HENRIK IBSEN POPOLMALAMIKO Dramo en kvin aktoj (En folkefiende) (1882) Tradukis: Odd Tangerud Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 54 N - 3401 Lier Tlf. 32 85 50 03 Fax. 32 85 5082 ISBN 82-91707-51-0 Popolmalamiko ROLOJ: DOKTORO TOMAS STOCKMANN, kuracisto ĉe banejo. SINJORINO STOCKMANN, lia edzino. PETRA, ilia filino, instruistino. EJLIF, ilia filo, 13 jara. MORTEN, ilia filo 10 jara. PETRO STOCKMANN, la pli aĝa frato de la doktoro; urba magistranto (membro de la urba magistrato) kaj policestro; prezidanto de la baneja estraro k. t. p. MORTEN KIIL, tanejestro; eduka patro de sinjorino Stockmann. HOVSTAD, redaktoro de la gazeto "La Popola Mesaĝo". BILLING, kunlaboranto en la gazeto. ŜIPESTRO HORSTER. PRESISTO ASLAKSEN. PARTOPRENANTOJ EN CIVITANA KUNVENO, viroj el ĉiuj sociaj tavoloj, kelkaj virinoj kaj aro da knablernantoj. (Stockmann prononciĝas _Stokman_ kun mallonga _o_) (La intrigo okazas en marborda urbo en suda Norvegio.) UNUA AKTO (Vespero en la sidĉambro de la _doktoro_; senlukse sed belete ekipita kaj meblita. Sur la flanka muro dekstre estas du pordoj, el kiuj la pli fona kondukas en la antaŭĉambron kaj la pli proksima al la laborĉambro de la _doktoro_. Sur la kontraŭa muro, rekte kontraŭ la pordo de la antaŭĉambro, estas pordo al la ceteraj ĉambroj de la familio. Meze sur la sama muro staras la kahela forno, kaj pli antaŭe estas sofo kaj super ĝi spegulo, kaj antaŭ la sofo estas ovala tablo kun tuko. Sur la tablo staras lumanta lampo kun ŝirmilo. En la fono estas malferma pordo al la manĝoĉambro. Tie vidiĝas pretigita tablo por vespermanĝo kaj sur ĝi lampo.) (_Billing_ sidas ĉe la manĝotablo kun buŝtuko sub la mentono. _Sinjorino Stockmann_ staras apud la tablo kaj transdonas al li pladon kun granda peco de rostbovaĵo. La ceteraj seĝoj ĉirkaŭ la tablo estas forlasitaj, la manĝilaro en malordo, kiel post finita manĝo.) SINJORINO STOCKMANN Nu ja, ĉar vi venas horon tro malfrue, sinjoro Billing, vi devas esti kontenta per malvarma manĝaĵo. BILLING (manĝante) Gustas bonege, -- vere bonege. SINJORINO STOCKMANN Vi ja scias kiel strikte Stockmann tenas sin je fiksa manĝohoro -- BILLING Por mi tute ne gravas. Gustas eĉ pli bone, kiam mi povas sidi tiel sola kaj manĝi senĝenate. SINJORINO STOCKMANN Ja, ja, kiam bongustas al vi -- (aŭskultas en la direkto de la antaŭĉambro) Jen eble venas ankaŭ Hovstad. BILLING Jes eble. (_Magistranto Petro Stockmann_ en surtuto kun uniformĉapo kaj bastono envenas.) LA MAGISTRANTO Altestime bonan vesperon, bofratino. SINJORINO STOCKMANN (alvenas en la sidĉambron) Ha, jen, bonan vesperon. Ĉu estas vi? Ĝentile de vi fari viziton. LA MAGISTRANTO Mi ĵus preteriris, kaj -- (kun ĵetrigardo al la manĝoĉambro) Pardonu, aspekte vi havas gastojn. SINJORINO STOCKMANN (iom embarasata) Ne, tute ne; estas tute hazarde. (rapide) Bonvolu eniri por kunmanĝeti! LA MAGISTRANTO Mi! Ne, multajn dankojn. Je Dio; varman manĝaĵon vespere; Ne estas por _mia_ stomako. SINJORINO STOCKMANN Ho, unu solan fojon --. LA MAGISTRANTO Ne, ne, Dio benu vin; mi tenas min je mia teakvo kaj mia buterpano. Estas en la daŭro pli sane, -- kaj ankaŭ pli ŝpareme. SINJORINO STOCKMANN (ridetas) Vi do ne kredu, ke Tomas kaj mi vere estas malŝparemuloj. LA MAGISTRANTO Ne vi, bofratino; mi eĉ ne aludus --. (montras al la oficejo de la doktoro) Ĉu -- Ĉu eble li ne estas hejme? SINJORINO STOCKMANN Ne, li eliris por promeneto post la manĝo, -- li kaj la knaboj. LA MAGISTRANTO Ĉu tio estas saniga? (aŭskultas) Jen li verŝajne venas. SINJORINO STOCKMANN Ne, ne estas li. (oni frapas) Envenu! (_Redaktoro Hovstad_ envenas de la antaŭĉambro.) SINJORINO STOCKMANN Ha ĉu estas sinjoro Hovstad, kiu --? HOVSTAD Jes, pardonu, sed mi estis retenata en la presejo. Bonan vesperon, sinjoro magistranto. LA MAGISTRANTO (salutas iom retene) Sinjoro redaktoro. Eble vi venas pro fakaj aferoj? HOVSTAD Parte. Estas io por la gazeto. LA MAGISTRANTO Mi komprenas. Laŭdire mia frato estas tre fekunda verkisto en "La Popola Mesaĝo". HOVSTAD Jes, li degnas skribi en "La Popola Mesaĝo", kiam li pro la vero devas esprimi sian opinion pri io aŭ alia. SINJORINO STOCKMANN (al _Hovstad_) Sed ĉu vi ne volas --? (montras al la manĝoĉambro) LA MAGISTRANTO Kompreneble; mi tute ne riproĉas lin pro tio, ke li skribas por tiu legantaro, kie li atendas favoran resonon. Cetere mi ja persone ne havas kaŭzon por malŝati vian gazeton, sinjoro Hovstad. HOVSTAD Ne, vere ankaŭ mi opinias ke ne. LA MAGISTRANTO Entute regas bona, pacema spirito en nia urbo; -- vere bona civitana spirito. Kaj tio devenas el tio, ke ni havas grandan komunan aferon kune, aferon, kiu samgrade rilatas al ĉiuj honestaj civitanoj -- HOVSTAD La banejo, jes. LA MAGISTRANTO Ĝuste. Ni havas nian grandan, novan, belegan banejon. Atentu! La banejo fariĝos la plej grava vivkondiĉo de la urbo, sinjoro Hovstad. Sendube! SINJORINO STOCKMANN Tion saman ankaŭ Tomas diras. LA MAGISTRANTO Kian eksterordinaran progreson la loko havas dum tiuj nuraj jaroj! La homoj ekhavis monon; estas vivo kaj vigleco. Konstruaĵoj kaj grundo plivaloriĝas de tago al tago. HOVSTAD Kaj la senlaboreco malkreskas. LA MAGISTRANTO Ankaŭ tio, jes. Por la posedantaj klasoj zorgo pri malriĉuloj estas konsiderinde malaltigita -- feliĉe, kaj malaltiĝos ankoraŭ pli, se ni ĉi tiun jaron havos vere belan someron; -- multajn vizitantajn fremdulojn, -- sufiĉan nombron da malsanuloj, kiuj donos famon al la institucio. HOVSTAD Kaj por tio estas ja ŝancoj, mi aŭdas. LA MAGISTRANTO Aspektas tre promesplene. Ĉiun tagon envenas demandoj pri loĝejoj kaj similaj aferoj. HOVSTAD Nu, do venas ja la artikolo de la doktoro ĝustatempe. LA MAGISTRANTO Ĉu li skribis ion ankaŭ nun? HOVSTAD Estas io kion li skribis mezvintre; rekomendo pri la banejo, priskribanta la favorajn sanigajn kondiĉojn ĉe ni. Sed tiam mi flankenmetis la artikolon. LA MAGISTRANTO Aha, estis supozeble iu manko en ĝi? HOVSTAD Ne, tiel ne; sed mi opiniis, ke estas pli bone atendi ĝis nun, printempe; ĉar nun la homoj komencas ekipi sin kaj pensi pri somerrestado -- LA MAGISTRANTO Tute ĝuste; treege ĝuste, sinjoro Hovstad. SINJORINO STOCKMANN Jes, Tomas estas vere senlaca pri la banejo. LA MAGISTRANTO Nu, li ja estas en la servo de la banejo. HOVSTAD Jes, kaj estas ja ankaŭ _li_, kiu ĝin kreis komence. LA MAGISTRANTO Ĉu estas _li_? Nu tiel? Jes mi foje aŭdas, ke certaj homoj havas tiun opinion. Sed mi vere kredis, ke ankaŭ _mi_ faris modestan kontribuon al tiu entrepreno. SINJORINO STOCKMANN Jes, tion Tomas ĉiam diras. HOVSTAD Jes, kiu neas tion, sinjoro magistranto? Vi antaŭenigis la aferon kaj realigis ĝin; tion ni ja ĉiuj scias. Sed _mi_ nur pensis, ke la ideo origine venis de la doktoro. LA MAGISTRANTO Jes, da ideoj mia frato efektive havis sufiĉe dum sia tempo -- bedaŭrinde. Sed kiam io estas realigenda, jen alispecaj homoj estas bezonataj, sinjoro Hovstad. Kaj mi vere pensis, ke precipe en tiu ĉi domo -- SINJORINO STOCKMANN Sed, kara bofrato -- HOVSTAD Kiel do la magistranto -- SINJORINO STOCKMANN Eniru por ekhavi ion en la stomakon, sinjoro Hovstad; kaj dume mia edzo certe revenos. HOVSTAD Dankon; peceton eble. (Li iras en la manĝoĉambron.) LA MAGISTRANTO (iom mallaŭte) Estas strange pri tiuj homoj, kiuj devenas rekte de la farmistoj; neniam povas ili formeti la sendiskretecon. SINJORINO STOCKMANN Sed kiom valoras zorgi pri tio? Ĉu ne vi kaj Tomas povas dividi la honoron kiel fratoj? LA MAGISTRANTO Aspekte povus esti tiel; sed laŭŝajne ne estas ĉiuj kiuj estas kontentaj pri divido. SINJORINO STOCKMANN Ho, kia diro! Vi kaj Tomas ja tre bone akordiĝas. (aŭskultas) Jen li estas, mi pensas. (Ŝi iras kaj malfermas la pordon de la antaŭĉambro.) DOKTORO STOCKMANN (ridas kaj faras bruon ekstere) Jen, kroma gasto, Katrine. Ĉu ne ĝojige; ĉu? Bonvolu, ŝipestro Horster; jen pendigu la mantelon sur la hokon. Nu do, vi ja ne portas mantelon! Imagu, Katrine, mi trovis lin sur la strato; li preskaŭ ne volis supreniri kun mi. (_Ŝipestro Horster_ envenas kaj salutas la sinjorinon) DOKTORO STOCKMANN (ĉe la pordo) Eniru, knaboj. Nun ili denove estas lupe malsataj! Venu, ŝipestro Horster; nun vi gustumu veran rostbovaĵon -- (Li puŝetas _Horster_ en la manĝoĉambron. Ankaŭ _Ejlif_ kaj _Morten_ eniras.) SINJORINO STOCKMANN Sed, Tomas, ĉu vi do ne vidas --? DOKTORO STOCKMANN (turnas sin ĉe la pordo) Nu, ĉu estas vi, Petro? (aliras kaj etendas al li la manon) Ho, vere ĝojige. LA MAGISTRANTO Bedaŭrinde mi devas baldaŭ foriri -- DOKTORO STOCKMANN Babilaĵo; baldaŭ ni metos la grogon sur la tablon. Vi ne forgesas la grogon, Katrine? SINJORINO STOCKMANN Ne, ne; la akvo jam bolas. (Ŝi iras en la manĝoĉambron.) LA MAGISTRANTO Ankaŭ grogon --! DOKTORO STOCKMANN Jes, eksidu, kaj ni komfortigu nin. LA MAGISTRANTO Ne dankon; mi neniam partoprenas en grogfestenoj. DOKTORO STOCKMANN Sed tio ĉi ja ne estas iu grogfesteno. LA MAGISTRANTO Ŝajnas al mi -- (ekrigardas al la manĝoĉambro) Estas strange, ke ili kapablas konsumi tian kvanton da manĝaĵo. DOKTORO STOCKMANN (frotas la manojn) Jes, ĉu ne estas benate vidi junulojn manĝi? Ĉiam apetiton! Estas kiel devas esti. Manĝaĵon oni bezonas! Fortojn! Estas tiaj homoj, kiuj trafosu la fermentantan materion de la estonteco, Petro. LA MAGISTRANTO Permesu al mi demandi tra kio oni bezonus "trafosi", kiel vi vortumas? DOKTORO STOCKMANN Nu, pri tio vi devas demandi la junularon -- en pleneco de la tempo. Ni ne vidas. Kompreneble. Du tiaj maljunaj sentaŭguloj kiel vi kaj mi -- LA MAGISTRANTO Nu do! Estas mirige stranga nomigo -- DOKTORO STOCKMANN Nu, ne prenu mian esprimon tro litere, Petro. Ĉar sciu, mi estas arde ĝoja kaj kontenta. Mi sentas min nepriskribeble feliĉa meze en tiu ĉi ĝermanta, vigla vivo. Estas ja promesriĉa tempo en kiu ni vivas! Estas kvazaŭ nova mondo elkreskas ĉirkaŭ ni. LA MAGISTRANTO Ĉu vere vi tion trovas? DOKTORO STOCKMANN Jes; kompreneble vi tion ne vidas tiel bone kiel mi. Vi ja ĉiujn viajn tagojn vivis meze en tiu ĉi urbo; kaj tial la impres-kapablo malakriĝas. Sed mi, kiu devis sidi tie norde en mia forejo dum tiuj multaj jaroj, preskaŭ neniam vidante fremdan homon kun vekanta vorto, -- sur min efikis kvazaŭ mi translokiĝis mezen en vivoviglan metropolon. LA MAGISTRANTO Hm; metropolon -- DOKTORO STOCKMANN Jes, mi ja scias, ke la cirkonstancoj estas modestaj kompare kun aliaj lokoj. Sed ĉi tie estas vigla vivo, -- promesoj, sennombraj taskoj por kiuj labori kaj batali; kaj _jen_ la ĉefa afero. (krias) Katrine, ĉu ne la poŝtisto venis? SINJORINO STOCKMANN (en la manĝoĉambro) Ne, li ankoraŭ ne venis. DOKTORO STOCKMANN Kaj la bona enspezo, Petro! Tion oni lernas aprezi, kiam oni kiel ni vivis en malsato -- LA MAGISTRANTO Nu ja, kompreneble -- DOKTORO STOCKMANN Ho jes, vi ja povas pensi, ke ofte estis mizere por ni tie norde. Kaj nun, vivi kiel grandsinjoro! Hodiaŭ ekzemple ni manĝis rostbovaĵon por tagmanĝo! Nu, ni ankaŭ krome havis por la vespermanĝo. Ĉu vi ne volas gustumi pecon? Aŭ ĉu mi do almenaŭ montru ĝin al vi? Venu -- LA MAGISTRANTO Ne, ne, tute ne -- DOKTORO STOCKMANN Nu, sed jen do. Ĉu vi vidas, ke ni ekhavis tablotukon? LA MAGISTRANTO Jes, mi tion rimarkis. DOKTORO STOCKMANN Kaj ni ankaŭ ekhavis lampŝirmilon. Jen vidu! Por ĉio Katrine ŝparis. Kaj tio faras la ĉambron vere hejmeca. Ĉu vi ne samopinias? Staru ĉi tie; -- ne, ne, ne; ne tiel. Jen tiel! Vidu; kiam la lumo radias tiel faske --. Mi vere trovas, ke aspektas elegante. Ĉu ne? LA MAGISTRANTO Jes, kiam oni povas permesi al si tiajn luksaĵojn -- DOKTORO STOCKMANN Ho jes, nun mi ja povas tion permesi al mi. Katrine diras, ke mi enspezas preskaŭ same multe kiom ni foruzas. LA MAGISTRANTO Preskaŭ, jes --! DOKTORO STOCKMANN Sed sciencisto devas ja vivi iom distingite. Mi estas certa, ke ordinara guberniestro foruzas multe pli jare ol mi. LA MAGISTRANTO Jes, mi vere kredas! Guberniestro, aŭtoritatulo -- DOKTORO STOCKMANN Nu, do ordinara grandkomercisto! Tia ulo foruzas multfoje pli -- LA MAGISTRANTO Jes ja, laŭ ties kondiĉoj. DOKTORO STOCKMANN Cetere mi ne disipas por senutilaĵoj, Petro. Sed mi pensas, ke mi ne povas rezigni pri la ega ĝojo vidi homojn ĉe mi. Mi tion bezonas, komprenu. Mi, kiu sidis tiom longe izolite, -- por mi estas nepra vivkondiĉo esti kune kun junaj, bravaj, viglaj homoj, entreprenemaj --; kaj tiaj ili estas, ĉiuj tiuj kiuj sidas tie manĝante tiel bone. Mi dezirus, ke vi iom bone konus Hovstad. LA MAGISTRANTO Jes Hovstad, li ja rakontis, ke li presigos novan artikolon de vi. DOKTORO STOCKMANN Artikolon de mi? LA MAGISTRANTO Jes, pri la banejo. Artikolon, kiun vi verkis vintre. DOKTORO STOCKMANN Ho tiun, jes! -- Ne, ĝin mi ĝisplue ne volas presigi. LA MAGISTRANTO Ĉu ne? Laŭ mi ja estas la plej oportuna tempo. DOKTORO STOCKMANN Jes, vi pravus; dum ordinaraj cirkonstancoj -- (paŝadas sur la planko) LA MAGISTRANTO (postrigardas lin) Kio neordinara estus pri la cirkonstancoj nun? DOKTORO STOCKMANN (haltas) Nu, Petro, tion mi en la momento vere ne povas al vi diri; almenaŭ ne ĉi-vespere. Povas esti diverse pri la cirkonstancoj, aŭ eble eĉ nenio. Eble estas nur imago. LA MAGISTRANTO Mi devas konfesi, ke tio sonas vere enigme. Ĉu io estos okazanta? Io, pri kio mi ne estu informata? Mi do opinius, ke mi, kiel la estro de la baneja estraro -- DOKTORO STOCKMANN Kaj mi opinius, ke mi --; nu, ni do ne har-tiru unu la alian, Petro. LA MAGISTRANTO Pro dio; ne estas mia kutimo har-tiri, kiel vi diras. Sed mi devas plej firme postuli, ke ĉiuj iniciatoj estu decidataj komerce kaj per la leĝe elektitaj aŭtoritatuloj. Mi ne povas permesi, ke oni iras laŭ insidaj vojoj malantaŭ niaj dorsoj! DOKTORO STOCKMANN Ĉu _mi_ iam iras laŭ insidaj vojoj? LA MAGISTRANTO Vi almenaŭ havas enradikiĝintan emon iri viajn proprajn vojojn. Kaj tio estas en bone ordigita socio preskaŭ same nepermesebla. La individuo vere akceptu, ke li subordigu sin al la tuto, aŭ, pli ĝuste, sub tiuj aŭtoritatuloj, kies tasko estas gardi la bonon de la tutaĵo. DOKTORO STOCKMANN Povas esti. Sed diable, kiel tio rilatas al mi? LA MAGISTRANTO Jes, ĉar estas tio, kion vi aspekte neniam volas lerni, mia bona Tomas. Sed gardu vin; iun tagon vi pagos por tio, -- frue aŭ malfrue. Nun mi avertis vin. Adiaŭ. DOKTORO STOCKMANN Ĉu vi estas freneza? Vi tute eraras -- LA MAGISTRANTO Tion mi ordinare ne faras. Cetere mi ne toleras -- (salutas en la manĝoĉambron) Adiaŭ, bofratino. Adiaŭ sinjoroj. (Li foriras.) SINJORINO STOCKMANN (revenas en la sidĉambron) Ĉu li foriris? DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj furioza. SINJORINO STOCKMANN Sed kara Tomas, kion vi nun denove faris al li? DOKTORO STOCKMANN Tute nenion. Li do ne rajtas postuli, ke mi faru al li raporton antaŭtempe. SINJORINO STOCKMANN Pri kio vi farus al li raporton? DOKTORO STOCKMANN Hm; lasu tion al mi, Katrine. -- Tamen estas strange, ke la poŝtisto ne venas. (_Hovstad_, _Billing_ kaj _Horster_ ekstaris de la manĝotablo kaj venas en la sidĉambron. _Ejlif_ kaj _Morten_ venos iom poste.) BILLING (streĉas la brakojn) Aĥ, post tia manĝo, je dia morto, oni sentas sin kiel nova homo. HOVSTAD La magistranto ne estis en la bona angulo ĉi-vespere. DOKTORO STOCKMANN Venas de la stomako; li havas malbonan digeston. HOVSTAD Certe estis ni el "La Popola Mesaĝo", kiujn li ne povis digesti. SINJORINO STOCKMANN Vi ja sufiĉe bone akordiĝis kun li, laŭŝajne. HOVSTAD Ho, jes; sed estas ja nenio alia ol iu militpaŭzo. BILLING _Jen_ la vorto! Ĝi rezumas la situacion. DOKTORO STOCKMANN Vi devas memori, ke Petro estas soleca homo, la kompatindulo. Li ne havas hejmon por ĝui la etoson; nur aferoj, aferoj. Kaj aldone tiu damnita sengusta teakvo, kiun li glutadas. Nu, metu do seĝojn al la tablo, knaboj! Katrine, ĉu nun la grogon? SINJORINO STOCKMANN (irante al la manĝoĉambro) Tuj mi ĝin alportos. DOKTORO STOCKMANN Kaj eksidu en la sofon ĉe mi, ŝipestro Horster. Rara gasto kiel vi --. Bonvolu preni lokojn, miaj amikoj. (La sinjoroj eksidas ĉirkaŭ la tablo. _Sinjorino Stockmann_ alportas pleton, sur kiu estas bolilo, glasoj, karafoj kaj aliaj necesaĵoj.) SINJORINO STOCKMANN Jen arako, kaj tio ĉi estas rumo; kaj jen konjako. Nun ĉiu helpu sin mem. DOKTORO STOCKMANN (prenas glason) Efektive ni faru. (dum la grogo miksiĝas) Kaj nun la cigaroj. Ejlif, vi ja scias kie estas la skatolo. Kaj vi, Morten, trovu mian pipon. (La knaboj iras en la ĉambron dekstre.) Mi suspektas, ke Ejlif foje kaptas cigaron; sed mi ŝajnigas nescianta. (vokas) Kaj ankaŭ mian kaloton, Morten! Katrine, diru al li kien mi metis ĝin. Nu, li ja ĝin havas! (La knaboj alportas la pridemanditajn aĵojn.) Bonvolu, miaj amikoj. Mi preferas la pipon, vi scias; tiu ĉi faris kun mi multajn ekskursojn en aĉa vetero tie supre en Nordlando. (tostas) Je via sano! Aĥ, verdire estas iom pli bone sidi ĉi tie sekure kaj agrable. SINJORINO STOCKMANN (trikante) Ĉu vi baldaŭ forvelos, ŝipestro Horster? HORSTER Mi pensas, ke venontan semajnon mi estos preta. SINJORINO STOCKMANN Kaj vi ja iros al Ameriko? HORSTER Jes, mi intencas. BILLING Sed tiel vi ne povos partopreni la komunuman elekton. HORSTER Ĉu okazos novaj elektoj? BILLING Vi tion ne scias? HORSTER Ne, mi ne miksas min en tiujn aferojn. BILLING Sed vi do tamen interesiĝas pri la publikaj aferoj, ĉu? HORSTER Ne, tiujn mi ne komprenas. BILLING Tamen; voĉdoni oni ja devas. HORSTER Eĉ tiuj, kiuj ne komprenas la aferon? BILLING Komprenas? Kion vi volas diri per tio? La socio estas kvazaŭ ŝipo; ĉiuj devas meti la manon sur la stirilon. HORSTER Eble tio estas avantaĝa sur la tero; sed sur ŝipo tio efikus malbone. HOVSTAD Estas strange, ke la plimulto de maristoj interesiĝas tiom malmulte pri la aferoj de la lando. BILLING Vere strange. DOKTORO STOCKMANN Maristoj estas kiel migraj birdoj; Ili sentas sin hejme en sudo kaj en nordo. Sed tial ni aliuloj devas esti tiom pli agemaj, sinjoro Hovstad. Ĉu aperos io komune utila en "La Popola Mesaĝo" morgaŭ? HOVSTAD Nenio pri la urbaj aferoj. Sed postmorgaŭ mi intencas enpreni vian artikolon -- DOKTORO STOCKMANN Jes, morto kaj infero, la artikolon! Nun ne, aŭskultu, vi devas atendi pri ĝi. HOVSTAD Ĉu? Nun ni havas ja tre bonan spacon, kaj ŝajnas al mi, ke estas la plej oportuna momento -- DOKTORO STOCKMANN Jes, jes; vi eble pravas; sed tamen vi devas atendi. Mi klarigos al vi post iom -- (_Petra_, en ĉapelo kaj mantelo kaj kun amaseto da kajeroj sub la brako, envenas el la antaŭĉambro.) PETRA Bonan vesperon. DOKTORO STOCKMANN Bonan vesperon, Petra; jen vi do estas? (reciprokaj salutoj; _Petra_ demetas la vestaĵojn kaj la kajerojn sur seĝon apud la pordo.) PETRA Kaj jen oni sidas komfortante sin, dum mi penegis en mia laboro. DOKTORO STOCKMANN Nu, do partoprenu la komforton ankaŭ vi. BILLING Ĉu mi pretigu glaseton por vi? PETRA (venas al la tablo) Dankon, mi preferas mem; vi ĉiam faras ĝin tro forta. Sed patro, fakte mi havas leteron por vi. (iras al la seĝo, kie kuŝas la vestaĵoj) DOKTORO STOCKMANN Leteron! De kiu? PETRA (serĉas en la mantelpoŝo) Mi ricevis ĝin de la poŝtisto ĵus kiam mi eliris -- DOKTORO STOCKMANN (ekstaras kaj iras al ŝi renkonte) Kaj nur nun vi ĝin donas! PETRA Mi vere ne havis tempon kuri returnen. Bonvolu, jen ĝi estas. DOKTORO STOCKMANN (kaptas la leteron) Mi vidu, mi vidu, infano. (rigardas la surskribon) Jes, ĝuste --! SINJORINO STOCKMANN Ĉu estas _tiu_ kiun vi tiel atendis, Tomas? DOKTORO STOCKMANN Jes ĝuste; nun mi tuj devas eniri -- Kie trovos mi lampon, Katrine? Ĉu denove ne troviĝas lampo en mia ĉambro! SINJORINO STOCKMANN Jes, la lampo estas ja lumanta sur la skribotablo. DOKTORO STOCKMANN Bone, bone. Pardonu momenton -- (Li iras en la ĉambron dekstre.) PETRA Kio do tio estas, patrino? SINJORINO STOCKMANN Mi ne scias; la lastajn tagojn li ofte demandis pri la poŝtisto. BILLING Supozeble eksterurba paciento -- PETRA Kompatinda patro; li baldaŭ havos tro multe da laboro. (pretigas sian glason) Ho, bone gustos! HOVSTAD Ĉu ankaŭ hodiaŭ vi instruis en la vesperlernejo? PETRA (trinketas) Du horojn. BILLING Kaj antaŭtagmeze kvar horojn en la instituto -- PETRA (eksidas ĉe la pordo) Kvin horojn. SINJORINO STOCKMANN Kaj ĉi-vespere vi devas kontrollegi skribajn taskojn, mi vidas. PETRA Amaseton, jes. HORSTER Aspekte vi havas sufiĉan laboron. PETRA Jes; kaj bone. Oni tiam fariĝas tiel kontentige laca. BILLING Vi tion ŝatas, ĉu? PETRA Jes, ĉar tiam oni poste dormas tiel bone. MORTEN Vi certe estas granda pekulino, vi, Petra. PETRA Pekulino? MORTEN Jes, ĉar vi tiom multe laboras. Sinjoro Rørlund diras, ke laboro estas puno pro niaj pekoj. EJLIF (spitblovas moke) Fu, kiel stulta vi estas, ke vi kredas tiaĵon. SINJORINO STOCKMANN Nu, nu, Ejlif! BILLING (ridas) Jen, bonege. HOVSTAD Ĉu vi ne volas multe labori, Morten? MORTEN Ne, mi ne