnar. Kaj vi ricevos kondiĉojn laŭ via deziro. Kaj vi povos edziĝi al Kaja. Vivi senzorge. Eble ankaŭ feliĉe. Nur ne pensu memstare konstrui. RAGNAR Nu ja, do mi devas iri hejmen kaj diri tion al patro. Ĉar tion mi promesis al li. — _Ĉu_ mi diru tion al patro — antaŭ ol li mortos. SOLNESS (korsuferas) Ho, diru al li, — diru al li, kion vi volas, laŭ mi. Plej bone nenion diri! (ekdire) Mi ne _povas_ alie agi ol mi faras, Ragnar! RAGNAR Ĉu mi do povas kunpreni la desegnaĵojn? SOLNESS Jes, prenu ilin, — prenu ilin! Ili kuŝas tie sur la tablo. RAGNAR (iras tien) Dankon. HILDE (metas la manon sur la ujon) Ne, ne, lasu ilin. SOLNESS Kial? HILDE Jes, ĉar ankaŭ _mi_ volas rigardi ilin. SOLNESS Sed vi ja — (al _Ragnar_) Do, lasu ilin kuŝi. RAGNAR Bonvole. SOLNESS Kaj iru nun hejmen al via patro. RAGNAR Jes, mi do faru. SOLNESS (kvazaŭ malespere) Ragnar, — vi ne postulu de mi ion, kion mi ne _povas_! Ĉu vi aŭdas, Ragnar! Vi ne _devas_! RAGNAR Ne, ne. Pardonu — (Li kapklinas kaj eliras tra la pordo en la angulo.) (_Hilde_ eksidas sur seĝon apud la spegulo.) HILDE (kolere rigardas al _Solness_) Jeno estis tre malbona de vi. SOLNESS Ĉu ankaŭ _vi_ tion trovas? HILDE Jes, estis vere abomene. Rigore, malbone kaj ankaŭ kruele. SOLNESS Ho, vi ne komprenas kiel estas por _mi_. HILDE Tamen —. Vi ne devus esti tia. SOLNESS Vi ja mem ĵus diris, ke estas nur _mi_ kiu rajtus konstrui. HILDE Tiaĵon _mi_ povas diri. Sed vi ne devas. SOLNESS Mi pli ol iu alia. Tiel multekoste kiel mi aĉetis mian pozicion. HILDE Nu ja, — per io kion vi nomas endoma hejmeco — aŭ io simila. SOLNESS Kaj per mia anima paco aldone. HILDE (ekstaras) Anima paco! (intime) Nu ja, vi pravas! — Kompatinda konstruestro, — vi ja imagas al vi, ke — SOLNESS (kun silenta, gluglanta rido) Eksidu nun ree, Hilde. Kaj vi aŭdos komikaĵon. HILDE (streĉita, eksidas) Nu jes? SOLNESS Aspektas kiel io ridinde sensignifa. Ĉar la tuta afero temas nur pri fendeto en kamentubo, komprenu. HILDE Nenio alia? SOLNESS Ne, ne komence. (Li translokigas sian seĝon pli proksimen al _Hilde_ kaj eksidas.) HILDE (senpacience, frapas sian genuon) Do, la fendeto en la kamentubo! SOLNESS Mi rimarkis tiun fendeton en la tubo longe, longe antaŭ ol ekbrulis. Ĉiun fojon kiam mi supreniris al la subtegmento, mi ekrigardis por scii, ĉu ĝi daŭre tie _estas_. HILDE Kaj ĝi _estis_? SOLNESS Jes. Ĉar neniu alia sciis pri ĝi. HILDE Kaj vi nenion diris? SOLNESS Ne, mi ne faris. HILDE Eĉ ne pensis pri riparo de la tubo? SOLNESS Certe pensis, — sed ne ekfaris. Ĉiun fojon kiam mi intencis komenci, estis kvazaŭ mano intermetis sin. Ne hodiaŭ, mi pensis. Morgaŭ. Neniam fariĝis. HILDE Jes, sed kial vi do tiel senzorgis! SOLNESS Ĉar mi pensadis. (malrapide kaj mallaŭte) Per tiu eta nigra fendo en la kamentubo mi povus eble altiĝi — kiel konstruestro. HILDE (rigardas antaŭ si) Certe estis streĉe. SOLNESS Nerezisteble. Tute nerezisteble. Ĉar tiam ĉio aspektis por mi facile kaj simple. Mi volis, ke okazu mezvintre. Iom antaŭ tagmezo. Mi estus sur la vojo veturigante Aline en la sledeto. La servistoj hejme estus ege hejtigante la fornojn — HILDE Jes, ĉar estus ege malvarme tiun tagon? SOLNESS Ege akre — ja. Kaj ili volis, ke estu varme por Aline, kiam ŝi envenus. HILDE Ĉar ŝi ja estas ege frostema, ŝi. SOLNESS Ŝi _estas_. Kaj okazus dum la veturo hejmen, ke ni vidus la fumon. HILDE Nur la fumon? SOLNESS Unue la fumon. Sed kiam ni venus al la ĝardena barilpordo, ni vidus la malnovan lignan keston en ruliĝantaj fajroflamoj. — Tiel mi deziris ke okazu, komprenu. HILDE Sed, je Dio, ke ĝi tiel okazus! SOLNESS Jes, vi diras, Hilde. HILDE Nu, sed aŭskultu nun, konstruestro. Ĉu vi estas tute certa, ke la fajro originis en la eta fendo en la kamentubo? SOLNESS Ne, kontraŭe. Mi estas tute certa, ke la fendeto en la tubo havis neniun rilaton al la fajro. HILDE Nu kio! SOLNESS Tute klare pruviĝis, ke la fajro ekflamis en vestaĵ-ĉambreto, — en tute alia parto de la domo. HILDE Sed kial vi do sidas tiel babiladante pri tiu fendita kamentubo! SOLNESS Ĉu mi rajtas paroli pli kun vi, Hilde? HILDE Jes, se vi nur parolos prudente, — SOLNESS Mi provos. (li lokigas sian seĝon pli proksimen) HILDE Do, ekparolu, konstruestro. SOLNESS (konfidence) Ĉu ne ankaŭ _vi_ tion kredas, Hilde, ke ekzistas iuj selektitaj homoj, kiuj ricevis la potencon kaj kapablon _deziri_ ion, _avidi_ ion, _voli_ ion — tiel intense kaj tiel — tiel necedigeble — ke fine ili _devas_ tion akiri. Ĉu vi ne tion kredas? HILDE (kun nedifinebla esprimo en la okuloj) Se _tiel_ estas, ni iam vidos — ĉu _mi_ apartenas al tiuj selektitaj. SOLNESS Ne estas la memo _sola_, kiu kaŭzas tiajn grandajn reagojn. Ho ne, — la helpantoj kaj servantoj, — ili devas ja kunagi, ankaŭ ili, se io fariĝu. Sed ili neniam venas de si mem. Oni devas ilin persiste voki. Interne en si mem do, vi komprenas. HILDE Kiaj helpantoj kaj servantoj estas tiuj? SOLNESS Ho, pri ili ni parolu alian fojon. Ni restu nun pri la fajro. HILDE Ĉu vi ne opinias, ke tiu fajro venus — eĉ se vi ne estus dezirinta? SOLNESS Se maljuna Brovik estus posedinta la domon, neniam ĝi estus brulinta tiel oportune por _li_. Pri tio mi certas. Ĉar li ne komprenas voki la helpantojn, li, kaj ankaŭ ne la servantojn. (ekstaras en maltrankvilo) Vi vidas, Hilde, ke tamen estas mia kulpo, ke la du knabetoj devis pagi per la vivo. Kaj ĉu mi ne ankaŭ kulpas pro _tio_, ke Aline ne fariĝis tio, kion ŝi devis kaj povis. Kaj kion ŝi arde volis. HILDE Jes, sed ĉar ja nur estas tiuj helpantoj kaj servantoj, tial — SOLNESS Kiu vokis la helpantojn kaj servantojn? Estis _mi_! Kaj ili venis kaj cedis al mia volo. (en kreskanta ekscito) Estas _tio_, kion homoj nomas, havi la bonŝancon kun si. Sed mi povas diri al vi, mi, kiel tiu bonŝanco sentiĝas! Ĝi sentiĝas kiel granda, senhaŭta loko ĉi tie sur la brusto. Kaj la helpantoj kaj la servantoj senhaŭtigas aliulojn por kovri _mian_ vundon! — Sed la vundo tamen ne saniĝas. Neniam, — neniam! Ho, se vi scius, kiel ĝi foje suĉas kaj brulas. HILDE (rigardas lin atente) Vi _estas_ malsana, konstruestro. Tre malsana, mi inklinas kredi. SOLNESS Diru _freneza_. Ĉar _tion_ vi ja pensas. HILDE Ne, mi opinias, ke ne mankas al vi prudento. SOLNESS _Kio_ do? Eldiru! HILDE Mi dezirus scii, ĉu vi ne naskiĝis en la mondon kun malsana konscienco. SOLNESS Malsana konscienco? Kia diablaĵo estas tio? HILDE Mi pensas, ke la konscienco en vi estas ege malforta. Tro sentema. Ne toleras ekagon. Ne kapablas levi kaj porti tion, kio estas peza. SOLNESS (grumblas) Hm! Kia do la konscienco devus esti, se mi rajtas demandi? HILDE En vi mi dezirus, ke la konscienco estus tiel — tiel vere fortika. SOLNESS Ĉu? — Fortika? Nu. Ĉu _vi_ havas fortikan konsciencon? HILDE Mi opinias ke _jes_. Mi ne rimarkis ion alian. SOLNESS Ĝi eble ne vere submetiĝis al pruvo, mi pensas. HILDE (kun trema tirado ĉe la buŝo) Ho, ne estis tiel facile forlasi patron, kiun mi ege amas. SOLNESS Ho ĉu! Por monato aŭ du — HILDE Mi eble neniam plu revenos hejmen. SOLNESS Neniam? Kial vi do forlasis lin? HILDE (duone serioze, duone ŝerce) Ĉu vi nun denove forgesis, ke la dek jaroj pasis? SOLNESS Ho babilaĵo. Ĉu estis problemoj hejme? Nu? HILDE (tute serioze) _Estis_ tio ĉi ene en mi, kio pelis kaj vipis min ĉi tien. Eĉ logis kaj tiris min. SOLNESS (vigle) Jen la afero! Jen la afero, Hilde! Loĝas troloj ankaŭ en vi. Kiel en mi. Ĉar tio troviĝas interne, komprenu, — estas _tio_, kio vokas la potencojn eksterajn. Kaj tiam oni devas cedi, — ĉu vole, ĉu senvole. HILDE Mi preskaŭ kredas, ke vi pravas, konstruestro. SOLNESS (paŝadas sur la planko) Ho, estas tiel absurde multaj diabloj en la mondo, kiujn oni ne _vidas_, Hilde! HILDE Ankaŭ diabloj? SOLNESS (haltas) Bonaj diabloj kaj malicaj diabloj. Helharaj diabloj kaj nigreharaj. Se oni nur scius, ĉu estas la helharaj aŭ la nigreharaj, kiuj kaptas onin! (paŝadas) Hoho! Tiam ne estus malfacile! HILDE (sekvas lin per la okuloj) Aŭ se oni havus fortan, ege sanan konsciencon. Tian ke oni _kuraĝus_ fari, kion oni plej arde _volus_. SOLNESS (haltas apud la konsoltablo) Mi opinias, ke la plimulto estas same malfortuloj kiel mi en tiu rilato. HILDE Povas ja esti. SOLNESS (apogas sin al la tablo) En la sagaoj —. Ĉu vi ion legis en tiuj malnovaj sagaoj? HILDE Ho jes! Dum la tempo kiam mi legis librojn, mi — SOLNESS En la sagaoj rakontiĝas pri vikingoj, kiuj velis al fremdaj landoj kaj rabis kaj bruligis kaj mortbatis homojn — HILDE Kaj rabis virinojn — SOLNESS — kaj tenis ilin ĉe si — HILDE — kaj prenis ilin hejmen sur la ŝipoj — SOLNESS — kaj kondutis al ili kiel — kiel la plej aĉaj troloj. HILDE (rigardas antaŭen kun duone vualita okulo) Ŝajnas al mi, ke _tio_ estus incite. SOLNESS (kun mallonga, grumblanta rido) Jes, kapti virinojn, jes? HILDE _Fariĝi_ rabata. SOLNESS (rigardas ŝin momenton) Nu, tiel. HILDE (kvazaŭ interrompante) Sed kien vi do celas per tiuj vikingoj, konstruestro? SOLNESS Jes, ĉar _tiuj_ uloj, ili havis fortikan konsciencon! Kiam ili revenis hejmen, ili povis kaj vori kaj drinki. Kaj ĝojaj kiel infanoj ili ankaŭ estis. Kaj la virinoj! Multajn fojojn ili tute ne volis forlasi ilin. Ĉu vi komprenas tiaĵon, Hilde? HILDE Tiujn virinojn mi tre bone komprenas. SOLNESS Hoho! Ĉu vi eble mem povus agi sammaniere? HILDE Kial ne? SOLNESS Vivi kune — libervole kun tia perfortulo? HILDE Se estus perfortulo, kiun mi vere amus, — SOLNESS Ĉu _eblus_ ami tian ulon? HILDE Bona Dio, oni ja ne povas regi sin por kiu oni amu, mi pensas. SOLNESS (rigardas ŝin penseme) Ho ne, — eble estas la trolo en ni, kiu regas _tion_. HILDE (kun duona rido) Kaj ankaŭ tiuj benitaj diabloj, kiujn _vi_ tiel bone konas. Kaj la helharaj kaj la nigreharaj. SOLNESS (varme kaj silente) Do mi deziras, ke la diabloj elektu saĝe por vi, Hilde. HILDE Por mi ili _jam_ elektis. Por ĉiam. SOLNESS (rigardas ŝin profunde) Hilde, — vi estas kiel sovaĝa arbarbirdo. HILDE _Tio_ ne. Mi ne kaŝas min sub la arbustoj. SOLNESS Ne, ne. Pli kredeble estas iom de rabobirdo en vi. HILDE Pli ĝuste tio — eble. (en granda impeto) Kaj kial ne rabobirdo! Kial mi ne irus rabe, ankaŭ _mi_? Preni la predon, kiu min logas? Se mi do kapablas piki la ungegojn en ĝin. Venki ĝin. SOLNESS Hilde, — ĉu vi scias kio vi estas? HILDE Jes, mi ja estas tia stranga birdo. SOLNESS Ne. Vi estas kiel tagiĝo. Kiam mi rigardas vin, — tiam estas kvazaŭ mi rigardus al la sunleviĝo. HILDE Diru, konstruestro, — ĉu vi estas certa, ke vi neniam vokis min? Tiel interne? SOLNESS (mallaŭte kaj malrapide) Mi preskaŭ kredas ke mi estas tion farinta. HILDE Kion vi volis _pri_ mi? SOLNESS Vi estas la juneco, Hilde. HILDE (ridetas) La juneco, kiun vi tiel timas? SOLNESS (kapsignas malrapide) Kaj al kiu mi profunde kore sopiras. (_Hilde_ ekstaras, iras al la eta tablo kaj serĉas la dokumentujon de _Ragnar_.) HILDE (etendas la ujon al li) Nun pri tiuj desegnaĵoj — SOLNESS (abrupte, rifuzante) Formetu tiujn aĵojn! Mi sufiĉe rigardis ilin. HILDE Jes, sed vi ja devas skribi ion sur ilin por li. SOLNESS Skribi sur ilin! Neniam en la mondo! HILDE Sed ĉar la bedaŭrinda maljuna viro nun kuŝas antaŭ la morto! Ĉu vi ne povas fari al li kaj al la filo ĝojon antaŭ ol ili disiĝas? Kaj eble li ankaŭ povus konstrui laŭ ili. SOLNESS Jes, estas ja ĝuste _tio_, kion li povas. Tion li ja certigis al si, — tiu monsinjoro. HILDE Sed, bona Dio, — ĉar tiel estas, — ĉu vi ne povas iomete mensogi? SOLNESS Mensogi? (kolere) Hilde, — foriru de mi kun tiuj diablaj desegnaĵoj! HILDE (tiras la ujon iomete al si) Nu, nu, nu, — ne mordu min. — Vi parolas pri troloj, vi. Ŝajnas al mi, ke vi mem kondutas kiel trolo. (ĉirkaŭrigardas) Kie vi havas plumon kaj inkon? SOLNESS Mi ne havas tiaĵon ĉi tie. HILDE (iras al la pordo) Sed ĉe la fraŭlino certe — SOLNESS Restu kie vi estas, Hilde! — Mi mensogu, vi diris. Nu ja, pro lia maljuna patro mi povus fari. Ĉar lin mi iam rompis. Ĵetis lin teren. HILDE Ankaŭ lin? SOLNESS Mi bezonis lokon por mi mem. Sed tiu Ragnar, — por neniu prezo li devas elstari. HILDE La kompatindulo, tion li ja certe ne faros. Ĉar li ja ne taŭgas — SOLNESS (pli proksime, rigardas ŝin kaj flustras) Se Ragnar progresos, li frapos _min_ al la teron. Rompas min, — kiel mi faris al lia patro. HILDE Rompas _vin_? Ĉu li do taŭgas? SOLNESS Jes, estu certa, ke li taŭgas! Li estas la junulo, kiu staras preta por frapi la pordon al mi. Kaj forpeli la tutan konstruestron Solness. HILDE (rigardas lin en silenta riproĉo) Kaj vi tamen volis bari lin ekstere. Fi, konstruestro! SOLNESS Ĝi postulis sufiĉe da sango, la batalo, kiun mi luktis. — Kaj mi timas, ke la helpantoj kaj la servantoj ne plu obeos min. HILDE Vi do antaŭeniru memstare. Nenio alia eblas. SOLNESS Senespere, Hilde. La ŝanĝiĝo venos. Frue aŭ malfrue. La venĝo, ĝi estas senindulga. HILDE (en timo, kovras siajn orelojn) Tiaĵon do ne diru! Ĉu vi volas preni mian vivon! Forpreni de mi tion, kio estas pli valora ol la vivo! SOLNESS Kaj kio _tio_ estas? HILDE Vidi vin granda. Vidi vin kun florkrono en la mano. Alte, alte sur preĝeja turo. (denove trankvila) Nu, prenu la krajonon. Ĉar krajonon vi certe havas? SOLNESS (elprenas ujeton) Jen mi havas. HILDE (metas la dokumentujon sur la tablon ĉe la sofo) Bone. Kaj nun ni eksidu, ni du, konstruestro. (_Solness_ eksidas ĉe la tablo) HILDE (malantaŭ li, klinas sin super la seĝodorson) Kaj ni skribu sur la desegnaĵojn. Vere