_Transcriber's Notes_ A few minor typographical errors have been corrected without notice. However, many grammatical errors and odd spellings have been left as in the original. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. _No. 6._ _April, 1904._ THE ESPERANTIST The Esperanto Gazette for the spreading of the International Language.... Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. CONTENTS Page Editor's Notes 81-83 Science Notes 83 Maltese Proverbs 84 Two Fables 84 Italian Conscription (by Clarence Bicknell) 85 The Green Man (by Edward Metcalfe, Esq., M.A., Oxon) 86-87 The Birth of Esperanto, continued from pages 76-78 (translated by John Ellis) 87-90 The Tempest, continued (translated by A. Motteau) 91 Correspondence Notes 92 A Visit to the House of Commons (by Miss Lawrence) 93 Various Items of Interest 94 Grammatical Synopsis 95-96 FOR FREE PARTICULARS write to the HON. SECRETARIES of ESPERANTO SOCIETIES at BOURNEMOUTH, I. F. H. Woodward, Esq., Norwood, St. Swithin's Road. DUBLIN, C. Fournier, Esq., Celtic Association, St. Stephen's Green. EDINBURGH, Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street. GLASGOW, J. Hunter, Esq., 138, Darnley Street, Pollokshields. HUDDERSFIELD, G. H. Taylor, Esq., 13, Birkly Hall Road. KEIGHLEY, J. Ellis, Esq., Compton Buildings, Bow Street. LEEDS, J. E. Wyms, Esq., 2, Marlbro' Grove. LONDON, H. Bolingbroke Mudie, 41, Outer Temple, W.C. NEWCASTLE, H. W. Clephan, Esq., 3, Cotfield Terrace, Gateshead. PLYMOUTH, J. A. Thill, Esq., 6, Barton Crescent, Mannamead. PORTSMOUTH, Dr. Greenwood, 21, St. George's Square. TYNEMOUTH, Alan F. Davidson, Esq., 26, Park Crescent, N. Shields. WIMBLEDON, W. Inge, Esq., Spencer College, Wimbledon. N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work. The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MAŜINO. _Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. To Interest Your Friends, Send 2/6 to the Librarian, P. HOWARD, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, for 6 copies of No. 52. These can subsequently be returned with 1/3 extra, and exchanged for The Complete Text Book if desired. THE NEWEST PERFUME. ESPERO. Green and Gold Label printed in Esperanto. Price 1/-. Post free, 1/1. GEO. C. LAW, 394, King's Road, Chelsea, London, S.W. [Image: Esperanto Postcard] WHAT IS ESPERANTO? THE Second Language for all Nations. Already about 100,000 persons know it. When travelling abroad, for business or pleasure, you will, all over Europe, find friends ready to converse or correspond in this simple and euphonious language. The wonderful simplicity of its grammar will surprise you. There are no exceptions to its rules; spelling is phonetic. Englishmen will find it very easy to learn. For Complete Text Book, send 1s. 8d. to-- Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41 Outer Temple, London, W.C. A Language of lifelong utility; yet easily learned in odd moments. Facsimile of the Esperanto Postcard. On Best Ivory Card, 1/1 for 50. Please state whether Inland or Foreign. THE ESPERANTIST. The Esperanto Gazette for the spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO The Hon. Sec., Esperanto Club, 41, Outer Temple, London, W.C. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtral. CANADA.--A. Saint Martin, Esq., 79, St. Christopher Street, Montreal. FRANCE.--M. Paul Fruictier, Boulevard Arago 27, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--G. B. Smith, Esq., 19, Wiborg Quay, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. TRINIDAD.--Geo. O. Messerly, Esq., Port of Spain. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtsignon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ _Oni povas sendi la abonpagon per poŝtsignoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._ No. 6. Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. APRILO, 1904. IO NOVA SUB LA SUNO. Antaŭ ne longe mi ricevis bone presitan sed misteran libreton, nome: _Tri L. Zamenhofin kansainvälinen apukieli Esperanto. Kielioppi sekä Esimerkki ja Harjoitussarja. Suomenkielelle Muodostaneet._ Mi unue pensis ke ĝi estis nova mistera Volapük, sed baldaŭ eltrovis ke la kunfratoj en la _Lando de Lagoj kaj Marĉoj_ nun havas sian propran Esperantan Lernolibron (72 pagoj, 1s.). Ĝis nun ne estas multe da Esperantistoj en Finlando, kaj la ekzistantoj devis sendube lerni per la Sveda Lernolibro de Dro. Henriclundquest. Nun, espereble, nia Esperantistaro gajnos multajn rekrutojn inter la anoj de tiu ĉi malmulte konata lando. Eble la legantoj estos interesitaj je kelkaj vortoj pri tiu ĉi lingvo, kiu tute ne similas al la plimulto da Eŭropaj lingvoj. Nek Romanika, nek Germanika, la Finlandlingvo estas iom simila al la Turka, Tartara, Lapa, kaj Magjara. Estas membro de la Turania lingvofamilio. La Substantivoj neniam ŝanĝiĝas, sed, por montri nombron, kaj sekson, aliaj vortoj aldoniĝas. Prepozicioj kaj Pronomoj estas aldonitaj al la vortoj kiujn ili rilatas. La verbo havas nur tempojn estantan kaj estintan. Kiam oni deziras uzi la estontan, oni aldonas vorton al la estanta. Vere, je la unua impreso, tiu ĉi lingvo ne ŝajnas esti belsona, sed la kritikisto Rask opiniis, ke ĝi estas la plej belsona el ĉiuj naciaj lingvoj. Por atesti je la rapida progreso farita de Esperanto en la civilizita mondo estas ja grava afero, ke oni povas citi lernolibrojn en tiaj malmulte konataj lingvoj, sed alia fakto nun sin prezentas por montri tiun ĉi progresadon. La longe atendita _Internacia Scienca Revuo_ nun eliris, kaj kredeble plaĉos al tiuj, kiuj ĝin senpacience atendis. Kvankam ĝi aperis nur je la fino de la Februara monato, oni ĝin nomas Januara numero. Oni do petas ke la abonantoj memoru ke ĝi enhavas revuon de la sciencaj agadoj de la antaŭa monato. La eksteraĵo kaj enhavo estas tre bonaj, kaj mi esperas ke la sindonema Sro. Fruictier trovos multe da Kunlaborantoj kaj Abonantoj, por ke la Revuo estu tute sukcesplena. Jen malmultaj eltiraĵoj el la antaŭparolo. "Antikve oni diris: _Nil novi sub sole_; ni povas nun proklami: _Io nova sub la suno_. Jen aperas pruvo, palpebla pruvo, ke Esperanto kreskas, progresas, vivas. Fondo de Internacia scienca Revuo, redaktata nur en lingvo artefarita, estas ja fakto novega signifega, promesplena. Forpasis periodo de pura filantropio; alvenas rapide tempo de praktika, de vere utila uzado de Esperanto.... Ni klopodos ja doni tradukojn de verkoj plej gravaj; ni analizos tiujn, kiujn ni ne povos traduki pro manko da spaco; fine ni raportos mallonge pri enhavo de diverslandaj sciencaj organoj... La mondo, kiu mokis, kiu nin nomis utopiistoj, la mondo devos tiam penti sian propran frenezecon. Al vanaj kontraŭdiroj ni povos nun kontraŭmeti faktojn; al avidemo proponi laŭvole riceveblan profiton; al malfamaj malamikoj ni povos rebati per gloraj nomoj de nia patronaro kaj kunlaborantaro. Tia estas nia celo. Niaj amikoj ne lasu perei senfrukte nian entreprenon. Ni faris levilon potencegan; kiel Arkimedo, mankas al ni nur apogloko. Apogon ili donu al ni: ni kune levos la mondon." Kiam oni konsideras pri tio, ke ĝis nun scienculoj ne povas eksciiĝi pri ĉiuj novaj sciencaj esplorintaĵoj, se ili ne komprenas almenaŭ la Anglan, Francan, kaj Germanan lingvojn, oni klare vidas ke tiu ĉi scienca organo povos esti tre utila al ili. La Revuo eliradas ĉiumonate, enhavas tridek du paĝojn, kaj la abonpago (7 frankoj) estas akceptata ĉe 41, Outer Temple, W.C. Tiu ĉi estas la sesa numero de The Esperantist, kaj, dum la duonjaro de sia vivado, ĝi gajnis tutmondan legantaron. Nunatempe pli ol tridek procento da la abonintoj loĝas alilande. La Redaktoro opinias ke estos tro interese se la amikoj afable sendadus artikoletojn kaj leterojn pri la _ĉiutaga vivado, notindaj kutimoj, k.t.p., de siaj propraj landoj_. En Esperanta Gazeto pli ol en alia, oni devus atendi tiajn interesajn sciigojn; kaj, se niaj amikoj tiel faros, la diverslandanoj multe lernos pri siaj najbaroj, ĝis nun preskaŭ nekonataj. Por komenci, en tiu ĉi kajero estas la artikoloj pri la _Militaj Rekrutoj en Italujo_, kaj la _Unuaj Impresoj pri la Angla Parlamentejo_. Se tiuj ĉi interesas, ni esperu ke multe da similaĵoj poste aperos. Nunatempe oni ofte forgesas ke la legado povas tiel instrui, kiel amuzi. Rigardu la reklamon de unu el niaj samtempaj Gazetoj: "Tiu ĉi Gazeto nur ekzistas por amuzi, ne por instrui!!" Se amikoj kunhelpos, The Esperantist celos je instruado kaj amuzado. La Redaktoro. SOMETHING NEW UNDER THE SUN. A short time since I received a well-printed but mysterious booklet, entitled: Tri L. Zamenhofin kansainvälinen apukieli Esperanto. Kielioppi sekä Esimerkki ja Harjoitussarja. Suomenkielelle Muodostaneet._ At first I thought it was some new mysterious Volapük, but soon discovered that brethren in the _Land of Lakes and Marshes_ now have their own Esperanto textbook (72 pages, 1s.). Up to the present there are not many Esperantists in Finland, and those who already exist must, doubtless, have learned