Tri unuaktaj Komedioj de A. v. Kotzebue T. Williams M. Hankel Ludataj dum la 4a Internacia Esperantista Kongreso en Dresden, Augusto 1908. 1908 Germanujo: Esperanto Verlag Möller & Borel, Berlin S. Anglujo: British Esperanto Association, London. Danujo: Andr.-Fred. Höst & Sön, Kjöbenhavn. Francujo: Hachette et Cie, Paris. Hispanujo: J. Espasa, Barcelona. Italujo: Raffaello Giusti, Livorno. Polujo: M. Arct, Warszawa. Svedujo: Esperanto Förening, Stockholm. Presejo de Möller & Borel G. m. b. H. Berlin S., Prinzenstrasse 95. Enhavo. Pagho La malfelichuloj. Unuakta komedio de Louis Schneider lau A. v. Kotzebue. Esperantigis Leopold Elb 1 (Eduard Bloch, Teatra korespondado No. 88.) Tie chi oni parolas Esperante. Unuakta komedio de T. Williams (1859) tradukita kaj aranghita de M. Hankel 55 La Renkonto. Komedieto originale verkita de Marie Hankel 87 La Malfelichuloj Unuakta komedio de Louis Schneider lau A. v. Kotzebue Esperantigis Leopold Elb. (Eduard Bloch, Teatra Korespondado No. 88.) PERSONARO: Petro Falk, plantisto el Ameriko. Sinjorino Ghojo, antaue fraulino Falk, aktorino Adelgunde Falk, cirkorajdistino Charles Faucon, dancinstruisto Johano Falk, vilaghlerneja instruisto Franjo Falk, filino de Johano Gustavo Falk, helparbaristo Hipolito Falk Gotfrido Falk Hieronimus Akcipitro, jhurnalraportisto Mustardo, servisto che Petro Falk Dresdeno. Nuna tempo. Simpla chambro kun unu malantaua kaj du flankaj pordoj. SCENO I. Petro Falk (simple vestita, sidas apud tablo fumante pipon). Mustardo (eniras). Petro. Jen vi Mustardo, tiel rapidema? Chio preta? Mustardo. Chio. Mi ordonis al la pordisto, lasi supreniri chiun, kiu demandos pri Minher van der Kapelen. Jen, en la antauchambro dudek seghoj kaj du kanapoj. Jen (montras la flankan chambron), bona matenmangho: kaviaro, shinko, omarsalato -- nur delikatajhoj. Chokoladon por la sinjorinoj, bonegajn vinojn por la sinjoroj, ech cigarojn mi tien metigis -- se iu shatus fumadon. Petro. Bonege! Chio estas prizorgita! Chu vi ne estas iom scivola, kial vi faris tiom da preparoj? Mustardo. Certe, treege scivolega -- sed kion mi gajnus per demandado? Mi ja konas vin de tridek jaroj kaj mi scias, ke vi neniam parolas pli ol nepre estas necese. Petro. Prava vi estas, sed ankau neprava, lau vidpunkto. En miaj amerikaj plantejoj, chirkauita de nigra servistaro, kiel chefo de granda komerca negoco, mi havis motivon por shpari parolojn. Tie vi estis mia servisto, sed de kiam mi revenis Europon, vi estas mia amiko, kaj, lau mia opinio, vi ankorau ne havis okazon por plendi, ke mi ne konfidis al vi. Mustardo. Efektive -- tial mi ja ne komprenas, kial vi atendas hodiau tiom da homoj? Petro. Miajn heredontojn! Mustardo. Dio min gardu! Kiel vi min ektimigis! Chu eble vi intencas morti? Petro. Mi jam mortis. Jen (donas al li gazeton) legu la noton kun la rugha substreko. Mustardo (legante). "El la Hago, la 15an de Junio." (Parolas.) Tio ja estas malnova gazeto. (Legas.) "Antau kelkaj semajnoj tie chi mortis la richa amerika plantisto Petro Falk." Kio do? Nu, jen, bona ekzemplo kiamaniere la jhurnalistoj mensogas! Petro. Mi ne pretendas, ke ili neniam mensogas, tiun chi fojon tamen ili ne mensogis, sed ili nur tion raportis, kion mi mem al ili sendis. Mustardo. Sed vi ja ne estas mortinta! Petro. Ech morteginta, absolute mortinta! Tuj vi ekvidos, kial. Mustardo. Nu tion iu alia komprenu! (Legas.) "Petro Falk, mortante havis nek edzinon nek infanon, sed nekalkuleblan richajhon, au je kontanta mono au en bone rentumaj plantejoj. Lia patrolando estis Saksujo, kie laudire multnombra parencaro lia ankorau ekzistas." -- Chu tio estas vera? Petro. Certe. Mustardo (legas). "En lia testamento li faris heredonton de la tuto tiun el la parencoj, kiu pruvos ke li estas la plej malfelicha, kaj la plenumanto de la testamento, Minher van der Kapelen, fiksis templimon je la 18a de Augusto, kiam li estos en Dresdeno kaj persone ekzamenos la pretendojn de chiu el la parencaro de la mortinto." Tio ja estas hodiau! Petro. Estas hodiau. Mustardo. Ho, nun mi komprenas. Petro. Kion? Mustardo. Okazos nun kvazau familia festeno. Sed, chu vi konas viajn parencojn? Petro. Ne unu el ili. Mi ja iris Amerikon kiel dekkvarjara knabo. Mustardo. Chu estas multe da ili? Petro. Kredeble, char richulo chiam havas multajn parencojn. Mustardo. Nu ili ja larghe malfermos la okulojn, ekvidante la mortintan kuzon, kiu kontente fumas pipon. Petro. Provizore ili konatighos kun mi nur, kvazau mi estus Minher van der Kapelen, plenumanto de la testamento. Mustardo. Bone. Petro. Mallonge: Sola mi ja vivis dum duona jarcento, tio nun komencas farighi iom enuiga. Mi multe klopodis, kaj ofte mi demandis min, por kiu. Tion mi almenau deziras scii, antau mia morto. Mian havon mi volas lasi al la plej inda el miaj parencoj, t. e. al la plej malfelicha. Alie jen alvenus ia sentaugulo, okaze pli proksima, heredus mian havon, kaj mokus min ech kushantan en tombo. Ne, jam nun mi volas elekti tiun el miaj parencoj, kiu iam fermu miajn okulojn. Mustardo. Sed, se chiuj estas felichaj? Petro. Chiuj felichaj? Chu vi ne scias, ke felichuloj estas tiel same maloftaj, kiel virtuloj? Mustardo. Eble unu alighas al la alia. Petro. Ne chiam! Sed auskultu! Iu eniris la antauchambron. Se tiu estas unu el miaj parencoj, enlasu lin, kaj se venas ceteraj, parolu kun ili, ghis kiam mi audigos la sonorileton, tiam enlasu alian, sed chiam nur po unu, komprenite? Mustardo. Fidu al mi! (Eliras el la malantaua pordo.) SCENO II. Petro (sola). Nun, maljuna Petro Falk, montru kian konon pri homoj vi akiris dum kvindek jaroj. Okazos ja strangaj pretendoj kaj seniluziighoj, sed mi profunde enrigardos en homajn korojn, char ofte hered-aferoj malkashas la veran senton kaj karakteron de la homoj. SCENO III. Petro Falk. Gotfrido Falk (eniras el la malantaua pordo, iomete ebria). Gotfrido. Sinjoro, la lakeo al mi diris, ke mi trovos matenmanghon en tiu chi au en la apuda chambro. Petro. Kun kiu mi havas la honoron paroli? Gotfrido. Chi tie mi ne vidas matenmanghon, do mi supozas, ke en tiu chambro -- (montras la apudan chambron). Petro. Mi mem kondukos vin tien, kiam mi scios . . ? Gotfrido. Kredeble Minher van der Kapelen? Mi supozas tion sekve de via tuta eksterajho. Mi estas la heredanto de la maljuna Falk, de tiu amerika richegulo, lia nepridubebla heredanto. Petro. Chu vere? Tiam vi devus esti la plej malfelicha el liaj parencoj, kiel vi tion volas pruvi? Gotfrido. Minher van der Kapelen, oni estas tre malfelicha kun neniam satigebla soifo, kiel la mia. Petro. Nu, shajnas al mi, ke hodiau vi jam iom satigis ghin. Gotfrido. Malprave! Mi ja iomete provis, sed la plena satigado de mia soifo estas ekster la limoj de ebleco, kaj jhus pro tio mi deziregas tiun ripete cititan matenmanghon -- Petro. Tamen mi petas, havu paciencon, nur por kelkaj minutoj, por ke mi antaue eksciu, kiugrade vi estas parenco de la mortinta sinjoro Falk. Gotfrido. Mi ne precize scias. -- Lia nomo estas Falk, ankau la mia estas Falk; li posedis monon; mi tian specialajhon nur periode posedas, mi do estas lia nerefutebla heredanto kaj chiuokaze mi estas plensenca. Petro. Se vi ne havas alian pruvon de parenceco! Gotfrido. Mian grandegan soifon, -- Petro. Ech tio kredeble ne estos akceptata kiel pruvo. Chu vi do estas el Saksujo? Gotfrido. Ne, el Hanovero! -- Sed ni priparolu tion che la jam citita matenmangho. Petro. Mi bedauras! Nur tiam, kiam mi konvinkighos, ke ia pruvita rajto pri pretendo -- Gotfrido. Permesu, sinjoro. Chu mia nomo ne estas Gotfrido Falk, nepridisputeble Falk. -- Mia patro ofte rakontis al mi, ke li havis fraton, chu tiu cirkonstanco ne supozigas, ke mi eble estas la nevo de la Amerikano, tiom pli, ke tiu frato ankau estis nomata Petro, kaj la antikva legendo pri Petro en la fremdlando eble -- -- -- Petro. Sufichas, sinjoro! Mi ja nun vidas, kun kiu mi havas aferon, kaj, se vi ne povas alporti ian pruvon -- -- Gotfrido. Ni intertempe transiru al tiu ofte citita matenmangho, char vi ne povas imagi, kiel terure neplezura interparolado pligrandigas mian soifon. Petro. Ne estas mia kulpo, ke tiu chi konversacio shajnas al vi neplezura. Gotfrido. Mi ja ne riprochas vin, mi konas mian fatalon! -- Heredi? -- Neeble! -- Nekredeble ke mi ia foje faru lotgajnon? Tute nevershajne! Tia estas mia sorto! Mi estus bonega viro, se mi havus monon. -- Kredu ghin, mi petas, mia kara plenumanto de testamento. -- Mi ja ne povas havi monon, char mia soifo estas multe tro granda. -- Chu vi plene komprenas tion? chu vi komencas kompati mian malfelichon? Jen, mi nature estas talentplena viro, mi multon lernis, kaj kion mi ekkaptas, tio al mi sukcesas: muziko, pentrado, literaturo, sed tio, kion oni nomas orda vivo, estas kontrau mia naturo. Chio, kion vi povas diri al mi: "domaghe pro viaj kapablecoj, laboru, tiam vi prosperos" -- tion mi ja ankau diras al mi mem, kiam mi ne havas monon. Sed kiam mi havas monon, chiuj prudentaj frazoj forighas kaj komencighas gaja vivado. -- La maljuna Falk vere nenie povus meti sian monon pli bone ol che mi. Petro. Che ni en Holando oni transsendus tian homon, kia vi estas, en la koloniojn, tie oni lernas laboradon. Gotfrido. Ankau tiu chi frazo estas konata al mi, sed same tiel senefika kiel la ceteraj. -- Mi ne estas malbonulo, mi ne havas malbonajn emojn, sed mi havas soifon -- mi povas labori, sed tio ne amuzas min. Tiel estas, tia estas la afero! Petro. Kiel oni povas paroli tiel prudente, kaj tamen esti ebria jam frumatene? Gotfrido. Mi ne estas ebria, sinjoro, nur gaja, nur ekscitita, tion vi ne komprenas. Entute, mi neniam ebriighas -- almenau lau tio, kiel mi komprenas la ebriecon. Petro. Dio helpu min. Gotfrido. Nu mi pensas, ke ni plej bone iru al mangho. Ech se mi nenion heredus, ne ekzistas ia suficha kauzo por malgastemeco, tiom pli ke mi supozas, ke tiu matenmangho estos pagata el la hereda monsumo. Vi certe ne estos tiel bonkore stulta por pagi vian oficon el via propra monujo. Jen la diferenco, minher, mi estas tia malsaghulo, ke mi pagas festenojn el mia posho tiel longe kiel ghi enhavas ion. Matenmanghoj estas mia malfelicho, precipe se ili iom longe dauradas. Petro. Kia strangulo vi estas! Tamen