INTERNACIA MONDLITERATURO Kolekto de la plej famaj verkoj el ĉiuj naciaj literaturoj [Ilustraĵo kun devizo: Ni fosu nian sulkon] FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922 ESPERANTO-FAKO WILHELM RAABE LA NIGRA GALERO El la germana originalo tradukis Fritz Wicke 2a, korektita eldono FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922 ESPERANTO-FAKO Kun permeso de la eldonejo: VERLAGSANSTALT HERMANN KLEMM A.-G. Berlin-Grunewald Antaŭparolo. _Wilhelm Raabe_, la verkinto de "La Nigra Galero", estas la lasta el la eminentaj germanaj rakontistoj, naskiĝintaj ĉirkaŭ la dudekaj kaj tridekaj jaroj de la deknaŭa jarcento. Li naskiĝis en la jaro 1831 kaj mortis en la jaro 1911. Tiuj ĉi okdek jaroj enhavas solecan poetan vivon. Kaj en la solecon gvidas ankaŭ la verkoj de _Raabe_: en etajn nestojn, al stranguloj kaj originaluloj, al ĉiuspecaj idealistaj izolituloj rigardataj kiel sensenculoj, al silentaj simpluloj, kiuj humile faras la devon, al kuraĝaj nefleksitaj, kiuj sin oferas, al bedaŭrindaj suferuloj, kiuj sindone plendas. -- _Raabe_ volonte ĉirkaŭŝpinas la leganton kaj postulas de li paciencon. Li volonte forvagas: li kaj la homoj de liaj verkoj havas tempon. Sed kiu kun li havigas al si la tempon, kiu havas paciencon, kiu vole sekvas, ties senton vekas la poeto por la ĉarmoj de la etuloj negravaj, neatentitaj, al tiu li montras, por paroli kun li mem, "en la plej malvasta rondo, en la plej silenta koro, filozofaĵojn". -- _Raabe_ komence estis pesimisto, sed pli kaj pli ĉio ĉe li fariĝis amo, varmo, idilio, bonhumoro, pli kaj pli li fariĝis majstro de la deviga forto bonhumora. Liaj rakontoj plejparte ludas en la nuntempo, sed ke ankaŭ en la historia rakonto li pruvas arton neatende devigan, ne malstreĉantan la leganton, por tio precipe "La Nigra Galero" estas ekzemplo ne la plej malbona. D-ro Fritz Wicke Noto: Ĉiuj ne-esperantaj vortoj kaj ne-esperantigitaj nomoj estas prese distingitaj per kursivaj literoj. I. Sur la remparoj de la fortikaĵeto _Liefkenhoek_. Estis malhela, ventega nokto en la unuaj tagoj de novembro dum la jaro 1599, kiam la hispana gardostaranto en la fortikaĵeto _Liefkenhoek_, sur la flandra bordo de la rivero Skeldo, alarmis, la tamburo vekis la dormantan garnizonon, kaj ĉiu -- estro kiel soldato -- prenis sian ofican lokon sur la remparoj. La rivero Skeldo altondumis, kaj ofte ĝi ĵetis la ŝaŭmerojn trans la ŝirmmurojn, en la vizaĝojn de la frostetantaj sudlandanoj. Akre fajfis la vento de la direkto nordorienta, de la "provincoj", kaj la hispanoj jam delonge sciis, ke de tiu direkto nur malofte venas io bona por ili. Ankaŭ en la fortikaĵeto _Lillo_, sur la brabanta bordo de la rivero, rulis la sonoj de tamburo, aŭdiĝis korneto; klare oni aŭdis tra la venta bruego, tra la akvo muĝanta malproksiman kanontondron, kiu povis deveni nur de iu ŝipbatalo sur la "_Westerskeldo_". La "Geŭzoj de l'akvo" ludis la kutiman ludon. Kiom ĉagrenis tiun ĉi amfibian genton la ventego kaj la malhelo? Ĉu ventego kaj nokto ne estis ĝiaj plej bonaj kunbatalantoj? Kiam iu akvogeŭzo timis la ventegan maron kaj la malhelon, havante okazon ruztrompi la malamikegojn, ekstermi la dezertigantojn kaj premegantojn de la patrujo, batale reakirita de la ondegoj? Sed terure estis la milito degenerinta. Tridekdu jarojn jam nun daŭris tiu abomena puŝado tien kaj tien ĉi de la batalantaj partioj, kaj ĝis nun fino ne estis videbla. La semo de la drakaj dentoj riĉege estis ĝerminta; feraj viroj estis kreskintaj el la sangosterkita tero, kaj eĉ la virinoj forgesis humanecon kaj dolĉecon. Ekzistis juna generacio, kiu pacon ne sopiris, jam pro tio, ĉar ĝi tute ne konis ĝin. Sed la milito, certe terura sur la tero, estis ankoraŭ pli timinda sur la maro. Sur la tero estis ankoraŭ eble interŝanĝi aŭ reaĉeti kaptitojn; -- urboj, urbetoj kaj vilaĝoj povis sin savi per monpago kontraŭ brulado kaj rabado; sur la maro jam longe ekzistis nek pardono nek reaĉeto. Kiel kompatago estis rigardate, glavmortigi senprokraste la reciprokajn kaptitojn aŭ pendigi ilin al la velaj stangoj kaj ne malrapide mortturmentegi ilin plej kruele, ne krucumi ilin sur la ferdeko kaj subakvigi kun la kaptita ŝipo. -- Kun zorga atento aŭskultis sur la remparoj de la fortikaĵeto _Liefkenhoek_ estroj kaj soldatoj la kanonadon kaj interŝanĝis siajn konjektojn. La unu tion ĉi, la alia tion opiniis pri la batalantoj; sed laste inter la soldatoj komence pli mallaŭte; sed poste pli certe kaj laŭte de buŝo al buŝo iris la vorto: "La Nigra Galero, denove la Nigra Galero." Ĉiu inter kolero kaj nedirebla korpremo elparolis tiun ĉi vorton: "La Nigra Galero." Ĉirkaŭ la unua ĉesis la vento, kaj ankaŭ la kanonado eksilentis; sed dudek minutojn post la unua ekflamis malproksimege brilo sangruĝa, fulmsimila super la malhelaj akvoj; la lumo ektremis sur la centoj da barbaj, sovaĝaj vizaĝoj sur la muroj de _Liefkenhoek_ kaj _Lillo_, kaj duonon da horo poste sekvis tiun ĉi lumfenomenon la surda krako de eksplodo pligranda, per kiu la batalado ŝajnis esti finita, kiel tragedio finiĝas per katastrofo. Oni aŭdis kaj vidis nenian signon plu, kiu pruvis ĝian daŭron. La garnizonoj en la hispana fortikaĵo, kvankam atentante kaj aŭskultante ankoraŭ longan tempon, tamen neniun pafadon plu aŭdis. -- "Nu, kion vi pri tio juĝas, _sennor Jeronimo_?" demandis la estro de _Liefkenhoek_ al unu el siaj kapitanoj, maljuneta, maldika viro kun grizaj haroj kaj barbo, kovrita per cikatroj de la kapo ĝis la piedoj. La alparolito, ĝis nun apogita al la ŝirmmuro iomete aparte de siaj kunuloj, movetis la ŝultrojn. "Ne demandu min pri tio, _sennor_. Pro Dio kaj la sankta Virgulino, mi jam longe ĉesis cerbumi pri tio, kion alportas al ni tiu milito. La kiraso preskaŭ kreskis al mia haŭto kaj mian postenon mi tenos ĝis la lasta tago; sed -- tio sufiĉas." "Vi estas tre malĝentila, _Jeronimo_", diris la estro, viro multe pli juna ol la maljuna militisto kaj nur antaŭ nelonge alveninta el Kastilujo en Nederlando, por preni sur sin la guberniestran postenon en tiu ĉi fortikaĵeto apud la Skeldo. "Kolonelo," diris la kapitano, "depost kelkaj longaj jaroj mi nun tenas mian lokon sur tiu ĉi terpinto kaj vidas preterruli la ondojn. Vi estas junulo, kolonelo, sed via antaŭulo ankaŭ estis juna kaj nobla. Jen li staris apud mi, en la sama loko, kie vi nun staras, plena de junaĝaj sonĝoj kaj venkesperoj. Nun li kuŝas malsupre sub la ondoj, kaj tiu, kiu lin antaŭiris, falis per kuglo apud _Turnhout_; li ankaŭ opiniis esti venkkronita kaj povi hejmen iri en la kastelon apud _Tarata_ rivero ĉe sian junan edzinon -- ho! Kaj nun mi rekalkulas per la fingroj ĝis la fino de la jaro dekkvincent okdekkvin, kiam mi revenis de Madrido; -- _sennor_, tiam ankaŭ mi kredis ankoraŭ pri venko kaj honoro en tiu ĉi milito. Mi ĉesis pri tio kredi, kaj vi ankaŭ ĉesos, kolonelo, se Dio konservos al vi la vivon." "Vi revas malgajaĵojn, kapitano! Sed diru do, ĉu vi estis en Madrido en tiuj eterne memorindaj tagoj?" "Jes!" "En tiu glora jaro, kiam la granda princo reakiris al ni Antverpenon?" "Jes!" "Sekve vi kun _Aleksandro Farnese_ eniris en la urbon kiel venkinto? Ho, vi feliĉulo!" "Ne", diris la maljuna militisto malgaje. "Mi ne estis en la triumfa procesio; oni estis ordoninta al mi ion alian, pri kiu oni tiam enviegis min en la tendaro. Mi estis la viro, kiun sendis la kuraĝa princo kun la novaĵo pri la kapitulaco de la urbo ĉe _Don Filipon_ -- Dio estu favora al lia animo!" "Vi? Vi, kapitano _Jeronimo_, alportis tian raporton al la reĝo; -- ho, trifoje feliĉulo! Mi petas, rakontu pri tio, ĉar ni ja ankoraŭ ne rajtas forlasi la remparon." La aliaj oficiroj de la garnizono estis iom post iom proksimiĝintaj al la estro kaj al la kapitano; nun ili formis kiel atentaj aŭskultantoj rondon ĉirkaŭ ilin ambaŭ. Ne estis oftaĵo, rakontigi la maljunulon _Jeronimo_. "Kion diri pri tio?" komencis la kapitano. "En la nokto de la kvara ĝis la kvina septembro dekkvincent okdekkvin mi haltigis mian senspiran ĉevalon antaŭ la kastelo Madrida -- mi naskiĝis en la urbo, kaj tamen mi diras al vi, sinjoroj, ke mia koro frapegis, reaŭdante denove la bruon de la rivero _Manzanares_. Mi antaŭ nelonge estis revinta pri ĝia muĝado sufiĉe ofte en la milita hospitalo dum la vundfebro. Kaj la celo atingita, la fiera sendaĵo, kiun mi portis, la atendado de fableca rekompencado, kiun mi revis, rondpuŝis pli vigle la sangon en la vejnoj. Mallumo kaj tomba silento kuŝis sur la kastelo kaj la urbo; la hieraŭan tagon, kiel mi poste aŭdis, estis okazinta granda _autodafé_, kaj la loĝantaro fordormis la festan konfuzon -- ĉio dormis, eĉ la reĝo _Don Filipo_. La gardostarantoj levis la partisanajn pintojn kontraŭ mia brusto, en la momento, kiam mia senfortigita ĉevalo falegis sub mi sur la pavimon. Mi same kiel mia ĉevalo estis senspira kaŭze de la antaŭa sovaĝa rajdado, sed estis ankoraŭ sufiĉe forta por spiregparoli: 'Leteroj el Flandrujo, leteroj por la reĝo! Leteroj de la princo _Aleksandro de Parma_! Venko!' -- La armiloj malleviĝis, korteganoj alkuris, demandis min, kaj poste mi estis gvidata tra la haloj de la kastelo al la dormĉambro de nia sinjoro. Mia koro ektremis kiel miaj lacegaj membroj. Ennubiĝis antaŭ miaj okuloj, kiam en la reĝa dormĉambro mi genufleksis antaŭ la lito de la reĝo kaj prezentis al li la leteron de la granda princo. Apogita sur la kubuto, nia sinjoro, _Don Filipo_, rompis la sigelon, tralegis per siaj akraj timemaj okuloj -- la supera ĉambelano tenis la oran lampon -- por eterne mi ne forgesos la vizaĝon de la reĝo, ne la tremon, kiu superfluis la flavetpalajn trajtojn. Alten li leviĝis de sia kuŝejo, maldika kaj malforta kaj elpuŝis vokon, kiu preskaŭ estis krio: 'Antverpeno kaptita, Antverpeno estas kaptita.' Kaj la lampo en la mano de la kortegano ankaŭ ektremis. El la lito leviĝis la reĝo; li sin apogis, tute kontraŭ la etiketo, sur mian ŝultron, la ŝultron de la humila soldato, kovrita per la polvo kaj la ŝvito de la vojo. La nobeloj ĵetis surtuton ĉirkaŭ liajn ŝultrojn. Depost la novaĵo pri la venko apud _Lepanto_ tia gaja raporto ne estis trovinta la orelojn de la monarko. Tra la koridoroj de la kastelo li rapidiris ĝis la pordo de sia karulina filino, _Donna Klara Isabella Eugenia_, frapis -- kion valoris en tiu ĉi momento al la katolika majesto la etiketo? -- li frapis al la pordo de la reĝidino, malfermis ĝin iomete, ŝovis la kapon en la ĉambron kaj flustris al la dormkaptita, ektiminta filino: 'Antverpeno estas kaptita, Antverpeno estas kaptita, _Donna Klara_!' Kia movado en la kastelo, kiam la granda novaĵo plivastiĝis!" "Kaj vi? Vi, _sennor Jeronimo_?" demandis la estro de la fortikaĵeto _Liefkenhoek_ la kapitanon. "Kia estis via rekompenco por tia gajiga glora senditaĵo?" "Jes, kia estis via rekompenco, _Jeronimo_? Vi ne estas _Calatrava_ kavaliro?" demandis la aliaj oficiroj. "Mi ne estas kavaliro de la _Calatrava_ ordeno," respondis la maljuna militisto, "kaj koncerne mian rekompencon, nun, oran ĉenon ĉirkaŭigis al mi la katolika majesto, kaj kolonelan patenton oni ankaŭ donis al mi." "Ho!" ekkriis la estro, kaj la aliaj oficiroj pliproksimiĝis. "Jes," diris la maljunulo, "mi tute komprenas, kion esprimas via rigardo, _sennor Coronnello_; ĝi volas diri: nun kial vi estas tie ĉi kiel mia subulo, kiel kompatinda duoninvalida dungato? Ĉu ne vere?" demandis li kaj ĉirkaŭrigardis en la rondo. "Nu, mi ĝin ankaŭ diros al vi, ĉar mi estas rakontanta. Malfermu la orelojn, junularo, tio estu instruo por vi. La dektrian de julio dekkvincent naŭdekunu konstruis princo _Farnese_ sian tendaron antaŭ la fortikaĵeto _Knodsenburg_ kontraŭ _Nijmegen_, por sieĝi ĝin; sed _Gerhard de Jonge_, la nederlanda estro, estis kuraĝulo kaj kaŭzis al ni sangigan laboron. Por lin malsieĝi marŝis ankaŭ Morico de Oranujo tra _Arnhem_ en la _Betuve_ kaj embuskinta li alproksimiĝis al nia tendaro, esploronta. Nun ni rajdis, sep kornetoj, hispanaj kaj italaj lancrajdistoj, kontraŭ la malamikon. Vere, kuraĝaj rajdistoj eliris: _Francesco Nicelli_, _Alfonso Dovales_, _Padilla_, _Jeronimo Caraffa_, _Decio Manfredi_ kaj aliaj. La karulajn kornetojn de la duko mi komandis en tiu tago -- malbenon al ĝi! Antaŭen ni iris kontraŭ la malamikon, kaj rapide tiu ĉi remarŝis -- ĝis kiam ni falis en la embuskon kaj estis forigataj ĝis la lasta viro. Ho, sankta Dio, tridek vundojn, honestajn cikatrojn mi jam tiam portis sur la korpo, en ĉiu batalo mi estis verŝinta sangon, kaj nun -- nun, kiam ĉiuj kunuloj mortintaj kaj vunditaj kovris la teron, mi sola restis nevundita. Sed la venkkutima standardo de la duko de _Parma_, kiun mi portis, restis en la manoj de la malamikoj! Kriston broditan ĝi enhavis kun la ĉirkaŭskribo: '_Hic fortium dividet spolia_'[1]. -- Tiam pereis mia militisthonoro. La morgaŭan tagon oni forŝiris de mi la oran honorĉenon, donitan de _Don Filipo_; mian postenon ricevis iu alia pli feliĉa; mi kiel simpla dungato malaperis en la granda aro; mian nomon mi forĵetis kaj dungiĝis en germana regimento; griza kaj fleksita kiel maljunulo mi estis en unu sola horo; kapitano sub mia nuna nomo denove, kaj tiel via subulo, komandanto, via kunulo, sinjoroj -- ne vin forturnu de mi!" La estro de la fortikaĵeto _Liefkenhoek_ donis al la rakontinto la manon kaj skuis ĝin mute kaj kore; ankaŭ la aliaj sin alpremis por doni al li la manojn. "Ho ne", diris la maljunulo. "Kiom grava io estas, fine do ĉio estas vanta. Kiom da brilo, honoro kaj gloro mi vidis estingiĝi -- en _Escorial_ dormas _Don Filipo II._, en _Parma_ kuŝas la eminenta princo Aleksandro; kie restis _Fernando Alvarez de Toledo_, duko de _Alba_? Kie restis nia potenca malamiko Vilhelmo la Silentulo?" "_Quo pius Aeneas, quo divus Tullus et Ancus?_[2]" ridis juna standardisto, kiu ĵus estis foririnta de la universitato en _Salamanco_; sed neniu lin atentis, kaj la kapitano _Jeronimo_ daŭrigis: "Kio grava, kunuloj; ĉiu faru la devon kaj estimu sin kiel honestulo! _Sennor_ komandanto, igu la soldatojn formeti la armilojn, alie morgaŭ la disenterio forstrekos ilin de via varbitlisto. La afero sur la akvoj tie transe estas finita. -- Lia katolika majesto _Don Filipo III._ kaj lia Ĝenova Moŝto _Signor Federigo Spinola_ havas iun bonan ŝipon malpli. Igu la soldatojn dormi, kolonelo; morgaŭ vi ekscios la detalaĵojn." "Ĉu vi opinias tion, profeto de fatalaĵoj? Ha, via diabla malfeliĉo troe disrompis vian fortan kuraĝon. Kuraĝiĝu, brava _Jeronimo_." La kapitano nur movetis la ŝultrojn. "Nu, estu", diris la estro. "Igu doni signon, ke oni forlasu la remparojn. Poste vin ĉiujn mi atendos, sinjoroj, por trinki glason da vino, neniu ja plu dormos en tiu ĉi nokto. Kuraĝon! sinjoroj, kaj Hispanujo por ĉiam!" La oficiroj ripetis la lastan vorton de la estro, sed per voĉo sufiĉe premata. Poste sonrulis la tamburoj, kaj la trupoj remarŝis de la remparoj de la fortikaĵeto _Liefkenhoek_. Sed la estro ankoraŭ restis, apogis ĝemante la kubutojn sur la mursupron kaj metis la mentonon en la manojn. Tiel li fikse rigardis la akvojn kaj la mallumon kaj murmuris: "Li estas prava; estas fiaĵo pri tiu ĉi milito. Dekkvar jarojn nun denove flirtas la hispana standardo sur tiuj ĉi remparoj kaj sur la muroj kaj turoj de Antverpeno; sed ĉu nur unu paŝon ni progresis en la venkado de tiu ĉi heroa rigidula popolo? Kiaj viroj batalis kaj verŝis la sangon sur tiu ĉi malgrandega terpeco, alnaĝigita de l'maro! Kiaj viroj batalis pro tiu ĉi loko! Kiel lumantaj steloj brilas tra la tempoj la nomoj amikaj kaj malamikaj, la nomoj _Aleksandro Farnese_, _Mansfeld_, _Mondragone_, _Johano Pettin de Utrecht_, _Aldegonde_, _Gianibelli_, _Johano Baptista_, _Plato_, _Barrai_, _Capisucchi_, _Olivera_, _Paz_, _La Motta_, _Delmonte_ kaj aliaj centoj! Miloj kaj ree miloj da nenomitaj kuŝas tie malsupre sub la sablo, sub la ondoj, -- kiom ankoraŭ tie malaperos?" La garnizono sin jam delonge estis retirinta, kaj oni aŭdis nenion plu sur la remparo de la fortikaĵeto _Liefkenhoek_, escepte la vokojn kaj la paŝojn de la kontrolirantoj kaj la muĝadon de la ondoj kaj de la revekiĝanta ventego. Ree la estro ĉirkaŭiris la murojn kaj ordonegis al la duobligitaj gardistoj, zorgeme atenti; poste ankaŭ li malsupreniris kaj eniris la loĝejon, kie li trovis laŭ sia invito ĉiujn siajn oficirojn jam kunvenintaj. Nur la kapitano _Jeronimo_ forestis; li kutimis ĉiam foresti de la trinkkunsidoj de siaj kunuloj; oni indulgis lin, bedaŭris lin kaj priridis liajn antaŭdirojn. Sed la maljunulo tamen estis prava! Efektive en tiu ĉi ventega nokto la katolika reĝo kaj _Federigo Spinola_ de Ĝenova estis perdintaj bravan ŝipon. La morgaŭa mateno ĵetis la brulnigrigitajn ruinojn de la _Immacolata Concezione_ sur la sablomontetojn de _Sudbeveland_ antaŭ la piedojn de la hereza popolo, kaj la vespera tajdo portis pli ol unu difektitan kadavron kun la hispana militskarpo al la muroj de la fortikaĵeto _Bats_. La malbona antaŭdiro de la kapitano _Jeronimo_ estis sin plenuminta, la akvogeŭzoj estis gajnintaj la venkon en la nokta batalado. II. Sur la ŝipo "_Andrea Doria_". En la urbon Antverpeno fiŝistoj alportis la novaĵon de la nokta okazintaĵo, kaj granda pri tio estis, laŭ la partianeco, la kaŝita ĝojo aŭ la laŭta kolero de la loĝantaro. Ankaŭ en la urbo baldaŭ ekkaptis la popolamason la nomo de la "Nigra Galero" kaj oni interrilatis ĝin kun pli aŭ malpli granda certeco kun la okazinta malfeliĉo. Kiu alia en tia ventega nokto, kia la pasinta, povis esti farinta tian faron, ol la "Nigra Galero"? Sur la placoj, en la stratetoj, en la metiejoj, en la preĝejoj, en la magistrata domo kaj en la citadelo estis aŭdata la vorto. Sur la militaj kaj komercaj ŝipoj, kiuj estis ankrigitaj al la kajo tute proksime apud la domoj kaj muroj de la urbo, ĝi rondiris. Ĉie oni vidis konfuzon aŭ kaŝitan ĝojegon sur la vizaĝoj. "La Nigra Galero, la Nigra Galero!" -- Estis _Federigo Spinola_, nobela ĝenova patricio, entreprenema ido de la famkonata gento de tiu riĉa respubliko, kiu kun la reĝo de Hispanujo, Filipo III., estis kontraktinta, armi por la servo de la katolika majesto ŝiparon kontraŭ la nederlandaj ribelantoj kaj konduki ĝin en la nordan maron. Ĉiu kaptaĵo, ĉiuj ŝipoj forprenitaj de la herezuloj, estis propraĵo de la admiralo _Federigo_, kaj tial, kun grandega nombro da galeroj kaj galeonoj ekipitaj de deksescent maltimemaj viroj, li foriris el Ĝenova, veturis tra la marstrato de _Gibraltar_, ĉirkaŭkuris la promontoron _Finisterre_, varbis en la golfo de _Bizcaya_ grandan nombron da kuraĝegaj _bizcayaj_ piratoj kaj kaperŝipoj por sia sekvantaro, same grandan nombron da _Dunkerkaj_ rabistoj, kaj la 11an de septembro 1599 li alvenis en la haveno de _Sluis_, kie li ankriĝis, kaj de kie li komencis siajn agojn en la norda maro. La unuan fojon la ondoj de la nordmaro estis vipataj per tiuj romanaj remveturiloj, kiujn ĝis tiam estis uzintaj nur la ĉirkaŭloĝantoj de la mezalanda maro. Tial okazis, ke komence eĉ la kuraĝaj, nenion timantaj zeelandaj ŝipistoj sentis la teruron pro io nekonato, pro tiuj italaj galeroj, kiuj egale al gigantaj akvaj skaraboj per cent remilpiedoj batis la ondojn. Tiamaniere komence _Federigo Spinola_ bonege prosperis kaj gajnis kelkan riĉe ŝarĝitan komercan ŝipon, kelkan malriĉan ŝipistboaton de la nederlandanoj; ĝis kiam la unua teruro estis venkita de tiuj ĉi, kaj ili riskis ataki la malamikon pli kuraĝe. Multnombran ŝiparon forsendis la ĉefŝtatoj, kaj per akra batalo ne nur granda nombro da kaperŝipoj malamikaj estis detruata, sed eĉ unu el la teruraj galeroj kaptata. En triumfo oni alportis la strangan ŝipon al _Amsterdam_, kaj tie laŭ tiu modelo simila veturilo estis konstruata kaj armata per la plej kuraĝaj koroj kaj manoj. Minacante nigra estis ĝia koloro kaj sufiĉe baldaŭ la "Nigra Galero" fariĝis terura por la hispanoj kaj la admiralo _Federigo Spinola_. La spekulacio de la Ĝenovano de tiam ne plu estis tiel profitdona kiel en la komenco. -- Do, la Nigra Galero ne estis fantoma ŝipo, sed aĵo de fero kaj ligno, kaj ĝia ŝiparo ankaŭ ne estis fantomaro. Estaĵoj el karno kaj sango rampis inter la ŝnuregoj, direktis la velojn, ŝarĝis la turnpafilojn, bruligis la meĉaĵojn, kaptis la malamikajn ŝipojn kun la sovaĝa kriego: "Prefere turko ol fipapano." -- -- -- Pri la Nigra Galero interparoladis la loĝantaro sur la placoj kaj en la stratetoj de la granda komercurbo Antverpeno, kaj ĉiu najbaro pretendis scii plian detalon pri la famo, ke la bonega remŝipo, la Immakulata Koncepcio, en la hieraŭa nokto per la zeelandanoj estis krevige alten ĵetata. Poste pli kaj pli vesperiĝis; densa nebulo supreniris de la Skeldo kaj kuŝiĝis sur la tutan urbon Antverpenon. La kajaj lumoj briletis ruĝete tra la vaporplena aero, gutetoj falis de la ŝnuraĵo de la galeono _Andrea Doria_, ankriĝinta sub la muroj kaj domoj apud la kajo, kaj sur kies ferdeko la ŝipestro _Antonio Valani_, junulo de ĉirkaŭ tridek jaroj, kovrita per sia mantelo paŝis ĉi tien kaj tien, dum la ondoj de la rivero mallaŭte plaŭdante ĉirkaŭlavis la ventron de la ŝipo, kaj de la kajo kaj de la urbo surde la bruego de la vigla loĝantaro ĉi-transen zumis. Ĵus la ŝipestro haltigis la marŝon kaj fikse rigardis la lumojn de la urbo brilantajn super la muro, kiam aperis apud lia flanko lia leŭtenanto _Leone della Rota_, eljunaĝa amiko el la _Strada Giulia_, kaj metis sur lian ŝultron la manon: "Tiel meditema, Antonio?" La alparolito preskaŭ terurite alten rigardis. "Ha, estas vi, _Leone_? Nun ĉu vi alportas novaĵon de ekstere?" "Jes, sed bedaŭrinde malbonegan. Ĝi venis de la fortikaĵeto _Liefkenhoek_ al la admiralo; la afero de la pasinta nokto certiĝis. La "_Immacolata_'n" forprenis la diablo, ŝipon kaj ŝipistaron, viron kaj muson. Nur la kajutisto apud la fortikaĵeto _Bats_ sur malplena akvobarelo viva rajdis al la tero. Jen estis granda ĝojo inter la herezuloj, kaj la zeelandaninoj, -- malbelegaj estaĵoj, Antonio -- sekigis delikate la knabon kaj kun dimalbenata komplimento sendis lin tien ĉi al lia moŝto la guberniestro. Ili havas lin supre sur la citadelo; nun, eble ni baldaŭ ekscios ion per la admiralo." "Donu Dio", ekdiris la estro de _Andrea Doria_, ĉagrene frapante la ferdekon per la piedo. "_Leone_, mi ne plu povas suferi esti ankrigita tie ĉi tiel senokupe." "Senokupe?" ridis la ŝipa leŭtenanto. "Nu, pro la bela korpo de Venuso, tion do mi ne scias. Mi opinias, ke ni la tempon, dum kiu ni estas tie ĉi ankrigitaj, ne pasigis tiel neuzate. _Corpo di Bacco_, kian belan akiron mi faris je la grasa _signora_, tie en la taverno de la 'Blazono de _Alcantara_'. Mi petas vin, Antonio." "Al vi la vivo estas ankoraŭ malpeza, _Leone_!" diris la estro ĝemante. "Ojmej," ridis la leŭtenanto, "frapu do vian propran bruston, amiko, kaj ne kantu al mi tiajn frazojn. Ha, ne forturnu la rigardon de mi tiel mizere ĝemante. Mi petas, vidu laŭ mia fingro -- jen, vidu tiun lumon super la urbmuro, en tiu angula fenestro! Sekvu nur mian fingron, ĉu vi vidas? Ohe, _Antonio_, _Antonello_, kapitano, kapitaneto, kiu loĝas tie? Diru al mi, kiu bruligis tiun lumeton? Ĉu ne la infano plej dolĉa, kiun naskis dum la tuta tempo, ke tie ĉi pluvas -- kaj tio estas tre longa tempo, kiel ŝajnas al mi -- tiu ĉi hiperborea lando, mi devus diri, tiu ĉi hiperborea marĉo? He, ĉu ne _Antonio Valani_, estro de tiu ĉi bona galeono _Andrea Doria_, estas kaptita kun korpo kaj animo al la du bluaj okuloj kaj al la blondaj plektharoj, al tiu ĉi bela flamlandanino? Denove sopiro? ho Antonio, Antonio, pro nia kara sinjorino de _Cythere_, vi do estas bubo tro malgaja." Ĉagrene forturnis sin la estro. "Ho, lasu min, _Leone_, -- mi petas, iru ĉe vian grasan _signora_. Mi