RIKKE-TIKKE-TAK HENDRIK CONSCIENCE el la Flandra lingvo esperantigis MARIA POSENAER. Rekomendita de la INTERNACIA UNUIGHO DE ESPERANTAJ VERKISTOJ. 1912 Tiu chi libro estas havebla che la tradukintino: Kroonstraat, 45, Borgerhout-Antwerpen (Belgujo) Prezo: Fr. 2.00 (Sm. 0.800) Antauparolo. Kiam, antau kelkaj monatoj, aperis en la lokaj jhurnaloj la unuaj artikoletoj aludantaj la centan datrevenon de la naskigho de Conscience, mi sentis min tre felicha esti Esperantistino, kaj tuj mi faris projekton: Mi ankau, lau mia maniero, lau mia povo, honoros la plej grandan el niaj Flandraj romanverkistoj; mi resonigos lian gloran nomon tra la tuta mondo, tradukante, Esperanten, unu el liaj verkoj. Mia elekto ne dauris longatempe. Al la festorganizontoj mi lasas la zorgon, rememorigi per brila procesio liajn historiajn romanojn, tiujn romanojn en kiuj la Flandraj herooj ghis morto bataladas por la akiro au la konservo de siaj plej sanktaj rajtoj. Kaj kiel ajn granda estas mia admiro por «la Leono de Flandro», «Jakobo de Artevelde», «la Kerloj de Flandro» kaj aliaj epopeoj, mi preferis kunvivi kun Conscience pli pacajn okazajhojn, kies scenejo estas la erikejo, lia amata Antverpena erikejo. La charma «Rikke-tikke-tak» plene nin forportas en tiun regionon, kiun Conscience tiel volonte kaj amplene prikantis. * * * * * La glora autoro de tiu rava verketo kaj de pli ol cent aliaj romanoj, preskau chiuj egale belaj kaj kortushaj, naskighis en Antverpeno la 3an de Decembro 1812a, en la popola havenkvartalo[1]. Lia patro, Pierre Conscience, estis Franco el Besançon, kaj servadis en la imperiestra shiparo. Trifoje li estis kaptita de la Angloj; fine li akiris sian liberecon, kaj enloghighis en Antverpeno, kie li funkciis kiel subinspektoro de la imperiestraj konstruejoj. Li edzighis kun Flandra virino; ilia unua infano estis Hendrik Conscience. Malforta, malsaneta estajho estis la knabeto. La familia kuracisto antaudiris ke li pene vivos ghis la sepa jaro; sed se li atingos tiun dangheran aghlimon, li certe plifortighos. Kaj efektive, ghis la agho de sep jaroj, la infano restis terure malforta. Li ne kapablis marshi, ech ne per helpo de lambastonoj. Apud la fenestro, kushante sur tablo au sidante en alta kusensegho, li pasigis la longajn tagojn de sia mizera vivo, dum li vidis la petolajhojn kiujn faris sur la strato liaj gajaj samaghuloj. Du jarojn post la naskigho de Hendrik, dua filo eniris la vivon; tute male je la unua, li estis tre forta kaj sana. La patrino plene sin dedichis al la kompatinda malsanulo; shi rakontis al li mirigajn rakontojn, kiuj aperigis, antau la okuloj de la knabeto, la felichan mondon de la angheloj, al kiu li ankau deziris alflugi. Kaj la patro, siavice, rakontis impresigajn aventurojn el la marmilito. Intertempe la Napoleona potenco falis, kaj Pierre Conscience, senigita je sia funkcio, devis serchi aliajn vivrimedojn. Lia edzino starigis spicovendejon, dum li mem achetis difektitajn shipojn, kies restajhojn, post malkonstruo, li revendis. Krom tio, li faris komercon de malnovaj libroj. La juna Hendrik trovis baldau plej grandan ghuadon en tiuj forlasitaj volumoj, amasigitaj en la subtegmentejo. Komence li nur rigardis la bildojn, sed post kiam lia patro lin instruis legi, lia spirito des pli vastighis ju pli lia korpo estis malforta. Avide li tralegadis tiujn forigitajn literaturajhojn, kiuj, kune kun la edukado de lia patrino, naskis en la intelekto de la knabeto tiun imagon, tiun fantazion, kiu igas liajn verkojn tiel charmaj. De post la sepa jaro la knabo plifortighis kaj kun sia frato vizitadis la lernejon, kie li faris mirindajn progresojn. Je tiu tempo mortis la kara patrino. La patro lasis grandparte al la Naturo la zorgon korpe kaj spirite eduki la infanojn. Ili partoprenis lauplache la ludojn de la najbaraj knaboj. Vespere tiuj chi kunighis antau la domo de Conscience. Sur la sojlo, meze de siaj kunuloj, la antaudestinita infano ekzercis sian imagforton per la rakontado de longaj lokaj historioj, kiuj kvazau ensorchis liajn auskultantojn. Kaj chiutage la rakontoj plilongighis per novaj, de la rakontanto elpensitaj okazajhoj. Ankau la teatra arto allogis la junan Conscience; dum du jaroj li estis fidela vizitanto de tiuj subteraj marionetludejoj, nomitaj «Keloj de l' Pulchineloj», en kiuj, po du cendoj[2], oni povis ghui chiujn impresojn de teatra prezentado. Conscience estis dekjara kiam lia patro decidis transloghighi en la kamparon; ekster la tiamaj Antverpenaj remparoj, che izola loko nomita la «Verda Angulo», li konstruis, per ruboj de shipoj, tute simplan lignan dometon. En tiu silenta kaj ripoziga rifughejo, for de la urbaj bruoj, la estonta romanverkisto pasigis kelkajn el siaj plej belaj jaroj. Tie efektive naskighis en li tiu varma amo al la naturo kiu tiel forte montrighas en chiuj liaj verkoj. Pli ol iam forlasite al si mem, la knabo estis profunde impresata de la beleco de la kamparo, de la melankolia charmo de la Flandraj ebenajhoj. Ravate li pasigis la tagojn, observante la vivon de l' bestetoj kaj kreskajhoj; chiu mateno alportis al li novan kauzon de admiro: la levigho de la suno, la aromricha aero, la fresha roso, la vekigho de la birdoj, la kresko de l' burghonoj, la apero de l' folioj, la malfermigho de l' florkronoj, la zumado de l' insektoj kaj la murmurado de la ventoj; chiuj tiuj impresoj igis Conscience la delikata poeto, la paca revulo kaj sincera kredulo, kiu, en sia sentema kaj pura animo malfermita al chiuj noblaj sentoj, kreos ian tagon tiom da charmaj kamparaj rakontoj. * * * * * Tri jaroj preterpasis en tiu shajna indiferenteco, kiu tamen tiel ege influos la estontecon. Tiam la patro de Conscience reedzighis, li vendis la dometon de la Verda Angulo, kaj la tuta familio transloghighis al Borgerhout. Infanoj naskighis tiel multnombraj ke, malgrau la shparemo de la nova edzino, la laboro de la eksmaristo ne plu sufichis por ilin nutri; kaj la malplej junaj filoj devis elekti profesion. Hendrik, la malfortulo, la klerulo, farighos instruisto, kaj lia pli forta frato, charpentisto. En tiu tempo ekzistis en Borgerhout iu lernejo, kies direktoro estis lerta pedagogo. De li, la juna Hendrik ricevis chiujn necesajn konojn, kaj baldau farighis lia helpanto. La direktoro, rimarkinte lian neordinaran emon, instruis al li la anglan lingvon. Poste Conscience eniris alian instruejon, en Antverpeno, samtempe kiel lernanto kaj instruanto, kaj fine, kiel subinstruisto, la tiame tre konatan kolegion de S-ro Delin, nur vizitatan de la nobelaj kaj richaj knaboj. Multe suferis la juna instruisto pro sia modesta ekstermoda vestmaniero. Lia patro pri tiu punkto ne estis milda; hejme devis ja manghi la multnombraj gefratetoj. En tiu instruejo funkciis ankorau Conscience, kiam lin atingis la memorindaj okazintajhoj de la jaro 1830a, en kiuj li tuj ageme partoprenis. Je la unuaj pafoj, li forlasis sian profesorseghon, kaj kuris al la liberigo de la patrujo. En sia verko «la Revolucio de 1830a», li rememorigas inter aliaj faktoj chiujn okazajhojn de sia militista vivo. Multaj el ili estas malgajaj. En la batalo de Loveno[3] li estis vundita. Dum la migradoj de la juna soldato tra Kempenlando, li konatighis kun la Flandraj kamparanoj, li pristudis iliajn morojn, kaj malkovris, sub la maldelikata suprajho, la noblecon de ilia karaktero. Li kunvivis ilian vivon, kaj vespere, che la familia tablo, li charmis ilin per sia rakonttalento. Tiu vivado en Kempenlando dum lia militservado decidige influos lian estontan verkadon. Dum forpermeso por viziti siajn gepatrojn, li konatighis kun S-ro Jan Delaet, kiu al li konigis la literaturon. Ankau Conscience volis fari versojn. Reirinte al sia regimento, li, en chiuj liberaj momentoj, sin tute dedichis al verkado; li estis la «poeto» inter la soldatoj, kaj lia patro kun granda bedauro kaj timo pri l' estonteco, eksciis tiun inklinon. Conscience, en tiu tempo, versfaris ankorau franclingve, sed tiuj estis nur esploroj sur necerta kampo. * * * * * En 1836a, Conscience povis fine reiri en la civilan vivon. La infano nun estis viro, kiun sperto igis forta je korpo kaj spirito. Li revenis Antverpenon, en la gepatran domon, kaj vizitis seninterrompe la tiamajn junajn pentristojn kaj verkistojn. Li amikighis kun Theodoor Van Rijswijck, la Antverpena popola poeto; tiu chi incitis lin alighi al la artamanta klubo «Olijftak», kiu tiam reprezentis la Flandran skolon en ghia plej nobla celado. Ghiaj anoj entuziasme klopodis por la renovigho de Flandro kaj la revivigho de nia tiam tiel subpremata gepatra lingvo. Sed por farighi ano de tiu societo, la kandidato devis prezenti provajhon. Je tiu tempo Conscience estis trovinta malnovan kronikon, priskribon de la Nederlandoj, de la Firenzano Guicciardini. Kaj li deziris verki skizon pri la disrompado de sanktfiguroj en Antverpeno, en 1566a. Li komencis franclingve, sed li ne estis kontenta pri sia laboro. Senkuraghigite, li forjhetis sian skizon, kiam, preskau nekonscie, li skribis la vortojn: «Het was in den jare 1566, ...» (Estis en la jaro 1566a). Kaj subite lia plumo kuris sur la papero, la frazoj sekvis la frazojn, dekkvin paghoj plenighis. Ili estis la antauludo de lia unua verko «Het Wonderjaar» (la Jaro de l' Mirindajhoj). La legado de tiu unua chapitro naskis grandan entuziasmon che la klubanoj. Kaj sammaniere, chapitro post chapitro, la malgranda provo farighis fama historia romano. Dank' al la helpo de malavaraj amikoj, ghi povis esti presata (1837a). Sed intertempe la juna verkisto devis vivi. Lia patro, kiel Franco, bedaure estis observinta lian eniron en la Flandran literaturmovadon. «Mia patro forgesis,» diris Conscience mem, «ke mia patrino estis Flandranino, ke mi estis edukita flandre kaj kreskis inter Flandranoj en la Flandra lando. Li tiel ofte kaj akre al mi riprochis mian personan inklinon, ke mi fine forlasis la gepatran domon kaj enloghighis en gastejo. Tiam, senigite je chiuj vivrimedoj, mi danke akceptis oficeton che la provinca administracio. Tage mi kunmetis ciferojn, kaj nokte mi verkis novajn librojn.» Kaj efektive, la sukceso de «la Jaro de l' Mirindajhoj» lin estis incitinta verki duan volumon, «Fantazio» (prozajhoj kaj versajhoj), kaj tuj poste la faman «Leono de Flandro», lian chefverkon. Tie chi mankas al ni la loko por, pashon post pasho, sekvi Conscience kiel homon kaj verkiston. Ni diru nur ke komence li renkontis multajn malfacilajhojn en la batalo por la vivo. Premita de mizero, li ech dubis pri sia talento, kaj farighis ghardenisto che sia amiko, la tiam tre konata kulturisto Van Geert. Sed ghardenisto li ne restos, almenau ne en la kulturejo de Van Geert. Li kreskigos florojn, belajn florojn literaturajn, en la ghardeno de la malfelicha Flandro! Post belega funebra parolado, de li farita, flandralingve, che la tombo de la Direktoro de l' Akademio de Belartoj, Conscience estis komisiita de la Registaro por verki Historion de Belgujo. Je la sama tempo li farighis registristo che la Akademio; dum dekkvar jaroj li okupadis tiun funkcion. En la jaro 1857a, Conscience transloghighis al Kortrijk (Okcidenta Flandro, apud la Franca landlimo), kaj funkciis tie dum dek jaroj, kiel distrikta komisario. Malbona vento estis blovinta el la Sudo; senditoj de Napoleono IIIa propagandis che la limloghantoj por aligho al Francujo. Tial la Ministro pri Internaj Aferoj sendis en tiun regionon la patrujaman Conscience, la konvinkitan Flandranon, kies popolaj rakontoj devos pli ol chio alligi la loghantojn al ilia patra tero. En 1868a, Conscience estis nomata konservisto de la Reghaj Muzeoj de Belartoj, en Bruselo. Antaue oni estis lin nominta profesoro pri Flandra literaturo che la Universitato en Gent, sed Conscience estis rifuzinta tiun altan profesion, char li timis, ke la okupado de la romanverkisto malutilos al tiu de la profesoro. * * * * * Pri la verkaro de Conscience, ni ripetos kelkajn vortojn diritajn de la autoro mem: «Mi volis igi chiujn miajn librojn legataj de la popolo. Verkante, mi chiam prenis kiel provilon la intelekton kaj la edukadon de la simplaj homoj. Mi nenion skribis, kion la popolo ne povis kompreni. Chiam mi evitis flati la pasiojn kaj plibeligi la malvirtojn, por prezenti malbonajn agojn kiel plachajn kaj allogajn.» Kaj efektive la popolo legis la librojn de Conscience, kaj ghi amis la verkiston kaj la homon kiu donis al ghi tiun noblan ghuadon. Neniu autoro spertis saman popularecon. En la plej malgrandaj vilaghoj de Kempenlando, de Flandro au Brabanto, chie kie aperis Conscience dum siaj multnombraj esplorvagadoj, chie li tuj estis rekonata kaj aklamata, kaj oni citas multajn anekdotojn pri tiuj improvizitaj elmontroj. Liaj simplaj rakontoj charmis ne nur la Flandrajn gelegantojn. La plimulto el ili estis sinsekve germanen, anglen, italen kaj francen tradukataj. Kiam aperis la centa libro de Conscience, en 1881a, grandaj festoj estis organizitaj en Bruselo; el chiuj partoj de la lando alvenis societoj por honori Lin kiu igis sian popolon legi. Kaj la urbo Antverpeno sciigis ke ghi starigos lian statuon. Du jarojn poste, la bildo estis inaugurata, dum, en Bruselo, la granda homo, morte malsana, kushis sur sia lito. Antau ol turni tiun finan paghon el la vivo de Conscience, ni diru ankorau kelkajn vortojn pri lia familio. En 1842a li estis edzighinta kun la Antverpenanino Maria Peinen. Sinjorino Conscience diris ofte pri sia edzo: «Li estas la plej bona el la homoj. Neniam mi audis de li malafablan vorton.» Du filoj kaj unu filino naskighis, la tuta ghojo de la gepatroj. Kaj terura sortfrapo forrabis samtempe la du knabojn. Tifusa epidemio regis en la chefurbo. La pli juna filo malsanighis. Kaj la alia, dudeksepjara, lau la konsilo de la patro forlasis Bruselon por eviti la infekton. Sed baldau alvenis telegramo: «Venu baldau, Hildevert estas mortanta.» Kaj la malfelicha patro alvenis nur por fermi la okulojn de sia filo. Alia telegramo lin revokis Bruselon. Du tagojn poste, la dekdujara Hendrik ankau estis mortinta. Post tiu kruela frapo, la granda verkisto restis kvazau neniigita. Lia famo, lia gloro, al kiu ili ankorau utilus! Kaj chiujn memorajhojn, manuskriptojn, admiresprimojn de eminentuloj el la tuta mondo, li pro malespero forbruligis. Lia filino, Maria, edzinighis kun la konata Flandra poeto Antheunis, kaj iliaj charmaj gefiloj plibeligis la lastajn jarojn de la avo. Ili chirkauis lian mortliton, kiam, la 10an de Septembro 1883a, la granda geniulo elspiris la lastan spiron. La urbestraro de Antverpeno lin enterigis kvazau princon. Imponanta monumento staras sur la tombo de la granda homo, sed pli grandan monumenton li havas en la memoro de la Flandra popolo, kiu dankas al li la rehonorigon de sia lingvo kaj la realtighon de Flandro. * * * * * Kaj nun, cent jaroj preterpasis de post la naskigho de la malsaneta infano en la Pompstraat, tiu infano kiu farighis unu el la plej famaj inter la Antverpenanoj. Kaj Antverpeno lin prifestos. Brila procesio traveturos la chefajn stratojn de la urbo. Chiu charo reprezentos ian karakterizan paghon el liaj verkoj. Lia tuta verkaro estos