pli agrabla ol vi shajnis al mi komence. Preskau mi volus provi -- -- -- Gotfrido. Min plibonigi? Min igi prudenta? Jam multaj provis, sed mi povas certigi vin, ke tio estus tute sensukcesa penado, tial mi pensas, ke ni chesu tiun chi dialogon kaj iru manghi -- -- Petro. Vi estas prava! Vi ja estas ne plibonigebla. Gotfrido. Chu vi ne venos kun mi? Petro. Mi bedauras, mi atendas ankorau aliajn heredontojn. Gotfrido. Domaghe, mi ne amas manghi sola. Kiam mi estas sola, mi farighas pensema kaj chagrena pri mia malorda vivado. En societo mi sentas, ke la aliaj ne estas pli bonaj ol mi, tio redonas al mi moralan forton. Venu baldau! (Kantas.) Ghuu la vivon . . . . . Petro. Tiu chi malfelichulo almenau ne intencas trompi min! Jen vanta vivo, neniam li plibonighos. (Sonorigas.) SCENO IV. Petro Falk. Hipolito Falk. Hipolito (tre afable kaj komplezeme). Sinjoro, mi estas tre malfelicha! Petro. Tion vi diras kun tiel gaja mieno, ke vere estas necesa via propra certigo por kredigi ghin. Hipolito. La shajno trompas. La ekstera formo estas gaja, la vera aganta forto de mia personeco, la akirajho de mia morala konscienco estas nefortika, neanima, "dispecigita"! Petro. Dispecigita? Kompatinde! Kiun mi havas la honoron vidi? Hipolito. Hipolito Falk. Ghis antau kelkaj semajnoj la plej felicha viro, la plej senzorga, lokita en la plej alta socia pozicio, nun, kiel mi jam diris -- Petro. Dispecigita! Bone! Sed kiajn pretendojn chi tiu dispecigiteco donas al vi por la heredo de mia mortinta amiko? Hipolito. La malplej dubindajn. Mi estas el Saksujo, nomata Falk kaj malfelicha. Petro. Kaj el kio konsistas tiu malfelicho? Hipolito. El artikolo de la Berlina jhurnalo de la kvina de Januaro. Por tion komprenigi mi devas fari al vi priskribadon de mia antaua stato. Vi ja scias, en kia embaraso estas chiu familio de kortega au sekreta konsilano pro dauremaj dancantaj gastoj che siaj festoj kaj vesperaj aranghoj. Vi ankau scias, kiel malagrable estas por mastrinoj havi dektri personojn je tablo. -- Vi certe scias, kun kiaj klopodoj la necesaj kantistoj estas akireblaj okaze de jubileo au festa tagmangho. Jen, sinjoro, tia mi estis! Mi estis la "dekkvara", se ie kunmanghis dektri, -- mi dancadis, kaj tie zorgis pri dancistoj, kie edzinigeblaj filinoj estis provizotaj -- mi kantadis kiel dua tenoristo au unua basisto, kie ajn oni festmanghis. Petro. Tio ja shajnas al mi tute amuziga vivado kaj tamen vi estas dispecigita? Hipolito. Ekstreme! -- Jhurnalartikolo ruinigis min. Petro. Tio jam okazis al multaj. Sed mi tamen ne komprenas -- Hipolito. La jhurnalo enhavis noton, ke iu vivas en Parizo, kiu faras metion kiel "dekkvarulo". Petro. Dekkvarulo? Kio tio estas? Hipolito. Tio ankau estas tia viro, kiu ebligas tagmanghojn de dektri personoj, el kiuj neniu deziras morti. Tiu viro do estas mia rivalo, mia konkuranto, nur kun la diferenco, ke li akceptis kontantan pagon. Fi! Mi ghin faras senpage, nur por la manghajho. Oni ridis pri la dekkvarulo en Parizo, sed oni hontis plue inviti min, la dekkvarulon en Dresdeno. Ili preferas shpari la dektrian por eviti la dekkvaran. Petro. Nu, nu! Vi do efektive ne plu ekzistas? Hipolito. Ne, mi ne ekzistas! Malesperante pro la neokupitaj vesperoj mi farighis aplaudisto. -- Mi ghis nun neniel estis teatroamanto, char tie oni ne vespermanghas kaj la konfitejo ne bezonas dekkvarulon. Nun mi devas chiuvespere iri tien, mi devas aplaudadi ech kiam mi ne amuzighas. Tio estas tre maldolcha, sinjoro! Kaj vi ne povas imagi, kiom tio lacigas pulmon kaj manojn. Kie aliaj amuzighas, tie mi devas labori ghis shvitado. Petro. Mi do ne farus ghin. Hipolito. Facile dirita! Kie do mi pasigus la vesperojn? En societo mi devas esti. En teatro estas varme; bona lumigado; delikataj manieroj; krom tio oni povas partopreni en la diskutado la sekvantan matenon. Petro. Lau chio de vi dirita, mi ekkonis unu el tiuj enigmaj personoj troveblaj nur en urbego. Hipolito. La tuta enigmo estas, ke mi ne havas monon, ke mi partoprenas en chiu plezuro, kaj ke chie mi estas afable akceptata. Petro. Vi havas nenion kaj partoprenas en chio, bonvolu klarigi. Hipolito. Tre simple. Kiel mi plenigas la vesperojn mi jam rakontis. Je tagmangho mi chiam lasas min regali, chiu hotelmastro shatas min, char mi amuzas la gastojn kaj incitas al trinkado. Restas nur la matenmangho, por tiu mi ankau estas chiam preparita. Chiun tagon okazas almenau unu enterigo kun la granda pompo, mi almetas la nigran veshton, la krepon chirkau mian cilindron kaj nigrajn gantojn. (Faras chion, kion li diras.) Jen mi aperas kiel longjara amiko de l' mortinto, trinkas chokoladon kaj madejran vinon, mi enshovas min en kaleshon kiel malnova konato de l' enterigota, faras samtempe novajn rilatojn kaj ghuas agrablan veturadon. Petro. Mi auskultas kaj admiras. Feliche ankau mi jam zorgis pri matenmangho. Hipolito. Ech se ne, mi instigus vin, tion fari. Estu kompleza, lasu min heredi. Vere mi estas nedanghera homo, kontenta je malmulto, mi vivas tiel kviete kaj simple. Petro (ridetante). Vi ja vidos. Bonvolu eniri en tiun chambron. Tie vi trovos kunheredanton kaj matenmanghon. Hipolito. Permesu, ke antaue mi aranghas mian tualeton. La krepo restas, char mi funebras pro mortinta parenco. Por la matenmangho blankan kravaton, por la kunheredantoj multkoloran veshton kaj por deca eksterajho helajn gantojn (aranghas sian tualeton lau diro). Jen! Preta! Mi tre ghojas konatighi persone kun viro, kies famo alportis jam tiom da bono. Petro. Neeble! Hipolito. Tio ne malhelpas; estas ghentila frazo, agrabla al chiu. Gardu min en favora memoro, kaj disponu pri mi che chiu okazontajho, kie oni havas varmajn manghajhojn. (For, en la chambron flanken.) Petro (sola). Pli kaj pli amuzige! Mi ja estis preparita por iu ajn strangajho, sed la personoj iom superas miajn atendojn. (Sonorigas.) SCENO V. Petro, Franjo Falk (kun timema riverenco envenante). Petro. Chu vi ne volas alproksimighi, mia bela infano? (Franjo faras kelkajn pashojn.) Petro. Kia estas via nomo? Franjo. Franjo Falk. Petro. Chu vi estas malfelicha? Franjo. Mi estas filino de brava vilagha instruisto. Mia patro, Johano Falk estas tre malricha, mia patrino jam de longe mortis. Petro. Chu via patro sendis vin? Franjo. Ho ne, li nenion scias pri mia veno. Vidinte lian troan penadon por subteni lian multnombran familion, mi serchis oficon tie chi en Dresdeno, kie mi trovis lokon kiel guvernistino. Petro. Nu, tio estas malfelicho por via patro, sed ne por vi. Franjo. Vere, sed mi -- Petro. Sed vi? Kian kauzon havas via malfelicho? Franjo. Pli ol unu! Tio estas, mi havas kuzon -- kiu -- Petro. Kuzo, kiu estas malfelicha? Franjo. Ho, bedaurinde li estas malfelicha, char li amas min, amas min tiel kore. Petro. Nu, en tio mi ankau ne vidas malfelichon, kaj se vi lin amas same, tio lin ne kvalifikus kiel heredonton. Franjo. Chu vi opinias? Ho, vi estas tre afabla. Mi lin ja amas, char li estas tiel honesta kaj brava knabo! Petro. Nu, kunedzighu do, en la nomo de Dio. Tio estos pli bone ol heredi. Franjo. Certe estas pli bone. Sed ambau ni estas malrichaj, li estas juna, sen ofico, per kio ni gajnos nian porvivon? Petro. Vi devas labori, kiel la maljuna Falk ankau laboradis dum sia tuta vivo. Franjo. Volontege, kara sinjoro, sed kiel fari sen okazo? Li ellernis la chasmetion. Ho, se vi havigus al li oficon kiel arbaristo! Por mi vi ne bezonus zorgi. Mi konas perfekte la terkulturadon. Petro. Tio estas meditinda. Sed, chu vi ne povas shpari iom da via salajro? Franjo. Ne, mi ne povas. Mia patro ja estas malricha, tial mia devo estas, sendi al li chiun shparitan groshon. Petro. Chu vere, via devo? Nu, knabino, tio alportos benon al vi. Franjo. Tio jam alportis benon al mi, char la amo de mia patro kaj de mia Gustavo estas miaj solaj richajhoj. Petro. Lia nomo do estas Gustavo? -- Beleta nomo por arbaristo. Franjo. Ho, ankau por supera arbaristo, char tio li certe iam farighos. Petro. Eble, se la supera arbarista estraro havas prudenton! -- Vi certe ofte intershanghas leteretojn? Franjo. Leteretojn? Kion vi volas diri? Petro. Nu, karesemajn amleteretojn. Franjo. Fi, tio ne estus deca! Ni ne bezonas amjhuradojn. Petro. Nu, nu! Ne ekkoleru pro tio! Chu vi estas tiel certaj unu pri la alia? Franjo. Kompreneble. Estas nun unu jaro, du monatoj kaj dekunu tagoj, de kiam mi ne vidis lin. Petro (ridetante). Kaj kiom da horoj? Franjo (serioze kaj fervore). Sep. Sed tamen mi scias, ke mia Gustavo restos fidela ghis morto. Kiam mi foriris de mia hejmo, ni kune ploris meze de la fabopalisoj en la ghardeno kaj tiam (kun okuloj mallevitaj) mi ech donis al li kison. Petro. Tute prave. Nun, mia infano, iru intertempe en tiun chi chambron. (Montras sian kabineton.) Poste ni daurigu nian babiladon. Franjo (afable). Pri mia Gustavo? Petro. Kompreneble! Pri la estonta supera arbaristo! Por la tiea societo, (montras la flankan chambron) vi do shajnas tro delikata. Franjo. Kiom da tempo la afero pri la titolo "superarbaristo" kredeble dauros? Petro. Nu, eble nur tridek mallongajn jarojn. Franjo (ektimante). Ho, Dio mia! Petro. Tio estas, en la plej favoraj cirkonstancoj. Sed kiu scias? La maljuna Falk posedis ankau vastajn arbarojn, tial mi eble havigos al Gustavo ion similan jam en tri jaroj. Franjo. Ho, sinjoro -- mi volonte -- kiun aghon vi havas? Petro. Mi estas sesdekulo. Franjo. Bone, mi volonte kisus vin pro tio. Petro. Nu tion mi povas honeste akcepti (kisas shin). Franjo. Vi ghin do ne malbone akceptis? Petro. Tute ne! Mi jam antauvidas, la sinjoro arbaristo rapide progresos. Franjo. Sed nun mi ja ne plu estas malfelicha, havante la esperon geedzighi? Petro. St, st! Tion ne audu la plenumanto de l' testamento! Iru tien! (Franjo for.) Petro (sola). Lau mia opinio, shi resignus la tutan heredajhon, kondiche, ke shi povu paroli la tutan tagon pri sia Gustavo. -- Nun la afero komencas plibonighi, tian karulinon mi volonte havus en mia proksimeco. (Sonorigas.) SCENO VI. Petro. Charles Faucon. Charles. Ai-je l'honneur de parler à Monsieur van der Kapelle, plénipotentiaire -- de -- Petro. Mia nomo estas van der Kapelen. Kian deziron vi havas, sinjoro? Charles. Le grand héritage, Monseigneur, de