donos al vi forpermeson por la tuta nokto ĝis la unua kokokrio, por ke mi liberigu la ŝipon de vi kaj de via fibuŝo. Iru, mi petas vin, iru kaj ne turmentu min pli longe per via gaja vizaĝo. Vere, mi ne envias vin pro la malpeza sango kaj la gaja humoro; sed nun lasu ankaŭ al mi la solecan horon, se vi estas mia amiko. Mia animo prezentas dezertecan aspekton." "Antonio," diris la leŭtenanto pli serioze, "Antonio, pro mia honoro, mi ne volis turmenti vin. La grasa mastrino en la 'Blazono de _Alcantara_' atendu kaj rigardu al la pordo, kiom da tempo al ŝi plaĉos -- mi ne iros. Pro diablo, parolu, _carissimo_, kia estas via stato? Konfidu al mi, kio premas vin! La malgajiga novaĵo de la _Westerskeldo_ ne estas la kaŭzo; konfidu al mi, ĉu efektive estas veraĵo, kion mi kredis ŝerco kaj ŝerce pritraktis? Ĉu serioze vi estas falinta en la katenojn de la blonda sorĉistino?" La estro multe eksopiris ne respondante, kaj _Leone_ daŭrigis: "Kaj ŝi estas kruela al vi? Al vi, la karulo de ĉiuj sinjorinoj en la _strada Balbi_ kaj en ĉiuj aliaj stratoj, vojoj kaj vojetoj de nia kara patra urbo _Genova superba_? Pro la estrino de _Paphos_, tio meritas punon, la plej severan punon. Ho, tiu ĉi ĉarma barbarino! ..._Antonio Valani_, estro kaj amiko, kun glavo, koro kaj kapo mi staras por vin helpi apud vi. Kion ni faros, por gajni la dolĉan knabinon?" Kio poste estis parolata inter la estro kaj la leŭtenanto, estis interrompata kaj pereis per la alvoko de la gardostaranta ŝipsoldato apud la transirejo; tamburruliĝo eksonis de trans la kajo, torĉoj eklumis, armiloj ekbrilis. La admiralo _Federigo Spinola_ venis por rigardi, en kia stato estas "_Andrea Doria_" kaj la aliaj ŝipoj de lia ŝiparo sub la muroj de Antverpeno. Li estis en la plej malbona humoro, kion Antonio kaj _Leone_ bone sentis, alkurante por lin saluti. Furiozege piedobatis _signor Federigo_, irante en la mezo de siaj kapitanoj kolektiĝantaj sur la ŝipo "_Andrea Doria_" ĉirkaŭ li. La malfeliĉa batalo de la pasinta nokto premegis lian animon. Por la daŭro la negoco ne estas tiel profitdona, kiel ŝajnis sur la pergamento, en la kontrakto, en kiu _Don Filipo III._ de Hispanujo estis skribinta sian _Yo el Rey_ super la subskriboj de la _nobiles_ de Ĝenova. "Eliru vi ĉiuj!" ekkriis _Don Federigo_ en la mezo de siaj kapitanoj furioze, "for sur la maron kaj kaptu tiun ĉi malbenitan Nigran Galeron. Sur ĝiajn proprajn velajn stangojn ligu la tutan soldataron, kaj la infero havu iliajn animojn. _Cospetto_, morgaŭ je tagiĝo levos la kvar galeroj, kiuj estas ankoraŭ tie ĉi, la ankrojn. Ĉu vi aŭdas, _signori_? La _Andrea Doria_ restos sola ankoraŭ tie ĉi kaj atendos ordonojn pli detalajn. Ĉu vi aŭdas, sinjoroj de la galeroj? -- morgaŭ matene! Ordono jam estas donita _Sluis_'on al la tieaj estroj, same marveturi kun ĉiuj nebezonataj ŝipoj. La Nigran Galeron, alportu al mi la Nigran Galeron, aŭ la satano -- --." Foren piedbatis la admiralo, englutante la restajn vortojn, kaj la kapitanoj rigardis sin reciproke kun grimacoj malantaŭ la admiralo: "Diavolo -- tio estis hispana pipro! -- Ankaŭ laboro pli facile priparolata ol farota! -- Nu sinjoroj? -- La Nigra Galero! -- Ĉu hieraŭ vi pendigis vian kuiriston _Francisco_? -- Jes, domaĝe! -- _Sluis!_ -- _Spinola!_ -- Nigra Galero!" Tiaj vortoj estis konfuzataj sur la _Andrea Doria_, ĝis kiam fine unu estro post la alia foriris por fari la preparojn por la morgaŭa elveturo. _Antonio Valani_ kaj _Leone della Rota_ nur post multa tempo sin retrovis solaj sur la ferdeko. "Do la aliaj velveturos, kaj ni restos tie ĉi? Ankaŭ bone!" diris _Leone_. "Ni do iru por nia propra ĉaso, Antonio, sed antaŭ ĉio ni nun iru en la tavernon. Detale vi rakontos al mi tie ĉion, kio koncernas viajn rilatojn al la ĉarma flamlandanino." "Ho ne, _Leone_, lasu min!" "Ne, ne, vi devas nepre. Mi helpos vin, karulo; mi estas bona kuracisto en tiaj suferoj. Kelkunu ĝin spertis, kaj vi ankaŭ ĝin spertos, _Tonino_." Kontraŭvole la kapitano lasis sin fortiri de sia ŝipo. Ĉagrene li sekvis la _luogotenente_'n tra la stratetoj de Antverpeno al la taverno "Al la Blazono de _Alcantara_", kie la grasa mastrino estis enamiĝinta je la gaja _Leone della Rota_, kaj kie la amato havis senpagan trinkokazon kaj -- senpagan dormokazon, kiel ofte plaĉis al li. Sed tre ofte estis al li plaĉe kaj agrable. III. _Jan_ kaj _Myga_. En unu el la altaj frontonaj domoj malantaŭ la urba muro ĉe la kajo de Antverpeno sidis la sekvintan vesperon _Myga van Bergen_ apud sia malgranda lampo, tute en funebraj vestaĵoj -- la filino de la mortinta komercisto iam riĉega kaj estimata _Michael van Bergen_, pri kiu nun povis esti dirata: _Supremum diem obiit, senex et pauper_[3]. Kvazaŭ sako da ormoneroj novstampitaj estus elŝutata, tiel sonoris antaŭ dekkvin aŭ dudek jaroj la firmo _van Bergen_ kaj _Norris_ al ĉies oreloj. Unu el la plej riĉaj domoj estis reprezentata per tiu firmo. Sur ĉiuj maroj naĝis ĝiaj ŝipoj, ĝiaj magazenoj estis plenaj je la plej multekostaj trezoroj de Hindujo kaj Ameriko, ĝia oficejo estis plena je lertaj skribistoj. Jes, antaŭ dudek jaroj vi devis demandi en la borso aŭ en la domo de _la Oosterlinge_, de la granda hansatenejo pri la firmo _van Bergen_ kaj _Norris_; vere bona informo estus farita al vi. Sed nun _Johann Geerdes Norris_ estis mortinta jam delonge en _Amsterdam_, kaj antaŭ dekkvar tagoj lia antaŭa kompaniano estis sekvinta lin en la tombon, fariĝinte almozulo. Se vi nun en la borso aŭ en la domo de la _Hansa_ estus demandintaj pri la firmo _van Bergen_ kaj _Norris_, oni estus eble iginta vin ripeti pli ol unu fojon la demandon kaj skuinta poste la kapon. Kiu nun ankoraŭ konis la firmon _van Bergen_ kaj _Norris_? Nur la plej maljunaj komercistoj kaj makleristoj rememoris ĝin. Kiel estis tio okazinta? La respondo pri tio estas facile trovebla. Kiam la domo _van Bergen_ kaj _Norris_ radiis en la plej granda brilo, moviĝis labore ducentmil loĝantoj en la muroj de Antverpeno; nun ili estis kunfandiĝintaj ĝis okdekmil. Ĉu tio sufiĉas al vi? Ni ĵetu rigardon reen al la pasintaj tagoj! Estis la dudeka de aŭgusto de la malbona jaro dekkvincent okdekkvin. En tiu tago la reformituloj faris la lastan diservon en la katedralo. Post la kapitulaco, kiun la urbo estis farinta kun sia potenca premanto, la princo Aleksandro _de Parma_, la katolicismo denove estis ekposedonta la sekvantan tagon la sanktejon de Nia Kara Sinjorino, kiun tiom da tempo ĝi devis lasi al la herezuloj. Estis solena stranga momento, kiam nun, tiun dudekan de aŭgusto post la lasta protestanta prediko la sonaj ondoj de la protestantula orgeno forruliĝis. Silentego fariĝis, la popolo sidis kun la kapoj mallevitaj kaj preĝis mallaŭte kaj fajrece. Sed poste ekrompiĝis -- sono duone ĝemo, duone furiozkrio subpremita -- longdaŭra -- doloro kaj kolerego! Bruo naskiĝis, de la seĝoj sin levis la kunvenintaro kaj rapidis furioze kaj konfuze kontraŭ la preĝejaj pordoj, kontraŭ la altaj portaloj, kiujn la katolika parto de la loĝantaro jam ĉirkaŭsieĝis. Triumfo kaj malvenko! Monaĥoj de ĉiuj ordenoj sin premis mokridetante aŭ minacante en la vojon de la humiligitaj, mallaŭte plorantaj aŭ kolerantaj herezuloj, la rozariojn ĝojege levantaj. Kiom da tempo estis pasinta, ke pro la krio: "_Papen uyt! Papen uyt!_ papanojn foren! foren la papanojn!" ili estis cedintaj al tiuj samaj herezuloj? Tiel ŝanĝiĝas la sortoj de la homoj, tiel ŝanĝiĝas triumfoj kaj malvenkoj en la bataloj de la spiritoj. La dudekan de aŭgusto la komercdomo _van Bergen_ kaj _Norris_ estis ankoraŭ en plena forto kaj granda ŝatateco; -- la dudeksepan la firmo likvidis. _Aleksandro Farnese_ marŝis kun granda pompo en la gajnitan urbon, _Jan Geerdes Norris_ forlasis ĝin kun sia dekjara fileto kaj multaj aliaj, kiuj ne volis suferi la hispanan pliforton. _Michael van Bergen_ restis en la urbo kun sia sesjara filineto. Ĉiu el la du kompanianoj agadis laŭ sia karaktero; la fortkuraĝa kolerulo _Norris_, kaj la timema, animomola _van Bergen_. La unu obstinis la sorton, tiom longe kiom estis eble, kaj cedis, kiam la batalo estis decidita, de tiu loko, por repreni ĝin alie. La alia sin fleksis al la cirkonstancoj kaj suferis silente, kion li ne povis ŝanĝi. Sed tio estas longe pasinta, kaj niaj du herooj ne estas _Geerdes Norris_ kaj _Michael van Bergen_, sed _Jan Norris_ kaj _Myga van Bergen_, la idoj de la firmo antaŭe tiel fama. En kia terura, dezertigita, timiga mondo la du bedaŭrinduloj estis naskitaj! Kiel ofte la lulilkantoj de la patrino estis silentigitaj per la krakado de la pafilegaro proksima kaj malproksima. Kiel ofte la patroj estis deprenintaj la filon aŭ la filinon de la genuoj, ĉar la nokta sonorilo elvokis ilin sur la remparojn aŭ al la magistrata domo. Bedaŭrindaj infanetoj! Neniam same kiel aliaj infanoj, naskitaj en tempoj pli feliĉaj, ili ludis sendanĝere en ombraj arbaroj, sur verdaj herbejoj. Neniam ili plektis koronojn el bluaj cejanoj kaj ruĝaj kampopapavoj de la kamprandoj. La arbarojn ja plenigis la vagantaj partioj de la katolika reĝo, la sovaĝaj bandoj de la arbargeŭzoj, la senrajta, malbona, disigita kanajlaro de ĉiuj popoloj de Eŭropo. Sur la verdaj herbejoj la armeoj de Hispanujo, la dungitaroj de Germanujo, Anglujo, Francujo, Italujo, la militistoj de la provincoj, de la princo de Oranujo konstruis siajn dometojn kaj tendojn. La grenkampoj, antaŭ ol la ora frukto maturiĝis, antaŭ ol la ruĝaj kaj bluaj floroj floris, fariĝis oferoj al la ĉevaloj kaj piedfrapoj de la marŝantaj armeoj. Kie sin trovis paca loketo sur tiu piedbatita terangulo, kiun la reĝo de Hispanujo nomis sian propraĵon? En la malvastaj, mallumaj stratetoj de la urbo Antverpeno, malantaŭ la altaj muroj, remparoj kaj turoj de _Paciotti_, la bedaŭrindaj infanoj havis la ludejojn, kaj sufiĉe ofte eĉ tiuj estis sendefendaj kaj danĝeraj. Sufiĉe ofte sin ŝanĝis la domoj de la urbanoj en malliberejojn, en kiujn la loĝantoj mem sin enŝlosis, en kiuj ili devis esti siaj propraj malliberulgardistoj, por sin defendi kontraŭ la teruro vaganta ekstere. Tute alie ol aliaj pli feliĉaj, tiuj du infanoj sekve pririgardis la mondon, kaj kelka bela floreto ĝermanta estis estingata kaj detruata per la malhela, malvarma nubaro pendanta super la tempoj. Kiel ofte _Jan_ kaj _Myga_ dum la tuta sieĝo de la princo de _Parma_ vidis el la fenestroj, en kiuj ili metis la multkolorajn pupojn kaj bestojn, preteriranta en la strateto la militon kun ĝiaj teruroj. Ke _Jan_ kaj _Myga_ fariĝu geedzoj, tion estis decidintaj la gepatroj, kiam la granda firmo _van Bergen_ kaj _Norris_ ekzistis ankoraŭ. Sed kiam la kapitulaco inter la princo Aleksandro kaj la urbo estis subskribata, _Jan Geerdes Norris_ en sia animo disŝiris la kontrakton pri la edziĝado de sia fileto kun la filineto de la kompaniano _Michael van Bergen_. La edzinoj de la du komercistoj tiam ambaŭ jam estis mortintaj. La dudeksepan de aŭgusto de la jaro dekkvincent okdekkvin la du infanoj estis disigataj, kaj la dekjara knabo, la sesjara knabino ploregis pro tio; sed estis milito, kaj la milito certe eĉ multe pli kruele forigas koron de koro. Oni estis certa, ke sufiĉe baldaŭ la du infanoj estos forgesintaj siajn unuajn junaĝrememorojn. Ni vidu, ĉu tio estis vera. -- La jaroj pasis -- mortis _Johann Geerdes Norris_, mortis _Michael van Bergen_, post kiam lia riĉaĵo pereis kiel neĝo pro la suno. En sia ĉambreto malantaŭ la muro apud la kajo en Antverpeno sidis _Myga_ en la nigraj funebraj vestaĵoj -- mirinde bela ineto, ankoraŭ palega pro la longaj noktmaldormoj apud la lito de la mortanta patro. Ŝi ŝpinis -- la okuloj estis plenaj je larmoj kaj la koro plena je ne laŭte plenditaj doloroj kaj zorgoj. Depost la morto de la patro la bedaŭrindulino estis tute soleca en la granda urbo, en tempo tiel sovaĝa, kiam la malfortuloj estis liveritaj