volas. HOVSTAD Nu, sed kio vi do volas fariĝi en la vivo? MORTEN Mi plej ŝatus fariĝi vikingo, mi. EJLIF Kaj do vi devus ja esti pagano. MORTEN Ja, ja; mi povus ja fariĝi pagano. BILLING Mi konsentas kun vi, Morten! Mi diras ĝuste la samon. SINJORINO STOCKMANN (faras signon) Ne, certe vi ne faras, sinjoro Billing. BILLING Jes, dia morto --! Mi _estas_ pagano, kaj pri tio mi fieras. Atentu, baldaŭ ni estos paganoj, la tuta aro. MORTEN Kaj ĉu _ni tiam_ rajtos fari ĉion laŭ nia volo? BILLING Jes, vidu, Morten -- SINJORINO STOCKMANN Eniru nun, knaboj; vi certe devas ion legi por morgaŭ. EJLIF _Mi_ povus tamen resti tempeton -- SINJORINO STOCKMANN Eĉ vi ne; eniru ambaŭ. (La knaboj diras bonan nokton kaj iras en la ĉambron maldekstre.) HOVSTAD Ĉu vi vere opinias, ke malutilas al la knaboj aŭdi tiaĵon? SINJORINO STOCKMANN Mi ja ne scias; sed mi ne ŝatas. PETRA Jes, sed patrino, mi opinias, ke vere estas malsaĝe de vi. SINJORINO STOCKMANN Jes, povas esti; sed mi tion ne ŝatas; ne en la hejmo. PETRA Estas tiom da mensogoj kaj hejme kaj en la lernejo. En la hejmo oni prisilentu, kaj en la lernejo ni devas mensogi antaŭ la infanoj. HORSTER Vi devas mensogi, ĉu? PETRA Jes, ĉu vi ne scias, ke ni devas prezenti multon, kion ni mem ne kredas? BILLING Jes, estas ja tro certe. PETRA Se mi havus rimedojn, mi mem starigus lernejon, kaj tie instruiĝus tute alimaniere. BILLING Ho ĉu, rimedojn -- HORSTER Nu, se vi pri _tio_ pensas, fraŭlino Stockmann, vi povos de mi volonte havi ejon. La granda malnova domo de karmemora patro staras ja preskaŭ malplena; tie estas granda manĝosalono sur la teretaĝo -- PETRA (ridas) Ja, ja, dankon al vi; sed ne efektiviĝos. HOVSTAD Ho ne, fraŭlino Petra prefere transiros al la gazetskribantoj, mi pensas. Sed aŭdu, ĉu vi havis tempon iom trarigardi la anglan rakonton, kiun vi promesis traduki por ni? PETRA Ne, ankoraŭ ne; sed vi ricevu ĝin en ĝusta tempo. (_Doktoro Stockmann_ venas de sia ĉambro kun la malfermita letero en la mano.) DOKTORO STOCKMANN (svingas la leteron) Jen, nun vi sciu, ke aŭdiĝos novaĵo en la urbo! BILLING Novaĵo? SINJORINO STOCKMANN Kia novaĵo? DOKTORO STOCKMANN Granda malkovro, Katrine! HOVSTAD Ĉu? SINJORINO STOCKMANN Kiun vi faris? DOKTORO STOCKMANN Jes, ĝuste mi. (paŝas tien kaj reen) Ke ili nun venu, kiel ili kutimas, kaj lasu ilin diri, ke estas kapricoj kaj ideoj de frenezulo. Sed ili gardu sin! Haha, ili gardu sin, mi pensas! PETRA Sed, patro, diru do pri kio tio temas. DOKTORO STOCKMANN Jes, jes, atendu nur iomete, kaj vi sciu ĉion. Imagu se mi nun havus Petron ĉi tie! Jes, jen oni vidas, kiel ni homoj povas ĉirkaŭiri kaj juĝi kiel la plej blindaj talpoj -- HOVSTAD Kion vi aludas per tio, sinjoro doktoro? DOKTORO STOCKMANN (haltas apud la tablo) Ĉu ne estas komuna opinio, ke nia urbo estas saniga loko? HOVSTAD Jes, kompreneble. DOKTORO STOCKMANN Eĉ eksterordinare saniga loko, -- loko, kiu meritas la plej ardan rekomendon por malsanuloj same kiel por sanaj homoj -- SINJORINO STOCKMANN Jes sed, kara Tomas -- DOKTORO STOCKMANN Kaj rekomendi ĝin kaj laŭdi ĝin ni ja faris. Mi skribadis kaj en "La Popola Mesaĝo" kaj en flugfolioj -- HOVSTAD Nu jes, kaj sekve? DOKTORO STOCKMANN Tiu banejo, kiu nomiĝas la arterio de la urbo, kaj ĝia vivnervo kaj -- kaj diablo scias kion oni elpensis -- BILLING "La pulsanta koro de la urbo" mi iam en solena momento permesis al mi -- DOKTORO STOCKMANN Ho jes, ankaŭ tio. Sed ĉu vi vere scias, kio estas ĉi tiu granda, grandioza, laŭdata banejo, kiu kostis tiom da mono, -- ĉu vi scias kio tiu estas? HOVSTAD Ne, sed kio ĝi do estas? SINJORINO STOCKMANN Nu, kio ĝi estas? DOKTORO STOCKMANN La tuta banejo estas pestejo. PETRA La banejo, patro! SINJORINO STOCKMANN (samtempe) Nia banejo! HOVSTAD (same) Sed, sinjoro doktoro -- BILLING Absolute nekredeble! DOKTORO STOCKMANN La tuta banejo estas kalkita venena tombo, mi diras. Sanece danĝerega! Ĉiuj tiuj malpuregaĵoj supre en la Muelejvalo, -- ĉio tio kio odoras tiel abomene, -- tio infektas la akvon en la kondukaj tuboj al la putodomo; kaj tiu sama venena malpuraĵo sorbiĝas en la plaĝon -- HOVSTAD -- kie la marbanejoj situas? DOKTORO STOCKMANN Ĝuste tie. HOVSTAD De kio vi scias tion ĉi tiel certe, sinjoro doktoro? DOKTORO STOCKMANN Mi ekzamenis la staton plej eble konscience. Ho, mi longe iris kun suspekto pri io tia. Pasintjare ni havis kelkajn neatenditajn kazojn de malsano inter la vizitantoj ĉe la banejo, -- kaj tifaj kaj gastraj -- SINJORINO STOCKMANN Jes, vere okazis. DOKTORO STOCKMANN Tiam ni opiniis, ke la fremduloj kunportis la infekton; sed poste, -- vintre, -- mi ekhavis aliajn pensojn; kaj mi komencis ekzameni la akvon kiel eble plej zorge. SINJORINO STOCKMANN Do estas pri _tio_, ke vi estis tiom okupata! DOKTORO STOCKMANN Jes, vi vere povas diri, ke mi estis okupata, Katrine. Sed ĉi tie mankis al mi la necesaj sciencaj helpiloj; kaj mi sendis al la universitato provspecimenojn el la trinkakvo kaj el la marakvo por ekhavi ekzaktan analizon faritan de kemiisto. HOVSTAD Kaj ĝin vi nun ricevis? DOKTORO STOCKMANN (montras la leteron) Jen mi havas ĝin! Li trovis ĉeeston de putrantaj organikaj materioj en la akvo, -- infuzorioj amase. Estas absolute malsanige ĉu uzata interne ĉu ekstere. SINJORINO STOCKMANN Estas dia feliĉo, ke vi malkovris tion ĝustatempe. DOKTORO STOCKMANN Jes, en tio vi pravas. HOVSTAD Kion vi nun intencas fari, sinjoro doktoro? DOKTORO STOCKMANN Kompreneble plibonigi la aferon. HOVSTAD Ĉu tio eblas? DOKTORO STOCKMANN Devas esti ebla. Alie la tuta banejo estas neuzebla, -- detruita. Sed ne estas katastrofo. Mi klare scias, kion ni devas fari. SINJORINO STOCKMANN Sed kara Tomas, ke vi tenis tion ĉi tiel sekreta. DOKTORO STOCKMANN Ĉu mi kurus ĉirkaŭe en la urbo babilante, antaŭ ol scii certe? Ho ne; tiel freneza mi ne estas. PETRA Nu, sed al ni hejme -- DOKTORO STOCKMANN Eĉ ne al unu sola vivanta animo. Sed morgaŭ vi povos kuri vizite al la "melo" -- SINJORINO STOCKMANN Sed Tomas do --! DOKTORO STOCKMANN Nu do, al avo. Jes, nun li ekhavos ion por primiri, la maljunulo; li ja kredas, ke mi estas freneza en mia kapo; nu ja, estas pluraj kiuj havas la saman opinion, mi rimarkis. Sed nun tiuj bonuloj vidu --; nun ili vidu --! (paŝadas ĉirkaŭe frotante la manojn) Fariĝos ega bruo en la urbo, Katrine. Vi ne povas imagi. La tuta akvotubaro estu refosota. HOVSTAD (ekstaras) La tuta akvotubaro --? DOKTORO STOCKMANN Jes, kompreneble. La enlasejo situas tro malalte; oni translokigu ĝin al loko multe pli alta. PETRA Kaj tiel vi tamen finfine praviĝas. DOKTORO STOCKMANN Jes, ĉu vi memoras, Petra? Mi skribis kontraŭ ili, kiam ili estis konstruontaj. Sed tiam estis neniu, kiu volis aŭskulti min. Nun, kredu, mi donos al ili plenan salvon; -- jes, ĉar mi kompreneble skribis raporton al la banejestraro; ĝi kuŝis preta tutan semajnon; mi nur atendis tiun ĉi. (montras la leteron) Sed nun mi tuj ekspedos ĝin (iras en sian ĉambron kaj revenas kun pakaĵo da paperoj) Jen vidu! Kvar dense skribitajn foliojn! Kaj la letero estu kunmetata. Gazeton, Katrine! Havigu ion al mi por kovraĵo. Bone; jen; donu ĝin al -- al --; (stamfas) kiel diable ŝi nomiĝas? Nu, donu ĝin al la servistino; diru, ke ŝi tuj portu ĝin al la magistranto. (_Sinjorino Stockmann_ iras kun la pakaĵo tra la manĝoĉambro.) PETRA Kion vi pensas, ke onklo Petro diros, patro? DOKTORO STOCKMANN Kion li do dirus? Li certe estos ĝoja vidante, ke tia grava vero malkovriĝas, mi pensas. HOVSTAD Ĉu vi permesas, ke mi faros etan noticon en "La Popola Mesaĝo" pri via malkovro? DOKTORO STOCKMANN Jes, vere dankon pro tio. HOVSTAD Estas ja dezirinde, ke la publiko sciu plej eble frue. DOKTORO STOCKMANN Jes, certe estas. SINJORINO STOCKMANN (revenas) Nun ŝi foriris kun ĝi. BILLING Vi fariĝos, je dia morto, la elstarulo de la urbo, sinjoro doktoro! DOKTORO STOCKMANN (kontente paŝadas ĉirkaŭen) Ho ĉu; funde mi ja nur faris mian devon. Mi estis bonŝanca trezorfosisto; tio estas la tuto; sed tamen -- BILLING Hovstad, ĉu vi ne opinias, ke la urbo devus fari procesion por doktoro Stockmann? HOVSTAD Tiun ideon mi ĉiuokaze subtenos. BILLING Kaj mi parolos kun Aslaksen pri tio. DOKTORO STOCKMANN Ne, karaj amikoj, lasu tian arlekenaĵon; mi ne akceptos iujn aranĝojn. Kaj se la banejestraro ekpensus decidi por mi plialtigon de la salajro, mi ne akceptos ĝin. Katrine, mi diras al vi, -- mi ne akceptos ĝin. SINJORINO STOCKMANN Kaj vi faras ĝuste, Tomas. PETRA (suprenlevas sian glason) Je via sano, patro! HOVSTAD kaj BILLING Je via sano, je via sano, sinjoro doktoro. HORSTER (tuŝetas glason kun la doktoro) Ke vi havu nur feliĉon el tio ĉi. DOKTORO STOCKMANN Dankon, dankon, miaj karaj amikoj! Mi estas elkore ĝoja --; ho, estas tamen benate scii pri si mem, ke oni faris sin meritinda por sia naskiĝurbo kaj siaj kuncivitanoj. Hura, Katrine! (Li kaptas ŝin per ambaŭ manoj ĉirkaŭ la kolo kaj turniĝadas kun ŝi. _Sinjorino Stockmann_ krias kaj kontraŭbatalas. Ridado, aplaŭdado kaj huraoj por la doktoro. La knaboj elmetas siajn kapojn ĉe la pordo.) DUA AKTO (La sidĉambro de la doktoro. La pordo de la manĝoĉambro estas fermita. Antaŭtagmeze.) SINJORINO STOCKMANN (Kun sigelita letero en la mano venas de la manĝoĉambro, iras al la antaŭa pordo dekstre kaj enrigardas.) Ĉu vi estas hejme, Tomas? DOKTORO STOCKMANN (interne) Jes, mi ĵus revenis. (venas) Ĉu estas io? SINJORINO STOCKMANN Letero de via frato. (donas ĝin al li) DOKTORO STOCKMANN Aha, ni rigardu. (daŭre legas murmurante) Hm -- SINJORINO STOCKMANN Kion li do diras? DOKTORO STOCKMANN (metas la paperojn en la poŝon) Ne, li nur skribas, ke li mem vizitos nin tagmeze. SINJORINO STOCKMANN Do memoru, ke vi tiam estu hejme. DOKTORO STOCKMANN Jes, mi ja povos; ĉar mi jam finis miajn antaŭtagmezajn vizitojn. SINJORINO STOCKMANN Vere mi estas scivola aŭdi kiel li konsideras la aferon. DOKTORO STOCKMANN Eble li ne ŝatas, ke estas mi kaj ne li mem, kiu faris la malkovron. SINJORINO STOCKMANN Jes, ĉu ankaŭ vi tion timas? DOKTORO STOCKMANN Nu, funde li kompreneble fariĝos ĝoja. Sed tamen --; Petro tiel diable timas, ke aliaj homoj ol li mem, faras ion por la bono de la urbo. SINJORINO STOCKMANN Sed sciu, Tomas, -- vi devus esti tiel ĝentila, ke vi dividu la honoron kun li. Ĉu oni ne povus diri, ke estas li, kiu unue metis vin sur la spuron --? DOKTORO STOCKMANN Jes, egale por mi. Se mi nur sukcesos rebonigi la aferon. MALJUNA MORTEN KIIL (enmetas la kapon ĉe la antaŭĉambra pordo, ĉirkaŭrigardas ekzamene, ridas kaŝe kaj demandas ruze) Ĉu estas -- estas vero? SINJORINO STOCKMANN (al li renkonte) Patro, -- ĉu estas vi! DOKTORO STOCKMANN Jen, jen, bopatro; bonan matenon, bonan matenon! SINJORINO STOCKMANN Ho, sed envenu do. MORTEN KIIL Jes, se estas vero; ĉar alie mi foriros. DOKTORO STOCKMANN Kio estas vero? MORTEN KIIL Tiu stultaĵo pri la akvosistemo. Ĉu ĝi estas vero? DOKTORO STOCKMANN Kompreneble estas vero. Sed kiel _vi_ sciiĝis pri _tio_? MORTEN KIIL (envenas) Petra enkuris, kiam ŝi iris al la lernejo -- DOKTORO STOCKMANN Ĉu ŝi faris? MORTEN KIIL Jes ja; kaj ŝi rakontis --. Mi pensis, ke ŝi volis nur ridindigi min; sed tia Petra ja ne estas. DOKTORO STOCKMANN Ne, kiel vi povus pensi tiaĵon! MORTEN KIIL Ho, oni fidu neniun; oni povas esti ridindigata antaŭ ol oni scias. Sed tio tamen do estas vero, ĉu? DOKTORO STOCKMANN Jes, efektive tiel estas. Eksidu nun, bopatro. (sidigas lin en la sofon) Kaj ĉu ne estas vera feliĉo por la urbo --? MORTEN KIIL (baraktas kun la ridado) Feliĉo por la urbo? DOKTORO STOCKMANN Jes, ke mi faris tiun malkovraĵon ĝustatempe -- MORTEN KIIL (kiel antaŭe) Ja ja ja! -- Sed neniam mi imagis, ke vi volis fari arlekenaĵon pri via propra samsanga frato. DOKTORO STOCKMANN Arlekenaĵon! SINJORINO STOCKMANN Sed, kara patro -- MORTEN KIIL (ripozigas la manojn kaj la mentonon sur la bastonbutonon kaj palpebrumas ruze al la doktoro) Kiel efektive estis? Ĉu ne iuj bestoj enrampis en la akvotubojn? DOKTORO STOCKMANN Ho jes, infuzorioj. MORTEN KIIL Kaj eĉ multaj tiaj bestoj envenis, diris Petra. Enorma amaso. DOKTORO STOCKMANN Nu jes; ili povas ĉeesti en centmiloj. MORTEN KIIL Sed neniu povas vidi ilin, -- ĉu ne estas tiel? DOKTORO STOCKMANN Ne, vidi ilin oni ne povas. MORTEN KIIL (silente klukridante) Jeno estas, diablo portu min, la plej bona, kion mi ĝis nun aŭdis pri vi. DOKTORO STOCKMANN Kiel? Kio? MORTEN KIIL Sed neniel vi povos kredigi tiaĵon al la magistranto. DOKTORO STOCKMANN Nu, ni vidos. MORTEN KIIL Ĉu vi imagas lin tiel freneza? DOKTORO STOCKMANN Mi esperas, ke la tuta urbo estas tiel freneza. MORTEN KIIL La tuta urbo! Jes, povas esti. Sed tion ili meritas; tio servu al ili bone. Ili estus tiom pli saĝaj ol ni maljunuloj. Ili hundbalotis min el la urba konsilantaro. Jes, tiel mi diras; ĉar ili balotis pri mi kiel pri hundo. Sed nun ili ekhavos. Faru arlekenaĵon pri ili, Stockmann. DOKTORO STOCKMANN Sed bopatro -- MORTEN KIIL Nur arlekenaĵon, mi diras. (ekstaras) Se vi kapablas tion fari, tiel ke la magistranto kaj liaj amikoj kuros ĉirkaŭe nur flarante sian propran odoron, mi surloke donos cent kronojn al la malriĉuloj. DOKTORO STOCKMANN Nu, tio estas ja ĝentila. MORTEN KIIL Jes, mi ja ne havas multe por disponi, vi scias; sed se vi tion kapablas, mi pensos pri la mizeruloj per kvindek kronoj julvespere. (_Redaktoro Hovstad_ venas de la antaŭĉambro.) HOVSTAD Bonan matenon! (haltas) Ho, pardonu -- DOKTORO STOCKMANN Ne, ne. Envenu; envenu. MORTEN KIIL (denove klukridas) Li! Ĉu ankaŭ li partoprenas? HOVSTAD Kion vi aludas? DOKTORO STOCKMANN Jes, kompreneble, li partoprenas. MORTEN KIIL Ĉu mi ne tion pensus! Estos enmetata en la gazetojn. Jes, vi estas vere la ĝusta, Stockmann. Sed faru vian kabalon; nun mi foriros. DOKTORO STOCKMANN Ho ne; restu iomete, bopatro. MORTEN KIIL Ne, nun mi foriros. Kaj eltrovu kiel eble plej multajn arlekenaĵojn; diable, tion vi ne estu farinta por nenio. (Li eliras; _Sinjorino Stockmann_ akompanas lin eksteren.) DOKTORO STOCKMANN (ridas) Imagu, -- la maljunulo kredas eĉ ne unu vorton el tio ĉi pri la akvoliverejo. HOVSTAD Ĉu estis _tiu_ afero --? DOKTORO STOCKMANN Jes, pri tiu ni parolis. Kaj eble estas koncerne la samon, ke ankaŭ vi venas? HOVSTAD Jes, estas pri ĝi. Ĉu vi havas liberan momenton, sinjoro doktoro? DOKTORO STOCKMANN Tiom longe kiom vi deziras, kara. HOVSTAD Ĉu vi ricevis respondon de la magistranto? DOKTORO STOCKMANN Ankoraŭ ne. Li venos post iom. HOVSTAD Mi iom pensis pri la afero de post hieraŭ vespere. DOKTORO STOCKMANN Nu ja? HOVSTAD Por vi kiu estas kuracisto kaj sciencisto, tiu afero pri la akvoliverejo gravas en si mem. Mi aludas, ke vi ne pensas, ke la afero estas ligita kun multaj aliaj aferoj. DOKTORO STOCKMANN Jes, kiel --? Ni eksidu, kara. -- Tie en la sofon. (_Hovstad_ eksidas en la sofon, la doktoro en apogseĝon aliflanke de la tablo.) DOKTORO STOCKMANN Nu? Vi do opinias --? HOVSTAD Vi diris hieraŭ, ke la putra akvo venas de malpuraĵoj en la grundo. DOKTORO STOCKMANN Jes, ĝi venas sendube de tiu venena marĉo supre en la Muelejvalo. HOVSTAD Pardonu, sinjoro doktoro, sed mi opinias, ke ĝi venas de tute alia marĉo. DOKTORO STOCKMANN Kiu marĉo tiu do estus? HOVSTAD La marĉo en kiu nia tuta komunuma vivo kuŝas putrante. DOKTORO STOCKMANN Sed, diable, sinjoro Hovstad, kia babilado estas tiu? HOVSTAD Ĉiuj aferoj de la urbo estas iom post iom transprenitaj de la aro de publikaj oficistoj -- DOKTORO STOCKMANN Nu, oficistoj ili ja ne ĉiuj estas. HOVSTAD Ne, sed tiuj, kiuj ne estas oficistoj, ili almenaŭ estas la amikoj kaj subtenantoj de la oficistoj; estas ĉiuj riĉuloj, ĉiuj tiuj kun la malnovaj respektataj nomoj en la urbo; estas tiuj, kiuj estras kaj regas super ni. DOKTORO STOCKMANN Jes, sed tiuj homoj vere havas kaj kapablon kaj sperton. HOVSTAD Ĉu ili montris kapablon kaj sperton, kiam ili lokigis la akvotubon tien, kie ĝi nun kuŝas? DOKTORO STOCKMANN Ne, _tio_ kompreneble estis granda stultaĵo de ili. Sed tio ja nun pliboniĝos. HOVSTAD Ĉu vi kredas, ke iros tiel glate? DOKTORO STOCKMANN Glate aŭ ne glate, -- farenda ĝi tamen estas. HOVSTAD Jes, se la gazetaro prenos la taskon. DOKTORO STOCKMANN Neniam fariĝos necese, kara. Mi estas certa, ke mia frato -- HOVSTAD Pardonu al mi, sinjoro doktoro, sed mi diras al vi, ke mi volas trakti la aferon. DOKTORO STOCKMANN En la gazeto? HOVSTAD Jes. Kiam mi transprenis "La Popolan Mesaĝon", mia intenco estis, ke mi rompu tiun rondon de obstinaj reakciuloj, kiuj posedas la tutan potencon. DOKTORO STOCKMANN Sed vi ja mem rakontis al mi kiel tio finiĝis; vi ja tiel preskaŭ ruinigis la gazeton. HOVSTAD Jes, tiam mi devis refi velojn, vere. Ĉar danĝero estis, ke ni ne havus banejon, se tiuj homoj falus. Sed nun ni havas ĝin, kaj ni povas malhavi la altajn sinjorojn. DOKTORO STOCKMANN Malhavi, jes; sed ni tamen ŝuldas al ili grandan dankon. HOVSTAD Tion ni ja rekonos, kiel decas. Sed gazetisto de mia popoleca inklino ne povas malkapti tian ŝancon kiel tiun ĉi. Ni devas skui tiun miton pri la neerarpovaj estrantoj. Tiaĵojn oni devas elradikigi kiel ĉiaspecajn superstiĉojn. DOKTORO STOCKMANN Pri tio mi tutkore samopinias kun vi, sinjoro Hovstad; se estas superstiĉo, do forigu ĝin! HOVSTAD La magistranto mi ja nevolonte tuŝus, ĉar li ja estas via frato. Sed certe vi opinias kiel mi, ke la vero antaŭas ĉiujn aliajn konsiderojn. DOKTORO STOCKMANN Kompreneble. (forte) Jes, sed -- Jes, sed --! HOVSTAD Vi ne havu malbonan opinion pri mi. Mi estas nek pli profitema nek pli potencavida ol la plimulto de homoj. DOKTORO STOCKMANN Sed kara, -- kiu pensas tiel? HOVSTAD Mi devenas el simplaj homoj, kiel vi scias; kaj mi havis sufiĉan okazon vidi, kion la bazaj tavoloj de la socio bezonas. Kaj tio estas partopreni la estradon de la publikaj aferoj, sinjoro doktoro. _Tio_ estas kio evoluigas la kapablojn, la sciojn kaj la memkonsciecon -- DOKTORO STOCKMANN Tion mi bonege komprenas -- HOVSTAD Jes, -- kaj tial mi pensas, ke ĵurnalisto prenas sur sin pezan respondecon, se li ne profitas de avantaĝa situacio por liberigi la plimulton, la simplulojn, la subprematojn. Mi bone scias, -- ke inter la superuloj ili nomos tion ribeligo kaj tiaĵojn; sed ili faru kiel al ili plaĉas. Kiam mi mem havas mian puran konsciencon, jen -- DOKTORO STOCKMANN Ĝuste tio, jes! ĝuste tio, kara sinjoro Hovstad. Sed tamen -- diable --! (Iu frapas.) Envenu! (_Presisto Aslaksen_ ĉe la pordo de la antaŭĉambro. Li estas simple sed konvene vestita, nigre, kun blanka, iomete kunĉifita koltuko, kaj kun gantoj kaj cilindra ĉapelo en la mano.) ASLAKSEN (salutas kapkline) Pardonu, sinjoro doktoro, ke mi estas tiel aŭdaca -- DOKTORO STOCKMANN (ekstaras) Jen, jen, -- presisto Aslaksen! ASLAKSEN Jes, ĝuste, sinjoro doktoro. HOVSTAD (ekstaras) Ĉu min vi serĉas, Aslaksen? ASLAKSEN Ne, tute ne; mi ne sciis, ke ni renkontiĝus ĉi tie. Estas la doktoro mem -- DOKTORO STOCKMANN Nu, per kio mi servu? ASLAKSEN Ĉu estas vero, kion mi aŭdis de sinjoro Billing, ke la doktoro intencas havigi al ni pli bonan akvoliverejon? DOKTORO STOCKMANN Jes, por la banejo. ASLAKSEN Bone; tion mi komprenas. Do mi venas por diri, ke tiun aferon mi volas subteni el ĉiuj fortoj. HOVSTAD (al la doktoro) Jen vi vidas! DOKTORO STOCKMANN Mi kore dankas vin pro tio! Sed -- ASLAKSEN Ĉar estus eble bezonate havi nin etburĝojn subtenantaj dorse. Ni kvazaŭ konsistigas kompaktan plimulton en la urbo, -- kiam ni vere _volas_. Kaj estas ĉiam bone havi la plimulton kun si, sinjoro doktoro. DOKTORO STOCKMANN Senduba vero; sed mi tute ne komprenas, ke ĉi tie apartaj aranĝoj estus necesaj. Ŝajnas al mi, ke tia simpla afero -- ASLAKSEN Nu ja, povus tamen esti bone; ĉar mi konas la lokajn aŭtoritatulojn sufiĉe bone; la potenculoj ne volonte akceptas proponojn venantajn de aliuloj. Kaj tial mi pensas, ke ne estus malavantaĝe, ke ni faru iometan manifestacion. HOVSTAD Ĝuste tio, jes. DOKTORO STOCKMANN Manifestacion vi diras? Nu, kiel vi do volas manifestacii? ASLAKSEN Kompreneble tre modere, sinjoro doktoro; mi ĉiam estas laŭeble modera; ĉar modereco estas la unua deco de civitano, -- laŭ _mia_ opinio. DOKTORO STOCKMANN Pri tio vi ja estas konata, sinjoro Aslaksen. ASLAKSEN Jes, mi kuraĝas tion diri. Kaj tiu afero pri la akvoliverejo, ĝi estas ege grava por ni etburĝoj. Aspekte la banejo fariĝos kvazaŭ eta orminejo por la urbo. Estas pere de la banejo, ke ni ĉiuj vivas, kaj precipe ni domposedantoj. Tial ni ja volonte subtenas la institucion per ĉiuj fortoj. Kaj ĉar mi ja estas estro de la asocio de domposedantoj -- DOKTORO STOCKMANN Jes --? ASLAKSEN -- kaj ĉar mi aldone estas agento por la asocio por modereco, -- ja, la doktoro certe scias, ke mi agadas por la moderecmovado? DOKTORO STOCKMANN Jes, kompreneble. ASLAKSEN Nu, -- sekve mi kompreneble renkontas multajn homojn. Kaj ĉar mi estas konata por esti prudenta kaj lojala civitano, kiel la doktoro mem diris, mi ja havas certan influon en la urbo, -- iun potencon, -- se mi mem tion diru. DOKTORO STOCKMANN Tion mi scias tre bone, sinjoro Aslaksen. ASLAKSEN Jes, jes -- tial estus por mi facila afero starigi iun manifeston, se estus bezone. DOKTORO STOCKMANN Manifeston, vi diras? ASLAKSEN Jes, iun dankadreson de la civitanoj de la urbo, pro tio ke vi antaŭenportis tiun ĉi komune gravan aferon. Kompreneble ni devas ĝin vortumi en la plej deca modereco, ke ĝi ne ofendos la aŭtoritatulojn kaj tiujn, kiuj cetere havas la potencon. Kaj se ni estos singardaj pri _tio, _neniu povos ofendiĝi, mi pensas? HOVSTAD Nu, eĉ se ili ne tion ŝatus -- ASLAKSEN Ne, ne, ne; neniun ofendon kontraŭ la aŭtoritatuloj, sinjoro Hovstad. Neniun opozicion kontraŭ homoj, kiuj staras al ni tiel proksime. Da tiaj spertoj mi rikoltis sufiĉe dum miaj tagoj; kaj el tio ankaŭ neniam venos io bona. Sed prudentaj kaj sinceraj eldiroj de civitano ne devas al li esti rifuzataj. DOKTORO STOCKMANN (agitas lian manon) Mi preskaŭ ne povas diri al vi, Aslaksen, kiel kore ĝojigas min trovi tiun subtenon inter miaj kuncivitanoj. Mi estas tiel ĝoja, -- tiel ĝoja! Aŭdu; ĉu ne glaseton da ŝereo? Ĉu! ASLAKSEN Ne, multan dankon; mi neniam gustumas tiajn alkoholaĵojn. DOKTORO STOCKMANN Nu, sed glason da biero do; kion vi diras? ASLAKSEN Dankon, ankaŭ ne, sinjoro doktoro; mi nenion prenas tiel frue en la tago. Sed nun mi volas eliri en la urbon kaj paroli kun kelkaj el la domposedantoj kaj pretigi la etoson. DOKTORO STOCKMANN Jes, estas senmezure ĝentile de vi, sinjoro Aslaksen; sed mi ne povas igi en mian kapon, ke ĉiuj tiuj aranĝoj estus necesaj; mi pensas, ke la afero iros glate de si mem. ASLAKSEN La aŭtoritatuloj laboras iom mallerte, sinjoro doktoro. Jes, Dio pardonu, mi tion ne diras por mallaŭdi ilin -- HOVSTAD Morgaŭ ni pelĉasos ilin en la gazeto, Aslaksen. ASLAKSEN Sed ne tro senbride, sinjoro Hovstad. Antaŭeniru kun modereco, aŭ vi ne sukcesos movi ilin el la loko; fidu mian konsilon; ĉar mi rikoltis spertojn en la lernejo de la vivo. -- Nu ja, mi diru adiaŭ al la doktoro. Vi nun scias, ke almenaŭ ni etburĝoj staras malantaŭ vi kiel muro. Vi havas la kompaktan plimulton ĉe via flanko, sinjoro doktoro. DOKTORO STOCKMANN Dankon pro tio, mia kara sinjoro Aslaksen. (prezentas al li la manon) Adiaŭ, adiaŭ! ASLAKSEN Ĉu vi kuniras al la presejo, sinjoro Hovstad? HOVSTAD Mi venos poste; restas ankoraŭ io por decidi. ASLAKSEN Bone, bone. (Li salutas kaj eliras; _doktoro Stockmann_ sekvas lin eksteren en la antaŭĉambron.) HOVSTAD (je enveno de la doktoro) Nu, kion vi nun diras, sinjoro doktoro? Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas la tempo por aerumi kaj iom agiti ĉi tie en tiu kovarda malkuraĝeco kaj malvigleco? DOKTORO STOCKMANN Ĉu vi aludas al presisto Aslaksen? HOVSTAD Jes, mi faras. Li estas unu el tiuj, kiuj staras en la marĉo -- tia honesta homo kia li cetere estas. Kaj tiaj estas la plimulto ĉi tie ĉe ni; ili iras kliniĝante kaj svingante al ambaŭ flankoj; pro nuraj konsideroj kaj hezitemo ili neniam kuraĝas fari plenan paŝon. DOKTORO STOCKMANN Jes, sed Aslaksen estis ja kore bonvola, ŝajnas al mi. HOVSTAD Estas unu sinteno, kiun mi pli alte taksas; kaj tio estas stari kiel fidinda, konfidema homo. DOKTORO STOCKMANN Mi komplete samopinias kun vi. HOVSTAD Tial mi nun volas kapti la ŝancon kaj provi, ĉu mi povus instigi la bonvolemulojn foje montri kuraĝon. La kulto de aŭtoritato _devas_ esti elradikiĝata en la urbo. Pri tiu nepardoneble granda eraro pri la akvoliverejo ni devas informi ĉiujn voĉdonrajtulojn. DOKTORO STOCKMANN Bone; se vi opinias, ke estas por la bono de la komunumo, do faru; sed ne antaŭ ol mi parolis kun mia frato. HOVSTAD Mi tamen pretskribos redakcian artikolon dume. Kaj se la magistranto ne volas antaŭenigi la aferon -- DOKTORO STOCKMANN Ho, kiel vi povas imagi tion? HOVSTAD Estas imageble. Kaj _tiam_ --? DOKTORO STOCKMANN Jes, tiam mi promesas al vi --; aŭdu, -- tiam vi povos presigi mian artikolon, -- enpreni ĝin tuta kaj kompleta. HOVSTAD Ĉu mi rajtos? Ĉu decidite? DOKTORO STOCKMANN (prezentas al li la manuskripton) Jen ĝi estas; prenu ĝin kun vi; ne malutilos, ke vi tralegu ĝin; kaj vi redonu ĝin al mi poste. HOVSTAD Bone, bone; mi faros. Kaj nun adiaŭ, doktoro. DOKTORO STOCKMANN Adiaŭ, adiaŭ. Jes, vi vidos, ke iros glate, sinjoro Hovstad, -- vere glate! HOVSTAD Hm, -- ni vidos. (Li salutas kaj eliras tra la antaŭĉambro.) DOKTORO STOCKMANN (rigardas en la manĝoĉambron) Katrine --! Nu, Petra, ĉu vi venis hejmen? PETRA (envenas) Jes, mi ĵus venis de la lernejo. SINJORINO STOCKMANN (venas) Ĉu li ankoraŭ ne venis? DOKTORO STOCKMANN Petro? Ne. Sed mi multe parolis kun Hovstad. Li estas tute kaptita de mia malkovro. Jes, ĉar sciu, ke ĝi estas multe pli grava, ol mi unue pensis. Kaj li ankaŭ metis sian gazeton por mia bezono, se fariĝos necese. SINJORINO STOCKMANN Sed ĉu vi opinias, ke tio estos bezonata? DOKTORO STOCKMANN Ho, tute ne. Sed almenaŭ estas fieriga konscio, ke oni havas la liberalan, sendependan gazetaron ĉe sia flanko. Jes, kaj imagu -- mi havis viziton de la estro de la asocio de domposedantoj. SINJORINO STOCKMANN Nu? Kaj kion li volis? DOKTORO STOCKMANN Ankaŭ subteni min. Ĉiuj volas ili subteni min, se estos necese. Katrine, -- ĉu vi scias kion mi havas malantaŭ mi? SINJORINO STOCKMANN Malantaŭ vi? Ne; kion vi do havas malantaŭ vi? DOKTORO STOCKMANN La kompaktan plimulton. SINJORINO STOCKMANN Ĉu vere? Ĉu estas bone por vi, Tomas? DOKTORO STOCKMANN Jes, mi opinius, ke estas bone! (frotas la manojn kaj paŝadas tien kaj reen) Ja, bona Dio, kiel ĝojige estas stari tiel en frata ligo kune kun siaj samurbanoj! PETRA Kaj fari tiom bonan kaj utilan, patro! DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj krome por mia propra hejmurbo! SINJORINO STOCKMANN Oni sonorigas. DOKTORO STOCKMANN Do ni certe havas lin. -- -- (Oni frapas.) Bonvole envenu! LA MAGISTRANTO (venas de la antaŭĉambro) Bonan matenon. DOKTORO STOCKMANN Bonvenon, Petro! SINJORINO STOCKMANN Bonan matenon, bofrato. Kiel vi fartas? LA MAGISTRANTO Dankon; nu, iel. (al la doktoro) Hieraŭ post oficejaj horoj mi ricevis de vi artikolon rilate la akvokondiĉojn ĉe la banejo. DOKTORO STOCKMANN Jes, ĉu vi legis ĝin? LA MAGISTRANTO Jes, mi faris. DOKTORO STOCKMANN Kaj kion vi sekve diras pri tiu afero? LA MAGISTRANTO (kun rigardo flanken) Hm -- SINJORINO STOCKMANN Venu, Petra. (Ŝi kaj _Petra_ iras en la ĉambron maldekstre.) LA MAGISTRANTO (post ioma paŭzo) Ĉu estis necese fari tiujn ekzamenojn malantaŭ mia dorso? DOKTORO STOCKMANN Jes, tiom longe kiom mi nenion certe sciis, mi -- LA MAGISTRANTO Kaj nun vi opinias, ke vi scias? DOKTORO STOCKMANN Jes, pri tio vi ja mem nun konvinkis vin. LA MAGISTRANTO Ĉu vi intencas meti tiun ĉi dokumenton antaŭ la banejan estraron kvazaŭ oficialan dokumenton? DOKTORO STOCKMANN Jes ja. Ion oni devas ja fari pri la afero; kaj tion urĝe. LA MAGISTRANTO Vi uzas, kiel kutime, fortajn parolmanierojn en via traktaĵo. Inter alie vi diras, ke tio, kion ni ofertas al niaj bangastoj, estas permanenta venenigo. DOKTORO STOCKMANN Jes sed, Petro, ĉu ĝi povas alimaniere nomiĝi? Pensu nur, -- venena akvo por interna same kiel por ekstera uzo! Kaj tio al kompatindaj, malsanaj homoj, kiuj bonfide serĉas sanon ĉe ni, kaj kiuj pagas multekoste por regajni sian sanon! LA MAGISTRANTO Kaj jen vi en via postulato venas per via dedukto al la rezulto, ke ni devas fosi novan kloakon, kiu prenu la fiaĵojn de la Muelejvalo, kaj ke la akvotubo devas esti alie lokigata. DOKTORO STOCKMANN Jes, ĉu vi do scias pri alia solvo? Mi ne. LA MAGISTRANTO Antaŭtagmeze mi faris viziteton al la urba inĝeniero. Kaj al li mi menciis -- tiel duone ŝerce -- tiujn laborojn, kvazaŭ ion, kion ni devas pripensi iam en la estonteco. DOKTORO STOCKMANN Iam en la estonteco! LA MAGISTRANTO Li ridetis de mia supozata ekstravaganco -- kompreneble. Ĉu vi faris al vi la maloportunon pripensi kiom la proponitaj ŝanĝoj eble kostus? Laŭ la informoj, kiujn mi ricevis, la elspezoj verŝajne sumiĝus al pluraj ĉentmiloj da kronoj. DOKTORO STOCKMANN Ĉu fariĝus tiom multekoste? LA MAGISTRANTO Jes. Kaj post tio sekvas la plej malbona. La laboro daŭrus minimuman tempospacon de du jaroj. DOKTORO STOCKMANN Du jaroj, vi diras? Tutaj du jaroj? LA MAGISTRANTO Minimume. Kaj kion ni dume faru pri la banejo? Ĉu ni fermu ĝin? Jes, tion ni devus. Aŭ ĉu vi opinias, ke iuj vizitos nin, kiam la onidiro disvastiĝos, ke la akvo estas malsaniga? DOKTORO STOCKMANN Sed, Petro, tia ĝi ja estas. LA MAGISTRANTO Kaj ĉio tio nun, -- ĝuste nun, kiam la institucio estas en progreso. Ankaŭ la najbaraj urboj havas certajn kondiĉojn por fariĝi serĉataj banlokoj. Ĉu vi ne pensas, ke ili tuj ekagu por direkti la fluon de fremduloj al si? Jes, tute sendube. Kaj jen ni starus tie; ni devus verŝajne fermi la tutan multekostan institucion; kaj jen vi ruinigus vian hejmurbon. DOKTORO STOCKMANN -- ruinigus --! LA MAGISTRANTO Estas sole pere de la banejo, ke la urbo havas ian notindan estontecon. Tion vi ja certe komprenas same bone kiel mi. DOKTORO STOCKMANN Sed kion vi elpensu, ke oni faru? LA MAGISTRANTO El via traktaĵo mi ne povis konvinkiĝi, ke la akvokondiĉoj ĉe la banejo estas tiel krizaj, kiel vi ilin prezentas. DOKTORO STOCKMANN Ili estas eĉ pli krizaj! Aŭ ili almenaŭ fariĝos tiaj en la somero. Kiam la vetero fariĝos varma. LA MAGISTRANTO Kiel mi jam diris, mi opinias ke vi konsiderinde troigas. Kapabla kuracisto devas scii fari siajn disponojn, -- li devas scii kiel preventi malutilajn efikojn kaj forigi ilin, se ili evidente aperus. DOKTORO STOCKMANN Kaj sekve --? Kio poste? LA MAGISTRANTO La establita akvoliverejo ĉe la banejo nun ja estas fakto, kaj devas kompreneble esti traktata kiel tia. Sed kredeble la direkcio siatempe ne volos esti neinklina preni en konsideron, ĉu kun akceptindaj financaj oferoj estus eble realigi kelkajn plibonigojn. DOKTORO STOCKMANN Kaj vi opinias, ke mi iam akceptus tian ruzaĵon! LA MAGISTRANTO Ruzaĵon? DOKTORO STOCKMANN Jes, estus ruzaĵo, -- trompo, mensogo, rekta krimo kontaŭ la publiko, kontraŭ la tuta komunumo! LA MAGISTRANTO Kiel mi antaŭe diris, mi ne povis al mi alproprigi la konvinkon, ke estas iu vere superpenda danĝero. DOKTORO STOCKMANN Jes, vi povis! Io alia ne eblas. Mia prezento estas tiel frapante vera kaj ĝusta, tion mi scias! Kaj vi tre bone komprenas, Petro; sed vi nur ne volas tion konfesi. Estis vi, kiu akceptigis, ke kaj la banejaj konstruaĵoj kaj la akvoliverejo fariĝis lokigitaj, kie ili nun situas; kaj estas _tiu_, -- estas tiu fatala eraro, kiun vi ne volas konfesi. Pa, -- ĉu vi opinias, ke mi ne travidas vin? LA MAGISTRANTO Kaj eĉ se tiel estus? Se mi per ia konsideremo gardas mian prestiĝon, tio okazas por la bono de la urbo. Sen morala aŭtoritato mi ne povas estri kaj konduki la aferojn tiel, kiel mi tion konsideras plej praktike por la bono de la tuto. Tial, -- kaj el diversaj aliaj kialoj, -- estas grave por mi, ke via prezentaĵo ne direktiĝas al la direkcio de la banejo. Ĝi devas esti retenata pro konsidero al la komuna bono. Mi iom poste metos la aferon sub diskuto, kaj ni agu plej eble efike en plena silento; sed nenio, -- eĉ neniu vorto devas veni al la scio de la publiko en tiu ĉi fatala afero. DOKTORO STOCKMANN Nu, tion vi ne povas malhelpi, mia kara Petro. LA MAGISTRANTO Devas esti kaj estu malhelpota. DOKTORO STOCKMANN Neeblas, mi diras; tro multaj jam konas ĝin. LA MAGISTRANTO Konas ĝin! Kiuj? Do ne tiuj sinjoroj en "La Popola Mesaĝo" --? DOKTORO STOCKMANN Ho jes; ankaŭ ili. La liberala sendependa gazetaro certe zorgos pri tio, ke vi faru vian devon. LA MAGISTRANTO (post mallonga paŭzo) Vi estas senmezure senprudenta homo, Tomas. Ĉu vi ne pripensis la konsekvencojn, kiujn tio povos havi por vi mem? DOKTORO STOCKMANN Konsekvencojn? Konsekvencojn por mi? LA MAGISTRANTO Por vi kaj por la viaj, jes. DOKTORO STOCKMANN Kion diable _tio_ signifas? LA MAGISTRANTO Mi pensas, ke mi ĉiam montris min kiel serveman kaj helpeman fraton al vi. DOKTORO STOCKMANN Jes, vi faris; kaj pro tio mi dankas vin. LA MAGISTRANTO Mi ne petas. Iel mi ja ankaŭ devis -- pro mi mem. Estis ĉiam mia espero, ke mi iomete bridus vin, kiam mi helpis vin plibonigi vian ekonomian staton. DOKTORO STOCKMANN Ĉu? Ĉu nure pro vi mem --! LA MAGISTRANTO Parte, mi diras. Estas malagrable por publika oficisto, ke lia plej proksima parenco foje kaj foje kompromitas sin. DOKTORO STOCKMANN Kaj tion vi opinias, ke mi faras? LA MAGISTRANTO Jes, bedaŭrinde, vi faras, sen via propra scio. Vi havas maltrankvilan, bataleman, ribeleman animon. Kaj ankaŭ vian malfeliĉan emon skribi publike pri ĉiuj eblaj kaj neeblaj aferoj. Post subita ideo, -- tuj vi skribas gazetartikolon aŭ tutan broŝuron pri ĝi. DOKTORO STOCKMANN Jes, sed estas ja la devo de civitano konigi al la publiko novan ideon, kiun li ekhavis! LA MAGISTRANTO Ho, la publiko tute ne bezonas novajn pensojn. Al la publiko plej bone servas la malnovaj, bonaj, aprobitaj ideoj, kiujn ĝi jam havas. DOKTORO STOCKMANN Kaj tion vi tiel rekte diras! LA MAGISTRANTO Jes, iam mi do devas paroli rekte al vi. Ĝis nun mi provis eviti tion, ĉar mi scias, kiel iritema vi estas; sed nun mi devas diri al vi la veron, Tomas. Vi ne havas imagon kiom vi malutilas al vi mem per via impeta konduto. Vi plendas pri la aŭtoritatuloj, jes eĉ pri la registaro, -- kritikaĉas ĝin, -- pretendas, ke vi estas neglektita, persekutata. Sed ĉu vi povas ion alian atendi, -- tia trudema homo, kia vi estas. DOKTORO STOCKMANN Nu do, -- ĉu mi ankaŭ estas trudema? LA MAGISTRANTO Jes, Tomas, vi estas tre malfacila homo por kunlaboro. Tion mi spertis. Vi transpaŝas ĉiujn konsiderojn; aspekte vi tute forgesas, ke estas mi, kiun vi povas danki pro la ofico ĉi tie kiel baneja kuracisto -- DOKTORO STOCKMANN Al tiu mi estis la sole ĝusta! Mi kaj neniu alia! Mi estis la unua, kiu vidis, ke la urbo povis fariĝi floranta banloko; kaj tiam mi estis la sola, kiu tion vidis. Mi staris sola kaj luktis por la ideo dum multaj jaroj; kaj mi skribis kaj skribis -- LA MAGISTRANTO Sendube. Sed tiam la ĝusta tempo ankoraŭ ne prezentis sin; nu, pri tio vi tie norde en via forejo ne povis juĝi. Sed kiam la oportuna momento venis, tiam mi -- kaj la aliuloj -- prenis la aferon en niajn manojn -- DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj sekve vi fuŝis mian belan planon. Ho ja, montriĝas efektive nun, kiaj saĝaj uloj vi estis! LA MAGISTRANTO Laŭ mia supozo montriĝas nun nur, ke vi denove bezonas elfluon por via batalemo. Vi volas venki viajn superulojn; -- estas ja via ĉiama kutimo. Vi ne toleras iun aŭtoritatulon super vi; vi strabas malkontente al ĉiu, kiu okupas superan publikan pozicion; vi rigardas lin kiel personan malamikon, -- kaj tuj ĉiuj atakiloj estas same bonaj por vi. Sed nun mi atentigis vin, kio staras riske por la tuta urbo, -- kaj sekve ankaŭ por mi. Kaj tial mi diras al vi, Tomas, ke mi ne cedas en la postulo, kiun mi nun intencas starigi al vi. DOKTORO STOCKMANN Kia postulo estas tiu? LA MAGISTRANTO Ĉar vi estis tiel babilema, ke vi menciis tiun delikatan aferon por nekoncernantuloj, kvankam ĝi devus esti konservata kiel sekreto de la direkcio, ni kompreneble ne povas silentigi la aferon. Ĉiuspecaj onidiroj disvastiĝos ĉirkaŭen, kaj la maliculoj inter ni volos nutri la onidirojn per ĉiuspecaj aldonaĵoj. Tial fariĝas necese, ke vi publike kontraŭdiru tiajn onidirojn. DOKTORO STOCKMANN Mi! Kiel? Mi ne komprenas vin. LA MAGISTRANTO Estas atendata, ke vi post novaj ekzamenoj venos al la rezulto, ke la afero eĉ ne proksimume estas tiel danĝera aŭ kriza, kiel vi en la unua momento imagis al vi. DOKTORO STOCKMANN Aha, -- do tion vi atendas! LA MAGISTRANTO Plue oni atendas, ke vi nutras kaj publike esprimas tiun konfidon al la estraro, ke ĝi profunde kaj konscience volas okazigi ĉion necesan por plibonigi eblajn difektojn. DOKTORO STOCKMANN Jes, sed tion vi neniam povos fari, tiom longe kiom vi faras fuŝadon kaj flikaĵon. Tion mi diras al vi, Petro; kaj tio estas mia klara kaj serioza konvinko --! LA MAGISTRANTO Kiel funkciisto vi ne rajtas nutri iun apartan konvinkon. DOKTORO STOCKMANN (haltas) Ne rajtas --? LA MAGISTRANTO Kiel funkciisto, mi diras. Kiel privata persono, -- kompreneble, tio estas alia afero. Sed kiel subordigita funkciisto ĉe la banejo vi ne rajtas esprimi iun konvinkon, kiu kontraŭas tiun de viaj superuloj. DOKTORO STOCKMANN Tio troas! Mi, kiel kuracisto, kiel sciencisto, ne rajtus --! LA MAGISTRANTO La afero ĉi tie traktata ne estas nure scienca; estas kompleksa afero; ĝi estas kaj teknika kaj ekonomia afero. DOKTORO STOCKMANN Ho, ke ĝi estu por mi kio diable ĝi volas esti! Mi volas esti libera por diri mian opinion pri ĉiuj aferoj en la tuta mondo! LA MAGISTRANTO Bonvolu. Sed nur ne pri la banejo -- Tion ni malpermesas al vi. DOKTORO STOCKMANN (krias) Vi malpermesas --; Vi! Tiaj, tiaj --! LA MAGISTRANTO Mi malpermesas al vi, -- _mi_, via plej supera ĉefo; kaj kiam mi malpermesas, por vi estas obei. DOKTORO STOCKMANN (sin regante) Petro, -- se vi ne estus mia frato -- PETRA (ektire malfermas la pordon) Patro, tion vi ne toleru! SINJORINO STOCKMANN (post ŝi) Petra, Petra! LA MAGISTRANTO Aha, oni staras gvate. SINJORINO STOCKMANN Traaŭdeblas; ni ne povis eviti -- PETRA Jes, mi staris aŭskultante. LA MAGISTRANTO Nu, estas ja bone -- DOKTORO STOCKMANN (iras pli proksimen) Vi parolis pri malpermeso kaj obeo --? LA MAGISTRANTO Vi mem devigis min paroli en tiu tono. DOKTORO STOCKMANN Kaj mi do en publika deklaro ŝtopu al mi mem la buŝon? LA MAGISTRANTO Ni estimas tion absolute necesa, ke vi publikigu deklaron tian, kian mi postulis. DOKTORO STOCKMANN Kaj se mi ne -- obeas? LA MAGISTRANTO En tiu okazo ni mem elsendos deklaron por trankviligi la publikon. DOKTORO STOCKMANN Bone; sed en tiu okazo mi skribos kontraŭ vin. Mi persistos; mi pruvu, ke _mi_ pravas kaj ke vi malpravas. Kaj kion volas vi tiam fari? LA MAGISTRANTO En tiu okazo mi ne povos malhelpi, ke vi ricevos vian maldungon. DOKTORO STOCKMANN Kion --! PETRA Patro, -- maldungon! LA MAGISTRANTO Maldungon kiel kuracisto ĉe la banejo. Mi vidos min devigata rekomendi tujan maldungon, forigi vin de ĉiu rilato kun la aferoj de la banejo. DOKTORO STOCKMANN Kaj tion vi kuraĝus! LA MAGISTRANTO Estas vi mem, kiu ĉi tie ludas riske. PETRA Onklo, tio estas indigniga konduto kontraŭ homo kiel patro! SINJORINO STOCKMANN Silentu do, Petra! LA MAGISTRANTO (rigardas al Petra) Aha, oni jam permesas al si esprimi opiniojn. Kompreneble. (al la sinjorino) Bofratino, supozeble vi estas la plej prudenta en ĉi tiu domo. Uzu la influon, kiun vi eble havas sur vian edzon; igu lin percepti, al kio tio kondukos kaj por lia familio -- DOKTORO STOCKMANN Mia familio koncernas neniun alian ol mi mem! LA MAGISTRANTO -- kaj por lia familio, mi diras, kaj por la urbo en kiu li loĝas. DOKTORO STOCKMANN Estas mi, kiu laboras por la vera bono de la urbo! Mi volas senvualigi la mankojn, kiuj frue aŭ malfrue aperos en la plena lumo de la tago. Ho, montriĝos, ke mi amas mian hejmurbon. LA MAGISTRANTO Vi, kiu en blinda spito ekiras fortranĉi la plej gravan fonton de prospero por la urbo. DOKTORO STOCKMANN Tiu fonto estas venena, homo! Ĉu vi estas freneza! Ni vivas ĉi tie vendaĉante malpuraĵojn kaj putraĵojn! Nia tuta floranta publika vivo suĉas sian nutron el mensogo! LA MAGISTRANTO Fantaziaĵo -- aŭ io ankoraŭ pli malbona. Homo, kiu elĵetas tiajn ofendajn akuzojn kontraŭ sian propran hejmlokon, tiu efektive estas malamiko de la socio. DOKTORO STOCKMANN (kontraŭen al li) Kaj jenon vi kuraĝas -- SINJORINO STOCKMANN (ĵetas sin inter ilin) Tomas! PETRA (kaptas la brakon de sia patro) Estu trankvila, patro! LA MAGISTRANTO Mi ne volas riski perforton. Mi nun avertis vin. Pripensu nun, kion vi ŝuldas al vi mem kaj al la viaj. Adiaŭ. (Li eliras.) DOKTORO STOCKMANN (paŝas tien kaj reen) Kaj tian traktadon mi devas sperti! En mia propra hejmo, Katrine! Kion vi al tio diras! SINJORINO STOCKMANN Jes, vere estas kaj honto kaj spito, Tomas -- PETRA Se eblus por mi iel gorĝe kapti onklon --! DOKTORO STOCKMANN Mi mem kulpas; mi estus devinta hirti harojn kontraŭ ili antaŭ longe, -- grinci dentojn, -- morde ataki! -- Eĉ nomi min malamiko de la socio! Mi! Diable, tion mi ne lasas gluiĝi sur min! SINJORINO STOCKMANN Sed, kara Tomas, via frato ja havas la potencon -- DOKTORO STOCKMANN Jes, sed estas mi, kiu pravas! SINJORINO STOCKMANN Aĥ jes, vi pravas, vi pravas; kion helpas tio, ke vi pravas, kiam vi ne havas potencon? PETRA Sed patrino do, -- kiel vi povas paroli tiel? DOKTORO