from the Swedish Textbook of Dr. Henriclundquest. It is now to be hoped that our Army will gain many recruits among the dwellers in this little-known land. Possibly readers will be interested by a few words on this language, which is quite different from most European tongues. Neither Romance nor Teutonic, Finnish somewhat resembles Turkish, Tartar, Lapp, and Magyar. It is a member of the Turanian family. The Substantives never vary; but, in order to indicate number, sex, etc., other words are added. Prepositions and Pronouns are added to the words to which they refer. The verb has only Present and Past tenses. When desirous of using the Future, one has to add another word to the Present. Truly, at first sight, this tongue does not seem to sound well, but the critic Rask considered it to be the most euphonious of all national languages. In testifying to the rapid progress made by Esperanto in the civilised world, it is assuredly important to be able to cite grammars in such little-known idioms, but another circumstance now presents itself to indicate this continued progress. The long-expected _International Scientific Review_ is now published, and should please all who have impatiently awaited it. Although appearing only at the end of February, it is styled the January number. Subscribers are requested to bear in mind that it contains a review of the scientific events of the preceding month. Both exterior and contents are very good, and I hope that the devoted M. Fruictier will find many Collaborators and Subscribers, so that the Review may be thoroughly successful. Here are a few excerpts from the foreword. "Of old it hath been said: Nothing new under the sun; we can now proclaim: Something new under the sun. Here is a proof, a palpable proof, that Esperanto grows, progresses, lives. The foundation of a scientific Review edited wholly in the international language is assuredly a most novel, significant event, full of promise. Past is the period of pure philanthropy; speedily comes the time of a practical, of a really useful employment of Esperanto.... We shall take steps to give translations of highly important works; we shall analyse those which, for lack of space, we cannot translate; finally, we shall report in brief the contents of the scientific organs of divers lands.... The world, which has mocked, which has called us Utopians, the world will then have to repent its folly. To worthless objections we can now submit facts; to the self-seeking offer immediate benefit at will; insignificant opponents we can refute by the celebrated names of our renowned Patrons and Collaborators. Such is our purpose. May our friends not permit our enterprise fruitlessly to perish. We have created a most powerful lever; like Archimedes, we now need but a fulcrum. Give us that fulcrum, and, together, we will raise the world." Considering that, up to the present, scientific men cannot become informed of the new results of scientific research unless they know at least English, French, and German, it is quite obvious that this scientific organ can be very useful to them. The Review is published monthly, contains 32 pages, and the subscription (6s.) can be sent to 41, Outer Temple, W.C. This is the sixth number of The Esperantist, and, during the half-year of its existence, it has gained a world-wide circulation. At present more than thirty per cent. of the Subscribers dwell abroad. The Editor believes it would be most interesting if friends would kindly send _short articles and letters about the daily life, memorable customs, etc., of their own lands_. In an Esperanto Gazette, more than elsewhere, such interesting information should be expected; and, if our friends will do this, the inhabitants of divers lands will naturally learn much about their hitherto almost unknown neighbours. As a beginning, in this issue are the articles on _Italian Conscription_ and _First Impressions of the Houses of Parliament_. If these prove interesting, let us hope that many similar items will be forthcoming. At present one often forgets that reading can instruct, as well as amuse. See the advertisement of one of our contemporaries: "This Gazette is only to amuse, not to instruct!!" If friends will coöperate, The Esperantist purposes to instruct and amuse. SCIENCAJ AFEROJ. Oni nun ekkredas ke la Aŭroro, tiu sorĉanta lumo de la polusaj regionoj, estas produktata per la ago de elektronoj, elsenditaj el la suno, je _Kruptono_, la nove eltrovita elemento en nia aero. * * * Doktoro Searle, Urbestro de Dartmouth, antaŭmetas la teorion ke ftizo kuraciĝas per inokulado de baciloj pli fortaj ol tiuj de la ftizo. La rezultato estas ke ili mortigas la ftizajn bacilojn, kaj ili mem mortiĝas. Tiu ĉi rimedo malsimilas tiun de Dro. Koch, kiu inokulis per _tuberklin'o_ kiu formiĝas per la ftizaj baciloj. Dro. Searle petas ke oni sendu al li tiujn, kiuj preskaŭ certe mortiĝos antaŭ ses aŭ dek monatoj, kaj li diras ke li kuracos ilin. * * * Eksperimentoj faritaj de Doktoro W. Johannsen ĉe Copenhagen, montras ke la neaktiveco de kreskaĵvivo, simila al tiu, kiu okazas dum la vintro, povas per kloraformo kaŭziĝi. Poste la kreskado plirapidiĝas, kaj la kreskaĵo floras pli baldaŭ ol nature. Tiuj ĉi eksperimentoj ne estas sendanĝeraj, ĉar, se la aero eniros en ĉambron per kloraformo plenigitan, kaj alumeto apudiĝos, grandega eksplodo okazos. * * * Ĉiuj estas aŭdintaj pri la "X Radioj"; iuj pri la α β kaj γ radioj de radiumo; sed nur malmultaj pri la "N Radioj," kiujn Sinjoro Blondlot eltrovis. Li rimarkis ke, rigardante la ciferplaton de horloĝo en malbone lumigita ĉambro, ĝi ŝajne pliklariĝas kiam oni fleksis pecon da ligno apud la okulo de la rigardanto. Li kredas ke la fleksita ligno elsendas radiojn, kiuj farigas la okulon pli senteman. Oni trovas ke briko submetiĝita je la suna lumo ankaŭ elsendas similajn radiojn. * * * Propono antaŭmetiĝis ke la radio-aktiveco de radiumo eble povus esti helpata per la bombardado do siaj propraj radiecoj. Se tiu ĉi estu korekta, iom da radiumo, kiam disigita inter amaso de peĉblendo, estus malpli aktiva ol kiam centriĝita en malgranda spaco. Por pruvi tion, Profesoro Rutherford mezuris la radio-aktivecon de radiumbromido malfluida, kaj ankaŭ solvita en pli ol milfoje ĝia propra kvanto da akvo. Li ne trovis ian mezureblan malsamecon inter la du provoj. Tio montras ke, inter tiuj ĉi limoj, la radio-aktiveco de radiumo ne ŝanĝiĝas per sia propra grandega radieco. Sendube ĉiuj el niaj legantoj memoras la interesan artikolon pri Radiumo, de Sir William Ramsay, en la Januara Esperantist. Ni plezure vidas ke niaj Belgaj amikoj tradukis tiun ĉi gravan artikolon en la Francan lingvon, kaj ĝin presigis en "Annales de Pharmacie." EL SHAKESPEARE'S SONNETS. Ho, kiom multpli bela belo ŝajnas Per la dolĉeco kiun vero donas! Pli ĉarma brilas la ĉarmega rozo Naskante bonodoron en ripozo. Venenaj floroj ankaŭ povas brili; Rozkoloritaj ofte staras ili, Dorne pendantaj, rozojn similadas, Kaj petolemaj somervente ludas: Sed ili sole por sin montri venas, Sename vivas kaj neniun benas-- Dum viva rozo nutras bonodoron, Perfumo ĝi fariĝas, mortan horon. Esperantigis A.M., 6266. LERTAJ RESPONDOJ. Verkitaj de Philip de Bono (8707). I. Kiam Frederiko II., Reĝo de Prusujo, estis vojaĝanta kune kun sia frato Henriko tra la Silesaj provincoj, kiuj antaŭ ne longe estis venkitaj, li foje vidis belegan kastelon, kiu fariĝis monaĥejo. Li iris ĝin viziti, kaj la ĉefa monaĥo montris al la reĝo ĉiujn interesajn pentraĵojn, skulptaĵojn, kaj la bibliotekon en kiu estis multaj belaj libroj. Kiam la reĝo estis forironta, li demandis al la monaĥo ĉu li havis bezonon ian. Li respondis, petante ke la reĝo ordenu ĉiujare du novulojn--ĉar tiatempe la ordeno estis malpermesita. "Nu," respondis la reĝo, "mi ĝin permesas, kaj mi mem sendos la du unuajn novulojn." Tiam, turninte al sia frato, li diris en la Angla lingvo, kiun li supozis esti nekomprenebla al la monaĥo: "We will send these holy men a couple of asses" ("_Ni sendos du azenojn al tiuj ĉi sanktuloj._") Kiam la monarĥo estis eniranta en sian veturilon, la monaĥo, kiu komprenis tiun ĉi frazon, respekte diris: "Mi antaŭmetas alian peton, Via Reĝo Moŝto. Ĉu Vi permesos ke ni donu al tiuj ĉi du novuloj, kiujn Vi sendos al ni, Vian nomon, kaj tiun de Via frato?" II. Foje, ĉe la ĉiujara ekzameno en unu el la ĉefaj lernejoj en Dorsetshire, lerta knabo demandiĝis de la direktoro:-- "Ĉu vi scias iajn el la efikoj produktataj de varmeco kaj de malvarmeco?" "Jes, Sinjoro, tiu etendigas kaj tiu ĉi kuntirigas." "Nu, mia knabo, vi bone respondis. Ĉu vi ankaŭ povos doni al mi ekzemplon?" "En la somermezo la tagoj estas la plej longaj, kaj en la vintro la plej mallongaj." MALTAJ PROVERBOJ. 1. Kisu la manon, kiun vi deziras tranĉota. 2. Ne estas rozoj sen dornoj. 3. Oni ne mezuras homojn per piedoj. 4. La aero havas sian okulon, kaj la muro havas sian orelon. 5. La bovon oni ligas per liaj kornoj, la homon per lia vorto. 