Books Should Be Free
Loyal Books
Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads
Search by: Title, Author or Keyword

La Kantistino   By: (1802-1827)

Book cover

First Page:

Nova Esperanto Biblioteko

No 8

Vilhelmo Hauff

La Kantistino

Novelo

El la germana originalo tradukis

Eugen Wüster

Berlin 1921

Esperanto Verlag Friedrich Ellersiek

Alle Rechte vorbehalten.

Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj.

Copyright 1921 by Friedrich Ellersiek, Berlin.

Antaŭparolo de la tradukinto

Iomete atingi tion, kion oni postulas de nacilingva traduko, t. e. forgesigi al sperta legonto, ke la originalo ne estas verkita en lia patrina lingvo, kaj havigi al li ne nur pensojn, sed ankaŭ sentimentojn, estis la celo de mia provo.

Vieno, 1an de jan. 1917.

Antaŭ la preso ankoraŭfoje trarigardante la manuskripton mi ŝanĝis diversaĵojn, sed ĝenerale ne volis kontraŭagi la tiaman intencon.

Berlino Charlottenburg, febr. 1921.

E. W.

Vivo kaj verkado de Hauff

Vilhelmo Hauff, naskita 29. XI. 1802 en Stuttgart, vizitis la monakan lernejon de Blaubeuren kaj en Tübingen studis teologion. Reveninte en sian patrourbon, li publicis sian unuan verkon "Fabela almanako por la jaro 1826", al kiu sekvis 2a kaj 3a jarkolektoj. La rakontoj troviĝintaj en ili estis favore akceptataj kaj atingis sub la titolo "Fabeloj" multfojajn represojn. En 1827 aperis la "Komunikoj el la memuaroj de l'satano", ne finitaj, kaj en la sama jaro "La viro en la luno". Tiu romano unue estis verkita en la ekscentra stilo de la tiam moderna H. Clauren, sed laŭ konsilo kelke da strekoj ŝanĝis la imiton al karikaturo. Same pri Cl. okupiĝas la sarkasma "Disputa prediko pri H. Clauren kaj la viro en la luno, farita al la germana publiko". En la daŭro de mallonga tempo plue estis kreata la ampleksa historia romano "Lichtenstein", "Fantaziaĵoj en la bremena urbdoma kelo" kaj la noveloj "La Almozulino de la ponts des arts", "La bildo de l'imperiestro", "Judo Süß" kaj "La Kantistino".

Ankaŭ nombro da poemoj estis fluinta el la plumo de la juna aŭtoro, kiam de li, de post januaro redaktisto de "Morgenpost", la morto forprenis ĝin 11 tagojn antaŭ lia 25a naskotago.

La 18 an de Novembro kiel lian mortodaton surhavas la monumento 13 jarojn poste konstruita por glori lin en loko, kiu al lia rakontista arto dankas sian propran gloron: ĉe la kastelo Lichtenstein.

I.

"Tio estas stranga okazaĵo!" la komerca konsilanto[1] Bolnau diris al konato, kiun li renkontis sur la Larĝa strato en B . "Konfesu mem, ke ni vivas en malbona tempo."

"Vi pensas pri la afero en la nordo?", la konato respondis. "Ĉu vi ricevis komercajn informojn? Ĉu la ministro de l'eksterlandaj aferoj pro malnova amikeco diris al vi detalojn?"

"Pa, lasu min trankvila pri politiko kaj ŝtatbiloj; tio neniel interesas min. Ne, mi celas la aferon pri Bianetti ."

"Pri la kantistino? Ĉu ŝi ree estas dungita? Oni ja diris, ke okazis malakordo inter ŝi kaj la orkestrestro—"

"Sed pro Dio", la komerca konsilanto ekkriis kaj miregante haltis; "en kiuj drinkejaĉoj vi do restadas, ke vi ne scias, kio okazas en la urbo? Do vi ne scias, kio fariĝis al Bianetti?"

"Nenian vorton, per mia honoro; kio do okazis pri ŝi?"

"Nu, nenio alia okazis al ŝi, ol ke ŝi hodiaŭ nokte estis mortpikata."

La komerca konsilanto inter siaj konatoj estis konsiderata kiel ŝercemulo, kiu, matene de la dekunua ĝis tagmezo farante siajn promenadojn sur la Larĝa strato, ŝatis haltigi la homojn kaj improvize kredigi ion al ili. Tial la konato ne estis tre kortuŝita de tiu terura sciigo, sed respondis: "Ion alian vi do hodiaŭ ne scias, Bolnau? Vi supozeble estas tute elĉerpinta vian spriton, ke vi pentras per tiel akraj koloroj. Cetere, se alian fojon vi ree haltigos min sur la Larĝa strato, tiam elpensu ion pli saĝan; alie mi estos devigata, iri malrektan vojon, hejmen irante de la kancelario."

"Li ree ne kredas ĝin!", la promenanto ekkriis, "Vidu, li ree ne kredas ĝin! Se mi estus dirinta, ke la imperiestro de Maroko estas mortpikita, vi estus danke akceptinta kaj disvastiginta la sciigon, ĉar tie jam okazis similaj aferoj... Continue reading book >>




eBook Downloads
ePUB eBook
• iBooks for iPhone and iPad
• Nook
• Sony Reader
Read eBook
• Load eBook in browser
Text File eBook
• Computers
• Windows
• Mac

Review this book



Popular Genres
More Genres
Languages
Paid Books