STOCKMANN Ĉu ne helpus en libera socio esti tiu, kiu pravas? Vi estas ridinda, Katrine. Kaj aŭdu, -- ĉu mi ne havas la liberalan gazetaron antaŭ mi, -- kaj la kompaktan plimulton dorse? Tiuj do estas sufiĉa potenco, mi opinias! SINJORINO STOCKMANN Sed, bona Dio, Tomas, vi do ne intencas --? DOKTORO STOCKMANN Kion mi ne intencas? SINJORINO STOCKMANN -- kontraŭstari vian fraton. DOKTORO STOCKMANN Kion, diable, volas vi, ke mi alie farus, se mi ne rajtas insisti pri ĝusteco kaj vero! PETRA Jes, pri tio ankaŭ mi demandas? SINJORINO STOCKMANN Sed utilas ja al nenio; kiam ili ne volas, ili ne volas. DOKTORO STOCKMANN Hoho, Katrine, atendu nur, kaj vi vidos, ke mi faros mian militon al venko. SINJORINO STOCKMANN Jes, vi eble venkos tiel, ke vi ricevos vian maldungon, -- tion vi faros. DOKTORO STOCKMANN Tiam mi almenaŭ farus mian devon al la publiko, -- al la socio. Mi, kiu nomiĝas malamiko de la socio! SINJORINO STOCKMANN Sed al via familio, Tomas? Al ni hejme? Ĉu ŝajnas al vi, ke _tio_ estas fari vian devon al tiuj, kiujn vi devas prizorgi? PETRA Ho, ne pensu ĉiam unue pri ni patrino. SINJORINO STOCKMANN Jes, _vi_ povas senzorge paroli; vi povas stari sur propraj piedoj, se gravas. -- Sed pensu pri la knaboj, Tomas; pensu ankaŭ iom pri vi mem, kaj pri mi -- DOKTORO STOCKMANN Vere mi opinias, ke vi estas tute freneza, Katrine! Se mi tiel mizere, malkuraĝe submetigus min antaŭ tiun Petro kaj lian kanajlaron, -- ĉu mi plu iam havus feliĉan momenton en mia vivo? SINJORINO STOCKMANN Nu, tion mi ne scias; sed Dio gardu nin antaŭ tiu feliĉo, kiun ni ĉiuj ricevos, se vi daŭre obstinos. Tiam vi denove staros sen vivrimedoj, sen stabilaj enspezoj. Ŝajnas al mi, ke ni sufiĉe spertis tion en la pasinteco; memoru tion, Tomas; pensu kion tio kunportos. DOKTORO STOCKMANN (tordas sin luktante kaj pugnigas la manojn) Kaj tiaĵon tiuj oficejsklavoj ĵetu sur liberan honestan homon! Ĉu ne estas terure, Katrine? SINJORINO STOCKMANN Jes, vere estas granda peko kontraŭ vi. Sed, bona Dio, estas ja tiom multaj maljustaĵoj en la mondo sub kiujn oni devas klini sin. -- Jen la knaboj, Tomas! Rigardu ilin! Kio fariĝu el ili? Ho ne, ne, vi do neniam povos -- (_Ejlif_ kaj _Morten_, kun lernolibroj, dume envenis.) DOKTORO STOCKMANN La knaboj --! (subite li staras firme kaj sinrege.) Eĉ ne se la tuta mondo falus, volas mi klini la nukon sub la jugon. (Li iras al sia ĉambro.) SINJORINO STOCKMANN (post lin) Tomas, -- kion vi volas fari! DOKTORO STOCKMANN (ĉe la pordo) Mi volas havi la rajton rigardi miajn knabojn en la okulojn, kiam ili fine fariĝos plenkreskaj, liberaj homoj. (Li iras en sian ĉambron) SINJORINO STOCKMANN (ekploras) Ho Dio helpu kaj konsolu nin ĉiujn! PETRA Patro, li estas brava! Li ne cedas. (La _knaboj_ mire demandas, kio okazis; _Petra_ signas al ili por silenti.) TRIA AKTO (La redaktejo de "La Popola Mesaĝo". Maldekstre en la fono estas la enirpordo; dekstre sur la sama muro estas alia pordo kun vitraĵoj, tra kiuj oni vidas en la presejon. Sur la muro dekstre estas pordo. Meze sur la planko estas granda tablo kovrita de paperoj, gazetoj kaj libroj. Antaŭe maldekstre estas fenestro kaj apud ĝi estas skribopupitro kun alta seĝo. Paro da apogseĝoj staras ĉe la tablo kaj kelkaj aliaj seĝoj laŭ la muroj. La ĉambro estas trista kaj malkomforta, la mebloj malnovaj, la apogseĝoj malpuraj kaj ŝiritaj. En la presejo oni vidas paron da kompostistoj en laboro; pli fore manpresilo estas en funkcio.) (_Redaktoro Hovstad_ sidas ĉe la pupitro skribante. Iom poste venas de dekstre _Billing_ kun la manuskripto de la doktoro en la mano.) BILLING Nu, jen vere io --! HOVSTAD (skribante) Ĉu vi tralegis ĝin? BILLING (metas la manuskripton sur la pupitron) Jes, mi efektive faris. HOVSTAD Ĉu vi ne trovas, ke la doktoro estas sufiĉe akra? BILLING Akra? Li estas, dia morto, frakasanta, jes vere. Ĉiu vorto falas peze, kiel -- mi diru -- kiel frapo de hakilkapo. HOVSTAD Jes, sed tiuj homoj ne falas post la unua frapo. BILLING Vere; sed ni daŭre frapos, -- frapon post frapo, ĝis la tuta potenco de la grandeguloj disfalos. Kiam mi sidis tie interne legante tion ĉi, mi kvazaŭ vidis la revolucion veni de fore. HOVSTAD (turnas sin) Tŝ; ne diru tion kun Aslaksen aŭskultanta. BILLING (mallaŭtigas la voĉon) Aslaksen estas cedema malkuraĝulo; ne troviĝas vira kuraĝo en li. Sed tiun ĉi fojon vi do trapuŝos vian volon? Ĉu? Vi ja enprenos la artikolon de la doktoro? HOVSTAD Jes, se la magistranto ne cedas senproteste, -- BILLING Tio estus diable ĉagrene. HOVSTAD Nu, ni povas feliĉe utiligi al ni la situacion, kio ajn kio okazos. Se la magistranto ne akceptos la proponon de la doktoro, li ekhavos ĉiujn etburĝojn sur la nukon, -- la tutan asocion de domposedantoj kaj la aliaj. Kaj se li akceptos ĝin, li ekhavos kiel kontraŭulojn aron de la grandaj posedantoj de akcioj en la banejo, kiuj ĝis nun estis liaj plej fortaj subtenantoj -- BILLING Jes, jes bone; ĉar ili devos ja elspezi grandan sumon -- HOVSTAD Jes, ho ĵuru pri tio. Kaj jen la rondo estos rompita, vidu, kaj tiam ni en la gazeto, tagon post tago, evidentigu por la publiko, ke la magistranto malkapablas en ĉiu ajn afero, kaj ke la konfidaj postenoj en la urbo, la tuta komunuma estraro, estu transdonota en la manojn de liberalaj homoj. BILLING Estas, dia morto, frapante vere! Mi vidas, -- mi vidas; ni staras ĵus antaŭ la komenco de revolucio! (Oni frapas.) HOVSTAD Tŝ (vokas) Envenu! (_Doktoro Stockmann_ venas tra la pordo maldekstre en la fono.) HOVSTAD (iras al li renkonte) Ho, jen la doktoro. Nu? DOKTORO STOCKMANN Ekpresu, sinjoro Hovstad! HOVSTAD Tiel do rezultis? BILLING Hura! DOKTORO STOCKMANN Ekpresu, mi diras. Jes certe, en tion rezultis. Sed nun ili havu kion ili deziras. Nun estos milito en la urbo, sinjoro Billing! BILLING Milito kun nuda tranĉilo, mi esperas! La tranĉilo al la gorĝo, sinjoro doktoro! DOKTORO STOCKMANN La traktaĵo estas nur komenco. Mi jam havas la kapon plena de skizoj por kvar aŭ kvin aliaj artikoloj. Kie estas Aslaksen? BILLING (vokas en la presejon) Aslaksen, venu ĉi tien momenton! HOVSTAD Kvar aŭ kvin aliaj artikoloj, vi diris? Pri la sama afero? DOKTORO STOCKMANN Ho ne, -- multe mankas je tio, kara. Estos pri tute aliaj aferoj. Sed ĉio devenas de la akvoliverejo kaj la kloako. Unu afero posttiras alian, vi komprenas. Estas kiel malkonstrui malnovan domon, -- ĝuste tiel. BILLING Estas, dia morto, vero; ŝajnas ke oni neniam finis, antaŭ ol la tuta domaĉo estas malkonstruita. ASLAKSEN (venante de la presejo) Malkonstruita! La doktoro do ne intencas malkonstrui la banejon? HOVSTAD Absolute ne; ne timu. DOKTORO STOCKMANN Nu ne; temas pri tute aliaj aferoj. Kion vi nun diras pri mia traktaĵo, sinjoro Hovstad? HOVSTAD Ĝi estas tiel klara kaj simpla; oni ne bezonas esti fakulo por kompreni la konekson. Mi kuraĝas diri, ke vi havos ĉiun kleran homon ĉe via flanko. ASLAKSEN Kaj ankaŭ ĉiujn prudentajn, ĉu? BILLING Prudentajn kaj malprudentajn, -- jes, mi pensas preskaŭ la tutan urbon. ASLAKSEN Nu, do ni kuraĝas presi ĝin. DOKTORO STOCKMANN Jes, tion mi opinius. HOVSTAD Ni enprenos ĝin morgaŭ frue. DOKTORO STOCKMANN Jes, morto kaj plago, ni devas perdi eĉ ne unu solan tagon. Aŭdu, sinjoro Aslaksen, pri _tio_ mi petas vin: Vi devas persone okupiĝi pri la manuskripto. ASLAKSEN Mi faros. DOKTORO STOCKMANN Atentu pri ĝi kvazaŭ pri oro. Neniun preseraron; ĉiu vorto estas grava. Kaj mi envenos poste; eble mi tiam povos legi presprovaĵon. -- Jes, mi ne povas esprimi, kiom mi soifas vidi tiun aferon presita, -- ĵetege disigita -- BILLING Disĵetita, -- jes kvazaŭ fulmo! DOKTORO STOCKMANN -- submetita al la juĝo de ĉiuj spertaj kuncivitanoj. Ho, vi ne povas imagi al vi, kion mi hodiaŭ devis toleri. Oni minacis min per tio kaj tio; oni volis forpreni de mi miajn plej evidentajn homajn raĵtojn -- BILLING Kion! Viajn homajn rajtojn! DOKTORO STOCKMANN -- oni volis humiligi min, igi min perfidulo; postulis, ke mi metu personan avantaĝon antaŭ mian internan, sanktan konvinkon -- BILLING Tio estas, dia morto, tro kruda. HOVSTAD Ho jes, oni povas atendi ĉion de tiu flanko. DOKTORO STOCKMANN Sed antaŭ mi ili cedu; tion ili vidu nigre sur blanke. Ĉiun tagon mi nun kvazaŭ ĵetos ankron en "La Popola Mesaĝo", kaj enfilos ilin per eksplodaj artikoloj laŭvice -- ASLAKSEN Jes, sed aŭskultu -- BILLING Hura; ni havos militon, militon! DOKTORO STOCKMANN -- mi frapu ilin teren, frakasu ilin, disfaligu iliajn fortikaĵojn antaŭ la okuloj de la justa publiko! Tion mi faru! ASLAKSEN Sed nepre modere, sinjoro doktoro; pafu modere -- BILLING Ho ne; ho ne! Ne ŝparu la dinamiton! DOKTORO STOCKMANN (same nekonfuzebla) Ĉar nun ne estas nur tio pri la akvoliverejo kaj la kloako. Estas la tuta socio, kiu estu purigota, desinfektota -- BILLING _Jen_ la liberiga vorto! DOKTORO STOCKMANN Ĉiuj flikuloj ni forĉasos. Kaj tio en ĉiuj ejoj! Malfermiĝis por mi senfinaj vizioj hodiaŭ. Ankoraŭ ne estas tute klare por mi; sed mi eltrovos. Estas junaj, sanaj portantoj de la standardoj, kiujn ni nun devas serĉi, miaj amikoj; ni devas havi novajn komandantojn en ĉiuj antaŭpostenoj. BILLING Aŭdu, aŭdu! DOKTORO STOCKMANN Estu ni nur solidaraj, kaj ĉio iros glate, glate! La tuta revolucio kvazaŭ ŝipo lanĉiĝos el la ŝipglitejo. Jes, ĉu vi ne tion kredas? HOVSTAD Miaparte, mi opinias, ke nun ni havas esperon meti la estradon de la komunumo tien, kie ĝi juste devas kuŝi. ASLAKSEN Kaj antaŭenpaŝante en modereco, mi ne povas imagi, ke tio ĉi estu danĝera. DOKTORO STOCKMANN Kiu, diable, atentas, ĉu tio estas danĝera aŭ ne! Kion mi faras, tion mi faras en la nomo de la vero kaj pro mia konscienco. HOVSTAD Vi estas viro, kiu meritas subtenon, sinjoro doktoro. ASLAKSEN Jes, tio estas firma; la doktoro estas la vera amiko de la urbo; vera amiko de la socio li estas. BILLING Doktoro Stockmann estas, dia morto, amiko de la popolo, Aslaksen! ASLAKSEN Mi opinias, ke la asocio de domposedantoj baldaŭ uzos tiun esprimon. DOKTORO STOCKMANN (tuŝita, premas iliajn manojn) Dankon, dankon, miaj karaj, fidelaj amikoj; -- tio ĉi estas por mi konsolo: -- mia frato nomis min io tute alia. Nu, honto al mi, se li tion ne rehavu kun rentoj! Sed nun mi devas eliri por kuraci iun malfeliĉan diablon --. Mi revenos, kiel mi diris. Zorgu nun bone pri la manuskripto, sinjoro Aslaksen; -- kaj precipe forstreku eĉ ne unu solan krisignon! Prefere aldonu kelkajn! Bone, bone; adiaŭ ĝis poste; adiaŭ, adiaŭ! (Reciprokaj salutoj dum li estas akompanata al la pordo, kaj li foriras.) HOVSTAD Li fariĝos netakseble utila homo por ni. ASLAKSEN Jes, tiom longe kiom li nur tenas sin al la afero pri la banejo. Sed se li pluen iros, ne estas konsilinde sekvi lin. HOVSTAD Hm, dependas de -- BILLING Vi estas ja damne timema, Aslaksen. ASLAKSEN Timema? Jes, kiam temas pri la lokaj potenculoj, mi estas timema, sinjoro Billing; tion mi lernis en la lernejo de la spertoj. Sed metu min en la grandan politikon, antaŭ la registaro mem, kaj jen vidu ĉu mi estas timema. BILLING Certe vi ne estas, ne; sed tio ja estas la kontraŭeco en vi. ASLAKSEN Mi estas homo kun konscienco, tia estas la afero. Se oni atakas la registaron, oni almenaŭ ne malutilas al la socio; ĉar tiuj homoj ne ĝenas sin pri tio; -- ili restas starantaj same firme. Sed la _lokaj_ aŭtoritatuloj, _ilin_ oni povas elĵeti el ofico, kaj jen eble oni ekhavos la senspertecon ĉe la stirilo, je neriparebla malutilo por domposedantoj kaj por aliuloj. HOVSTAD Sed la civitana edukado pere de memregado, -- ĉu vi ne pensas pri _ĝi?_ ASLAKSEN Kiam homo ricevis ion inter la manojn, pri kio li devas zorgi, li ne povas pensi pri ĉio ajn, sinjoro Hovstad. HOVSTAD Ke mi do neniam ricevu ion inter la manojn! BILLING Aŭdu, -- aŭdu! ASLAKSEN (ridetas) Hm. (montras al la seĝo) Sur la redaktortabureto _tie_ sidis antaŭ vi guberniestro Stensgard. BILLING (kraĉas) Fi! Tia dizertulo. HOVSTAD Mi ne estas ŝancelisto -- kaj neniam fariĝos. ASLAKSEN Politikisto priĵuru nenion en la mondo, sinjoro Hovstad. Kaj vi, sinjoro Billing, devus iomete refi la velon nuntage, mi opinias; vi ja petskribas pri la ofico kiel sekretario en la magistrato. BILLING Mi --! HOVSTAD Ĉu vi, Billing! BILLING Nu ja. -- Diable, vi ja komprenas, ke estas nur por inciti tiujn memkontentajn sinjorojn. ASLAKSEN Nu, min tio tute ne koncernas. Sed kiam oni akuzas min pro timemo kaj pro kontraŭdiro en mia sinteno, tiam jenon mi volas akcenti: La pasinteco de presisto Aslaksen kuŝas aperta por ĉiu ajn. Mi ne subiĝis al alia ŝanĝo ol fariĝi pli modera. Mia koro daŭre estas ĉe la popolo; sed mi ne neas, ke mia prudento klinas iomete en la direkton de la potenculoj, -- jes, nome al la lokaj. (Li iras en la presejon.) BILLING Ĉu ni ne provu kvitigi nin pri li, Hovstad? HOVSTAD Ĉu vi konas iun alian, kiu volas stari kredite por papero kaj preskostoj? BILLING Damnite ke ni ne havas sufiĉan komerckapitalon. HOVSTAD (eksidas ĉe la pupitro) Jes, se ni nur _tiun_ havus -- BILLING Ĉu se vi turnus vin al doktoro Stockmann? HOVSTAD (foliumante la paperojn) Ho, kiom tio utilus? Li posedas ja nenion. BILLING Ne; sed li havas bonan viron rezerve, maljunan Morten Kiil, -- "la melon", kiel homoj nomas lin. HOVSTAD (skribante) Ĉu vi scias certe, ke _li_ ion posedas? BILLING Jes, dia morto, li ja certe posedas! Kaj parto de ĝi devas ja fali sur la familion de Stockmann. Li devas ja pensi ekipi -- almenaŭ la infanojn. HOVSTAD (turnas sin duone) Ĉu vi bazas vin sur _tio_? BILLING Bazas? Kompreneble mi bazas sur nenio. HOVSTAD Estas saĝe. Kaj sur tiu ofico en la magistrato vi tute ne devas bazi; ĉar mi povas certigi vin, -- vi ĝin ne ricevos. BILLING Ne, ĉu vi ne komprenas, ke mi tion bone scias? Sed efektive estas bone, ke mi ne ricevos ĝin. Tia neglekto flamigas la batalemon; -- oni kvazaŭ ricevas provizon de freŝa galo, kaj tio do estas bezonata en fora angulo kiel la nia, kie rare okazas io vere instiganta. HOVSTAD (skribante) Nu ja; nu ja. BILLING Nu, -- ili baldaŭ aŭdos de mi! -- Nun mi eniros por skribi la manifeston de la asocio de domposedantoj. (Li iras en la ĉambron dekstre.) HOVSTAD (sidas ĉe la pupitro, maĉas la plumingon kaj diras malrapide:) Hm, -- ĉu tiel? -- (Oni frapas.) Envenu! (Petra venas tra la pordo maldekstre en la fono.) HOVSTAD (ekstaras) Ĉu estas vi? Vi venas ĉi tien? PETRA Jes, mi petas pardonon -- HOVSTAD (antaŭentiras apogseĝon) Bonvolu eksidi. PETRA Ne dankon; mi tuj foriros. HOVSTAD Ĉu eble estas io de via patro, kio --? PETRA Ne, estas de mi mem. (tiras libron el la mantelpoŝo) Jen la angla rakonto. HOVSTAD Kial vi redonas ĝin? PETRA Ĉar mi ne volas traduki ĝin. HOVSTAD Sed vi ja promesis al mi certe -- PETRA Jes, tiam mi ankoraŭ ne estis ĝin leginta. Kaj ankaŭ vi certe ne legis ĝin? HOVSTAD Ne; vi ja scias, ke mi ne konas la anglan lingvon; sed -- PETRA Nu ja; tial mi volis diri al vi, ke vi devas serĉi iun alian. (metas la libron sur la tablon) Tiu ĉi ne taŭgas en "La Popola Mesaĝo". HOVSTAD Kaj kial ne? PETRA Ĉar ĝi tute kontraŭas viajn proprajn opiniojn. HOVSTAD Nu, pro tio -- PETRA Vi ja ne komprenas min. Temas pri tio kiel supernatura gvidado zorgas pri la tielnomataj bonaj homoj, kaj fine kondukas ĉion al la plej bona por ili, -- kaj ke ĉiuj tielnomataj malbonaj homoj ricevas punon. HOVSTAD Tamen tiel ĉio estas ja nur bone. Estas ja ĝuste tiaĵo, kion la homoj volas havi. PETRA Ĉu vi do volas esti tiu, kiu donas tiaĵon al la homoj? Vi mem ja kredas eĉ ne unu vorton el tio. Vi ja bone scias, ke ne okazas tiel en la realeco. HOVSTAD Vi tute pravas; sed redaktoro ne povas ĉiam agi kiel li volus. Ofte oni devas klini sin antaŭ la opinio de la popolo en negravaj aferoj. La politiko tamen estas la ĉefa afero en la vivo -- almenaŭ por gazeto; kaj se mi volas konduki homojn kun mi al libereco kaj progreso, mi ne devas fortimigi ilin. Trovante tian moralan rakonton sube en la gazetkelo, ili pli volonte akceptos, kion ni presas supre; -- ili kvazaŭ fariĝas pli konfidemaj. PETRA Fi; tiel ruze vi ne starigas kaptilojn por viaj legantoj; vi do ne estas araneo. HOVSTAD (ridetas) Dankon, ĉar vi havas tian bonan opinion pri mi. Ne, efektive estas ja la ideo de Billing kaj ne la mia. PETRA De Billing! HOVSTAD Jes, li almenaŭ parolis tiel pasinttage. Estas ja Billing, kiu absolute volas enpreni tiun rakonton; mi ja ne konas la libron. PETRA Sed kiel povas do Billing kun siaj liberalaj opinioj --! HOVSTAD Ho, Billing estas multspeca, li. Nun li ankaŭ petskribis pri la ofico kiel sekretario de la magistrato, mi aŭdas. PETRA Tion mi ne kredas, Hovstad. Kiel povus li decidigi sin al tiaĵo? HOVSTAD Nu, pri tio vi devas demandi lin. PETRA Neniam mi imagus tion pri Billing. HOVSTAD (rigardas ŝin fikse) Ĉu ne? Ĉu tio venas al vi tiel neatende. PETRA Jes. Aŭ tamen eble ne. Ho, mi ne vere scias --. HOVSTAD Ni gazetskribistoj ne multe taŭgas, fraŭlino. PETRA Ĉu vi vere tion diras? HOVSTAD Foje mi tion pensas. PETRA Jes, sub la ĉiutaga kverelado; tion mi komprenas. Sed nun, kun granda afero inter la manoj --. HOVSTAD Tio ĉi pri via patro, vi aludas? PETRA Ĝuste tio, jes. Ŝajnas al mi, ke nun vi devas senti vin kiel viro, kiu taŭgas antaŭ la plimulto. HOVSTAD Jes, hodiaŭ mi sentas ion tian. PETRA Jes, ĉu ne; vi ja tion sentas! Ho, estas admirinda vivotasko, kiun vi elektis. Tiel rompi vojon por misjuĝitaj veroj kaj por novaj, kuraĝaj opinioj --; jes, antaŭeniri sentime kaj paroli por maljuste traktata homo -- HOVSTAD Pleje ĉar tiu maljuste traktata homo estas --, hm, -- mi ne ĝuste scias kiel mi -- PETRA Kiam li estas tiel justa kaj funde honesta, vi pensas? HOVSTAD (pli mallaŭte) Pleje ĉar li estas via patro, mi pensas. PETRA (subite kiel frapita) _Tio_? HOVSTAD Jes, Petra, -- fraŭlino Petra. PETRA Ĉu estas _tio_, kio staras por vi, kiel la unua kaj supera? Ne la afero mem? Ne la vero; ne la granda, varma bonkoreco de patro? HOVSTAD Jes, -- ja kompreneble, ankaŭ tio. PETRA Ne dankon; nun vi trodiris, Hovstad; kaj nun mi neniam plu kredos vin en io ajn. HOVSTAD Ĉu vi ofendiĝus pro tio, ke estas pleje pro vi --? PETRA Tio pro kio mi ofendiĝas, estas ke vi ne estis sincera antaŭ patro. Vi parolis kun li, kvazaŭ la vero kaj la bono de la socio kuŝus en via koro; vi trompis kaj patron kaj min; vi ne estas tia viro, kian vi ŝajnigis. Kaj tion mi neniam pardonos al vi -- neniam! HOVSTAD Tion vi ne diru tiel akre, fraŭlino Petra; kaj malpli nun. PETRA Kial ne nun? HOVSTAD Ĉar via patro nun ne povas malhavi mian helpon. PETRA (rigardas lin kvazaŭ de supre) Ĉu vi ankaŭ estas tia? Fi do! HOVSTAD Ne, ne, mi ne estas; venis ja nur senintence; ne kredu tion. PETRA Mi scias kion kredi. Adiaŭ. ASLAKSEN (el la presejo, rapide kaj sekrete) Morto kaj plago, sinjoro Hovstad -- (vidas Petra) Aj, domaĝe -- PETRA Jen kuŝas la libro; donu ĝin al iu alia. (iras al la elirejo) HOVSTAD (sekvas ŝin) Sed, fraŭlino -- PETRA Adiaŭ. (ŝi foriras.) ASLAKSEN Sinjoro Hovstad, aŭskultu do! HOVSTAD Nu, nu do; kio estas? ASLAKSEN La magistranto staras en la presejo. HOVSTAD La magistranto, vi diras? ASLAKSEN Jes, li volas paroli kun vi; li envenis tra la malantaŭa pordo, -- ne volis esti vidata, vi komprenas. HOVSTAD Kio tio povas esti? Ne; atendu, mi volas mem -- (Li iras al la pordo de la presejo, malfermas, salutas kaj invitas la _magistranton_ enveni) HOVSTAD Staru observante, Aslaksen, ke neniu -- ASLAKSEN Komprenas -- (iras en la presejon) LA MAGISTRANTO Sinjoro Hovstad certe ne atendis vidi min ĉi tie. HOVSTAD Ne, tion mi vere ne atendis. LA MAGISTRANTO (ĉirkaŭrigardas) Ĉi tie vi ja aranĝis la ejon hejmece, vere hejmece. HOVSTAD Ho -- LA MAGISTRANTO Kaj nun mi venas tiel senceremonie okupante vian tempon. HOVSTAD Bonvolu, sinjoro magistranto; mi estas je via servo. Sed ĉu mi ne devas liberigi vin de --? (metas la kepon kaj la bastonon de la _magistranto_ sur seĝon) Kaj ĉu la magistranto bonvolas sidi? LA MAGISTRANTO (eksidas ĉe la tablo) Dankon. (Ankaŭ Hovstad eksidas ĉe la tablo.) LA MAGISTRANTO Mi havis -- vere ĝenan travivaĵon hodiaŭ, sinjoro Hovstad. HOVSTAD Nu? Jes tiom da farendaĵoj, kiom la magistranto havas, -- LA MAGISTRANTO Tio ĉi hodiaŭ rilatas al la doktoro de la banejo. HOVSTAD Nu ja; al la doktoro? LA MAGISTRANTO Li verkis iun proponon al la estraro de la banejo koncerne iujn supozeblajn mankojn. HOVSTAD Ho, vere? LA MAGISTRANTO Jes, ĉu li ne diris al vi --? Ŝajnas al mi, ke li menciis -- HOVSTAD Ho jes, efektive, li lasis kelkajn vortojn fali -- ASLAKSEN (el la presejo) Mi devus ja havi la manuskripton -- HOVSTAD (ĉagrenita) Hm; ĝi ja kuŝas sur la pupitro. ASLAKSEN (trovas ĝin) Bone. LA MAGISTRANTO Sed _tie_ ja ĝuste estas -- ASLAKSEN Jes, estas la traktaĵo de la doktoro, sinjoro magistranto. HOVSTAD Nu, do estas _tiu_, pri kiu vi parolas? LA