Books Should Be Free Loyal Books Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads |
|
Batalo pri la Domo Heikkilä By: Johannes Linnankoski (1869-1913) |
---|
![]()
JOHANNES LINNANKOSKI BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ PERMESITE TRADUKIS VILHO SETÄLÄ ELDONA AKCIA SOCIETO OTAVA HELSINGFORSO, FINNLANDO PRESEJO DE K. F. PUROMIES A. S. HELSINGFORSO 1919. Johannes Linnankoski estas pseuxdonimo de Juho Vihtori Peltonen (1869 1913), konata kiel unu el la plej eminentaj modernaj verkistoj en Finnlando. Li studis en instruista seminario en Jyväskylä kaj sin dedicxis al praktikaj okupadoj kiel redaktoro, sekretario de terkultura societo k. t. p. cxie montrante eksterordinaran energion kaj praktikan senton. Sed en la jaro 1899 li subite forlasis cxiujn aliajn okupojn kaj komencis literaturan verkadon. Unue aperis tradukoj kaj praktikaj verkoj (»Verkistamatoro», »Elokvento», »Libro de elpensajxoj»), poste kelkaj noveletoj. La verkistan nomon li faris al si per sia unua ampleksa verko, la dramo »Eterna batalo», kiu kaptas la biblian temon pri Abelo kaj Kaino kaj pliprofundigas la antagonismon inter ili al »eterna batalo» tra la tuta homa historio, batalado inter la sciema, regema homa menso kaj la religia sindonemo al la Eternulo. Ankoraux pli populara igxis la sekvinta verko, romano »Kanto pri la fajrorugxa floro» (1905), kies heroo estas finna tipo Don Juana, flotisto, kiu post multe da facilanimaj sed cxarme kaj majstre pentritaj amaj aventuroj solidigxas kaj edzigxinte evoluas gxis firma morala persono; verko tradukita en multajn Euxropajn lingvojn. Gravan lokon en lia produkto okupas du rakontoj »Batalo pri la domo Heikkilä»[1] (1905) kaj »La fugantoj», (1908) ambaux priskriboj de kampara vivo; la laste nomita estas konsiderata kiel kulminacio je beletristika vidpunkto. Aliaj menciindaj verkoj estas »Simsono kaj Delilo» kaj »La filino de Jefto», ambaux en 1911 aperintaj dramaj poezioj. [Piednoto 1: Prononcu cx. hejkila , kun akcento sur la unua silabo. Aliaj nomoj en cxi tiu libro estas prononcataj: Paavola pa:vola , Väliportti valiporti , kun akcento sur la unua silabo. La sono ä estas inter a kaj e .] Linnankoski estis energia, agema karaktero. Li celis altigi sin mem kaj aliajn morale kaj kulture. De tio devenas la forta volemo, ecx tendencemo de lia tuta vivlaboro, gxia potenca patoso, deviganta al agoj, celanta al altaj naciaj kaj homaj celoj. Linnankoski estis ardanta kaj ardiganta idealisto, kiu subigis sian arton al homindaj celadoj. Sed samfoje li estis poeto kun io delikata kaj sentema, pura kaj feina, kio mirinde kontrastas kun liaj fortaj ideoj kaj sentigas strangan virinecon en la vireca viro kaj donas cxarman songxemon al la plej multaj el liaj verkoj. Cxi tiu antagonismo en lia karaktero eble klarigas lian dramistan talenton. Cxio tio rebrilas klare el la verko cxi tie prezentata al la internacia publiko. Gxi estas unu el la plej reprezentaj el la produkto de Linnankoski kaj samfoje unu el la plej brilaj perloj de finna literaturo. BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ I. Gxi estis kiel fermita horlogxo la domo. Ne lauxsxajne, cxar gxiaj pordegoj estis malfermitaj por cxiuj, por cxiu vizitanto trovigxis amika vorto kaj cxiu mizerulo sciis, ke cxe la mastrino de Heikkilä li ricevos la plej abundan donon kaj tiun el varma mano. Sed esence gxi estis kiel sxrankhorlogxo, kiu certe montras siajn cifertabulon kaj montrilojn kaj batas la horon auxdate de cxiu, sed zorge kasxas sian internan konstruon. Ekzistas homoj, kiuj ne malkasxas al la proksimulo ecx antauxcxambran anguleton el sia interna estajxo. Sed ecx el la movoj de la internaj radoj de tiaj, sxajne komplete fermitaj horlogxoj elsxteligxas cxiam iu sono gxis la oreloj de flankuloj. El Heikkilä dum jaroj estis auxdata neniu klara ekkrako de rado, nur iaspeca susuro, kiu iel ondetadis cxirkaux la tuta domo kaj kasxiris kiel mistera resono funde cxe cxiuj agoj tie, sed kies vera esenco restis neklara por cxiuj. La fokuso de la enigmo estis la mastrino... Continue reading book >>
|
This book is in genre |
---|
Languages |
eBook links |
---|
Wikipedia – Johannes Linnankoski |
Wikipedia – Batalo pri la Domo Heikkilä |
eBook Downloads | |
---|---|
ePUB eBook • iBooks for iPhone and iPad • Nook • Sony Reader |
Read eBook • Load eBook in browser |
Text File eBook • Computers • Windows • Mac |
Review this book |
---|