La Libroj de la Esperanta Biblioteko Internacia estas riceveblaj en: Berlin de Esperanto Verlag Möller & Borel, Lindenstrasse 18/19. Paris de Hachette & Co., 79 Boulevard St. Germain. London de British Esperanto Association, Museum Station Buildings 133-6, High Holborn kaj Review of Reviews, Mowbray House, Norfolk street. New York de Fleming H. Revell Comp, 158 Fifth Avenue. Kjöbenhavn de Andr.-Fred Höst & Sön, Bregade 35. Barcelona de Jaume Sales Balmes, Serra 13 pral. Budapest de Lajos Kókai, Károly-Utca 1. Livorno de R. Giusti, 53 Via Vittorio Emmanuele. Warszawa de M. Arct, 53 Nowy Swiat. Bucuresti de Libraria noua Carol P. Segal, Calea Victoriei 78. * * * * * Cxiu libreto de la _Esperanta Biblioteko Internacia_ kostas _unu spescenton_ (0,10 Sm)=25 centimoj, 20 pfenigoj, 2-1/2 pencoj, 5 cendoj, 24 heleroj, 10 kopekoj, 10 oeroj. ESPERANTA BIBLIOTEKO INTERNACIA Tradukis F. Skeel-Giörling. No. 2. Prezo 0,10 Sm. Fabeloj de Andersen I. BERLIN. Esperanto Verlag Möller & Borel kaj korespondantoj en Paris, London, New-York, Kjöbenhavn, Warszawa, Barcelona, Budapest, Livorno, Bucuresti. Al siaj du amataj Filetoj Preben Skeel-Giörling kaj Erik Skeel-Giörling sincere dedicxas cxi-tiun tradukajxon La Verkinto. Hans Christian Andersen. Nia dana verkisto, el kies mondkonataj fabeloj ni havas la plezuron prezenti kelke da elektitaj tradukajxoj en Esperanto, naskigxis en la jaro 1805 en Odense (Danlando) kiel filo de malricxa sxuisto. Liaj infanaj kaj junulaj jaroj ne estis felicxaj; la grandaj suferadoj kaj seniluziigxoj, kiujn li travivis dum cxi-tiu tempo, profunde impresis al lia kortusxante pia, sentema animo kaj poste stampis lian tutan produktadon. Dank' al la kunhelpo de kelkaj eminentaj viroj li povis fari klasikajn studojn en Kopenhago, kaj ankaux entrepreni longajn vojagxojn en la eksterlandon, precipe Italujon. El la plumo de H. C. Andersen trovigxas multe da belaj lirikaj poemoj kaj diversaj romanoj, sed plej alte lia talento kaj fantazio atingis en la "Fabeloj", kiuj estas tradukitaj en preskaux cxiuj naciaj lingvoj. Pri la origino de l' fabeloj -- jen seriozaj, jen satiraj kaj gajaj -- li mem diras: "Mi kaptas ian ideon, kiu povas interesi la plenkreskulojn, kaj mi rakontas gxin por la infanoj, tamen memorante cxiam, ke la gepatroj ofte auxskultas mian rakontadon, kaj al ili mi ja devas doni ion por pripensado." H. C. Andersen mortis en Kopenhago en 1875, amata de sia samtempanaro kaj honorata de siaj admirantoj el la tuta mondo. Sian auxtobiografion li lasis en la romano "Fabelo de mia vivo" (1855). Je la 70a datreveno de lia naskigxo estas eldonitaj tradukajxoj en dek kvin lingvoj de lia bela fabelo "Rakonto pri patrino", kaj en la jaro 1905, okaze de la 100-jara festo arangxita je memoro pri la naskigxo de l' granda poeto, la urbestraro de Odense fondis specialan Muzeon kie oni kolektis cxion -- librojn, verkojn, bildojn, tradukajxojn, meblaron k. c. -- kio havis signifon por la vivo de H. C. Andersen. Kopenhago, Marto 1909. Fr. Skeel-Giörling. La brava stansoldato. Estis iam dudek kvin stansoldatoj, ili cxiuj estis fratoj, cxar ili devenis de malnova stankulero. La pafilon ili tenis per la brako, la vizagxo rigardis rekte antauxen; rugxa kaj blua, vere bela estis la uniformo. La unua parolo, kiun ili auxdis en cxi-tiu mondo, kiam estis forprenita la kovrilo de l' skatoleto kie ili kusxis, estis la vorto: Stansoldatoj! gxin kriis knabeto kaj kunfrapis la manojn; li donace ricevis la soldatojn, cxar estis lia naskigxotago, kaj nun li starigis ilin sur la tablo. Cxiuj soldatoj tute egale aspektis; nur unu iomete diferencis de l' aliaj; li havis unu solan piedon, cxar li estis fandita laste, kaj tiam ne restis suficxe da stano; tamen li staris tiel firme sur unu piedo kiel la aliaj sur du, kaj estas precipe li, kiu farigxis fama. Sur la tablo, kie ili staris, trovigxis multe da diversaj ludiloj, sed la plej rimarkinda estis bela palaco el papero. Tra la fenestretoj oni povis rigardi en la salonojn. Ekstere kreskis arbetoj cxirkaux speguleto, kiu reprezentis lagon; cignoj el vakso nagxis sur gxi kaj sin spegulis. Cxio estis cxarma, sed la plej cxarma tamen estis frauxlineto, kiu staris en la malfermita pordo de l' palaco; ankaux sxi estis farita el papero, sed sxi havis belan jupeton el la plej hela stamino kaj bluan rubandeton kiel mantelon cxirkaux la sxultroj; meze de l' mantelo estis alkudrita brilanta ora perlo, kiu estis tiel granda kiel sxia vizagxo. La frauxlineto etendis siajn brakojn supren, cxar sxi estis dancistino, kaj unu piedon sxi tiel alten levis, ke la stansoldato ne povis gxin trovi kaj kredis, ke sxi havas nur unu piedon kiel li. "Certe, sxi estus vera edzino por mi!" pensis la stansoldato, "sed sxi estas tre nobla, sxi logxas en palaco, mi havas nur skatoleton, kaj en gxi ni estas jam dudek kvin, ne estas deca loko por sxi! tamen, mi deziras konatigxi kun sxi!" kaj jen li sin kusxigis, tute longa kiel li estis, post flartabakujo, kiu staris sur la tablo; de tie li povis bone rigardi la noblan frauxlineton, kiu sencxese staradis sur unu piedo sen malekvilibrigxi. Kiam farigxis vespero, oni metis la ceterajn stansoldatojn en la skatoleton, kaj la logxantoj de l' domo kusxigxis por dormi. Tuj la ludiloj komencis ludi, ricevi gastojn, fari militon kaj arangxi balon; la stansoldatoj kraketis en la skatoleto, cxar ili volis ludi kun la aliaj, sed ili ne povis forpreni la kovrilon. La nuksrompilo faris renversojn, kaj la grifelo petoladis sur la tabulo; estis tiom da bruego, ke la kanario vekigxis kaj komencis interbabili, kaj tion gxi faris ecx verse. La solaj du kiuj tute ne movigxis el sia loko, estis la stansoldato kaj la dancistino; sxi staris tiel rekte sur la piedpintoj, kun ambaux brakoj etenditaj, kaj li restis egale firma sur unu piedo; ecx unu momenton li ne cxesis sxin rigardi. Nun, el la horlogxo sonoris la dek-dua, kaj klask! jen malfermigxis la kovrilo de la flartabakujo, sed ne estis flartabako en gxi, tute ne, sed nigra koboldo; cxi-tio estis amuzajxo. "Stansoldato!" diris la koboldo; "gardu viajn okulojn, ne uzu ilin tiom!" Sed la stansoldato sxajnigis, kvazaux li nenion auxdus. "Nu, atendu nur gxis morgaux!" diris la koboldo. Kiam farigxis mateno kaj la infanoj levigxis el lito, la stansoldato estis metita sur la fenestrobreton, kaj cxu estis la koboldo aux trablovo, oni tion ne scias, sed subite la fenestro malfermigxis kaj la soldato renverse elfalis de la tria etagxo. Estis terura rapideco, li