Books Should Be Free Loyal Books Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads |
|
La Sinjorino el la Maro By: Henrik Ibsen (1828-1906) |
---|
![]()
LA SINJORINO EL LA MARO Teatraĵo en kvin aktoj (Fruen fra havet) 1888 Tradukis:
Odd Tangerud Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
Postboks 28, N 3401 Lier
Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82
ISBN 82 91707 50 2 LA SINJORINO EL LA MARO ROLOJ: DOKTORO WANGEL, distrikta kuracisto.
SINJORINO ELLIDA WANGEL, lia dua edzino.
Liaj filinoj el la unua geedzeco:
BOLETTE.
HILDE, nur duone plenkreska.
LEKTORO ARNHOLM.
LYNGSTRAND, antaŭa maristo, malsana. Li esperas fariĝi skulptisto.
BALLESTED, pedelo, ĉiofaranto, amatora pentristo
FREMDA VIRO.
JUNAJ HOMOJ EL LA URBO.
TURISTOJ.
SOMERGASTOJ.
(La intrigo okazas somere en malgranda urbo ĉe fjordo en
norda Norvegio.)
UNUA AKTO
(La domo de doktoro Wangel . Tegmentita verando maldekstre. Ĝardeno
antaŭe kaj ĉirkaŭe. Malsupre de la verando estas flagstango.
Dekstre en la ĝardeno estas laŭbo kun tablo kaj seĝoj. Heĝa
barilo kun malgranda enireja pordo en la fono. Malantaŭ la barilo
estas vojo al la marbordo. Aleo laŭ la vojo. Inter la arboj vidiĝas
la fjordo kaj altaj montodorsoj kaj montopintoj en la malproksimejo.
Estas varma kaj brile klara somermateno.) ( Ballested , mezaĝa, vestita en malnova velurjako kaj kun
larĝrandaĵa artistĉapelo, staras apud la flagstango ordigante la
ŝnuron. La flago kuŝas sur la tero. Iom fore de li staras
pentrostablo kun streĉita tolo. Flanke de ĝi kuŝas faldebla seĝo,
penikoj, paletro kaj pentrista kesteto.) ( Bolette Wangel venas sur la verandon tra la malfermita
ĝardenĉambra pordo. Ŝi portas grandan vazon kun floroj, kiun ŝi
metas sur la tablon.) BOLETTE
Nu, Ballested, ĉu vi sukcesas ĝin suprentiri? BALLESTED
Jes ja, fraŭlino. Estas simpla afero. Pardonu, ĉu vi atendas
fremdulojn vizite hodiaŭ? BOLETTE
Jes, ni atendas ĉefinstruiston Arnholm ĉi tien antaŭtagmeze. Li
venis al la urbo ĉi nokte. BALLESTED
Arnholm? Atendu iomete . Ĉu li ne nomiĝis Arnholm, tiu guvernisto
ĉi tie antaŭ kelkaj jaroj? BOLETTE
Jes. Ĝuste li. BALLESTED
Jen, jen. Li do revenos ĉi tien denove. BOLETTE
Ĝuste tial ni deziras flagi. BALLESTED
Jes, estas ja vere konvene. ( Bolette iras en la ĝardenan ĉambron.) (Iom poste Lyngstrand venas laŭ la vojo dekstre, kaj haltas
interesate vidante la stablon kaj la pentristajn aĵojn. Li estas
maldika, juna viro, simple vestita sed bonorde; kaj li aspektas
malforte.) LYNGSTRAND
(de ekstere de la heĝo) Bonan matenon. BALLESTED
(turnas sin) Ho ! Bonan matenon. (Suprenlevas la flagon.)
Jen, jen, Nun leviĝas la balono. (Fiksas la ŝnuron, kaj iom
ordigas ĉe la stablo.) Bonan matenon, estimato. Mi tamen ne havas
la plezuron LYNGSTRAND
Aspekte vi estas pentristo, vi. BALLESTED
Kompreneble. Ĉu mi ne ankaŭ estus pentristo? LYNGSTRAND
Jes, mi vidas. Ĉu vi permesas, ke mi eniru? BALLESTED
Vi eble volas rigardi? LYNGSTRAND
Jes, mi ege volus. BALLESTED
Ho, ankoraŭ ne estas io konsiderinda por rigardi. Sed bonvolu.
Proksimiĝu. LYNGSTRAND
Dankon, dankon. (Li proksimiĝas tra la kradpordo.) BALLESTED
(pentras) Jen la fjordo inter la insuloj, pri kiuj mi nun laboras. LYNGSTRAND
Mi ja vidas. BALLESTED
Sed mankas ankoraŭ la figuro. En la ĉi tiea urbo neeblas trovi
modelon. LYNGSTRAND
Ĉu estu ankaŭ figuro? BALLESTED
Jes. Ĉe tiu rifo en la antaŭo kuŝu duone morta marvirino. LYNGSTRAND
Kial ŝi estu duone morta? BALLESTED
Ŝi erare naĝis el la maro, kaj ne povas retrovi la vojon elen. Kaj
nun ŝi kuŝas tie, kaj pereas en la sensala akvo, vi komprenas. LYNGSTRAND
Nu, tiel. BALLESTED
Estas la sinjorino en ĉi tiu domo, kiu donis al mi la ideon tion
pentri. LYNGSTRAND
Kion vi fine nomu la bildon? BALLESTED
Mi intencas nomi ĝin "La fino de la marvirino". LYNGSTRAND
Konvenas bone. Vi certe faros ion bonan el tio. BALLESTED
(rigardas lin) Fakulo eble? LYNGSTRAND
Pentristo, vi sugestas? BALLESTED
Jes. LYNGSTRAND
Ne, mi ne estas. Sed mi fariĝos skulptisto. Mi nomiĝas Hans
Lyngstrand. BALLESTED
Nu, vi estas skulptisto? Jes ja, la arto skulpti ankaŭ estas bela
arto... Continue reading book >>
|
Genres for this book |
---|
Literature |
Play |
eBook links |
---|
Wikipedia – Henrik Ibsen |
Wikipedia – La Sinjorino el la Maro |
eBook Downloads | |
---|---|
ePUB eBook • iBooks for iPhone and iPad • Nook • Sony Reader |
Read eBook • Load eBook in browser |
Text File eBook • Computers • Windows • Mac |
Review this book |
---|