lukse eldonita. Kantato resonigos per dolchaj sonoj lian memoron. Povu ankau chi tiu tradukajho de unu el liaj plej belaj idiliaj rakontoj porti ghis malproksime, tra la tuta Esperantista mondo, la gloran nomon de nia kara Conscience! Marto 1912a. M. P. PIEDNOTOJ: [1] Chiujn detalojn pri la vivo de la granda verkisto mi cherpis el la libroj: «Hendrik Conscience», de George Eeckhoud, flandren tradukita de W. D. Leen, kaj «Het leven van Hendrik Conscience aan het volk verteld» (La vivo de Hendrik Conscience rakontata al la popolo), de A. Hans. [2] fr. 0.04 = Sm. 0.016. [3] Leuven--Louvain. Rikke-Tikke-Tak I. Ne estas antau longe kiam mi vizitis la farmbienon, en kiu komencighas la rakonto de Rikke-tikke-tak; ghi staras ankorau inter Desschel kaj Milgem, je dekduo da mejloj orienten de Antverpeno, kaj estas enloghata de terkulturistoj, kiuj apenau memoras la nomon de Jan Daelmans. Kiel ajn pentrinda estas tiu domo, ghi tamen prezentas nenion rimarkindan: sempervivoj kaj muskoj verdigas ghiajn bruletigitajn tegmentojn; ghiaj elpecetighintaj muroj sin kashas malantau karesanta foliajho; porkoj saltetas apud la sterkamaso inter kokbirdoj kaj kolomboj, kaj pli malproksime, en la bovejo, oni vidas tri brilpurajn bovinojn kiuj machadas molajn trifoliojn... Sed plej belaj apud la izolita farmdomo estas la nemezurebla erikejo kiu etendighas laulonge de ghia fasado ghis malproksime trans la horizonto; la rivereto, kiu malantau ghia florghardeno alrapidas al la marchherbejoj,--kaj la verdaj aleetoj de alnoj kaj salikoj, kiuj akompanas la fluon de l' arghentsimila erikejvejno; ankau la senlima blua chielo, la mistera zumetado de la griloj kaj la amema kantsonorado de l' birdoj, kiuj elektis tiun izolitan farmejon kiel patrujon kaj ripozejon. * * * * * Okazis dum frua mateno de la jaro 1807a; la sundisko ne jam levighis super la erikeja ebenajho, kaj apenau oni audis jen kaj jen birdon ekkantantan la antauludon de la belega matenkanto de l' naturo. Ankau en la interna chambro de l' farmejo regis ankorau profunda noktsilento; nur fajreto brulis kraketante en la vasta fajrejo; la horlogho daurigis sian senripozan tiktakon, kaj pli malproksime en duonombra angulo, bruetis la unutona ronkado de shpinrado. Apud tiu shpinilo trovighis knabino kun stranga eksterajho. Lau sia vizagho, shi shajnis proksimume deksesjara; shia vestajho estis ne senmakula, ech plighustadire senzorga; sed la esprimo de shia pura vizagho havis ion fremdan, ion noblan, kiu kaptis la atenton de l' observanto kaj neeviteble, per movo de kompato, lin altiris al la knabino. Bela oni ne povis shin nomi; shi estis ja pala kiel travidebla marmoro, kaj shiaj gagatnigraj okuloj,--kiam de sub la longaj okulharoj ili jhetis fajrersimilan rigardon,--shajnis maldolchaj kaj malagrablaj. Sed venis ankau momentoj, dum kiuj shi, kvazau frenezulino, lasis malrapide kaj submetighe vagadi la malviglan pupilon;--dum kiuj shia vizagho kovrighis per gaja rideto, kvazau en shia koro parolis vocho ghojiga;--kaj tiam, tiam shi estis bela kiel alabastra bildo de l' velkanta floro, kiu malfermas ankorau sian kalikon por la suno, kvankam la vermo jam tramordetis ghian radikon. De antau unu horo shi sidis tie antau la shpinrado, kvazau shi estis parto de la ilo, tiel neatente shi shovis la linon inter siaj fingroj: profunda revado shin estis chirkauinta en nubo; la materia mondo estis por shi malaperinta kaj nun chiela ghojo brilis sur shia vizagho. Kia ghojiga penso suprenighis tiam el shia koro ghis shia ridanta vizagho? Shi mem ne sciis.--Vidu, shi malfermas sian belan bushon: shi kantas! Rava devas esti tiu kanto, se ghi esprimas shian emocion; shia vocho estas dolcha kaj preskau neaudebla kiel la malproksima sono de arghenta trinkpokalo; sed fremda kaj stranga estas shia saltetanta kantajho,--shi kantas: Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! Fero varmighas, Brako levighas. Frapu vi, nu! Rikke-tikke-tu. Kaj tiam shi denove enighas en sian misteran meditadon. Dum la junulino, kun klinita kapo, tie sidis antau la shpinilo, kaj en memforgeso shajnis enprofundighinta, maljuna virino venis de la shtuparo en la chambron. Lau la mastra rigardo kiun shi direktis al la estingita fajro kaj al la knabino, shi povis esti neniu alia ol la farmmastrino. Shia okulo tuj flamis pro kolero, kaj, irante al la revanta knabino, shi donis al shi tiel fortan vangofrapon, ke la surprizita revantino preskau falis de sia segho. «Kio!» kriis la farmistino. «Vi mallaboremulino! Ekbruligu la fajron! Rapide, au mi prenos bastonon por veki vin, mallaborema kreajho!» La junulino starighis kaj iris al la fajro, por plenumi la brutan ordonon de la farmestrino; shi kredeble estis alkutimigita de longe je tia kruela agmaniero, char shia marmorsimila vizagho atestis nek doloron, nek suferon; nur sur unu el shiaj vangoj ardis rugha makulo, kiu sufiche montris ke la ricevita frapo shin estis dolore kontuzinta. Tuj kiam la farmmastrino vidis la fajron flamantan sub la kaldrono, shi iris al la shtuparo kaj kriis kiel eble plej laute: «Levighu, vi mallaboremuloj! au mi venos por malsuprenirigi vin, dormuloj! Nu, Trien, Barbel, Jan! levighu, estas la kvara!» Malmultajn minutojn poste la vokitoj venis malsupren. Koncerne la du knabinojn, ili estis la filinoj de la mastrino kaj eble estis iom malpli ol dudekjaraj; cetere, same kiel la plimulto el la kamparaninoj, ili estis vastkorpaj kaj fortikaj, sen ia distingigho. La knabo, kiun lia patrino estis nominta Jan, ne havis pli ol deksep jarojn. Lia vizagho havis trajtojn maldelikatajn, sed estis regula kaj vira; liaj esplorantaj rigardoj kaj movighema vizagho atestis, ke, kvankam la naturo ne donacis al li grandan inteligentecon, li estis tamen bela kaj vigla knabo. Liaj bluaj okuloj kaj longaj blondaj haroj metis sur liajn vizaghtrajtojn stampon de boneco kaj de dolchaj sentoj, kiuj efektive kushis en lia koro. Li sola iris al la knabino, kiu staris apud la fajro, kaj diris al shi per mallauta vocho: «Bonan matenon, Lena!» Al tio vocho ankorau pli mallauta respondis: «Bonan matenon, Jan. Mi dankas vin.» Antau ol chiu en la farmejo iris al sia laboro, la kafo estis metata sur la tablon, kaj la farmmastrino detranchis por chiuj iliajn buterpanojn. La juna Lena ricevis kiel sian porcion pecon da pano, kiu ne estus suficha por satigi infanon. Tamen, shi ne shajnis tion rimarki, kaj ech shiaj okuloj ne plendis pri la krueleco de la mastrino. Jan rigardis Lena kun profunda kompato; kaj kiam li rimarkis ke la pano de la knabino estis preskau tute manghita, li anstataumetis parton de sia pano, chiufoje kiam lia patrino estis deturninta la okulojn. Post la matenmangho Jan eliris el la domo kun siaj fratinoj por komenci la chiutagan laboron. Lena restis che la farmejo kun la mastrino, por stari kun shi apud la buterbarelo, dum la hundo turnos la radon. Tuj kiam la lakto estis vershita en la barelon kaj chio estis preta por la buterfarado, la mastrino eliris por irigi la hundon en la mashinon, sed trovis ghin mortinta en sia ejo. Tiam shia malbona furiozo ne plu havis limojn, shi enkuris kvazau frenezulino, frapis la malfelichan Lena sur la vizaghon, shin pushis en la chambron, kaj nur tiam kriis: «La hundo estas mortinta, vi knabinacho! Vi hierau ne donis al ghi nutrajhon; sed mi lernigos tion al vi. Chi tien!...» Kaj tiam shi rekomencis tre kruele frapi la silentantan junulinon, dum shi ekkriis: «Silentu ghis kiam vi krevos, obstina azenino! Chu vi parolos? Au mi disrompos al vi brakojn kaj krurojn!» «Mastrino,» diris Lena, kvazau indiferente, «mi hierau donis manghajhojn al la hundo. La telero staras ankorau plena antau ghia kagho.» «Kiel, la telero plena?» kriegis la farmmastrino. «Hipokritulino! Hodiau matene vi metis la nutrajhon en la teleron. Chu vi pensas ke mi ne konas viajn ruzojn? Sed vi pentos tion. Nun vi mem kuros en la butermashino. Antauen! kaj rapide al la rado!» Vershajne tia nova malbonago kauzis al Lena grandan timon, char shi ektremis en chiuj membroj, kaj staris meze de la chambro kun klinita kapo kaj pendantaj brakoj, kiel kondamnitino, kiu estas kondukota al la eshafodo. Tamen, shi ne diris unu vorton. La pacienca submetigho de la knabino ne plachis al la farmmastrino: pro sia subpremata furiozo shi tiris branchon el la branchfasko kiu kushis apud la fajrejo, ghin levis, kvazau shi per ghi volus frapi Lena sur la kapon, kaj ripetis sian ordonon: «Nu, rapide al la butermashino! Chu vi iras au ne?» Lena malrapide fleksighis sur ambau genuoj, petege etendis la manojn, direktis siajn nigrajn okulojn ploreme al sia persekutantino kaj diris: «Ho, kompatu min! Mi kuros en la mashino; sed, pro Dio, ne plu frapu min!» Je tiu momento, la pordo vivege malfermighis, kaj Jan rapide eniris en la chambron; li kuris al Lena, shin restarigis kaj diris kun subpremata kolero al sia patrino: «Ho, patrino, kiel vi kapablas esti tia? Estas chiam same: mi neniam povas iri al la kampo, ne audante vin alkriegi kaj insulti tiun malfelichan Lena kvazau beston. Se vi nepre volas shin mortigi, mortfrapu shin per unu frapo! Chu vi do ne vidas, ke shi estas malsana kaj ftizas?...» Je tiuj lastaj vortoj larmoj shprucis el la okuloj de la knabo, kaj li aldiris petante: «Ho, patrino, lasu shin trankvila! Se ne, mi diras tion al vi: kun la unuaj soldatoj, kiuj preterpasos, mi kuniros, kaj plu neniam vi revidos min!» «Mi diras ke shi kuros en la buterigilo! Tio lernigos al shi pereigi la hundon!» kriis la farmmastrino. «Kion vi diras, patrino?» kriis Jan kun timo kaj indigno. «Shi? Lena? kuri en la buterigilo! Ho, ho, patrino, tio estas troa. Rapide, diru al mi, chu vi forlasas tiun malbonan ideon,--rapide, rapide!» «Vidu lin tremantan, la frenuzulon!» diris la patrino moke ridante. «Kaj kion vi farus?» «Auskultu, patrino,» respondis Jan kun seriozo, kiu faris grandan impreson sur la farmmastrinon, «se Lena iras en la butermashino, tiam mi foriras de tie chi, ech se vi min ligus per katenoj.... Kredu min, patrino, au mi tion jhuros per terura jhuro!» Nun la mastrino ankau tremis pro subpremita kolero; kauzis al shi frenezan furiozon, ke shi devis klinighi antau la minaco de sia filo. Li estis la sola viro en la farmejo, kaj havis jam sufiche da fortoj kaj sperto por plenumi en la terkulturo la taskon de sia mortinta patro. Lia foriro estus la ruinigho de la farmbieno.--Dum la mastrino klinigis la vizaghon de la junulino per siaj flamaj rigardoj, shi kriis: «Nu, ke shi tiam foriru el mia cheesto. Levighu, mallaboremulino! kun la blanka bovino al la vojrando--kaj ke mi ne plu vidu vin antau la kvara, au mi maldolche trafos vin!--Kaj vi, Jan, diru al Trien, ke shi venu por buterigi.» Lena eliris malrapide el la chambro por preni la bovinon el la stalo. Alveninte che la pordo, shi turnis la kapon kaj jhetis el siaj brilantaj nigraj okuloj malrapidan kaj malviglan rigardon al Jan, kvazau shi volis diri: «Dankon, dankon,--vi protektas mortantinon! Mi preghos por vi kiam mi estos alveninta en la chielo.» II. Jen marshas Lena kun la bovino por serchi laulonge de la rivereto la forgesitan herbon. Shi kondukas la beston per la shnuro kaj promenas malrapide antau ghi sur la vojeto. Alveninte che loko, kie la erikejo limtushas la malaltajn marchterojn, kaj estas samtempe ombrita de alnarbetoj kaj movighantaj juniperoj, Lena deflankighas kelkajn pashojn de la vojeto. Tie chi staras fago, kiu eble estis semita de birdo; char kiel ajn malproksimen oni povas vidi, oni ne plu renkontas foliajhon similan al ghia. Che la piedo de la alta fago, Lena eksidas teren; shi profunde klinas la kapon, senmove rigardas malsupren, ellasas la shnuron kaj refalas en sian kutiman revadon. Nun, en la libera aero, sub la nemezurebla chielo, shi desharghas sian koron de l' entenita malghojo; shia busho ne plendas, neniu sopiro eliras el shia brusto; sed mallauta fluo de brilantaj akvoperloj rulighas sur shiajn genuojn. Longe, tre longe dauras shia doloro; tamen, shiaj larmoj iom post iom malpliighas, kaj fine shi relevas la kapon. Shi direktas sian malsekan pupilon chielen kaj kantas, kvazau shi sendus preghon al Dio: Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! Fero varmighas, Brako levighas. Frapu vi, nu! Rikke-tikke-tu. Kion do povis en la busho de Lena signifi tiu mistera kaj stranga kanto? Vane oni pri tio demandus al shi klarigon; char shi mem estis nekonscia kial shiaj lipoj, sen shia scio, konstante ripetis la saltetantajn vortojn de la kanto. Shi ankau ne memoris ke iu estus iam antau shi kantinta la kanton, kaj ech kredis ke ghi, sen antaua kauzo, kun rimo kaj ritmo estis formighinta en la fundo de shia koro. Ghi nun estis parto de shia mistera estajho, kiel dua, nur por shi komprenebla vocho; kvankam la kanto nenion klaran esprimis al shia spirito, shi tamen amis ghin kiel richan fonton de konsolo kaj plidolchigo de sia sufero, kaj shi kutimis, en chiuj momentoj de ghojo au malghojo, ghin uzi kiel esprimon de siaj plej profundaj emocioj. Tiel potenca estis la kanto sur shian propran animstaton, ke shi, post kiam shi estis ghin diversfoje kaj kun pli kaj pli gaja tono ripetinta, shajnis tute forgesi ke shi estis destinita por perei kaj morti sub kruelaj agadoj. La sorcha Rikke-tikke-tak lumigis shian vizaghon per ripozo kaj paco; shi tiam malrapide levighis, kondukis la bovinon iom antauen al pli tauga vojrando, kaj trakuris la erikejon ghis sabla monteto, kiu iom pli malproksime altighis super la nemezurebla ebenajho. Sur la supro de tiu nuda sablomonto, estis enpremita la formo de sidanta homa korpo. Sendube Lena tre ofte vizitis tiun lokon; char shi nun ankau sidighis sur la teron kiu portis la premsignon de shia korpo. Kun antauenklinita kapo, kun la malstrechitaj brakoj sur la genuoj, shi direktis sian nigran pupilon al bluighanta punkto che la senlima horizonto. De tiu punkto, eble malproksima urbo, shajnis eliri vojo, kiu kun chiuspecaj kapricaj kurbighoj trazigzagis la erikejon kaj, flanke de la farmejo, perdighis en la marchherbejoj. Al la apenau videbla komenco de tiu vojo la okuloj de Lena estis senmove direktitaj; shi tie sidis kiel la orfino de l' fishkaptisto, kiu de la supro de la dunoj superrigardas la kvietan maretendajhon kaj kun timeganta koro atendas barkon kiu neniam plu revenos! Sed ne estis tute same por Lena; shi ankau atendis ion, sed ne sciis kiun nek kion shia koro deziras. Shi, vere, chiam rigardadis sur la vojon, kaj eble kushis en shi la sekreta espero, ke lau tiu vojo alvenos savonto; sed shi konis neniun en la mondo; centoj da vojaghantoj povus preterpasi, ne vekante shian atenton. Chu shi do estis freneza? Ho, tute ne,--kvankam la filinoj de la farmmastrino shin nomis la frenezulino. Pro senchesa doloro kaj sub la premegado de l' malbona akcepto, Lena estis al si kreinta vivmanieron por si mem. Shiaj nekomprenitaj agoj shajnis ja ofte porti la stampon de l' frenezeco; kaj tamen, pro tiu senchesa pripensado, shia spirito estis delikatighinta, kaj shia imago estis akirinta mirindan potencon. La sekretaj emocioj, kiuj suprenighis el shia brusto, neniel estis detruintaj shian