tenis la piedon rekte supren kaj staris sur la cxapo kun la bajoneto inter la pavimsxtonoj. La servistino kaj la knabeto tuj venis por sercxi lin; sed kvankam ili preskaux marsxis sur li, ili tamen ne rimarkis lin. Se la stansoldato estus kriinta: jen mi estas! ili certe lin estus trovintaj, sed ne sxajnis al li dece tiel lauxte krii, cxar li portas uniformon. Baldaux komencis pluvi, la gutoj falis pli kaj pli dense, kvazaux rivere; kiam finigxis la pluvego, alvenis du stratbuboj. "Rigardu!" diris unu, "jen kusxas stansoldato! Li devas sxipveturi!" Kaj el malnova gazeto ili faris sxipeton, starigis en gxi la stansoldaton, kaj jen li navigis tra la pluvakvo de l' defluejo; la du knaboj flanke kuris kaj kunfrapis la manojn! Granda Dio! kiaj ondoj en tiu defluejo! kaj kia fluo! certe, sed ja pluvegas! La papersxipeto forte balancigxis, kaj kelkafoje gxi tute klinigxis, tiel ke la stansoldato estis skuegita, sed li restis firma, ne sxangxis la mienon, rigardis rekte antauxen kaj tenis la pafilon per la brako. Subite la sxipeto ennagxis sub longan piedbreton de ia defluejo, kie farigxis tiel mallume kvazaux li estus en sia skatoleto. "Kien do nun mi alvenas?" li pensis; "certe, cxi-tio estas la kulpo de l' koboldo! Ho, se nur la frauxlineto estus cxi-tie en la sxipeto, tiam sen malagrablajxo povus esti trifoje pli mallume!" En la sama momento venis granda rato, kiu logxis sub la breto. "Cxu vi havas pasporton?" demandis la rato, "montru la pasporton!" Sed la stansoldato restis silenta kaj tenis pli firme la pafilon. La sxipeto rapidege forrapidis kaj post gxi kuregis la rato. Hu! kiel gxi grincigis la dentojn, kaj gxi kriis al bastonetoj kaj pajlo: "Haltigu lin! Haltigu lin! Li ne pagis dogan-imposton! Li ne montris pasporton!" Sed la fluo farigxis pli kaj pli forta, la stansoldato jam povis vidi la helan lumon antauxe, kie finigxis la breto, sed li ankaux auxdis sonon de mugxado kiu tre bone povus timigi bravulon; imagu nur: kie finigxis la breto, la pluvakvo elversxigxis en grandan kanalon, tio estis al li same dangxera, kiel estus al ni veturi tra granda akvofalo. Li nun jam tiel alproksimigxis, ke li ne povis haltigxi. La sxipeto elsaltis, la stansoldato sin tenis tiel rigida kiel li povis; neniu povus diri pri li, ke li ecx palpebrumas. Tri aux kvarfoje la sxipeto renversigxis kaj gxi estis plena je akvo gxis la rando; gxi nepre devis subakvigxi; jam l' akvo atingis la kolon de l' soldato, pli kaj pli profunde la sxipeto subigxis, kaj la papero sin disvolvis. Nun la akvo levigxis gxis super la kapo de l' soldato; tiam li pensis pri la cxarma dancistino, kiun neniam plu li revidos, kaj en la oreloj de l' stansoldato sonoris la verseto: For, for, soldato! For al la morto! Nun la papero dissxirigxis, kaj la stansoldato trafalis, -- sed tuj granda fisxo lin englutis. Ho! kia mallumo interne! Estis multe pli malbone ol sub la breto de l' defluejo, kaj tiel malvaste! sed la stansoldato restis firma, kaj li kusxis tie kun la pafilo en la brako. -- La fisxo cxirkauxe nagxis, movante sin plej terure; fine gxi farigxis tute senmova, ekbrilo kvazaux fulmo gxin trakuris, jen brilis tute hele kaj iu lauxte kriis: "Stansoldato!" La fisxo estis kaptita, sendita al la vendejo, vendita kaj portita al kuirejo, kie la servistino gxin distrancxis per granda trancxilo. Per du fingroj sxi prenis la soldaton cxirkaux la korpo kaj portis lin en la cxambron, kie cxiuj volis vidi tian mirindan personon, kiu vojagxis en la stomako de fisxo; sed la stansoldato estis tute ne fiera. Ili starigis lin sur la tablo, kaj tie -- vidu, kiel mirindaj aferoj povas okazi en la mondo -- la soldato trovigxis en la sama cxambro, kie li antauxe estis, li vidis la samajn infanojn, kaj la ludiloj staris sur la tablo, la bela palaco kun la cxarma dancistino; sxi staris ankoraux sur unu piedo, kaj tenis la alian alte en l' aero, ankaux sxi estis firma; tio kortusxis la stansoldaton, li volonte estus plorinta stanlarmojn, sed tio ne decus al li. Li rigardis sxin, kaj sxi rigardis lin, sed ili diris nenion. Sed subite unu el la knabetoj jxetis la stansoldaton en la fornon, ecx sen diri la kauxzon; sendube la koboldo en la skatoleto estis kulpa pri cxi-tio. La stansoldato staris hele lumigita, kaj li sentis teruran varmegon, sed cxu gxi devenis de la fajro aux de amo li ne sciis. La kolorojn li tute perdis; neniu povus diri, cxu tio okazis dum la vojagxo aux pro doloro. Li rigardis la frauxlineton, sxi rigardis lin, kaj li sentis, ke li fandigxas; tamen ankoraux li restis firma kun la pafilo en la brako. Tiam ia pordo malfermigxis, la vento forblovis la dancistinon, kaj senpeze kiel elfino sxi flugis en la fornon al la stansoldato, ekflamigxis kaj malaperis; tuj la stansoldato fandigxis kaj farigxis buleto, kaj kiam la sekvantan tagon la servistino elprenis la cindron, sxi retrovis lin en formo de stankoreto; sed el la dancistino restis nur la ora perlo, kaj gxi farigxis tute nigra en la flamoj. Rakonto pri patrino. Patrino sidis cxe sia infaneto, sxi estis tiel malgxoja, sxi tiom timis, ke gxi mortos. La infaneto estis pala, gxiaj okuletoj malfermigxis; nur malforte gxi spiris, kaj kelkafoje profunde kvazaux ekgxemante; kaj ankoraux pli malgxoje la patrino rigardis sian karuleton. Jen iu frapis la pordon, kaj venis malricxa, grandagxa viro, envolvita en cxevala kovrilo, cxar gxi varmigas, kaj tion li bezonis; estis ja malvarma vintro; cxio ekstere estis kovrita je glacio kaj negxo, kaj la vento akre blovis tiel ke la vizagxo doloris. Cxar la viro tremis pro malvarmo, kaj la infaneto momenton dormis, la patrino versxis bieron en krucxon kaj sxi metis gxin en la fornon por gxin varmigi por li; sed la viro lulis la infaneton, kaj la patrino sidigxis sur segxon apud li, rigardante la malsanan infaneton, kiu tiel profunde spiris, kaj sxi levis la maneton. "Cxu ne ankaux vi kredas, ke mi lin konservos?" sxi diris, "Dio ne forprenos lin de mi!" Kaj la viro -- kiu estis la Morto mem -- strange balancis la kapon, kaj tio povus signifi jes aux ne egale. La patrino malsupren rigardis, kaj la larmoj fluis sur sxiaj vangoj; -- sxia kapo farigxis tiel peza! Tri noktojn kaj tri tagojn sxi ne fermis la okulojn, kaj nun sxi ekdormis, sed nur unu momenton, tiam sxi subite suprensaltis, tremante pro malvarmo. Kio estas tio! sxi kriis rigardante cxirkaux si, sed la viro estis for, sxia infaneto malaperis, li estis gxin preninta kun si, kaj en la angulo de la cxambro sencxese la radaro de