6. Tiu, kiu aĉetas fiŝojn en la maro, manĝos ilin putraj. 7. Nova najlo formetas la malnovan. 8. Pli forta estas la parolo de Maltano, ol la parolo de la reĝo. (8108). FABLOJ. _La Lupo kaj la Ŝafido (La Fontaine, Libro 1, fablo X)._--La rajto de la plej forta estas ĉiam la plej bona. Ni tion volas montri tuj. La ŝafido trinkis el fluo de pura akvo. Alvenis malsata lupo, kiu serĉis aventuron, kaj kiun malsato allogis en tiujn lokojn. "Kiu cin tiel maltimigis malklarigi mian trinkaĵon?" diris tiu besto furioze; "Ci estos punata pro cia maltimego." "Sinjoro majesto," respondis la ŝafido, "Via Lupa Moŝto ne koleriĝu, sed plivole rigardu, ke mi trinkas el la fluo pli ol dudek paŝojn pli malsupre, kaj ke mi sekve nepre ne povas malpurigi vian trinkaĵon." "Ci malpurigas ĝin," rediris tiu kruela besto, "kaj mi scias ke ci de mi malbone parolis pasintan jaron." "Kiel mi estus ĝin farinta, ĉar mi ne estis naskita; mi ankoraŭ mamnutriĝas je mia patrino." "Se ne estas ci, estas do cia frato." "Mi havas nenian." "Estas do iu el la ciaj; ĉar vi ne ofte indulgas min, vi, viaj paŝtistoj kaj hundoj. Tion oni diris al mi; mi devas venĝi min." Tiam en la fundon de la arbaroj la Lupo forportis kaj manĝis ĝin sen alia procesformo. _Tradukis_ H. Boucon. _La Vulpo kaj la Leono (Esopo)._--Vulpo, kiu neniam ĝis tiam vidis leonon, estis tiel terurigita je la unua fojo kiam li renkontis unu, ke li preskaŭ mortis pro timo. Kiam, tamen, li renkontis lin je la dua fojo, kvankam li ankoraŭ tre timis, li ebliĝis kaŝi sian timecon. Sed, kiam li vidis lin la trian fojon, Vulpo fariĝis tiel kuraĝega, ke li ekmarŝis al li, kaj maltime demandis: "Kiel vi sanas?" _Troa kutimiĝo naskas malestimon._ (6266). Kampara paroĥestro foje sciigis la aŭdantaron jene: "Ĉar estas tiom da infanetoj, ili estos baptataj je ambaŭ finoj tiun ĉi posttagmezon." * * * Dum la militado en Suda Afriko, maljuna virino eniris kamparan butikon dum varmega vetero. La butikisto diris: "Ĉu ne estas malbonege pri tiu ĉi militado!" La maljunulino respondis: "Jes, sed ili havas por ĝi bonan veteron!" 8276. LA MILITAJ REKRUTOJ EN ITALUJO. Originale verkita de CLARENCE BICKNELL. En Italujo ĉiujare kelkaj el ĉiuj dudekjaraj junuloj estas lote elektitaj por la milita servado, kiu daŭros dum du aŭ tri jaroj. Kelkaj estas liberigitaj, ekzemple la sola filo, aŭ la dua filo se la unua jam servadis, kaj nature ĉiuj, kiuj havas ian korpan difekton. Antaŭ la tago de la loteltiro, tiuj ĉi junuloj el la sama urbo aŭ vilaĝo elektas prezidanton kaj kasiston. Tiu ĉi tenas la monoferadojn, po ĉirkaŭ dek frankoj, kaj tiu determinas la detalojn por la venontaj festoj. La antaŭan tagon ĉiuj kunvenas matene, kaj eble trinkas glason da vermuto, la plej estimata el la likvoroj, almenaŭ en norda Italujo, kaj poste ili kunpasas la tutan tagon kantante kaj kriegante. Ofte ili luas gurdon, kaj en la salonoj, kie la eniro estas permesita, ili dancas ĝojege. Fremduloj kiuj aŭdas la bruegon la tutan tagon, kaj vidas la duonfrenezan junularon, kredas ke ili estas Italaj "Hooligans," aŭ duonebriaj. Sed en Italujo estas malmulte da ebriuloj, kaj la junuloj malofte trotrinkas, kaj eĉ trinkinte tro da vino ili ne iĝas malpacaj kaj malbonaj, sole gajegaj. Sed pliofte ili luas omnibuson aŭ fiakron, aŭ iras vagonare al la proksimaj urboj. Morgaŭ ili ĉiuj iras urbdomon, kie prezidas la urbestro, kaj tiam laŭ ordo alfabeta, ili eltiras numeron el urno. Tiu, kiu eltiras altan numeron estas certe "savita," kiel oni diras, sed kiu tiras la plej malaltajn numerojn devos certe servadi. Finiginte la eltiron, ĉiuj foriras kun la biletoj de siaj numeroj metitaj sur la ĉapeloj, kaj kuntagmanĝas. Poste ili rekomencas la hieraŭajn amuzaĵojn, sed pli freneze, ĉar tiuj, kiuj eltiris bonan numeron saltas kaj kantadas je ĝojo, kaj la aliaj faras same por pli bone kaŝi aŭ forgesi siajn ĉagrenojn. La trian tagon ili faras preskaŭ same, post kiu la monoferadoj estas elspezitaj, kaj certe la junuloj, lacaj kaj raŭkaj pro la kriegado, kantado, kaj senĉesa babilado, estas enuitaj. Sed post du aŭ tri monatoj, venas la tago por la vizito al la kuracisto, kaj ree la bando, eĉ tiuj, kiuj ne iros al la servado, kunripetas la festojn dum tri tagoj. Laŭ mia opinio kaj observadoj, tiu ĉi sistemo de deviĝa milita servado estas tre bona. La disciplino plibonigas kaj edukas la junulojn, precipe tiujn el la kamparo. Dum la unuaj monatoj ili nature iom suferas, sed poste ili ĝuas la vivadon kune kun tiom da samaĝaj kamaradoj. La junaj militistoj estas ĉiam kaj ĉie estimataj, eĉ amataj. Ili vidas belajn urbojn, aŭ konatiĝas kun la montoj: ofte la nordanoj estas senditaj al la sudaj provincoj, kaj la rekrutoj el la malpli civilizitaj sudaj provincoj venas norden. En la teatroj kaj en aliaj lokoj de amuzaĵoj, la militistoj nur pagas duonpreze, sekve oni vidas ilin la dimanĉojn en la teatroj, kie ili, po malpli ol unu ŝilingo, pasigas tri aŭ kvar horojn trankvile aŭskultante al bonega muziko, kaj al famaj kantistoj. Kaj, post la finiĝo de la servado, ili ĝuas la memorojn pri la estinteco, kaj ĉie renkontas amikojn, ĉar la jaroj de la servado estis por ili kiel la niaj pasigitaj en lernejo, kolegio, aŭ universitato. La plej populara kanto el ĉiuj verkitaj dum la jaroj de la militado por la memstareco de Italujo, estas "_La adiaŭ de la Memvolulo al lia Amantino._" Tiun ĉi la rekrutoj kaj la rekrutotoj konas kaj kantas tre energie, kvazaŭ ili mem estas forirontaj bataladi. La advokato, Carlo Bosi, la verkinto, skribis: "Mi venas por diri adiaŭ" ("Io vengo a dirti addio") sed subite la popolo ŝanĝis la unuan linion, kaj la aŭtoro volonte akceptis la korektaĵon. Nun ĝi komencas "Adiaŭ, ho belulino!" ("Addio, mia bella, addio.") Jen estas la laŭvorta traduko. LA ADIAŬ DE LA MEMVOLULO AL LIA AMANTINO. Adiaŭ, ho belulino! L'armeo al la fronto Foriras; se mi haltus, Eterna estus honto. Ne ploru! mi spereble Revenos, ho anĝelo! Aŭ, en batal' mortinte, Vin vidos en ĉielo. La glavon, la pafilon, Mi portas, kaj pistolojn; Je l'sunleviĝ' mi diros La adiaŭparolojn. Turnestron mi surmetis, Per tuta prepareco! Mi, vir' kaj militisto! Vivu la libereco! Militi mi ne iros Kontraŭ patrujaj bandoj! Sed la fremdulojn peli El la Italaj landoj. De longe per tiranoj Ni estas suferantaj; Mi iras Lombardion Kontraŭ la subpremantoj. Ho! la pasioj estas Teruraj; sed la morto Por gajni liberecon Estos belega sorto. Kun tiom da aliaj Mi ankaŭ mortos--eble-- Sed ne maltrankviliĝu! Mi mortos honoreble. Se mankus la novaĵoj Pri via vir' amanta, Per kuglo mortigita, Ne estu sopiranta. Mi ne vin lasos sole; Ĉar restos la trezoro; Kaj li sin konsolados; La fil' de mia koro. Jen! la trumpet'! l'armeo. Foriras; ne min tenu! Al filo kison donu, Kaj libereco venu! LA VIRO VERDA. Originale verkita de EDWARD METCALFE, M.A. (Oxon). Estis en la preĝejo de malgranda vilaĝo, ke mi renkontis la lamulon. Mi ekzamenadis iom atente la eksteraĵon de bela antikva kesto. Subite li diris: "Tiu ĉi kesto ĉiam rememorigas al mi la plej strangan episodon de mia vivo:--tiel stranga, ke mi timas ĝin rakonti, ĉar mi estas preskaŭ certa, ke neniu povos ĝin kredi." Kompreneble mi tuj certigas lin pri mia kredemo. "Sendube," li diris, "vi rimarkis la kastelon. Estas tie tre granda ĉambrego. De longe oni nomas ĝin 'La Fantoma Ĉambro,' ĉar oni diras, ke fantomo tie promenadas tute verde vestita, pro kio oni donas al li la nomon de 'La Viro Verda.'" La muroj estas de grandega dikegeco, ĉar la kastelo estas tre, tre antikva; enkadraĵoj el nigra kverko tute kovras kaj kaŝas tiujn ĉi murojn. La netapiŝita planko estas el la sama materialo, kaj antaŭ kelkaj jaroj oni tute malplenigis la ĉambregon je la meblaro. La pordo troviĝas ĉe unu ekstremaĵo de la ĉambro, kaj enirinte, oni havas je la dekstra mano, kvin altajn fenestrojn; sed ekstere la densa foliaro de multaj grandaj arboj malhelpas eniri la lumo, cetere, sur la vitroj mem estas grandaj blazonŝildoj. Ĉambregon pli malgajigan mi neniam vidis, nek ĉambregon pli konvenan por tia vizitanto. Mi tute forgesas, pro kio mi estis enirinta en la ĉambregon, sed, kiam komenciĝas la historio, mi estas ĉe la flanko plej malproksima de la pordo. Subite mi aŭdis ĉu arĝentan sonorilon? Ne pli klara kaj pura estas la voĉo de la Sinjorino. La pordo malfermiĝas; tra la malfermaĵo vidiĝas la teruriĝaj vizaĝoj de la servistaro, kaj, kiel radio de lumo, dancema, gajema, ŝi eniras nia kara Sinjorino, kiu tuj ekridis tutkore la tutan fantomaron. Fermante la okulojn, mi revidas ŝin; kaj denove mi aŭdas la ridantan belan voĉon: "Ho! Malsaĝuloj, kion vi timas? Estas nenio tie ĉi." Tiam per mokema voĉo ŝi aldonas: "Se la Viro Verda vere ekzistas, mi donas al li la inviton, ke li dancu nun kun mi. Ho, teruraĵo! Kiel respondo je ŝiaj vortoj, en la ĉambro aperas la Viro Verda mem. Sammomente la pordo bruege fermiĝis: kaj la fantomo kaj la Sinjorino restas vizaĝo je vizaĝo kaj mi vidas kvazaŭ rebrilatan do ŝiaj vangoj la verdecon de lia antikva