feu Monsieur Falk. Petro. Lau mia kono la parencaro de la mortinto vivis nur en Germanujo, kaj vi shajnas esti Franco. Charles. C'est à dire, non! Monseigneur! Mi estas de germana "origine" kaj tio ja estis la komenco de mia malfelicho. Petro. Kial do? Charles. Je vous le dirai. Mia patro, Karlo Falk el Zwickau mortis, kiam mi ankorau estis tute malgranda infaneto. Mia zorganto lokis min en la danclernejon de granda opero, char mi estis tre beleta, véritable amour. Mi montris grand talent por mia profesio, kaj oni sendis min à Paris, kiam mi nur estis dekunujara, char mi havis grand talent kaj mi estis véritable amour. Tio estis très bien! La directeur de spectacles estis sagha viro, li al mi diris: Monsieur, se vi volas havi engagement kiel premier danseur, vi ne povas nomighi Karlo Falk. Via nomo estu francigata, char oni ne kredos en granda opero, ke Germano povas esti premier danseur. Iru domen kaj pripensu, kiun nomon vi alprenos sur la afisho. J'y pense, kaj mi trovas, ke monsieur le directeur estas viro extrêmement sagha, mi diras, mi nomighos Faucon, Charles Faucon, kaj mi diros al neniu, ke mi estas Germano. Petro. Nu, bone. Eble vi estis prava! Profeto malmulte valoras en sia patrujo. Charles. N'est ce pas! Ah, monsieur, estas malfelicha afero, kiam oni amas sian patrujon kaj estas bona patrioto, kaj oni devas paroli france por ke oni ricevu pagon. O Monsieur, certe tio estas granda malfelicho. Mi tian longan tempon shajnigis malbonan germanan parolmanieron, ke nun jam mi ne povas paroli alie. Estas alia afero, de kiam ni havas Esperanton, nian neutralan lingvon. Petro. Kaj pluan malfelichon vi ne havas, pri kiu vi plendas? Charles. Ah, Monseigneur! Dancado estas gaja afero, kaj neniu kredas, ke oni povas havi chagrin. Ah, Monseigneur! Se mi ne havus pluan malfelichon! Sed rigardu mian kapon, mi havas grizan kapon, rigardu mian talion, mi estas iomete grasa, quelque peu ventru, preskau dikulo. Grasa dancmajstro kun griza kapo estas tre malfelicha viro, se li havas 9 malgrandajn gefilojn, kiuj volas manghi kaj se li havas ambition kaj amon al sia arto. Ah, Monseigneur, estas tre malfelicha afero, kiam oni devas forlasi sian arton kaj ne ghustatempe faris kontrakton por la tuta vivo. Infaneto volas manger kaj por maljunulo leçon de danse farighas tre teda. Mi devas montri la danse de polka kaj mi pensas en mia koro, kiel hejme atendas min kara infano, char ghi estas tre malsata. Petro. Certe, tio estas tre maldolcha. Charles. Oh, Monseigneur, dancado estas gaja afero, kaj neniu kredas, ke oni povas havi chagrin saltante en l'air. Kaj mi havas multe da chagrin. Kiam mi farighis ventru, kun un peu de ventre, monsieur le journaliste skribis en sia gazeto: "Estus tempo, ke tiu chi grasa sinjoro Faucon fine liberigu nin de sia dancado." Tio estis malagrabla, sed mi ne volis vidigi mian chagrin. Kiam mi venis domen, mia plej maljuna infano legis la gazeton, ghi iras al panjo, al mia kara edzino kaj diras: "Pachjo estas dika, kaj li devas liberigi de si la publikon!" O Monseigneur, estas maldolcha afero, kiam la propra infano, kiun oni amas kaj bone edukis, legas tion pri sia patro! Petro. Vi igis min jheti terurigan rigardon malantau la kulisojn. Charles. Ah, Monseigneur, de antaue la arto havas tre beletan mienon, sed kiam oni rigardas derrière les coulisses, jen chagrin, multa chagrin. La gazeto al mi perdigis situacion, jhus kiam mi volis fari kontrakton por la tuta vivo, monsieur le journaliste skribis, ke oni ne plu volas vidi min, kaj la junuloj en la parterre siblis. Nun oni ne volis min engager kaj mi devas prilabori kiel dancinstruisto de malgrandaj knabinoj kaj malsaghaj bubetoj, kiuj min mokridas, kiam mi montras al ili un Chassé, jeté, assemblé. Voyez, Monseigneur, tiel, Chassé, jeté, assemblé. (Dancas.) Petro. Mi devas konfesi, sinjoro, estas strangajho, vidi tiel maljunan viron danci. Charles. Sed kiam tiel maljuna viro malsatas, tio ja ne estas strangajho. Mi faras un tour de polka kaj scias, ke mi ighas ridinda. Mi montras exercices et grand battement, kaj dume havas chagrin, ke mi ne lernis alian profesion. Mi dancas mazurkon kaj miaj maljunaj piedoj doloras, mi malfacile spiras kaj fininte la leçon, mi estas tiel laca, tiel fatigué, ke mia bona edzino ploras, kiam mi revenas hejmen. Petro. Nu, kvankam vi ne estos chefheredonto, tamen vi estos prizorgata. Vi povos edukadi viajn gefilojn kaj ne plu bezonos danci mem. Charles. Ah, Monseigneur, vous me rendez la vie! Kiam mi ne plu bezonas doni leçons de danse, mi estos tre felicha viro. Tiam mi ree farighos gaja, kiel mi estis comme jeune homme, tiam mi dancos nur por mia amusement, tiam mi faros un entrechat por mia plezuro. Petro. Iru do en tiun chambron kaj amuzighu che matenmangho kun la aliaj sinjoroj. Chiuokaze mi esperas, ke mi povos fari ion por vi. Charles. Merci, Monseigneur, merci. Mi rekomendas min al vi kun la plej granda reconnaissance. Voyez le grand compliment d'adieu! (Profunde salutfleksighas.) Voyez le petit compliment! (Klinighas malpli solene) Et voyez le compliment amical et reconnaissant. (Tiel klinighas.) Ah, Monseigneur, mi estas felicha homo. (Eliras en la flankan chambron.) Petro (sola). Granda Dio! La maljunulo efektive estas malfelicha! Mi do neniam pensis, vidante komedion au baleton, ke ankau tiuj personoj sentus chagrenon! Hm, hm! Nu, lia edzino ne ploru plu, char li revenas hejmen tro laca. SCENO VII. Petro. Hieronimo Akcipitro. Hieronimo. Chu mi havas la honoron paroli kun sinjoro van der Kapelen, kiu fiksis la hodiauan templimon por la Falka heredo? Petro. Mia nomo estas van der Kapelen. Chu ankau vi venas pro tiu celo? Chu vi apartenas al la familio? Hieronimo. Permesu al mi kelkajn demandojn, antau plua daurigado. Vi vidas ke mi komprenis nian tempon, mi agas nur parlamente. Mi petas de vi notojn, kompletajn plenajn sciigojn pri la mortinto, pri lia havo kaj pri la eble jam faritaj pretendoj. Petro. Chio pri tio dirinda jam estis presita en la gazeto. Hieronimo. Bedaure mi ne povas kontentighi je tio, certe ekzistos ankorau detaloj, iaj specialajhoj, iaj cirkonstancoj, kiujn mi povos utiligi, tio estas, kiuj estas necesaj por mia scio. Petro. Chu vi do estas nomata Falk? Hieronimo. Ghuste dirita, ne! Mia nomo estas Akcipitro, sed Falko kaj Akcipitro interrilatas proksime, kaj tial ne estas sen eblo, ke malproksima parenceco -- Petro. Sinjoro, tio estas malbona sherco. Mia tempo estas limigita kaj mi petas -- Hieronimo. Nenia helpo ebla, tre estimata sinjoro van der Kapelen, min forigi estas tre malfacile. Antaue vi devas doni al mi kelkajn detalojn, specialajhojn pri tiu chi heredo. Petro. Sed mi tute ne komprenas, sinjoro -- Hieronimo. Vi certe komprenos, audinte, ke mi estas raportisto por kelke da eminentaj gazetoj, ke mi havas la saman intereson kiel vi, ke la afero estu konvene kaj publike pritraktata, kaj ke mi volonte estas preta klopodi por tio. Petro. Mi atentigas vin, ke tiu chi estas familia afero. Hieronimo. Familiaj aferoj ne plu ekzistas, hodiau chio estas publika. Kiu ajn uzas publikecon, ech nur per anoncado, sin metas sub la publika jugho, vi do ne faru pluajn malhelpajhojn. De via agmaniero kontrau mi dependos la maniero, kiel mi traktos la aferon en la gazetoj al mi malfermitaj. Skribi pri tio mi nepre devas, mi jam eksciis de personoj en la antauchambro kelkajn detalojn, kiuj jam faros bonetan artikolon. Via heredafero vekis scivolemon, ghi estas priparolata en la kafejoj, do, detaloj, specialajhoj, nomoj, se eble iom da skandalo, tro grandaj pretendoj de la holanda au de ia alia registaro -- tio multe efikos. Petro. Pro Dio, chu oni jam ne estas certa en sia propra chambro? Hieronimo. Ne, chio nun estas publika. La familiaj procesoj, la parlamento, kongreskunsidoj, chio estas publika. Oni efektive ne plu havas sufiche da tempo por cheesti chiun publikajhon. Je la naua matene kafejo, por legi jhurnalojn, fari eltirajhojn, je la deka kunsido de la Esperanta kongreso, je la dekunua grava proceso che la kriminala kortumo, je tagmezo artekspozicio, je la unua borso, je la dua tagmangho, je la tria kafejo König, je la kvara vet-rajdado, je la kvina intervido che iu famegulo, ekz. la D-ro Zamenhof, je la sesa promenado sur la Altmarkt, je la sepa opero, je la oka centralteatro, je la naua Belvedero, je la deka parko de la ekspozicio, je la dekunua Kaiserkafejo, je noktmezo alporti la notojn en presejon, ktp. ktp. Oni efektive devas sin disshiri: chie notoj, eltirajhoj, novajhoj, versajhoj. Tial ne detenu min tiel longtempe. Nur antauen diru al mi la detalojn. Ankau vi estos nomata, vi estos citata, dece citata. Petro. Mi certe nenion sciigos al vi, kaj se mi estus sciinta, kian publikan priparoladon okazus mia anonco en la gazetoj -- Hieronimo. Estis nur via kulpo, se vi tiun ne sciis. Neniu sin povas shirmi kontrau la publikeco. Nur ni korespondantoj nin kashas, neniam ni diras nian nomon! Chion kion ni skribas prirespondas la redakcio. Ni estas la solaj nerespondeblaj homoj de la dudeka jarcento. Petro. Mi kredas ghin. Sed char mi decidis doni nenian noton al vi, mi pensas -- Hieronimo. Mi tre bedauras ke vi tiel decidis, tiam mi ne povas citi vin kun rekomendo, char citita vi estos, tute certe citita! Bonan tagon! (Volas eniri la flankan chambron.) Petro. Permesu, jen estas la elirejo. (Montras la mezan pordon.) Hieronimo. Mi scias, scias. Pro tio mi iras tien, de kie mi audas vivecan interparoladon, kredeble la gesinjoroj el la antauchambro. Petro. Certe, sed ili chiuj apartenas al la familio, kaj vi ne estas Falko. Hieronimo. Sed Akcipitro, do chiuokaze kuza rilato. Chu ne ankau mi havas pretendojn, mi eble montros poste, ech se mi ne estas malfelicha. Se vi ne volas, mi ne povas devigi vin, sed notojn mi tamen havos, nome tie, en la chambro de la aliaj Falkoj. Forpeli vi min ne povas, char la templimo estas publike fiksata. Adiau, vi legos miajn raportojn. (Eniras la flankan chambron.) Petro. (Sola.) Nun, mi devas konfesi, ke mi komencis ja belan aferon. Se tio dauros mi komencos penti, ke mi -- silentu, silentu! Ne tro rapide, maljuna Falk, nenia greno sen ventumajho. (Sonorigas.) SCENO VIII[A]. Petro. Sinjorino