preskaŭ senrajtaj al ĉiu subpremo, al ĉiu petolaĵo. Tute soleca estis _Myga van Bergen_! Bedaŭrindulino! -- Ke ŝi ne estis tute forlasita, estis ankaŭ unu el la zorgoj de _Myga_. Jes, ankoraŭ iu sin interesis pri la infano de _Michael van Bergen_, jes, ankoraŭ sciis la orfino, ke unu fidela koro estis restinta al ŝi, ke -- _Jan Norris_ de _Amsterdam_ fordonos la lastan sangoguton por ŝi; sed _Jan Norris_ estis ekzilito, kiun minacis la ekzekuto per la pendigo, se iu hispano kaptos lin en la stratetoj de Antverpeno. Kaj _Jan Norris_, la akvogeŭzo, sin montris ofte multoble alivestita en la stratetoj de Antverpeno. _Jan Norris_ tute ne estis forgesinta la junaĝrememorojn, kiel opiniis lia patro _Jan Geerdes Norris_. Ankoraŭ nun _Jan_ kaj _Myga_ estis gefianĉoj. Ke nenia forto monda ilin disigos, tion ili estis ĵurintaj al si reciproke; sed kio okazos el tio, neniu de ili povis diri, dum la patro _Michael_ vivis ankoraŭ. Nun _Michael van Bergen_ estis mortinta kaj enterigita depost dekkvar tagoj; sed _Jan_ estis malaperinta depost monatoj. Ĉu li vivis ankoraŭ? Ĉu la ondoj estis englutintaj lin? Ĉu la hispanoj, kaptante lian ŝipon, estis kaptintaj kaj pendigintaj lin? Kiu povis diri tion? Kion povis fari la bedaŭrinda soleca _Myga_ en la sovaĝa mondo, se _Jan_ estis mortinta! La nokto pli kaj pli proksimiĝis; sed _Myga_ timis kuŝiĝi. Ĉar ŝi ne povis dormi pro zorgo kaj korpremo, kial kuŝiĝi? Iom post iom la ĉambreto malvarmiĝis, sed la orfino ne ŝajnis senti ĝin, ŝi ne metis novajn karbojn en la kameneton. Ŝi formetis la ŝpinilon, kaj kovris la vizaĝon per la manoj, klinante la kapon al la brusto. Tiel ŝi sidis kelkan tempon, ĝis tamen ŝi eklevis sin por kuŝiĝi. Ankoraŭ foje ŝi kliniĝis al la rigliloj de la pordo, por vidi, ĉu ili estis ekzakte alŝovitaj, kiam subite ŝi aŭskultis -- senspire aŭskultis. "_Myga_", flustris iu ekstere. La orfino ektremis je la tuta korpo. "Ho, mia Dio!" "_Myga?_" oni denove flustris tra la ŝlosilingo. Ekkriante la junulino forŝovis la riglilon kaj turnis la ŝlosilon en la seruro. Malfermata estis la pordo, kaj junulo vestita kiel oficiro de dungitregimento kun la hispana skarpo super la ŝultro la sekvantan momenton tenis en la brakoj la belulinon. "_Myga_, ho _Myga_!" "Ho _Jan_, _Jan_, kara, kara _Jan_!" Ardaj kisoj por la sekvantaj momentoj anstataŭis la interparoladon de ili ambaŭ. Sed poste _Jan Norris_ falis ŝajne tute senfortigita, sur la apudan seĝon, kaj nur nun _Myga_ rimarkis la malordon de la vestaĵoj de la amato, rimarkis, ke forestis la ĉapelo, ke la vango sangis pro negrava gratvundo. "Pro Dio, kio denove okazis, _Jan_? -- mi tremas -- ho, vi denove furioze vin ĵetegis en danĝeron -- ho _Jan_, _Jan_, malbona _Jan_!" "Efektive, nur unu haron, kaj tiun ĉi fojon ili estus kaptintaj min, _Myga_! Sed ne timu, karulino, nur preskaŭ ili kaptis min -- diablo, kiel hundo mi estus pendigita, se ne tiel feliĉe estus pasinta la afero." "Ho _Jan_, kaj vi pretendas min ami? Vi volas min forsavi el tiu ĉi urbo? Ho, kompatema Dio! Pereos vi, kaj mi ankaŭ, kaj mia patro ankaŭ estas mortinta, ho sankta kompatema Dio, kion mi fariĝos? Kiu min gardos, kiu min helpos?" "Vi estas prava! Bedaŭrinde vi estas prava, kompatinda amatino! Ha, kaj via patro ankaŭ mortis, kaj mi ne ĉeestis por konsoli vin pro via ĉagreno. Mi dume devis krozi antaŭ _Dunkerke_ por funden pereigi la rabistojn; ho, estis kruele, _Myga_, kaj tamen -- tamen mi ne povis alie agi, kaj ankaŭ ne hodiaŭ vespere. Por savi la noblan patrujon ĉiu risku la vivon; -- ha, _Myga_, _Myga_, amu do min ankoraŭ iomete, kvankam mi malbone vin gardas. La bedaŭrinda patro _Michael_ --" "Lasu la mortintan patron, _Jan_! Li fartas bone, li havas ripozon kaj neniun plu devas timi, ho, oni devas envii la mortintojn en tiu ĉi sangoplena terura tempo!" "Ho _Myga_, ne parolu tiel! Mizero eble estas la morto de l'patro; sed -- nun vi ja estas tute la mia! Nun ja vi povas iri kun mi al _Amsterdam_, nun nenio plu ligas vin al tiu ĉi bedaŭrinda Antverpeno. _Myga_, konsolu vian koron, ni do vidos gajajn tagojn, mia dolĉa, dolĉa fianĉino. Nur ankoraŭ mallongan tempon, kaj mi forkondukos vin -- aŭskultu, eble kun majesta edziĝakompanantaro, ke eĉ reĝino ne devus honti. Eble ili movos la sonorilojn, rulos la tamburojn, eble kun pafilegtondro ili festos la feliĉegan horon, en kiu mi vin forkondukos el Antverpeno. Atentu, ĉu ne estos vera, kion mi konfidas al vi tute sekrete." "Ha, kiaj fantaziaĵoj, sovaĝa, kara _Jan Norris_. Diru al mi, kiel fariĝos, ke vi min tiel solene hejmen kondukos. Ne, ne diru ĝin al mi, ja estas vana malsaĝo; preferu raporti pri la danĝero, el kiu vi ĵus apenaŭ forkuris. Vi ja penadas, kuraĝaĉa _Jan_, ke plua nokta sonĝo min teruros!" "Ne tiel kuraĝaĉa, kiel vi opinias, karulino!" ridetis la junulo. "La kapitano de la Nigra Galero alie gardus sin uzi kapon kaj piedojn, koron kaj brakojn de _Jan Norris_ tiel kiel li faras. Pro granda afero mi estas en tiu ĉi urbo -- ni volas fari heroaĵon pri kiu la Antverpenaj idoj kantu eĉ ankoraŭ post eĉ post cent jaroj. Por spioni pro tio, mi estas vestita per tiu ĉi vestaĉo, en germanaj vastegpantalonoj anstataŭ en zeelandaj ŝipistpantalonoj. Nun aŭskultu, _Myga_. Mi estis apud la kajo fininta miajn aferojn kaj sciiĝinta, ke kvar galeroj de _Spinola_ hodiaŭ matene maren iris por kapti la Nigran Galeron, plue bedaŭrinde mi eksciis, ke patro _Michael_ mortis, ekzakte studis la lastan ĝenovan ŝipon, _Andrea Doria_, kiu estas tie ĉi ankrigita, pro la konstruadmaniero, kaj dum tio venis la vespero. Tage jam ofte kaŝe mi rigardis al via fenestro, karulino, sed ne trovis unu minuton por ŝteliri al vi, ĉar kelkaj homoj observis min. Mi do intencas atendi la mallumon -- mi ja havas la domŝlosilon -- kaj malrapide vagas tra la stratetoj, ĝis antaŭ lumigita drinkeja pordo mi decidas, atendi sidante la nokton kaj apude atenti la konduton de la popolo kaj de la fremduloj -- pro mia afero, komprenu! -- Bone, mi eniras la tavernon, demandas botelon da vino kaj eksidas al la tablo, apogante la kubutojn, kvazaŭ la tuta mondo estus mia kaj mi ne estus en danĝero kaj zorgo pri la bedaŭrinda _Myga_, kies patro mortis dum mia foresto. Ĉirkaŭ mi estas bruego kiel dum la Babilona turkonstruo. Germanoj, burgundoj, hispanoj, italoj, nederlandoj parolaĉas kaj malbenas kaj krias, ĉiu estaĵo en sia lingvo, kaj drinkas ĉiuj sammaniere. Ĉiu tablo kaj angulo estas okupitaj, kaj nur apud mi du seĝoj estas neuzataj. -- Jen venas du arogantuloj, mi ilin konas bonege, la unu estas la estro de _Andrea Doria_, la alia estas lia leŭtenanto. Ili paŝas super la tablojn kaj benkojn kaj eksidas apud mi. Mi ankaŭ volonte lasas al ili sidlokon, ĉar ekkoni ilin estas tre valore por mi, kaj ĉiun vorton parolatan de ili mi zorgeme pesas. Sed mi agas kvazaŭ neniam mi estus vidinta ilin, metas kiel dormeme la kapon sur la du brakojn kaj atentas nenion en la mondo, sed la orelojn mi malfermegas. Nun la du italaĉoj mendas vinon, kaj la plej juna, la leŭtenanto ĉirkaŭprenas la koksojn de la servistino. Sed la alia tute mizere kaj melankolie rigardadas, kvazaŭ lia petroselo estus hajldetruita; -- mi preskaŭ priridis lin; sed pro la ĵuro de la geŭzoj; ne estis okazo por ridi! Nun la vortoj estas interŝanĝataj, kaj komence oni nature nur parolas pri nia fiera verko, pri la afero de la antaŭpasinta nokto, pri la ĉieliro de la _Immakulata Koncepcio_. Pri tio mi kore gajegas, sed subite ĉiuj pulsoj ekstaras, ĉar nomo estas nomata, kiun mi konas. Pri vi, _Myga van Bergen_, ili parolas!" "Pri mi?" ekkriis la junulino; "ho ĉielo, kaj la itala kapitano pri mi parolis? Ho Dio, _Jan_, _Jan_, gardu min kontraŭ tiu! Ho kiel mi tiun timas!" "Ĉu do vere, tiu hundo insidas vin?" ekkriis _Jan_ kun surda voĉo, kaj _Myga_ kaŝis la vizaĝon je lia brusto kaj kapjesis tremante. La juna akvogeŭzo grincis per la dentoj kaj kolere ridis. "La trinkaĵo ne estas trinkata tiel varmege, kiel ĝi estas farata; tion ja spertos la italaĉo. Kvietiĝu, _Myga_; ĉu mi ne estas ĉe via flanko kaj multaj fidinduloj post mi? Bedaŭrindulino, kiel vi tremas!" "Ho Jezuo, _Jan_, mi ne povas helpi min. Ĉu la fortaj petolaj fremduloj ne havas la potencon? Kiu malhelpas ilin efektivigi sian volon? Ho _Jan_, _Jan_, forprenu min kun vi -- en tiu ĉi nokto ankoraŭ, nun tuj!" _Jan Norris_ tenis la palan, tremantan fianĉinon en la brakoj kaj provis kvietigi ŝin ĉiumaniere. Kiam li estis iomete sukcesinta, li pluen rakontis pri la aventuro en la restoracio de la "Ora Leono". "Krutege stariĝis la haroj, kaj ĉiu sango sin premadis en la cerbon. Sed mi devis min majstri, ke mi ne perfidu min, kaj tio estis malfacila laboro; sed _Jan Norris_ ĝin tamen atingis kaj agis kvazaŭ tute neniun vorton de la itala parolaĉo li komprenus. Pro la grafo de _Lumey_! Faraĉo pli nigra ol la nokto tie estis prikonsilata; sed mi scias ĉion, kaj tio sufiĉas. Postmorgaŭ matene la _Andrea Doria_ velveturos -- la ordono estas donita de la admiralo -- kaj ĉar la okazo estas tiel favora, en la morgaŭa nokto la delikata plano estos efektivigata. En la morgaŭa nokto la kolombeto _Myga van Bergen_ estos en la potenco de la kapitano _Antonio Valani_; kun la helpo de la diablo kaj de la leŭtenanto _Leone della Rota_. En la morgaŭa nokto tiu ĉi domo estos atakata; -- sed tiel mallaŭte, ke neniu najbaro vekiĝos, ke neniu koko en tuta Antverpeno pri tio krios. _Myga_ sur la galeonon! Lerte levu la ankron, buboj -- hojho, eksteren por ĉasi la ribelajn herezulojn, -- gaje eksteren en la vastan maron; kiu en la granda maro aŭdos la helpkrion kaj la ploron de la eta _Myga_? Ĉielo kaj infero, kaj _Jan Norris_ apudsidas en la Leono kaj ne devas sin movi, tenas en la pugno la tranĉilon kaj ne devas mortigi la flustrantajn friponojn!" "Ho _Jan_, _Jan_, pro mia kaj via patrino -- kaj pro nia amo, savu min! Ne lasu min fali en iliajn manojn! La morto estus malpli terura ol tio!" "Estu nur trankvila, infaneto! Estas ankoraŭ multa tempo ĝis la sekvanta noktmezo. En _Amsterdam_ apud la kameno ni ofte memoros tiun ĉi aferon. Konfidu al mi, korfianĉino, nenio vin ofendos, dum _Jan Norris_ ankoraŭ staros sur la du piedoj. Sed nun daŭrigu aŭskulti, mia rakonto ankoraŭ ne estas finita. Mi antaŭe devas diri al vi, kiel okazis, ke ili suspektis min kiel duan direktiliston de la Nigra Galero. Tio ĉi estis afero pli gaja ol tiu, kiun mi ĵus rakontis al vi." "Ho, _Jan_, sentu, kiel frapegas mia koro; -- ho kompatema Dio, kiu defendos la bedaŭrindan _Mygan_? Ho _Jan_, ni forkuru, nun, tuj, momente, tie ĉi mi jam ne povas spiri -- la aero de tiu ĉi ĉambro min sufokas." "Estu nur trankvila, kara _Myga_. Volonte tuj mi vin forkondukus, kaj boato ankaŭ estus preta por akcepti nin; sed nur aŭskultu en la stratetojn -- la tuta urbo en tiu ĉi momento scias, ke anoj de la Nigra Galero alivestitaj estas en ĝiaj muroj. Aŭskultu nur la bruegon tie sube -- la kurado estas pro mi, nun estas neeble, ke ni sane ilin trairas. Eksidu kaj ne tremu tiel -- ankoraŭ ni estas protektitaj, kaj tempo naskas konsilon -- pensu pri tiu ĉi minuto, kiam en _Amsterdam_ ni sidos apud la vintra fajro. Hahaha, ili sube nur serĉu, tro lerte kaj ruze forkuris de ili _Jan Norris_ -- estus ankaŭ domaĝe pri la bubo, se ili estus pendigintaj lin, ĉu ne, _Myga_?" "Ho _Jan! Jan!