vesto. Kvankam treege paliĝinta, ŝi tamen per kuraĝa mieno ĝentilege lin salutis, kaj per mallerta movo li redonis la saluton. Li etendas la manon, kaj kiel ensorĉata, ŝi ĝin prenis. Tiel mi estis terurigita, ke unu momenton mi restis tute senmova. Tiam, por tiel diri, mi vekiĝis el la sonĝo, kaj rapidas alproksimiĝi. Sed mi estas lama, kaj marŝas nur tre malrapide. Antaŭ ol mi povas alveni al ili, subite ili ambaŭ malaperas en la muron. Vane mi frotis la okulojn. Nek la Viro Verda, nek la Sinjorino estas videblaj, kaj alveninte al la loko, kie ili malaperis, mi trovis nur la nerompitan supraĵon de la nigraj enkadraĵoj.... Post dudek minutoj ni sukcesis trovi kaj malfermi la kaŝitan pordon. En la dikaĵo de la muro estas mallarĝa tunelo, kaj flanke de ĝi ni trovis la korpon de la Sinjorino...." "Ĉu la Sinjorino estis do morta?" mi diris, rimarkante ke la lamulo silentiĝis. "Je la momento mi ja kredas tion, sed ŝi nur svenis. Oni venigis la kuraciston, kaj li trovas ŝin babilantan pri la Viro Verda. Febro ŝin atakas, kaj ŝi iom freneziĝas. "La krizo estos post tri tagoj," diris la kuracisto. "Ŝi tiam havos sian plenan sencon, kaj se oni povos prezenti al ŝi senduban pruvon ke la ŝajniganta fantomo nur estas, kiel mi kredas mem, mortema homo, ŝi rapide resaniĝos. Sed se ŝi ankoraŭ kredos ke ŝi vidis veran fantomon, certege ŝi mortiĝos." Ve la malgaja sorto! Kiel ni povos pruvi tion? Kaj ni ĉiuj amas la Sinjorinon...." "Sed la kesto," mi diris. "Kial la kesto memorigas al vi pri tio ĉi?" "Tuj mi ĝin diros al vi," li respondis. "Ĉe tiu tempo ni havis tre kleran preĝejoteniston, veran konantulon pri ĉiuj malnovaj legendoj. Li rakontis al mi longan historion pri la Viro Verda kaj, malferminte tiun ĉi antikvan keston, li montris la vestojn, kiujn portadis la Viro Verda mem dum sia vivado antaŭ ducent jaroj: _Ili estis la vestoj mem, kiujn mi vidis portatajn de la fantomo._ Laŭ metio, la preĝejotenisto estis ankaŭ lignaĵisto, kaj je la tria tago, mi havis okazon viziti lian laborejon. Ĝi troviĝis en loko tre senhoma, kien oni alvenis per vojeto trapasanta tra kampoj tute plenaj je la orafloroj arbetoj de la dornstipo (_ulex europaeus_). Alveninte mi vidis malgrandan konstruaĵon de du etaĝoj; la unua el briko, kie la lignaĵisto tenas sian materialon, kaj la dua, la laborejo mem, el ligno. Sed ĝi havas tiom da fenestroj, ke eble estas pli bone diri "el vitro." La pordo estis ĝuste en mezo, kaj oni supreniris per krutega ligna ŝtuparo. Suprenirinte, mi trovis tie la lignaĵiston kaj lian junan lernanton; kaj mi rimarkis en la mastro strangan maltrankvilecon. Ŝajnis al mi ke la lignaĵisto estas treege kolerema, kaj la junulo egale timema. Mi komencis paroleti kelke da vortoj, sed neniam mi finis la frazon. La lignaĵisto rigardis min, kaj laŭ la rapideco de fulmo mi ekkonis du faktojn:--_la okuloj estas la okuloj de la Viro Verda; ili estas ankaŭ la okuloj de frenezegulo._ Mi ne scias ĉu mi perfekte konservis la ŝajnon de trankvileco, sed mi diris per ordinara voĉo, ke mi estas ion forgesinta, kaj ke baldaŭ mi revenos. Tiam mi adiaŭis kaj per malrapida paŝo mi malsupreniris la ŝtuparon. Mi jam eniras en la unuan kampon, kiam eksonas kriego freneza, kaj ĉizilo, per tre forta mano ĵetita, preskaŭ frotis mian vangon. Ekrigardante malantaŭen, mi vidas la frenezegulon saltantan el la laborejo, kaj post li, la palan vizaĝon de la junulo, kiu rapidas lin sekvi. Mi komencis kuri, sed, kial vi vidas, mi estas lama. Mi faletas, restariĝas, ankoraŭ faletis, falis; la frenezulo kaptas min kaj ekrulas mian korpon inter la dornplenaj arbetoj. Prezentu al vi la aferon! Frenezegulo fortega kiel leono, kaj lamulo pro malsaneco malfortigita. Mi estis tiel senpova, kiel muso sub la ungegoj de la kato, kaj kiel kruelega kato la lignaĵisto ludadis je mi; jen permesante ke mi iom forkuru, jen per teruriga saltego ĵetante sin sur min. Iafoje la muso sin savas! Dum la lasta rulado ni alproksimiĝis malgrandan grenejon. Ĝi estas eterne fotografata en mia cerbo. Ligna ŝtuparo, la dekstra flanko tuŝanta la brikan muron, kondukis al malgranda ligna plataĵo, kie troviĝas pordo. Ĝi estis tute neuzita kaj treege malnova. Forgesinte la lamecon, per tri saltoj mi alvenis al la plataĵo, per la forto de miaj saltoj disrompigante la putran ŝtuparon. La pordon mi trovis ŝlosita. La frenezegulo ŝajnis iom ŝanceliĝi. Li levigis la falintajn ŝtupojn kaj disŝiris ilin, kiel oni disŝiras paperojn. La pecojn li ĵetis al mia korpo, sed tiel molaj ili estis ke mi ne estis eĉ vundata. Per tiu ĉi amuzaĵo li pasigis multajn minutojn. Poste li ekvidis la flanktrabon, kiu, estante pli fortan ol la cetero de la ŝtuparo, ankoraŭ restis flanke de la muro. Tiun ĉi li forŝiras, kaj ekvidante malgrandan spacon inter la plataĵo kaj la muro, li trapasis ĝian finiĝon tra la interspaco, kaj tiris eksteren la lignaĵon per siaj tutaj fortoj--la fortoj de frenezulo. Pli kaj pli mi sentis la plataĵon tremetanta; mi alkroĉiĝis pli kaj pli forte al unu el la fostoj de la palisaro; mi aŭdis la kriegojn de la frenezegulo, la krakadon de la tremanta plataĵo; konfuzitan sonadon de multaj voĉoj alproksimiĝantaj. Tiam, kun lasta laŭta krakego, la tuta plataĵo falis teren, kaj mi nenion konis plu...." Denove la lamulo silentiĝis. "Kaj pri la Sinjorino," mi demandis. "Ho, la Sinjorino resaniĝis: ŝi estas mia edzino." "Pri la lignaĵisto?" "Li estis trovinta kaŝatan vojon el la preĝejo en la kastelon; antaŭe oni ofte konstruis tiajn tunelojn. Li estis tre revema kaj, per multa pensado pri la legendo de la Viro Verda, fine li kredas ke li mem estas la fantomo. Iafoje li vestis sin per la vestoj tiritaj el la antikva kesto, trapasas la kaŝatan tunelon en la kastelon, kaj jen estas la fantomo. Jes, li loĝis kelkajn monatojn en frenezulejo, sed li ankaŭ tute resaniĝis. Hieraŭ mi vidis lin ridetantan je infanino, kies pupon li rebonigis. Kiel mi estis savata? Ho! la junulo kuris al vilaĝo demandi helpon, kaj revenis kun granda sekvantaro. Ĝustatempe!" Jen estas la historio de la Viro Verda: ĉu ĝi ne estas tre, tre stranga? LA DEVENO DE ESPERANTO. Tradukita el Rusa lingvo de G.V. Vidu la komencon sur la 79-80 paĝoj de "The Esperantist" (Marta Numero). Tie ĉi mi diros ĝustatempe kelkajn vortojn pri la materialo por la vortaro. Multe pli frue, kiam mi serĉis kaj elĵetadis ĉion senbezonan el la gramatiko, mi deziris uzi la principojn de la ekonomio ankaŭ por la vortoj. Konvinkita, ke estas tute egale, kian formon havos tiu aŭ alia vorto, se ni nur _konsentos_ ke ĝi esprimas la donitan ideon, mi simple _elpensadis_ vortojn, penante, ke ili estu kiel eble pli mallongaj kaj ne havu senbezonan nombron da literoj. Mi diris al mi, ke anstataŭ ia 11-litera "interparoli" ni tute bone povas esprimi la saman ideon per ia ekz. 2-litera "pa." Tial mi simple skribis la matematikan serion da plej mallongaj, sed facile elparoleblaj kunigoj de literoj kaj al ĉiu el ili mi donis la signifon de difinita vorto (ekz. _a_, _ab_, _ac_, _ad_, ... _ba_, _ca_, _da_, ... _e_, _eb_, _ec_, ... _be_, _ce_, ... _aba_, _aca_, ... k.t.p.). Sed tiun ĉi penson mi tuj forĵetis, ĉar la provoj kun mi mem montris al mi, ke tiaj elpensitaj vortoj estas tre malfacile ellerneblaj kaj ankoraŭ pli malfacile memoreblaj. Jam tiam mi konvinkiĝis, ke la materialo por la vortaro devas esti Romana-Germana, ŝanĝita nur tiom, kiom ĝin postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondiĉoj de la lingvo. Estante jam sur tiu ĉi tero, mi baldaŭ rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj jam vortoj internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia--kaj mi kompreneble utiligis tiun ĉi trezoron. En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama _lingwe uniwersala_ kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco. Mi komunikis pri ĝi al miaj kolegoj (mi estis tiam en 8-a klaso de la gimnazio). La plimulto da ili estis forlogitaj de la ideo, kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj komencis ĝin ellernadi. La 5-an de Decembro 1878 ni ĉiuj kune solene festis la sanktigon de la lingvo. Dum tiu ĉi festo estis paroloj en la nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la himnon, kies komencaj vortoj estis la sekvantaj: "Malamikete de las nacjes Kadó, kadó, jam temp' está! La tot' homoze in familje Konunigare so debá." (En la nuna Esperanto tio ĉi signifas: "Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuiĝi devas"). Sur la tablo, krom la gramatiko kaj vortaro, kuŝis kelkaj tradukoj en la nova lingvo. Tiel finiĝis la unua periodo de la lingvo. Mi estis tiam ankoraŭ tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis atendi ankoraŭ 5-6 jarojn kaj dum tiu ĉi tempo zorgeme elprovi la lingvon kaj plene prilabori ĝin praktike. Post duonjaro post la festo de 5-a de Decembro ni finis la gimnazian kurson kaj disiris. La estontaj apostoloj de la lingvo provis paroleti pri "nova lingvo" kaj, renkontinte la mokojn de homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola. Antaŭvidante nur mokojn kaj persekutojn, mi decidis kaŝi antaŭ ĉiuj mian laboron. Dum kvin kaj duono da jaroj de mia estado en universitato, mi neniam parolis kun iu pri mia afero. Tiu ĉi tempo estis por mi tre malfacila. La kaŝeco turmentis min; devigita zorgeme kaŝadi miajn pensojn kaj planojn mi preskaŭ nenie estadis, en nenio partoprenadis, kaj la plej bela tempo de la vivo--la jaroj de studento--pasis por mi plej malgaje. Mi provis iafoje min distri en la societo, sed sentis min la fremdulo, sopiris kaj foriradis, kaj de tempo al tempo faciligadis mian koron per ia versaĵo en la lingvo, prilaborata de mi. Unu el tiuj ĉi versaĵoj ("Mia penso") mi metis poste en la unuan eldonitan de mi broŝuron; sed al la legantoj, kiuj ne sciis, ĉe kiaj cirkonstancoj tiu ĉi versaĵo estis skribita, ĝi ekŝajnis, kompreneble, stranga kaj nekomprenebla. Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon--kaj mi havis sufiĉe da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke la lingvo jam estas tute preta. Mi multe tradukadis en mian lingvon, skribis en ĝi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio ŝajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraŭ ne preta praktike. Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭigi, korekti kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, ĉio aparte kaj en mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj, kiel ekz. la universala prepozicio "je," la elasta verbo "meti," la neŭtrala, sed difinita finiĝo "aŭ" k.t.p. kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekz. mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn. En la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke estas al la lingvo sufiĉe havi gramatikon kaj vortaron; la multpezecon kaj malgraciecon de la lingvo mi alskribadis nur al tio, ke mi ankoraŭ ne sufiĉe bone ĝin posedas; la praktiko do ĉiam pli kaj pli konvinkadis min, ke la lingvo bezonas ankoraŭ ian nekapteblan "ion," la kunligantan elementon, donantan al la lingvo vivon kaj difinitan, tute formitan "_spiriton_." Mi komencis tiam evitadi laŭvortajn tradukojn el tiu aŭ alia lingvo kaj penis rekte _pensi_ en la lingvo neŭtrala. Poste mi rimarkis, ke la lingvo en miaj manoj ĉesas jam esti senfundamenta ombro de tiu aŭ alia lingvo, kun kiu mi havas la aferon en tiu aŭ alia minuto, kaj ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj. La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo. Ankoraŭ unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti mian publikan eliron kun la lingvo: dum longa tempo restis nesolvita unu problemo, kiu havas grandegan signifon por neŭtrala lingvo. Mi sciis, ke ĉiu diros al mi: "Via lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam la tuta mondo ĝin akceptos; tial mi ne povas ĝin akcepti ĝis tiam, kiam ĝin akceptos la tuta mondo." Sed ĉar la "mondo" ne estas ebla sen antaŭaj apartaj "unuoj," la neŭtrala lingvo ne povis havi estontecon ĝis tiam, kiam prosperos fari ĝian utilon por ĉiu aparta persono sendependa de tio, ĉu jam estas la lingvo akceptita de la mondo aŭ ne. Pri tiu ĉi problemo mi longe pensis. Fine la tiel nomataj sekretaj alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo antaŭe ilin akceptu, kaj donas al tute nedediĉita adresato la eblon kompreni ĉion skribitan de vi, se vi nur transdonas al la adresato la ŝlosilon--alkondukis min al la penso aranĝi ankaŭ la lingvon en la maniero de tia "ŝlosilo," kiu, enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed ankaŭ la tutan gramatikon en la formo de apartaj elementoj. Tiu ĉi ŝlosilo, tute memstara kaj alfabete ordita, donus la eblon al la tute nedediĉita adresato de kia ajn nacio tuj kompreni vian Esperantan leteron. Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun mi komencis jam pensi pri la publika eliro de mia laboro. Mi pretigis la manuskripton de mia unua broŝuro ("D-ro Esperanto. Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro") kaj komencis serĉi eldonanton. Sed tie ĉi mi la unuan fojon renkontis la maldolĉan praktikon de la vivo, la financan demandon, kun kiu mi poste ankoraŭ multe devis kaj devas forte batali. Dum du jaroj mi vane serĉis eldonanton. Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigis mian broŝuron por eldono kaj fine--rifuzis. Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan broŝuron en Julio de la jaro 1887. Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se tiu publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je "flankaj aferoj." Mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan, trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon kaj ... _mi transiris Rubikonon_. THE BIRTH OF ESPERANTO. Freely translated from an Esperanto version of a Russian letter written by Dr Zamenhof, by John Ellis. "This is an appropriate place for me to say a few words about the material for the dictionary. Much earlier, when I had examined and rejected every non-essential from the grammar, I had desired to exercise the principles of economy in respect of the word-material also. Thinking that it was a matter of indifference what form any particular word took, so long as it was agreed that it should express a given idea, I simply invented words, taking care only that they should be as short as possible, and did not contain an unnecessary number of letters. Instead of using "interparoli" (to converse), a word of eleven letters, why should we not express the idea just as well by some word of two letters, say, "pa"? So I simply wrote the shortest and most easily pronounced mathematical series of conjoined letters, to each factor of which series I gave a certain meaning (_e.g._, a, ab, ac, ad, ba, ca, da ...; e, eb, ec ...; be, ce ...; aba, aca ... etc.). "But I immediately rejected this notion, for my own personal experiments proved that these invented words were very difficult to learn, and even more so to remember. I came to the conclusion that the material for the dictionary must be Romance-Teutonic, altered only so far as regularity and other important requirements of language demanded. Standing upon this ground, I soon observed that the present languages possessed an immense supply of words already international, with which all the nations had a prior acquaintance, and which formed a veritable treasure house for the future international language--and, of course, I utilised this treasure. "In 1878 the language was more or less ready, although there was a good deal of difference between my _lingwe uniwersala_ of that date and the present Esperanto. I told my fellow-students about it--I was then in the 8th Class of the gymnasium--and the greater part of them were attracted by the idea, and struck by the unusual easiness of the language, began to study it. On the 5th of December, 1878, we united to celebrate the birth of my language by a solemn festival. During the feast there were speeches in the new language, and we enthusiastically sang a hymn the commencing words of which were as follows:-- "Malamikete de las nacjes Kadó, kadó, jam temp' está! La tot' homoze in familje Konunigare so debá." which being interpreted into English, 'May the enmity of nations fall away, fall away, for the hour is come! All mankind must become as one family.' "On the table, in addition to the grammar and dictionary, lay some translations in the new language. "And thus the first stage of my language came to an end. "I was then still too young for my work to appear before the public, and I decided to wait five or six years longer, and during that time to carefully test my language and to work it out fully and practically. Half a year after the feast of December 5th, 1878, we finished our course at the gymnasium and separated. The future apostles of the new language made some attempts to discuss 'the new language,' but, meeting with the ridicule of their elders, forthwith renounced it, and I remained in a glorious minority of one. Foreseeing nothing but scoffing and persecution, I decided to hide my work from the eyes of all. "For five and a-half years whilst I was at the University I never spoke to anyone about it. That was a very trying time for me. The secrecy tormented me. Compelled to carefully conceal my thoughts and plans, I went scarcely anywhere, took no part in anything, and the most enjoyable time of life--the student-years--was, for me, the saddest. Sometimes I endeavoured to find distraction in society, but I felt myself a stranger, sighed and went away, and from time to time eased my heart by writing poems in the language I was elaborating. One of these poems, 'Mia penso,' I afterwards inserted in the first brochure which I published; but to those readers who were unacquainted with the circumstances under which they were written the verses would appear strange and incomprehensible. "For six years I worked at perfecting and testing my language, and it gave me plenty of work, although in 1878 I had thought