bele kaj varme ni skribu. Por tiu malbona Roar — aŭ kiel li nomiĝas. SOLNESS (skribas kelkajn liniojn, turnas la kapon kaj ekrigardas ŝin) Diru al mi ion, Hilde. HILDE Jes? SOLNESS Ĉar vi nun atendadis min dum dek jaroj — HILDE Kio do? SOLNESS Kial vi ne skribis al mi? Kaj mi estus ja povinta respondi. HILDE (rapide) Ne, ne, ne do! Estis ja ĝuste _tio_ kion mi ne deziris. SOLNESS Kial ne? HILDE Mi timis, ke _tiam_ rompiĝus por mi. — Sed ni devis ja skribi sur la desegnaĵojn, konstruestro. SOLNESS Ni ja devis. HILDE (klinas sin antaŭen kaj inspektas, dum li skribas) Tiel bone kaj korvarme. Ho, kiel mi malamas — kiel mi malamas tiun Roald — SOLNESS (skribante) Ĉu vi neniam _vere_ amis iun, vi Hilde? HILDE (akre) Kion vi diras? SOLNESS Ĉu vi neniam amis iun. HILDE Amis iun alian, vi sugestas? SOLNESS (ekrigardas ŝin) Amis iun alian, jes. Ĉu neniam? Dum ĉi tiuj dek jaroj? Neniam? HILDE Ho jes, foje. Kiam mi forte koleriĝis, ĉar vi ne venis. SOLNESS Tiam vi interesiĝis pri aliuloj? HILDE Iomete. Dum semajno. Bona Dio, konstruestro, vi do scias kiel tiaĵo okazas. SOLNESS Hilde, — kial vi venis ĉi tien? HILDE Ne perdigu la tempon per babilaĵo. La bedaŭrinda maljunulo povus ja morti dume. SOLNESS Respondu al mi, Hilde. Kion vi atendas de mi? HILDE Mi volas havi mian reĝlandon. SOLNESS Hm — (Li ĵetas rigardon al la pordo maldekstre kaj daŭras skribi sur la desegnaĵojn.) (_Sinjorino Solness_ envenas sammomente. Ŝi kunportas iujn pakaĵojn.) SINJORINO SOLNESS Jen mi kunprenis ion por vi, fraŭlino Wangel. La grandaj pakoj sendiĝos poste. HILDE Ho, kiel kore afable de vi tamen! SINJORINO SOLNESS Nur simpla devo. Nenio alia. SOLNESS (tralegas kion li skribis) Aline! SINJORINO SOLNESS Jes? SOLNESS Ĉu vi vidis ĉu ŝi — la librotenistino estas tie? SINJORINO SOLNESS Jes, kompreneble ke _ŝi_ estas tie. SOLNESS (metas la desegnaĵojn en la ujon) Hm — SINJORINO SOLNESS Ŝi staris apud la pupitro, kiel ŝi kutimas — kiam _mi_ iras tra la ĉambro. SOLNESS (ekstaras) Mi do donos ĝin al ŝi. Kaj diros al ŝi, ke — HILDE (prenas de li la ujon) Ho ne, lasu min havi tiun ĝojon! (iras al la pordo, sed turnas sin) Kiel ŝi nomiĝas? SOLNESS Ŝi nomiĝas fraŭlino Fosli. HILDE Iŝ, aspektas malvarme! La baptonomon, mi petas? SOLNESS Kaja, — mi kredas. HILDE (malfermas la pordon kaj vokas eksteren) Kaja! Envenu! Rapide! La konstruestro volas paroli kun vi. (Kaja venas internen de la pordo) KAJA (rigardas lin timigite) Jen mi estas —? HILDE (donas al ŝi la dokumentujon) Jen vidu, Kaja! Vi povas kunpreni tion ĉi. Ĉar nun la konstruestro _sur_skribis. KAJA Ho, fine do! SOLNESS Donu ĝin al la maljunulo plej eble rapide. KAJA Mi tuj iros hejmen kun ĝi. SOLNESS Jes, faru. Kaj nun Ragnar povos eble konstrui. KAJA Ho, ĉu li rajtas veni por danki vin pro ĉio —? SOLNESS (akre) Mi volas neniun dankon! Salutu kaj diru _tion_ de mi. KAJA Jes mi — SOLNESS Kaj diru al li, ke de nun mi ne bezonas lin. Kaj ankaŭ ne vin. KAJA (mallaŭte kaj treme) Ankaŭ ne min! SOLNESS Nun vi ja ekhavos aliajn aferojn por pripensi. Kaj prizorgi. Kaj tio estas ja nur bona. Do, iru hejmen kun la desegnaĵoj, fraŭlino Fosli. Rapide! Ĉu vi aŭdas! KAJA (kiel antaŭe) Jes, sinjoro Solness. (Ŝi eliras.) SINJORINO SOLNESS Je Dio, kiajn ruzajn okulojn ŝi havas. SOLNESS Ŝi! Tia azenino. SINJORINO SOLNESS Ho, — mi vidas kion mi vidas, mi, Halvard. — Ĉu vi vere maldungas ilin? SOLNESS Jes. SINJORINO SOLNESS Ankaŭ ŝin? SOLNESS Ĉu tiel ne estas laŭ via deziro? SINJORINO SOLNESS Sed ke vi povas malhavi _ŝin_ —? Nu ja, vi certe havas iun rezerve, vi, Halvard. HILDE (gaje) _Mi_ almenaŭ ne taŭgas por stari apud la pupitro. SOLNESS Nu, nu, nu, — ordiĝos, Aline. Nun vi nur pensu pri la transloĝado en la novan hejmon — plej eble rapide. Ĉi-vespere ni levos la florkronon supren — (turnas sin al _Hilde_) — tute supren sur la turpinton. Kion vi diras al _tio_, fraŭlino Hilde? HILDE (rigardas lin per brilaj okuloj) Estos ege ĝoje denove vidi vin tiel alte. SOLNESS Min! SINJORINO SOLNESS Ho Dio, fraŭlino Wangel, ne imagu al vi ion tian! Mia edzo —! Tiel _kapturnema_ kiel _li_ estas! HILDE Kapturnema! Ne, tia li vere ne estas! SINJORINO SOLNESS Jes, efektive li estas. HILDE Sed mi ja mem vidis lin tute supre sur alta preĝeja turo! SINJORINO SOLNESS Jes, mi aŭdas homojn paroli pri _tio_. Sed tute ne eblas — SOLNESS (impete) Ne eblas, — ne eblas, jes! Sed mi tamen staris tie supre, mi! SINJORINO SOLNESS Kiel vi do povas diri tiaĵon, Halvard? Vi ja eĉ ne toleras eliri sur la balkonon ĉi tie en la supra etaĝo. Tia vi ja ĉiam estis. SOLNESS Vi eble spertos ion alian ĉi-vespere. SINJORINO SOLNESS (timigita) Ne, ne, ne! Tion mi ja, je Dio, neniam vidos! Ĉar mi tuj skribos al la doktoro. Kaj li certe deturnos vin. SOLNESS Sed Aline do —! SINJORINO SOLNESS Jes, ĉar vi ja estas malsana, Halvard! Tio ĉi _ne povas_ esti io alia! Ho Dio, — ho Dio! (Ŝi eliras rapide dekstre.) HILDE (rigardas lin atente) Ĉu _estas_ tiel, aŭ ĉu ne? SOLNESS Ke mi estas kapturnema? HILDE Ke _mia_ konstruestro ne _kuraĝas_, ne _povas_ grimpi tiel alte kiel li mem konstruas? SOLNESS Ĉu tiel vi rigardas la aferon? HILDE Jes. SOLNESS Aspekte neniu angulo en mi povas esti sekura kontraŭ vi. HILDE (rigardas tra la orielfenestro) Tie supre do. Tute supre — SOLNESS (proksimiĝas) En la plej supra turĉambreto vi povus loĝi, Hilde. — Povus loĝi _tie_ kiel princino. HILDE (nedifineble, inter seriozeco kaj ŝerco) Jes, tion vi ja promesis al mi. SOLNESS Ĉu mi vere _faris_? HILDE Fi, konstruestro! Vi diris, ke mi fariĝu princino. Kaj ke mi ricevu reĝlandon de vi. Kaj tiam vi — Nu! SOLNESS (konsidereme) Ĉu vi estas tute certa, ke ne estas ia revo, — ia imagaĵo, kiu fiksiĝis en vi? HILDE (akre) Ĉar eble vi ne _faris_? SOLNESS Mi apenaŭ mem scias —. (pli mallaŭte) Sed _tion_ mi nun scias, ke mi — HILDE Ke vi —? Diru tuj! SOLNESS — ke mi estus _devinta_ tion fari. HILDE (en brava ekkrio) Neniam en la mondo _vi_ estas kapturnema! SOLNESS Ĉi-vespere ni do suprenlevos la florkronon, — princino Hilde. HILDE (kun amara trajto) Super via nova hejmo, jes. SOLNESS Super la nova domo, kiu neniam fariĝos _hejmo_ por _mi_. (Li eliras tra la ĝardenpordo) HILDE (rigardas antaŭen kun vualita okulo kaj flustras al si mem. Aŭdiĝas nur la vortoj:) — — — — terure ekscite — — TRIA AKTO (Granda, vasta verando, apartenanta al la loĝdomo de _konstruestro Solness_. Parto de la domo kun elirpordo al la verando vidiĝas maldekstre. Balustrado antaŭ tiu ĉi dekstre. Tute fone, sur la malvasta flanko de la verando, ŝtuparo kondukas al la pli malalte situanta ĝardeno. Grandaj, maljunaj arboj en la ĝardeno etendas siajn branĉojn super la verando kaj al la domo. Plej dekstre, inter