_" "Ha, bah, kisu min, kaj ree, kaj nun mia rakonto! Mi do sidas kaj sangmordas la lipojn al mi, sed neniu vorto de la interparolado apud mi perdiĝas por mi, kaj la friponoj daŭrigas parolaĉi kaj ĝojegi pri la fiatenco. Poste ili eltrinkas la glasojn, eklevas sin de la seĝoj kaj volas foriri, sed estas haltigataj apud la pordo per granda tumulto. Ĉar bubo estas enportata sur la ŝultroj de du viraĉoj, kaj granda hura! fariĝas, kiam la restoracianoj lin rigardas. La bubo estas la kajutisto de la Immakulata, kiu sola de la tuta ŝipanaro sin savis kaj albordiĝis post freneza kurado tra aero kaj akvo. Ĉiu volas vidi la bubon, ĉiu volas al li paroli, kaj ĉiuj sin premegas al li kaj prezentas al li pokalojn kaj kruĉojn. Sed al mi ŝajnis plej bone, uzi la tumulton kaj nerimarkite foriri. Mi tial kiel eble plej laŭlonge la muroj min ŝovas, kaj preskaŭ estas atinginta la pordon, kiam malfeliĉe la rigardo de la bubo ankoraŭ kaŭranta sur la ŝultroj de la portantoj falas sur min. La bubo fikse min rigardis, kvazaŭ mi estus fantomo, li paliĝas kiel fromaĝo kaj krias fortege: 'Helpu, helpu! _ecco! ecco!_ jen estas unu! Helpu, haltigu -- haltigu lin!' -- 'Kiu estas? Kiel? Kio?' krias la popolo, kaj ĉiu rigardas la bubon kaj liajn najbarojn. -- 'Jen, jen, tiu apud la tablo -- haltigu lin, li estas la satano de la akvogeŭzoj, kiu mortigis la kapitanon _Perazzo_ -- unu el la Nigra Galero!' Bruego ekfariĝas, kvazaŭ krevus la infero -- ĉiuj okuloj estas direktitaj al mi, ĉiuj glavoj eliĝas el la ingoj, kaj ankaŭ mi eltiras la tranĉilon, por vendi en la danĝero la vivon kiel eble plej multkoste. Nun ili sin ĵetas sur min; sed mi estas pli lerta ol ili, prenas la plej apudan benkon kaj ĵetegas ĝin antaŭ la piedojn de la plej antaŭaj, tia, ke tuta aro faletas pro ĝi kaj ĥaose ruliĝas sur la planko. Tiun momenton mi uzas -- estas per alta salto en la mezo de la tumulto, dekstren kaj maldekstren la tranĉilon mi pikas en iliajn fivizaĝojn -- la pordo estas atingita -- mi estas sur la strateto -- post mi mi aŭdas la blekegadon de la persekutantoj -- dank' al Dio, ke mi konas Antverpenon kiel mian poŝon. Tien ĉi kaj tien ili ĉasas, sed mi trompas ilin per diversaj ruzaĵoj; gvidas ilin al malĝustaj postsignoj kaj fine venas tien ĉi. Al la kajo ankoraŭ estas silentego -- mia fida ŝlosileto malfermas dompordon bone konatan -- kaj -- jen mi estas savita por savi vin, kara _Myga_, dolĉa fianĉino. Sed aŭskultu do, ili ankoraŭ ne ekmalesperas pendigi la geŭzon -- diablo, aŭskultu do, la tuta garnizono vere estas alarmata -- haha, granda honoro, sinjoroj! Dankon sindonegan, hahaha!" Ridante aŭskultis _Jan Norris_, tremante aŭskultis _Myga van Bergen_ la bruegon en la stratetoj. "Ho, kara _Jan_, ĉu vi estas tute certa, ke neniu vidis vin eniri tiun ĉi domon? Aŭskultu do, la tuta tumulto ruliĝas tien ĉi -- ho Dio, rigardu el la fenestro -- torĉoj kaj lancoj -- Jezuo, ili frapas la pordon -- ili serĉas vin, _Jan_, kompatema ĉielo, defendu nin, perditaj, perditaj!" La dompordo malfermiĝis, oni ŝajnis penetri en la domon; _Jan Norris_ premegis la dentojn unu sur la alian kaj kaptis la prenilon de la armilo. "Trankviliĝu, trankviliĝu -- estas neeble! Trankviliĝu, _Myga_!" "Ili venas, ili venas!" ekkriis la knabino. "Ili supreniras la ŝtuparon, ili trovos vin; _Jan_, _Jan_, mi mortu kun vi!" La juna geŭzo estis pala kiel la morto. "Ĉu malsingardeme mi vin tiel gvidis en danĝeron, _Myga?_ Estus terure. Pro la ĵuro de la geŭzoj, jen ili penetras supren la ŝtuparon. _Myga_, ho _Myga_!" "Mi mortu kun vi, _Jan_", spiris la junulino, sin kroĉante al la brusto de la fianĉo. IV. La atako. Ne nur en la "Blazono de _Alcantara_", ne, en ĉiuj tavernoj de la multtrinkeja urbo Antverpeno la _luogotenente Leone della Rota_ estis hejme. Tiun vesperon li estis treninta kun si sian amikon kaj estron _Antonio Valani_ en la trinkejon "Ora Leono", kaj nevole, kiel kutime, la kapitano lin estis sekvinta tien. Sed kiu povis rezisti, se _Leone della Rota_ volis atingi ion? Pli senpripensa ol malbona, la juna leŭtenanto rigardis la mondon kiel grandan ludejon, la militon kiel belegan okazon por senmalhelpe fari petolaĵojn. Kiel gajan petolaĵon li rigardis la rabadon de la bedaŭrinda orfineto; -- en lia sentaŭga petola kapo la plano de tio estis naskiĝinta; ĝin realigi, post kiam lia amiko kun penado estis konvinkita -- estis honora devo por li. Kiom interesis la ĝenovan sentaŭgulon la afero de la ribelaj provincoj kaj la katolika moŝto de Hispanujo? Herezulinoj povis esti belaj kaj aninoj de la sole feliĉegiga eklezio malbelegaj. _Leone_ preferis multe ĉarmajn herezulinojn al malbelaj katolikinoj, kaj penadis, ne pereigi la malnovan proverbon, kiu estis uzata en Italujo pri lia patro-urbo: Ĝenovo havas maron sen fiŝoj, landon sen arboj, virojn sen fido kaj kredo. En la taverno "Ora Leono", kiel ni jam scias per la rakonto de _Jan Norris_, li estis farinta la lastajn interkonsentojn kun _Antonio Valani_ pri la plano de rabado. Se ĝi estos havinta sukceson, kaj se la _Andrea Doria_ feliĉe estos reveninta de sia entrepreno, se la Nigra Galero estos kaptita aŭ detruita, nun kiu riskus akuzi la venkintojn? Sed se la galeono ne revenos, tiam -- tiam la lasta faro estis inda al la fino. Pripensi, ke ankaŭ io tria povos okazi, ke la _Andrea Doria_ povos hejmveturi ne vidinte la malamikan ŝipon, _Leone della Rota_ opiniis tute neinda al si. Sed la kapitano jam lasis sin konduki de li, kiel kaj kien li volis. -- Al la persekutado de la maltimema akvogeŭzo la du ĝenovanoj tute ne estis partoprenintaj. Brako sub brako ili vagis tra la stratetoj, en kiuj la ekscitata popolo sin puŝis, al la kajo. "Ni do estus malsaĝuloj ĉasi la friponon", ridis _Leone_. "Ni lasu la aliajn postkuri la frenezan almozulon. Pro la kolomboj de _Afrodite_, de kiam mi servas al la alie tiel senkora _Antonio Valani_ kiel gvidisto en la ĉarma regno de la amo, mia animo flugas alte super tiu ĉi nebula lando. Ho Amoro, kordresisto, vian atakan standardon mi sekvas; ho Diino de _Cythere_, donu al ni vian ĉielan ŝirmon!" "Mi petas vin, _Leone_, estu prudenta, ne estu malsaĝulo. Mia animo estas nedifinebla. En mia tuta vivo mi ne portis tian senton en la brusto, _Leone_, ŝajnas al mi -- _Leone_, dum la tuta tago, la tutan vesperon mi havas antaŭsentojn tiel neklarigeblajn -- _Leone_, kondutu bone, eble baldaŭ vi estos mia anstataŭanto, estro de _Andrea Doria_ ..." "Kaj vi _viceadmiraglio_ de lia moŝto _Don Federigo Spinola_." "Aŭ kadavro sur la mara fundo!" murmuris la kapitano. "Kio? mortantaŭsentoj? mortantaŭsentoj sub la fenestro de la knabino amata?!" ridis la leŭtenanto. "Nu pro ĉio, kio okazas en la mondo, tio estas dia. Ho, ke mi estu _Francesco Petrarca_, por tuj fari soneton pri tiu belega humoro! Jen, revulo, ni ĵus estas sub la fenestroj de via _innamorata_; -- ŝia lumeto brilas ankoraŭ; -- hola, kia ideo! -- _Antonio Valani_, amiko de mia junaĝo, por forĉasi viajn mortantaŭsentojn, ni -- ni tuj, tuj en tiu ĉi momento faru viziton al la dolĉulino tie supre." "_Leone?!_" "Traserĉu ŝian domon. Ĉiuj frenezaj ideoj estu laŭdataj! Antaŭen pro la nomo de la reĝo, antaŭen pro la nomo de la amo!" "_Leone, Leone!_" "Lasu min", ridis la leŭtenanto. "Mi petas vin, ĉu la geŭzo, kiun la mallertuloj serĉas tie, ne povas esti kaŝita same en la loĝejo de la knabino, kiel en iu de la aliaj domoj de tiu ĉi urbo? Antaŭen, antaŭsentema Antonio, antaŭen, ni traserĉu la domon de via ĉarma amatino kaj dume des pli bone konatiĝu kun la endomaj rilatoj por la sekvanta nokto." Antaŭ ol la kapitano povis reteni la sovaĝan amikon, tiu ĉi estis kurinta al la pordo de _Myga_, kontraŭ kiu li frapis per la pugno, kriante per laŭta voĉo: "Malfermu! malfermu en la nomo de lia katolika moŝto en Hispanujo! Malfermu! Perfiduloj kaj malamikoj estas kaŝitaj en tiu ĉi domo!" Tuj de ĉiuj flankoj kunfluegis soldatoj, ŝipanoj, kaj urbanoj de Antverpeno al la pordo, kiu kondukis al la loĝejo de _Myga_. De momento al momento kreskis la amasoj. Duone malespere la kapitano _Valani_ serĉis malhelpi la bruegon de la sovaĝa amiko; sed jam estis tro malfrue. La dompordo malfermiĝis, kaj la loĝantoj de la konstruaĵo, en kiu loĝis _Myga_, ĉarpentisto, ŝuisto, urba skribisto kun la familioj kaj kunuloj, vidvino kun multaj infanoj, sin kaŝis timeme en la anguloj, teruritaj per la penso, ke unu el la nederlandaj ribelistoj estis rifuĝinta sub ilia tegmento. Nur kurbigita maljunulino kuraĝe kun la lampo en la tremanta mano kontraŭiris la entrudulojn kaj certigis per krieganta voĉo, ke neniu rifuĝis en tiun ĉi domon; do malpleje nederlanda akvodiablo. "Dio malhelpu ŝin" -- ŝi diris -- "ŝirmi akvogeŭzon"; ĉu ne ŝia edzo, ŝia bedaŭrinda mortinta edzo estis ĵetata per la furiozaj monstroj de sia fiŝistboato en la akvon kaj mizerege pereis? Kion helpis al ŝi la certigoj? Neniu aŭskultis, la domo pleniĝis de hispanaj soldatoj, italaj ŝipanoj kaj la mizerularo de la stratetoj. Timaj kaj doloraj krioj baldaŭ penetris el la diversaj loĝejoj; oni batadis kaj turmentis iomete, oni rabadis iomete. -- "Antaŭen, Antonio! ne malrapidu!" kriis _Leone_. "Antaŭen, supren la ŝtuparon en la ĉielon." Li tenis la maljunulinon je la kolumo kaj per la plej ŝercaj minacoj devigis ŝin antaŭen lumigi per la lampo. "Gaje, gaje, panjo! La aliaj serĉas sube, ni supre -- antaŭen, kaj ne estu tiel ĝenema, mi ne rigardas vian tibikarnon. Ehe, Antonio, -- ne restu malantaŭe --!" "_Leone_, mi vin petas!" "Ha ne, antaŭen, antaŭen, _madonna_! Haha, Antonio, kia leporo vi do estas dum tia dolĉa aventuro! Kio fariĝus de vi, se vi min ne havus? Jes -- tiu ĉi ŝajnas esti la lasta ŝtuparo -- venko! venko! _mille gracie_, maljuna sibilo. Tie ĉi, tie ĉi, _Antonello_ -- en la nomo de la reĝo; malfermu, malfermu! Perfiduloj kaj belaj knabinoj tie ĉi estas kaŝitaj; malfermu, malfermu en la nomo de la reĝo! En la nomo de la katolika moŝto de Hispanujo, venu el la nesteto, dolĉa birdeto, malfermu kaj eldonu la dolĉan ribelan koreton!" Kun buŝo ridanta la sovaĝulo kaptis la kapitanon je la ŝultro kaj premis lin kontraŭ la pordo, kiun li vaste malfermis -- rigide, dube staris la du ĝenovanoj. Kun zorgo kaj timo kreskantaj _Jan_ kaj _Myga_ estis aŭskultintaj la bruegon en la stratetoj. Kiam la sovaĝa tumulto penetris eĉ en la domon, la fianĉino malespere petegis la fianĉon sin kaŝi. Sed kio povis fariĝi por savi ilan ambaŭ? En la sekvanta momento ĉio estis tro malfrua. Tro rapide _Leone della Rota_ supren saltis la ŝtuparon. En la maldekstra brako _Jan Norris_ tenis la svenintan fianĉinon, konvulsie la dekstra mano kaptis la brilan armilon. Li ne sciis, kion komenci, ĉia anima agemo estis forlasinta lin en tiuj teruraj sekundoj. Kion ankaŭ estus helpinta al li ĉiu anima agemo? Perei devis _Jan Norris_ kaj _Myga van Bergen_, almenaŭ laŭ homa saĝo. "Pro ĉiuj diabloj, kio estas tio?" ekkriis la ĝenova leŭtenanto. "Nu, tio estas ne malbona! tio ja estas gajiga renkonto, -- tion mi nomas frapi du muŝojn per unu frapo. Holla, _Antonio Valani_, nun akiru al vi vian ĉarman kolombineton! Havi tian rivalon vi do ne supozis? Teren la geŭzon! pendigu lin!" El la ingo flugis la glavoj de la ĝenovanoj. "Gardu vin Dio, _Myga_!" kriis _Jan Norris_, svingante la klingon. "Malantaŭen, vi italaj friponoj!" Elpuŝante la sovaĝan geŭzan krion: Plivolonte turko ol fipapano! la direktilisto de la Nigra Galero subkuris la klingon de _Leone della Rota_, puŝo -- kun krio sin turnis la estro de _Andrea Doria_ kaj ŝanceliĝis; tintante la glavo falis el lia mano, teren falegis _Antonio Valani_. Super la korpo de la ĝenovano saltis la akvogeŭzo, sed dua bato tuŝetis nur la maldekstran ŝultron de la leŭtenanto. Ŝipanoj de la galeono _Andrea Doria_ suprensaltis la ŝtuparon svingante la ŝiptranĉilojn. Sovaĝa sanga batalo fariĝis en la malvasta spaco; svenante _Myga van Bergen_ kuŝis tere. Hispanaj kaj albanaj soldatoj pligrandigis la tumulton, lampoj kaj torĉoj estingiĝis, ardetis sur la planko, estis denove bruligataj. La plej malmultaj efektive sciis, kio okazis, kaj kiam subite la krio: fajro! fajro! sonis tra la domo, la konfuza bulo disiĝis pro panika teruriĝo kaj ree malsupren rapidis la ŝtuparon. Sufokanta fumo plenigis ĉiujn lokojn de la domo; tra ĝi la ĝenovaj ŝipanoj trenis la estron mortvunditan kaj la enkatenigitan akvogeŭzon _Jan Norris_! Tra