that it was quite ready. I made many translations and wrote original works in it, and severe trials showed me that what I had considered to be quite finished in theory was nevertheless not ready for practical use. "There was much to lop, alter, correct, and radically to transform. Words and forms, principles and postulates, jostled with and opposed each other, whereas in theory, taken separately and not subjected to extended tests, they had appeared to me perfectly good. Such things, for instance, as the indeterminate preposition 'je,' the elastic verb 'meti,' the neutral termination 'aŭ,' etc, possibly would never have entered into my head if I had proceeded only upon theory. Some forms which had appeared to possess a wealth of advantage proved in practice to be nothing but useless ballast, and on this account I discarded several unnecessary suffixes. "In 1878 it seemed to me that it was sufficient if my language possessed a grammar and a dictionary; its heaviness and want of grace I attributed only to the fact that I did not know the language sufficiently well; but practice ever more and more convinced me that a language requires in addition an indescribable something, a uniting element, giving to it life and a defined and unmistakable spirit. "I therefore began to avoid making literal translations, and made an effort to _think_ in the neutral language. "Later I noticed that the language with which I was occupied was ceasing to be a shadowy reflection of the language from which I happened to be translating, and was becoming imbued with its own life and invested with a spirit of its own, and acquiring a physiognomy properly defined, clearly expressed, and independent of any other influence. My speech flowed of itself, flexibly, gracefully, and totally untrammelled, just as my living native tongue. "Yet another circumstance compelled me to postpone for a long time the appearance of my language; for many years another problem of immense importance to a neutral language had remained unsolved. I knew that everyone would say 'Your language will be of no use to me until the world at large accepts it, so I shall make no use of it until everyone else does.' But since the world at large is composed only of its units, my neutral language could have no future until it was of use to each separate unit independently of whether the world at large accepted it or not. This problem I considered for a long while. At last the so-called secret alphabets, which do not necessitate any prior knowledge of them, and enable any person not in the secret to understand all that is written if you but transmit the key, gave me an idea. I arranged my language after the fashion of such a key, inserting not only the entire dictionary but also the whole grammar in the form of its separate elements. This key, entirely self-contained and alphabetically arranged, enabled anyone of any nationality to understand without further ado a letter written in Esperanto. "I had left the University and begun my medical practice; I began to consider the publication of my labours. I had prepared the manuscript of my first brochure, 'an International Language, by Dr. Esperanto,' and sought out a publisher. And here for the first time I met that bitter practicality of life, the financial question, against which I had and still have to fight yet the more. For two years I looked in vain for a publisher. And when indeed I had found one he spent half a year in preparing my brochure for publication, and finally--refused. At length, after strenuous efforts, I succeeded in publishing the brochure myself in July, 1887. Before I did so I was much perplexed--I felt that I stood before the Rubicon. Having once published my brochure, retreat would be impossible, and I knew what kind of fate attends a doctor who is dependent upon the public, if that public comes to regard him as a visionary, or a man who busies himself with side issues. I felt that it was staking my whole future peace of mind, my livelihood, and that of my family, but I could not abandon the idea which had entered into my body and my blood, and ... _I crossed the Rubicon_." Lazaro Ludoviko Zamenhof. [_Copyright reserved._] [_Tradukis Esp. 6266._] LA VENTEGO (Daŭrigo). (_Vidu la kvin antaŭajn Nrojn._) AKTO I. Sceno 2 (_daŭrigo_). Arielo.-- En Alĝerlando. Prospero.-- Ho! vi tion scias. Monate al vi devos mi rediri La staton tiam vian; vi forgesas. Pro multaj krimoj kaj teruraj sorĉoj Ne kompreneblaj por l'animo homa, L'inferan sorĉistinon Sikorakson Devigis tuj foriri l'Alĝeranoj-- Nur ĉar ne volis ili ŝin mortigi. Arielo.-- Jes, mastro. Prospero.-- Nubokula sorĉistino! Gravedan la maristoj ŝin forlasis Ĉi tie! kie vi--laŭ via diro Nun mia sklavo--tiam ŝin obeis! Sed, tro aera vi, spirito, estas Por ŝiajn abomenojn nepre fari: Senlime furioza Sikorakso, Per helpo de rimedoj potencegaj, En tago, vin--al ŝi malobeintan-- Enfermis en fendaĵon de pinarbo. Nu! tie vi suferis dekdu jarojn; Dum tiu tempo Sikorakso mortis, Lasinte vin por ĝemi, akre krii, Rapide, muelile, tra la ventoj! Ankoraŭ estis la insul' senhoma, Krom bestoforma la sorĉistinido.... Arielo.-- Ĝi estas Kalibano. Prospero.-- --Bestegulo! Lin dresis mi por la domoservado-- Senĉesaj, dume, krioj viaj kaŭzis Kriegi lupojn, eĉ kortuŝis ursojn.... Infera turmentego! Sikorakso Ĝin povis ne forigi.--Sed mi venis,-- Aŭdinte vin, la pinon oscedigis ... Magie mi vin savis. Arielo.-- Dankon, mastro! Prospero.--Se nun vi remurmuros, mi tuj fendos Trunkegon kverkan kies tuberaĵoj Englutos vin por krii dekdu vintrojn! Arielo.-- Pardonu, mastro; mi estos obea, Kaj spiritaĵon mian de nun faros Ĝentile. Prospero.-- Agu tiel; post du tagoj Vi liberiĝos. Arielo.-- Nobla mastro mia! Mi kion faros? kion? diru, kion? Prospero.--Foriru; mara nimfo vi fariĝu, Sed, krom por mi, por ĉiuj nevidebla. Rapidu ĝis vi estos tiaforma, Kaj tien ĉi revenu! (_Malaperas Arielo_). (_Laŭte al Mirando_). Kara koro! Mirando, vi vekiĝu! ho! vekiĝu! Bonege jam vi dormis; nun, vekiĝu! Mirando.-- Rakonto stranga via al mi kaŭzis Profundan dormon. Prospero.-- Tion de vi skuu. Nun, iru ni viziti Kalibanon: Neniam li respondon bonan donas. Mirando.-- Li terurega estas malbonulo: Ne amas mi lin vidi. Prospero.-- Sed, filino, Lin ni bezonas. Fajron ekbruligi, Alporti lignon, kaj balai ĉambron, Utila certe estas--Kalibano! Ho, sklavo, ŝlimo, kie vi kaŝiĝis? Kalibano.--(_El interne_) Lignaro jam interne estas. Prospero.-- Venu! Alian faron tuj mi al vi donos: Testudo, venu! (_Reaperas Arielo akvanimfoforma_). Bele, Arielo; (_Mallaŭte_) Aŭskultu bone. Arielo.-- Faros mi, sinjoro! (_malaperas_). Prospero.--Venena sklavo, sorĉa diablido, Tuj venu tien ĉi! (_Venas Kalibano_). Kalibano.-- Malsana roso De Sikorakso ŝlime balaita Per korva plumo, sur vin nun ŝprucigu! Sud-okcidenta vento vin aknigu! Prospero.--Pro tio, certe, vi, hodiaŭ nokte, Suferos streĉojn, flankpikaĵon sentos-- Elspiron haltiganta vizitisto!-- Eĉ erinacoj sur vi ekzerciĝos; Mieltavole estos vi pinĉita: Pli pika ĉiu pinĉo ol abelo! Kalibano.--Mi nun bezonas la tagmanĝon mian: Al mi l'insulon rajte apartenas; Ĝin mi heredis de patrino mia, Ĝis de mi vi forŝtelis la posedon. Unue vi karesis min, eĉ ofte Vi akvon berogustan al mi donis, La grandan kaj malgrandan lumojn montris Brulantajn tage, nokte; al mi diris Iliajn nomojn. Mi vin amis, tiam, Kaj montris al vi la insulajn ecojn, La freŝajn fontojn, fruktodonan landon, Malbeno! salajn lokojn kaj herbejojn.... (_Daŭrigota_). CORRESPONDENCE NOTES. The Editor desires to thank numerous correspondents for their most valuable and interesting views on the Accent Question. It will be recollected that April 10th is the last day for receiving votes on the matter, and it is hoped that all friends wishing to do away with the accents will kindly send their postcards before that date. As was anticipated, up to the present more replies have come to hand against the proposal than for it. It will naturally be supposed that those readers not sending any reply are in favour of the continued use of the accents. In the May gazette the question will be decided. It is somewhat early to prophesy, but unless a remarkable change sets in, the future Esperantists will be as their predecessors. * * * Two correspondents have sent queries as to written Esperanto. This, of course, is the same all the world over. Russians do not attempt to use their own characters, neither do Chinese try to write picture Esperanto. Were this otherwise, we should all, to a large extent, be wasting our time over the study. Let our two friends take courage, and at once enter into correspondence with Russian Samideanoj. * * * Will some Esperantists in Accrington, Sheffield, and Ventnor kindly assist blind students to master the language? Help in this direction will be greatly appreciated. * * * Several adepts have expressed willingness to correct letters of less experienced students, provided stamped