l' antikva horlogxo zumante turnigxis, la granda plumbopezilo subiris rekte gxis la planko, bum! kaj jen ankaux la horlogxo cxesis funkcii. Sed la malfelicxa patrino forkuris el la domo kaj vokis sian infaneton. Ekstere, meze de l' negxamasoj, sidis virino en longa, nigra vestajxo, kaj sxi diris: "La Morto estis en via cxambro; mi vidis, ke gxi rapidege forkuris kun via infaneto; gxi iras pli rapide ol la vento; gxi neniam reportos kion gxi prenis!" "Diru nur, kiun vojon gxi iris!" petis la patrino, "nomu sole la vojon, kaj mi retrovos gxin!" "Mi konas la vojon", respondis la virino en la nigra vestajxo, "sed antaux ol mi nomos gxin, vi devas kanti al mi cxiujn kantetojn, kiujn vi kantis al via infaneto; mi sxatas auxdi ilin, mi jam ilin auxdis antauxe; mi estas la nokto, mi vidis vian ploron dum vi kantis!" "Cxiujn, cxiujn mi kantos!" diris la patrino, "sed ne haltigu min, tiel ke mi povos gxin atingi kaj trovi mian infaneton!" Sed la nokto sidis mute kaj silente; tiam la patrino tordis siajn manojn, sxi kantis kaj ploris, kaj estis multe da kantetoj sed ankoraux pli multe da larmoj, kaj jen diris la nokto: "Iru dekstren, en la malluman abiaron, tien la Morto forportis vian infaneton!" Profunde en la arbaro la vojoj krucigxis, kaj sxi ne sciis plu kiun vojon sxi devas sekvi; tie staris dornarbetajxo, nek foliojn nek florojn gxi havis, estis ja ankaux malvarma vintro, kaj sur la brancxoj pendis glaciaj kristaloj. "Cxu vi ne vidis la Morton preterpasi kun mia infaneto?" "Certe", respondis la dornarbetajxo, "sed mi ne diros, kiun vojon gxi pasis, se vi ne antauxe min varmigas cxe via koro; mi mortas pro la frosto, mi tute glaciigxas." Kaj sxi premis la dornarbetajxon al sia koro, tiel firme, por ke gxi bone varmigxu, kaj la dornoj trapikis sxian korpon, kaj grandaj sangogutoj elfluis, sed en la frosta vintronokto fresxaj verdaj folioj kaj floroj ekkreskis, tiel varme estis cxe la koro de l' malgxoja patrino, kaj la dornarbetajxo montris al sxi la vojon kiun sxi devas iri. Sxi foriris kaj atingis grandan lagon, kie trovigxis nek sxipo, nek boato. La glacio ne estis suficxe forta por porti sxin kaj la lago estis tiel profunda ke sxi ne povus gxin trapasi, tamen sxi devis, por retrovi sian infaneton; jen sxi kusxigxis por eltrinki la tutan akvon de la lago, kaj tio ja estas neebla al homo; sed la malgxoja patrino pensis, ke povus okazi ia miraklo. "Ne, tio neniam prosperos al vi!" diris la lago, "pli bone estos se mi povos fari interkonsenton kun vi. Mi amas perlojn, kaj viaj okuloj estas la plej brilaj kiujn mi vidis. Ploru gxis ili elfalos kaj donacu ilin al mi; se vi volas tion fari mi rekompence portos vin al la granda florujo, kie la Morto logxas kaj prizorgas florojn kaj arbojn; cxiu el ili estas homa vivo!" "Ho! cxion mi donos por veni al mia infaneto!" diris la ploranta patrino, kaj sxi ploregis ankoraux pli multe kaj sxiaj okuloj elfalis gxis la fundo de l' lago kaj farigxis du multekostaj perloj; sed la lago sxin levis kvazaux sxi estus sidanta en balancilo, kaj sxi flugis al la kontrauxa bordo. Tie staris stranga domo, grandega; oni ne sciis, cxu gxi estas ia monto kun arbaroj kaj kavajxoj, aux cxu gxi estas konstruita el cxarpentajxo, sed la malfelicxa patrino ne povis tion vidi; sxi ja estis plorinta gxis la okuloj elfalis. "Kie mi povos trovi la Morton, kiu foriris kun mia infaneto?" sxi diris. "Cxi-tien gxi ankoraux ne alvenis!" diris la maljuna sarkistino, kiu gardis la grandan florujon de l' Morto. "Kiamaniere do vi povis trovi cxi-tiun lokon, kaj kiu vin helpis?" "Dio min helpis!" sxi respondis. "Li estas kompatema, kaj tia certe ankaux vi estos! Diru, kie mi povos trovi mian infaneton?" "Mi ne scias," diris la sarkistino, "kaj vi ja ne povas vidi! Multe da floroj kaj arboj velkis cxi-tiun nokton, la Morto baldaux venos por ilin replanti! Vi certe scias, ke cxiu homo posedas sian propran vivarbon aux floron, kiu estas konforma al gxia animo; ili aspektas kiel aliaj kreskajxoj sed ili havas koron frapantan; infana koro povas ankaux frapi! Sercxu laux tiu informo, eble vi povos rekoni la korfrapon de via infaneto; sed kion vi volas doni al mi se mi diras nun, kion plie vi devas fari?" "Mi ne posedas ion por fordoni", diris la malgxoja patrino, "sed mi estas preta iri por vi gxis la fino de l' mondo." "Bone, sed tie mi havas nenion por fari," diris la sarkistino; "donu al mi viajn longajn, nigrajn harplektojn; vi mem certe scias, ke ili estas belaj! Rekompence vi ricevos miajn blankajn, estas io almenaux!" "Se vi nur postulas tion de mi," sxi diris, "mi gxin fordonos kun gxojo!" Kaj sxi donis al la sarkistino siajn belajn, nigrajn harplektojn kaj ricevis intersxangxe la blankajn de l' maljunulino. Tiam ili iris en la grandan florujon de l' Morto, kie floroj kaj arboj strange interkreskis. Belaj hiacintoj staris sub vitroklosxoj, kaj grandaj, fortegaj peonioj; oni vidis akvokreskajxojn; unuj estis tute fresxaj, aliaj aspektis malsanete; limakoj rampis sur la folioj, kaj nigraj kankroj cxirkauxpremis la trunketojn: kreskis ankaux belegaj palmarboj, kverkoj kaj platanoj, kaj plie petroselo kaj floranta timiano; cxiu arbo, cxiu floro havis sian nomon, cxiu estis la vivo de iu homo; la homo ankoraux estis vivanta, unu en Hxinujo, alia en Grenlando, en cxiuj lokoj de la mondo. Trovigxis altaj arboj kreskantaj en kuvoj malgrandaj; ili aspektis tute premitaj kaj estis pretaj por krevigi la kuvon; ankaux en multe da aliaj lokoj staris malsanaj floretoj en grasa tero, kun musko cxirkauxe kaj dorlote flegitaj. Sed la malgxoja patrino klinigxis super cxiu el la plej malgrandaj kreskajxoj, kaj sxi auxdis, kiel frapas la homa koro interne de ili. Fine, fine el milionoj da kreskajxetoj sxi rekonis la koron de sia infaneto. "Jen gxi estas!" sxi kriis etendante la manon super blua krokuseto, kiu tute kurbigxis kontraux la tero, malsanete kaj lace. "Ne tusxu la floron!" diris la sarkistino, "sed atendu cxi-tie, kaj kiam la Morto venos, vi zorgu ke gxi ne forsxiru la kreskajxon; minacu gxin, ke vi forsxiros la aliajn florojn, tiam gxi ektimigxos; gxi havas respondecon antaux Dio pri ili; neniu el ili povas esti forsxirata sen la permeso de Dio!" Subite glacia vento trablovis la gxardenon, kaj la blinda patrino sentis, ke estas la Morto, kiu venas. "Kiamaniere vi povis trovi la vojon cxi-tien?" gxi demandis, "kiel vi povis alveni pli rapide ol mi?" "Mi estas patrino!" sxi diris. Kaj la Morto etendis sian longan brakon kontraux la malsaneta