Ghojo. Mustardo. [A] En tiu chi sceno la aktorino havas la rajton shanghi la citatojn. Mustardo. Tiu chi sinjorino nepre ne volas atendi pli longe. Ghojo. Ne, mi ne povas atendi pli longe, char mi sopiras ekkoni la viron, kiun mia kara tro frue mortinta onklo faris plenumanto de lia lasta volo. Chu mi havas la plezuron paroli al Sinjoro van der Kapelen? Kredeble speco de holanda nobeleco. Oni tuj ekvidas ghin, tute van, tute holanda nobeleco. Mi kunportis chiujn dokumentojn. Mia onklo, la mortinta Falk havis fratinon, Elisabet Klara Henriette Falk. Shi edzinighis kun certa Frederiko Karlo Hieronimo Werkentin, tiatempe urba muzikisto en Leitmeritz, ties onklino Sofia Wilhelmina Knoenagel estis nevino de la geavoj de mia duononklo -- jen la parenceco klarigita. Jen la baptatestoj chiugradaj, jen mia loghatesto, jen mia hejmatesto! Chio en perfekta ordo. Kiam mi ricevos la monon? Petro. Kiun mi havas -- -- Ghojo. Kiun mi havas la honoron vidi, vi volas diri? Vi vidas, ke mi divenas viajn plej intimajn pensojn. Sinjorino Amalio Ghojo, eksedzino Mollenhauer, vidvino Stechow, naskita Falk, drama artistino. Se vi ne estus Holandano, vi certe estus trovinta mian nomon en diversaj gazetoj kun laudo cititan. Ankorau antau nelonge la teatra kroniko volis aldoni mian portreton, kondiche ke mi pagu por la litografio, la presado, la papero, kaj plie konvenan sumon por la aldonado. Sed mi ne shatas tion, ech mi malamas ghin. Petro. Bonege, sed -- -- -- Ghojo. Sed kial mi estas malfelicha, vi volis diri? Vi vidas, ke mi sekvas vian pensadon. Ho, sinjoro, chu ekzistas pli granda malfelicho, ol kiam la baptatesto de aktorino malakordighas kun shia rolaro? Kiam la kruela parohha libro protestas kontrau Ofelio kaj Desdemono? Kiam la malghentila baptoregistro kontrauas la artistajn aranghadojn de l' reghisoro? Ho, sinjoro, baptatesto estas terurajho, senlimajho, ghi estas vera malfelicho. Petro. Nu, che -- -- -- Ghojo. Che heredafero, vi volis diri, ili ankau estas bonajho. Petro. Ne, tion mi ne volis diri. Ghojo. Nu, tiam vi volis diri ion alian. Sed tio estas negrava. Chiuokaze vi min interrompis kaj mi havas ankorau multajn sciigojn por vi. Mustardo. Sed -- -- Ghojo. Ne interrompu sinjoron van der Kapelen, mia amiko, estas malghentila, forpreni la parolon al iu, precipe che aferoj. Petro. Sed rilate al via malfelicho -- -- Mustardo (aparte). Tiu chi scias paroli. Ghojo. Jen ni havas denove la propran temon! (Al Mustardo.) Kiel vi vidas, mia amiko, sinjoro van der Kapelen ne amas interrompighon. Jen, sinjoro (shi montras paperojn) la pruvoj de mia malfelicho. Tri leteroj de teatroagentoj, kvin leteroj de direktoroj kaj diversaj recenzoj, chiuj rilataj al la diferenco inter mia baptatesto kaj mia rolaro. Maljunulinojn mi ne volas ludi, kaj junulinojn ili ne volas ludigi min. Ho, sinjoro, la transiro en la maljunan fakon estas malfacila por tiu, kiu sentas, ke sprite li estas ankorau tute juna. Tial mi ankau neniam longan tempon daurigis la edzecon, char mi spertis, ke ne estas rekomendinde, se Katje de Heilbron havas edzon kaj Anna Lisa kelke da infanoj. Petro. Sed vi tamen estis -- -- Ghojo. Edzino, vi volis diri, mi sekvas vian pensadon -- kvar fojojn. Petro. Kaj chiuj kvar edzoj estas -- Ghojo. Mortintaj? Vi opinias? Tute ne, nur unu! De la dua mi eksedzinighis, la trian mi forlasis kaj la kvara min forlasis. Do tri el ili vivas ankorau. Unu estas teatromajstro en Anspach, la alia kantas baritonon en Temesvar kaj la tria ie estas sufloro. Ni ofte intershanghas ilustritajn poshtkartojn. Cetere, amikega rilato regas inter mi kaj miaj tri eksedzoj. Nenia signo de jhaluzo, chiu malenvias la alian. Ja, se mi povus tiel same bonrilati kun miaj koleginoj, kiel kun miaj kolegoj, sed tio ja ne estas ebla. Chu vi scias, sinjoro, kio estas fakrabistino? Petro. Mi devas konfesi -- -- Ghojo. Ke vi ghin ne scias, vi volis diri. Mi antausentis chi tiun respondon. Fakrabistino estas chiu aktorino, kiu rabas de mia fako, tio estas chiu unua amantino, chu tragedia au komedia. Kiel Holandano vi ne povis vidi min. Mi kompatas vin. Sed volonte mi estas preta, havigi al vi ideon pri mia talenteco. Petro. Humilan dankon. Ghojo. Pro la komplezemeco de eminenta artistino, por montri al vi shian talentegon? Ne bezonas, ne estas via kulpo, ke vi naskighis en Holando. (Al Mustardo.) Vi estu Romeo, mi estas Julio Kapulet. (Deklamante.) Ho, mia Romeo, jam eksonas la dekdua, la morta horo de nia amo. Kie vi restas tiel longe? Chu vi ne audas la plendadon de la amkantema najtingalo? Venu, venu al mia frapeganta koro! Mustardo. I, Dio gardu min! Ghojo. Au chu vi volas Eulalion en "Hommalamo kaj Pento"? (Deklamante.) Jen la pentoplena krimulino che viaj piedoj. Vi donis al shi loketon por vivadi, vi ankau ne malpermesos al shi la loketon por tie morti. Petro. (Ridetante.) Nu, bone, sed -- -- -- Ghojo. Levighu, vi volas diri? Tiu estas ankau la vorto de Meinau en la ludo. Au chu vi deziras kokoton? (Deklamas.) Maljuna Holandano, chu vi volas edzighi kun kokoto? Mustardo. Tondron, kiel malrespekta! Ghojo. La samon opinias la reghisoroj. Au tragedian heroinon? (Al Mustardo.) Hontinda tirano! Honoru la virton de virino! Tremu je mia vengho! Vi mortiginto de mia edzo! Petro. Nun mi petegas vin, min ankau lasu paroli. Trankvile mi ghis nun atendis, esperante, ke fine vi estos elcherpita. Ghojo. Elcherpita? Ho, tute ne, mi nur volis -- -- Petro. Permesu, momente mi scias sufiche por taksi viajn heredpretendojn. Bonvolu eniri tiun chambron. Tie vi trovos kelkajn sinjorojn, eble unu el ili -- -- -- Ghojo. Povos farighi mia kvina? Adiau, sinjoro van der Kapelen, mi tre ghojis, persone konatighi kun vi. Mi nur petas ne fordonu la baptatestojn el via mano, alie vi liverus al la malamiko armilojn kontrau malfelichega suferulino. (Enirante la chambron enparolas.) Sinjoroj, mi tre ghojas, konatighi kun vi. (Oni shin audas parolantan ghis la komenco de la sekvonta sceno.) Mustardo. Tre rimarkinda sinjorino! Petro. Kaj tre parolema. Sed antauen. La afero certe ne estas finita. Mustardo. Chielo scias -- -- (eliras). Petro. Mi komencas nun kompreni, ke estas eble, ankau vivi sen parencaro. SCENO IX. Petro. Gustavo Falk (en arbarista vesto). Gustavo (bonkore). Bonan tagon! Petro (same). Koran dankon! Gustavo. Mi venas pro la heredajho, kiun mi devas ricevi. Petro. Chu vi do estas la plej malfelicha el viaj konkurantoj? Gustavo. Nu tion vi ja povas vidi! Petro. Ne, kontraue, vi shajnas esti juna kaj sana. Gustavo. Juna? Certe, sana? Ne, sinjoro, malsana, jam de unu jaro tre malsana. Petro. Pri kio vi do plendas? Gustavo. Pri chio. Preskau chio mankas al mi. Mi ne povas edzighi kun la amata knabino, kaj de kiam shi estas for de che ni, mi shajnas al mi mem kvazau birdoforigilo, kiu forpelas la paserojn de la cherizujo. Nun vi ja vidas, ke al mi apartenas la heredo, chu ne? Petro. Nu, nu, ne tiel rapide! Antau chio mi eksciu, kiu vi estas. Gustavo. Chu vi tion ne scias? Gustavo Falk mi estas. Petro. Kaj lau via vesto arbaristo. Ho, nun mi bone scias. Gustavo. Vi ankau devas scii, char Petro Falk kaj mia patro estis veraj kuzoj. Petro. Tio jam estas grava, sed mi devas sciigi vin, ke dua kondicho estas plenumota, antau ol vi estas allasebla al la heredo. Gustavo. Chu vere? Ankorau unu? Se la maljuna sinjoro estus sciinta, kiel felicha li povus fari unu el siaj malrichaj parencoj per kelkmiloj da markoj, li ne estus farinta tiom da kondichoj. Kredeble li estis maljuna strangulo? Petro. Strangulo? Ha, ha, juna viro, vi parolas diable senghene pri mia mortinta amiko. Gustavo. Mi sufiche ametas lin, kvankam nur antau kvin semajnoj mi audis pri li la unuan fojon. Sed strangulo li restas, char se li estus havinta iom da koreco kaj bonanimeco, tiam li estus demandinta pli frue pri siaj malrichaj parencoj en la patrujo, char ankau mia patro estas malrichega. Petro (aparte). Li estas la unua, kiu diras al mi la veron. Tio min chagrenas, sed mi ne povas mallaudi lin. Gustavo. Almenau, se li nur estus doninta pri si kelkajn sciigojn, tiam mi ja estus povinta vojaghi che li au skribi al li leteron tian: Tiel mi fartas, vi estas richa. Pruntedonu al mi kelkmilojn da markoj, por ke mi povu edzighi kun mia Franjo! Se nun mi heredas de li, la maljunulo ech ne havas la ghojon senti, ke li felichigis dankeman paron. Ekzistas do strangaj homoj en la mondo. Petro. Vi estas prava. Kaj kion vi diros, audinte la duan kondichon, kiun mi ja ne povis meti en la gazeton. Gustavo. Eldiru! Se honesta viro kaj ellerninta chasisto povas ghin plenumi, mi ne mankos. Petro. Li havis malproksiman parencinon, kun kiu vi devas edzighi. Gustavo. Kiu? Mi? Petro. Jes, certe, vi. Se ne, vi devas rezigni la heredajhon. Gustavo. (Volas iri.) Adiau. Petro. Oho! Kien tiel rapide? Gustavo. Hejmen, che mian patron. Petro. Chu antaue vi ne volas vidi la knabinon, kiu scias, chu shi ne plachos al vi? Gustavo. Se shi estas beleta, shi eble al mi plachos, sed mi ne edzighos kun shi, ech se shi sidus en richajhoj ghis super la oreloj. Petro. Pripensu bone, kion vi faros, junulo, tute subite vi ighos richa, povos vivadi senzorge, ne bezonos plu laboradi. Gustavo. Diablo! Mi volas labori, laboradi kaj edzighi kun mia Franjo. Nur kelkmiloj da markoj farus min kontenta. Petro. Ech tiom vi ne ricevos, se vi estas tiel obstina kaj malafabla. Gustavo. Ni chasistoj ne estas alie. Do, adiau. Petro. Kiu ne akceptas konsilon, ne havos helpon. Vi do ne foriros sen matenmangho? Gustavo. Mia matenmangho estas glaso da fresha akvo, au, diboche, glaso da biero. Petro. Tion mi ne permesas. Vi ja devas konatighi kun la aliaj parencoj. En tiu chambro vi trovos societon. Eble poste vi pensos alie pri la edzigho. Gustavo. Maltrafe! Cent futojn preter la celtavolo. Mian Franjon mi deziras, mi edzighos kun shi kiel eble plej baldau! Se vi povas helpi min al tio, maljuna sinjoro, faru ghin. Vi certe ne pentos. Primeditu! Vi havos koran ghojon pri ni ambau. Do, ghis revido. (Iras en la flankan chambron.) Petro (sola). Li estas bonega junulo! Gratulon, maljuna Falk, la sorto shajnas bonvoli. Kvankam vi ne povis trovi edzinon lau via korgusto, tamen en via maljuneco al vi ne mankos gefiloj. (Sonorigas.) SCENO