envelopes be enclosed for the reply. Will those desirous of taking advantage of the privilege send in their names to the Editor? * * * A.G., of Pforzheim, asks whether it is not best to omit the article, as in Latin. It is difficult to give a precise rule for English speaking people as to when the definite article should be expressed and when omitted. Some ingenious friends have suggested the following plan, and will be glad to hear of instances in which it fails. Whenever in English it is impossible, without impairing the sense, to use the indefinite article "a," then, in translating into Esperanto, employ "La." * * * A correspondent has kindly sent a valuable article on the use of the English verb "TO GET." This will be of service to our readers. Similar useful contributions are invited. HOW TO TRANSLATE "TO GET." (1). When it means "to become"--iĝi. _E.g._--To get accustomed to-- To get used to-- To get to do (something)--kutimiĝi je. It is getting cold--malvarmiĝas. It is getting dark--mallumiĝas. To get beaten--batiĝi; blamed--mallaudiĝi To get laughed at--mokiĝi; married--edziĝi. To get near--proksimiĝi (al); open--malfermiĝi. To get up--leviĝi. (2). When it means "to make"--igi (sometimes konsili ke). _E.g._--Get him to come--Lin venigu (or konsilu al li ke li venu) (or faru ke li venu). To get a thing done--Ion farigi. To get a house built--Domon konstruigi. To get (people) together--Kunvenigi. You will never get him to do that--Vi neniam konvinkos lin, ke li tion faru. (3). When it means "to obtain, acquire"--akiri, aĉeti. _E.g._--To get a horse--Aĉeti ĉevalon. I want to get you one--Mi deziras eltrovi unu (or iun) por vi. I got a prize--Mi ricevis premion. To get friends--Ekhavi amikojn. To get money from (somebody)--Eltiri monon el. (4). When it means "to fetch, bring"--alkonduki, alporti. _E.g._--Get me a cab!--Alkonduku al mi veturilon! Get me a glass of water!--Alportu al mi glason da akvo! (5). When it means "to arrive"--alveni. _E.g._--To get to a place--alveni en loko. (6). When expletive, "got" is not translated. "I have got" is the same as "I have." _E.g._--What have you got?--Kion vi havas? (7). With a proposition. To get across--trairi; along--antaŭeniri. To get at (something)--elakiri; away--foriri, forkuri. To get back--reveni; back (one's expenses)--rericevi. To get down--deiri, malsupreniri; in--eniri. To get off--eliri (el), foriri (de), lasi. To get on (in learning)--progresadi. To get on (in business)--sukcesi. To get on (in health)--sani. To get out--eliri, foriri; upon (a horse)--supreniri (ĉevalon). (8). Expressions. He got run over by a horse--Ĉevalo lin piede subpremis. He wants to get talked of--Li deziras ke oni parolu pri li. Get on with your work and never mind what I am doing--Daŭrigadu vian laboron, kaj ne zorgu pri tio kion mi faras. Note.--In all cases when "to go" is used with the same meaning as to get, the translation would be the same as in the above. _E.g._--To go across--trairi. LA IMPRESO KIUN FARIS JE MI LA PARLAMENTEJO. Originale verkita de E. A. Lawrence. Post multaj tagoj mi ricevis mian bileton. La lokoj estas malmultaj kaj mi devis longe atendi, sed fine mi ja havis la tiel deziritan okazon, sed, Ho ve! mi havas teruran kapdoloron. Tamen mi decidis ĉeesti. Prezentante min ĉe la pordego, ne estis necese ke mi demandu la vojon, ĉar, estante fraŭlino, policano demandis: "Ĉu vi serĉas la Galerion de Sinjorinoj?" Mi jesis, kaj li kondukis min al komforta levilo, kiu min levigas tri aŭ kvar etaĝojn, al la supra Galerio. Tie ĉi troviĝis kelkaj Sinjorinoj, atendantaj, sur benkoj sidantaj, ekster la ŝlosita pordo de la _Sankta Kaĝo_--ne ekzistas alia nomo por ĝi--de kie la beletaj birdoj aŭ aliaj povos rigardadi, tra la ferme plektataj baroj, siajn amikojn de la privilegiita sekso, kiuj klopodas pri la regadaj zorgoj. Mi estis tre feliĉa, ĉar mi povis iri tute proksime al la baroj, kaj mi vidis grandan altan Ĉambregon. Longa, librokovrita tablo troviĝis en la centro. Sidejoj estis aranĝitaj en longaj vicoj, ambaŭflanke de la ĉambrego. La registara partio okupis tiujn je la dekstra flanko, kaj la Kontraŭmetuloj estis je la alia. Je unua vidiĝo, niaj leĝfarantoj ne ŝajnas esti tre okupaj; tie ĉi sidas unu, kun ĉapelo klinigita super la frunto, kvazaŭ li kviete dormetas post la tagmanĝo; tie staras du aŭ tri kunparolantaj. Subite la pordo malfermiĝas, kaj oni aŭdas per forta voĉo elkriata: _La Parolanto_ (The Speaker). Baldaŭ eniras la Bastonportanto (Mace Bearer) per velura pantaloneto kaj nigraj strumpfoj vestita. Li portas la gloran Bastonon, kun ĝia krono al la pinto. Poste venas la Parolanto vestita per sia belega Robo. Kune kun li eniras Pastro. Kion faras tie ĉi pastro? mi ekpensis. Oni fermis la pordon kaj la du viroj sidiĝas. La tuta Ĉambrego silentiĝas. La Membroj leviĝas, la Pastro komencas Diservon, konsistanta el preĝoj por Dia helpo, por la Reĝo kaj Reĝino, kaj la Patro Nia. Vere estas tre solene. La pordo denove malfermiĝas, kaj enrapidas multe da Membroj, ĉar nun estas la tria kaj duono, kaj la Demandoj komenciĝas je tiu ĉi horo. Kiam la Kontraŭmetuloj proponas demandojn, la aliaj ofte multe amuziĝadas. La Irlandanoj donas la plimulton da ŝercoj. Jen unu el la ŝajne enuigaj vizaĝoj limiĝas, kaj Membro kviete antaŭeniras al la tablo kaj, per malmultaj vortoj kontraŭdiras, aŭ eble klarigas la proponojn. Eble oni ridos je li, eble oni aplaŭdos. Post unu horo, la _Ĉambro_ eniras en komitaton. La Parolanto kvitas sian seĝegon, la Bastono estas sub tablo metita, kaj nun komenciĝas la ĝenerala diskutado. Forgesinte la kapdoloron, nur la memoro, ke la vagonaro min atendas, fortiras min noktomeze, kaj mi lasas niajn leĝfarantojn ankoraŭ diskutantajn. ĜIS LA REVIDO. La Redaktoro deziras sendi koregan dankesprimon al la multaj Gesamideanoj, kiuj afablege plezurplenigis lian libertempon. Laŭ la peto de multaj legantoj, li skribos mallongan skizon pri sia pro-Esperanto vojaĝo, en la Maja numero. DIVERSAĴOJ. Kara Sinjoro,--Mi plezure legis en la Februara Numero de The Esperantist leteron de Esperantisto 4686 pri instruado de Esperanto al geknaboj. Mi devas sciigi vian estimatan korespondanton, ke ekzistas nun jam de kelka tempo ekmovado Esperantista inter junuloj. Por kuraĝigi ilin al la lernado de nia lingvo estis fondita de Svisa instruisto, Sro. Ducommun, internacia korespondado de gejunuloj, kiu nun havas korespondantojn en diversaj landoj. La junaj Esperantistoj tiel perfektiĝas en la lernado de la lingvo, konatiĝas kun alilandaj samaĝuloj, kaj povas interŝanĝi kun siaj malproksimaj amikoj poŝtkartojn, signojn, fotografaĵojn, k.t.p. Mi plezure sendos pluajn sciigojn laŭ peto.--Via, H. Hodler, 9 Av des Vollandes, Geneva. * * * Pri tiu ĉi letero, ni ankaŭ ricevis alian respondon de Angla Instruisto: Kara Sinjoro,--La knaboj interesiĝas treege je la lingvo, kaj, kvankam mi ne estas povinta aranĝi multe da tempo por ĝi, ili faradas bonan progreson, kaj jam skribas leterojn en Esperanto. Certe, ili preferas Esperanton antaŭ Franc-aŭ-German-lingvoj, kvankam ni instruas tiujn ĉi per la metodoj modernaj kaj interparoladaj. * * * Dro. Zinovjev afable skribis el Aluŝta, Rusujo, la sekvantan: Kara Sinjoro,--The Esperantist, per sia diversema kaj viva karaktero, promesas fariĝi la plej interesa inter Esperantaj ĵurnaloj. La sortoj de Esperanto (kies ano kaj servisto mi fariĝis de la tempo de ĝia naskiĝo) prezentas sin al mi garantitaj de kiam ili falis en fortaj manoj de Angloj kaj Amerikanoj. Inter diversaj demandoj ondigantaj la homaron, mi preskaŭ ne trovas pli belan, pli seriozan, kaj ampleksan, ol tiu de lingvo internacia. Gloro, laŭdo kaj kunsento al tiuj, kiuj varbiĝis je nobla servado al ĝi. Akceptu ateston de miaj vere simpatiaj sentoj. * * * La unua raporto de la Grupo Esperantista en Le Hâvre ĵus eldoniĝis, kaj enhavas longan priskribon pri la vizitoj de alilandaj Geesperantistoj dum la lasta jaro. Tiuj ĉi, oni diras, plene atestis je la elparolebleco de Esperanto. Kompreneble ni ĉiuj esperas ke la interparolado de la lingvo inter anoj de diversaj landoj baldaŭ fariĝos ĉiutaga afero, sed, nuntempe, ni danke akceptas la kritikon de niaj sindonemaj Havraj gesamideanoj, kiuj eble havas la plej grandan sperton el ĉiuj pri tiu ĉi demando. * * * Sro. de Beaufront skribis al Sro. Motteau pri la Esp-Ang. Vortaro: Kara Amiko,--Grandegan ĝojon donas al mi la apero de via Vortaro, ĉar, kiel vi scias, mi ĉiam diris kaj ripetis, ke la Angloj estos por ni forto netaksebla. Nun ili estas armitaj kaj, ĉar mi konas ilian karakteron, mi tre bone scias, ke ili senhalte, potence kaj eĉ mirinde kunhelpados al la triumfo de nia ideo, kiam ili ĝin konos ankoraŭ pli bone. Tre koran dankon pro via verko bonega kaj klarega. (_Sro. Motteau afable permesis ke mi enpresigu tiun ĉi interesan kritikon pri la bona verko.