floreto, sed sxi tenis siajn manojn cxirkaux gxi, tiel firme, kaj tamen zorgante por ne ektusxi la foliojn. Sed la Morto blovis sur sxiaj manoj, kaj sxi sentis, ke estas akre, pli akre ol la plej malvarma vento, kaj senforte sxiaj manoj subfalis. "Vi ne povas ion fari kontraux mi!" diris la Morto. -- "Sed la bona Dio povas!" sxi respondis. "Mi nur plenumas Lian volon!" diris la Morto. "Mi estas Lia gxardenisto! Mi prenas cxiujn Liajn florojn kaj arbojn kaj replantas ilin en la gxardenon de l' Paradizo, en la nekonata lando, sed kiel ili tie kreskas, kaj kio ili farigxos, mi ne povas rakonti!" "Redonu al mi mian infaneton!" diris la patrino, kaj sxi ploris kaj petegis; sed subite per cxiu mano sxi ekkaptis du belajn floretojn kiuj kreskis en la proksimeco, kaj sxi kriis al la Morto: "Mi forsxiros cxiujn viajn florojn, cxar mia koro malesperas!" "Ne tusxetu ilin!" diris la Morto. "Vi diras, ke vi estas malfelicxa, kaj nun vi volas, ke alia patrino farigxu egale malfelicxa kiel vi!" "Alia patrino!" sxi diris lasante la florojn en la sama momento. "Jen estas viaj okuloj!" diris la Morto, "mi trovis ilin en la lago, ili tiel bele brilis: mi ne sciis ke estas la viaj, reprenu ilin, ili estas ankoraux pli brilaj ol antauxe. Rigardu nun en la profundan puton tie; mi diros al vi la nomojn de la du floroj, kiujn vi volis forsxiri, kaj vi vidos ilian tutan estontecon, ilian homan vivon; vi vidos, kion vi volis detrui!" Sxi rigardis en la puton, kaj sxi sentis sinceran felicxon cxar sxi vidis, kiel la vivo de unu el ili farigxas granda beno al la mondo: ho! kia felicxo kaj gxojo! Kaj sxi vidis la vivon de l' alia; gxi estas plena je mizero, doloro kaj teruro. "Ambaux sortoj estas laux la volo de Dio!" diris la Morto. "Kiu el ili estas la floro de l' mizero, kaj kiu estas tiu de l' felicxo?" sxi demandis. "Tion mi ne diras!" respondis la Morto, "sed unu el ili estis la floro de via propra infaneto; la sorton, la estontecon de via infaneto, vi vidis!" Terurigite la patrino kriis: "Ho, diru, kiu el ambaux estis mia infaneto! savu la senkulpan estajxon, savu gxin el la mizero! forprenu gxin nur, mi petegas! Ho, konduku gxin en la regnon de Dio! Forgesu mian ploron, mian doloron, cxion, kion mi faris kaj diris!" "Mi ne vin komprenas!" diris la Morto. "Cxu vi volas, ke via infaneto revenu al vi, aux cxu mi devas gxin forpreni kun mi?" Tiam la patrino tordis siajn manojn kaj genufleksante sxi pregxis al Dio: "Ne auxskultu min, se mi postulis ion, kio estas kontraux Via volo! Vi sola estas superega kaj sagxa! Ne auxskultu min, ne auxskultu min!" Kaj sxi apogis la vizagxon sur sia genuo, kaj la Morto kondukis la infaneton, for, for en la nekonatan landon. La fajrosxtalo. Soldato iris marsxante sur la vojo: unu, du! unu, du! li forvojagxis kun tornistro sur la dorso kaj glavo cxe la koksoj, cxar li revenis de la milito, kaj nun li hejmen marsxis. Jen li renkontis maljunan sorcxistinon sur la vojo; sxi estis treege abomeninda, sxia sublipo pendis tute gxis la brusto. Sxi diris: "Bonan vesperon, soldato! kian belan glavon, kian grandan tornistron vi havas! Vi estas vera soldato, kaj nun vi ricevos tiom da mono kiom vi deziras!" "Multan dankon al vi, sorcxistino!" la soldato respondis. "Cxu vi vidas la grandan arbon tie?" diris la sorcxistino montrante al li tiun arbon, kiu flanke staris cxe la vojo. "Interne gxi estas tute kava! Vi rampu nur gxis la pinto, jen vi vidos truon kaj tra gxi vi povos gliti gxis vi venos profunde en la arbo. Mi ligas nun sxnuregon cxirkaux vi, kaj tiel mi povos suprentiri vin tuj kiam vi min vokos." "Sed kion mi devas fari en la arbo?" demandis la soldato. "Alporti monon!" la sorcxistino diris, "cxar kiam vi venos al la fundo de l' arbo, vi trovigxos en granda subtera cxambro; gxi estas tute luma, cxar pli ol cent lampoj tie brilas. Jen vi vidos tri pordojn, vi povos ilin malfermi, cxar estas sxlosilo en cxiu seruro. Irante en la unuan cxambreton vi vidos grandan keston meze de la planko; sur la kesto sidas hundo, gxi havas okulojn tiel grandajn kiel te-tasoj, sed tio ne devas vin timigi! Mi donas al vi mian bluan antauxtukon, vi povos gxin malfaldi sur la planko: tiam vi rapide iru al la hundo, forprenu gxin, metu gxin sur la antauxtukon, malfermu la keston kaj prenu tiom da moneroj kiom vi volas. Ili estas cxiuj el kupro; sed se vi preferas havi argxentajn, vi nur bezonas iri en la duan cxambreton; tie vi vidos ankaux hundon; gxi havas okulojn tiel grandajn kiel mueleja rado, sed tio ne devas vin timigi, vi metu gxin trankvile sur la antauxtukon kaj prenu el la mono! Sed se vi volas oran monon, vi povos ankaux tian havi, kaj tiel multe kiel vi povas porti; vi nur bezonas iri en la trian cxambreton. Sed la hundo, kiu tie sidas sur la kesto, havas du okulojn tiel grandajn kiel la "Ronda Turo" en Kopenhago. Gxi estas vera hundo, vi povas pensi, sed tio ne devas vin timigi! Vi nur metu gxin sur la antauxtukon, tiam gxi tute nenion malbonan faros al vi, kaj prenu el la kesto tiom da oro kiom vi volas!" "Estas efektive bonege!" diris la soldato. "Sed kion mi devas doni al vi, sorcxistino? Cxar certe vi ankaux volas ion havi, mi pensas!" "Ne!" la sorcxistino diris, "ecx ne iun monereton mi deziras! Nur prenu por mi malnovan fajrosxtalon, kiun forgesis mia avino, kiam sxi laste tie estis!" "Nu, donu al mi la sxnuregon!" diris la soldato. "Jen gxi estas," respondis la sorcxistino, "kaj jen mia blua antauxtuko!" Nun la soldato suprenrampis la arbon, glitis tra la truo kaj tuj poste li staris en la granda subtera cxambro, kie brilis pli ol cent lampoj. Li malfermis la unuan pordon. Hu! jen li vidis la hundon kun okuloj tiel grandaj kiel te-tasoj, kaj gxi strange lin rigardis. "Vi estas bela bubo!" diris la soldato, kaj li metis la hundon sur la tukon de l' sorcxistino, prenis tiom da kupraj moneretoj, kiom li povis havi en la posxo, fermis la keston, remetis la hundon sur gxin kaj iris en la duan cxambron. Eja! Jen la hundo kun okuloj tiel grandaj kiel mueleja rado! "Ne rigardu min tiel persiste, mi konsilas al vi!" diris la soldato, "viaj okuloj povus dolorigxi!" kaj tuj li metis la hundon sur la tukon de l' sorcxistino, sed ekvidante la argxentajn moneretojn en la kesto, li forjxetis la kuprajn, kiujn li jam havis, kaj rapide li plenigis sian posxon kaj tornistron je pura argxento. Fine li iris en la trian cxambreton. Hu! -- Estis terure! La hundo tie efektive havis du okulojn tiel grandajn kiel la "Ronda Turo", kaj en la