X. Petro. Adelgundo Falk (en rajdvesto, kun vipo aperas en la pordo). Mustardo. Adelgundo (che la pordo). Silentu, maljuna talpo! La atendado tedas min! Mustardo (che la pordo). Sed unu post la alia. Adelgundo. Mutighu, sklavo! La rigardo de miaj okuloj eksplode malfermas shlosojn kaj riglilojn. Mustardo. Nu, bone, eksplodigu! (Eliras el la malantaua pordo.) Adelgundo (al Falk, tre alproksimighinte). Mi estas Adelgundo Falk, rajd-artistino, fame konata tra la mondo sub la nomo Sinjorino Falkonini. Petro (levighas kaj salutas shin ironie kaj ceremonie). Mia nomo estas van der Kapelen, kion vi deziras? Adelgundo. Mi volas heredi. Petro (sidighas). Tion volas multaj. Adelgundo. Sed tuj, antauen! (Krakigas la vipon.) Petro. Chu via tempo estas tiom okupita? Vi ja algalopegas al la heredo, antau chio vi devas diri, kiaj pretendoj -- Adelgundo. Pretendoj? Absurde! Mi neniam parolas per vortoj: unu el miaj rigardoj sufichas, unu rideto mutigas chiun proteston. Mi nomighas Falk -- el Saksujo -- neniam konis mian patron. Petro. Hm, hm, chu vi ne volas ek -- Adelgundo. Mi jam sidas. Petro. Pardonu mi petas, ne malbone akceptu -- Adelgundo. Malbone akcepti? Absurda frazo! Neniam mi malbone akceptas ion, plivole mi preferas tute ne akcepti. Permesu -- (elprenas cigaron el ujo). Petro. Senceremonie -- Adelgundo. Alumeton, mi petas. Petro (prezentas alumeton ekbruligitan). Jen. Adelgundo (prezentas cigarojn). Vi ankau? Petro. Dankon. Mi estas Holandano -- fumas nur pipon, argilan pipon. Adelgundo. Ankau virinoj? Petro. Che ni ili tute ne fumas. Adelgundo. Malsagho! Fumado ghis nun nur aroganteco de l' forta sekso. Pro kio virino ne fumu? Petro. Estimata virino, mi nun permesas al mi demandi, kiel kaj kiamaniere vi plenumas la kondichojn de la heredo. Chu vi ne bonvolas havigi al mi la pruvon, kial vi estas malfelicha? Adelgundo. Mi povas diri al vi mian malfelichon. Petro. Diru do, ekrakontu. Adelgundo. Mi havis oficon en cirko Sidoli kaj oni postulis, ke mi rajdu postmorgau sur elefanto kaj ke mi samtempe portu sur mia brako Tom Puc, la malgrandegulon. Petro. Tio meritas ribelon. Adelgundo. Tial mi eksighis, pensu do, mi sur elefanta dorso? Neniam!!! Petro. Certe, via doloro estas rajta, tiu estas granda malfelicho. Nu, bonvolu nur eniri en tiun chambron, ghis la decida jughado, tie vi trovos kolegojn kaj ech cigarojn, se la viaj ne sufichos. Adelgundo. Sed rapide! Mi ne shatas longdaurajhojn, entute ne volonte restadas longtempe en unu urbo. Tujeco estas chefa afero. Veni, plachi, eksciti furoron, iom da skandalo, poste malaperi. Ien alien, ofte libervole, kelkfoje iom devigite. Se mi heredos, mi farigos novan fotografajhon, vi ankau ricevos ekzempleron. Petro. Kun la vipo? Adelgundo. Certe, neniam sen vipo! (Eliras.) SCENO XI. Petro. Mustardo (poste Johano Falk). Mustardo. Jen venis ankorau maljuna viro. Petro. Bone, enkonduku lin. Mustardo (malfermas la pordon). Eniru do, sinjoro Falk. Johano (eniras). Mi petas pardonon, se mi malhelpas. Mia nomo estas Johano Falk, mi estas vilagha instruisto. Petro. Vi nomighas Falk kaj estas instruisto? Chu vi eble havas filinon en Dresdeno? Johano. Jes, sinjoro, kaj mi estas fiera pri mia Franjo. Petro. Mi scias, ke shi sendas al vi chiujn shparajhojn. Johano. Ne por mi, por siaj gefratoj. Pripensu do la sentadon de patro, devigata akcepti tian donacon, kaj konsentu, ke ankau tio chi igas min tre malfelicha. Petro. Vi estas prava. Tio devige malfelichigas honestan viron. (Al Mustardo.) Alvoku do la junulon, kiu estis tiel senceremonia. Vi jam scias, tiun kun la verda vesto. Mustardo. Aha! Mi antausentas ion! (Malfermas la flankan pordon.) Sinjoro Gustavo Falk! Johano. Kion mi audas -- Gustavo tie chi? (Mustardo eliras.) SCENO XII. Gustavo. Jen mi estas! (Al Johano.) Bona Dio, kion mi vidas? Vi chi tie, Sinjoro Falk? Johano. Vi ja vidas! Koran manpremon! Kiel fartas via patro? Gustavo. Dank' al Dio, bonege! Chu vi ne havas vian Franjon kun vi? Johano. Kiel vi vidas, ne. Shi ja estas -- Petro. Ankorau momenton. Nu junulo, chu vi decidis edzighi kun la knabino, de kiu dependas la heredo? Gustavo. Chu tio estas chio, kion vi volas diri al mi? Petro. Momente chio. Gustavo (al Johano). Nu auskultu, pachjo Falk. Tiu chi sinjoro volas, ke mi edzighu kun alia ol via Franjo. Ne eble. Diru vi mem. Chu ne? Neeble! Petro. Chu vi ne volas almenau vidi la knabinon, per kiu vi povas farighi richa kaj felicha? Gustavo. Richa, eble, sed felicha mi ighos nur kun mia Franjo! Nu, tute egale! Vidita ne estas edzigita. Sed vidinte shin, mi tuj foriros. Petro. Ni atendu! (Malfermas la pordon de la kabineto.) Alproksimighu do, kara infano. SCENO XIII. Samaj. Franjo. Franjo (rapidas en la brakojn de l' patro). Mia patro, kara patro! Gustavo (staras mirante). Johano. Franjo, vi tie chi? Estas tial, ke mi vin ne trovis dome? Franjo. Bona Dio! Jen ankau la kuzo Gustavo! Gustavo (ekkrias laute). Sinjoro Holandano, tiun chi mi volas havi! Petro. Ja, nun estas tro malfrue. Gustavo. Ho, ne shercu! Kial do nun subite tro malfrue? -- Sciu do: tiun chi mi akceptas ech sen heredo. Petro. Geinfanoj, mi klarigos chion. Petro Falk tute ne mortis. Gustavo. Des pli bone! Kie li estas? Senprokraste mi volas paroli kun li. Petro. La maljuna strangulo, kiel bonvole diris la estonta sinjoro superarbaristo, estas mi mem. Kiel knabo mi iris Amerikon. Richa je trezoroj, sed malricha je ghojo mi revenis. Maljuneco ekfrapas, la morto ekstaras malantau mi, mi ne havas infanojn, kaj tial mi demandas vin ambau: Franjo kaj Gustavo, chu vi volas esti miaj infanoj? Ambau. Tutkore. Johano. Tia richa beno de Dio en mia maljuneco! Petro. Vi eksighos el via ofico, vi loghos en mia domo kune kun viaj geinfanoj, kaj mi prizorgos pri la cetero. Gustavo (kiu dume parolis kun Franjo). Nun mi povas kisi vin tute malkashe. Franjo. Chu mi nun efektive estas via fianchino? Gustavo. Kompreneble, kaj en kelkaj tagoj mia edzino. (Al Petro.) Chu ne? Petro. (Ridetante.) Nur paciencon, paciencon! (Oni audas bruon kaj violonon el la flanka chambro.) SCENO XIV. Petro. Kio okazas? Mustardo. Ho, sinjoro, la madejro supreniris en la kapojn de la gesinjoroj. Unue ili disputis, nun chio estas ree ghojo kaj ghuego. Petro. Ili disputis? Do pro kio? Mustardo. Nu, mi ne scias. Unu el ili postulis notojn kaj specialajhojn, la sinjorino kun la vipo tion ne volis permesi, shi ech uzis la vipon. Tion malbone akceptis la sinjoro kiu chiam trinkadis, kaj estus farighinta batalo, se la maljuna sinjorino ne intermiksus sin deklamante frazojn el ia tragedio. Tiam la aliaj ekridis kaj ridante ne povis disputi. Nun denove chiuj estas gajaj kaj la maljuna dancmajstro ludas je danco kiun la dekvarulo aranghas. Jen ili venas. SCENO XV. La samaj. Charles Faucon (venas el la flanka chambro ludante violonon, la aliaj sekvas kantante kaj marshante lau muziko je poloneza pasho). Adelgundo kondukita de Hipolito, S-ino Ghojo kun Gotfrido Falk. Akcipitro (notfarante sekvas). Ili rondiras chirkau la scenejo kaj starighas en duonrondo. Petro. Gesinjoroj, lau la volo de mia mortinta kuzo neniu el vi povas esti la universala heredonto. Charles. Ah mon dieu! Je suis perdu! Gotfrido. Abomene! Mia malshanco! Adelgundo. Se li vivus ankorau, mi lin -- -- -- (minacas per la vipo). Hipolito. Ekstrema dispecigho! Ghojo. Kontrau malfelicho ech dioj vane batalas! Gotfrido (ebrieta). Kaj vi ech ne estas diino. Akcipitro. Jen bonega fino de artikolo por kelkaj eminentaj gazetoj. Petro. Sed por iel kompensi viajn vojaghelspezojn kaj parte ankau viajn maltrafajn esperojn mi havas la komision, pagi al chiu el vi mil spesmilojn. Ghojo. Tia estis la momento, kiam la markizo Poza ekkriis: "Ho, reghino, tamen la vivo estas bela!" Gotfrido. Tio min subtenos almenau dum unu jaro super -- -- -- vino. Adelgundo. Mi iros Svisujon, por tie vivadi kiel privatulino. Akcipitro. La fino de l' artikolo nur ighos pli bona, pli ekscitanta per tio. Charles. Ho, kia ghojo por mia edzino kaj mia bubo! Ni nun povas komenci malgrandan negocon, mi ne bezonos plu dancadi -- -- -- Hipolito. Ekghoju, Dresdena chefaplaudisto, vi perdas konkuranton, char nun oni jam ne aplaudos lau komando. Akcipitro. Haltu, gesinjoroj, nur parlamente! Mi proponas toaston: vivu la kuzo! Chiuj. Vivu, li vivu! Petro. Mi dankas por via bondeziro, kaj mi ghojas povi diri al vi, ke via deziro jam plenumighis. Chiuj (mirege kaj scivole). Kiel do? Kio estas? Petro. La klarigo venos poste, nun ni volas kunsidi kaj gaje matenmanghi. (Kurteno.) Tie chi oni parolas Esperante Unuakta komedio de T. Williams (1859) tradukita kaj aranghita de M. Hankel. PERSONOJ: Majoro Raten Sinjorino Julieta Raten, lia edzino Sinjoro Bergwald Sinjorino Bergwald, lia edzino Elza, ilia filino Viktor Dubois Berta, servistino Policano Komisiisto Loko: Dresden. Tempo: Hodiau. Fenestro Pordo 3 _____ . . . _______ . . . _____ / \ . \ Pordo 2 . \ . . / Scenejo . Pordo 4 . . Pordo 1 . \ . \ /_______________________________________________\ SCENO I. Bele meblita chambro. Elza aranghas florojn, Berta vishas tablojn kaj objektojn. Elza. Nun mi aranghas la florojn kaj tiam chio estos preta! La luontoj povas veni! Ke ili nur venu! Certe ili vidos la grandan afishon: Tie chi oni parolas Esperante. (Shi montras la afishon kaj remetas ghin en la fenestron.) Berta. Sed estis granda laboro! De la kvina matene hodiau mi penas kaj laboras. Elza. Mi ja helpis al vi, kaj nun la chambroj estas en bona ordo kaj tre komfortaj. Berta. Certe, la gastoj estos kontentaj! Ni donos al ili la tutan etaghon, kaj ni loghos en la kvara, sub la tegmento. Sub la tegmento en tiu chi varmega semajno de Augusto! Elza. Tio estis ja la deziro de miaj gepatroj ludoni la loghejon dum la kongreso. Tial ni chiuj lernis ja Esperanton tiel fervore. Ankau vi, Berta, efektive bone parolas. Berta (rigardas la florojn). Fraulino, aldonu tiun chi belan filikon al la rozoj! Elza. Filikon? Vi scias la nomon? Mi jhus volis serchi ghin en la vortaro. Berta. Ho, fraulino, mia kuzo la policano, donis al mi bukedon de rozoj kaj filiko. Elza. Chu via kuzo, la policano ankau donis al vi mirtojn kaj violetojn? Berta. Certe, certe, fraulino! Elza. Vi estas felicha