MAGISTRANTO Ĝuste tiu. Kion vi opinias pri ĝi? HOVSTAD Mi ja ne estas fakulo, kaj mi nur legis ĝin supraĵe. LA MAGISTRANTO Sed vi tamen presigos ĝin? HOVSTAD Al homo kiu elpaŝas sub sia propra nomo, mi ne povas rifuzi -- ASLAKSEN Mi decidas nenion en la gazeto, sinjoro magistranto -- LA MAGISTRANTO Kompreneble. ASLAKSEN Mi nur presas, kion oni donas al mi en la manojn. LA MAGISTRANTO Tute en ordo. ASLAKSEN Kaj tial mi devas -- (iras al la presejo) LA MAGISTRANTO Ne, restu momenton, sinjoro Aslaksen. Kun via permeso, sinjoro Hovstad -- HOVSTAD Mi petas, sinjoro magistranto -- LA MAGISTRANTO Vi estas saĝa kaj pensema viro, sinjoro Aslaksen. ASLAKSEN Ĝojigas min, ke la magistranto tiel pensas. LA MAGISTRANTO Kaj viro kun influo en vastaj rondoj. ASLAKSEN Nur pleje inter etburĝoj, ja. LA MAGISTRANTO La malgrandaj impostpagantoj estas ja la plimulto -- ĉi tie kiel en aliaj lokoj. ASLAKSEN Efektive ili ja estas. LA MAGISTRANTO Kaj mi ne dubas, ke vi konas la opinion de la plimulto. Ĉu ne? ASLAKSEN Jes, tion mi ja dirus, ke mi faras, sinjoro magistranto. LA MAGISTRANTO Jes, -- kaj ĉar regas tia laŭdinda oferemo inter la malpli bonstataj burĝoj, -- ASLAKSEN Kiel tio? HOVSTAD Oferemo? LA MAGISTRANTO Estas bela signo pri socia spirito; ege bela signo. Mi dirus, ke tion mi ne atendis. Sed vi konas ja la opinion pli profunde ol mi. ASLAKSEN Jes, sed sinjoro magistranto -- LA MAGISTRANTO Kaj efektive ne fariĝos eta ofero, kiun la urbo verŝajne devos fari. HOVSTAD La urbo? ASLAKSEN Sed mi ne komprenas --. Estas ja la banejo --! LA MAGISTRANTO Post intertempa kalkulo la ŝanĝoj, kiujn la doktoro supozas dezirindaj, sumiĝas al kelkaj centmiloj da kronoj. ASLAKSEN Estas ja granda sumo; sed -- LA MAGISTRANTO Kompreneble fariĝos necese, ke ni kontraktu komunuman prunton. HOVSTAD (ekstaras) Ĉu estas la intenco, ke la urbo --? ASLAKSEN Ĉu pagiĝus el la kaso de la urbo! El la malriĉaj poŝoj de la etburĝoj! LA MAGISTRANTO Jes, estimata sinjoro Aslaksen, de kie alie venus la monaj rimedoj? ASLAKSEN Pri tio devas zorgi la sinjoroj, kiuj posedas la banejon. LA MAGISTRANTO La posedantoj de la banejo ne estimas sin kapablaj streĉi sin pli foren ol ili jam faris. ASLAKSEN Ĉu certe, sinjoro magistranto? LA MAGISTRANTO Mi certigis min pri tio. Se oni deziras tiujn ampleksajn ŝanĝojn, la urbo mem devas elspezi la kostojn. ASLAKSEN Sed dia morto kaj plago -- pardonu! sed tio ĉi estas ja tute alia afero, sinjoro Hovstad! HOVSTAD Jes, tia ĝi efektive estas. LA MAGISTRANTO La plej fatala estas, ke necesus fermi la banejon dum tempo de du jaroj. HOVSTAD Fermi? Tute fermi! ASLAKSEN Du jarojn! LA MAGISTRANTO Jes, tiom longe daŭrus la laboro -- minimume. ASLAKSEN Sed morto kaj plago, tion ni ne eltenos, sinjoro magistranto! El kio do vivu ni domposedantoj intertempe? LA MAGISTRANTO Al tio estas bedaŭrinde malfacile respondi, sinjoro Aslaksen. Sed kion volas vi, ke ni faru? Ĉu vi opinias ke ni ricevos eĉ unu solan gaston al la banejo, kiam oni kredigas al ili, ke la akvo estas putra, ke ni loĝas sur venena grundo, la tuta urbo -- ASLAKSEN Kaj ĉio estas nur imagaĵo? LA MAGISTRANTO Per mia plej granda bonvolemo mi ne povis konvinki min, ke estas io alia. ASLAKSEN Jes, sed do estas ja tute nepravigeble farite de doktoro Stockmann --; mi petas pardonon, sinjoro magistranto, sed -- LA MAGISTRANTO Estas bedaŭrinda vero, kion vi jen esprimas, sinjoro Aslaksen. Mia frato ĉiam estis impeta homo. ASLAKSEN Kaj tamen vi volas subteni lin en tiaĵo, sinjoro Hovstad! HOVSTAD Sed kiu do povus pensi, ke --? LA MAGISTRANTO Mi redaktis mallongan klarigon pri la afero, tiel kiel ĝi el sobra vidpunkto estu komprenata; kaj aldone mi sugestas kiel eblaj domaĝoj laŭespere estu riparotaj en maniero farebla por la kaso de la banejo. HOVSTAD Ĉu vi havas tiun artikolon ĉe vi, sinjoro magistranto? LA MAGISTRANTO (foliumas la poŝon) Jes, mi kunprenis ĝin okaze, ke vi -- ASLAKSEN (rapide) Morto kaj plago, jen li estas! LA MAGISTRANTO Kiu? Mia frato? HOVSTAD Kie, -- kie? ASLAKSEN Li iras tra la presejo. LA MAGISTRANTO Fatale. Mi ne dezirus renkonti lin ĉi tie, kaj mi ankoraŭ havas multon priparolendan kun vi. HOVSTAD (montras al la pordo dekstre) Eniru tien dume. LA MAGISTRANTO Sed --? HOVSTAD Vi trovos nur Billing. ASLAKSEN Rapide, rapide, sinjoro magistranto; jen li venas. LA MAGISTRANTO Jes, jes do; sed prizorgu, ke li baldaŭ foriru. (Li eliras tra la pordo dekstre, kiun _Aslaksen_ malfermas kaj fermas post li.) HOVSTAD Trovu iun okupon, Aslaksen. (Li eksidas kaj skribas. _Aslaksen_ foliumas en amaso da gazetoj sur seĝo dekstre.) DOKTORO STOCKMANN (venas el la presejo) Jen mi ree estas. (demetas ĉapelon kaj bastonon) HOVSTAD (skribante) Jam nun, sinjoro doktoro? Urĝu pri tio, kion ni priparolis, Aslaksen. La tempo ne sufiĉas por ni hodiaŭ. DOKTORO STOCKMANN (al _Aslaksen_) Ankoraŭ neniu provpresaĵo, mi aŭdas. ASLAKSEN (ne sin turnante) Ne, kiel povus la doktoro pensi tion? DOKTORO STOCKMANN Ne, ne; sed mi estas senpacienca, vi certe komprenas. Mi havas eĉ ne momentan kvieton antaŭ ol mi vidos ĝin en la gazeto. HOVSTAD Hm; daŭros certe ankoraŭ ioman tempon. Ĉu vi ne pensas, Aslaksen? ASLAKSEN Jes, mi preskaŭ timas tion. DOKTORO STOCKMANN Bone, bone, miaj karaj amikoj; do mi revenos; mi volonte revenos du fojojn, se estos necese. Tia granda afero, -- la bonfarto de la tuta urbo --; ne estas ja tempo por vivi en nenifarado. (volas foriri, sed haltas kaj revenas) Sed aŭdu, -- ankoraŭ estas afero, kiun mi devas priparoli kun vi. HOVSTAD Pardonu; sed ĉu ni povus alian fojon --? DOKTORO STOCKMANN Estas en du vortoj dirite. Estas nur tio, vi komprenu, -- ke kiam oni morgaŭ legos mian artikolon en la gazeto, kaj ne scias, ke mi la tutan vintron en silento laboradis por la bono de la urbo -- HOVSTAD Jes, sed doktoro -- DOKTORO STOCKMANN Mi scias kion vi volas diri. Vi opinias, ke ne estis pli ol mia damnita devo, -- simpla civitana devo. Kompreneble; tion mi scias same bone kiel vi. Sed miaj samcivitanoj, vidu --; bona Dio, la benitaj homoj, ili ja tiel amas min -- ASLAKSEN Jes, la civitanoj amas vin ĝis tiun ĉi tagon, sinjoro doktoro. DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj ĝuste tial mi timas, ke --; _jen_ kion mi volis diri: Kiam nun tio ĉi venas al ili -- precipe al la senhavaj klasoj -- kiel instiganta alvoko por en la estonteco preni la aferojn de la urbo en proprajn manojn -- HOVSTAD (ekstaras) Hm, sinjoro doktoro, mi ne volas kaŝi por vi -- DOKTORO STOCKMANN Aha, -- ĉu mi ne povus pensi, ke io estas en preparo! Sed tion mi ne volas akcepti. Se oni preparadas ion tian -- HOVSTAD Kion do? DOKTORO STOCKMANN Nu, ion aŭ alian, -- standard-procesion aŭ festmanĝon aŭ subskripcion al honora donaco -- aŭ kion ajn, vi devas promesi al mi je via savo malhelpi tion. Kaj ankaŭ vi, Aslaksen; ĉu vi aŭdas? HOVSTAD Pardonu, sinjoro doktoro; ni povas same bone unue kiel laste diri al vi la puran veron -- (_Sinjorino Stockmann_, kun ĉapelo kaj mantelo envenas tra la pordo maldekstre en la fono.) SINJORINO STOCKMANN (vidas la doktoron) Jes, ĝuste! HOVSTAD (iras al ŝi renkonte) Jen jen, ankaŭ la sinjorino? DOKTORO STOCKMANN Kion, diable, volas vi ĉi tie, Katrine? SINJORINO STOCKMANN Vi ja povas bone pensi, kion mi volas. HOVSTAD Bonvolu sidi. Aŭ eble -- SINJORINO STOCKMANN Dankon; ne ĝenu vin. Kaj vi eĉ ne devas esti ĉagrenita pro tio, ke mi venas por serĉi Stockmann; ĉar sciu, ke mi estas patrino de tri infanoj. DOKTORO STOCKMANN Babilaĵo; tion ni ja bone scias. SINJORINO STOCKMANN Ĉu? Ne aspektas tiel, ke vi pensas iom pri edzino kaj infanoj hodiaŭ; ĉar alie vi ne irus ĵeti nin ĉiujn en malfeliĉon. DOKTORO STOCKMANN Sed ĉu vi estas tute freneza, Katrine! Ĉu viro kun edzino kaj infanoj ne havu permeson publikigi la veron, -- ne havu permeson esti utila kaj agema civitano, -- ne havu permeson servi la urbon en kiu li loĝas! SINJORINO STOCKMANN Ĉio kun modereco, Tomas! ASLAKSEN Tion ankaŭ mi diras. Modereco en ĉio. SINJORINO STOCKMANN Kaj tial vi faras pekon kontraŭ nin, sinjoro Hovstad, kiam vi logas mian edzon for de domo kaj hejmo, kaj forlogas lin en tion ĉi. HOVSTAD Mi ja ne forlogas iun en -- DOKTORO STOCKMANN Forlogas! Ĉu vi kredas, ke _mi_ lasas min forlogi! SINJORINO STOCKMANN Jes, vi faras. Mi ja scias, ke vi estas la plej inteligenta homo en la urbo; sed estas tre facile forlogi vin, Tomas. (al _Hovstad_) Kaj pensu nur, ke li perdas sian oficon ĉe la banejo, se vi presos lian artikolon -- ASLAKSEN Kio do! HOVSTAD Sed aŭdu, sinjoro doktoro -- DOKTORO STOCKMANN (ridas) Ha-ha, lasu ilin nur provi --! Ho ne, -- ili certe gardos sin. Ĉar, vidu, mi havas la kompaktan plimulton malantaŭ mi! SINJORINO STOCKMANN Jes, estas ja ĝuste la malfeliĉo, ke vi havas tian teruraĵon malantaŭ vi. DOKTORO STOCKMANN Babilaĵo, Katrine; -- iru hejmen kaj zorgu pri via domo, kaj lasu min zorgi pri la socio. Kiel vi povas timi, kiam mi estas fidema kaj ĝoja? (frotas la manojn kaj paŝadas tien kaj reen) La vero kaj la popolo gajnos la batalon, je tio vi povas sakri. Ho, mi vidas la tutan liberalan burĝaron ariĝi en venkantan armeon --! (haltas ĉe seĝo) Kio -- kio diablo estas _jeno_? ASLAKSEN (rigardas tien) Aj do! HOVSTAD (same) Hm -- DOKTORO STOCKMANN Jen kuŝas ja la pinto de la aŭtoritatulo. (Li prenas zorgeme la kepon de la _magistranto_ per la fingropintoj, kaj suprenlevas ĝin.) SINJORINO STOCKMANN La kepo de la magistranto! DOKTORO STOCKMANN Kaj jen ankaŭ la komandobastono. Kiel diable kaj fantome -- HOVSTAD Nu jeno do -- DOKTORO STOCKMANN Ha, mi komprenas! Li faris viziton por konvinki vin. Ha-ha, jen li venis al la ĝustaj! Kaj kiam li ekvidis min en la presejo --. (ekridas) Ĉu li kuris, sinjoro Aslaksen? ASLAKSEN (rapide) Je Dio li kuris, doktoro. DOKTORO STOCKMANN Kuris de bastono kaj --. Babilaĵo; Petro ne kuras de io ajn. Sed diable, kien vi metis lin? Ha, -- tie, kompreneble. Nun vi vidu, Katrine! SINJORINO STOCKMANN Tomas, -- mi petas vin --! ASLAKSEN Gardu vin, sinjoro doktoro! DOKTORO STOCKMANN (Li metas la kepon de la _magistranto_ sur la kapon kaj prenas lian bastonon; poste li iras al la pordo, abrupte malfermas ĝin, kaj salutas per la mano al la ŝirmilo de la kepo.) (La _magistranto_ envenas, ruĝa de kolero. Malantaŭ li _Billing_.) LA MAGISTRANTO Kion tiuj tumultoj signifu? DOKTORO STOCKMANN Respekto, mia bona Petro. Nun estas mi, kiu estas la aŭtoritato en la urbo. (Li paŝadas tien kaj reen.) SINJORINO STOCKMANN (preskaŭ plorante) Ne, sed Tomas do! LA MAGISTRANTO (postsekvas lin) Donu al mi mian kepon kaj bastonon! DOKTORO STOCKMANN (kiel antaŭe) Se vi estas policestro, mi estas urbestro, -- mi estras la tutan urbon, mi, jen vidu! LA MAGISTRANTO Demetu la kepon, mi diras. Memoru ke estas laŭregulara uniformkepo! DOKTORO STOCKMANN Ba; ĉu vi opinias, ke la vekiĝanta popola leono lasas sin timigi de uniformkepoj? Ĉar sciu, ke ni faros revolucion en la urbo morgaŭ. Vi minacis maldungi min; sed nun mi maldungos vin, -- maldungos vin de ĉiuj viaj konfiditaj postenoj --. Ĉu vi opinias, ke mi ne povas? Ho jes; mi havas la venkantajn potencojn de la socio kun mi. Hovstad kaj Billing volas tondri en "La Popola Mesaĝo", kaj presisto Aslaksen elmarŝos antaŭe de la tuta asocio de domposedantoj -- ASLAKSEN Tion mi ne faros, sinjoro doktoro. DOKTORO STOCKMANN Certe vi faros -- LA MAGISTRANTO Aha; sinjoro Hovstad eble aliĝos al la agitado? HOVSTAD Ne, sinjoro magistranto. ASLAKSEN Ne, tiel freneza sinjoro Hovstad ne estas, ke li detruos kaj sin mem kaj la gazeton pro imagaĵo. DOKTORO STOCKMANN (ĉirkaŭrigardas) Kion do jeno signifu? HOVSTAD Vi prezentis vian aferon en falsa lumo, sinjoro doktoro; kaj tial mi ne povas subteni ĝin. BILLING Ne, post tio, kion sinjoro magistranto bonvole klarigis al mi, -- DOKTORO STOCKMANN Falsa! Lasu min pri tio. Presigu vi nur mian traktaĵon; mi estos viro por defendi ĝin. HOVSTAD Mi ne presigos ĝin. Mi ne povas, ne volas kaj ne kuraĝas presigi ĝin. DOKTORO STOCKMANN Vi ne kuraĝas? Kia babilaĵo! Vi ja estas redaktoro; kaj estas ja la redaktoroj, kiuj regas la gazetaron, mi kredus! ASLAKSEN Ne; sed estas la abonantoj, sinjoro doktoro. LA MAGISTRANTO Feliĉe, jes. ASLAKSEN Estas la publika opinio, la klera publiko, la domposedantoj kaj ĉiuj aliaj; _tiuj_ regas la gazetojn. DOKTORO STOCKMANN (sinrega) Kaj ĉiujn tiujn potencojn mi havas kontraŭ mi? ASLAKSEN Jes, vi havas. Estus la ruinigo de la burĝaro, se ni presus vian artikolon. DOKTORO STOCKMANN Nu tiel. -- LA MAGISTRANTO Mian kepon kaj mian bastonon! (_Doktoro Stockmann_ demetas la kepon kaj kuŝigas ĝin sur la tablon kune kun la bastono.) LA MAGISTRANTO (prenas ambaŭ al si) Via urbestra honoro ekhavis abruptan finon. DOKTORO STOCKMANN Ni ankoraŭ ne atingis la finon. (al _Hovstad_) Do neeblas presigi mian traktaĵon en "La Popola Mesaĝo"? HOVSTAD Tute neeblas; ankaŭ pro konsidero pri via familio. SINJORINO STOCKMANN Ho, vi tute ne havu konsideron pri la familio, sinjoro Hovstad. LA MAGISTRANTO (prenas paperon el la poŝo) Kiel informo por la publiko sufiĉas tion ĉi: Estas aŭtentika klarigo. Bonvolu. HOVSTAD (prenas la paperon) Bone; estos zorge presigata. DOKTORO STOCKMANN Sed la mia ne. Oni imagas, ke oni povas silentigi min kaj la veron ĝis morto! Sed tio ne iros tiel glate, kiel vi opinias. Sinjoro Aslaksen, bonvolu tuj preni mian manuskripton kaj presi ĝin kiel flugfolion -- je mia propra kostopago, -- en mia eldonejo. Mi volas havi kvar cent ekzemplerojn; ne, kvin, ses cent mi volas havi. ASLAKSEN Eĉ ne se vi ofertus al mi oron, kuraĝus mi ludoni mian presejon al tiaĵo, sinjoro doktoro. Mi ne kuraĝas pro la publika opinio. Neniu en la urbo presos ĝin. DOKTORO STOCKMANN Do redonu ĝin al mi. HOVSTAD (donas al li la manuskripton) Bonvolu. DOKTORO STOCKMANN (serĉas ĉapelon kaj bastonon) Publikigota ĝi tamen estu. Mi legos ĝin en granda popolkunveno; ĉiuj miaj samcivitanoj aŭdu la voĉon de la vero! LA MAGISTRANTO Neniu asocio en la tuta urbo pruntedonos al vi ejon por tia celo. ASLAKSEN Eĉ ne unu sola; tion mi ja certe scias. BILLING Ne, dia morto, ĉu ili faros! SINJORINO STOCKMANN Estus do tro indignige! Sed kial staras ili do tiel kontraŭ vi, ĉiuj? DOKTORO STOCKMANN (kolera) Jes, tion mi diru. Estas ĉar en tiu ĉi urbo ĉiuj viroj estas timoplenaj virinoj -- kiel vi; ĉiuj nur pensas pri la familio kaj ne pri la socio. SINJORINO STOCKMANN (kaptas lian brakon) Do mi montru al ili unu -- unu virinon, kiu povas esti viro -- fojon. Ĉar nun mi kunsentas kun vi, Tomas! DOKTORO STOCKMANN Bone dirite, Katrine. Publikigota ĝi estu, je mia beno kaj savo! Se mi ne povos lui ejon, do mi dungos tamburiston por iri tra la urbo kun mi, kaj mi laŭtlegos ĝin ĉe ĉiuj stratanguloj. LA MAGISTRANTO Tiel ege freneza vi do ne estas? DOKTORO STOCKMANN Jes, mi estas! ASLAKSEN Vi havos eĉ neniun homon en la tuta urbo por iri kun vi. BILLING Ne, dia morto, ĉu vi ekhavos! SINJORINO STOCKMANN Ne cedu, Tomas. Mi sendos la knabojn kuniri kun vi. DOKTORO STOCKMANN Bona ideo! SINJORINO STOCKMANN Morten volonte kuniros; kaj Ejlif, certe ankaŭ li. DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj ankaŭ Petra! Kaj vi mem, Katrine! SINJORINO STOCKMANN Ne, ne, mi ne; sed mi staros en la fenestro por rigardi vin; tion mi faros. DOKTORO STOCKMANN (ĉirkaŭbrakas kaj kisas ŝin) Dankon pro tio! Jes, nun ni provu batalon, vi bonaj sinjoroj! Mi volas vidi ĉu la fiaĵo kapablas kunkudri la buŝon de tiu patrioto, kiu volas purigi la socion! (Li kaj la sinjorino eliras tra la pordo maldekstre en la fono.) LA MAGISTRANTO (malkviete agitas sian kapon) Nun li igis ankaŭ _ŝin_ freneza. KVARA AKTO (Granda malmoderna salono en la domo de Horster. Malferma duparta pordo en la fono kondukas en antaŭĉambron. Sur la maldekstra longmuro estas tri fenestroj; meze sur la kontraŭa muro estas metita podio kaj sur ĝin malgranda tablo kun du kandeloj, akvokarafo, glaso kaj sonorilo. Cetere la salono estas lumigata per lampetoj inter la fenestroj. Maldekstre antaŭe staras tablo kun kandelo kaj seĝo. Antaŭe dekstre estas pordo kaj apud ĝi kelke da seĝoj.) (Granda kunveno de civitanoj el ĉiuj tavoloj. Oni povas vidi kelkajn virinojn kaj kelkajn lernejajn knabojn en la amaso. Pli kaj pli da homoj laŭvice fluas enen de la fono, tiel ke la salono pleniĝas.) CIVITANO (al aliulo, kiun li renkontas) Ĉu ankaŭ vi venas ĉi-vespere, Lamstad? LA ALPAROLINTO Mi partoprenas en ĉiuj popolkunvenoj, mi. ĈESTARANTO Vi ja kunprenis fajfilon, ĉu ne? LA DUA CIVITANO Kredu ke mi faris. Ĉu vi ne? LA TRIA Ho jes. Kaj ŝipestro Evensen volas kunpreni grandan kornon, li diris. LA DUA CIVITANO Li estas amuza, tiu Evensen. (ridado en la grupo) LA KVARA CIVITANO (alvenas) Aŭdu, diru kio okazos ĉi vespere? LA DUA CIVITANO Estas ja doktoro Stockmann, kiu volas fari prelegon kontraŭ la magistranto. LA NOVEVENINTO Sed la magistranto estas ja lia frato. LA UNUA CIVITANO Tio estas tute egale por li; doktoro Stockmann ne estas malkuraĝa. LA TRIA CIVITANO Sed li ja malpravas; tion mi legis en "La Popola Mesaĝo". LA DUA CIVITANO Jes, kredeble li malpravas ĉi tiun fojon; ĉar ili ne volis luigi al li salonon nek en la asocio de domposedantoj nek en la civitanklubo. LA UNUA CIVITANO Eĉ ne la banejan salonon li povis lui. LA DUA CIVITANO Ne, kompreneble. VIRO (en alia grupo) Kun kiu oni samopiniu en ĉi tiu afero, sinjoro? ALIA VIRO (en la sama grupo) Nur rigardu presiston Aslaksen, kaj faru, kiel _li_ faras. BILLING (kun dokumentujo sub la brako, faras al si vojon tra la amaso) Pardonu, sinjoroj! Permesu al mi preterpasi. Mi referos por "La Popola Mesaĝo". Koran dankon! (Li eksidas ĉe la tablo maldekstre.) LABORISTO Kiu tiu estas? ALIA LABORISTO Ĉu vi ne konas _lin_? Estas ja tiu Billing, kiu skribas por la gazeto de Aslaksen. (_Ŝipestro Horster_ akompanas _sinjorinon Stockmann_ kaj _Petra_ enen tra la pordo dekstre antaŭe. Ejlif kaj _Morten_ sekvas ilin.) HORSTER Mi pensis, ke jen la familio povas sidi; de ĉi tie estas facile eliri, se io okazus. SINJORINO STOCKMANN Ĉu vi kredas, ke fariĝos tumultoj? HORSTER Oni neniam scias --; inter tiom da homoj --. Sed eksidu vi nun tute trankvile. SINJORINO STOCKMANN (eksidas) Kiel ĝentile de vi, ke vi proponis al Stockmann vian salonon. HORSTER Ĉar ja neniu alia volis, do -- PETRA (kiu ankaŭ eksidis) Kaj ankaŭ kuraĝe, Horster. HORSTER Ho, tio ne postulis multe da kuraĝo, mi opinias. (_Redaktoro Hovstad_ kaj _presisto Aslaksen_ venas samtempe, sed unuope tra la amaso.) ASLAKSEN (iras al _Horster_) Ĉu la doktoro ankoraŭ ne venis? HORSTER Li atendas tie interne. (moviĝo apud la pordo en la fono) HOVSTAD (al _Billing_) Jen la magistranto. Vidu! BILLING Jes, dia morto, ĉu li ne tamen venas! (_Magistranto Stockmann_ senpuŝe faras al si vojon inter la kunvenintoj, salutas ĝentile kaj prenas lokon ĉe la muro maldekstre. Iom poste venas _doktoro Stockmann_ tra la pordo dekstre antaŭe. Li estas nigre vestita, en redingoto, kun blanka koltuko. Iuj manfrapas necerte, sed silentiĝas per mallaŭtaj tŝŝ. Fariĝas silente.) DOKTORO STOCKMANN (duonlaŭte) Kiel vi fartas, Katrine? SINJORINO STOCKMANN Nu, mi fartas bone. (Pli mallaŭte) Ne koleriĝu nun, Tomas. DOKTORO STOCKMANN Ho, mi scias regi min. (rigardas sian horloĝon, supreniras la podion kaj kapklinas) La horloĝo montras kvaronon post, -- kaj do mi volas komenci -- (eltiras sian manuskripton) ASLAKSEN Unue ni devas elekti prezidanton. DOKTORO STOCKMANN Ne; tio ne estas necesa. KELKAJ SINJOROJ (krias) Jes, jes! LA MAGISTRANTO Ankaŭ mi opinius, ke prezidanto devus esti elektata. DOKTORO STOCKMANN Sed mi kunvokis ĉi tiun kunvenon por fari prelegon, Petro! LA MAGISTRANTO La prelego de la baneja kuracisto eble kaŭzus esprimojn de diverĝantaj opinioj. PLURAJ VOĈOJ Prezidanton! Prezidanton! HOVSTAD La publika civitana volo aspekte postulas prezidanton. DOKTORO STOCKMANN (sinrege) Nu do bone; lasu do la civitana volo havi sian volon. ASLAKSEN Ĉu ne la magistranto volus akcepti tiun taskon? TRI SINJOROJ (manfrapas) Bravo! Bravo! LA MAGISTRANTO Pro pluraj facile kompreneblaj kaŭzoj mi devas rifuzi. Sed feliĉe ni havas en nia mezo viron, kiun mi opinias ke ĉiuj povas akcepti. Mi aludas al la prezidanto de la asocio de domposedantoj, sinjoro presisto Aslaksen. MULTAJ VOĈOJ Jes, jes! Aslaksen vivu! Hura por Aslaksen. (_Doktoro Stockmann_ prenas sian manuskripton kaj malsupreniras de la podio) ASLAKSEN Ĉar la fido de miaj kuncivitanoj vokas min, mi ne estas malinklina -- (Manfrapado kaj aplaŭdo. _Aslaksen_ supreniras la podion.) BILLING (skribas) Do -- "sinjoro presisto Aslaksen elektita per aplaŭdo" -- ASLAKSEN Kaj ĉar mi nun staras sur tiu ĉi loko, mi petas la permeson diri kelkajn mallongajn vortojn. Mi estas trankvilema kaj pacema homo, kiu ŝatas prudentan moderecon -- kaj moderan prudenton; tion scias ĉiu ajn, kiu konas min. MULTAJ VOĈOJ Jes, jes, Aslaksen! ASLAKSEN En la lernejo de la vivo kaj de la spertoj mi lernis, ke modereco estas la virto, kiu plej bone decas al civitano -- LA MAGISTRANTO Aŭdu! ASLAKSEN -- kaj ke prudento kaj modereco estas tio, kio estas plej bone ankaŭ por la socio. Mi tial admonus al la estimata samcivitano, kiu kunvokis al ĉi tiu kunveno, ke li kiel eble provos teni sin inter la limoj de la modereco. VIRO (apud la pordo) Je la sano de la asocio por modereco! VOĈO Fi pro diablo! MULTAJ Tŝŝ, tŝŝ! ASLAKSEN Neniuj interrompoj, sinjoroj! -- Ĉu iu petas la parolrajton? LA MAGISTRANTO Sinjoro prezidanto! ASLAKSEN Sinjoro magistranto Stockmann havas la parolrajton. LA MAGISTRANTO Konsiderante la proksiman parencecon, supozeble konatan, kiun mi havas al la funkcianta baneja kuracisto, mi preferus nenion diri ĉi-vespere. Sed mia rilato al la banejo kaj la konsidero al la plej gravaj interesoj de la urbo devigas min prezenti proponon. Mi kuraĝas supozi, ke neniu el la ĉeestantaj civitanoj opinias, ke estas dezirinde, ke malfidindaj kaj troigantaj prezentoj de la sanitaraj kondiĉoj en la banejo kaj la urbo estu disvastigataj en vastaj rondoj. MULTAJ VOĈOJ Ne, ne, ne! Tion ne! Ni protestas! LA MAGISTRANTO Mi tial proponas, ke la kunveno ne permesu al la baneja kuracisto laŭtlegi aŭ prelegi sian prezenton de la afero. DOKTORO STOCKMANN (impete) Ne permesas --? Kio do! SINJORINO STOCKMANN (tusas) Hm -- hm! DOKTORO STOCKMANN (regas sin) Nu; do ne permesas. LA MAGISTRANTO En mia klarigo en "La Popola Mesaĝo" mi prezentis al la publiko la ĉefajn faktojn, tiel ke ĉiuj bonvolemaj burĝoj facile povas fari sian juĝon. El tio oni vidos, ke la propono de la baneja kuracisto, -- krom esti voto pri malkonfido al la estrantaj homoj en la loko, -- vere signifas ŝarĝi sur la impostpagantojn nenecesan elspezon de minimume cent mil kronoj. (malkontento, kaj kelkaj fajfas) ASLAKSEN (sonorigas) Silentium, miaj sinjoroj! Mi permesas al mi subteni la proponon de la magistranto. Estas ankaŭ _mia_ opinio, ke la agitado de la doktoro havas subintencon. Li parolas pri la banejo; sed estas al revolucio ke li aspiras; li volas meti la estradon en aliajn manojn. Neniu malfidas la honestan intencon de la doktoro; Dio gardu, pri tio ne povas esti du opinioj. Ankaŭ _mi_ estas amiko de popola memregado, kiam ĝi ne fariĝas tro multekosta por la impostpagantoj. Sed _tio_ estus la okazo ĉi tie; kaj tial --; je dia morto -- pardonu -- mi ne povas subteni doktoron Stockmann tiun ĉi fojon. Oni povas ankaŭ aĉeti oron tro multekoste; tio estas ja _mia_ opinio. (vigla aplaŭdado de ĉiuj flankoj) HOVSTAD Ankaŭ mi sentas min instigata klarigi mian sintenon. Unue la agitado de doktoro Stockmann aspekte gajnis konsiderindan apogon, kaj mi subtenis lin tiel senpartie kiel mi povis. Sed dume ni malkovris, ke ni lasis nin misgvidi de falsa prezentado -- DOKTORO STOCKMANN Falsa --! HOVSTAD Iu ne tute fidinda prezentado, kiel la klarigo de la magistranto montris. Mi esperas, ke neniu en ĉi tiu loko malfidas mian liberalan animstaton; la sinteno de "La Popola Mesaĝo" en la grandaj politikaj problemoj estas bone konata de ĉiuj. Sed de spertaj kaj saĝaj homoj mi lernis, ke en pure lokaj aferoj gazeto devas antaŭeniri kun ioma singardemo. ASLAKSEN Mi tute samopinias kun la parolanto. HOVSTAD Kaj en la prezentita afero estas sendube, ke doktoro Stockmann havas la publikan volon kontraŭ si. Sed kiu estas la unua kaj plej granda devo de redaktoro, miaj sinjoroj? Ĉu ne estas agi konforme al siaj legantoj? Ĉu li ne ricevis kvazaŭ silentan mandaton por fervore kaj senlace antaŭenigi la prosperon de siaj samideanoj? Aŭ ĉu mi eble erarus en tio? MULTAJ VOĈOJ Ne, ne, ne! Redaktoro Hovstad pravas! HOVSTAD Kostis por mi pezan lukton rompi kun viro, en kies hejmo mi lastatempe estis ofta gasto, -- viro, kiu ĝis ĉi tiu tago ĝuis la senduban bonvolemon de siaj kuncivitanoj, -- viro, kies sola -- aŭ almenaŭ plej esenca eraro estas, ke li demandas pri konsilo pli el sia koro ol el sia kapo. KELKAJ DISAJ VOĈOJ Jen vero! Hura por doktoro Stockmann! HOVSTAD Sed mia devo al la socio devigis min rompi kun li. Kaj ankaŭ estas alia konsidero, kiu pelas min lukti kontraŭ lin kaj, se eble, haltigi lin sur la fatala vojo, laŭ kiu li nun iras; estas la konsidero al lia familio -- DOKTORO STOCKMANN Tenu vin al la akvotubo kaj la kloako! HOVSTAD -- la konsidero al lia edzino kaj liaj neplenaĝaj infanoj. MORTEN Ĉu tiuj estas ni, panjo? SINJORINO STOCKMANN Tŝ! ASLAKSEN Mi do volas meti la proponon de la magistranto sub voĉdonon. DOKTORO STOCKMANN Vi ne bezonas! Ĉi-vespere mi ne intencas paroli pri la fiaĵo tie malsupre en la banejo. Ne; vi aŭdos ion tute alian. LA MAGISTRANTO (duonlaŭte) Kio do nun estas? EBRIA VIRO (supre apud la enirpordo) Mi estas impostrajtigita! Kaj tial mi ankaŭ estas opinirajtigita! Kaj mi havas la plenan -- firman -- nekompreneblan opinion ke -- PLURAJ VOĈOJ Silentu tie! ALIAJ Li estas ebria! Elĵetu lin! (Oni elĵetas la ebriulon.) DOKTORO STOCKMANN Ĉu mi rajtas paroli? ASLAKSEN (sonorigas) Sinjoro doktoro Stockmann parolos! DOKTORO STOCKMANN Ke tio okazus nur antaŭ kelkaj tagoj, ke oni kuraĝus provi kiel ĉi-vespere bari al mi la parolrajton! Kiel leono mi defendus miajn sanktajn homajn rajtojn! Sed nun tio por mi ne gravas; ĉar nun mi havas pli grandajn aferojn por priparoli. (La amaso densiĝas ĉirkaŭ li. _Morten Kiil_ aperas inter la ĉestarantoj.) DOKTORO STOCKMANN (daŭrigas) Mi pensis, kaj mi cerbumis multe dum la lastaj tagoj, -- cerbumis pri multaj aferoj, tiel ke fine komencis turniĝi en mia kapo. LA MAGISTRANTO (tusas) Hm --! DOKTORO STOCKMANN -- sed jen mi klare vidis la rilatojn; mi travidis la konekson tute klare. Kaj tial mi staras ĉi tie hodiaŭ. Miaj samcivitanoj, mi volas funde senvualigi por vi kaŝitajn aferojn! Mi montros al vi malkovron multe pli gravan, ol tiun malgravaĵon, ke nia akvokondukilo estas venena, kaj ke nia banejo por sano kuŝas sur infektita grundo. MULTAJ VOĈOJ (kriante) Ne parolu pri la banejo! Ni ne volas aŭdi tion. Nenion pri ĝi. DOKTORO STOCKMANN Mi diris, ke mi volas paroli pri la granda malkovro, kiun mi faris la lastajn tagojn, -- la malkovro, ke ĉiuj niaj spiritaj vivofontoj estas venenaj, kaj ke nia tuta civitana socio kuŝas sur la infektita grundo de la mensogo. KONSTERNITAJ VOĈOJ (duonlaŭte) Kion li diras? LA MAGISTRANTO Kia kulpigo --! ASLAKSEN (kun la mano sur la sonorilo) Mi petas la parolanton sin moderi. DOKTORO STOCKMANN Mi amis mian hejmurbon tiel kore, kiel iu povas ami la hejman lokon de sia juneco. Mi ne estis maljuna, kiam mi forvojaĝis, kaj la distanco, sopiro kaj memoro kvazaŭ ĵetis pli grandan brilon sur lokon kaj homojn. (disaj manfrapado kaj aplaŭdo aŭdiĝas) DOKTORO STOCKMANN Kaj jen mi sidis dum multaj jaroj en terura forejo longe fore tie norde. Kiam mi vizitis kelkajn el tiuj homoj, kiuj loĝis dise inter la ŝtonejoj, ŝajnis al mi multfoje, ke estus pli avantaĝe por la bedaŭrindaj povruloj, havi bestokuraciston tie anstataŭ homon kiel mi. (murmurado en la salono) BILLING (demetas la plumon) Nun, dia morto, mi neniam aŭdis --! HOVSTAD Tio estas insulto kontraŭ estiminda laborista klaso! DOKTORO STOCKMANN Atendu nur iomete! -- mi opinias, ke neniu povas imputi al mi, ke mi forgesis mian hejmurbon tie norde. Mi kvazaŭ kuŝis sur ovo kiel molanaso; kaj tio kion mi elkovis, -- estis la plano por la banejo ĉi tie. (manfrapado kaj protestoj) DOKTORO STOCKMANN Kaj fine, kiam la sorto aranĝis ĉion tiel bone kaj benate por mi, ke mi povis reveni hejmen, -- jes, miaj kuncivitanoj, tiam ŝajnis al mi, ke mi ne havas pliajn dezirojn en la mondo. Jes, mi havis la deziron, fervore, senlace, arde esti agema por la bono de hejmo kaj publiko. LA MAGISTRANTO (rigardas aeren) La maniero estas iom stranga -- hm. DOKTORO STOCKMANN Kaj jen mi ĉirkaŭiris glutante la feliĉon de blindeco. Sed hieraŭ antaŭtagmeze, -- ne, vere estis antaŭhieraŭ vespere -- tiam tute malfermiĝis por mi miaj spiritaj okuloj, kaj la unua, kion mi vidis, estis la senmezura stulteco de la aŭtoritatuloj -- (Bruo, krioj, kaj ridado. _Sinjorino Stockmann_ tusas ripete.) LA MAGISTRANTO Sinjoro prezidanto! ASLAKSEN (sonorigas) Per la rajto de mia aŭtoritato --! DOKTORO STOCKMANN Estas malgrandanime kroĉi sin al sola vorto, sinjoro Aslaksen! Mi aludas nur, ke mi post suspekto malkovris la egan fiaĵon, pro kio la estrantuloj faris sin kulpaj tie en la banejo. Estrantulojn mi ne povas toleri eĉ se estus pri mia morto; -- mi havis sufiĉe da ili dum miaj tagoj. Ili estas kiel virkaproj en juna arbetaro; ĉie ili malutilas; ili kontraŭstaras liberan homon, kie ajn kie li turnas sin, -- kaj mi preferus, ke oni neniigus ilin kiel aliajn fibestojn -- (bruo en la salono) LA MAGISTRANTO Sinjoro prezidanto, ĉu tiaj esprimoj povas pasi? ASLAKSEN (kun la mano sur la sonorilo) Sinjoro doktoro --! DOKTORO STOCKMANN Mi ne komprenas, kial mi nur nun ekhavis vere klaran koncepton pri tiuj sinjoroj; ĉar mi havis ja ĉiun tagon antaŭ mi tian unikan ekzempleron en nia urbo, -- mia frato Petro, -- inerta kaj obstina en antaŭjuĝoj -- (Ridado, bruo, fajfado. _Sinjorino Stockmann_ tusadas.) (_Aslaksen_ sonorigas fortege) LA EBRIA VIRO (kiu denove envenis) Ĉu estas mi, kiun vi aludas? Ĉar efektive mi nomiĝas Petersen; se ne diablo serĉu min -- KOLERAJ VOĈOJ Elĵetu la ebriulon! El la pordo! (La viro elĵetiĝas.) LA MAGISTRANTO Kiu estas tiu persono? PROKSIMA VIRO Mi ne konas lin, sinjoro magistranto. DUA Li ne estas el nia urbo. TRIA Laŭdire estas iu lignokomercisto el -- (La fino de la frazo estas neaŭdebla.) ASLAKSEN La viro verŝajne estas ebria de bavara biero. -- Daŭrigu, sinjoro doktoro; sed provu kiel eble esti modera. DOKTORO STOCKMANN Nu do bone, miaj samcivitanoj; mi ne pli funde priparolos niajn estrantulojn. Se iu el tio kion mi ĵus diris, imagu al si, ke mi volas faligi tiujn sinjorojn ĉi-vespere, li eraras, -- ege eraras. Ĉar mi havas la kontentigan konsolon, ke ĉiuj tiuj postiĝintoj, ĉiuj tiuj maljunuloj el mortadanta ideomondo, ili perfekte ekspedos sin mem el la vivo; helpo de kuracisto por akceli ilian pasadon en morton ili ne bezonas. Kaj efektive ne estas _tiaj_ homoj, kiuj estas la plej minacanta danĝero por la socio; ne estas _tiuj_, kiuj plej ageme venenigas niajn spiritajn fontojn kaj infektas la grundon sub ni; ne estas _tiuj_, kiuj estas la plej danĝeraj malamikoj al la vero kaj libereco en nia socio. KRIOJ EL ĈIUJ FLANKOJ Kiuj do? Kiuj ili estas? Menciu ilin? DOKTORO STOCKMANN Jes, fidu, ke mi menciu ilin! Ĉar _tio_ estas ĝuste la granda malkovro, kiun mi faris hieraŭ. (laŭtigas la voĉon) La plej danĝeraj malamikoj al la vero kaj la libereco inter ni, estas la kompakta plimulto. Jes, la damnita kompakta, liberala plimulto, -- estas _tiu_! Nun vi scias. (Ega bruo en la salono. La plimulto krias, tretegas kaj fajfas. Kelkaj iom maljunaj sinjoroj ŝtele interŝanĝas okulĵetojn kaj aspekte amuziĝas. _Sinjorino Stockmann_ timeme ekstaras; _Ejlif_ kaj _Morten_ iras minace al la lernejanoj, kiuj faras tumulton. _Aslaksen_ sonorigas kaj admonas al trankvilo. _Hovstad_ kaj _Billing_ parolas ambaŭ, sed ne aŭdiĝas. Fine fariĝas silento.) ASLAKSEN La prezidanto atendas, ke la parolanto revokas siajn malprudentajn eldirojn. DOKTORO STOCKMANN Neniam en la mondo, sinjoro Aslaksen. Estas la granda plimulto en nia socio, kiu forprenas de mi mian liberecon, kaj kiu volas malpermesi al mi eldiri la veron. HOVSTAD La plimulto ĉiam pravas. BILLING Kaj ĝi ankaŭ havas la veron; dia morto! DOKTORO STOCKMANN La plimulto neniam pravas. Neniam, mi diras! Estas unu el tiuj sociaj mensogoj, kontraŭ kiujn libera, pensanta homo devas ribeli. El kiuj konsistas la plimulto de la loĝantoj en iu lando? Ĉu el la saĝaj aŭ la malsaĝaj? Mi pensas, ke ni samopiniu, ke malsaĝuloj ĉeestas en terurega plimulto ĉirkaŭe sur la tuta tero. Sed, pro diabla eterno, ne povas esti ĝuste, ke la malsaĝuloj regu super la saĝuloj! (bruo kaj kriado) Nu jes; vi povas superkrii min; sed vi ne povas kontraŭdiri min. La plimulto havas _la potencon_ -- bedaŭrinde --; sed _pravaj_ ili ne estas. Pravas mi kaj la aliaj opaj uloj. La malplimulto ĉiam pravas. (denova bruego) HOVSTAD Ha-ha; doktoro Stockmann do fariĝis aristokrato depost antaŭhieraŭ! DOKTORO STOCKMANN Mi diris, ke mi ne emas forĵeti vortojn sur tiun pulmomankan, anhelantan aron, kiu poststumbladas. Kun ili la pulsanta vivo havas nenion komunan. Sed mi pensas pri la malmultaj, la opaj inter ni, kiuj alproprigis al si la junajn ĝermantajn verojn. Tiuj homoj staras kvazaŭ inter la antaŭpostenoj, tiel fore antaŭe, ke la kompakta plimulto ankoraŭ ne tien atingis, -- kaj _tie_ ili luktas por veroj, kiuj ankoraŭ estas tro novnaskitaj en la monda konscio por havi iun plimulton kun si. HOVSTAD Nu, do la doktoro fariĝis revoluciulo! DOKTORO STOCKMANN Jes, morto kaj plago, tia mi estas, sinjoro Hovstad! Mi intencas fari revolucion kontraŭ la mensogo, ke la plimulto posedas la veron. Kiaj estas tiuj veroj, ĉirkaŭ kiuj la plimulto kutimas ariĝi? Estas la veroj, kiuj estas tiom aĝaj, ke ili estas survoje fariĝi senilaj. Sed kiam vero fariĝis tiom maljuna, ĝi estas ankaŭ survoje fariĝi mensogo, miaj sinjoroj! (rido kaj krioj el moko) DOKTORO STOCKMANN Jes, jes, kredu min kiel vi volas; sed la veroj tute ne estas tiaj eternaj Metuŝelaĥ-oj, kiajn imagas al si la homoj. Normale konstruita vero vivas -- diru -- ĝenerale 17 -- 18, maksimume 20 jarojn; malofte pli. Sed tiaj aĝaj veroj estas ĉiam ostece malgrasaj. Sed tamen estas nur tiam, ke la plimulto okupas sin pri ili, kaj rekomendas ilin al la socio kiel sanigan, spiritan nutrajon. Sed ne estas granda nutraĵa valoro en tia manĝaĵo, mi povas certigi al vi; kaj tion mi ja kiel kuracisto komprenas. Ĉiuj tiuj veroj akceptitaj de la plimulto estas komparindaj kun pasintjara peklaĵo; ili estas kvazaŭ rancaj, ŝimaj, verdiĝintaj ŝinkoj. Kaj el tio sekvas tiu morala skorbuto, kiu furiozas ĉirkaŭe en la socioj. ASLAKSEN Ŝajnas al mi, ke la parolanto devojiĝas flanken de la teksto. LA MAGISTRANTO Mi ĉefe devas samopinii kun la prezidanto. DOKTORO STOCKMANN Ho, sed mi pensas, ke vi estas tute freneza, Petro! Mi tenas min ja kiel eble plej strikte al la teksto. Ĉar tio, kion mi volas priparoli, estas ja ĝuste tio, ke la amaso, la majoritato, tiu damnita, kompakta plimulto -- ke estas tiu, mi diras, kiu venenas niajn spiritajn vivofontojn kaj infektigas la grundon sub ni. HOVSTAD Kaj tion faras la granda liberala plimulto de la popolo, ĉar ĝi estas sufiĉe saĝa por laŭdi nur la certajn, akceptitajn verojn! DOKTORO STOCKMANN Aĥ, kara mia sinjoro Hovstad, ne parolu pri certaj veroj! La veroj, kiujn la amaso, la homomulto akceptas, estas la veroj, kiujn la pioniroj rigardis kiel certaj en la tagoj de niaj geavoj. Ni pioniroj, kiuj vivas en niaj nunaj tagoj, ni ne plu akceptas ilin; kaj mi opinias, ke tute ne ekzistas iu alia vero ol tiu, ke neniu socio povas havi sanan vivon sur tiaj malnovaj, senmedolaj veroj. HOVSTAD Sed anstataŭ paroladi tiel en la aeron, estus amuze aŭdi, kiuj estas tiuj malnovaj, senmedolaj veroj, per kiuj ni nutras nin. (aplaŭdo de pluraj flankoj) DOKTORO STOCKMANN Ho, mi povus nombri tutan aron da tiaj fiaĵoj; sed unue mi volas teni min al unu sola, akceptita vero, kiu efektive estas terura mensogo, sed sur kiu tamen vivas sinjoro Hovstad kaj "La Popola Mesaĝo" kaj la tuta disĉiplaro de "La Popola Mesaĝo". HOVSTAD Kaj tiu estas --? DOKTORO STOCKMANN Estas tiu doktrino, kiun vi prenis herede de la prapatroj, kaj kiun vi senpripense proklamas dise kaj vaste, -- la doktrino, ke la homomulto, la amaso, la grego estas la kerno de la popolo, -- ke ĝi estas la popolo mem, -- ke kiu ajn el la popolo, ke tiuj senspertuloj, tiuj embrioj en la socio, havas la saman rajton kondamni aŭ akcepti, regi kaj estri kiel la opaj noblaj personecoj. BILLING Nun mi neniam, dia morto -- HOVSTAD (samtempe, krias) Civitanoj, notu tion! EKSCITITAJ VOĈOJ Ho-ho, ĉu ne estas ni, kiuj estas la popolo? Ĉu estas nur la altranguloj, kiuj regu! LABORISTO Elĵetu tiun viron kiu babiladas tiel! ALIULOJ Ĵetu lin el la pordo! CIVITANO (krias) Blovu la kornon, Evensen! (Fortaj kornosonoj aŭdiĝas; fajfiloj kaj bruo de kolero en la salono.) DOKTORO STOCKMANN (kiam la bruo iom silentiĝis) Sed estu do iom moderaj! Ĉu vi ne toleras unu fojon aŭdi la voĉon de la vero? Mi tute ne postulas, ke vi ĉiuj surloke samopiniu kun mi. Sed vere mi atendis, ke sinjoro Hovstad samopinius post ioma pripensado. Sinjoro Hovstad pretendas ja esti liberpensulo -- SURPRIZIĜINTAJ DEMANDOJ (mallaŭte) Liberpensulo, li diris? Ĉu? Redaktoro Hovstad liberpensulo? HOVSTAD (krias) Pruvu tion, doktoro Stockmann! Kiam mi tion diris presite? DOKTORO STOCKMANN (pripensas) Ne, morto kaj plago, pri tio vi pravas; -- tiun sincerecon vi neniam havis. Nu, mi ne volas tro embarasi vin, sinjoro Hovstad. Lasu do al mi esti liberpensulo. Ĉar nun mi volas el la naturscienco evidentigi al vi, ke "La Popola Mesaĝo" senhonte tiras vin per la nazo, kiam ĝi diras al vi, ke vi, ke la popolamaso, la grego estas la vera kerno de la popolo. Komprenu ke tio estas nur gazetmensogo! La homomulto estas nenio alia ol kruda materialo el kio la popolo faras homojn. (grumblado, ridado kaj bruo en la salono) DOKTORO STOCKMANN Ĉu ne tiel okazas en la cetera vivanta mondo? Vidu la malsamecon, kiun ni trovas inter kulturita kaj nekulturita bestofamilio. Rigardu nur vulgaran farmistkokinon. Kian karnan valoron havas tia kripligita kokinkorpo? Ho ne multe! Kaj kiajn ovojn ĝi demetas? Iu simpla korniko aŭ korvo povas demeti preskaŭ same bonajn ovojn. Sed rigardu kulturitan hispanan aŭ japanan kokinon, aŭ rigardu noblan fazanon aŭ meleagron; -- jen vi certe vidos la malsamecon! Kaj nun mi volas mencii la hundojn, al kiuj ni homoj estas en tia proksima parenceco. Imagu nun unue simplan ĉieshundon, -- mi aludas tian abomenan, hirtharan, vulgaran hundaĉon, kiu kuras laŭstrate malpurigante la domomurojn. Kaj komparu la hundaĉon kun pudelo, kiu dum pluraj generacioj devenas el altkultura domo, kie ĝi ricevis delikatan manĝaĵon kaj povis aŭskulti harmoniajn voĉojn kaj muzikon. Ĉu vi ne komprenas, ke la kranio de la pudelo estas tute alie evoluita ol tiu de la hundaĉo? Ho jes, fidu tion! Estas tiaj kulturitaj pudelidoj, kiujn la arlekenoj dresas por fari la plej nekredeblajn akrobataĵojn. Tiaĵojn ordinara farmisthundaĉo povas neniam lerni, eĉ se ĝi starus sur sia kapo. (bruo kaj ridado aŭdiĝas ĉirkaŭe) CIVITANO (krias) Ĉu vi volas trakti nin kiel hundojn? ALIA VIRO Ni ne estas bestoj, sinjoro doktoro! DOKTORO STOCKMANN Ho, je mia eterna savo, ni estas bestoj! Efektive ni ĉiuj estas bestoj tiaj, kiajn kiu ajn povus postuli. Sed noblaj bestoj ne troviĝas en granda nombro inter ni. Ho estas terure granda diferenco inter pudelhomoj kaj homoj el hundaĉa specio. Kaj tio estas la amuza aspekto de la afero, ke redaktoro Hovstad samopinias kun mi, kiam temas pri kvarpieduloj -- HOVSTAD Jes, lasu ilin pasi por kio ili estas. DOKTORO STOCKMANN Nu jes; sed tuj kiam mi etendas la leĝon al la dupieduloj, sinjoro Hovstad haltas; tiam li ne plu kuraĝas pensi siajn proprajn opiniojn, ne pensi siajn proprajn pensojn ĝisfine; kaj jen li turnas la doktrinon supron malsupren kaj publikigas en "La Popola Mesaĝo", ke la farmistkokino kaj la strathundaĉo -- _tiuj_ estas la veraj elstaruloj en la menaĝerio. Sed tiel ĉiam okazas, kiam la ordinareco sidas en la korpo, kaj kiam oni ne evoluis al spirita nobleco. HOVSTAD Mi ne postulas ian distingon. Mi devenas el simplaj farmistoj; kaj mi estas fiera, ke mi havas radikon profunde en la popolo, kiu nun mokiĝas. MULTAJ LABORISTOJ Hura por Hovstad! Hura! Hura! DOKTORO STOCKMANN La ordinaruloj pri kiuj mi parolas, ne troviĝas sole en la popola profundo; ili svarmas kaj miriadas ĉirkaŭ ni, -- eĉ ĝis la pintoj de la socio. Rigardu nur vian propran, belan, elegantan magistranton! Sed frato Petro estas vere same bona ordinarulo, kiel kiu ajn en paro de ŝuoj -- (ridado kaj tŝŝado) LA MAGISTRANTO Mi protestas kontraŭ tiaj personaj aludoj. DOKTORO STOCKMANN (neĝenita) -- kaj tio li ne estas pro tio, ke li same kiel mi devenas el praa, terura pirato el Pomeranio aŭ ie tie, -- jes, ĉar de li ni devenas -- LA MAGISTRANTO Absurdaj tradicioj. Neiĝas! DOKTORO STOCKMANN -- sed li tia estas, ĉar li pensas la pensojn de siaj superuloj, kaj ĉar li opinias la opiniojn de siaj superuloj. Tiuj homoj, kiuj tion faras, estas spiritaj ordinaruloj; jen vidu, tial mia imponaspekta frato Petro funde estas tiel terure malmulte nobla, -- kaj sekve ankaŭ malmulte liberala. LA MAGISTRANTO Sinjoro prezidanto --! HOVSTAD