jughadon; shi pripensis kaj meditis chion kio al shi okazis, sed la rezulto de shia pensado chiam en shi restis enfermita. Por kio utilis al shi inteligenteco kaj prudento? Chu shi ne estis destinita al certa konsumigho? La suno jam lumigis la okcidentan deklivon de l' sablomonteto; jam estis de longe posttagmezo, kaj Lena sidis ankorau tie, direktante sian fiksan rigardon al la bluighanta punkto. Shi malsatis kaj tion ja sentis; shiaj intestoj certe dolore sin sentigis... Sed shi restis sidanta. Je tiu momento juna kamparano penetris singarde tra la alnarbetaro, laulonge de l' rivereto; kelkfoje li deturnis la kapon al la farmejo, kvazau li timis ke oni vidos lin, kaj fine alvenis che la fago, kie la junulino estis vershinta siajn larmojn. Tiam, sin turnante al la sabloduno, li metis ambau siajn manojn al la busho, por doni al sia vocho difinitan kaj limigitan direkton, kaj kriis: «Lena! Lena!» La knabino levighis kaj alproksimighis kun malrapidaj pashoj al la juna kamparano, kiu per la fingro montris al shi, ke shi sidighu apud li. Tiam li prenis de sub sia kitelo tranchajhon da nigra pano kaj pecon da lardo, distranchis tiun chi lastan per sia tranchilo en pecetojn sur la panon, kaj, ghin prezentante al la junulino, li diris mallaute, dum li metis krucheton da biero kontrau juniperarbeton: «Lena, jen manghajho kaj trinkajho.» La junulino lin rigardis kun profunda dankeco kaj komencis efektive manghi la nutrajhon, dirante per mallauta vocho: «Jan, Dio vin rekompencos, char vi protektas min en mia mizera vivo. Dankon pro via dolcha amikeco.» Intertempe la brusto de la juna kamparano estis premita de doloro; li nenion diris, kaj rapida larmo fluis el liaj bluaj okuloj, ghis kiam Lena, finmanghinte, metis sian manon sur lian shultron kaj komencis kun li la jenan interparoladon: «Jan, mia bona amiko, ne chagrenighu pro mi. Viaj larmoj pli doloras min ol la frapoj de via patrino.» «Pardonu shin pro mi. Char se vi mortus ne preghinte por shi, ho, tiam post chi tiu vivo ne estus por shi chielo... Shi estas tamen mia patrino, Lena. Pardonu do al shi.» «Estas nenio por al shi pardoni, Jan; en mi ne estas malamo, ech ne memoro pri la sufero. Mi jam chion forgesis.» «Ne trompu min, Lena. Kiu povas forgesi tiajn malbonajn agadojn?» «Mi jam pli ol unu fojon diris tion al vi, kaj vi ne komprenas min, char mi mem ne komprenas kiamaniere mi vivas. Dum oni man- kaj piedfrapas min, mia korpo sentas ja doloron, sed mia spirito restas libera, kaj ghi daurigas revadi pri io duba kaj nekonata, kio preterflugas antau miaj okuloj, kaj karesas min. Tiuj revoj estas la nutrajho de mia animo;--per ili mi chion forgesas: ili parolas al mi pri alia, pli bona vivo kaj kredigas al mi, ke mi ne chiam restos orfino. Chu Dio en la chielo farighos mia patro, au chu mi revidos mian patrinon, antau ol morti? Mi ne scias!» «Viaj gepatroj estas mortintaj, Lena. Mia patrino ofte diris tion al mi. Sed pro tio ne estu malgaja: vidu miajn brakojn, kiel fortaj ili jam estas! Ankorau kelkajn jarojn, kaj mi estos viro. Ho, vivu ghis tiu tempo, Lena! Mi laboros por vi de l' mateno ghis la vespero, ech se mi eterne devus esti via servisto.» «Mia servisto, vi!... Tio ne okazos, Jan. Rigardu mian vizaghon, kaj diru, kion vi vidas en miaj travideblaj vangoj?» La juna kamparano metis ambau manojn antau sian kapon, kaj diris enbushe kun dolora ekghemo: «La morton, la morton!» Longa silento regis nun sub la tremetantaj juniperoj, ghis kiam Jan, prenante la manon de Lena, shin jene alparolis: «Lena, vi neniam konis viajn mortintajn gepatrojn; de via infaneco vi estis edukata de mia patrino, kaj vi travivis pli da sufero kaj doloro, ol dek homoj povus elporti. Se tio daurus, vi mortus, mi tion konfesas kun plorantaj okuloj; sed se de nun oni lasus vin trankvila kaj bone agus al vi, chu vi ne daurigus vivi?» «Daurigi vivi?» ripetis Lena, «kiu konas la horon de sia morto? Mi komprenas kion vi volas fari.--Kial pro mi eksciti vian patrinon kaj altiri sur vin shian malamon?» «Kial!» kriis Jan kun duonkolera esprimo. «Kial? Ho, mi nescias; sed, kredu min: se vi havas fiksan ideon, revon, kiu tute plenigas vin, mi ankau havas ideon, kiu chiam akompanas min, che la plej peniga laboro same kiel dum la plej profunda dormado. Tiu ideo, estas ke mi devas kompensi por vi la malbonajhojn kiujn faris al vi mia patrino. Ho, Lena, mi ne parolas tiel bele kaj konvinke kiel vi; sed, pro Dio, ne dubu pri tio: de post la tago de via morto Jan ne plu laboros, kaj baldau, en la tombejo, li kushos sub la tero apud vi! Kaj se vi demandus min kial, mi ne povus doni al vi klarigon. Sub mia kitelo batas koro kiu sentas chi tion: vi estas malfelicha orfino,--tio al mi sufichas. Daurigu do vivi, Lena, ghis kiam mi estos plenkreska kaj plenagha; tiam mia laboro...» «Hejmen kun la bovino!» subite kriis de malproksime minacanta vocho. Jan levighis, rigardis petegante en la okulojn de Lena kaj malaperis inter la alnarbetaro, dum li dolche diris: «Mi tuj venos al la farmejo. Iru kviete, shi ne frapos vin!» Lena prenis la bovinshnuron en la manon kaj enpashis malrapide la vojeton al la farmejo. III. En la vilagho Westmal[4] staris malgranda forghejo, en kiu kvar viroj, la mastro kaj tri laboristoj, sin okupis pri diversaj forghlaboroj. Tiom kiom ebligis la bruo de l' fajliloj kaj marteloj, oni tie parolis pri l' imperiestro Napoleono kaj pri liaj grandaj agoj. Unu el la helpantoj, al kiu mankis du fingroj de la maldekstra mano, jhus komencis gravan rakonton el la milito de Italujo, kiam subite du rajdantoj haltis antau la forghejo, kaj unu el ili kriis al la forghistoj: «Chi tien, amikoj! oni hufnajlu mian chevalon!» La laboristoj rigardis scivole la du fremdulojn, kiuj nun desaltis de siaj chevaloj. Oni facile povis rimarki ke ambau estis militistoj, char unu el ili havis profundan cikatron tra sia vizagho kaj portis rughan rubandon sur sia vesto; la alia, kvankam ankau vestita per richaj burghaj vestajhoj, shajnis submetita al li kaj prenis la bridon de lia chevalo, kun la demando: «Che kiu piedo, kolonelo?» «Antaue, maldekstre, leutenanto!» estis la simpla respondo. Dum unu el la helpantoj prenis la chevalon kaj ghin kondukis en la hufstalon, la kolonelo eniris la forghejon, ghin atente chirkaurigardis kaj prenis lauvice diversajn laborilojn en la manon, kvazau li provis rekoni kelkajn da ili. Kaj efektive li baldau trovis kion li serchis: per unu mano li tenis nun pezan prenilon kaj per la alia martelon, kaj rigardis tiujn ilojn kun nekomprenebla rideto, kiu tiel mirigis la laboristojn, ke ili restis kun malfermita busho rigardantaj la fremdulon. Intertempe la fero estis metita en la fajron; la balgoblovilo ghemis, kaj brilaj fajreroj chirkauis la flamajn karbojn. La laboristoj staris pretaj, kun la marteloj en la manoj; la mastro prenis la feron el la fajro kaj komencis la lauritman forghbruadon. Tiu gaja muziko shajnis tre emocii la kolonelon; li auskultis kun ghoja esprimo sur la vizagho, kvazau alloga kordludado sonis en liaj oreloj. Tamen, kiam oni estis tuj deprenonta la hufferon de l' amboso, por provi ghin che la piedo de la chevalo, fierega malshato sin montris sur lia vizagho;--li prenis el la manoj de la mastro la prenilon kun la fero, tiun chi remetis en la fajron, kriante: «Ne tiel! Kiel maldelikatan vi farus? Nu, gaje, knabo, blovu nur!» Dum oni plenumis lian ordonon pro respekto kaj chiu lin kun miro rigardis, li demetis sian veston kaj nudigis siajn muskolhavajn brakojn. Kiam la fero estis blanke varmigita, li ghin metis sur la amboson. Tiam, prenante la manmartelon, same kiel _fajrolaboristo_[5], li gaje kriis al la helpantoj: «Atentu, viroj! Mi batas takton, ni forghos huffereton tian, ke la chevaloj de l' imperiestro ne havas pli bonajn. Nu! Atentu la kanton! Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! Fero varmighas, Brako levighas. Frapu vi, nu! Rikke-tikke-tu. Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! Fer' malmolighas, Kor' kuraghighas. Frapu vi, nu! Rikke-tikke-tu. Nu, rigardu tiun huffereton!» La laboristoj rigardadis la belan kaj delikatan hufferon kun malfermita busho kaj kvazau mutighintaj. Nur la mastro shajnis pensi pri io alia kaj de temp' al tempo skuis la kapon, kiel iu, kiu enprofundighis en dubon. Li pliproksimighis al la fremdulo, kiu nun jam estis ree surmetinta sian veston; sed kiel ajn atentege li lin rigardadis, li tamen shajnis ne rekoni lin. Rapide nun la chevalo estis hufnajlita, kaj jam atendis antau la forghejo por preni sian rajdanton. La kolonelo donis al la mastro kaj al chiuj laboristoj afablan manpremon, kaj metis du orajn Napoleonojn sur la amboson, dirante: «Unu por la mastro,--unu por la helpantoj. Trinku vi chiuj gaje je mia sano!» Poste li surchevalighis kaj kun sia kunulo antauen rajdis en la vilaghon. La du fremduloj estis apenau malaperintaj malantau ia angulo, kiam la laboristoj kune sin turnis al la mastro kaj lin rigardis kun demandanta mieno. «Kolonelo, kolonelo!» murmuris unu el ili, «mi diras ke la viro estas forghisto, au estis. Mi estas certa ke vi konas lin, mastro!» «Verdire», respondis la mastro, «en mia vivo mi nur konis unu personon, kiu kun tiom da rapideco kapablis forghi tian malpezan kaj delikatan hufferon. Kaj se mi ne eraras, la kolonelo estas neniu alia ol Karel van Milgem, kiun kutime oni nomis Rikke-tikke-tak.» «Chu li eble estas la gaja forghisto de Westmal?» diris unu el la laboristoj. «Mi multe audis pri Karel Rikke-tikke-tak; sed tiu estis ebriulo, malsprita drinkemulo, kiu ofte malordigis la tutan vilaghon. La kolonelo shajnas multe tro respektinda viro. Estas neeble!» La mastro sidighis sur la amboson kiel iu, kiu sin preparas por rakonti, kaj jene parolis al la helpantoj: «Amikoj, nia tagsalajro estas chiuokaze dekoble perlaborita; ni ne plu laboros antau la ripoztempo. Auskultu kaj jughu vi mem. La kolonelo estas certe Karel van Milgem. Antau proksimume dekses jaroj loghis tie chi, en tiu sama forghejo, juna viro, kiu estis edzighinta kun belega kamparanino el la chirkauajho de Moll. Ili tiel amegis unu la alian, ke la tuta vilagho miris pri tia chiela edzigho. Karel van Milgem, char tiu chi viro estis li, laboris de l' mateno ghis la vespero, tiom ke shvito gutetis de lia frunto, kaj char la tutan tagon li kantis che l' amboso tiun saman strangan kanteton, kiun tiel bone konas la kolonelo, oni inter la amikoj lin nomis Karel Rikke-tikke-tak. Kontenta li estis chiam, humora en chiuj siaj respondoj, kaj neniam eliris el lia busho vorto kiu ne gaje ridigis. Pro tio, ne estis en Westmal unu homo tiom amata de chiuj kiom Karel, la gaja forghisto. Jam Karel estis de kelkaj jaroj edzighinta, ne havante infanojn, kiam subite li rimarkis ke li baldau estos patro. Nun lia ghojo ne plu havis limojn; la stranga kanto de Rikke-tikke-tak ne chesis sin audigi de l' mateno ghis la vespero, kaj tie chi kaj tie oni ektimis, ke Karel povus frenezighi; char pro ghojo li ne plu povis kvietighi. La tago fine venis: Karel ighis patro de charma filineto; sed, ho ve! lia malfelicha edzino ne plu levighis. Shi kushas en la tombejo;--vi ja scias, kie staras la fera kruceto. De post tiu malfelicha momento, Karel ne plu estis la sama viro; li lasis la martelon kushanta apud la amboso, ekbruligis sian fajron ne plu du fojojn chiusemajne kaj komencis drinki, kvazau li volus sin memmortigi. Chiuj liaj kantetoj estis forgesitaj, kaj li tiel senmore vivadis, ke li farighis la skandalo de la tuta vilagho. Kiam li revenis hejmen, ebria kaj kolera, li kutime agis kvazau frenezulo; sed la servistino, kiu loghis che li por prizorgi la infanon, konis certan rimedon por trankviligi lin. Shi metis lian filineton sur liajn brakojn,--kaj, kiel ajn ebria estis tiam Karel, li kvietighis per la vido de sia infano kvazau per nekonata sorchpotenco. Tiam li gaje ridis kiel antaue, metis la infanon sur sian genuon, kaj, shin rajdigante kvazau sur chevalo, li chiufoje kantis ankorau kun nova ghojo sian strangan kanton de Rikke-tikke-tak. Ke Karel iam estis farighinta tute malbona viro, mi ne kredas; chiu sufiche sciis, ke la morto de lia tro amata edzino estis la kauzo de lia chagreno kaj de lia drinkemo; kaj chiufoje kiam Karel devis preteriri la tombejon kaj la feran krucon, ech kiam li estis tiel ebria ke li ne plu kapablis stari, tamen larmoj elshprucis el liaj okuloj, dum chiuj tion vidis. Tial oni tre kompatis lin, kaj la najbaroj, sen lia scio, provizis lian infanon per chio. Tiu vivmaniero estis daurinta proksimume tri jarojn, kiam Karel grave malsanighis kaj sufiche longatempe devis resti en sia lito. Liaj amikoj, helpatoj de la pastro, tiel bone estis admonintaj lin dum lia malsano, ke li shajnis tute resanigita je sia drinkemo; sed alia ideo estis en li naskighinta. Li volis forlasi la vilaghon, kie la tombo de lia edzino tro ofte sin al li prezentis; kaj, ne dirinte al iu ajn kien li volis iri, li vendis sian forghejon, kunprenis ian frumatenon sian kvarjaran infanon tra la erikejo, kaj restis for. Neniam, de tiu tempo, ni audis ion pri li au lia infano.» «La kolonelo estas Karel Rikke-tikke-tak; tio ne estas pridubebla!» kriis unu el la laboristoj. «Certe, li estas van Milgem mem,» daurigis la mastro. «Li prenis multajn ilojn en la manon: tiuj kiujn mia patro au mi faris au achetis, li chiujn indiferente demetis, sed chiujn laborilojn kiuj estas konservitaj el la forghejo de Rikke-tikke-tak, li rigardis kun emocio;--vi ja bone tion rimarkis,--kaj ankau lia Kempenlanda lingvo, lia lerteco en la forghado kaj super chio lia kanteto! Jes, jes, li estas knabo el nia vilagho... Kiu tion dirus, kolonelo!» Dum en la forghejo oni tiele daurigis paroli pri Karel Rikke-tikke-tak, la du fremduloj estis enirintaj la gastejon _la Krono_, estis enstaligintaj siajn chevalojn kaj iom manghintaj; poste la kolonelo sole forlasis la gastejon, piediris sur la grandan vojon kaj alfrapis che la sekretario de la komunumo. Li estis kondukata en apartan chambreton kaj atendis sufiche longe, antau ol la sekretario revenis de la kampo kaj malfermis la pordon de la chambro kun profunda solena klinigho, dirante: «Sinjoro kolonelo van Milgem, via humila servanto. Pardonu al mi, ke mi...» Sed la kolonelo ne lasis al li la tempon por pliaj ghentilajhoj, kaj, afable prenante lian manon, li demandis: «Nu, amiko, kion vi eksciis? Chu mia infano estas trovita?» «Ne, sinjoro kolonelo, ne jam,» respondis la sekretario senkuraghe. «Ve!» ghemis la militisto, malespere metante la manon sur la frunton, «chu mi do devus forlasi mian tutan esperon?» «Sinjoro kolonelo,» rediris la sekretario, «bonvolu auskulti miajn klarigojn, kaj vi opinios ke, anstatau perdi chiun esperon, ni vershajne alproksimighas al la malkovro de la vero. Je via lasta vizito vi lasis al mi sufiche da mono por ke mi ne shparu kostojn por enketoj, kaj vi povas kredi ke mi nenion preterlasis por meriti vian favoron kaj la promesitajn mil frankojn. Jen tio kion mi eksciis. Kiam Karel van Milgem (la sekretario profunde klinighis antau la kolonelo) forlasis Westmal kun sia kvarjara infano, li diris al neniu kien li