la arboj, ekvidiĝas la suba parto de la nova vilao kun skafaldo ĉirkaŭ la turkonstruaĵo. En la fono la ĝardeno limiĝas de malnova kradbarilo. Ekster la barilo estas strato kun malaltaj, adukaj dometoj.) (Vesperĉielo kun sunbriligitaj nuboj.) (Sur la verando staras ĝardena benko laŭ la muro de la domo, kaj antaŭ la benko longa tablo. Apud la alia flanko de la tablo estas apogseĝo kaj kelkaj taburetoj. Ĉiuj mebloj estas korbfarista plektaĵo.) (_Sinjorino Solness_, envolvita en blanka krepŝalo, ripozas en la apogseĝo rigardante dekstren.) (Iom poste _Hilde Wangel_ venas supren la ŝtuparon de la ĝardeno. Ŝi estas same vestita kiel antaŭe, kaj portas ĉapelon sur la kapo. Sur la brusto ŝi portas etan bukedon el ordinaraj floretoj.) SINJORINO SOLNESS (turnas la kapon iomete) Ĉu vi ĉirkaŭiris en la ĝardeno, fraŭlino Wangel! HILDE Jes, mi ĉirkaŭrigardis tie. SINJORINO SOLNESS Kaj ankaŭ trovis florojn, mi vidas. HILDE Ho jes! Ĉar ili abundas. Inter la arbustoj. SINJORINO SOLNESS Ho _ĉu_? Ankoraŭ? Jes, ĉar mi tien preskaŭ neniam venas. HILDE (pli proksime) Ĉu vere! Vi do ne kuras en la ĝardenon ĉiun tagon? SINJORINO SOLNESS (kun laca rideto) Mi ne plu ien “kuras”, mi. _Nun_ ne plu. HILDE Nu, sed ĉu vi neniam foje iras por saluti la belaĵojn, kiuj _tie_ troviĝas? SINJORINO SOLNESS Ĉio fremdiĝis por mi. Mi preskaŭ timas la revidon. HILDE Vian propran ĝardenon! SINJORINO SOLNESS Ŝajnas al mi, ke ĝi ne plu aspektas la _mia_. HILDE Ho, kial tiel —? SINJORINO SOLNESS Ne, ĝi ne estas. Ne estas kiel en la tempo de patro kaj patrino. Nun ili bedaŭrinde forprenis tiom multe de la ĝardeno, fraŭlino Wangel. Imagu, — ili parceligis, — kaj konstruis domojn por fremdaj homoj. Homoj, kiujn mi ne konas. Kaj _ili_ povas sidi rigardante min tra siaj fenestroj. HILDE (kun hela esprimo) Sinjorino Solness? SINJORINO SOLNESS Jes? HILDE Permesu al mi iomete restadi ĉe vi? SINJORINO SOLNESS Jes volonte, se vi emas. (_Hilde_ translokigas tabureton al la apogseĝo kaj eksidas.) HILDE Ah, — ĉi tie oni povas sidi sunumante sin kiel kato. SINJORINO SOLNESS (metas la manon facile sur ŝian nukon) Ĝentile ke vi volas sidi ĉe _mi_. Mi kredus, ke vi enirus al mia edzo. HILDE Kion mi farus ĉe li? SINJORINO SOLNESS Helpi lin, mi pensis. HILDE Ne dankon. Cetere li ne estas interne. Li iras tie kun la laboristoj. Sed li aspektis tiel mordeme, ke mi ne kuraĝis paroli al li. SINJORINO SOLNESS Ho, funde li estas milda kaj mola en la animo. HILDE _Li_! SINJORINO SOLNESS Vi ankoraŭ ne vere konas lin, vi, fraŭlino Wangel. HILDE (rigardas ŝin varme) Ĉu vi ĝojas nun, ĉar vi transloĝiĝos en la novan domon? SINJORINO SOLNESS Mi _devus_ ja ĝoji. Ĉar Halvard ja deziras — HILDE Ho, ne ĝuste pro tio, mi pensas. SINJORINO SOLNESS Jes, jes, fraŭlino Wangel. Ĉar estas ja nur mia devo, tio, subigi min al _li_. Sed ofte sentiĝas malfacile devigi sian animon al obeemo. HILDE Jes, _tio_ certe sentiĝas malfacile. SINJORINO SOLNESS Jes imagu. Kiam oni ne estas pli bona homo ol mi, jen — HILDE Kiam oni travivis tiom da pezaĵoj, kiel vi — SINJORINO SOLNESS Kiel _vi_ tion scias? HILDE Via edzo diris. SINJORINO SOLNESS Al mi li malofte tuŝas _tiujn_ aferojn. — Jes, kredu, ke mi travivis sufiĉe multe dum mia vivo, _mi_, fraŭlino Wangel. HILDE (rigardas ŝin kompateme kaj malrapide kapsignas) Kompatinda sinjorino Solness. Unue brulis por vi — SINJORINO SOLNESS (kun suspiro) Jes, ĉio _mia_ brulis. HILDE Kaj poste sekvis tio pli grava. SINJORINO SOLNESS (rigardas ŝin demande) Pli grava? HILDE La plej afliktiga. SINJORINO SOLNESS Al kio vi aludas? HILDE (silente) Vi ja perdis ambaŭ knabetojn. SINJORINO SOLNESS Ho, ili, jes. Jes, vidu, _tiu_ estis _aparta_ afero, tiu. Estis ja elĉiela sorto. Kaj al tiaĵo oni devas sin kurbi. Kaj aldone danki. HILDE Ĉu vi tion faras? SINJORINO SOLNESS Ne ĉiam, bedaŭrinde. Mi ja bone scias, ke estas mia devo. Sed tamen mi ne _povas_. HILDE Nu ja, estas kompreneble, mi pensas. SINJORINO SOLNESS Kaj ofte mi devas diri al mi mem, ke estis justa puno por mi — HILDE Kial? SINJORINO SOLNESS Ĉar mi ne estis sufiĉe persista en la malfeliĉo. HILDE Sed mi ne komprenas, ke — SINJORINO SOLNESS Ho ne, ne, fraŭlino Wangel, — ne parolu pli pri tiuj du knabetoj. Pri ili ni nur ĝoju. Ĉar _ili_ ja estas feliĉaj, — feliĉaj nun. Estas ja la _malgrandaj_ perdoj en la vivo, kiuj tiel akre ŝiras la koron. Perdi ĉion, kion aliaj homoj kalkulas por nenio. HILDE (metas la brakojn sur ŝian genuon kaj rigardas al ŝi varme) Dolĉa sinjorino Solness, — diru al mi, kio _tio_ estas! SINJORINO SOLNESS Kiel mi diras. Nur etaj aĵoj. Brulis ja ĉiuj la malnovaj portretoj sur la muroj. Kaj ĉiuj la malnovaj silkaj kostumoj brulis. Tiuj kiu apartenis al la familio dum longaj tempoj. Kaj ĉiuj puntaĵoj de patrino kaj avino — ankaŭ ili brulis. Kaj imagu, — la juveloj! (peze) Kaj ĉiuj pupoj. HILDE Pupoj? SINJORINO SOLNESS (plorsufoke) Mi havis naŭ delikatajn pupojn. HILDE Kaj ankaŭ _ili_ brulis? SINJORINO SOLNESS Ĉiuj. Ho, estis korŝire, — korŝire por mi. HILDE Ĉu vi do konservis ĉiujn tiujn pupojn? Ekde infaneco? SINJORINO SOLNESS Ne konservis. Mi kaj la pupoj, ni kunvivadis ankaŭ poste. HILDE Post kiam vi fariĝis plenkreska? SINJORINO SOLNESS Jes, longe post _tiu_ tempo. HILDE Ankaŭ post kiam vi edziniĝis? SINJORINO SOLNESS Ho jes. Kiam li nur ne vidis, tiam — Sed ili ja forbrulis, la malfeliĉuloj. Neniu pensis savi _ilin_. Ho, estas triste imagi. Jes, ne ridu pri mi, fraŭlino Wangel. HILDE Mi tute ne ridas. SINJORINO SOLNESS Ĉar iel estis ja vivo en ili. Mi portis ilin sub mia koro. Kvazaŭ etajn nenaskitajn infanojn. (_Doktoro Herdal_, kun la ĉapelo en la mano, elvenas tra la pordo kaj ekvidas la _sinjorinon Solness_ kaj _Hilde_.) DOKTORO HERDAL Nu, vi do sidas ekstere kaptante malvarmumon, sinjorino? SINJORINO SOLNESS Mi trovas, ke estas bone kaj varme hodiaŭ. DOKTORO HERDAL Jes, jes. Sed ĉu io okazos en la domo? Mi ricevis letereton de vi. SINJORINO SOLNESS (ekstaras) Jes, estas io priparolenda kun vi. DOKTORO HERDAL Bone. Ni do eniru. (al _Hilde_) En montara uniformo ankaŭ hodiaŭ, fraŭlino? HILDE (gaje, ekstaras) Ho jes! Plene ekipita! Sed hodiaŭ mi ne supreniros por rompi la nukon. Ni du bone restos malsupre por rigardi, ni, oktoro. DOKTORO HERDAL _Kion_ ni rigardu? SINJORINO SOLNESS (silente, timigite al _Hilde_) Tŝ, tŝ, — je Dio! Jen li venas! Provu _deturni_ lin de tiu kaprico. Kaj ni estu amikinoj, fraŭlino Wangel. Ĉu ne? HILDE (impete ĵetas sin al ŝia kolo) Ho, se ni nur povus. SINJORINO SOLNESS (liberigas sin atente) Nu—nu—nu! _Jen_ li venas, doktoro! Mi parolu kun vi. DOKTORO HERDAL Ĉu temas pri _li_? SINJORINO SOLNESS Jes, certe _li_. Envenu. (Ŝi kaj la _doktoro_ iras