kapo ili turnigxis kvazaux radoj! "Bonan vesperon!" diris la soldato kaj li salutis militiste per la mano, cxar tian hundon li neniam antauxe estis vidinta; sed post kiam li iomete gxin rigardis, li pensis ke povas esti suficxe. Li metis la hundon sur la plankon, kaj malfermis la keston. Ho! granda Dio! kian amason da mono! Li ja povus acxeti la tutan urbon Kopenhago, la sukerajn porkidojn de l' kukistinoj, cxiujn stansoldatojn, vipojn kaj ludcxevalojn de la tuta mondo. Jen efektive multego da mono! La soldato nun forjxetis cxiujn argxentajn monerojn, kiujn li havis en la posxo kaj tornistro, kaj anstatauxe li prenis oron, kaj plenigis la posxojn, la tornistron, la cxapon kaj la botojn, tiel ke li preskaux ne povis iri: Nun li havis monon! La hundon li remetis sur la keston, la pordon li brue fermis kaj kriis tra la arbo: "Nun, suprentiru min, sorcxistino!" "Cxu vi havas la fajrosxtalon?" sxi demandis. "Ne," li diris, "estas bone, ke vi memorigas min pri tio; mi tute gxin forgesis!" Kaj li denove iris en la fundon de l' arbo kaj prenis la sxtalon. La sorcxistino suprentiris lin, kaj jen li ree staris sur la vojo kun posxoj, tornistro, cxapo kaj botoj tute plenaj je mono. "Kion vi intencas fari per la fajrosxtalo?" demandis la soldato. "Tio ne koncernas vin!" respondis la sorcxistino, "nun vi ja ricevis la monon! Donu vi nur al mi la fajrosxtalon!" "Tute ne!" la soldato diris, "rakontu tuj por kio vi intencas uzi gxin, alie mi eltiras mian glavon kaj detrancxas vian kapon!" "Ne, mi ne volas ion diri!" estis la respondo de l' sorcxistino. Tiam la soldato detrancxis sxian kapon, kaj jen sxi kusxis! Sed la monon li kolektis en sxia antauxtuko, prenis la pakajxon sur la dorso, metis la fajrosxtalon en sian posxon kaj marsxis rekte al la urbo. Estis belega urbo, kaj en la plej komforta gastejo li logxigxis; tie li havis la plej bonajn cxambrojn kaj delikatan mangxajxon, cxar nun li estis ricxa, li ja posedis tiom da mono. La servisto, kiu devis ciri liajn botojn, pensis, ke estas strange, ke tia ricxa sinjoro havas nur tiel mirinde malnovajn botojn, sed la soldato ankoraux ne estis acxetinta al si novajn; la proksiman tagon li ricevis bonajn botojn kaj veston elegantan. Nun la soldato estis vere nobla sinjoro, kaj oni rakontis al li pri cxiuj belaj aferoj de la urbo, pri la regxo kaj lia cxarma filino, la princino. "Kie oni povas vidi sxin?" demandis la soldato. "Oni tute ne povas vidi sxin!" ili cxiuj diris, "sxi logxas en granda kupropalaco, kiu estas cxirkauxata de multaj turoj kaj muroj! Neniu krom la regxo povas iri en la palacon, cxar estas antauxdirite, ke sxi iam edzinigxos kun tute simpla soldato, kaj tion la regxo ne volas!" "Mi tre dezirus vidi sxin!" pensis la soldato, sed li ja ne povis havi la permeson. Li komencis nun tre gajan vivon, ofte li vizitis la teatron, veturis en la gxardeno de la regxo kaj donis multe da mono al malricxaj homoj, kaj tio estis bone farita! Li memoris de antauxaj tagoj, kiel mizere estas ne posedi monereton! -- Li ja estis ricxa, portis belajn vestojn kaj havis baldaux multajn amikojn, kaj ili cxiuj diris, ke li estas cxarma viro, vere nobla Mosxto, kaj tion la soldato tre plezure auxdis. Sed cxar li cxiun tagon elspezis multe da mono sen havi ian enspezon, li fine nur posedis du denarojn, kaj li devis forlasi la belan apartamenton, kie li havis sian logxejon, kaj logxigxi en malvasta cxambreto rekte sub la tegmento. Tie li mem devis purigi siajn botojn kaj fliki ilin per kudrilo, kaj neniu el la amikoj vizitis lin, cxar la sxtuparo estis al ili tro alta. Estis tute malluma vespero, kaj li povis ecx ne acxeti kandelon, sed tiam li memoris, ke en la fajrosxtalo, kiun li prenis en la kava arbo, kusxas peceto de kandelo. Li ekprenis la fajrosxtalon kun la kandelpeceto, sed en la sama momento kiam li provis ekflamigi kaj fajreroj flugis el la siliketo, la pordo subite malfermigxis, kaj tiu hundo kiu havis okulojn tiel grandajn kiel te-tasoj kaj kiun li estis vidinta malsupre en la arbo, staris antaux li kaj diris: "Kion ordonas mia majstro?" "Kion mi vidas!" diris la soldato, "estas ja stranga fajrosxtalo; cxu mi tiel povos havi kion mi deziras? Nu, bone, havigu al mi iom da mono," li diris al la hundo, -- kaj tuj gxi forigxis! Baldaux gxi revenis, tenante en la busxo grandan sakon da mono. Nun la soldato komprenis, kian bonegan fajrosxtalon li posedas. Se li unufoje flamigos, alvenos la hundo, kiu sidis sur la kesto kun kupromono; se li dufoje flamigos, alvenos tiu hundo, kiu havis argxenton, kaj se li trifoje flamigos, alvenos tiu, kiu havis puran oron. -- Nun la soldato relogxigxis en la bela apartamento, denove li portis elegantajn vestojn, kaj tuj la amikoj lin rekonis kaj tiel multe lin sxatadis. -- Iam li pensis: Estas vere stranga afero ke oni ne povas vidi la princinon! Ili diras, ke sxi estas tiel belega! Sed kion povas tio helpi, se sxi devas cxiam sidi en la granda kupropalaco kun la multaj turoj. -- Cxu mi do tute ne povos vidi sxin? -- Nu, kie estas mia fajrosxtalo? Li flamigis per gxi, kaj tuj alvenis la hundo kiu havis okulojn tiel grandajn kiel te-tasoj. "Estas meze de la nokto," diris la soldato, "sed mi tre sincere deziras vidi la princinon, nur unu minuton!" Tuj la hundo kuregis tra la pordo kaj antaux ol la soldato povis pripensi, gxi revenis kun la princino; sxi sidis dormante sur la dorso de l' hundo, kaj sxi estis tiel belega, ke cxiu povus vidi ke sxi estas vera princino; la soldato kisis sxin, li tute ne povis sin deteni, cxar li estis vera soldato. La hundo forkuris kun la princino, sed kiam farigxis mateno kaj la geregxoj trinkis teon, la princino diris, ke sxi nokte havis tiel strangan songxon pri hundo kaj soldato. Sxi rajdis sur la hundo, kaj la soldato kisis sxin. "Estas ja bela historio, mi devas konfesi!" diris la regxino, kaj la sekvantan nokton maljuna korteganino devis sendorme pasigi apud la lito de l' princino por vidi, cxu reale estus songxo aux kio povus alie esti. La soldato terure sopiris je la belega princino, kaj denove la hundo venis dum la nokto, forprenis sxin el la lito kaj kuris tiel rapide kiel eble, sed la maljuna korteganino surmetis grandajn botojn kaj egale rapide sxi kuradis post ili. Vidante ke ili malaperas en grandan domon sxi pensis: Nun mi scias, kie estas la loko! kaj per kreto sxi desegnis grandan krucon sur la pordego. Tiam sxi iris domen kaj kusxigxis, kaj la hundo ankaux revenis kun la princino, sed kiam gxi vidis, ke granda kruco