Do estas la superuloj, kiuj estas liberalaj en nia lando? Jen vere nova informo. (ridado en la asembleo) DOKTORO STOCKMANN Jes, ankaŭ tio estas parto de mia nova malkovro. Kaj ankaŭ _tio_, ke liberaleco estas precize la sama kiel moralo. Kaj tial mi diras, ke estas tute nepravigeble de "La Popola Mesaĝo", ke ĝi tagon post tago anoncas la herezon, ke la amaso, la grego, la kompakta plimulto posedas la liberalecon kaj moralon, -- kaj ke malvirtoj kaj koruptiĝo kaj ĉiuspecaj spiritaj fiaĵoj estas io, kio fluas el la kulturo, kiel ĉiuj fiaĵoj fluas al la banejo el la tanejoj en la Muelejvalo! (bruo kaj interrompo) DOKTORO STOCKMANN (neĝenita, ridas en sia fervoro) Kaj tamen tiu sama "La Popola Mesaĝo" predikas, ke la amaso, la grego estu suprenlevota al pli altstataj vivkondiĉoj! Sed, pro diabla haŭto kaj osto, -- se la doktrino de "La Popola Mesaĝo" estus ĝusta, _suprenlevi la amason, tio_ do estus ĝuste la sama kiel puŝi ĝin rekte en la pereon! Sed feliĉe estas nur malnova, heredita, popola mensogo, tiu ideo, ke la kulturo malmoraligas. Ne; estas la stultigo, malriĉeco, malbeleco en la vivkondiĉoj, kiuj plenumas tiun diablan agon! En domo, kie oni ne aerumas kaj ne balaas la plankon ĉiun tagon --; mia edzino Katrine insistas, ke la planko ankaŭ estu lavata; sed pri tio oni povas disputi; -- nu, -- en tia domo, mi diras, la homoj post du -- tri jaroj perdas la kapablon pensi kaj agi morale. Manko de oksigeno malfortigas la konsciencon. Kaj aspekte estas tiom granda manko de oksigeno en multegaj domoj en nia urbo, ke la tuta kompakta plimulto povas esti tiel senskrupula bazigi la prosperon de la urbo sur marĉo de mensogo kaj trompo. ASLAKSEN Tia kruda akuzo ne estu ĵetata kontraŭ tutan civitanecon. SINJORO Mi admonas al la prezidanto malpermesi al la parolanto paroli. FERVORAJ VOĈOJ Jes, jes! ĝuste! Malpermesu al li paroli! DOKTORO STOCKMANN (ekscitita) Tiam mi elkrios la veron ĉe ĉiuj stratanguloj! Mi skribos en eksterurbaj gazetoj! La tuta lando sciu, kiel ĉi tie statas! HOVSTAD Aspekte la doktoro intencas ruinigi nian urbon. DOKTORO STOCKMANN Jes, tiel mi amas mian hejmurbon, ke mi prefere ruinigus ĝin ol vidus ĝin prosperi sur mensogo. ASLAKSEN Forta esprimo. (Bruo kaj fajfado. _Sinjorino Stockmann_ senutile tusas; la _doktoro_ ne plu aŭdas.) HOVSTAD (krias tra la bruo) Tiu homo ja estas malamiko de la burĝaro, kiu volas ruinigi tutan socion! DOKTORO STOCKMANN (en kreskanta ekscito) Ne gravas ke oni ruinigu mensogan socion! Ĝi devas esti disfaligata teren, mi diras! Pereigataj kiel fibestoj ili estu, ĉiuj kiuj vivas en mensogo! Vi fine infektigas la tutan landon; vi kaŭzas, ke la tuta lando meritas esti ruinigata. Kaj se fariĝos _tiel_ ekstreme, tiam mi diros el mia sincera koro: ruinigu la landon; pereigu ĉi tiun popolon! VIRO (el la amaso) Li parolas kiel vera popolmalamiko. BILLING Dia morto, jen la voĉo de la popolo! LA TUTA ARO (krias) Jes, jes, jes! Li estas popolmalamiko! Li malamas sian landon! Li malamas la tutan popolon! ASLAKSEN Kaj kiel civitano kaj kiel homo mi estas profunde ŝokata de tio, kion mi ĉi tie devis aŭskulti. Doktoro Stockmann prezentis sin en maniero, kiun mi eĉ en sonĝo ne kredus. Bedaŭrinde mi devas akcepti la opinion, kiun ĵus esprimiĝis de respektindaj civitanoj; kaj mi opinias, ke ni devas esprimi tiun opinion en rezolucio. Mi proponas jenon: "La kunveno deklaras, ke ĝi rigardas la banejan kuraciston, doktoro Stockmann, kiel popolmalamikon." (Tondrantaj huraoj kaj aplaŭdo. Multaj ĉirkaŭas la doktoron kaj fajfas kontraŭ lin. _Sinjorino Stockmann_ kaj _Petra_ ekstaris. _Morten_ kaj _Ejlif_ luktas kun la aliaj lernejanoj, kiuj ankaŭ ili fajfis. Kelkaj plenkreskuloj disigas ilin) DOKTORO STOCKMANN (al la fajfantoj) Ho, vi malsaĝuloj, kiaj vi estas, -- mi diras al vi, ke -- ASLAKSEN (sonorigas) La doktoro ne plu havas la parolrajton. Regula voĉdonado devas okazi; sed por indulgi personajn sentojn ĝi devas okazi skribe kaj sen nomo. Ĉu vi havas puran paperon, Billing? BILLING Jen kaj blua kaj blanka papero -- ASLAKSEN (malsupreniras) Bone; tiel ĉio okazos pli rapide. Tondu la paperon --; jen, jen. (al la kunvenaro) Blua signifas ne; blanka signifas jes. Mi mem kolektos la voĉojn. (La _magistranto_ forlasas la salonon. _Aslaksen_ kaj kelkaj aliaj civitanoj ĉirkaŭiras inter la kunvenintoj kolektante la paperpecojn en ĉapelojn) SINJORO (al _Hovstad_) Kiel estas pri la doktoro? Kion oni pensu pri tiaĵo? HOVSTAD Vi ja scias kiel impeta li estas. ALIA SINJORO (al _Billing_) Aŭdu; vi ja ofte vizitas lian domon. Ĉu vi rimarkis, ke li drinkas? BILLING Dia morto, mi ne scias kion diri. La grogo ĉiam staras sur la tablo, kiam iu vizitas. TRIA SINJORO Ne; mi prefere kredas, ke li foje estas iom freneza. LA UNUA SINJORO Jes, eble estas ia hereda frenezo en la familio, ĉu? BILLING Povas esti. KVARA SINJORO Ne; tio ĉi estas nur pura malico; estas venĝo pro io. BILLING Iun tagon li parolis pri plialtigo de la salajro; sed tion li ja ne ricevis. ĈIUJ SINJOROJ (samvoĉe) Aha; do estas ja facile kompreneble! LA EBRIA VIRO (en la amaso) Mi volas havi bluan, mi! Kaj mi ankaŭ volas havi blankan! KRIOJ Jen denove la ebriulo! Elĵetu lin! MORTEN KIIL (proksimiĝas al la doktoro) Nun, Stockmann, ĉu vi nun vidas, kio sekvas el tia arlekenaĵo? DOKTORO STOCKMANN Mi faris mian devon. MORTEN KIIL Kion vi diris pri la tanejoj en la Muelejvalo? DOKTORO STOCKMANN Vi ja aŭdis; mi diris, ke estas de tie, ke la fiaĵo venas. MORTEN KIIL Ankaŭ de _mia_ tanejo? DOKTORO STOCKMANN Bedaŭrinde, via tanejo estas la plej malpuriga. MORTEN KIIL Ĉu _tion_ vi volas presi en la gazetoj? DOKTORO STOCKMANN Mi kaŝos nenion. MORTEN KIIL Tio estos por vi multekosta, Stockmann. (Li foriras.) GRASA SINJORO (iras al _Horster_, sen saluti la virinojn) Nu, ŝipestro, vi pruntedonas vian domon al popolmalamiko? HORSTER Mi opinias, ke mi povas fari pri mia posedaĵo laŭdezire, sinjoro grandkomercisto. LA GRANDKOMERCISTO Do vi eble ne kontraŭas, ke mi faras la samon pri la mia. HORSTER Al kio aludas la grandkomercisto? LA GRANDKOMERCISTO Vi aŭdos de mi morgaŭ. (Li turnas sin, kaj foriras.) PETRA Ĉu li ne estas via ŝipposedanto, Horster? HORSTER Jes, estas grandkomercisto Vik. ASLAKSEN (kun la voĉdoniloj en la mano; supreniras sur la podion kaj sonorigas) Sinjoroj, permesu al mi anonci la rezulton. Per ĉiuj voĉoj kontraŭ unu -- JUNA SINJORO La unu estas tiu de la ebria viro! ASLAKSEN Per ĉiuj voĉoj kontraŭ tiu de ebria viro tiu ĉi kunveno de civitanoj deklaras, ke la baneja kuracisto, doktoro Tomas Stockmann estas popolmalamiko. (krioj kaj aplaŭdo) Vivu nia malnova, honesta, civitana socio! (denova aplaŭdo) Vivu nia taŭga kaj aktiva magistranto, kiu tiel lojale subpremis la voĉon de la sango! (Hura) La kunveno estas fermita. (Li malsupreniras.) BILLING Vivu la prezidanto. LA TUTA ARO Hura por presisto Aslaksen! DOKTORO STOCKMANN Mian ĉapelon, kaj mian redingoton, Petra. Ŝipestro, ĉu vi havas lokon por pasaĝeroj al la nova mondo? HORSTER Por vi kaj la viaj mi faros lokon, sinjoro doktoro. DOKTORO STOCKMANN (dum _Petra_ helpas lin surmeti la redingoton) Bone. Venu, Katrine! Venu, knaboj! (Li prenas la brakon de sia edzino.) SINJORINO STOCKMANN (mallaŭte) Kara Tomas, ni iru la malantaŭan vojon. DOKTORO STOCKMANN Neniujn ŝtelvojojn, Katrine. (per laŭta voĉo) Vi aŭdos de la popolmalamiko, antaŭ ol li estos elbrosinta la polvon de siaj ŝuoj! Mi ne estas tiel bonvolema kiel certa persono; mi ne diras: Mi pardonas al vi, ĉar vi ne scias kion vi faras. ASLAKSEN (krias) Blasfema komparo, sinjoro Stockmann! BILLING Estas, dia mor -- --. Tiaĵo estas kruda por sincera homo. KRUDA VOĈO Li eĉ minacas! EKSCITAJ VOĈOJ Ni frakasu liajn fenestrojn! Trempu lin en la fjordo! VIRO (en la amaso) Blovu la kornon, Evensen! Fajfu, fajfu! (Kornosonoj, fajfado kaj sovaĝaj krioj. La _doktoro_ iras kun la siaj al la elirejo. _Horster_ faras vojon por ili.) LA TUTA AMASO (krias post la forirantoj:) Popolmalamiko! Popolmalamiko! Popolmalamiko! BILLING (ordigante siajn notaĵojn) Dia morto ĉu mi volus trinki grogon ĉe Stockmann ĉi-vespere! (La kunvenintoj interpremiĝas al la elirejo; la bruo disvastiĝas eksteren; el la strato aŭdiĝas la krio:) "Popolmalamiko! Popolmalamiko!" KVINA AKTO (Laborĉambro de _doktoro Stockmann_. Librobretoj kaj ŝrankoj kun diversaj preparaĵoj laŭ la muroj. En la fono estas elirejo al la antaŭĉambro; antaŭe maldekstre estas pordo al la sidĉambro. Sur la muro dekstre estas du fenestroj, kies vitroj estas frakasitaj. Meze en la ĉambro staras la skribotablo de la doktoro, kovrita de libroj kaj dokumentoj. La ĉambro estas en malordo. Estas antaŭtagmeze.) (_Doktoro Stockmann_, en negliĝo kaj pantofloj kaj kun kaloto, staras klinite, rastante per pluvŝirmilo sub unu el la ŝrankoj; fine li antaŭentiras ŝtonon.) DOKTORO STOCKMANN (parolas tra la malfermita pordo al la sidĉambro) Katrine, jen mi trovis ankoraŭ unu. SINJORINO STOCKMANN (ene en la sidĉambro) Ho, vi certe ankoraŭ trovos plurajn. DOKTORO STOCKMANN (metas la ŝtonon sur aron da aliaj sur la tablo) Tiujn ŝtonojn mi konservos kiel sanktaĵojn. Ejlif kaj Morten vidu ilin ĉiun tagon, kaj kiam ili fariĝos plenkreskaj, ili ricevu ilin herede de mi. (rastas sub librobreto) Ĉu ŝi -- kiel diable ŝi nomiĝas, -- ŝi, la servistino, -- ĉu ŝi ankoraŭ ne serĉis la vitraĵiston? SINJORINO STOCKMANN (envenas) Jes, sed li respondis, ke li ne scias, ĉu li povos veni hodiaŭ. DOKTORO STOCKMANN Vi certe vidos, ke li ne kuraĝas. SINJORINO STOCKMANN Ne, ankaŭ Randine opinias, ke li ne kuraĝas pro la najbaroj. (parolas enen en la sidĉambron) Kion vi volas, Randine? Nu tiel. (iras tien kaj tuj revenas) Jen letero al vi, Tomas. DOKTORO STOCKMANN Mi rigardu. (malfermas ĝin kaj legas) Nu tiel. SINJORINO STOCKMANN De kiu ĝi estas? DOKTORO STOCKMANN De la domposedanto. Li malluigas nin. SINJORINO STOCKMANN Ĉu vere? Li, kiu estas tia honesta homo -- DOKTORO STOCKMANN (rigardas en la leteron) Li ne kuraĝas havi nin, li diras. Malvolonte li tion faras; sed li ne kuraĝas ion alian -- pro siaj kuncivitanoj -- pro la publika opinio -- estas dependanta -- ne kuraĝas ofendi certajn riĉulojn. SINJORINO STOCKMANN Jen vidu, Tomas. DOKTORO STOCKMANN Ja, ja, mi vidas; ili estas malkuraĝuloj, ĉiuj, en ĉi tiu urbo; neniu ion kuraĝas pro ĉiuj aliaj homoj. (ĵetas la leteron sur la tablon) Sed ne gravas por ni, Katrine. Nun ni vojaĝos al la nova mondo, kaj tiam -- SINJORINO STOCKMANN Jes sed, Tomas, ĉu estas bone pripensite, tio ĉi pri la vojaĝo? DOKTORO STOCKMANN Ĉu mi restus ĉi tie, kie oni primokis min kiel popolmalamikon, brulstampis min, frakasis miajn fenestrojn! Kaj jen vidu, Katrine; ili ankaŭ ŝirfendis mian nigran pantalonon. SINJORINO STOCKMANN Ho ne; kaj la plej bonan, kiun vi havas! DOKTORO STOCKMANN Neniam oni devus surmeti sian plej bonan pantalonon, kiam oni luktas por libereco kaj vero. Nu, la pantalono ne multe gravas por mi; ĉar ĝin vi ja povas kunkudri por mi. Sed estas _tio_, ke la kanajlaro kaj la amaso kuraĝas agresi min, kvazaŭ ili estus miaj egaluloj, -- estas _tio_ kion mi, je mia morto, ne povas akcepti. SINJORINO STOCKMANN Jes, ili estis krudaj kontraŭ vin ĉi tie en la urbo, Tomas; sed ĉu pro _tio_ ni devas forvojaĝi el la lando? DOKTORO STOCKMANN Ĉu vi opinias, ke la plebanoj ne estas same impertinentaj en niaj aliaj urboj kiel en tiu ĉi? Ho jes, kara, estos certe tute la sama. Nu, egale; lasu la hundaĉojn buŝaĉi; _tio_ ne estas la plej malbona; la plej malbona estas, ke ĉiuj homoj en la tuta lando estas partisklavoj. Nu, pri _tio_, -- eble ne estas pli bone en la libera okcidento; ankaŭ tie ja furiozas la kompakta plimulto kaj la liberala publika opinio kaj ĉiu alia diablaĵo. Sed, vidu, la kondiĉoj estas pli granskalaj tie; ili povas mortigi, sed ili ne torturadas; ili ne pinĉas liberan animon per ŝraŭbtenilo kiel hejme ĉe ni. Kaj en bezono oni povas ja teni sin flanke. (iras trans la planko) Se mi nur sciis, kie estas praarbaro aŭ eta sudmara insulo por vendo malmultekoste -- SINJORINO STOCKMANN Jes, sed la knaboj, Tomas? DOKTORO STOCKMANN (haltas) Vi estas stranga, Katrine! Ĉu vi vere preferus, ke la knaboj kreskus en tia socio kiel la nia? Hieraŭ vespere vi vidis ja mem, ke la duono de la popolo estas furioza; kaj se la alia duono ne perdis sian prudenton, tio estas ĉar ili estas azenoj, kiuj ne havas iun prudenton por perdi. SINJORINO STOCKMANN Sed kara Tomas, vi parolas ja tiel nesingardeme. DOKTORO STOCKMANN Nu! Ĉu ne estas vero, kion mi diras? Ĉu ili ne turnas ĉiujn konceptojn supron malsupren? Ĉu ili ne faras unu saman kaĉon el justo kaj maljusto? Ĉu ili ne nomas mensogon, kion mi scias esti vero? Sed la plej frenezega estas, ke ĉi tie ĉirkaŭiras plenkreskaj, liberalecaj homoj en amaso, kaj kredas, ke ili estas liberpensantoj! Ĉu vi iam ion tian aŭdis, Katrine! SINJORINO STOCKMANN Jes, jes, eble estas stulte, sed -- (Petra envenas de la sidĉambro.) SINJORINO STOCKMANN Ĉu vi jam nun venas de la lernejo? PETRA Jes; mi estas maldungita! SINJORINO STOCKMANN Maldungita! DOKTORO STOCKMANN Ankaŭ vi! PETRA Sinjorino Busk maldungis min; kaj do mi opiniis plej bone iri tuj. DOKTORO STOCKMANN Kaj vi ĝuste faris! SINJORINO STOCKMANN Kiu kredus, ke sinjorino Busk estas tiel fia homo! PETRA Ho ne, patrino, sinjorino Busk ne estas fia; mi vidis klare, kiel tio ĉagrenigis ŝin. Sed ŝi ne kuraĝis, diris ŝi; kaj jen mi maldungiĝis. DOKTORO STOCKMANN (ridas kaj frotas manojn) Ŝi ne kuraĝis, ankaŭ ŝi ne! Ho, belege. SINJORINO STOCKMANN Ho ja, post la teruraj tumultoj hieraŭ vespere, do -- PETRA Ne estis nur sole _tio_. Aŭdu nun, patro! DOKTORO STOCKMANN Nu, kaj kio? PETRA Sinjorino Busk montris al mi ne malpli ol tri leterojn, kiujn ŝi ricevis ĉi-matene -- DOKTORO STOCKMANN Sen subskribo, ĉu? PETRA Jes. DOKTORO STOCKMANN Jes, ĉar ili ne _kuraĝas_ riski la nomon, Katrine! PETRA Kaj en du el ili skribiĝis, ke sinjoro, kiu vizitadas en nia domo, rakontis en la klubo ĉi-nokte, ke mi havas ege liberajn opiniojn pri diversaj aferoj -- DOKTORO STOCKMANN Kaj tion vi do ne neis? PETRA Kompreneble ne. Sinjorino Busk mem havas konsiderinde liberajn opiniojn, kiam ni estas solaj du; sed ĉar ĉi tio pri mi disvastiĝis, ŝi ne kuraĝis reteni min. SINJORINO STOCKMANN Kaj imagu, -- jen unu kiu vizitadas nian domon! Vidu, kion vi rehavas por via gastameco, Tomas. DOKTORO STOCKMANN En tia fiaĵo ni ne volas plu vivi. Enpaku kiel eble plej rapide, Katrine; ni foriru ju pli frue des pli bone. SINJORINO STOCKMANN Silentu; ŝajnas al mi, ke estas iu en la koridoro. Iru por vidi, Petra. PETRA (malfermas la pordon) Ho, ĉu estas vi, ŝipestro Horster? Bonvolu eniri. HORSTER (el la antaŭĉambro) Bonan tagon. Mi pensis, ke mi devis fari viziteton por aŭdi kiel statas. DOKTORO STOCKMANN (premas lian manon) Dankon; tre bonvoleme de vi. SINJORINO STOCKMANN Kaj dankon, ke vi trahelpis nin, ŝipestro Horster. PETRA Sed kiel vi mem trairis hejmen? HORSTER Ho jes, iris bone; mi havas ja ioman forton; kaj tiuj homoj pleje preferas uzi la buŝon. DOKTORO STOCKMANN Jes, ĉu ne estas strange pri tiu fia malkuraĝeco? Venu, kaj mi montru ion al vi! Jen, tie la ŝtonoj, kiujn ili ĵetis enen al ni. Rigardu ilin! Ne estas pli ol du sufiĉe grandaj ŝtonoj en la tuta aro; la resto estas nenio alia ol ŝtonetoj, -- nuraj grajnoj. Kaj tamen ili staris tie ekstere hurlante, kaj ĵuris, ke ili volas bati min pecen; sed ago -- ago -- ne, el tio oni ne multon vidas en nia urbo! HORSTER Estis ja ankaŭ la plej bona por vi ĉi tiun fojon, sinjoro doktoro. DOKTORO STOCKMANN Efektive estis. Sed tamen estas ĉagrenige; ĉar se iam okazos serioza batalo grava por la tuta lando, vi vidos, ke la publika opinio preferos forkuri, kaj la kompakta plimulto kuros arbaren kiel aro da ŝafoj, ĉu ne ŝipestro Horster. Estas _tio_, kio estas tiel ĉagrenige pripensi; vere estas por mi bedaŭrinde --. Ho; sed pro diablo, -- funde tio ĉi estas ja nur stultaĵo. Se ili diris, ke mi estas popolmalamiko, lasu min do esti popolmalamiko. SINJORINO STOCKMANN Vi neniam fariĝos, Tomas. DOKTORO STOCKMANN Ne ĵuru pri tio, Katrine. Malica vorto povas efiki kiel pinglograto en la pulmo. Kaj tiu damnita vorto --; mi ne kvitiĝos de ĝi; ĝi fiksiĝis sub la koro; ĝi kuŝas tie kaj fosas kaj suĉas kiel acidaj sukoj. Kaj kontraŭ tio helpas neniu magnezo. PETRA Ba; nur ridu pri ili, patro. HORSTER La homoj certe ŝanĝos opiniojn, sinjoro doktoro. SINJORINO STOCKMANN Jes, Tomas, pri tio vi povas esti same certa, kiel pri tio ke vi staras ĉi tie. DOKTORO STOCKMANN Jes, eble kiam estos tro malfrue. Sed tiam estu por ili laŭ merite! Tiam ili povos iri ĉi tie en sia fiaĵo, kaj pentante ke ili pelis patrioton en ekzilon. Kiam vi forvelos, ŝipestro Horster? HORSTER Hm, -- vere estas pri tio, ke mi venis por paroli kun vi -- DOKTORO STOCKMANN Nu, ĉu estas io pri la ŝipo? HORSTER Ne; sed ne okazos, ke mi kuniros. PETRA Ĉu vi do estas maldungita? HORSTER (ridetas) Jes, efektive estas tiel. PETRA Ankaŭ vi. SINJORINO STOCKMANN Jen vi vidas, Tomas. DOKTORO STOCKMANN Kaj tio pro la vero! Aj, se mi estus ion tian pripensinta -- HORSTER Ne estu afliktita pro tio; mi certe trovos oficon ĉe iu aŭ alia eksterurba ŝipsocieto. DOKTORO STOCKMANN Kaj tion de tiu grandkomercisto Vik, -- riĉa homo, sendependa de ĉiuj --! Fi, pro diablo! HORSTER Alie li estas sufiĉe sincera; kaj li mem diris, ke li volus reteni min, se li nur kuraĝus -- DOKTORO STOCKMANN Sed li ne kuraĝis? Ne; tion mi komprenas! HORSTER Ne estas facile, li diris, kiam oni apartenas al certa partio -- DOKTORO STOCKMANN Jen vera vorto de honestulo. Partio estas kvazaŭ viandmuelilo; ĝi muelas ĉiujn kapojn kune al kaĉo; kaj tial ili fariĝas kaĉokapoj kaj farĉokapoj ĉiuj! SINJORINO STOCKMANN Sed Tomas do! PETRA (al _Horster_) Se vi ne estus nin akompaninta hejmen, eble en tio ĉi ne rezultus. HORSTER Pri tio mi ne pentas. PETRA (etendas al li la manon) Dankon pro tio. HORSTER (al la doktoro) Kaj ankaŭ _tion_ mi volus diri, ke ĉar vi fine decidis ke vi forvojaĝu, mi pensis pri alia solvo -- DOKTORO STOCKMANN Bone; se ni nur povos rapide forvojaĝi -- SINJORINO STOCKMANN Tŝ; ĉu iu frapis la pordon? PETRA Eble estas onklo. DOKTORO STOCKMANN Aha! (krias) Envenu! SINJORINO STOCKMANN Kara Tomas, promesu al mi do -- (La magistranto venas de la antaŭĉambro.) LA MAGISTRANTO (ĉe la pordo) Nu, vi estas okupata. Jes, do mi prefere -- DOKTORO STOCKMANN Ne, ne; envenu. LA MAGISTRANTO Sed mi dezirus paroli kun vi ni du solaj. SINJORINO STOCKMANN Ni iros en la sidĉambron dume. HORSTER Kaj mi revenos poste. DOKTORO STOCKMANN Ne; vi eniru kune, ŝipestro Horster; mi bezonas plian informon -- HORSTER Ja, ja, do mi atendas. (Li sekvas _sinjorinon Stockmann_ kaj _Petra_ en la sidĉambron.) LA MAGISTRANTO (silentas, sed ekrigardas al la fenestroj) DOKTORO STOCKMANN Vi eble trovas, ke estas iom liberaere ĉe ni hodiaŭ? Surmetu la kepon. LA MAGISTRANTO Dankon, se mi povas. (tion faras) Mi sentas, ke mi kaptis malvarmumon hieraŭ; mi frostis -- DOKTORO STOCKMANN Ĉu? Kontraŭe mi trovis, ke estis sufiĉe varme. LA MAGISTRANTO Mi bedaŭras, ke ne estis en mia potenco malebligi tiujn noktajn ekscesojn. DOKTORO STOCKMANN Ĉu vi volas diri al mi ion ceteran? LA MAGISTRANTO (elprenas grandan leteron) Mi havas tiun ĉi dokumenton por vi de la baneja direkcio. DOKTORO STOCKMANN Mi estas maldungita, ĉu? LA MAGISTRANTO Jes, de hodiaŭ. (metas la leteron sur la tablon) Ni bedaŭras; sed -- sincere dirite -- ni ne kuraĝis pro la publika opinio. DOKTORO STOCKMANN (ridetas) Ne kuraĝis? Tiujn vortojn mi aŭdis _pli frue_ hodiaŭ. LA MAGISTRANTO Mi petas, ke vi ekkomprenu vian staton. Estonte vi ne povas atendi iun ajn praktikon en nia urbo. DOKTORO STOCKMANN Al la diablo pri la praktiko! Sed el kio vi tion scias tiel certe? LA MAGISTRANTO La asocio de domposedantoj starigis liston, kiun ili portas de domo al domo. Ĉiuj bonanimaj civitanoj estas petataj ne viziti vin; kaj mi kuraĝas garantii, ke neniu domposedanto kuraĝas rifuzi sian subskribon; ili tute simple ne _kuraĝas_. DOKTORO STOCKMANN Ne, ne; pri tio mi ne dubas. Sed kio do? LA MAGISTRANTO Se mi povus doni al vi konsilon, ĝi estus, ke vi forlokiĝu el nia urbo por ioma tempo -- DOKTORO STOCKMANN Jes, mi ĝuste iomete pensas forlasi la lokon. LA MAGISTRANTO Bone. Kaj post duona jaro aŭ iom pli, kiam vi ŝanĝis vian opinion, kaj vi post matura konsidero povus decidigi vin esprimi bedaŭron kaj konfesi vian eraron -- DOKTORO STOCKMANN Tiam mi eble povus rericevi mian oficon, vi pensas? LA MAGISTRANTO Eble; estas tute ne senŝance. DOKTORO STOCKMANN Jes, sed la publika opinio? Vi ja ne kuraĝas pro la publika opinio. LA MAGISTRANTO La opinio estas ege varia afero. Kaj por diri la veron estas ege grave por ni havi tian