intencis iri; eble li mem tion ne sciis. Tiam mi per vi sciighis kaj trovis konfirmite per miaj esploroj, ke en Weelde, apud Turnhout, li konfidis sian infanon al ia maljuna lernejestro, Pieter Driessens, kiu ekster la vilagho vivis sole kaj izolite kun sia edzino. Karel van Milgem estis doninta al la adoptintaj gepatroj de sia infano malgrandan feran keston en kiu estis enshlosita la vendmono de lia forghejo, kaj kiun la du maljunuloj okaze de bezono povis malfermi, por ke al la infano kaj al ili mem ne manku io necesa. Tiam Karel van Milgem estas foririnta al Holando, kie, lau vershajno, li eniris militservadon sub la komando de la Franca generalo Pichegru. Certe estas, ke de tiu tempo li ne plu zorgis pri sia infano. Tion almenau rakontis al mi la enloghantoj de Weelde, kiuj estas konintaj Pieter Driessens.» «Tiuj homoj ne scias kion ili diras, amiko,» interrompis lin la kolonelo, «mi skribis ech du fojojn el Egiptujo por informighi pri la stato de mia infano. Chiuj miaj leteroj restis sen respondo; kaj kiam, post la morto de Kleber, mi revenis Francujon, kaj estis fine al mi permesite veni persone por viziti mian infanon; kiam kun malkvieta koro mi galopis tra la erikejo kaj alproksimighis al la loko kie mi estis lasinta mian filinon,--mi nur trovis cindramason! Al vi diri kion mi sentis antau tiu terura vidajho, estas neeble, sekretario: vi ankau havas infanojn... Feliche mi audis el la busho de kelkaj kamparanoj, ke Pieter Driessens kun la malgranda Monica sin estis savinta el la brulado, kaj foririnta por peti almozojn.» «Tio estas vera, sinjoro kolonelo; la edzino de Pieter Driessens cindrighis; li sola, portante la malgrandan Monica sur la dorso kaj feran kesteton sub la brako, sukcesis sin savi el la flamoj. Tiam li ricevis belan rekomendleteron por almozpeti kaj forvojaghis kun sia adoptita infano, por peti helpon en la vilaghoj. Mi scias per fidindaj informoj, ke oni vidis lin almozpetantan kun la malgranda Monica en Ravels, Merxplas, Beerse, Arendonck kaj Rethy; sed de kiam li forlasis tiun lastan vilaghon, li estis sola: oni vidis lin sen la malgranda Monica en Meerhout, Olmen, Balen kaj Moll, kie li malsanighis kaj mortis. Nur de antauhierau mi konas la lokon kaj la tagon de lia morto. La sekretario de Moll sendas al mi lian mortateston kaj aldiras, ke en la poshoj de la bruldetruita Driessens[6] oni nenion trovis, kio povus retrovigi la postsignon de l' infano, kiun, li tion scias, mi senhalte serchadas. Li ankau ne parolas pri la fera kesteto. Chu vi kredas, sinjoro kolonelo, ke Pieter Driessens estis kapabla por fari ion malbonan al via infano au shin forlasi en la erikejo au la arbaroj?» «Ho, neniam!» respondis la kolonelo, «li iam estis mia instruisto kaj restis chiam mia plej bona amiko. Kiam mi venis che lin kun mia infano kaj diris al li, ke mi volas iri Holandon por, kiel vi supozas, preni servon che Pichegru, li mem petegis min ke mi lasu mian Monica loghadi che li, tiom por lia propra plezuro en liaj maljunecaj tagoj, kiom por la bono de l' infano, char sen tio mi estus devigita shin konfidi al fremdaj manoj. Mi estas certa, sekretario, ke li ie cedis la malgrandan Monica al bonaj homoj, kaj donis la feran kesteton, lau mia intenco, al shiaj novaj adoptintaj gepatroj.» «Tio estas ankau mia konvinko, sinjoro kolonelo; kaj, char miaj informoj kredigas min ke Monica devas esti inter Rethy kaj Meerhout, mi intencis iri morgau al Moll kaj viziti chiujn chirkauantajn vilaghojn kaj farmbienojn.» «Nu, sekretario, mia amiko, faru kiel vi diras; via peno ne restos sen rekompenco. Mi disponas ankorau kelkajn tagojn, kaj volas ekprovi chu mi povas vin helpi. Hodiau vespere ni noktloghos en Lichtaert, kaj morgau, je proksimume tagmezo, ni estos ankau che la sekretario de la komunumo Moll, por konsilighi kun vi pri tio, kion ni estas farontaj.--Ne shparu monon, mia amiko; prenu komfortan veturilon kaj ne senutile lacigu vin pro mi. Do ghis morgau; Dio havigu al ni felichan rezulton!» Post tiuj chi vortoj la kolonelo starighis, premis la manon de la sekretario kaj reiris al _la Krono_. Unu horon poste, du rajdantoj eniris la vojon al Lichtaert. IV. La morgauan tagon, frumatene, kolonelo van Milgem kun sia kunvojaghanto rajdis sur la ondlinia erikeja vojo kiu kondukas de Lichtaert al Moll. La suno brilege radiis che la blua chielo kaj suprenigis el la sabla ebenajho movighantan nebulvualon, kiu similigis ghin al brulanta maro kun malprecizkoloraj flamoj. La karakteriza aromo de l' erikejo kaj la odoro de la erikbulfajroj[7] plenigis la aeron; la cikadoj kantis sian unutonan kanton, kaj mil aliaj bestetoj petolis inter la floraro de l' erikejo. Chio tio potence impresis la sentojn de la kolonelo: en tia aero li estis pasiginta siajn plej belajn jarojn; chio, ech la delikata herbo, revenigis en lian memoron pensojn emociantajn. Li do rajdis kun klinita kapo antau sia kunulo kaj, profunde silentante, li lasis senatente pendi la bridon de sia chevalo. Dum pli ol unu horo la juna leutenanto respektis la silentadon de sia superulo. Tamen, post tiu tempo li irigis sian chevalon flanke de tiu de sia kunvojaghanto kaj diris kun konsolanta vocho: «Kolonelo, forpelu do vian malghojon. Mi tre bone komprenas vian deziron revidi vian infanon; sed viro kiel vi, kiu centfoje rigardis sentime la malamikon kaj la morton, chu tiu lasus sin subpremi de ordinara sufero?» «Ordinara sufero?» respondis la kolonelo, «efektive, Adolf, ghi estas ordinara sufero; sed pro tio ghi ne estas malpli profunda. Bone komprenu tion, mia amiko: dum mia tuta vivo mi nur unu fojon amis virinon. Kvankam shi estis kamparanino, shia memoro sekvas min ech sur la batalkampon. Shi estas mortinta, la kompatinda Barbara! sed shi lasis al mi infanon, la garantiajhon de nia amo, kiun shi donis al mi je la kosto de sia vivo. Esti devigata timi ke la sola produkto de nia edzigho eble vagadas almozpetante, suferas pro malsato kaj honto, dum mi havas la rimedojn por shin por chiam felichigi! Scii, ke mia Barbara eble el la chielo igas min responda pri sia infano...» «Kolonelo, kolonelo!» interrompis la leutenanto, «vi trofantaziigas vian doloron; tio ne estas la rimedo por ghin malakrigi. Konsideru do la aferojn kun kvieteco. Militisto havas ja sufiche da povo sur sian koron por konsolighi pri malfelicho, ech pli granda ol tiu chi.» «Chu vi do pensas, Adolf,» rediris la kolonelo, «ke oni tiel facile per fero chirkauas sian koron kiel sian korpon? Vi eraras. Mi scias ke vi supozas vin sensenta, kaj vi chiam pri tio shajnas fiera. Vana estas tamen via supozo. De antau dek jaroj vi forlasis vian vilaghon, chu ne? Nu, diru al mi, se via okulo tie, che la horizonto, subite ekvidus la dometon, en kiu loghas via maljuna patrino, chu vi vershus larmojn au ne?» La juna leutenanto silentis dum kelkaj minutoj kaj respondis kun mallevitaj okuloj, kvazau li estus hontanta: «Ho, mi surgenuighus kaj vershus larmojn, kolonelo!» «Ha, tiam vi ankau facile komprenos, ke mi tute allasas min al la espero revidi mian infanon kaj senghene vershus larmojn, se Dio permesus al mi shin trovi. Sciu, Adolf: mi havas nek patrinon, nek patron, nek fraton, nek parencojn; en la mondo ekzistas nur unu estajho, al mi ligita per ligiloj de l' sango kaj de l' rememoro; tiu estajho estas la infano de mia malfelicha Barbara. Shi mortante donis shin al mi en miajn brakojn, kaj diris ankorau dum shi ploregis: ho, chiam amu shin, amiko!» La vocho de l' kolonelo estis dum tiuj vortoj farighinta tiel sensona, ke la leutenanto, pro respekto al lia emocio, restis malantaue kaj silentante malproksimighis de sia superulo. Tiu chi baldau mem malakcelis sian chevalon kaj atendis sian kunulon. Tiam li antauenmontris per la fingro kaj diris profunde kortushite: «Adolf, se vi metus vian manon sur mian koron, vi sentus kiel rapidege la sango fluas tra miaj vejnoj. Mia bona amiko, ne miru ke larmoj brilas en miaj okuloj. Chu vi vidas tie, super la juniperoj, altan fagon levantan sian imponantan supron apud la rivereto? Tiu arbo audis mian unuan amvorton! En ghia ombro tremetanta knabino ricevis mian timeman amkonfeson! Chio konas min chi tie: herbo, eriko, akvo, arboj, chio salutas min per lingvo kortushanta. Venu, malsuprenighu ni chi tie. Mi volas vidi, chu la shelo de la fago konservis la signon de nia amo!...» Dum kelkaj momentoj ili gvidis siajn chevalojn per la brido, ghis kiam ili ne povis iri pli antauen kun la bestoj; tiam ili ligis ilin chiu al iu arbo, kaj transsaltis la rivereton. Alveninte antau la fago, la kolonelo kunigis siajn manojn, klinis la kapon kaj rigardadis de sub siaj okulharoj la entranchitan signon, kiu brilis al li renkonten, kiel saluto de lia Barbara. Subite, kvazau mistera frapo estus lin trafinta, li starighis kaj strechis la orelon al mallauta kaj malproksima bruo. La leutenanto ektimis pri la movo de sia superulo kaj nevole metis la manon sur la flankon kie kutime pendis lia glavo; sed deviganta signo ordonis lin resti senbrua. De malantau la alnoaleeto, kiu plilongighis laulonge de la rivereto, lautighis nun kelkaj dolchaj, arghentecaj sonoj, kaj baldau oni audis distingeble kvazau infanvochon, kantantan: «Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! Fero varmighas, Brako levighas, Frapu vi, nu! Rikke-tikke-tu.» Same senmova restis la kolonelo, post kiam la malproksima vocho jam perdighis. Li vershajne atendis duan strofon de la kanto. Ne audante ghin, li mem diris kun stranga mallauta tono: «Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! Fer' malmolighas, Kor' kuraghighas. Frapu vi, nu! Rikke-tikke-tu.» Nenia sono lin respondis: la alnoaleeto restis muta. Li rapide iris al la leutenanto, kaj, lin fortirante, li diris kun mallauta vocho: «Venu,--venu, mia amiko; chiuj miaj nervoj tremegas. Mi estas morte kortushata. Estas mia Barbara, kiun vi audis, shia vocho, shia kanto!... Kion vi al mi rezervas, ho Dio!» Subite la kolonelo haltigis sian akompananton, kaj montris al li, ne parolante, junan knabinon, kiu sidis sur la herbaro che la subajho de kelkaj juniperarbetoj. Shi ne shajnis scii ke oni observis shin; char shiaj grandaj nigraj okuloj fikse kaj senmove rigardis la fagon, kaj che shia malfermita busho kurbighis la fingroj de shia dekstra mano, kvazau shi volus forpeli chiujn bruojn de l' erikejo por nur kapti unu solan. La kolonelo faris movon por al shi alproksimighi, kaj nur tiam shi kun timo rimarkis, ke nekonataj personoj per akraj rigardoj shin observis. Tamen, shia timo tuj malaperis, kaj nepriskribebla rideto albrilis de shia vizagho al la du fremduloj. La kolonelo, venkita de malpacienco, iris al la junulino, genufleksis apud shi, prenis unu el shiaj manoj, kaj demandis tremante: «Infano, kiu estas via nomo?» «Lena,» estis la respondo. Dolora krio elighis el la brusto de la militisto; li diris malespere: «Lena? Ho, chielo, ne estas shi!» Dum tiu plendo larmoj shprucis el liaj okuloj, kaj li kashis sian vizaghon per siaj manoj. La juna leutenanto volis helpi sian superulon por restarigi lin, sed tiu chi dolche forpushis lin kaj komprenigis ke li sen interrompo volis sin allasi al sia emocio. Lauvice Lena rigardis la du fremdulojn kun demandanta vizagho, ghis kiam shi audis ke la surgenuighinta viro maldolche ploras. Tiam shi mem prenis lian manon kaj diris tiel delikate kaj kompate: «Kiu estas la kauzo de via doloro, sinjoro? Chu la kanteto de Rikke-tikke-tak vin suferigas? Mi ne plu kantos ghin.» La kolonelo, emociita de la tono de shia vocho, perforte forvishis la larmojn el siaj okuloj, kaj ankorau pliproksimighante al shi, li demandis time kaj rapide parolante: «Diru, knabino, kiu instruis al vi tiun kanton?» «Mi ne scias,» estis la dolcha respondo. «Mi jam konas ghin de longe; sed mi ne scias de kiam.» «Chu vi ne rememoras, mia infano, ke, kiam vi estis tre juna, vi chiam audis bruon kvazau de marteloj, kiuj lauvice falas sur amboson?» Lena ne respondis pri tiu demando; sed shiaj okuloj larghe malfermighis, kaj per siaj ungoj shi frotis sian frunton, kvazau shi volus el ghi eligi rememoron. «Auskultu!» diris la kolonelo ankorau pli rapide. «Auskultu, chu vi ne ofte tion audis?» Li tiam frapis en sian manon per la tenilo de sia vipo, imitis la frapadon de la marteloj sur la amboson, kaj kantis: «Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! Fer' malmolighas, Kor' kuraghighas. Frapu vi, nu! Rikke-tikke-tu.» Terure tremis la knabino ghis la fino de la kanto; tiam shi ekkriis kun ravanta ghojo: «Jes, jes, Rikke-tikke-tak!» Kaj shi ankau kunfrapis la manojn lau la ritmo de la kanto. «Chu vi ne rememoras, knabino, ke viro rajdigis vin sur sia genuo lau la ritmo de Rikke-tikke-tak?» Lena metis la fingron al la busho kaj fermis la okulojn. Post momento da silento shi diris mallaute, kvazau shi dubus: «Tiu viro.... tiu viro.... estis mia patro?» Je tiu vorto la kolonelo tremegis en chiuj membroj; li jam malfermis siajn brakojn por chirkaupremi Lena; sed li haltis kaj demandis: «Ho, infano, chu via nomo vere estas Lena? Pripensu bone... Chu vi ne scias kiun nomon donis al vi la viro, kiam vi rajdis sur lia genuo?» Lena terenrigardis kaj pripensis unu momenton; tiam shi diris malrapide: «Li diris: kara... kara.... kara Monica!» «Mia infano! mia infano!» kriis la kolonelo, tiel ke liaj vortoj resonis trans la ebenajho,--kaj li chirkaupremis Monica en siaj brakoj. La junulino malrapide levis al li siajn gagatnigrajn okulojn, dolche ridetis, kaj baldau, supermezure kortushita, shi apogis sin senforte kontrau la batanta koro de sia patro. Unu horon poste, la kolonelo, kun sia filino che sia brako, venis el la alnarbetaro sur la vojon al Moll; la leutenanto sidis sur unu el la chevaloj kaj kondukis la alian per la brido. Sur la pala vizagho de Monica brilis nun delikata rugho kiel oni ghin vidas sur la petaloj de blankaj rozoj; shi ne povis deturni sian rigardon de la vizagho de sia patro kaj felichege alridis lin. Li karesis la knabinon che shiaj kapo kaj shultro, kaj ofte haltigis shin por kisi shian frunton. Tiel ili antaueniris tra la erikejo, ofte haltante, ghis ili ekvidis dekstraflanke la izolitan farmejon, kaj ne povis iri pli antauen ne malproksimighante de ghi. Certe, la kolonelo intencis ne meti unu piedon en la domon, kie lia malfelicha filino estis suferinta tiel longan martirecon; precipe li volis eviti la vidon de la malbona virino, kiu estis shanghinta la nomon de la infano al shi konfidita por posedi la feran kesteton kaj la trezoron enshlositan en ghi. Tial li kun ia malpacienco tiris Monica per la mano kaj provis, per dolchaj vortoj kaj amaj karesoj, altiri shian atenton kaj deturni ghin de la farmejo. Sendube Monica estis al li chion rakontinta kaj parolinta, kun nekashita amo, pri la juna kamparano, kiu tiel fidele kaj sinofereme shin protektis kaj amis. La kolonelo ja konjektis ke shi ne sen chagreno adiaudiros lin, kiu estis por shi frato kaj konsolanto dum shia maldolcha suferado; sed, kiel ajn dankeme Monica estis parolinta pri Jan, shia patro sentis ja profundan antipation por la filo de la kruela turmentintino, kaj prefere estus rompinta por chiam chiujn rilatojn kun la malbona familio. Spite la zorgemo de sia patro, Monica subite fortiris sin el liaj brakoj, turnis la vizaghon al la farmejo kaj restis tiele staranta senmove. La kolonelo respektis unu momenton shian profundan emocion; baldau tamen li vidis multegajn larmojn elfluantajn el shiaj okuloj, kaj li diris: «Kara Monica, chu vi povas chagrenighi pro via foriro de loko, kie oni tiel multe suferigis vin?» «Chu li ne mortos?» shi sopiris. «Ne pensu pri tio, mia infano. Eble je la komenco via forigho chagrenos lin; sed li baldau konsolighos kaj forgesos vin.» Neordinara fajro brilis en la okulo de la junulino. «Min forgesi?» shi kriis. «Li forgesi sian fratinon? Ho, se mi povus ankorau unufoje lin revidi!