knabino! Ho ve, mi neniam revidos la charman sinjoron, kiu al mi donacis violetojn en Parizo! SCENO II. (Sinjorino Bergwald eniras el pordo 2.) Sinjorino Bergwald. Fine la dormochambroj estas pretaj. Nur la "Manolon" oni ne ankorau sendis. (La sonorilo de pordo 3 eksonas.) Eble jen, vidu Berta. (Eniras komisiisto.) Komisiisto. Mi alportas la objektojn achetitajn de Sinjoro Bergwald: manol, skribmashinon, . . . . . . Sinjorino Bergwald. Bona Dio! Kion do mia edzo pensas? Li deziras ludoni chambrojn pro profito, kaj li elspezis jam multe da mono. La tuta familio vizitis Esperantajn kursojn dum tri monatoj. . . . SCENO III. (Eniras Sinjoro Bergwald el pordo 3, alportante jhurnalojn.) Sinjoro Bergwald. Estas la chefafero, la jhurnaloj! Niaj gastoj deziros revidi siajn gazetojn. (Chiuj elprenas unu au du el ili kaj elvokas.) Sinjoro Bergwald. Jen la Revuo. Sinjorino Bergwald. Jen Lingvo Internacia kaj Tra la Mondo. Elza. Ho jen, tute nova gazeto! Sinjoro Bergwald. Estas "La Bela Mondo". Charma titolo, chu ne? Berta. Kaj ghia enhavo! Estas belega! Mia kuzo, la policano, konas presiston, li ricevis unu el la provaj ekzempleroj. Sinjorino Bergwald. Chu vi achetis tiujn chi jhurnalojn? Sinjoro Bergwald. Jes, mia kara. Donace mi ilin ne ricevis. Sinjorino Bergwald. Ghis nun estis nur elspezoj. Nun ni pripensu la enspezojn. Kiom do ni ricevos por niaj chambroj? Sinjoro Bergwald. Mi pensas eble dudek Markojn po semajno. Berta. Permesu, sinjoro. Diru 10 spesmiloj, tio ne shajnas tiel multe. Sinjoro Bergwald. Kion vi scias pri spesmiloj? Berta. Mia kuzo, la policano, klarigis al mi la aferon. Li diris, ke dum la kongreso vi donos al mi la salajron en spesmiloj -- 20 spesmiloj monate. Sinjoro Bergwald. Kie do estas la tarifo, alportu ghin Elza. (Elza alportas grandan kartonon.) Elza. Jen, pachjo. Sinjoro Bergwald (post serchado en la tarifo). Mia bona infano tio ne estas ebla. Mi ja ne ankorau havas la profiton. Ni ja chiuj havos iom da gheno, sed post la kongreso ni chiuj loghos en Weisser Hirsch, tiam aliaj laboros kaj ni havos la plezuron! Elza. Tio estas nenio! Mi denove dezirus iri Parizon! Berta (faras signon de monricevo). Kaj mi sinjoro? (Eksonas la sonorilo 3.) Sinjoro Bergwald. Ho, eble luontoj! Rapide, rapidege chion en ordon. Elza forprenu vian florkorbon, kuru, kuru! (Elza kun la korbo eliras je pordo 1.) SCENO IV. (Berta enkondukas sinjorinon Raten kaj sinjoron Viktor Dubois per pordo 3.) Berta. Venis gesinjoroj kiuj deziras loghejon. (Eliras el pordo 3.) Sinjoro Bergwald. Kie do estas la vortaro? (Ekprenas ghin.) Viktor. Kiajn chambrojn vi ludonos? Sinjoro Bergwald (en embaraso). Kion vi deziras? Momenton! Momenton! (Li malfermas la vortaron.) Viktor (pli laute). Kiajn chambrojn vi estas ludononta? Sinjoro Bergwald. Onta -- inta -- anta -- mi chion forgesis! Sinjorino Julieta Raten. Eble mi povas helpi. Chu vi ludonos tiun chi belan chambron? Sinjoro Bergwald. Certe, certe mi ludonos, nun mi komprenas, la du chambrojn dekstre, kune kun tiu chi komuna salono, 20 Mark semajne. Sinjorino Bergwald. Dek spesmiloj. Sinjoro Bergwald. Jes, 10 spesmiloj, jen la tabelo. Estas tre simpla afero, chiam la duono. Viktor. Tio estos bona profito por ni, chiam la duono, bonege, mi kalkulos. (Rigardas sur la tarifon.) Julieta. Mi prenas la du chambrojn, bonvolu alportigi mian kofron kaj sendi al mi la servistinon. (Sidighas en seghon alshovitan de Viktor, babilas kun li.) Sinjorino Bergwald (al sia edzo). Estas iom malfacila afero por mi, esti luigantino, char mi estas el la familio von Blücher. (Al sinjorino Raten, tre majeste.) Mi sendos mian servistinon. (Eliras je pordo 3.) Sinjoro Bergwald. Kaj mi skribos la kontrakton. (Eliras pordo 3.) SCENO V. Julieta. Viktor. Julieta. Kaj nun, sinjoro, mi denove esprimas al vi mian sinceran dankon pro la peno, kiun al vi kauzis mia embaraso. Viktor. La plezuro servi tian charman sinjorinon estas sufiche da rekompenco. Julieta. Kia malfelicho ke sur la lasta stacio mia edzo kaj mi perdis unu la alian. Mi en la kupeo, li ekstere kun la limonado -- kaj jen la vagonaro forveturis! Viktor. La malfelicha edzo! Li kuris, kuris, kuregis, sed la vagonaro forrapidegis. Li nun estos senkonsola! Julieta. Tiu kara bonulo! Li havas la plej bonan koron de l' mondo, sed nun certe li estas kolera pro zorgo rilate al mi. Kion fari en tiu chi fremda urbo sen vi? Viktor. Mi havas bonan ideon. Mi legis, ke la policanoj de Dresdeno lernis Esperanton, ili vin helpos. Jen unu el ili! (De l' fenestro.) Ho, sinjoro policano, mi petas. (Al Julieta.) Ankau en Parizo la policanoj nun lernas Esperanton, bona, bonega afero! Policano. (Oni vidas momenton Berta malfermantan la pordon.) Chu vi bezonas mian helpon? Viktor. Jes, sinjoro. Tiu chi sinjorino perdis sian edzon dum la vojagho, li eble alvenos per alia vagonaro, bonvolu konduki lin tien chi! Policano. Sinjorino priskribu al mi la sinjoron. Julieta. Li estas granda, havas longan barbon, grizan chapelon kun granda verda stelo. Policano. Chapelon kun stelo? Bonege, mi lin trovos. (Klinighante eliras.) Julieta. Nun mi iom shanghos mian vestajhon, mia edzo ja certe baldau venos. Viktor. Kaj nun mi komencos serchi mian anghelon. Ho, sinjorino, en tiu chi urbo loghas la plej charma fraulino de la mondo, sed mi ne scias kie, mi serchos shin. Mi renkontis shin sur balo en Parizo, mi nur konas shian antaunomon "Elza"! Mi faris tiun longan vojaghon por trovi shin. Julieta. Vi estas enamighinta? Viktor. Perfekte! Mi ne lacighos en la serchado! Julieta. Mi deziras bonan sukceson. Adiau. (Foriras ridetante.) Viktor. Agrabla sinjorineto, sed tute ne komparebla al mia "Elza"! SCENO VI. Sinjoro Bergwald (pordo 3). Pardonu sinjoro, mi forgesis ion. Bonvolu pagi la duonon de la luprezo antaue. Viktor. Kial vi tion diras al mi? Sinjoro Bergwald. Kial ne? Chu via edzino havas la monujon? Viktor. La sinjorino ne estas mia edzino. Sinjoro Bergwald. Kio do shi estas? Viktor. Estas mia, mia konatino. Sinjoro Bergwald (rigardas en la vortaron). Konatino? Kio tio estas? Mi esperas, ke chio estas en bona ordo. Elza (eniras tra pordo 1). Viktor kaj Elza rekonas unu la alian. Viktor. Chielo! Elza. Sinjoro Viktor. (Mallaute.) Sinjoro Bergwald. Kion vi deziras? Elza. Pachjo, mi nur forgesis mian tranchilon. Viktor. Mia anghelo, mia Elza! Sinjoro Bergwald. Ne perdu tempon, la aliaj chambroj ne estas preta. Elza. Jes pachjo, sed mi tuj revenos. Viktor. Mia kara sinjoro, chu vi havas alian chambron haveblan? Sinjoro Bergwald. Certe, la malgrandan chambron maldekstre. Viktor. Mi ghin luprenos, tuj luprenos. Jen dek spesmiloj, kara estonta bopatro! (Donas monon al Sinjoro Bergwald kaj rapide eniras la pordon 4.) SCENO VII. Sinjoro Bergwald (rigardas en la vortaron). Bopatro? Eble insulto? Ne estas en la vortaro. Sed jen la mono! Bona ideo skribi sur afishon: Tie chi oni parolas Esperante. (Eniras Sinjorino Bergwald kun Berta, kiu brosas boton.) SCENO VIII. Sinjorino Bergwald. Imagu nur, tiu chi Berta postulas duoblan salajron. Sinjoro Bergwald. Ne eble. Berta. Tamen eble. Mi havas duoblon da laboro. (Sonorilo eksonas el la chambro de Julieta, pordo 2.) Sinjoro Bergwald. Kuru, kuru rapide, nia loghantino sonorigas. Berta. Nova sinjorino servota, tion mi ne povas. (Iras en la chambron de Julieta.) Sinjoro Bergwald. Mi ludonis la malgrandan chambron al la juna sinjoro por 10 spesmiloj. Bonege, chu ne? Sinjorino Bergwald. Mi havos novan silkveston? Sinjoro Bergwald. Ni vidos, vidos, eble! Berta (revenas kun la shuoj de Julieta). Nun mi devas purigi alian paron da shuoj! Chu vi donos al mi duoblan salajron? Sinjoro Bergwald. Kial vi povas esti tiel malmodesta? Berta. Mi ne estas malmodesta. Mia kuzo, la policano diras, duobla laboro meritas duoblan salajron. Chu vi volas ghin doni au ne? Sinjoro kaj Sinjorino Bergwald. Certe ne! Berta. Tiam, gesinjoroj, brosu mem la botojn de viaj luantoj, mi ghin ne faros. Jen la antautuko kaj la broso, mi prenas mian liberecon! Adiau! (Forkuras.) SCENO IX. Sinjorino Bergwald. Kion fari nun? Idino de la familio von Blücher ne povas brosi shuojn! Sinjoro Bergwald. Sed ni ghin devas fari, ni ludonis la chambrojn kun servado. (La sonorilo de Julieta audighas.) Sinjorino Bergwald (demandas che la pordo). Kion vi deziras? Kompreneble la sinjorino deziras la shuojn, helpon je la vestigado poste teon kaj tiel plu! Estas neaudite! Sinjoro Bergwald. Se vi ne volas helpi la sinjorinon, mi ghin faros. Sinjorino Bergwald. Ne, ne, vi certe ne devas, mi ghin faros. Ho, miaj praavoj! Se vi scius, ke idino de la familio von Blücher devas purigi shuojn! (Eniras la chambron de Julieta.) (Sonorigado de la alia flanko.) Sinjoro Bergwald (frapas al la pordo de Viktor). Li ankau postulas la botojn. Tie ne estas helpo, mi devas, devas fari ghin. (Prenas la antautukon.) Mi ne estas el la familio von Blücher, sed tio estas tute kontraua al mia inklino. Tamen -- -- (la sonorilo de la pordo 3 eksonas). Diablo, jen la sonorilo de la loghejo. Mi devas malfermi. SCENO X. (En tiu chi momento Viktor kaj Elza malfermas la du pordojn 1 kaj 4.) Elza. Se mi nur scius, chu sinjoro Viktor venis pro mi! Viktor. Servisto! Servanto! -- Ho chielo, la objekto de mia amo, ne estis fantomo! Elza. Vi sinjoro, vi loghas en nia domo? Viktor. Felicha hazardo kondukis min tien chi! Elza. Mi kredis, ke vi forgesis min! Viktor. Vin forgesi, neniam, neniam, ho fraulino Elza. Elza. Kial do vi venis Dresdenon? Viktor. Por trovi vin, mia adorata! SCENO XI. (Revenas Bergwald, la du pordoj brue estas fermataj.) Bergwald. Diablo! Kia terura trablovo! (Eniras sinjoro Raten. Kolonia uniformo, tre malghentile.) Raten. Kial vi forkuris sinjoro? Vi lasis min sur la shtuparo? Sinjoro Bergwald. (Brosante boton.) Pardonu, mi audis ion tie chi. Raten. Chu vi estas la shupurigisto de tiu chi gastejo? Sinjoro Bergwald. Shupurigisto? Raten. Servisto, lakeo, se vi tion preferas. Sinjoro Bergwald. Tute ne sinjoro, mi nur faras tion pro komplezemo je miaj loghantoj. (Frapas al la pordo de Viktor.) Sinjoro, jen viaj botoj. (Viktor iom malfermas kaj prenas ilin.) Ne sinjoro, mi estas la posedanto de tiu chi domo. Raten. Vi do ludonas loghejojn? Sinjoro Bergwald. Certe, sed mi nun