Books Should Be Free Loyal Books Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads |
|
La Botistoj By: Aleksis Kivi (1834-1872) |
---|
![]()
ALEKSIS KIVI LA BOTISTOJ (NUMMISUUTARIT)
KOMEDIO EN KVIN AKTOJ
PERMESITE TRADUKIS HILMA HALL
ELDONA AKCIA SOCIETO OTAVA HELSINGFORSO, FINNLANDO
PERSONOJ: ZEBEDEO, kantoro.
TOBIO, majstro botisto.
MARTO, lia edzino.
liaj filoj:
ESKO
IVARO
NIKO, maristo.
JANJO, lia filino, zorgatino de Tobio.
MIĈJO VILKASTUS.
KRISĈJO, juna forĝisto.
KARRI, bienmastro.
GRETO, lia edukatino.
JAKOBO, lignoŝuisto.
ZAKARIO, frato de Marto, eksigita policisto.
ANDREO, tajloro kaj klarnetludanto.
TIMOTEO, violonisto.
ERIKO, helpa juĝanto.
KARLO de Lenjo.
PATRO de Timoteo.
ANJO, maljunulino.
VIRINO en la domo de Karri.
GASTOJ kaj KROMGASTOJ je la edziĝa festo.
Loko de agado: TAVASTLANDO. (Gubernio en Finnlando.) PRESEJO DE K. F. PUROMIES A. S., HELSINGFORSO 1919.
Akto unua.
(Ĉambro de Tobio: en la fundo pordo kaj fenestro, dekstre tablo,
maldekstre flanka pordo kaj pli antaŭe je sama flanko benko kaj sur
ĝi la iloj de botisto. JANJO sidas apud la tablo trikante ŝtrumpon,
ESKO ĉe la benko kudrante.)
ESKO. Janjo! Ĉu ne ordonis mia patrino, ekirante vilaĝon, ke mi por
la vojaĝo, nome mia edziĝvojaĝo, vestiĝu kaj estu en fianĉa
kostumo kiam ŝi revenos? JANJO. Kaj ordonis vin preni el la subtegmenta ĉambro la frakon de
via patro, ĉapelon, ruĝan veŝton kaj pantaloneton. ESKO (flanken metas sian laboraĵon). Diablo! Mi devas rapidi, ĉar
paŝon mi faros, al kiu oni ne ridu. (Foriras tra la pordo en la
fundo.) JANJO. Antaŭ ol mi li edziĝos kaj pro tio rajtos heredi la kvincent
talerojn, kiel ordonas la testamento, kaj mi ilin perdos. Sed miloj
da taleroj nenion valoras kompare je mia Krisĉjo, se ni nur foje
apartenos unu al la alia; kaj nun mi kredas ke tiu mia espero baldaŭ
plenumiĝos. (Krisĉjo envenas). Krisĉjo! Kiel vi kuraĝas veni tien
ĉi! KRISĈJO. Ĉu ne la virinaĉo forestas? JANJO. Jes, ŝi ekiris al la preĝejvilaĝo. KRISĈJO. Kaj Tobio mem ŝajnas sarki sian terpomkampon, sed kie
troviĝas iliaj filoj, kie la hirtharega Esko? JANJO. Silentu! En la subtegmenta ĉambro li estas sin vestanta por
fianĉiĝo. KRISĈJO. Ĉu por fianĉiĝo? JANJO. Li senprokraste ekiros al sia edziĝofesto kune kun Miĉjo
Vilkastus. KRISĈJO. La afero do efektiviĝos? JANJO. Certe. Ili rapidas, ĉar vi la botiston asignis al la juĝejo
por ricevi edziĝpermeson. KRISĈJO. Kaj tamen ili edzigas sian filon duonjaron antaŭ ol li
fariĝas plenaĝa. JANJO. Nun lia patrino iris por inviti la kantoron tien ĉi por ke li
skribu la permesateston de lia patro. KRISĈJO. Jen ni perdos kvincent talerojn. La filo de la botisto ilin
rabas de ni, malgraŭ tio ke vi estas pliaĝa ol li. Mil diabloj! La
mallarĝkapa kaporalo, kial li faris tian strangan testamenton?
»Tiu, kiu unue edziĝos aŭ edziniĝos», ĝi difinas. Ĉu tiu estas
prudenta kondiĉo je kiu li dependigas la heredrajton? Pro kio ne
doni ĉion al unu aŭ partigi la sumon inter ambaŭ, tiam ni nun
evitus la korŝirantan ĉagrenon. La perdo min ne malĝojigas, sed la
malagrablaĵo!—Alimaniere certe fariĝus, se la severa sorto ne
estus elektinta la botiston kiel vian zorganton; sed eble ili jam je
morto de via patrino tion celis kaj nun atingis la celon. Pesto prenu
la botiston! JANJO. Marto estas pli riproĉinda ol Tobio. Estas ja edzino, kiu
regas kaj konsilas tie ĉi. La botisto, la filoj kaj mi devas ŝin
obei. Ŝi ĉiam malafable agis kontraŭ mi, precipe, de kiam ili
konvinkiĝis, ke la espero edzinigi min kun ilia malsprita filo,
estis vana. KRISĈJO. Ŝi ja estas la konata Marto de botisto. JANJO. Ho, se mia patro estus tie ĉi! Kiel li povis lasi sian
edzinon kaj infanon kaj forkuri al fremdaj landoj! KRISĈJO. Mi ion aŭdis pri li. JANJO. Pri mia patro! Kion vi aŭdis? KRISĈJO. Ke li ree troviĝas en Finnlando; oni rakontas, ke li estas
vidita en Abo. JANJO. Sed la puno minacas lin. KRISĈJO. Kelktagan areston la leĝo ordonas al maristo, forkurinta
el sia ŝipo... Continue reading book >>
|
eBook Downloads | |
---|---|
ePUB eBook • iBooks for iPhone and iPad • Nook • Sony Reader |
Read eBook • Load eBook in browser |
Text File eBook • Computers • Windows • Mac |
Review this book |
---|