--Vidu, vidu, jen li estas! Jan! Jan!» Kaj kvazau sago el la arko shi flugis tra la erikejo ghis la juna kamparano, kiun shi estis ekvidinta, malproksime preterpasintan inter la alnoj. Kun malfermitaj brakoj shi saltis al li renkonten, dirante: «Jan, mi foriras; malproksimen, malproksimen de tie chi.» La junulo rigardis shin kun miro kaj shajnis ne kompreni shin. Shi tamen montris per la fingro al la erikejo kaj diris: «Vidu, jen venas mia patro. Tio estis la vocho, kiu chiam en mi parolis.» «Chu tiu richa sinjoro via patro?» murmuris Jan kun kreskanta emocio. «Jes, kaj mi ne plu nomighas Lena; mia nomo estas multe pli bela: Monica!» La juna kamparano, kiu nur tiam klare komprenis sian malfelichon, ektremis kiel kano kaj senparole irigis siajn vagantajn okulojn de la kolonelo al la knabino. Baldau li alkrochighante ekkaptis alnotrunkon, kaj apogis kontrau ghi siajn kapon kaj shultron, dum malghojaj larmoj elfluis el liaj okuloj. Monica komprenis la doloron kiu traboris lian koron; shi jhetis siajn brakojn chirkau lian kolon, kun dolcha perforto fortiris lian kapon de l' arbotrunko kaj premis, la unuan fojon de sia vivo, ardan kison sur lian frunton. «Jan, Jan!» shi kriis, «ho, ne estu malghoja, mi ankorau ja revenos. Al mi ankau tre doloras ke mi devas vin forlasi.» Tiuj amelmontroj shajnis refortigi la junulon; kun pli silenta doloro li nun rigardadis la plorantan knabinon, kies brako ankorau chirkauis lian kolon... Sed nun la kolonelo interrompis subite per sia alveno la elfluighon de ilia reciproka emocio. La patro nur vidis en tiu sceno la ateston de amikeco inter du infanoj. Alproksimighante la junan kamparanon, li prenis lian manon kaj diris: «Jan Daelmans, mi dankas vin pro via bona amikeco al mia infano. Se iam vi bezonos ian protektanton, vi chiam en mi tian renkontos. Ni iras al Moll, kaj de tie al Francujo. Ne chagrenighu, mia filo, pri la felicho de Monica: tio ne estus bona viaflanke. Venu post la tagmezo en Moll, en _la Aglo'n_, tie vi povos ankorau resti kelkajn horojn kun Monica. Mi ja volas donaci al vi malgrandan rekompencon...» Je tiuj vortoj li metis kelkajn Napoleonojn en la manon de la kamparano. Anstatau shajni danka, Jan rigardis kolere en la okulojn de la kolonelo, kaj ne shajnis kompreni kio okazis... «Venu nun antauen, Monica,» diris la kolonelo al sia filino, «ni devas rapidi. Moderigu vian chagrenon; baldau en Moll vi ja povos ankorau sufiche longe kunesti.» Kun brilantaj okuloj Monica prenis la manon de sia amiko kaj diris, dum shi malrapide malproksimighis: «Do ghis baldau, Jan, ghis baldau!» La juna kamparano terenrigardis kaj restis kelktempe senmova. Kiam li relevis la kapon, la kolonelo kun Monica estis jam malaperintaj. Nur tiam li sentis ion pezan en sia mano; li rigardis la ormonerojn per malshatanta ridacho, kaj forjhetis ilin malproksimen sur la erikejon. Li fleksighis che la subo de l' arbo kaj kashis sian vizaghon per ambau manoj. * * * * * Kelkajn tagojn poste bela poshtkalesho forlasis la vilaghon Moll. Tri personoj estis en la veturilo: imponanta militisto, bela fraulino, kaj juna oficiro, ilia kunvojaghanto. V. Ankorau unu horon, kaj la suno supershutos la erikejon per siaj radioj; jam suprenighas la orientlumo; la mallumo forighas al la okcidenta chielflanko; kelkaj malprecizaj bruoj antausciigas la naturvekighon. En la chambro de l' izolita farmejo la horlogho daurigas sian senripozan tiktakon: la malghojiga noktsilento ankorau regas en ghi seninterrompe; la fajrejo estas malvarma. En la duonombra angulo de la chambro staras shpinrado, kun delikate purigita lino sur la bobenstango, kaj nerompita fadeno, kvazau la shpinistino ghin jhus estis forlasinta. Je du au tri pashoj de l' shpinilo homkorpo en la mallumeco desegnighas: estas junulo, kiu, sidante, kun stranga esprimo rigardas la ilon. Kun la brakoj kunmetitaj sur la brusto kaj la kapo klinita, li atente direktas sian okulon de la shpinilo al la apudstaranta segho. Lia vizagho portas la signojn de profunda doloro; estingita fajro radias el liaj rigardoj, kvazau la malespero loghas en lia koro; kaj tamen, vaganta rideto aperas kelkfoje sur liaj lipoj. Se oni povus lin vidi, tiel sidantan, oni pensus ke che la rado sidas nevidebla shpinistino, kun kiu tiu juna viro, per la lingvo de l' okuloj, kortushe interparolas. Sonoj, tiel mallautaj ke ili ne rompas la noktsilenton, shvebas murmurante tra la chambro. La junulo metas la fingron al sia busho kaj shajnas auskulti, kvankam estas li mem kiu nekonscie kantas: Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! Fero varmighas, Brako levighas. Frapu vi, nu! Rikke-tikke-tu. Li starighas, prenas pashtistbastonon en la manon kaj malrapide eliras el la chambro. Jen li revante promenadas laulonge de l' alnoaleeto; li haltas, deshiras floron, ghin felichege alridetas, ghin senkronigas kaj senatente lasas fali ghiajn petalojn tra siaj fingroj. Li alvenas che la rando de la vojo kaj superrigardas la erikejon ghis malgrandaj montetoj; lia okulo enlarmighas; li sidighas kaj maldolche ploras. Li ree starighas, vagadas pli antauen ghis la trunko de imponanta fago, en kies proksimeco kelkaj nigreverdaj juniperarbetoj altigas sian tremetantan supron. Tie li haltas kelkajn minutojn, memforgesante, kaj auskultas, kvazau mistera vocho lin alparolas el la arbo; el lia koro mallauta kantado fluas sur liajn lipojn; inter la foliaro de la juniperoj audetighas la sonoj de la kanto: Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! Fero varmighas, Brako levighas. Frapu vi, nu! Rikke-tikke-tu. Tiu revo ankau finighas. La meditanta junulo forlasas la fagon kaj enpashas la erikejon. Li supreniras altan sablomonteton: che la suprajho, li antauenpushas sian pashtistbastonon, ghin ripozigas kontrau sian shultron, ghin chirkaupremas per la dekstra brako, kaj, klinighante sur tiun apogilon, li staras senmove kvazau shtona statuo. Lia okulo sin direktas al bluighanta punkto, kiu, en la plej ekstrema malproksimo, vidighas che la horizonto, kaj el kiu zigzaganta vojo lau multaj kurbighoj trairas la erikejon kaj perdighas apud la sablomonteto. Kion do atendas tiu malgaja junulo; kion li esperas ke la erikeja vojo al li alportos? Al kiu la vento kondukas la sopirojn, kiuj tiel mallaute kaj tiel dolore elighas el lia brusto? Auskultu, li mem tion diras; char nun lia ghemo farighas vorto,--nomo, ame kaj sufere elparolita: «Lena!... Monica!» Malantau li, kamparanino supreniras la sablomonton; lin alproksimighante, shi krias malafable: «Jan, vi devas reveni hejmen!» La junulo malklinighas, sin turnas kaj tre malmilde rigardas shin, kiu interrompas lian revadon. Tamen lia vizagho ighas subite kvieta kaj indiferenta; li malsupreniras la monton, dirante: «Fratino, mi venas.» Dum li sekvas shin kun klinita kapo, shi diras: «Estas bela maniero, lau kiu vi vivas! kun chiuj tiuj kapricoj! Chu vi do pensas ke oni perlaboras sian panon revante? Vi estas nun dum tri monatoj egale stulta kiel tiu mallaborema Lena, kiu, lau tio kion oni diras, foriris kun sia patro! Vi bone lernis de shi shiajn malspritajhojn! Vi staras de l' mateno ghis la vespero, dum chia ajn vetero, sur la sablomonto, rigardadante la kornikojn. Mi hontus! Vi lasas nian malsanan patrinon koleranta en sia lito, kaj vi iras vian malsaghan vojon! Tiel la farmejo ja malprosperos, ni fine estos sur la pajlo kaj vi en Gheel![8]» La junulo nenion respondas pri tiuj riprochoj kaj shajnas ech ne audi ilin. Li lasas sian fratinon daurigi, neniel atentante shiajn vortojn, kaj sekvas shin, kvazau indiferenta, ghis interne de la farmejo. VI. Iun posttagmezon Jan denove staris revante antau la fago, rigardante iajn memorsignojn, kiuj de antau nelonge estis entranchitaj en la glata arboshelo. La kompatinda junulo shajnis malsana kaj konsumighanta, char la rugho de l' juneco estis anstatauita sur lia vizagho de pala kaj travidebla koloro; liaj okuloj brilis kvazau tiuj de frenezulo, kaj lia kapo klinighis senkuraghe sur lian maldekstran shultron. Post kiam li pli ol duonhoron estis starinta tie senmove, li audis malantau la alnovojeto la falintajn foliojn krakantajn sub la pashado de homo; sin turnante, li vidis la maljunan pastron de Desschel lin alproksimighantan. Videble li penis por doni al siaj trajtoj kutiman kaj gajan esprimon; respekte salutante la ekleziulon, li provis rideti; sed, ve! lia rideto nur malkashis suferon kaj akran doloron. La pastro signofaris al li ke li sidighu sur la herbon, prenis lian manon, kaj kun profunda kompato lin rigardante, li diris grave: «Jan, Jan, chu tiel vi plenumas vian solenan promeson? Ankorau chiam sub la fago? Chu vi do volas ke via patrino realigu sian minacon kaj forhakigu la arbon por resanigi vin?» Je tiu diro kuntirigha ekmovo skuis la membrojn de l' junulo; flame rigardante la pastron, li kriis: «Kion? La arbon,--forhaki la fagon? Ho, ne, ne, patro, mi mortigus la laboristojn...» Tia ekkrio mirigis la bonan pastron, kiu jam ofte per dolchaj konsiloj estis klopodinta por igi la junulon forgesi la kauzon de sia doloro, kaj pensis esti baldau sukcesonta. Li nur diris senkolere kaj per same patra vocho: «Jan, mia filo, estas pekaj vortoj kiujn vi parolas. Via patrino nur diris tion senpripense, kaj vi ja scias ke chiuj shiaj vortoj ne estas evangelio. Sed ke vi, kiu posedas sentemon kaj inteligentecon, lasas vin, pro tiaj negravajhoj, forporti per malsagha revo ghis minaco pri mortigo,--tion mi ne komprenas, kaj tio chagrenas min. Chu mi meritis, ke vi tiamaniere respondas min!» «Pardonu al mi, patro,» diris la junulo kun sincera bedauro en la okuloj. «Mi scias ke vi nenion deziras, kio ne estus por mi tauga kaj profitdona; sed en mia koro estas io nekomprenebla kio estas pli potenca ol via vorto kaj mia volo.» «Jan, estas skribite: _kiu serchas la dangheron, per ghi pereos_, kaj same estas por vi, knabo. Se vi ne plezurighus en revadoj, kiuj lamigas vian vivon pro manko de movado; se vi laborus sur la kampo kiel estas via devo, vi baldau forgesus la kauzon de via doloro; saneco kaj kuragho revenus en vin, kaj vi kapablus labori por via malsana patrino. Sed ne, vi pasigas viajn tagojn sub chi tiu arbo au sur la Sablomonto, kaj vi estas ne nur granda pekanto, char vi ne konvene plenumas viajn devojn al Dio kaj via patrino, sed ankau frenezulo, malsaghulo, kiu nutras sin per la espero pri neeblajho, kaj donas sian vivon al vana hhimero.» «Ho, patro, post shia foriro, mi ankorau longatempe laboris,--kaj tiam mi nur venis chi tien antau kaj post la laborhoroj. Mi ankau tiam esperis, ke mi kapablus shin forgesi. Ve, shia bildo chie min sekvis. Che la plugilo shi murmuris mian nomon en mian orelon; che la drashplanko, la drashiloj kantis la charman Rikke-tikke-tak; en la kanto de l' birdoj mi audis shian vochon; chiuj bruoj, chiuj vochoj de l' naturo kriis: Monica! Monica! Por kio utilis al mi la laboro? Chu mi sciis kion mi faras? Ho, ne, patro, tio ne helpis min. Ech mia dormo estis por mi pli konscia vivo ol la dumtaga: mi ghuis konsolon, mi vidis shin, mi kun shi parolis; sed trankvilighi mi neniam povis. Nun mi ne plu kapablas labori, ech se mi volus tion fari: mi estas malforta kaj malsana.» La pastro skuis la kapon kaj silentis unu momenton; tiam li denove prenis la manon de l' junulo kaj demandis: «Nu, Jan, vi devas diri al mi chu vi volas resti tia au ne. Estas certe, kaj vi tion scias, ke Monica ne plu venos chi tien,--kaj se shi venus, estus ankorau pli bedaurinde: shi estas richa fraulino kaj vi kamparano. Via malsano estas do frenezajho.» «Ho, se mi povus shin forgesi, patro!» «Chu vi efektive tion deziras?» «Mi ghin deziras el la fundo de mia koro, patro; char de longe miaj revoj estas plu nenio ol amareco kaj maldolcheco. Malespero kaj hezito plenigas mian koron.» «Nu, montru ke vi vere havas kuraghon kaj volas resanighi. Kontentigu la deziron de via patrino, sekvu mian konsilon: iru al Mehhleno!» «Mi mortus, patro.» «Kial?» «Ha, kial?--Patro, antau kelkaj monatoj mi iris al Bruselo, kaj devis tie resti dum ok tagoj. Kiel malghojajn larmojn mi vershis dum tiu mallonga tempo! Kian nedireblan suferon mi elportis!» «Mi ne komprenas vin.» «Mi ghin diros. Kiam estis al mi permesite reveni, mi marshis nokte kaj tage sen ripozo. Kiam la unuan fojon la odoro de la erikfajroj estis al mi alportita de la vento, mi pro emocio ekploris kvazau infano; pli malproksime, meze de l' unua abiaro, mi surgenuighis kaj lautvoche dankis Dion, char mi povis revidi miajn amatajn pintfoliarbojn. Mi manghis de la unua eriko, kiun mi vidis, por havi la karan kreskajhon pli apude che la koro;--kaj, venante chi tien, mi ne rekte iris hejmen: mi unue venis por kisi mian amikon, la fagon, kaj estis kun larmighintaj okuloj ke mi parolis al la juniperoj, kvazau ili estus homoj... Kaj vi proponas al mi, ke mi restu dum ses jaroj for de mia erikejo? Neeble!» «Mia filo, mi scias pro kiu kauzo vi pli ol iu ajn amas la erikejon; sed estas precize tiu kauzo, kiun ni devas neniigi. Studado, pli efike ol korpa laboro, forpelos el via spirito la bildon kiu persekutas vin, kaj la konvinko ke vi estas destinata por plene vin dedichi al la servado de Dio, certe venkos viajn surterajn revojn; ne dubu pri tio.» La pastro donis al sia vocho solenan kaj duonkoleran tonon, kiu faris profundan impreson sur la junulon, kaj daurigis: «Aliajn argumentojn mi uzos, por konduki vin al pli bonaj pensoj. Jan, vi memmortigas vin, tial ke vi elcherpas vian vivon per senchesa malgajeco. Chu vi pensas ke Dio al vi pardonos tiun kriman malsaghecon, se vi ghis la agonio en ghi persistas? En via vana revado vi nur pensas pri unu afero.--Chu iam en vian spiriton penetras penso, kiu supreniras al la Chielo? Chu estas preghoj, kiujn vi elparolas bushe, dum viaj pensoj ofendmokas Dion, char vi adoras hombildon, ech en la templo de l' Sinjoro? Kaj chu vi pripensas, ke la tombo por vi malfermighas,--ke vi liveras vian animon al la malsanktulo,--ke la eterna fajro estos la rekompenco de via freneza memforgeso?» La vortoj de la pastro, parolitaj kun severa tono, tre emociis la koron de l' junulo. Li sentis ja ke la pastro estis al li dirinta terurajn verajhojn, kaj li tremis ankorau ech post la minacantaj vortoj. Dum kelka tempo li mute terenrigardis, kaj tiam, levante la kapon, kiel iu kiu prenis malfacilan decidon, li diris: «Nu, patro, estu tiele! Mi iros al Mehhleno.» «Chu morgau?» ghoje demandis la pastro. «Chu jam morgau?» ripetis la junulo, «forlasi morgau mian erikejon? Kaj eble por chiam!» «Ne, Jan, ne parolu tiel malsaghe,» diris la pastro. «Vi povos ja chiujare pli ol unu fojon viziti vian patrinon, kaj, dum la lerneja libertempo, sufiche longatempe revidi vian erikejon. Cetere, kiam vi estos pastro, vi rajtos esti enoficigita en vilagho en Kempenlando[9],--kaj nur tiam vi povos trankvile kaj pace pasigi vian vivon sub la chielo de l' erikejo.