chiujn fordonis. Raten. Diablo! Kial vi ne forprenis la anoncon: loghejojn! tie chi oni parolas Esperante? Chu vi opinias, ke mi nur eniris por vidi vian malinteresan vizaghon? Cetere, kiuj estas viaj luantoj? Sinjoro Bergwald. Sinjorino kaj sinjoro. Raten. Kiel? Kia sinjorino kaj sinjoro? Sinjoro Bergwald. Pardonu, mi estas Dresdena domposedanto, mi ne bezonas respondi viajn demandojn. Krom tio vi shajnas tre ekscitita! Raten. Ekscitita, ata, ota! Chielo, malbenite, ate, ote! Mi do devas esti ekscitita. Mi alvenis per automobilo, char lokomotivo ne estis havebla! Miaj okuloj estas plenaj de polvo. Donu al mi akvon! Sinjoro Bergwald. Akvon? Raten. Certe! Por ellavi la polvon el miaj okuloj. (Vidas la florojn.) Jen, tio sufichos. (Eljhetas la florojn, lavas al si la okulojn.) Sinjoro Bergwald. Sinjoro! Vi difektas mian tapishon. Raten (sekigante la manojn per la kurteno). Tio ne difektos ghin. Sinjoro Bergwald. Miaj kurtenoj! Ho ve! Mi alportas mantukon. Raten. Ne necese! (Alshovas seghon.) Sidighu! Sinjoro Bergwald. Dankon! Mi ne estas laca! Raten (ordonema). Sidighu! Sinjoro Bergwald (mallaute). Chu mi alvoku policanon? Raten (ankau sidighas, multe pli afable). Chu vi estas fraulo au edzo? Sinjoro Bergwald. Edzo. Raten. Mi estas kontenta. Vi havos kompaton kun malfelicha edzo kiel mi. Sinjoro Bergwald. Dio mia! Raten. Mi vivis dudek jarojn en la kolonioj, fine la hotentotoj min tedis, mi revenis Europon kaj edzighis kun juna bela hispanino . . . . kaj nun . . . Sinjoro Bergwald. Kion li diros al mi? Raten. Ni estis tiel felichaj! Per Esperanto ni trovis unu la alian, Esperanto estis la lingvo de nia amo. Mi deziris ghojigi mian edzinon per la vizito de la kvara kongreso. Kaj nun, kiam en la lasta stacio mi alportis al shi bulkojn, shi ankau petis limonadon. Mi iras alporti ghin ne rimarkante, ke la dek minutoj pasis -- jen la vagonaro forveturas kun mia edzino kaj juna bela danghera Franco. Sinjoro Bergwald. Danghera Franco? Raten. Jes, li estis kun ni en la sama kupeo! Ili ne parolis unu vorton kune, dum la vojagho, sed nun mi vidas la ruzon, ili volis forkuri -- la limonado nur estis preteksto. Sed mi ilin trovos! Mi ilin mortigos! Mi ilin polverigos, mi ilin disrompos kiel -- (li ekkaptas la florvazon). Sinjoro Bergwald. Sinjoro! Estas Saksa porcelano! Raten (residighas). Sinjoro, al mi diris policano, ke tiaj personoj eniris tiun chi domon, montru ilin al mi, montru al mi viajn loghantinojn. (Ekstaras kaj pushas la seghon kontrau la planko.) Sinjoro Bergwald. Trankvilighu, sinjoro! Vi detruas la domon! Raten. Montru viajn loghantinojn! Sinjoro Bergwald (al si mem). Dio mia! Se la juna sinjorino estas la forkurinta edzino! Ni chiuj estus perditaj! Raten (ekstarante kaj renversante sian seghon). Vi rifuzas montri al mi vian loghantinon? SCENO XI. (Sinjorino Bergwald eniras, pordo 3.) Sinjoro Bergwald. Jen mia edzino, dank' al Dio, luma ideo! Sinjoro, mia loghantino. Raten. Kiel, tiu maljunulino? Sinjorino Bergwald. Maljunulino? Mi? Sinjoro Bergwald. Diru jes, au ni chiuj estas perditaj! Raten. Chu vi estas la loghantino de tiuj chi chambroj? Sinjoro Bergwald. Jes, diru jes! Sinjorino Bergwald. Je-e-e-e-es. Raten. Ekvidinte vin, sinjorino, miaj suspektoj koncerne tiu chi domo tute malaperis. Mi serchos alie, kaj poste mi revenos en la Centralhotelon. Trovonte ilin mi -- mi -- (kun bruo eliras). SCENO XII. Sinjorino Bergwald. Ho, kiu estis tiu chi persono? Sinjoro Bergwald. Kiu li estas? Certe iu sovaghulo, regho de la kanibaloj au iu chefrabisto. Sed ni ne devas perdi tempon (frapas al la pordo 2). Ho, sinjorino, havu la bonecon, mi devas tuj paroli kun vi! SCENO XIII. (Eniras Julieta.) Julieta. Kun mi sinjoro? Sinjoro Bergwald. Certe sinjorino. Vi estas kulpa de granda embaraso, en kiun vi jhetis honorindan viron kiel min per via terura edzo. Julieta. Mia edzo! (Elza aperas en la pordo 1 kaj auskultas.) Sinjoro Bergwald. Certe, sinjorino. Via edzo, de kiu vi forkuris sub preteksto de bulko kaj limonado. Julieta. Mia edzo estis tie chi? Ho, kial vi tion ne al mi diris? Sinjoro Bergwald. Char li volis mortigi vin kaj la junan francon, la partoprenanton de via forkurado. Elza. Kion mi audas! La partoprenanto de shia forkuro! Terure! (Rapide malaperas.) Julieta. Forkuro, sinjoro! Kiel vi tion riskas diri! Chielo, en kia terura situacio mi min trovas! Mia edzo estas tiel jhaluza, li faros ion malbonan en sia erara opinio! Mi chion al li klarigos, kie li estas? Sinjoro Bergwald. Li parolis pri la Centralhotelo, la plej proksima angulo. Julieta. Mi tien iros. Mi nur prenos mian chapelon. (Eniras shian chambron pordo 2.) SCENO XIV. Sinjorino Bergwald. Ho, kial ni do elmetis la anoncon: Tie chi oni parolas Esperante. El tio la tuta malfelicho rezultis! Sinjoro Bergwald. Trankvilighu mia kara, bonvolu nur pretigi kafon kaj teon por niaj gastoj. Sinjorino Bergwald. Fantomoj de miaj praavoj! Ne vidu la malhonoron de via malfelicha idino! (Eliras.) SCENO XV. Julieta (revenas el sia chambro kun chapelo). La hotelo je la angulo, vi diris sinjoro? Sinjoro Bergwald. Jes sinjorino, mi ghin al vi montros. (Mallaute.) Estus mortigo se li shin trovus tie chi! (Laute.) Mi montros, mi montros! -- (Bergwald kaj Julieta eliras el pordo 3.) SCENO XVI. (Elza el pordo 1, iom poste Viktor el pordo 4.) Elza (falinte en apogseghon). Chu tio estas ebla! Sinjoro Viktor forkuris kun edzinighita virino! (Eltiras naztukon.) Terure! Viktor. Fine ili chiuj foriris! Ho la objekto de mia adorado! Mia kara fraulino -- Elza. Forlasu min! Foriru de mi, via agado estas malhonesta, perfida. Viktor. Chielo! Kion do mi faris? Elza. Mi chion audis, sinjoro. Chu vi povas nei, ke vi alvenis tien chi kun sinjorino, kun edzinighita sinjorino -- kun kiu vi forkuris? Viktor. Charma fraulino, mia vorto de honoro: mi shin vidis la unuan fojon hodiau matene en la vagonaro. (Metas la manon al sia koro.) Je la honoro de Franco, fraulino, mi amas nur unu sinjorinon en la vasta mondo kaj tiu estas via charma persono. Mi tion jhuras je tiu chi maneto! (Genufleksas antau Elza. Eniras sinjoro Bergwald kun kafopledo.) SCENO XVII. Sinjoro Bergwald. Hallo! Kio tio estas? Elza. Chielo, mia patro! Viktor. La estonta bopatro! Sinjoro Bergwald (starigas la pledon sur tablon). Klarigu al mi la aferon, sinjoro, kial mi vin trovas en la sintenado de shuisto je la piedoj de mia filino? Viktor. Sinjoro, la senmorta Shekspir diras: "Mallongeco estas la animo de l' sprito". Mi havas la honoron peti la manon de via infano por edzigho. Sinjoro Bergwald. Chu vi estas freneza? Viktor. Jes, certe. Mi amas shin kaj shi amas min. Sinjoro Bergwald. Kiel, post kvin minutoj? Tion mi chesigos! Mi postulas ke vi tuj forlasu mian domon. Viktor. Tute ne, sinjoro, mi pagis por unu semajno kaj mi restos. Unue mi havos mian kafon. (Sidighas apud la tablo.) Sinjoro Bergwald. Mi -- mi sufokighos pro kolero! Kaj chion kauzis la infera anonco: Tie chi oni parolas Esperante! SCENO XVIII. Raten (pordo 3, kolerege). Mi do estis prava! Policano diris al mi ke mia edzino loghas en tiu chi domo. Mi estas bonkora, trankvila viro, ghis nun mi estis dolcha kiel shafido, sed nun mia kolero eksplodos -- donu al mi mian edzinon! (Kaptas Bergwald je la brusto.) Sinjoro Bergwald. Lasu min, vi krispas mian chemizeton! Raten. Vi ne volas? Mi mem shin trovos. (Eniras la chambron de Julieta, pordo 2.) Sinjoro Bergwald. Tio estas tro multe. Mi alvokos policanon! Kial do ili chiuj lernis Esperanton, se ili nun ne al ni helpos! Viktor. Bonege, kunvoku la tutan policanaron. Raten. (Revenas.) Strange, mi rigardis en la shrankon, sub la liton, sed nenie ia sinjorino Raten. Tamen mi vidis shiajn vestojn kaj chapelojn. (Lautege.) Sinjoro, kie estas mia edzino? Sinjoro Bergwald. Shi -- shi -- shi eliris. Raten. Eliris? Shi do estis tie chi? Sinjoro Bergwald. Nu jes, shi estis. Shi jhus iris al la Centralhotelo por trovi vin. Raten. Mensogulo! Vi denove trompas min. Jen alia chambro, mi supozas, ke shi sin kashas tie. (Volas eniri la chambron de Viktor.) Viktor. (Levighas kaj ekstarighas inter Raten kaj pordo 4.) Diablo! Neniu eniru en mian propran chambron. Raten. Fulmo kaj tondro! La malbenita juna fripono. (Kriegante.) Kie estas mia edzino? Viktor. Mi ne scias. Raten. Vi mensogas, vi pagis la kondukiston de la fervojo por ke li forveturu sen mi. Viktor. Kia neebla ideo! Raten. Fripono! Donu al mi mian edzinon. Viktor. Gardu vin, sinjoro. (Alprenas atakan sintenadon.) Sinjoro Bergwald. Bona Dio! Se vi volas rompi al vi la kapojn, ne faru ghin super mia nova tapisho. Raten. Sinjoro, vi donos al mi tujan kontentigon. Mi neniam vojaghas sen pistoloj. (Elprenas paron el sia posho, donante unu el ili al Viktor.) Viktor. Sinjoro, vi estas efektiva bifsteko. Raten. Sinjoro, post du minutoj vi estos mortigita hundo! SCENO XIX. Sinjorino Bergwald poste Julieta. Pordo 3. Sinjorino Bergwald. Sinjoroj, kion vi faras, kio tio estas? Raten. (Rigardas el la fenestro.) Jen mia edzino kun policano! Ili venas tien chi, kia stranga afero! Mi min kashos post la kurtenoj kaj nun auskultu: kiu el vi perfidos mian cheeston tiu ricevos kuglon en la cerbon. Sinjoro Bergwald. Ho, kial mi skribis: Tie chi oni parolas Esperante! Julieta. (Parolante malantauen.) Mi dankas vin, sinjoro policano! Sed kion vi havas, kial vi havas tiajn ektimigitajn mienojn? Chu io okazis dum mia foriro? Chu mia edzo estis tie chi? Chu iu el vi lin vidis? Sinjoro Bergwald. Ne! Sinjorino Bergwald. Ne! Viktor. Ne! Julieta. Des pli bone (al Viktor) char se li vin trovus sinjoro, mi ne scias kio okazus. Raten. Fulmo kaj tondro, shi timas por tiu bubo. Julieta. Mia kara edzo estas tiel jhaluza! (Al sinjorino Bergwald.) Se li nur estis vidinta la afablan manpremon de via edzo kiam mi eniris la pordon -- Sinjoro Bergwald (Tremante.) Tute ne, tute ne, mi ne premis al vi la manon. Mi jam sentas la kuglon inter miaj shultroj! Julieta. (Iom mirigita al Viktor.) Mi estas certe, ke vi rimarkis la kolerajn rigardojn de mia edzo en la kupeo, kiam vi hazarde rigardis min. (Viktor forte balancas la kapon.) Mi efektive kredas, ke li estis jhaluza je vi! Je vi, kiu mortas pro amo al juna fraulino, kun kiu vi konatighis en Parizo, sur