en la domon) (En la posta momento _konstruestro Solness_ venas de la ĝardeno supren laŭ la ŝtuparo. Serioza mieno kaptas la vizaĝon de _Hilde_) SOLNESS (Ekrigardas al la pordo, kiu zorge fermiĝas de interne.) Ĉu vi _tion_ rimarkis, Hilde, ke tuj kiam mi venas, ŝi foriras? HILDE Mi rimarkis, ke tuj kiam vi venas, vi _igas_ ŝin foriri. SOLNESS Eble tiel. Sed mi ne povas ion ŝanĝi. (rigardas ŝin atente) Ĉu vi frostas, Hilde? Vi tiel aspektas. HILDE Mi ĵus elvenis de tombeja kelo. SOLNESS Kion vi aludas per _tio_? HILDE Ke frostas en mia korpo, konstruestro. SOLNESS (malrapide) Mi kredas, ke mi komprenas — HILDE Kion vi volas ĉi tie nun? SOLNESS Mi ekvidis vin de _tie_ fore. HILDE Sed tiam vi ja ankaŭ vidis ŝin? SOLNESS Mi sciis, ke ŝi volus tuj foriri, se mi venus. HILDE Ĉu estas aflikte por vi, ke ŝi tiel evitas vin? SOLNESS Iel tio ankaŭ sentiĝas kiel malpeziĝo. HILDE Ke vi ne havas ŝin rekte antaŭ la okuloj? SOLNESS Jes. HILDE Ke vi ne ĉiame vidas, kiel peze ŝi prenas tion ĉi pri la knabetoj? SOLNESS Jes. Precipe tial. (_Hilde_ paŝadas sur la verando kun la manoj surdorse, ekstaras ĉe la balustrado kaj rigardas eksteren sur la ĝardenon.) SOLNESS (post ioma paŭzo) Vi parolis longe kun ŝi, ĉu? HILDE (staras senmove kaj ne respondas) SOLNESS Ĉu _longe_, mi demandas. HILDE (silentas kiel antaŭe) SOLNESS Pri kio ŝi parolis, Hilde? HILDE (daŭre silentas) SOLNESS Kompatinda Aline! Certe estis pri la knabetoj. HILDE (skuiĝas nervoze; rapide ŝi kapsignas kelkajn fojojn.) SOLNESS Neniam supervenkos. Neniam en la mondo ŝi supervenkos. (proksimiĝas) Nun vi denove staras tie kiel ŝtona statuo. Tiel vi staris ankaŭ hieraŭ vespere. HILDE (turnas sin kaj rigardas lin per grandaj, seriozaj okuloj) Mi volas forvojaĝi. SOLNESS (akre) Forvojaĝi! HILDE Jes. SOLNESS Sed tion mi ne permesas. HILDE Kion mi nun faru _ĉi tie_? SOLNESS Nur _esti_ ĉi tie, Hilde! HILDE (rigardas lin de supre malsupren) Nu, dankon. Fariĝis ja ne _tiel_. SOLNESS (senpripense) Des pli bone! HILDE (impete) Mi ne _povas_ fari malbonon kontraŭ iu, kiun mi _konas_! Ne forpreni ion, kio apartenas al ŝi. SOLNESS Kiu diras, ke vi _tion_ faru! HILDE (daŭre) Kontraŭ iu fremda, konsentite! Ĉar _tio_ estas io tute alia! Kontraŭ iu kiun mi neniam vidis antaŭ miaj okuloj. Sed kontraŭ iu al kiu mi proksimiĝis —! Ho ne! Ne do! Uŝ! SOLNESS Jes, sed ion alian mi ja ne diris! HILDE Ho, konstruestro, vi certe bone scias, kiel evoluus. Kaj tial mi forvojaĝos. SOLNESS Kaj kio fariĝos el _mi_, kiam vi estos foririnta? Por kio mi _tiam_ vivu? Poste? HILDE (kun la nedifinebla esprimo en la okuloj) Pri _vi_ ne estas zorgo. Vi havas ja viajn devojn por ŝi. Vivu por tiuj devoj. SOLNESS Tro malfrue. Tiuj potencoj, — tiuj — tiuj — HILDE — la diabloj — SOLNESS Jes, la diabloj! Kaj ankaŭ la trolo ene en mi. Ili suĉis el ŝi la vivsangon. (ridas senespere) Pro _mia feliĉo_ ili tion faris! Jes—jes! (peze) Kaj nun ŝi estas morta — pro mi. Kaj mi estas viva katenita al tiu mortinto. (en sovaĝa timo) _Mi_ — _mi_, kiu ne _povas_ vivi la vivon sen ĝojo! (_Hilde_ ĉirkaŭiras la tablon kaj eksidas sur la benkon kun la kubutoj sur la tablotabulo kaj kun la kapo apogata en la manoj.) HILDE (sidas momenton lin rigardante) Kion vi do konstruos venontan fojon? SOLNESS (skuas la kapon) Mi ne kredas, ke de nun multe pli fariĝos. HILDE Ne tiaj hejmecaj, feliĉaj hejmoj por patrino kaj patro? Kaj por la infanaro? SOLNESS Mi ŝatus scii ĉu por tio fariĝos bezono estonte. HILDE Kompatinda konstruestro! Kaj vi kiu pasigis ĉi tiujn dek jarojn — dediĉante la vivon — nur por _tio_! SOLNESS Nu ja, vi parolas, Hilde. HILDE (ekscite) Ho, aspektas al mi stulte, stulte, — ĉio! SOLNESS Kiu ĉio? HILDE Ke oni ne kuraĝas kapti sian propran feliĉon. Sian propran vivon! Nur ĉar staras io konata en la vojo! SOLNESS Iu preter kiu oni ne rajtas pasi. HILDE Mi dezirus scii, ĉu oni ne funde _rajtus_ tion fari? Sed tamen —. Ho, esti tiu kiu povus fordormi el la tuto! (Ŝi metas la brakojn plate sur la tablon, ripozigas la maldekstran flankon de la kapo en la manojn kaj fermas la okulojn.) SOLNESS (turnas la apogseĝon kaj eksidas ĉe la tablo) Ĉu _vi_ havis hejmecan, feliĉan hejmon — norde ĉe via patro, Hilde? HILDE (senmove, respondas kvazaŭ duone en dormo) Nur kaĝon mi havis. SOLNESS Kaj tien vi tute ne volas reveni? HILDE (kiel antaŭe) La birdo de la arbaro ne volas reiri en la kaĝon. SOLNESS Prefere ĉasi en la libera aero — HILDE (daŭre kiel antaŭe) La rabobirdo prefere ĉasas — SOLNESS (tenas la rigardon kuŝanta sur ŝi) Ke oni havus vikingan spiton en la vivo — HILDE (kun ordinara voĉo, malfermas la okulojn, sed ne movas sin) Kaj la aliaĵo? Kio _tio_ estus! SOLNESS Fortika konscienco. (_Hilde_ vigle rektigas sin sur la benko. Ŝiaj okuloj denove havas la ĝojan, brilan esprimon.) HILDE (kapsignas al li) Mi scias, kion vi konstruos venontan fojon, mi! SOLNESS Jen vi scias pli ol mi, Hilde. HILDE Jes, la konstruestroj, ili ja estas tiel stultaj, ili. SOLNESS Kaj kio tio do estos? HILDE (kapsignas denove) La kastelo. SOLNESS Kiu kastelo? HILDE _Mia_ kastelo, kompreneble. SOLNESS Vi nun volas havi kastelon? HILDE Ĉu vi ne ŝuldas al mi reĝlandon, mi demandas? SOLNESS Jes, mi aŭdas vin diri tion. HILDE Nu. Vi do ŝuldas al mi tiun reĝlandon. Kaj al reĝlando apartenas kastelo, mi opinius! SOLNESS (pli kaj pli gajigita) Jes, ordinare estas ja tiel. HILDE Bone; do konstruu ĝin por mi! Tuj! SOLNESS (ridas) Tuj dum horo? HILDE Jes! Ĉar nun ili pasis, — la dek jaroj. Kaj mi ne plu volas atendadi. Do, — eligu la kastelon, konstruestro! SOLNESS Ne estas facile esti _via_ ŝuldanto, Hilde. HILDE Tion vi devus pripensi pli frue. Nun estas tro malfrue. Do — (frapas la tablon) — surtabligu la kastelon! Estas _mia_ kastelo! Mi volas ĝin _tuj_ havi! SOLNESS (pli serioze, klinas sin pli proksimen, kun la brakoj sur la tablo) Kia vi imagas la kastelon, Hilde? (Ŝia okulo vualiĝas iom post iom. Ŝi kvazaŭ rigardas en si mem.) HILDE (malrapide) Mia kastelo situu alte. Tre alte ĝi kuŝu. Kaj libere al ĉiuj flankoj. Por ke mi vidu vaste, — vaste eksteren. SOLNESS Kaj alta turo estu, ĉu? HILDE Terure alta turo. Kaj tute supre sur la turo estu altano. Kaj sur _ĝi_ mi volas stari — SOLNESS (senvole tuŝas sian frunton) Ke vi ŝatas stari tiel vertiĝe alte — HILDE Ho jes! Ĝuste tie supre mi volas stari rigardante la aliulojn, — tiujn, kiuj konstruas preĝejojn. Kaj hejmojn por patrino kaj patro kaj la infanaro. Kaj tion ankaŭ _vi_ supreniru por rigardi. SOLNESS (mallaŭte) La konstruestro, ĉu li rajtas suprenveni al la princino? HILDE Se la konstruestro _volas_. SOLNESS (pli mallaŭte) Do mi kredas, ke la konstruestro venos. HILDE (kapsignas) La