--Morgau, chu ne?» «Nu, morgau! Estas dirite!» kriis la junulo per tiel akra vocho, ke liaj vortoj resonis tra la alnoaleeto. «Morgau! Morgau!» Kaj li metis ambau manojn antau siajn okulojn, el kiuj elshprucis maldolcha larmfluego. Duonhoron poste, tenante la manon de l' pastro, li reiris al la farmejo. VII. Kiam Monica forlasis la erikejon por vojaghi al Francujo, shia koro estis plena de kvazauchiela felicho. Shiaj revoj estis plenumitaj: shi estis lin trovinta, lin, al kiu, de la Sablomonto, shi estis dum tiom da jaroj rigardinta! Tute fordonita al la amo de sia patro kaj senchese dorlotita per liaj dolchaj karesoj, shi iom post iom forgesis, ke iu en la soleca farmbieno chagrenighas pro shia foriro, kaj baldau la memoro pri shia antaua sorto kaj pri tiu, kiu estis por shi protektanto kaj amiko dum la malfelicho, shajnis tute malaperinta el shia spirito. Tuj kiam shi estis alveninta en Parizo kun sia patro, la plej lertaj profesoroj estis pri shi zorgontaj; kaj char shi havis delikatan intelekton kaj sin sentis kuraghigita per la senchesaj laudoj de sia patro, shi konis en la dauro de kvar jaroj chion kion bone edukita fraulino bezonas scii por brili en mondumaj kunvenoj flanke de aliaj, se la naturo estas al shi belecon donacinta. Je la komenco rugho vidighis sur la vangoj de Monica, kaj shi korpe plifortighis. Senchesa kontenteco estis al shi redoninta la sanon; oni povis pensi ke la konsuma malsano shin estis tute forlasinta. La homo kutimighas je chio; eble plej rapide je felicho. Estis ankau tiel por Monica: dum tuta jaro shi trovis plezuron en chio; shi cheestis vesperfestojn kaj balojn, shatis la mondumon kaj deziris ghiajn aplaudojn... Tamen, tiu frivola kaj libera ghuado ne longe dauris; kelkfoje aperis forflugemaj rememoroj antau la okuloj de Monica kaj dum la dua jaro silentaj revadoj shajnis denove nebulkovri shian animon. Dum la ekscitigaj sonoj de l' muziko, sub la brilego de la lustroj, meze de l' festbruado, shi restis chiam malatenta, kvazau sekretaj rememorajhoj shin estus sekvintaj. Malforta estis ja tiu movigho de shia revanta koro, kaj shi ech sincere konfesis al sia patro ke shi kelkfoje vidis ankorau antau si la erikejon kun la altfiera fago kaj la movighantaj juniperarbetoj. Tiun konfeson shi faris ridante kaj mokante pri sia propra revmalsano, kiel shi nomis ghin. Chu shi ankau, inter la revbildoj de l' erikeja kreskajharo, vidis homan figuron, junulon, plorantan pri shi? Kiu scias? Chiuokaze, shi neniam estis tion al si mem au al aliaj konfesinta. Iom post iom Monica eksentis malshaton por la mondumo kaj ghiaj plezuroj; shi ne plu iris al vesperfestoj kaj aliaj kunvenoj, krom post grava insisto de sia patro, kaj shi ekserchis solecon. De temp' al tempo shiaj lipoj movighis senkonscie, kaj la forgesita kanto de Rikke-tikke-tak shvebis neaudeble sur shia busho. Shiaj vangoj ree palighis; shi ree maldikighis kaj malfortighis, tiel ke shia patro, post chiuj eblaj klopodoj por shin distri, ektimis ke li postvivos sian infanon. Klera kuracisto, kun kiu li konsilighis, montris al li la edzinighon kiel la plej taugan rimedon, kaj certigis ke Monica nepre resanighus, se oni povus shin decidigi elekti edzon. Kolonelo van Milgem je tio povis nur pensi al la juna oficiro, Adolf, sia fidela amiko, kiu estis cheestinta la rekonon de lia infano. Intertempe la kolonelo faris chiujn eblajn klopodojn apud sia filino por atentigi shin pri Adolf; li ja trovis shin impresita de liaj amatestoj kaj liaj belaj ecoj; sed reciproka amo ne estis en shi: malvarmega restadis shia koro por la juna oficiro. Tio tre chagrenis la patron, char li vidis sin senigita je la sola rimedo, je kiu li estis esperinta por savi sian infanon. Preskau chiutage la kolonelo penadis apud sia filino por ekscii kion deziras shia koro kaj el kio devenas shia chagreno; sed shi asertis ke shi ne estas malsana, kaj sukcesis chiufoje deturni liajn demandojn per elmontroj de plej varma amo. La nuro kion ja audis kaj komprenis la kolonelo, estis ke shi deziras reiri al Brabanto kaj al la erikejo; unuvorte ke shi suferas la alhejman sopiron au nostalgion. Pli ol unu fojon li estis promesinta al sia filino, ke li vojaghos kun shi al Kempenlando kaj longatempe tie restados, por ke shi serchu refortighon en la erikeja aero; sed liaj koncernaj projektoj estis chiufoje neniigitaj de la rapide intersekvaj militokazintajhoj. Je la fino de l' jaro 1813a, per senchesa insisto, li estis akirinta de la ministro de l' milito la promeson ke, dum la venonta printempo, trimonata libertempo estos al li donata. Monica ghojis pri la certeco de la revena vojagho al la kara patrujo, kaj shi shajnis elstarighi el sia meditemo. Sed alvenis el la Nordo chiuspecaj teruraj sciigoj: la Franca armeo estis preskau tute pereinta pro la netolerebla malvarmo; neniu povis antauvidi, kiaj novaj okazontajhoj devenos de la malvenko de Napoleono. Tial nepriskribebla emocio ekkaptis la militistojn, kiuj estis restintaj en Francujo. La kolonelo ne povis malhelpi ke Monica eksciis la disvastighantajn novajhojn, nek antaugardi shin de la chagreno kiu plenigis shian koron je la konvinko ke nenio en la mondo nun estis malpli certa ol shia vojagho al Kempenlando. Subite la imperiestro revenis el Rusujo sen sia armeo, kaj proklamigis de la Senato avizon, per kiu 350.000 junuloj estis kunvokotaj al la milito. La kolonelo ankau ricevis ordonon, ke li reatingu kun siaj soldatoj la armeon en Germanujo. Li gardigis sian filinon en edukejo en Parizo, miksis siajn larmojn kun shiaj, kaj sin forshiris de sia formortanta infano por sekvi la imperiestron trans la Rejnon. Ses monatojn poste, sur la batalkampo de Dresdeno, kuglo lin trafis en la genuon. Post la resanigho de lia vundo, lia kruro restis kurbigita: li dum sia tuta vivo lamos kaj marshos per bastono. Tiu kripleco estis kauzo ke, lau lia peto, oni permesis al li reiri al Parizo. Li trovis sian Monica ankorau pli maldikighinta, kun travidebla vizagho kaj brilaj okuloj, parolanta senatente kaj reveme. Nur du fibrojn li trovis ankorau impresigeblajn en shia koro, du pasiojn egale ardajn: shian amon al li kaj shian sopiron al la bedaurata Kempenlando. Tuje kaj kiel eble plej rapide li faris la necesajn pretigojn por reiri kun Monica al Brabanto. Servisto estis sendata al Antverpeno por tie lui kaj aranghi konvenan domon ghis la tiamaj cirkonstancoj estus klarighintaj kaj la kolonelo estus povinta acheti au lui malgrandan kampodomon en la chirkauajho de Moll. Kelkajn tagojn poste ili forveturis en poshtkalesho. Nenio speciala interrompis la ghojigan vojaghon al la patrujo; nur en Antverpeno mem, kaj kiam la veturilo alproksimighis al la nova domo de la kolonelo, Monica hazarde rigardis en la straton, kaj audigis akran mirkrion, kiu eksaltigis la kolonelon pro timo. Kiam li demandis shin pri la kauzo de shia subita emocio, shi respondis: «Ho, estas nenio, patro. Mi estas tiel impresighema. Mi vidis tie en la strato malrichan junulon kun nezorgitaj vestajhoj, kiu preterpasante rigardadis min, kvazau li volas per siaj okuloj trabori mian koron. Kaj vidu, patro, char li tiom similas Jan Daelmans, mi kriis nevole. Sed, ne estis li.--Estas jam finite, mi estas trankvila.» VIII. Ses semajnoj estis pasintaj de post la alveno de la kolonelo en Antverpeno. En la subtegmenta chambro de malricha dometo, che la Ora Monto, maljunega virino je la komenco de l' vespero apud lampeto puntfaradis. Mizera aspektis shia loghejo, char shi loghis sub la nudaj tegoloj kaj havis kiel tutan meblaron tableton, du seghojn kaj liton, kies kovrilo estis farita el chiuspecaj kunekudritaj shtofpecoj. Tiu chi virino shajnis indiferente intermovi siajn plektiletojn; tamen, de temp' al tempo shi strechis la orelon al la alkovo, kie staris la lito, kaj auskultis atente neaudeblan bruon. Shi do jhus estis metinta siajn du manojn senmove sur la puntkusenon, kiam la pordo de la subtegmenta chambreto malfermighis kaj alia virino eniris. La maljunulino metis sian fingron sur la bushon kaj per mallauta pst! shi petis la enirantinon silenti. Levighante, shi iris al shi, shin kondukis per la mano ghis la tablo, kaj montrante la seghon, shi diris: «Trien, estu iom senbrua, mia kara; char li dormas tiel kviete!» Trien eltiris trikajhon el sia posho kaj diris kun same mallauta vocho: «Ha! tiu estas la homo, kiun vi alprenis en vian domon! Chu vi kredus, Avinjo Teerlinck, ke vi faris bonan agon, se estas tiel kiel oni diras?» «Jes, Trien, estu certa pri tio: sen mi la junulo estus mortinta kaj enterigita, la kompatindulo!» Post kiam shi estis unu momenton rigardinta chiujn angulojn de la subtegmentejo, Trien denove diris mallaute: «Sed, Avinjo, se mi ne eraras, vi jam havas tiun homon dum kvin au ses semajnoj en via chambro. Kie do vi dormas?» «Jes, Trien, kie do vi dormas? En tiu angulo sur segho, kun mia kapo sur la tablo. Estas ja al mi ne multe plu perdebla: mi havis mian tempon, kara!» «Nu, nu, kiel vi povas tion suferi! Chu ses semajnojn ne kushinta sub la littukoj? Tio estas mortdanghera!» «Jes, Trien, chiu donas al sia proksimulo kion li havas; la richaj homoj donas sian monon, kaj mi,--mi ankau donas kion mi havas: mian liton kaj mian ripozon.» «Nu, mi konfesas, ke mi ne kapablus tion fari; sed estas tamen bela ago, kaj vi havos pro ghi meriton che Dio, Avinjo.... Sed mi ne jam konas la finan klarigon de la historio; unu diras tion chi, alia diras tion, kaj fine oni nenion scias. Kiamaniere nun precize tio okazis?» «Nu, mi foje diros tion al vi; sed venu, sidighu pli proksime, por ke li ne vekighu.--Estis antau kvin au ses semajnoj, je sabato, estis jam la dekunua vespere. Mi estis achetinta iom da lieno por mia kato, kaj char ghi de la tuta posttagmezo ne jam estis veninta hejmen, mi prenis mian ferladan lampeton, kaj mi iris tie che la senfenestra muro, inter la charetoj kaj sharghveturiloj, por serchi mian sorchistinon.--Dum mi tiele chirkaupenadas kaj krias: puseto! puseto! mi subite audas ekghemon kiel homan; mi tiel impresighas ke mi eksaltas, kaj mi direktas miajn okulojn teren. Sed vidu, mi ne povas klarigi mian teruron: tie kushas homo sur la dorso kun sia vizagho tutmakulita de sango!» «Ho Dio! de sango!» «Jes, Trien, de sango. Vi povas imagi: mi rapide kuris che la najbarojn, ili alkuris kun lumo, kaj tiam mi vidis ke estas junulo, kiu vershajne estis kushighinta sur karbocharo por dormi, kaj estis de ghi falinta. Li kredeble jam de longe kushis tie, char la sango, kiu shprucetis el lia kapo estis preskau tute malfluidighinta.» «Kaj chu li estis mortinta, Avinjo?» «Ho, mortinta! kompatindulino, kia vi estas,--li ja dormas tie en la lito!» «Jes, Avinjo, kion vi povas al tio helpi, kara? La memoro estas for! Nu, kion oni faris tiam?» «Jes, kion oni faris? Nu, kiel chiam. Multe da konsiloj kaj malmulte da agoj; sed intertempe la junulo kushis tie en sia sango sur la malvarmaj shtonoj,--kaj mia koro shirighis tion vidante. Mi diris al mi mem: nu, nu, la homoj estas gefratoj; kaj mi ne atendis, ghis kiam venos la kuracisto por portigi la malfelichulon al la malsanulejo. Mi deprenigis lin kaj lin kushigis chi tie en mian liton.» «Sed, Avinjo, kiel vi kapablis lin flegi kaj nutri? au chu eble vi havas ie shtrumpon sub la tegoloj[10]?» «Ho, ne, Trien, mi multe laboris kaj faris kelkajn shuldojn; sed tio estas nenio; tion kio estas bonkore donacita, nia Sinjoro redonos.» «Tio estas ja stranga! Chu vi konas liajn gepatrojn, kaj scias de kie li venis?» «Ne, mi ne jam demandis lin pri tio. Sed kiam li havis kapfebron, li chiam songhis lautvoche, kaj mi audis ja ke lia patro kaj lia patrino estas mortintaj.» «Kaj chu vi nenion alian povis kompreni el liaj vortoj?» «Ne, mi ne scias kion li babilis pri fago, pri l' erikejo kaj pri abiaroj. Latine li ankau parolis, kaj kelkfoje li kriis: Monica! Monica! Estas vershajne la nomo de lia patrino au de lia fratino. Li konas kanteton, Trien, kiun mi por dekses kaj duono[11] dezirus ke vi audus! Estas chiam pri Rikke-tikke-tak, tiel ke vi povus lau ghi danci. Plej strange estis, ke li chiam parolis kvazau oni volis kontrauvole igi lin pastro au ekleziulo,--kaj mi iris por rigardi che lia kapo, chu oni ne tonsuris lin; sed nenia razilo tushis lian blondan buklaron.» «Ho, Dio, estas eble malfelicha junulo, kiu ebriighis au frenezighis.» «Frenezighis, Trien? Frenezighis? Se vi audus lin parolantan, vi surgenuighus. Chio kion li diras, estas kvazau skribita, kaj la plej bela prediko de nia vikario estas nenio kompare al ghi. Tie pendas liaj vestajhoj; vidu, ili estis faritaj el delikata drapo, Trien. Chiufoje kiam li malfermas la bushon por danki min, larmoj elshprucas el miaj okuloj: estas kvazau anghelo kiu parolas! Vi povas kredi min, mi multe pli amas lin ol se li estus mia propra infano, kaj se li volas resti apud mi, mi laboros por li ghis sur mia mortlito.