estas desegnita sur la pordego de l' domo kie logxas la soldato, gxi mem prenis kreton kaj desegnis krucojn sur cxiuj pordegoj de la urbo, kaj tio estis sagxe farita, cxar nun la korteganino ja ne povos retrovi la gxustan pordegon. Frue, matene venis la regxo kaj regxino, la maljuna korteganino kaj la oficiroj por vidi la domon, kien la princino estis alportita. "Jen gxi estas!" diris la regxo, kiam li vidis unu pordegon kun kruco. "Ne, -- estas tie, edzeto!" diris la regxino, vidante alian kun kruco. "Sed jen estas unu, kaj ankaux jen unu!" diris la ceteraj; kien ajn ili rigardis, ili trovis krucojn sur la pordegoj: Tiam ili bone povis kompreni, ke estas tute senutile plie sercxi. Tamen la regxino estis sagxa virino, kiu povis arangxi multe da aferoj. Sxi prenis sian oran tondilon, distrancxis grandan silkotukon kaj kudris el gxi belan saketon; la saketon sxi plenigis je greneretoj, sxi fiksis gxin sur la dorso de l' princino, kaj kiam tio estis preta, sxi faris tre malgrandan truon en la saketo, tiel ke la greneretoj povos elsxutigxi la tutan vojon, kiun sekvos la princino. En la nokto la hundo revenis, prenis la princinon sur la dorso kaj kuregis kun sxi al la soldato, kiu tiom amis sxin kaj deziris, ke li estu princo por edzigxi kun sxi. La hundo tute ne rimarkis ke elsxutigxis la greneretoj sur la vojo, de l' palaco kaj rekte gxis la fenestro de la soldato. Je la mateno la geregxoj facile vidis, kien la princino estis alportita, kaj ili ekkaptis la soldaton kaj metis lin en malliberejon. Jen li sidis. Hu! kiel mallume kaj enuige estis tie, kaj tiam oni diris al li: "Morgaux vi estos pendigata!" Ne estis agrable al li tion auxdi, kaj sian fajrosxtalon li estis forgesinta en la gastejo. Matene, inter la ferstangoj de l' fenestreto, li povis vidi kiel rapidis la popolo el la urbo por cxeesti la ekzekutadon. Li auxdis la tamburadon kaj vidis marsxi la soldatojn. Cxiuj homoj forkuris; estis inter ili ankaux sxuistlernanto kun leda antauxtuko kaj pantofloj; li tiel rapide trotis, ke li perdis unu pantoflon, kiu falante trafis la muron, post kiu sidis la soldato, rigardante el la fenestreto! "Hej, sxuisteto! vi ne bezonas tiel rapidegi," diris la soldato, "cxar nenio okazos antaux ol alvenos mi; sed, auxskultu, faru al mi serveton: iru en mian logxejon kaj alportu cxi-tien mian fajrosxtalon, vi havos rekompence dek monerojn! Sed -- rapidegu!" La sxuisteto tre volonte deziris la promesitan rekompencon, li rapidege kuris por alporti la fajrosxtalon, donis gxin al la soldato, kaj -- auxskultu bone kio nun okazas! Ekster la urbo estis starigita granda pendigilo; cxirkauxe atendis la soldatoj kaj multaj miloj da rigardantoj. La regxo kaj la regxino sidis sur belega trono antaux la jugxisto kaj la tuta konsilantaro. La soldato jam staris supre sur la esxafodo, sed kiam la ekzekutisto komencis meti la pendsxnuregon cxirkaux lia kolo, li diris, ke oni ja cxiam permesas al krimulo esprimi modestan deziron kaj gxin plenumi. Li treege dezirus fumi pipon da tabako; estus ja la lasta pipo, kiun li povus fumi en cxi-tiu mondo. Tion la regxo ne volis rifuzi, kaj jen la soldato prenis sian fajrosxtalon kaj flamigis: unu, du, tri! tuj alvenis cxiuj tri hundoj, unu kun okuloj tiel grandaj kiel te-tasoj, unu kun okuloj kiel mueleja rado kaj unu kun okuloj tiel grandaj kiel la "Ronda Turo"! "Vi helpu min rapide, por ke mi ne estu pendigata!" diris la soldato, kaj tuj la hundoj furioze saltegis kontraux la jugxisto kaj la tuta konsilantaro, unu estas ekprenita cxe la piedoj, alia cxe la nazo, kaj cxiuj jxetitaj alten en la aero, kaj tute frakasitaj ili disfalis sur la tero. "Mi ne volas! Mi ne volas!" kriis la regxo, sed la plej granda hundo prenis lin kaj la regxinon kaj ilin jxetis post la ceteraj; ecx la soldatoj terurigxis kaj la popolo kriegadis: "Kara soldateto, vi farigxu nia regxo kaj edzigxu kun la belega princino!" Tiam ili sidigis la soldaton en la kalesxo de l' regxo, la tri hundoj gaje dancis antaux gxi, ili kriis Hura! kaj la knaboj fingrefajfis, kaj cxiuj soldatoj salutis. Sed la princino forlasis la kupropalacon kaj farigxis regxino. La edzigxa festo dauxris ok tagojn, kaj la hundoj cxeestis la festenadon, kaj ili faris grandajn okulojn. La princino sur pizo. Estis iam princo, kaj li deziris edzigxi kun princino; sed sxi devus esti vera princino. Por trovi tian princinon li faris multajn kaj longajn vojagxojn en la tuta mondo; sed cxie, kien li venis, li renkontis jen unu jen alian malfacilajxon. Ekzistis certe suficxe da princinoj, sed cxu ili estas veraj princinoj, li ne povis tuj ekscii; cxe cxiu el ili li trovis ion malveran. Fine li revenis domen, kaj li tiam estis tre cxagrena, kion oni povos bone kompreni, cxar lia plej sincera deziro estis ja edzigxi kun vera princino. Ian vesperon la vetero farigxis treege malbela; fulmadis kaj tondris kaj sencxese falis de la cxielo pluvegoj. Nun iu frapis la pordegon de la kastelo, kaj la maljuna regxo iris por malfermi. Ekster la pordego staris princino. Sed, ho cxielo, kian aspekton sxi havis! De sxiaj haroj kaj de la vestajxo gutegis la akvo; gxi tute trafluis sxiajn sxuojn kaj elgutadis el la kalkanumo, kaj dum sxi staris cxi-tie en la pluvego sxi diris, ke sxi estas vera princino. Nu, cxi-tion ni facile ekscios! pensis la maljuna regxino; sxi nenion diris sed iris en la dormocxambron, kaj forpreninte la tutan litajxon sxi metis pizon sur la fundon de la lito. Sxi prenis nun dudek matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj sur la matracojn sxi plie metis dudek kusenegojn, faritajn el la plej mola lanugo, kiu ekzistas. En cxi-tiu lito la princino devis dormi nokte. Je l' mateno oni sxin demandis, kiel sxi dormis. "Ho, malbonege!" la princino respondis, "mi preskaux ne ripozigxis la tutan nokton, kaj mi ne komprenas, kio trovigxis en la lito." "Mi kusxis sur ia malmolajxo, kaj mia tuta korpo farigxis bruna kaj blua. Estas tre malagrabla kaj stranga okazo!" Nun oni povis kun certeco scii, ke sxi estas vera princino, cxar la pizon sxi estis eksentinta ecx malgraux la dudek matracoj kaj la dudek kusenegoj kun la plej mola lanugo kiu ekzistas. Neniu ol vera princino povus posedi tian mirindan sentemecon! Post cxi-tio la princo edzigxis kun sxi, cxar li ja sciis, ke lia edzino estas vera princino, kaj la pizon oni enmetis en la muzeon de la regxo. Tie gxi trovigxas ankoraux nun se neniu gxin forsxtelis. La knabineto kun la alumetoj. Estis terure malvarme; negxis kaj komencis