konfeson de vi. DOKTORO STOCKMANN Jes, por ĝi vi lekas viajn lipojn! Sed pro diablo, vi memoras kion mi antaŭe diris al vi pri tiaj vulpo-ruzaĵoj! LA MAGISTRANTO Tiam via pozicio estis konsiderinde pli favora; vi povis supozi, ke vi havas la tutan urbon dorse -- DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj nun mi sentas, ke mi havas la tutan urbon sur la nuko --. (ekflamiĝas) Sed eĉ ne se mi havus la diablon mem kaj lian praavinon sur la nuko --! Neniam, -- neniam, mi diras! LA MAGISTRANTO Patro de familio ne kuraĝas tiel agi, kiel vi faras. Vi ne kuraĝas, Tomas. DOKTORO STOCKMANN Mi ne kuraĝas, ĉu? Estas nur unu sola ago en la mondo, kiun libera homo ne kuraĝas; kaj ĉu vi scias, kiu tiu estas? LA MAGISTRANTO Ne. DOKTORO STOCKMANN Kompreneble; sed _mi_ diru al vi. Libera homo ne kuraĝas malpurigi sin kiel fiulo; li ne kuraĝas konduti tiel, ke li devus kraĉi sin mem en la okulojn. LA MAGISTRANTO Tio ĉi sonas ja treege akceptebla; kaj se ne ekzistus alia klarigo por via obstineco --; sed tia ja ekzistas -- DOKTORO STOCKMANN Kion vi aludas per _tio_? LA MAGISTRANTO Tion vi certe bonege komprenas. Sed ĉar mi estas via frato kaj saĝa homo, mi konsilas al vi, ne bazi vin tro fide sur esperoj kaj perspektivoj, kiuj tre facile povus malsukcesi. DOKTORO STOCKMANN Sed al kio do _tio_ aludu? LA MAGISTRANTO Ĉu vi vere volas kredigi al mi, ke vi estas senscia pri la testamentaj dispozicioj, kiujn faris tanejestro Kiil? DOKTORO STOCKMANN Mi scias, ke la iometon, kiun li posedas, estas destinita al fondaĵo por bezonantaj metiistoj. Sed kiel tio rilatas al mi? LA MAGISTRANTO Unue ne estas iometoj pri kio temas. Tanejestro Kiil estas sufiĉe riĉa homo. DOKTORO STOCKMANN Tion mi neniam suspektis --! LA MAGISTRANTO Hm, -- vere ne? Vi do ankaŭ ne scias, ke ne malkonsiderinda parto de lia kapitalo estas heredota de viaj infanoj, tiel ke vi kaj via edzino ĝuu la rentojn dum via vivodaŭro. Ĉu li tion ne diris al vi? DOKTORO STOCKMANN Ne; mi ĵuras, ke li ne faris. Kontraŭe; li ĉiam koleriĝadis pro tio, ke li pagu tro altan imposton. Sed ĉu vi scias tion ĉi tiel certe, Petro? LA MAGISTRANTO Mi sciiĝis de tute fidinda fonto. DOKTORO STOCKMANN Ho, dian dankon, do Katrine estos sekura, -- kaj ankaŭ la infanoj! Tion mi ja devas rakonti -- (krias) Katrine, Katrine! LA MAGISTRANTO (retenas lin) Tŝ, ankoraŭ nenion diru! SINJORINO STOCKMANN (malfermas la pordon) Kio estas? DOKTORO STOCKMANN Nenio, kara; nur reen eniru. (_Sinjorino Stockmann_ fermas.) DOKTORO STOCKMANN (paŝadas sur la planko) Sekura! Ĉu vere, -- ili do ĉiuj estas sekuraj! Kaj tiaj por la vivodaŭro! Ho beniga sento scii, ke oni estas sekura! LA MAGISTRANTO Jes, sed estas ja _tio_, kio vi ne estas. Tanejestro Kiil povas nuligi la testamenton kiun ajn tagon aŭ horon laŭdezire. DOKTORO STOCKMANN Sed tion li ne faras, mia bona Petro. La melo estas tro ĝojega, ke mi ekkaptas vin kaj viajn sagacajn amikojn. LA MAGISTRANTO (ekmiras, kaj rigardas lin esplore) Aha, tio ĵetas lumon sur multon. DOKTORO STOCKMANN Kian multon? LA MAGISTRANTO La tuto estis kombinita manovro. Tiuj senbridaj, senkonsideraj atencoj, kiujn vi -- en la nomo de la vero -- direktis kontraŭ la estrantajn civitanojn en la urbo -- DOKTORO STOCKMANN Kiujn; kiujn? LA MAGISTRANTO -- estis do nenio alia, ol interkonsentita kompenso por la testamento de tiu maljuna venĝavida Morten Kiil. DOKTORO STOCKMANN (konsternita) Petro, -- vi do estas la plej fia plebano, kiun mi konas dum mia vivo. LA MAGISTRANTO Inter ni estas finite. Via maldungo estas nerevokebla; -- ĉar nun ni havas armilojn kontraŭ vi. (Li foriras.) DOKTORO STOCKMANN Fi, fi, fi! (krias) Katrine! La planko estu lavata post li. Enirigu ŝin kun akvujo, ŝin, -- ŝin -- kion diable --, ŝin, kiu ĉiam havas fulgon sur la nazo -- SINJORINO STOCKMANN (en la sidĉambro) Tŝ, tŝ do, Tomas! PETRA (ankaŭ ĉe la pordo) Patro, avo venas kaj petas, ĉu li povas paroli kun vi sola. DOKTORO STOCKMANN Jes, certe li povas. (ĉe la pordo) Envenu, bopatro. (_Morten Kiil_ envenas. La _doktoro_ fermas la pordon malantaŭ li.) DOKTORO STOCKMANN Nu, kio estas? Eksidu. MORTEN KIIL Ne sidi. (ĉirkaŭrigardas) Aspektas bele ĉe vi hodiaŭ, sinjoro Stockmann. DOKTORO STOCKMANN Jes, ĉu ne? MORTEN KIIL Vere bele ja aspektas; freŝan aeron vi ankaŭ havas; hodiaŭ vi havas sufiĉe da tiu "moksigena" ŝtofo, pri kiu vi parolis hieraŭ. Vi certe havas bonegan konsciencon hodiaŭ, mi pensas. DOKTORO STOCKMANN Jes, mi havas. MORTEN KIIL Ĉu imagu? (frapas sian bruston) Sed ĉu vi scias kion _mi_ havas ĉi tie? DOKTORO STOCKMANN Espereble ankaŭ bonan konsciencon. MORTEN KIIL Ba! Estas io multe pli bona ol tio. (Li elprenas dikan poŝdokumentujon, malfermas ĝin kaj montras aron da dokumentoj.) DOKTORO STOCKMANN (rigardas lin mire) Akcioj en la banejo? MORTEN KIIL Ne estis malfacile ekhavi ilin hodiaŭ. DOKTORO STOCKMANN Kaj vi jam aĉetis --? MORTEN KIIL Tiom por kio mi havis monon. DOKTORO STOCKMANN Sed kara bopatro, -- tiel malesperige kiel statas pri la banejo nun! MORTEN KIIL Se vi kondutas kiel prudenta homo, vi certe restarigos la banejon. DOKTORO STOCKMANN Jes, vi ja mem vidas, ke mi faras, kion mi povas; -- sed --! La homoj estas ja frenezaj en nia urbo! MORTEN KIIL Vi diris hieraŭ, ke la pleja fiaĵo venas de mia tanejo. Se _tio_ estus vero, mia avo, kaj mia patro antaŭ mi, kaj mi mem dum multaj jaroj malpurigadus la urbon kvazaŭ tri murdanĝeloj. Ĉu vi opinias, ke mi lasas tiun honton gluiĝi sur min? DOKTORO STOCKMANN Bedaŭrinde, tion vi devas akcepti. MORTEN KIIL Dankon ne. Mi defendos mian bonan nomon kaj reputacion. Oni nomas min "la melo", mi aŭdis. Melo, ĉu tio ne estas iuspeca porko; sed pri tio ili neniam en la mondo praviĝu. Mi volas vivi kaj morti kiel purema homo. DOKTORO STOCKMANN Kaj kiel vi volas realigi _tion_? MORTEN KIIL _Vi_ purigu min, Stockmann. DOKTORO STOCKMANN Mi! MORTEN KIIL Ĉu vi scias per kiu mono mi aĉetis tiujn ĉi akciojn? Ne, tion vi ne povas scii; sed nun mi diru. Estas la mono kiun Katrine kaj Petra kaj la knabetoj heredos post mi. Jes, ĉar mi ja tamen havas iom ŝparitan, komprenu. DOKTORO STOCKMANN (ekflamiĝas) Kaj tiel vi prenas la monon de Katrine por tiaĵo! MORTEN KIIL Jes, tiu mono nun investiĝis en la banejo. Kaj nun mi volas vidi, ĉu vi tamen estas tiel furioza -- freneza, Stockmann. Se vi daŭre lasos bestojn kaj tiajn fiaĵojn veni el mia tanejo, tio estas la sama kiel tranĉi rimenojn el la haŭto de Katrine, kaj ankaŭ de Petra, kaj de la knabetoj; sed _tion_ neniu vera familipatro faras, -- se li ne estas frenezulo. DOKTORO STOCKMANN (paŝas tien kaj reen) Jes, sed mi _estas_ freneza, mi estas frenezulo! MORTEN KIIL Tiomege delira -- freneza vi certe ne estas, kiam la familio estas en danĝero. DOKTORO STOCKMANN (haltas antaŭ li) Kial vi ne parolis kun mi, antaŭ ol vi aĉetis tiujn senvaloraĵojn! MORTEN KIIL Kio estas farita, plej forte efikas. DOKTORO STOCKMANN (paŝadas maltrankvile ĉirkaŭe) Se mi do ne estus tiel certa pri la afero --! Sed mi estas profunde konvinkita, ke mi pravas. MORTEN KIIL (pesas la dokumentujon en la mano) Se vi daŭre frenezadas, tiuj ĉi ne valoros multe. (Li metas la dokumentujon en la poŝon.) DOKTORO STOCKMANN Sed pro diablo, la scienco devus do kapabli eltrovi iun ilon por preventi; iu kontraŭinfekta drogo -- MORTEN KIIL Vi pensas pri io por mortigi la bestojn, ĉu? DOKTORO STOCKMANN Jes, aŭ por neŭtraligi ilin. MORTEN KIIL Ĉu vi ne povus provi per iom da ratveneno? DOKTORO STOCKMANN Ho, babilaĵo! -- Sed ĉiuj ja diras, ke estas nur imagaĵo. Ĉu ne povas esti imagaĵo do! Lasu ilin _havi_ sian imagaĵon! Ĉu ne la nesciantaj, etkoraj hundaĉoj insultis min kiel popolmalamikon; -- kaj ili eĉ estis pretaj tiri miajn vestaĵojn de mia korpo! MORTEN KIIL Kaj ĉiujn fenestrojn, kiujn ili frakasis por vi! DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj la zorgoj pri miaj devoj al la familio! Tion mi devas priparoli kun Katrine; ŝi pli bone scias pri tiuj aferoj. MORTEN KIIL Bone; aŭskultu nur konsilon de saĝa edzino. DOKTORO STOCKMANN (ekkoleriĝas kontraŭ lin) Ke vi povis konduti tiel stultege! Forriski la monon de Katrine; meti min en tiun ĉi teruran turmentadon! Kiam mi vidas vin, estas kvazaŭ mi vidus satanon mem --! MORTEN KIIL Se tiel estas, mi devas foriri. Sed antaŭ ol la dua mi atendas respondon de vi. _Jes_ aŭ _ne_. Se vi respondos _ne_, mi transdonos la akciojn al la bonfara fondaĵo, -- kaj tio jam hodiaŭ. DOKTORO STOCKMANN Kaj kion ricevos Katrine? MORTEN KIIL Eĉ ne grajneton. (La pordo de la antaŭĉambro malfermiĝas. _Redaktoro Hovstad_ kaj _presisto Aslaksen_ aperas.) MORTEN KIIL Jen, vidu tiujn du! DOKTORO STOCKMANN (fiksrigardas ilin) Ĉu vi? Ĉu _vi_ denove kuraĝas veni ĉi tien al mi! HOVSTAD Jes vere ni tion faras. ASLAKSEN Komprenu, ni havas ion por priparoli kun vi. MORTEN KIIL (flustras) Jes aŭ ne antaŭ la dua. ASLAKSEN (okulumas al _Hovstad_) Aha! (_Morten Kiil_ foriras.) DOKTORO STOCKMANN Nu, kion vi do volas pri mi? Estu mallonge. HOVSTAD Mi bone komprenas, ke vi malŝatas nin pro nia sinteno dum la kunveno hieraŭ -- DOKTORO STOCKMANN Kaj tion vi nomas sinteno? Ho, bela sinteno! Mi nomas tion sintenaĉa, virinaĉa --. Pro diablo fi! HOVSTAD Nomu tion, kiel al vi plaĉas; sed ni ne _povis_ ion alian fari. DOKTORO STOCKMANN Vi _ne kuraĝis_ ion alian, ĉu ne? HOVSTAD Jes, se vi preferas. ASLAKSEN Sed kial vi ne lasis fali vorton antaŭe? Nur etan aludon al sinjoro Hovstad aŭ mi. DOKTORO STOCKMANN Aludo? Pri kio? ASLAKSEN Pri tio, kio kaŝis sin malantaŭe. DOKTORO STOCKMANN Mi tute ne komprenas vin. ASLAKSEN (kapsignas intime) Ho, je Dio, vi faras, doktoro Stockmann. HOVSTAD Ne estas plu necese teni tion sekrete. DOKTORO STOCKMANN (rigardas ilin laŭvice) Sed pro diabla haŭto kaj osto --! ASLAKSEN Ĉu mi rajtas demandi, -- ĉu via bopatro ne iras ĉirkaŭe en la urbo aĉetante ĉiujn banejakciojn? DOKTORO STOCKMANN Jes, aĉetis banejakciojn hodiaŭ; sed --? ASLAKSEN Estus pli saĝe, se vi igus iun alian fari tion, -- iun, kiu ne estas tiel parence proksima. HOVSTAD Kaj vi ne devus ekstari sub propra nomo. Neniu devus ja scii, ke la atako kontraŭ la banejo venis de vi. Vi estus devinta konsiliĝi kun mi, doktoro Stockmann. DOKTORO STOCKMANN (rigardas kvazaŭ foren; aspekte io prilumiĝas por li, kaj li diras kvazaŭ perpleksa) Ĉu tiaĵo estas imagebla? Ĉu tiaĵo estas farebla? ASLAKSEN (ridetas) Montriĝas, ke estas farebla. Sed komprenu, ke ĝi devas esti plenumata elegante. HOVSTAD Kaj prefere pluraj devas partopreni; ĉar estas ja ĉiam tiel, ke la respondeco malgrandiĝas por la opulo, kiam li kunlaboras kun aliaj. DOKTORO STOCKMANN (sinrege) Mallonge, sinjoroj, -- kion vi do deziras? ASLAKSEN Tion sinjoro Hovstad plej bone -- HOVSTAD Ne, vi parolu, Aslaksen. ASLAKSEN Nu ja; estas _tio_, ke nun, kiam ni konas la tutan konekson, ni ja opinias, ke ni kuraĝas meti "La Popolan Mesaĝon" je via dispono. DOKTORO STOCKMANN _Nun_ vi kuraĝas? Sed la publika opinio? Ĉu vi ne timas, ke leviĝos ŝtormo kontraŭ nin? HOVSTAD Ni devas elteni la ŝtormon. ASLAKSEN Kaj la doktoro devas esti rapidfara. Tuj kiam via atako havos rezulton -- DOKTORO STOCKMANN Tuj kiam mia bopatro kaj mi ekkaptis la akciojn je malalta prezo, vi aludas --? HOVSTAD Certe estas nur sciencaj konsideroj, kiuj instigas vin fariĝi la estro de la banejo. DOKTORO STOCKMANN Kompreneble; estis pro sciencaj konsideroj, ke mi igis tiun maljunan "melon" partopreni en tio ĉi. Kaj poste ni laŭŝajne riparos la akvokondukilon kaj iom fosadas en la plaĝo, sen kaŭzi al la urba kaso elspezon eĉ ne de duona krono. Ĉu vi ne opinias, ke ni sukcesos? Ĉu? HOVSTAD Mi opinias, -- kiam vi havas "La Popolan Mesaĝon" kun vi. ASLAKSEN En libera socio la gazetaro estas potenco, sinjoro doktoro. DOKTORO STOCKMANN Jes bone; kaj tio estas ja ankaŭ la publika opinio; kaj vi, sinjoro Aslaksen, vi garantias pri la asocio de domposedantoj? ASLAKSEN Pri la asocio de domposedantoj same kiel pri la amikoj de modereco. Fidu tion. DOKTORO STOCKMANN Sed, miaj sinjoroj --; nu, mi hontas fari demandon; sed kiun kompenson --? HOVSTAD Prefere ni helpus vin por nenio, kompreneble. Sed "La Popola Mesaĝo" staras sur malfortaj piedoj; ĝi ne eldoniĝas senprobleme; kaj ĉesigi la gazeton nun, kiam estas tiom, por kio agi en la granda politiko, mi vere malvolonte farus. DOKTORO STOCKMANN Mi komprenas; estus ja ĉagrenige por amiko de la popolo kiel vi. (ekscitiĝas) Sed mi estas malamiko de la popolo, mi! (kuras ĉirkaŭe en la ĉambro) Kie mi havas mian bastonon? Pro diablo, kie estas la bastono? HOVSTAD Kion tio signifu? ASLAKSEN Vi do ne volas --? DOKTORO STOCKMANN (haltas) Kaj se mi nun donu al vi eĉ ne nuran oeron de miaj multaj akcioj? Memoru ke la moneroj ne facile glitas el la poŝoj de ni riĉuloj. HOVSTAD Ho, _vi_ devas memori, ke tiu afero pri la akcioj povas esti prezentata dumaniere. DOKTORO STOCKMANN Jes, tion vi certe kapablas; se mi ne kontribuos por helpi "La Popolan Mesaĝon", vi certe ekhavos malbelan opinion pri tiu afero; vi persekutos min, mi opinias, -- ĉasos min, -- provos gorĝmordi min, kiel la hundo gorĝmordas la leporon! HOVSTAD Tio estas laŭ natura leĝo; ĉiu besto volas trovi nutraĵon. ASLAKSEN Oni ja devas preni la nutraĵon, kie oni ĝin trovas. DOKTORO STOCKMANN Do serĉu ion en la kloakdefluilo; (ĉirkaŭkuras en la ĉambro) -- ĉar morto kaj plago, vi nun spertu, kiu estas la plej forta besto el ni tri. (trovas la pluvŝirmilon kaj frape svingas ĝin) Hej, jen --! HOVSTAD Vi do ne volas atenci nin! ASLAKSEN Atentu pri tiu pluvŝirmilo! DOKTORO STOCKMANN Tra la fenestro, sinjoro Hovstad! HOVSTAD (ĉe la pordo de la antaŭĉambro) Ĉu vi estas tute freneza! DOKTORO STOCKMANN Tra la fenestro, sinjoro Aslaksen! Saltu, mi diras! Same bone frue kiel poste. ASLAKSEN (kuras ĉirkaŭ la skribotablon) Modereco, sinjoro doktoro; mi ne estas forta viro; mi ne multe eltenas -- (krias) Helpu, helpu! (_Sinjorino Stockmann_, _Petra_ kaj _Horster_ venas de la sidĉambro.) SINJORINO STOCKMANN Sed Dio pardonu, Tomas, kio estas! DOKTORO STOCKMANN (frapsvingas la pluvŝirmilon) Saltu eksteren, mi diras! En la defluilon! HOVSTAD Atako kontraŭ senkulpan homon! Mi nomas vin atestanto, ŝipestro Horster (Li rapidas tra la antaŭĉambro) ASLAKSEN (konfuzita) Se oni nur konus la lokajn rilatojn -- (forglitas tra la sidĉambro) SINJORINO STOCKMANN (retenas la doktoron) Sed regu vin do, Tomas! DOKTORO STOCKMANN (ĵetas la pluvŝirmilon) Honto al mi ke ili ja tamen forsavis sin. SINJORINO STOCKMANN Sed kion ili volis pri vi? DOKTORO STOCKMANN Tion vi sciu poste; nun mi devas pripensi aliajn aferojn. (iras al la tablo kaj skribas sur vizitkarton) Jen, Katrine; kion vi legas tie? SINJORINO STOCKMANN Tri grandajn _Ne_; kion tio signifas? DOKTORO STOCKMANN Tion vi sciu poste. (transdonas la karton) _Jen_, Petra; kure sendu la fulgitinon al la "melo" kun ĝi plej eble rapide. Rapidu! (_Petra_ eliras kun la karto tra la antaŭĉambro.) DOKTORO STOCKMANN Aj; se mi ne hodiaŭ havis viziton de ĉiuj satanaj sendintoj, mi ne scias de kiuj plu. Sed nun mi akrigu mian plumon kontraŭ ilin, ke ĝi fariĝu aleno; mi trempos ĝin en venenon kaj galon; mi ĵetos mian inkujon rekte en ilian kapaĉojn! SINJORINO STOCKMANN Jes, sed ni ja forvojaĝos, Tomas. (_Petra_ revenas.) DOKTORO STOCKMANN Nu? PETRA Farite. DOKTORO STOCKMANN Bone. -- Forvojaĝos, vi diras? Ne, morto kaj plago ĉu ni faru; ni restos, kie ni estas, Katrine! PETRA Ni restos! SINJORINO STOCKMANN En ĉi tiu urbo? DOKTORO STOCKMANN Jes, ĝuste ĉi tie; ĉi tie estas la batalejo; ĉi tie mi luktos; ĉi tie mi volas venki! Kiam vi estos kunkudrinta mian pantalonon, mi eliros en la urbon por lui domon; ni devas ja havi tegmenton super ni dum la vintro. HORSTER Tion vi ricevos ĉe mi. DOKTORO STOCKMANN Ĉu vere? HORSTER Jes, bonvolu; mi havas sufiĉe da ĉambroj, kaj preskaŭ neniam estas hejme. SINJORINO STOCKMANN Ho, kiel bonvole de vi. Horster. PETRA Dankon! DOKTORO STOCKMANN (premas lian manon) Dankon, dankon! Jen tiu zorgo estas for. Kaj nun mi komencos serioze jam en tiu ĉi tago. Ho, estas senfino da aferoj por elfosi, Katrine! Sed estas bone, ke mi nun havas liberan tempon je mia dispono; jes, jen vidu; vi sciu, ke mi estas maldungita de la banejo -- SINJORINO STOCKMANN (suspiras) Ho jes, tion mi ja atendis. DOKTORO STOCKMANN -- kaj poste ili volas forpreni de mi mian praktikon. Sed lasu ilin fari! La malriĉulojn mi tamen retenas -- tiujn, kiuj nenion pagas; kaj, bona Dio, estas ja ili, kiuj pleje min bezonas. Sed, morto kaj plago, aŭskulti min ili devos; mi predikos por ili ĉiutempe, kiel estas ie skribita. SINJORINO STOCKMANN Sed, kara Tomas, ĉu vi ne vidis kiom utilas prediki. DOKTORO STOCKMANN Vi vere estas komika, Katrine. Ĉu mi lasu min frapiĝi el la batalejo de tiu publika opinio kaj de la kompakta plimulto kaj tiaj satanaĵoj? Ne dankon, kara! Kaj kion mi volas, tio estas ja tiel simpla kaj klara kaj rekta. Mi nur volas marteladi en la kapojn de la hundaĉoj, ke la liberaluloj estas la plej insidaj malamikoj de liberaj homoj, -- ke la partiprogramoj tordas la kolojn de junaj vivopovaj veroj, -- ke konsideroj pri oportuneco turnas supron malsupren moralon kaj justecon, tiel ke fine fariĝos neelteneble vivi ĉi tie. Jes, ĉu ne ŝajnas al vi, ŝipestro Horster, ke mi devas kapabli igi la homojn kompreni _tion_? HORSTER Povas esti; mi ne komprenas tiajn aferojn. DOKTORO STOCKMANN Nun vi aŭskultu! Estas la partiestroj, kiujn ni devas ekstermi. Ĉar komprenu, ke partiestro estas kvazaŭ lupo, -- li estas kvazaŭ glutavida lupaĉo; -- li bezonas tioman nombron da brutetoj ĉiun jaron, por ekzisti. Rigardu nun Hovstad kaj Aslaksen! Kiom da brutetoj _ili_ konsumas; aŭ ili vundmordas ilin kaj disŝiras ilin, tiel, ke ili neniam plu fariĝos aliaj ol domposedantoj kaj abonantoj de "La Popola Mesaĝo"! (eksidas duone sur la tablon) Ho, venu ĉi tien, kara Katrine, -- vidu, kiel bele la suno brilas enen ĉe ni hodiaŭ. Kaj tiu benata printempa aero, kiu enfluas ĉe mi. SINJORINO STOCKMANN Jes, se ni nur povus vivi el sunbrilo kaj printempa aero, Tomas. DOKTORO STOCKMANN Nu, aldone vi devas pene ŝpari, -- kaj ni certe traluktos. _Tio_ estas mia plej malgranda zorgo. Ne, tio kio pli grava estas, estas _tio_, ke mi ne konas iun tian liberan kaj noblan viron, kiu post mi kuraĝos preni sur sin mian taskon. PETRA Ho, ne pensu pri tio, patro; vi havas la tempon antaŭ vi. -- Sed jen jam la knaboj. (_Ejlif_ kaj _Morten_ envenas tra la sidĉambro.) SINJORINO STOCKMANN Ĉu vi ricevis forpermeson hodiaŭ? MORTEN Ne; sed ni luktis kun la aliaj dum la paŭzo -- EJLIF Ne estas vero; estis la aliaj, kiuj luktis kun ni. MORTEN Jes, kaj sinjoro Rørlund diris, ke ni pli bone restu hejme kelkajn tagojn. DOKTORO STOCKMANN (klakas per la fingroj kaj eksaltas de la tablo) Jen mi vidas! Jen mi vidas, mi ĵuru! Vi neniam plu metu viajn piedojn en la lernejon! LA KNABOJ Ne en la lernejon! SINJORINO STOCKMANN Sed ne, Tomas -- DOKTORO STOCKMANN Neniam, mi diras! Mi volas mem instrui vin; -- ja, tio signifas, ke vi eĉ nenion lernu -- MORTEN Hura! DOKTORO STOCKMANN -- sed mi volas fari el vi liberajn, noblajn homojn. Aŭdu, pri tio vi devas helpi min, Petra. PETRA Jes, patro, fidu min je tio. DOKTORO STOCKMANN Kaj la lernejo, ĝi estu en la salono, kie ili moknomis min popolmalamiko. Sed ni bezonas plurajn; mi devas havi almenaŭ dek du knabojn por komenci. SINJORINO STOCKMANN Ilin vi certe ne trovos en tiu ĉi urbo. DOKTORO STOCKMANN Ni vidos. (al la knaboj) Ĉu vi ne konas iujn stratbubojn, -- iujn vere bubaĉajn --? MORTEN Jes, patro, el tiuj mi konas multajn! DOKTORO STOCKMANN Jen bone; havigu kelkajn por mi. Unu solan fojon mi volas eksperimenti pri la hundaĉoj; ofte sidas strangaj kapoj sur ili. MORTEN Sed kion ni do faru, kiam ni jam estos liberaj kaj noblaj homoj? DOKTORO STOCKMANN Tiam vi forpelu ĉiujn lupaĉojn al la fora okcidento, knaboj! (_Ejlif_ aspektas iom dubema; _Morten_ saltetas kaj krias hura.) SINJORINO STOCKMANN Aj, se nur tiuj lupaĉoj ne forpelos vin, Tomas. DOKTORO STOCKMANN Ĉu vi tute freneziĝas, Katrine! _Forpeli min_? Nun, kiam mi estas la plej forta viro en la urbo! SINJORINO STOCKMANN La plej forta -- _nun_? DOKTORO STOCKMANN Jes, tian grandan vorton mi kuraĝas esprimi, ke _nun_ mi estas unu el la plej fortaj viroj en la tuta mondo. MORTEN Ho ne do! DOKTORO STOCKMANN (mallaŭtigas la voĉon) Tŝ; ankoraŭ ne tion priparolu; sed mi faris grandan malkovron. SINJORINO STOCKMANN Nun denove? DOKTORO STOCKMANN Certe, jes certe! (kolektas ilin ĉirkaŭ sin kaj diras konfideme) La afero estas tia, komprenu, ke la plej forta viro en la mondo, estas tiu, kiu staras tute sola. SINJORINO STOCKMANN (ridetas skuante la kapon) Ho, vi Tomas --! PETRA (fidoplene, kaptas liajn manojn) Patro! --- Provided by LoyalBooks.com ---