la fumo _Leone della Rota_ malsupren la ŝtuparon portis la senkonscian _Mygan_ sur la straton, kie jam nova batalo minacis naskiĝi inter la ŝipanoj de _Andrea Doria_ kaj la hispanaj soldatoj, kiuj volis forpreni de tiuj la kaptitojn. Sed tamburrulo anoncis la alvenon de estro pli altranga, al kiu _Leone_ raportis, tiel bone kiel permesis al li la sveno, en kiu li sin trovis. La _don_ gravamiene decidis, ke estas plej bone, alporti la vunditan kapitanon, la geŭzon kaj la knabinon sur la ŝipon, morgaŭ dum la aŭskultado ĉiuj estos bele kunigitaj; la kaptito kiel pirato ĉiuokaze devos esti pendigata al velstango, tial eĉ en tiu ĉi rilato estas plej konvene, lin forporti al la galeono. -- -- Kontraŭ la kajo ruliĝis la amaso. Torĉoj lumigis la sovaĝan procesion kaj ĵetis la flagrantan brileton sur la vunditan Antonion, la senkonscian _Mygan_ kaj la enkatenigitan _Jan Norris_, kiu lasis sin fortreni malsprite per siaj furiozaj malamikoj. Eĉ nun ankoraŭ _Leone della Rota_ portis _Myga_'n en la brakoj nesciante, kiamaniere tio estis okazinta. Ĉio ruliĝis en lia cerbo -- kiel en sonĝo li portis la malpezan ŝarĝon sur la galeonon. En la kajuto oni preparis kuŝejon por la vundita kapitano. Ĥirurgo venis, por ekzameni la vundon de Antonio eĉ nun ankoraŭ senkonscia, kaj skuis pri tiu la kapon. _Myga van Bergen_ kaŭris en angulo de la kajuto -- atentata de tute neniu. Al la granda masto oni ligis la direktiliston de la Nigra Galero, kaj insultante ĉirkaŭis lin la nekompatemaj malamikoj. Nur malfrue ĉesis la tumulto en la urbo, post kiam oni estis estinginta la brulantan domon malantaŭ la havena muro. Pli frue mallaŭtiĝis sur la galeono _Andrea Doria_. Senmove kuŝis Antonio sur la kuŝejo, senmove sidis _Leone_ apud li, senmove kaŭris _Myga_ en la plej malhela, plej malproksima angulo. Sur la tuta ŝipo oni apenaŭ aŭdis ion alian ol la murmuron de la riverego, la bruadon de la rigilaro en la vento kaj la paŝon de la gardisto, kiu kun ŝargita pafilo kaj bruletanta meĉaĵo paŝis tien kaj reen antaŭ la kaptito apud la masto neniun momenton ĉesante observi lin. Je la dua matene ĉesis la vento tute, tiel ke eĉ la grincado de la ŝnuregaro eksiĝis. Estis silentego, kiu subitege des pli terure estis interrompata per krio kaj pafa krakado. El la kajuto rapidis la leŭtenanto _Leone della Rota_ sur la ferdekon, el la hamakoj la ŝipanaro. La loko de la kaptito apud la granda masto estis forlasita. Kun elpafinta pafilo staris la gardisto, ĵetante ĉirkaŭen konfuzajn rigardojn, inter la demandoj, la malbenoj de la oficiroj kaj de la taĉmento. "Jen, jen! super la bordon!" fine eliĝis raŭka krio el la brusto de la viro surprizita. "Kie? kie? kie?" Al la ŝiprando ĉiuj rapidis. "Malsupren la boatojn! rapide, rapide", ordonis la leŭtenanto. Vivigata estis la Skeldo, lumoj brilis tra la nokto; sed la noktoj estas malhelaj en novembro. Vere oni kaptis kadavron naĝantan malsupren en la rivero, sed ne estis tiu de _Jan Norris_. Sur ambaŭ bordoj malsupren de la rivero flugis la alarmsignaloj; sed sensukcesaj estis ĉiuj penadoj de la boatoj elsenditaj de ĉiuj ŝipoj ankrigitaj antaŭ Antverpeno. Ĉu _Jan Norris_ estis savinta sin? Ĉu li mortis en la ondoj? Kiu povis diri tion? Sed kiom _Myga van Bergen_ en sia angulo aŭskultante levis la kapon, aŭdante, ke la geŭzo estis disiginta la ligilojn kaj saltinta de la ŝipo! * * * * * * * La mateno krepuskis, sed ĝi ne donis sciigon pri la forkurinta akvogeŭzo. Sur la ferdeko de _Andrea Doria_, _Leone della Rota_ paŝis kaj repaŝis, la brakojn kruciginte super la brusto, kaj murmuretis: "Se nur li ne estus dirinta ĝin! Li mortos per mia kulpo -- ho Antonio, bedaŭrindulo! Li antaŭdiris ĝin: mi estro de la _Andrea Doria_, li -- li kadavro sur la marfundo." La leŭtenanto ekstaris. "Sed _Leone_ -- ĉu ne eble baldaŭ -- eble morgaŭ -- postmorgaŭ la sama sorto estos certa al vi? Kiu timas la morton? Morto estas pereo! -- vivu la vivo. -- Jen venas la suno, libere mi denove spiras. -- la sangaj nebuloj falas de miaj okuloj! Kun fajra sirakusa vino mi trinksalutos la matenon, eĉ se ĝi estos la lasta, kiun mi rigardos!" La ŝipa knabo alportis plenan pokalon de la bonega trinkaĵo. _Leone della Rota_ levis ĝin kontraŭ la ardanta sunglobo, malplenigis ĝin per unu ektrinko kaj ĵetis la glason malproksimen en la riveregon: metante la piedon firme sur la plankon: "Estro sur _Andrea Doria!_" li diris, kaj apenaŭ aŭdeble li daŭrigis: "Estro de _Andrea Doria_, kaj _Myga_ -- la krono de la virinoj de Flandrujo -- mia -- mia!" -- -- V. Febraj sonĝoj. La trian fojon post la nokto, en kiu la garnizono de la fortikaĵeto _Liefkenhoek_ estis aŭdinta la kanontondron de la Nigra Galero kaj de la _Immacolata Concezione_ kaj la aerenĵeton de tiu ĉi ŝipo, la vespero malsupreniĝis senventa kaj nekutime varma. Veterospertuloj pretendis, ke plej baldaŭ estos multa neĝo, kaj verŝajne ili estis pravaj. Post kiam la suno frumatene estis leviĝinta hele al la ĉielo sufiĉe klara, ĝi estis kaŝinta sin ĉirkaŭe je tagmezo en grava griza nubaro. Tiu nubaro estis pli kaj pli kuntirinta sin, kaj dum la vespero ĝi pli kaj pli malalteniĝis sur la urbon Antverpeno, sur la teron, riveron kaj maron. Ree ni trovas nin sur la ĝenova ŝipo _Andrea Doria_ en la kajuto de la estro. La plafona lampo ĵetas la ruĝetan lumon tra la kajuto, sur la armilojn, kartojn al la parioj, sur la plankon, sur kiu la sangaj tukoj kuŝas, sur la kuŝejon, sur kiu _Antonio Valani_ ĝemas en la vundfebro kaj fantazias, sur _Myga van Bergen_ genuantan apud la malsupera parto de la kuŝejo, sur la leŭtenanton _Leone della Rota_, kiu staras apud la kuŝejo de la mortanta amiko kaj vagigas rigardojn sovaĝajn kaj strangajn de la vundito al la rabita junulino. Je tagmezo _Leone della Rota_ akceptis kun indiferenteco la vortojn de la admiralo _Spinola_ kaj de la guberniestro de Antverpeno, ke la forkuro de la margeŭzo estas diabla faro, kaj li -- _Leone_ -- estas kulpa pri tio. Kun indiferenteco iomete pli malgranda li aŭdis, ke -- pro manko de iu pli bona -- la supera komando de la galeono _Andrea Doria_ estos konfidata al li por la entrepreno de la sekvanta mateno. Pri la knabino sin trovanta je la bordo nek la guberniestro nek la admiralo estis sin informintaj. -- Kun multaj laboroj sur la ŝipo kaj sur la tero por la leŭtenanto estis pasinta la tago, nur malmultajn momentojn li estis povinta dediĉi al la mortanta amiko. Sed sur la ŝipo kaj sur la tero -- ĉie sekvis la junan ĝenovanon la portreto de la bela flamlanda knabino, kiun li tenis kaptita sur sia ŝipo, kiu negardita kaj nedefendita estos fordonita al lia arbitro, kiam -- la amiko estos mortinta. Kvankam komence li penadis forĉasi ĉiujn tiajn pensojn, tamen ĉiam denove ili sin trudis al li; neniamaniere li povis forkuri de ili, kaj baldaŭ li tute ĉesis batali kontraŭ ili. En sia malespero la ĉarma knabino ŝajnis al li nur des pli dolĉa, inter liaj ŝipanoj kaj militistoj, en la armilejo, en la antaŭĉambro de la admiralo, en la stratetoj de la urbo ŝi estis en lia animo, genuanta kun torditaj manoj en la kajuto sur la _Andrea Doria_. La pasio plej sovaĝa ekbrulis en helaj flamoj kaj per la plej sovaĝaj sofismoj li penadis subpremi la kontraŭstarantan konsciencon. Kiom ankaŭ utilus al Antonio, se li, _Leone_, resendus la knabinon de la ŝipo al la tero? Nun _Leone della Rota_ revokis al si la momentojn, kiam li estis tenanta la gracian korpon de la knabino en la brakoj, kiam li estis portanta la svenantan knabinon tra la fumo, tra la stratetoj. La vento tiam blovis en lian vizaĝon la blondajn buklojn de la junulino. -- "Ne, ne, ne, _Antonio Valani_, via rajto pri la bela rabaĵo finiĝas kun via vivo! Milita rajto, _Antonio Valani_, deprenu la flagon kaj malleviĝu -- al mi nun la feliĉo destinita al vi, kaj morgaŭ -- morgaŭ al mi la pereo kaj al iu alia la venko! Milita rajto, milita feliĉo, bedaŭrinda Antonio!" Kun tiaj pensoj dum la vespera krepusko la leŭtenanto estis irinta en la kajuton, kaj nun li staris, kiel ni priskribis, inter la mortanto kaj la tremanta _Myga_, en la brileto de la malhela ŝipa lampo. Oni estis intencinta porti la vunditan kapitanon sur la teron, sed kun ĉiu forto de estingiĝanta estaĵo _Antonio Valani_ sin defendis; sur sia ŝipo li volas morti, ne en la hospitalo. En sia febra frenezeco li ne estis forgesinta, ke _Leone_ kondukis la flamlandan knabinon, kiun li amas, al la bordo de la _Andrea Doria_. Ju pli proksimiĝas la morto, des pli li kroĉiĝas al tiu ĉi amo, des pli fortege ĝi publikiĝas. En la vivo li estus firme ŝlosinta ĝin en sia interno, sen la interveno de sia kunulo _Leone della Rota_. Mortante, febrafrenezante lia animo forĵetas ĉiujn ligaĵojn ĝenantajn; nenion de tio, kion li antaŭe sentis, _Antonio Valani_ plu kaŝas. Bedaŭrinda _Myga_! Kiel ŝi genuas apud la malsupera parto de la lito de la mortvundita ĝenovano kun disiĝantaj haroj, fantompala, kun manoj vundtorditaj. Nenia savo, nenia! La ondoj de la Skeldo englutis la amikon, kiu senpove batalis kontraŭ la pereo de la amatino kaj sin ĵetis en la malvarmajn akvojn, por ne vidi ŝian malhonorigon. Kaj Dio? Ve, tro malhela estas la nokto, troa mallumo en la cerbo de la malfeliĉulino, por memori la grandan savanton el ĉiuj danĝeroj. Neniu povo en la ĉielo kaj en la tero, por malhelpi la hontigon kaj malhonorigon; -- ve al vi, _Myga van Bergen!_ Surde transsonoras de la katedrala turo la dekunua horo -- malrapide la unuopaj batoj sekvas unu la alian kaj postsonas en la cerbo de la knabino. Denove la bruo de la urbo iom post iom plimalgrandiĝas, denove estingiĝas unu lumo post la alia en la domoj malantaŭ la muro de _Paciotti_, de la itala inĝeniero. De tempo al tempo pligrandiĝis la mallaŭteco. Nur iafoje eksonis sovaĝa krio, ĝojego; nur iafoje eksonis la raŭka kanto de bruta soldataro aŭ la voĉo de la noktgardistoj kaj patroloj. Kaj denove bruis la horloĝa radaro en la turo de la katedralo de Nia Kara Virino; -- noktmezo! De siaj kusenoj leviĝis _Antonio Valani_ kaj ĵetis frenezajn rigardojn el siaj febre ardantaj okuloj ĉirkaŭ si. "Kie ŝi estas? _Leone_, _Leone_. -- Vinon, lumojn kaj amon. _Leone_, kie vi estas, kie vi ŝin havas? Kie vi ŝin kaŝas? Mia ŝi estas -- ho perfidulo -- perfida _Leone_ -- mia, mia estas la knabino! Hahaha, mi ne estas mortinta, kiel vi opinias, _Leone_; -- mi vivas kaj tenas, kio estas mia propraĵo --" La frunto de _Myga van Bergen_ tuŝis la plankon de la kajuto; la leŭtenanto _Leone della Rota_ repremis mole la frenezulon en la kuŝejon kaj provis ĉiumaniere lin trankviligi; sed ĉiuj fortoj kaj pasioj de la mortanto ŝajnis ankoraŭ unu fojon ekflami en ĉiu ardo, antaŭ ol li estingiĝis por eterne. Ree kaj ree la furiozulo provis sin liberigi el la brakoj de _Leono_. "Ĉiuj manoj sur la ferdekon! al la remiloj, al la remiloj! Vivu la reĝo! -- Jen ili montras la flagon, -- la almozuloflagon, pafu, pafu ĝin! _Evviva Genova_ -- jen la admiralo aeren estas krevigata -- pafu, pafu -- infero, infero, _Leone_, gardu la ŝipon! gardu la ŝipon, _Leone!_ -- Estas finite -- ve, la geŭza flago -- al la pafilego -- perdita, perdita! Gardu la ŝipon, gardu la ŝipon, _Leone!_" La malsanulo refalis; la leŭtenanto pretigis al li la kusenon; poste li iris al la genuanta junulino. "Kial vi maltrankviliĝas, _signorina?_ Rektigu do vin; -- kial vi tordas vin sur la planko? Dolĉa kolombineto, ne ĉagreniĝu; reĝino vi fariĝu, nelimigita estrino sur tiu ĉi bona ŝipo. Tio estas la milito -- la unu devas malsuprenigi la flagon, kaj alte la alia igas ĝin flirti de la plej alta velstango. La bedaŭrinda Antonio! Li ĝin antaŭdiris -- al li fariĝas la tombo, al mi la bela rabaĵo; -- mi vin amas, mi vin amas, stelo de Flandrujo, blanka rozo de Antverpeno. Mi vin amas kaj vin tenas -- ne obstinu -- ne rigardu tiel sovaĝe -- mia vi estas, kaj neniu rabos vin de mi!" "_Jan, Jan!