--Li nomas min patrino, Trien; vi devus audi tiun vorton el lia busho!» «Sed kiel li nun fartas? Chu li resanighas?» «Nu jes, dum tuta monato li estis nekonscia kaj suferis kapfebrojn, sed de ok tagoj estas iomete pli bone. Li iom post iom rekonsciighas kaj revokas sian memoron. Krom tio li nun tute estas spiritsana. Se li estus pli babilema, mi ankau scius pli multe; sed li neniam diras ion escepte por danki min; kaj pri nenio mi lin demandas. Li estas nomata Jan, tion li diris al mi hierau; la cetero ja venos, Trien, kiam li estos pli bonfarta; nun li estas ankorau tiel maldika kiel fishosto kaj tiel pala kiel via kufo: la unuan fojon kiam li levighis, li estis tiel malforta, ke mi devis lin subteni en miaj brakoj, se ne, li estus falinta.» «Ho ve, tiu kompatindulo!» «Nun li tamen fartas multe pli bone, kaj kapablas jam bone marshi; char hierau li diris ke hodiau vespere li eliros por spiri freshan aeron.» Apenau Avinjo Teerlinck estis dirinta tiujn lastajn vortojn, kiam malantau la litkurtenoj sonis dolcha, amema vocho, kiu diris: «Patrino, bona patrino!» Tiu nomo kaj la akcento al ghi donita, certe havis neordinaran sorchpotencon sur la koron de la maljuna virino; char shiaj okuloj brilis pro emocio, dum shi rapide prenis la lampon kaj glason da laktakvo, kaj iris al la lito. La malsanulo shin rigardis en la okulojn, kun tiom da amo kaj dankemo, ke Avinjo deturnis la kapon por forvishi larmon de siaj okulharoj. Dume la junulo prenis unu el shiaj manoj kaj metis sur ghin siajn lipojn per longa kiso. «Bona patrino!» li ripetis ankorau. Trien sin klinis antauen kun batanta koro por vidi la vizaghon de la malsanulo; profunda timo shin tremigis, kiam liaj kavaj okuloj shin rigardis, kaj shi malantauenshovis sian seghon, kvazau shi volus malproksimighi de timiga aperajho. La malsanulo chirkauprenis per sia maldika brako la kapon de Avinjo kaj tiris shin pli proksime al si; li vershajne diris al shi ion en la orelon, char tuj shi iris por preni liajn vestajhojn kaj refermis la kurtenojn tuj post kiam shi estis ilin metinta sur la liton. Tiam, venante apud la tablon, shi diris mallaute kaj ghojege al la tremanta Trien: «Li tuj levighos!» Tiu diro shajnis tute ne trankviligi la najbarinon; char shia vizagho palighis kaj time shi rigardis la pordon. Sendube timego shin incitis forlasi la chambron, antau ol la fantoma junulo aperos; virina scivolemo tamen shin tenis kvazau najlita sur shia segho. Post kelkaj minutoj malfermighis la litkurteno. Tiam Avinjo kuris al la malsanulo,--helpis lin por ellitighi kaj subtenis lin dum lia irado al la tablo. Chu tiu vivanta skeleto vere estas la juna kamparano, kiun ni konas? Jes, estas li, la malfelichulo. Lia ostaro traboras la senkoloran hauton; liaj okuloj estas enprofundighintaj en mallumaj kavajhoj; lia dorso kurbighis, lia kapo flanken klinighis. Tiaj malpuraj kaj maldelikate flikitaj vestajhoj povas kovri nur almozulon. Kia estis do la sorto de l' junulo? Nun li staris antau la bonkora Avinjo kaj tenis unu el shiaj manoj; li rigardis shin kun tiu milda vizaghesprimo, kiu nur estas propra al karesanta infano, kaj diris: «Bona patrino, mi deziras eliri. Chu mi per tio ne chagrenos vin?» «Sed, Jan, mia knabo,» respondis la maljuna virino, «vi estas ankorau tiel malforta, mia kara! Vi riskas fali,--kaj pripensu kiel maltrankvila mi estos.» La zorgemo de Avinjo tiel klare estis videbla sur shia sulkighinta vizagho, ke Jan, pro shiaj amplenaj rigardoj, ghis la fundo de l' koro emociighis. «Ho, patrino,» li ekghemis, «kial vi tiom amas min? Jes, estu vi mia gardanghelo! Tion kion neniu kapablis fari, tion faros eble ankorau la oferema amo de malricha virino! Mirinda animo de boneco! Che la rando de l' tombo estas ankorau sufiche da amo en via koro, por dolchigi la vivon de mizerulo kiel mi estas, kaj restarigi lin el la plej profunda abismo de l' malespero. Ho! mi preghis al Dio por ke Li benu vin!--Kaj, prijughu mian dankon al vi, bona patrino: ghi estas la unua seninterrompa pregho, kiun de sep jaroj mi kapablas alsendi al la Chielo!» La vocho de la junulo havis strangan kaj entuziasman tonon, kiu profunde impresis la animon de Trien; shia timo estis tute malaperinta, kaj nun shi auskultis kun malfermita busho kaj grandegaj okuloj la vortojn de l' junulo, kiuj ravis kaj kortushis shin kvazau shi audus bonsonan kordmuzikon. Avinjo shin rigardis demande kaj shajnis diri: «Nu, kion vi diras pri mia filo? Chu li estas freneza?» Sed Trien auskultis silente, ech ankorau kiam Jan ne plu parolis. «Kompatinda junulo,» ghemis Avinjo, «kuraghu nur. Mi estas malricha kaj malforta, estas vere; sed, se vi volas resti apud mi, mi chiam amos vin,--kaj mi forlaboros por vi la fingrojn de miaj manoj.» La junulo metis la manon de la maljunulino al siaj lipoj, sed ne respondis. «Jan,» diris Avinjo dolche, «se vi deziras eliri, vi devus tion ne preterlasi pro mi: mi iros kun vi.» «Bona patrino,» respondis Jan petegante, «mi deziras eliri; sed mi devas esti sola. Mia kapo brulas; en la soleco mi trovos refreshighon. Morgau, bona patrino, mi diros al vi kiu mi estas kaj kia nekomprenebla chagreno venenis mian vivon. Lasu min nun foriri,--kaj trankvila restu hejme; post unu horo mi revenos.» Avinjo enmanigis al Jan sian lambastoneton, kondukis lin suben, diris ankorau kelkajn dolchajn vortojn kaj shlosis la pordon malantau li. Jen iras la malsana junulo kun shancelighantaj pashoj, laulonge de la domoj, tra la mallumo; li apogas sin sur la manbastoneto, kiun Avinjo al li donacis, kaj malfacile spiregas, pro laceco. Certe lia irado havas celon, char li ne hezitas pri la elekto de la stratoj. Kelkfoje li haltas kaj ripozas; tiam li daurigas sian vojiron kaj senchese antaueniras ghis la Meirplaco. Tie li iras tute apude de la domoj kaj malrapide sin antauenshovas en la senlumeco, kvazau shtelisto au spiono. Baldau li haltas che la fermita fenestro de belega domo; li apogas sin per la kubuto sur la blushtona fenestrorando kaj provas trarigardi tra la kovriloj. Interne en la domo estas lumo; char oblikva radio lumigas la vizaghon de l' auskultanta junulo, kiu, longtempe tie starinte, pro laceco tute fleksighas, kaj, kvazau sensenta, kun la kapo sur la fenestrorando restas kushanta. IX. En la luksa salono, sur kies fenestro la laca junulo ripozigis sian kapon, estis du personoj. Kolonelo van Milgem sidis en velura apogsegho apud la marmora fajrejo; li shajnis profunde enpensighinta, char li medite rigardis antauen sur la planktapishon. Apud tablo, sur kiu kushis arghenta kudrilaro, sidis juna fraulino trapikante perlojn sur shnureton. Palega estis shia vizagho, kaj portis chiujn signojn de longa konsuma malsano; tiu paleco shajnis ankorau plisenkolorighi pro la korvonigreco de shiaj longaj harbukloj, kiuj je chiu ekmoveto karesis shiajn vangojn. Post longa silento la juna fraulino kantis per tre mallauta vocho la rekantajhon de la kanteto Rikke-tikke-tak. Vershajne tio ne plezurigis la kolonelon, char li malgaje skuis la kapon kaj diris al la fraulino: «Monica, kantu do ne chiam tiun chi kanton; ghi estas nutrajho por via malghojo,--kaj vi scias ke tio chagrenas min.» «Dio! chu mi denove kantis?» kriis Monica kvazau mirante. «Mi tion ne sciis, patro. Pardonu mian malatenton.» «Nu,» demandis la kolonelo, «chu la saketo estos baldau finita?--Malfelicha Adolf, kiom via donaco ghojigos lin! Lin, kiu tiel ege amas vin.» «Kie li nun povas esti?» «Ho, tio estus malfacile sciebla. Kiu povus diri, chu li ne ie kushas en malsanulejo, au chu malamika kuglo ne jam estas lin trafinta sur la honorkampo?» «Chielo! mia patro, vi tremigas min!» «Vere, chu mi tremigas vin? Chu vi do iomete interesighas pri lia sorto, Monica?» «Mi ja amas lin kiel fraton.» «Vi devus alimaniere lin ami, Monica. Li nepre tion meritas: li estas bela junulo, posedanta chion kio povas altigi viron en la okuloj de virino. Krom tio, li estis la savinto de via patro che la sanga batalkampo apud Dresdeno. Se la amo ne trovas la vojon al via koro, dankemo devus vin inciti por plenumi mian konsilon, mian peton, kaj doni al li la rekompencon de lia grandanimeco kaj de lia amo.» «Ho, patro, rigardu min! Kion mi povus doni al Adolf? En mia koro ne estas loko flanke de mia amo al vi.--Esti nesentema edzino! Chu mi malfelichigos lin per mia indiferenteco? Char edzo postulas por sia felicho pli ol malvarman amikecon. Cetere, mi sentas nevenkeblan malshaton por ligiloj, kiuj forrabus de mi mian liberecon.» «Kian liberecon, Monica? La liberecon por revadi kaj pensadi? Faru Dio, ke ghi estu de vi forprenita, la libereco, kiu igas vin malforta kaj malsana. Pripensu, infano, kiam ni loghos en la kampobieno apud Moll, kiom felichige tiam estus, se vi havus amikon por trakuri kun vi la erikejon, por viziti kun ni la fagon kaj la rivereton,--por esti al ni kunulo en la soleco? Char chio tio chi, infano, estas malvarma kaj kvazaumorta, se amsento ne venas ghin vivigi; la koro sekighas, kiam oni ne povas ghin elvershi en alian koron.» «Patro, tio povas esti vera; sed Adolf ne estas filo de l' erikejo. Chu li komprenus kion diras la reviga bruetado de l' griloj? Chu abiaroj ombrokovris la ludojn de lia infaneco? Chu la senlimeco de l' erikeja maro kaj ghia nemezurebla chielo ne shajnus al li unutonaj,--al li, infano el la montaro? Ho, jes, konfesu tion, patro; inter mi kaj mia erikejo li estus fremdulo, kiu ne komprenus nian lingvon.» La vortoj de Monica ne plachis al shia patro; lia vizagho alprenis malgajan esprimon, kaj, sin plene turnante al sia filino, li diris per akcentita vocho: «Monica, mia infano, chu la peto de via patro do havas nenian potencon sur vian koron? Dum longaj jaroj mi por Adolf apud vin petegis; mi rimarkigis lian belecon, lian kuraghon, lian famon, por naski en via koro ameman senton; mi diris, ke en Dresdeno li savis vian patron je kosto de sia sango,--kaj mi petis, kiel rekompencon por li kaj por mi, ke vi konsentu alligi lin al nia familio per solenaj ligiloj. Vi rifuzis kaj rifuzas ankorau. Kial? Por resti tute liverita al revoj, kiuj mortigas vin!--Chu char vi ne amas lin? Sed li ne petas de vi amon.» Monica mire rigardis sian patron kaj ripetis: «Li ne petas de mi amon?--Kion li do postulas de mi?» La kolonelo daurigis kun premanta tono: «Fine tamen, ho Monica, vi devigas min diri al vi ion kio neniam devis eliri el mia busho. Auskultu do, kaj admiru la viron, kiun vi malshatas. Monica, de multaj jaroj vi marshas kun rapidaj pashoj al la tombo; neniam mi jhetas sur vin miajn rigardojn, mia karega kaj sola infano, ne vidante la morton che via flanko. Ho, la certeco ke mi perdos vin, dum jaroj jam disshiras mian koron: tiu minacanta glavo super mia kapo ankau plimallongigas mian vivon, kaj mi suferas nedireblajn suferojn. Mi legigis Adolf en mia timanta koro; mi diris ke restas nur unu rimedo por liberigi vin de viaj misteraj revoj kaj de certa morto. Mi mem, mi, via patro, petegis lin ke li montru al vi amon kaj petu vian manon; li, kiu iam savis la patron, ankau volis savi la infanon. Li havis aliajn amligilojn: richecon, honoron, belecon, chion posedis lia fianchino; kaj tamen, incitita de grandanimeco, de sinoferemo, li rompis tiujn promesojn por fari al mi kaj al vi netakseblan bonfaron. Li, la bela junulo, al kiu chio ridetis en la mondo, li konsentis ligi sian vivon al tiu de malsana kaj por li sensenta junulino; li rezignis la esperon iam vivi en la montaro apud sia maljuna patrino kaj sekvus nin en la dezertojn de l' erikejo. Kaj chio tio chi por konservi la vivon al vi, kiu malshatas lin; por, kvazau protektanta anghelo, forpeli la morton de via flanko. Ho, Monica, chu tia grandanimeco en vi naskos nenion pli ol dankeman senton? Chu chiuj kordoj estas rompitaj en via koro, tiel ke vi nenion alian havas por respondi ol ne?» Profunde kortushita estis Monica, shia vizagho ja sufiche tion montris. Shi respondis jene la demandon al shi faritan: «Patro, mi estis maldanka al Adolf kaj al vi, mi tion konfesas malghojanime; sed, kion vi ja postulas de mi! Komprenu do, bona patro, ke oni petas la neniigon de chiuj miaj memorajhoj. Efektive, se mi konsentus farighi la edzino de Adolf, mi donus al li vastan lokon en mia koro. Ne maldanka mi restus: mi kompensus al li lian animnoblecon per milda amikeco, se ne per varma amo. Kaj tiam mi devus rezigni chion, kion lasis al mi mia antaua vivo.» Esprimo de ghojo aperis sur la vizagho de la kolonelo; li prenis la manon de sia filino kaj diris: «Kara Monica, la ofero de viaj revoj estas necesa por la plilongigo de via vivo. Mi petas vin, estu kuragha; diru al mi ke vi akceptas Adolf kiel edzon; igu min felicha. Ho, karega infano, vidu, mi petegas vin kun kunigitaj manoj, diru ke vi konsentas, diru jes!» Videble la junulino tremis, dum shi mute antauenklinis la kapon. «Infano, infano!» ripetis la kolonelo, «ne lasu preterighi la bonan inspiron. Diru jes, ho, diru jes!» Malrapide Monica relevis la kapon kaj respondis decidite: «Nu, patro, se tio povas felichigi vin...» Subite shin trafis neatendita emocio; shi altigis la fingron kaj auskultis tremante al murmuranta bruo. «Kion vi audas?» kriis la kolonelo mirigite. «Auskultu! auskultu!» respondis Monica kun felichega rideto. Nun de malantau la fenestro penetris kelkaj sonoj en la salonon, kaj la kolonelo audis distingeble la kanton: Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! Fero varmighas, Brako levighas. Frapu vi, nu! Rikke-tikke-tu. La kolonelo konis la nekompreneblan potencon de tiu kanto sur la animon de sia filino; krom tio li tiun chi fojon konsideris ghin kiel insulton, faritan al li pri lia humila deveno; kolero forportis lin, kaj, tiregante la sonorilshnuron, li malbonhumore piedfrapis sur la planktapishon. «Mi volas scii,» li kriis, «kiu tie chi kuraghas min insulti!» Servisto aperis por ricevi la ordonon de sia mastro; tiu chi kolere diris: «Senhontulo staras ekstere kantante sub la fenestro. Iru kun viaj kunuloj; kaptu lin; mi volas lin vidi. Se li kontraustaras, uzu perforton.» «Ho, patro,» kriis Monica levighante, «kion vi diras, perforton? Chu vi scias kontrau kiu?» «Ni vidos,» respondis la kolonelo kolere. La juna fraulino reiris al la tablo kaj sidighis kun videbla timo. Oni audis malfermi kaj refermi la dompordegon. Tiam la servisto venis en la chambregon kaj diris al sia mastro: «Kolonelo, estas malricha almozulo, tiel malforta kaj malsana, ke li apenau povas antaueniri. La malfelichulo ne povis al ni longe kontraustari. Li estas en la vestiblo. Chu ni simple lasos lin foriri?» «Ne, ne,» kriis la kolonelo, «mi volas ke tiu enigmo estu klarigata.--Monica, kio tiel tremigas vin? Chu vi do konas la almozulon?--Iru, oni konduku lin chi tien!» Apenau la malfelicha viro, kun klinita kapo kaj mallevitaj okuloj, aperis che la pordo de l' salono, kiam Monica eligis kriegon, kaj, al li kurante, shi prenis lian manon dum shi ekkriis: «Jan, Jan, chu estas vi?» «Estas mi, fraulino,» respondis la junulo, ne levante la okulojn. La kolonelo staris unu momenton mirigite kaj frotis sian frunton, kvazau subita penso levighis en lia spirito. Li tamen rapide forpelis sian suspekton, kaj, prenante la brakon de l' junulo, li delikate fortiris lin ghis velura segho kaj devigis lin sur ghi sidighi. Monica ne estis ellasinta la manon de Jan; shi ankau mute rigardis teren. La kolonelo, reirinte en sian apogseghon, diris al la junulo: «Jan Daelmans, kial vi ne rememoris min dum la malfelicho? Chu mi ne diris apud la izolita farmdomo, ke mi estos via protektanto, se iam vi iun bezonus? Mi vidas kian gradon de mizero vi atingis; sed de hodiau vi ne plu suferos malrichecon, junulo. Havu kuraghon; mi ne estas maldanka kaj volas ekkvitigi mian kalkulon kun vi.» Tion dirante, la kolonelo iris al komodo, prenis el ghi plenmanon da Napoleonoj, kaj, metante ilin sur tableton, apud la junulo, li diris: «Vidu, mia amiko, ne estas almozo, kiun mi al vi prezentas; estas malgranda kompensajho de tio kion vi iam faris por mia filino. Mi petas vin, akceptu tion de mi, kiu volas esti por vi amiko kaj protektanto.» Jan altigis siajn profunde mallevitajn okulojn de la tableto al la kolonelo kaj sopiris, chagrene grincridante: «Oron! chiam oron!» Kaj rigardante siajn disshiritajn vestojn, li aldiris: «Jes, oro al mi utilus; mi tiam povus acheti vestojn kaj rekompenci shin kiu min flegis.