farigxi malluma vespero; estis la lasta vespero de l' jaro, novjara vespero. En cxi-tiu malvarmo, en cxi-tiu mallumo iris en la strato malricxa knabineto kun nuda kapo kaj nudaj piedoj; sxi ja portis pantoflojn, kiam sxi forlasis la domon, sed por kio povus ili helpi! Estis tre grandaj pantofloj, laste sxia patrino uzis ilin, tiel grandaj ili estis. Jen rapidege preterpasis du veturiloj, kaj kurante trans la strato, la knabineto perdis la pantoflojn. Unu pantoflon sxi ne povis trovi, kaj knabo forkuris kun la alia; li diris ke li povos uzi gxin kiel lulilon, se li mem havos iam infanetojn. Tie iris nun la knabineto kun la nudaj piedetoj, rugxaj kaj bluaj pro malvarmo; en la malnova antauxtuko sxi havis amaseton da alumetoj kaj paketon sxi portis en la mano; la tutan tagon neniu acxetis alumetojn de sxi, nek iu donacis al sxi monereton; malsata kaj suferante de l' frosto sxi iris kun malgxoja mieno tra la stratoj, kompatinda knabineto! La negxfloketoj falis sur sxiajn longajn, blondajn harojn, kiuj cxarme bukligxis cxirkaux la nuko, sed pri cxi-tiu ornamo sxi tute ne pensis. El cxiuj fenestroj brilis la kandeloj, kaj en la strato odoris bonege ansera rostajxo; estis novjara vespero, kaj pri tio sxi la tutan tempon pensis. En anguleto inter du domoj -- unu staris iomete pli antauxe en la strato ol la alia -- tie sxi sidigxis metante la piedetojn sub sin; sed nun sxi sentis la froston ankoraux pli multe, kaj domen sxi ne kuragxis iri, cxar sxi ja neniujn alumetojn vendis, nenian monereton sxi ricevis; sxia patro batus sxin sendube, kaj estis malvarme ankaux dome; tie la tegmento kusxis preskaux sur la kapo, kaj la vento fajfe mugxis tra la cxambreto, kvankam oni sxtopis per pajlo kaj cxifonoj la plej grandajn fendojn. La manetoj de la knabineto estis preskaux tute senvivaj pro malvarmo. Ho! alumeto povus fari bone al sxi. Se sxi nur kuragxus eltiri unu solan el la paketo, ekbruligi gxin kontraux la muro kaj varmigi la fingretojn cxe la flamo! Sxi eltiris unu, ritsx! Kiel gxi sxprucetis, kiel gxi brulis! Estis hela, varma flamo -- kvazaux kandeleto, kiam sxi tenis la maneton cxirkaux gxi! Kia mirinda lumado! Al la knabineto subite sxajnis, kvazaux sxi estus sidanta antaux granda ferkameno ornamita per brilaj globetoj kaj cilindro el latuno. La fajro tie brulas gaje, gxi varmigas tiel bone; sed! -- kio estas do tio! La knabineto jam proksimigis la piedetojn al gxi por varmigi ilin ankaux -- -- sed ho ve! estingigxis la flamo, la kameno malaperis, kaj sxi sidis tie kun peceto de elbrulinta alumeto en la mano. Sxi ekbruligis alian alumeton, gxi brulis, gxi lumadis, kaj en la loko kie la radioj falis sur la domon, la muro farigxis diafana kiel krepo; sxi rigardis en la salonon, kie staris tablo kovrita de brilblanka tuko, kun bela porcelanajxo, kaj bonege vaporetis ansera rostajxo kun pomoj kaj sekprunoj; kaj jen tio, kio estis ankoraux pli belega: la ansero saltis el la plado, skuigxante gxi iris sur la planko, portante en la dorso trancxilon kaj forketon; gxi venis rekte al la knabineto; -- sed tiam estingigxis la alumeto, kaj nur la dika, malvarma muro restis videbla. La knabineto ekbruligis alian alumeton. Jen sxi sidis sub la plej belega Kristnaska arbo; gxi estis ankoraux pli granda kaj pli ricxe ornamita ol tiu, kiun sxi vidis tra la vitra pordo cxe la ricxa komercisto, la lastan Kristnaskan feston. Miloj da kandeloj brulis sur la verdaj brancxoj, kaj multkoloraj bildoj kiel tiuj, kiuj ornamas la butikfenestrojn, sxin rigardis. La knabineto etendis ambaux manetojn; -- tiam estingigxis la alumeto; la multaj kandeletoj de l' Kristnaska arbo levigxis pli kaj pli alten; sxi vidis, ke ili estas nun brilaj steloj; unu stelo falis lasante sur la cxielo longan fajrostrion. "En cxi-tiu momento mortas iu," diris la knabineto, cxar sxia mortinta avino, la sola persono, kiu faris bonon al sxi, ofte diris: "Kiam stelo falas, animo flugas supren, al Dio!" Ankoraux unu fojon la knabineto ekbruligis alumeton kontraux la muro; gxi briladis kaj lumis cxirkauxe, kaj en la lumado sxi vidis sian avinon, tiel hela, tiel belega kaj dolcxa. "Avino!" kriis la knabineto, "ho avino, prenu min kun vi! Mi scias, ke vi malaperos for de mi, kiam la alumeto estingigxos, for de mi kiel la varma kameno, kiel la belega ansera rostajxo, kaj la granda, dolcxa Kristnaska-arbo!" -- kaj rapidege sxi ekbruligis cxiujn alumetojn, kiuj restis en la paketo. Sxi volis nun firme teni la avinon, kaj la alumetoj lumis kun tia brilo, ke farigxis multe pli lume ol cxe la klara tago. Neniam la avino estis tiel belega, tiel granda; sxi levis la knabineton supren sur sian brakon, kaj en brilo kaj gxojego ili forflugis, tiel alten, tiel alten, kaj tie estis nenia malvarmo, nenia malsato, nenia timo; -- ili estis cxe Dio. Sed je la malvarma, frua matenhoro, en la anguleto cxe la domo, sidis la knabineto kun rugxaj vangoj kaj busxeto ridanta: -- senviva sxi estis, mortigita de l' frosto la lastan vesperon de l' malnova jaro. La novjara mateno ekbrilis super la mortinta knabineto, kiu sidis tie kun siaj alumetoj, el kiuj unu paketo estis preskaux elbruligita. "Sxi volis sin varmigi," oni diris. Sed neniu sciis, kiom da belajxoj sxi vidis, nek en kia brilo sxi eniris kun sia kara avino en la gxojegon de la Nova Jaro. Enhavo. pagxo Hans Christian Andersen 3 La brava stansoldato 5 Rakonto pri patrino 13 La fajrosxtalo 23 La princino sur pizo 36 La knabineto kun la alumetoj 38 Esperanto Verlag Möller & Borel Berlin SW., Lindenstrasse 18/19. Verkaro de D-ro L. L. Zamenhof. Fundamento de Esperanto: Sm Eldono Franca, Angla, Germana, Rusa, Pola, bindita 1,30 Eldonoj Greka, Hispana, Itala, Rumana, cxiu volumo brosxurita 0,50 Oni vendas aparte: Ekzercaro (kvinlingva) 0,30 Universala Vortaro (kvinlingva) 0,45 Wörterbuch Deutsch-Esperanto bindita 1,25 brosxurita 1,-- Taschenwörterbuch Deutsch-Esperanto und Esperanto-Deutsch bindita 0,65 brosxurita 0,50 Fundamenta Krestomatio bindita 1,80 brosxurita 1,40 Georgo Dandin, komedio en tri aktoj de Molière 0,55 Hamleto, tragedio en kvin aktoj de Shakespeare 0,80 Ifigenio en Tauxrido, dramo en kvin aktoj de Goethe bindita 1,15 brosxurita 0,90 La Predikanto, libro el "La Biblio" 0,35 La Psalmaro, libro el "La Biblio" 1,10 La Rabistoj, dramo en kvin aktoj de Schiller 0,90 La Revizoro, komedio en kvin aktoj de Gogol 0,70 La Sentencoj de Salomono, libro el "La Biblio" 0,70 La Virineto de Maro, fabelo de Andersen, kun ilustrajxoj de Hilda May Brodie 0,70 Verkoj