_ Helpu! savu!" kriis la knabino, ne sciante, kion ŝi vokis. "Lasu la geŭzon", murmuris _Leone_. "Ĉu li ne venĝis, ĉu ne la bedaŭrinda Antonio estos mortinta post unu horo? Kiom vin interesas la korpo de la geŭzo, lasu ĝin naĝi en la ondoj -- leviĝu, leviĝu, mi diras, ne plu vi vundpremu vian blankan frunton sur la fundo. Kion vi volas? Mortinta estas la geŭzo, mortas _Antonio Valani:_ nun ĉirkaŭbraku _Leone_'n, la vivan _Leone_'n kiel bela, fiera estrino." "Kompatu, kompatu!" ĝemis la knabino; sed la leŭtenanto ridis: "Aŭskultu, la unua horo! Je la kvina ni levos la ankrojn; ĝis tiam vi havos tempon por fini la ploradon; sed tiam ĉesigu la plendojn kaj ĝemojn! Ĝis la kvina estos sufiĉe da tempo por morti, bedaŭrinda Antonio, bedaŭrinda amiko; -- ne leviĝu, viaj vundoj sangas denove -- kuŝiĝu -- kion vi ankaŭ deziras pri la knabino?" "_Leone, Leone_, gardu la ŝipon! La Nigra Galero -- gardu la ŝipon!" kriegis la mortanto febre sonĝante. "Ha, la Nigra Galero!" murmuretis _Leone della Rota_, "nur je la kvina komenciĝos la ĉaso; -- kvietiĝu, kvietiĝu, Antonio -- ĉio estas laŭorda sur la ŝipo -- ne zorgu, dormu -- ekdormu!" Denove la kapitano refalis kaj fermis la okulojn. Post la lasta sovaĝa emocio sekvis videble la lasta elĉerpiĝo. Finis la vivon _Antonio Valani_, estro de l'_Andrea Doria_. La leŭtenanto ĝin bone rimarkis; li ĝemis kaj skuis la kapon: "Bedaŭrinda Antonio! Bedaŭrinda amiko! Tiel baldaŭ vi devis mallevi la velojn? Sed pro kio plendi, kaj tamen -- mi dezirus, ke jam la mateno krepusku, mi dezirus, ke tiu ĉi nokto jam estu pasinta! Nur sur la vasta maro -- se -- se la kadavro estos ĵetita super la bordon, mi plibonfartos. Mi vere dezirus, ke la mateno venu!" Li paŝis kaj repaŝis en la mallarĝa kajuto, pli ol unu fojon li tuŝetis la malfeliĉan _Myga_, kaj ĉiufoje la bedaŭrindulino ektremis kaj sin pli dense premis al la muro. "Morti, morti!" flustris _Myga van Bergen_ -- "ho, ke venu do la morto, por savi min -- ke kaptu min la morto, kiel ĝi kaptis la amaton!" La lampo minacis estingiĝi, _Leone della Rota_ denove postulis lumon, vinon. Li bezonis ilin ambaŭ en tiu nokto; lia animo prezentis sovaĝan kaj brutan aspekton. VI. La Nigra Galero. Sur la fortikaĵeto _Liefkenhoek_ fiere flirtas la flago kun la leono de _Leon_ kaj la turoj de Kastilujo. La sama flago flirtas sur la fortikaĵeto _Lillo_ kaj ĉiuj aliaj fortikaĵoj plenegaj da pafilegoj ĝis la grandegaj muroj de la citadelo de Antverpeno. Akraj okuloj gardas sur ĉiuj tiuj muroj kaj remparoj, kaj voko kaj revoko nek tage, nek nokte silentas. Sed proksima kaj vigla estas ankaŭ la malamiko. Ĉiumomente li povas aperi. Kiu konas la horon, je kiu li venos? Ĉirkaŭ la bordoj de _Zeeland_ frapadas la ondoj de la Nordmaro. Loĝas sur _Tholen_, sur _Schouwen_, sur norda kaj suda _Beveland_, sur _Walcheren_ la sovaĝa fera raso, kiu, unua, ĵuris plivolonte fariĝi turka ol papa, kiu la arĝentan duonlunon portas sur la ĉapelo kaj la neestingeblan ĝismortan malamon kontraŭ la hispanoj en la koro. Kiajn infanojn naskas la patrinoj sur tiuj sablomontetoj ĉirkaŭlavataj per la maro! Defendu nur, turoj de Kastilujo, bone nur gardu antaŭ la bastiono de Flandrujo, Leono de _Leon_; -- "plivolonte pereigita ol perdita estu la tero" -- tio estis zeelandaj ŝipanoj, kiuj de la venkitaj hispanoj apud _Veere_, apud _Leyden_ ŝiris la korojn el la brustoj, mordis kaj ĵetis ilin antaŭ la hundojn: "Manĝu, sed ili estas maldolĉaj." Sur la fortikaĵeto _Liefkenhoek_, sur la fortikaĵeto _Lillo_, sur la reduto _Cruys_, sur la fortikaĵetoj _Perle_ kaj _Sankto Filipo_, sur la fortikaĵetoj _Maria_, _Ferdinand_ kaj _Isabella_, sonis seninterrompe la voko: "Bone gardu! Bone gardu!" La pafilegoj sur la bordo de _Brabant_, la pafilegoj sur la flandraj bordoj estas pretaj kraĉi mortigon kaj pereigon sur la kuraĝegan ŝipon, kiu spite al ili serĉas la vojon kontraŭflue al Antverpeno. "Bone gardu! Bone gardu!" Sed la nokto estas malhela, nek lunlumo nek stelbrileto heligas ĝin. Estas malfacile bone gardi en tiu nokto. Kiom estas mallaŭte kaj varme! Nur la muĝado de la grandega rivero konstante sonoras en la avertan vokon de la militistoj sur la remparoj: "Bone gardu! Bone gardu!" Kio krozas de la suda _Beveland_ la _Westerskeldon_, kie maro kaj rivero sin reciproke renkontas kaj ne plu estas diferencigeblaj unu de la alia? Kio glitas super la ondoj en la malhela nokto? Cent terurigajn brakojn ĝi movas, kiel sago flugas, egale al la fantoma ŝipo, egale al la Fluganta Holandano. Grandega ŝipa korpo tratranĉas la ondojn, ĝin sekvas aliaj malpli grandaj. Kiom malhelpas la zeelandanojn la malhelo? Ili scias trovi la vojon sur la akvoj, sia patrujo. Unu malhela ombro sekvas la alian; en unu linio ili glitas -- neniu sono al la bordo, eĉ la remiloj senbrue subakviĝas en la ondojn. Flustrataj iras la ordonoj de buŝo al buŝo! Ĉiu scias, kion li devas fari, ĉiu per grava ĵuro estas devigata trudi la tranĉilon en la gorĝon de la najbaro, se li per bruo, per ne pripensita voko metos en danĝeron la sukceson de la entrepreno. Ĉiu senkondiĉe plenumos la ĵuron, kaj se patron, fraton, filon li devus mortigi. Lumo maldekstre -- Fortikaĵeto _Lillo_! Lumo dekstre -- Fortikaĵeto _Liefkenhoek_! Klare kaj aŭdeble la vokoj de la hispanaj gardistoj frapas ĉiun orelon sur la -- Nigra Galero kaj sur la ŝipoj ĝin akompanantaj. Ĉiu tranĉilo, ĉiu transrampilo estas preta -- ardetas la kaŝitaj meĉaĵoj apud la pafilegoj; -- fortege batas la koroj de la kuraĝegaj viroj. "Bone gardu! Bone gardu!" resonas en la malproksimo; grandan danĝeron havas post si la kuraĝaj maristoj. Vivu la geŭza feliĉo! Kio briletas dekstre? La lumoj de la vilaĝo kaj fortikaĵeto _Callao_. Kio trembrilas apud la bordo de _Brabant_? La lumoj de la vilaĝo _Ordam_. Kia mallaŭto nun estas en tiu loko, kie la ponto, la _Estakada_ de Aleksandro _Farnese_ iam leviĝis, la miraklo de la centjaro. Kia genio lumis tie! Kiom da sango fluis tie. En tiu loko verkis _Johann Baptista Plato_ kaj _Barocci_; en tiu loko krevis la fajroŝipo de _Frederiko Giabinelli_ kaj plenigis aeron, teron kaj maron per ruinoj kaj disŝiritaj homaj korpoj. Ankoraŭ nun, post tiom da jaroj, kelka respublikema urbano de Antverpeno nokte eksaltas el la dormo kaj opinias, ke ĵus li estas vekata per la krakado de la granda eksplodo, kiu povis savi la grandan urbon kaj ne savis. Sensone forglitas la Nigra Galero kun la ombrosimila sekvantaro super la terura loko -- "Gardu! Bone gardu!" eksonas la voĉo de la redutoj de _San Pedro_ kaj _Sankta Barbara_. La lumoj de _Predigerhof_! la lumoj de la fortikaĵeto _Maria_, la lumoj de la fortikaĵeto _Ferdinand_ -- sonorilo, surde kaj solene, eksonas en la mallumo -- -- la sonorilo de la turo de Nia Kara Virino de Antverpeno. -- La dua horo! Je sia loko staras la estro de la Nigra Galero, la brilan glavon en la mano; sed alia kondukas en tiu nokto la ŝipon kaj la ŝipanaron. Se nur la plej malmulta lumero falus sur la vizaĝon de tiu kondukanto, vi ektimus pro tiu vizaĝo. _Jan Norris_, la fianĉo de _Myga_, kiu estas kaptita sur la _Andrea Doria_; _Jan Norris_, la akvogeŭzo, kiu lasis la fianĉinon en la manoj de la malamikegoj; _Jan Norris_ kondukas en tiu nokto la Nigran Galeron! La okulo de _Jan Norris_ vidas en la nokto, ĝi penetras la mallumon kiel la plej helan tagon. Savo -- Venĝo! Gardu vin, _Leone della Rota_, malfeliĉon kovas la nokto. Gardu vin, _Leone della Rota_, ne estas la tempo, por sin surdigi per virinamo kaj sicila vino! Gardu vian ŝipon, _Leone della Rota_, gardu vin -- gardu vin kontraŭ la -- Nigra Galero! -- -- -- Sur la _Andrea Doria_ ĉio estis ordonita kaj farita. Ankoraŭ tri horojn, kaj la ĝenova ŝipo estos ekmarŝinta, por sin kunigi kun la kvar antaŭirintaj galeroj apud _Biervliet_ por la ĉaso al la Nigra Galero. La ŝipanaro uzis la mallongan tempon, kiu ankoraŭ estis donita al ĝi, por dormi, eĉ la gardistoj dormis sur la ferdeko, kaj la meĉaĵo de la soldato apud la transirejo estis estingiĝinta kiel ĉiuj aliaj meĉaĵoj sur la ŝipo. Ĉu la ŝipo ne sufiĉe estis gardita sub la muroj de la urbo kaj la remparoj de la citadelo? De la ĉefa masto la ŝiplanterno ĵetas malkvietan flagrantan lumon sur la ferdekon. El la fenestroj de la kajuto falas malforta lumeto sur la malhelajn ondojn de la Skeldo, kiuj preterrapidas. En la kajuto sin levas alten de la kuŝejo de _Antonio Valani_, la leŭtenanto _Leone della Rota_. "Estas finite!" diris li. "Li estas mortinta, ĉu vi aŭdas, _bella fiamminga_, li estas mortinta kaj -- estro de tiu ĉi ŝipo estas _Leone della Rota_! Ĉu vi aŭdas, belulino; mi ekposedas la heredaĵon, -- eĉ vi estas la mia; per la lasta spirado de la amiko vi fariĝis la mia." Denove plenigis la leŭtenanto de _Spinola_ la pokalon je vino. "Kial vi vin forturnas kaj ektremas, bela _Myga_? Li estas mortinta, lia koro finbatis. Sed la mia ankoraŭ sovaĝe kaj forte batas. Certe li estis mia amiko; sed per via amo mi venĝas ja lian morton." Li levis la pokalon kaj eltrinkis. "Al via memoro, bedaŭrinda Antonio -- sur la vasta maro vi havos noblan maristan tombon. Ne sur la lando ili devas vin enŝoveli, sub la gajaj ondoj vi dormos, kiel decas al ĝenova ido. En la brakoj de la maraj virinetoj vi dormos --" "Kompatu, sankta Dio, sendu la morton, savu min, savu min!" ploris la malespera knabino; sed la ebria _Leone_ ridis sovaĝe kaj fisone. "Ne rigardu min tiamaniere, reĝino -- hodiaŭ al mi la sorto, morgaŭ al alia -- tio estas la milito, tio estas la vivo. Ĉu vi opinias, ke mi ĝemu kaj murmuru preĝojn kiel pastraĉo apud la kadavro de la amiko? Ha, se ni estus apud la bordo de la ligura maro, per rozoj kaj mirtoj ni ornamus la harojn por festi la belan nokton! En la nomo de la venĝo, en la nomo de la venko, venu en miajn brakojn, sovaĝa geŭzino, venu kaj estu la mia, bela herezulino." Kun fisona krio _Myga van Bergen_ sin kroĉis al la fostoj de la kuŝejo, en kiu kuŝis etendite la pala sangmakulita korpo de _Antonio Valani_. Ĉe la mortinto ŝi serĉis ŝirmon! Sed sovaĝe ridante _Leone della Rota_ tiregis la malfeliĉulinon alten kaj en siajn brakojn. Per ardantaj kisoj li kovris ŝian buŝon kaj ŝiajn nudajn ŝultrojn -- kiam surda falo eksonis super lia kapo, ke la lampo sub la plafono per tio ektremis. Krio -- lukto -- dua falo -- piedbato kaj paŝado de multaj piedoj -- sovaĝa kriado -- kaj akra krako de karabeno -- terurplena, malfeliĉplena voko: "La geŭzoj! la geŭzoj! la geŭzoj sur la ŝipo! Perfido! perfido! _All' arme! all' arme!_" "Kio estas tio? _diavolo!