--Sed, sinjoro, shparu al mi tiun humiligon: ne estas el viaj manoj, ke mi akceptus monon, ech se ghi servus al mi por elacheti mian morton!» Dum tiuj vortoj Jan estis movinta la manon kaj eltirinta ghin el la mano de Monica. La emociita kaj chiam tremanta fraulino estis irinta al sia segho kaj sidis tie, mute kaj fikse rigardante la junulon. «Sed, Jan, mia amiko,» daurigis la kolonelo, «vi estas maljusta kontrau mi kaj kontrau vi mem. Se vi ne volas monon, diru do al mi kion mi povas por vi fari; estos por mi felicho fari al vi ian servon. Se vi permesas al mi fari al vi komplezon, mi estos al vi danka.» «Vi volas fari al mi servon!» respondis la junulo. «Nu, mi petas de vi unu favoron. Chu vi al mi ghin donos?» «Parolu, Jan, mi plenumos vian deziron. Kion vi volas?» La junulo iom plirektigis sur la segho siajn lacegajn membrojn kaj shajnis sin pretigi por io solena. Tiam li diris: «Kolonelo van Milgem, morgau komencighos por mi nova vivo: mi starigos netransireblan limmuron inter mia estinteco kaj mia estonteco. Oni ne tiel facile sin elshiras el memorajhoj, kiuj kunkreskis kun nia cerbo kaj nia koro kiel partoj de nia vivo. Kaj eble mi estus falinta en tiu batalo sur la randon de tombo malfermita; la sorto servis al mi: mi estas nun en la cheesto de shi, kiu sole en la mondo povas min kompreni! Ke mi povu paroli, ke mi longatempe kaj seninterrompe povu paroli, ke shi audu kia estis mia sorto sur tiu chi tero,--kaj tiam, tiam mi, ne ghoje sed submetighe, adiaudiros al la revo kiu min mortigas. Jen, kolonelo van Milgem, jen estas la favoro, kiun mi de vi petegas. Konsentu, ke mi parolu,--ne koleru pri tio kion mi diros: vi donas al mi pli ol la vivon!» Estis io tiel dolcha kaj sufera en la vocho de l' junulo, ke la kolonelo sin sentis profunde kortushita. Cetere li estis treege scivola por audi klarigon, en kiu li esperis trovi certigitaj iajn konjektojn. Li do diris afable: «Parolu, mia amiko, kaj nenion timu: mi atente auskultos vin.» La junulo do komencis per malrapida kaj sufera vocho: «Mi estis juna, kontenta pri mia sorto kaj amanta la vivon. Mia sentema koro min pushis por konsideri nian servistinon kiel mian fratinon; lau shia sufero kaj shia mizero, kreskis mia amikeco al shi,--naiva kaj pura sento, kiu nekonscie enradikighis en mia koro, kaj poste, farighinte detruanta fajro, konsumos min interne. Kolonelo, mi sentas ankorau brulanta en mia mano la lokon, en kiu sur la erikejo vi metis la Napoleonojn de la humiligo. Kio! vi pensis per iom da koto de l' tero min konsoli pri la rabo de mia fratino? Kaj vi mortigis min! Tiam, ho, tiam mi jam komprenis la senlimecon de mia malfelicho; dubo kaj malespero dispremegis tiun chi koron, en kiu via foriro estis lasinta la sangan glavon de l' amdoloro. Chion mi forgesis por nutri nur unu plorigan rememoron; dum multaj jaroj mi vershis miajn larmojn che la fago; mi ankau atendis kaj esperis sur la Sablomonto; mi ankau maldikighis kaj malfortighis. Nenio povis min konsoli, nenio min tushi; nekapabla por labori, indiferenta por chio, mi vivis en suferiga revmondo;--kaj mi vidis mian patrinon malsana sur shia lito, ne trovante lokon en mia koro por ia nova doloro. Chiuj, kiuj konis min, kompatis min, malfelichan frenezulon. Mi enamighis en miajn proprajn larmojn, char ili fluis pro shi kiun mi bedauris. Plorado estis mia vivo, ghemado mia parolo. Mia fortika korpo fandighis kvazau negho sub la pasieco de mia koro;--kaj, pashanta ombro, mi vagadis kvazau fantomo tra la foliaro, kiu ankau estis audinta shiajn plendojn.--Iama amiko de mia patro volis perforte min fortiri de la loko de mia naskigho; li esperis min resanigi. Sed mi kontraustaris la petojn de chiuj, kiuj min amis. Kial? Chu pro tio ke la chielo de l' erikejo estas pli blua? Ke la aero tie portas aromajn bonodorojn? Ke la senlimeco de l' ebenajho charmas kaj altigas la spiriton? Ho, ne, ne. Tie shi estis vivinta, tie estis la vojeto de shi lauirita. Ho, mi sciis kiuj herberoj iam estis fleksighintaj sub shia korpo; mi sciis retrovi sur la sheloj de l' arboj la lokon, kie shi iam metis sian manon, kaj la kreskajhojn, kiuj iam brilis per la perloj de shiaj okuloj.--La arboj, la erikejo, la rivereto, chio havis tie por mi lingvon, kiu parolis pri shi. Tie mi neniam estis sola; shi chiam staris flanke de mi, chirkauita kun mi per la nebulo de l' mondforgeso. El la aleeto la suda vento portis al mi shian vochon; el la bruetado de l' griloj shi kantis por mi la allogan Rikke-tikke-tak!--Neesprimebla estis tamen mia sufero; mi konsciis kiel premantan verajhon, ke shi plu neniam venos. Mi por chiam estis perdinta mian fratinon kaj ghojis pro l' espero de baldaua morto.--La maljuna pastro de Desschel kaj la larmoj de mia malsana patrino fine min vokis al pli bonaj sentoj, kaj donis al mi, dum unu momento, sufichan forton por kontraustari shian rememoron. Mi volis forpeli tiun turmentantan bildon, min eltiri el shia tiraneco sur mian animon, min savi el la dolorabismo en kiu mi estis enprofundighinta, denove plenumi miajn forgesitajn devojn al Dio kaj mia patrino. Mi iris al Mehhleno por, post jarojn dauranta studado, serchi en la ekleziula profesio armilon kontrau shia persekutado.--Ve, kiu diros kion mi suferis en la izoleco de la Seminario! Kiu diros, kiel ghissange mia koro kaj mia animo estis vunditaj en tiu malespera batalo kontrau shi! Kion ajn mi faris au decidis, au kien ajn mi iris, chiam shi cheestis, por, kiel tiranino, eltiri chiujn aliajn pensojn el mia spirito! Shi, chiam shi!--Kun la scienco kreskis ankorau la forto de mia imago, kaj nur tiam shi ekposedis ech la plej intimajn aspirojn de mia revanta animo. Chiam silenta, mi apartigis min de miaj kunlernantoj; mi kashis min en mallumaj anguloj por ke mi povu nemokate kanteti la kanton de Rikke-tikke-tak; mi estis la objekto de ghenerala malestimo; nenio povis resanigi min, nek la severeco de miaj profesoroj, nek iliaj afablaj admonoj. Fine alproksimighis la tempo kiam mi devos decidi, chu mi akceptas la ekleziulan profesion. Sed, ho Dio, por kio povis al mi utili pripensado? Mi estis neinda por proksimighi al la altaro, kaj nekapabla ech por preghi; neniam mi altigis mian vochon au mian penson al la chielo, sen ke inter Dio kaj mi shia bildo sin intermetis! Mi rifuzis, tiom pro konvinkigho pri mia malindeco kiom pro konsilo de miaj kompatemaj profesoroj. Mi forlasis la Seminarion. Mia patrino estis mortinta: mi havis ankorau malgrandan parton de mia heredajho. Mia vivo farighis senzorga revovagado; nezorganta pri estonteco, kiu estis al mi indiferenta, mi rapide elspezis tion kion mi ankorau posedis. Mizero min ankau trovis sensenta; mi dormis sub la blua chielo, sub charetoj au sur la urbaj fortikajhoj; mi lasis malsaton trabori mian inteston; kaj, kun mokrido sur la lipoj, mi akceptis la panon de l' kompato. Kio estis por mi la vivo kaj kio la suferoj de l' korpo kompare kun la konsumanta doloro de mia koro? Nenio en la mondo povis min tushi, nenio min veki el mia apatio. Senchese vidi shian bildon antau miaj okuloj, shin enpense alparoli, murmure ripeti la kanton,--tio estis mia vivo: chio cetera estis en mi mortinta.» Nun la junulo silentis unu momenton; li spiregis pro laceco. Monica kapkushis sur la tablo kaj kredeble maldolche ploris, char dum tiu pauzo oni audis la spiregadon de shia premata brusto. Kurbighinte kaj teren rigardante, la kolonelo sidis senmove sur sia segho. La junulo daurigis: «Unufoje ankorau, lau la konsilo de amikoj, mi provis fortan kuracilon. Mi vershis alkoholajhojn per plengorghoj en mian korpon, kaj ebria falis teren.--Nenio, nenio povis al mi helpi; antau miaj malkvietegaj okuloj staris ankorau shia bildo!.... Iun tagon, mi neniam forgesos ghin, kiam mi malrapide laupashis la Meirplacon, mi subite ekvidis shin rapide preterveturantan. Shia nedaura rigardo kvazau sago traboris mian animon, mia koro rompighis en mia malkvietega brusto; mi svenante falis teren. Baldau tamen mi povis restarighi kaj foriri por kashi mian maltrankvilighon en la izoleco. Vespere mi kushighis sur sharghveturilo por dormi. Cerbofebro brulis kvazau fajro en mia kapo; en mia nekonscieco mi renversighis de la charo kaj falis kun la kranio sur la shtonojn, tiel ke sangofluo el mi elshprucis.--Malricha virino akceptis min en sia subtegmenta chambro; shi flegis min kvazau patrino; al shi mi de nun dedichas mian vivon. Shia dolcha kaj sinoferema amo estas trovinta la vojon al mia koro kaj okupanta lokon flanke de l' altrudighema bildo. Nun mi konscias la eblecon por reakiri mian liberecon: mi devas vivi por ami kaj rekompenci mian novan patrinon. Faru Dio, ke ankau tiu chi lasta espero ne estu vana,--se ne, la tombo, kiu por mi malfermighas, punos mian malestimindan malfortecon. Morgau mi ne plu konos vin, fraulino, nek vin, kolonelo van Milgem! Forgesu vi ankau, ke iu suferis neesprimeblajn turmentojn pro la rememoro de via infano; mi kvitigas vin pri tio kion vi al mi shuldas. Pardonu al mi, la malfelicha frenezulo, la sentimajn vortojn kiujn mi kuraghas paroli; se iafoje vi iom interesighis je la juna kamparano, pardonu la senkarnan skeleton kiu sidas antau vi. Kaj vi, fraulino, ho, mi petegas vin, rememoru min en viaj preghoj, por ke mi trovu fortojn por mia lasta batalo kontrau vi.--Lasu min nun foriri, vi plu neniam audos nek vidos min.--Adiau, Dio vin supershutu ambau per felicho!» Dum la elparolo de tiuj chi lastaj vortoj, Jan estis levighinta kaj volis alproksimighi al la pordo; sed subite Monica restarighis, shi malantauen jhetis siajn harbuklojn, forigis la larmojn el siaj okuloj, kaj tiam, etendante la fingron kiel ordonon, shi kriis: «Restu! Restu!» Kaj surgenuighante kun kunigitaj manoj antau sia patro, shi petegis: «Ho, patro, pardonu min, pardonu min! Restigu lin, se ne, mi mortos! En miaj revoj shvebis ankau lia bildo; li estis mia frato, mia protektanto, mia amato! Ho, Dio, li foriras! Nur li povas min savi. Donu lin al mi! donu lin al mi! Vi ankau vershas larmojn, vi sentis kion li suferis! Ho, nur li, au la tombo min posedos! Patro, bona patro, ne lasu min al la morto! Mi vivos, mi resanighos, mi vin benos! Pro la memoro de mia mortinta patrino, donu lin al mi!» La kolonelo faris subitan movon kaj restarigis sian filinon per la mano; tiam, kun emociita vocho, li diris: «Jen estis do la enigmo! Tia koro!--Nu, Monica, estu savita, mia infano! Li estu via edzo!» Akra krio elighis el la brusto de Jan; li unue peze apogis sin sur la segho, sed falis svenante sur la tapishon, dum Monica kun etenditaj brakoj al li kuris. X. En la jaro 1831a, mallongan tempon post la Revolucio, soldato marshis, portante la pafilon sur la shultro kaj la tornistron sur la dorso, tra la erikejo inter Moll kaj Desschel. Li baldau alproksimighis al granda farmejo, kiu aspektis kiel kampobieno, kaj montris sian loghbileton al viro kiu staris sur la sojlo. Tiu chi vokis servistinon, kaj ambau, per amikaj elmontrajhoj, deprenis de la soldato lian tornistron kaj aliajn necesajhojn. La juna militisto miris pri tiu kora akcepto, kaj, frapante la shultron de la kamparano, li diris senceremonie: «Vi militservis, chu ne, farmisto?» «Tamen ne,» respondis la kamparano, «sed vi certe trovos iujn tie chi, kiuj povas paroli pri milito kaj bataloj.--Eniru, amiko: la shinko kaj la biero jam staras sur la tablo.» Enirante, la soldato vidis, sidantan apud la angulo de la fajrejo, viron, kies vizagho kaj grizaj haroj tuj inspiris al li respekton. Longa cikatro tra lia vizagho kaj la rubando de la Honorlegio sur lia vesto, vidigis ke li estas tiu pri kiu la kamparano estis dirinta: «kiu scias paroli pri milito kaj bataloj». La maljuna militisto salutis la soldaton per bonvolema rideto kaj montris al li la tablon, kvazau li volus diri: manghu unue kaj trinku; poste ni parolos. Dum la soldato plenumis tiun bonan konsilon kaj manghis la al li prezentitajn nutrajhojn, li scivole lasis vagadi siajn okulojn sur la personojn kiuj estis chirkau li.--En la fundo de la chambro virino sidis antau shpinrado; apud shi staris la viro, kiun li unue estis vidinta sur la sojlo de la farmdomo. Saneco kaj kvieta ghojo heligis ilian vizaghon, kaj estis kvazau amradio brilis en iliaj okuloj, chiufoje kiam ili unu la alian rigardis. Che l' alia flanko de la virino sidis maljunega Avinjo, kiu per siaj rigidaj fingroj ankorau sur puntkuseno intermovis la plektilojn. Kiam la soldato estis dum kelka tempo direktinta siajn okulojn al tiu parto de la chambro, li audis malantau si strangan kanton, kies neordinara ritmo lin rigardigis al la fajrejo. Sur chiu genuo de la viro kun la cikatro li nun vidis rajdantan sankoloran infanon,--knabeton kaj knabineton,--kaj estis dum la kantado, ke la avo rajdigis la infanetojn. * * * * * Baldau la juna soldato interkonatighis kun chiuj loghantoj de la farmejo. Li trovis tiom da dolcha ghuado inter tiuj homoj, kiuj chiuj shajnis kunigitaj per sama ligilo de amo kaj dankemo, ke, post dumonata restado, li ne povis sin deteni vershi larmojn, kiam li estis devigata adiaudiri la paceman kaj felichan familion, kiu konsideris kaj amis lin kiel filon. Je la momento kiam li, kun la tornistro sur la dorso, estis preta por foriri, chiuj kunhejmanoj venis che la pordon kaj etendis ankorau al li la manon de l' amikeco; li, kun malsekaj okuloj, suriris la erikejan vojon, kaj, post kelkaj pashoj sin turnante, li kriis kortushite: «Adiau, sinjoro kolonelo van Milgem! Adiau, farmisto Daelmans! Adiau, farmmastrino! Adiau, Avinjo Teerlinck! Adiau!» Alveninte sur la erikejo, la soldato diris al si mem: «Se mi estus verkisto au poeto, mi rakontus tiun strangan historion.--Eble mi iam farighos tia. Nu, nu, sensencajho!» Kaj tiam, plirapidigante sian marshadon, li antauenpashis lau la ritmo de kanto, kiun li certe estis lerninta che la farmejo. Li kantis: Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! Fero varmighas, Brako levighas. Frapu vi, nu! Rikke-tikke-tu. Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! Fer' malmolighas, Kor' kuraghighas. Frapu vi, nu! Rikke-tikke-tu. Sinjoro leganto, vi vidas, chu ne, ke la juna soldato plenumis sian promeson? PIEDNOTOJ: [4] _Westmal_, vilagho, kiu kushas je kvar horoj da piediro malproksime de Antverpeno, sur la granda vojo al Turnhout, meze de l' erikejo. [5] _Fajrolaboristo_ estas tiu, kiu, dum la forghado, turnas la feron per la prenilo kaj tiel gvidas la laboron. [6] Lau popola plimallongigo: Driessens, kies domo estas bruldetruita. (_Noto de la tradukintino_). [7] _Erikbuloj_ estas buloj de mallonga eriko, kiujn sur la tuta erikeja ebenajho oni forigas per fosilo de la supro de la tero. Tiuj erikbuloj estas bruligataj kiel torfo kaj disjhetas en la aeron specialan odoron, kiu dum favora vetero antauflarigas la erikejon je mirige granda interspaco. Tiu kiu iafoje loghis dum kelka tempo en Kempenlando, povas resti dum dudek au pliaj jaroj de ghi malproksimigita, li tamen rememoros la impreson pri l' odoro de la erikfajroj. [8] Vilagho en Kempenlando, al kiu oni sendas la frenezulojn por esti flegataj. [9] Oni nomas _Kempenlando_ la vastan erikejan landon, kiu formas la nordan parton de Belgujo. [10] Multaj maljunaj malaltrangaj personoj faras sian shparkaseton en shtrumpo, kiu kutime estas kashita sub la tegmentaj tegoloj. [11] Arghenta monero de dekses kaj duona soldoj. Kun la permeso de la eldonistoj J. Lebègue & Cie, Bruselo, esperantigis M. P. Februaro 1912a. Presejo DE VOS & van der GROEN ANTWERPEN. 1912. Noto de la tekstpreparinto: Mi korektis kelkajn mispresajhojn de la originala libro. --- Provided by LoyalBooks.com ---