de Kabe (D-ro K. Bein). Sm Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, trad. el germana lingvo 0,75 Unua Legolibro, gradigitaj legajxoj kun frazlibro kaj modeloj de leteroj 0,75 La fundo de l' mizero, de Sierosxevski 0,35 La interrompita Kanto, trad. el Orzeszko 0,35 Internacia Krestomatio 0,50 Pola Antologio 0,85 La Faraono, trad. el Prus, tri volumoj po 0,90 Versajxoj en Prozo, trad. el Turgenev 0,40 Bona Sinjorino, trad. el Orzeszko (Esperanta Biblioteko Internacia) 0,10 Kolekto de "La Revuo". INSTRUA FAKO. Sm Esperanta Sintakso, laux verkoj de D-ro Zamenhof kaj aliaj auxtoroj. En Esperanto verkita de Paul Fruictier 0,60 Konkordanco de Ekzercaro, ellaboris A. E. Wackrill 0,50 Frazaro, de H. de Coppet 0,50 Du mil novaj vortoj cxerpitaj el la verkaro de D-ro Zamenhof, netroveblaj en Universala Vortaro, ellaboris P. Boulet 0,70 Kolekto de "La Revuo". LITERATURA FAKO. Sm Angla lingvo sen profesoro, unuakta komedio de Tristan Bernard, tradukita de Gaston Moch 0,50 Aspazio, tragedio en kvin aktoj, de A. Svjentohxovski, tradukita de D-ro Leono Zamenhof 1,-- Bukedo, artikoloj pri literaturaj kaj beletristikaj demandoj, de Ch. Lambert 0,90 Imenlago, novelo de Theodor Storm, tradukita el la germana lingvo de Alfred Bader 0,35 La Faraono, romano de Prus, tradukita de D-ro Bein. Tri volumoj (cxiu) 0,90 La Regxo de la montoj, de Ed. About, tradukita de G. Moch. Ilustr. de Doré 1,55 La Rompantoj, kvin monologoj kun ilustrajxoj. Originale verkitaj de Frederiko Pujxula-Valjes 0,50 La Tria, Memorajxoj pri la tria Kongreso, ilustr. 0,75 Lauxroj, kolekto de verkoj premiitaj en la unua literatura konkurso de "La Revuo" 0,90 Libro de l' Humorajxo, originale verkita de P. de Lengyel 1,-- Makbeto, dramo en kvin aktoj de Shakespeare, tradukita de D-ro H. Lambert 0,90 Literaturajxoj. Sm Sub la negxo. Taglibro de juna logxanto de la Jura montaro de J. J. Porchat, esperantigis J. Borel 0,50 Solvo de la problemo de lingvo internacia, de *** kun germana traduko de Profesoro Christaller 0,40 Tri unuaktaj Komedioj: "La malfelicxuloj" de A. v. Kotzebue -- "Tie cxi oni parolas Esperante" de T. Williams -- "La Renkonto" de M. Hankel 0,40 Cxu unu lingvo internacia aux tri? de Prof. L. Couturat 0,10 Advokato Patelin. Triakta proza komedio, de Brueys kaj Palaprat, tradukita de M.-J. Evrot 0,35 L' Avarulo, de Molière, tradukita de S. Meyer 0,35 Cikado cxe Formikoj, Unuakta komedio de Labiche kaj Legouvé 0,30 Cxu li? Romano originale verkita de D-ro Valienne 1,75 Diversajxoj. Rakontetoj tradukitaj de Lallemant kaj Beau 0,60 Don Juan, de Molière, trad. de D-ro Boirac, rektoro de l' universitato de Dijon (Versajxoj) 0,70 Elektitaj fabloj de La Fontaine, esperantigitaj de G. Vaillant 0,35 Eneido de Virgilio, tradukita de D-ro Vallienne. (Versajxoj) 1,30 Esperantaj prozajxoj "kolekto da tekstoj de plej bonaj auxtoroj" 1,-- Kastelo de Prelongo, granda romano originale verkita de D-ro Vallienne 1,75 Kiel ni plibeligos la vivon, originale verkita de Sagxulo 0,25 Kondukanto de l' interparolado kaj korespondado kun aldonita Antologio Internacia, ellaboris A. Grabowski 0,85 La kvar Evangelioj, kunigitaj en unua rakonto kaj tradukitaj de la pastro R. Laisney 0,75 Monadologio de Leibniz, traduko de D-ro Boirac, rektoro de l' universitato de Dijon 0,25 Libro de l' Humorajxo, originale verkita de Paul de Lengyel, nova eldono 1,-- La Nevo kiel Onklo, komedio en 3 aktoj de Schiller, trad. de Stewart 0,50 Vojagxo interne de mia cxambro, de X. de Maistre, tradukita de S. Meyer 0,35 Akvo dormanta, sceno el la Meksikana vivado, trad. Lotus 0,25 Aventuroj de l' lasta Abenceragxo, de Chateaubriand, trad. de R. Deshays 0,25 Du rakontoj de D. de Rothau. La blanka Kastelo. Esperantista hotelo 0,50 Du slavaj rakontoj. La Rakonto de Filip Vasilicx de M. Gorki. Cxu li venas de J. Vazov 0,30 Edzigxo kontrauxvola, unuakta Komedio de Molière, trad. de Dufeutrel 0,30 El la historio de Esperanto (Letero pri la deveno de Esperanto). Paroladoj de D-ro Zamenhof kaj D-ro Bein (Kabe) en la Boulogna kongreso 0,15 En Svislando, kvin rakontoj el verkoj de svisaj auxtoroj elektis kaj trad. E. Ramo 1,35 Esperantaj Perleroj el "Lingvo Internacia". Aforismoj, Proverboj, Poezioj, 3 Serioj po 0,15 Euxgenino Grandet, scenoj de la vivo de provinco de H. de Balzac, trad. E. Gasse 0,75 Jxurnaloj tute en Esperanto. Oficiala Gazeto Esperantista: Organo de la Lingva Komitato kaj de la Konstanta Komitato de la Kongresoj. 51 Rue de Clichy, Paris. 2,-- Sm. Dia regno: Mühlheim (Rhein). P. Hübner, Friedrich-Wilhelm-Strasse 66. 0,90 Sm. Esperanto: Genève (Svis.), oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio, duonmonata. H. Hodler, 8, rue Bovy-Lysberg. 1,90 Sm. Esperanta Ligilo: Paris (V) (Franc.), monata organo en reliefpunktoj por blinduloj. Cxefredaktoro: Th. Cart, 12. rue Soufflot. 1,20 Sm. Espero Katolika: Paris, monata. Administracio 23 rue Joubert, Paris. Redakcio Claudius Colas, 10 rue Béranger, Paris. 2,-- Sm. Espero Pacifista: Neuilly-sur-Seine (Franc.), monata organo de "Pacifisto". G. Moch, 26, rue de Chartres. 2,-- Sm. Hispana Revuo: Madrid (Hisp.), ilustrata monata revuo. Josefo Menendez, Strato Echegary 17, I. 1,30 Sm. Internacia Pedagogia Revuo: Bystrice-Hostyn, Moravio, Auxstrio. Theodor Cxejka. Membroj 1,-- Sm. Nemembroj 1,50 Sm. Internacia Scienca Revuo: Genève (Svis.), monata R. de Saussure, 8, rue de Bovy-Lysberg. 2,75 Sm. Internacia Socia Revuo: Paris (III) (Franc.), monata. R. Louis (Maison Commune), 49 Rue de Bretagne. 1,40 Sm. Juna Esperantisto: Paris (Franc.), monata gazeto por junuloj, instruistoj kaj Esperantolernantoj. Presa Esperant. Societo, 33 rue Lacépède. 1,-- Sm. La Bela Mondo: Dresden (Germ.), ilustrata monata gazeto. F. Emil Boden, Dresden-A., Bismarckplatz 12. 3,-- Sm. La Revuo: Paris (Franc.), internacia monata literatura gazeto, 48 pagxoj. Administracio: Librejo Hachette & Co., 79, Boulevard St. Germain. 2,75 Sm. Por Germanujo kaj Auxstrujo cxe Esperanto Verlag Möller & Borel, Berlin S.W. 68, Lindenstr. 18-19. La Spritulo: Leipzig (Germ.), monata gazeto por sxerco, humoro kaj satiro. Richard Bresch, Körnerstrasse 31, Leipzig. 1,20 Sm. Lingvo Internacia: Paris (Franc.), monata organo. Kun aldono literatura. Presa Esperantista Societo. 33, rue Lacépède. 3,-- Sm. Vocxo de Kuracistoj: Lwów (Galicio). D-ro Stefan Mikolajski, Lwów, strato Sniadeckich 6. 1,50 Sm. Presejo de Möller & Borel G. m. b. H., Berlin SW., Lindenstr. 18/19. --- Provided by LoyalBooks.com ---