_" ekkriis la leŭtenanto, lasante la knabinon kaj ekkaptante la glavon. -- -- Desur la sangoplena kuŝejo ankoraŭ unu fojon sin levis la korpo de _Antonio Valani_, ankoraŭ unu fojon sin malfermis la okuloj vaste kaj rigide kaj fiksis la leŭtenanton: "Defendu la ŝipon -- perfidulo! Malnoblulo --" subite nigra sango ekfluegis el la buŝo, reen falis _Antonio Valani_ -- la morto nun efektive tenis sian kaptaĵon. Sur la ferdeko post la faligo de la unua gardisto la tumulto fariĝis pli kaj pli ĝenerala kaj laŭta; la konfuzita, surprizita ŝipanaro elrapidis, la armilojn hazarde prenitajn en la manoj -- "Al la armiloj! Perfido! La geŭzoj!" Malbenoj -- ĝemado -- pardonpetoj. Genuen denove sin ĵetis _Myga van Bergen_, dum la leŭtenanto, kun la glavo en la mano, supren rapidis. Sur la ferdeko lia piedo jam faletis pro kadavroj kaj vunditoj planken kuŝantaj. Sovaĝa estis la batalo, kaj la triumfa kriado de la nederlandanoj kaj la terura geŭza voko: "Prefere turkoj ol fipapanoj!" jam komencis sufoki la armkrion de la ĝenovanoj, terure vekitaj el la dormo. Kaj eĉ nun ankoraŭ katosimile ili suprenrampis la pariojn de la _Andrea Doria_. Ankaŭ la plej proksimaj komercŝipoj kaj malgrandaj militŝipoj ŝajnis esti atakitaj, ĉar ankaŭ sur ili eksonis batalkrio, estis pafata, eklumis torĉoj. Malespere _Leone della Rota_ sin ĵetis kontraŭ la plej proksimaj malamikoj, per vortoj kaj agado kuraĝigante la siajn al rezisto. En la garda domo apud la kajo vekiĝis tamburo kaj rulis la hispanan veksignalon. "La geŭzoj, la geŭzoj! La geŭzoj antaŭ Antverpeno! Perfido, perfido, la geŭzoj en la urbo!" Torĉoj supren kaj malsupren eraris apud la riverbordo, lumoj aperis en la domoj malantaŭ la urbmuroj. "Prefere turkoj ol fipapanoj! Venko, venko! La Nigra Galero! la Nigra Galero! venko! venko!" ekkriis la geŭzoj sur la ĝenova galeono, ĉiujn faligante antaŭ si. Pardonon oni ne donis; kiu ne estis planken pikata kaj batata, estis ĵetata de la ŝipo en la akvon. La vorto: la Nigra Galero! plenigis la korojn de la italoj per sovaĝa teruro kaj pli ol ĉio alia ilin malkuraĝigis. Parto senespere forkuris, pli granda parto per la unua atako estis faligata; apud la ĉefa masto, lumigata per la ŝiplanterno ankoraŭ batalis malespera aro. Tie ĉi kontraŭstaris la leŭtenanto _Leone della Rota_ kun la plej kuraĝaj el siaj soldatoj, kaj fine tie ĉi la tuta batalo sin kunigis. Jam la planko estis glitiga per sango kaj kovrita de kadavroj; multaj sovaĝaj geŭzoj falis per la glavo de la itala leŭtenanto. "Kuraĝiĝu, kuraĝiĝu, bravaj kunuloj -- aliĝu al mi! Venos helpantoj de la lando! Kuraĝiĝu, kuraĝiĝu!" kriis _Leone_, zeelandanon faligante; sed anstataŭ tiu ekstaris nova batalanto, paŝante super la mortigitaj. "Antaŭen, antaŭen, vi margeŭzoj! Faligu la italajn tiranojn -- malsupren la fiflagon; malsupren de la masto! Ĉu vi konas min, italaĉa fripono, -- malkuraĝa knabinrabisto?" "_Diavolo!_" ekkriis la leŭtenanto, rigida pro teruro kaj mirego; sed tuj li trankviliĝis. "Ĉu vi ne dronis, petegisto? Ha, des pli bone -- manĝu malvarman feron do -- jen!" "Jen, jen! _Myga!_ savo! _Myga!_ venĝo! jen, fihundo, iru al la infero kaj salutu vian kunulaĉon de _Jan Norris_, la margeŭzo!" Planken en sian sangon falis _Leone della Rota_, la ĝenovano, kaj _Jan Norris_ metis la piedon sur la bruston de la falinto kaj kriis en lian vizaĝon: "Savita estas _Myga_! Almilitita estas la Ŝipo! Rakontu ĝin en la infero!" Samtempe li puŝis la ŝiptranĉilon en la kolon de l'malamikego. Mortigitaj dume estis ankaŭ la aliaj ĝenovanoj, kiuj ne estis sin savintaj per forkuro; la batalo sur la _Andrea Doria_ estis finita, kaj jam la geŭzoj malligis la katenojn, kiuj ligis la ŝipon al la kajo. En la kajuto kuŝis _Myga van Bergen_ svene en la brakoj de _Jan_, kiu suprenportis la fianĉinon el la terura loko, el la kunesto de la mortinta kapitano _Antonio Valani_, al la freŝa aero. La batalo daŭris ankoraŭ sur kelkaj ŝipoj same atakitaj per la nederlandanoj, sed jam kelkaj el ili, direktataj per geŭzaj manoj, elglitis en la riveregon, kaj sovaĝharmonie sonis la kanto de la venkintoj tra la nokto: Vilhelmo Nassaŭano, Germana mia sort', Fidela je l'patrujo Mi restos ĝis la mort'. De la malantaŭa parto de la _Andrea Doria_ nun la trumpetisto de la Nigra Galero trumpetis la saman melodion transen al la urbo, kaj en sovaĝa ĥoro la venkintaj soldatoj kantis: Kiam de la hispanoj Ofendon pensas mi, La nobla koro sangas, Ho Nederlando vi! Eĉ la mortvunditaj geŭzoj sin levis de la planko je la solenaj, harmoniaj sonoj -- kaj tiuj, kiuj ne plu povis kanti, tamen movis la lipojn laŭ la vortoj de la kanto. Ankaŭ _Myga van Bergen_ per tio revekiĝis el la sveno, kaj ridante kaj plorante en la brakoj de _Jan_ ŝi kunkantis la himnon de libereco. "Jen, mi do plenumas la promeson; kun kanontondro kaj sonorilkanto kaj trumpetsono mi edzinigas vin! Savita, savita!" ĝojegis _Jan Norris_. De la citadelo eksonis unu alarmpafo post la alia. Tamburo post tamburo sur la muroj kaj la remparoj de la urbo akompanis la timan vokon de la unuaj apud la kaja gruo. Kaj pli kaj pli laŭta fariĝis la movado de la granda flandra urbo malantaŭ la muroj kaj remparoj, kaj kelka premita, kolera koro pli forte batis je la fieraj malpermesitaj melodioj, kiuj obstinege ondumis kontraŭ la hispanaj tamburoj, kaj des pli fortiĝis, ju pli tiuj kontraŭbataladis. La alarmsonorilegoj akompane eksonis de ĉiuj turoj. Kaj nun de la urbo kaj de la citadelo oni aŭdis kontraŭ la kajo brukrakadon kaj tintadon; areto post areto marŝis sur la urbmurojn, areto post areto rapidis kontraŭ la riveron. Sed pli kaj pli fiere eksonis tra ĉiu tumulto: "La ŝild' al mi' ho Dio, Vi estas ĝis la fin', Al vi nur mi konfidos, Ne plu forlasu min, Por ke mi restu pia, Vin servu ĉiuhor', Forpelu la tiranojn Vundintajn min je l'kor'." Miloj kaj miloj da koroj aŭskultis malantaŭ la muroj, kiujn _Paciotti_ konstruis ĉirkaŭ la urbo Antverpeno, en dolĉa tremado tiujn sonojn: miloj kaj miloj da okuloj malsekiĝis pro tio. Sed nun neniun malrapidon plu! La Nigra Galero estis fininta la plej belan verkon, nun estis necese gardadi la venkkaptaĵon. Defendita per la pafado de la Nigra Galero _Jan Norris_, la estro sur la _Andrea Doria_, atingis la mezon de la Skeldo kaj malrapide malsupren veturis laŭlonge de la urbo. Sep kaptitaj malpli grandaj ŝipoj jam kun la geŭzaj ŝipoj antaŭveturis; la Nigra Galero finis la procesion. Kia fulmado kaj krakado desur la remparoj de Antverpeno; kiel bone respondis la geŭzaj ŝipoj kaj la _Andrea Doria_, kiu nun sub la almozulo-flago, per veloj gaje ŝvelitaj de la matena vento, veturis la riveron laŭflue; kiel ŝiregis _Don Federigo_ la harojn pro tia neaŭdita faro! Pafado el ĉiuj redutoj kaj fortikaĵetoj laŭlonge de la riverego! Hojho, hojho, geŭza feliĉo, geŭza feliĉo! Kiom ne interesas la margeŭzojn, ĉu la hispanoj pafas bone aŭ malbone? La vunditajn sub la ferdekon, la mortintajn en la akvon -- hojho, hojho, jen denove oni pafas de la Nigra Galero, antaŭ la fortikaĵeto _Filipo_! Bum -- bum, jen reduto _Cruys_ sur la brabanta bordo. Sed nun kondutu bone, nederlandanoj, la lasta riglilo, sed ankaŭ la plej forta devas esti forigata. Jen sube en la matena nebulo lokiĝas fortikaĵeto _Liefkenhoek_. Jen sube en la matena nebulo lokiĝas fortikaĵeto _Lillo_. Nun, vi geŭzoj, al la pafilegoj, kiu ajn ankoraŭ povas movi manojn kaj piedojn. Geŭza feliĉo! Geŭza feliĉo! -- -- -- -- Ĉio estis preta en _Liefkenhoek_; la estro havis sufiĉe da tempo, por sin prepari; jam ĉirkaŭ la dua la kapitano _Jeronimo_ estis vekinta lin. "Nu, kio estas, _sennor_?" estis demandinta la kolonelo, kaj la maljunulo estis levinta la ŝultrojn kaj dirinta: "Eble estas ribelado en _Callao_, eble tumulto en Antverpeno, ĉiuokaze mi petegas vin veni sur la remparojn, _sennor_." Kolerete la estro estis veninta al la sudorienta bastiono de la fortikaĵeto kaj longtempe estis aŭskultinta. Kvaronon da horo poste la tamburo denove estis vokinta la garnizonon sur la remparojn, kaj horon poste la kapitano estis dirinta: "_Sennor_ kolonelo, mi mortpafigus ĉiujn dumnoktajn gardistojn." -- Kiom da tempo nun jam daŭris la pafilegtondro laŭflue de la Skeldo? Ne estis mirige, ke ĉio estis bonege preta sur la fortikaĵeto _Liefkenhoek_, por bone akcepti la Nigran Galeron! Antaŭ sia kompanio la kapitano _Jeronimo_ paŝis kun malhela mieno, kaj ju pli proksimiĝis la pafado, des pli malhela ĝi fariĝis, laŭ lia kutimo. Li tiom da tempo estis ludinta la ludon, ĝis tiu lin tedis -- ne, ne tedis -- ĝis li estis tiel indiferenta pri ĝi, kiel pri la -- spirado. La kapitano _Jeronimo_ laŭ kutimo nur estis movetinta la ŝultrojn, kiam la sendito rajdanta tra la lando alportis de la fortikaĵeto _Perle_ la unuan pli detalan informon pri la okazintaĵoj apud Antverpeno. Kiom ajn koleregaj sin estis montrintaj la kunuloj; la maljuna soldato de _Alba_, _Requesens_ kaj _Farnese_ nur turnis la dorson al la sendito kaj paŝis al sia kompanio. "Kaj tiun popolon ili opinias ankoraŭ povi venki?" li murmuretis. "Kiom da tempo jam estas enterigita en tiu tero la floro de Hispanujo, la kerno de ĝia forto. Ve al vi, bedaŭrinda patrujo!" La kanonoj de la reduto _Cruys_ interrompis lian memparoladon. Ekneĝis en la matena nebulo, oni vidis ne tri paŝojn distance. "Jes, jes," murmuretis la maljuna soldato, "pafu nur ne vidante! kaj jen -- denove estas tiu malbenegita melodio, la tombokanto de la potenco kaj estimo de Hispanujo -- paf, paf, ŝparu do vian pulvon, vi per ĝi ilin do ne eksigos -- jes, jes, pafu nur, pafu, la kanto nur des pli laŭte sonas! Ho diablo, oni ĝin jam parkere lernis." En la pafilegtondron kaj la sonon de la nederlandaj trumpetoj zumis la kapitano _Jeronimo_: "De Oranujo princo Mi estas sen ofend'. Hispanan mi la reĝon Estimis ĉiutemp'." Li ne jam finis, kiam kuglo falegis apud li en lian kompanion kaj teren faligis de ĝi ses virojn, mortigitajn aŭ vunditajn. De la ĝenova galeono estis forpafita tiu kuglo; _Jan Norris_ sur la ferdeko komencis pafi preterveturante la fortikaĵeton _Liefkenhoek_. La fortikaĵeto tuj fortege respondis, sed nur malmulte malutilis la geŭzojn. Sur la ferdeko de _Andrea Doria_ staris apud la amato _Myga van Bergen_. Ŝiaj okuloj brilegis; la kugloj de la hispanoj ŝin tute ne ĝenis. Super la kapoj de la gefianĉoj flirtis venke la geŭza flago, la flago de _Spinola_, malsupren ŝirita, kuŝis sub la piedoj de ili ambaŭ. "Ankoraŭ plenan ŝargon, kunuloj! Pafu! pafu! -- pafu! por honori _Myga_'n, mian fianĉinon!" vokis _Jan Norris_, svingante la ĉapelon. "Jen la meza velstango falas en la akvon! Ne domaĝe! Hoj ho! _Myga_, dolĉa fianĉino -- libera veturo! libera veturo! Aŭdu, kiel la Nigra Galero apud _Lillo_ pafegas! Hojho! hojho! Prefere turko ol fipapano! Libera veturo! Libera maro! Ho dolĉa, dolĉa _Myga_, ho ĉarma kara fianĉino, kiel mi amas vin!" "Ho _Jan_, _Jan_, en tia fiera maniero neniam ankoraŭ fianĉino estis almilitata! Kion vi faris por mi!" "Ha, kio do ĝi estas?" ridis _Jan Norris_. "Italan ŝipleŭtenanton mi mortigis kaj la kadavron de itala kapitano mi ĵetis en la maron. La Nigra Galero savis vin kaj min -- eterne vivu la Nigra Galero!" "Vivu! Vivu la Nigra Galero!" ĝojegis la ŝipanaro sur _Andrea Doria_, kaj antaŭe maldekstre tondrigis la danksaluton la nigra ŝipo, veturante sub la muroj de la fortikaĵeto _Lillo_. -- "Lasu nur", diris la kapitano _Jeronimo_ al la kunuloj, kiuj volis forporti lin de la remparo. "Mi mortu en la vasta aero, fariĝos al mi pli facile. Adiaŭ kunuloj, adiaŭ al vi ĉiuj -- kaj kondutu bone. Mi vidas ĉirkaŭ mi nur junajn, junecajn vizaĝojn, kunuloj, mi deziras al vi pli da feliĉo, ol atingis la pasinta armeo. Ni faris nian devon, -- fosu nur sur la kampo de _Jemmingen_, sur la _Mockerheide_, apud _Gemblours_ kaj apud Antverpeno -- -- ne ni estas kulpaj, ke -- ni -- ankoraŭ -- estas -- en la antaŭa situacio! -- Adiaŭ, kunu--loj -- la ĝisnuna armeo -- pereas! Adiaŭ, kaj Hispanujo -- por ĉiam, la kompatinda Hispanujo! ..." La kapitano _Jeronimo_ estis mortinta kaj senvorte ĉirkaŭis lin oficiroj kaj soldatoj de la garnizono de la fortikaĵeto _Liefkenhoek_. La pafilega tondro estis silentiĝinta. Feliĉe ĉiuj nederlandaj ŝipoj kun sia kaptaĵo estis pasintaj la hispanajn fortikaĵetojn. Sed de malproksime ankoraŭ ĉiam sonis la kanto de dekkvincentsesdekok: "Konfesos mi al Dio Kaj tuta lia pov', Ke mi hispanan reĝon Estimi povis ne. Ĉar Dion la sinjoron Kun moŝta ĉiapov' Nur devis mi obei Pro sola la justec'." La sonoj mallaŭtiĝis maren, kiam la fiera geŭza ŝiparo kun sia kaptaĵo, siaj sangantaj vundoj kaj sia gloro veturis laŭflue de la riverego en la plidensiĝantan nebulon. Piednotoj. [1] Latina lingvo (Tiu dividos la kirasojn eĉ de la kuraĝuloj). [2] Latina lingvo (citaĵo el Eneiso). [3] El la latina lingvo (Lia vivofino trovis lin maljuna kaj malriĉa). Notoj de tekstpreparanto. Mi ŝanĝis ĉi-subajn detalojn en la teksto: Paĝo Originalteksto Korektaĵo 12 la nederlando estro la nederlanda estro 31 apud mi du ŝegoj apud mi du seĝoj 42 knabinon ŝur la ŝipon knabinon sur la ŝipon 43 bruletanta meĉajo bruletanta meĉaĵo --- Provided by LoyalBooks.com ---