--Red._). * * * La Grupo Esperantista de Alĝero kaj de la Norda Afriko intencas organizi karavanon por ĉirkaŭ tridek ĉiulandaj turistoj. Tiu karavano vizitus la plej interajn lokojn kaj pejzaĵojn en Alĝero, kaj estus bona pruvo pri la facileco de interparolado de Esperanto inter personoj de diversaj lingvoj. La karavano okazos ĉirkaŭ la monato Majo, kaj kostus, mara transiro (per Marseille) enhavanta, de 500 ĝis 600 frankoj, laŭ la klaso de la mara vojaĝo (£20-£24). Detalaj sciigoj estos sendataj laŭ petoj. Skribu al 17, _Boulevard Gambetta, Algiers_. * * * Nia agema samideano, Sro. Gasse, el Havro, ĵus eldonis novan Gazeton: "_Revuo Universala; Memstara organo, malfermita por ĉiuj fakoj kaj opinioj._" Ĝi eliros almenaŭ sesonjare. La unua Numero (Januaro) enhavas longan artikolon pri la Paca movado, kaj la tuta enhavo iom traktas pri tiu ĉi afero. La Revuo estas bone presita kaj ni sendu ĉiujn bondezirojn al la sindonema Redaktoro. La kosto de la jara abono estas kvar frankoj (3s. 6d.). * * * Longa korespondado iniciatiĝis en la _Glasgow Evening News_, kiu kredeble multe helpos la aferon. La Skotlandanoj estas tre antaŭemaj pri ĉiuj edukadaj temoj, kaj multe da ili jam donis sian aprobon je la helpanta lingvo. * * * Sinjoro Rowe, 51, Portland Road, Nottingham, donis kelkajn sukcesplenajn paroladojn, kaj nun klopodas pri la fondo de societo Nottinghama. Sro. Wyms estas Hon Sekretario de nova grupo en Leeds. Sinjoro Rhodes (Keighley) afable donas helpon al la tiea afero. Oni faras ĉiusemajnajn kursojn ĉe la Northern Institute 4-5 posttagmeze. _In order that this Gazette may be useful as a propaganda agent, it has been considered advisable to include in each number a synopsis of the Grammar of Esperanto, so that those hitherto ignorant of its system may be the better able to appreciate the magazine._ SYNOPSIS OF THE GRAMMAR. The ALPHABET is composed of 28 letters. They are the following:-- A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z and Ŭ. The VOWELS are always given a long sound; as in the well-known phrase, "Pa, may we go too?" Shorthand students will at once recognise them as the long vowels of "Pitman." Their sound can also be illustrated by--"Bart, Bait, Beat, Boat and Boot." The following CONSONANTS need special attention. It must be remembered that the sounds given are invariable, because _Esperanto spelling is phonetic and each letter has only one sound_:-- The letter C is sounded as in Czar, or as the "ts" in Bits. " " Ĉ " " Church. " " G " " Gag; _i.e._, the hard sound. " " Ĝ " " George; _i.e._,the soft sound. " " H " " His; _i.e._, it is aspirated and never mute as in French. " " Ĥ " " Loch; _i.e._, the Scotch or German "CH" or Spanish "J." " " J " " the English letter Y. Thus Paroloj is sounded Paroloy. " " Ĵ " " the French J in Bijou or the S in the English word Pleasure. " " S " " in Sun; never as in Rose (Rozo in Esperanto). " " Ŝ " " in She. * * * The English letters Q, W, X and Y do not exist in Esperanto. The letter Ŭ is only found in diphthongs--Baldaŭ is sounded Bahldow. The one remaining point to be mentioned is that "AJ" is the same as in By. "OJ" as in Boy. ALL NOUNS end in O in the nominative singular. Birdo, a bird. When the direct object to a verb, an N is added to this O. Mi havas birdon, I have a bird. All nouns form the PLURAL by adding J to the singular. Birdoj, birds. If objective, birdojn. All ADJECTIVES end in A and agree with the noun in number and case. Mi havas belajn birdojn, I have beautiful birds. * * * The INFINITIVES of VERBS always end in I. Lerni, to learn. Pensi, to think. PRESENT INDICATIVES end in AS in all persons singular and plural. Mi iras, I go. Ili iras, they go. PAST INDICATIVES end in IS in all persons singular and plural. Mi iris, I went. Ni iris, we went. FUTURE INDICATIVES end in OS in all persons singular and plural. Ŝi iros, she will go. CONDITIONAL MOOD ends in US in all persons singular and plural. Li irus, he would go. IMPERATIVE MOOD ends in U. Parolu! speak! Iru! go! SUBJUNCTIVES are formed by using "KE" and the Imperative. Ke mi iru, that I might go. The PRESENT PARTICIPLE ACTIVE ends in ANTA--Iranta, going. In the Passive voice in ATA--Farata, being done. PAST PARTICIPLE ACTIVE ends in INTA--Irinta, having gone. In the Passive voice in ITA--Farita, having been done. FUTURE PARTICIPLE ACTIVE ends in ONTA--Ironta, about to go. In the Passive voice in OTA--Farota, about to be done. ADVERBS end in E--Bone, well. Bele, beautifully. * * * 1. The DEFINITE ARTICLE is invariably LA in all cases singular and plural. La Patroj, the Fathers. 2. There is no indefinite article in Esperanto. Patro, a Father; or merely Father, as the case may be. 3. "NOT" is expressed by "NE." Mi ne havas amikon, I have not a friend. 4. Questions are introduced by "Ĉu." Ĉu mi ne havas amikon? Have I not a friend? 5. ESTI, to be, is the auxiliary verb in Esperanto. Havi, to have, is never an auxiliary. N.B.--There are no exceptions or irregularities in Esperanto. The VOCABULARY has been simplified by about 30 affixes, which are used to modify the meanings of root words. The commonest are the following PREFIXES:-- BO indicates relationship by marriage. Bofrato, Brother-in-law. DIS indicates separation, as in English. Disŝiri, to tear to pieces. EK indicates the commencement of an action. Eklerni, to begin to learn. MAL is always used to indicate OPPOSITES. Varma, warm. Malvarma, cool. Amiko, friend. Malamiko, enemy. RE denotes the repetition of an action. Relerni, to relearn. Rediri, to say again. The principal SUFFIXES are the following:-- AĴ signifies an object made from--thus, Fruktaĵo, something made from fruit. AR signifies a collection of. Arbo, a tree. Arbaro, a forest. EBL signifies possibility. Videble, visibly. Lernebla, learnable. EC signifies an abstract quality. Boneco, goodness. Beleco, beauty. EG signifies increase. It is the augmentative suffix. Granda, large. Grandega, immense. EJ signifies the place where an action takes place. Lernejo, school. Preĝejo, church. ET is the diminutive suffix. Infaneto, a little child. Varmeta, lukewarm. IG denotes the causing of an action. Morti, to die. Mortigi, to kill. IĜ denotes turning or becoming. Paliĝi, to turn pale. Fortiĝi, to become strong. IL denotes the instrument by which an action is performed. Kudri, to sew. Kudrilo, a needle. IN denotes the feminine. Patro, father. Patrino, mother. Onklo, uncle. Onklino, aunt. IST denotes the occupation, or means of livelihood. Botisto, bootmaker. Servisto, manservant. UL denotes the possession of a Quality or Attribute. Blindulo, a blind man. Danculo, a dancing man. By means of these affixes, the Vocabulary is enormously simplified. The Free Classes continue as usual: Every Wednesday evening, at 6.30, The Gouin School, 34, Harrington Road, South Kensington. Every Thursday, at 6.30, at The Gouin School, 16, Finsbury Circus, E.C. (Apply to Miss Schafer, 8, Gloucester Crescent, Regent's Park, N.W.). Every Thursday, at The Gouin School, 16, Finsbury Circus, a Conversational Class, at 8 p.m. Every Tuesday, at The Commercial College, Woodgrange Road, Forest Gate, E., 7.45 p.m. For the convenience of Esperantists, all works dealing with the language can now be obtained by writing to the Librarian, P. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, Surrey. The books most read are:-- "Student's Complete Textbook," by J. C. O'Connor, B.A., 1s. 8d., post free (revised edition). "Thirty five Exercises with Keys," by A. Motteau, 1s. 3d., post free (6 copies for 6s. 6d.). "No. 52," a short Grammar, by the Hon. R. H. Geoghegan. Price 7d., post free. This is a capital preliminary work for giving to friends to arouse their interest. For this purpose we will supply _subscribers_ with 6 copies for 2s. 6d., post free. Three Tales by Tolstoy and Pushkin, 1s. 1d. Fundamenta Krestomatio; Dr. Zamenhof, 3s. 4d. "Hamlet," translated by Dr. Zamenhof, 2s. Grammar in French or German, 1s. 6d. Commentaire in French, 2s. Prose Selections, 2s. 6d. and 1s. 6d. Stories from back "L'Espérantistes," 2d. each. "Tourist's Phrase-Book," in 6 languages, 6d. Esperanta Sintakso de P. Fruictier, 1s. 6d. The following monthly magazines can be obtained. The annual subscriptions are:-- "La Lingvo Internacia," printed wholly in Esperanto, 3s. 6d. "L'Espérantiste," in French and Esperanto, 4s. "La Lumo," in French, English, and Esperanto, 2s. 6d. "La Belga Sonorilo," in French, Flemish, and Esperanto, 2s. 6d. "La Bohema Esperantisto," in Czech and Esperanto, 3s. The new monthly "Internacia Scienca Revuo." Subscription 6s. per annum. A New Hobby that may bring you a living, 7d. Fabloj de La Fontaine; Vojaĝo interne de mia Ĉambro; and Advokato Patelin, 1s. each. The English-Esperanto and Esperanto-English Dictionaries, 2s. 6d. each. "French-Esperanto Vocabulaire," 2s. 6d.; "Esperanto-French Dictionnaire," 1s. 6d. "Braille Instruction-Book for the Blind," 4s. Translation of the above into English, 6d. Neat star-shaped Badges, for use when travelling, are kept in stock. Price 9d. each. --- Provided by LoyalBooks.com ---