konstruestro, — li venos. SOLNESS Sed neniam plu konstruos, — kompatinda konstruestro. HILDE (vigle) Ho jes! Ni du laboru kune. Kaj ni konstruos la plej belan, — la plej delikatan en la tuta mondo. SOLNESS (ekscita) Hilde, — diru al mi kio tio estas! HILDE (rigardas lin ridete, iomete skuas la kapon, pintigas la buŝon kaj parolas kvazaŭ al infano) La konstruestroj, — ili estas iuj tre — tre stultaj homoj. SOLNESS Jes, certe ili estas stultaj, jes. Sed diru do al mi, kio tio estas! La plej delikata en la mondo. Kion ni du konstruos kune? HILDE (silentas iomete kaj diras per nedifinebla esprimo en la okuloj) Aerkasteloj. SOLNESS Aerkasteloj? HILDE (kapjesas) Aerkasteloj, jes! Ĉu vi scias, kio tia aerkastelo estas? SOLNESS Estas ja la plej delikata en la mondo, vi diras. HILDE (ekstaras ekscite kaj frapas kvazaŭ rifuze per la mano) Nu ja, certe ja! Aerkasteloj, — ili estas konvenaj por rifuĝo. Kaj ankaŭ konvene facilaj por konstrui — (rigardas lin moke) — prefere por tiuj konstruestroj, kiuj havas kapturnigitan konsciencon. SOLNESS (ekstaras) Post tiu ĉi tago ni du konstruos kune, Hilde. HILDE (kun duone dubema rideto) Tian _veran_ aerkastelon? SOLNESS Jes. Kun fundamento sube. (_Ragnar Brovik_ venas el la domo. Li portas grandan verdan florkronon kun floroj kaj silkaj rubandoj.) HILDE (ĝojkrie) La florkrono! Ho, kiel terure rava! SOLNESS (mire) Ĉu estas _vi_ kiu venas kun la florkrono, Ragnar? RAGNAR Mi promesis al la laborestro. SOLNESS (malpezigita) Nu, do certe pliboniĝis pri via patro? RAGNAR Ne. SOLNESS Ĉu ne vigligis lin, kion mi skribis? RAGNAR Venis tro malfrue. SOLNESS Tro malfrue! RAGNAR Kiam ŝi venis kun ĝi, li ne plu konsciiĝis. Li ekhavis apopleksion. SOLNESS Sed iru do hejmen al li! Zorgu pri via patro. RAGNAR Li ne plu bezonas min. SOLNESS Sed vi certe bezonas esti ĉe li. RAGNAR _Ŝi_ sidas ĉe lia lito. SOLNESS (iom necerte) Kaja? RAGNAR (rigardas lin sombre) Jes, — Kaja, jes. SOLNESS Iru hejmen, Ragnar. Kaj al li kaj al ŝi. Donu al _mi_ la florkronon. RAGNAR (subpremante mokan rideton) Vi do ne mem volas —? SOLNESS Mi mem portos ĝin loken. (prenas de li la florkronon) Kaj iru hejmen, vi. Ni ne bezonas vin hodiaŭ. RAGNAR Mi scias, ke de nun vi ne bezonas min. Sed hodiaŭ mi restos. SOLNESS Nu, do restu se vi nepre volas. HILDE (ĉe la balustrado) Konstruestro, — ĉi tie mi volas stari vin rigardante. SOLNESS Min! HILDE Estos terure ekscite. SOLNESS (mallaŭte) Pri tio ni du parolos poste, Hilde. (Li iras kun la florkrono malsupren laŭ la ŝtuparo kaj foren tra la ĝardeno.) HILDE (postrigardas lin; poste ŝi turnas sin al _Ragnar_.) Vi devus do almenaŭ danki lin, mi pensas. RAGNAR Danki lin? Ĉu mi dankus _lin_? HILDE Jes, vi ja vere devus! RAGNAR Estus pli ĝuste danki vin. HILDE Kial vi diras tiaĵon? RAGNAR (ne respondante al ŝi) Sed estu singarda, fraŭlino! Ĉar vi ankoraŭ ne konas _lin_ bone. HILDE (fajre) Ho, estas mi, kiu konas lin plej bone! RAGNAR (ridas en kolero) Danki lin, kiu tenis min malsupre jaron post jaro! Lin, kiu igis mian patron dubi pri mi. Igis min mem dubi —. Kaj ĉio nur por ke —! HILDE (kvazaŭ ion suspektante) Por ke —? Diru tuj! RAGNAR Por povi teni ŝin ĉe si. HILDE (ekpaŝas al li) La fraŭlinon ĉe la pupitro! RAGNAR Jes. HILDE (minacante, per pugnitaj manoj) Ne estas vero! Vi mensogas pri li! RAGNAR Ankaŭ mi ne volis tion kredi antaŭ hodiaŭ, — kiam ŝi mem rakontis. HILDE (kvazaŭ ekster si mem) _Kion_ ŝi diris! Mi volas scii! Tuj! Tuj! RAGNAR Ŝi diris, ke li prenis ŝian animon — tute kaj plene. Prenis ŝiajn pensojn sole por si. Ŝi diras, ke ŝi neniam povos lasi lin. Ke ŝi volas resti ĉi tie, kie _li_ estas — HILDE (kun fajraj okuloj) Ŝi ne rajtas! RAGNAR (kvazaŭ esplore) Pro kiu ŝi ne rajtas? HILDE (rapide) Ankaŭ ne pro _li_! RAGNAR Ho ne, — mi ja bone komprenas ĉion nun. De nun ŝi eble nur — ĝenus. HILDE Nenion vi komprenas — parolante tiel! Ne, _mi_ diru al vi, kial li retenis ŝin. RAGNAR Kaj kial do? HILDE Por reteni _vin_. RAGNAR Ĉu li diris tion al vi? HILDE Ne, sed estas _tiel_! _Devas_ esti tiel! (sovaĝe) Mi volas, — mi volas, ke estu tiel! RAGNAR Kaj ĝuste kiam vi venis, — li malkaptis ŝin. HILDE _Vin_, — _vin_ li malkaptis! Ĉu vi kredas, ke li pensas pri tiaj fremdaj fraŭlinoj, li? RAGNAR (pripensas) Ĉu li timadis min? HILDE _Li_ timadis? Tiel orgojla vi ne estu, mi pensas. RAGNAR Ho, li ja antaŭ longe estus devinta kompreni, ke ankaŭ mi taŭgas al io, mi. — Cetere, — _timema_, — estas ĝuste _tio_, kio li estas, vi sciu. HILDE Li! Imagu al mi _tion_! RAGNAR Iel li estas timema. Li, la granda konstruestro. Rabi la vivfeliĉon de aliaj homoj, — kiel li faris pri mia patro kaj mi, — pri tio li ne timas. Sed nur tio, grimpi supren sur iu skafaldeto, — de _tio_ li petus Dion protekti sin! HILDE Ho, vi devus esti vidinta lin tiel alte supre, — tiel vertiĝe alte, kiel mi lin iam vidis! RAGNAR Ĉu vi vidis? HILDE Jes, mi vere faris. Tiel libera kaj fiera kiel li staris fiksante la florkronon al la ventomontrilo! RAGNAR Mi scias, ke unu fojon en sia vivo li kuraĝis. Unu solan fojon. Ni junuloj ofte parolis pri tio. Sed neniu potenco en la mondo igos lin fari tion denove. HILDE Hodiaŭ li faros denove! RAGNAR (moke) Ho, vi kredu tion! HILDE Ni vidos! RAGNAR Nek vi nek mi tion vidos. HILDE (furioze, senbride) Mi _volas_ vidi! Mi _volas_ kaj mi _devas_ vidi! RAGNAR Sed li ne faros. Simple ne kuraĝos. Ĉar li ja havas tiun difekton, — li, la granda konstruestro. (_Sinjorino Solness_ elvenas de la domo eksteren sur la verando.) SINJORINO SOLNESS (ĉirkaŭrigardas) Ĉu li ne ĉeestas? Kien li iris? RAGNAR La konstruestro estas tie ĉe la laboristoj. HILDE Li iris kun la florkrono. SINJORINO SOLNESS (en timo) Kun la florkrono! Ho Dio, — ho Dio! Brovik, — iru al li! Sendu lin ĉi tien! RAGNAR Ĉu mi diru, ke la sinjorino volas paroli kun li? SINJORINO SOLNESS Ho jes, kara, faru. — Ne, ne, — ne diru ke _mi_ volas ion! Diru, ke _estas_ iu. Kaj ke li devas tuj veni. RAGNAR Bone. Mi faros, sinjorino. (Li iras malsupren la ŝtuparon kaj for tra la ĝardeno.) SINJORINO SOLNESS Ho, fraŭlino Wangel, vi ne povas imagi kian timon mi suferas pro li. HILDE Sed ĉu tio ĉi estas tiel timiginda? SINJORINO SOLNESS Ho jes, kompreneble. Imagu se li serioze faros! Se li ekpensas supreniri la skafaldon! HILDE (ekscitite) Ĉu vi kredas, ke li faros? SINJORINO SOLNESS Ho, oni neniam povas scii kion li povus ekpensi. Li povus fari kion ajn. HILDE Aha, ankaŭ _vi_ opinias, ke li estas — tia —? SINJORINO SOLNESS Ho, mi ne plu scias, kion opinii pri li. Ĉar la doktoro ja rakontis al mi tiome. Kaj kiam mi tion kunmetas kun iaĵoj, kiujn mi aŭdis lin diri — (_Doktoro Herdal_ ekrigardas tra la pordo) DOKTORO HERDAL Ĉu li ne