balo. Raten. Balo? Parizo? (Strechas la kapon el la kurtenoj.) Julieta. Kaj kiun vi tiel fervore amas, ke vi traveturis tian longan vojon por retrovi shin. Raten. Kion shi diras? (Rapidegas antauen, subenshirante la kurtenojn.) Chu tio estas efektive vera, ke vi amas ian alian? Julieta. Mia edzo! Gesinjoroj Bergwald. La kurtenoj! Viktor. Kion vi volas diri, sinjoro? Sinjoro Bergwald. Certe, certe, mi ghin scias. La juna fraulino estas mia filino. Raten. Via filino? Vi neniam diris, ke vi havas filinon! Montru shin, montru al ni vian filinon! (Elza eniras dum la lastaj vortoj.) Sinjoro Bergwald. Jen venas mia filino. Raten. Ah, charma fraulino. Tute malsimila al la gepatroj. Junulino, chu tiu chi bela fremdulo enamighis je vi? Elza. (Ruzete rigardante Viktoron.) Almenau li tion diras. Viktor. Kaj li estas sincera! (Al la gepatroj.) Miaj karegaj gesinjoroj, mi petas, donu al mi la manon de via charma infano, mia patro estas tre richa: Dubois kaj kompanio, strato San Lazaro en Parizo. Raten. Dubois kaj kompanio, strato de Lazaro, bone, mi konas la firmon, ekzistas dua en Afriko. Kia azeno mi estis! (Subite.) Prenu shin, junulo, shi estas la via! Estu benitaj miaj infanoj! Sinjoro Bergwald. Pardonu, mi estas la patro. Mi priparolos la aferon kun mia edzino, kaj se chio estas en bona ordo, mi ne scias, kial ni ne akceptu lin kiel bofilon? Nova vorto kiun mi lernis! Viktor. (Kisas la manon de Elza.) Kia felichego! SCENO XX. (Berta kaj policano eniras. Berta embarasate klinighas.) Sinjorino Bergwald. Nu Berta, chu vi revenas? Chu vi nun pensas alie? Berta. Jes, sinjorino, mia kuzo la policano diras, ke por Esperanto oni devas ion oferi, Esperanto estas ideala afero! Raten. Sinjoro policano, vi estas prava! Per esperanto kaj via helpo mi retrovis mian edzinon! Viktor. Per Esperanto mi vin trovis! Elza. Vivu Esperanto! Policano. Permesu, ankau mi per Esperanto trovis fianchinon! Sinjoro Bergwald. Kaj mi akiris bofilon! Chu ne estis bone meti en la fenestron: Tie chi oni parolas Esperante? (Kurteno.) La Renkonto Komedieto originale verkita de Marie Hankel. PERSONOJ: Ruso Anglino Francino Italo Germano Kelnero SCENO: Restoracio. (Kelnero kun telertuko, aranghas objektojn.) Vojaghanto (eniras). (Ruso, Polo au alia fremdulo diras en sia nacia lingvo.) Shajnas esti la ghusta loko! (Diras la nomon de la tiea restoracio.) Mi skribis al la firmo Cook pri mia vojagho al Norvegujo. Cook al mi respondis, ke mi trovos tie chi kunvojaghontojn je tiu chi horo. Nun mi atendos. (Al kelnero, montrante la karton de la trinkajhoj.) Vinon! (Eltiras el sia posho rusan au polan gazeton, legas.) Anglino (eniras). O, I think I am right here. (Nomas la restoracion.) O yes, all right. I wrote to Cook about a voyage to Denmark, Sweden and Norway. The office sent me a letter -- o yes, all right! Here I am to find my fellow travellors. There a gentleman is sitting, perhaps he is one of the company. I'll ask him. (Rimarkante la kelneron.) Some tea, please. Courage now, courage! Sir, o please, I want to ask you, if you are one of the travellors, who are to meet here today? Ruso (ruse). Mi tre bedauras, mi ne komprenas. Anglino. Seems to me, the gentleman does not understand english? How is it possible? That is a great pity, I hoped so to find good company. I am so sorry. What countryman are you? Ruso (ruse). Mi bedauras, mi ne komprenas ian anglan vorton. (Germane, iom shancelighe.) Verstehen Sie vielleicht Deutsch? Anglino. What did you say? I did not understand you. O it is horrid! I so hoped to enjoy my journey, now I lose all hope for any pleasure! (La kelnero aportas teon.) I thank you! But o, no, no! Please hot, hot, hot! Kelnero. Yes! (Post minuto alportas varmegan lakton.) Francino (eniras). C'est juste ici, je pense! (Nomas la restoracion.) C'est ça, c'est juste! J'ecrivais à l'office de Cook à cause d'un voyage à Danemark, la Suede et la Norvège. Je veux voir le monde un peu, je dezire faire des connaissances agréables. C'est pour ça, que j'écrivais a Cook. Il m'écrit que je trouverai ici dans le restaurant (nomo) à cette heure bonne société, des compagnons agréables. (Al la kelnero.) Du chocolat, s'il vous plait. Voilà un monsieur, voici une jeune dame! Ah madame, ai-je l'honneur de voir une des dames partoprenantes au voyage à Danemark? Anglino. O I am very sorry, I don't understand you. I can not make out what you mean. It is a great misfortune, that we are speaking different languages. (Kelnero alportas chokoladon. Chiuj sidighas apud apartaj tabloj kun malgajaj mienoj.) Italo (eniras). Ecco mi arrivato! Devo trovar qui i miei compagni di viaggio, come dice la lettera di Cook. -- Va bene, vi sono qualque signore e signori. (Alparolas la tri gesinjorojn unu post la alia, chiu el ili skuas la kapon.) Scusi, mi chiamo . . . . ., sono venuti qui per trovar i compagni di viaggio? -- Non capiscono l'italiano? -- Nea anche Lei? -- Peccato! -- (Al kelnero, kiu neas.) Parli italiano? -- Ma che cosa si deve fare? Dami un bicchiere di limonada! (Sidighas malesperante.) Germano (eniras, esperante). Chefkelnero! Glason da biero! (La gastoj chiuj ekstarighas.) Ruso. Kion mi audas! Esperanto! Anglino. Kia surprizo! Nia kara lingvo! Francino. O sinjoro, vi parolas Esperante? Italo. Fine, fine! Kia felicho! Ruso. Nun ni povas paroli pri nia afero! Anglino. Chu vi estas kunvojaghonto? Francino. Vi estas nia bona anghelo! Italo. (Al kelnero alportante la bieron.) Kaj vi estas nia angheleto, nun ni ne estos plu mutaj shafoj, ni estos felichaj homoj. (Al la germano.) Sinjoro, ni dankas vin, ghis nun ni ne povis kompreni unu la alian. Germano. Mi tre ghojas, ke mi elparolis la sorchan vorton. Nun ni ja povas sidighi kune. Sed, karaj amikoj kaj samideanoj, permesu al mi demandon. Kial vi ne tuj provis nian lingvon? Ruso. Neniu min ghis nun komprenis. Anglino. Kiam mi parolis esperante, oni alportis al mi fromaghon. Francino. Al mi oni alportis mineralakvon. Italo. Kaj mi, gesinjoroj, estis en granda danghero! Mi parolis esperante, la homoj miris, paroletis mallaute, faris signon tiel (tushas la frunton) ili kredis, ke mi estis freneza! Ili volis meti min en sanigejon, en frenezulejon. Tiam mi jhuris ne plu diri unu esperantan vorton, mi jhuris silenti pri Esperanto! Ruso. Mi faris la saman. Anglino. Ankau mi jhuris. Francino. Mi same. Germano. Bone, bone, bonege! Kia malsagha jhuro! Kaj tamen tre kompreneble. Kiom da malbono ni chiam devis audi pri nia lingvo! Ghi estas utopio, sensencajho, miksajho, neebleco, morte naskita infano! Nu, feliche la infano vivas kaj ridas, ghis nun ghi nur ludis, baldau ghi estos matura homo, kiu laboros kaj plenumos gravajn taskojn. Sed karaj amikoj, permesu alian demandon. Vi diras, ke vi ne komprenis unu la alian, vi shajnas al mi kleraj, instruitaj personoj, vi vojaghas en Germanujo, kial do mi petas, vi ne lernis la germanan lingvon? Ruso. Por diri la veron, mi ja komprenas kaj parolas la germanan lingvon sufiche bone. Sed oni min plej ofte ne komprenas, tial mi parolas germane nevolonte. Germano. Nu bone! (Al la anglino.) Sed vi sinjorino? Via nacio estas parenca al la nia, vi estas niaj kuzoj, niaj karaj gekuzoj, vi do amas nian germanan lingvon? Anglino. Ho, sinjoro, mi ne scias. Ho jes, mi ghin ne malamas, sed mi tute ne havis la eblecon lerni ghin. En mia urbeto ne ekzistis germana instruisto; Esperanton mi lernis el "The whole of Esperanto" de Chefech, sen instruisto. Germano. Mi tion komprenas. (Al la Francino.) Sed vi sinjorino, kial vi ne lernis germanan? Francino. O, sinjoro, pardonu, mi ne volas ofendi vin, sed germana lingvo -- Germano. Nu, parolu nur, mi petas. Francino. La germana lingvo estas terure malfacila. Mi provis lerni ghin. Sed nek mi nek mia bona instruistino povis elparoli la dikajn vortojn. Kontraue Esperanto, kiel bele ghi sonas. Sed germanan, pardonu mi ne povis lerni tiun teruran lingvon! Germano. Ho ve, kion mi devas audi! (Al la Italo.) Sed vi sinjoro, kian motivon vi havis por ne lerni la germanan, anglan au francan lingvon? Italo. Mi ilin lernis, mi lernis kvin lingvojn en mia lernejo. Germano. Des pli bone! Vi do havis la eblecon de interparolado kun tiuj chi sinjorinoj? Italo. Tute ne sinjoro, mi lernis la lingvojn, sed mi ilin ne scias paroli. Mi forgesis la malmulton kiun mi lernis, mi ne povas diri unu solan frazon en ia lingvo krom mia patra lingvo. Germano. Chiam la sama: oni lernas kaj lernas, kaj poste oni ne povas paroli! Tute alia afero en nia neutrala lingvo. Ni povas paroli, babili, lau korghojo, vi certe nun havos tre plezuran vojaghon. Ruso. Mi esperas trovi belajn vidindajhojn por fotografio, (al la Anglino) vi ankau estas fotografistino, chu ni laboros kune? Anglino. Certe, certe! Mi vin helpos. Ni suprenrampos la montojn, tramigradas la valojn, kaj vespere ni rivelos niajn bildojn. Francino (al la Italo). Chu vi estas artisto, sinjoro? Vi havas kajerujon kaj kolorigilojn, mi ankau desegnas, mi deziras lerni pentri, mi tre deziras perfektigi min. Italo. O sinjorino. Mi estas felicha instrui vin! Jes, certe, mi estas pentristo. Mi sopiras je nordaj pejzaghoj, la shtonegoj, la fjordoj estos miaj modeloj. Francino. Ni desegnos kaj pentros kune! Germano. Mi antaudiras al vi multegan plezuron. Sed ne forgesu min, mi petas, sendu al mi poshtkartojn. Chiuj. Jes, certe, nia bonfaranto! Germano. Via vera bonfaranto estas la Esperanto, estas D-ro Zamenhof. Vivu Esperanto, vivu Zamenhof! (Kurteno.) Notoj de la tekstpreparinto: Sube estas listo de preseraroj, kiun mi shanghis: Originale Korekte viro extremement sagha viro extrêmement sagha montras exercises et grand montras exercices et grand heredanto kaj chiuokazo heredanto kaj chiuokaze havas la ghojon havas la ghojon devas resigni la heredajhon devas rezigni la heredajhon bruon kaj violinon bruon kaj violonon ludante violinon ludante violonon muziko je polonesa pasho muziko je poloneza pasho O jes, all right O yes, all right vojage to Denmark voyage to Denmark good kompany good company I loose all hope I lose all hope cause d'un vojage cause d'un voyage Du chokolat Du chocolat partoprenantes au vojage partoprenantes au voyage --- Provided by LoyalBooks.com ---