baldaŭ venos? SINJORINO SOLNESS Jes, mi pensas. Mi almenaŭ sendis por voki lin. DOKTORO HERDAL (pli proksime) Sed vi ja devas eniri, vi, sinjorino — SINJORINO SOLNESS Ne, ne. Mi restos ĉi tie por atendi Halvard. DOKTORO HERDAL Jes, sed venis kelkaj sinjorinoj al vi — SINJORINO SOLNESS Ho Dio, ankaŭ _tio_! Kaj ĝuste nun! DOKTORO HERDAL Venis iuj, kiuj diras, ke ili nepre volas rigardi la solenaĵon. SINJORINO SOLNESS Jes-ja, mi do tamen devas eniri al ili. Ĉar estas ja mia devo. HILDE Ĉu vi ne povas peti tiujn sinjorinojn foriri? SINJORINO SOLNESS Neeblas. Ĉar ili ja jam venis, estas mia devo akcepti ilin. Sed restu vi ĉi tie dume, — por akcepti lin, kiam li venos. DOKTORO HERDAL Kaj retenu lin per babilaĵo tiom longe kiel eble — SINJORINO SOLNESS Jes, faru, kara fraŭlino Wangel. Retenu lin tiel firme kiel vi povas. HILDE Ĉu ne estus pli ĝuste, ke vi mem farus? SINJORINO SOLNESS Jes, je Dio, — estus ja _mia_ devo. Sed kiam oni havas devojn multflanke, tiam — DOKTORO HERDAL (rigardas al la ĝardeno) Jen li venas! SINJORINO SOLNESS Kaj imagu, — mi kiu devas eniri! DOKTORO HERDAL (al _Hilde_) Ne menciu ke _mi_ ĉeestas. HILDE Ne, mi certe trovos alian paroltemon kun la konstruestro. SINJORINO SOLNESS Kaj nepre retenu lin. Mi opinias, ke estas _vi_, kiu kapablas. (_Sinjorino Solness_ kaj _doktoro Herdal_ iras en la domon. _Hilde_ restas staranta sur la verando.) (_Konstruestro Solness_ venas de la ĝardeno supren laŭ la ŝtuparo) SOLNESS Laŭdire estas iu, kiu serĉas min, mi aŭdas. HILDE Jes, tiu estas mi, konstruestro. SOLNESS Ho, ĉu estas vi, Hilde. Mi timis, ke estus Aline kaj la doktoro. HILDE Aspekte vi estas tre timema, vi! SOLNESS Ĉu vi tion kredas? HILDE Jes, homoj diras, ke vi timas grimpi — ekzemple la skafaldojn. SOLNESS Nu, tio estas ja aparta afero, tio. HILDE Sed timema, — vi do estas? SOLNESS Jes, mi estas. HILDE Timas ke vi falos kaj mortfrapiĝos? SOLNESS Ne, tiel ne. HILDE Kiel do? SOLNESS Mi timas la venĝon, Hilde. HILDE La venĝon? (skuas la kapon) Tion mi ne komprenas. SOLNESS Eksidu. Kaj mi rakontos ion al vi. HILDE Jes, faru! Tuj! (Ŝi eksidas sur tabureton ĉe la balustrado kaj rigardas lin atente.) SOLNESS (ĵetas sian ĉapelon sur la tablon) Vi ja scias, ke la unua pri kio mi komencis, estis preĝejaj konstruaĵoj. HILDE (kapsignas) Mi bone scias. SOLNESS Ĉar mi, vidu, kiel knabo mi venis el pia hejmo en la kamparo. Kaj tial ŝajnis al mi, ke tiu preĝeja konstruado estas la plej digna, kiun mi povus elekti. HILDE Jes — jes. SOLNESS Kaj tion mi kuraĝas diri, ke mi konstruis tiujn etajn, malriĉajn preĝejojn kun tiel honesta kaj varma kaj kora animo, ke — ke — HILDE Ke —? Nu? SOLNESS Jes, ŝajnis al mi, ke li povus esti kontenta pri mi. HILDE _Li_? Kiu _li?_ SOLNESS Li, kiu havus la preĝejojn, kompreneble! Li, por kiu ili servus al honoro kaj laŭdo. HILDE Ĉu tiel! Sed ĉu vi certas, ke — ke li ne estis — tiel — kontenta pri vi? SOLNESS (malestime) _Li_ kontenta pri _mi_! Kiel povas vi tiel paroli, Hilde? Li, kiu permesis al la trolo en mi brui laŭ propra volo. Li, kiu ordonis al ili ĉeesti nokte kaj tage por servi min, — al ĉiuj tiuj — tiuj — HILDE Diabloj — SOLNESS Jes, ambaŭ specoj. Ho ne, mi devis senti, ke li ne estas kontenta pri mi. (mistere) Komprenu, ke tial vere li igis forbruli la malnovan domon. HILDE Ĉu tial? SOLNESS Jes, ĉu vi ne komprenas? Li volis doni al mi eblecon fariĝi majstro en mia fako — kaj konstrui ankoraŭ pli honorindajn preĝejojn por li. Unue mi ne komprenis kien li volis. Sed jen subite eklumiĝis por mi. HILDE Kiam tio okazis? SOLNESS Tio okazis kiam mi konstruis la preĝejturon norde en Lysanger. HILDE Tion mi suspektis. SOLNESS Ĉar, vidu Hilde, tie norde en la fremda loko, _tie_ mi konstante pensadis kaj cerbumis en mi mem. Jen mi vidis kial li forprenis de mi miajn infanojn. Estis por ke nenio malhelpu min. Ne tiaĵoj kiel amo kaj feliĉo, komprenu. Mi devis nur esti konstruestro. Nenio alia. Kaj mian tutan vivon mi devis konstrui por li. (ridas) Sed el _tio_ tamen nenio fariĝis. HILDE Kion vi do faris? SOLNESS Unue mi esploris kaj provis min mem — HILDE Kaj poste? SOLNESS Poste mi faris la _neeblan_. Mi kiel _li_. HILDE La neeblan? SOLNESS Neniam antaŭe mi eltenis grimpi alten kaj libere supren. Sed tiun tagon mi kapablis. HILDE (eksaltas) Jes, jes, vi kapablis! SOLNESS Kaj kiam mi staris tie tute supre kaj pendigis la florkronon sur la pinton, mi diris al li: Aŭskultu nun, vi potenculo! De nun mi volas esti libera konstruestro, ankaŭ mi. En mia fako. Kiel vi en la via. Neniam plu mi volas konstrui preĝejojn por vi. Nur hejmojn por homoj. HILDE (kun grandaj brilaj okuloj) _Tio_ estis la kanto, kiun mi aŭdis tra la aero! SOLNESS Sed li elpensis ion poste. HILDE Kion vi aludas per _tio_? SOLNESS (rigardas ŝin malĝoje) Konstrui hejmojn por homoj, — ne valoras ŝilingon, Hilde. HILDE Ĉu _tion_ vi diras nun? SOLNESS Jes, ĉar nun mi vidas. La homoj ne bezonas siajn hejmojn. Ne por esti feliĉaj, ne. Kaj ankaŭ mi ne bezonus tian _hejmon_. Se mi iun posedus. (kun silenta, amara rido) _Jen_ la tuta aranĝo, tiel longe, tiel longe kiel mi vidas malantaŭen. Vere nenio konstruita. Eĉ nenio oferita por ion konstrui. Nenio, nenio — ĉio. HILDE Kaj nenion vi volas konstrui ekde nun? SOLNESS (vigle) Jes, ĝuste nun mi volas komenci! HILDE Kion do? Kion do? Diru tuj! SOLNESS La sola en kiu mi kredas ke kuŝas homa feliĉo, _tion_ mi volas nun konstrui. HILDE (rigardas lin firme) Konstruestro, — nun vi pensas pri niaj aerkasteloj. SOLNESS La aerkasteloj, jes. HILDE Mi timas, ke vi kapturniĝus antaŭ ol ni atingus duonvoje. SOLNESS Ne kiam mi povas iri manon en mano kun _vi_, Hilde. HILDE (kun aspekto de subpremata kolero) Nur kun mi? Ĉu ne pluraj kuniros? SOLNESS Pri kiuj aliaj vi pensas? HILDE Ho, — ŝi, tiu Kaja ĉe la pupitro. Povrulino, — ĉu vi ne ankaŭ kunprenos ŝin? SOLNESS Hoho. Ĉu estis pri ŝi, ke Aline sidis ĉi tie babilante kun vi. HILDE Ĉu estas tiel aŭ ĉu ne? SOLNESS (impete) Mi ne respondas pri tiaĵo! Vi plene kaj tute kredu min! HILDE Dum dek jaroj mi kredis tute, tute pri vi. SOLNESS Vi daŭre kredu pri mi! HILDE Do lasu min vidi vin libera alte supre! SOLNESS (peze) Ho, Hilde, — tiel por ĉiutaga uzo mi ne estas. HILDE (pasie) Mi volas! Mi volas! (petante) Nur unu solan fojon ankoraŭ, konstruestro! Faru la _neeblan_ denove! SOLNESS (staras ŝin profunde rigardante) _Se_ mi tion provas, Hilde, mi volas stari tie supre al li parolante kiel la pasintan fojon. HILDE (en kreskanta intenseco) Kion vi diros al li. SOLNESS Mi diros al li: Aŭskultu min, potenca majstro, — juĝu pri mi laŭ via bontrovo, kiel al vi plaĉas. Sed de nun mi nur konstruos la plej delikatan en la mondo — HILDE (en ravo) Jes — jes — jes! SOLNESS — konstruos kune kun princino, kiun mi amas — HILDE Jes, diru tion al li! Diru tion al li! SOLNESS Jes. Kaj poste mi diros al li: Nun mi iros malsupren kaj ĉirkaŭbrakos ŝin kaj kisos ŝin — HILDE — multajn fojojn! Diru tion! SOLNESS — multajn, multajn fojojn mi volas diri. HILDE Kaj jen —? SOLNESS Jen mi volas svingi mian ĉapelon — kaj iri malsupren al la tero — kaj fari kiel mi al li diris. HILDE (kun etendata mano) Nun mi revidas vin, kiel tiun fojon kiam estis kantado en la aero! SOLNESS (rigardas ŝin kun klinata kapo) Kiel vi fariĝis tia, kia vi estas, Hilde? HILDE Kiel vi faris min tia, kia mi estas? SOLNESS (mallonge kaj firme) La princino _havu_ sian kastelon. HILDE (ĝojkrie, manfrapas) Ho, konstruestro —! Mia delikata, delikata kastelo. Nia aerkastelo! SOLNESS Kun fundamento sube. (En la strato kolektiĝis _multaj homoj_, kiuj nur malklare vidiĝas inter la arboj. Muziko el blovinstrumentoj aŭdiĝas de fore malantaŭ la nova domo) (_Sinjorino Solness_, kun peltkolumo, _doktoro_ _Herdal_, kun ŝia blanka ŝalo sur la brako, kaj kelkaj sinjorinoj venas sur la verandon. _Ragnar Brovik_ samtempe venas de la ĝardeno.) SINJORINO SOLNESS (al _Ragnar_) Ĉu estu ankaŭ muziko? RAGNAR Jes. Estas la asocio de la konstrulaboristoj. (al _Solness_) Mi diru de la laborestro, ke li nun staras preta por supreniri kun la florkrono. SOLNESS (prenas sian ĉapelon) Bone. Mi mem venos. SINJORINO SOLNESS (time) Kion vi volas tie, Halvard? SOLNESS (abrupte) Mi devas esti tie sube kun la laboristoj. SINJORINO SOLNESS Jes, sube, jes. Nur sube. SOLNESS Mi ja kutimas. Tiel labortage. (Li malsupreniras la ŝtuparon kaj for tra la ĝardeno.) SINJORINO SOLNESS (vokas post lin super la balustrado) Sed nepre petu la viron, ke li estu singardema, kiam li supreniros! Promesu tion, Halvard! DOKTORO HERDAL (al _sinjorino Solness_) Jen vidu ke mi pravas! Li ne plu pensas pri tiuj stultaĵoj. SINJORINO SOLNESS Ho, tio malpezigis! Du fojojn viroj falis por ni. Kaj ambaŭ mortis surloke. (turnas sin al _Hilde_) Dankon al vi, fraŭlino Wangel, ke vi retenis lin tiel firme. _Mi_ certe ne estus povinta. DOKTORO HERDAL (gaje) Jes, jes, fraŭlino Wangel, vi ja kapablas reteni kiun ajn firme, se vi vere volas, vi! (_Sinjorino Solness_ kaj _doktoro Herdal_ iras al la _sinjorinoj_, kiuj staras pli proksime al la ŝtuparo rigardante tra la ĝardeno. _Hilde_ restas staranta ĉe la balustrado antaŭe. _Ragnar_ iras al ŝi.) RAGNAR (kun subpremata rido, duone mallaŭte) Fraŭlino, — vi vidas la junajn homojn malsupre sur la strato, ĉu? HILDE Jes. RAGNAR Estas la kamaradoj, kiuj volas rigardi la majstron. HILDE Kial volas ili _lin_ rigardi? RAGNAR Ili volas vidi, ke li ne kuraĝas suprengrimpi sur sian propran domon. HILDE Ĉu _tion_ ili volas, tiuj knaboj! RAGNAR (kolere kaj moke) Li subpremis nin sufiĉe longe, li. Nun ni volas vidi ke ankaŭ _li_ devas teni sin sube. HILDE Tion vi ne vidos. Ĉi tiun fojon ne. RAGNAR (ridetas) Ĉu? Kie ni do vidos lin? HILDE Alte, — alte supre ĉe la pinto vi vidos lin! RAGNAR (ridas) Lin! Kredu tion! HILDE Li _volas_ al la supro. Kaj do vi lin tie vidos. RAGNAR Jes, li _volas_, jes! Tion mi volonte kredas. Sed efektive li ne _povas_. Kapturniĝus por li longe, longe antaŭ ol li atingus duone. Li devus reen rampi malsupren sur manoj kaj genuoj. DOKTORO HERDAL (montras eksteren) Vidu! La laborestro supreniras la ŝtuparegojn. SINJORINO SOLNESS Kaj li ja havas la florkronon por porti. Ke li nun estu singarda! RAGNAR (ekrigardas dubeme kaj krias) Sed estas ja —! HILDE (krias en ĝojego) Estas la konstruestro mem! SINJORINO SOLNESS (ekkrias en timo) Jes, estas Halvard! Ho, granda Dio —! Halvard! Halvard! DOKTORO HERDAL Tŝ! Ne kriu al li! SINJORINO SOLNESS (duone senrega) Mi volas al li! Prenu lin malsupren! DOKTORO HERDAL (retenas ŝin) Ĉiuj staru senmove! Eĉ ne sono! HILDE (senmova, sekvas _Solness_ per la okuloj) Li iras supren, supren. Ĉiam pli supren. Ĉiam pli supren! Vidu! Vidu nur! RAGNAR (senspire) Nun li _devas_ turni. Ne eblas io alia. HILDE Li grimpas supren, supren. Baldaŭ li estos tute supre. SINJORINO SOLNESS Ho, mi mortos pro timo. Mi ne eltenas la vidon! DOKTORO HERDAL Do ne rigardu lin, vi. HILDE Jen li staras sur la plej superaj tabuloj! Tute supre! DOKTORO HERDAL Neniu movu sin! Ĉu vi aŭdas! HILDE (ĝojas en silenta ĝuo) Fine! Fine! Nun mi denove vidas lin granda kaj libera! RAGNAR (kvazaŭ senvoĉa) Sed tio estas ja — HILDE Tia mi vidis lin dum la dek jaroj. Kiel memfide li staras! Tamen terure ekscite. Rigardu lin! Nun li pendigas la florkronon sur la turpinton! RAGNAR Estas kvazaŭ rigardi ion neeblan. HILDE Jes, _estas_ ja la _neebla_, tio, kion li nun faras! (kun nedifinebla esprimo en la okuloj) Ĉu vi vidas iun alian tie supre ĉe li? RAGNAR Estas neniu alia. HILDE Jes, estas iu kun kiu li kverelas. RAGNAR Vi eraras. HILDE Ĉu vi eĉ ne aŭdas kanton en la aero? RAGNAR Devas esti la vento en la arbokronoj. HILDE _Mi_ aŭdas kanton. Fortan kanton! (krias en sovaĝa ĝojo) Vidu, vidu! Nun li svingas la ĉapelon! Li salutas al ni sube! Ho, salutu do supren al li. Ĉar nun, nun estas finite! (tiras la blankan ŝalon for de la doktoro, svingas ĝin kaj krias supren) Vivu la konstruestro Solness! DOKTORO HERDAL Ne faru! Ne faru! Pro Dio —! (La _sinjorinoj_ sur la verando svingas poŝtukojn kaj oni huraas malsupre en la strato. Subite mutiĝas, kaj la homamaso transŝaltas al krio de teruro. Homa korpo kune kun tabuloj kaj pecoj de lignaĵo vidiĝas inter la arboj fali malsupren.) SINJORINO SOLNESS KAJ LA SINJORINOJ (samtempe) Li falas! (_Sinjorino Solness_ ŝanceliĝas, faletas senforta malantaŭen kaj kaptiĝas de la sinjorinoj sub krioj kaj konfuzo.) (La homamaso sur la strato rompas la barilon kaj sturmas en la ĝardenon. Ankaŭ _doktoro Herdal_ rapidas tien. Mallonga paŭzo) HILDE (fikse rigardas supren kaj diras kvazaŭ ŝtoniĝinta) _Mia_ konstruestro. RAGNAR (apogas sin treme al la balustrado) Li certe estas frakasita. Mortigita surloke. UNU EL LA SINJORINOJ (dum oni portas _sinjorinon Solness_ en la domon) Kuru al la doktoro — RAGNAR Mi ne povas movi piedon — ALIA SINJORINO Voku do iun tie sube! RAGNAR (provas voki) Kiel estas? Ĉu li vivas? VOĈO (el la ĝardeno) Konstruestro Solness estas morta! ALIAJ VOĈOJ (pli proksime) La tuta kapo frakasita. — Li falis rekte en la ŝtonejon. HILDE (turnas sin al Ragnar kaj diras silente) Nun mi ne plu vidas lin tie supre. RAGNAR Terure. Li tamen ne kapablis. HILDE (kvazaŭ en silenta, freneza triumfo) Sed tute al la supro li atingis. Kaj mi aŭdis harpoj en la aero. (Ŝi svingas la ŝalon supren kaj krias en sovaĝa ardo) Mia, — mia konstruestro! --- Provided by LoyalBooks.com ---